Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.45.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/136
104
35923
108233
2025-06-03T17:46:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108233
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Pri esperanto enketis eĉ Ligo de Nacioj. Tion
decidis ĝia dua ĝenerala kunveno. Gi trovis dekkvin
ŝtatojn instruantajn la lingvon en diversaj lernejoj kaj
kalkulis okcent mil plenaĝulojn sekvintajn publikajn
kursojn. Sir Eric Drummond malfermis en la Sekretaria
Palaco Konferencon de edukistoj pri la rezultatoj
atingitaj per tia instruado. Deksep ŝtatoj partoprenis.
La raportintoj insistis pri la morala efiko al la
geknaboj. Esperanto estas neŭtrala. Ĝin ilustras verda
flago, el espera koloro, apud la nacia flago. Ĝi posedas
ankaŭ himnon pri la nova sento kaj espero je konkordo.
Stariĝas infanoj por ĝin kanti post la nacia
himno.
Kun lernantoj alilandaj ili korespondas. Geografion
ili lemas. Bildojn kaj specimenojn ili interŝanĝas.
Grupe ili vojaĝas. llin eksterlando ĝoje bonvenigas.
Por ili la nova lingvo simbolas idealon de kunlaboro
kaj egaleco inter la popoloj super la diversaj kredoj
politikaj aŭ kulturaj. Ekzistas jam vasta literaturo
kreskanta ĉiutage pri laboroj de scienco, paco kaj
belarto.
Tion konstatis la Liga raporto kaj ĝin akceptis
per voĉdono la tria ĝenerala kunveno.<ref>Ligo
de Nacioj. L' Esperanto comme langue
auxiliaire internationale, rapport adopté par la Bème Assemblée.
Genève, 21 Septembro 1922.</ref>
Sed nenion pri lernejoj oni decidis. Pri gravaj
aŭ malgravaj aferoj de ĝenerala utilo, pri senarmigo,
pri doganoj, pri trafiko, pri helplingvo, pri ĉio ajn
la Ligo, jam de la komenco, voĉdonis nur pri raportoj,
malofte pri decidoj.
Lord Cecil kuraĝigis la esperantistojn plivastigi
la eksperimenton. En la Komisiono por intelekta kun<noinclude><references/></noinclude>
t4q6ntkk7mlblh152k724i4y5kyxm4w
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/137
104
35924
108234
2025-06-03T18:32:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108234
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laboro, la ministro Léon Bérard kontraŭbataligis Esperanton,
kiun li malpermesis en la francaj lernejoj
malgraŭ favora petskribo de dudekkvin scienculoj,
membroj de l’ Akademio.
Post kiam nuligis lian dekreton nova franca registaro,
la Kvina Kunveno de la Ligo rekomendis, ke
ĉiuj ŝtatoj akceptu, samtarife kiel nacilingve kaj latine,
la telegramojn en Esperanto, konsiderata kiel praktika
helplingvo de internacia komunikado.«
En 1925 la regnoj de l’ Interŝtata Telegrafa
Unio, ĉe Pariza Konferenco, decidis tion per ŝanĝo en
la statuto.
Kio interese elstaras el la duoncentjara sperto pri
Esperanto, tio estas la nova mistiko aŭ ara sento, kiun
ĝi disvastigis sur la kampo de interpopola toleremo
kaj etiko.
Tiun apartan fadenaron de kolektivaj emocioj delikate
analizis angla psikologo.<ref>Profesoro
Fluegel, Londona Universitato: Psikanalizo
de la esperantista movado. London 1924. (angle).</ref>
Ĝuste ĉar ĝi vivas el sento propra, simile kiel
nacilingvo, tial Esperanto riĉiĝis kaj fleksebliĝis tiom
ke ĝi sukcesis eĉ allogi novelistojn, oratorojn, eĉ
poetojn, kiuj nun uzas ĝin por trafi rekte ĉiulandan
publikon, se ne vastegan, almenaŭ tutmondan. Verko
tuj legata en kvindek landoj kaj rimarkata de kelkaj
ĵurnalistoj en ĉiu regno ricevas kalkulindan atentigon.
Ne informita klerulo imagas, ke tia lingvo restis
senviva kun la sama vortareto kiel en 1887 kaj utilas
nur en hoteloj aŭ stacidomoj. Fakte ĝi malmulte
uziĝas en hoteloj, sed multe pli por kongresoj, teatro,<noinclude><references/></noinclude>
bura93dgg8uibiis1w1jeklocnuchcl
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/138
104
35925
108235
2025-06-03T18:48:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108235
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>somerkursoj, paroladoj kaj ĝenerala divastigo de kulturo
kaj homaraj sentoj.
La plej granda parto de esperanta literaturo konigas
al ceteraj popoloj la animon de la plej malproksimaj
aŭ malgrandaj nacioj, kies lingvoj estas
nelernataj ekstere.
La gramatika bazo restis simpla kaj regula, sed
la postuloj de kolora esprimado kreskigis ja stilon kaj
derivadon same kiel en ĉia ajn lingvo devigata kontentigi
la bezonojn de natura uzado.
Tiun eksperimenton oni ĉefe rigardas kiel praktikan
proponon por faciligi komunikadon. Fakte ĝi,
estas multe pli originala kaj rimarkinda kiel elemento
de tuthomara patrujamo, kiu respektas la nacian senton
kaj ne naskiĝis el antagonismo. Tio estas la neŭtralismo,
ofte mokata de revoluciuloj.
Ĝi entenas ĝuste tiun amikeman mistikon —
senkoleran kaj senmalaman — kiu mankis al la Ligo
de Nacioj por varbi la koron de l’ amasoj per lernejo
kaj fervoro. Kiuj preferas konservi anemian aŭ senvivan
Ligon, tiuj kompreneble havas intereson forpuŝi
Esperanton al aliaj Internacioj, kie ĝi povas nur ludi
la rolon de ilo oportuna, ĉar ili jam posedas sian
propran mistikon, ĉu klasan, ĉu eklezian.
»La perlingva potenco estas granda forto, konstatis
la oficiala raporto, kaj la Ligo de Nacioj havas
seriozajn motivojn por sekvi kun aparta intereso la
progresadon de la esperantista movado, kiu povus iam
grandrezulte efiki al la morala unueco de l’ mondo, se
ĝia disvastigo fariĝus ĝenerala.«
Alia ebleco estas la tutmonda oficialigo de la
angla kiel helpa mondlingvo. Tion kontraŭstaras Francujo
kaj ankaŭ iom malfide timas aliaj nacioj, kiuj<noinclude><references/></noinclude>
swkzk5khe8zf0r1s8k5uhme9e051z6u
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/139
104
35926
108236
2025-06-03T19:03:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108236
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pliŝatus neŭtralan mistikon ol influon de unu grandpotenco,
kompreneble vastigotan per ties lingvo.
En Azio la hinda nacia movado ja uzis la anglan
lingvon por sin organizi, sed nun ĝi emas ĉie lernigi
hindi, por ĝin anstataŭi kiel helplingvon de la nova
Federacio. Tie la sento reaperas kaj sopiras al pli taŭga
organo, eĉ se malgajnos la utilo internacia.
Ne la teoria ideo pri internacia lingvo kapablas
interesi nin. Pri ĝi same kiel pri paco kaj senarmigo,
ni aŭdis priparoli jam de generacioj. Centoj da aliaj
vortsistemoj estis konstruitaj kaj ne sukcesis. Postvivis
Esperanto pro sia sentoforto. Kio gravas, tio estas
la sperto kaj la fakto pri tiu lingvo sur la kultura
kampo.
Naskita en tiu Polo-Litovujo, kie miksitaj gentoj
kaj religioj interfrapas siajn antaŭjuĝojn kaj malamojn,
Zamenhof proponis al la popoloj homaran etikon,
bazitan sur la respekto al la ceteraj. Li petis ilin allasi,
eĉ simpatie, la kredon kaj lingvon de la ceteraj gentoj
kiel egalajn laŭ rajto.
Por miksaj landoj li eĉ rekomendis neŭtralajn
nomojn, kiel Belgujo, Usono, Svislando, Serenisima
Respubliko (antaŭa Polo-Litovujo). Similan ideon jam
ŝatis Napoleono, kiam li akceptis la nomon Ilirio por
la regno de la serboj, kroatoj kaj slovenoj.
Se la germanlingvaj alemanoj, kiuj fondis la
svisan Konfederacion, estus nomintaj ĝin Alemania,
tiam la franclingvaj kaj italaj romanoj ne havus en
ĝi sian lokon egalan kaj liberan. Nur unu kvaronon ili
reprezentas laŭ nombro, sed multe pli laŭ influo, ĉar
ili sidas egale kaj la plimulto ne forigas, sed subtenas
ilian apartan kulturon. Ano de la malplimulto rajtas
tion konfesi.<noinclude><references/></noinclude>
lh9ql6zrqqy7l7u7n7i0m8jnt4usxrb
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/140
104
35927
108237
2025-06-03T19:15:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108237
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Zamenhof klare vidis la solvon de la problemo. En
miksa regno: neniu privilegia nacio, kredanta sin sola
mastro kaj posedanto de la ŝtato. Interŝanĝe: lojalaj
malplimultoj, kunlaboremaj, ĉar egalrajtaj.
Tian kunlaboradon de popoloj, konservantaj
propran lingvon kaj animon, li konsideris ebla por la
tuta mondo per helpa lirigvo kaj homara etiko, universala
kaj neŭtrala.<ref>Vidu: Vivo de Zamenhof, Leipzig,
Hirt und Sohn,1923.</ref>
Esperanton li iniciatis por disvastigi tian etikon.
Pri liaj ideoj oni forgesis. Tamen, iom post iom, la
disvastigo de la lingvo allogis ĉie parencajn pensantojn.
Sufiĉe tipa estas la kutimo de la esperantistoj
nomi sin recipnoke samideanoj, eĉ se ili nescias precize
kial. Pli ĝuste ili estas ĝenerale samsentanoj.
La sopiro al tolerema kaj federacia mondo ja
bezonis esprimilon. Troviĝis Esperanto kaj utiliĝis
kiel kanalo. Al la lingvo mem tiu fluo donis forton kaj
vivon. La filozofia etiko de Zamenhof revenis en
formo de popola sento. Liajn malnovajn broŝurojn
pri homaranismo jam neniu legas. Nur la lingviston
oni konas. Tamen ĝusta sin montris lia kalkulo. Lingvo
disvastigas atmosferon. Samtempe ĝi logas al si ĉian
sopiron komunan.
La sperto pri Esperanto kuŝas en tio, ke ĝi
ebligis disfloriĝon de tiu fluganta sento, kiu bezonis
esprimilon. La naskiĝanta kredo je unueco en diverseco,
la homaro ekkonscia pri si mem samtempe fidela
al la naciaj valoroj, riĉaj je ĉarmo kaj koloro, jen
tio, kio donis al Esperanto flugilojn kaj karakteron.
Sen ia mistiko enkorpigota, neniam ĝi estus mem<noinclude><references/></noinclude>
frfbt7oul7a83xly8dejcsjkwgrr94s
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/141
104
35928
108238
2025-06-03T19:29:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108238
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fariĝinta lingvo vivanta, kapabla servi al parolantoj
por entuziasmigi aŭdantaron kaj rabi ties ploron aŭ
rideton.
Tiu sperto vekas la scivolemon de lingvosciencistoj
penantaj ekzameni la faktojn,<ref>Vidu Prof.
Meillet: Les langues dans l'Europe
Nouvelle Paris 1918.</ref> sed ĝi eĉ pli
multe interesas psikologojn kaj etikistojn, kiuj esploris
arajn mentalecojn. En la interna ideo de la
esperantista mondo ili vidas kristaliĝon de tiu religia
sento, kiu mankas al la Ligo de Nacioj. En la lernejoj
Esperanto montriĝis katekismo pli vivanta kaj pli efika
ol diplomataj aŭ juraj formuloj.
Tiu sento estas tute malsama ol la klaskonscio
kompreneble multe pli potenca en la mondo. La laborista
internaciismo devenis el batalo por socia egaleco.
Malsimile esperantismo naskiĝis el simpatio kaj scivolemo
pri la nacia vivo de la ceteraj popoloj, speciale
la malgrandaj. Ĝi entenas la plezuron ilin koni kaj
ilin trovi amindaj, ankaŭ la ĝojon konigi al ili la valorojn
de la propra patrujo kaj plie ĝui siavite la fakton,
ke tio plaĉas al ili.
El tio sekvas amikeco gajema kaj ia sento pri
unueco kultura. Britoj, francoj, germanoj, ĉinoj, danoj
aŭ poloj estas fine nur homoj, ĉiuj kun similaj zorgoj.
Kune oni ŝatus vivi pace. Kian kutimon disvastigas
Esperanto, tio estas fidema egaleco kaj reciproka respekto:
ĉiuj nacioj kun egala rajto, neniu trudanta sian
lingvon al la ceteraj, sed ĉiu konservanta ĝin interne
de siaj landlimoj.
Kio ĉefe impresas, skribis Inazo Nitobe, la
japana senatano, kiu reprezentis la Ligon de Nacioj al<noinclude><references/></noinclude>
2zonsd5n1m1mjfnl9ees9uqgr1ifir3
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/121
104
35929
108239
2025-06-03T19:47:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108239
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>milionon vi elspezas por la pacigiloj kaj unu miliardon
por la bataliloj, ofte la miloblon. Jen la barometro pri
la malfido.
Apartenas al militflanko ĉio teatra kaj pompa en
la publika vivo. Fierajn flagojn, viran muzikon ŝatas
la popolamasoj. Tion havigas nek Ligo de Nacioj, nek
Haga Tribunalo, nek Kellogga Kontrakto. Sed armeo
ja. Per uniformoj, paradoj, ceremonioj, funebroj kaj
manovroj, ĝi plezurigas tiun emon de l’ publiko. Simbolon
kaj koloron de l’ patrujo ĝi preskaŭ monopolas.
Al la balkono vi kuras por ĝin rigardi, kiam eksonas
trumpetoj.
Nu, kiel tio malutilus? iu demandas. Ĉiu patrujo ja
subskribis la Kontrakton pri rezigno je milito. Ĉiu
estas netuŝebla. Ĉiu armeo nur defenda. Dume ĉiu
prepariĝas por batalo, en okazo de atako.
Antaŭe la soldato, kun la piedoj en neĝo sur la
landlimo, defendis ja la hejmon kaj familion. Nun
mankas eĉ tiu konsolo. Se lia brava lando kontraŭstaros
la invadon, tiam la edzino kaj infanoj eĉ pli
riskos ol li mem. Dumnokte falos el alta ĉielo gasbomboj
sur la urbojn kaj vilaĝojn. Mortigaj nuboj
disfluos ĝis la fundo de rifuĝaj keloj.
Siajn bruligitajn pulmojn elvomos knabinetoj en
la brakoj de l’ sufokita patrino.
Kompreneble ĉiu armeo povas revenĝi kaj ekflugi
kun bomboj por buĉi la familiojn de l’ kontraŭa.
lando. Sed ne aperas la maskoj en la belaj paradoj.
Ne prikantas la muziko la raŭkajn ĝemojn de la brulvunditoj.
Fiere flirtas la standardoj, noble paŝas la
ĉevaloj kaj al la fenestroj miljara kutirno logas la
popolon.
Ke la militrimedoj malhelpas al la pacrimedoj,<noinclude><references/></noinclude>
dp8pb4aelxk0ewbz0aaevvd52nzc0n6
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/122
104
35930
108240
2025-06-03T20:03:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108240
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pri tio pensas neniu. Ke malfido kreskas pro armeoj
kaj armiloj, tion kalkulas neniu. Ke la viaj instigis
la najbaron konservi la siajn, tion vi ne rimarkis. Kia
juĝejo, kia tribunalo sufiĉus certigi nian sekurecon
en urbo, kie diversaj partioj estus ege armitaj?
Aliaj rimedoj ol milito jam estis uzataj por defendi
nacion. Kiam francaj regimentoj invadis la
Ruhran distrikton post la mondmilito, Germanujo ne
batalis per pafiloj. Francujo mem devis baldaŭ revoki
hejmen siajn soldatojn pro publika malaprobo ekstera
kaj hejma.
Ankaŭ Francujo rifuzis batali en 1875, kiam
Bismarck minacis je invado. Al princo von Hohenhole,
germana ambasadoro, la duko de Decazes, tiama ministro
de eksteraj aferoj, dek aris fiere, ke Francujo
ne respondos al tiu atako, se ĝi okazos, kaj lasos al
la invadontoj la tutan kulpon pri ĝi: »Mi konsilos al
nia marŝalo retiriĝi kun armeo kaj registaro malantaŭ
la riveron Loire kaj atendi tie, sen pafo, ĝis vin juĝos
Eŭropo aŭ Dio.. .«<ref>Letero al la franca ambasadoro en Berlino 29
Aprilo 1875. Vidu Hanotaux: Histoire de la France
contemporaine kaj specialan numeron de la franca revuo
Paix par le Droit. Februaro 1931, kun dokumentoj.</ref>
Ne ekzistis tiam eĉ Ligo de Nacioj. Tamen ne
okazis la atako, parte pro la timo je rusa interveno
post diplomataj avertoj.
Jen du ekzemploj de senmilita defendo sukcesintaj.
Neniu regno estas devigata mem kondamni siajn
urbojn kaj vilaĝojn al detruo por havi la rajton plendi
al tribunalo. Lia rajto restas entuta, se ĝi rifuzis militi.
Tiam ankaŭ ebliĝas nenia dubo pri la kulpo de l’
atakinto.<noinclude><references/></noinclude>
6x4uu5cpc9ty903svrw4gls17imqraz
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/123
104
35931
108241
2025-06-03T20:18:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108241
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kompreneble kuŝas tie granda risko. Ĉu la risko
estas malpli granda ĉe l’ alia metodo? ĉu venkinte, ĉu
venkite, ruinigita lando tamen devas pledi poste. Luksemburgo
kaj Belgujo, ambaŭ retrovis memstarecon
post la mondmilito. Unu batalis,<ref>Belgujo
ne batalis nur pro si mem, sed ankaŭ pro sia
promeso malebligi trapason de sia teritorio
por ataki alian najbaron. Lojaleco ne permesus
alian sintenon sen sufiĉa antaŭ-averto pri l’ rezigno
je la promeso.</ref> alia ne. Ĉinujo
perdis Manĝurion malgraŭ provoj je batalo.
La plej ofta juĝilo pri tiaj aferoj ne apartenas
tiom al malvarma kampo de la faktaj rezultatoj, kiom
al la varma kampo de la sentoj pri honoro kaj braveco.
Pli ofte ne pripensas la homoj, sed ja sentas.
Nu, pri sentoj kaj etika juĝo en tiaj okazoj vi
devas konstati vere du malsamajn religiojn kun du
moraloj :
La malnova etiko turniĝas al la estinteco. La
nova al la estonteco. Kiuj rimedoj estis dum jarmilo
neoesaj, tiuj fariĝis ja sanktaj. Sekve sanktaj ili restas
por tiuj, kiuj ne ŝanĝis la kredon. Kjuj ŝanĝis, tiuj
fidas je rimedoj novaj. Kaj se la malnovaj iloj malhelpas
la novajn, tiam ili fariĝas eĉ abomenaj al la
novkreduloj.
Jen du samurbaj familioj, ambaŭ kun patro honesta
oficisto: En unu hejmo la infanoj ricevas ludilojn
el milituniformoj aŭ plumbsoldatoj. Tie li vorto antimilitaristo
estas kvazaŭ sinonima kun malmorala. Ĝi
vekas senton malplaĉan kaj juĝon severan. Pro hejma
kutimo ĝin klasigos samfake la gefiloj kun la vortoj
ŝtelisto aŭ danĝerulo, minimume kun frenezulo.
En la dua familio aspektas militludilo kiel sovaĝa
barbaraĵo, bataloj kiel buĉegoj, la vorto militisto
{{Vdk|kva|zaŭ}}<noinclude><references/></noinclude>
1639cs1s7zkq8an8p1c4aokjbu2jkhq
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/124
104
35932
108242
2025-06-03T20:32:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108242
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|kva|zaŭ}} insulto. Malsama etika tradicio nun staras kontraŭ
la alia. Tie vi troviĝas antaŭ du malaj religioj, eble
sub la sama nomo, ĉar ekzistas ekzemple tipoj de
Kristanismo respondantaj al ambaŭ modeloj.
Unu estas adoro al la ĝisnuna plej ofta formo de
sindefendo, alia signifas adoron al nova formo sopirita
kaj bonvenigata. Ili reprezentas du religiojn kun amo
al akceptita kadro, ŝatata pro kutimo aŭ ŝatata pro
espero.
Ambaŭ havas sian netuŝeblon, ambaŭ sian fanatikecon.
La plej profunda realo estas tamen nur unu
sama: potenca instinkto pri memgardo. La malnovaj
iloj de sekureco fariĝis sanktaj por tiuj, kiujn ili savis.
Ili fariĝas abomenaj al tiuj, kiujn ili ne plu ŝirmas.
La respekton gajnos la novaj rimedoj laŭ la kresko
de ilia kapablo savi aŭ protekti.
Sato al utilo antaŭen aŭ malantaŭen. Rigardu
malfeliĉajn vespojn, dum ili rondflugadas ankoraŭ
daŭre super tablo, kie ja estis, sed jam ne estas,
fruktokonfitaĵo. Tiel persistas kaj zumadas plue la
homa logo al la malnova sistemo de nacia defendo;
kaj eblan pikvundon ĉiuj timas.
Dum la malnovaj rimedoj restas ligitaj al kutimo,
la novaj kreskigas iajn sentojn pozitivajn. Antaŭ
ol starigi fidon, ili faciligas juĝojn. Tribunalo nun
ekzistas en Hago. Ĝi jam juĝis plurajn aferojn. Eĉ
grandaj regnoj pledis tie. Preskaŭ ĉiuj akceptis la
devigon iri tien. Se alia subskribinto tion postulas, ili
devas ĉeesti.
Kiu malkonsentas, tiu malbonfamiĝas. Ne la detaloj
mem interesas la publikon, ekster la du regnoj.
Pri tio la gazetaro ne multe parolas. Kio impresas,<noinclude><references/></noinclude>
r9twqur1quwqg753o3303qg8zfykgip
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/125
104
35933
108243
2025-06-03T20:42:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108243
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tio estas la sintumo al juĝado anstataŭ al milito. Jen
la frapanta novaĵo.
Se iu regno mobilizas kaj rifuzas arbitracion aŭ
repaciĝon, ĝi rompas jam du kontraktojn, la Ligan
kaj la Kellogan, sed antaŭ ĉio ĝi ofendas la ceterajn
popolojn. Tion enkalkulis la usona senatano Kellog
kiel solan sankcion. Ĝenerala malaprobo ja influas la
individuojn per morala premo. Ĉu ankaŭ al la nacioj
ĝi povas efiki? Ĉio dependas de la gazetaro kaj de
ties eblecoj paroli sendepende.
La malsukceson de la Ligo pri la manĝuria konflikto
klarigas parte la granda malproksimeco inter
Eŭropo kaj Estrem-Oriento, sed ankaŭ la izoleco de
la japana popolo per unuflankaj informoj. Cetere la
samon rimarkis la japanoj renverse.
En Okcidento la publiko nur interesiĝis pri tio,
kio frapis ĝin kiel rompo de solena promeso. En Japanujo
regis nur la detaloj pri la surloka situacio kaj
indigno pri la malkompreno de la Okcidento.
Tiamaniere la ilo de »tutmonda opinio« ne funkciis
en tiu ĉi okazo kaj male la japana popolo ricevis
eĉ impreson, ke la Okcidenta juĝo estas maljusta kaj
iom hipokrita, ĉar multfoje la Eŭropaj potencoj agis
ja simile por defendi siajn interesojn antaŭ la subskribo
de la novaj kontraktoj.
Tia izoleco de unu nacia opinio kaj akra kontraŭeco
inter enlanda kaj ekstera vidpunktoj povas ekzisti
ankaŭ inteme de iu ajn kontinento, kiam krizo aŭ danĝero
kunigas tutan popolon kvazaŭ fervoran ŝafaron
ĉirkaŭ amataj gvidantoj.
Sendube la radioparoladoj penetras nun ĉien
kaj ebligas ian komparon kaj kontrolon, sed la lingva<noinclude><references/></noinclude>
k0n5gztpztxo44e1plv98uup9f7r9qb
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/126
104
35934
108244
2025-06-03T20:59:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108244
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diverseco kaj la nacia atmosfero en kolera momento
starigas sufiĉajn murojn el psika materialo.
Malgraŭ tiuj baroj, tamen ideojn kaj ekkomprenojn
disvastigis la kontraŭmilitaj kontraktoj, eĉ se la
tekstoj mem estas nekonataj de la vasta publiko. La
difino pri atako fariĝis jam pli preciza. Komenci militon
antaŭ ol plendi al juĝisto aspektas kiel krimo,
almenaŭ el ekstero.
Ne montrinte la vojon, iuj ŝtataj pastraroj eksekvis
tamen la movadon, kvankam timeme. Inter ili,
kelkaj predikistoj kuraĝis defendi militrifuzantojn. Eĉ
ili fondis intemacian asocion tiucele.
Tro timemaj por ilin aprobi, tro ŝtatdependaj
por reveni, antaŭ ol la publiko mem, al la krista absoluteco
kontraŭ venĝo kaj mortigo, tamen eklezioj profitis
la okazon de tiuj kontraktoj por ekmarŝi unu
paŝon antaŭen.
Ni jam citis la severan Enciklikon de la Papo
Urbi arcano kontraŭ egoismo nacia.<ref>En ĉapitro
VII pri Eklezio kaj Ŝtato.</ref> En 1925 la
Stockholma Kongreso kunigis la ceterajn kristanajn
ekleziojn. Iagrada mea culpa estis konfesata tie. Fondiĝis
universala Alianco por pacigo per eklezioj. Ĝi
poste disvastigis tiun ideon, ke la ŝtatoj havas devon
eviti militon.
En 1930, en sia regula Konferenco ĉe Lambeth
Palaco en Londono, la anglikana Eklezio decidis oficialigi
por si la konkludojn de tiu Alianco.
Por rezolucio 22-a la ŝtateklezia Konferenco
«deklaras, ke milito, kiel rimedo por solvi konfliktojn
inter nacioj, estas neakordebla kun la ekzemplo kaj
instruo de Kristo.«<noinclude><references/></noinclude>
lhl1a7lkik5m6faxdoya7i08va3riww
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/127
104
35935
108245
2025-06-03T21:15:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108245
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La rezolucio 23-a »opinias unue, ke paco ne
estos atingita antaŭ ol la internaciaj rilatoj estos regataj
de religiaj kaj etikaj principoj, kaj due, ke la
morala juĝo de la homaro devas esti varbata al la
flanko de la paco.«
Rezolucio 27-a dekretas, ke »post kiam nacioj
solene sin ligis per kontrakto aŭ interkonsento pri
paca solvo de internaciaj disputoj, la kristana eklezio
en ĉiu el tiuj landoj devos rifuzi sian konsenton al iu
ajn milito, se la registaro de ĝia propra regno ne
deklaris sin preta submeti la kaŭzon de la konflikto
al arbitracio aŭ pacigo.«
Tio estas ja malsama ol la ĝisnuna kutimo beni
armeojn ambaŭflanke. La nova decido devigus la Eklezion
kontraŭstari eĉ nacian defendon, se la ŝtato rifuzis
iri al Ĝenevo aŭ Hago. Sed la demando restas,
kiamaniere la ŝtato provos informi la Eklezion kaj la
publikon pri sia diplomata agado en tia danĝera momento.
Tie kuŝas la dubo.
Tial daŭre proponas kelkaj pastroj de la malplimulto
la puran kaj simplan rifuzon al ĉia milita
partopreno kiel neakordeblan kun la ekzemplo kaj
instruo de Kristo, ankaŭ ne kun la tradicio de l’unuatempa
Eklezio.
Doktrina kaj fakta estas la diferenco. Principe
ankaŭ la plimulto, per la citita decido, jam forlasis
la laŭleĝan grundon por ekpaŝi al malobeo, almenaŭ
en unu difinita ebleco. Ĉu ĝi plene komprenis tion,
ne estas tute certe.
Proklami devon rezisti al la nacia leĝo de la
ŝtato, se ĝi malobeis la internacian regulon, tio estas
enlande kontraŭleĝa kaj ribela minaco, eĉ se nur teorie.
Se iam laŭlitere ĝi estus aplikata, tia decido {{Vdk|ris|kus}}<noinclude><references/></noinclude>
b0xl8o8cqjut6htfuzi2uppkngr7u0f
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/128
104
35936
108246
2025-06-03T21:30:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108246
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|ris|kus}} enŝlosigi en malliberejon eĉ arkepiskopon de Canterbury
kaj memorigi pri la tempo de Vilhelmo-la-Venkinto.
Sed ankaŭ tio estus kontraŭleĝa.
Sama spado teorie pendas super la kapo de Lord
Ponsonby kaj de la centmiloj da kulpuloj subskribintaj
lian faman deklaron. Senkondiĉe la dokumento
ligas ilin per promeso rifuzi ĉian servon al milito en
ĉiu ajn okazo. Ili ne vidas alian rimeon por forigi
militon kaj opinias la buĉadon malmorala eĉ por sin
defendi, kiam ekzistas juĝejo. Eĉ se nur du procentoj
el ĉiuj homoj promesus la samon, ili diras, ne ekzistus
sufiĉe da malliberejoj kaj milito fariĝus neebla.
Pri la etika flanko, jen ilia vidpunkto: Ĉu vi
rajtas pafi najbaron enirintan vian ĝardenon por ŝteli
viajn posedaĵojn? Hezitas la leĝo. Ankaŭ la Eklezio.
Anglaj kvakeroj respondas ne. La hereditan moralon
oni ne plu akceptas sendiskute. Formiĝas aliaj sentoj.
Allogas novaj rimedoj. Eknaŭzis la malnovaj. Sammaniere
malaperis dueloj iom post iom.
Tipa estis la grek-itala konflikto. Ĉe greka landlimo
krimuloj ie mortigis en 1923 italajn membrojn de
limfiksa komisiono. Tuj Italujo sendis ŝiparon kaj
okupis la insulon Korfu. Grekujo ne pafis, ne deklaris
militon. Ĝi sin turnis al la Ligo kaj al la Konferenco
de l’ ambasadoroj, la du internaciaj ekzistantaj ebloj.
En Genevo kunsidis la Konsilantaro kaj proponis
formon de pacigo. Ĝin akceptis la Konferenco.
Konsentis Grekujo. Forlasis Korfuon Italujo kaj ekspiris
la insulanoj. Kio estus rezultinta en okazo de
rezisto milita? Amasoj da kadavroj ne faciligas poste
la reciprokajn cedojn.
Ciu teritorio senmilite liberigita, ĉiu invado pace
repuŝita kreas antaŭaĵon.<noinclude><references/></noinclude>
awij6nbur3r26jk6i7q6xil7eihklhk