Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.45.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/29
104
20435
108440
108342
2025-06-07T13:33:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108440
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam ĝi estu unu el
niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace’on feliĉa,
antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon
kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin.”
La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi
tenis ĉirkaŭprenite sian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn
okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro,
doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel
se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco
tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.
“Kaj kiam la tempo venos, kiel ĝi iam devas veni,” diris Alfred—
“mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉi la plej bone,
kaj Grace estas ĉiam prava—la tempo, kiam ŝi bezonos koron de
amiko, al kiu ŝi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion,
kaj kiel ni ĝojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel ŝi
meritas !”
Ĉiam ankoraŭ la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj
ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj
okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.
“Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en
malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj,” diris
Alfred, “tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata—
precipe tiu ĉi tago ; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni
pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis ; kaj kiel ni ne povis diri al ni
reciproke adiaŭ.”
“La kaleŝo veturas tra l’ arbaĵo,” ekkriis Britain.
“Jes ! Mi estas preta—kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis ;
tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados
kiel trioblan tagon de naskiĝo. Ne vere, mia kara ?”
“Jes !” diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto.
“Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ.
Kaj Dio vin gardu !”
Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis,<noinclude><references/></noinclude>
19cuq8an090hta9m96sfwt6ofsoyxzn
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/30
104
20436
108442
108343
2025-06-07T13:43:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108442
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn
okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.
“Adiaŭ, Alfred !” diris la doktoro. “Paroli pri serioza korespondado
aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldateco kaj tiel plu en tiu ĉi—ha,
ha, ha !—vi scias, kion mi volas diri—pri tio ĉi paroli estus kompreneble
malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu
ĉi sama malsaĝa stato de l’ animo, mi kontraŭ vi kiel bofilo, kiam
la tempo venos, nenion kontraŭparolos.”
“Sur la ponto !” ekkriis Britain.
“Ĝi venu !” diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro.
“Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze,
kiel vi nur povos ! Adiaŭ, sinjoro Snitchey ! Adiaŭ, sinjoro Craggs !”
“Ĝi venas jam !” ekkriis Britain.
“Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco—vian
manon, Britain—Marion, mia plej kara koro, adiaŭ ! Fratino Grace,
ne forgesu !”
La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin
turnis al li ; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.
La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La
kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.
“Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara,” diris Grace. “Via
fianĉo, mia koro. Rigardu !”
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon.
Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj
okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.
“Ho, Grace, Dio vin benu ! sed mi ne povas ĝin rigardi, Grace ! Ĝi
rompas al mi la koron.”
{{---|12em|style=margin-top: 4em}}<noinclude><references/></noinclude>
4mw0sal079emsx8g4q6j1zorbsyfibk
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/66
104
25216
108447
105954
2025-06-07T14:55:43Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108447
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
La timigitaj mevaj aroj
Flugadis for, laŭte kriante,
Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj,
Kaj for eksonis kiel venka kri':
Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar'!
Kiel lingvo hejmlanda vi bruas,
Kiel sonĝoj infanaj io briletas
Sur via vasta balanca ondar'.
Al mi rememoro rakontas denove,
Pri ĉiu amata bela ludilo,
Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj,
Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj,
Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj,
Kiujn vi kaŝas mistere
Malsupre en domo kristala.
Ho, kiel enuis mi en la fremdlando!
Kiel floro velkinta
En la kapsul' de botanikisto
Kuŝis la kor' en la brust',
Mi sentas, kvazaŭ longan vintron
Malsana mi sidis en ĉambro malluma,
Kaj nun mi ĝis lasas subite
Kaj brile kontraŭ mi radias
</poem><noinclude><references/></noinclude>
ch2zjf8ctr22ww5tglqcuo9yza2vqlo
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/67
104
25217
108448
105955
2025-06-07T14:58:16Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108448
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
La smaragda printempo, vekita de l' suno,
Kaj bruas la blankaj arboj florantaj,
Kaj la junaj floroj min rigardas
Per siaj okuloj, la bonodoraj;
Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas,
Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj —
Thalatta! Thalatta!
Vi brava kor' retiriĝa!
Kiel ofte, maldolĉe-ofte,
Vin premis de l' Nordo barbarinoj!
El grandaj okuloj venkantaj
Ili pafis brulantajn sagojn;
Per vortoj kurbe glatitaj
Minacis fendi mian bruston;
Per kojnoskribaj biletoj disrompis
Mizeran cerbon mian surdigitan —
Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon,
La sagoj siblis, la batoj krakis,
Kaj de la nordaj barbarinoj
Mi estis premita ĝis la mar' —
Kaj libere spirante mi vin eksalutas,
Amata, savanta mar',
Thalatta! Thalatta!
</poem>
{{---|100px}}<noinclude><references/></noinclude>
av0sxlnzwnhta6f7uvnie8gzh4ae7rn
Uzanto:Danÿa/common.js
2
27905
108535
108375
2025-06-08T10:35:18Z
Danÿa
3650
108535
javascript
text/javascript
//mw.loader.load("https://fr.wikisource.org/wiki/Utilisateur:Lepticed7/Sliders.js?action=raw&ctype=text/javascript");
const filePageRegex = /^\/wiki\/Dosiero:(.+)$/;
const m = filePageRegex.exec(location.pathname);
if (m) location.replace(`https://commons.wikimedia.org/wiki/File:${m[1]}`);
document.querySelectorAll("a").forEach((link) => {
const m = filePageRegex.exec(link.pathname);
if (m) link.href = `https://commons.wikimedia.org/wiki/File:${m[1]}`;
});
const obs = new MutationObserver((mutations) => {
mutations.forEach((mutation) => {
const target = mutation.target;
if (!(target instanceof HTMLAnchorElement)) return;
const m = filePageRegex.exec(target.pathname);
if (m) target.href = `https://commons.wikimedia.org/wiki/File:${m[1]}`;
});
});
obs.observe(document.body, { childList: true, subtree: true });
// Sliders
const observer = new MutationObserver(() => {
waitForCanvas();
});
observer.observe(document.getElementById("bodyContent"), { childList: true, subtree: true });
waitForCanvas();
function waitForCanvas() {
const canvas = document.querySelector("canvas");
if (canvas) {
observer.disconnect();
init(canvas);
}
}
/**
* @param canvas {HTMLCanvasElement}
*/
function init(canvas) {
console.log("init");
/** @type {Record<string, [number, number, number]>} */
const slidersValues = {
// min, max, default value
brightness: [0, 200, 100],
contrast: [0, 200, 100],
grayscale: [0, 100, 0],
invert: [0, 100, 0],
saturate: [0, 500, 100],
sepia: [0, 100, 0]
};
/** @type {Record<string, [JQuery<HTMLInputElement>, JQuery<HTMLInputElement>]>} */
const sliders = {};
const $table = $("<table style='text-align: center; margin: 0.5em auto'>");
const $nameRow = $("<tr>");
const $sliderRow = $("<tr>");
const $valueRow = $("<tr>");
const $resetButton = $("<button type='button'>Reset</button>");
$table.append($nameRow, $sliderRow, $valueRow);
$("#editform").before($table);
$table.after($("<div style='text-align: center'>").append($resetButton));
for (const [name, [min, max, defaultValue]] of Object.entries(slidersValues)) {
const $slider = $(`<input type="range" id="slider_${name}" min="${min}" max="${max}" value="${defaultValue}">`);
const $input = $(`<input type="number" name="${name}" min="${min}" max="${max}">`);
$slider.on("input", updateFilters);
$input.on("change", onNumberUpdate);
$nameRow.append(`<th style="padding: 0 0.8em"><label for="slider_${name}">${name}</label></th>`);
$sliderRow.append($("<td style='padding: 0 0.8em'>").append($slider));
$valueRow.append($("<td style='padding: 0 0.8em'>").append($input));
sliders[name] = [$slider, $input];
}
$resetButton.on("click", resetFilters);
const context2d = canvas.getContext("2d");
function updateFilters() {
let filter = "";
for (const [name, [$slider, $input]] of Object.entries(sliders)) {
const value = $slider.val();
filter += `${name}(${value / 100}) `;
$input.val(value);
}
context2d.filter = filter;
mw.proofreadpage.openseadragon.viewer.forceRedraw();
}
/**
* @param e {JQuery.ChangeEvent<HTMLInputElement, any, HTMLInputElement, HTMLInputElement>}
*/
function onNumberUpdate(e) {
const target = e.target;
sliders[target.name][0].val(target.value);
updateFilters();
}
function resetFilters() {
for (const [name, [$slider, $input]] of Object.entries(sliders)) {
const value = slidersValues[name][2];
$slider.val(value);
$input.val(value);
}
updateFilters();
}
updateFilters();
}
by5sdrm6rhk9mt5rcwzez6wxsp9f1p4
108537
108535
2025-06-08T10:42:55Z

ski1ul7hbyhcjt4u8d75ibgd9jifqt9
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/49
104
33681
108467
97952
2025-06-07T20:34:20Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108467
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga.
Vi ! kio ! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo !”
Tute ne ofendiĝante, Clemency, balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante
sin diris : “Ne, mi ankaŭ tiel pensas.”
“Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi,” diris sinjoro Britain.
“Ho mi pensas, vi estas prava,” diris Clemency. “Mi elportas
nenian penson, mi nenian bezonas.”
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj
elkuris al li sur la vangojn. “Kiel naiva vi estas, Clemency,” li
aldonis, ĉiam ankoraŭ ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency,
nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore,
kiel li.
“Sed mi tamen vin amas,” diris sinjoro Britain ; “vi estas tre bona
knabino en via speco ; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn
estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.”
“Efektive !” respondis Clemency. “Nu, tio ĉi certe estas tre bona
de via flanko.”
“Jes, jes,” diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por
elbati ; “mi vin ne forlasos. Aŭskultu ! estas stranga bruo !”
“Bruo !” ripetis Clemency.
“Paŝoj ekster la domo. Sonis kvazaŭ iu desaltas de la muro,” diris
Britain. “Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito ?”
“Ho, nun ili ĉiuj iris dormi.”
“Ĉu vi nenion aŭdis ?”
“Ne.”
Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis. “Mi tion diros al vi,” diris
Benjamin kaj deprenis lanternon ; “mi pro singardeco faros unu fojon
ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi iras dormi. Malfermu la
pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy.”
Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la
klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris “tre
povas esti,” sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante
per la lanterno en ĉiujn flankojn.<noinclude><references/></noinclude>
ng0q432d7tq5kc9543p0u0tea5hn1wp
108515
108467
2025-06-08T08:57:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108515
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga.
Vi ! kio ! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo !”
Tute ne ofendiĝante, Clemency, balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante
sin diris : “Ne, mi ankaŭ tiel pensas.”
“Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi,” diris sinjoro Britain.
“Ho mi pensas, vi estas prava,” diris Clemency. “Mi elportas
nenian penson, mi nenian bezonas.”
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj
elkuris al li sur la vangojn. “Kiel naiva vi estas, Clemency,” li
aldonis, ĉiam ankoraŭ ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency,
nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore,
kiel li.
“Sed mi tamen vin amas,” diris sinjoro Britain ; “vi estas tre bona
knabino en via speco ; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn
estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.”
“Efektive !” respondis Clemency. “Nu, tio ĉi certe estas tre bona
de via flanko.”
“Jes, jes,” diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por
elbati ; “mi vin ne forlasos. Aŭskultu ! estas stranga bruo !”
“Bruo !” ripetis Clemency.
“Paŝoj ekster la domo. Sonis kvazaŭ iu desaltas de la muro,” diris
Britain. “Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito ?”
“Ho, nun ili ĉiuj iris dormi.”
“Ĉu vi nenion aŭdis ?”
“Ne.”
Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis. “Mi ion diros al vi,” diris
Benjamin kaj deprenis lanternon ; “mi pro singardeco faros unu fojon
ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi iras dormi. Malfermu la
pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy.”
Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la
klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris “tre
povas esti,” sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante
per la lanterno en ĉiujn flankojn.<noinclude><references/></noinclude>
30oip5x15jlja951dpagvu4e1b46spg
Paĝo:Garŝin - Kvar tagojn sur kampo de batalo, 1916, Kabanov.pdf/8
104
35907
108498
108190
2025-06-08T07:03:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108498
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiun saman minuton, kiam mi estas preta kuŝiĝi, larĝa
pala strio de luna lumo hele lumigas la lokon, kie mi
kuŝas, kaj mi vidas ion malluman kaj grandan, kuŝantan
kvin paŝojn de mi. Lummakuletoj vidiĝas de la luna
lumo ie sur ĝi. Tio estas butonoj aŭ municio. Tio estas
aŭ kadavro aŭ vundito.
Tute egale, mi kuŝiĝos…
Ne, estas neeble. La niaj ne foriris. Ili estas tie ĉi, ili
forpelis la turkojn kaj mem restis sur tiu ĉi pozicio. Sed
pro kio estas nek parolado, nek krakado de lignofajroj?
Nu ja mi aŭdas nenion pro malforto. Certe, ili estas
ĉi tie.
„Helpu!!… Helpu!“
Sovaĝaj, frenezaj, raŭkaj kriegoj eliĝas el mia brusto,
sed respondo ne estas al ili. Laŭte ili disportiĝas en la
nokta aero. Ĉio alia silentas. Nur griloj krakas kiel
antaŭe seninterrompe. Luno kompate rigardas nun per sia
ronda vizaĝo.
Se li estus vundita, li rekonsciiĝus pro tia krio. Tio
estas kadavro. Nia aŭ turko? He, mia Dio! ĉu tio ne
estas tute egala? Kaj dormo malsupreniĝas sur miajn
brulumajn okulojn.
{{---|100px}}
Mi kuŝas kun la fermitaj okuloj, kvankam mi maldormiĝis
jam antaŭlonge. Mi ne deziras malfermi la okulojn, ĉar
mi sentas tra la fermitaj palpebroj sunan lumon: se mi
malfermos la okulojn, ĝi dolorigos ilin. Kaj estas pli bone
ne movetiĝi… Hieraŭ (ŝajnas, ke tio estis hieraŭ?) oni vundis
min; unu tago pasis, aliaj tagoj pasos, mi mortos.<noinclude><references/></noinclude>
6xkv1mnd6gjzqmba98w2dublu306ipa
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/31
104
35960
108445
108345
2025-06-07T13:56:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108445
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|PARTO DUA.|c|g=120%}}
Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan oficejon sur la malnova
kampo de l’ batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj
kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj.
Kvankam oni efektive ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estas facilaj kaj
vivaj bataloj de tiraljoroj—ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj
malfacile—oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis
klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi
plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto
superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste
denove havis batalon kun neregula korpuso da malgrandaj ŝuldantoj,
ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili.
Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la Gazeto<ref>Oficiala organo grava por advokatoj, militistoj, k.t.p.</ref> estis grava kaj tre
interesanta folio ; kaj pri la plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris
sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la
multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis
reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili efektive faras.
La oficejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur
la foirejo, post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj
ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej
granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta
ĉambro sur la unua etaĝo, kun malalta malluma plafono, kvazaŭ la
ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super
komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el
kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj
najloj el flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la
senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi<noinclude><references/></noinclude>
3pfehgnuz7qd3klk0m475zk5qg1v80g
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/32
104
35961
108446
108346
2025-06-07T14:09:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108446
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo de sia
granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili
stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la
polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la
muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj de fajreltenaj kestoj kun
pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj
klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe
kaj de poste, dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs,
ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.
Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs
estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan
konfidon ; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el
principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion
ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. “Kun
via Snitchey,” iafoje diradis la laste dirita sinjorino al sinjoro Craggs,
“mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro
multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia
maniero konvinkiĝu je tio ĉi.” Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis
al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi
estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas
Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj ; kaj
inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo
defenda kaj ataka kontraŭ la oficejo, kiu en iliaj okuloj estis ĉambro
de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj
maĥinacioj.
Kaj tamen de tiu ĉi oficejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon.
Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de sia
ĉambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo,
kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis, la
amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj,
kiuj ne povas ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile
fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super
ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta<noinclude><references/></noinclude>
bd21tena2gthmssfvk3iifsyf64v9dy
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/33
104
35962
108451
108347
2025-06-07T19:17:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108451
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de
la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj
pasintaj de la tago de l’ matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la
najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis
kune en negoca interparolado.
Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene
vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en
bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo,
tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la duan en la
neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj
Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la
fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo ; unu parto de ĝia
enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de
sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la
lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardis, balancante la kapon, kaj
transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj
balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis
ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton ;
kaj ĉar sur la kesto estis skribite “Sinjora Moŝto Michael Warden,” ni
el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi
kliento kaj ke la aferoj de sinjora moŝto Michael Warden staris ne tre
bone.
“Jen estas ĉio,” diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon.
“Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon.”
“Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita ?” diris la
kliento kaj suprenrigardis.
“Ĉio,” respondins sinjoro Snitchey.
“Nenio restas por fari, vi diras ?”
“Absolute nenio,” estis la respondo de la advokato.
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian
meditadon.
“Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, vi pensas ?” li
komencis post minuto denove.<noinclude><references/></noinclude>
4y4hvx14gwytcsoe8tts56r50fr1vor
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/34
104
35963
108452
108348
2025-06-07T19:26:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108452
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
“En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-Britujo kaj
Irlando,” respondis sinjoro Snitchey.
“Sekve nur perdita filo, kiu povas plu reveni al nenia patro, ne havas
porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon ?” daŭrigis la
kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon,
ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro
Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio
de la firmo.
“Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj,” diris la kliento. “Hm !”
“Ne ruinigita, sinjoro Warden,” respondis Snitchey. “Tiel malbona
la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke vi faris ĉion, kion vi povis,
tion ĉi mi devas diri, sed vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado…”
“Al diablo kun la sinlimigado,” diris la kliento.
“Sinjoro Craggs, vi permesos al mi preneton da tabako ? Mi
dankas.”
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon,
videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo
de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris :—
“Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe ?”
“Kiel longe ?” ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj
kaj ŝajnante kalkuli en pensoj ; “en bonaj manoj—eble en la manoj
de Snitchey kaj Craggs—ses aŭ sep jarojn.”
“Ses aŭ sep jarojn ne manĝi !” diris la kliento kun ĉagrena rido kaj
senpacience movante sin sur la seĝo.
“Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io
neordinara,” diris Snitchey. “En la daŭro de tiu ĉi tempo vi povus
sole per sinmontrado jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas
ke vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al vi.”
“Kion do vi al mi konsilas ?”
“Sinlimigadon,” ripetis Snitchey. “Kelkaj jaroj da sinlimigado
sub nia observado denove liberigus vian propraĵon. Sed en tiu okazo
vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas<noinclude><references/></noinclude>
obhqnt1p2z5fbotihf1kom9621sepne
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/35
104
35964
108454
108350
2025-06-07T19:32:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108454
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al vi eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare,
sinjoro Warden.”
“Kelkajn centojn da funtojn ?” diris la kliento. “Kaj mi foruzadis
milojn !”
“Tion ĉi,” respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn
en la feran keston, “tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne
povas dubi,” ripetis li malrapide, daŭringante medite sian okupon.
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas
aferon ; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis
bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti
malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron
de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi
pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom
post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun
rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
“En la vero, mia estimata amiko”—sinjoro Snitchey montris sur
sian kompanianon : “Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.”
“Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi,” diris la kliento. “En la
vero, miaj estimataj amikoj,”—li klinigis sin antaŭen kaj mallaŭtigis
la voĉon—“ankoraŭ vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi.”
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro
Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.”
“Mi estas ne sole terure enŝuldigita,” diris la kliento, “sed ankaŭ
terure…”
“Ja ne enamiĝinta ?” ekkriis Snitchey.
“Jes !” diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la
manoj en la poŝoj rigardante ambaŭ advokatojn. “Terure enamiĝinta.”
“Kaj ne en heredantinon ?” demandis Snitchey.
“Ne en heredantinon.”
“Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon ?” daŭrigis demandadi la
advokato.
“Ne riĉa, kiom mi scias—esceptinte je beleco kaj virto.”<noinclude><references/></noinclude>
dkx7nhupaa9i9d28ebnoqtbw0vugsdr
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/36
104
35965
108456
108351
2025-06-07T19:39:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108456
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
“Sinjorino ne edzinigita, mi esperas ?” diris sinjoro Snitchey kun
akcento.
“Kompreneble !”
“Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler ?” diris Snitchey
metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon
almenaŭ je unu ulno.
“Tamen !” respondis la kliento.
“Ne en lian pli junan filinon ?” demandis Snitchey.
“Tiel estas !” estis la respondo de sinjoro Warden.
“Sinjoro Craggs,” diris Snitchey tre faciligite, “vi permesos al mi
preneton de tabako ? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al vi,
sinjoro Warden, ke tio ĉi nenion malutilas ; ŝi estas promesita, sinjoro,
ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion
ĉi bone.”
“Ni scias tion ĉi bone,” ripetis Craggs.
“Mi eble ankaŭ scias,” estis la respondo de la kliento. “Kion tio ĉi
malhelpas ? Vi diras, ke vi estas spertaj homoj, kaj vi neniam aŭdis,
ke virino ŝanĝis sian opinion ?”
“Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso,” diris sinjoro
Snitchey, “kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la
plejmulto da okazoj…”
“Okazoj !” interrompis lin senpacience la kliento. “Parolu al mi
nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je
enhavo, ol viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu vi pensas, ke mi vane
loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro ?”
“Mi pensas, sinjoro,” diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al
sia kompaniano, “mi pensas, ke el ĉiuj petalaĵoj, kiujn al sinjoro
Warden faris liaj ĉevaloj—kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj,
kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias—la plej malbona estis tiu, ke
unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio
scias kiom da subsangaĵoj antaŭ la muro de l’ ĝardeno de la doktoro.
Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro,
ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon ; sed estas tre malbone, sinjoro,<noinclude><references/></noinclude>
san6bkusf5mua04jasd0jgaqyzx47o1
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/37
104
35966
108457
108352
2025-06-07T19:45:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108457
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malbone ! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler—nia kliento,
sinjoro Craggs.”
“Kaj sinjoro Alfred Heathfield—ankaŭ speco de kliento, sinjoro
Snitchey,” diris sinjoro Craggs.
“Kaj sinjoro Michael Warden—ankaŭ speco de kliento,” trankvile
aldonis la gasto, “kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dekdu jarojn vivis
facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon ; tie
en la kesto kuŝas la fruktoj kaj ankaŭ rimedoj por penti kaj fariĝi pli
prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas,
edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si.”
“Efektive, sinjoro Craggs !” komencis Snitchey.
“Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs,” interrompis ilin la
kliento. “Vi konas viajn ŝuldojn rilate vian klienton, kaj vi scias
ankaŭ certe, ke vi ne estas necesigitaj miksi vin en simplan aman
aferon, kiun mi devas konfidi al vi. Mi ne volas forkonduki la junan
sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi
neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido
kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos,
mi intencas gajni tion, kion li volis gajni.”
“Li ne povos, sinjoro Craggs,” diris Snitchey, videble tre maltrankvile.
“Ĝi ni povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al
sinjoro Alfred.”
“Efektive !” diris la kliento.
“Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li,” certigis Snitchey.
“Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro ; kaj
baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi,” diris sinjoro Warden. “Ŝi amus
lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion
evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li
ŝi videble suferadis.”
“Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs ? kio ŝin igus, sinjoro ?”
demandis Snitchey.
“Kial—mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj
povas ĝin komprenigi,” diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj<noinclude><references/></noinclude>
4buzy4lfv8qb0tp11vzj05fckchi4t5
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/38
104
35980
108459
108385
2025-06-07T19:54:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108459
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda
maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe ; “sed
mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis—se oni
entute tiel povas tion ĉi nomi—kaj eble ŝi ĝin pentis. Eble—ĝi sonas
fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco—eble ŝi
enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin.”
“He, he ! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro
Craggs,” Snitchey kun embarasa rido, “jam konis ŝin ja kiel tre
malgrandan infanon !”
“Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li,” trankvile
daŭrigis la kliento, “kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova
amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj (aŭ estas
alportata antaŭ ŝiajn okulojn per sia ĉevalo) ; kiu havas la renomon, ne
senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj
diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan ; kaj kiu per sia eksteraĵo—ĝi
denove sonos fanfarone, sed, pro l’ honoro, mi tiel ne pensas—povos
ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred.”
La lastan oni certe ne povus nei ; kaj sinjoro Snitchey, rigardante
sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis
al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco
ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus
esti multe pli bonaj se li nur volus ; kaj ke se li iam sin levos kaj
fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza),
li povus esti plena je fajra energio. “Tio ĉi estas danĝera diboĉisto,”
diris al si la homokonanta advokato, “kiu la vivigan fajron, mankantan
al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino.”
“Sekve aŭskultu, Snitchey,” li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin
je unu butono, “kaj vi, Craggs”—li prenis lin ankaŭ je butono kaj
starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne
povis forkuri de li—“mi ne demandas de vi konsilon. Vi faris tre
prave, ke vi tenas vin de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime, ĉar
ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel vi, povus sin enmiksi en
ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj<noinclude><references/></noinclude>
febe7oxfws9matu4n33jwleuwxuk5ue
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/39
104
35981
108460
108386
2025-06-07T20:04:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108460
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>miajn intencojn kaj poste lasi al vi fari por mi rilate miajn aferojn
monajn ĉion plej bone, kion vi nur povas, ĉar vi komprenas, se mi nun
forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari
kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli
multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion ĉi
baldaŭ ree ŝparos.”
“Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro
Craggs ?” diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
“Mi ankaŭ pensas tion,” diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.
“Vi ne devas tion ĉi aŭskulti,” respondis ilia kliento. “Mi ĝin
tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas,
ĉar li ja ne donus ŝin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion
malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel
li diras) mi lian infanon, mian Marion’on, volas liberigi de io, kies
proksimiĝadon ŝi—kiel mi ''scias''—vidas kun timo kaj doloro ; mi
parolas pri la reveno de ŝia amanto. Se io en la mondo estas vera, ĝi
estas tio, ke ŝi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en
siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel ĉasata hundo, mi nur en mallumo
kuraĝas eliri, kaj ne estas permesite al mi veni en mian domon kaj en
mian propran posedaĵon ; sed tiu ĉi domo kaj tiu ĉi posedaĵo iam
denove apartenos al mi, kiel vi scias kaj diras ; kaj Marion, kiel mia
edzino, estos post dek jaroj—vi diras ĝin mem, kaj vi ne estas
sangvina—kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield, kies
revenon ŝi atendas kun timo (ne forgesu tion ĉi) kaj kies amo kaj
ankaŭ nenia amo en la mondo—ne povas esti pli varmega, ol la mia.
Al kiu nun estas farate tro multe ? Ĉio estas farata laŭ rajto kaj
justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se ŝi decidas favore por
mi ; kaj mi lasos la aferon al ŝia decido. Estos al vi agrable ne pli
aŭdi pri tiu ĉi afero, kaj mi ankaŭ pli vin per tio ĉi ne embarasos. Vi
konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas
forlasi Anglujon ?”
“Post unu semajno,” diris Snitchey. “Sinjoro Craggs ?…”<noinclude><references/></noinclude>
iggpr644ee3yr1rvrmsxp18asgo57qn
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/40
104
35982
108461
108387
2025-06-07T20:11:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108461
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
“Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus,” respondis Craggs.
“Post unu monato,” diris la kliento, observinte ambaŭ vizaĝojn.
“De hodiaŭ post monato mi forveturos.”
“Ĝi estas tro longa tempo,” diris Snitchey ; “tro longe. Sed ĝi
tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn,” murmuris li
al si mem. “Ĉu vi volas foriri ? Bonan nokton, sinjoro !”
“Bonan nokton !” respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon.
“Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun
Marion estas mia stelo de feliĉo !”
“Gardu vin sur la ŝtuparo, sinjoro !” diris Snitchey ; “ĉar tie la
stelo ne lumas. Bonan nokton !”
“Bonan nokton !” respondis sinjoro Warden.
Ambaŭ kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumigis al li ; kiam
li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.
“Kion vi diras al tio ĉi, sinjoro Craggs ?” diris Snitchey.
Sinjoro Craggs balancis la kapon.
“Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la
maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi
memoras,” diris Snitchey.
“Jes, jes,” diris sinjoro Craggs.
“Eble li trompiĝas,” daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan
keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon ; “sed se tiel
ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo,
sinjoro Craggs, kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela.
Ŝajnas al mi,” diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj
la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj estingante unu kandelon,
“kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza,
pli simila al la karaktero de ŝia fratino.”
“Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion,” rimarkis Craggs.
“Mi efektive ion donus,” diris Snitchey, kiu en vero estis tre
bonkora, “se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia
kalkulo ; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen
konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, ĉar<noinclude><references/></noinclude>
95f8yoe4chgoxb522ttyhcq5zmuaath
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/41
104
35983
108462
108388
2025-06-07T20:18:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108462
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por sia konado il pagis sufiĉe kare) ; kaj mi ne povas al mi prezenti,
ke ĝi estas kredebla. Ni faros plej bone, se ni nin ne enmiksos ; ni
povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti.”
“Nenion pli,” respondis Craggs.
“Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente,”
diris Snitchey balancante la kapon. “Mi almenaŭ volus esperi, ke li
ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolis pri la batalo de
l’ vivo,”—li denove balancis la kapon,—“mi esperas almenaŭ, ke li ne
falos en la komenco de la batalo. Ĉu vi havas vian ĉapelon, sinjoro
Craggs ? mi estingos la duan kandelon.”
Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris,
kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun
estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo
entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron
de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna
doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el
libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn
sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj
rigardadis siajn filinojn.
Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris
angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la
forpasintaj tri jaroj deviŝis ; kaj sur la pura frunto de la pli juna
fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun
saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine
travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis
pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua ; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi
sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi
konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi karaj okuloj, tiel
trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.
“Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo,” legis Marion el la libro,
“kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi,<noinclude><references/></noinclude>
jddzvhajtvxb85g5zksgk6sb36srcbs
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/21
104
35991
108500
108397
2025-06-08T07:15:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108500
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
“Nu, Charlie, kion vi faras?” diris Brown, forte
frapante la ŝultron de sia amiko.
Robinson stariĝis, kaj, vidante Brown, demandis:
“Ĉu vi vidis Jack?”
“Jes, antaŭ du minutoj.”
“Nu, ĉu esti aŭ ne esti? tiel staras nun la
demando; ĉu pli bone estos veturi kun ni aŭ resti en
la hotelo kaj riski la mizerojn nekonatajn?”
“Ĉu esti aŭ ne esti? Ĉu vi komencis studi la
verkojn de la senmorta aŭtoro?” diris Brown,
penante forpreni la libron kiun Robinson tenis sur la
mano, sed sensukcese.
“ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia
demando.”
“Ĝis nun, mi ne aŭdis demandon.”
“Eble, ne, sed vi komprenas sufiĉe bone. Ĉu vi
intencas nin akompani al la ''{{Lingvo|fr|Bois de Boulogne}}''?”
“Kiam Jack invitis min, mi tuj kaj fortege
respondis ‘NE.’”
“Vi ne agos tiel malnoble? Ĉu vi jam forgesis
tion, kion ni faris por vi?”
“Tute; al kio vi aludas?”
“Ĉu ni ne savis vin de la ‘gaja vidvino’?”
“Jes, mi konsentas.”
“Ĉu ni ne alkondukis vin de Londono ĝis Parizo
senriske?”
“Mi ne estas infano ——”
“Ne, sed vi alproksimiĝas rapidege al la dua
infaneco. Kial vi ne konsentos veturi kun ni?”
“Mi tion intencas fari.”
“Sed vi ĵus sciigis min, ke ——”
“Ke kiam Jack faris al mi la inviton, mi ĝin
rifuzis; sed, poste, kiam Sinjorino Dufer donis al mi
afablan inviton, mi ĝin akceptis.”
“Kial vi ne diris tion antaŭe?”
“Ĉar vi ĝin ne permesis.”
“Tom, vi estas malsaĝulo!”
“Kaj vi, Charlie, estas ĝentilulo. Nu, ni estas
ambaŭ mensoguloj.”<noinclude><references/></noinclude>
me2zs95sf5jpup3mpndaiofiesgt9ow
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/430
104
35992
108466
108399
2025-06-07T20:32:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108466
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav' de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti: de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno, —
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob' kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin,
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian, — tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad' honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan.
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L'infanojn de printempo ofte mordas
La verm' ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret' venena estas plej danĝera.
Vin gardu do! Tim' donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.
{{persono|Ofelio}}
La sencon de l' instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
</poem><noinclude><references/></noinclude>
8jlei2n3l7n5r695e9pnfjvpna4u2c1
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/432
104
35993
108469
108402
2025-06-07T20:45:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108469
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren' kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem, — de tio sekvos,
Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!
{{persono|Laerto}}
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!
{{persono|Polonio}}
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.
{{persono|Laerto}}
Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!
{{persono|Ofelio}}
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.
{{persono|Laerto}}
{{malgranda|{{dekstra|(al Polonio kaj Ofelio.)}} }}
Adiaŭ! {{malgranda|(Foriras.)}}
{{persono|Polonio}}
Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis?
{{persono|Ofelio}}
{{dekstre|Pri Hamleto,}}Pri la reĝido.
{{persono|Polonio}}
Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto
</poem><noinclude><references/></noinclude>
5ry2ei3mtr84l6ghg5ki3afum9s7qpn
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/438
104
35994
108479
108403
2025-06-07T21:19:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108479
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|For la manojn!}}
{{persono|Horacio}}
Aŭskultu nin, ne iru!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Mia sorto}}
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono. {{malgranda|(La spirito faras signojn.)}}
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! {{malgranda|(Li sin elŝiras.) }}
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! {{malgranda|(Al la spirito)}} Ho, iru!
Mi post vi iras. {{malgranda|(La spirito kaj Hamleto foriras.)}}
{{persono|Horacio}}
Ha, li freneziĝis!
{{persono|Marcello}}
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
{{persono|Horacio}}
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!
{{persono|Marcello}}
Malbona io estas en Danujo.
{{persono|Horacio}}
Nin gardos la ĉielo.
{{persono|Marcello}}
{{dekstra|Ni rapidu!}}
{{f|SCENO V|c|g=120%}}
{{f|Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.|g=80%}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
nyg26crrm7kltdk4j8a6i21vnj8akq6
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/442
104
35995
108493
108404
2025-06-08T06:30:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108493
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Spirito}}
Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks' adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, —
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino, —
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l' lumanta vermo
Anoncas la aperon de l' mateno.
Adiaŭ, lilo, kaj memoru min! {{malgranda|(Foriras.)}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L' inferon voki? — Fi, halt', mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo,
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo ;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta!...
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla. {{malgranda|(Li skribas.)}}
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
</poem><noinclude><references/></noinclude>
jjtqlfpk74vlj6obivo7bh25x09ytsn
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/433
104
35996
108473
108405
2025-06-07T21:03:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108473
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Al vi komencis montri amikecon
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero —
Mi aŭdis ĝin en formo de averto —
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!
{{persono|Ofelio}}
De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.
{{persono|Polonio}}
Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto!
Kaj kredas vi al la «estimo» lia?
{{persono|Ofelio}}
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.
{{persono|Polonio}}
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega
Vin pereigos!
{{persono|Ofelio}}
Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.
{{persono|Polonio}}
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!
{{persono|Ofelio}}
Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
3x8qur9pncydia20pyf063nmcqpvorl
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/434
104
35997
108474
108407
2025-06-07T21:06:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108474
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Polonio}}
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon, —
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras:
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon !
Nun iru!
{{persono|Ofelio}}
Mi obeos, mia patro. {{malgranda|(Ambaŭ foriras,)}}
{{f|SCENO IV|c|g=120%}}
{{f|La teraso antaŭ la palaco, Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.|g=80%}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, kiel akra estas la aero!
{{persono|Horacio}}
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
jup9mv084n0rmam2az4yppybvhwhyyv
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/435
104
35998
108475
108408
2025-06-07T21:10:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108475
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Hamleto}}
Kioma horo?
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|Baldaŭ la dekdua.}}
{{persono|Marcello}}
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
{{persono|Horacio}}
Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.
{{malgranda|(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego).}}
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
{{persono|Hamleto}}
La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.
{{persono|Horacio}}
Ekzislas tia moro?
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Jes, sendube,}}
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi lian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo —
En kio ne ilia vol' ja estis —
Ilia sango estas tro bolanta,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
inuhelctqx4te7snhi99aopfbxh0nl1
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/436
104
35999
108476
108409
2025-06-07T21:13:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108476
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis, —
La mond' ilin atakas sen kritiko,
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul' de l' mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.
{{dekstra|{{malgranda|(Aperas la spirito en armaĵo.)}} }}
{{persono|Horacio}}
Ho, vidu, princo, ĝi aperas!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Dio!}}
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!
{{dekstra|{{malgranda|(Li staras kelkajn minutojn senmove.)}} }}
Spirito sankta, aŭ demon' terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, —
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l' animo nia?
Por kio? Diru! Kial? Kion fari?
{{dekstra|{{malgranda|(La spirito faras signojn al Hamleto.{{sic||)}}}} }}
{{persono|Horacio}}
Li vokas vin, ke iru vi kun li,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
emibyr4tipta1hi60v4zlv22uzmlufy
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/437
104
36002
108478
108415
2025-06-07T21:16:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108478
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.
{{persono|Marcello}}
Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di', ne iru!
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|Ne, ne iru!}}
{{persono|Hamleto}}
Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|Ho, ne, ne, reĝido}}
{{persono|Hamleto}}
Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.
{{persono|Horacio}}
Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
{{persono|Hamleto}}
Li ĉiam vokas. {{malgranda|(Al la spirito)}}. Iru, mi vin sekvas!
{{persono|Marcello}}
{{dekstra|{{malgranda|(retenante Hamleton).}} }}
Ho, princo, vi ne iros!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
el4th2atwzl7yaf49otm6667esn66de
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/42
104
36003
108464
108416
2025-06-07T20:24:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108464
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas
prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj
aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la
tombo——”
“Kara Marion !” diris Grace.
“Mia museto !” ekkriis la patro, “kio estas al vi ?”
Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu ; sed per
voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.
“De kiu la disiĝo ĉe ĉiu ppaŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam
dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata,
estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu
iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento ! Ne permesu, ke ia
afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de
spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via
blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante
kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj
severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn !”
“Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere,” diris Grace—ĉar ŝi
ploris.
“Mi ne povas,” ŝi rediris kaj kovris la libron. “La literoj ĉiuj
ŝajnas bruli !”
La doktoron tio ĉi amuzis ; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.
“Kio ! ĝis larmoj tuŝita de romano !” diris doktoro Jeddler. “De
presa nigraĵo kaj papero ! Ne, ne, estas ĉio egala. Estas tiom same
prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian
aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estats
konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo
kaj kun ĉiuj paciĝis,—kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo
konsistas ja nur el simplaj kvar muroj ; kaj imagita—el paperaĵo kaj
inko. Kio estas ?”
“Ĝi estas mi, sinjoro,” diris Clemency, enŝovante la kapon tra la
pordo.
“Kio estas al ''vi'' ?” demandis la doktoro.<noinclude><references/></noinclude>
1cuolo4gwerguvlhu8yy9ut7pr3i1rq
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/439
104
36004
108436
2025-06-07T13:23:01Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108436
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Spirito}}
Aŭskultu!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Diru!}}
{{persono|Spirito}}
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Malfeliĉa patro!}}
{{persono|Spirito}}
Min ne bedaŭru, sed atenta bone,
Al tio, kion diros mi.
{{persono|Hamleto}}
Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo.
{{persono|Spirito}}
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio! Venĝi? Kion?
{{persono|Spirito}}
{{dekstra|Aŭdu bone.}}
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tulan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
</poemo><noinclude><references/></noinclude>
39281rvyvss9rumdhtdcp5z8hv7cwb8
108437
108436
2025-06-07T13:23:51Z

gt8e265xgqd2afm1oyn4jiggd0eby9a
108438
108437
2025-06-07T13:24:36Z
Ciampix
3284
108438
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Spirito}}
Aŭskultu!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Diru!}}
{{persono|Spirito}}
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Malfeliĉa patro!}}
{{persono|Spirito}}
Min ne bedaŭru, sed atenta bone,
Al tio, kion diros mi.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Parolu!}}
Atenti estas mia sankta ŝuldo.
{{persono|Spirito}}
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio! Venĝi? Kion?
{{persono|Spirito}}
{{dekstra|Aŭdu bone.}}
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tulan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
</poem><noinclude><references/></noinclude>
31dwzpx4dfs9qvvg1vn1jmou2mfsi3a
108480
108438
2025-06-07T21:22:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108480
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Spirito}}
Aŭskultu!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Diru!}}
{{persono|Spirito}}
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Malfeliĉa patro!}}
{{persono|Spirito}}
Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Parolu!}}
Atenti estas mia sankta ŝuldo.
{{persono|Spirito}}
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio! Venĝi? Kion?
{{persono|Spirito}}
{{dekstra|Aŭdu bone.}}
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tulan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
</poem><noinclude><references/></noinclude>
0furfu015z1mgg5xn8ynewice5uycha
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/440
104
36005
108439
2025-06-07T13:31:28Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108439
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio!
{{persono|Spirito}}
{{centra|Venĝu por mortigo lia!}}
{{persono|Hamleto}}
Mortigo?
{{persono|Spirito}}
Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.
{{persono|Hamleto}}
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.
{{persono|Spirito}}
{{dekstra|Vi ŝajnas preta;}}
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Pez la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Mia onklo!}}
Ho, la profeta mia antaŭsento!
{{persono|Spirito}}
Jes, tiu plej malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
dsooy5fcg6wy98g82b3ido4pod5905v
108481
108439
2025-06-07T21:25:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108481
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio!
{{persono|Spirito}}
{{centra|Venĝu por mortigo lia!}}
{{persono|Hamleto}}
Mortigo?
{{persono|Spirito}}
Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.
{{persono|Hamleto}}
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.
{{persono|Spirito}}
{{dekstra|Vi ŝajnas preta;}}
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Pez la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|Mia onklo!}}
Ho, la profeta mia antaŭsento!
{{persono|Spirito}}
Jes, tiu plej malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
9v0r52rp4gidji3xjm9ph3s3n37x720
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/431
104
36006
108441
2025-06-07T13:40:41Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108441
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.
{{persono|Laerto}}
Ne timu! Tamen mi tro longe restis. —
La patro venas ]en! {{malgranda|(Polonio eniras,)}}{{dekstre|{{malgranda|(Al Polonio)}} Duobla beno}}Sendube duobligas la feliĉon ;
Dank' al okazo mi denove “povas
Adiaŭ al vi diri.
{{persono|Polonio}}
{{dekstre|Vi ankoraŭ}}La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.
{{malgranda|(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)}}
{{dekstre|Kaj memoru}}Regulojn, kiujn mi al vi instruis:
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu
Fortike, ke la malamik' vin timu.
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu.
Laŭ via mon' mezuru vian veston,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
f7mzbf0lq0afwdv659a6gozdfg11xhq
108468
108441
2025-06-07T20:41:59Z

dabq7r8sik9esqs6762717prk9nc9h5
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/441
104
36007
108443
2025-06-07T13:44:21Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108443
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
Hamleto mia! Io, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l'edziĝo, —
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan... Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, —
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tulan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l' vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.
{{persono|Hamleto}}
Ho, terure!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
81x57b5fwto84wpfbt78p1midw4jugk
108444
108443
2025-06-07T13:44:42Z

{{dekstra|Ho, terure!}}
</poem><noinclude><references/></noinclude>
6ngh125fkmha2b5oje263b6clpchq1d
108482
108444
2025-06-07T21:30:32Z

qkxsnxkbfwonjghc5znjz494c1jpr41
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/443
104
36008
108449
2025-06-07T15:49:48Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108449
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
Deviz'! «Adiaŭ kaj memoru min!»
Mi ĵuris.
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}Princo! Princo!
{{persono|Marcello}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}Princ' Hamleto!
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}Ho, Dio lin defendu!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|{{malgranda|(decide, al si mem.)}} }}Tiel estu!
{{persono|Marcello}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}He! Princo! He!
{{persono|Hamleto}}
He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
{{dekstra|{{malgranda|(Horacio kaj Marcello venas.{{sic||)}} }} }}
{{persono|Marcello}}
Nu, kio do sinjoro?
{{persono|Horacio}}
Kio nova?
{{persono|Hamleto}}
Ho, tre mirinde!
{{persono|Horacio}}
Diru, kara princo.
{{persono|Hamleto}}
Vi elbabilos.
{{persono|Horacio}}
Ne, pro la ĉielo!
{{persono|Marcello}}
Mi ankaŭ ne,
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|He, kion vi parolas?}}Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?
{{persono|Horacio kaj Marcello}}
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
gqeygulk8yaega92fgh7ht0ne4fpimn
108494
108449
2025-06-08T06:33:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Deviz'! «Adiaŭ kaj memoru min!»
Mi ĵuris.
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}Princo! Princo!
{{persono|Marcello}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}Princ' Hamleto!
{{persono|Horacio}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}Ho, Dio lin defendu!
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|{{malgranda|(decide, al si mem.)}} }}Tiel estu!
{{persono|Marcello}}
{{dekstra|{{malgranda|(post la sceno.)}} }}He! Princo! He!
{{persono|Hamleto}}
He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
{{dekstra|{{malgranda|(Horacio kaj Marcello venas.{{sic||)}} }} }}
{{persono|Marcello}}
Nu, kio do sinjoro?
{{persono|Horacio}}
Kio nova?
{{persono|Hamleto}}
Ho, tre mirinde!
{{persono|Horacio}}
Diru, kara princo.
{{persono|Hamleto}}
Vi elbabilos.
{{persono|Horacio}}
Ne, pro la ĉielo!
{{persono|Marcello}}
Mi ankaŭ ne,
{{persono|Hamleto}}
{{dekstra|He, kion vi parolas?}}Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?
{{persono|Horacio kaj Marcello}}
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
8ekruzxj5wuxmj0h79rrf626tyu1xrj
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/43
104
36009
108450
2025-06-07T19:12:24Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108450
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ho, mia Dio, nenio al mi estas,” respondis Clemency—kaj ŝi estis
prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare
brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi
estis efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas
kalkulataj al belaĵoj ; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone
sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona
humoro ; kaj tuŝante tion ĉi lastan, Clemency estis tiel freŝa kaj sana,
kiel ĉia belulino en la tuta lando.
“Ho, nenio al mia estas,” diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo,
“sed venu iom pli proksimem, sinjoro !”
Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.
“Vi diris, ke mi donu al vi neniun, kiam ŝi apudestas, vi scias,”
diris Clemency.
Iu fremda en la familio, laŭ ŝia strange okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj
la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin
mem, povus eble pensi, ke “neniun” signifa, ĉe la plej favora
klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua
minuto mem ne sciis, kion li devas pensi ; sed li baldaŭ retrankviliĝis,
kiam Clemency, traserĉinte en ambaŭ poŝoj—ŝi komencis de la ĝusta
poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta—ellevis
leteron.
“Britain preterveturis,” ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro,
“kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A.H. Mi
vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝon en la
domo—mi havis matene du kulerojn en la taso. Ho, Dio, kiel malrapide
li ĝin malfermas.”
Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia malpacienco sciiĝi
la novaĵon, ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko
faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon
atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi
subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon
kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante
plu ĝin elteni.<noinclude><references/></noinclude>
ah9fb28g3gmv35vehofhypit1f3wj3k
108504
108450
2025-06-08T07:35:05Z

vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la
domo—mi havis matene du kulerojn en la taso. Ho, Dio, kiel malrapide
li ĝin malfermas.”
Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia malpacienco sciiĝi
la novaĵon, ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko
faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon
atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi
subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon
kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante
plu ĝin elteni.<noinclude><references/></noinclude>
j0czttinqsdygpenhxsxdtjf2n281fz
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/44
104
36010
108453
2025-06-07T19:30:20Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108453
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Venu, knabinoj !” ekkriis la doktoros. “Mi ne povas alie ; en mia
vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe
da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia—sed ni silentu pri tio
ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos !”
“Baldaŭ !” ekkriis Marion.
“Kio ! la romano estas tiel rapide forgesita !” diris la doktoro kaj
pinĉis al ŝi la vangon. “Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn.
Jes ! ‘Mi volas fari al ŝi surprizon,’ li tie ŝi skribas. Sed tio ĉi ne iros.
Li devas havi konvenan akcepton.”
“Baldaŭ !” ripetis Marion.
“Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel via malpacienco pensas,” respondis la
doktoro ; “sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu ! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne
vere ? Tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato.”
“De hodiaŭ post monato,” mallaŭte ripetis Marion.
“Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj,” diris per gaja voĉo ŝia fratino
Grace, kiu gratulante ŝin kisis. “Longe atendita tago, mia kara, kiu
fine venis.”
Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo ;
kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman
harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo,
tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.
Kaj ankoraŭ io : io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj,
kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera
entuziasmo—tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole
amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis
de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel
sur la lipoj.
Dokotoro Jeddler malgraŭ sia filozofio—kiun li ĉiam en la praktiko
forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj—ne povis sin deteni
montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj
zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian
avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje
tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.<noinclude><references/></noinclude>
q6b22e9vxvpo1lb3y79qifdqqmztuym
108505
108453
2025-06-08T07:43:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108505
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
“Venu, knabinoj !” ekkriis la doktoro. “Mi ne povas alie ; en mia
vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe
da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia—sed ni silentu pri tio
ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos !”
“Baldaŭ !” ekkriis Marion.
“Kio ! la romano estas tiel rapide forgesita !” diris la doktoro kaj
pinĉis al ŝi la vangon. “Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn.
Jes ! ‘Mi volas fari al ŝi surprizon,’ li tie ĉi skribas. Sed tio ĉi ne iros.
Li devas havi konvenan akcepton.”
“Baldaŭ !” ripetis Marion.
“Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel via malpacienco pensas,” respondis la
doktoro ; “sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu ! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne
vere ? Tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato.”
“De hodiaŭ post monato,” mallaŭte ripetis Marion.
“Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj,” diris per gaja voĉo ŝia fratino
Grace, kiu gratulante ŝin kisis. “Longe atendita tago, mia kara, kiu
fine venis.”
Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo ;
kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman
harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo,
tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.
Kaj ankoraŭ io : io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj,
kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera
entuziasmo—tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole
amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis
de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel
sur la lipoj.
Dokotoro Jeddler malgraŭ sia filozofio—kiun li ĉiam en la praktiko
forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj—ne povis sin deteni
montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj
zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian
avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje
tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.<noinclude><references/></noinclude>
0647q7wy1ijhpeov7t7wcbp5vvgx5er
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/45
104
36011
108455
2025-06-07T19:39:22Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108455
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ho, estis ankoraŭ tempo,” diris la doktoro kaj rigardis en la fajron,
“kiam vi ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel
paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras ?”
“Ho, jes,” ŝi respondis kun gaja riido kaj daŭrigis kudri diligente.
“De hodiaŭ post unu monato !” diris la doktoro meditante. “Ŝajnas
kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia
malgranda Marion ?”
“Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis,”
diris Marion : “Grace estis por mi ĉio, ĉe tiam, kiam ŝi ankoraŭ estis
infano.”
“Tre vere, mia kateto, tre vere,” respondis la doktoro. “Ŝi estis
solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj
diligenta saĝa infano : plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta
antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn ; ĉe jam tiam.
Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema,
esceptinte rilate unu punkton.”
“Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona,” ridis
Grace, ĉiam ankoraŭ diligente laborante. “Kia punkto ĝi estis, patro ?”
“Alfred, kompreneble,” diris la doktoro. “Vi estis nur tiam
kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred ; tial ni vin nomis edzino
de Alfred ; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol
se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino.”
“Efektive tiel estis ?” trankvile diris Grace.
“Kiel, vi ĝin plu ne memoras ?” demandis la doktoro.
“Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras,” ŝi respondis, “sed
nur apenaŭ. Estas tro longe de tiu tempo.” Kaj kudrante ŝi kantetis
la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.
“Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon,” ŝi diris, donante al la
interparolo alian direkton ; “kaj tio ĉi estos bela tempo por ni ĉiuj.
Mia trijara ofico estos baldaŭ finita, Marion. Vi faris ĝin al mi tre
facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi
subtenon. Ĉu mi povas ĝin al li diri, mia kara ?”<noinclude><references/></noinclude>
qb0m4kt3gq5zy7l8x62i57ll70016xa
108507
108455
2025-06-08T07:52:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108507
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
“Ho, estis ankoraŭ tempo,” diris la doktoro kaj rigardis en la fajron,
“kiam vi ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel
paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras ?”
“Ho, jes,” ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.
“De hodiaŭ post unu monato !” diris la doktoro meditante. “Ŝajnas
kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia
malgranda Marion ?”
“Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis,”
diris Marion : “Grace estis por mi ĉio, ĉe tiam, kiam ŝi ankoraŭ estis
infano.”
“Tre vere, mia kateto, tre vere,” respondis la doktoro. “Ŝi estis
solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj
diligenta saĝa infano : plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta
antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn ; ĉe jam tiam.
Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema,
esceptinte rilate unu punkton.”
“Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona,” ridis
Grace, ĉiam ankoraŭ diligente laborante. “Kia punkto ĝi estis, patro ?”
“Alfred, kompreneble,” diris la doktoro. “Vi estis nur tiam
kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred ; tial ni vin nomis edzino
de Alfred ; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol
se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino.”
“Efektive tiel estis ?” trankvile diris Grace.
“Kiel, vi ĝin plu ne memoras ?” demandis la doktoro.
“Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras,” ŝi respondis, “sed
nur apenaŭ. Estas tro longe de tiu tempo.” Kaj kudrante ŝi kantetis
la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.
“Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon,” ŝi diris, donante al la
interparolo alian direkton ; “kaj tio ĉi estos bela tempo por ni ĉiuj.
Mia trijara ofico estos baldaŭ finita, Marion. Vi faris ĝin al mi tre
facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi
lin la tutan tempon kore amis kaj ke li eĉ unufoje ne bezonis mian
subtenon. Ĉu mi povas ĝin al li diri, mia kara ?”<noinclude><references/></noinclude>
d6dcqfigz1rhjiv8n8rakkkg5gpw5q0
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/46
104
36012
108458
2025-06-07T19:48:53Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108458
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Diru al li, amata Grace,” respondis Marion, “ke neniam ŝuldo
tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata, ke mi ''vin''
de tiu tempo kun ĉiu tago pli amis ; kaj ke mi vin nun tiel senfine
amas !”
“Tion ĉi mi ne povas al li diri,” respondis ŝia fratino, ŝin
ĉirkaŭprenante ; “miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru.
Li sufiĉe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi.”
Ŝi nun reprenis sian laboron, kiun ŝi estis formetinta el la mano,
kiam ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koro, kaj ŝi denove
kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plaĉis al la doktoro. Kaj la
doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton,
batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn
filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vantaĵoj de la vanta mondo
tiuj ĉi almenaŭ estas sufiĉe belaj.
Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj
atendinte en la ĉambro, ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie
sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune, ĉirkaŭite de tia
grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj,
poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur
la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo magazeno
de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan
repentron de li ; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj ; ĉar
kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe
agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado,
tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili ĉiuj konsentis, ke inter ili
tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon
da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon
al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.
“Nu, Clemency,” diris Britain, “kiel vi nun fartas ? kaj kio nova
estas ?”
Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable.
Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li
estis multe pli larĝa pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga. Ĝi elrigardis,<noinclude><references/></noinclude>
ovxmigt8u00cijyqev2ixsjbe5q85j0
108510
108458
2025-06-08T08:23:20Z

a86uvku88ig7qhl1n0pwc4giqpwfwpe
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/47
104
36013
108463
2025-06-07T20:20:08Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108463
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis
disligita kaj elglatigita.
“Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs,” li
diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.
“Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency !”
“Dio !” respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj
membroj : “Mi volus ke mi tio estu, Britain !”
“Kio ?”
“Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi !”
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis. “Jes, vi estas
tute la ĝusta por tio ĉi,” li diris ; “malfeliĉa Clemency !” Clemency
de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis, ke la penson ŝi
trovas tiel same amuza, kiel li. “Jes,” ŝi konsentis, “mi estas tute la
ĝusta por tio ĉi, ne vere ?”
“''Vi'' neniam edziniĝos, kompreneble,” diris sinjoro Britain kaj prenis
la pipon returne en la buŝon.
“Vi efektive pensas, ke ne ?” diris Clemency tute senkulpe.
Sinjoro Britain balancis la kapon. “Nenia espero por tio ĉi !”
“Pripensu nur !” diris Clemency. “Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ
faros, Britain ; ne vere ?”
Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson.
Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren
jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la
demando kaj li ĝin ridardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li
respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed—jes, jes,
li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.
“Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon !” ekkriis Clemency.
“Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos,” diris Benjamin, “certe ne.”
“Sed ŝi ne vivus tiel feliĉa kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan
edzon,” diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite
rigardante la kandelon, “se mi antaŭe ne estus—ne ĉar mi intencis, {{sic|car|ĉar}}
ĝi estis pura kuntrafiĝo ; ne vere, Britain ?”
“Certe,” respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la<noinclude><references/></noinclude>
ay6rzk07b5g6iyqf9ljsl79tqc2novc
108511
108463
2025-06-08T08:31:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108511
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis
disligita kaj elglatigita.
“Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs,” li
diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.
“Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency !”
“Dio !” respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj
membroj : “Mi volus ke mi tio estu, Britain !”
“Kio ?”
“Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi !”
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis. “Jes, vi estas
tute la ĝusta por tio ĉi,” li diris ; “malfeliĉa Clemency !” Clemency
de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis, ke la penson ŝi
trovas tiel same amuza, kiel li. “Jes,” ŝi konsentis, “mi estas tute la
ĝusta por tio ĉi, ne vere ?”
“''Vi'' neniam edziniĝos, kompreneble,” diris sinjoro Britain kaj prenis
la pipon returne en la buŝon.
“Vi efektive pensas, ke ne ?” diris Clemency tute senkulpe.
Sinjoro Britain balancis la kapon. “Nenia espero por tio ĉi !”
“Pripensu nur !” diris Clemency. “Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ
faros, Britain ; ne vere ?”
Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson.
Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren
jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la
demando kaj li ĝin ridardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li
respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed—jes, jes,
li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.
“Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon !” ekkriis Clemency.
“Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos,” diris Benjamin, “certe ne.”
“Sed ŝi ne vivus tiel feliĉa kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan
edzon,” diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite
rigardante la kandelon, “se mi antaŭe ne estus—ne ĉar mi intencis, {{sic|car|ĉar}}
ĝi estis pura kuntrafiĝo ; ne vere, Britain ?”
“Certe,” respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la<noinclude><references/></noinclude>
ht88a4d67m5tjxd0tg6cj6h8kza06al
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/48
104
36014
108465
2025-06-07T20:27:41Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108465
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por
paroli ; en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al
sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj
serioze.
“Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias !”
“Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi !” diris Clemency.
“Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia,” daŭrigis
sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, “ĉar mi ĉiam havis
spiriton sieman kaj legis multaijn librojn pri la bonaj kaj malbonaj
flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la
literaturo.”
“Efektive !” ekkriis mirante Clemency.
“Jes,” diris sinjoro Britain ; “du el miaj plej bonaj jaroj mi staris
post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian
libron en la poŝon ; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu
ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster
trompaĵo kaj malveraĵo—per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia
konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu
ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis ;
kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla
kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli
bona, ol la raspilo de muskato.”
Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.
“Ligita,” li serioze aldonis, “kun fingringo.”
“Faru kion vi volas, kaj tiel plu, ne vere ?” rimarkis Clemency, en
la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante
al si la kubuton.
“Tia kerna diro, ne vere ?”
“Mi cetere ne scias,” diris sinjoro Britain, “ĉu oni povus ĝin nomi
vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi ; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas
multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.”
“Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis,” diris Clemency.
“Ha !” diris sinjoro Britain. “Sed la plej rimarkinda estas,<noinclude><references/></noinclude>
eduep1lukdpzqnz8qp35q2071h9sc05
108512
108465
2025-06-08T08:39:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108512
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por
paroli ; en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al
sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj
serioze.
“Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias !”
“Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi !” diris Clemency.
“Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia,” daŭrigis
sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, “ĉar mi ĉiam havis
spiriton sieman kaj legis multaijn librojn pri la bonaj kaj malbonaj
flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la
literaturo.”
“Efektive !” ekkriis mirante Clemency.
“Jes,” diris sinjoro Britain ; “du el miaj plej bonaj jaroj mi staris
post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian
libron en la poŝon ; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu
ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster
trompaĵo kaj malveraĵo—per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia
konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu
ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis ;
kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla
kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli
bona, ol la raspilo de muskato.”
Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.
“Ligita,” li serioze aldonis, “kun fingringo.”
“Faru kion vi volas, kaj tiel plu, ne vere ?” rimarkis Clemency, en
la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante
al si la kubuton.
“Tia kerna diro, ne vere ?”
“Mi cetere ne scias,” diris sinjoro Britain, “ĉu oni povus ĝin nomi
vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi ; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas
multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.”
“Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis,” diris Clemency.
“Ha !” diris sinjoro Britain. “Sed la plej rimarkinda estas,<noinclude><references/></noinclude>
7yow0i2t0wfr9i5ofu66m19mzklmzgl
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/22
104
36015
108470
2025-06-07T20:46:55Z
Lepticed7
3194
/* Problema */
108470
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="2" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
“Tom, tuj post la veturado, mi krevigos al vi la
kapon.”
“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi,
ĉar la naturo mem jam tion faris,”<ref></ref> respondis Brown
kun profunda moksimpatio.
La pordo malfermiĝis, kaj Morris envenis, dirante:
“Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la
tutan tempon?”
“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo.”
diris Robinson.
“Nu, Charlie,” diris Morris, “ne studadu la tutan
matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion
elporti; venu kun ni kaj vizitu la ''{{Lingvo|fr|Louvre}}'', la ''{{Lingvo|fr|Madeleine}}'',
la ''{{Lingvo|fr|Boulevards}}'', la ''{{Lingvo|fr|Place de la Concorde}}'', la ——.”
“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”
“Jes, kial ne?”
“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”
“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la
grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn ——”
“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.;
mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron
en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo —
almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”
“En ĉiu okazo, Tom kaj mi iros solaj, sed mi ne
havas francan monon, — bonvolu ŝanĝi por mi unu
bankbileton kvinfuntan, Charlie.”
“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson,
kolere.
“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris.
“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”
“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris.
“Certe ne!” kriis Robinson senpacience; “se vi
intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi
estos malfruaj je la tagmanĝo.”
Morris kaj Brown adiaŭis lin, kaj, elirinte la
hotelon, Brown murmuris: “Iu certe jam trompis
nian amikon.”<noinclude><references/></noinclude>
8v27bfusy5thnz5yquhbho0h6rq0gro
108501
108470
2025-06-08T07:22:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108501
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
“Tom, tuj post la veturado, mi krevigos al vi la
kapon.”
“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi,
ĉar la naturo mem jam tion faris,”<ref>"Havi krevigitan
kapon" - angla dirmaniero por "esti malprundenta".</ref> respondis Brown
kun profunda moksimpatio.
La pordo malfermiĝis, kaj Morris envenis, dirante:
“Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la
tutan tempon?”
“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo.”
diris Robinson.
“Nu, Charlie,” diris Morris, “ne studadu la tutan
matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion
elporti; venu kun ni kaj vizitu la ''{{Lingvo|fr|Louvre}}'', la ''{{Lingvo|fr|Madeleine}}'',
la ''{{Lingvo|fr|Boulevards}}'', la ''{{Lingvo|fr|Place de la Concorde}}'', la ——.”
“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”
“Jes, kial ne?”
“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”
“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la
grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn ——”
“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.;
mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron
en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo —
almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”
“En tiu okazo, Tom kaj mi iros solaj, sed mi ne
havas francan monon, — bonvolu ŝanĝi por mi unu
bankbileton kvinfuntan, Charlie.”
“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson,
kolere.
“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris.
“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”
“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris.
“Certe ne!” kriis Robinson senpacience; “se vi
intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi
estos malfruaj je la tagmanĝo.”
Morris kaj Brown adiaŭis lin, kaj, elirinte la
hotelon, Brown murmuris: “Iu certe jam trompis
nian amikon.”<noinclude><references/></noinclude>
pm9b72ji1y0sv60q857p6oj0yhzl81k
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/50
104
36016
108471
2025-06-07T20:48:53Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108471
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Estas tiel silente, kiel sur la tombejo,” diris Clemency, rigardante
post li ; “kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige !”
Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila
figuro al ŝi proksimiĝis. “Kiu tie ?”
“Silentu !” murmuretis al ŝi ekscitite Marion. “Vi min ĉiam amis,
ne vere ?”
“Amis ? infano ! Certe !”
“Mi ĝin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere ? Mi nun havas
tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi ''povus'' konfidi !”
“Jes,” diris Clemency kore.
“Iu estas ekster la domo,” diris Marion kaj montris al la pordo,
“kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi, kaj paroli kun li. Michael
Warden, pro Dio, foriru. Nun ne !”
Clemency suprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la
rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis malluman figuron, starantan
antaŭ la pordo.
“En minuto vi povas estis malkaŝita,” diris Marion. “Nun ne !
Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos.” Li salutis ŝin
per la mano kaj malaperis. “Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi !”
diris Marion kun maltrankvila rapideco. “Mi jam antaŭ unu horo
volis paroli kun vi. Ho, ne perfidu min !”
Marion kaptis ekscitite ŝian manon kaj premis ĝin al la brusto—
movo, kiu en sia paso estis pli elokventa, ol la plej varmega petado
per vortoj. Poste ŝi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno
komencis lumigadi la ĉambron.
“Ĉio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago,” diris
sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. “Unu el la sekvaĵoj de
viva fantazio. Ha ! kio estas ?”
Clemency, kiu ne povis kaŝi sian ekscitecon, pala kaj tremanta per
la tuta korpo sidis sur seĝo.
“Kio estas ?” ŝi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn,
penante trankviliĝi kaj rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon.
“Estas bele de via flanko, Britain ! Antaŭe vi enpelas min en<noinclude><references/></noinclude>
ar6fvs9v4nawb5nobq6bm8fxp7owt4w
108518
108471
2025-06-08T09:03:54Z

i95zavov3htj0aindiy33vm99te0vyn
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/51
104
36017
108472
2025-06-07T21:02:56Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108472
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ
kio… Kio estas ? Ho, jes !”
“Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy,” diris sinjoro Britain,
tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, “tiam la terura
fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa,”
li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi ; “kaj vi estis ja ankaŭ tute
trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon ?
ja ne ia penso ?”
Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj
ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi
bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias,
kio al la virinoj povas veni en la kapon ; li prenis sian kandelon kaj
iris dormeme la la lito.
Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.
“Malfermu la pordon,” ŝi diris, “kaj restu apud mi, dum mi kun li
ekstere parolos.”
Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj
neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi
mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la
seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la
malfermadon, por eliri.
La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene
kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la
malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo
de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo
de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj
frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo
kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn
ĉirkaŭ la kolon de Marion.
“Mi scias nur malmulte, kara infano,” diris Clemency, “tre
malmulte ; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bon. Pripensu, kion vi
faras.”
“Mi multajn fojojn ĝin pripensis,” diris Marion kviete.<noinclude><references/></noinclude>
hdq5un00bj56kek6hmonn51hte9qqys
108520
108472
2025-06-08T09:11:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108520
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ
kio… Kio estas ? Ho, jes !”
“Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy,” diris sinjoro Britain,
tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, “tiam la terura
fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa,”
li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi ; “kaj vi estis ja ankaŭ tute
trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon ?
ja ne ia penso ?”
Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj
ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi
bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias,
kio al la virinoj povas veni en la kapon ; li prenis sian kandelon kaj
iris dormeme la la lito.
Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.
“Malfermu la pordon,” ŝi diris, “kaj restu apud mi, dum mi kun li
ekstere parolos.”
Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj
neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi
mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la
seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la
malfermadon, por eliri.
La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene
kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la
malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo
de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo
de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj
frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo
kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn
ĉirkaŭ la kolon de Marion.
“Mi scias nur malmulte, kara infano,” diris Clemency, “tre
malmulte ; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bona. Pripensu, kion vi
faras.”
“Mi multajn fojojn ĝin pripensis,” diris Marion kviete.<noinclude><references/></noinclude>
agdlhhpktxj7i9t7yvopwxmc8xhpqsx
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/52
104
36018
108477
2025-06-07T21:16:27Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108477
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ankoraŭ unu fojon,” petegis Clemency, “ĝis morgaŭ !”
Marion balancis la kapon.
“En la nomo de sinjoro Alfred,” diris Clemency. “Pro li, kiun vi
iam tiel amis !” Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ripetis :
“Iam !” kvazaŭ tiu ĉi vorto disŝirus al ŝi la koron.
“Lasu min eliri,” petis Clemency. “Mi diros al li, kion vi volas.
Ne eliru tiun ĉi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio ĉi
ne povas alporti bonon. Ha, ĝi estis tago de malfeliĉo, kiam oni tien
ĉi alportis sinjoron Warden ! Pensu pri via bona patro, mia kara—
pri via fratino.”
“Mi ĝin faris,” diris Marion kaj rapide levis la kapon. “Vi ne scias
kion mi faras. Mi ''devas'' paroli kun li. Per tio ĉi, kion vi diris, vi
montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas
fari tiun ĉi paŝon. Ĉu vi volas min akompani, Clemency—” ŝi kisi
ŝian amikan vizaĝon—“aŭ ĉu mi devas iri sola ?”
Konfuzita kaj malĝoja Clemency turnis la ŝlosilon en la seruro
kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la
akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.
Tie li alpaŝis al ŝi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua ;
kaj la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’on, tremis, aŭ malvarmiĝis kiel
la mano de malvivulo, aŭ premis ŝin kore en la fajro de la parolado.
Kiam ili revenis, li sekvis Marion’on ĝis la pordo ; tie li prenis la
duan manon kaj premis ĝin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.
La pordo denove estis riglita kaj ŝlosita, kaj denove ŝi staris en la
patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun ŝi alportis, kvankam ŝi
estis ankoraŭ juna, sed kun tiu esprimo sur la vizaĝo, por kiu jam
antaŭe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra ŝiaj larmoj.
Ŝi ripete dankis sian malaltrangan amikinon kaj konfidis al ŝi, kiel
ŝi diris, plene kaj senkondiĉe. Feliĉe atinginte sian dormoĉambron,
ŝi falis sur la genuojn kaj povis preĝi, havante sur la koro sian
sekreton !
Jes, kaj ŝi povis sin levis post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini
sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti—kvankam eĉ<noinclude><references/></noinclude>
aa8d6546r9wbisz2t26xlzj6lwcy8go
108521
108477
2025-06-08T09:19:18Z

Jes, kaj ŝi povis sin levi post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini
sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti—kvankam eĉ<noinclude><references/></noinclude>
4596bogvqr369mu18si6y7ta5vc2q9e
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/53
104
36019
108483
2025-06-07T21:58:47Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108483
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>iom malĝoje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si,
ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano !
Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis
sur la kusenon,—kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin
defendante kaj amante—kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj :
Dio vin benu !
Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en
kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute
sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.
Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis
inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta
nebulo.
La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte
tremigadis kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon
faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas
ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la
grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon
kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu
plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj
amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa
plezuro !
Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li
povas veni ne pli frue, ol en la nokto ; kaj ili intencas, li diris, resonigi
la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuij liaj amikoj devis esti
kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili
ĉiuj devis tie ĉi esti.
Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko est si mendita, kaj tabloj
preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastena
malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis
kristonasko kaj liaj okuloj jam de longe ne vidis la anglan ilekson<ref>Brita emblemo de Kristnasko.</ref> kaj<noinclude><references/></noinclude>
pypkz4xwawuj3koqgt9z7dns3wbr29r
108523
108483
2025-06-08T09:27:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108523
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iom malĝoje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si,
ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano !
Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis
sur la kusenon,—kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin
defendante kaj amante—kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj :
Dio vin benu !
Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en
kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute
sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.
Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis
inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta
nebulo.
La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte
tremigadis kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon
faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas
ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la
grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon
kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu
plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj
amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa
plezuro !
Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li
povas veni ne pli frue, ol en la nokto ; kaj ili intencas, li diris, resonigi
la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuij liaj amikoj devis esti
kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili
ĉiuj devis tie ĉi esti.
Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko est si mendita, kaj tabloj
preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastena
malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis
kristonasko kaj liaj okuloj jam de longe ne vidis la anglan ilekson<ref>Brita emblemo de Kristnasko.</ref> kaj<noinclude><references/></noinclude>
990qk3tqa2z103jalbjrhzhk7i8k2vu
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/54
104
36020
108484
2025-06-07T22:21:11Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108484
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis
ornamita je tio ĉi ; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma
foliaro anglan saluton al la veno.
Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace,
kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj.
Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de
la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marion’on.
Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ĝia vizaĝo estis ĉarma
decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.
En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon,
kiun Grace mem tien enplektis—ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj
tial Grace ilin elektis—tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ
malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove
sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.
“La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos
la krono fianĉina,” diris Grace ; “aŭ mi estas malbona profetino !”
La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.
“Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu
vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas ?”
Tio ĉi efektive ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia
fratino, kaj ŝia okulo kun ama initimeco firme sin tenis sur ĝi.
“Mi arto plu ne povas iri, kara infano,” diris Grace ; “kaj ankaŭ
via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.”
“Mi neniam sentis min tiel feliĉa,” respondis tiu ĉi.
“Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia
kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi,” diris Grace, “baldaŭ
sin trovos Alfred kun lia juna edzino.”
Ŝi denove ridetis. “Vi prezentas al vi feliĉan dometon, Grace. Mi
vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara.
Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias !”
“Nu,” diris la doktoro, rapide enirante. “Ĉu ni ĉiuj estas pretaj,
por akcepti Alfredon ? Li povas veni nur sufiĉe malfrue—ĉirkaŭ horo
antaŭ noktomezo—tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj<noinclude><references/></noinclude>
7fbxzp9btjuptt7kdrujzdif4h9i016
108525
108484
2025-06-08T09:34:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108525
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis
ornamita je tio ĉi ; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma
foliaro anglan saluton al la veno.
Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace,
kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj.
Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de
la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marion’on.
Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma
decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.
En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon,
kiun Grace mem tien enplektis—ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj
tial Grace ilin elektis—tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ
malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove
sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.
“La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos
la krono fianĉina,” diris Grace ; “aŭ mi estas malbona profetino !”
La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.
“Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu
vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas ?”
Tio ĉi efektive ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia
fratino, kaj ŝia okulo kun ama initimeco firme sin tenis sur ĝi.
“Mi arto plu ne povas iri, kara infano,” diris Grace ; “kaj ankaŭ
via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.”
“Mi neniam sentis min tiel feliĉa,” respondis tiu ĉi.
“Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia
kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi,” diris Grace, “baldaŭ
sin trovos Alfred kun lia juna edzino.”
Ŝi denove ridetis. “Vi prezentas al vi feliĉan dometon, Grace. Mi
vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara.
Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias !”
“Nu,” diris la doktoro, rapide enirante. “Ĉu ni ĉiuj estas pretaj,
por akcepti Alfredon ? Li povas veni nur sufiĉe malfrue—ĉirkaŭ horo
antaŭ noktomezo—tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj<noinclude><references/></noinclude>
02f6ywv52hh5ix8zhx4gu3htq3ud0re
Paĝo:Amerika Esperantisto - Septembro 1910.pdf/15
104
36021
108485
2025-06-07T22:38:49Z
Nvss132
5120
/* Provlegita */
108485
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Nvss132" /></noinclude>== LITERATURO ==
LA AMANTOJ DE GERTO.
''Laŭ William Norris tradukis E. J. Burnham''
(Daŭrigo)
Luknaro frapis ĉe la pordo,
tiam eniris, kiam neniu respondis; kvankam li neniun
tie vidis, li diris laŭte, kvazaŭ li malfidis sian povon
rediri tiun lernitan parkere
per tia doloro lecionon: "Mi
alportas al Nobelino Gerto parolsendaĵon."
Nur la malvarmeco de la ombroplenaj
kverkaj traboj renkontis liajn okulojn,
nur la eho de lia propra kava voĉo, la
pepado de la paseroj, kaj la kriego de la
kamentubaj hirundoj rekontis liajn orelojn.
Car Gerto ne estis interne, sed de la
arbaro ŝi estis vidinta la brileton de liaj
armiloj en la varmega meztago, kaj venis
malsupren, grandioze kaj malrapide, ŝajnante nekortuŝita, sed ŝia koro el koroj
ŝanceliĝis interne de ŝi pro espero kaj
timo kaj la ekstazo de amo; eble (ho,
kompatinda koro, kiaj ventegaj esperoj!)
tiu estas la Reĝo.
Si lin renkontis ĝuste ĉe la pordo, de
kiu li sin direktis, serĉante ŝin. Li ne
kuraĝis renkonti ŝiajn okulojn, tiujn
grandajn fajrsferojn, kiuj lin estis trapikintaj tra kaj tra, je tiu alia tago. Se li
estus rigardinta supren al ŝia vizaĝo, li
estus vidinta la malkontentiĝon, la malsanecon de espero prokrastita, kiu iom
montriĝis tie, malgraŭ ŝia penado por
reteni ĝian aperon.
Forturnigante sian vizaĝon, li diris per
sensenta voĉo, kiel antaŭe, "Mi alportas
al la Nobelino Gerto parolsendaĵon."
Nenia ruĝiĝo koloris ŝiajn palajn vanĝojn, nenia eksalto nek tremo trairis tra
ŝia grandioza formo; ankoraŭ ŝi per ŝia
mano tenis floron, tenante ĝin laŭ regina
maniero, ĉar ĝi konvenas kiel sceptro en
ŝia mano. Si kviete diris, "Se vi volas la
Nobelinon Gerto, vi devas iri aliloke, mia
sinjoro; mi estas la filino de Sigurdo, la
terkulturisto."
"Sed vi jas estas Gerto, kiun kantantan
ni aŭdis, tiun tagon," li diris perforte, kaj
turnigante al ŝi siajn avidajn okulojn.
"Jes," ŝi diris, iomete tremante kaj
fariĝante eĉ pli pala, pro tio ke ŝi ekvidas
kiel la afero staras je li, kaj timas, neniam perforton de li, ĉar ŝi tuj lin tute
tralegas, sed anstataŭe ke li falos malsupren mortinta, tiel forte lia pasio disŝiras lian koron.
"Gerto, Olafo la Reĝo diras, 'Ĉu vi
estos Reĝino?" ankoraŭ avide rigardante ŝin, li diris.
La ruĝega sango superverŝegis ŝian
vizaĝon, tiam reiris al ŝia koro, lasante
ŝiajn lipojn grizaj. Si paŭzis dum momento, kaj, kun siaj brakoj streĉitaj
rekte malsupren kaj siaj manoj firme tenitaj, ne levante la okulojn, ŝi diris:
"Diru al li 'Ne'; mi estas tro humila,
nesufiĉe saĝa; lin mi hontus; mi ne estos
Reĝino-sed-"
Kiaj furiozaj pasioj kuris tra la koro
de la kompatinda Luknaro! Kiel li
batalis kontraŭ la diablo, kiu lin en la
vizaĝo estis rigardinta konstante tiel
longa, de kiam li naskiĝis, ĝis nun!
Si kviete staris tie antaŭ li, kun siaj
brakoj streĉitaj, malsupren, siaj manoj
firme tenitaj; li kaptis ŝin je la manradikoj, kaj preskaŭ ekkriegis, "Sed kio?
Gerto! Gerto! antaŭ Dio, êu vi amas
lin?"
Sia koloro venis ree dum ŝi rigardis lin
en la vizaĝo, tre proksimigata al la ŝia,
nun, tiel ke ŝi sentis lian spiron; ŝi diris
trankvile, preskaŭ fiere, "Jes, mi amas
lin; kiel povus esti alie?"
"Ian amsignon, tiam, pro Kristo.
Rapidu, Gerto! kaj kie vi estos dum la
milit-tempo?"
"Mia patro estas ironta kun mi al la
urbo. Mi loĝos ĉe la monaĥinejo de la<noinclude><references/></noinclude>
hg2v6pf7ky3xm78099f957poh3m3csp
Paĝo:Bulthuis - Malriĉa en spirito, 1923.pdf/7
104
36022
108486
2025-06-08T02:16:41Z
Nvss132
5120
/* Provlegita */
108486
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Nvss132" /></noinclude>'''Unua sceno.'''
Patrino. Johano.
La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo.
Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon;
li laboras fre mallerte kaj de tempo al tempo
interrompas la laboron, dum li fikse rigardas
antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas
malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas
kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.
{{Persono|Johano}} ''(post kiam li laboris kelkan tempon).''
Patrino!
{{Persono|Patrino}}''(parolante kvazaŭ al infano)''. Kio
estas, Johano?
{{Persono|Johano}} ''(rigardante momenton antaŭ sin kaj
interrompante sian laboron).'' Ĉu la mondo estas
maljuna - - kaj ronda?
{{Persono|Patrino}}Jes - tre maljuna - kaj ronda.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''. Kiel do maljuna?
{{Persono|Patrino}} Miloj da jaroj.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''.
Kaj ĝi turniĝas?
{{Persono|Patrino}} Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
{{Persono|Johano}} ''(faras per la fingro horizontale rondmovadon).'' Tiamaniere? - aŭ - ''(faras saman movadon vertikale)'' tiamaniere ?<noinclude><references/></noinclude>
1l3w8fvltf0voqb62aohiu9gmvxczao
108487
108486
2025-06-08T02:17:03Z
Nvss132
5120
108487
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Nvss132" /></noinclude>'''Unua sceno.'''
Patrino. Johano.
''La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo.
Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon;
li laboras fre mallerte kaj de tempo al tempo
interrompas la laboron, dum li fikse rigardas
antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas
malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas
kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.''
{{Persono|Johano}} ''(post kiam li laboris kelkan tempon).''
Patrino!
{{Persono|Patrino}}''(parolante kvazaŭ al infano)''. Kio
estas, Johano?
{{Persono|Johano}} ''(rigardante momenton antaŭ sin kaj
interrompante sian laboron).'' Ĉu la mondo estas
maljuna - - kaj ronda?
{{Persono|Patrino}}Jes - tre maljuna - kaj ronda.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''. Kiel do maljuna?
{{Persono|Patrino}} Miloj da jaroj.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''.
Kaj ĝi turniĝas?
{{Persono|Patrino}} Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
{{Persono|Johano}} ''(faras per la fingro horizontale rondmovadon).'' Tiamaniere? - aŭ - ''(faras saman movadon vertikale)'' tiamaniere ?<noinclude><references/></noinclude>
re7yfocqwgrjttbnajr9p5rvfdcdtx1
108488
108487
2025-06-08T02:17:44Z
Nvss132
5120
108488
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Nvss132" /></noinclude>'''Unua sceno.'''
Patrino. Johano.
''La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo. Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon; li laboras fre mallerte kaj de tempo al tempo interrompas la laboron, dum li fikse rigardas antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.''

37zjj9qkn3s5xg1o4yt22ad2afkpwob
108489
108488
2025-06-08T02:18:13Z

{{Persono|Johano}} ''(rigardante momenton antaŭ sin kaj interrompante sian laboron).'' Ĉu la mondo estas
maljuna - - kaj ronda?
{{Persono|Patrino}}Jes - tre maljuna - kaj ronda.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''. Kiel do maljuna?
{{Persono|Patrino}} Miloj da jaroj.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''.
Kaj ĝi turniĝas?
{{Persono|Patrino}} Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
{{Persono|Johano}} ''(faras per la fingro horizontale rondmovadon).'' Tiamaniere? - aŭ - ''(faras saman movadon vertikale)'' tiamaniere ?<noinclude><references/></noinclude>
s9oqnewk2msts9oufzaoghls1dtgxav
108490
108489
2025-06-08T02:21:44Z
Nvss132
5120
/* Ne provlegita */
108490
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Nvss132" /></noinclude>'''Unua sceno.'''
Patrino. Johano.
''La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo. Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon; li laboras fre mallerte kaj de tempo al tempo interrompas la laboron, dum li fikse rigardas antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.''
{{Persono|Johano}} ''(post kiam li laboris kelkan tempon).''
Patrino!
{{Persono|Patrino}}''(parolante kvazaŭ al infano)''. Kio
estas, Johano?
{{Persono|Johano}} ''(rigardante momenton antaŭ sin kaj interrompante sian laboron).'' Ĉu la mondo estas
maljuna - - kaj ronda?
{{Persono|Patrino}}Jes - tre maljuna - kaj ronda.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''. Kiel do maljuna?
{{Persono|Patrino}} Miloj da jaroj.
{{Persono|Johano}} ''(post momento)''.
Kaj ĝi turniĝas?
{{Persono|Patrino}} Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
{{Persono|Johano}} ''(faras per la fingro horizontale rondmovadon).'' Tiamaniere? - aŭ - ''(faras saman movadon vertikale)'' tiamaniere ?<noinclude><references/></noinclude>
1rcpg0wy80u5og2rp2www4oo19c4j43
108491
108490
2025-06-08T02:28:32Z
Nvss132
5120
/* Provlegita */
108491
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Nvss132" /></noinclude>'''Unua sceno.'''
Patrino. Johano.
''La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo. Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon; li laboras fre mallerte kaj de tempo al tempo interrompas la laboron, dum li fikse rigardas antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.''
Johano ''(post kiam li laboris kelkan tempon).''
Patrino!
Patrino''(parolante kvazaŭ al infano)''. Kio
estas, Johano?
Johano ''(rigardante momenton antaŭ sin kaj interrompante sian laboron).'' Ĉu la mondo estas
maljuna - - kaj ronda?
Patrino Jes - tre maljuna - kaj ronda.
Johano ''(post momento)''. Kiel do maljuna?
Patrino Miloj da jaroj.
Johano ''(post momento)''.
Kaj ĝi turniĝas?
Patrino Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
Johano ''(faras per la fingro horizontale rondmovadon).'' Tiamaniere? - aŭ - ''(faras saman movadon vertikale)'' tiamaniere ?<noinclude><references/></noinclude>
39llw8bajbbcgr1a8g2vx5o1wd1ovjo
108495
108491
2025-06-08T06:42:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108495
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Unua sceno.'''|c}}
{{f|Patrino. Johano.|c}}
''La Patrino ŝpinas, sidante apud la tablo.
Johano sidas sur la benko kaj plektas korbon;
li laboras tre mallerte kaj de tempo al tempo interrompas la laboron, dum li fikse rigardas
antaŭ sin, kvazaŭ droninte en pensoj. Li parolas
malrapide kaj kelkfoje levas la dekstran montrofingron
por klarigi per tio siajn dirojn. Li aspektas
kiel simplulo kaj havas arĝente-blankajn harojn.''
Johano ''(post kiam li laboris kelkan tempon).''
Patrino!
Patrino''(parolante kvazaŭ al infano)''. Kio
estas, Johano?
Johano ''(rigardante momenton antaŭ sin kaj
interrompante sian laboron).'' Ĉu la mondo estas
maljuna - - kaj ronda?
Patrino. Jes - tre maljuna - kaj ronda.
Johano ''(post momento)''. Kiel do maljuna?
Patrino. Miloj da jaroj.
Johano ''(post momento)''.
Kaj ĝi turniĝas?
Patrino Jes, seninterrompe ĝi turniĝas.
Johano ''(faras per la fingro horizontale rondmovadon).'' Tiamaniere? - aŭ - ''(faras saman movadon vertikale)'' tiamaniere ?<noinclude><references/></noinclude>
r4fzdhk852lx391z1qqhcwmveiibcww
Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/34
104
36023
108492
2025-06-08T02:40:06Z
Nvss132
5120
/* Provlegita */
108492
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Nvss132" /></noinclude>
Serebrovskij koleriĝis.
- Kial vi riproĉas min per la maŝino? La maŝino ne luksaĵo estas,
sed bezonaĵo! Aŭskultu niajn malnovajn specialistojn, ekzemple kamaradon Bobrov! Li rekte diras: neniujn metropolitenojn! Ili, li diras,
jam malnovmodiĝis. La metropoliteno kun la reloj estas kunligita kaj
multe kostas. En Londono la metropoliteno arkiviĝas. La aŭtomobilo
estas alia afero. Taksomotoroj kaj aŭtobusoj kune kun tramo solvas
la problemon!
- Nu, jes, mi ĝin aŭdis. Bobrov ja per la tramo vivas! Oni forprenu
de li eblecon ĉiujare rekonstruadi la tramon, do por kió li tiam ricevos
la salajron?
- Ne pri tio temas, -kolere kontraŭdiris Serebrovskij, - ne
pri tio temas, kara kamarado! Moskvo estas sovetia ĉefurbo, sed ne
iu ajn kapitalistŝtata! Ni devas ĝin iom post iom liberigi de super loĝigo,
sed vi kun via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson. Ĉu
ĝi estas la vojo de la socialisma rekonstruo?
Serebrovskij enpensiĝeme gratis la nazon kaj, ĉar Vitalij ne tuj respondis, li uzis la liberan minuton por propraj bezonoj. Turninte trifoje
per la fingro radeton de aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov'on.
- Kiel statas afero kun la loĝejo, Oleg Jurjeviĉ? Ĉu vi ne scias, en
kiu etaĝo ni la loĝejon bezonas? Vi la edzinon demandu! Je dio, mi ne
scias, kion diri! Mi timas certigi vin pri ŝiaj gustoj. Mi dezirus en la
dua, sed ŝi, eble la trian... Jes, jes! Mi ankaŭ diras! Vi rekte al ŝi!
Strabinte la okulojn al Vitalij, Serebrovskij klarigis:
- Nia domo baldaŭ estos preta. Mem Vinokurov konstruas. Brava
viro li estas! Oni komencis jam la internan laboron. Li inventis iujn
specialajn fajrosendanĝerajn vandojn.
Kaj subite streĉinte la atenton, Serebrovskij realgluiĝis la telefontubeton.
- Jes, jes, mi aŭskultas! Vi diras, vi havis specialan kunsidon?
He!... En «Heroldo de inĝenieroj»? Jes, jes, mi legis. Ĝi estas vere. Kalinnikov trafe batas: aŭ ni konstruas, aŭ ni pereis? Sed, jen kio, kamarado Vinokurov! Ni mem ne sukcesos ĝin konstrui. Ha? Kion vi diras?
al germana firmao koncesion?.. Kiselev ja proponis al la franca... Tiel,
tiel, mi komprenas!.. Ĝuste! Tion mi tuj pripensos!
Dum Serebrovskij parolis telefone, Vitalij estis kontrolanta siajn
kalkulojn. En la jaro mil naŭcent tridekkvina kvanto da jaraj veturoj
por unu persono estus atingonta 335 (ja pligrandiĝas teritorio de Moskvo
kaj la tutaj familioj laboras!..). En la tridekkvina jaro oni estus transportonta jam la plenan miliardon da pasaĝeroj. Sur Mjasnickaja strato
en la somera tago estus veturontaj 57 mil personoj.
- Kiom da vagonoj pohore estas forveturontaj de Kalanĉovskaja
Placo? - demandis Serebrovskij.
- Sescent sep vagonoj. Post ĉiuj dekdu sekundoj duobla vagono!
Malebla kvanto! Sen malhelpo por la strata trafiko ni povas funkciigi
nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze, konsiderante ankaŭ la aŭto-<noinclude><references/></noinclude>
kky9uuunrtamui94snanbxu45lwroxu
108496
108492
2025-06-08T06:54:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108496
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>

nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze, konsiderante ankaŭ la {{Vdk|aŭto|busojn}}<noinclude><references/></noinclude>
005d1iernkx70zvblptr6984iqhm9uc
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/55
104
36024
108497
2025-06-08T06:57:28Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108497
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita.
Disheligu la fajron, Britain ! Lasu ĝin lumi sur la ilekson, ĝis ĝi estos
tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto ;
fidelaj amantoj kaj ĉio alia—nur sensencaĵo ; sed ni estu sensencaj
kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan
salutan al la veno. Je mia vorto !” diris la doktoro kaj rigardis siajn
filinojn kun fiera ĝojo, “hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo
preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj.”
“Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin
malĝojigi, kara patro,” diris Marion, “tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia
koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi,
ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj…” ŝi eksilentis kaj kaŝis sian
vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.
“Infano, infano !” kviete diris la doktoro. “Pardoni ! kion mi
bezonas pardoni ? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari
al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni ;
ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu
horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min,
mia kateto. Pardoni ! Kia malsaĝa infano vi estas ! Se vi min
kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi
pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu ! por la
estinteco kaj estonteco—pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron !
Ĉu la homoj en la malvarama Decembra nokto devas frostiĝi ? Faru
lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos !”
Tiel bonhumor kaj gaja estis la doktoro ! Kaj la fajro estis
disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja
movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja eksciteco jam regis en la
tuta domo.
Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marion’on ;
ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon ; saĝaj patrinoj ludadis kun la
ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj
facilanima por la doma vivo ; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili
tro multe admiradis ŝian belecon ; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin ;<noinclude><references/></noinclude>
mejhy5r84lobl4cew8agglumopsisni
108526
108497
2025-06-08T09:42:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108526
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita.
Disheligu la fajron, Britain ! Lasu ĝin lumi sur la ilekson, ĝis ĝi estos
tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto ;
fidelaj amantoj kaj ĉio alia—nur sensencaĵo ; sed ni estu sensencaj
kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan
salutan al la veno. Je mia vorto !” diris la doktoro kaj rigardis siajn
filinojn kun fiera ĝojo, “hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo
preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj.”
“Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin
malĝojigi, kara patro,” diris Marion, “tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia
koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi,
ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj…” ŝi eksilentis kaj kaŝis sian
vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.
“Infano, infano !” kviete diris la doktoro. “Pardoni ! kion mi
bezonas pardoni ? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari
al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni ;
ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu
horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min,
mia kateto. Pardoni ! Kia malsaĝa infano vi estas ! Se vi min
kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi
pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu ! por la
estinteco kaj estonteco—pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron !
Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi ? Faru
lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos !”
Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro ! Kaj la fajro estis
disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja
movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja eksciteco jam regis en la
tuta domo.
Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marion’on ;
ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon ; saĝaj patrinoj ludadis kun la
ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj
facilanima por la doma vivo ; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili
tro multe admiradis ŝian belecon ; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin ;<noinclude><references/></noinclude>
jxicntibxu2o0fwvrwrwcawqdpazynk
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/56
104
36025
108499
2025-06-08T07:07:24Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108499
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>multaj enamitaj paroj uzis la okazon ; ĉiuj estis plenaj je partoprenado,
eksciteco kaj atendado.
Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed
sinjorino Snitchey venis sola. “Mia Dio, kie vi havas vian edzon ?”
demandis la doktoro.
La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ
ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs.
Al ''ŝi'' ili tion ĉi neniam diras.
“La malbenita oficejo,” diris sinjorino Craggs.
“Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento,” ĝemis sinjorino
Snitchey.
“Li estas… li estas… malgranda negoca afero iom fortenas mian
kompanianon,” diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.
“Ho, ho ! Negoca afero ! Ne volu min tion ĉi kredigi !” diris
sinjorino Snitchey.
“''Ni'' scias, kio ĝi estas, negoca afero,” diris sinjorino Craggs.
Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza
birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj pendantaj partoj
de la orelringoj de siinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.
“Mi miras, ke ''vi'' povis veni, Craggs,” diris lia edzino.
“Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe,” diris sinjorino Snitchey.
“La oficejo tiel okupas ilian tutan tempon,” diris sinjorino Craggs.
“Persono, kiu havas negocon, efektive tute ne devas edziĝi,” diris
sinjorino Snitchey.
Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi
tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion
ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin
trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.
Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn,
ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis
Grace’on kiun li tuj salutis.
“Bonan tagon, sinjorino,” diris Craggs. “Vi estas belega. Via…
fraŭlino… via fratino, fraŭlino Marion estas…”<noinclude><references/></noinclude>
1m61okphw9b5a0p1a3u418vdfpyrlvt
108527
108499
2025-06-08T09:47:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108527
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>multaj enamitaj paroj uzis la okazon ; ĉiuj estis plenaj je partoprenado,
eksciteco kaj atendado.
Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed
sinjorino Snitchey venis sola. “Mia Dio, kie vi havas vian edzon ?”
demandis la doktoro.
La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ
ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs.
Al ''ŝi'' ili tion ĉi neniam diras.
“La malbenita oficejo,” diris sinjorino Craggs.
“Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento,” ĝemis sinjorino
Snitchey.
“Li estas… li estas… malgranda negoca afero iom fortenas mian
kompanianon,” diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.
“Ho, ho ! Negoca afero ! Ne volu min tion ĉi kredigi !” diris
sinjorino Snitchey.
“''Ni'' scias, kio ĝi estas, negoca afero,” diris sinjorino Craggs.
Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza
birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj pendantaj partoj
de la orelringoj de siinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.
“Mi miras, ke ''vi'' povis veni, Craggs,” diris lia edzino.
“Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe,” diris sinjorino Snitchey.
“La oficejo tiel okupas ilian tutan tempon,” diris sinjorino Craggs.
“Persono, kiu havas negocon, efektive tute ne devas edziĝi,” diris
sinjorino Snitchey.
Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi
tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion
ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin
trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.
Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn,
ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis
Grace’on kiun li tuj salutis.
“Bonan tagon, sinjorino,” diris Craggs. “Vi estas belega. Via…
fraŭlino… via fratino, fraŭlino Marion estas…”<noinclude><references/></noinclude>
5n6jopleoxoupba21uyd7bfsfszx5us
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/57
104
36026
108502
2025-06-08T07:25:07Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108502
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs.”
“Jes… mi… ĉu ŝi estas tie ĉi ?” demandis Craggs.
“Tie ĉi ! Ĉu vi ŝin tie ne vidas ? Ŝi nun komencas dancon,” diris
Grace.
Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn, por pli bone vidi, rigardis
Marion’on kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta
mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.
Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro
gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi pro grada ĝojo mem volus danci.
De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon.
Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la
malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja
maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj.
Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la ilekso ; kaj kiam ĝia
saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ
ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la
vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj
transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la
dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin
en la malnovan tubon de l’ kameno.
Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la
brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.
Sinjoro Craggs ekstaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.
“Ĉu li foriris ?” li demandis.
“Silente !” diris Snitchey. “Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li
ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li… Ahem !”
La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li
parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur
sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la
sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.
“Vi vidas, ĉio estas bona kaj ĝusta,” diris sinjoro Craggs. “Li jam
pli ne parolis pri tio, mi pensas ?”
“Eĉ ne unu vorto !”<noinclude><references/></noinclude>
b7x2yo7q3ku1n69vubhnjnntd4gsjrr
108529
108502
2025-06-08T09:54:35Z

“Eĉ ne unu vorton !”<noinclude><references/></noinclude>
7mkr7uwznle93tq09et5l2ukj1et0oy
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/58
104
36027
108503
2025-06-08T07:32:50Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108503
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Kaj ĉu li efektive estas for ? Ĉu li estas ekster danĝero ?”
“Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la
akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas
en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo.
La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo.
Mi ĝojas, ke ĝi estas finita !” Sinjoro Snitchey viŝis al si la
ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.
“Kion vi pensas,” diris Craggs, “pri la…”
“Silente !” avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte
antaŭen. “Mi vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu
rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi ;
kaj por diri al vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas
vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinanimo lin trompis. Eble la knabino
ankaŭ iom koketis ; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi ?”
“Ankoraŭ ne,” diris sinjoro Craggs, “oni lin atendas ĉiun
minuton.”
“Bone,”—sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton—“ĝi estas
granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago,
kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon,
sinjoro Craggs.”
Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis
sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la
soniletoj laŭte sonis.
“Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco
estas kontentigita ?”
“Per kio kontentigita, mia kara ?” demandis sinjoro Snitchey.
“Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado
de la mondo,” respondis lia edzino. “Tio ĉi estas tute laŭ la naturo
de la negoco, tio ĉi estas vera.”
“Mi jam tiel longe kutimis,” diris sinjorino Craggs, “vidi la
negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas
kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco.
Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.”<noinclude><references/></noinclude>
cfy4dtff8lyex18v4kfg6hafcp7fdu4
108530
108503
2025-06-08T10:01:01Z

kbqxn8s2bylsf029mitoj96oar60flh
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/59
104
36028
108506
2025-06-08T07:46:43Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108506
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Kara edzino,” diris sinjoro Craggs, “via bona opinio estas netaksebla,
sed ''mi'' neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via
trankvileco.”
“Ne,” respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. “Ne,
vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havas tiun
ĉi sincerecon.”
“Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara,” diris sinjoro
Snitchey, donante la brakon al sia edzino, “la malfeliĉo estis tute sur
mia flanko ; sed, kiel sinjoro Craggs scias…”
Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian
edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon
kaj rigardi lin.
“Kiun, kara edzino ?” demandis sinjoro Snitchey.
“La kolegon de via vivo ; ''mi'' kompreneble ne estas tio al vi, sinjoro
Snitchey.”
“Jes, jes, vi tio estas, mia kara,” li respondis.
“Ne, ne,” diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. “Mi konas
mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la
konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, unuvorte,
vian duan ‘mem’…”
Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.
“Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn,”
daŭrigis sinjorino Snitchey, “kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi
fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla
sorĉo, pri kiu mi vin vane avertadis,—tiam mi povas nur diri : mi vin
bedaŭras !”
En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo
sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nun ebla, ŝi demandis, ke li al sia
Snitche tiel blinde povas konfidi ? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis,
kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj
perfido ? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la
frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze<noinclude><references/></noinclude>
dvb12y40znud0gxwr8n69e6aah8crvj
108531
108506
2025-06-08T10:08:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108531
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
“Kara edzino,” diris sinjoro Craggs, “via bona opinio estas netaksebla,
sed ''mi'' neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via
trankvileco.”
“Ne,” respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. “Ne,
vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun
ĉi sincerecon.”
“Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara,” diris sinjoro
Snitchey, donante la brakon al sia edzino, “la malfeliĉo estis tute sur
mia flanko ; sed, kiel sinjoro Craggs scias…”
Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian
edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon
kaj rigardi lin.
“Kiun, kara edzino ?” demandis sinjoro Snitchey.
“La kolegon de via vivo ; ''mi'' kompreneble ne estas tio al vi, sinjoro
Snitchey.”
“Jes, jes, vi tio estas, mia kara,” li respondis.
“Ne, ne,” diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. “Mi konas
mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la
konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, unuvorte,
vian duan ‘mem’…”
Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.
“Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn,”
daŭrigis sinjorino Snitchey, “kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi
fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla
sorĉo, pri kiu mi vin vane avertadis,—tiam mi povas nur diri : mi vin
bedaŭras !”
En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo
sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nun ebla, ŝi demandis, ke li al sia
Snitchey tiel blinde povas konfidi ? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis,
kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj
perfido ? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la
frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze<noinclude><references/></noinclude>
5bvzikim1h5cikwyvu1bvqyg5n5f3sp
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/60
104
36029
108508
2025-06-08T08:12:16Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108508
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas
konsciencon ? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al
festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj !—kio cetere estis ne tute
prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre mallaŭte. Kaj ĉu li
efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti
defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento
kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo ?
Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo
de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun
la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto,
kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro
Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro
Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj,
post kelkaj facilaj deflankiĝoj—kiel ekzemple : “kial vi ne invitas
alian ?” aŭ : “mi scias, ke vi estos kontenta, se mi rifuzos,” aŭ : “mi
miras, ke vi ekster la oficejo povas danci,” (tio ĉi jam ŝercante)—
favore konsentis kaj komencis la dancon.
Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe ambaŭ familioj malnova moro ;
ĉar ili estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco.
Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj
nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de ambaŭ
edzoj ; eble ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la
negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas
senduba, ke ĉiu el ambaŭ virinoj sian okupon kondukadis tiel same
fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa
prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.
Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj
komencis saltadi kaj sonadi ; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin
turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnaĵo kun homa vizaĝo ;
kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel
la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila ; kaj sinjoro
Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si kaj Craggs, kaj por seso da
aliaj personoj.<noinclude><references/></noinclude>
eiz5xcdn1pz45l67csid9l00hdsevqb
108532
108508
2025-06-08T10:17:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108532
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas

7p68h5v7qluoh8fdeck5bsdlhs7lo56
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/61
104
36030
108509
2025-06-08T08:19:48Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108509
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita
de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la
ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la
juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj,
kvazaŭ petole nur murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis
rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis
sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda
turo de soniletoj de sinjorino Craggs.
Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia
kaj la dancoj iris en pli viva takto ; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la
foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo ; kaj
bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la
dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis
esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen ; nur ŝajnis, ke tuta deko
da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj
soniletoj sonas ; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego,
kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.
La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la
veno de Alfred.
“Ĉu vi ion vidis, Britain ? ion aŭdis ?”
“Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe
da bruo en la domo, por povi ion aŭdi,” respondis la servanto.
“Tio ĉi estas vera ! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo
nun estas ?”
“Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro.”
“Tiel disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da
ligno,” diris la doktoro. “Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte
tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados !”
Li vidis ĝin—jes ! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis
angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo
venis. Li vidis la nudaju branĉojn de la longe konataj arboj inter la
lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable
bruas antaŭ la fenestro de Marion.<noinclude><references/></noinclude>
gltoosud0cfu94y1sod80p5q3wqgrfn
108533
108509
2025-06-08T10:25:23Z

venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la
lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable
bruas antaŭ la fenestro de Marion.<noinclude><references/></noinclude>
opol3w36l4v6ul6i7jqgrh83r2pvh7d
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/62
104
36031
108513
2025-06-08T08:40:10Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108513
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
Larmoj starisi al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li
apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi
tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne
venos, kaj ĝin deziradis, kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima
loko !
Denove la lumo ! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite,
kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li
faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ
ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili
sur la vojo.
Haltu ! Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne
devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj
irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis nefermita, li povus
tra tie eniri ; se ne—transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis
de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.
Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto—eĉ tio ĉi ne estis al li
facile en lia eksciteco—ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste
malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la
pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko
kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.
Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la
ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj.
Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la
domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj
sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la
fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la
murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.
Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone
konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi
subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ
li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris
sin.
“Clemency,” li diris, “ĉu vi min jam pli ne konas ?”<noinclude><references/></noinclude>
hm5nx7s0ap94ana0yrxbll9noz3w8du
108534
108513
2025-06-08T10:31:50Z

eepzdcon62k7t2la4juo72xxep5byju
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/63
104
36032
108514
2025-06-08T08:48:29Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108514
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ne eniru,” ŝi respondis, barante al li la eniron. “Foriru. Ne
demandu kial. Ne eniru !”
“Kio estas ?” li ekkriis.
“Mi ne scias. Mi… mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu vi
aŭdas ?”
Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la
orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la
orelon, estis aŭdata ; kaj Grace—kun teruro en la vizaĝo kaj en la
gestoj—elkuris el la domo.
“Grace !” Li retenis ŝin per la brako. “Kio estas ? Ĉu ŝi
mortis ?”
Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie
falis sur la teron antaŭ li.
Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo ; inter ili la patro,
tenante paperon en la mano.
“Kio estas ?” ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere
de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta.
“Ĉu neniu volas min rigardi ? neniu min konas ? estas neniu, kiu dirus
al mi, kio fariĝis ?”
Oni aŭdis murmuron : “Ŝi forkuris !”
“Forkuris !” li ripetis.
“Forkuris, kara Alfred !” diris la doktoro per rompita voĉo kaj
kovris al si la vizaĝon per la manoj. “Forkuris el la patra domo.
Tiun ĉi nokton. Ŝi diras, ke ŝi senkulpe kaj senriproĉe elektis—petas,
ke ni pardonu al ŝi—kaj forkuris.”
“Kun kiu ? kien ?” li demandis rapide kaj premite.
Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi ; sed kiam ili liberigis al li la
vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis klekajn paŝojn returne
kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu
el ŝiaj malvarmaj manoj.
Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj
ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj
laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan<noinclude><references/></noinclude>
p6jb7dlc9m9dqxw4f9yf31paisjrrc5
108536
108514
2025-06-08T10:41:22Z

5u5p46ti0wly1iu36we6v935esm16qz
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/64
104
36033
108516
2025-06-08T08:58:33Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108516
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><section begin="Parto Dua"/>postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli ; aliaj admonadis
lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li
neniun aŭskultis kaj sin ne movis.
La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris
al si, ke tiu ĉi blanka cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj
lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan
teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ
enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros.
Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.
{{---|12em|style=margin: 4em auto}}
<section end="Parto Dua"/>
<section begin="Parto Tria"/>{{f|PARTO TRIA.|c|g=120%}}
De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna.
Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La
suno subite sin montris el la nuboj, kaj briligante la malnovan kampon
de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin
baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron
de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.
Kiel eble kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo ! La arbaro, antaŭe
malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo,
verdaĵo, brunaĵo, kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur
kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo
elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis
okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de
greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la
rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo.
Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj
odoroj eliris el la freŝigita tero ; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj
kaj pli larĝaj ; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga
sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia<section end="Parto Tria"/><noinclude><references/></noinclude>
8pxagj7rtjoyvrvruxhtjb5oigcvaei
108517
108516
2025-06-08T08:58:40Z

4cm6ywk75w1f35tcjx1756fzwhr1fl7
108538
108517
2025-06-08T10:48:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108538
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Parto Dua"/>postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli ; aliaj admonadis
lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li
neniun aŭskultis kaj sin ne movis.
La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris
al si, ke tiu ĉi blanka cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj
lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan
teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ
enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros.
Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.
{{---|12em|style=margin: 4em auto}}
<section end="Parto Dua"/>
<section begin="Parto Tria"/>{{f|PARTO TRIA.|c|g=120%}}
De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna.
Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La
suno subite sin montris el la nuboj, kaj briligante la malnovan kampon
de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin
baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron
de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.
Kiel eble kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo ! La arbaro, antaŭe
malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo,
verdaĵo, brunaĵo, kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur
kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo
elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis
okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de
greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la
rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo.
Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj
odoroj eliris el la freŝigita tero ; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj
kaj pli larĝaj ; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga
sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia<section end="Parto Tria"/><noinclude><references/></noinclude>
l3mjtj8eq9bsy75m4e842igtpmvcslx
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/65
104
36034
108519
2025-06-08T09:07:48Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108519
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la
teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.
En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita
post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko,
montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj
mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo
elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma
foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La
trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj
de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn.
La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj
flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de
la vento logis : Envenu ! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj
oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo<ref>Speco de biero.</ref> kaj bonaj vinoj kaj
bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera
kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj,
kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo ; kaj
en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da
lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.
En la pordo nun aperis modelo da mastro ; ĉar, kvankam estante
malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la
poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj
senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo—tro trankvilan kaj
senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la
forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio
ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj
elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom,
kiom ili nur povis elteni—eble eĉ iom pli multe—kaj estis plenaj je
dolĉa trinkaĵo ; sed la floroj en la ĝardeno kaj en la fenestro kaj la
folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj,
kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi<noinclude><references/></noinclude>
8jm6htxa0nmh9npqpygzha2inm8fa7i
108539
108519
2025-06-08T10:55:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108539
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la

gsrm0w2wcnigas04n6xle0sjvf0ax10
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/66
104
36035
108522
2025-06-08T09:20:27Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108522
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili
kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi
falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte
venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon.
Ĝi havis la nomon “La Raspilo de Muskato.” Kaj sub tiuj ĉi vortoj
sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj
oraj literoj staris : Benjamin Britain.
Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon,
oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol
Benjamin Britain mem—sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono ; tute
konvena kaj bonvida mastro.
“Sinjorino B.,” diris Britain kaj rigardis sur la vojon, “forrestas
iom longe. Jam estas la tempo de teo.”
Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide
ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis
la domon. “Ĝi tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte
enveturus, se ĝi ne estus mia,” diris Benjamin.
Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn.
Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam
faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la
teron.
“Oni devas zorgi pri vi,” diris Benjamin. “Mi ne devas forgesi
tion ĉi diris al ŝi. Ŝi longe forrestas.”
La “pli bona duono” de sinjoro Britain, en tia alta grado estis lia
pli bona duono, ke li, disigite de ŝi, estis tute senhelpa kaj perdita.
“Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi,” diris Ben.
“Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen
ni ŝin fine havas !”
Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la
vojo ; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon,
disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura
aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la<noinclude><references/></noinclude>
iduechvj400h31mohyyozy0jd6e5vc2
108540
108522
2025-06-08T11:05:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108540
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili
kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi
falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte
venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon.
Ĝi havis la nomon “La Raspilo de Muskato.” Kaj sub tiuj ĉi vortoj
sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj
oraj literoj staris : Benjamin Britain.
Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon,
oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol
Benjamin Britain mem—sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono ; tute
konvena kaj bonvida mastro.
“Sinjorino B.,” diris Britain kaj rigardis sur la vojon, “forrestas
iom longe. Jam estas la tempo de teo.”
Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide
ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis
la domon. “Ĝi tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte
enveturus, se ĝi ne estus mia,” diris Benjamin.
Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn.
Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam
faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la
teron.
“Oni devas zorgi pri vi,” diris Benjamin. “Mi ne devas forgesi
tion ĉi diris al ŝi. Ŝi longe forrestas.”
La “pli bona duono” de sinjoro Britain, en tia alta grado estis lia
pli bona duono, ke li, disigite de ŝi, estis tute senhelpa kaj perdita.
“Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi,” diris Ben.
“Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen
ni ŝin fine havas !”
Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la
vojo ; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon,
disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura
aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la<noinclude><references/></noinclude>
c2g6yzznnsk00whg7a7vt0mfiu5lptb
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/67
104
36036
108524
2025-06-08T09:28:25Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108524
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si.
La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi
de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de
malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli
proksimen, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla ; kaj kiam la veturilo
haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide
flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza
ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis
aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Kaj tiel efektive estis. Je ŝi staras antaŭ ni, sana, korpulenta
animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel {{sic|antaue|antaŭe}}, sed kun
nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.
“Vi longe forrestas, Clemency !” diris sinjoro Britain.
“Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari !” ŝi respondis, vive
observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj ; “ok, naŭ, dek,—
kie estas dekunu ? Ho ! mia korbo dekunu ! Estas ĝuste. Konduku
la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al
ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek,—nu kie
estas dekunu ? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj,
Ben ?”
“Sanaj kaj viglaj, Clemency.”
“Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn !” diris sinjorino Britain,
demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj
glatigante al si la harojn per la manplato. “Donu al mi kison,
maljuna !” Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi.
“Mi pensas,” diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da
maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, “mi ĉion plenumis. La
kalkuloj ĉiuj pagitaj—la napoj venditaj—klakulo kun la bierfabrikanto
farita—pipoj menditaj—deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon
pagitaj—kaj la pago al doktoro Heathfield por la infano—vi jam
divenos, kiel estas.—Doktoro Heathfield denove nenion volas preni,
Ben.”
“Mi tiel pensis,” rimarkis Britain.<noinclude><references/></noinclude>
fy9r3uy4tt2hgb87l6jbyczr5eqy3y5
108541
108524
2025-06-08T11:12:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108541
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si.
La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi
de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de
malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli
proksimen, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla ; kaj kiam la veturilo
haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide
flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza
ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis
aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Kaj tiel efektive estis. Je ŝi staras antaŭ ni, sana, korpulenta
animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel {{sic|antaue|antaŭe}}, sed kun
nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.
“Vi longe forrestas, Clemency !” diris sinjoro Britain.
“Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari !” ŝi respondis, vive
observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj ; “ok, naŭ, dek,—
kie estas dekunu ? Ho ! mia korbo dekunu ! Estas ĝuste. Konduku
la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al
ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek,—nu kie
estas dekunu ? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj,
Ben ?”
“Sanaj kaj viglaj, Clemency.”
“Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn !” diris sinjorino Britain,
demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj
glatigante al si la harojn per la manplato. “Donu al mi kison,
maljuna !” Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi.
“Mi pensas,” diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da
maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, “mi ĉion plenumis. La
kalkuloj ĉiuj pagitaj—la napoj venditaj—klakulo kun la bierfabrikanto
farita—pipoj menditaj—deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon
pagitaj—kaj la pago al doktoro Heathfield por la infano—vi jam
divenos, kiel estas.—Doktoro Heathfield denove nenion volas preni,
Ben.”
“Mi tiel pensis,” rimarkis Britain.<noinclude><references/></noinclude>
13ioxl7q1nepi0seo8qduuxl0gc0u1v
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/68
104
36037
108528
2025-06-08T09:49:03Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108528
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Jes. Li diris, Ben, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam
prenos de vi eĉ duonon da penco ; eĉ se vi ricevos dudek infanojn.”
La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj
senmove rigardis sur la muron.
“Ĉu tio ĉi ne estas tre afabla ?” diris Clemency.
“Certe,” respondis sinjoro Britain. “Sed tio ĉi estos afableco,
el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon.”
“Ne,” diris Clemency. “Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto—ĝi
alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn ; kaj tio ĉi ne estas malbona,
ne vere ?”
“Tio ĉi setas tre bona,” diris Ben.
“Mi ĝojas, ke vi estas kontenta,” ekkriis lia edzino. “Mi tiel
pensis ; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj,
Britain. Ha, ha, ha ! Jen ! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin.
Ho, atendu momenton ; jen estas ankoraŭ presita afiŝeto. Ĵus el la
presejo. Kiel bone ĝi odoras !”
“Kio tio ĉi estas ?” diris Ben kaj rigardis la folion.
“Mi ne scias,” respondis lia edzino. “Mi ne legis eĉ unu vorton.”
“Vendo per aŭkcio,” legis la mastro, “kun rezervo de antaŭa
privata konsentiĝo.”
“Tion ĉi ili ĉiam aldonas,” diris Clemency.
“Jes, sed ne ĉiam tion ĉi,” li respondis. “Rigardu : sinjora domo,
k.t.p., konstruoj mastraĵaj, parko kaj ĝardeno, k.t.p. Sinjoroj Snitchey
kaj Craggs, la senŝulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo
en la eksterlandon !”
“Pro forveturo en la eksterlandon !” ripetis Clemency.
“Jen tio ĉi staras,” diris sinjoro Britain. “Rigardu tien ĉi.”
“Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj
pli klarajn novaĵojn !” diris Clemency, malgaje balancante la kapon
kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj
tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. “Hm, hm, hm ! Tio ĉi
tie denove pezigos la korojn, Ben.”
Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas<noinclude><references/></noinclude>
n59lo596nn9x4ymkb98gypdnrktbwky