Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.45.0-wmf.8
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/19
104
12322
109584
104212
2025-07-04T22:00:41Z
Lorlam
3462
/* Validée */
109584
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" /></noinclude><nowiki />
— Kamarado, diris unu, jen estas junulo kun bela
staturo kaj kiu havas la postulitan alton.
Ili iris al Kandid kaj tre ĝentile invitis lin por
tagmanĝi.
— Sinjoroj, diris al ili Kandid kun ĉarma modesto,
vi tre honoras min, sed monon mi ne havas por pagi
mian parton.
— Ha! sinjoro, diris al li unu el la bluuloj, la
personoj kun vizaĝo kaj indo similaj al la viaj neniam
pagas: ĉu vi ne estas alta je kvin futoj kaj kvin coloj?
— Jes, sinjoroj, tioma estas mia alto, li diris,
riverencante.
— Nu! sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton,
sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen
mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.
— Vi pravas, diris Kandid, tion ĉiam instruis al mi
S-ro Panglos kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.
Oni petas, ke li akceptu kelkajn monerojn, li prenas
ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni rifuzas ĝin kaj
altabliĝas.
— Ĉu vi ne havas fortan korinklinon?…
— Ho! jes, li respondas, mi tre forte amas F-inon
Kunegond.
— Ne, diris unu el la sinjoroj, ni demandas vin,
ĉu vi ne havas fortan korinklinon por la reĝo de la
Bulgaroj.
— Tute ne, li diris, ĉar neniam mi vidis lin.
— Nu! li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni
devas trinki pro lia sano.
— Ho! tre volonte, sinjoroj; kaj li trinkas.
— Sufiĉas, oni diris al li; nun vi estas la apogo,
la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; vi
trafis riĉon, kaj certa estas via gloro.<br><noinclude><references/></noinclude>
gyua2p635q1hnuq2ciptd44d8yus7m5
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/114
104
36351
109581
2025-07-04T17:16:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109581
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La koloniajn guberniestrojn, unu post la alia
vokitajn al la Komisiona tablo kvazaŭ al Tribunalo, ŝi
sprite demandadis pri la maniero, laŭ kiu ili permesis
al senskrupulaj komercistoj veneni la nigrulojn, aŭ pri
la impresaj diferencoj inter malgranda monpuno al
blankulo, mortiginta nigrulon, kaj dujara malliberigo
al nigrulo, ŝtelinta manĝaĵon de blankulo.
Kiu konis iom la kutiman atmosferon de la koloniaj
ŝtatpalacoj kun ĝiaj imponaj marmorŝtuparoj,
al tiu ekŝajnis la nova soeno kvazaŭ iom el mondo
renversita.
Usono malpermesis al siaj kunliganoj de l’ mondmilito
aneksi senplie la eksgermanajn koloniojn kaj!
la disrestaĵojn de l’ Turka Imperio.
En la Kontrakton de la Ligo de Nacioj Prezidanto
Wilson enmetigis la artikolon 22-an, laŭ kiu
»la prospero kaj progreso de tiuj popoloj formas
sanktan taskon de la civilizo « kaj ili devas esti helpataj
ĝis ili atingos maturecon.
Tiaj teritorioj estis konfidataj al protekto de unu
aŭ alia mandatita ŝtato, kiu raportu ĉiujare al la Ligo
pri sia regado tie.
La raportojn ekzamenas sinsekve la Komisiono
pri Mandatoj kaj tiucele ĝi venigas reprezentanton de
la koncerna potenco, foje la gubemiestron mem.
Kutimiĝintaj al la belsonaj frazoj de antaŭparoloj
al Kontrakto, la unuaj subskribintoj ne tro serioze
konsideris la kondiĉojn laŭliterajn. Kiam en niaj
manoj kuŝas la teritorioj, venu kaj rekaptu ilin, se vi
kapablas! Ili rigardis la tutan aferon kiel kaŝvestitan
aneksadon kun plaĉa bukedo el piaj vortfloroj por kvietigi
la skrupulojn de usona puritano.
Fakte la afero ne marŝis tiel ronde. La publikan<noinclude><references/></noinclude>
6at816b9ifdsk0kozztugrol753h4b7
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/115
104
36352
109582
2025-07-04T17:26:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109582
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>scivolemon tiklis kaj vekis tiu Komisiono. Tiuj ĉiopovaj
Moŝtoj el kolonioj, devigataj sin prezenti, kvazaŭ ekzamenaj
kandidatoj, antaŭ juĝantaro kun paperujoj
plenaj je demandoj, jen sufiĉe pika spektaklo!
Montriĝis homa sento ĉe kelkaj el la juĝantoj,
ĉar ilin la Ligo elektis ja kiel spertajn individuojn,
ne kiel oficialajn delegitojn de apartaj regnoj. Sed eĉ
pli grave efikis la ĵaluzo inter la diversaj potencoj kaj
kritikemo de tiuj, kiuj ne ricevis sian parton de
la kuko aŭ perdis ĝin pro la malvenko. Tiuj elementoj
sufiĉis por malebligi, ke la afero fariĝu nura teatraĵo,
kiel esperis iuj en la komenco.
Certe ne paradizoj sur tero estas la teritorioj sub
mandato. Demandu mem enlandanon. Sed almenaŭ
fariĝis neeble, kaŝi la tuton sub kovra mantelo. Unu,
el ili, la Iraka reĝlando, jam ekflugis per propraj
flugiloj post ellaso el la brita kolombejo. Novaj kutimoj
ekformiĝis per la ĵusa funkciado.
La publikan opinion ektuŝis la ideo, ke raportoj
estas ŝuldataj kaj ia kontrolo devigata. Jen ekpaŝo.
Koloniema gazetaro jam timis, ke la mandatsistemo
baldaŭ vekos la orelojn de la enlanduloj mem. Tiam
ne nur tie suferos la reganta potenco limigon de sia
povo, sed iom post iom ankaŭ la ceterajn koloniojn
ekpenetros tiu »febro al kontrolo».
Ĝuste tiel okazis. La blankrasista registaro Sudafrika
proteste plendis en 1924 pri cirkulero de l’
angla ministro por kolonioj, kvankam la dokumento
neniel koncernis la teritorion de tiu Dominiona ŝtato.
Ĝi rilatis al Kenja kaj al Okcidentafriko.<ref>Vidu
Kenya White Paper, julio 1923.</ref> Estis ordono
al la Guberniestroj, ke ili akceptu novan bazon<noinclude><references/></noinclude>
bpouh9i29wpvn64v12u82tu46m2hr2v
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/116
104
36353
109583
2025-07-04T17:34:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109583
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por estontaj decidoj. Kiam okazos konflikto inter
intereso de la blankaj kolonianoj kaj avantaĝo de la
enlandaj popoloj, de nun la dua ricevu la preferan
konsideron. »Tiel vi rekte nin kondukos al respubliko
de nigruloj kaj restos al ni nur pretigi la valizojn!«
ekkriis la rasistoj de Cape kaj Pretoria, timante la
infekton.
Tre simila timo malebligis, ke la Ligo de Nacioj
serioze kontrolu la nacian konduton al gentaj kaj
lingvaj malplimultoj en Eŭropo. Ili ja posedas ian
plendrajton, sed ekzistas nenia juĝantaro simila je la
Komisiono pri Mandatoj. Por ke plendo estu efike
atentata, necesas, ke iu ŝtato prenu mem la aferon en
manon kaj pledu ĉe la konsilantaro aŭ ĉe la ĝenerala
kunveno. Malfacile tion atingis la naciaj malplimultoj,
kaj tial plejofte dormis iliaj petskriboj en la fundo
de tirkestoj.
Ĉiaj kontroloj el ekstero limigas la suverenecon
de la regnoj kaj pro tio renkontas egan reziston. Same
okazos pri senarmigo. La specialajn kontraktojn pri
naciaj malplimultoj aŭ »minoritatoj« oni trudis nur
al la venkitoj kaj al la regnoj novaj aŭ renovigitaj
pro la venko.
En tiuj landoj de Orienta Eŭropo, limoj absolute
justaj estas neeblaĵo. Restos ĉiam intermiksoj, ĉu vilaĝoj
polaj ĉirkaŭ urbo germana, ĉu vilaĝoj ukrajnaj
ĉirkaŭ urbo pola. En la urboj mem vi trovas du aŭ
tri kvartalojn kun lingvo kaj religio malsamaj: luteranaj
germanoj, katolikaj litovoj, ortodoksaj blankrusoj,
grekuniaj ukrajnanoj, judlingvaj hebreoj ktp. En suda
Balkano konataj estas la miksoj en Makedonio. Eĉ al
kunsalato de diversaj legomoj tiu malfeliĉa lando pruntedonis
la nomon.<noinclude><references/></noinclude>
l4go0vq6audhwqpqaf9m91fqi7bdrpk
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/117
104
36354
109585
2025-07-04T22:42:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109585
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Nepre necesas ia garantio por moderigi la ĉikanojn,
la batalojn kaj la venĝojn, ĉar ankaŭ ili enskribiĝas
en la naciajn animojn kaj helpas nutri malamon
kaj pligrandigi la riskojn al milito.
Sed la venkintaj potencoj restas ekster kaj super
la propra leĝaro, kiun ili mem dekretis. Se ili tro
severe ĝin aplikus al ceteraj landoj, tiam ankaŭ al
iliaj regnoj ĝi alvenus kiel ondo novkutima.
Tion ili maldeziras, ĉar ankaŭ ĉe ili ekzistas kelkaj
lingvaj minoritatoj ne ĉiam tute kontentaj.
Ke oni venu rigardi tion el ekstero kaj per maldiskreta
nazo flaru en ilia kuirejo, tion ili nepre kaj
energie malkonsentas. Jen kial la protekto de la Ligo
de Nacioj ne ricevis permeson ekfunkcii normale sur
tiu ĉi kontrolkampo.
Ankaŭ en alia senco ĝi estas »brulanta« problemo.
Oficiala celo de la ĝenevaj kunvenoj estas ja konservi
la pacon. Se ĉiumomente la membroj alvenas kun
plendoj, tiam rapide la Konsilantaro fariĝas lavejo de
malpuraj ĉemizoj kaj akra disputejo. Difektiĝas atmosfero.
Malaperas ĝentileco. Pugnobatoj eksonas sur la
blua tablo.
Certa tradicio formiĝis en la Ligo ĉe la Konsilantaro:
paco antaŭ justeco. Laŭ nura ŝajno, ĝi estas
ja saĝa kutimo. Sed laŭ sperto praktika, ĝi repuŝas
tro da nesolvitaj disputoj, kiuj surloke pligraviĝas
kaj baldaŭ infektas tutajn naciojn.
Trovita solvo, eĉ post neagrabla diskuto, male
evitas amason da suferoj tuje kaj militon estonte.
Neniu mortis pro la diskuto pri lernejoj en Silezio.
Kontraŭe ĝi forigis utile kelkajn nubojn.
Anstataŭ ekzameni tiajn abscesojn mem, oni dum
jaroj diskutadis la demandon, ĉu ilin esplori aŭ ne.<noinclude><references/></noinclude>
rsoea753hpcddtrhcrkvaqu6ltdrhhf
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/118
104
36355
109586
2025-07-04T22:52:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109586
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Klara estis la rezultato: unuflanke pligraviĝis kaj inflamiĝis
la danĝeroj surloke kaj aliflanke tamen plivastiĝis
la timata ideo pri la kontrolo, post tiom da
parola batalado pri ĝi antaŭ la tutmonda publiko.
Temas ĉi tie ne pri estonta doktrino, sed pri
spertoj jam faritaj. Tial ne estas multe direbla pri la
internacia kontrolado de l’ armiloj. Cefe ĝi gravas en
sia rilato al la popolaj sentoj pri sekureco aŭ timo je
danĝeroj.
Malfido estas detruilo por ĉiu societo. En ordinara
vivo, sur la stratoj iradas grandega plimulto de homoj
sen ia armilo en la poŝo. Ĉar ili ne kunportas mem
revolverojn, ili ne imagas, ke la ceteraj pasantoj agas
malsame, almenaŭ ne multaj. Ankaŭ oni ne vidas armilvendejojn
en ĉiu stratangulo, kiom cigarbutikojn
aŭ kafejojn. Kiam ekzistis tiom multaj, tiam oni ne
havis tiun senton pri relativa sekureco, kiu nun ekzistas
iom.
Inter nacioj male, tre ampleksaj kaj tre videblaj
estas armilaroj. Kaj, se ili ne estas publike videblaj,
eĉ pli timindaj imagas ilin la malfido de l’ najbaroj,
emaj suspekti kaŝon. Nur kontrolaj eblecoj kaj kontrola
kutimo sukcesos iam malkreskigi la malfidon
sur tiu ĉi kampo. Senarmigo, sen kontrolo reciproka,
nur instigas al suspektoj en la komenco.
El kio konsistas la sento pri sekureco en loka
vivado dum paco? El la konvinko pri senarmeco
sufiĉe ĝenerala, el la malofteco de krimoj, el la kutimo
iri al juĝejo anstataŭ uzi perforton. Impresas ankaŭ
la ekzisto de garda polico, sed ne tiom, kiom oni
kredas
Unue la polico estas nombre malgranda. Plie ĝi
ne malebligas krimojn. Nur aresti la krimulon ĝi<noinclude><references/></noinclude>
1oggifyahvo0mpc2e9kg1pdfwx24gq8
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/119
104
36356
109587
2025-07-04T23:15:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109587
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kapablas. Plej kompleta sekureco ja troviĝas en vilaĝo,
kaj tie ekzistas nur unu ĝendarmo, eble eĉ ne unu.<ref>En
Eŭropo la sento pri sendanĝereco estas pli
forta ĉe malgrandegaj ŝtatetoj kiel Lichtenstein aŭ Andora
Respubliko ol ĉe la plej grandaj, mem superarmitaj.</ref>
Pli sentebla timo pri danĝeroj ekzistas en la urbegoj,
kie polico estas pli videbla, kaj en ties ĉirkaŭkvartaloj,
kie krimoj estas pli oftaj. En Ruslando la
imperiestroj tenis ĉirkaŭ si multegan policaron. Tamen
unu post alia caro falis mortigite. Ĉie oni vidis uniformojn
tie. Tamen ne trankvilaj sin sentis la vizitantoj.
Vidu la strangan najbaron en apuda kampardomo.
Nokte li dormas kun pretaj pafiletoj sur ambaŭ
tabletoj. Lian sintenon observas psikologo. Supraĵe vi
klarigos per timo lian armitecon. Profunde vi trovos
ankaŭ ĝuste la malon. Liaj propraj armiloj kaŭzas
parte lian timon.
Internacia sekureco, en formo de popola sento,
kreskas nur el kutimiĝo al solvo de konfliktoj per
tribunalo, el sperto pri militoj evititaj, el konfido kaj
kontrolebla senarmigo. Ĉia malfunkcio, ĉia malfido,
ĉia minaco, ĉia ultimato, ĉia paniko refortigas la malan
senton pri danĝero, ankoraŭ la pli fortan’ sur tiu interŝtata
kampo.
Antaŭ ĉio necesas la konvinko de la popolamasoj
kaj tion disponas reĝe la gazetaro presa kaj parola.<noinclude><references/></noinclude>
hftzzgsxe999si1k3hbhe4f1wvbodyy
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/92
104
36357
109588
2025-07-05T06:26:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109588
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''XIII.<br>''NEPERFORTO EN POLUJO'''''|c|g=120%}}
{{f|''Historia antaŭajo en 1861 — Buĉado en Varsovio
— Nacia funebro — Embaraso de Gorĉakoj — Disciplino
de popolamaso — Ne-perjorto — Malakcepto
de armiloj — Alvoko de Adam Cartoriski — Poeto
Krasinski — Impreso eksterlande — Kanoniko Deguerry
en Parizo — Rusaj cedoj — Aleksandro Il-a
pri kamparanoj — Novaj buĉadoj — Perforta ribelo
en 1863 — Revenĝoj — Protesto vatikana.''|style=text-align: justify; text-align-last: center;}}
Al Hindujo apertenas tio, ke ĝi eltrovis organizon
kaj praktikadon de nacia batalo sen armiloj sur
tre vasta kampo. Sed, antaŭ ĝi, jam aliaj popoloj provis
iafoje. Hungaroj uzis bojkotadon de ŝtataj monopoloj
kontraŭ la aŭstria regado post 1848.
Polujo mem konis de ne-perforto la ekzemplon
kaj la poeton unufoje en sia historio. Ĝi okazis en
1861 en la tempo plej kruela de rusa premado sub
reĝimo cara.
Dum tiu vintro, la varsovia loĝantaro festis la
datrevonon de la revolucio de 1831 kaj kutimis kanti
la nacian himnon Boze cos Polske (Dio savu Polujon)
grandamase sur la stratoj.
Tio tre malkvietigis la tiaman rusan {{vdk|guberni|estron}}<noinclude><references/></noinclude>
7f2ua2sau9mik33icjf29akgeubdcyr
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/98
104
36358
109589
2025-07-05T06:34:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109589
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''XIV.<br>''MESIANISMOJ'''''|c|g=120%}}
{{f|''Agado sen armiloj — Anglaj »suffragettes« — Laborista
striko kontraŭ von Kapp — Civila helpservo de
Pierre Ceresole — Helpo al fremdaj nacioj — Polaj
elmigrintoj en 1848 — llia mesianismo — Naciaj
taskoj aŭ »misioj« — Eksterlanda malfido pri tiuj
»misioj« — Krucaj militoj kaj koloniaj entreprenoj.''|style=text-align: justify; text-align-last: center;}}
Al libera lando ne prezentiĝas samaj okazoj kiel
al mallibera nacio por ekprovi reziston aŭ batalon sen
armiloj. Sur la kampo socia, plej konata provo estas
la striko. Sur la kampo de politiko proviĝis diversfoje
la rifuzado pagi la impostojn. Tion amase faris anglaj
virinoj, kiam ili batalis por la voĉdonrajto antaŭ la
mondmilito de 1914 . En malliberejoj ili provis ankaŭ
la rifuzon manĝi kaj la minacon morti pro malsato.
Pluraj anglinoj oferis sian vivon dum la batalo
de la »suffragettes«. Eĉ unu sin ĵetis sub ĉevalon,
por devigi la reĝon legi petskribon. Post la mondmilito,
kiam generalo von Kapp provis nuligi la Respublikon
en Germanujo, la Berlina laboristaro sukcesis
haltigi komplete la ekonomian vivon de la ĉefurbo
per ĝenerala striko. Senpotenca kun armea forto,
li devis rezigni.<noinclude><references/></noinclude>
nr31iqewe04dyq4shjkl4ydp5t3kg6j
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/112
104
36359
109590
2025-07-05T09:24:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109590
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''XVI.<br>''KONTROLO KAJ PROTEKTO'''''|c|g=120%}}
{{f|''Nacia konduto en kolonioj — Kruelaĵoj kontraŭ enlanduloj —
Kaŭĉuko en Kongolando — Klasbatalo
en Sudafriko — Koloniaj mandatoj — Internacia
kontrolo — Ekatentas la publiko — Sekvoj ĉe
aliaj kolonioj — La problemo pri malplimultoj —
Timo je kontrolo — Venkintoj kaj venkitoj — Ĉu
paco, ĉu justeco? Kio unue — Kontrolo pri armado
— Sento pri sekureco — Relativa senpotenco de polico.''|style=text-align: justify; text-align-last: center;}}
Dum egoista sin montras la konduto nacia sur la
kampo diplomata, tre ofte kruela ĝi montriĝas en
kolonioj. Ne por faciligi la vivon al enlanduloj oni
alportas tien la grandajn progresojn de tekniko, sed
por akceli la profitilojn de la blankuloj.
Malmulte gravas la sentoj de la ceteraj homoj,
kiam ili havas nigran haŭton. Estas ja konata la sovaĝa
sinteno de blankaj popolamasoj kontraŭ arestitaj
nigruloj en Suda Usono.
Por havigi al si laboristojn en Afriko, la grandaj
kompanioj pri Kaŭĉuko provis ĉion, eĉ turmentadon.
La edzinojn oni forprenis, la virojn oni batis, la rifuzantojn
oni punis per fortranĉo de korpaj membroj.
Tiajn prooedojn permesis koloniaj administradoj kiel<noinclude><references/></noinclude>
pfkrqv85lfq68tcr0ceqyk5yntmw7uf
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/120
104
36360
109591
2025-07-05T09:35:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
109591
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''XVII.<br>''AKIRITAJ KUTIMOJ'''''|c|g=120%}}
{{f|''Skriba rezigno je milito — Defendaj armeoj — Gasoj
— Rimedoj por milito — Rimedoj por paco —
Germanujo pri Ruhr-invado — Francujo kaj Bismarck
en 1875 — Adoro al antikvaj rimedoj — Adoro al
novaj — Konflikto inter malaj adoroj — Haga Tribunalo —
La juĝoj — Publiha malaprobo kiel haltigilo
— Pastraro pri packontraktoj — Decido de l’ Anglikana
Eklezio — Rezisto al nacia leĝo — Lord Ponsonby —
Korfu — Formiĝo de kutimoj — Sento
federala — Flagoj — Patriotismo regiona kaj federala —
Naciaj kaj religiaj festoj — Kristnasko kaj festo
pri Mithra — Mikso kaj supermeto de kutimoj.''|style=text-align: justify; text-align-last: center;}}
Iaj kutimoj stariĝis per la Ligo de Nacioj. Tiu
ekkerno de Ligo kreskigis propran moralon unue supraĵe.
Militon oni rezignis per publika kontrakto. Ĉiuj!
regnoj de la mondo subskribis ankaŭ la solenan Keloggan
promeson kun Usono. Surpapere la milito fariĝis
krimo, sed ĉu konvinkiĝis are la naciaj animoj? Ankoraŭ
ne. Nur al propra bonfido kredas ĉiu. La bonfidon
de la ceteraj oni pridubas. Kontraŭ la novaj kutimoj
staras la malnovaj kun pli longa sperto. Kontraŭ
Ja pacrimedoj pli perfektiĝas la militrimedoj. Unu<noinclude><references/></noinclude>
6fx3ahyoe4aisuwauhszaybl3mfg1fl
Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/108
104
36361
109592
2025-07-05T09:47:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Problema */
109592
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="2" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La interesoj de la Ligo ne havas multajn advokatojn.
Ilin oni konsideras nur, se la politika plimulto
on prizorgas.
Al laboristaj kritikantoj foje ekvenis la penso
olekti la ĵetitajn florojn. Ili memorigas pri bela
principo forĵetinton. Elstaris la vastigitaj ideoj kvazaŭ
>zoj kun propraj domoj. Ili kelkfoje ĝenis regisron.
Sed plej ofte nura naŭzo regas ĉe malriĉulo. La
lalsincereco de diplomatoj kaŝas al li eĉ la progreson.
3 ideoj. Ekmuĝas lia kolero. Nenion plu scii li volas,
ij ĉion en saman sakon li enmetas per severa juĝo.
a tuta sistemo naŭzas lin, inkluzive la ĝenevaj kulisoj.
Tiamaniere lia kontrolo jam ne estas timinda.
'ura naŭzo ja ne kapablas anstataŭi detalan obser
>don de la nacia konduto per enlandaj okuloj. La
ecesa ekzameno tiam neglektiĝas.
Kie ĝi ne laciĝis, pli timinda ĝi fariĝis. Al blinda
joismo nacia ĝi kontraŭstarigis ne surdan kapdoloron,
sed konscion novan kun la lumo al trafa direkto.
orta premo tiam ekvilibras la alian.
En Anglujo tiu popola kontrolado estas mem
'ganizita. Dum la milito, laboristaj gvidantoj fondis
nuiĝon por demokrata Kontrolo. Malliberejon ili
skis. Tien iris Morel. Postmilite, konservativa Lord
ecil kaj liberala Gilbert Murray starigis la vastan
LJnuiĝon por la Ligo de N adoj«. En ig 3 o ĝi jam
ivis duonmilionon da membroj. Intertempe, sub prez...o
de konservativa regnano, ĝi publike riproĉis sam
)loran registaron en afero de interŝtata konduto.
Atente ĝi ekzamenas la raportojn de la britaj
ilegitoj al Genevo. Laŭnecese ĝi tum as sin al vasta
ibliko. Entute ĝi ludas rolon de nacia konscienco pri<noinclude><references/></noinclude>
bgcrumkaeedbq661gup8apgz6d8mjv7