Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.45.0-wmf.6 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Aŭtoro:L. Zamenhof 102 726 109249 108371 2025-06-22T22:04:15Z Ciampix 3284 /* Prozaĵoj */ 109249 wikitext text/x-wiki {{Aŭtoro}} == Verkoj == == Prozaĵoj == {{VTK}} {{VTE|titolo=Dua Libro de l' Lingvo Internacia|dato=1892|indekso=Zamenhof_L._L._-_Dua_libro_de_l%27_lingvo_internacia,_1892.pdf}} - [[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Dua_libro_de_l%27_lingvo_internacia,_1892.pdf|(Validigita)]] {{VTE|titolo=Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto|dato=1894|indekso=Ekzercaro_de_la_lingvo_internacia_Esperanto._Warszawa,_1894.pdf}} - [[Indekso:Ekzercaro_de_la_lingvo_internacia_Esperanto._Warszawa,_1894.pdf|(Provlegita)]] {{VTE|titolo=Fundamenta Krestomatio (1903)|dato=1903}} - [[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Fundamenta_Krestomatio,_1903.pdf|(Provlegita)]] {{VTE|titolo=Fundamento de Esperanto|dato=1905}} - [[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Fundamento_de_Esperanto,_1905.djvu|(Provlegita)]] {{VTE|titolo=Dogmoj de Hilelismo|dato=1906}} - [[Indekso:EO_RU_L._L._Zamenhof_-_Dogmoj_de_Hilelismo_-_Догматы_Гиллелизма_1906.pdf|(Provlegita)]] {{VTE|titolo=Homaranismo|dato=1906}} - [[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Homaranismo,_1906.pdf|(Validigita)]] {{VTE|titolo=Gentoj kaj Lingvo Internacia|dato=1912}} - [[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Gentoj_kaj_Lingvo_Internacia,_1912.pdf|(Ne kompleta)]] {{VTE|titolo=Post la granda milito|dato=1922}} - [[Indekso:Zamenhof_L._L._-_Post_la_granda_milito,1922.djvu|(Problema)]] {{VTE|titolo=Proverbaro_Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)|dato=1925}} - [[Indekso:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu|(Provlegita)]] {{VTE|titolo=Lingvaj Respondoj|dato=1925}} {{VTE|titolo=Lingvaj Respondoj (1927)|dato=1927}} {{VTF}} === Tradukoj === * ''[[Fabeloj de Andersen (Zamenhof)|Fabeloj de Andersen]]'' de {{de|Hans Christian Andersen}} * ''[[Hamleto]]'' de {{de|William Shakespeare}} * ''[[Ifigenio en Taŭrido]]'' de {{de|Johann Wolfgang von Goethe}} * ''[[La Batalo de l’ Vivo]]'' de {{de|Charles Dickens}} * ''[[La Feino]]'' de {{de|Charles Perrault}} * ''[[La revizoro]]'' de {{de|Nikolaj Gogol}} * ''[[La Ventego]]'' * ''[[Fundamenta Krestomatio/La vojevodo|La vojevodo]]'' * ''[[Marta]]'' de {{de|Eliza Orzeszkowa}} * ''La Biblio'' ** ''[[Malnova Testamento (Zamenhof)|Malnova Testamento]]'' *** ''[[El la Biblio]]'' * ''[[La gimnazio]]'' de [[Aŭtoro:Ŝolom Alejĥem|Ŝolom Alejĥem]] === Poemoj === * ''[[Al la fratoj]]'' * ''[[Al la Esperantisto]]'' * ''[[Ho, mia kor']]'' * ''[[La Espero]]'' * ''[[Fundamenta Krestomatio/La gaja migranto|La gaja migranto]]'' * ''[[La Vojo]]'' * ''[[Mia penso]]'' * ''[[Preĝo sub la Verda Standardo]]'' * ''[[Saluto al Verda Radio]]'' == Paroladoj == * [[Parolado de Zamenhof en la unua universala kongreso]] (1905) * [[Parolado de Zamenhof en la dua universala kongreso]] (1906) * [[Parolado de Zamenhof en la tria universala kongreso]] (1907) * [[Parolado de L. L. Zamenhof en Guildhall]] (1907) * [[Parolado de Zamenhof en la kvara universala kongreso]] (1908) * [[Parolado de Zamenhof en la kvina universala kongreso]] (1909) * [[Parolado de Zamenhof antaŭ la malferma kunveno de UEA]] (1909) * [[Malferma parolado de Zamenhof en la sesa universala kongreso]] (1910) * [[Ferma parolado de Zamenhof en la sesa universala kongreso]] (1910) * [[Pri la Neceso Paroli Esperanton]] (1910) * [[Parolado de Zamenhof en la sepa universala kongreso]] (1911) * [[Parolado de Zamenhof en la oka universala kongreso]] (1912) == Leteroj == * [[Originala Verkaro/V3-Eltiro el letero al Borovko|Letero al Borovko (eltiro)]] (aŭ ''Letero pri la deveno de Esperanto'') (dato nekonata; 1890-aj jaroj) === 1901 === ==== Majo ==== * [[Letero de Zamenhof al Abraham Kofman (28-a de majo 1901)]] === 1905 === ==== Majo ==== * [[Letero de Zamenhof al A. Michaux pri "Tutmonda Ligo Esperantista" (18-a de majo 1905)]] === 1907 === * [[Letero de Zamenhof al la Amerika Esperanto-Asocio]] ==== Januaro ==== * [[Letero de Zamenhof al Couturat (13-a de januaro 1907)]] * [[Letero de Zamenhof al Couturat (21-a de januaro 1907)]] * [[Letero de Zamenhof al Michaux (31-a de januaro 1907)]] ==== Februaro ==== * [[Letero de Zamenhof al J. M. Dow (21-a de februaro 1907)]] * [[Letero de Zamenhof al Cart (24-a de februaro 1907)]] * [[Letero de Zamenhof al la sekretario de la Grupo Esperantista en Limoges, Francio (25-a de februaro 1907)]] ==== Marto ==== * [[Letero de Zamenhof al Lucien Cornet (12-a de marto 1907)]] * [[Letero de Zamenhof al Michaux (24-a de marto 1907)]] ==== Majo ==== * [[Letero de Zamenhof pri la germanaj vortaroj (majo 1907)]], (2-a eldono), Germana Esperantisto * [[Letero de Zamenhof pri reformoj de Esperanto (majo 1907)]], el La Revuo === 1911 === * [[Letero de Dro Zamenhof (Fervoja Esperantisto, Februaro 1911)]] 7y4hvbcgwz2c74o5iwct95bxabcwytk Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/96 104 1045 109257 65014 2025-06-23T06:02:31Z Ciampix 3284 109257 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Jafeluv" />{{rh||UNIVERSALA VORTARO|85}}</noinclude> == A == '''a''' marque l'adjectif; ex. '''hom'''' homme—'''hom'a''' humain | termination of adjectives; e. g. '''hom'''' man—'''hom'a''' human | bezeichnet das Adjektiv; z. B. '''hom'''' Mensch—'''hom'a''' menschlich | означаетъ прилагательное; напр. '''hom'''' человѣкъ—'''hom'a''' человѣческій | oznacza przymiotnik; np. '''hom'''' człowiek—'''hom'a''' ludzki.
'''abat'''' abbé | abbot | Abt | аббатъ | opat.
'''abel'''' abeille | bee | Biene | пчела | pszczoła.
'''abi'''' sapin | fir | Tanne | ель | jodła.
'''abomen'''' abomination | abomination | Abscheu | отвращеніе | odraza.
'''abon'''' abonner | subscribe | abonnieren | поднисываться | prenumerować.
'''ablativ'''' ablatif | ablative | Ablativ | творительный падежъ | narzędnik.
'''abrikot'''' abricot | apricot | Aprikose | абрикосъ | morela.
'''absces'''' abcès | abscess | Geschwür, Eiterbeule | нарывъ | wrzód.
'''absint'''' absinthe | absinthium | Wermuth | полынь | piołunkówka.
'''acer'''' érable | maple | Ahorn | кленъ | klon.
'''aĉet'''' acheter | buy | kaufen | покупать | kupować.
{{gap}}'''sub'aĉet'''' corrompre | corrupt | bestechen | подкупать | przekupywać.
'''acid'''' aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.
'''ad'''' marque durée dans l'action; '''ex. paf'''' coup de fusil—'''paf'ad'''' fusillade | denotes duration of action; e. g. '''danc'''' dance—'''danc'ad'''' dancing | bezeichnet die Dauer der Thätigkeit; z. B. '''danc'''' der Tanz—'''danc'ad'''' das Tanzen | означаетъ продолжительность дѣйствія; напр. '''ir'''' идти—'''ir'ad'''' ходить, хаживать | oznacza trwanie czynności; np. '''ir'''' iść—'''ir'ad'''' chodzić.
'''adiaŭ''' adieu | good-by | lebe wohl | прощай | bądź zdrów.
'''adjektiv'''' adjectif | adjective | Eigenschaftswort | имя прилагательное | przymiotnik.
'''administr'''' administrer | administer | verwalten | управлять | zarządzać.
'''admir'''' admirer | admire | bewundern | дивиться | podziwiać.
'''admon'''' exhorter | exhort | ermahnen | увѣщевать | upominać.
'''ador'''' adorer | adore | anbeten | обожать | uwielbiać.
'''adult'''' adultérer | adulterate | ehebrechen | прелюбодѣйствовать | cudzołożyć.
'''adverb'''' adverbe | adverb | Nebenwort | нарѣчіе | przysłówek.
<noinclude> <references/></noinclude> 6qesyzbi3ixxr790jjtl88nsv52n25n Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/4 104 1680 109256 88370 2025-06-23T05:59:15Z Ciampix 3284 Malfari revizion [[Special:Diff/88370|88370]] fare de [[Special:Contributions/DenisKrivosheev|DenisKrivosheev]] ([[User talk:DenisKrivosheev|diskuto]]) 109256 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="Ciampix" /></noinclude><noinclude> <references/></noinclude> dnw18e1aubx67b8dvzdbngm31gqfjob Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/6 104 9268 109242 87157 2025-06-22T12:00:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109242 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|komunsek|sa}} pronomo. Jonathan Pool jam uzis zi, kaj mi sekvis lin en Liège. Mi volis uzi zi en artikolo por Heroldo, sed Heroldo ne akceptis la vorton, kaj uzis ĉiam la pluralon. Tio prokrastis la problemon, sed ne solvis ĝin. {{dekstra|Margrete Landmark, Norvegujo}} Mi konsentas kun Emilija Lapenna, ke la plej malbona vojo montri sin egala al viroj estas imiti ilin en fumado, blasfemado, ktp. Sed mi trovas la ideon starigi virinan oratoran konkurson tute fantazia. En tiu sfero estus multe pli praktike elserĉi taŭgajn virinojn por prelegi en Internacia Somera Universitato, kaj pro la temo de diskriminacio mi tre esperas, ke oni tion faros en la venonta Universala Kongreso. Nun pri komunseksa pronomo: mi konsentas, ke ĝi estas bezonata, tamen dubas, ĉu ĝi estus multege uzata. Mia unua, eble iom amuza, penso estis proponi ŝli (kombino de "{{SIC|si|ŝi}}" kaj "li"; cetere lŝi tute ne eblas!). Poste mi rimarkis, ke s-ro Hagemann postulis prefere duliteran vorton. Kiam oni konsideras la tutan alfabeton, ja ne estas multaj eblaj literoj, sed ri ŝajnas al mi tro artefarita, kaj havas la malavantaĝon, ke oni foje ne scius, ĉu japano aŭ ĉino diras "ri" aŭ "li". Mi preferus ti, precipe ĉar ĝi tre similas al "tiu", kiun oni jam uzas por eviti la pezan frazon "li aŭ ŝi". Ĉu iu konsentas kun mi? {{dekstra|Sybil V. Sly, Britujo}} Ni atentigas, ke la propono ti, unuavide bona, tamen kaŭzus konfuzon alispecan. Ĝia posesiva formo kolizius kun la jam ekzistanta vorto "tia". Kun intereso mi legis nian unuan novaĵleteron, sed bedaŭris la multajn erarojn. Ankaŭ en mia malgranda artikolo mankis duona frazo. {{dekstra|Irène Thomann-Baur, Svislando}} Efektive ni preterlasis linion de la letero, kiu aperis sur p. 3 de la provnumero. La dua linio de la kvara alineo devis legiĝi: "... situacio de la virinoj socie kaj politike. Unu el la plej gravaj taskoj de la svisa virina agado estis la batalo por la virina voĉdonrajto ..." Ni pardonpetas pro la eraro. Sed vidu nian komenton en la enkonduko! La plej grava principo estas: egala pago por egala laboro kaj egala laborkvanto. Tio estas realaĵo en Germana DR jam dum jardekoj. Ĉi tie "egalrajteco por virinoj" ne plu estas temo por diskutoj. {{dekstra|Paulo Boden, GDR}} Ideeto, kiun eble vi povas disvolvigi, kvankam ĝi ne estas tute nova: ĝuste la forigo de la difino "fraŭlino". Aliaj proponis, ke {{dekstra|-> p.11}}<noinclude> ---- {{c|- 6 -}}</noinclude> 7mtx893ggb8ywimdwtuh3lcrk54s2e3 Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/34 104 13610 109264 54690 2025-06-23T10:58:46Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 109264 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{rh||I. Antaŭparoloj|}} {{---}}</noinclude>Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo. Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan juĝon pri ili — mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la „Dua Libro“ nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia. Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori por ĝi, aŭ ne, — mi donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian estontecon. 1. La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn{{sic||;}} mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ kvin jaroj de nun) la amikoj de l’ lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo ŝanĝojn kaj bonigojn. 2. La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ „ian“, „ĉian“, „kian“, „nenian“, „tian“ — devas esti: „iam“, „ĉiam“, „kiam“, „neniam“, „tiam“ (por malegaligi la vortojn „ian“ etc. kaj „ian“ etc.). 3. Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (ˆ) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (ˆ) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas estis presita: „ch = ĉ; gh = ĝ; hh = ĥ; jh = ĵ; sh = ŝ“. Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (͵), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (͵) oni povos ankaŭ presadi (′) aŭ (-). Ekzemple: sign͵et͵o — sign′et′o — sign-et-o. 4. La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue — la kreado de tute plena<noinclude><references/> {{rh|32||}}</noinclude> rwmzdkl72jhroee1nazwb7eratruywm Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/35 104 13611 109265 54701 2025-06-23T11:07:01Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 109265 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{rh||Aldono al la Dua Libro 1888. — N-ro 3|}} {{---}}</noinclude>vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l’ vortoj en lingvo de l’ homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono; due — en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo per la kunigita laborado de la tuta<ref>''teksto: tute.''</ref> civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ {{SIC|ia|la}} disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la „Lingvo internacia“ devas esti mia {{sp|unua}} broŝuro („Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.“), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj. Tio ĉi estas la unua kaj la lasta persona vorto en la afero de l’ lingvo internacia. Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiuj el la vivantaj lingvoj. Ĉiu, kiu ellernis la diritan „fundamenton“, povas kuraĝe diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne malpli bone ol la aŭtoro aŭ ol iu alia. Ĉar en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia persono, — la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj. Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo, — tiam ĉiu povas krei tiun vorton laŭ sia<ref>''teksto: lia.''</ref> persona plaĉo; tiel ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika ne decidita klare en mia unua broŝuro, — ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo; kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’ verkantoj. Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de l’ uzantoj, — estas tute bona, tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de ĉiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam<noinclude><references/> {{rh|||33}}</noinclude> rly6zix4okcl0wwtwez889a5i78wu0z Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/155 104 17347 109258 102275 2025-06-23T06:31:48Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 109258 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" />{{rh||RAKONTOJ.\\|149}}</noinclude>longe pripensi, sed rekte aliri al la celo — komencis sen ia antaŭparolo pri Ella. Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko. Dum tiu ĉi pro multa pripensado kaj granda modesteco ŝanceliĝadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun ĉi pordon. — Kiam do estos via fianĉiĝo? {{sic|l|L}}i demandis la amikon. Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis. — Sen ia ŝerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n — vi mem min tion sciigis. Ŝi ankaŭ amas vin. Tion mi scias, kaj vi ĝin scias ankoraŭ pli bone! Gering lin aŭskultadis ne ferminte la buŝon. — Ho! {{sic|n|N}}e rigardu min do tiel miregante! {{sic|p|P}}arolu fine! — Stranga juĝisto vi estas — al vi mankas la parolo por defendiĝi! Ĉiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci! — Jes, la unuan vorton! {{sic|d|D}}iris Gering malgaje. Kial ŝi ne decidiĝas paroli? — Jen! {{sic|d|D}}iris nun kvazaŭ miregante Stetten, la unuan parolon ĉiam devas diri vi! Ĉu la fraŭlino eble devus sin turni al vi: Sinjoro juĝisto, mi intencas havi vin, — ĉu vi volas, jes aŭ ne! — Tion mi ne pensas, ne! — Kion do? — Mi vin ne komprenas: {{sic|N|n}}un vi du jam unu kun la dua koniĝis antaŭ kelkaj monatoj; ĉiu homo ellegas el viaj vizaĝoj, ke vi amas unu la duan — sed nek vi nek ŝi decidiĝas ĝin konfesi! Vi mem ankoraŭ pli malmulte ol Ella — kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon — kaj vi mem ĝin scias pli bone ankoraŭ. — Mi? — Ho, se mi ĝin scius! Vi mem diru: kian certecon mi havas por ĝi? Ĉu Ella parolis nur unu solan fojon eĉ plej malgrandan vorteton, kiu min certe espe-<noinclude><references/></noinclude> 3m0mebxt4vzyrdzu8ki8gdx45v0ok8g 109259 109258 2025-06-23T06:32:04Z Ciampix 3284 109259 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" />{{rh||RAKONTOJ.|149}}</noinclude>longe pripensi, sed rekte aliri al la celo — komencis sen ia antaŭparolo pri Ella. Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko. Dum tiu ĉi pro multa pripensado kaj granda modesteco ŝanceliĝadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun ĉi pordon. — Kiam do estos via fianĉiĝo? {{sic|l|L}}i demandis la amikon. Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis. — Sen ia ŝerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n — vi mem min tion sciigis. Ŝi ankaŭ amas vin. Tion mi scias, kaj vi ĝin scias ankoraŭ pli bone! Gering lin aŭskultadis ne ferminte la buŝon. — Ho! {{sic|n|N}}e rigardu min do tiel miregante! {{sic|p|P}}arolu fine! — Stranga juĝisto vi estas — al vi mankas la parolo por defendiĝi! Ĉiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci! — Jes, la unuan vorton! {{sic|d|D}}iris Gering malgaje. Kial ŝi ne decidiĝas paroli? — Jen! {{sic|d|D}}iris nun kvazaŭ miregante Stetten, la unuan parolon ĉiam devas diri vi! Ĉu la fraŭlino eble devus sin turni al vi: Sinjoro juĝisto, mi intencas havi vin, — ĉu vi volas, jes aŭ ne! — Tion mi ne pensas, ne! — Kion do? — Mi vin ne komprenas: {{sic|N|n}}un vi du jam unu kun la dua koniĝis antaŭ kelkaj monatoj; ĉiu homo ellegas el viaj vizaĝoj, ke vi amas unu la duan — sed nek vi nek ŝi decidiĝas ĝin konfesi! Vi mem ankoraŭ pli malmulte ol Ella — kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon — kaj vi mem ĝin scias pli bone ankoraŭ. — Mi? — Ho, se mi ĝin scius! Vi mem diru: kian certecon mi havas por ĝi? Ĉu Ella parolis nur unu solan fojon eĉ plej malgrandan vorteton, kiu min certe espe-<noinclude><references/></noinclude> a7vdnpmffgy3aflzkaycnhuokbqs3at Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/156 104 17348 109260 102276 2025-06-23T06:37:08Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 109260 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" />{{rh|150|FUNDAMENTA KRESTOMATIO.|}}</noinclude>rigus? Eĉ ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita! — Grandegan estimon mi sentas por juĝisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn! — Ni ne ŝercu, Herman, — la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via feliĉo? — Nur unu vorton! — Tion saman Ella atendas de vi! — Ho! — Mi certigas vin per mia honoro! — Ej! Tiam ... — Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? {{sic|a|A}}ŭ pli bone vi ambaŭ devos diri unu vorton — tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu! Gering restis pripensanta: jen li staras antaŭ tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon. — Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten. — Vi? {{sic|d|D}}emandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizaĝon. — Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko ĝi venos! Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis. Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la manĝejo. — Mi vin sciigos pri la sekvantaĵo, estu certa! {{sic|d|D}}iris Stetten, premante la manon de Gering kaj disiĝante kun li. Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia juĝejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane serĉis nur unu vorton! — Post kelkaj tagoj — estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela — Herman Gering sidis<noinclude><references/></noinclude> ndmlcpsqh95pns6wrqegbnj89m6mf7t Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/7 104 27475 109245 84944 2025-06-22T17:14:52Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 109245 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sin turnis al la registaro kun la peto disponigi al li aron de militkaptitoj, sed pro antaŭjuĝoj oni rifuzis al li. Iufoje la Majstro venis al mi gaja kaj vigla: malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, li trovis rimedon, kiu multe faciligos kaj rapidigos la procedon de la homarekstermo. Li klarigis al mi la bazojn de la farita invento, sed pro mia denaska malkapablo por fiziko kaj matematiko mi nenion konceptis krom tio, ke per iaj lumondoj oni povas dumdaŭre de unu horo mortigi sur centkilometra batallinio ne malpli ol kvindek mil homojn. “Se tie ĉi estus sinjoro Cool, li helpus al mi efektivigi ĉi inventon!“ — malĝoje ekkriis la Majstro, komprenante ke nek mi, nek Ajŝa povas prunti al li la necesajn rimedojn por preparo de la sufiĉe komplikaj aparatoj. Kaj turni sin al la registaro, post la ricevita rifuzo, li jam ne deziris. Ni provis serĉi S.ron Cool en preĝejoj, en bordeloj, en kluboj. Ni petis informojn pri li en biblia societo, en banko, sed neniu konis lian adreson. Iufoje, plene malesperiĝintaj post senrezulta serĉado, sidis ni en malgranda restoracio apud la Norda stacidomo kaj drinkis vinaĉon, kiam altabliĝis soldato, ĵus alveninta el la fronto. Estis li ĉe la frontparto, apudanta la anglan, kaj rakontis pri ili multon amuzan: “Kiaj puraj kaj stultetaj ili estas! Unue, ili sin lavas ĉiutage! Kaj ne nur la vizaĝon, sed la tutan korpon! Nu, kion vi diros? Poste ili vizitas preĝejon kaj tie ĉiuj ili kantas, kaj tiel gaje, kvazaŭ ĝi estus en la fumkafejo. Poste, estas uloj, kiuj uzas ne la pantalonon, sed jupon. Antaŭe mi opiniis, ke ili sube portas tamen la pantalonon. Mi eĉ vetis iufoje kun kuiristino de angla generalo. Do ŝi observis sur ŝtuparo. Mankis! Ha? Poste, kiam ili alvenas, do tuj — kie estas la franca vino? Al unu oni donis vinagron, li fortrinkis sengrimace.“ Yes!“ Kaj — hejmen revenante — ili vizitas parfumvendejon — por aĉeti donacojn al la edzinoj. En Amiens ĉiutage ili vicstaras. Kaj kion oni donas al ili: anstataŭ parfumo — kontraŭciman fluidaĵon, anstataŭ ilaro por ungflegado — segilaron. Stranguloj! Kaj krome — anglaj aviadistoj terenĵetas sagojn, kaj sur la sagoj estas surskriboj, himno verŝajne. Jen rigardu, mi kunportas unu, kiel donacon al la filo!“ La soldato montris al ni la sagon, sur kiu angle estis skribita: “Frato, eniru la regnon Dian!“ Vidinte tion, la Majstro, pleje emociita, ekkriis: “Ĝi estas de S.ro Cool! mi scias!“ Kaj li ekkuris al angla konsulejo por vizi siajn pasportojn. Dum kelkaj semajnoj ni serĉis la postsignojn de S.ro Cool en la milita ministerio kaj en diversaj provizumaj departamentoj. Mi ne dirus, ke ĉi okupo plaĉis al ni. Oni suspektis nin pri germana spionado, oni arestis nin, detale juĝesploris nin, interesiĝante, pri kio sin okupis en 1898 jaro la boonklo de Jurenito, loĝinta en Meksiko, kaj ĉu mia kuzino havas en Novgorod-Seversk<ref>Urbo en Rusio. ''Rim. de l’ trad.''</ref> propran nemoveblaĵon. Poste oni devigis nin larĝe malfermi la buŝojn, serĉante en ili ion, krom la dentoj kaj<noinclude><references/></noinclude> f1bj0jeak2hipho2s8lxg4wdh0ap0ue Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/8 104 27476 109246 84946 2025-06-22T18:25:57Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 109246 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la lango, oni lavis nin per iu malbonodora fluidaĵo, per kiu estis aperigenda supozata skribaĵo, kaj fine, post energia interveno de l’ meksika konsulo — oni nin liberigis. Rekompence, ĝuste en la arestotago, ni eksciis la adreson de l’ uzino produktanta la sagojn por aeroplanoj en ŝtato Missouri. Ni sendis senprokraste kablogramon laŭ la montrita adreso, kaj la Majstro estis tiom certa pri tio, ke la sagoj estas produktataj kun partopreno de nia amiko, ke la kablogramon li adresis al lia nomo. La respondo ne venis kaj ni decidis iri Amerikon. Du horojn antaŭ la foriro de nia ŝipo la Majstro ricevis telegramon el Calais: “Mi atendas. Hotelo Britannique. Cool.“ Ni trovis S.ron Cool dum la pleja laborstreĉo. Salutante nin per ekkrio “he!“ kaj per energia movo de l’ piedo, kuŝinta sur la skribtablo, li petis ĉe ni permeson fini la plej urĝajn aferojn. Ni eksidis, aŭskultante liajn interparolojn kun diversaj homoj, vizitantaj lin, ĉu per telefono, sed mi neniel povis kompreni, pri kio sin ĝuste okupas la entreprenema amerikano. Rekompence mi eksciis, ke en Aŭstralio la ŝafoj suferas iun infektan malsanon, ke aŭtomobiloj “Bernon“ havas 108 konsistpartojn, ke hispanaj knabinoj estas sufiĉe harditaj, ke larmigaj gasoj estas malmultekostaj kaj multajn aliajn sciaĵojn. Forlasita de la lasta vizitanto, kiu ial alportis grandan rondan fromaĝon, S.ro Cool dediĉis sin al amikeca interparolo kun ni. Antaŭ ĉio, montrinte per la mano orienten, paĉeme, eĉ iom patriarkece li diris: “Grandan mastrumon nun mi havas, apenaŭ mi sukcesas. Ho, amikoj miaj, kiele granda afero estas la milito — ĝi estas sanigo de Eŭropo!“ Poste li konatigis al ni diversajn fakojn de sia mastrumo. Li estis liveranta ĉion, kion povas produkti la kvin mondpartoj. Ĉiutage en Calais, en Boulogne, en Dieppe estis malŝarĝataj dekoj da vaporŝipoj. El Aŭstralio estis venigata ŝafaĵo, el Ameriko — kanonkugloj kaj aŭtomobiloj, el Brazilio — kafo, el Ĉinio — rizo, el Norda Afriko — malaltkreskaj azenoj. Krom porŝtata liverado li estis private iniciatanta, antaŭ ĉio en sia amata fako: en postfrontaj urboj li aranĝis grandskale bordelojn por priservo de militistoj. Ĉar la lokaj fortoj ne estis sufiĉaj, li estis veniganta la virinojn el Irlando, el Hispanio, el Sud-Francio. Poste li funkciigis fabrikon de malkaraj vitroperlaj tombkronoj kun naciaj insignoj. Fine, ne forgesante sian ĉefan, profunde moralan celon, li organizis vicon da moveblaj tendopreĝejoj, adaptitaj ankaŭ por kinoseancoj kaj por teo-regalado al soldatoj, li presigis kaj disdonigis grandkvante edifajn komentarojn al Biblio kaj eĉ sur la produktataj por la ŝtato sagoj li uzis ruzon, dank’ al distreco de l’ oficiro ilin akceptanta, por fari sian esperigan surskribon. Sian rakonton S.ro Cool finis per la vortoj de profunda espero: “La milito rebonigos la homaron. Neniam la dolaro kaj la vorto Dia estis tiel intime kunligitaj, kiel nun. En ĝi estas la garantiaĵo de l’ savo“! Sekvintan tagon S.ro Cool decidis montri al ni almenaŭ iom sian “mastrumon“. Ni ricevis necesajn paspermesojn kaj ekvojaĝis {{vdk|aŭto|mobile}}<noinclude><references/></noinclude> 4aw4js5mqt7icw9n5fiy1cyxa8ukis4 Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/5 104 33730 109250 98692 2025-06-22T22:09:11Z Ciampix 3284 109250 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="DenisKrivosheev" /></noinclude>

'''patro''' père | father | Vater | отецъ | ojciec.
'''o''' marque{{sic| | le }}substantif | ending of nouns (substantive) | bezeichnet das Substantiv | озаначаетъ существительное | oznacza rzeczownik.
'''kaj''' et | and | und | и | i.
'''frato''' frère | brother | Bruder | братъ | brat.
'''leono''' lion | lion | Löwe | левъ | lew.
'''esti''' être | be | sein | быть | być.
'''as''' marque le présent d’un verbe | ending of the present tense in verbs | bezeichnet das Präsens | означаетъ настоящее время глагола | oznacza czas teraźniejszy.
'''besto''' animal | beast | Thier | животное | zwierzę.
'''rozo''' rose | rose | Rose | роза | róża.
'''floro''' fleur | flower | Blume | цвѣт, цвѣтокъ | kwiat.
'''kolombo''' pigeon | dove | Taube | голубь | gołąb.
'''birdo''' oiseau | bird | Vogel | птица | ptak.
'''la''' article défini (le, la, les) | the | bestimmter Artikel (der, die, das) | членъ опредѣленный (по русски не переводится) | przedimek określny (nie tłómaczy się).
'''aparteni''' appartenir | belong | gehören | принадлежать | nałeżeć.
'''al''' à | to | zu (ersetzt zugleich den Dativ) | къ (замѣняетъ также дательный падежъ) | do (zastępuje też przypadek trzeci).
'''suno''' soleil | sun | Sonne | солнце | słońce.
'''brili''' briller | shine | glänzen | блистать | błyszczeć.
'''sana''' sain, en santé | well, healthy | gesund | здоровый | zdrowy.
'''a''' marque l'adjectif | termination of adjectives | bezeichnet das Adjektiv | означаетъ прилагательное | oznacza przymiotnik.
'''tajloro''' teilleur | tailor | Schneider | портной | krawiec.
§ 6. Infano ne estas matura homo.—La infano jam ne ploras.—La ĉielo estas blua.—Kie estas la libro kaj la krajono?—La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.—Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.—Jen estas pomo.—Jen estas la pomo, kiun mi trovis.—Sur la tero kuŝas ŝtono.
'''infano''' enfant | child | Kind | дитя | dziecię.
'''ne''' non, ne, ne… pas | no, not | nicht, nein | не, нѣтъ | nie.
'''matura''' mûr | mature, ripe | reif | зрѣлый | dojrzały.
'''homo''' homme | man | Mensch | человѣкъ | człowiek.
'''jam''' déjà | already | schon | уже | już.
'''plori''' pleurer | mourn, weep | weinen | плакать | płakać.
'''ĉielo''' ciel | heaven | Himmel | небо | niebo.
'''blua''' bleu | blue | blau | синий | nibieski.
'''kie''' où | where | wo | гдѣ | gdzie.
'''libro''' livre | book | Buch | книга | księga, książka.
'''krajono''' crayon | pencil | Bleistift | карандашъ | ołówek.
'''sur''' sur | upon, on | auf | на | na.
'''tablo''' table | table | Tisch | столъ | stół.
'''kuŝi''' être couché | lie (down) | liegen | лежать | leżeć.
'''fenestro''' fenêtre | window | Fenster | окно | okno.

<noinclude><references/></noinclude> sayd4x16c7341z55okv124fc2jyl5zh Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/83 104 36179 109243 2025-06-22T12:28:25Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109243 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporium, la popolo elrompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Drusus kaj Germanicus, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj. Neniam, de la galla invado en la tempo de Brennus, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparadis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun Kapitolo ankaŭ estis ĉirkaŭita de terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovadis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantajn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine en la tempo de Brennus Romo havis popolon disciplinitan, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nune ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj liberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon. Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, Je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigadis la varmegon, sed iĝadis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo — la grandega urbo sur la montaĵoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro — unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, brandĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno, pasanta tra la brulo, plena de bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj — grekoj, vila: unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj — sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj,<noinclude><references/></noinclude> jb8vsxmnm1u7b0mem2fwcv88depxpta Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/84 104 36180 109244 2025-06-22T12:37:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109244 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vera maro da homoj, ĉirkaŭverŝanta la insulon de fajro. Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporium kaj senpage disdonotaj. Oni diradis ankaŭ, ke laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiumaniere kolektitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigadis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nero volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte, por translokiĝi en Grekujon aŭ Egipton kaj el tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝadis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovadis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝadis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn ekregadis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendadis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin. Dume soldatoj, helpataj de certa nombro da loĝantoj, detruadis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibro, kiu dank' al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj de venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la roma pasinteco kaj de la roma gloro. Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen divastigadis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigellinus en ĉiu letero petegis, ke la cezaro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nero moviĝis nur tiam, kiam la flamoj ekposedis la domus transitoria, kaj li rapidis, por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> 6a36a2kzdg8my590dnecr88u641kr70 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/85 104 36181 109247 2025-06-22T19:26:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109247 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XLVII}} La fajro atingis dume ĝis Via Nomentana, kaj de ĝi, kun aliiĝo de la vento, turnis sin al Via Lata kaj al Tibro, ĉirkaŭiris Kapitolon, disverŝis sin tra Forum Boarium kaj detruante ĉion, kion ĝi preterlasis en la unua impeto, proksimiĝis denove al Palatino. Tigellinus, kolektinte ĉiujn pretoriajn fortojn, sendis kurieron post kuriero al la proksimiĝanta cezaro, ke li nenion perdos el la grandiozeco de la spektaklo, ĉar la brulo eĉ plikreskis. Sed Nero volis alveni nokte, por tiom pli ĝui la bildon de la pereanta urbo. Tiucele li haltis en la regiono de Aqua Albana kaj, alvokinte en sian tendon la tragikiston Alituruson, li preparis kun lia helpo la sintenon, vizaĝon, rigardon kaj lernis konvenajn gestojn, varme diskutante kun li, ĉu ĉe la vortoj: „ho sankta urbo, vi, kiu ŝajnis pli daŭra, ol Ido”, li levu supren ambaŭ manojn, aŭ, tenante en unu formingon, lasu ĝin fali laŭlonge de la korpo, kaj levu nur la alian. Kaj tiu ĉi demando ŝajnis al li ĉi-momente pli grava, ol ĉiuj aliaj. Ekirinte fine je la krepusko, li interkonsilis ankoraŭ kun Petronius, ĉu en la versojn, dediĉitajn al la katastrofo, ne enmeti kelkajn brilajn blasfemojn kontraŭ la dioj, kaj ĉu tiaj vortoj, konsiderante de la arta vidpunkto, ne devus mem elŝiri sin en simila situacio el la buŝo de homo, perdanta la patrujon. Ĉirkaŭ la noktomezo li proksimiĝis fine al la muroj, kune kun sia kortego, konsistanta el taĉmentoj da korteganoj, senatanoj, kavaliroj, liberigitoj, sklavoj, virinoj kaj infanoj. Dekses mil pretorianoj, starigitaj batalorde laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enventuro, tenante kune en certa distanco la ekscititan popolon. La popolo insultis, vere, kriis kaj fajfis je la vido de la cezara anaro, sed ne kuraĝis ĝin ataki. En multaj lokoj aŭdiĝis tamen eĉ aplaŭdoj de ĉifonuloj, kiuj, nenion posedinte, nenion perdis en la brulo, kaj esperis pli malavaran, ol ordinare, disdonadon de greno, olivoleo, vestoj kaj mono. Fine same la kriojn kaj fajfojn, kiel la aplaŭdojn, superbruis la sono de trumpetoj kaj kornoj, kiujn oni ekblovis laŭ la ordono de Tigellinus. Nero, pasinte la Ostian pordegon, haltis momente kaj diris: „Senhejma reĝo de l’ senhejma gento, kien mi metu nokte mian<noinclude><references/></noinclude> hdo4ueks5zch17oxc8hrdc921yma4sm Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/86 104 36182 109248 2025-06-22T21:52:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109248 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kapon!”, kaj poste, pasinte tra Clivus Dalphini, li surpaŝis per pretigita por li ŝtuparo la Appian advedukton, kaj post li aŭgustanoj kaj ĥoro de kantistoj, portantaj citrojn, liutojn kaj aliajn muzikajn instrumentojn. Kaj ĉiuj retenis la spiron en la brustoj, atendante, ĉu li ne eldiros iajn grandajn vortojn, kiujn por la propra sekureco oni devus memori. Sed li staris solena, silenta, vestita per purpura mantelo kaj per krono el oraj laŭroj, rigardante la furiozan potencon de la flamoj. Kiam Terpnos donis al li oran liuton, li levis la okulojn al la brulruĝa ĉielo, kvazaŭ atendante inspiron. La popolo de malproksime montris lin per la manoj, surverŝitan de sanga brilo. For, en la urbo, siblis fajraj serpentoj kaj brulis la antikvaj, plej karaj memoraĵoj: brulis la templo de Herkulo, kiun konstruis Evander, kaj la templo de Jovo Statoro, kaj la templo de Luno, konstruita ankoraŭ de Servius Tullus, kaj la domo de Numa Pompilius, kaj la sanktejo de Vesto kun la penatoj de la roma popolo, meze de fajraj langoj montriĝadis iafoje Kapitolo, brulis la pasinteco kaj la animo de Romo, kaj li, cezaro, staris kun liuto en la mano, kun vizaĝo de tragik-aktoro kaj kun penso ne pri la pereanta patrujo, sed pri sinteno kaj vortoj, per kiuj li povus esprimi plej bone la grandecon de la katastrofo, veki plej grandan admiron kaj akiri plej varmajn aplaŭdojn. Li malamis tiun ĉi urbon, li malamis ĝiajn loĝantojn, li amis sole la proprajn kantojn kaj versaĵojn, do li ĝojis en la koro, ke fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis. La versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita, la serĉisto de emocioj ĝuis la teruran spektaklon kaj kun senlima plezuro pensis, ke eĉ la detruo de Trojo estis nenio kompare kun la detruo de tiu ĉi grandega urbo. Kion pli li povus deziri? Jen Romo, la mondpotenca Romo, brulas, kaj li staras sur akvedukta arkaĵo, kun ora liuto en la mano, luma, purpura, admirata, grandioza kaj poezia. Ie for, malsupre, en la ombro, murmuras kaj tumultas la popolo. Sed ĝi murmuru. Jarcentoj pasos, jarmiloj fluos for, kaj la homoj memoros kaj gloros la poeton, kiu en tia nokto kantis la pereon kaj brulon de Trojo. Kio estas kontraŭ li Homero? kio estas Apolono mem kun sia simpla formingo? Kaj li levis la manojn supren kaj ekbatinte la kordojn, ekkantis la vortojn de Priamo: — Nesto de miaj patroj, ho lulilo kara!....<noinclude><references/></noinclude> m5xsio2vhpdcf25toag0rth326qutgy Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/87 104 36183 109251 2025-06-23T05:04:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109251 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>En la libera aero, ĉe la bruo de l’ brulo kaj ĉe la malproksima murmuro de milhomaj amasoj lia voĉo ŝajnis strange pala, tremanta, malforta, kaj la akompano de la ĥoro sonis kiel zumado de muŝo. Tamen la senatanoj, oficistoj kaj aŭgustanoj, ariĝintaj sur la akvedukto, klinis la kapojn, aŭskultante en silenta admiro. Kaj li kantis longe kaj agordis sin ĉiam pli funebre. En la momentoj, kiam li ĉesadis, por kapti la spiron, la ĥoro ripetadis la lastajn versojn, post kio denove, per gesto, lernita de Aliturus, Nero deĵetadis de la ŝultro sian tragikan syrma, frapadis la kordojn kaj kantis plu. Fininte la antaŭe komponitan kanton, li komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li. Kaj lia vizaĝo komencis iĝadi jen pala, jen ruĝa. Ne tuŝis lin la pereo de la patrourbo, sed li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton al la piedoj kaj, ĉirkaŭvolvinte sin per la syrma, restis kvazaŭ ŝtoniĝinta, simila al unu el tiuj statuoj de Niobidoj, kiuj ornamis la korton de Palatino. Post mallonga momento da silento ektondris urazano da aplaŭdoj. Sed de malproksime respondis al ĝi muĝado de la amaso. Nun neniu jam dubis, ke la cezaro mem ordonis bruligi la urbon, por fari al si spektaklon kaj kanti ĉe ĝi kantojn. Nero, ekaŭdinte tiun krion de centmiloj da voĉoj, turnis sin al la aŭgustanoj kun malgaja, rezignoplena rideto de homo, al kiu oni faras maljustaĵon, kaj diris: — Jen, kiel la kviritoj scias taksi min kaj poezion. — Kanajloj! — respondis Vatinius — ordonu al la pretorianoj ataki ilin, sinjoro. Nero turnis sin al Tigellinus. — Ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj? — Jes, dia! — respondis la prefekto. Sed Petronius movis la ŝultrojn. — Ilian fidelecon, sed ne ilian nombron — li diris. — Restu dume, kie vi estas, ĉar tie ĉi estas plej sendanĝere, kaj la popolon oni devas kvietigi. La samon opiniis ankaŭ Seneca kaj Licinius la konsulo. Dume malsupre la ekscito kreskis. La popolo armis sin per ŝtonoj, per tendaj stangoj, per tabuloj el veturiloj kaj puŝĉaroj kaj per diversaj feraĵoj. Post ioma tempo kelkaj kohortestroj venis kun la sciigo, ke la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon kaj, ne havante ordonon ataki, ne scias, kion fari.<noinclude><references/></noinclude> c9c385xqq7mcgpgqus2hphw7khmtniu Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/88 104 36184 109252 2025-06-23T05:15:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109252 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Dioj! — diris Nero — kia nokto! Unuflanke la brulo, aliflanke la ondeganta maro de l’ popolo. Kaj li komencis serĉi pliajn esprimojn, kiuj povus bildi la danĝerecon de la momento, sed vidante ĉirkaŭe palajn vizaĝojn kaj maltrankvilajn rigardojn, li ankaŭ ektimis. — Donu al mi malhelan mantelon kun kapuĉo! — li ekkriis. — Ĉu vi kredas, ke vere okazos batalo? — Sinjoro — respondis Tigellinus per necerta voĉo — mi faris ĉion, kion mi povis, sed la danĝero estas grava.... Ekparolu, sinjoro, al la popolo kaj faru al ĝi promesojn. — Cezaro parolu al la popolaĉo? Faru ĝin iu alia en mia nomo. Kiu akceptos tiun ĉi taskon? — Mi! — respondis trankvile Petronius. — Iru, amiko! vi estas al mi plej fidela en ĉiu malfacilaĵo... Iru kaj ne avaru promesojn. Petronius turnis sin al la cezara sekvantaro kun vizaĝo senzorga kaj moka. — Ĉeestantaj senatanoj — li diris — krom ili Piso, Nerva kaj Senecio — sekvu min. Poste li deiris malrapide de la akvedukto, kaj tiuj, kiujn li kunvokis, sekvis lin ne sen hezito, sed kun iom pli granda kuraĝo, kiun inspiris al ili lia trankvileco. Petronius, veninte malsupren de la akvedukto, ordonis doni al si blankan ĉevalon kaj surseliĝinte, ekrajdis fronte de la akompanantoj, inter la profundaj pretorianaj vicoj, al la nigra, muĝanta popolamaso, senarma, havante en la mano nur maldikan eburan bastonon, kiun li uzis ordinare por sin apogi. Kaj alveninte proksimen, li enpuŝis la ĉevalon en la amason. Ĉirkaŭe, ĉe la lumo de la brulo, oni vidis levitajn brakojn, armitajn per ĉiaspecaj armiloj, fajrantajn okulojn, ŝvitantajn vizaĝojn kaj muĝantajn, ŝaŭmokovritajn buŝojn. Furioza ondo tuj ĉirkaŭverŝis lin kaj lian sekvantaron, post ĝi oni vidis efektive kvazaŭ maron de kapoj, moviĝantan, bolantan, teruran. La krioj kreskis ankoraŭ kaj ŝanĝis sin en nehoman muĝon; stangoj, forkegoj, eĉ glavoj balancis sin super la kapo de Petronius, rabemaj manoj etendis sin al la brido de lia ĉevalo kaj al li, sed li rajdis ĉiam pli profunden, malvarma, indiferenta, malestima. Iafoje li frapis per la bastono la kapojn de la plej atakemaj, tute kvazaŭ li estus trabatanta al si la vojon en ordinara interpremo, kaj tiu lia certeco, tiu trankvileco mirigis tamen la furiozan popolaĉon. Oni rekonis lin fine kaj multaj<noinclude><references/></noinclude> 1loq5qqpivrnmdf4waoo1gpjtdfbdl6 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/89 104 36185 109253 2025-06-23T05:25:11Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109253 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>voĉoj komencis krii: — Petronius! Arbiter elegantiarum! Petronius! — Petronius! — eksonis de ĉiuj flankoj. Kaj laŭgrade kiel oni ripetadis lian momon, la vizaĝoj ĉirkaŭe iĝadis malpli minacaj kaj la krioj malpli furiozaj, ĉar tiu eleganta patricio, kvankam li neniam klopodis pri favoro de la popolo, estis tamen ĝia favorato. Li havis la opinion de homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis precipe de la afero de Pedanius Secundus, en kiu li pledis por moderigo de la kruela verdikto, kondamnanta je morto ĉiujn sklavojn de la prefekto. Precipe la sklavamasoj amis lin de tiam per tia senmodera amo, kian malfeliĉuloj kaj premitoj kutime sentas al tiuj, kiuj elmontras al ili almenaŭ iomete da kompato. Krom tio en la nuna momento aliĝis al tio ankaŭ scivolo, kion diros la delegito de la cezaro, ĉar neniu dubis, ke la cezaro speciale lin delegis. Kaj li, depreninte sian blankan, purpure borderitan togon, levis ĝin supren kaj komencis svingi ĝin super la kapo, signe, ke li volas paroli. — Silentu! silentu! — oni kriis de ĉiuj flankoj. Post momento oni eksilentis efektive. Tiam li rektiĝis sur la ĉevalo kaj komencis paroli per laŭta, trankvila voĉo: — Civitanoj! tiuj, kiuj min aŭdos, ripetu miajn vortojn al tiuj, kiuj staras malpli proksime, kaj ĉiuj kondutu kiel homoj, ne kiel bestoj sur arenoj. — Ni aŭskultas! ni aŭskultas! — Aŭskultu do. La urbo estos rekonstruita. La ĝardenoj de Lucullus, de Maecenas, de Agrippina kaj de la cezaro estos al vi malfermitaj! Morgaŭ oni komencos disdonadon de greno, vino kaj olivoleo, tiel, ke ĉiu povu plenigi la ventron ĝis la gorĝo! Poste la cezaro aranĝos por vi cirkludojn, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, ĉe kiuj atendos vin festenoj kaj donacoj. Vi estos pli riĉaj post la brulo, ol antaŭ la brulo! Respondis al li murmuro, kiu tiel disiradis de la mezo en ĉiujn direktojn, kiel ondoj disiras sur akvo, en kiun oni ĵetis ŝtonon: la homoj, kiuj staris pli proksime, ripetadis liajn vortojn al la pli malproksimaj. Poste tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj koleraj aŭ konsentaj, kiuj ŝanĝis sin fine en unu ĝeneralan, grandan kriegon: — Panem et circenses!!! Petronius ĉirkaŭvolvis sin per la togo kaj dum ia tempo aŭskultis senmove, simila en sia blanka vesto al marmora<noinclude><references/></noinclude> ng57swoix4ahdib5t49lmxf2z3vubp1 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/90 104 36186 109254 2025-06-23T05:36:00Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109254 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>statuo. La kriego kreskis, superbruis la krakojn de la brulo, sonis de ĉiuj flankoj kaj el ĉiam pli profunde, sed la delegito videble volis ankoraŭ ion diri, ĉar li atendis. Kaj fine, denove ordoninte per levita mano silenton, li vokis: — Mi promesas al vi panem et circenses; dume ekkriu honore al la cezaro, kiu vin nutras, vestas, poste iru dormi, aĉularo, ĉar baldaŭ krepuskiĝos la mateno. Dirinte ĉi tion, li turnis la ĉevalon malantaŭen kaj, facile frapante per la bastono la kapojn de tiuj, kiuj baris al li la vojon, forrajdis malrapide al la pretorianaj vicoj. Post momento li estis apud la akvedukto. Supre li renkontis preskaŭ panikon. Oni ne komprenis tie la ekkrion: panem et circenes, kaj kredis, ke ĝi estas nova eksplodo de furiozo. Oni eĉ ne supozis, ke Petronius saviĝos, tial Nero, ekvidinte lin, alkuris preskaŭ ĝis la ŝtuparo kaj kun vizaĝo, pala de emocio, komencis demandi: — Kio do? Kio tie okazas? Ĉu oni jam batalas? Petronius kaptis aeron en la bruston, spiris profunde kaj respondis; — Je Polukso! Ili ŝvitas kaj odoraĉas! Oni donu al mi epilimma, aŭ mi svenos. Poste li turnis sin al la cezaro. — Mi promesis al ili — li diris — grenon, olivoleon, malfermon de la ĝardenoj kaj cirkludojn. Ili adoras vin denove kaj kriaĉas per la fenditaj lipoj je via gloro. Dioj, kiel malagrablan odoron havas tiu plebo! — Mi havis la pretorianojn pretajn — ekkriis Tigellinus. — Kaj se vi ilin ne trankviligus, la kriemuloj eksilentus por ĉiam, Domaĝe, cezaro, ke vi ne permesis al mi uzi forton. Petronius rigardis iom la parolanton, movis la ŝultrojn kaj diris: — Ĝi ne estas ankoraŭ perdita. Eble vi devos ĝin uzi morgaŭ. — Ne, ne! — diris la cezaro. — Mi ordonos malfermi al ili la ĝardenojn kaj disdonadi grenon. Dankon al vi, Petronius! Mi aranĝos cirkludojn, kaj tiun ĉi kanton, kiun vi aŭdis hodiaŭ, mi kantos publike. Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur la ŝultron de Petronius, silentis momente, kaj fine, trankviliĝinte, demandis: — Diru sincere: kia mi ŝajnis al vi, kiam mi kantis? — Vi indis la spektaklon, kiel la spektaklo indis vin — respondis Petronius.<noinclude><references/></noinclude> tfrikwld11nx48dezxtm6758mxgmsji Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/92 104 36187 109255 2025-06-23T05:45:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109255 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XLVIII}} La vortoj de la apostolo inspiris fidon en la animojn de la kristanoj. La fino de la mondo ĉiam ŝajnis al ili proksima, ili komencis tamen kredi, ke la terura juĝo ne venos tuj kaj ke antaŭe ili vidos eble ankoraŭ finon de la regado de Nero, kiun ili konsideris kiel regadon de Antikristo, kaj punon de Dio por liaj venĝon vokantaj krimoj. Kuraĝigitaj en siaj koroj, ili komencis disiri post la fino de la preĝoj kaj reveni en siajn provizorajn rifuĝejojn, eĉ en Transtibron, ĉar venis famo, ke la fajro, metita en dekkelkaj lokoj, direktis sin kun ventoŝanĝo al la rivero kaj, konsuminte tie kaj ie, kion ĝi povis konsumi, ĉesis vastiĝadi. La apostolo, akompanata de Vinicius kaj de la sekvanta ilin Chilo, ankaŭ forlasis la subteraĵon. La juna tribuno ne kuraĝis interrompi lian preĝon, dum ia tempo li paŝis do en silento, nur per la okuloj petegante kompaton kaj tremante de maltrankvilo. Sed multaj personoj venadis ankoraŭ kisi la manojn kaj la vestrandon de la apostolo, patrinoj etendadis al li siajn infanojn, aliaj genuiĝadis en la malluma, longa pasejo kaj, levante supren la lampojn, petis lian benon, aliaj fine, irante preter li, kantis, tiel, ke estis konvena momento nek por demando, nek por respondo. Same estis ankaŭ en la intermontaĵo. Nur kiam ili eliris sur pli liberan spacon, de kiu oni vidis jam la brulantan urbon, la apostolo, krucosigninte ĝin trifoje, turnis sin al Vinicius kaj diris: — Ne timu. Proksime de ĉi tie estas kabano de fosisto, kie ni trovos Ligian kun Linus kaj kun ŝia fidela servanto. Kristo, kiu ŝin al vi destinis, gardis ŝin por vi. Vinicius ŝanceliĝis kaj apogis sin per la mano sur roko. La vojo el Antiumo, la okazoj apud la muroj, la serĉado de Ligia meze de la varmegaj fumoj, la sendormo kaj la terura maltrankvilo pro ŝi elĉerpis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn, kaj de la lastaj senigis lin la sciigo, ke tiu persono, plej kara al li en la mondo, estas proksime kaj ke post momento li ŝin ekvidos. Ekregis lin subite malforteco tiel granda, ke li ŝovis sin al la piedoj de la apostolo kaj, ĉirkaŭpreninte liajn genuojn, restis tiel, ne povante eldiri eĉ vorton.<noinclude><references/></noinclude> rh878akegq5ypl8sicdm3dwosxmfnuy Paĝo:Wells - La dormanto vekiĝas, 1929, Milward.pdf/20 104 36188 109261 2025-06-23T06:44:41Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 109261 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{rh|10|LA DORMANTO VEKIĜAS}}</noinclude>kaj stoplosimila barbo, malgrasaj membroj kaj longaj ungoj, kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝis ŝranko el maldika vitro. Tiu ĉi vitro ŝajnis forbari la dormanton de la realeco de la vivo ĉirkaŭ li — li estis io aparta, nenormalaĵo stranga, izolita. La du viroj staris apud la vitro spionante internen. “La afero ŝokis min,” diris Isbister. “Mi sentas kvazaŭ strangan surprizon eĉ nun, kiam mi pensas pri liaj blankaj okuloj. Ili aspektis blankaj, vi komprenas, ruliĝintaj supren. Veni ĉi tien memorigas ĉion al mi.” “Ĉu vi neniam vidis lin de tiam?” demandis Warming. “Ofte mi volis veni,” diris Isbister, “sed la komerco nuntempe estas tro serioza afero por multe de libertempo. Mi restis en Ameriko dum la plej granda parto de la tempo.” “Se mi ĝuste memoras,” diris Warming, “vi estis artisto.” “Mi estis. Kaj tiam mi fariĝis edzo. Mi remarkis tre baldaŭ, ke la desegna metodo per nigro kaj blanko ne sukcesos, almenaŭ ĉe mezspertulo; kaj mi ekturnis min al la kolorprocedo. Tiuj afiŝegoj sur la klifoj ĉe Dover estas de mia firmo.” “Bonaj afiŝoj,” konfesis la notario, “kvankam mi bedaŭris vidi ilin tie.” “Ili daŭros tiel longe kiel la klifoj mem, se necesas,” kriis Isbister kontente. “La mondo ŝanĝiĝas. Kiam li ekdormis, antaŭ dudck jaroj, mi estis en Boscastle kun akvarelujo kaj nobla, malnovmoda ambicio. Mi ne atendis, ke iam miaj koloriloj ornamu la tutan marbordon de Anglujo, de Land’s End rondire ĝis La Lizard denove. La bona sorto venas al homo tre ofte kiam li ne atendas ĝin.” Warming ŝajnis dubi pri la kvalito de la sorto. “Je iometo mi ne renkontis vin, se mi ĝuste memoras.” “Vi veturis returne en la kariolo, kiu portis min al la Camelford stacidomo. Estis proksime de la Jubileo, la Jubileo de 1’ reĝino Viktorino, ĉar mi memoras la sidejojn kaj flagojn ĉe Westminster, kaj la kverelon kun la fiakristo ĉe Chelsea.” “Tio estis la Diamanta<ref>Sesdekjara (— trad).</ref> Jubileo,” diris Warming, “la dua.”<noinclude><references/></noinclude> h24jbi4lwxmfi1hitr63vf2855s217i 109262 109261 2025-06-23T06:47:21Z Ciampix 3284 109262 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{rh|10|LA DORMANTO VEKIĜAS}}</noinclude>kaj stoplosimila barbo, malgrasaj membroj kaj longaj ungoj, kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝis ŝranko el maldika vitro. Tiu ĉi vitro ŝajnis forbari la dormanton de la realeco de la vivo ĉirkaŭ li — li estis io aparta, nenormalaĵo stranga, izolita. La du viroj staris apud la vitro spionante internen. “La afero ŝokis min,” diris Isbister. “Mi sentas kvazaŭ strangan surprizon eĉ nun, kiam mi pensas pri liaj blankaj okuloj. Ili aspektis blankaj, vi komprenas, ruliĝintaj supren. Veni ĉi tien memorigas ĉion al mi.” “Ĉu vi neniam vidis lin de tiam?” demandis Warming. “Ofte mi volis veni,” diris Isbister, “sed la komerco nuntempe estas tro serioza afero por multe de libertempo. Mi restis en Ameriko dum la plej granda parto de la tempo.” “Se mi ĝuste memoras,” diris Warming, “vi estis artisto.” “Mi estis. Kaj tiam mi fariĝis edzo. Mi remarkis tre baldaŭ, ke la desegna metodo per nigro kaj blanko ne sukcesos, almenaŭ ĉe mezspertulo; kaj mi ekturnis min al la kolorprocedo. Tiuj afiŝegoj sur la klifoj ĉe Dover estas de mia firmo.” “Bonaj afiŝoj,” konfesis la notario, “kvankam mi bedaŭris vidi ilin tie.” “Ili daŭros tiel longe kiel la klifoj mem, se necesas,” kriis Isbister kontente. “La mondo ŝanĝiĝas. Kiam li ekdormis, antaŭ dudck jaroj, mi estis en Boscastle kun akvarelujo kaj nobla, malnovmoda ambicio. Mi ne atendis, ke iam miaj koloriloj ornamu la tutan marbordon de Anglujo, de Land’s End rondire ĝis La Lizard denove. La bona sorto venas al homo tre ofte kiam li ne atendas ĝin.” Warming ŝajnis dubi pri la kvalito de la sorto. “Je iometo mi ne renkontis vin, se mi ĝuste memoras.” “Vi veturis returne en la kariolo, kiu portis min al la Camelford stacidomo. Estis proksime de la Jubileo, la Jubileo de 1’ reĝino Viktorino, ĉar mi memoras la sidejojn kaj flagojn ĉe Westminster, kaj la kverelon kun la fiakristo ĉe Chelsea.” “Tio estis la Diamanta<ref>Sesdekjara (— trad).</ref> Jubileo,” diris Warming, “la dua.”<noinclude><references/></noinclude> m2gbqm3oxju21s6araprbsl66upp3vj 109263 109262 2025-06-23T06:47:44Z Ciampix 3284 109263 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{rh|10|LA DORMANTO VEKIĜAS}}</noinclude>kaj stoplosimila barbo, malgrasaj membroj kaj longaj ungoj, kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝis ŝranko el maldika vitro. Tiu ĉi vitro ŝajnis forbari la dormanton de la realeco de la vivo ĉirkaŭ li — li estis io aparta, nenormalaĵo stranga, izolita. La du viroj staris apud la vitro spionante internen. “La afero ŝokis min,” diris Isbister. “Mi sentas kvazaŭ strangan surprizon eĉ nun, kiam mi pensas pri liaj blankaj okuloj. Ili aspektis blankaj, vi komprenas, ruliĝintaj supren. Veni ĉi tien memorigas ĉion al mi.” “Ĉu vi neniam vidis lin de tiam?” demandis Warming. “Ofte mi volis veni,” diris Isbister, “sed la komerco nuntempe estas tro serioza afero por multe de libertempo. Mi restis en Ameriko dum la plej granda parto de la tempo.” “Se mi ĝuste memoras,” diris Warming, “vi estis artisto.” “Mi estis. Kaj tiam mi fariĝis edzo. Mi remarkis tre baldaŭ, ke la desegna metodo per nigro kaj blanko ne sukcesos, almenaŭ ĉe mezspertulo; kaj mi ekturnis min al la kolorprocedo. Tiuj afiŝegoj sur la klifoj ĉe Dover estas de mia firmo.” “Bonaj afiŝoj,” konfesis la notario, “kvankam mi bedaŭris vidi ilin tie.” “Ili daŭros tiel longe kiel la klifoj mem, se necesas,” kriis Isbister kontente. “La mondo ŝanĝiĝas. Kiam li ekdormis, antaŭ dudck jaroj, mi estis en Boscastle kun akvarelujo kaj nobla, malnovmoda ambicio. Mi ne atendis, ke iam miaj koloriloj ornamu la tutan marbordon de Anglujo, de Land’s End rondire ĝis La Lizard denove. La bona sorto venas al homo tre ofte kiam li ne atendas ĝin.” Warming ŝajnis dubi pri la kvalito de la sorto. “Je iometo mi ne renkontis vin, se mi ĝuste memoras.” “Vi veturis returne en la kariolo, kiu portis min al la Camelford stacidomo. Estis proksime de la Jubileo, la Jubileo de l’ reĝino Viktorino, ĉar mi memoras la sidejojn kaj flagojn ĉe Westminster, kaj la kverelon kun la fiakristo ĉe Chelsea.” “Tio estis la Diamanta<ref>Sesdekjara (— trad).</ref> Jubileo,” diris Warming, “la dua.”<noinclude><references/></noinclude> 0de14kixuabdv3uptawcxi3631c3b48 Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/167 104 36189 109266 2025-06-23T11:51:36Z Ciampix 3284 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "La ekzistado de Ligo kun plena aŭtoritato en nia afero ĝis nun estis ankoraŭ neebla; sed tiu ĉi manko sur ĉiu paŝo estis sentebla kaj kaŭzis certan rigidecon en nia afero. De multaj flankoj oni proponadis al ni: „faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion“, kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis,..." 109266 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Ciampix" />{{rh||„La Esperantisto” 1893. — N-ro 68|}} {{---}}</noinclude>La ekzistado de Ligo kun plena aŭtoritato en nia afero ĝis nun estis ankoraŭ neebla; sed tiu ĉi manko sur ĉiu paŝo estis sentebla kaj kaŭzis certan rigidecon en nia afero. De multaj flankoj oni proponadis al ni: „faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion“, kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin ne aprobus, — ni tamen povis prezenti nian opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro, kaj tial la proponantoj alskribadis la neenkondukon de iliaj „tre gravaj“ proponoj al nia persona obstineco; aliajn proponojn ni aprobis kaj ni estis konvinkitaj, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin aprobus, — ni tamen ne povis ilin akcepti ankaŭ pro manko de aŭtoritata juĝantaro, kiu donus la permeson; se ni, konante la guston de la plejmulto, akceptus tiujn ĉi proponojn — la kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. Tiu ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu paŝo, kaj, turmentataj de ĉiuj flankoj de la plej kontraŭaj postuloj, ni kun granda sopiro atendadis la tempon, kiam ni povos transdoni la sorton de nia afero al ia aŭtoritata institucio, kiu, prezentante la volon de la plejmulto, en ĉiu punkto havus la rajton diri: „ni tiel decidis, sekve tiel devas esti“. La ekzistado de tia plenaŭtoritata Ligo devus ankaŭ silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke „la sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata“; ni tiam povus diri al ili: „aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto proponu viajn ŝanĝojn; se via opinio estas grava, la plejmulto ĝin akceptos kaj forigos la ,erarojn‘; se la plejmulto ne akceptos viajn proponojn, tio ĉi montros, ke via opinio estas nur persona kaj ne prava“. Kun ĝojo ni raportas al niaj amikoj, ke, dank’ al la tuta fortigita stato de nia afero, la kreado de la longe atendita LigoAkademio Esperantista fariĝis fine ebla. Ni fondas nun tian Ligon. Ĝi ne havas multajn paragrafojn kaj komplikitan Regularon, ĝi ne havas prezidantojn nek komitatojn. Ĝi konsistas el ĉiuj efektivaj esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto, kaj kondukados siajn aferojn tre simple. Ĝia esenco estas: Ĉiu, kiu deziros fari ian proponon, tuŝante la konstruon de nia lingvo aŭ la kondukadon de nia afero, sendos sian proponon al la sekretario de la Ligo (redaktoro de la „Esperantisto“), kaj tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto kune kun la adreso<noinclude><references/> {{rh|||165}}</noinclude> 1gppm0ymcq711wt7jw3ww8m8xq183gx 109267 109266 2025-06-23T11:55:40Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 109267 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" />{{rh||„La Esperantisto” 1893. — N-ro 68|}} {{---}}</noinclude>La ekzistado de Ligo kun plena aŭtoritato en nia afero ĝis nun estis ankoraŭ neebla; sed tiu ĉi manko sur ĉiu paŝo estis sentebla kaj kaŭzis certan rigidecon en nia afero. De multaj flankoj oni proponadis al ni: „faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion“, kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin ne aprobus, — ni tamen povis prezenti nian opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro, kaj tial la proponantoj alskribadis la neenkondukon de iliaj „tre gravaj“ proponoj al nia persona obstineco; aliajn proponojn ni aprobis kaj ni estis konvinkitaj, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin aprobus, — ni tamen ne povis ilin akcepti ankaŭ pro manko de aŭtoritata juĝantaro, kiu donus la permeson; se ni, konante la guston de la plejmulto, akceptus tiujn ĉi proponojn — la kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. Tiu ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu paŝo, kaj, turmentataj de ĉiuj flankoj de la plej kontraŭaj postuloj, ni kun granda sopiro atendadis la tempon, kiam ni povos transdoni la sorton de nia afero al ia aŭtoritata institucio, kiu, prezentante la volon de la plejmulto, en ĉiu punkto havus la rajton diri: „ni tiel decidis, sekve tiel devas esti“. La ekzistado de tia plenaŭtoritata Ligo devus ankaŭ silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke „la sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata“; ni tiam povus diri al ili: „aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto proponu viajn ŝanĝojn; se via opinio estas grava, la plejmulto ĝin akceptos kaj forigos la ,erarojn‘; se la plejmulto ne akceptos viajn proponojn, tio ĉi montros, ke via opinio estas nur persona kaj ne prava“. Kun ĝojo ni raportas al niaj amikoj, ke, dank’ al la tuta fortigita stato de nia afero, la kreado de la longe atendita LigoAkademio Esperantista fariĝis fine ebla. Ni fondas nun tian Ligon. Ĝi ne havas multajn paragrafojn kaj komplikitan Regularon, ĝi ne havas prezidantojn nek komitatojn. Ĝi konsistas el ĉiuj efektivaj esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto, kaj kondukados siajn aferojn tre simple. Ĝia esenco estas: {{f|{{tab}}Ĉiu, kiu deziros fari ian proponon, tuŝante la konstruon de nia lingvo aŭ la kondukadon de nia afero, sendos sian proponon al la sekretario de la Ligo (redaktoro de la „Esperantisto“), kaj tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto kune kun la adreso|maldekstra=2em}}<noinclude><references/> {{rh|||165}}</noinclude> qc4oi70tx1qfmwf32xgf9965yayjzul