Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.45.0-wmf.4 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Aŭtoro:Nikolaj Kabanov 102 5689 108423 67798 2025-06-06T21:57:03Z Nvss132 5120 /* Verkoj de {{de|Lev Tolstoj}} */ 108423 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Tradukoj== * Rusaj Rakontoj, Fabeloj al Helenjo de {{de|Dmitri Mamin-Sibirjak}}, Berlin, Esperanto Verlag Moller and Borel * Generalo Urso. Nekrasov, [[Bohema Revuo Esperantista]], 1911 * Nimfoj. {{de|Ivan Turgenev}}, [[Lingvo Internacia]], 1911, p. 63 * Ostrovski kaj lia dramo "Fulmotondro". Fragmentoj el la dramo "Fulmotondro". {{de|Aleksandr N. Ostrovskij}}, [[La Revuo]], 1911, n-ro 63, p. 122-131 * Roko. Verso de {{de|Miĥail Lermontov}}, "Danubo" no. 5, 1911 * Demono. Verso de {{de|Miĥail Lermontov}}, "Universo" II, 1912 * Kortisto. Rakonto de S. Semjonov, Posrednik, Moskvo, 1916 ==Verkoj de {{de|Lev Tolstoj}}== * Kaukazo Militkaptito. Rakonto de {{de|Lev Tolstoj}}, Posrednik, Moskvo, 1912 * [[Du maljunuloj]]. Rakonto de {{de|Lev Tolstoj}}, Posrednik, Moskvo, 1912 * Siego de Sebastopolo. Rakonto de {{de|Lev Tolstoj}}, Posrednik, Moskvo, 1912 * Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros. Rakonto de {{de|Lev Tolstoj}}, Posrednik, Moskvo, 1912 * Per kio homoj estas vivaj. Rakonto de {{de|Lev Tolstoj}}, Posrednik, Moskvo, 1912 * [[Kie estas amo, tie estas Dio]]. Rakonto de {{de|Lev Tolstoj}}, Posrednik, Moskvo, 1912 * [[Tutmonda Biblioteko]] je la memoro de {{de|Lev Tolstoj}}, trad. Kabanov kaj Ŝarapova. 1912 fyr0nfpo8uve3a19u8kvoy0w3406t63 Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/24 104 9585 108410 106210 2025-06-06T13:39:18Z Seboloidus 4415 108410 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Se mi pli juna estus…'''|c|g=120%}}{{f|''de Adam Asnyk.''|align=right}} <poem> Se mi pli juna estus, fraŭlino, Ho, se mi estus pli juna, Mia trinkaĵo estus ne vino, Sed el rigardoj Viaj la suna Nektaro dolĉa, fraŭlino! Vi min tiame ekamus eble, Anĝelo klara… La kor’ ektremis nun nehalteble, Feliĉ’ ja estus troe senbara, Se Vi min ekamus eble… Ne serĉus mi tiam sur nokta ĉielo Je lun’ aŭ stelaro… Mi Vin rigardadus nur, bela anĝelo, Ĉar Vi ja pli multe eklumas, ol klaro De stala ĉielo… Mi malestimus sunan klarecon Kaj dolĉan printempan spiron… Mi trinkas sole Vian belecon, En Vi havante mian inspiron Kaj sunklarecon… Sed ve! mi estas troe maljuna, Ve! mi ne povas jam peti, Ke min varmigu la amo suna… Mi sole povas kanton kanteti, Estante troe maljuna… De Vi forkuras mi kun sufero, Ho Vi, papilio ora! Ĉar ne permesas al mi fiero,</poem><noinclude><references/></noinclude> 15pft37yglwn8r76cdqgnpdsdxxfhvy Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/13 104 20419 108418 108294 2025-06-06T18:48:41Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108418 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> Estis io tre agrabla vidi la du ĉarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraŭ facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis sufiĉe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naĝis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolaĵo de ŝiaj vortoj kaj pene kun ĝi batalis. La diferenco en la aĝo de ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri ambaŭ (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al ŝia pli juna fratino ŝajnis pli maljuna, ol ŝi estis ; kaj laŭ la naturo de ĉia partoprenado ŝi ŝajnis—ekster kunsentanta amo—al ŝia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi juĝante laŭ ŝiaj jaroj. Alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al anĝeloj ! La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj aŭskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsaĝeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ĝis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaŭ ĉiam. Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, ŝia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj freŝeco, ĉiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj ; kaj pro ŝi li bedaŭris, ke la vivo estas tiel ridinda afero. Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, ĉu liaj infanoj iel penas fari el ĝi aferon seriozan. Sed por tio ĉi li estis filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per okazo venis al tiu ordinara ŝtono de la saĝuloj (multe pli facile trovebla ol tiu, kiun serĉas la alĥemiistoj), kiu ofte fariĝas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ, ke ĝi turnas oron en malpuran fandaĵon kaj ĉiun multekostan objekton en ion tute senutilan. “Britain !” ekkriis la doktoro. “Britain ! Kie vi estas ?”<noinclude><references/></noinclude> 3rp6oumw6cqcg4e5h4yckrdn16b9x4v Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/14 104 20420 108419 108296 2025-06-06T18:55:21Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108419 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizaĝo elvenis el la domo kaj respondis tiun ĉi vokon iom senĝene per la vortoj : “nu, kio do estas ?” “Kie estas la tablo matenmanĝa ?” demandis la doktoro. “En la domo,” respondis Britain. “Ĉu vi kovros ĝin tie ĉi sub malkovrita ĉielo, kiel mi ordonis al vi hieraŭ vespere ?” diris la doktoro. “Ĉu vi ne scias, ke venos gastoj ? Ke, antaŭ ol venos la vojaĝa kaleŝo, tie ĉi ankoraŭ negocoj devas esti finitaj ? Ke hodiaŭ estas precipe solena tago ?” “Ĉu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaŭ ol la virinoj deŝiris la pomojn, he ?” diris Britain kaj levadis iom post iom sian voĉon, tiel ke li fine forme kriis. “Nu, ĉu ili nun jam finis ?” diris la doktoro kaj rigardis la horloĝon. “Antaŭen ! faru rapide ! kie estas Clemency ?” “Jen mi estas, sinjoro,” eksonis la voĉo, venante de unu el la ŝtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. “Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj ! En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro !” Kun tiuj ĉi vortoj ŝi komencis vive labori kaj montris sin ĉe tio ĉi en tia stranga formo, ke ŝi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj kaj havis sufiĉe dikvangan kaj afablan vizaĝon, kvankam ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindan. Sed la impreso de tio ĉi ankoraŭ tute malaperadis antaŭ la impreso de ŝia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke ŝi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj efektive apartenis al iu alia, kaj ke tiuj ĉi kvar membroj ŝajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ĝusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en ĝia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu ĉi stato ŝi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri ŝia trankvilanimeco. Ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj ; el bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej<noinclude><references/></noinclude> gge6qdyufzujs0bpbq2d93epam4633c Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/15 104 20421 108420 108325 2025-06-06T19:18:14Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108420 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antaŭtuko. Ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke ŝi ĉiam penadis en ĉia situacio, eĉ kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj ĉirkaŭrigardadi. Ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo, kvankam oni ĝin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj ; sed de la kapo ĝis la piedoj ĝi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco. Tia estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ĝin certe, ĉar ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun Clemency subtenadis preskaŭ de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn ŝi ne havis). Ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo ŝi haltadis, metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la tablon, ĝis ŝi subite ekmemoris ion, kio ankoraŭ mankis, kaj tiam ŝi forkuris por ĝin alporti. “Jen venas la du advokatoj, sinjoro !” diris Clemency en tono ne tre favora. “Aha !” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon ! Kara Grace ! Marion ! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred ?” “Li kredeble baldaŭ venos, patro,” diris Grace. “Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l’ suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, sinjoroj !” “Bonan matenon, sinjorinoj,” diris sinjoro Snitchey, “por mi kaj Craggs”—tiu ĉi salutis—“bonan matenon, fraŭlino,” li diris al Marion—“mi kisas al vi la manon”—kaj tion ĉi li efektive faris. “Kaj mi deziras”—vere vidi ĝin sur li oni ne povis, ĉar je l’ unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj—“ke tiu ĉi feliĉa tago cent fojojn revenu.”<noinclude><references/></noinclude> 6yex0q9nbneso4l55s7lsb42fjuvks4 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/16 104 20422 108421 108327 2025-06-06T19:26:05Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108421 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> “Ha, ha, ha !” ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poŝoj. “La granda farso en cent aktoj !” “Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler,” diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, “ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita ?” “Ho ne,” respondis la doktoro. “Dio nin gardu de tio ĉi ! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco : ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” “La franco,” diris sinjoro Snitchey, kaj rigardis en la bluan paperujon, “estis ne prava, doktoro Jeddler ; kaj via filozofio estas ankaŭ tute malprava, vi povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo ! Kiel vi nomas proceson ?” “Ŝerco,” respondis la doktoro. “Ĉu vi havis iam proceson ?” demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo. “Neniam,” respondis la doktoro. “Se vi iam venos al proceso,” diris sinjoro Snitchey, “vi eble lernos alie pensi.” Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian “mi” nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey ; tamen kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li. “La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj,” diris Craggs. “La procesoj ?”, demandis la doktoro. “Jes,” diris sinjoro Craggs, “kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l’ vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute mallaŭte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro.”<noinclude><references/></noinclude> qr1dh36kj3ft4dz84cb2zy2gbeqzq80 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/17 104 20423 108422 108329 2025-06-06T19:34:58Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108422 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, vestita en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo havis efektive reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj ; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon. Kiam en la pordo de l’ ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvena al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo, kaj ĉiuj tri lin salutis. “Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn, Alf,” diris la doktoro. “Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield,” diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto. “Ĝi multajn fojojn revenadu !” ripetis Craggs per profunda saluto. “Kia pafaro !” ekkriis Alfred kaj haltis, “kaj unu—du—tri—ĉiuj sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l’ vivo. Mi ĝojas, ke vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene : mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua—mia kara, bona Grace—tial mi eltenos kontraŭ vi ĉiuj !” “Permesu, sinjoro, mi estis la unua,” diris Clemency Newcome. “Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l’ mateno. Mi estis interne en la domo.” “Estas vere ! Clemency estis la unua,” diris Alfred. “Tiel mi kontraŭmetos al vi Clemency’on.” “Ha, ha, ha !—por ni kaj Craggs,” diris Snitchey. “Kia kontraŭmeto !” “Ĝi eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi elrigardas,” diris Alfred kaj<noinclude><references/></noinclude> 73zrgfdxuk98ochu56bo0351hvqwdi8 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/18 104 20424 108424 108330 2025-06-07T06:22:10Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108424 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. “Kie estas la…mia Dio !” Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la ambaŭ fratinoj, kaj… sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on ; kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras ĝin al si tro facila. Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred’on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco ; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto. “Viandon ?” diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon. “Jes,” respondis la advokato. “Kaj vi volas viandon ?” diris Britain al Craggs. “Malgrasan kaj brunan,” respondis tiu ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiu ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado ; kun granda viveco Britain tiam ekkriis : “Mi pensis, ke li sufokiĝos !” “Nun, Alfred,” diris la doktoro, “kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo.” “Dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo,” diris Snitchey kaj Craggs, kiuj ŝajne tute ne pensis ankoraŭ pri ĉesado.<noinclude><references/></noinclude> 1jhkwc2jysss60e83dudljtgmeoygdl Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/19 104 20425 108425 108331 2025-06-07T06:40:42Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108425 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> Kvankam Alfred ne matenmanĝis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis : “Kiel vi ordonos, sinjoro !” “Se povus esti io serioza,” komencis la doktoro, “en tiu ĉi…” “Farso, sinjoro,” plenigis Alfred. “En tiu ĉi farso,” daŭrigis la doktoro, “ĝi estus tiu ĉi kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu ĉiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien ĉi.” “Ho jes, doktoro Jeddler,” diris la junulo. “Ĝi bone apartenas tien ĉi ; tion diras al mi mia koro tiun ĉi matenon, kaj ankaŭ la via tion al vi dirus, se vi volus ĝin aŭskulti. Mi forlasas hodiaŭ vian domon ; mi ĉesas hodiaŭ esti via zorgato ; ni disiĝas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco,—” li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj Marion’on, kiu sidis apud li—“ligiloj tiel riĉaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion ĉi esprimi. Vi vidas,” li aldonis gaje, “vi vidas, doktoro, estas ankoraŭ greno da seriozaĵo en tiu ĉi granda malsaĝa amaso da polvo. Hodiaŭ almenaŭ ni konfesu, ke ekzistas ankoraŭ greneto da seriozaĵo.” “Hodiaŭ !” ekkriis la doktoro. “Aŭskultu, aŭskultu ! ha, ha, ha ! Hodiaŭ pli ol en ĉiuj tagoj en la malsaĝa jaro. Hodiaŭ ! kiam tie ĉi havis lokon la granda batalo ? Sur tiu ĉi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie ĉi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraŭ en mia juneco, post multaj generacioj, tie ĉi estis elfosita tuta mortintaro da ostaĵoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen eĉ cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis ; eĉ cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion ĉi faris ! Eĉ kvindek homoj ne fariĝis pli feliĉaj per la gajno kaj perdo. Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo kaj rezultato : per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion<noinclude><references/></noinclude> bkynx14epggoj1pyb0vm2zkubadu0jq Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/20 104 20426 108426 108332 2025-06-07T06:49:37Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108426 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo !” diris la doktoro ridante. “Tia mondo !” “Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza,” diris Alfred. “Serioza !” ekkriis la doktoro. “Se vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, vi devas freneziĝi, aŭ iri sur altan monton kaj fariĝi ermito.” “Kaj al tio ĉi estas jam tiel longe de tiu tempo,” diris Alfred. “Longe !” rediris la doktoro. “Ĉu vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ĝis hodiaŭ ? Mi ĝin ne scias !” “Ĝi iom procesadis,” rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon. “Kvankam oni ĝin faradis al la homoj ĉiam tro facila,” diris lia kompaniano. “Kaj vi permesos al mi diri, doktoro,” daŭrigis sinjoro Snitchey, “kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ĝi procesas, kaj entute en la sistemo de ĝia juĝofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon…” Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis. “Nu, kio estas ?” ekkriis la doktoro. “La malbenita paperujo,” diris Clemency, “kiu ĉiam venas inter la piedoj !” “Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris,” komencis denove Snitchey, “kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, vi diras, doktoro Jeddler ? la vivo kun la juĝofarado ?” La doktoro ridis kaj rigardis Alfred’on. “Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo,” diris Snitchey. “En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon—” li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon—“kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj—ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l’ lando— kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha ! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo ! Tio ĉi estas malsaĝe, tute ridinda ! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi ! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas<noinclude><references/></noinclude> p13qpjjnq33mosnrpphn1xrtck60vq0 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/21 104 20427 108427 108333 2025-06-07T06:56:39Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108427 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo ; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo ; farmadon tempan, farmadon liberan, farmadon heredan ; ni prezentu al ni,” diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, “ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi ; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon :—kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu ''oazo'' en la mondo ! Mi esperas,” diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, “ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs ?” Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo. “Mi ne volas defendi la vivon entute,” li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn ; “ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba ! ni vidas, kian indon ili havas. Sed vi ne devas ridi je la vivo ; vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion ! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ vi, kaj vi ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho, ĝi estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se vi gajnas ; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha ! ne tro multe,” ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni : “sed tion ĉi vi povas fari !” “Nu, Alfred,” ekkriis la doktoro, “kion vi diros al tio ĉi ?” “Mi diros nur,” respondis Alfred, “ke la plej granda komplezo, kiun vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al vi mem, estus, se vi iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l’ batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l’ batalo de l’ Vivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon.”<noinclude><references/></noinclude> d506htzz3phzk3jdb5sny5oekvh00e1 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/22 104 20428 108428 108334 2025-06-07T07:05:55Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108428 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> “Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred,” diris Snitchey. “La batalantoj en tiu ĉi batalo de l’ Vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrablaj estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado ; per unu vorto ĝi estas efektive malbona historio.” “Mi pensas, sinjoro Snitchey,” diris Alfred, “ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco—eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj—faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas ; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj,—faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo, kaj instrui lin konfidi al ĝi, kaj esperi ; se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado ; kaj tio ĉi jam multe signifas.” Ambaŭ fratinoj aŭskultis kun streĉita atento. “Bone, bone !” diris la doktoro ; “mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l’ batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj ; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi.” Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka<noinclude><references/></noinclude> lma64dwakhormtz4gk5ik1gbiay31e4 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/23 104 20429 108429 108335 2025-06-07T07:11:40Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108429 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis en li la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas. “Ne je vi !” diris Britain. “Je kiu do ?” “Je la homaro,” diris Britain. “Jen estas la amuzaĵo.” “En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa !” ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. “Ĉu vi scias, kie vi estas ? Ĉu vi volas esti forpelita ?” “Mi nenion scias,” diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. “Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion.” Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjamin Britain—nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britujo ({{Lang|en|Great Britain}}), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon—prezentis sian efektivan staton de l’ animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la Vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantojn de lia stato de l’ animo kaj forte ilin malestimis. “Sed kun tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred,” diris la<noinclude><references/></noinclude> a86bv3eyzwse1xq7te0wavy0bk9gwh0 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/24 104 20430 108430 108336 2025-06-07T07:21:47Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108430 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>doktoro. “Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis vin instrui la latina lernejo tie ĉi kaj via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, vi nun eniras en la mondon. La unua parto de via tempo de provado, kiun difinis via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ ol finiĝos via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, vi nin forgesos. Dio ! Vi forgesos nin en ses monatoj !” “Se mi ĝin faros—sed vi scias ĝin pli bone—kial mi bezonas disputi kun vi ?” diris Alfred ridante. “Mi scias nenion de tia speco,” respondis la doktoro. “Kion vi pensas pri tio ĉi, Marion ?” Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri—sed ŝi ĝin ne diris—ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis. “Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi,” parolis plu la doktoro ; “sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico ; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al vi (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed vi devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni.” “Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas,” diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo ; “kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu vi scias legi, sinjorino Newcome ?” “Mi ne estas edzinigita, sinjoro,” diris Clemency. “Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas,” diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. “Vi scias legi ?” “Iom,” respondis Clemency.<noinclude><references/></noinclude> 44dpdqrs20rev2yyekbw0h7fotn5ebu Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/25 104 20431 108431 108338 2025-06-07T07:30:36Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108431 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere ?” diris la advokato ŝercante. “Ne,” diris Clemency. “Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon.” “La fingringon !” ripetis Snitchey. “Kion ĝi signifas ?” Clemency jesis per la kapo kaj diris : “Kaj la raspilon de muskato.” “Ŝi estas freneza ! Iu por la lordo kanceliero !” diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis. “Se ŝi havas ian propraĵon,” aldonis Craggs. Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili, ke sur ambaŭ parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tial prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas. “Ha, tiel, fraŭlino Grace !” diris Snitchey. “Jes, jes. Ha, ha, ha ! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas,” li diris por si mem, balancante la kapon. “Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome ?” “Mi ne estas edzinigita, sinjoro,” rimarkis Clemency. “Nu, Newcome. Ĉu tiel estos bone ?” diris la advokato. “Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome ?” Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlon de granda indo ; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain—tio ĉi nin malmulte interesas. Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke<noinclude><references/></noinclude> dwq7icpmdeabcij17isq0sdl0k5dmyj 108432 108431 2025-06-07T09:26:03Z HenriLeFoll 4277 108432 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere ?” diris la advokato ŝercante. “Ne,” diris Clemency. “Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon.” “La fingringon !” ripetis Snitchey. “Kion ĝi signifas ?” Clemency jesis per la kapo kaj diris : “Kaj la raspilon de muskato.” “Ŝi estas freneza ! Iu por la lordo kanceliero !” diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis. “Se ŝi havas ian propraĵon,” aldonis Craggs. Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili, ke sur ambaŭ parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tial prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas. “Ha, tiel, fraŭlino Grace !” diris Snitchey. “Jes, jes. Ha, ha, ha ! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas,” li diris por si mem, balancante la kapon. “Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome ?” “Mi ne estas edzinigita, sinjoro,” rimarkis Clemency. “Nu, Newcome. Ĉu tiel estos bone ?” diris la advokato. “Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome ?” Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlon de granda indo ; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto da krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain—tio ĉi nin malmulte interesas. Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝo de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke<noinclude><references/></noinclude> kf9nfmap7rgiqayu1ndkk731mq0f64b Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/26 104 20432 108433 108339 2025-06-07T09:32:46Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108433 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la raspilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo. “Tio ĉi do estas la fingringo ?” diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo. “Kaj kion diras la fingringo ?” “Ĝi diras,” respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon : “For-ge-su-kaj-par-do-nu.” Snitchey kaj Craggs kore ridis. “Tio ĉi estas bela !” diris Snitchey. “Ne malbona !” diris Craggs. “Montras tiom da konado de homoj,” diris Snitchey. “Tiel uzebla por la praktika vivo,” diris Craggs. “Kaj la raspilo ?” daŭrigis demandi Snitchey. “La raspilo diras,” respondis Clemency : “Ki-on-vi-vo-las-ke-la-ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li.” “Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, vi kredeble pensas ?” diris sinjoro Snitchey. “Mi ne komprenas,” respondis Clemency kaj balancis la kapon. “Mi ne estas advokato.” “Mi timas, ke se vi estus advokato,” diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, “vi trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de viaj klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj—kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas—kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred ; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone ; kaj estas efektive maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas,” diris sinjoro Snitchey, “mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de nia sinjoro Craggs ?” “Sendube,” diris Craggs. “Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko,” diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, “ni kiel eble pli baldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas.”<noinclude><references/></noinclude> m66mi55xnymgl0psl6dwkbrwuwbyeuh Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/27 104 20433 108434 108340 2025-06-07T09:41:56Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108434 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie ''li'' estas ; ĉar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraŭ la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraŭ la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraŭ la argumentoj de ambaŭ kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la raspilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li ; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio—kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento, ĉar ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj ĉiam estis preta fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo—dume venis kun la inko kaj ankoraŭ plu faris al li utilan servon per tio, ke ŝi per puŝo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis. Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata ĉe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon—la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero aŭ devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj ; mi ne rakontos, kiel li alproksimiĝis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj insiste volis ilin antaŭe trarigardi antaŭ ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribaĵo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io ĥina) kaj turni la folion, por vidi, ĉu sur la dua paĝo ne estas skribita io danĝera ; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu, kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaŭ rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ĝin forlasi. Mi ne rakontos ankaŭ, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido ĉe la penso, ke ŝi estas persono grava, metis sin per siaj ambaŭ kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaŭ ol ŝi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj ŝi bezonis tre multe da inko kaj kiujn ŝi samtempe per la<noinclude><references/></noinclude> kssi6z0urq0base5uco0flbe77d8fjd Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/28 104 20434 108435 108341 2025-06-07T09:48:52Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 108435 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l’ vivo. “Britain !” diris la doktoro, “kuru al la pordo de l’ ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred.” “Jes, sinjoro, jes !” vive rediris la junulo. “Kara Grace ! unu sekundon ! Marion—tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo—ne forgesu tion ĉi ! Mi metas Marion’on en viajn manojn.” “Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido,” diris Grace. “Mi kredas ĝin, Grace,” respondis Alfred. “Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii ? Ha, bona Grace ! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon !” “Tiel vi pensas ?” rediris ŝi kun trankvila rideto. “Kaj tamen, Grace—fratino mi preskaŭ dirus.” “Diru ĝin !” ŝi lin vive interrompis. “Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie.” “Tiel fratino,” diris Alfred,—“kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ĝin ne pro mi forprenus.” “La kaleŝo estas sur la altaĵo !” ekkriis Britain. “La tempo pasas, Alfred,” admonis la doktoro. Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj ; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto. “Mi diris al Grace, kara Marion,” li diris, “ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante, konfidas al ŝi vin, kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj<noinclude><references/></noinclude> dzaa3c46l2i5nqzi17ny23rwc3b7xlf Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/06/monatalibro 3 35906 108417 108232 2025-06-06T18:38:30Z HenriLeFoll 4277 108417 wikitext text/x-wiki Saluton karaj kontribuantoj Mi proponas al vi denove kunlabori kune al reeldono de monata libro. == Por junio == === provlegi nun === La libro ke ni proponas al vi por provlegi estas : {|class="wikitable"| !Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!Progreso |- | bgcolor=#ffffff|[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] | bgcolor=#ffffff|[[Indekso:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf|Fundamenta Krestomatio]] | bgcolor=#ffffff|{{de|L. Zamenhof}} | bgcolor=#ffffff|Ne kompleta |- |} === validi nun === La libro ke ni proponas al vi por validi estas unu el la du libroj : {|class="wikitable"| !Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!Progreso |- | bgcolor=#ffff80|HenriLeFoll | bgcolor=#ffff80|[[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Proverbaro_Esperanta,1925.djvu|Proverbaro Esperanta]] | bgcolor=#ffff80|{{de|L. Zamenhof}} | bgcolor=#ffff80|provlegita |} La libro ke ni proponas provlegi estas ankaŭ en tiu ĉi listo ! == proponoj por poste == === validi poste === Ni proponas ankaŭ plibonigi tiujn indeksojn por validigi ilin en la venontaj monatoj {|class="wikitable" !Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!Progreso!!Dato |- | bgcolor=#ffff80|HenriLeFoll | bgcolor=#ffff80|[[Indekso:Grabowski_-_El_Parnaso_de_Popoloj,_1913.pdf|El Parnaso de Popoloj]] | bgcolor=#ffff80|{{de|Antoni Grabowski}} | bgcolor=#ffff80|provlegita | bgcolor=#ffff80|2025.05 |- | bgcolor=#ffff80|HenriLeFoll | bgcolor=#ffff80|[[Indekso:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf|Lingvaj Respondoj, 1927]] | bgcolor=#ffff80|{{de|L. Zamenhof}} | bgcolor=#ffff80|provlegita |- |} Vi povas proponi [[:Kategorio:Indeksoj - Provlegita|alian provlegitan indekson]]. == provlegi poste == Ni proponas ankaŭ plibonigi tiujn indeksojn por provlegi ilin en la venontaj monatoj {|class="wikitable" !Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!Progreso |- | bgcolor=#ffffff|[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] | bgcolor=#ffffff|[[Indekso:Privat_-_Interpopola_Konduto,_1935.pdf|Interpopola Konduto]] | bgcolor=#ffffff|{{de|Edmond Privat}} | bgcolor=#ffffff|Ne kompleta |- | bgcolor=#ffffff|[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] | bgcolor=#ffffff|[[Indekso:Zamenhof,_Dietterle_-_Originala_Verkaro,_1929.pdf|Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro]] | bgcolor=#ffffff|{{de|Johannes Dietterle}} | bgcolor=#ffffff|Ne kompleta |- | bgcolor=#0080FF|<mia uzantnomo> | bgcolor=#0080FF|<mia propono> | bgcolor=#0080FF|<la aŭtoro> | bgcolor=#0080FF|<la statuso> |- |} Vi povas proponi [[:Kategorio:Indeksoj - Ne provlegita|alian ne provlegitan indekson]] aŭ [[:Kategorio:Indeksoj - Ne kompleta|alian ne kompletan indekson]] == auntaŭa laboro == === validigita === Nia antaŭa laboro por la '''monata libro en 2025''' : {|class="wikitable" !N°!!Monato!!Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!validigita!!provlegita |- | bgcolor=#80ff80|10 | bgcolor=#80ff80|majo | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] | bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Bilhaud_-_Solo_de_Fluto,_1907,_Doré.pdf|Solo de Fluto]] | bgcolor=#80ff80|{{de|Paul Bilhaud}} | bgcolor=#80ff80|2025.05 | bgcolor=#80ff80|2025.05 |- |bgcolor=#80ff80|9 | bgcolor=#80ff80|majo | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:Danÿa|Danÿa]] | bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Andersen_-_La_virineto_de_maro,_1907,_Zamenhof.pdf|La virineto de maro]] | bgcolor=#80ff80|{{de|Hans Christian Andersen|Andersen}} | bgcolor=#80ff80|2025.05 | bgcolor=#80ff80|2025.05 |- |bgcolor=#80ff80|8 | bgcolor=#80ff80|majo | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:Danÿa|Danÿa]] | bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Merchant_-_Kompatinda_Klem,_1931.pdf|Kompatinda Klem]] | bgcolor=#80ff80|{{de|John Merchant}} | bgcolor=#80ff80|2025.05 | bgcolor=#80ff80|2025.05 |- |bgcolor=#80ff80|7 | bgcolor=#80ff80|majo | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] | bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Zamenhof_-_Proverbaro_Esperanta,_1905,_I.djvu|Proverbaro Esperanta]] | bgcolor=#80ff80|{{de|Marko Zamenhof}} | bgcolor=#80ff80|2025.05 | bgcolor=#80ff80|2023.03 |- |bgcolor=#80ff80|6 | bgcolor=#80ff80|aprilo | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] | bgcolor=#80ff80|[[Indekso:EO_Lidja_Zamenhof_-_La_ekzameno.pdf|La ekzameno]] | bgcolor=#80ff80|{{de|Lidja Zamenhof}} | bgcolor=#80ff80|2025.04 | bgcolor=#80ff80|2023.03 |- |bgcolor=#80ff80|5 | bgcolor=#80ff80|marto | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] | bgcolor=#80ff80|[[Indekso:EO_RU_L._L._Zamenhof_-_Dogmoj_de_Hilelismo_-_Догматы_Гиллелизма_1906.pdf|Dogmoj de Hilelismo]] | bgcolor=#80ff80|{{de|L. Zamenhof}} | bgcolor=#80ff80|2025.03 | bgcolor=#80ff80|2025.02 |- |bgcolor=#80ff80|4 |bgcolor=#80ff80|Februaro | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] |bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Borel_-_Legolibreto,_1926.pdf|Legolibreto]] |bgcolor=#80ff80|{{de|Jean Borel}} |bgcolor=#80ff80|2025.02 |bgcolor=#80ff80|2023.01 |- |bgcolor=#80ff80|3 |bgcolor=#80ff80|Februaro | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] |bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Tolstoj_-_Du_maljunuloj,_1912,_Kabanov.pdf|Du maljunuloj]] |bgcolor=#80ff80|{{de|Lev Nikolaeviĉ Tolstoj}} |bgcolor=#80ff80|2025.02 |bgcolor=#80ff80|2024.11 |- |bgcolor=#80ff80|2 |bgcolor=#80ff80|Januaro | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] |bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Root_-_Bahaaj_sciencaj_pruvoj_de_vivo_post_morto,_1927.pdf|Bahaaj sciencaj pruvoj de vivo post morto]] |bgcolor=#80ff80|{{de|L. Zamenhof}} |bgcolor=#80ff80|2025.01 |bgcolor=#80ff80|2025.01 |- |bgcolor=#80ff80|1 |bgcolor=#80ff80|Januaro | bgcolor=#80ff80|[[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] |bgcolor=#80ff80|[[Indekso:Tolstoj_-_Dio_ĉiam_veron_vidas,_sed_ne_tuj_ĝin_aperigas,_1895,_Lojko.pdf|Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas]] |bgcolor=#80ff80|{{de|Lev Nikolaeviĉ Tolstoj}} |bgcolor=#80ff80|2025.01 |bgcolor=#80ff80|2025.01 |- |} ĝis [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 19:07, 1 jun. 2025 (UTC) dp2luftyzmn7s159ezug489ch1vks91 Paĝo:Germana Esperantisto - Decembro 1914 B.pdf/6 104 36000 108411 2025-06-06T14:18:36Z Nvss132 5120 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun " senpotenca. Se ĝi estas grandega kaj vigla, estas tamen tre malfacile gin renversi estas metistaj dometoj, kiuj aspektas kvazaŭ etaj vilaoj. Ciun el ili, lueblaj por 2 gis 3% spes miloj, ĉirkaŭas granda plenaera ĝardeno. Ili estas sufice proksime al la fabrikejo, por spari vojaĝ tempon; sed la fabrikeja teritorio ne tuŝas ilin. Krom per sia malgrandeco ili ne distingigas de la domoj en la ricula kvartalo. Oni ĉi tie ankaŭ vidas la largajn kaj bone p... 108411 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Nvss132" /></noinclude> senpotenca. Se ĝi estas grandega kaj vigla, estas tamen tre malfacile gin renversi estas metistaj dometoj, kiuj aspektas kvazaŭ etaj vilaoj. Ciun el ili, lueblaj por 2 gis 3% spes miloj, ĉirkaŭas granda plenaera ĝardeno. Ili estas sufice proksime al la fabrikejo, por spari vojaĝ tempon; sed la fabrikeja teritorio ne tuŝas ilin. Krom per sia malgrandeco ili ne distingigas de la domoj en la ricula kvartalo. Oni ĉi tie ankaŭ vidas la largajn kaj bone prizorgatan stratojn por sciigi la bonegan novaĵon al sia edzino kaj kaj ankoraŭ la grandajn, sendomajn terspacojn. Ne ofte okazas, ke revanto vidas siajn revojn tiel sendifekte efektivigantaj, S-ro Howard, loĝante en sia gardenurbo, povas vidi el sia domo la revojn, kiuj realiĝis. Rigardante al Letchworth kaj imagante en pensoj la gardenurbojn venon- tajn, por kiuj Letchworth estas la tipo, oni emas pensi, ke jen estas io atingita, io pli reala ol tio, kion faris iu nuntempa verkanto pri sociaj demandoj. Tre strange estas, ke S-ro Howard ĝis tiam, kiam la ideo pri gardenurboj venis al li, estis stenografiisto jetita en la malinteresajn raportojn de parlamentaj debatoj. Mi jam diris, ke S-ro Howard estas revanto, kaj simile al ĉiuj revantoj li ciam zorgadas pri siaj revaĵoj. Dum li kon- dukis min tra Letchworth, li subite senceremonie forlasis min, por konsili al juna laboristo, kie li povas trovi loĝejon. Mi pensis, ke li tute gesis min dum kelkaj minutoj, ĉar li staris en sia revurbo kaj observis la junan generacion, goje kurantan hejmen el la lernejo. Poste li turnis sin al mi kun peto pri pardono, kaj perlis en liaj okuloj, kiam li montris al la infanoj kaj de- mandis: „Kiom da tiaj etaj vivuloj savis la ĝarden urbo el la urbegaj kvartalaĉoj?" for- Kun permeso de la eldonistoj el la angla lingvo esperantigis Tagulo Sporto en Jamajko Dum unu jarsezono la mar-testudo cliras el la marfundo, fosas en la sablo per siaj naĝiloj profundan truon, naskas en ĝi siajn ovojn unu-ducent kaj poste ebenigas la teron. Ĉi tio okazas dum lunlumaj noktoj, Kvankam restas postsignoj, estas iom malfacile, trovi la gustan loketon, sub kiu la ovoj estas enterigitaj. Sercante ĉi tiujn ovojn, oni jetas pintigitan bastonon tien kaj tien; sed plejofte la ludo ne valoras la kandelon" En ĉi tiu sezono la enlanduloj sercas oka- zon, kapti testudojn, valorajn kaŭze de la viando kaj ŝelo. La eblaj kaptontoj garde stariĝas kasitaj kaj tuj, kiam ili vidas testudon sulice malproksime de la marrando, ili rapidas el sia kasejo por malhelpi, ke ĝi ree eniru la maron, kaj ili renversas gin. Sur gia dorso testudo estas Sinjoro, kiu loĝis en sia marborda bieno, estis fervora sportamanto. lam li promenadis vespere sur la marsablo ne tre malproksime de la marbordo kaj ekvidis testudon. Estis nur iom mallume. Tro frue", li pensis. Li reiris hejmen atendi la lunleviĝon. Si gratulis lin: Vi havas +bonŝancon, karulo." Inter la infanoj estiĝis ekscitego. Mi satas verdan la grason", diris unu el ili. „Mi preferas la viandon spicitan kaj bone bolintan", diris alia. Paĉjo", diris Vilejo, la plej aga kaabo, „post kiam vi estos senseliginta la testudon, donu al mi afable la ŝelon, kaj mi faros el gi veturilon por la pupoj de miaj fratinetoj." "Gekaruloj", diris ilia patrino, la kuiristino bone scias kuiri bongustan testudan supon, kaj morgau vi gustumos eksterordinare bonan tagmanĝon; sed ne faru tian bruon, mi havas kapdoloron." brileta, kaj la sinjoro ree eliris. Vilėjo iris kun Pasis du horoj. La luno ekleviĝis, klara kaj li. Ili devis cirkauri de la flanko kaj alproksimiĝi klinigantaj, sen bruo. La testudo ŝajnis tiel granda, ke unu homo sola ne povos renversi gin. La patro diris mallaŭte: Rapidu, Vilejo, kaj venigu la veturigiston!" Tiu baldaŭ alvenis, kaj post kiam ili ambaŭ rapidis, kvazaŭ la diablo estus mal- la sinjoro estis precize klariginta al li kion fari, antaú ili, kaj sin jetis sur kion? lignopece- gon nigran, aspektantan kiel testudo! iluziiĝojn. Ne maltrankviligu, Vilėjo kara, mi La patro diris: Ho ve, la vivo alportas sen acetos beletan veturileton por la pupoj. Sekigu viain larmojn, Kurage! Estu brava homo!" ''Robert Elworthy'' === La grenadistoj === De ''Heinrich Heine'' Du grenadistoj en Rusland' Kaptite, Francujon revenis. Kaj dum haltado en Germanland' Malĝojon ilin ekprenis. Ĉar ili aŭdis kun "ho ve!" "Francujo estas perdita, Batita, venkita la grandarme, Kaj la imperiestro kaptita!" Ŝiriĝis kuna dolora kri' Ilia el koroprofundo. La unu ĝemis: "Ve al mi, Ho, kiom doloras la vundo!"<noinclude><references/></noinclude> 6q703icaa29qwnacxzz68lrs5vhgopo 108412 108411 2025-06-06T14:23:01Z Nvss132 5120 108412 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Nvss132" /></noinclude> senpotenca. Se ĝi estas grandega kaj vigla, estas tamen tre malfacile gin renversi estas metistaj dometoj, kiuj aspektas kvazaŭ etaj vilaoj. Ciun el ili, lueblaj por 2 gis 3% spes miloj, ĉirkaŭas granda plenaera ĝardeno. Ili estas sufice proksime al la fabrikejo, por spari vojaĝ tempon; sed la fabrikeja teritorio ne tuŝas ilin. Krom per sia malgrandeco ili ne distingigas de la domoj en la ricula kvartalo. Oni ĉi tie ankaŭ vidas la largajn kaj bone prizorgatan stratojn por sciigi la bonegan novaĵon al sia edzino kaj kaj ankoraŭ la grandajn, sendomajn terspacojn. Ne ofte okazas, ke revanto vidas siajn revojn tiel sendifekte efektivigantaj, S-ro Howard, loĝante en sia gardenurbo, povas vidi el sia domo la revojn, kiuj realiĝis. Rigardante al Letchworth kaj imagante en pensoj la gardenurbojn venon- tajn, por kiuj Letchworth estas la tipo, oni emas pensi, ke jen estas io atingita, io pli reala ol tio, kion faris iu nuntempa verkanto pri sociaj demandoj. Tre strange estas, ke S-ro Howard ĝis tiam, kiam la ideo pri gardenurboj venis al li, estis stenografiisto jetita en la malinteresajn raportojn de parlamentaj debatoj. Mi jam diris, ke S-ro Howard estas revanto, kaj simile al ĉiuj revantoj li ciam zorgadas pri siaj revaĵoj. Dum li kon- dukis min tra Letchworth, li subite senceremonie forlasis min, por konsili al juna laboristo, kie li povas trovi loĝejon. Mi pensis, ke li tute gesis min dum kelkaj minutoj, ĉar li staris en sia revurbo kaj observis la junan generacion, goje kurantan hejmen el la lernejo. Poste li turnis sin al mi kun peto pri pardono, kaj perlis en liaj okuloj, kiam li montris al la infanoj kaj de- mandis: „Kiom da tiaj etaj vivuloj savis la ĝarden urbo el la urbegaj kvartalaĉoj?" for- Kun permeso de la eldonistoj el la angla lingvo esperantigis Tagulo Sporto en Jamajko Dum unu jarsezono la mar-testudo cliras el la marfundo, fosas en la sablo per siaj naĝiloj profundan truon, naskas en ĝi siajn ovojn unu-ducent kaj poste ebenigas la teron. Ĉi tio okazas dum lunlumaj noktoj, Kvankam restas postsignoj, estas iom malfacile, trovi la gustan loketon, sub kiu la ovoj estas enterigitaj. Sercante ĉi tiujn ovojn, oni jetas pintigitan bastonon tien kaj tien; sed plejofte la ludo ne valoras la kandelon" En ĉi tiu sezono la enlanduloj sercas oka- zon, kapti testudojn, valorajn kaŭze de la viando kaj ŝelo. La eblaj kaptontoj garde stariĝas kasitaj kaj tuj, kiam ili vidas testudon sulice malproksime de la marrando, ili rapidas el sia kasejo por malhelpi, ke ĝi ree eniru la maron, kaj ili renversas gin. Sur gia dorso testudo estas Sinjoro, kiu loĝis en sia marborda bieno, estis fervora sportamanto. lam li promenadis vespere sur la marsablo ne tre malproksime de la marbordo kaj ekvidis testudon. Estis nur iom mallume. Tro frue", li pensis. Li reiris hejmen atendi la lunleviĝon. Si gratulis lin: Vi havas +bonŝancon, karulo." Inter la infanoj estiĝis ekscitego. Mi satas verdan la grason", diris unu el ili. „Mi preferas la viandon spicitan kaj bone bolintan", diris alia. Paĉjo", diris Vilejo, la plej aga kaabo, „post kiam vi estos senseliginta la testudon, donu al mi afable la ŝelon, kaj mi faros el gi veturilon por la pupoj de miaj fratinetoj." "Gekaruloj", diris ilia patrino, la kuiristino bone scias kuiri bongustan testudan supon, kaj morgau vi gustumos eksterordinare bonan tagmanĝon; sed ne faru tian bruon, mi havas kapdoloron." brileta, kaj la sinjoro ree eliris. Vilėjo iris kun Pasis du horoj. La luno ekleviĝis, klara kaj li. Ili devis cirkauri de la flanko kaj alproksimiĝi klinigantaj, sen bruo. La testudo ŝajnis tiel granda, ke unu homo sola ne povos renversi gin. La patro diris mallaŭte: Rapidu, Vilejo, kaj venigu la veturigiston!" Tiu baldaŭ alvenis, kaj post kiam ili ambaŭ rapidis, kvazaŭ la diablo estus mal- la sinjoro estis precize klariginta al li kion fari, antaú ili, kaj sin jetis sur kion? lignopece- gon nigran, aspektantan kiel testudo! iluziiĝojn. Ne maltrankviligu, Vilėjo kara, mi La patro diris: Ho ve, la vivo alportas sen acetos beletan veturileton por la pupoj. Sekigu viain larmojn, Kurage! Estu brava homo!" ''Robert Elworthy'' === La grenadistoj === De ''Heinrich Heine'' <poem> Du grenadistoj en Rusland' Kaptite, Francujon revenis. Kaj dum haltado en Germanland' Malĝojon ilin ekprenis. Ĉar ili aŭdis kun "ho ve!" "Francujo estas perdita, Batita, venkita la grandarme, Kaj la imperiestro kaptita!" Ŝiriĝis kuna dolora kri' Ilia el koroprofundo. La unu ĝemis: "Ve al mi, Ho, kiom doloras la vundo!" </poem><noinclude><references/></noinclude> swdcvjo4gk2xyncjoacyycgytdkh9ps Paĝo:Pola Esperantisto - Oktobro 1936.pdf/12 104 36001 108413 2025-06-06T14:31:47Z Nvss132 5120 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun " === SILENTO === Estis jam nokto, kiam ili silente aliris al la ĝardenpordeto. Ĉio estis jam dirita. Li definitive konvinkiĝis, ke ŝi nur flirtis kun li por kontentigi sian vantecon, ke ne estis amo, nur mensogo kaj ke ŝi ludis kun li, kiel kato kun muso. La silento premis, kiel premis ankaŭ la aero, saturita de dumtagaj elspirajoj kaj varmigita de la julia suno. Estis sufoke, peze... Kaj kiel la ĉielo graveda per elektro estis jen... jen... akuŝo... 108413 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Nvss132" /></noinclude> === SILENTO === Estis jam nokto, kiam ili silente aliris al la ĝardenpordeto. Ĉio estis jam dirita. Li definitive konvinkiĝis, ke ŝi nur flirtis kun li por kontentigi sian vantecon, ke ne estis amo, nur mensogo kaj ke ŝi ludis kun li, kiel kato kun muso. La silento premis, kiel premis ankaŭ la aero, saturita de dumtagaj elspirajoj kaj varmigita de la julia suno. Estis sufoke, peze... Kaj kiel la ĉielo graveda per elektro estis jen... jen... akuŝonta per fulmo kaj tondro, tiel ankaŭ ilia silento kaŝis en si ion timigan kaj ne estis plue tolerebla. - Se la dento doloras kaj ne estas kuracebla oni devas ĝin elŝiri.... obtuze eksonis la vortoj tra la silento - adiaŭ! Li abrupte kisis ŝian manon kaj rapide foriris. Si volis lin haltigi..., ion diri.... sed estis jam malfrue. Li malaperis kunfandinginte kun la mallumo de l' nokto. I. Dratwer. ZNIŻKA CENY Już ukazało się Il-gie wydanie aprobowanego przez Ministerstwo W. R. i O. P. podręcz- nika esperanckiego pt. „LEKCIE JĘZYKA SWIATOWEGO ESPERANTO w opra cowaniu prof. Sygnarskiego z przed- mową prof. uniw. dra Bujwida. Cena podręcznika, zupełnie zmienionego, znacznie rozszerzonego i zaopatrzonego w dwa sło wniczki tylko 1.60 zł.. przesyłka 25 gr. Do uabycia w Administracji „Pola Espe- rantisto", Kraków, Lubicz 34. (Konto PKO 406,660) lub w „Naukowem Kole Esperanckiem", Bydgoszcz. plac Wolno- ści 9. (Konto PKO 141.787). RECENZOJ M. ROLLET DE L'ISLE. Skribado kaj nacilingva ortografio per la esperan Prononcado de la personaj kaj lokaj no- moj. 24-paĝa broŝuro, eldonita en Parizo. Sur la titolpago presigis la aŭtoro kiel moton interalie jenan frazon de Zamen- hof. En la lingvo interacia oni devas cbei sole nur la logikon..." Sed diskutante pri la skribado de la personaj kaj loka nomoj en Esperanto, ni povas kun sama praveco citi la se- kvantan opinion, kiun esprimis la Maj- stro en sia,,Respondo 47" publikigita en la Oficiala Gazeto, III. 1911, p. 291. pri la nomoj de landoj. Jen gi: Car la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsentɔ, tial komuna gisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco". Kial mi aludas tiun frazon? Ĉar sro M. Rollet de l'Isle pledas es sia verketo por absoluta logikeco en la skribado kai prononcado de nomoj, asertante, ke ĝis nun la esperantistoj posedas nenun tiu- rilatan regulon. La aŭtoro starigas enajń du principaijn regulojn; L. Skribado. Ĉiu personaj, lokaj, an.. tikvaj kaj modernaj nomo estas skriba- taj laŭ sia originala formo, t. e. laŭ sia fabeto, II. Prononcado: al- kiel jus dirite, esta nomoj, skribataj tas prononcataj kiel es- perantaj vorto aŭ laŭ alia prononcado konata de la interparolantoj, ekzemple la originala". La strikta aplikado de la suprecititaj reguloj en la praktiko devas kaŭzi se ne konfuzon, do almenaŭ sufiĉe gravajn mal- facilaĵojn, kiujn cetere la aŭtoro ŝa nas antaŭvidi, ĉar li mem malsimpligas siajn regulojn per aldono de parte escepta] parte suplementa reguletoj. La regulo; pri ortografio de personaj kaj geografiaj nomoj fiksitaj de A. Za- krzewski en lia gramatiko de la lingvo. Esperanto (Varsovio 1907) estas pli al- konformigitaj al bezonoj de praktika vi- vo, ĉar ili ne tro malproksimidas de me- todoj uzata en la naciaj lingvoj. Jen liaj regułoj: a) personaj kaj geografiaj nomo, de- venantaj el lingvoj, kiuj uzas latinan al- fabeton, estu skribataj laŭeble en la sa- a formo, kiun ili havas en propraj lin- gvoj. ekz. Bordeaux, Zürich, Sheffield, GRATULO. Societo Esperanto" en Kraków es- primas al sia longjara ka meritplena a- nino S-íno Nusia Bertig-Dattner siajn plej korain bondezirojn okaze de ŝia edziniĝo, okazinta la 4. de aŭgusto 1936,<noinclude><references/></noinclude> ofrvpsobrigf2rkedxmhi0whfy9jp5j 108414 108413 2025-06-06T14:32:49Z Nvss132 5120 108414 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Nvss132" /></noinclude> === SILENTO === Estis jam nokto, kiam ili silente aliris al la ĝardenpordeto. Ĉio estis jam dirita. Li definitive konvinkiĝis, ke ŝi nur flirtis kun li por kontentigi sian vantecon, ke ne estis amo, nur mensogo kaj ke ŝi ludis kun li, kiel kato kun muso. La silento premis, kiel premis ankaŭ la aero, saturita de dumtagaj elspirajoj kaj varmigita de la julia suno. Estis sufoke, peze... Kaj kiel la ĉielo graveda per elektro estis jen... jen... akuŝonta per fulmo kaj tondro, tiel ankaŭ ilia silento kaŝis en si ion timigan kaj ne estis plue tolerebla. - Se la dento doloras kaj ne estas kuracebla oni devas ĝin elŝiri.... obtuze eksonis la vortoj tra la silento - adiaŭ! Li abrupte kisis ŝian manon kaj rapide foriris. Si volis lin haltigi..., ion diri.... sed estis jam malfrue. Li malaperis kunfandinginte kun la mallumo de l' nokto. I. Dratwer. === RECENZOJ === M. ROLLET DE L'ISLE. Skribado kaj nacilingva ortografio per la esperan Prononcado de la personaj kaj lokaj no- moj. 24-paĝa broŝuro, eldonita en Parizo. Sur la titolpago presigis la aŭtoro kiel moton interalie jenan frazon de Zamen- hof. En la lingvo interacia oni devas cbei sole nur la logikon..." Sed diskutante pri la skribado de la personaj kaj loka nomoj en Esperanto, ni povas kun sama praveco citi la se- kvantan opinion, kiun esprimis la Maj- stro en sia,,Respondo 47" publikigita en la Oficiala Gazeto, III. 1911, p. 291. pri la nomoj de landoj. Jen gi: Car la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsentɔ, tial komuna gisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco". Kial mi aludas tiun frazon? Ĉar sro M. Rollet de l'Isle pledas es sia verketo por absoluta logikeco en la skribado kai prononcado de nomoj, asertante, ke ĝis nun la esperantistoj posedas nenun tiu- rilatan regulon. La aŭtoro starigas enajń du principaijn regulojn; L. Skribado. Ĉiu personaj, lokaj, an.. tikvaj kaj modernaj nomo estas skriba- taj laŭ sia originala formo, t. e. laŭ sia fabeto, II. Prononcado: al- kiel jus dirite, esta nomoj, skribataj tas prononcataj kiel es- perantaj vorto aŭ laŭ alia prononcado konata de la interparolantoj, ekzemple la originala". La strikta aplikado de la suprecititaj reguloj en la praktiko devas kaŭzi se ne konfuzon, do almenaŭ sufiĉe gravajn mal- facilaĵojn, kiujn cetere la aŭtoro ŝa nas antaŭvidi, ĉar li mem malsimpligas siajn regulojn per aldono de parte escepta] parte suplementa reguletoj. La regulo; pri ortografio de personaj kaj geografiaj nomoj fiksitaj de A. Za- krzewski en lia gramatiko de la lingvo. Esperanto (Varsovio 1907) estas pli al- konformigitaj al bezonoj de praktika vi- vo, ĉar ili ne tro malproksimidas de me- todoj uzata en la naciaj lingvoj. Jen liaj regułoj: a) personaj kaj geografiaj nomo, de- venantaj el lingvoj, kiuj uzas latinan al- fabeton, estu skribataj laŭeble en la sa- a formo, kiun ili havas en propraj lin- gvoj. ekz. Bordeaux, Zürich, Sheffield, === GRATULO. === Societo Esperanto" en Kraków esprimas al sia longjara ka meritplena anino S-íno Nusia Bertig-Dattner siajn plej korain bondezirojn okaze de ŝia edziniĝo, okazinta la 4. de aŭgusto 1936,<noinclude><references/></noinclude> 3vsblcvsys1ydz3jszuowtqznyboxik Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/437 104 36002 108415 2025-06-06T14:59:27Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 108415 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse"> Li kvazaŭ volas ion komuniki Nur al vi sola. {{persono|Marcello}} Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! {{persono|Horacio}} {{dekstra|Ne, ne iru!}} {{persono|Hamleto}} Sed tie ĉi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos. {{persono|Horacio}} {{dekstra|Ho, ne, ne, reĝido}} {{persono|Hamleto}} Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l'animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. {{persono|Horacio}} Sed se li vin allogos al la maro, Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saĝon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al ĉiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. {{persono|Hamleto}} Li ĉiam vokas. {{malgranda|(Al la spirito)}}. Iru, mi vin sekvas! {{persono|Marcello}} {{dekstra|{{malgranda|(retenante Hamleton).}} }} Ho, princo, vi ne iros! </poem><noinclude><references/></noinclude> obbhcvnq4qtlbqgoju8kqbqdmuw16m1 Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/42 104 36003 108416 2025-06-06T15:23:56Z Danÿa 3650 /* Provlegita */ 108416 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo——” “Kara Marion !” diris Grace. “Mia museto !” ekkriis la patro, “kio estas al vi ?” Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu ; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton. “De kiu la disiĝo ĉe ĉiu ppaŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento ! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn !” “Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere,” diris Grace—ĉar ŝi ploris. “Mi ne povas,” ŝi rediris kaj kovris la libron. “La literoj ĉiuj ŝajnas bruli !” La doktoron tio ĉi amuzis ; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj. “Kio ! ĝis larmoj tuŝita de romano !” diris doktoro Jeddler. “De presa nigraĵo kaj papero ! Ne, ne, estas ĉio egala. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estats konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis,—kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja nur el simplaj kvar muroj ; kaj imagita—el paperaĵo kaj inko. Kio estas ?” “Ĝi estas mi, sinjoro,” diris Clemency, enŝovante la kapon tra la pordo. “Kio estas al ''vi'' ?” demandis la doktoro.<noinclude><references/></noinclude> ahb3p2v86anyc9942u2ysj4ir4w66et