Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.45.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/21
104
9126
108944
61272
2025-06-14T15:50:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108944
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ENKETO PRI VIVO KIEL VIRINO|c}}
Ni estas la eldonantoj de la japan-lingva versio de <u>Sekso kaj egaleco</u>, la Esperanta bulteno, kiun Anna Brennan redaktas. Ni eldonas en la japana lingvo por prezenti la enhavon al ne-esperantistoj en Japanio. Nun ni planas novan projekton - enketo pri virino kaj laboro - kunlabore kun unu el la plej grandaj ĵurnal-kompanioj en Japanio, kaj petas vian bonkoran helpon. Ni estas tre dankemaj, se vi bonvolus sendi al ni viajn respondojn.
Mainiti, la plej malnova tutlanda ĵurnalo en Japanio (eldonkvanto: 4.5 milionoj), intervjuis nin pri la japan-lingva SkE kaj raportis pri nia agado antaŭ ĉirkaŭ unu jaro. La sama ĵurnalo lastatempe kontaktis nin kaj proponis kunlaboron. Ili planas eldoni 8-paĝan suplementon pri virinoj en laboro en septembro ĉi-jare. La suplemento traktos la temon el diversaj aspektoj kaj enhavos sekcion pri virinoj en aliaj landoj. Ili deziras havi rektajn voĉojn de ordinaraj virinoj, sed ne formalajn anoncojn de registaroj aŭ raportojn de profesiaj ĵurnalistoj. Ili pensis, ke Esperantista komunikado povos multon fari por ĉi tiu celo, kaj ili proponis, ke ni, la eldonantoj de la japan-lingva SkE, kunlaboru por kolekti voĉojn de virinoj tutmonde pere de Esperanto. Ni decidis akcepti la proponon, kaj kune preparis enketilon.
Do ni petas vin, Esperantistan virinon, ĉu laboranta aŭ ne, sendi al ni viajn respondojn al la demandoj en la enketilo, Tajpu aŭ skribu preslitere la respondojn en kiaj ajn formo kaj longeco kaj sur kiaj ajn paperfolioj laŭ via bontrovo. Se eble, sendu ankaŭ nigra-blankan foton de vi. Se vi dezirus resti anonima en la ĵurnalo, indiku tion en via respondilo. Ni ne aperigos vian nomon.
Ni ŝatus ricevi viajn respondojn kiel eble plej baldaŭ (nepre antaŭ la 15a de aŭgusto, plej malfrue). Sendu viajn respondojn aeropoŝte. La ĵurnal-kompanio poste repagos al vi la afrankon per internacia respond-kupono.
Bonvolu sciigi viajn Esperantistajn konatinojn pri nia projekto, tiel ke pli multaj virinoj partoprenu.
Ni intencas publikigi la rezulton de la enketo ankaŭ en la Esperanta SkE poste, ĉar ĝi estos interesa ankaŭ al Esperantistoj.
Ni kredas, ke se ni sukcesos kolekti el vi informplenajn respondojn, ni povos montri al granda nombro da japanoj, kiuj legos la ĵurnal-artikolon, kiel utila kaj praktika estas nia lingvo.
Ni esperas, ke vi komprenos nian intencon kaj respondos al nia enketo. Ni elkore antaŭdankas vin.
{{f|Sincere viaj,|c}}
{|class="wikitable"
|-
|Poŝtadreso:||福永 牧子||山川 節子
|-
|HUKUNAGA Makiko||HUKUNAGA Makiko,||YAMAKAWA Setuko
|-
|Midori-so 2-1,
|-
|Kamisyakuzii 1-739
|-
|Nerima-ku, Tokyo
|-
|177 Japanio
|}<noinclude><references/></noinclude>
dejhmjpb6ii68jx6wbv5dw7q129as2v
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/23
104
9129
108946
61274
2025-06-14T16:08:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108946
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>4. Ĉu vi/oni ĝenerale traktas viajn/siajn gefilojn diference laŭ sekso? (ekz. pri manĝaĵo, edukado, disciplino, hejmaj taskoj, k.t.p.)
V. Pri Vivo en Maljuneco
1. Kiel vi akiras/os viv-rimedojn (enspezon) en maljuna aĝo, post kiam vi ĉesis/os labori?
2. Ĉu vi vivas/os kun la familio de via filo aŭ filino? Kun kiu vi loĝas/os?
3. Kiu prizorgas/os vin kiam vi malsaniĝas/os?
4. Kiel vi volas pasigi tempon? (ekz. ĝui hobion, okupiĝi pri socia movado, labori kiel volontulo, k.t.p.)
VI. Pri Aliaj
1. Ĉu vi pensas, ke via registaro klopodas altigi virinan rangon en la socio? Kian efikon ĝi sukcese plenumis ĝis nun en tiu rilato?
2. Kion vi atendas de la registaro por plibonigo de la stato de virinoj?
3. Kun kiu vi konsultas pri viaj malfacilaĵoj en via vivo kaj laboro? (ekz. edzo, amikino, terepiisto, k.t.p.)
4. Ĉu vi partoprenas en ia aktiveco? Se jes, kio ĝi estas? (ekz. hobia, studa, sporta, politika, volontula, k.t.p.)
5. Kiel rigardas seksan diskriminacion viroj ĉirkaŭ vi? (ekz. via edzo, kunvivanto, kolegoj, amikoj, k.t.p.)
6. Por konservi pacon, kion, laŭ via opinio, civitanoj, specife virinoj, devas fari?
7. Kio estis/os la menuo de vespermanĝo en via hejmo hodiaŭ?
8. Kiom vi pagas por kosmetiko ĉiu-monate?
9. Kion vi plej volas akiri nuntempe?
10. Skribu ĉion ajn, kion vi volas diri pri virinoj en la mondo.
<nowiki>*</nowiki> Ni eble respondos viajn demandojn pri japanaj virinoj. Skribu demandojn se vi havas.
Multajn dankojn.<noinclude><references/></noinclude>
dwr7dje7iomw6plystmw3iwyzw3d6u6
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/17
104
9130
108949
87160
2025-06-14T17:37:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108949
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Pensoj pri komunikado'''|c|g=150%}}
{{Dekstra|Judith Junger-Kurpershoek}}
Kiuj el vi ne aŭdis iun rimarkon aŭ ŝercon pri la parolemo de virinoj? Virinoj estas ĉiam klasifitaj kiel babilemaj klaĉulinoj, akompanataj de kompatindaj viroj kiuj ne havas ŝancon eĉ malfermi la buŝon. Sed ĉu tiu bildo estas vera? Interesan, kaj parte tre originalan, vidpunkton pri la temo de virinoj kaj parolado mi trovis en la libro <u>{{Lang|en|Sex Differences in Human Communication}}</u> (Seksaj diferencoj en homa komunikado)*.
Ni ĉiuj scias, ke konversacio konsistas ne nur el la parolataj vortoj (enhavo) sed ankaŭ el aliaj elementoj: laŭteco, gestado ktp., kiuj kune formas la agon de komunikado. Ni ĉiuj scias ankaŭ, ke fakte tiuj subtilaj elementoj estas tre gravaj. Ekzemple, se vi havas infanojn (aŭ okupiĝis/as pri infanoj), vi scias kiom gravas la neparola kontakto kun beboj kaj etuloj: ridado, tuŝado, la patrina vizaĝo, voĉsono, parolmaniero (trankvila aŭ nervoza). Post la infaneco, oni daŭre reagas al tiuj subtilaĵoj de la komunikado, eĉ nekonscie. Kaj eĉ pli, ĉar tiuj neparolataj signaloj multobliĝas kaj fariĝas pli rafinitaj. Mi volas prezenti kelkajn, kiujn mi trovis en la ĵus menciita libro.
Jen do kelkaj rimarkoj pri la ĝenerale nekonscie observataj aspektoj de
pervorta komunikado, rilate al kaj parolmaniero kaj enhavo, kaj al mal-
<nowiki>*</nowiki> Eakins & Eakins, {{lang|en|Sex Differences in Human Communication}}, Houghton Mifflin Co. (1978). (La libro ne ekzistas en Esperanta traduko).<noinclude>
----
{{c|- 17 -}}</noinclude>
s0yri9jylk2eczznbuzyoxbhs3u07z8
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/16
104
9131
108948
61266
2025-06-14T17:28:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108948
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ĉar la edzoj tion volis, aŭ ĉar aliaj familigvidaj viroj tion volis, la edzinoj kaj filinoj de prestiĝaj familioj en la dek-naŭa jarcento okaze aperis en publikaj lokoj. La plioftiĝo de tiaj okazoj portis la virinaron de la fino de la dek-naŭa jarcento en la dudekan. Lernejoj por virinoj aperis. Oni komencis tre arde konstati, ke la vera hinda kutimo postulas zorgan edukadon de virinoj. La mesaĝo, ke la virino estas la Unua Principo, ke 'se la hindinoj restos sen leviĝo, mankos al la nao' efektiviĝo', estis disdirata laŭte kaj publike. Ĉi tiun 'principan' rolon donis al la virinoj la hinda nacia movado.
En la dudeka jarcento la hinda nacia movado sukcesis impliki la hindinojn en la publikan laboron sen perdo de prestiĝo. Ĉi tiu movado estis kolektiva emancipiĝemo de virinoj kaj viroj. La sekvanta politika sendependiĝo kreis kadron, en kiu virinoj kaj viroj simile aliras al la privilegioj. Altkastaj virinoj zorge edukitaj kaj vartitaj en la glata vivo de la riĉa klaso facile okupas sociajn kaj politikajn prestiĝpostenojn. Ĉi tiuj sinjorinoj ĝuantaj la tradician patringloran prestiĝon tendencas forgesi la ordinarajn virinojn, kiuj en familioj malriĉaj kaj pro malprivelegio ekspluatataj okupas lokon eĉ pli malprivilegian, kaj kiuj en sia mizera vivo de tempo al tempo aŭdas la fantaziaĵon, ke en Hinda Unio la virinoj estas altrangaj. Se tiuj ordinaraj hindinoj estus havintaj okazon enmeti siajn vortojn en la verkaron de la Internacia Virina Jaro, tio eble iom liberigus la hindan kontribuon el la unuflankeco.
La politike engaĝitaj partioj formis siajn virinajn sekciojn jam dum la nacia movado. Krome estis la virinaj socialaj laborfakoj de la religiaj organizaĵoj. Tiuj aferoj ekzistas plu, sed estas dubinde, ĉu oni rajtas nomi iliajn agadojn 'virina movado'. Ekster tio ekzistas en la lando iuj specife virinaj organizaĵoj, kiuj helpas al ordinaraj virinoj en senhelpa situacio. Ili plej okupiĝas pri prostituitinoj, kiujn ili reakceptigas en la socion kaj trejnas pri sekuraj vivtenmanieroj. Estas malfacile plenumi tiujn respondecojn, kaj la organizaĵoj estas nesufiĉe fortaj. Kvankam la hinda juro agnoskas la rajton de virinoj al proprieta heredo, al egala rekompenco por egala laboro, kaj al eksedziniĝo je neceso, tamen pri la aplikigo de tiuj rajtoj neniu virina organizaĵo aktive okupiĝas. La kredo, ke la hinda socio ja donis kaj donas al la virinoj plej altan rangon, eble malfaciligas klaran apogadon al la postulo pri tiaj apartaj rajtoj.
Tradukis: Probal Daŝgupto<noinclude>
----
{{c|- 16 -}}</noinclude>
jhho741lqzgta7vugh3jcy3nbmvma16
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/22
104
9136
108945
61273
2025-06-14T16:03:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108945
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ENKETILO|c}}
<poem>
I. 1. Kio estas via nomo (kun prononco en Esperanto), aĝo, kaj adreso?
2. Kio estas via laboro, kaj kiom longe vi laboras?
3. Ĉu vi estas edziniĝinta, kunloĝanta kun viro, needziniĝinta, eksedziniĝinta, aŭ vidvino?
4. Kiom da gefiloj vi havas?
5. Kun kiuj vi loĝas en la sama domo?
II. Pri Laboro
1. Ĉu vi pensas, ke ekzistas "viraj laboroj" kaj "virinaj laboroj" en via lando? Se jes, donu ekzemplojn.
2. Ĉu vi pensas, ke en via lando ekzistas seksa diskriminacio kontraŭ virinoj, kiam ili provas dungiĝi? Se jes, kia ĝi estas? Kaj ĉu vi mem spertis ĝin?
3. Kian seksan diskriminacion vi spertis/as en via laborejo? (ekz, pri salajro, elekto de labor-speco, promocio, deviga emertiĝ-aĝo, mensa premo, k.t.p.)
4. Se vi laboris/as eksterhejme, Ĉu vi havis/as ian malfacilaĵon, kiu neebligis/malhelpas al vi daŭre labori? Se jes, kio ĝi estas? (ekz. dommastrado, bebnasko, malbona laborkondiĉo, k.t.p.)
5. Ĉu vi sentis/as ĝojon en via laboro? Se jes, pro kia kaŭzo?
6. Ĉu vi laboras eksterhejme nuntempe? Se ne, kial ne? Kaj ĉu vi volas labori eksterhejme en estonteco? Se jes/ne, kial?
III. Pri Edziniĝo kaj Hejmo
1. Kian viron vi elektis/os kiel vian edzon (aŭ kunvivanton)?
2. Se vi havas/is edzon (aŭ kunvivanton), ĉu vi iam sentis malkontenton aŭ malesperon pri via vivo kun li? Se jes, en kia kazo?
Ĉu vi sentis/as vin feliĉa pri via vivo kun li? Se jes, pro kia kaŭzo?
3. Kiel vi dividas hejmajn taskojn kun via edzo (aŭ kunvivanto)? Kiel hejmaj taskoj estas dividitaj inter geedzoj ĝenerale en via lando?
4. Ĉu vi pensas, ke ekzistas seksa diskriminacio en via propra hejmo, aŭ ĝenerale en ordinaraj hejmoj en via lando? Se jes, kia ĝi estas?
IV. Pri Prizorgo de Infanoj
1. Laŭ kiaj kriterioj vi decidis/os, ĉu vi nasku aŭ ne nasku infanojn?
2. Kiuj aŭ kiaj instancoj prizorgis/as infanojn en via propra hejmo, kaj ĝenerale en ordinaraj hejmoj en via lando?
3. Ĉu via registaro aŭ via laborejo donas al vi/virinoj sufiĉe bonajn laborkondiĉojn, subvenciojn kaj instituciojn por prizorgo de infanoj, por ke edzo kaj edzino ambaŭ povu daŭre labori?
</poem><noinclude><references/></noinclude>
5ftvnbff5id3nvf0tnz3caj3yx6sw3x
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/19
104
9137
108951
61269
2025-06-14T18:34:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108951
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>opinias, ke la priskribitaj rezultoj montras, ke viroj sentas sin, kiam ili parolas kun virinoj, en alia situacio ol kun viroj, kaj ke tio fakte montras seksisman sintenon, eble nekonscian, sed tamen influan.
La temo de alia esploro estis, ĉu ekzistas rilato inter la socia rango de la parolanto kaj la ofteco, laŭ kiu oni interrompas ŝin/lin. La aŭtoroj surbendigis serion de universitato-fakaj kunsidoj. Jen la rezultoj:
a. Viroj prenis meze pli da aktivaj parolvicoj ol virinoj - alivorte, parolis pli.
b. Viroj interrompis pli ol virinoj.
c. La virino, kiu plej ofte interrompis, kutime interrompis aliajn virinojn.
ĉ. Viroj estis ĝenerale malpli ofte interrompataj ol virinoj.
d. Rango por kaj viroj kaj virinoj estis tre grava. Partoprenantoj emis ne interrompi niajn superulojn en la hierarkio. La plej ofte interrompata estis virino, kiu hazarde estis la sola ĉeestanto sen doktoreco, kaj la plej malofte interrompata estis la prezidanto.
Kompreneble, tio estas aparta situacio. Ĉu oni povas tiri el ĝi pli ĝeneralan konkludon kaj aserti, ke viroj kutime interrompas virinojn pli ofte ol virojn, ĉar virinoj havas malpli altan socian rangon kaj do estas malpli respektendaj? Tiaj rektaj konkludoj el statistiko pri psikologiaj tendencoj estas danĝeraj, sed ŝajnas al mi, ke la aŭtoroj prave konsideras, ke iliaj rezultoj montras simptomojn de fundamenta seksa malegaleco.
Seksaj malsimilecoj troviĝas ankaŭ en la esprimmaniero, Viroj emas paroli pli rekte kaj pli laŭcele*. Krome, ili estas pli ofte ol virinoj la demandantoj, en kiu rolo ili decidas la temojn de la konversacio kaj superregas ĝin.
Alia aspekto de la komunikado pritraktita en la libro estas la temoj de diskutoj. Ĉu vere ekzistas tipe virinaj aŭ tipe viraj temoj, kaj se jes - kio ili estas? En miksitaj grupoj, kiu enkondukas novajn temojn; kiu procento estas pli tipe vira/virina; kiuj estas la tipaj temoj, pri kiuj viroj emas paroli al virinoj kaj virinoj al viroj? En tiu ĉi mallonga prezento de la libro mi ne volas pli detale tion priskribi. Tamen, mallonge, ja ekzistas tipaj temoj: por viroj, politiko kaj sporto; por virinoj, personoj. Viroj pli emas paroli al virinoj pri tipe viraj temoj (do, konsiderataj malpli interesaj por virinoj) ol inverse.
<nowiki>*</nowiki> Pri la granda kaj klara diferenco inter la esprimmanieroj kaj vorttrezoroj de virinoj kaj viroj estas alia interesa anglalingva artikolo: Robin Lakoff, "{{lang|en|Language and Woman's Place}}" en <u>{{lang|en|Language in Society}}</u>, vol. 2, n-ro 1 (1973).<noinclude>
----
{{c|- 19 -}}</noinclude>
i0zqiff6ym6hz7119zwtyiun6c06zqm
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/15
104
9138
108947
61265
2025-06-14T17:10:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108947
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>virinoj, sed ĉar neniu ajn povas/rajtas agi tiel. Ĉies naskiĝo kaj devaro baziĝas sur lia aŭ ŝia merito laŭ agoj en antaŭaj naskiĝoj. Ĉiu devas plenumi siajn devojn: jen la ĉefa afero.
(2) En Hindlando la virino devas en edzina rolo ekzisti kiel la ombro de sia edzo. Ne ĉiu viro, kompreneble, atentas al sia ombro. Cetere, per taŭga manipulo de la lumoj, oni povas havi plurajn ombrojn de unu sama korpo. Do la humiligado de la virino kiel edzino, apud la idea glorado de la virino kiel patrino, havas longan historion en la hinda socio. La poligamio fariĝis kontraŭleĝa baldaŭ post kiam la lando sendependiĝis en 1947. Oni faris leĝon kontraŭ infanaĝa geedzigo multe pli frue. Sed en la kamparo oni ankoraŭ vidas neplenkreskajn edzinojn. Ankaŭ ne maloftas edziĝo de viroj, kiuj ankoraŭ havas alian edzinon. Tiaj maldignoj havas interplektan ligon kun la ekonomia dependeco de la virinoj. Ja en la malriĉaj klasoj hindinoj jam de longe laboris apud kaj kune kun viroj. En la kampaj kaj aliaj arenoj de tiu laboro ili certe ne ricevis justan rekompencon por tiu laboro. Sed, estas bone memori, ke simila nejusto sisteme trafis kaj trafas ankaŭ la malriĉajn virojn. Interne de tiu ĝenerale ekspluatata geviraro la virinoj eble estis (kaj restas) iomete pli ekspluatataj. En ĉi tiu situacio ili sin ne sentis aparte ekspluatataj pro sia virineco, En la kunviva familisistemo tradicia, ankaŭ multaj dependaj viroj estis ĉiam simile subtenataj. La ideo, ke la viro ĝuste pro sia vireco devas respondeci pri sia sorto kaj vivgajni memstare, longe ne havis fortan radikon en la hinda socio.
Kiam, sub la kondiĉoj de tia socia pensado kaj kutimo de grandfamilia kunvivado, la mezepoka islama reĝimo establis sin en Hindlando, la altklasaj hinduaj familioj, konforme al la kutimoj de la islamaj aristokratoj kaj regaj familioj, akceptis la kutimon de vualado kaj de limigoj pri eksterhejma irado de virinoj kiel simbolon de prestiĝo. En ĉi tiu evoluo ludis rolon ankaŭ la timo, ke libera kontakto kun la nun islam-dominata* ekstera mondo minacos la hinduecon de la virinoj, kiuj, kiel patrinoj kaj kiel altklasaninoj, havas apartan respondecon pri la pluporto de la hindua sociordo, Tamen, en iuj regionoj de la okcidenta kaj la suda Hindlando, for de la islama potencocentro Delhio, la libera senvuala moviĝado de virinoj escepte restis netuŝita. Se la ideo, ke la virinoj devas resti la ombroj de viroj, ne estus pli forta en la tiama Hindlando ol la ideo de la gloreco de patrinoj, do jam en tiu epoko la virinoj povus lanĉi protestan movadon. Sed tio ne okazis. Kiel iama nove enveninta islama reĝimo per sia kultura influo aperigis la vualan kaj hejme-restan kutimon, tiel ankaŭ la influo de la posta, brita reĝimo alportis movadon kontraŭ tiu kutimo. Tiuj altkastaj, kleraj hinduaj viroj, kiuj iniciatis la forigon de la vualkutimo, ĉerpis sian tiurilatan interesiĝon el la modelo de la senbara socia vivo de la aktuale reganta fremda nacio.
<nowiki>*</nowiki> Neologismo. Domini = superregi.<noinclude>{{c|- 15 -}}</noinclude>
j2tszmbefdq60zyz62kfevusp30xqx9
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/13
104
9139
108942
61263
2025-06-14T14:26:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108942
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>VIRINOJ EN HINDA UNIO:
{{f|'''Honora sed ombra rolo'''|g=150%}}
Manoŝi DaŝGupto
Juna hinda virino en la tradicia sario. Fotita de la aŭtoro.
En la okcidentaj landoj multe pli ol en Hindlando* aperis movado en diversaj epokoj pri la libero de virinoj. Ja la fundamentaj rapido kaj ritmoj en la historio de Hindlando estas aliaj ol tiuj en la historio de Eŭropo kaj Ameriko. Sekve ne havas sencon miri, ke ne okazis en Hindlando tio, kio okazis aŭ okazas en Eŭropo kaj Ameriko. Sed oni povas demandi tamen, je hinda perspektivo, kial aperis aparte memkontentaj kaj unuflankaj rimarkoj en la hinda kontribuo al la miloj da paĝoj, kiujn oni verkis dum la Internacia Virina Jaro proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.
En Hindlando la virinaro, vidata kiel la patrinaro, ĉiam havis kaj havas ekstreme honoran rangon, La hinda tradicio atendas, ke la patrinaro solvos la kontraŭdirojn inter viroj kaj viroj kaj tiel disradios la bonecon tra la mondo; same kiel en hindua mito la patrino de la mondo intervenas en la milito inter la dioj kaj la titanoj, venkas la titanojn, kaj tuj poste redonas al la dioj iliajn proprajn militfortojn. Oni akceptas la fakton, ke ne ĉiu virino kapablas konformi al tiu tradicia rolo, ke la biologia patriniĝo ne donas al ĉiu virino dipatrinan grandiozon; oni diras, ke 'esti naskinta ne sufiĉas por patrini'. Malgraŭ tiuj modifoj la membildo de la hinduinoj glore emfazas la majeston de la patrina rolo. Ili en diversaj manieroj volas demonstri kaj disdiri, ke ili apartenas al la majesto de sia tradicia rolo, kaj ke neniu
<nowiki>*</nowiki> (Noto de la tradukinto: Mi uzas la formon Hinda Unio por la post-1947-a federacio kaj la formon Hindlando por la antaŭtiujara unuo, en kiu enestis la nunaj Hinda Unio, Pakistano kaj Bangladeŝo.)<noinclude>
----
{{c|- 13 -}}</noinclude>
7bvenop7kh6t8ioj0t0xv9mzgvk4d35
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/14
104
9141
108943
61264
2025-06-14T14:55:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108943
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ekstera takso rajtas bagateligi ilian valoron. La virino entenas tiun pli ampleksan energion, kiu la fortajn virojn translevos for de la konflikta sufero al la mondo de la bono, kaj kiu kreos bonradikan ligon inter la patra kaj la posta generacioj.
La fono de tia pensado ampleksas socian senton pri la sinsekvo de generacioj kaj filizofian koncepton de renaskiĝo. En la hinda hinduisma socio unu el la vivdevoj de la individuo estas geedziĝi. Plenkreska viro ne povas aŭ nur parte povas plenumi siajn ritajn devojn se li ne estas edzo. Nur se li generos idojn, li certigos al la spiritoj de siaj prapatroj la atingon de eterna ripozo. En la tradicio de socia penso, kiu ĉi tiel aranĝas la vivon kaj la postmortan mondon pere de kunligoj inter diversaj aĝoj, inter la seksoj, kaj inter la vivantoj kaj la mortintoj, oni plej forte konstatas inklinon al la harmoniigo. La ĉefan respondecon por tiu harmoniigado portas la fidela edzino-patrino. En ĉi tiuj cirkonstancoj, se iu pretendas, ke la digno, kiun la virina movado volas enporti en la vivon de virinoj, estas malpli multa ol la honoro, kiun la hinda tradicio jam de longe donis al la virinoj, do oni devas kun iom da seriozo trakti tiun pretendon.
Ĉu la humiligo de virinoj estas nura fantazio en la hinda medio do? Ĉu la virinoj povas agi laŭplaĉe? Ne. Sed necesas atenti pri du aferoj.
(1) La ideon de laŭplaĉa agado la hinda tradicio taksas tre malalte. Estas nature, ke mondkoncepto bazita sur la kasta kaj karma sistemo* konsideras la personan laŭplaĉan agadon kiel rifuzindan. Difinita homo ricevis vivkondiĉojn difinitajn de la agoj en antaŭaj vivoj, kaj tiu homo devas nun akcepti tiujn kondiĉojn kaj laŭ ili plenumi siajn devojn - jen la starpunkto de la hinda tradicio. Ĝuste tial oni ĉiam instruis kaj instruas en Hindlando, ke plej bone estas plenumi siajn personajn devojn laŭ sia religia kaj viva devaro, senkonsidere ĉu oni estas viro aŭ virino. Kiam homoj nove instruitaj pri okcidentaj doktrinoj komencis levi la personajn volon kaj malvolon super la socian regularon, de tiu tempo aperis alispecaj kompleksecoj en la vivo de viroj kaj virinoj. Oni povas eventuale alifoje diskuti la rolon de la okcidenta instigo en ĉi tiu evoluo. Nun sufiĉas diri, ke la komplekseco en la vivo de viroj kaj virinoj, kiujn vartis kaj kiujn instigas la koncepto de personaj plaĉo kaj malplaĉo, estas preskaŭ la sama en ĉiuj landoj de la aktuala mondo. Laŭ la malnova hinda pensmaniero, tio, ke la virinoj ne povas/ne rajtas agi laŭplaĉe, ne estas, ĉar ili estas
<nowiki>*</nowiki> La kastosistemon kaj la teorion de karmo diversaj okcidentaj studintoj jam diskutis en diversaj lingvoj; oni povas supozi, ke multaj esperantistoj scias pri tiuj aspektoj de la hindua socio. Se leganto scivolas pri la ligo inter tiuj temoj kaj la nuna diskuto, simple necesas tion diri, kaj la nuna aŭtorino pretas daŭrigi pli detale pri tiu ligo, poste.<noinclude>{{c|- 14 -}}</noinclude>
17gww0ffeyvxchqb8vorrjqt4hqo5vk
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/18
104
9142
108950
61268
2025-06-14T17:50:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108950
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>similecoj inter viroj kaj virinoj.
(1) <u>Afablaĵoj</u>: esprimoj kun funkcio nur socia, ekz. "bonan matenon", "kiel vi fartas?", "en ordo", "ĝis".
(2) <u>Parolvico</u>: parolaĵo de unu el la parolantoj. Ĝi klare finiĝas, kiam la parolanto silentas, eble ankaŭ indikinte per sia intonacio, ke la parolaĵo estas finita. Poste okazas tre mallonga paŭzo, komprenata de la aŭskultantoj, kaj sekvota de la komenco de nova parolvico.
(3) <u>Reago-signaloj</u>: mallongaj sonoj kiel "nu, "jes", "mmhm", "ho" ktp. Ili signifas, ke la parolanto daŭrigu, ke oni aŭskultas kaj komprenas; do, ke oni aktive aŭskultas. (Tamen ni ĉiuj certe memoras iun tedan kaj longan paroladon, dum kiu ni aŭtomate tiamaniere reagis, tute sen aŭskulti.) Ĝenerale la reago-signalo celas: "Mi aktive komprenas vin, daŭrigu."
(4) <u>Interrompo</u>: kiam la aŭskultanto komencas paroli, ne ricevinte signon, ke jama parolanto intencas fini. La aŭskultanto do fakte insiste silentigas la parolanton. Ekzemple:
<u>A</u>: Mi vidis hieraŭ televidan programon (pri) ...
<u>B</u>: La nederlandaj televidaj programoj estas ...
<u>B</u> klare interrompas <u>A</u>.
La aŭtoroj diskutas rezultojn de esploroj pri tiuj aspektoj de konversacio. Tiuj rezultoj montras, ke ja ekzistas diferencoj inter virinoj kaj viroj rilate al parolmaniero. Interrompoj en unuseksaj grupoj okazis same ofte, ĉu tiuj grupoj konsistis tute el viroj aŭ tute el virinoj. En ambaŭseksaj grupoj, tamen, 96% el la interrompoj faris la viraj partoprenantoj. Aliflanke, virinoj donis meze pli da reago-signaloj ol viroj, kaj fakte la rolo de subtenanto kaj helpanto estas konsiderata tipe virina.
En konversacio, ankaŭ la silento gravas, ĝi estas la ĉeso en la fluo de diskutado. Oni atendus, ke ĝi okazus je la fino de parolvico, kaj do ke ĝi okazus egale ofte ĉe ambaŭ partoprenantoj en konversacio inter du homoj. Sed esploroj montris, ke ĉe ambaŭseksaj paroj la virinoj silentiĝas multe pli ofte ol la viroj, kaj ke 62% el iliaj silentoj okazas post (1) manko de minimumaj subtenaj reago-signaloj kiel "mhm", "ho" de la vira aŭskultanto; (2) interrompoj de la vira aŭskultanto. Tio fakte montras, ke dum interparolo la viroj malpli subtenis la virinojn ol inverse. Eĉ se ili faris tion ne tute konscie, ĝi tamen emis redukti la memfidon de la virinoj. Indas noti ankaŭ objektivan malhelpon al virinoj. Unu el la eblaj (kaj uzataj) reagoj al interrompiĝo estas simple daŭre paroli kaj fini la frazon. Sed pro la biologia fakto, ke viro simple havas kutime pli malaltan kaj fortan voĉon, virino des malpli facile sukcesas batali kontraŭ lia voĉo. Fakte viroj foje konscie uzas tiun taktikon kontraŭ virinoj. Eblas diri do, ke kiam temas pri tiu subtila forma aspekto de komunikado, ekzistas malsimileco inter la du seksoj. Virinoj pli subtenas la kunparolanton (ili malpli interrompas kaj pli aktive aŭskultas).
Aliflanke viroj prenas pli da parolvicoj, emas pli ofte interrompi aŭ paroli samtempe. Do, konsiderante ke interrompoj malrespektas la parolrajton de la alia partoprenanto kaj kion tiu volas diri, la aŭtoroj<noinclude>
----
{{c|- 18 -}}</noinclude>
fykxhyhk50c0b6lj6cwezny5l356yps
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/20
104
9143
108952
61271
2025-06-14T18:45:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108952
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ankaŭ pluraj aliaj temoj estas pritraktitaj en la libro, inter ili: "virina lingvo", kiu kontrastas al tiu de viroj pro esprimmaniero, Ĝentilaj formoj, vorttrezoro, adjektivoj; kaj neparolataj diferencoj - okulkontakto inter la diskutantoj, gestado, vizaĝesprimoj ktp.
Sed la verkistoj ne kontentiĝas pri nura prezento de esploroj kaj tion rezultoj, klarigo de fenomenoj el nova vidpunkto, kaj priskribo de subtilaj interpersonaj influoj. Ili ankaŭ celas aktivigi la legantojn, por ke tiuj mem konscie analizu la situacion ĉirkaŭ si. Jen do kelkaj praktikaj sugestoj. Estus interese, se vi mem provus ilin en vin ĉiutaga rondo.
(1) <u>Interrompado</u>
En konversacio aŭ diskuto:
a. Kiu interrompas kiun?
b. Kiu interrompas plej ofte?
c. Kiu estas plej ofte interrompata?
ĉ. Kiamaniere sekso ludas rolon en interrompado?
d. Kiun rilaton vi trovas inter socia rango aŭ potenco, kaj interrompado?
Por pli klare kaj facile resumi la rezultojn, vi povas ilin aranĝi laŭ la jena tabelo:
{| class="wikitable"
|-
! Parolanto !! Sekso !! Aĝo !! Rango kaj/aŭ profesio !! Interrompis x fojojn !! Estis interrompita x fojojn
|-
| 1 || || || || ||
|-
| 2 || || || || ||
|-
| 3 || || || || ||
|-
| 4 || || || || ||
|-
| 4 || || || || ||
|-
| 5 || || || || ||
|}
(2) <u>Temoj</u>
Aŭskultu atente kelkajn konversaciojn, laŭeble inter parolantoj de kaj la sama sekso kaj malsamaj.
a. Kiuj temoj estis plej popularaj?
b. Pri kiuj temoj parolis la tute virinaj kaj tute viraj grupoj?
c. Pri kiuj temoj parolis la miksitaj grupoj?
ĉ. Kiu enkondukis novajn temojn? Kiu ŝanĝis la temojn?
d. Ĉu la tradiciaj stereotipoj (laŭ kiuj virinoj diskutas ĉefe receptojn, vestaĵojn kaj onidirojn, dum viroj diskutas ĉefe politikon, aŭtojn kaj sporton) estas ankoraŭ validaj?
e. Kiel aĝo, okupiĝo kaj eduko influis la elekton de temoj?
Ĉu vi venos al neatenditaj konkludoj, aŭ ĉu vi simple konfirmos viajn antaŭajn supozojn, sciigu la novaĵleteron pri viaj rezultoj.<noinclude>
----
{{c|- 20 -}}</noinclude>
rj6p7ly836kv1xdc63ledd62ugxgcne
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/1
104
9235
108964
87065
2025-06-15T08:30:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108964
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{|
|-
| || || Numero 1
|-
| {{f|'''Sekso'''|g=200%}} || {{f|'''kaj'''|g=200%}} || Jan.1980
|-
|Sendependa || {{f|'''Egaleco'''|g=200%}}
|-
|novaĵletero
|}
Venis ĝenerale pozitiva reago al la provnumero de ĉi tiu novaĵletero. Multaj Esperanto-revuoj anoncis la ekaperon de SkE - interalie raportis la gazeto <u>Heroldo</u> kaj Radio Zagreb. Tio nun portas konstateblajn sekvojn en la formo de petoj pri la provnumero (kiu nun pli-malpli elĉerpiĝis) kaj abonoj.
Kiel oni atendus inter esperantistoj, la plej viglan reagon vekis la artikolo pri komunseksa pronomo. Efektive mi rapide atingas la konkludon, ke oni facile povus eldoni tutan revuon nur pri tiu temo, Mankas spaco en ĉi tiu numero por aperigi ĉiujn leterojn, do pliaj sekvos en venontaj monatoj.
Kaj, kiam temas pri spaco: ni ne disponas tro en SkE. Sed mi ne povas plenkore bedaŭri tion, ke foje la paĝoj donas impreson, ke ni apenaŭ sukcesis enŝtopi ĉion direndan. Tio montras, ke ni jam ricevis tre riĉan kaj enhavoplenan reagon de la legantoj. Tio bone aŭguru por la estonteco!
Ne postulas multan atenton por rimarki, ke la tajpaĵo estas iom pli granda ĉi-foje ol en la provnumero. Por kompensi tion, ni aldonis kvar paĝojn. Estis evidente, ke pasintfoje ni tro malgrandigis la tekston. Espereble ni nun trovis la taŭgan proporcion. Se ne, vi povas atendi plian serĉadon! La kunmetado de SkE estas iugrade eksperimenta kaj por mi kaj por Dermod Quirke, kiu presas ĝin. Do ne tro konsterniĝu, se dum serĉo por la ĝusta formulo, la eksperimentantoj foje atingos iujn neatenditajn rezultojn.
SkE estas tajpita kaj provlegita plejparte de unu homo. Tio ne estas ideala aranĝo, kiel vi povis konstati el multaj tajperaroj en la provnumero, Ekzistas nur unu solvo por tiu problemo: pli da kunlaborantoj. Ĉu troviĝas - en lando, kiu havas bonajn poŝtajn<noinclude></noinclude>
292zk848y2l3cg2fhk8z171jlwafeg7
Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/23
104
13596
108962
54595
2025-06-15T08:05:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108962
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="I1"/>tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi. Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por {{SIC|ĉiuj|ĉiu}} plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun la malestima malŝato, dum ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de ĉiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskiĝis, al la formoj plej facilaj — prezentis la plej malfacilan parton de la laboro<ref>''Nun Zamenhof donas ekzemplojn, kiuj klarigu la enhavon de la afiksoj ktp. kaj montras sub I, kiamaniere li solvis la unuan, kaj sub II, kiamaniere li solvis la duan problemon.</ref>.<br><br>
<section end="I1"/>
<section begin="I2"/>{{rh|N-ro 2.|1888}}
{{c|Antaŭparolo al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“}}
Wüster: Dua
''„Dua Libro de l’ lingvo Internacia.“ Eldono 1888 de Kelter, Varsovio, paĝ.3—16. Dua eldono, Varsovio, strato Navolipie n-ro 11, paĝ. 3—16.''
{{tab}}Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita „senkondiĉe“, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj — ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis. La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj — rapidas porti sian<ref>''teksto: ilian.''</ref> ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!
En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l’ tempo de unu jaro al la juĝo de l’ tuta mondo; kiam<ref>''arkaika formo: kian.''</ref> pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l’ publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post<section end="I2"/><noinclude><references/></noinclude>
4cfn8ibd7rc2uu4x4qqvncayjhrfdbd
Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/24
104
13600
108963
54596
2025-06-15T08:14:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108963
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tiam<ref>''arkaika formo: tian.''</ref> la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo, — estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l’ tago, kiam<ref>''arkaika formo: kian.''</ref> eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l’ aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuj prezentos daŭrigon de l’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita, — tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj<ref>''Ili neniam aperis; la kialon klarigas la sekvanta „Aldono al la Dua Libro“.''</ref> {{sp|ĉiuj}} demandoj estos responditaj; je l’ fino de l’ jaro 1888 eliros la lasta kajero kaj la „Dua Libro de l’ lingvo internacia“ estos finita.
Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l’ kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l’ intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l’ publiko je l’ lingvo, proponita de mi, — de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon<ref>''Poste Zamenhof ne plu uzas tiajn parolturnojn.''</ref> ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la „Duan Libron de l’ lingvo internacia“, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l’ libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.
La tuta libro havos 5—6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj certe vastigi ĝian uzon en la mondo, — kaj cetere. Kiam la lasta kajero de l’ libro estos elirinta, tiam<noinclude><references/></noinclude>
2ai1jofp9ql69d5kmysubqwwmn119vv
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/22
104
36015
108970
108501
2025-06-15T09:56:02Z
Lepticed7
3194
/* Validigita */
108970
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
“Tom, tuj post la veturado, mi krevigos al vi la
kapon.”
“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi,
ĉar la naturo mem jam tion faris,”<ref>“Havi krevigitan
kapon“ — angla dirmaniero por “esti malprundenta”.</ref> respondis Brown
kun profunda moksimpatio.
La pordo malfermiĝis, kaj Morris envenis, dirante:
“Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la
tutan tempon?”
“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo.”
diris Robinson.
“Nu, Charlie,” diris Morris, “ne studadu la tutan
matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion
elporti; venu kun ni kaj vizitu la ''{{Lingvo|fr|Louvre}}'', la ''{{Lingvo|fr|Madeleine}}'',
la ''{{Lingvo|fr|Boulevards}}'', la ''{{Lingvo|fr|Place de la Concorde}}'', la ——.”
“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”
“Jes, kial ne?”
“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”
“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la
grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn ——”
“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.;
mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron
en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo —
almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”
“En tiu okazo, Tom kaj mi iros solaj, sed mi ne
havas francan monon, — bonvolu ŝanĝi por mi unu
bankbileton kvinfuntan, Charlie.”
“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson,
kolere.
“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris.
“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”
“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris.
“Certe ne!” kriis Robinson senpacience; “se vi
intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi
estos malfruaj je la tagmanĝo.”
Morris kaj Brown adiaŭis lin, kaj, elirinte la
hotelon, Brown murmuris: “Iu certe jam trompis
nian amikon.”<noinclude><references/></noinclude>
jswxrrtgjm8gv52v7psejc7iti0b0kt
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/179
104
36103
108953
2025-06-14T19:39:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108953
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— La samon povus diri bovo al Aristotelo — respondis
Chilo.
Tagiĝo grizigis la mondon. Brilo pale kolorigis la suprojn de
muroj. Apudvojaj arboj, konstruaĵoj kaj tie kaj ie disĵetitaj
tomboŝtonoj komencis elprofundiĝadi el la krepusko. La vojo
ne estis jam tute senhoma. Legomvendistoj rapidis al la baldaŭ
malfermotaj pordegoj, kondukante azenojn kaj mulojn,
ŝarĝitajn per legomoj; ialoke knaris veturiloj, sur kiuj oni
portis ĉasaĵojn. Sur la vojo kaj ambaŭflanke de ĝi kuŝis ĉe la
tero mem facila nebulo, anoncanta belveteron. Homoj, vidataj
de iom pli granda distanco, aspektis en tiu nebulo, kiel
spiritoj. Vinicius fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu,
laugrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta.
— Sinjoro — diris Chilo — mi ofendus vin, se mi antaŭvidus,
ke via malavareco iam elĉerpiĝos, sed nun, kiam vi pagis
al mi, vi ne povas suspekti, ke mi parolas nur por mia profito.
Mi do konsilas al vi ankoraŭ foje, ke vi, eksciinte, en kiu
domo loĝas la dia Ligia, revenu hejmen por preni viajn
sklavojn kaj portilon kaj ne aŭskultu tiun ĉi elefanta rostron,
Croton, kiu nur tial entreprenas forkapti sola la fraŭlinon,
por elpremi vian monujon, kiel kazean sakon.
— Mi promesas al vi pugnobaton inter la skapolojn, tio
signifas, ke vi pereos — ekparolis Croto.
— Mi promesas al vi kruĉon da kefalona vino, tio signifas,
ke mi estos sana — respondis la greko.
Vinicius nenion respondis, ĉar ili proksimiĝis al la pordego,
ĉe kiu stranga bildo frapis iliajn okulojn. Nome du soldatoj
surgenuiĝis, kiam la apostolo estis pasanta, kaj li tenis dum
momento la manojn sur iliaj feraj kaskoj, poste faris super
ili la signon de kruco. Al la juna patricio neniam venis ĝis
nun la ideo, ke jam eĉ inter la soldatoj povas esti kristanoj,
kaj kun mirego li pensis, ke kiel en brulanta urbo flamoj ekkaptas
ĉiam novajn domojn, tiel tiu instruo tagon post tago
ekkaptas evidente novajn animojn kaj disvastiĝas ekster la
homa kompreno. Tio ĉi frapis lin ankaŭ pro Ligia, ĉar li
konvinkiĝis, ke se ŝi volus forkuri el la urbo, troviĝus gardistoj,
kiuj mem sekrete faciligus al ŝi la eliron. Li diris ĉi-momente
dankojn al ĉiuj dioj, ke tiel ne okazis.
Pasinte la malplenajn lokojn, trovantajn sin post la muro,
la kristanaj aretoj komencis disiĝadi. Ili devis nun sekvi Ligian
de pli malproksime kaj pli singarde, por ne turni al si atenton.
Chilo komencis ankaŭ plendi pro vundoj kaj ŝirdoloro en la<noinclude><references/></noinclude>
7l7agurjifb81kcu2q73sdy2f4yoqbc
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/180
104
36104
108954
2025-06-14T20:12:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108954
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>piedoj kaj restis ĉiam pli malantaŭe, kion Vinicius ne kontraŭstaris,
opiniante, ke nun la timema kaj malforta greko ne estos
plu bezona al li. Li eĉ permesus al li foriĝi, kien li volus,
tamen la noblan saĝulon detenis prudento, sed puŝis evidente
scivolo, ĉar li sekvis ilin senĉese kaj iafoje eĉ proksimiĝadis,
ripetante siajn antaŭajn konsilojn kaj esprimante supozon,
ke la maljunulo, akompananta la apostolon, se lia kresko ne
estus tro malalta, povus esti Glaucus.
Ili tamen iris ankoraŭ sufiĉe longe ĝis Transtibro, kaj la
suno jam preskaŭ supreniris, kiam la areto, en kiu estis Ligia,
disiĝis. La apostolo, la maljuna virino kaj la knabo direktis
sin laŭlongen de la rivero, dum la malpli altkreska maljunulo,
Ursus kaj Ligia enŝovis sin en malgrandan vicus kaj, irinte
ankoraŭ ĉirkaŭ cent paŝojn, eniris la vestiblon de domo, en kiu
estis du vendejoj, unu kun olivoleo, la alia de birdisto.
Chilo, kiu iris eble kvindek paŝojn post Vinicius kaj Croto,
tuj haltis, kvazaŭ fiksita en la teron kaj, preminte sin al la
muro, komencis sible voki, ke ili revenu al li.
Kaj ili faris tion, car oni devis interkonsiliĝi.
— Iru — diris al li Vinicius — kaj vidu, ĉu tiu ĉi domo ne
havas de malantaŭe elirejon al alia strato.
Chilo, kvankam li plendis antaŭ momento pro vundoj en
la piedoj, ekkuris tiel vigle, kvazaŭ li havus ĉe la maleoloj la
flugiletojn de Merkuro.
— Ne — li diris — tiu ĉi elirejo estas la sola.
Poste li kunmetis la manojn:
— Je Jovo, Apolono, Vesto, Cibelo, Izido kaj Oziriso, je
Mitro, Baalo kaj ĉiuj dioj de Oriento kaj Okcidento, mi petegas
vin, sinjoro, lasu tiun ĉi planon .... Aŭskultu min....
Sed subite li interrompis, ĉar li rimarkis, ke la vizaĝo de
Vinicius paliĝis de emocio kaj liaj okuloj fajris, kiel pupiloj
de lupo. Sufiĉis lin rigardi, por kompreni, ke nenio en la mondo
detenos lin de la entrepreno. Croto komencis plenblovi sian
herkulan bruston per spiro kaj balanci ambaŭflanken sian
nedisvolvitan kranion, kiel faras ursoj en kaĝo. Cetere sur lia
vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta maltrankvilo.
— Mi eniros la unua! — li diris.
— Vi sekvos min! — diris Vinicius per ordona voĉo.
Kaj post momento iii ambaŭ malaperis en la malluma
vestiblo.
Chilo ekkuris al la angulo de piej proksima strateto kaj
komencis, rigardante el post la angulmuro, atendi, kio okazos.<noinclude><references/></noinclude>
sgow6grwkbiw571w1v6h83ddu92ott7
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/181
104
36105
108955
2025-06-14T20:29:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108955
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XXII}}
Vinicius nur en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon
de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj
domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por
havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni
konstruis ilin tiel rapide kaj tiel malzorge, ke ne estis preskaŭ
jaro, en kiu kelkaj el ili ne falis sur la kapojn de la loĝantoj.
Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj de
ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe
tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne
havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj
komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen,
ne devigataj de la urbaj aŭtoritatuloj prezenti la nomojn de la
loĝantoj, multfoje mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia
domo estis treege malfacile, precipe, se ĉe la pordego ne oficis
pordisto.
Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicius kaj Croto
eliris sur malvastan, kvarflanke mur-baritan korton, prezentantan
ion en la speco de komuna por la tuta domo atrium, kun
fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon,
enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj,
parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el
kiuj oni eniris en loĝejojn. Malsupre ankaŭ estis loĝejoj,
kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto
nur per lanaj, plejparte ĉifonigitaj kaj truitaj, aŭ flikitaj
kurtenoj.
La horo estis frua kaj sur la korto ne vidiĝis eĉ unu vivanto.
Videble en la tuta domo ĉiuj dormis ankoraŭ, krom tiuj,
kiuj revenis el Ostriano.
— Kion ni faros, sinjoro? — demandis Croto, haltante.
— Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos — respondis Vinicius. —
Oni ne devas vidi nin en la korto.
Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Chilo estis praktika.
Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu
ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn, dume
nun iii devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj,<noinclude><references/></noinclude>
hpe9i8h30ng92pkh0e68zioizy9u9pv
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/182
104
36106
108956
2025-06-14T21:06:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108956
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiuj certe estis kelknombraj en tiu ĉi domo, povus ŝin averti,
ke oni ŝin serĉas. Pro tio ĉi estis ankaŭ danĝere demandi fremdajn
homojn. Vinicius pripensis dum momento, ĉu li ne revenu
por preni siajn sklavojn, kiam subite el post unu el la kurtenoj,
apartigantaj pli malproksimajn loĝejojn, eliris homo kun
kribrilo en la mano kaj alpaŝis la fontanon.
La juna viro unuarigarde ekkonis Ursuson.
— Tio estas la ligo! — flustris Vinicius.
— Ĉu mi tuj rompu liajn ostojn?
— Atendu.
Ursus ne rimarkis ilin, ĉar ili staris en la ombro de la
vestiblo, kaj li komencis trankvile lavi en la akvo legomojn,
plenigantajn la kribrilon. Videble estis, ke post la tuta nokto,
pasigita en la tombejo, li intencis prepari por ili matenmanĝon.
Post momento, fininte sian laboron, li prenis la malsekan
kribrilon kaj malaperis kun ĝi post la kurteno. Croto kaj
Vinicius ekiris post li, kredante, ke ili trafos rekte en la
loĝejon de Ligia.
Ilia miro estis do senmezura, kiam ili ekvidis, ke la kurteno
apartigis de la korto ne loĝejon, sed alian malluman koridoron,
en kies fino oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj
cipresoj, kelkaj mirtaj arbustoj, kaj malgrandan dometon, kroĉitan
al senporda posta muro de alia konstruaĵo.
Ili ambaŭ tuj ekkomprenis, ke tio ĉi estis por ili favora
cirkonstanco. En la korto povus okazi tumulto de ĉiuj loĝantoj,
dum la flanka lokiteco de la dometo igis la entreprenon pli
facila. Rapide ili finos la aferon kun defendantoj, au pli ĝuste
kun Ursus, post kio same rapide ili atingos kun la forkaptita
Ligia la straton, kaj tie ili jam scios sin helpi. Verŝajne neniu
ilin haltigos, kaj se oni ilin haltigos, ili diros, ke la afero
koncernas forkurintan garantiulinon de la cezaro, aŭ en eventuala
okazo Vinicius konigos sin al vigiloj kaj alvokos ilian
helpon.
Ursus estis jam preskaŭ eniranta la dometon, kiam rebruo
de la paŝoj turnis lian atenton, li do haltis kaj, ekvidinte du
homojn, metis la kribrilon sur balustradon kaj reiris al ili.
— Kion vi serĉas ĉi tie? — li demandis.
— Vin! — respondis Vinicius.
Poste, turninte sin al Croto, li ekkriis per rapida, mallaŭta
voĉo:
— Mortigu!
Croto eksaltis, kiel tigro, kaj en unu momento, antaŭ ol la<noinclude><references/></noinclude>
0s9o9jz7zpazu3n1wp0epu9u1abcu6r
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/183
104
36107
108957
2025-06-14T21:24:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108957
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ligo povis ekkonscii aŭ rekoni la malamikojn, li kaptis lin en
siajn ŝtalajn brakojn.
Sed Vinicius estis tro certa pri lia superhoma forto, por
atendi la finon de la batalo, do, pasinte preter ili, li ekkuris
al la pordo de la dometo, puŝis ĝin kaj troviĝis en iom malfuma
ĉambro, heligita tamen de fajro, brulanta en kameno.
La brilo de tiu flamo falis rekte sur la vizaĝon de Ligia. Alia
persono, sidanta ĉe la fajro, estis la maljunulo, kiu akompanis
la knabinon kaj Ursuson envoje el Ostriano.
Vinicius enkuris tiel subite, ke antaŭ ol Ligia povis lin
rekoni, li ekkaptis ŝin je la talio kaj, levinte supren, resaltis
al la pordo. La maljunulo, vere, sukcesis bari ĝin per si mem,
sed Vinicius, alpreminte la knabinon per unu brako al la
brusto, forpuŝis lin per la alia. La kapuĉo falis de lia kapo kaj
tiam , je la vido de tiu konata al ŝi kaj ĉi-momente terura vizaĝo,
la sango de Ligia koagulis pro teruro kaj la voĉo morthaltis
en ŝia gorgo. Ŝi volis voki helpon, sed ne povis. Same vane ŝi
penis ekkapti la pordokadron, por kontraŭstari. Ŝiaj fingroj
deglitis de la ŝtono kaj ŝi perdus la konscion, se ne frapus ŝiajn
okulojn terura bildo, kiam Vinicius elkuris kun ŝi en la
ĝardenon.
Ursus tenis en la brakoj iun homon, tute fleksitan malantaŭen,
kun kapo klinita flanken kaj kun sangoplena buŝo. Ekvidinte
ilin, li frapis ankoraŭ foje per la pugno tiun kapon kaj
en unu sekundo eksaltis, kiel furioza besto, al Vinicius.
— Morto! — ekpensis la juna patricio.
Kaj post tio li ekaŭdis, kvazaŭ en sonĝo, ekkrion de Ligia:
„ne mortigu!”, poste li eksentis, ke io, kvazaŭ tondrobato, malvolvis
liajn brakojn, per kiuj li ŝin ĉirkautenis, fine la tero
turniĝis kune kun li kaj la lumo de l’ tago estingiĝis antaŭ liaj
okuloj.
----
Chilo tamen, kaŝita post la strata angulmuro, atendis, kio
okazos, ĉar la scivolo batalis en li kontraŭ la timo. Li pensis
ankaŭ, ke se ili sukcesos forkapti Ligian, tiam bone estos por
li esti apud Vinicius. Urbanon li ne timis plu, ĉar li ankaŭ estis
certa, ke Croto lin mortigos. Aliflanke li kalkulis, ke en la
okazo, se en la senhomaj ĝis nun stratoj iĝus ia tumulto, se
kristanoj aŭ iuj ajn homoj volus kontraŭstari al Vinicius, tiam li
alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato , kaj en
eventuala okazo alvokos vigilojn helpe al la juna patricio kontraŭ
la strata kanajlaro, kaj tiamaniere sekurigos al si novajn<noinclude><references/></noinclude>
5gaogk6s51uao7mbyfm1dft495yjg63
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/184
104
36108
108958
2025-06-14T21:44:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108958
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>favorojn. En la animo li ĉiam opiniis, ke la ago de Vinicius
estas malprudenta, konsiderante tamen la teruran forton de
Croto, li supozis, ke ĝi povos sukcesi. „Se ilia situacio estus
malbona, la tribuno mem portos la knabinon, kaj Croto trabatos
por li la vojon.” Tamen la tempo sajnis al li longa; maltrankviligis
lin silento en la vestiblo, kiun li rigardis de malproksime.
— Se ili ne trafos en ŝian kaŝejon kaj faros bruon, ili
foralarmos ŝin.
Kaj la penso pri tio ne estis al li cetere malagrabla, ĉar li
komprenis, ke en tia okazo Vinicius denove lin bezonos kaj
denove li sukcesos elpremi el lia sako konsiderindan nombron
da sestercoj.
— Kion ajn ili faros — li parolis al si mem — por mi ili
ĝin faros, kvankam neniu el ili tion divenas. Dioj, dioj, lasu
min nur . . . .
Kaj subite li interrompis, ĉar ŝajnis al li, ke io elŝovis sin
el la vestiblo, do, preminte sin al la muro, li komencis rigardi,
retenante la spiron en la brusto.
Kaj li ne eraris, ĉar el la vestiblo duone elŝoviĝis iu kapo
kaj komencis rigardi ĉirkaŭen.
Post momento ĝi tamen malaperis.
— Tio estas Vinicius aŭ Croto — ekpensis Chilo — sed,
se ili kaptis la knabinon, kial ŝi ne krias kaj kial ili rigardas
en la straton? Homojn ili ja ĉiuokaze devas renkonti, ĉar
antaŭ ol ili venos ĝis Carinae, la stratoj iĝos movoplenaj. Kio
ĝi estas!? je ĉiuj senmortaj dioj ! . . . .
Kaj subite ĉiuj restintaj haroj hirtiĝis sur lia kapo.
En la pordo montriĝis Ursus kun pendanta trans lia ŝultro
korpo de Croto kaj, rigardinte ĉirkaŭen ankoraŭ foje, li komencis
kuri kun ĝi tra la malplena strato al la rivero.
Chilo iĝis ĉe la muro tiel plata, kiel peco da stukaĵo.
— Mi pereos, se li min ekvidos! — li ekpensis.
Sed Ursus kuris rapide preter la angulmuro kaj malaperis
post la sekvanta domo. Chilo, ne atendante plu, komencis
kuri laŭlonge de diagonala strateto, tintante per da dentoj
pro teruro kaj kun rapideco, kiu povus mirigi eĉ en junulo.
— Se li, revenante, ekvidos min de malproksime, li atingos
min kaj mortigos — li parolis al si. — Savu min, Zeŭso, savu
Apolono, savu Hermeso, savu Dio de la kristanoj! Mi forlasos
Romon, revenos en Mezembrion, sed savu min el la manoj de
tiu demono!<noinclude><references/></noinclude>
rm1fwyafo58whfsiu3y88m1jbzhujuv
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/185
104
36109
108959
2025-06-15T06:48:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108959
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kaj tiu ligo, kiu mortigis Croton, ĉi-momente ŝajnis al li
efektive iu superhoma estaĵo. Kurante, li pensis, ke tio eble
estas iu dio, kiu prenis sur sin la formon de barbaro. En tiu
ĉi momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis
alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Croton
mortigis eble la Dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis
sur lia kapo, ke li ek malpacis kun tia potenco.
Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn,
irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis.
En lia brusto mankis jam spiro, li do sidiĝis sur sojlo de domo
kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan
frunton.
— Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon — li diris.
La homoj, irantaj renkonten, direktis sin en iun flankan
strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo dormis ankoraŭ.
Matene la stratmovado komencadis sin pli frue en la
pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj
leviĝi antaŭ la plentago, kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro
libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝadis,
precipe vintre, sufiĉe malfrue. Chilo, sidinte dum ia
tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis
kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon, ricevitan de Vinicius,
direktis sin per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.
— Eble mi vidos ie la korpon de Croto — li parolis al si. —
— Dioj! Tiu ligo, se li estas homo, povus en la daŭro de unu
jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Croton li sufokis,
kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni
donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun
knabinon pli bone, ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin
tiu infero. Mi ne volas havi ion kun li. Li estas tro malmol-osta.
Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Croto li
rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicius plorplendas
super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro!
tio ja estis patricio, amiko de la cezaro, sinjoro konata en la
tuta Romo kaj armea tribuno. Lia morto ne estos al ili lasita
senpune.... Kaj se mi ekzemple irus en la tendaron de la
pretorianoj, aŭ al la vigiloj?....
Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento
diris:
— Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi?..
Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ
scias, por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi {{vdk|in|tence}}<noinclude><references/></noinclude>
9dc7t5e3gho6xarau2iwheqq7zhf5d5
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/186
104
36110
108960
2025-06-15T07:28:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108960
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|in|tence}} montris al li la domon, en kiu trafis lin morto? Se eĉ
poste montrigus en juĝejo, ke mi ĝin ne volis, oni diros ĉiuokaze,
ke mi estas la kaŭzo de tio.... Kaj li ja estis patricio,
do neniel mi restos senpune. Sed se mi kaŝe forlasus
Romon kaj translokiĝus ien malproksimen, mi nur igus la
suspekton pli granda.
Kaj tiel kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli
grandan malbonon. Romo estis grandega urbo, tamen Chilo
eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia
povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio
okazis, kaj se eĉ falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la
esploradon. Sed la tuta pasinteco de Chilo estis tiaspeca, ke
ĉiu pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ
al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn
embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus
veni en la kapojn de la oficistoj.
Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petroniuson en la konvinko,
ke Vinicius estis perfidita kaj murdita sekve de komploto.
Petronius estis homo potenca, kiu povis havi al sia
dispono la policon en la tuta regno kaj kiu sendube klopodus
elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen
al Chilo venis la ideo, ĉu ne estus plej bone turni sin al li kaj
rakonti, kio okazis. Jes! Tio ĉi estis la plej bona maniero.
Petronius estis homo trankvila kaj Chilo povis esti certa
almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos lin ĝis la fino. Petronius, kiu
konis la aferon de la komenco, pli facile ekkredus ankaŭ la
senkulpecon de Chilo, ol la prefektoj.
Tamen por iri al li, oni devis scii certe, kio okazis kun
Vinicius, kaj Chilo tion ĉi ne sciis. Li vidis vere la ligon,
ŝtelirantan al la rivero kun la korpo de Croto, sed nenion pli.
Vinicius povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ
kaptita. Nur nun venis al Chilo la ideo, ke la kristanoj certe
ne kuraĝus mortigi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan
armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan
persekutadon. Pli verŝajne estis, ke ili retenis lin perforte,
por doni al Ligia tempon refoje kaŝi sin en alia loko.
Tiu ĉi penso inspiris al Chilo kuraĝon.
— Se tiu liga drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li
estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne
perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso,
kalkulu denove je la du bovidinoj!) malfermos sin antaŭ mi
nova kampo .... Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie<noinclude><references/></noinclude>
654ro95gqlabzreyezp0r8hf3jcynct
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/187
104
36111
108961
2025-06-15T07:52:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108961
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li devas serĉi la sinjoron, kaj ĉu li turnos sin al la prefekto,
aŭ ne, tio estas lia afero, ke nur mi min ne turnu al li .... Mi
povas ankaŭ iri al Petronius kaj kalkuli je rekompenco....
Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Viniciuson, kaj poste denove
Ligian.... Antaŭe mi devas tamen ekscii, ĉu li vivas, aŭ
pereis.
Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demas
kaj demandi pri Ursus. Sed li tuj forlasis tiun ĉi ideon. Li
preferis ne havi aferon kun Ursus. Li povis prave supozi, ke
se Ursus ne mortigis Glaucuson, li estis videble avertita de
iu el la kristanaj ĉefuloj, al kiu li malkaŝis sian intencon, ke
tio estas afero nepura kaj ke volis lin instigi al ĝi iu perfidulo.
Cetere je sola rememoro pri Ursus Chilon trakuris tutkorpa
tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Euriciuson en
la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Durne
li bezonis iom nutri sin, ripozi kaj bani sin. La sendorma nokto,
la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibro efektive
lacigis lin ekstermezure.
Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe
si du sakojn; tiun, kiun Vinicius donis al li hejme, kaj tiun,
kiun li ĵetis al li revoje el la tombejo. Pro tiu ĉi feliĉa cirkonstanco,
same kiel pro la grandaj emocioj, kiujn li travivis, li
decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona,
ol ordinare.
Kaj, kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li faris tion
en tia grado, ke li forgesis pri bano. Li sentis sin antaŭ ĉio
dormema kaj la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis
per tute ŝanceliĝemaj paŝoj en sian loĝejon en Suburra, kie
atendis lin sklavino, aĉetita por la mono de Vinicius.
Tie, enirinte en sian cubiculum, malluman, kiel vulpa kavo,
li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.
Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste vekis lin la sklavino,
vokante, ke li vekiĝu, ĉar iu serĉas lin kaj volas lin vidi en
urĝa afero.
La gardema Chilo rekonsciiĝis en unu momento, surtiris
provizore mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino
flankeniĝi, rigardis antaŭe singarde tra la pordo.
Kaj li rigidiĝis! ĉar tra la pordo de la cubiculum li ekvidis
la grandegan figuron de Ursus.
Je tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel
glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas
aroj da formikoj.... Dum ia tempo li ne povis ekparoli, poste<noinclude><references/></noinclude>
14je6qapn0gmr2kxvpbki64kco1gta3
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/189
104
36112
108965
2025-06-15T08:51:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108965
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XXIII}}
Vinicius vekiĝis pro akra doloro. En la unua momento li
ne povis kompreni, kie li estas kaj kio okazas kun li. En la kapo
li sentis bruon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ kovritaj de nebulo.
Iom post iom li akiradis tamen la konscion kaj fine ekvidis
tra tiu nebulo tri klinitajn super li homojn. Du el ili li rekonis:
unu estis Ursus, la alia — la maljunulo, kiun li faligis, forportante
Ligian. La tria, fremda, tenis lian maldekstran brakon
kaj, tuŝante gin laŭlonge de la kubuto ĝis la Ŝultro kaj ŝlosilosto,
estis ĝuste kaŭzanta al li doloron tiel teruran, ke Vinicius,
kredante, ke ĝi estas ia speco de plenumata kontraŭ li venĝo,
diris tra kunpremitaj dentoj:
— Mortigu min.
Sed ili ne ŝajnis atenti liajn vortojn , kvazaŭ ili ne aŭdus aŭ
konsiderus ilin ordinara ĝemo de suferanto. Ursus, kun sia
zorgoplena kaj kune timiga vizaĝo de barbaro tenis en la
mano tufon da blankaj tolpecoj, ŝiritaj en longajn striojn, kaj la
maljunulo parolis al la homo, kiu premis la brakon de Vinicius:
— Glaucus, ĉu vi estas certa, ke tiu ĉi vundo en la kapo ne
minacas la vivon?
— Jes, nobla Crispus — respondis Glaucus. — Servante
kiel sklavo en siparo, kaj poste loĝante en Neapolo, mi kuracis
multajn vundojn, kaj per la gajnoj, kiujn donis al mi tiu
okupo, mi elaĉetis fine min mem kaj mian familion .... La
vundo en la kapo estas negrava. Kiam tiu ĉi homo (li montris
per la kapo Ursuson) rekaptis de la junulo la knabinon kaj
puŝis lin sur la muron, tiu videble, falante, ŝirmis sin per la
brako, kiun li elartikigis kaj rompis, sed per tio savis la kapon
— kaj la vivon.
— Vi jam flegis plurajn el la fratoj — respondis Crispus —
kaj vi famas, kiel lerta kuracisto .. . . Jen kial mi venigis vin
pere de Ursus.
— Kiu envoje konfesis al mi, ke ankorau hieraŭ li estis
preta min mortigi.
— Sed antaŭ ol al vi, li konfesis sian intencon al mi — kaj
mi, konante vian amon al Kristo, klarigis al li, ke ne vi<noinclude><references/></noinclude>
2w7pere7sf1hnnmsvlm2w24pkeltpg9
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/190
104
36113
108966
2025-06-15T09:12:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108966
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas perfidulo, sed tiu nekonato, kiu volis instigi lin al la
mortigo.
— Tio estis malbona spirito, sed mi kredis lin anĝelo —
respondis Ursus kun ĝemo.
— Vi rakontos al mi tion alifoje — diris Glaucus — sed
nun ni devas pensi pri la vundito.
Kaj dirinte ĉi tion, li komencis reenartikigi la brakon de
Vinicius, kiu, malgraŭ ke Crispus surŝprucadis lian vizaĝon
per akvo, senĉese svenadis pro doloro. Tio estis por li cetere
feliĉa cirkonstanco, ĉar li ne sentis reenartikigon de la piedo
nek bandaĝadon de la rompita brako, kiun Glaucus enigis en
du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte,
por ĝin senmovigi.
Sed post la finita operacio li denove konsciiĝis — kaj ekvidis
super si Ligian.
Ŝi staris tuj apud lia lito, tenante antaŭ si malgrandan
kupran sitelon kun akvo, en kiu Glaucus de tempo al tempo
trempis spongon kaj malseketigis lian kapon.
Vinicius rigardis kaj ne kredis al la propaj okuloj. Ŝajnis
al li, ke sonĝo aŭ febro aperigas antaŭ li la karan vizion —
kaj nur post longa momento li kapablis elflustri:
— Ligia....
Je lia voĉo la siteleto ektremis en ŝiaj manoj, sed ŝi turnis
al li siajn okulojn, plenajn de malĝojo.
— Paco estu kun vi — ŝi respondis mallaŭte.
Ŝi staris kun etenditaj manoj, kun vizaĝo plena de kompato
kaj bedaŭro.
Kaj li rigardis ŝin, kvazaŭ volante tiel plenigi per ŝi la
pupilojn, ke ŝia bildo restu sub liaj palpebroj, kiam li fermos
ilin. Li rigardis ŝian vizaĝon, pli palan kaj pli malgrasan, ol
antaŭe, la buklojn de ŝiaj malhelaj haroj, la malriĉan laboristan
veston; li rigardis tiel obstine, ke sub la influo de liaj okuloj
ŝia neĝblanka frunto komencis iĝi roza — kaj unue li ekpensis,
ke li ĉiam ŝin amas, due, ke la kaŭzo de tiu ŝia paleco, de
ŝia malriĉeco estas li mem, ke li ja elpelis ŝin el la domo, kie
ŝi estis amata kaj {{SIC|ĉirakŭata|ĉirkaŭata}} per bonstato kaj komforto, enpuŝis
ŝin en ĉi tiun malriĉan ĉambreton kaj vestis per tiu ĉi mizera
vesto el malhela lano.
Kaj ĉar li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj,
per ĉiuj juveloj de la mondo, tial ekkaptis lin mirego, teruro,
kompato — kaj bedaŭro tiel granda, ke li falus al ŝiaj piedoj,
se li povus moviĝi.<noinclude><references/></noinclude>
osv2g8e6dhcvb5fsktqhwo41mrkotic
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/24
104
36114
108967
2025-06-15T09:25:06Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
108967
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>en ''{{Lingvo|en|Leicester Square}}'' estas fremdulo. Tamen, mi
ne volas scii kie, kiel aŭ kiam lernis nian lingvon.
Sufiĉas, ke vi ĝin parolas. Nu, portu tuj al la tablo,
kiu troviĝas en la maldekstra angulo de la plej
malproksima ĉambro —”
“Jes, sinjoro, al la tablo en la maldekstra angulo
de la —— de la ĉambro, kiu estas plej malproksime de
ĉi tie.”
“Jes, portu bonan temanĝon, la plej bonan, kiun
vi povas, por ses personoj; nur ne prokrastu.”
“Mi flugos, sinjoro,” respondis la kelnero dum li
foriris lamegante.
Reirinte rapide al la tablo, ĉe kiu li esperis vidi
la amikojn, Robinson trovis ĝin forlasita. En ĉiu
ĉambro estis amaso da vizitantoj, kaj pli facile estis
perdi ol trovi amikojn. Anstataŭ resti ĉe la tablo
ĝis la reveno de la aliaj, Robinson iris rapide tra
diversaj ĉambroj, kaj dum li tion faris la kelnero
alvenis kun la manĝaĵoj; ne vidante Robinson, sed
rimarkinte, ĉe tablo proksime de la angulo nomita,
ses junulinojn, konataj dancistinoj el la teatro
''{{Lingvo|fr|Odéon}}'', li tuj alportis la bongustajn manĝaĵojn kaj
komencis meti ilin antaŭ la junulinojn.
“Ni ne mendis tion,” diris unu: “kiu petis tion,
ke vi ĝin alportu?”
“Angla sinjoro, fraŭlino, kiu petas, ke vi akceptu
la temanĝon kun liaj plej respektaj salutoj.”
“Kun plezuro, donu al li nian amon, kaj diru, ke
li povas temanĝi kun ni se tio plaĉos al li.”
La kelnero forlasis la tablon kaj ĉirkaŭrigardis
por trovi Robinson, kiu, antaŭ momento, ĵus eltrovis
la aliajn; kaj eĉ jam estis alproksimiĝanta al la tablo
por ĝui la bezonatan temanĝon.
Nesciante ke eraro okazis, la kelnero venis al
Robinson kaj diris mallaŭte: “Mi servis la junulinojn,
sinjoro, kaj jen estas la kalkulo, dekses frankoj.”
“Jes, mi vidas la kalkulon, sed ne la temanĝon;
kie ĝi estas?”
“Tie, sinjoro, la fraŭlinoj jam komencis manĝi
ĝin.”<noinclude><references/></noinclude>
st4wnku5ktl1n8k2eci8jtgf00b0zbt
108975
108967
2025-06-15T11:14:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108975
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en ''{{Lingvo|en|Leicester Square}}'' estas fremdulo. Tamen, mi
ne volas scii kie, kiel aŭ kiam lernis nian lingvon.
Sufiĉas, ke vi ĝin parolas. Nu, portu tuj al la tablo,
kiu troviĝas en la maldekstra angulo de la plej
malproksima ĉambro —”
“Jes, sinjoro, al la tablo en la maldekstra angulo
de la —— de la ĉambro, kiu estas plej malproksime de
ĉi tie.”
“Jes, portu bonan temanĝon, la plej bonan, kiun
vi povas, por ses personoj; nur ne prokrastu.”
“Mi flugos, sinjoro,” respondis la kelnero dum li
foriris lamegante.
Reirinte rapide al la tablo, ĉe kiu li esperis vidi
la amikojn, Robinson trovis ĝin forlasita. En ĉiu
ĉambro estis amaso da vizitantoj, kaj pli facile estis
perdi ol trovi amikojn. Anstataŭ resti ĉe la tablo
ĝis la reveno de la aliaj, Robinson iris rapide tra
diversaj ĉambroj, kaj dum li tion faris la kelnero
alvenis kun la manĝaĵoj; ne vidante Robinson, sed
rimarkinte, ĉe tablo proksime de la angulo nomita,
ses junulinojn, konataj dancistinoj el la teatro
''{{Lingvo|fr|Odéon}}'', li tuj alportis la bongustajn manĝaĵojn kaj
komencis meti ilin antaŭ la junulinojn.
“Ni ne mendis tion,” diris unu: “kiu petis tion,
ke vi ĝin alportu?”
“Angla sinjoro, fraŭlino, kiu petas, ke vi akceptu
la temanĝon kun liaj plej respektaj salutoj.”
“Kun plezuro, donu al li nian amon, kaj diru, ke
li povas temanĝi kun ni se tio plaĉos al li.”
La kelnero forlasis la tablon kaj ĉirkaŭrigardis
por trovi Robinson, kiu, antaŭ momento, ĵus eltrovis
la aliajn; kaj eĉ jam estis alproksimiĝanta al la tablo
por ĝui la bezonatan temanĝon.
Nesciante ke eraro okazis, la kelnero venis al
Robinson kaj diris mallaŭte: “Mi servis la junulinojn,
sinjoro, kaj jen estas la kalkulo, dekses frankoj.”
“Jes, mi vidas la kalkulon, sed ne la temanĝon;
kie ĝi estas?”
“Tie, sinjoro, la fraŭlinoj jam komencis manĝi
ĝin.”<noinclude><references/></noinclude>
b4pj3jvxll83ro4akiz7ge9iovdmlpa
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/191
104
36115
108968
2025-06-15T09:38:36Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108968
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Ligia — li diris — vi ne permesis min mortigi.
Kaj ŝi respondis per dolca tono:
— Dio redonu al vi la sanon.
Por Vinicius, kiu sentis respondecon same por la malbonagoj,
kiujn li faris al ŝi, kiel por tiu, kiun li ĵus volis al ŝi
fari, en la vortoj de Ligia estis vera balzamo. Li forgesis ĉimomente
ke per ŝia buso povas paroli la kristana instruo, kaj
sentis nur, ke parolas la amegata virino kaj ke en ŝia respondo
estas ia persona koreco, boneco simple superhoma, kiu skuas
ĝisfunde lian animon. Kiel antaŭe pro doloro, tiel nun li senfortiĝis
pro kortuŝo. Ekregis lin ia sveneco kune grandega
kaj dolĉa. Li havis tian impreson, kvazaŭ li estus falanta ien
en abismon, sed trovis ĉe tio, ke li sentas sin bone — kaj ke li
estas feliĉa. Li pensis ankaŭ en la momento de la sveneco, ke
apud li staras diino.
Dume Glaucus finis lavi la vundon en lia kapo kaj metis
al ĝi sanigan ŝmiraĵon. Ursus prenis la siteleton el la manoj de
Ligia, kaj ŝi, preninte de tablo pretigitan vazon kun akvo, miksita
kun vino, metis ĝin al la buŝo de la vundito. Vinicius eltrinkis
avide, post kio li eksentis grandegan malpliiĝon de la
sufero. Kiam la bandaĝado estis finita, la doloro preskaŭ ĉesis.
La vundoj kaj kontuzoj komencis rigidiĝi. Li rekonsciiĝis preskaŭ
komplete.
— Donu al mi trinki pli — li diris.
Ligia iris kun la malplena vazo en alian ĉambron, dume
Crispus, post malmultaj vortoj, interŝangitaj kun Glaucus,
proksimiĝis al la lito kaj diris:
— Vinicius, Dio ne lasis vin plenumi malbonagon, sed konservis
al vi la vivon, por ke vi rigardu en vian animon. Tiu,
antaŭ kiu homo estas nur polvo, transdonis vin sendefendan
en niajn manojn. Sed Kristo, je kiu ni kredas, ordonis al ni
ami eĉ niajn malamikojn. Ni do prizorgis viajn vundojn kaj,
kiel diris Ligia, ni preĝos, ke Dio redonu al vi la sanon, sed
flegi vin plu ni ne povas. Restu do en paco kaj pensu, ĉu indus
al vi plue persekuti Ligian, kiun vi senigis de la zorgantoj,
hejmo — kaj nin, kiuj per bono repagis al vi la malbonon?
— Vi volas min forlasi? — demandis Vinicius.
— Ni volas forlasi ĉi tiun domon, kie nin povas atingi
persekutado de la prefekto de la urbo. V ia kam arado estas
mortigita, kaj vi, kiu estas eminenta inter la viaj, kuŝas ĉi tie
vundita. Ne ni estas kulpaj pri tio, sur nin tamen devus fali
la venĝo de la leĝo....<noinclude><references/></noinclude>
5rpdtgi36eim2apnw6p55uk2c37uyb7
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/25
104
36116
108969
2025-06-15T09:41:19Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
108969
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
“Vi servis ĝin al tiuj dancistinoj?”
“Jes, sinjoro, ĉu ili ne estas la ses personoj
kiujn vi aludis?”
“Tute ne; alportu alian temanĝon sen momento
da prokrasto, alie mi vin mortigos.”
Robinson sidiĝis ĉe la tablo kune kun siaj amikoj,
kiuj lin rigardis kun iom da surprizo; eĉ Sinjorino
Sufer aspektis iom kolera, pensante ke la afero ne
estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis, ĉar la junulinoj
kelkfoje turnis la kapojn en la direkton de Robinson,
kaj blovis al li kisojn. Kiam Fraŭlino Dora, je la
peto de la onklino, estis forlasinta la flankon de
Robinson por sidiĝi kun Brown, ŝi timis, ke la ekskurso
ne estos ĝuinda; sed Brown, sciante ke la fraŭlino
kvazaŭ apartenas jam al Robinson, permesis al si havi
tre agrablan tempon. Ne timante iajn malagrablajn
rezultojn, li parolis kun viveco kaj spriteco; kaj la
fraŭlino lin trovis tute je sia gusto. Tial, kiam
Robinson penis preni sian “malnovan” lokon ĉe ŝia
flanko, ŝi diris al li, “Ne, sinjoro, la diskuto postulas
vian ĉeeston, kaj kiam tio estos finita, eble vi povos
trovi iom da amuzo kun viaj aliaj amikinoj — ĉe la
alia tablo.”
Robinson ŝin rigardis surprize, kaj tiam li ridetis
agrable. Li kredis, ke ŝi estas ĵaluzema. Dume
Brown kaj Dora iris por babiladi en unu el la beletaj
anguloj, kiuj troviĝas en la ĝardenoj de la restoracio.
“Ĉu vi amas la florojn?” demandis la junulino.
“Florojn?” diris Brown. “Jes, per mia tuta
koro.”
“Kaj kiun el ili vi plej amas?”
“La rozon,” respondis Brown, emfaze.
“Ĉu vere?” diris Dora, “do, vi pli admiras mian
fratinon ol min?”
“Kial?”
“Ĉu ŝi ne estas Roza?” demandis Dora.
“Certe,” respondis Brown maltime, “sed vi ankaŭ
havas rozojn — ĉe la vangoj.”
“Mi ne havis, sed nun mi havas,” ŝi respondis
ruĝiĝante.<noinclude><references/></noinclude>
tv9clc8iet9b5la3hifd9z5z6a8sffh
108976
108969
2025-06-15T11:20:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
108976
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
“Vi servis ĝin al tiuj dancistinoj?”
“Jes, sinjoro, ĉu ili ne estas la ses personoj
kiujn vi aludis?”
“Tute ne; alportu alian temanĝon sen momento
da prokrasto, alie mi vin mortigos.”
Robinson sidiĝis ĉe la tablo kune kun siaj amikoj,
kiuj lin rigardis kun iom da surprizo; eĉ Sinjorino
Dufer aspektis iom kolera, pensante ke la afero ne
estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis, ĉar la junulinoj
kelkfoje turnis la kapojn en la direkton de Robinson,
kaj blovis al li kisojn. Kiam Fraŭlino Dora, je la
peto de la onklino, estis forlasinta la flankon de
Robinson por sidiĝi kun Brown, ŝi timis, ke la ekskurso
ne estos ĝuinda; sed Brown, sciante ke la fraŭlino
kvazaŭ apartenas jam al Robinson, permesis al si havi
tre agrablan tempon. Ne timante iajn malagrablajn
rezultojn, li parolis kun viveco kaj spriteco; kaj la
fraŭlino lin trovis tute je sia gusto. Tial, kiam
Robinson penis preni sian “malnovan” lokon ĉe ŝia
flanko, ŝi diris al li, “Ne, sinjoro, la diskuto postulas
vian ĉeeston, kaj kiam tio estos finita, eble vi povos
trovi iom da amuzo kun viaj aliaj amikinoj — ĉe la
alia tablo.”
Robinson ŝin rigardis surprize, kaj tiam li ridetis
agrable. Li kredis, ke ŝi estas ĵaluzema. Dume
Brown kaj Dora iris por babiladi en unu el la beletaj
anguloj, kiuj troviĝas en la ĝardenoj de la restoracio.
“Ĉu vi amas la florojn?” demandis la junulino.
“Florojn?” diris Brown. “Jes, per mia tuta
koro.”
“Kaj kiun el ili vi plej amas?”
“La rozon,” respondis Brown, emfaze.
“Ĉu vere?” diris Dora, “do, vi pli admiras mian
fratinon ol min?”
“Kial?”
“Ĉu ŝi ne estas Roza?” demandis Dora.
“Certe,” respondis Brown maltime, “sed vi ankaŭ
havas rozojn — ĉe la vangoj.”
“Mi ne havis, sed nun mi havas,” ŝi respondis
ruĝiĝante.<noinclude><references/></noinclude>
derud3cnqf1piqks83guuboh4121ain
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/192
104
36117
108971
2025-06-15T10:01:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108971
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Ne timu persekutadon — diris Vinicius — mi vin ŝirmos.
Crispus ne volis al li respondi, ke ili konsideras ne nur la
prefekton kaj la policon, sed ke, ne fidante ankaŭ al li, ili
volas sekurigi Ligian kontraŭ lia plua atakado.
— Sinjoro — li diris — via dekstra mano estas sana — jen
tabuletoj kaj skribilo: skribu al viaj servistoj, ke hodiaŭ vespere
ili venu al vi kun portilo kaj reportu vin en vian hejmon,
kie vi havos pli da komforto, ol meze de nia malriĉeco. Ni
loĝas ĉi tie ĉe malriĉa vidvino, kiu baldaŭ alvenos kun sia
filo — kaj la knabo portos vian leteron, dum ni ĉiuj devas
serĉi alian rifuĝejon.
Vinicius paliĝis, ĉar li komprenis, ke oni volas disigi lin
de Ligia, kaj ke se li denove ŝin perdos, eble neniam en la vivo
lin ŝin revidos.... Li komprenis vere, ke inter li kaj ŝi okazis
grandaj aferoj, sekve de kiuj, volante ŝin ekposedi, li devas
serĉi iajn novajn vojojn, pri kiuj pensi li ne havis ankoraŭ
tempon. Li komprenis ankaŭ, ke kion ajn li dirus al tiuj ĉi
homoj, se li eĉ ĵurus al ili, ke li redonos Ligian al Pomponia
Graecina, ili rajtas ne kredi al li kaj ne kredos. Li ja povis fari
tion jam antaŭe; li ja povis, anstaŭ persekuti Ligian, iri al
Pomponia Graecina, ĵuri al ŝi, ke li rezignos la persekutadon,
kaj en tiu okazo Pomponia mem elserĉus kaj reprenus hejmen
la knabinon. — Ne, li sentis, ke neniuj tiaspecaj promesoj
kapablos ilin reteni kaj ke neniu solena ĵuro estos akceptita,
tiom pli, ke, ne estante kristano, li povus ja ĵuri al ili nur je
la senmortaj dioj, je kiuj li mem ne multe kredis, kaj kiujn ili
konsideris malbonaj spiritoj.
Li tamen malespere sopiris pacigi tiel Ligian, kiel tiujn
ŝiajn zorgantojn per ia ajn rimedo, sed li bezonis por tio
tempon. Li deziris ankaŭ povi almenaŭ dum kelkaj tagoj
rigardi ŝin. Kiel al dronanto ĉia rompaĵo de tabulo aŭ remilo
ŝajnas savrimedo, tiel ankaŭ al li ŝajnis, ke dum tiuj kelkaj
tagoj li kapablos eble diri ion, kio lin proksimigos al ŝi, ke
eble li ion elpensos, eble okazos io favora
Do, kolektinte la pensojn, li diris:
— Aŭskultu min, kristanoj. Hieraŭ mi estis kune kun vi
en Ostriano kaj aŭskultis vian instruon, sed se mi eĉ ĝin ne
konus, viaj agoj konvinkus min, ke vi estas homoj honestaj
kaj bonaj. Diru al la vidvino, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ke ŝi
restu ĉi tie; vi ankaŭ restu kaj lasu min resti. Tiu ĉi homo
(li turnis la rigardon al Glaucus), kiu estas kuracisto, aŭ
almenaŭ estas kompetenta pri kuracado de vundoj, diru, ĉu<noinclude><references/></noinclude>
53kgsdafzh5n8gs2okpmm4507gb9opx
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/193
104
36118
108972
2025-06-15T10:16:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108972
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>oni povas min hodiaŭ transporti. Mi estas malsana kaj havas
rompitan brakon, kiu devas almenaŭ kelkajn tagojn resti senmova —
kaj tial mi deklaras al vi, ke mi moviĝos el ĉi tie nur
se vi elportos m in perforte.
Ĉi-momente li interrompis, ĉar spiro ekmankis en lia frakasita
brusto, kaj Crispus diris:
— Neniu uzos perforton kontraŭ vi, sinjoro, ni nur forportos
el ĉi tie niajn kapojn.
Je tio ĉi la juna viro, ne kutimanta al kontraŭstaro, sulkigis
la brovojn kaj diris:
— Lasu min ekspiri.
Kaj post momento li ekparolis denove:
— Pri Croto, kiun Ursus sufokis, neniu demandos; li estis
ironta hodiaŭ en Beneventon, kien invitis lin Vatinius, ĉiuj
do pensos, ke li forveturis. Kiam mi eniris kun Croto en tiun
ĉi domon, neniu nin vidis, krom unu greko, kiu ĉeestis kun
ni en Ostriano. Mi diros al vi, kie li loĝas, venigu lin al mi
— kaj mi ordonos al li silenti, ĉar tiu homo estas mia pagato.
Hejmen mi skribos leteron, ke mi iris en Beneventon. Se la
greko jam estas sciiginta la prefekton, mi deklaros al li, ke mi
mem mortigis Croton kaj ke li, Croto, rompis al mi la brakon.
Tiel mi faros, je la ombroj de mia patro kaj patrino! — vi
do povas resti ĉi tie sendangere, ĉar eĉ unu baro ne falos de
viaj kapoj. Venigu al mi rapide la grekon, kiu nomas sin
Chilo Chilonides!
— Do Glaucus restos ĉe vi, sinjoro — respondis Crispus —
kaj zorgos pri vi kune kun la vidvino.
Vinicius sulkigis la brovojn ankoraŭ pli.
— Atentu, maljuna homo, kion mi diros: — li ekparolis
— mi ŝuldas al vi dankemon kaj vi ŝajnas bona kaj honesta
homo, sed vi ne diras tion, kion vi havas en la fundo de la
animo. Vi timas, ke mi alvokos miajn sklavojn kaj ordonos
al ili forpreni Ligian? Ĉu ne tiel estas?
— Tiel estas — respondis Crispus kun certa severeco.
— Konsideru do, ke mi parolos kun Chilo en via ĉeesto
kaj ke en via ĉeesto mi skribos leteron hejmen, ke mi forveturis,
kaj ke aliajn senditojn, krom vi, mi poste ne trovos....
Konsideru mem ĉi tion kaj ne incitu min plu.
Ĉe tio li ekscitiĝis kaj lia vizaĝo kuntiris sin, post kio li
komencis paroli kun emocio:
— Ĉu vi pensis, ke mi malkonfesos, ke mi volas resti tial,
por ŝin vidi? .... Eĉ malsaĝulo divenus, se mi malkonfesus.<noinclude><references/></noinclude>
n4a03za5kppgvos2wutr1bno3yytsoo
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/194
104
36119
108973
2025-06-15T10:37:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108973
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Sed perforte mi ŝin plu ne atencos.... Kaj al vi mi diros ion
alian. Se ŝi ne restos ĉi tie, tiam per tiu ĉi sana mano mi deŝiros
la bandaĝojn de la brako, akceptos nek manĝon, nek trinkon
— kaj mia morto falu sur vin kaj sur viajn fratojn. Kial
vi min flegis, kial vi ne ordonis min mortigi?
Kaj li paligis pro kolero kaj senfortiĝo. Sed Ligia, kiu el
la apuda ĉambro aŭdis la tutan interparolon kaj kiu estis certa,
ke Vinicius plenumos ĉion, kion li minacas, ektimis liajn
vortojn. Neniel ŝi volis lian morton. Vundita kaj sendefenda,
li vekis en ŝi nur kompaton, ne teruron. De la tempo de sia
forkuro, vivante inter homoj, absorbitaj de senĉesa religia
ekstazo, pensantaj nur pri oferoj, sindonaj faroj kaj kompato
sen limoj, ŝi mem ekstaziĝis per tiu nova inspiro ĝis tia grado,
ke ĝi anstataŭis al ŝi la hejmon, fam ilion, la perditan feliĉon,
kaj samtempe faris ŝin unu el tiuj kristanaj virgulinoj, kiuj
poste aliigis la malnovan animon de la mondo. Vinicius tro
multe signifis en ŝia sorto kaj tro multe trudis sin al ŝi, ke
ŝi povu lin forgesi. Ŝi pensis pri li dum tutaj tagoj kaj ofte
petis Dion pri tia momento, en kiu, sekvante la inspiron de
la instruo, ŝi povus pagi al li bonon por la malbono, persekuti
per kompato, rompi lin, konkeri lin por Kristo kaj savi. Kaj
nun ĝuste ŝajnis al ŝi, ke tia momento venis kaj ke ŝiaj preĝoj
estas elaŭskultitaj. Ŝi do proksimiĝis al Crispus kun vizaĝo
kvazaŭ inspirita kaj komencis paroli tiel, kvazaŭ iu alia voĉo
parolus per ŝia buŝo:
— Crispus, li restu ĉi tie inter ni kaj ni restu kun li, ĝis
Kristo lin resanigos.
Kaj la maljuna presbitero, kiu kutimis en ĉio serĉi diajn
inspirojn, vidante ŝian ekzaltitecon, tuj ekpensis, ke eble
supera forto parolas per ŝi kaj, ektiminte en la koro, klinis
sian kapon:
— Estu tiel, kiel vi diras — li respondis.
Je Vinicius, kiu dum la tuta tempo ne forturnis de ŝi la
rigardon, tiu senprokrasta obeo de Crispus faris strangan
impreson. Ekŝajnis al li, ke Ligia estas inter la kristanoj ia
sibilo aŭ pastrino, kiun ĉirkaŭas respekto kaj obeo. Kaj malgraŭvole
li ankaŭ subiĝis al tiu respekto. Al la amo, kiun li
sentis, miksis sin nun kvazaŭ certa timo, kontraŭ kiu la amo
mem prezentis sin kiel io preskaŭ malrespekta. Li ne povis
ankaŭ kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato estis nun ŝanĝita,
ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de ŝia, ke jen li kuŝas
malsana, venkita, ke li ĉesis esti la ataka, konkera forto kaj<noinclude><references/></noinclude>
9f65z239h3n474tej6yye8021mtq7mt
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/195
104
36120
108974
2025-06-15T10:55:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
108974
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke li estas kvazaŭ sendefenda infano en ŝia zorgado. Por lia
naturo, fiera kaj memvola, simila rilato al ĉiu alia persono
estus humiliga — ĉi-foje tamen ne nur li ne sentis humiligon,
sed estis al ŝi danka, kiel al sia mastrino. Tio estis en li
senekzemplaj sentoj, kiuj tagon antaŭe ne eniĝus en lian kapon
kaj kiuj mirigus lin eĉ en tiu ĉi momento, se li kapablus klare
konsciigi ilin al si. Sed li ne demandis nun, kial tiel estas,
kvazaŭ tio estus tute natura afero, li nur sentis sin feliĉa, ke
li restas.
Kaj li volis ŝin danki — kun dankemo kaj kun ia plia sento,
tiagrade al li nekonata, ke li eĉ ne sciis ĝin nomi, ĉar ĝi estis
simple humileco. Sed la antaŭa ekscito tiel elćerpis liajn
fortojn , ke li ne povis paroli kaj dankis ŝin nur per la okuloj,
en kiuj brilis ĝojo, ke li restas kun ŝi kaj ke li povos rigardi
ŝin morgaŭ, postmorgaŭ, eble longe. Lian ĝojon konfuzis nur
timo, ke li ne perdu tion, kion li ricevis, tiel granda, ke kiam
post momento Ligia denove donis al li akvon kaj kiam ekkaptis
lin ĉe tio deziro ĉirkaŭpreni ŝian manon — li timis tion
fari — li, tiu sama Vinicius, kiu dum la festeno ĉe la cezaro
perforte kisis ŝian buŝon, kaj post ŝia forkuro promesis al si,
ke li trenos ŝin je la haroj en sian cubiculum, aŭ ordonos ŝin
vipi.
{{---|3em}}
</BR></BR><noinclude><references/></noinclude>
i3u9qpwri6ddbe8y6w57knwqjwvgjwa