Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.45.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/11
104
12095
108820
101236
2025-06-12T06:46:43Z
Ciampix
3284
108820
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|LA DORMANTO VEKIĜAS|g=220%|c|antau=1em}}
{{f|ĈAPITRO UNUA.|c|g=120%}}{{f|SENDORMECO.|g=90%|c|antau=1em}}
{{maj|Unu}} posttagmezon, je malalta maro, S-ro Isbister, juna artisto kiu loĝis ĉe Boscastle, promenis de tie al la pitoreska haveno Pentargen, dezirante ekzameni la tieajn kavernojn. Duone malsupreninte la deklivan vojeton al la Pentargena marbordo, li subite trovis viron sidantan laŭ pozo de ega suferado sub elstaranta rokamaso. La manoj de tiu viro restis malforte sur liaj genuoj, liaj okuloj estis ruĝaj kaj rigardegis antaŭen, kaj lia vizaĝo malsekiĝis de larmoj.
Li ekturnis la rigardon pro la piedsonoj de Isbister. Ambaŭ viroj embarasiĝis, Isbister pli ol la alia, kaj, por deturni sian embarason pri sia senvola halto, li diris, kvazaŭ de matura konvinkiĝo, ke la vetero estas varma laŭ la jarsezono.
“Tre varma,” respondis la fremdulo mallonge, hezitis unu sekundon, kaj aldiris per senkolora tono, “Mi ne povas dormi.”
Isbister haltis abrupte. “Ĉu ne?” estis lia sola respondo, sed lia sinteno montris lian helpeman impulson.
“Eble sonos nekredinde,” diris la fremdulo, turnante lacegajn okulojn al la vizaĝo de Isbister, kaj emfazante siajn vortojn per malvigla mano, “sed mi ne dormis — tute ne dormis dum ses noktoj.”
“Ĉu oni konsilis vin?”
“Jes. Plejparte malbone konsilis. Pri drogoj. Mia nerva sistemo.… Ili sufiĉe taŭgas por la plejmulto da personoj. Estas malfacile klarigi. Mi ne kuraĝas uzi … sufiĉe potencajn drogojn.”
“Tio malfaciligas la aferon,” diris Isbister.<br><noinclude>{{RunningHeader||I|}}
<references/></noinclude>
ele9ws1at5l7tiqk1km9ull1nfec3n8
108826
108820
2025-06-12T08:00:01Z
Ciampix
3284
108826
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|LA DORMANTO VEKIĜAS|g=220%|c|antau=1em}}
{{f|ĈAPITRO UNUA.|c|g=120%}}{{f|SENDORMECO.|g=90%|c|antau=1em}}
{{maj|Unu}} posttagmezon, je malalta maro, S-ro Isbister, juna artisto kiu loĝis ĉe Boscastle, promenis de tie al la pitoreska haveno Pentargen, dezirante ekzameni la tieajn kavernojn. Duone malsupreninte la deklivan vojeton al la Pentargena marbordo, li subite trovis viron sidantan laŭ pozo de ega suferado sub elstaranta rokamaso. La manoj de tiu viro restis malforte sur liaj genuoj, liaj okuloj estis ruĝaj kaj rigardegis antaŭen, kaj lia vizaĝo malsekiĝis de larmoj.
Li ekturnis la rigardon pro la piedsonoj de Isbister. Ambaŭ viroj embarasiĝis, Isbister pli ol la alia, kaj, por deturni sian embarason pri sia senvola halto, li diris, kvazaŭ de matura konvinkiĝo, ke la vetero estas varma laŭ la jarsezono.
“Tre varma,” respondis la fremdulo mallonge, hezitis unu sekundon, kaj aldiris per senkolora tono, “Mi ne povas dormi.”
Isbister haltis abrupte. “Ĉu ne?” estis lia sola respondo, sed lia sinteno montris lian helpeman impulson.
“Eble sonos nekredinde,” diris la fremdulo, turnante lacegajn okulojn al la vizaĝo de Isbister, kaj emfazante siajn vortojn per malvigla mano, “sed mi ne dormis — tute ne dormis dum ses noktoj.”
“Ĉu oni konsilis vin?”
“Jes. Plejparte malbone konsilis. Pri drogoj. Mia nerva sistemo.… Ili sufiĉe taŭgas por la plejmulto da personoj. Estas malfacile klarigi. Mi ne kuraĝas uzi … sufiĉe potencajn drogojn.”
“Tio malfaciligas la aferon,” diris Isbister.<br><noinclude>{{RunningHeader||{{sic|I|1}}|}}
<references/></noinclude>
nrrh9ykbg0bx3sxmg4veuxls2wh2miq
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/12
104
12096
108816
103088
2025-06-11T22:23:54Z
Ciampix
3284
108816
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader|2|LA DORMANTO VEKIĜAS|}}</noinclude><nowiki />
Li staradis senpove sur la mallarĝa vojeto, nesciante kion fari. Evidente la viro volis interparoli. Ideo, sufiĉe natura laŭ la cirkonstancoj, instigis lin daŭrigi la konversacion. “Mi ne suferis mem pro sendormeco,” li diris per ordinara babila tono, “sed je la okazoj, kiujn mi jam renkontis, oni kutime trovis ion ——”
“Mi ne kuraĝas eksperimenti.” Li parolis lacege. Li faris rifuzan geston, kaj dum iom da tempo ambaŭ silentis.
“Ĉu korpekzercado?” sugestis Isbister necerte, kun rigardo de la mizera vizaĝo de sia kunparolanto al la turisma kostumo, kiun li portis.
“Tion mi ĵus provis. Eble malsaĝe. Mi sekvis la marbordon, tagon post tago — de Newquay. Tio nur aldonis muskolan lacecon al la cerba. La kaŭzo de tiu senripozo estis troa laboro — ĉagreno. Estis io ——”
Li haltis kvazaŭ pro lacego. Li frotis la frunton per malgrasa mano. Li ekparolis ree kiel homo, kiu parolas al si mem.
“Mi estas soleca lupo, soleculo, vaganta tra mondo, kiun mi ne partoprenas. Mi estas senedzina — seninfana. Kiu nomas la seninfanajn homojn la mortintaj branĉetoj sur la vivarbo? Mi estas senedzina, seninfana — mi ne povis trovi devon por fari. Nek eĉ deziron en mia koro. Sed unu aferon fine mi devigis min fari.
“Mi diris, mi ja faros tion; kaj por fari ĝin, por venki la inertecon de mia malvigla korpo, mi ekuzis drogojn. Granda Dio, mi satas pri drogoj! Mi ne scias, ĉu vi sentas la pezan ĝenon de la korpo, ĝian agacan postulon de tempo kiu devus aparteni al la cerbo. Vivi! Ni vere vivas nur tiel malofte, kiel sunlumo en arbaro. Ni devas manĝi, kaj poste venas la banalaj digestaj kontentecoj — aŭ agacadoj. Ni devas promeni, aŭ alie niaj pensoj malrapidiĝas, stultiĝas, fluas en golfojn kaj senelirejojn. Milo da distraĵoj levas sin de interne kaj ekstere, kaj tiam sekvas laceco kaj dormo. La homo ŝajnas vivi por dormi. Kiel malmulte da ies tago estas vere propra al li — eĉ je la plej bonaj cirkonstancoj! Kaj poste venas tiuj falsaj amikoj, tiuj strangolistaj helpantoj, la alkaloidoj, kiuj sufokas naturan lacecon kaj mortigas ripozon — nigra kafo, kokaino ——”
“Mi komprenas,” diris Isbister.<br><noinclude><references/></noinclude>
qnuyp0yxllftwdp14u4h2y7g7m4woii
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/13
104
12107
108817
103089
2025-06-11T22:25:30Z
Ciampix
3284
108817
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader||SENDORMECO|3}}</noinclude><nowiki />
“Mi faris mian laboron,” diris la sendormulo, per plendema tono.
“Kaj ĉi tio estas la pago?”
“Jes.”
Dum iom da tempo la du restis senvortaj.
“Oni ne povas imagi la deziron por ripozo, kiun mi sentas — malsaton kaj soifon. Dum ses longaj tagoj, de kiam mi finis la laboron, mia cerbo estas akvokirlo rapida, neprogresanta kaj senĉesa, torento el pensoj kondukanta nenien, kirliĝanta rapide kaj regule ——”
Li paŭzis. “Al la abismo.”
“Vi devas dormi,” diris Isbister decideme, kun mieno de iu, kiu eltrovas kuracilon. “Certe vi devas dormi.”
“Mia cerbo estas perfekte klara. Neniam ĝi estis pli klara. Sed mi scias, ke mi alproksimiĝas al la vortico. Baldaŭ ——”
“Jes?”
“Vi jam vidis aĵojn subiri en kirliĝo? For de la taglumo, for de ĉi tiu dolĉa mondo de cerbsaneco — suben ——”
“Sed —,” protestis Isbister.
La viro etendis manon al li, kaj liaj okuloj iĝis sovaĝaj kaj lia voĉo subite alta. “Mi mortigos min. Se per neniu alia metodo — ĉe la piedo de tiu malhela krutaĵo, kie la ondoj verdas, kaj la blanka ŝaŭmo leviĝas kaj malleviĝas, kaj tiu eta fadeno el akvo tremas malsupren. Ĉiuokaze — tie troviĝas… dormo.”
“Tio estas neracia,” diris Isbister, surprizite de lia histeria ekblovo de emocio. “Drogoj estus pli bonaj ol tio.”
“Ĉiuokaze — tie troviĝas dormo,” ripetis la fremdulo, ne atentante lin.
Isbister rigardis lin. “Tio ne estas certa, vi komprenas,” li diris. “Simila krutaĵo staras ĉe la Lulworth Haveno — almenaŭ egale alta — kaj knabineto falis de la supro ĝis la fundo. Kaj tamen vivas hodiaŭ — tute sana.”
“Sed tiuj rokoj tie?”
“Oni povus kuŝi sur ili iom malgaje tra malvarma nokto; la rompitaj ostoj knarus dum oni {{SIC|frostotrem s|frostotremas}}, la malvarma akvo plaŭdus sur vin. Kio?”
Iliaj rigardoj renkontiĝis. “Pardonu, ke mi renversas viajn idealojn,” aldiris Isbister, kun sento de nezorgema<noinclude><references/></noinclude>
tqiymeof6wvw2iz292zlh2jxrd5ynfl
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/14
104
12109
108818
103118
2025-06-11T22:26:54Z
Ciampix
3284
108818
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader|4|LA DORMANTO VEKIĜAS|}}</noinclude>brileco, “sed sinmortigo de sur tiu krutaĵo (aŭ eĉ iu ajn krutaĵo) — vere, kiel artisto —” Li ridis. “Ĝi estus diable malsperta.”
“Sed la alia afero,” diris la sendormulo, agacite, “la alia afero. Neniu povas resti cerbosana se nokton post nokto ——”
“Ĉu vi promenis laŭ tiu marbordo sola?” — “Jes.”
“Malsaĝa afero por fari. Pardonu, ke mi tion diras. Sola! Kiel vi jam diris, la korpa laceco ne estas kuracilo por la cerba. Kiu konsilis tion al vi? Mi ne miras; promeni! Kun la sunbrilo sur la kapo, la varmeco, laceco, soleco dum la tuta tago; kaj poste, mi supozas, vi iras liten, kaj penegas — ĉu ne?”
Isbister abrupte haltis kaj rigardis dubeme la suferanton.
“Rigardu tiujn rokojn!” kriis la sidanta viro kun subite forta gesto. “Rigardu tiun maron, kiu brilas kaj tremetas tie de eterneco! Vidu la blankan ŝaŭmon, kiu rapidas en la mallumon sub tiu granda krutaĵo. Kaj tiun bluan arkaĵon, kun blindiga sunbrilo verŝata el ĝia kupolo. Ĝi estas via mondo. Vi akceptas ĝin, vi ĝojas pro ĝi. Ĝi varmigas kaj subtenas kaj plaĉas vin. Kaj por mi ——”
Li turnis la kapon kaj montris mortecan vizaĝon, sangstriajn palajn okulojn, kaj sensangajn lipojn. Li parolis preskaŭ flustre. “Tio estas la vestaĵo de mia mizero. La tuta mondo… estas la robo de mia mizero.”
Isbister rigardis la tutan sovaĝan belecon de la sunlumigitaj rokoj ĉirkaŭ ili, kaj ree tiun malesperan vizaĝon. Unu momenton li silentis.
Li eksaltis, sed faris geston de senpacienca rifuzo. “Vi dormu dum unu nokto,” li diris, “kaj vi ne vidos multe da mizero ĉi tie. Fidu al mi pri tio.”
Li nun sentis sin tute certa, ke tiu estas providenca renkonto. Nur duonhoron antaŭe li sentis sin terure enua. Jen estas okupo, kies nura pripensado kaŭzas virtan sinaplaŭdon. Li komencis tuj. La unua bezonaĵo de tiu eluzita viro estis kunulo. Li deĵetis sin sur la tre deklivan herbaĵon apud la senmova sidanto kaj etendis komencan fadenon de babilado.
Lia aŭskultanto reprofundiĝis en apation; li rigardis malgaje maren, kaj respondis nur la rektajn demandojn<noinclude><references/></noinclude>
m97kdkjl1466dqp4jvdr9oyj4mzh7ek
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/15
104
12111
108819
53383
2025-06-11T22:27:53Z
Ciampix
3284
108819
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Wierzbowski" />{{RunningHeader||SENDORMECO|5}}</noinclude>de Isbister — kaj ne ĉiun el tiuj. Sed li ne protestis pri la bonintenca entrudo en lian malesperon.
Li ŝajnis eĉ dankema, kaj kiam Isbister poste, sentante, ke sia nesubtenata parolado perdas la viglecon, proponis ke ili resupreniru la deklivon kaj revenu al Boscastle, donante por kialo la perspektivon ĝis Blackapit, li sin submetis kviete. Duonvoje li komencis paroli al si mem, kaj abrupte turnis mortecan vizaĝon al sia helpanto. “Kio okazas?” li demandis, kun malgrasa klariga mano.
“Kio okazas? Kirl’, kirl’, kirl’, kirl’! Ĝi turniĝas kaj turniĝas, ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe por ĉiam!”
Li staradis kun rondiranta mano.
“Ne gravas, amiko,” diris Isbister, kun mieno de iu malnove konata. “Ne ĝenu vin. Fidu al mi.”
La viro mallevis la manon, kaj ree turniĝis. Ili iris trans la supron kaj al la promontoro preter Penally; la sendormulo gestis foje kaj ree, kaj diris fragmentajn frazojn pri sia kirliĝanta cerbo. Ĉe la promontoro ili staris apud la benko, kiu donas vidon al la mallumaj misteroj de Blackapit, kaj tiam li sidiĝis. Isbister reparolis kiam ajn la vojeto larĝiĝis sufiĉe por ke ili paŝu duope. Li faris priskribon pri la granda malfacileco eniri la havenon de Boscastle dum malbona vetero, kiam subite kaj tute senrilate lia kunulo lin interrompis denove.
“Mia kapo ne sentas la samon, kia antaŭe,” li diris, gestante pro manko de esprimaj frazoj. “Ne la samon, kia antaŭe. Mi sentas specon de subpremo, pezo. Ne — ne dormemo. Dio donu ke ĝi estu! Ĝi ŝajnas kvazaŭ ombro, profunda ombro, kiu falas rapide kaj subite super ion tre okupatan. Kirl’, kirl’, en la mallumon! La tumulto de pensado, la konfuziteco, la kirliĝo, kaj kirliĝo! Mi ne kapablas esprimi ĝin. Mi apenaŭ povas fiksi la pensojn al ĝi sufiĉe por diri al vi.”
Li haltis malvigle.
“Ne ĝenu vin, amiko,” diris Isbister. “Mi kredas kompreni. Almenaŭ ne multe gravas, ke vi ne diras ĝin nun al mi.”
La sendorma viro ŝovis la fingrajn artikojn al la okuloj kaj frotis ilin. Isbister denove parolis, dum la frotado daŭris, kaj poste nova ideo trafis lin. “Venu al mia<noinclude><references/></noinclude>
gtxtlz8j64ikj6ckvsgfqoxa2ze7sl2
108821
108819
2025-06-12T06:49:47Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108821
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{RunningHeader||SENDORMECO|5}}</noinclude>de Isbister — kaj ne ĉiun el tiuj. Sed li ne protestis pri la bonintenca entrudo en lian malesperon.
Li ŝajnis eĉ dankema, kaj kiam Isbister poste, sentante, ke sia nesubtenata parolado perdas la viglecon, proponis ke ili resupreniru la deklivon kaj revenu al Boscastle, donante por kialo la perspektivon ĝis Blackapit, li sin submetis kviete. Duonvoje li komencis paroli al si mem, kaj abrupte turnis mortecan vizaĝon al sia helpanto. “Kio okazas?” li demandis, kun malgrasa klariga mano.
“Kio okazas? Kirl’, kirl’, kirl’, kirl’! Ĝi turniĝas kaj turniĝas, ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe por ĉiam!”
Li staradis kun rondiranta mano.
“Ne gravas, amiko,” diris Isbister, kun mieno de iu malnove konata. “Ne ĝenu vin. Fidu al mi.”
La viro mallevis la manon, kaj ree turniĝis. Ili iris trans la supron kaj al la promontoro preter Penally; la sendormulo gestis foje kaj ree, kaj diris fragmentajn frazojn pri sia kirliĝanta cerbo. Ĉe la promontoro ili staris apud la benko, kiu donas vidon al la mallumaj misteroj de Blackapit, kaj tiam li sidiĝis. Isbister reparolis kiam ajn la vojeto larĝiĝis sufiĉe por ke ili paŝu duope. Li faris priskribon pri la granda malfacileco eniri la havenon de Boscastle dum malbona vetero, kiam subite kaj tute senrilate lia kunulo lin interrompis denove.
“Mia kapo ne sentas la samon, kia antaŭe,” li diris, gestante pro manko de esprimaj frazoj. “Ne la samon, kia antaŭe. Mi sentas specon de subpremo, pezo. Ne — ne dormemo. Dio donu ke ĝi estu! Ĝi ŝajnas kvazaŭ ombro, profunda ombro, kiu falas rapide kaj subite super ion tre okupatan. Kirl’, kirl’, en la mallumon! La tumulto de pensado, la konfuziteco, la kirliĝo, kaj kirliĝo! Mi ne kapablas esprimi ĝin. Mi apenaŭ povas fiksi la pensojn al ĝi sufiĉe por diri al vi.”
Li haltis malvigle.
“Ne ĝenu vin, amiko,” diris Isbister. “Mi kredas kompreni. Almenaŭ ne multe gravas, ke vi ne diras ĝin nun al mi.”
La sendorma viro ŝovis la fingrajn artikojn al la okuloj kaj frotis ilin. Isbister denove parolis, dum la frotado daŭris, kaj poste nova ideo trafis lin. “Venu al mia<noinclude><references/></noinclude>
7q66fbnvgid5z95uolvc6j6onnkm9qz
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/16
104
12112
108822
53384
2025-06-12T06:55:32Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108822
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{RunningHeader|6|LA DORMANTO VEKIĜAS|}}</noinclude>ĉambro,” li sugestis, “kaj ni fumos. Mi povus montri al vi skizojn de tiu Blackapit. Ĉu plaĉus al vi?”
La alia leviĝis obeeme kaj sekvis lin malsupren laŭ la deklivo.
Kelkfoje Isbister aŭdis lin faleti, dum ili malsupreniris, kaj liaj movoj estis malrapidaj kaj hezitemaj. “Eniru kun mi,” diris Isbister, “kaj provu cigaredojn kaj la benitan donacon, alkoholon. Ĉu vi trinkas alkoholaĵojn?”
La fremdulo hezitis ĉe la pordeto de la ĝardeno. Li ŝajnis ne plu konscii pri siaj agoj. “Mi ne trinkas ilin,” li diris malrapide, venante laŭ la aleo, kaj post momento ripetis distrite, “Ne, mi ne trinkas alkoholaĵojn. Ĝi ĉirkaŭiras. Kirl’, ĝi iras — kirl’ ——”
Li faletis ĉe la ŝtupo kaj eniris la ĉambron kun la mieno de iu, kiu vidas nenion.
Tiam li sidiĝis peze en la brakseĝon, ŝajnis preskaŭ fali en ĝin. Li klinis sin antaŭen kun la frunto sur la manoj kaj senmoviĝis. Iom poste li faris malfortan sonon en sia gorĝo.
Isbister moviĝis ĉirkaŭ la ĉambro, kun la embaraso de nesperta gastiganto, dirante aferetojn, kiuj apenaŭ postulis respondon. Li transiris la ĉambron al sia paperujo, metis ĝin sur la tablon, kaj rimarkis la horloĝon sur la kamenbreto.
“Mi ne scias, ĉu vi ŝatus vespermanĝi kun mi,” li diris, kun nebruligita cigaredo en la mano — lia cerbo ĝenata de ideoj pri kaŝe donota dozo de kloralo. “Nur malvarma ŝafviando, kompreneble, sed tre dolĉa. Kimra. Kaj torto, mi kredas.” Li ripetis tion post momenta silento.
La sidanto ne respondis. Isbister haltis kun alumeto ĉe mano, rigardante lin. La silento longiĝis. La alumeto estingiĝis; li demetis la cigaredon nebruligita. La viro certe estis tre senmova. Isbister levis la paperujon, malfermis, demetis ĝin, hezitis. “Eble,” li flustris, dubeme. Poste li ekrigardis la pordon kaj ree la viron. Tiam li ŝteliris piedpinte el la ĉambro, rigardante sian kunulon post ĉiu zorgema paŝo.
Li fermis la pordon senbrue. La domopordo staris malfermita, kaj li eliris preter la portikon, kaj staris kie la akonito troviĝis ĉe la angulo de la ĝardena bedo. De tie li povis vidi la fremdulon tra la malfermita fenestro,<noinclude><references/></noinclude>
mmoerv7v46yz289p6wobd1viwwlmb31
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/17
104
12113
108823
53385
2025-06-12T07:56:45Z
Ciampix
3284
108823
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Wierzbowski" />{{RunningHeader||SENDORMECO|7}}</noinclude>senmova kaj malklara, sidanta kun kapo sur mano. Li ankoraŭ ne moviĝis.
Kelkaj infanoj irante laŭ la vojo haltis kaj rigardis la artiston scivole. Boatisto interŝanĝis saluton kun li. Li sentis, ke verŝajne lia singarda sinteno kaj pozicio aspektas strangaj kaj neklarigeblaj. La fumado, eble, ŝajnus pli natura. Li elprenis pipon kaj tabakujon el la poŝo, kaj plenigis la pipon malrapide.
“Mi scivolas,”… li diris, kun apenaŭ rimarkebla perdo de certeco. “Almenaŭ oni devas doni al li ŝancon.” Li frotis alumeton virmaniere kaj ekbruligis la pipon.
Li aŭdis la dommastrinon malantaŭ si; ŝi venis kun lia lampo el la kuirejo. Li turniĝis gestante al ŝi per la pipo, kaj haltigis ŝin ĉe la pordo de la sidoĉambro. Nur malfacile li sukcesis flustre klarigi la aferon, ĉar ŝi ne sciis, ke li akceptas vizitanton. Ŝi reiris kun la lampo, ankoraŭ iom perpleksite, se oni povis juĝi laŭ ŝia mieno, kaj li rekomencis rigardi de la portika angulo, iom ruĝa kaj malpli trankvila.
Longe post kiam li elfumis la pipon, kaj kiam la vespertoj ĉirkaŭflugis, la scivolemo venkis liajn miksitajn hezitojn, kaj li ree ŝteliris en la malluman sidoĉambron. Li haltis ĉe la pordo. La fremdulo ankoraŭ sidis laŭ la sama pozo, nigra kontraŭ le fenestro. Krom la kantado de maristoj sur unu el la ardezoportantaj ŝipetoj en la haveno, la vespero estis tre silenta. Ekstere la spikoj de akonito kaj delfinio staris rektaj kaj senmovaj kontraŭ la ombro de la montflanko. Io ekbrilis en la cerbo de Isbister, li eksaltis, kaj, apogante sin sur la tablo, aŭskultis. Malplaĉa suspekto plifortiĝis; fariĝis konvinko. Surprizo kaptis lin kaj fariĝis — timo.
Neniu sono de spiro aŭdiĝis ĉe la sidanta figuro!
Li ŝteliris malrapide kaj senbrue ĉirkaŭ la tablo, haltante dufoje por aŭskulti. Fine li povis meti la manon sur la dorsparto de la brakseĝo. Li klinis sin ĝis la du kapoj restis orelon ĉe orelo.
Tiam li klinis sin ankoraŭ pli malalten por rigardi la vizaĝon de sia vizitanto. Li eksaltis fortege kaj ekkriis. La okuloj estis malplenaj spacoj el blanko.
Li denove rigardis kaj vidis, ke ili estas malfermitaj kaj havas la pupilojn rulitajn sub la palpebrojn. Li sentis<noinclude><references/></noinclude>
ivu53lp1n85qhwbeg2la8g7n5ku8zn9
108828
108823
2025-06-12T11:37:38Z
Ciampix
3284
/* Provlegita */
108828
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{RunningHeader||SENDORMECO|7}}</noinclude>senmova kaj malklara, sidanta kun kapo sur mano. Li ankoraŭ ne moviĝis.
Kelkaj infanoj irante laŭ la vojo haltis kaj rigardis la artiston scivole. Boatisto interŝanĝis saluton kun li. Li sentis, ke verŝajne lia singarda sinteno kaj pozicio aspektas strangaj kaj neklarigeblaj. La fumado, eble, ŝajnus pli natura. Li elprenis pipon kaj tabakujon el la poŝo, kaj plenigis la pipon malrapide.
“Mi scivolas,”… li diris, kun apenaŭ rimarkebla perdo de certeco. “Almenaŭ oni devas doni al li ŝancon.” Li frotis alumeton virmaniere kaj ekbruligis la pipon.
Li aŭdis la dommastrinon malantaŭ si; ŝi venis kun lia lampo el la kuirejo. Li turniĝis gestante al ŝi per la pipo, kaj haltigis ŝin ĉe la pordo de la sidoĉambro. Nur malfacile li sukcesis flustre klarigi la aferon, ĉar ŝi ne sciis, ke li akceptas vizitanton. Ŝi reiris kun la lampo, ankoraŭ iom perpleksite, se oni povis juĝi laŭ ŝia mieno, kaj li rekomencis rigardi de la portika angulo, iom ruĝa kaj malpli trankvila.
Longe post kiam li elfumis la pipon, kaj kiam la vespertoj ĉirkaŭflugis, la scivolemo venkis liajn miksitajn hezitojn, kaj li ree ŝteliris en la malluman sidoĉambron. Li haltis ĉe la pordo. La fremdulo ankoraŭ sidis laŭ la sama pozo, nigra kontraŭ l{{sic|a|e}} fenestro. Krom la kantado de maristoj sur unu el la ardezoportantaj ŝipetoj en la haveno, la vespero estis tre silenta. Ekstere la spikoj de akonito kaj delfinio staris rektaj kaj senmovaj kontraŭ la ombro de la montflanko. Io ekbrilis en la cerbo de Isbister, li eksaltis, kaj, apogante sin sur la tablo, aŭskultis. Malplaĉa suspekto plifortiĝis; fariĝis konvinko. Surprizo kaptis lin kaj fariĝis — timo.
Neniu sono de spiro aŭdiĝis ĉe la sidanta figuro!
Li ŝteliris malrapide kaj senbrue ĉirkaŭ la tablo, haltante dufoje por aŭskulti. Fine li povis meti la manon sur la dorsparto de la brakseĝo. Li klinis sin ĝis la du kapoj restis orelon ĉe orelo.
Tiam li klinis sin ankoraŭ pli malalten por rigardi la vizaĝon de sia vizitanto. Li eksaltis fortege kaj ekkriis. La okuloj estis malplenaj spacoj el blanko.
Li denove rigardis kaj vidis, ke ili estas malfermitaj kaj havas la pupilojn rulitajn sub la palpebrojn. Li sentis<noinclude><references/></noinclude>
qfmy3gic6wqlw5h3uvas4j1jb1q4g9b
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/18
104
12114
108824
101237
2025-06-12T07:57:42Z
Ciampix
3284
108824
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader|8|LA DORMANTO VEKIĜAS|}}</noinclude>sin tima. Li ekprenis la viron je la ŝultro kaj skuis lin. “Ĉu vi dormas?” li diris, dum lia voĉo tremis, kaj denove, “Ĉu vi dormas?”
Konvinko kaptis lian cerbon, ke la viro estas mortinta. Li iĝis agema kaj bruema, paŝis trans la ĉambron, fuŝirante kontraŭ la tablon dume, kaj sonigis la tintilon.
“Bonvolu alporti lampon tuj,” li diris en la koridoro. “Mia amiko iel malsanas.”
Li revenis al la senmova sidanto, ekprenis la ŝultron, skuis ĝin, kriegis. La ĉambro pleniĝis per flava brilo, kiam la dommastrino eniris kun la lampo. Lia vizaĝo estis pala kiam li turniĝis palpebrumante al ŝi. “Mi devas venigi kuraciston,” li diris. “Tio estas aŭ la morto, aŭ ia atako. Ĉu troviĝas kuracisto en la vilaĝo? Kie mi povas trovi kuraciston?”<br><br><noinclude><references/></noinclude>
rbhh1bhis7w6uxb2iedyqg9kyshwhxd
Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/19
104
14944
108825
53387
2025-06-12T07:59:11Z
Ciampix
3284
108825
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lovelano" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DUA.|c|g=120%}}{{f|LA TRANCO.|g=90%|c|antau=1em}}
{{maj|La}} stato de katalepsia rigideco, en kiun tiu viro falis,
daŭris senprecedente longe, kaj poste li pasis malrapide al
stato malfirma, al pozo malrigida, kiu sugestis profundan
ripozon. Tiam oni povis fermi liajn okulojn.
Oni portis lin de la hotelo al la Boscastle-a kuracistejo,
kaj de tie, post kelkaj semajnoj, al Londono. Sed li
ankoraŭ kontraŭstaris ĉiun provon revivigi lin. Post iom
da tempo, pro kialoj kiuj aperos poste, oni ĉesigis tiujn
penojn. Dum longa tempospaco li kuŝis laŭ tiu stranga
stato, inerta kaj senmova — nek vivanta nek mortinta,
sed kvazaŭ pendanta mezvoje inter nenieco kaj ekzistado.
Lia mallumo ne estis rompita de ia radio de penso aŭ
sento ; ĝi estis sensonĝa povomanko, vasta spaco de paco.
La tumulto de lia cerbo antaŭe leviĝis kaj {{SIC|svelis|ŝvelis}} ĝis abrupta
klimakso de silento. Kie restis la homo? Kie restas
iu ajn homo, kiam la senkonscieco regas lin?
“Ŝajnas nur hieraŭ,” diris Isbister. “Mi memoras ĉion
kvazaŭ ĝi okazis nur hieraŭ — pli klare, eble, ol se ĝi estus
okazinta hieraŭ.”
Tio estis la sama Isbister de la lasta ĉapitro, sed li ne
plu estis junulo. La haroj, kiuj antaŭe estis brunaj kaj
iomete troaj por la laŭmoda longeco, nun aspektis fergrizaj
kaj mallonge tranĉitaj ; kaj la vizaĝo, kiu antaŭe estis
roza kaj blanka, nun estis bruneta kaj ruĝa. Li portis
pinthavan barbon parte grizan. Li parolis al maljunulo
vestita per somera vestaĵo el dreliko (la somero de tiu jaro
estis neordinare varma). Tiu estis Warming, londona
notario, kaj la plej proksima parenco al Graham, la viro kiu
entranciĝis. Kaj la du viroj staris flankon ĉe flanko en
ĉambro en domo en Londono, rigardante lian kuŝantan
korpon.
Ĝi estis flava figuro kuŝanta malrigide sur akvolito
kaj vestita per larĝa ĉemizo ; figuro kun velkinta vizaĝo<noinclude><references/>
{{RunningHeader||9|}}</noinclude>
okbdvzwn25qhnsqf6yddrfk2vvkdcus
Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/1
104
33727
108827
98449
2025-06-12T08:30:58Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
108827
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|'''☆'''|c|g=200%}}
{{f|'''''L. Zamenhof.'''''|c}}
{{f|──────────|c}}
{{f|EKZERCARO|c|g=200%}}
{{f|de la lingvo internacia|c|g=80%}}
{{f|'''„ESPERANTO”.'''|c|g=150%}}
{{f|──────────|c}}
{{f|VARSOVIO.|c|g=80%}}
{{f|PRESEJO de A. GINS.|c|g=80%}}
{{f|Str. Nowo-Zielna № 47|c|g=80%}}
{{f|───|c}}
{{f|1894.|c|g=80%}}<noinclude><references/></noinclude>
rzjz13ymmh1bkxt3makyro88ezoxv8q
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/90
104
35954
108815
108363
2025-06-11T17:57:35Z
Danÿa
3650
108815
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Parto Tria"/><nowiki/>
La {{sc|tempo}}—kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu ĉi historio, kaj
kiun mi havas la plezuron koni persone de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj—
sciigis min, malŝate sin apogante sur sian falĉilon, ke Michael Warden
neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ĝin
denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la
honoron de la tuta ĉirkaŭaĵo, kun la nomo Marion. Sed ĉar mi
rimarkis, ke la Tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne
scias, kiom mi povas kredi al ĝiaj rakontoj.
{{---|16em|style=margin: 1em auto}}
<section end="Parto Tria"/>
<section begin="Personaro"/>{{f|Personaro.|c|etm|g=120%}}
{{---|6em|style=margin: 1em auto}}
{{f|PROKSIMUMA ELPAROLO DE LA ANGLAJ NOMOJ.|c}}
N.B.—Akcentita silabo portas la signon {{ss| }} ; neakcentita havas ˘.
En tiu ĉi nomoj la vokaloj estas pleje ''mallongaj'' sed la nomoj Grace,
Martha kaj Marion havas longan vokalsonon en la unua silabo kaj
Heathfield havas ''longan'' en ambaŭ silaboj.
{| id="personaro"
| ANTHONY JEDDLER || {{malgranda|elparolu}} || {{sus|AN}}TŎNĬ {{sus|ĜE}}DLĂ.
|-
| ALFRED HEATHFIELD || “ || {{sus|EL}}FRĔD {{sus|HIT}}F{{sus|IELD}}.
|-
| BENJAMIN BRITAIN || “ || {{sus|BENĴ}}ĔMĬN {{sus|BRI}}TĔN.
|-
| BETSY || “ || {{sus|BE}}TSĔ.
|-
| CLEMENCY NEWCOME || “ || {{sus|KLE}}MĔNS̆I {{sus|NJUK}}ĂM.
|-
| GRACE || “ || {{sus|GRES}} {{malgranda|(longa vokaloj)}}.
|-
| HARRY || “ || {{sus|HER}}Ĭ.
|-
| JONATHAN SNITCHEY || “ || {{sus|ĜON}}ĂTĂN {{sus|SNI}}TĈ̆I.
|-
| MARION || “ || {{sus|ME}}RĬEN̆.
|-
| MARTHA JEDDLER || “ || {{sus|MA}}TĂ {{sus|ĜE}}DL̆A.
|-
| MICHAEL WARDEN || “ || {{sus|MA}}JKĔL {{sus|WOR}}DĔN.
|-
| THOMAS CRAGGS || “ || {{sus|TAM}}ĂS {{sus|KRE}}GS.
|}
----
{{f|{{Lang|en|Printed by W. & J. {{sc|Mackay & Co. Ltd.}}, Chatham.}}|c|g=80%}}
<section end="Personaro"/><noinclude><references/></noinclude>
2vs3w99pppe8p123b6bqg9r7yso9xno
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/73
104
36083
108797
2025-06-11T12:12:20Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108797
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Mallonge rakontite,” ripetis Clemency en tiu sama medita tono
kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas
aŭskultantojn, “kion oni povus tie ĉi diri ? Ke ili kune malĝojis,
rememoradis ŝin kiel mortintan ; ke ili tenis ŝin en ama rememoro,
faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi ? Tion
ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone ?”
aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.
“Kaj tiel,” helpis la fremdulo…
“Kaj tiel,” diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne
ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado. “Tiel ili fine fariĝis
edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo—la tago
morgaŭ revenos—tre trankvile, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred
diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno : ‘Grace, ĉu
fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion ?’ Kaj tiel fariĝis.”
“Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia ?” demandis la fremdulo.
“Jes,” diris Clemency. “Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas
nenian malĝojon ekster tiu.”
Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj
ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon
sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro,
kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al
sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la
buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ
frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel
ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenando alkondukis
sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen
sur la tablon, jen sur la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon—
sekvadis ŝiajn gestojn kun plej grand senhelpeco—demandadis ŝin en
tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero—
respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian
absolutan nekomprenadon kaj timon—observadis la movadon de ŝiaj
lipoj—divenadis per duonvoĉo “lakot kaj akvo,” “ŝanĝo de la
monato,” “muso kaj nukso” kaj tamen nenion povis atingi.<noinclude><references/></noinclude>
qo53pyh57b0y5we9zlcfxiscq36rr3f
108798
108797
2025-06-11T12:12:37Z
Danÿa
3650
108798
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Mallonge rakontite,” ripetis Clemency en tiu sama medita tono
kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas
aŭskultantojn, “kion oni povus tie ĉi diri ? Ke ili kune malĝojis,
rememoradis ŝin kiel mortintan ; ke ili tenis ŝin en ama rememoro,
faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi ? Tion
ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone ?”
aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.
“Kaj tiel,” helpis la fremdulo…
“Kaj tiel,” diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne
ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado. “Tiel ili fine fariĝis
edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo—la tago
morgaŭ revenos—tre trankvile, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred
diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno : ‘Grace, ĉu
fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion ?’ Kaj tiel fariĝis.”
“Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia ?” demandis la fremdulo.
“Jes,” diris Clemency. “Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas
nenian malĝojon ekster tiu.”
Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj
ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon
sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro,
kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al
sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la
buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ
frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel
ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenando alkondukis
sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen
sur la tablon, jen sur la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon—
sekvadis ŝiajn gestojn kun plej grand senhelpeco—demandadis ŝin en
tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero—
respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian
absolutan nekomprenadon kaj timon—observadis la movadon de ŝiaj
lipoj—divenadis per duonvoĉo “lakto kaj akvo,” “ŝanĝo de la
monato,” “muso kaj nukso” kaj tamen nenion povis atingi.<noinclude><references/></noinclude>
rk36ly039ndzcy426z62piz886h5qvc
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/74
104
36084
108799
2025-06-11T12:47:29Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108799
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis
sian seĝon pli proksimen al la fremdulo kaj observadis lin akre per
ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis
atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.
“Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis ? Mi pensas,
ke vi scias ĝin ?”
Clemency balancis la kapon. “Mi aŭdis,” ŝi diris, “ke doktoro
Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias, ol kiom li montras. Sinjorino Grace
ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la
edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa ; kaj ŝi ankaŭ de si
reskribis leterojn. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas ia sekreto,
kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun…”
Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.
“Kaj kiun…” ripetis la fremdulo.
“Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi,” diris Clemency,
malfacile spirante.
“Kaj kiu estas tiu persono ?” demandis la fremdulo.
“Sinjoro Michael Warden !” respondis Clemency preskaŭ per krio
kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi,
kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.
“Vi min konas ankoraŭ, sinjoro,” diris Clemency, tremante de
eksciteco. “Mi ĝin vidis ! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en
la ĝardeno. Mi estis apud ŝi !”
“Jes, mi ĝin scias,” li diris.
“Jes, sinjoro,” respondis Clemency. “Jes, certe. Tio ĉi estas mia
edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace—kuru al
sinjoro Alfred—kuru al kiu vi volas, Ben ! Alkonduku iun, tuj !”
“Restu !” diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo
kaj Britain. “Kion vi volas fari ?”
“Sciigu ilin, ke vi tie ĉi estas, sinjoro,” petis Clemency kaj kunebatis
la manojn, tute ekster si de eksciteco. “Sciigu ilin, ke de viaj lipoj
ili povas pli multe aŭdi pri ŝi ; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke
ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon—kaj ankaŭ sian<noinclude><references/></noinclude>
812ca5axe96y9cmj5qs58b5sq4bpc78
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/75
104
36085
108800
2025-06-11T12:55:42Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108800
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>malnovan servantinon, min—” ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la
bruston—“ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru !”
Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro
Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed
kun malĝoja mieno.
“Aŭ eble,” diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de
sinjoro Warden, “eble ŝi nun estas tie ĉi ; eble ŝi estas tre proksime.
Jes, mi vidas laŭ via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas vin,
sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre
malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu
ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi
provis ŝin deteni, kiam vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra
domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la
tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas vin, sinjoro, lasu min al ŝi.”
Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan
geston.
“Mi ne pensas, ke ŝi povus scii,” daŭrigis Clemency, “kiel sincere
ili pardonis al ŝi ; kiel forte ili ŝin amas ; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin
ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin
kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu vi ŝin
alkondukis ?”
“Ne,” li diris, balancante la kapon.
Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta reveno,
la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion
plu ne vivis.
Li ne kontraŭparolis al ŝi ; jes, ŝi ne vivas ! Clemency sidiĝis, metis
la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire,
kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron
Snitchey.
“Mia Dio, sinjoro Warden !” diris la advokato kaj tiris lin flanken,
“kia vento—” li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj
minutoj povis fini—“alportis vin tien ĉi ?”<noinclude><references/></noinclude>
cyzc4g3goisecsnnkb9174690ovzqsi
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/76
104
36086
108801
2025-06-11T13:03:56Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108801
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Malbona, mi timas,” li respondis. “Se vi povus aŭdi, kio tie ĉi
antaŭ momento sin agis—kiel mi devas fari neeblan—kiel mi alportas
kun mi konfuzon kaj malĝojon !”
“Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial vi iris ĝuste tien ĉi ?”
diris Snitchey.
“Kial mi ne devis ? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro ?
Sendinte mian servanton al vi, mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por
mi nova ; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en
tiu ĉi malnova ĉirkraŭaĵo kaj kaj ekster tio ĝi estas ekster la urbo, kie
antaŭe mi volis renkontiĝi kun vi. Mi volis scii, kion la homoj
parolas al mi. Mi vidas ĝin laŭ via konduto, ke vi povas tion ĉi diri
al mi. Se ne estus via malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion
scii.”
“Nia singardeco !” diris la advokato. “Parolante al vi en la nomo
de mi mem kaj de Craggs—benita memoro—” li rigardis la krepon sur
sia ĉapelo kaj balancis la kapon—“sinjoro Warden, kiel vi povas
prudente nin kulpigi ? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi plu tiun ĉi
objekton, ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaij seriozaj kaj
solidaj homoj, kiel mi (mi ripetas vian tiaman esprimon). Nia
singardeco ! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la
plena kredo——”
“Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam
ajn tio ĉi fariĝos,” interrompis lin sinjoro Warden, “kaj mi tenis
mian promeson.”
“Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin
devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj,
inter kiuj vi estis. Ne konvenis al ni demandi vin pri tia delikata
afero ; mi havis mian suspekton, sinjoro ; sed nur de ses monatoj mi
scias la veron.”
“Per kiu ?” demandis la kliento.
“Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo
donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj
jaroj.”<noinclude><references/></noinclude>
e7fi4ipf00kjw1hs6pfz8cmv8ghrwh5
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/77
104
36087
108802
2025-06-11T13:29:50Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108802
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Kiaj vi ĝin ankaŭ scias ?” diris la kliento.
“Jes, sinjoro !” respondis Snitchey, “kaj mi ankaŭ havas kaŭzon
kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume vi
espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en via oni
vin ne atendas. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵoj en la okazo,
se oni vin rekonus—kvankam vi tre ŝanĝiĝis ; mi pensas, mi mem sur
la strato preterirus, ne rekonante vin—estas pli bone, ke ni tie ĉi
manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone,
sinjoro Warden ; cetere la domo apartenas al vi. Mi kaj Craggs
(benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam
bona. Sinjoro Craggs, sinjoro,” diris Snitchey, por momento firme
fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, “tro frue estis
elstrekita el la libro de la vivantoj.”
“La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al vi mian kondolencon,”
respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton ; “sed
estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia.
Sinjoro Craggs—jes—mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs.”
Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency’on, kaj ŝajnis, ke li
simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.
“Sinjoro Craggs, sinjoro,” rimarkis Snitchey, “trovis, kiel mi
bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia
teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda
perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra
piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas
kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al
sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj
kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje
mi provas, kiel infano kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi
ĉiam ankoraŭ diras : Snitchey por si kaj Craggs—mortinta, sinjoro
—mortinta,” diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el al poŝo.
Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency’on, turnis
sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la
orelon.<noinclude><references/></noinclude>
9dwm2r6l96kiljm2j6iqz0dsv7zla6p
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/78
104
36088
108803
2025-06-11T13:45:32Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108803
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ha, la malfeliĉa virino !” diris Snitchey, balancante la kapon.
“Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion ! Malfeliĉa
Marion ! Nur kuraĝon, kara virino—vi nun ja estas edzinigita,
Clemency.”
Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. “Nur paciencon ĝis
morgaŭ,” bonkore diris la advokato.
“La ‘morgaŭ’ ne revivigas la mortintojn, sinjoro,” diris Clemency
plorante.
“Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus
denove viva,” respondis la advokato. “Sed konsolon ĝi povas alporti.
Paciencon ĝis morgaŭ !”
Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi ; kaj
Britain, kiu, vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco
mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone ;
kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre
baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon,
ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la
skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado
kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris
eĉ unu vorteto.
La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita
ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro.
La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj
folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi
forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj
tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo estis tiel gaje trankvila,
kiel ĉiam ; sed kie estis ŝi ?
Ne tie. Ne tie. Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel, en la
komenco, la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino,
el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ
vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies
amo—kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino<noinclude><references/></noinclude>
erlyl4r4ip2bqsjmd6iphj34oxaf0ux
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/79
104
36089
108804
2025-06-11T13:55:32Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108804
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>ludis apud ŝi—ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj
sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.
La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de
Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago
de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.
Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa ; li ne forgesis la ĉirkaŭaĵojn
kaj la amikojn de sia juneco ; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la
doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malriĉaj dometoj,
en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo
kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas
dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis
kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado,
kiel ajn simpla kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ
la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel
ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo
ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera
de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj
anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.
Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova
kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno ; kaj li
estis feliĉa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion ? Ĉu ''li'' ŝin forgesis ?
“La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace” li diris—
ili parolis pri tiu nokto ; “kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu
tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj.”
“Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis,”
respondis Grace. “Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la
hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia
tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine
estos !”
Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj,
kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris :
“Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la<noinclude><references/></noinclude>
9lajsnsem0lt9xkutabd976h8kmnkwr
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/80
104
36090
108805
2025-06-11T14:03:31Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108805
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi ''povos''
fariĝi. Ĉu ne vere ?”
Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris : “Jes !”
“Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros
la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi ; kaj ke ŝi vin petas en
espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero, ne
vere, mia kara ?”
“Jes, Alfred !”
“Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo ?”
“Ekster la lasta—antaŭ kelkaj monatoj—en kiu ŝi parolis pri vi kaj
pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi.”
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke
la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno !
“Alfred !” diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron ;
“estas io en la letero, kiom mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere,
kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo
kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne
povas teni ĝin sekrete.”
“Kio estas, amata !”
“Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi
konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred ; ŝi
jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la
amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ
freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu.”
“Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu
ŝi tion ĉi ne skribis ?”
“Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo !” estis la
respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.
“Aŭskultu min, mia amata !” li diris—“Ne tiel !”—kaj kun tiuj
ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. “Mi scias, kial
mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia
signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace,
kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin<noinclude><references/></noinclude>
dkjcyzat6nr7o9k4k7bkt82iexbcsux
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/81
104
36091
108806
2025-06-11T14:10:51Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108806
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro,
kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta
trezoro !”
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post
minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj
ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi : “rigardu, kiel
ruĝa kaj ora estas la suno !”
“Alfred,” diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. “La suno
malleviĝas. Vi ne forgesas, kion vi devas sciigi min, antaŭ ol ĝi
malaperas.”
“Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara,” li respondis.
“La tutan veron,” ŝi varmege petis. “Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis
la promeso. Ne vere ?”
“Tute vere,” diris la edzo.
“Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj
vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos.”
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj
diris :
“Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de
aliaj lipoj.”
“De aliaj lipoj !” ŝi mallaŭte ripetis.
“Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas,
kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis.
Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti suprizon,
skuiĝon : kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo.”
“Kia sciigonto ?” ŝi diris. “Kaj kian sciigon li alportas ?”
“Ne estas permesite al mi pli diri,” li respondis kun tiu sama
trankvila rigardo. “Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas ?”
“Mi tremas ĉe la penso,” ŝi diris.
Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo,
kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj
tremante lin petis ankoraŭ minuton.
“Kuraĝon, mia bona Grace ! Se vi havas sufiĉe da forto, la<noinclude><references/></noinclude>
edpbuu02kj9ly1szytcy8419bpzrw18
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/82
104
36092
108807
2025-06-11T14:20:51Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108807
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de
naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace !”
Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel
starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia
lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne—la
infano havis la nomon de la perdita fratino—kaj alpremis ĝin al la
koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la
patro, kaj Grace restis sola.
Ŝi ne sciis, kion ŝi timas kaj esperas, sed restis starante senmove kaj
rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.
Dio ! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo ?
Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon
ame alpremante al la brusto de ŝia patro ! Ho, Dio ! Ĉu tio ĉi estis
sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio
en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn ?
“Ho, Marion, Marion ! Ho, mia fratino ! ho mia kara, amata koro !
Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo !”
{{sic|Gi|Ĝi}} ne estis ŝonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo,
sed Marion mem ! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel netuŝita de malĝojo kaj
suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝinta suno brilis sur ŝia
levita vizaĝo, ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitas la teron.
Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj
ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn
antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine
ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en
harmonio kun la solena silento de la vespero.
“Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace——”
“Ho, kara koro ! Nur unu minuton ! Ho, Marion, ke mi denove
aŭdas vin paroli.”
Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta
skuiĝo.
“Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmeto, Grace, mi lin
amis per mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti<noinclude><references/></noinclude>
91xqigquoyyrfw6vziq1idbktjrl303
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/83
104
36093
108808
2025-06-11T17:07:28Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108808
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian
amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al
mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio
fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin
iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li
de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero,
kiam mi de tie ĉi malaperis.”
Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en
la brakoj.
“Sed mem ne sciante tion,” diris Marion kun kvieta rideto, “li
akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li.
Tiu koro—via, kara fratino—estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel
memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de
la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj—ha, kiaj okuloj estus tiel
akrigitaj de amo kaj dankemeco !—kaj oferis sin por mi. Sed mi konis
la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi
sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn
forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis
ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi,
Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi
neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al
mi ila forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la
propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj
estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute
perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la
rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas
rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia ŝarĝo fariĝis al mi kun ĉiu tago
pli facila ! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia
guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita
feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino
de Alfred. Ke il fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus
alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed mi neniam (Grace, mi amis lin
tiam profunde) estu lia edzino !”<noinclude><references/></noinclude>
fk8sdpm410292cogozd8j6mcg13dvno
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/84
104
36094
108809
2025-06-11T17:16:01Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108809
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Ho, Marion ! Ho, Marion !” murmuretis Grace.
“Mi provis ŝajnigi min indeferenta por li—” ŝi alpremis la vizaĝon
de sia fratino al sia vango—“sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam
estis lia fervora propetantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon,
sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia
reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi
ĉiutaga kunestado renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu
moment ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros
antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaŭ faris tiel
feliĉaj, Grace ! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis ŝin, ke ŝi min
akceptu en sia domo ; mi tiam ne diris al ŝi la tutan veron, sed ŝi
plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraŭ kun
mi mem, kun mia amo al vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per
okazo de malfeliĉo fariĝis por kelka tempo nia domano.”
“Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis !” ekkriis ŝia fratino kaj
fariĝis morte pala. “Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo !”
“Li tiam intencis,” diris Marion altirante sian fratinon pli proksime
al si, “sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al
mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon.
Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de
Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi
ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun lin plus ne amas ; aŭ ke mi
pensas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta—per unu
vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute
perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino ?”
Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas
en necerteco.
“Mi kunvenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro ;
mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li
fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata !”
Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.
“Amata fratino !” diris Marion, “kolektu viajn pensojn por unu
momento : aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj,<noinclude><references/></noinclude>
agl1z24pkbx9cv9jozg10syiicmdvlt
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/85
104
36095
108810
2025-06-11T17:23:43Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108810
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron
de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne
de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la
nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed
ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuij sin movas sub la libera ĉielo de Dio
kaj en la viva amaso dà homoj, kie ili pensas, kiom ili povas, alporti
benon kaj fari bonon ; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj
ankoraŭ akceptema por feliĉo ili povas diri : la batalo longe pasis, la
venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas ! Ĉu vi min nun
komprenas ?”
Ĉiam ankoraŭ la fratino rigide rigardadis Marion’on kaj ne respondis
“Ho, Grace, amata Grace,” diris Marion kaj ankoraŭ pli kore
alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, “se vi ne
estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan
samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo,
kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi ! Kiel mi
tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian
amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via
virga fratino, ne edzinigita, ne promesita ; via malnova amanta Marion,
en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace !”
Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis ; ŝia
tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado ; kaj kun larmoj ŝi falis al sia
fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.
Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la
onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.
“Tio ĉi estas por mi malbona tago,” diris la onklino Martha,
ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn ; “ĉar dum mi
vin ĉiujn faras feliĉaj, mi perdas amatan filinon ; kaj kion vi povas al
mi doni por mia Marion ?”
“Konvertitan fraton,” diris la doktoro.
“Tio ĉi,” respondis onklino Martha, “estas almenaŭ io en tia
malsaĝa farso, kiel…”
“Mi petas vin,” diris la doktoro penteme.<noinclude><references/></noinclude>
7wsmc0m4ztp1qk6zxdqdj55ilf6snh3
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/86
104
36096
108811
2025-06-11T17:31:45Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108811
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
“Nu, mi ĝin akceptas,” respondis la onklino. “Sed mi efektive
multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion,
post tio ke ni seson da jaroj vivis kune.”
“Vi devos loĝiĝi ĉe mi,” dirisi la doktoro. “Ni certe pli ne malpacados.”
“Aŭ edziniĝi, onklino,” konsilis Alfred.
“Mi efektive pensas,” respondis la maljuna sinjorino, “ke estus ne
malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras,
revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon
kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi.
Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio eble ne longe
prokrastas), kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros
al tio ĉi, frato ?”
“Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu
enhavas nenion seriozan,” diris la doktoro.
“Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony,” rimarkis lia
fratino, “kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi.”
“Ĝi estas mondo plena je koroj,” diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis
ambaŭ filinojn per unu fojo—ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de
la alia : “kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj—eĉ kun miaj, kiuj
estis sufiĉe grandaj por kovri la tutan teron ; mondo, super kiu la suno
neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn
kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas ;
mondo, kiun ni ne devas moki, ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj,
kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej
modesta similaĵo.”
Mi ne farus al vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi
la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio.
Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li
sentis post la forkuro de Marion ; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza
li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de
ĉiuj homoj ; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko
de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo, alpremis<noinclude><references/></noinclude>
etjofmh3dl6qenagnpwoipd1a2v3pve
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/87
104
36097
108812
2025-06-11T17:39:56Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108812
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom
post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la
memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.
Ni {{sic|ankau|ankaŭ}} ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro
sciiĝis la veron ; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis,
ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos
per propra buŝo.
“Mi petas pardonon, doktoro,” diris sinjoro Snitchey, enrigardante
en la ĝardenon, “ĉu estas permesate malhelpi ?”
Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis
al ŝi la manon.
“Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion,”
diris sinjoro Snitchey, “li kun grand intereso vidus la hodiaŭan
tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro
facila, sinjoro Alfred ; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas
doni al ĝi, bone povus elporti ; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu
lasis sia konvinki. Se li nun estus konvinkebla…sed tio ĉi estas
malfortaĵo. Kara edzino”—ĉe tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la
pordo—“vi estas inter malnovaj konatoj.”
Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.
“Nur por unu momento, sinjoro Snitchey,” diris la sinjorino. “Mi
ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj…”
“Ne, kara edzino,” respondis ŝia edzo.
“Sinjoro Craggs nun…”
“Jes, mia kara, li nun ne vivas,” diris sinjoro Snitchey.
“Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo,” daŭrigis lia
edzino. “Nur tion ĉi mi vin petas. Se vi ĝin faros, kaj se via
memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas
ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiam kaj rememori, kiel mi sur la
genuoj vin petegis…”
“Sur la genuoj ?” diris sinjoro Snitchey.
“Jes,” respondis sinjorino Snitchey kun certeco,—“kaj vi ĝin
scias—ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo—observu liajn okulojn—<noinclude><references/></noinclude>
nhu39gw4c5r374opb5ysa1tyswy32z7
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/88
104
36098
108813
2025-06-11T17:48:38Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108813
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude>kaj nun diru al mi, ĉu mi tiam ne estis prava, kaj ĉu li en tiu tago ne
posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi ?”
“Kara edzino,” murmuretis al ŝi la advokato en la orelon ; “ĉu vi
ion rimarkis en ''miaj'' okuloj ?”
“Ne,” respondis sinjorino Snitchey akre. “Ne imagu al vi.”
“Ĉar ni en tiu vespero okaze,” li daŭrigis kaj forte ŝin tenis per la
maniko, “ambaŭ posedis sekretojn kaj ambaŭ sciis tion saman.
Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli
bone ; kaj prenu tion ĉi kiel instruon, por en estonteco rigardi la aferojn
kun pli kompata kaj pli saĝa okulo. Fraŭlino Marion, mi alkondukis
malnovajn konatojn.”
Clemency, tenante la antaŭtukon antaŭ la okuloj, malrapide eniris,
sub la brako de sia edzo ; tiu ĉi lasta kun plenda vizaĝo, esprimanta la
antaŭsenton, ke la Raspilo de Muskato estos perdita, se ŝi perdos la
kuraĝon.
“Nu, sinjorino,” diris la advokato kaj retenis Marion’on kiu volis
kuri renkonte al la malnova servantino, “kio de mankas al vi ?”
“Kio al mi mankas ?” ekkriis Clemency. Sed kiam ŝi nun, mirigita
kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de laŭta kriego de sinjoro
Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaĝon vidis tiel
proksime antaŭ si, ŝi larĝe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis,
ĉirkaŭprenis Marion’on, tenis ŝin forte, denove ŝin ellasis, falis sur
la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte
indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine
ĉirkaŭprenis sin mem, ĵetis la antaŭtukon trans la kapon kaj ridis kaj
ploris miksite.
Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ĝardenon kaj
restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj ; ĉar restis al ili tro
malmulte da libera atento, kaj tiu ĉi malmulto sole kaj tute estis
altirita de la ĝoja bruado de Clemency. Ŝajnis, ke li ne volis esti
rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj ; kaj lia vizaĝo
montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro),
kiun la komuna gajeco faris ankoraŭ pli falanta en la okulojn.<noinclude><references/></noinclude>
noulbspqa4mjqqouxtojeul1bvnpy9l
Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/89
104
36099
108814
2025-06-11T17:56:44Z
Danÿa
3650
/* Provlegita */
108814
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Danÿa" /></noinclude><nowiki/>
Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun
li. Baldaŭ poste ŝi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia
malgranda samnomulino formis ĉarman grupon, kaj murmuretis al ŝi
ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis ; sed baldaŭ denove
trankviliĝinte, ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj
komencis interparolon kun li.
“Sinjoro Britain,” diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan
paperon el la poŝo, “mi deziras al vi feliĉon. Vi estas nun la
sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun vi ĝis nun havis en
farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo” Raspilo de
Muskato.” Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael
Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj ĉi
tagoj al la elekto peti pri via voĉo.”
“Ĉu ĝi farus diferencon en la voĉo, se la elpendaĵo estos ŝanĝita,
sinjoro ?” demandis Britain.
“Tute ne,” respondis la advokato.
“En tia okazo,” diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la
dokumenton de donaco, “aldonu ankoraŭ la vortojn ‘kaj Fingringo,’
kaj mi volas ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto
de mia mastrino.”
“Kaj al mi,” diris voĉo post li—ĝi estis la fremdulo, Michael
Warden—“la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Hearthfield
kaj doktoro Jeddler, mi povus al vi ambaŭ alporti grandan
doloron. Ke tio ĉi ne fariĝis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri,
ke mi je ses jaroj estas pli saĝa aŭ pli bona. Sed en ĉiu okazo mi tiel
longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de via flanko.
Mi malbonuzis la gastamon de via domo kaj ekkonis miajn mankojn—
kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaŭ ne sen
utilo—du unu”—li rigardis Marion’on—“kiun mi humile petis pardoni
al mi, kiam mi ekkonis ŝian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj
tagoj mi forlasos tiun ĉi lokon por eterne. Mi petas vin ĉiujn pardoni
al mi. Kiel vi volas, ke la homoj al, vi faru, tiel faru ankaŭ al ili !
Forgesu kaj pardonu !”<noinclude><references/></noinclude>
7ed34o939sxcnwtd5ejgg4pj0aqvfvy