Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.45.0-wmf.8 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/20 104 12323 109594 104213 2025-07-06T09:21:56Z Lorlam 3462 /* Validée */ 109594 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" /></noinclude><nowiki /> Tuj oni katenas liajn piedojn kaj oni kondukas lin al la regimento. Oni igas lin turni dekstren, maldekstren, altigi la vergon<ref>En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — ''Trad''.</ref>, remeti la vergon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonfrapojn<ref>La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — ''Trad''.</ref>; la morgaŭon li ekzerciĝas iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj li estas konsiderata de siaj kamaradoj kiel eksterordinarulo. Kandid, mirkonsternite, ne sukcesis ankoraŭ kompreni klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon, marŝante rekte antaŭen, kredante, ke estas privilegio de la homaro kiel de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn. Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj, altaj je ses futoj, kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni jure demandis lin, ĉu li preferas esti vergata tridek ses fojojn de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon. Li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon; li fine devis elekti, li decidis laŭ la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon. Li suferis du punbatadojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris al li la muskolojn kaj la nervojn. Kiam oni estis tuj komenconta trian batadon, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn; oni igas lin genuiĝi.<noinclude><references/></noinclude> mubnvllyosj2mwgsimn9gvmowslwxsq Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/31 104 13607 109596 109031 2025-07-06T10:10:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109596 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader||Dua Libro 1888. — N-roj 2-3|}} ----</noinclude><section begin="I2"/>homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj. Al ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar „la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon“! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson<ref>''Ĉi tie, sub III, venas la gramatika parto.''</ref>.<br><br> <section end="I2"/> <section begin="I3"/>{{rh|N-ro 3.|1888}} {{c|Aldono al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“}} Wüster: Ald ''„Aldono al la «Dua Libro de l’ lingvo Internacia»“, eldono 1889 de Kelter, Varsovio, paĝ. 1—22.'' ''Fotografa reproduktaĵo 1925 de la eldono 1889 de Kelter; eldonita de la Centra Oficejo en Parizo, paĝ. 1—22.'' ''Einstein, „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“. Nürnberg 1888, paĝ. 40—55.'' ''(Ĉi tiu aldono povas esti lokata nur ĉi tie inter la antaŭparoloj, ĉar ĝi klarigas pli detale la enkondukajn vortojn al la „Unua Libro“ kaj „Dua Libro“.)'' {{tab}}En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia esprimi sian<ref>''teksto: ilian.''</ref> juĝon pri la lingvo kiun mi proponis, montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la „Lingvo Internacia“ ne pli frue ol en la fino de l’ jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la „Dua Libro“ mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirate, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l’ lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj<ref>''teksto: kompotentaj.''</ref> personoj, ĝi donu al la lingvo la finan<section end="I3"/><noinclude><references/> {{RunningHeader|||29}}</noinclude> 3z57rbt0203rcnen8jlrf27e1dnw3hd Uzanto:Lorlam 2 36362 109593 2025-07-06T08:56:17Z Lorlam 3462 Kreis novan paĝon kun "Saluton. Mi ĉefe kontribuas al la franca Vikifontaro. Vidu mian paĝon: [https://fr.wikisource.org/wiki/Utilisateur:Lorlam Lorlam]" 109593 wikitext text/x-wiki Saluton. Mi ĉefe kontribuas al la franca Vikifontaro. Vidu mian paĝon: [https://fr.wikisource.org/wiki/Utilisateur:Lorlam Lorlam] ttofz9id4tf2yqmowu2ucjxgrnldudd Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/143 104 36363 109595 2025-07-06T09:58:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109595 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forto, kiun donas la kuraĝo kaj la mano. Helpate nur de du sklavoj, li forpelis la rabantojn kaj rekondukis en ŝian hejmon la svenantan kaj sangemakulitan Semira, kiu malfermante la okulojn, vidis sian liberiganton. Ŝi diris al li: — Ho! Zadig, mi amis vin kiel edzon, mi amas vin kiel tiun, al kiu mi ŝuldas la honoron kaj la vivon. Neniam estis pli amanta koro ol tiu de Semira; neniam pli ravanta buŝo esprimis pli kortuŝajn sentojn per tiuj fajraj paroloj, kiujn inspiras la sento pri la plej granda bonfaro kaj la plej delikata emociego pro la plej prava amo. Ŝia vundo estis malgrava; ŝi baldaŭ resaniĝis. Zadig estis pli danĝere vundita; pafo de sago, kiu trafis lin apud la okulo, faris al li profundan vundon. Semira petis al la dioj nur la resaniĝon de sia amato. Siaj okuloĵ estis nokte kaj tage saturitaj per larmoj; ŝi atendis la momenton, kiam tiuj de Zadig povos ĝui ŝian rigardadon; sed abceso, aperinta ĉe la vundita okulo, kaŭzis, ke la plej grandan malbonon oni povas timi. Per sendito oni mendis en Memfiso la grandan kuraciston Hermes, kiu venis kun multaj akompanantoj. Li vizitis la malsanulon kaj deklaris, ke li perdos la okulon; li eĉ antaŭdiris la tagon kaj la horon, kiam tiu fatala akcidento devas oikazi. — Se estus la dekstra okulo, li diris, mi kuracus ĝin; sed vundoj ĉe maldekstra okulo estas nekuraceblaj. Ĉiuj Babilonanoj, bedaŭrante la sorton de Zadig, admiris la profundon de la scienco de Hermes. Du tagojn poste la absceso krevis per si mem; Zadig perfekte resaniĝis. Hermes verkis libron, en kiu li pruvis, ke li ne resaniĝis. Zadig ne legis ĝin; sed, tuj kiam li povis eliri, 11 prepariĝis por viziti la virinon, kiu esperigis lin pri feliĉo en sia vivo, kaj por kiu sola li volis havi okulojn.<noinclude><references/></noinclude> dplvqda9g59qh8v3y0c632rob7uedke Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/188 104 36364 109597 2025-07-06T10:25:05Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109597 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝanĝiĝis ankaŭ lia koro, ĉar kiel iam en la cuniculum li minacis dian koleron al la kunfratoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj, same ankaŭ hodiaŭ li admonis ilin severe, anstataŭ konsoli. — Danku al la Savinto — li parolis — ke Li permesas al vi morti en la sama maniero, kiel Li mem mortis. Eble parto de viaj kulpoj estos al vi pardonita pro tio, tremu tamen, ĉar la justeco devas esti plenumita kaj egalan rekompencon ne povas ricevi malvirtuloj kaj virtuloj. Kaj liajn vortojn akompanis la resono de la marteloj, per kiuj oni alnajladis la manojn kaj piedojn de la viktimoj. Ĉiam pli da krucoj staris sur la areno, kaj li, turninte sin al la aro de tiuj, kiuj staris ankoraŭ, ĉiu ĉe sia lignaĵo, parolis plu: — Mi vidas malfermitan ĉielon, sed mi vidas ankaŭ abismon malfermitan.... Mi mem ne scias, kiel mi respondos por mia vivo antaŭ la Sinjoro, kvankam mi kredis kaj malamis malbonon, kaj ne morton mi timas, sed leviĝon el mortintoj, ne torturon, sed juĝon, ĉar venas la tago de l’ kolero.... Tiam subite el inter la pli proksimaj benkoj aŭdiĝis iu voĉo trankvila kaj solena: — Ne la tago de l’kolero, sed la tago de l’ kompato, la tago de l’savo kaj feliĉo, ĉar mi diras al vi, ke Kristo akceptos vin ĉiujn, konsolos kaj sidigos ĉe sia dekstra flanko. Fidu, ĉar jen la ĉielo malfermiĝas antaŭ vi. Je tiuj ĉi vortoj ĉiuj okuloj turnis sin al la benkoj; eĉ tiuj, kiuj jam pendis sur la krucoj, levis la palajn, martirajn kapojn kaj komencis rigardi al la parolanto. Kaj ĉi tiu proksimiĝis al la barilo, ĉirkaŭanta la arenon, kaj komencis krucosigni ilin. Crispus etendis al li la brakon, kvazaŭ volante lin admoni, sed, ekvidinte lian vizaĝon, li mallevis la manon, poste liaj genuoj fleksiĝis kaj la buŝo elflustris: — Paŭlo la apostolo! Je grandega miro de la cirka servistaro genuiĝis ĉiuj, kiujn oni ĝis nun ne alnajlis, kaj Paŭlo el Tarso turnis sin al Crispus, dirante: — Crispus, ne minacu al ili, ĉar jam hodiaŭ ili estos kun vi en la paradizo. Vi kredas, ke ili povas esti kondamnitaj? Sed kiu ilin kondamnos? Ĉu tion faros Dio, kiu oferis pro ili sian Filon? Ĉu Kristo, kiu mortis pro ilia savo, kiel ili mortas pro Lia nomo? Kaj kiel povas kondamni Tiu, kiu amas? Kiu kulpigos la elektitojn de Dio? Kiu diros pri tiu ĉi sango: Malbenita?<noinclude><references/></noinclude> r84jnz840r22xdbx9vrju9f3pyyg6cz Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/189 104 36365 109598 2025-07-06T10:39:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109598 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Sinjoro, mi malamis malbonon — respondis la maljuna pastro. — Kristo ordonis ami la homojn pli multe, ol malami malbonon, ĉar la fundamento de Lia instruo estas amo, ne malamo.... — Mi pekis en la horo de la morto — respondis Crispus. Kaj li komencis bati sian bruston. Subite administranto de la benkoj proksimiĝis al la apostolo kaj demandis: — Kiu estas vi, kiu parolas al la kondamnitoj? — Roma civitano — respondis trankvile Paŭlo. Poste, turninte sin al Crispus, li diris: — Fidu, ĉar difavora estas ĉi tiu tago, kaj mortu en paco, servanto de Dio. Du negroj proksimiĝis en ĉi tiu momento al Crispus, por meti lin sur la trabojn, sed li rigardis ankoraŭ fojon ĉirkaŭen kaj vokis: — Fratoj miaj, preĝu pro mi! Kaj lia vizaĝo perdis la kutiman severecon, la ŝtonaj trajtoj alprenis la esprimon de trankvilo kaj dolĉeco. Li mem etendis la manojn laŭlonge de la krucbrakoj, por faciligi la laboron, kaj, rigardante rekten en la ĉielon, komencis preĝi fervore. Li ŝajnis nenion senti, ĉar kiam la najloj enprofundiĝadis en liajn manojn, plej eta tremo ne ekskuis lian korpon, nek aperis sur liu vizaĝo ia dolorgrimaco: li preĝis, dum oni alnajlis liajn piedojn, li preĝis, dum oni levis la krucon kaj Piedpremis la teron ĉirkaŭe. Nur, kiam la amasoj kun rido kaj ekkrioj komencis plenigi la amfiteatron, la brovoj de la maljunulo iom kuntiriĝis, kvazaŭ li kolerus, ke la idolana Popolo konfuzas al li la trankvilon kaj pacon de la dolĉa morto. Sed jam antaŭe oni levis ĉiujn krucojn tiel, ke sur la areno elkreskis kvazaŭ arbaro kun homoj, pendantaj sur la arboj. Sur la brakojn de la krucoj kaj sur la kapojn de la martiroj faladis la brilo de la suno, kaj sur la arenon — densaj ombroj, formantaj kvazaŭ nigran, implikitan kradon, meze de kiu trabriladis flava sablo. Ĝi estis spektaklo, en kiu la tuta plezuro de la popolo konsistis en observado de la malrapida agonio. Sed neniam ĝis nun oni Vidis tian densaĵon da krucoj. La areno estis tiel ŝtopita per ili, ke la cirka servistaro apenaŭ povis trapuŝi sin inter la krucoj. Ĉe la rando pendis plejparte Virinoj, sed Crispuson, kiel ĉefulon, oni starigis preskaŭ tuj<noinclude><references/></noinclude> stihyst3la8r9txibt8wptradyzoalq Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/190 104 36366 109599 2025-07-06T11:34:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109599 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ la cezara podio, sur grandega kruco, ĉirkaŭplektita de malsupre per lonicero. Neniu el la viktimoj mortis ankoraŭ, sed kelkaj el tiuj, kiujn oni alnajlis unue, svenis. Neniu ĝemis kaj neniu vokis kompaton. Kelkaj pendis kun kapoj klinitaj sur la ŝultrojn aŭ mallevitaj sur la brustojn, kvazaŭ lulitaj al dormo; aliaj kvazaŭ en medito, aliaj, rigardante ankoraŭ la ĉielon, movis mallaŭte la lipojn. En tiu terura arbaro de l’ krucoj, en tiuj etenditaj korpoj, en la silento de la viktimoj estis tamen io terura. La popolo, kiu, sata post la festeno kaj ĝoja, eniradis la cirkon kun ekkrioj, eksilentis, ne sciante, sur kiu korpo fiksi la okulojn kaj kion pensi. La nudeco de la streĉitaj virinaj figuroj ĉesis eksciti ĝian voluptemon. Oni ne faris eĉ la kutimajn vetojn pri tio, kiu mortos pli baldaŭ, kiujn oni faradis ordinare, se sur la areno aperadis malpli granda nombro da kondamnitoj. Ŝajnis, ke la cezaro ankaŭ enuas, ĉar, turninte la kapon flanken, li bonigadis sur si kolĉenon per maldiligenta gesto, kun vizaĝo apatia kaj dormema. Subite la pendanta kontraŭe Crispus, kiu antaŭ momento havis okulojn fermitajn, kiel homo sveninta aŭ agonianta, malfermis ilin kaj komencis rigardi la cezaron. Lia vizaĝo alprenis denove esprimon tiel senindulgan kaj la rigardo ekflamis per tia fajro, ke la aŭgustanoj komencis flustri inter si, montrante lin per la fingroj, kaj fine la cezaro mem turnis al li la atenton kaj pezmove levis la smeraldon al la okulo. Sekvis kompleta silento. La okuloj de la rigardantoj estis fiksitaj sur Crispus, kiu penis movi la dekstran manon, kvazaŭ li volus deŝiri ĝin de la trabo. Post momento lia brusto ekŝvelis, la ripoj kurbiĝis eksteren kaj li komencis voki: — Patrinmurdinto! — ve al vi!! La aŭgustanoj, ekaŭdinte la senpardonan insulton, elcelitan al la sinjoro de la mondo antaŭ milhomaj amasoj, ne kuraĝis spiri. Chilo rigidiĝis. La cezaro ektremis kaj ellasis la smeraldon el la fingroj. La popolo ankaŭ retenis la spiron en la brusto. La voĉo de Crispus sonis ĉiam pli potence en la tuta amfiteatro: — Ve al vi, kiu murdis la edzinon kaj fraton, ve al vi, Antikristo! Abismo malfermiĝas antaŭ vi, morto etendas al vi siajn manojn kaj tombo vin atendas. Ve al vi, viva kadavro, ĉar vi mortos en teruro kaj estos kondamnita por eterne!!!<noinclude><references/></noinclude> prbazqiny2v3ls6ki212y91v8vwjp5c Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/191 104 36367 109600 2025-07-06T11:39:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109600 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kaj ne povante deŝiri la alnajlitan manon de la ligno, terure streĉita, timiga, dum la vivo ankoraŭ simila al skeleto, senpardona kiel la destino, li skuis la blankan barbon super la podio de Nero, disŝutante kune per la movoj de la apo rozajn petalojn el la plektaĵo, metita sur lian kranion. — Ve al vi, murdisto! tropleniĝis via mezuro kaj proksimiĝas via horo!!! Ĉe tio li faris lastan fortostreĉon: ŝajnis dum momento, e li deŝiros la manon de la kruco kaj etendos ĝin minace SuUDer la cezaro, sed subite liaj malgrasaj brakoj longiĝis ankoraŭ pli, la korpo malstreĉiĝis malsupren, la kapo falis sur la bruston, kaj li mortis. En la kruca arbaro la pli malfortaj komencis jam ankaŭ endormiĝadi por eterne. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> hj04mk50q2wmchco2easoulcoh984lj