Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.45.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/57
104
13414
108735
54891
2025-06-10T22:33:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108735
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="II"/>{{f|II. GAZETARTIKOLOJ|int|c|g=180%}}
{{tab}}''Nia unua gazeto „La Esperantisto“ — laŭ noto en numero 1
(1889) — estas „eldonata de Chr. Schmidt sub la kunlaborado
de d-ro Esperanto“.''
''La n-ro 9 (30. Sept. 1890), paĝ. 45 enhavas la noton de la
redakcio: „Komencante de la n-ro 10 nia gazeto transiras en la
manojn de d-ro Zamenhof. Ĉio devas esti sendata al s-ro
L. Zamenhof“.''
''Sekve ni trovas en n-ro 10 en la surskribo la noton „Eldonata
unu fojon en la monato de L. Zamenhof“.''
''En la n-roj 11/12 de Nov./Dec. 1891 Zamenhof anoncas, ke
li devas interrompi la laboron.''
''La n-ro 1 de la jaro 1892 diras, ke la gazeto estas „eldonata
unu fojon en la monato de L. Zamenhof kaj W. H. Trompeter sub la redakcio
de L. Zamenhof“.''
''En la n-ro 4 de la tria jarkolekto 1892, paĝ. 49, subite la
titolo estas ŝanĝita, kaj la gazeto nun nomiĝas „Esperantisto“
(sen artikolo)<ref>''Formato de la gazeto 1889/91:
24{{frakcio|1|2}}×33{{frakcio|1|2}} cm, 1892/95: 13{{frakcio|1|2}}×22 cm.</ref>.''
''Ĉi tiuj redakciaj notoj kompreneble helpas, kiam oni volas
konstati, kion Zamenhof mem verkis por la gazeto. Verŝajne
li partoprenis ankaŭ la verkadon de aliaj artikoloj krom tiuj,
kiujn mi represigis en ĉi tiu kolekto, kaj cetere li redaktis
preskaŭ ĉiujn en la gazeto. Sed mi akceptis nur tiujn partojn
de la gazeto, pri kiuj mi estas certa, ke ili en sia tuta amplekso
estas verkitaj de li mem.''
''Ĉiujn artikolojn el „La Esperantisto“ mi enordigis en la [[/A|subparton A]].''
''La [[Originala Verkaro/II/B|subparto B]] enhavas la artikolojn „El aliaj gazetoj“.
Estas certe, ke la gazetoj aperintaj en Orienteŭropo, kiujn mi
ne povis havigi al mi, precipe en Rusujo, ankoraŭ enhavas
materialon. (Komp. [[Originala Verkaro/V/B|la leterojn en la parto B]] al rusaj esperantistoj.)
Mi esperas, ke kelkaj samideanoj, kiuj povos fari
tion, kontrolos ilin kaj konstatos, kio ankoraŭ povos esti akceptata
en „Suplementon“. Sed miaopinie la rikolto ne estos tre
riĉa. Kiel mi jam aludis en mia antaŭparolo, kelkaj artikoloj
de la parto B certe ankaŭ troviĝas en aliaj gazetoj, kiujn mi''<section end="II"/><noinclude><references/></noinclude>
g5rbydwfka6kjrzj0dtcz6nglrevwwm
Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/22
104
13599
108734
54591
2025-06-10T22:09:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108734
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>lingvo „tutmonda“ estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj
havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco,
oferas sian tempon en la espero, ke {{sp|eble}} la afero sukcesos.
Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj
haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian
tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj, —
kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte
absolute nenian utilon<ref>''Rimarkigo
de Zamenhof mem en la „Fundamenta Krestomatio“:
''Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam
Volapük havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis!
La tempo baldaŭ montris, ke la antaŭdiro de la aŭtoro de
Esperanto ne estis erara.</ref>.
La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe;
sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj
de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis
min nur per revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero.
Sed kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi
nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min
ekprovi, ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por
la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia.
Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun ĉi
frukton de longtempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la
prijuĝo de la leganta mondo.
{{tab}}La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la
sekvantaj:
{{tab}}I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu
ellerni ĝin ludante.
II. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi
por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale
ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe
da adeptoj aŭ ne, — t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem
kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo
por internaciaj komunikiĝoj.
III. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo
kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la
proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en
la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.
{{tab}}El ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj
al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de
„lingvo tutmonda“, neniu solvis pli ol {{sp|unu}} el la diritaj problemoj,
kaj eĉ tiun ĉi nur {{sp|parte}}. Krom la supre montritaj<noinclude><references/></noinclude>
sc59r4uo8dskna48a94rqtujhgh1h4s
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/52
104
15527
108730
100818
2025-06-10T20:22:50Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108730
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.
— Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?
— Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.
— Kial ni ne ricevis senmortan animon? malĝoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!
— Pri tio ĉi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!
— Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?
— Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li<noinclude><references/></noinclude>
90zohaso27zpz3c9hcxo7hvcd0yennm
108731
108730
2025-06-10T20:24:08Z
Ciampix
3284
108731
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.
— Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?
— Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.
— Kial ni ne ricevis senmortan animon? malĝoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!
— Pri tio ĉi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!
— Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?
— Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li<noinclude><references/></noinclude>
m0yrik79zv7optzvxgfkp4dclgjpc7d
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/53
104
15528
108732
100819
2025-06-10T20:28:05Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108732
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!
La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.
— Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!
Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.
En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan<noinclude><references/></noinclude>
i92exmcbcvykmspmsx35zsicv1cyksf
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/447
104
27415
108728
102658
2025-06-10T20:02:54Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108728
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
{{Dekstra|(Ĉiuj foriras.)|g=80%}}
</poem>
{{---|3em}}
<section begin="ILIADO"/>{{f|ILIADO.|c|g=250%}}
{{f|(Tradukita de {{sc|A. Kofman}})|c|g=90%}}
{{f|Kanto unua.|c|g=150%}}
{{f|'''La pesto — La kolero.'''|c|g=100%}}
<poem>
Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso — {{NVR|5}}
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.
Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?
Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,
Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj, {{NVR|10}}
ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.
Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago
Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,
Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis, {{NVR|15}}
Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn:
</poem>
<section end="ILIADO"/><noinclude><references/></noinclude>
66ue5ik4fpc4u5rmfatlxmzj02cms08
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/460
104
27745
108727
85618
2025-06-10T20:02:43Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108727
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l'altaro
Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.
Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis: {{NVR|450}}
«Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele
Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan
Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Aĥajojn,
Tiel same vi ree mian deziron plenumu {{NVR|455}}
Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn.»
Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo.
Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon,
Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis
Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso {{NVR|460}}
Duobligite, per pecoj da kruda viando kovrinte;
Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon
Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis.
Forbruliginte femurojn kaj l' internaĵojn provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn, {{NVR|465}}
Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro
Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj
En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion.
Post kvietigo de la malsato kaj de soifo
Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo {{NVR|470}}
Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis.
Daŭre la tago l'Aĥajoj per kantoj pacigis la dion,
Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj,
Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.
Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis, {{NVR|475}}
Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis.
Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,
Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja,
Venton favoran al ili donis Febo Apolo.
Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn, {{NVR|480}}
Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura
Ĉirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortege ekbruis,
Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
adfkmupzq78qg54n0g1clucbf1cibhk
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/464
104
27749
108729
85626
2025-06-10T20:06:35Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108729
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi, {{NVR|590}}
Kaptis li min ĉe l' piedo, de sojlo la sankta min ĵetis.
Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro
Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,
Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike.»
Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana {{NVR|595}}
Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon.
Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,
Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante,
Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina,
Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. {{NVR|600}}
Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,
Kaj nenio mankis al koroj dum festenado
Bonaranĝita: nek sonoj belegaj de liro Apola.
Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.
Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l' suno brilega, {{NVR|605}}
Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon,
Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto
Ekkonstruis per sia multescianta prudento.
Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo,
Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa. {{NVR|610}}
Tien veninte, li dormis, kaj apud li — Hero orkrona.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
e11d46nm4ci3np7zj24cnctguky3w4w
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/6
104
29438
108737
102652
2025-06-10T22:48:54Z
Ciampix
3284
108737
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 2 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|francisko}}
Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
{{Persono|bernardo}}
Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?
{{Persono|francisko}}
Eĉ mus’ ne preterkuris.
{{Persono|bernardo}}
{{Kaŝita|Eĉ mus’ ne preterkuris.}} Bonan nokton!
Se vidos vi Marcelonn, Horacion,
Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
{{Persono|francisko}}
Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
{{Dekstra|{{Didaskalio|(Horacio kaj Marcello venas.)}}}}
{{Persono|horacio}}
Amikoj de la lando.
{{Persono|marcello}}
{{Kaŝita|Amikoj de la lando.}} Kaj de l’reĝo.
{{Persono|francisko}}
Nu, bonan nokton!
{{Persono|marcello}}
{{Kaŝita|Nu, bonan nokton!}} Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun?
{{Persono|francisko}}
{{Kaŝita|Vin kiu anstataŭas nun?}} Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! {{Didaskalio|(Foriras.)}}
{{Persono|marcello}}
{{Kaŝita|Li gardas nun. Adiaŭ!}} He! Bernardo!
{{Persono|bernardo}}
Ĉu Horacio?
{{Persono|horacio}}
{{Kaŝita|Ĉu Horacio?}} Peco de li mem.
{{Persono|bernardo}}
Salut’ al vi, Marcello, Horacio!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
8iduyx0zwlt7stv4ry4sg1gu9tmjvi9
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/7
104
29440
108738
106718
2025-06-10T22:50:07Z
Ciampix
3284
108738
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 3 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|horacio}}
Ĉu la apero nun denove venis?
{{Persono|bernardo}}
Nenion vidis mi.
{{Persono|marcello}}
{{Kaŝita|Nenion vidis mi.}} Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu,
{{Persono|horacio}}
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
{{Persono|bernardo}}
Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
{{Persono|horacio}}
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.
{{Persono|bernardo}}
{{Kaŝita|Kaj vi rakontu.}} En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni — mi kaj Marcello —
Ekvidis…
{{Persono|marcello}}
Haltu! Jen ĝi mem aperas!
{{Dekstra|{{Didaskalio|(Montras sin spirito en armaĵo.)}}}}
</poem><noinclude><references/></noinclude>
89sbglc6m3kvpkcvg04m8abf5xlc36a
108781
108738
2025-06-11T05:54:49Z
Ciampix
3284
108781
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 3 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|horacio}}
Ĉu la apero nun denove venis?
{{Persono|bernardo}}
Nenion vidis mi.
{{Persono|marcello}}
{{Kaŝita|Nenion vidis mi.}} Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago,
Ne kredas li pri la fantom’ terura,
Kiun ni vidis jam la duan fojon.
Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,
Ke li kun ni maldormu nunan nokton
Kaj, kiam la fantomo reaperos,
Li vidu kaj kun la fantom’ parolu,
{{Persono|horacio}}
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
{{Persono|bernardo}}
Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont’ orelon vian,
Ke ĝi forĵetu sian obstinecon
Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
{{Persono|horacio}}
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu.
{{Persono|bernardo}}
{{Kaŝita|Kaj vi rakontu.}} En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo
Tre luma, kiun vidas vi, en sia
Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
Troviĝis, tiam ni — mi kaj Marcello —
Ekvidis…
{{Persono|marcello}}
Haltu! Jen ĝi mem aperas!
{{Didaskalio|{{f|(Montras sin spirito en armaĵo.)|align=right|g=80%}}}}
</poem><noinclude><references/></noinclude>
2azradcwpd9sl3okrdkza05eepzf9fs
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/8
104
34488
108739
108709
2025-06-10T22:50:23Z
Ciampix
3284
108739
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /><center>— 4 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Bernardo}}
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
{{Persono|Marcello (al Horacio)}}
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!
{{Persono|Bernardo}}
{{Kaŝita|Parolu vi kun li!}}Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!
{{Persono|Horacio}}
Jes, jes! Li mem ! Mi miras, timas, tremas.
{{Persono|Bernardo}}
Li volas, ke kun li oni parolu.
{{Persono|Marcello}}
Parolu, Horacio!
{{Persono|Horacio (al la spirito).}}
{{Kaŝita|Parolu, Horacio!}}Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin petegas per ĉielo : diru!
{{Persono|Marcello}}
Li estas ofendita.
{{Persono|Bernardo}}
{{Kaŝita|Li estas ofendita.}}Li foriras.
{{Persono|Horacio}}
En nomo de ĉielo! Restu! Diru!
{{Dekstra|(La spirito foriras.)|g=80%}}
{{Persono|Marcello}}
Li iris for, respondi li ne volis.
{{Persono|Bernardo}}
Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?
</poem><noinclude><references/></noinclude>
7yaj0jxzg02m2rrvtf9p0tx2q419716
108782
108739
2025-06-11T05:57:56Z
Ciampix
3284
108782
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /><center>— 4 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Bernardo}}
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
{{Persono|Marcello (al Horacio)}}
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!
{{Persono|Bernardo}}
{{Kaŝita|Parolu vi kun li!}}Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!
{{Persono|Horacio}}
Jes, jes! Li mem ! Mi miras, timas, tremas.
{{Persono|Bernardo}}
Li volas, ke kun li oni parolu.
{{Persono|Marcello}}
Parolu, Horacio!
{{Persono|Horacio <small>(al la spirito).</small>}}
{{Kaŝita|Parolu, Horacio!}}Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin petegas per ĉielo : diru!
{{Persono|Marcello}}
Li estas ofendita.
{{Persono|Bernardo}}
{{Kaŝita|Li estas ofendita.}}Li foriras.
{{Persono|Horacio}}
En nomo de ĉielo! Restu! Diru!
{{kaŝita|En nomo de ĉielo! Restu!}}{{malgranda|(La spirito foriras.)}}
{{Persono|Marcello}}
Li iris for, respondi li ne volis.
{{Persono|Bernardo}}
Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,
Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?
</poem><noinclude><references/></noinclude>
lmyyyeviat7l7dp2d06wpnjvvmx71o1
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/44
104
34489
108778
108679
2025-06-11T00:11:49Z
Ciampix
3284
108778
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /><center>— 40 —</center></noinclude><poem class="verse">
Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli
Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»...
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros, — ĵuru!
{{Persono|Spirito {{malgranda|(sub la tero).}} }}
{{Kaŝita|Se tion ĉi vi faros, — ĵuru!}}Ĵuru!
{{Persono|Hamleto}}
Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos.
Ni iru ! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo !
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
{{kaŝita|Nu, venu do! Ni iros ĉiuj}}{{malgranda|(Ĉiuj foriras.)}}
</poem>
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
18fs6e5xm9l7s4btw8oh35uz2u4lynw
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/446
104
36044
108725
108680
2025-06-10T15:39:58Z
Ciampix
3284
108725
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!
{{persono|Spirito <small>(sub la tero).</small>}}
{{kaŝita|Pri tio ĉi sur mia glavo!}}Ĵuru!
{{persono|Hamleto}}
Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Pli malproksimen do, amikoj!}}Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!
{{persono|Hamleto}}
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, —
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, —
Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus,
Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli
Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»...
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros. — ĵuru!
{{persono|Spirito <small>(sub la tero).</small>}}
{{kaŝita|Se tion ĉi vi faros. — ĵuru!}}Ĵuru!
{{persono|Hamleto}}
Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
</poem><noinclude><references/></noinclude>
2rdr3agxuovk8w8v51vzz7i2081y7ry
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/9
104
36045
108740
108710
2025-06-10T22:50:45Z
Ciampix
3284
108740
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 5 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Horacio}}
Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.
{{Persono|Marcello}}
{{kaŝita|Okuloj.}}Ne simila al la reĝo?
{{Persono|Horacio}}
Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En Ja batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange !
{{Persono|Marcello}}
{{Kaŝita|En la glacion batis. Strange}} Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.
{{Persono|Horacio}}
Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land’ malbonon antaŭdiras.
{{Persono|Marcello}}
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l’eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad’ en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?
{{Persono|Horacio}}
{{kaŝita|Ĉu povas iu diri?}}Jes, mi povas, —
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
7ubn6au9h04lmji88br6fqaddmga5vm
108783
108740
2025-06-11T05:59:06Z
Ciampix
3284
108783
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 5 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Horacio}}
Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
Okuloj.
{{Persono|Marcello}}
{{kaŝita|Okuloj.}}Ne simila al la reĝo?
{{Persono|Horacio}}
Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon
En Ja batalo kontraŭ la Norvegoj,
Li ĝuste tian vidon havis, kiam
Li en kolero sian pezan glavon
En la glacion batis. Strange !
{{Persono|Marcello}}
{{Kaŝita|En la glacion batis. Strange}} Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido
Aperis antaŭ ni en sama horo.
{{Persono|Horacio}}
Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas,
Al nia land’ malbonon antaŭdiras.
{{Persono|Marcello}}
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj
Nun estas pretigataj ĉiam novaj,
El l’eksterlando venas bataliloj,
Rapide ŝipoj estas konstruataj
En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj
Ne ĉesas la prepara laborado?
El kia kaŭzo tiu rapidado
Kaj laborad’ en tago kaj en nokto?
Ĉu povas iu diri?
{{Persono|Horacio}}
{{kaŝita|Ĉu povas iu diri?}}Jes, mi povas, —
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
rx2pw9xgln4fn8lnhv46vkuba8mqdzs
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/10
104
36046
108741
108580
2025-06-10T22:51:03Z
Ciampix
3284
108741
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 6 —</center></noinclude><poem class=verse>
La lasta reĝo, kies la figuro
Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam
Vokita — vi ĝin scias — al batalo
De la Norvega reĝo Fortinbras.
Hamleto, nia brava, glora reĝo,
En la batalo venkis Fortinbrason.
Laŭ la kontrakto antaŭsigelita
Kaj sankciita de la raj’ kaj moro
Post morto de l’ venkita Fortinbras
La tuta lando de l’ venkita reĝo
Transiris en posedon de l’ venkinto.
Se la venkinto estus Fortinbras,
Al li transiri devus nia lando.
Sed nun la juna fil’ de Fortinbras,
Kuraĝigita eble per la morto
De nia reĝo, amasigis aron
Da kuraĝuloj kaj aventuristoj
Por entrepreno, kiun mia regno
Komprenas bone; lia celo estas:
Per forta mano de la bataliloj
Elŝiri nun el nia man’ la landon,
Perditan per batal’ de lia patro.
Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo
De niaj prepariĝoj kaj gardado
Kaj laborado en la tuta lando,
{{Persono|Bernardo}}
Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe
Nun vizitadas nokte nian gardon
Terura la fantomo en armaĵo
De l’ reĝo, kiu kaŭzis la militon.
{{Persono|Horacio}}
Ne! Mi alion timas de l’ fantomo!
En la plej glora temp’ de l’ granda Romo,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
1263qbonkwsgj2jmoco4z65dwambvo3
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/11
104
36047
108742
108582
2025-06-10T22:51:20Z
Ciampix
3284
108742
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 7 —</center></noinclude><poem class="verse">
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno, — ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon...
<small>{{dekstra|(La spirito denove aperas.)}}</small>
{{persono|Horacio}}
Sed ha! {{sic|d|D}}enove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt’, fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon, —
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti, —
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi, — ho, parolu
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, —
Parolu! Diru! Restu kaj respondu!
<small>{{dekstra|(Koko krias.{{sic||)}} }}</small>
Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!
{{persono|Marcello}}
Ĉu piki lin per mia halebardo?
{{persono|Horacio}}
Jes, piku lin, se li ne volas stari!
{{persono|Bernardo}}
Jen ĝi!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
dl39gjfdicirgydo0dnbfkijlybxyzw
108784
108742
2025-06-11T06:02:10Z
Ciampix
3284
108784
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 7 —</center></noinclude><poem class="verse">
Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,
Mortintoj sin ellevis el la tomboj
Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;
Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,
Kaj sanga roso, makulita suno,
Mallumigita luno, — ĉio tio
Aperis tiam kiel antaŭsignoj
De granda malfeliĉo. Tiel ofte
Antaŭ la veno de renversoj grandaj
Sin montras strangaj kaj teruraj signoj
En la naturo. Al ni ankaŭ certe
Nun la ĉielo sendas tian signon...
<small>{{dekstra|(La spirito denove aperas.)}}</small>
{{persono|Horacio}}
Sed ha! {{sic|d|D}}enove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto
Al mi per ĝi minacos! Halt’, fantomo!
Se voĉon vi posedas kaj parolon, —
Parolu! Se per ia bona faro
Al vi trankvilon povas mi alporti, —
Parolu! Se danĝero al la lando
Minacas kaj ankoraŭ estas eblo
La landon antaŭsavi, — ho, parolu
Kaj se en via vivo vi kolektis
Trezorojn kaj enfosis en la teron
Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, —
Parolu! Diru! Restu kaj respondu! <small>(Koko krias.)</small>
Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!
{{persono|Marcello}}
Ĉu piki lin per mia halebardo?
{{persono|Horacio}}
Jes, piku lin, se li ne volas stari!
{{persono|Bernardo}}
Jen ĝi!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
m4g3bzp5bjka6b89jyvs520gqrg0zpg
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/12
104
36048
108743
108692
2025-06-10T22:52:27Z
Ciampix
3284
108743
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 8 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Horacio}}
Jen ĝi! Ho, halt’!
{{persono|Marcello}}
{{kaŝita|Jen ĝi! Ho, halt’!}} Ha, ĝi foriris!
{{kaŝita|Jen ĝi! Ho, halt’!}}<small>(La spirito foriras.)</small>
Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado!
Kiel aer’ li estas nevundebla,
Kaj nia atakado estas vana!
{{persono|Bernardo}}
Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.
{{persono|Horacio}}
Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena
Ĉe krio de teruro. Oni diras,
La koko, trumpetisto de l’ mateno,
Per sia laŭta, forta, hela voĉo
El dormo vekas dion de la tago,
Kaj laŭ la krio de la koko tuj
El akvo, fajro, tero kaj aero
Spirito ĉiu, kie ajn li vagas,
Rapidas hejmen; la fantomo pruvis
Al ni, ke tio estas ne malvero.
{{persono|Marcello}}
Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska,
En kiu sur la teron venas Kristo,
La koko krias tra la tuta nokto:
Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj
Sin montri, kaj la nokto estas pura,
La steloj ne minacas, la koboldoj
Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas:
Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
8bfmdqgn7p8um75vb4yijv0q3jj9c79
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/13
104
36049
108744
108590
2025-06-10T22:52:44Z
Ciampix
3284
108744
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 9 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Horacio}}
Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta
Leviĝas sur la roson de l'monteto:
Ni povas jam forlasi la postenon,
Kaj mi konsilas: tion, kion vidis
Ni en la nokto, ni rakontu ĉion
Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras,
Ke la spirito, por ni tiel muta,
Al li parolos. Ĉu konsentas vi,
Ke ni al li raportu, kiel amo
Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas?
{{persono|Marcello}}
Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos: (Ĉiuj foriras.)
{{---|3em}}
{{f|SCENO II|c|g=120%}}
{{f|Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.|g=80%|c}}
{{Persono|Reĝo}}
Ankoraŭ freŝa estas la memoro
Pri l' morto de la kara nia frato;
Al nia kor’ konvenus nun funebri,
Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo
La tuta regno devus nun sulkiĝi:
Sed tamen la prudento necesigas
Nin venki la naturon; kun malĝojo
Pri la mortinto ni decidis ligi
Memoron pri ni mem kaj pri la regno.
Kaj tial ni kun ĝojo depremita,
Per unu el l’ okuloj plezurante
</poem><noinclude><references/></noinclude>
hq9sh876qrry966y6xvzpiq4zs3p7pw
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/14
104
36050
108745
108591
2025-06-10T22:53:02Z
Ciampix
3284
108745
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 10 —</center></noinclude><poem class="verse">
Kaj per la dua larmojn verŝegante,
Kun ĝoj’ funebra, plor’ edziĝofesta,
Pesante juste ĝojon kun doloro,
Edziĝis kun l’ edzin’ de nia frato,
Kun la reĝino nia kaj vidvino,
Heredantino de la glora regno.
Obeis ni per tio ĉi al via
Konsilo tre prudenta kaj libera,
Akceptu nian dankon kaj saluton!
Kaj nun transiru ni al la aferoj.
Vi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon,
Pensante eble nun, ke per la morto
De nia kara frato renversiĝis
La ordo kaj la fort’ en nia lando, —
Ekpensis, ke li estas pli potenca,
Kaj ekturmentis nin per la postulo
Redoni nun al li la tutan landon,
Perditan de mortinta lia patro
Laŭ plena rajt’ al glora nia frato.
Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu
Decidon nian: Jen ni skribis skribon
Al l’ onklo de la juna Fortinbras —
Malforta kaj malsana en la lito,
L’intencon de la nevo li ne scias —
Ni skribis, ke retenu li la nevon
De liaj krimaj, arogantaj agoj,
Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas
En lia propra lando kaj popolo.
Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,
Ni sendas kun la skribo kaj saluto
Al la maljuna estro de l’ norvegoj.
Sed ne ricevas vi la rajton trakti
Kun la norvego pli, ol en mezuro
De tio, kion ĵus ni al vi diris.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
7pyo5w7zr9tdf7jt9c7obhl4iok8e8c
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/15
104
36051
108746
108592
2025-06-10T22:53:20Z
Ciampix
3284
108746
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 11 —</center></noinclude><poem class="verse">
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!
{{Persono|KORNELIO kaj VOLTIMAND}}
{{kaŝita|Al ni fervoron vian!}} Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon.
{{Persono|Reĝo}}
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!
{{dekstre|(Voltimand kaj Kornelio foriras.)}}Kaj nun, Laerto, al l'afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap’ al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron’ al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via,
{{Persono|Laerto}}
Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l’ kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.
{{Persono|Reĝo}}
Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio?
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Al tio diras Polonio?}}Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia peto donis
</poem><noinclude><references/></noinclude>
3gd83746rm7ypw7k2w8ga208wu5iwph
108785
108746
2025-06-11T06:05:51Z
Ciampix
3284
108785
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 11 —</center></noinclude><poem class="verse">
Adiaŭ, kaj per rapideco montru
Al ni fervoron vian!
{{Persono|KORNELIO <small>kaj</small> VOLTIMAND}}
{{kaŝita|Al ni fervoron vian!}} Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon.
{{Persono|Reĝo}}
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!
{{kaŝita|Ne dubas ni pri}}{{malgranda|(Voltimand kaj Kornelio foriras.)}}
Kaj nun, Laerto, al l'afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap’ al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron’ al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via,
{{Persono|Laerto}}
Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l’ kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.
{{Persono|Reĝo}}
Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio?
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Al tio diras Polonio?}}Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia peto donis
</poem><noinclude><references/></noinclude>
99xc8ug76dqil6mkv2oggqm1k1d1iw7
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/16
104
36052
108747
108643
2025-06-10T22:53:49Z
Ciampix
3284
108747
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 12 —</center></noinclude><poem class="verse">
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.
{{Persono|Reĝo}}
Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via. —
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!
{{Persono|Hamleto}}{{dekstre|(flanken)}}Sed certe tute fremda per la koro.
{{Persono|Reĝo}}
Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?
{{Persono|Hamleto}}
Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!
{{Persono|Reĝino}}
Forĵetu la doloron, kara filo,
Amikan frunton montru al la reĝo.
{{SIC|Me|Ne}} serĉu kun palpebroj mallevitaj
Eterne vian patron en la polvo.
Vi scias ja: la leĝoj de l’ naturo
Ne estas refareblaj! Kio vivas,
Necese devas iam morti. Vivo
Eterna post la tombo nur ekzistas.
{{Persono|Hamleto}}
Ho, jes, regino, ĉiuj devas morti.
{{Persono|Reĝino}}
Nu kial do la morto de la patro
Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?
{{Persono|Hamleto}}
Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l’ vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
1mrp9dvwaclt3g8ym1axz6yw69lmp0y
108786
108747
2025-06-11T06:07:36Z
Ciampix
3284
108786
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 12 —</center></noinclude><poem class="verse">
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.
{{Persono|Reĝo}}
Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via. —
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!
{{Persono|Hamleto <small>(flanken)</small>}}
Sed certe tute fremda per la koro.
{{Persono|Reĝo}}
Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?
{{Persono|Hamleto}}
Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!
{{Persono|Reĝino}}
Forĵetu la doloron, kara filo,
Amikan frunton montru al la reĝo.
{{SIC|Me|Ne}} serĉu kun palpebroj mallevitaj
Eterne vian patron en la polvo.
Vi scias ja: la leĝoj de l’ naturo
Ne estas refareblaj! Kio vivas,
Necese devas iam morti. Vivo
Eterna post la tombo nur ekzistas.
{{Persono|Hamleto}}
Ho, jes, regino, ĉiuj devas morti.
{{Persono|Reĝino}}
Nu kial do la morto de la patro
Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?
{{Persono|Hamleto}}
Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj,
Nek la okuloj plenaj de larmaro,
Nek la funebra vido de l’ vizaĝo,
Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco
Min vere montras. Ĉio estas ŝajno.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
rw7mytfve2qbvdueqq5ukzyzc2dze32
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/17
104
36053
108748
108644
2025-06-10T22:54:04Z
Ciampix
3284
108748
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 13 —</center></noinclude><poem class="verse">
Funebron estas tre facile ludi.
L' efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
{{Persono|Reĝo}}
Tre bela kaj laŭdinda estas via
Malĝojo pri la patro la mortinta.
Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
La patron sian, tiu — ankaŭ sian.
La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri devas kelkan tempon. Tamen
Obstine kaj sen ia fino plendi, —
Agado tia estas granda peko
Kaj tute ne konvenas al la viro.
Ribel’ ĝi estas kontraŭ la ĉielo,
Signo de kor’ sovaĝa kaj senbrida,
De kapo nematura kaj malforta.
Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
Ĝi devis: kio estas tute simpla,
Plej ordinara fakto en la mondo:
Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
Pekado kontraŭ la mortinto mem:
Malsaĝo antaŭ pura la prudento,
Kiu predikas: «patroj devas morti»,
Kaj kiu ĉiam, de l’ mortint’ unua
Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas:
«Ĝi devas tiel esti!» Mi vin petas,
Forĵetu la doloron la sencelan
Kaj vidu patron en persono nia;
La mondo sciu, ke al nia trono
Vi estas la sendube plej proksima,
Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
Mi portas por vi amon plej varmegan
En mia koro. Ke vi nun reiru
</poem><noinclude><references/></noinclude>
rn3lgn5obrpca9i9tn3ggz9urrkg6sx
108787
108748
2025-06-11T06:07:57Z
Ciampix
3284
108787
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 13 —</center></noinclude><poem class="verse">
Funebron estas tre facile ludi.
L' efektivaĵon portas mi interne;
Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
{{Persono|Reĝo}}
Tre bela kaj laŭdinda estas via
Malĝojo pri la patro la mortinta.
Sed sciu, ankaŭ via patro perdis
La patron sian, tiu — ankaŭ sian.
La filo, laŭ la ŝuldo de infano,
Funebri devas kelkan tempon. Tamen
Obstine kaj sen ia fino plendi, —
Agado tia estas granda peko
Kaj tute ne konvenas al la viro.
Ribel’ ĝi estas kontraŭ la ĉielo,
Signo de kor’ sovaĝa kaj senbrida,
De kapo nematura kaj malforta.
Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi
Ĝi devis: kio estas tute simpla,
Plej ordinara fakto en la mondo:
Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine
Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas
Pekado kontraŭ Dio kaj naturo,
Pekado kontraŭ la mortinto mem:
Malsaĝo antaŭ pura la prudento,
Kiu predikas: «patroj devas morti»,
Kaj kiu ĉiam, de l’ mortint’ unua
Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas:
«Ĝi devas tiel esti!» Mi vin petas,
Forĵetu la doloron la sencelan
Kaj vidu patron en persono nia;
La mondo sciu, ke al nia trono
Vi estas la sendube plej proksima,
Kaj, kiel plej amanta el la patroj,
Mi portas por vi amon plej varmegan
En mia koro. Ke vi nun reiru
</poem><noinclude><references/></noinclude>
12ngqb5j99y9pcpdsozjh8sivnoq8vi
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/18
104
36054
108749
108694
2025-06-10T22:54:26Z
Ciampix
3284
108749
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 14 —</center></noinclude><poem class="verse">
Al la lernejo alta Vittenberga,
Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
Vi restu apud ni, amata nevo,
Unua kortegano, kara filo.
{{Persono|Reĝino}}
Vi ne rifuzu al patrino via:
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
{{Persono|Hamleto}}
Al vi obei estas mia ŝuldo.
{{Persono|Reĝo}}
Jen tio estas bele respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron per plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l’ pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la rego levos la pokalon,
De l’ tero tondro iru al ĉielo,
Tra l’ mondo ĝojon disportante. — Venu!
{{dekstra|(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)|g=80%}}
{{Persono|Hamleto}}
Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento!
Sin mem mortigi kial malpermesis
La Plejpotenca! Dio mia granda!
Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
Se lin kompari kun la nuna reĝo,
Li estis Apolono ĉe Satiro!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
h5nxuavjg967g6h2nsm0o5ebhmxeq9z
108788
108749
2025-06-11T06:09:32Z
Ciampix
3284
108788
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 14 —</center></noinclude><poem class="verse">
Al la lernejo alta Vittenberga,
Ni tion ne dezirus; ni vin petas,
Vi restu apud ni, amata nevo,
Unua kortegano, kara filo.
{{Persono|Reĝino}}
Vi ne rifuzu al patrino via:
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
{{Persono|Hamleto}}
Al vi obei estas mia ŝuldo.
{{Persono|Reĝo}}
Jen tio estas bele respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino,
La propravola cedo de Hamleto
Plenigas mian koron per plezuro;
Kaj tial ni aranĝos nun festenon,
Kaj kune kun la sono de l’ pokaloj
La pafilegoj tondru; ĉiun fojon,
Kiam la rego levos la pokalon,
De l’ tero tondro iru al ĉielo,
Tra l’ mondo ĝojon disportante. — Venu!
::{{malgranda|(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)}}
{{Persono|Hamleto}}
Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento!
Sin mem mortigi kial malpermesis
La Plejpotenca! Dio mia granda!
Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj
Aperas ĉiuj agoj de la mondo!
Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj
Malbelaj herboj, ĉie senescepte!
Apenaŭ pasis du monatoj! Ne!
Nur ses semajnoj! Tia granda homo!
Se lin kompari kun la nuna reĝo,
Li estis Apolono ĉe Satiro!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
6v5u57rqvcuj5q7ytdd7mxps90qs5gz
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/19
104
36055
108750
108695
2025-06-10T22:54:48Z
Ciampix
3284
108750
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 15 —</center></noinclude><poem class="verse">
Kaj tiel amis li patrinon mian,
Ke al la ventoj eĉ li ne permesis
Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
Kaj tamen nun post kelke da semajnoj...
Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
Malforto! via nom’ estas: virino!
Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante
Funebre post la ĉerk’ de mia patro,
Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
Ho Dio mia! Besto senprudenta
Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
De mia onklo, frat’ de mia patro,
Sed ne simila pli al mia patro,
Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
Ankoraŭ de l’vizag’ ne malaperis, —
Ŝi estas jam edzino de alia!
Ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto!
Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
Kor’ mia, sed silentu mia buŝo!
{{dekstra|(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)|g=80%}}
{{Persono|Horacio}}
Salut’ al la reĝido!
{{Persono|Hamleto}}
{{dekstre|Ha, mi ĝojas}} Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
Vi estas Horacio?
{{Persono|Horacio}}
{{dekstre|Jes, reĝido,}} Kaj ĉiam tute preta al vi servi.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
hkepfwuy4losmyuudd96mswznwip5qr
108789
108750
2025-06-11T06:12:08Z
Ciampix
3284
108789
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 15 —</center></noinclude><poem class="verse">
Kaj tiel amis li patrinon mian,
Ke al la ventoj eĉ li ne permesis
Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo!
Ho tero! Ĉu forgesi estas eble?
Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis!
Kaj tamen nun post kelke da semajnoj...
Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
Malforto! via nom’ estas: virino!
Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis
La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante
Funebre post la ĉerk’ de mia patro,
Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj.
Ho Dio mia! Besto senprudenta
Malĝojus ja pli longe! Nun edzino
De mia onklo, frat’ de mia patro,
Sed ne simila pli al mia patro,
Ol mi al Herkuleso! Nur monato!
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj
Ankoraŭ de l’vizag’ ne malaperis, —
Ŝi estas jam edzino de alia!
Ho, malbenita rapideco flugi
En kriman liton, liton de adulto!
Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu
Kor’ mia, sed silentu mia buŝo!
{{kaŝita|Kor’ mia,}}{{Malgranda|(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)}}
{{Persono|Horacio}}
Salut’ al la reĝido!
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Salut’ al la reĝido!}}Ha, mi ĝojas
Vin vidi! Se memoro min ne trompas,
Vi estas Horacio?
{{Persono|Horacio}}
{{kaŝita|Vi estas Horacio?}}Jes, reĝido,
Kaj ĉiam tute preta al vi servi.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
5jbh0hw78ttyzikdb7m9s4st9vsvnje
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/20
104
36056
108751
108647
2025-06-10T22:55:07Z
Ciampix
3284
108751
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 16 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Hamleto}}
Ne nomu min «reĝido», sed «amiko»,
Sed kial vi forlasis Vittenbergon?
(Al Marcello) Marcello?
{{Persono|Marcello}}
{{dekstre|Jes, reĝido.}}
{{Persono|Hamleto}}
{{dekstre|Mi tre ĝojas}} Revidi vin.
(Al Horacio) Sed diru serioze,
Por kio vi forlasis Vittenbergon?
{{Persono|Horacio}}
De maldiligenteco, ho, reĝido
{{Persono|Hamleto}}
Al malamiko via ne permesus
Mi tion diri, kaj vi vane penas
Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro
Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?
{{Persono|Horacio}}
Mi alveturis al la enterigo
De via patro.
{{Persono|Hamleto}}
{{dekstre|Ha, ne moku min,}}Kolego; diru, ke vi alveturis
Al fest’edziĝa de patrino mia!
{{Persono|Horacio}}
Jes, vero, princ’, la dua baldaŭ sekvis
Post la unua.
{{Persono|Hamleto}}
Vidu, mia kara, —
Afero simpla de ekonomio:
De l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj, —
</poem><noinclude><references/></noinclude>
pdzzmm07w9u1tt2k8t57vj7degoayav
108790
108751
2025-06-11T06:16:34Z
Ciampix
3284
108790
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 16 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Hamleto}}
Ne nomu min «reĝido», sed «amiko»,
Sed kial vi forlasis Vittenbergon?
<small> (Al Marcello)</small>
Marcello?
{{Persono|Marcello}}
{{kaŝita|Marcello?}}Jes, reĝido.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Marcello? Jes, reĝido.}}Mi tre ĝojas
Revidi vin.
<small> (Al Horacio)</small> Sed diru serioze,
Por kio vi forlasis Vittenbergon?
{{Persono|Horacio}}
De maldiligenteco, ho, reĝido
{{Persono|Hamleto}}
Al malamiko via ne permesus
Mi tion diri, kaj vi vane penas
Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro
Vagadi. Kion tie ĉi vi faras?
Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?
{{Persono|Horacio}}
Mi alveturis al la enterigo
De via patro.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|De via patro.}}Ha, ne moku min,
Kolego; diru, ke vi alveturis
Al fest’edziĝa de patrino mia!
{{Persono|Horacio}}
Jes, vero, princ’, la dua baldaŭ sekvis
Post la unua.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Post la unua.}}Vidu, mia kara, —
Afero simpla de ekonomio:
De l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj, —
</poem><noinclude><references/></noinclude>
1lur21qtcsviwnam0qwkuj6pxqmt18m
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/21
104
36057
108752
108648
2025-06-10T22:55:22Z
Ciampix
3284
108752
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 17 —</center></noinclude><poem class="verse">
Por ke la manĝoj vane ne pereu,
Edziĝon fari oni nun rapidis.
Ho, pli volonte mi en la infero
Renkontus malamikon plej malbonan,
Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas
Al mi, ke mi la patron mian vidas...
{{Persono|Horacio}}
Ha, kie?
{{Persono|Hamleto}}
En l’okuloj de l'animo.
{{Persono|Horacio}}
Mi konis lin, li estis brava reĝo.
{{Persono|Hamleto}}
Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos.
{{Persono|Horacio}}
Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto.
{{Persono|Hamleto}}
{{dekstre|Vidis? Kiun?}}{{Persono|Horacio}}
La reĝon, vian patron, mia princo,
{{Persono|Hamleto}}
La reĝon? Mian patron?
{{Persono|Horacio}}
{{dekstre|{{sic|Trankviligu|Trankviliĝu}},}}Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.
{{Persono|Hamleto}}
Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
fg0dcrh9aapn6bulutvnzb4jhm651q6
108791
108752
2025-06-11T06:20:09Z
Ciampix
3284
108791
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 17 —</center></noinclude><poem class="verse">
Por ke la manĝoj vane ne pereu,
Edziĝon fari oni nun rapidis.
Ho, pli volonte mi en la infero
Renkontus malamikon plej malbonan,
Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas
Al mi, ke mi la patron mian vidas...
{{Persono|Horacio}}
Ha, kie?
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ha, kie?}}En l’okuloj de l'animo.
{{Persono|Horacio}}
Mi konis lin, li estis brava reĝo.
{{Persono|Hamleto}}
Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos.
{{Persono|Horacio}}
Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Lin en la lasta nokto.}}Vidis? Kiun?
{{Persono|Horacio}}
La reĝon, vian patron, mia princo,
{{Persono|Hamleto}}
La reĝon? Mian patron?
{{Persono|Horacio}}
{{kaŝita|La reĝon? Mian patron?}}Trankviligu,
Reĝido, por momento vian miron
Kaj elaŭskultu, kion mi raportos
Pri mirindaĵo, kies la verecon
Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.
{{Persono|Hamleto}}
Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
2geahnouiucoq9576zq8cb0jq8wuum3
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/22
104
36058
108753
108649
2025-06-10T22:55:39Z
Ciampix
3284
108753
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 18 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Horacio}}
Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi: postene ili staris, —
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas:
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tusi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper’ mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, — la fantom’ al li similis,
Kiel de l’sama akvo gut’ al guto.
{{Persono|Hamleto}}
Sed kie ĝi okazis?
{{Persono|Marcello}}
{{dekstre|Ĝi okazis}}Sur la teras’, kie ni staris garde.
{{Persono|Hamleto}}{{dekstre|(al Horacio)}}Al li parolis vi?
{{Persono|Horacio}}
{{dekstre|Jes, mia princo;}}Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
</poem><noinclude><references/></noinclude>
8td1bfmszakoo5jjpgqbubwb68z1h2l
108754
108753
2025-06-10T22:58:05Z
Ciampix
3284
108754
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 18 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Horacio}}
Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi: postene ili staris, —
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas:
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tusi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper’ mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, — la fantom’ al li similis,
Kiel de l’sama akvo gut’ al guto.
{{Persono|Hamleto}}
Sed kie ĝi okazis?
{{Persono|Marcello}}
{{kaŝita|Sed kie ĝi okazis?}}Ĝi okazis
Sur la teras’, kie ni staris garde.
{{Persono|Hamleto}}
{{malgranda|(al Horacio) }}Al li parolis vi?
{{Persono|Horacio}}
{{kaŝita|{{malgranda|(al Horacio)}}Al li parolis vi?}}Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
</poem><noinclude><references/></noinclude>
521gsq5nkvr8nfe724wortbbj7r0j2x
108792
108754
2025-06-11T06:21:27Z
Ciampix
3284
108792
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 18 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Horacio}}
Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi: postene ili staris, —
Kaj jen en noktomeza silentego
Aperas antaŭ ili ia ombro,
Simila tute al la patro via,
Armita de la kapo ĝis piedoj;
Per paŝo serioza kaj majesta,
Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas:
Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon
Antaŭ la teruritaj oficiroj,
Proksime tiel, ke per halebardo
Ĝin ili povus tusi. Dispremitaj
De granda timo, ili mute staras
Kaj eĉ ne provas ion ekparoli.
Pri la aper’ mistera kaj terura
Al mi ili rakontis. Mi kun ili
En la sekvanta tria nokto gardis,
Kaj jen tre vere en la sama horo,
Pri kiu ili diris, en la sama,
Perfekte tiu sama maniero
Aperis la fantomo. Vian patron
Mi konis, — la fantom’ al li similis,
Kiel de l’sama akvo gut’ al guto.
{{Persono|Hamleto}}
Sed kie ĝi okazis?
{{Persono|Marcello}}
{{kaŝita|Sed kie ĝi okazis?}}Ĝi okazis
Sur la teras’, kie ni staris garde.
{{Persono|Hamleto}}
{{malgranda|(al Horacio) }}Al li parolis vi?
{{Persono|Horacio}}
{{kaŝita|{{malgranda|(al Horacio)}}Al li parolis vi?}}Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis.
Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas
</poem><noinclude><references/></noinclude>
fdui94vq0qip7t4dumumr0nyhlqk5mv
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/23
104
36059
108755
108650
2025-06-10T23:02:48Z
Ciampix
3284
108755
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 19 —</center></noinclude><poem class="verse">
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli: sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Kaj malaperis.}}Efektive strange!
{{Persono|Horacio}}
Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l’afero.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Al vi raporti pri l’afero.}}Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?
{{Persono|Ĉiuj}}
{{kaŝita|Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?}}Jes,
{{Persono|Hamleto}}
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?
{{Persono|Ĉiuj}}
Jes, princo.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Jes, princo. }}De la kapo ĝis piedoj?
{{Persono|Ĉiuj}}
De l’kapo ĝis piedoj, nia princo.
{{Persono|Hamleto}}
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?
{{Persono|Horacio}}
Levita estis lia viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
{{Persono|Hamleto}}
Ĉu la rigardo estis malafabla?
{{Persono|Horacio}}
Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
t1zsqmoky8fbxmjyehjshyl6ovhjrrn
108793
108755
2025-06-11T06:23:50Z
Ciampix
3284
108793
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 19 —</center></noinclude><poem class="verse">
La kapon kaj moveton ian faras,
Por ekparoli: sed subite tiam
Ekkriis laŭte koko la matenon,
Kaj tuje forrapidis la fantomo
Kaj malaperis.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Kaj malaperis.}}Efektive strange!
{{Persono|Horacio}}
Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon
Al vi raporti pri l’afero.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Al vi raporti pri l’afero.}}Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas.
Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?
{{Persono|Ĉiuj}}
{{kaŝita|Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?}}Jes,
{{Persono|Hamleto}}
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?
{{Persono|Ĉiuj}}
Jes, princo.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Jes, princo. }}De la kapo ĝis piedoj?
{{Persono|Ĉiuj}}
De l’kapo ĝis piedoj, nia princo.
{{Persono|Hamleto}}
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?
{{Persono|Horacio}}
Levita estis lia viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
{{Persono|Hamleto}}
Ĉu la rigardo estis malafabla?
{{Persono|Horacio}}
Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
3gc05z0uni5jmd5xojjzh4z63l9pxpe
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/24
104
36060
108756
108651
2025-06-10T23:05:55Z
Ciampix
3284
108756
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 20 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Hamleto}}
Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?
{{Persono|Horacio}}
Terure pala.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Terure pala.}}Ĉu li vin rigardis?
{{Persono|Horacio}}
Tre forte.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Tre forte.}}Kial mi kun vi ne estis!
{{Persono|Horacio}}
Por vi l’apero estus tro terura!
{{Persono|Hamleto}}
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?
{{Persono|Horacio}}
Apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad’.
{{Persono|Marcello kaj Bernardo}}
{{kaŝita|Ĉe nerapida kalkulad’.}}Pli longe!
{{Persono|Horacio}}
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
{{Persono|Hamleto}}
La barbo estis griza, ĉu ne vere?
{{Persono|Horacio}}
Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.
{{Persono|Hamleto}}
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros:
Denove eble venos la fantomo.
{{Persono|Horacio}}
Ĝi certe venos.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ĝi certe venos.}}Kaj se ĝi aperos
En l’eksteraĵ’ de mia nobla patro,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
p8bjit7ho3oozst1zbnd9mcz62xkxd3
108794
108756
2025-06-11T06:26:22Z
Ciampix
3284
108794
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 20 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Sed ne koleron.}}Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?
{{Persono|Horacio}}
Terure pala.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Terure pala.}}Ĉu li vin rigardis?
{{Persono|Horacio}}
Tre forte.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Tre forte.}}Kial mi kun vi ne estis!
{{Persono|Horacio}}
Por vi l’apero estus tro terura!
{{Persono|Hamleto}}
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?
{{Persono|Horacio}}
Apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad’.
{{Persono|Marcello <small>kaj</small> Bernardo}}
{{kaŝita|Ĉe nerapida kalkulad’.}}Pli longe!
{{Persono|Horacio}}
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
{{Persono|Hamleto}}
La barbo estis griza, ĉu ne vere?
{{Persono|Horacio}}
Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.
{{Persono|Hamleto}}
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros:
Denove eble venos la fantomo.
{{Persono|Horacio}}
Ĝi certe venos.
{{Persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ĝi certe venos.}}Kaj se ĝi aperos
En l’eksteraĵ’ de mia nobla patro,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
izrf8wbdmeunrnf3ysxrwobs9c6rnea
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/25
104
36061
108757
108652
2025-06-10T23:08:38Z
Ciampix
3284
108757
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 21 —</center></noinclude><poem class="verse">
Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l’apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.
{{Persono|Ĉiuj}}
Al via princa moŝto niaj servoj!
{{Persono|Hamleto}}
Ne, via amo, kiel al vi mia.
Adiaŭ do! <small>(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)</small>
{{kaŝita|Adiaŭ do!}}Spirit’ de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum' de l'tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras. <small>(Foriras.)</small>
{{---|3em}}
{{f|SCENO III|c|g=120%}}
{{f|Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.|g=80%|c}}
{{persono|Laerto}}
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Pri via farto.}}Ĉu vi tion dubas ?
</poem><noinclude><references/></noinclude>
svnhbj28psrp2408pyfoah57nvidks6
108795
108757
2025-06-11T06:28:16Z
Ciampix
3284
108795
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 21 —</center></noinclude><poem class="verse">
Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta
Al mi minacus la infero. Vin
Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis
Vi pri l’apero, tenu ankaŭ plu
Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio
Okazos eble en la nokto, havu
Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon.
Per mia amo mi vin rekompencos.
Adiaŭ do! en la dekdua horo
Sur la teraso mi vin revizitos.
{{Persono|Ĉiuj}}
Al via princa moŝto niaj servoj!
{{Persono|Hamleto}}
Ne, via amo, kiel al vi mia.
Adiaŭ do! <small>(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)</small>
{{kaŝita|Adiaŭ do!}}Spirit’ de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion
Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!
Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj
Kaj krimoj venas al la lum' de l'tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras. <small>(Foriras.)</small>
{{---|3em}}
{{f|SCENO III|c|g=120%}}
{{f|Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.|g=80%|c}}
{{persono|Laerto}}
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Pri via farto.}}Ĉu vi tion dubas ?
</poem><noinclude><references/></noinclude>
flxjs23cakzdph47v2lqyuba2eua60f
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/26
104
36062
108758
108653
2025-06-10T23:11:08Z
Ciampix
3284
108758
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 22 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Laerto}}
Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo: frue elkreskinta,
Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra,
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Nenio pli. }}Nenio pli?
{{persono|Laerto}}
{{kaŝita|Nenio pli. Nenio pli?}}Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la templo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l'animo lia: tamen
Memoru vi, ke en la rango lia
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav' de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti: de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno, —
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob' kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin,
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian, — tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
</poem><noinclude><references/></noinclude>
5g8w9csrj7yigfup5cm24on5sycgx86
108796
108758
2025-06-11T06:29:04Z
Ciampix
3284
108796
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 22 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Laerto}}
Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo: frue elkreskinta,
Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra,
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Nenio pli. }}Nenio pli?
{{persono|Laerto}}
{{kaŝita|Nenio pli. Nenio pli?}}Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la templo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l'animo lia: tamen
Memoru vi, ke en la rango lia
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav' de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti: de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno, —
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob' kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin,
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian, — tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
</poem><noinclude><references/></noinclude>
5on1o3wkk28v2dj02q7aml9yqx8pmfk
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/27
104
36063
108759
108654
2025-06-10T23:13:24Z
Ciampix
3284
108759
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 23 —</center></noinclude><poem class="verse">
De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad' honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan.
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L'infanojn de printempo ofte mordas
La verm' ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret' venena estas plej danĝera.
Vin gardu do! Tim' donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.
{{persono|Ofelio}}
La sencon de l' instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra.
{{persono|Laerto}}
Ne timu! Tamen mi tro longe restis. —
La patro venas jen! {{malgranda|(Polonio eniras.)}}
{{kaŝita|La patro venas jen! }}{{malgranda|(Al Polonio)}} Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon:
Dank' al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
70rvwdj5mxsxmfhxptbiio75pac5h0z
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/28
104
36064
108760
108655
2025-06-10T23:16:22Z
Ciampix
3284
108760
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Polonio}}
{{kaŝita|Adiaŭ al vi diri. }}Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.
::::{{malgranda|(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)}}
{{kaŝita|Denove mian benon.}}Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis:
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu
Fortike, ke la malamik' vin timu.
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu.
Laŭ via mon' mezuru vian veston,
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren' kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem, — de tio sekvos,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
qv50z959vvcyjkc1cr8ryxed5zt1qjt
108761
108760
2025-06-10T23:16:57Z
Ciampix
3284
108761
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 24 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Polonio}}
{{kaŝita|Adiaŭ al vi diri. }}Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.
::::{{malgranda|(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)}}
{{kaŝita|Denove mian benon.}}Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis:
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu
Fortike, ke la malamik' vin timu.
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu.
Laŭ via mon' mezuru vian veston,
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj.
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren' kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem, — de tio sekvos,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
n6vwrj8nzd88ehlbfc2976hhgiqak1d
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/29
104
36065
108762
108656
2025-06-10T23:20:00Z
Ciampix
3284
108762
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 25 —</center></noinclude><poem class="verse">
Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!
{{persono|Laerto}}
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!
{{persono|Polonio}}
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.
{{persono|Laerto}}
Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!
{{persono|Ofelio}}
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.
{{persono|Laerto {{malgranda|(al Polonio kaj Ofelio.)}}}}
Adiaŭ! {{malgranda|(Foriras.)}}
{{persono|Polonio}}
{{kaŝita|Adiaŭ! }}Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis?
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Pri kiu li parolis?}}Pri Hamleto,
Pri la reĝido.
{{persono|Polonio}}
Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto
Al vi komencis montri amikecon
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero —
Mi aŭdis ĝin en formo de averto —
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
opuho9io6k4v7mvmgdg4wbeoson2q3n
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/30
104
36066
108763
108657
2025-06-10T23:22:33Z
Ciampix
3284
108763
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 26 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|La veron al mi diru! }}De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,
Ke li estimas min.
{{persono|Polonio}}
{{kaŝita|Ke li estimas min.}}Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto!
Kaj kredas vi al la «estimo» lia?
{{persono|Ofelio}}
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.
{{persono|Polonio}}
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega
Vin pereigos!
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Vin pereigos!}}Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.
{{persono|Polonio}}
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!
{{persono|Ofelio}}
Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.
{{persono|Polonio}}
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon, —
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas,
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco
</poem><noinclude><references/></noinclude>
ie1cby1a8fe1m4gsn042841440f6jjk
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/31
104
36067
108764
108658
2025-06-10T23:25:30Z
Ciampix
3284
108764
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 27 —</center></noinclude><poem class="verse">
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras:
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon !
Nun iru!
{{persono|Ofelio}}
{{kaŝita|Nun iru!}}Mi obeos, mia patro. {{malgranda|(Ambaŭ foriras,)}}
{{---|3em}}
{{f|SCENO IV|c|g=120%}}
{{f|La teraso antaŭ la palaco, Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.|g=80%|c}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, kiel akra estas la aero!
{{persono|Horacio}}
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
{{persono|Hamleto}}
Kioma horo?
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Kioma horo? }}Baldaŭ la dekdua.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
0m2d54la4hp03rgbfa0f41ukxox6a69
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/32
104
36068
108765
108659
2025-06-10T23:27:24Z
Ciampix
3284
108765
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 28 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Marcello}}
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
{{persono|Horacio}}
Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu
Aperas ordinare la spirito.
{{malgranda|(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego).|c}}
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
{{persono|Hamleto}}
La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado;
Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas
Pokalon, pafilegoj al la mondo
Anoncas la grandfaron de la reĝo.
{{persono|Horacio}}
Ekzistas tia moro?
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ekzistas tia moro?}}Jes, sendube,
Sed pensas mi, ke estas pli honore
Forgesi lian moron, ol ĝin sekvi.
La brua kaj diboĉa festenado
Alportis al ni tre malbonan gloron
Ĉe la popoloj de la tuta mondo.
Drinkistoj oni nomas nin insulte;
Kaj tiu ĉi makulo malpurigas
La gloron de plej grandaj niaj faroj.
Similan sorton ofte ankaŭ havas
Privataj homoj, se sen propra kulpo
Makulon ian ili de naturo
Ricevis; se ekzemple de naskiĝo —
En kio ne ilia vol' ja estis —
Ilia sango estas tro bolanta,
Rompanta ofte digon de prudento;
Aŭ se kutimo ilin malbonigis, —
La mond' ilin atakas sen kritiko,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
dth8h9l6hyom3xbligqvz5p4mq5us7y
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/33
104
36069
108766
108660
2025-06-10T23:31:47Z
Ciampix
3284
108766
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 29 —</center></noinclude><poem class="verse">
Se eĉ iliaj virtoj estas puraj
Kaj multenombraj. Grajno da malbono
Por la okul' de l' mondo ofte kovras
La tutan indon de plej bona homo.
{{kaŝita|La tutan indon}}{{malgranda|(Aperas la spirito en armaĵo.)}}
{{persono|Horacio}}
Ho, vidu, princo, ĝi aperas!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ho, vidu, princo, ĝi aperas!}}Dio!
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!
{{kaŝita|Defendu }}{{malgranda|(Li staras kelkajn minutojn senmove.)}}
Spirito sankta, aŭ demon' terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero,
Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, —
Aperis vi en tia nobla formo,
Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,
Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo,
Respondu! Ho, ne lasu min perei
En nesciado! Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj?
Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas,
Ke vi, senviva korpo, en armaĵo
Denove venis en la lunan lumon,
Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn,
Kaj nin ataki per teruraj pensoj
Ne klarigeblaj por l' animo nia?
Por kio? Diru! Kial? Kion fari?
{{kaŝita|Por kio? }}{{malgranda|(La spirito faras signojn al Hamleto.{{sic||)}}}}
{{persono|Horacio}}
Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki
Nur al vi sola.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
s25aet8c7a5f394i3zxhkg7du38f2qi
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/34
104
36070
108767
108661
2025-06-10T23:36:14Z
Ciampix
3284
108767
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 30 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Marcello}}
Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo;
Sed ho, pro Di', ne iru!
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Sed ho, pro Di', ne iru!}}Ne, ne iru!
{{persono|Hamleto}}
Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos.
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Kaj mi lin sekvos.}}Ho, ne, ne, reĝido!
{{persono|Hamleto}}
Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo,
Senmorta, kiel la spirito mem,
Ja ne bezonas timi la spiriton.
Li vokas min denove; mi lin sekvos.
{{persono|Horacio}}
Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego,
Staranta super la senfunda akvo,
Kaj tie per terura nova vido
Subite nebuligos vian saĝon
Kaj pereigos vin? Memoru, princo!
Jam per si mem al ĉiu viva homo
Terura estas tiu alta pinto,
Pendanta super la bruantaj ondoj
De plej profunda loko de la maro.
{{persono|Hamleto}}
Li ĉiam vokas. {{malgranda|(Al la spirito)}}. Iru, mi vin sekvas!
{{persono|Marcello {{malgranda|(retenante Hamleton).}} }}
Ho, princo, vi ne iros!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ho, princo, vi ne iros!}}For la manojn!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
ll4qz1vcd6y9vo8tc2ag7eabg94zxwc
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/35
104
36071
108768
108662
2025-06-10T23:39:43Z
Ciampix
3284
108768
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 31 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Horacio}}
Aŭskultu nin, ne iru!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Aŭskultu nin, ne iru!}}Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.
{{kaŝita|Potencan feran}}{{malgranda|(La spirito faras signojn.)}}
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! {{malgranda|(Li sin elŝiras.) }}
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! {{malgranda|(Al la spirito)}} Ho, iru!
Mi post vi iras. {{malgranda|(La spirito kaj Hamleto foriras.)}}
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Mi post vi iras.}}Ha, li freneziĝis!
{{persono|Marcello}}
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
{{persono|Horacio}}
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!
{{persono|Marcello}}
Malbona io estas en Danujo.
{{persono|Horacio}}
Nin gardos la ĉielo.
{{persono|Marcello}}
{{kaŝita|Nin gardos la ĉielo.}}Ni rapidu!
{{---|3em}}
{{f|SCENO V|c|g=120%}}
{{f|Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.|g=80%}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
s6zwbdnkqtmsuraqtmufyb43rk5st13
108769
108768
2025-06-10T23:40:18Z
Ciampix
3284
108769
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 31 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Horacio}}
Aŭskultu nin, ne iru!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Aŭskultu nin, ne iru!}}Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun
En ĉiu vejno de la korpo mia
Potencan feran forton de leono.
{{kaŝita|Potencan feran forton}}{{malgranda|(La spirito faras signojn.)}}
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! {{malgranda|(Li sin elŝiras.) }}
Fantomon faros mi el ĉiu, kiu
Kuraĝos min reteni! For! {{malgranda|(Al la spirito)}} Ho, iru!
Mi post vi iras. {{malgranda|(La spirito kaj Hamleto foriras.)}}
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Mi post vi iras.}}Ha, li freneziĝis!
{{persono|Marcello}}
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
{{persono|Horacio}}
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!
{{persono|Marcello}}
Malbona io estas en Danujo.
{{persono|Horacio}}
Nin gardos la ĉielo.
{{persono|Marcello}}
{{kaŝita|Nin gardos la ĉielo.}}Ni rapidu!
{{---|3em}}
{{f|SCENO V|c|g=120%}}
{{f|Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.|g=80%}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
g19qoafj4n3pad5a5l5bnd671mxp1kp
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/36
104
36072
108770
108665
2025-06-10T23:44:53Z
Ciampix
3284
108770
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 32 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Spirito}}
{{kaŝita|Mi plu ne iros jam! }}Aŭskultu!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Mi plu ne iros jam! Aŭskultu!}}Diru!
{{persono|Spirito}}
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj
Turmentaj flamoj.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Turmentaj flamoj.}}Malfeliĉa patro!
{{persono|Spirito}}
Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Al tio, kion diros mi.}}Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo.
{{persono|Spirito}}
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio! Venĝi? Kion?
{{persono|Spirito}}
{{kaŝita|Ho, Dio! Venĝi? Kion?}}Aŭdu bone.
Mi estas la spirit' de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tulan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tiam povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort' al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
</poem><noinclude><references/></noinclude>
ayqasxa3sbe7w7a11jayxoqlvww1qmk
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/37
104
36073
108771
108668
2025-06-10T23:47:54Z
Ciampix
3284
108771
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 33 —</center></noinclude><poem class="verse">
Simile al haregoj de histriko.
Sed la misteroj de posttomba vivo
Ne devas soni al orelo tera.
Aŭskultu! Se vi amis vian patron...
{{persono|Hamleto}}
Ho, Dio!
{{persono|Spirito}}
{{kaŝita|Ho, Dio!}}Venĝu por mortigo lia!
{{persono|Hamleto}}
Mortigo?
{{persono|Spirito}}
{{kaŝita|Mortigo?}}Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita.
{{persono|Hamleto}}
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto
Mi flugu venĝi tuj.
{{persono|Spirito}}
{{kaŝita|Mi flugu venĝi tuj.}}Vi ŝajnas preta;
Vi estus dorma, kiel pala herbo,
Kreskanta sur la bordo de la Leto,
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Pez la mensoga fam' pri mia morto
L'orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Nun portas lian kronon.}}Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento!
{{persono|Spirito}}
Jes, tiu plej malnobla adultulo
Per sorĉo de la sprito, per perfido
</poem><noinclude><references/></noinclude>
biu55ps7ikcnxmcdeyjpxn4bsjc2cx5
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/38
104
36074
108772
108672
2025-06-10T23:48:30Z
Ciampix
3284
108772
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 34 —</center></noinclude><poem class="verse">
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Io, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l'edziĝo, —
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan... Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, —
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l' vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
</poem><noinclude><references/></noinclude>
84lrz3who40d1vztihz57ny5q937cgy
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/39
104
36075
108773
108674
2025-06-10T23:49:38Z
Ciampix
3284
108773
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 35 —</center></noinclude><poem class="verse">
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Al granda, fina juĝo.}}Ho, terure!
{{persono|Spirito}}
Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks' adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, —
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino, —
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l' lumanta vermo
Anoncas la aperon de l' mateno.
Adiaŭ, lilo, kaj memoru min! {{malgranda|(Foriras.)}}
{{persono|Hamleto}}
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L' inferon voki? — Fi, halt', mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo,
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo ;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
evx43qxwj4zmmr5xavdze86u5cl1lbb
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/40
104
36076
108774
108678
2025-06-10T23:57:46Z
Ciampix
3284
108774
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 36 —</center></noinclude><poem class="verse">
Fripono! Vi, fripono ridetanta!...
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla. {{malgranda|(Li skribas.)}}
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz'! «Adiaŭ kaj memoru min!»
Mi ĵuris.
{{persono|Horacio {{malgranda|(post la sceno.)}} }}
{{kaŝita|Mi ĵuris. }}Princo! Princo!
{{persono|Marcello {{malgranda|(post la sceno.)}} }}
{{kaŝita|Mi ĵuris. Princo! Princo!}}Princ' Hamleto!
{{persono|Horacio {{malgranda|(post la sceno.)}} }}
Ho, Dio lin defendu!
{{persono|Hamleto {{malgranda|(decide, al si mem.)}} }}
{{kaŝita|Ho, Dio lin defendu!}}Tiel estu!
{{persono|Marcello {{malgranda|(post la sceno.)}} }}
He! Princo! He!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|He! Princo! He!}}He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
{{kaŝita|Al mi, birdeto mi}}{{malgranda|(Horacio kaj Marcello venas.)}}
{{persono|Marcello}}
Nu, kio do sinjoro?
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Nu, kio do sinjoro?}}Kio nova?
{{persono|Hamleto}}
Ho, tre mirinde!
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Ho, tre mirinde!}}Diru, kara princo.
{{persono|Hamleto}}
Vi elbabilos.
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Vi elbabilos.}}Ne, pro la ĉielo!
</poem><noinclude><references/></noinclude>
t55n7b2y7srpzuxxxy76i4ew42akxm4
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/41
104
36077
108775
108682
2025-06-11T00:00:21Z
Ciampix
3284
108775
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 37 —</center></noinclude><poem class="verse">
{{persono|Marcello}}
Mi ankaŭ ne.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Mi ankaŭ ne.}}He, kion vi parolas?
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?
{{persono|Horacio kaj Marcello}}
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
{{persono|Hamleto}}
En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom' honesta.
{{persono|Horacio}}
Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.
{{persono|Hamleto}}
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj —
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas —
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian, — mi nun iros preĝi.
{{persono|Horacio}}
Malklare kaj tre strange vi parolas.
{{persono|Hamleto}}
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.
{{persono|Horacio}}
Vi ne ĉagrenas nin.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Vi ne ĉagrenas nin.}}Ne, Horacio,
Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta...
Pri la spirito de mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
</poem><noinclude><references/></noinclude>
54d7uzpgxfzpfjiz5yfvidzymfukx4o
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/42
104
36078
108776
108683
2025-06-11T00:05:16Z
Ciampix
3284
108776
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 38 —</center></noinclude><poem class="verse">
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.
{{persono|Horacio}}
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.
{{persono|Hamleto}}
Neniu devas scii pri l'apero
De nuna nokto.
{{persono|Horacio <small>kaj</small> Marcello}}
Ni promesas, princo.
{{persono|Hamleto}}
Sed ĵuru!
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Sed ĵuru!}}Pro honoro, mi silentos!
{{persono|Marcello}}
Mi ankaŭ, pro honor'!
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Mi ankaŭ, pro honor'!}}Sur mia glavo!
{{persono|Marcello}}
Ni ĵuris jam, sinjoro.
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Ni ĵuris jam, sinjoro.}}Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.
{{persono|Spirito {{malgranda|(sub la tero).}} }}
{{kaŝita|Sur mia glavo ĵuru al mi.}}Ĵuru!
{{persono|Hamleto}}
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!
{{persono|Horacio}}
Sed kiel juri?
{{persono|Hamleto}}
{{kaŝita|Sed kiel juri?}}Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto
</poem><noinclude><references/></noinclude>
d73b8ovsxteefrdoby4fa0zxorjuznm
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/43
104
36079
108777
108684
2025-06-11T00:09:07Z
Ciampix
3284
108777
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /><center>— 39 —</center></noinclude><poem class="verse">
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!
{{persono|Spirito {{malgranda|(sub la tero).}} }}
{{kaŝita|Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!}}Ĵuru!
{{persono|Hamleto}}
Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!
{{persono|Spirito {{malgranda|(sub la tero).}} }}
{{kaŝita|Pri tio ĉi sur mia glavo!}}Ĵuru!
{{persono|Hamleto}}
Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!
{{persono|Horacio}}
{{kaŝita|Pli malproksimen do, amikoj!}}Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!
{{persono|Hamleto}}
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utile
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, —
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, —
Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
bf50rf017vzvwd7xz7osbqh2qbsq3qv
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/45
104
36080
108726
2025-06-10T15:50:39Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108726
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude>
{{f|AKTO II|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|SCENO I|c}}
{{f|Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.|c|g=80%}}
<poem class="verse">
{{Persono|Polonio}}
Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Al li transdonu!}}Jes, sinjoro, bone.
{{Persono|Polonio}}
Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Pri la konduto lia.}}Efektive,
Mi mem intencis tion fari.
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Mi mem intencis tion fari.}}Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;
</poem><noinclude><references/></noinclude>
ngogjfc74gf7bg3zhdwvqd75o37djh4
108733
108726
2025-06-10T21:42:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108733
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{f|AKTO II|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|SCENO I|c}}
{{f|Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.|c|g=80%}}
<poem class="verse">
{{Persono|Polonio}}
Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Al li transdonu!}}Jes, sinjoro, bone.
{{Persono|Polonio}}
Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Pri la konduto lia.}}Efektive,
Mi mem intencis tion fari.
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Mi mem intencis tion fari.}}Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj;
</poem><noinclude><references/></noinclude>
s6zpu5ga6m1sdfxbt0puxa97grt6r2g
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/46
104
36081
108736
2025-06-10T22:45:31Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108736
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude><poem class="verse">
Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?
{{Persono|Reinhold}}
Ho, jes, sinjoro!
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Ho, jes, sinjoro!}}«Eĉ lin mem», vi diros,
«Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Junecon akompanas.}}Nu, ekzemple
Ludado...
{{Persono|Polonio}}
Jes! drinkado, duelado,
Insultemeco, aŭ malpacemeco,
Eĉ petolado kun virinoj.
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Eĉ petolado kun virinoj.}}Tamen
Ĉu tio jam ne estos malhonoro?
{{Persono|Polonio}}
Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
Ne diru, ke li estas tute sklavo
De voluptecoj ne, prezentu liajn mankojn
</poem><noinclude><references/></noinclude>
rigv1fszo8olku7dlmwgrkky7o17jhd
108779
108736
2025-06-11T00:12:34Z
Ciampix
3284
108779
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /><center>— 42 —</center></noinclude><poem class="verse">
Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?
{{Persono|Reinhold}}
Ho, jes, sinjoro!
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Ho, jes, sinjoro!}}«Eĉ lin mem», vi diros,
«Sed nur malmulte; se mi ne eraras,
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Junecon akompanas.}}Nu, ekzemple
Ludado...
{{Persono|Polonio}}
Jes! drinkado, duelado,
Insultemeco, aŭ malpacemeco,
Eĉ petolado kun virinoj.
{{Persono|Reinhold}}
{{kaŝita|Eĉ petolado kun virinoj.}}Tamen
Ĉu tio jam ne estos malhonoro?
{{Persono|Polonio}}
Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
Ne diru, ke li estas tute sklavo
De voluptecoj ne, prezentu liajn mankojn
</poem><noinclude><references/></noinclude>
inqfgv11a6o19l6brnembh74uz02ub8
Paĝo:Shakespeare - Hamleto, 1924, Zamenhof.pdf/47
104
36082
108780
2025-06-11T00:20:08Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108780
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /><center>— 43 —</center></noinclude><poem class="verse">
En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur delibereco,
Esprimoj de flameco de 1’ spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.
{{Persono|Reinhold}}
Sed, ho, sinjoro...
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Sed, ho, sinjoro...}}Kial tion fari?
{{Persono|Reinhold}}
Jes, mi dezirus scii, kia celo...
{{Persono|Polonio}}
Nu, vidu, mia piano estas tia,
Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia»,
Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata»,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form’ uzata de ekparolado...
{{Persono|Reinhold}}
Nu, bone.
{{Persono|Polonio}}
{{kaŝita|Nu, bone.}}Kaj li poste faros tiel:
Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?
{{Persono|Reinhold}}
Vi haltis
Ĉe l’ vortoj «li en tia maniero
Al vi sin turnos»
</poem><noinclude><references/></noinclude>
km2cgmlj6d98qat4rvpf1moksnmytq1