Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.45.0-wmf.8 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/32 104 13608 109610 109046 2025-07-06T21:27:37Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109610 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader||I. Antaŭparoloj|}} ----</noinclude>formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l’ lingvo internacia. Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l’ jaro 1887, t. e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi devas esti. La frukto de l’ laboroj de la komitato estis jena decido: ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio<ref>''t. e.: fonetiko.''</ref>, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l’ laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo. Sur la fondo de ĉio supre dirita, la „Amerika Filozofia Societo“ decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda. Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la „Amerika Filozofia Societo“ venis<ref>''teksto: veni.''</ref> al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la „Amer. Fil. Societo“ ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la „Lingvo internacia“ sinjoro Henry Phillips, Jr. (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda): „La plej nova propono al la publiko, kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la ,Lingvo internacia‘, kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj: ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l’ aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapük. La gra-<noinclude><references/> {{RunningHeader|30||}}</noinclude> mwi2ebbqg7lovz53yrlb8btusaisnaa Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/33 104 13609 109611 109047 2025-07-06T21:47:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109611 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" />{{RunningHeader||Dua Libro 1888. — N-ro 3|}} ----</noinclude>matiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda…“ Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l’ „lingvo internacia“ kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas: „D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donas al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10.000.000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l’ ,Lingvo internacia‘ kondukos al la bonigo de l’ eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson.“ La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas teorie tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj, — mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton. Sciigante la amikojn de l’ lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l’ lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l’ kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de l’ „Lingvo internacia“, se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de la sceno. Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l’ lingvo internacia kun la estonta kongreso — estus tre malprudente<ref>''teksto: malprudenta.''</ref>, kaj tiuj amikoj de l’ lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus sian<ref>''teksto: ilian.''</ref> laboradon, „atendante la kongreson“, — povus meti nian sanktan aferon en danĝeron esti perdita<ref>''teksto: perdito.''</ref> je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente laŭ la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis, tute egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar tiu vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo en ĉiu okazo.<noinclude><references/> {{RunningHeader|||31}}</noinclude> nmb57h8pwamzyjxwt9q927f9jbbozzw Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/152 104 36350 109609 109578 2025-07-06T20:34:49Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 109609 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh||II. A. Gazetartikoloj el}} {{---}}</noinclude>{{rh|N-ro 58.|paĝ. 62|}} {{rh||<sup>z</sup>Respondoj al la amikoj|}} {{tab}}Al s-ro A. G. en Iv.-V. — Viaj lastaj versaĵoj estas konstruitaj laŭ la nombro de la silaboj; sed mi pensas, ke en nia lingvo estus pli bone, se ni ĉiam nin tenus je la akcento de la silaboj; ĉar dum la dua formo estas agrabla por la oreloj de ĉiuj popoloj, la unua formo estas uzata nur de kelkaj popoloj kaj al ĉiuj aliaj ĝi ŝajnos stranga kaj ne harmonia. {{rh|N-ro 59.|paĝ. 65—66|}} {{rh||<sup>z</sup>Ŝanĝotaĵo<ref>''komp. II. 42. 48. 57'' kaj ankaŭ 62.</ref>}} {{tab}}Al la ŝanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj kaj laŭ nia opinio estas prove akceptindaj sur kondiĉoj esprimitaj en nia artikolo en la No 4 (t.e. por prova privata uzado ĝis la tempo montros ilian indon aŭ neindon), ni devas ankoraŭ aldoni la ŝanĝon de la tabelo da interrilataj pronomoj kaj adverboj („kiu“, „tiu“, „kiam“ k.c.). Estante vortoj tre gravaj kaj uzataj sur ĉiu paŝo pli ol ĉiuj aliaj vortoj, ili ofte malhelpas per sia longeco kaj multe gajnus, se ili estus kiel eble plej mallongaj. El la diversaj formoj, kiujn oni proponis al ni, ni elektas la sekvantan, kiu sola donas al ni la eblon prepari iom post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t. e. perfektigi la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en la spirito de perfektiĝoj en ĉiu alia lingvo. Ni proponas elĵeti en la dirita tabelo da vortoj la literon „i“ kaj (por ke ne naskiĝu io tute nova) anstataŭigi ĝin per apostrofo. La apostrofoj en la unua tempo eble prezentos ion neoportunan, sed ili prezentos sendanĝeran ponton de transiro, kaj ni ne devas bruligi post ni tiun ĉi ponton, antaŭ ol venis la ĝusta tempo. Kiam la apostrofitaj formoj tute forte enradikiĝos kaj tute elpuŝos la formojn malnovajn, tiam la apostrofoj forfalos, kaj ni tiam havos novajn formojn naskitajn per vojo tute natura kaj absolute sendanĝera. Ni sekve proponas la sekvantajn provajn (dume nur permesatajn sed ne devigajn) formojn: „ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am, k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u; ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, ĉ’e, ĉ’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am, nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u“. La vortoj „k’e, ĉ’e, ĉ’u“ fariĝas tiel tute similaj je la vortoj „ke, ĉe, ĉu“, kiuj havas jam alian signifon; tamen tio ĉi ne malhelpas: en la skribado vi ilin facile diferencigos per ilia apostrofo, en la elparolado — per ilia uzo kaj pliforta akcento. Se iam ili estos tiel sendube akceptitaj, ke ili perdos la apostrofon, ili povos tiam por diferenco havi sur si skribitan akcenton: „ke“ (mallonge) kaj „ke“ (longe). Cetere, se tio ĉi ŝajnos neoportuna, tiam sendube fariĝos la sekvanta fakto: ĉiuj vortoj de la<noinclude><references/> {{rh|150||}}</noinclude> 2r0rqfkgzmy4luy5vgbsz3uzzika0bh Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/192 104 36368 109601 2025-07-06T12:54:58Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109601 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{titolo|ĈAPITRO LIX}} — Sinjoro — parolis Chilo — nun la maro estas kiel olivoleo kaj la ondoj ŝajnas dormi... Ni iru Aĥajon. Tie vin atendas la famo de Apolono, tie vin atendas laŭrokronoj, triumfoj, tie la homoj adoros vin kiel dion kaj la dioj vin akceptos kiel sian egalulon, dum ĉi tie.... Kaj li interrompis, ĉar lia malsupra lipo komencis tremi tiel forte, ke la vortoj ŝanĝiĝis en nekompreneblajn sonojn. — Ni iros, kiam la cirkludoj estos finitaj — respondis Nero. — Mi scias, ke eĉ nun kelkaj nomas la kristanojn innoxia corpora. Se mi forveturus, komencus ĝin ripeti ĉiuj. Kial vi timas, putra fungo? Dirinte ĉi tion, li sulkigis la frunton, sed komencis rigardi Chilon per demandaj okuloj, kvazaŭ atendante de li klarigon, ĉar li mem ŝajnigis nur trankvilon. Dum la lasta spektaklo li mem ektimis la vortojn de Crispus kaj, reveninte hejmen, ne povis endormiĝi pro furiozo kaj honto, sed kune pro timo. Subite la superstiĉa Vestinus, kiu aŭskultis silente ilian interparolon, rigardis ĉirkaŭen kaj diris per mistera voĉo: — Aŭskultu, sinjoro, la vortojn de ĉi tiu maljunulo.... en tiuj kristanoj estas io stranga.... Ilia dio donas al ili facilan morton, sed li povas esti venĝema.... Je tio ĉi Nero diris rapide: — Ne mi aranĝas la cirkludojn, sed Tigellinus. — Jes! mi! — respondis Tigellinus, kiun atingis la respondo de la cezaro. — Mi ilin aranĝas, kaj mi mokas ĉiujn kristanajn diojn. Vestinus, ho sinjoro, estas veziko, plenblovita per superstiĉoj, kaj ĉi tiu brava greko estus preta morti pro timo je la vido de kokino, hirtiĝinta por defendi siajn idojn. — Bone — diris Nero — sed de nun ordonu fortranĉadi al la kristanoj la langojn, aŭ ŝtopadi iliajn buŝojn. — Ŝtopos ilin fajro, ho dia. — Ve al mi! — ekĝemis Chilo. Sed la cezaro, kiun kuraĝigis la maltima certeco de Tigellinus, komencis ridi kaj diris, montrante la maljunan grekon:<noinclude><references/></noinclude> iyv2ptsfropdn34npzjzr5ll7x1zccb Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/193 104 36369 109602 2025-07-06T13:06:03Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109602 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Rigardu, kiel aspektas ido de Aĥilo! Efektive Chilo aspektis terure. La lastaj haroj sur lia kranio tute blankiĝis, en la vizaĝo ŝtoniĝis la esprimo de ia terura maltrankvilo, timo kaj premiteco. Iafoje li ŝajnis ankaŭ kvazaŭ konsternita kaj duone konscia. Ofte li ne respondadis al demandoj, alifoje li iĝadis kolera kaj tiel aroganta, ke la aŭgustanoj preferis lin ne inciti. Tia momento trafis lin ankaŭ nun. — Faru kun mi, kion vi volas, sed al la cirkludoj mi plu ne iros! — li ekkriis malespere, klakante per la fingroj. Nero rigardis lin momente kaj, turninte sin al Tigellinus, diris: — Gardu, ke en la ĝardenoj ĉi tiu stoiko estu proksime al mi. Mi volas vidi, kiel impresos lin niaj torĉoj. Chilo ektimis tamen la minacon, sonantan en la voĉo de la Cezaro. — Sinjoro — li diris — mi vidos nenion, ĉar mi ne vidas nokte. Kaj la cezaro respondis kun terura rideto: — La nokto estos luma, kiel tago. Poste li turnis sin al aliaj aŭgustanoj, kun kiuj li komencis Paroli pri vetkuroj, kiujn li intencis aranĝi en la fino de la cirkludoj. Al Chilo proksimiĝis Petronius kaj, tuŝinte lian ŝultron, diris; — Ĉu mi ne diris al vi? Vi ne eltenos. Kaj ĉi tiu respondis: — Mi volas ebriiĝi.... Kaj li etendis sian tremantan manon al pokalo kun vino, sed ne povis ĝisporti ĝin al la buŝo, kion vidante, Vestinus forprenis de li la vazon kaj poste, alŝovinte sin proksimen, demandis kun vizaĝo scivola kaj timigita: — Ĉu persekutas vin Furioj? diru?.... La maljunulo rigardis lin dum ia tempo kun malfermita buŝo, kvazaŭ li ne komprenus la demandon, kaj komencis palpebrumi. Kaj Vestinus ripetis: — Ĉu persekutas vin Furioj? — Ne — respondis Chilo — sed nokto estas antaŭ mi. — Kiel, nokto?.... La dioj vin kompatu! Kiel, nokto? — Nokto terura kaj netravidebla, en kiu io movas sin kaj iras al mi. Sed mi ne scias, kio, kaj mi timas.<noinclude><references/></noinclude> o88yj5o7qanoe7xc3o994rr65kr2g4a Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/194 104 36370 109603 2025-07-06T13:12:34Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109603 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Ĉiam mi estis certa, ke ili estas sorĉistoj. Ĉu vi vidas ion en sonĝoj? — Ne, ĉar mi ne endormiĝas. Mi ne supozis, ke oni ilin tiel punos. — Ĉu vi ilin bedaŭras? — Por kio vi verŝas tiom da sango? Ĉu vi aŭdis, kion diris tiu krucumito? Ve al ni! — Mi aŭdis — respondis mallaŭte Vestinus. — Sed ili estas bruligistoj. — Malvere! — Kaj malamikoj de la homa gento. — Malvere! — Kaj akvovenenistoj. — Malvere! — Kaj infanmurdistoj.... — Malvere!.... — Kiel do? — demandis Vestinus kun miro. — Vi ja mem diris ĉi tion kaj transdonis ilin en la manojn de Tigellinus! — Tial ĉirkaŭprenis min nokto kaj morto venas al mi.... lafoje ŝajnas al mi, ke mi jam mortis, kaj ankaŭ vi ĉiuj. — Ne! la mortontoj estas ili, kaj ni vivas. Sed diru al mi, kion ili vidas, mortante? — Kriston.... — "Tio estas ilia dio? ĉu li estas potenca dio? Sed Chilo respondis ankaŭ per demando: — Kio estas tiuj torĉoj, kiuj brulos morgaŭ en la ĝardenoj? Ĉu vi aŭdis, kion diris la cezaro? — Mi aŭdis kaj scias. Tiajn kondamnitojn oni nomas sarmentitii kaj semaxii.... Oni vestos ilin per dolortunikoj, trasorbigitaj per rezino, alligos ilin al palisoj kaj fajrigos.... Ke nur ilia dio ne faligu sur la urbon iajn terurajn batojn.... Semaxii! terura torturo! — Mi preferas ĉi tion, ĉar oni ne verŝos sangon — respondis Chilo. — Ordonu al sklavo levi la pokalon al mia buŝo. Mi volas trinki, sed mi disverŝas la vinon, ĉar mia mano tremas pro maljuneco.... Aliaj dume ankaŭ interparolis pri la kristanoj. La maljuna Domicius Afer mokis ilin. — Estas da ili tia amaso — li parolis — ke ili povus estigi civilan militon; ĉu vi memoras, ke oni timis, ĉu ili ne volos sin defendi. Sed ili mortas, kiel ŝafoj. — Ili nur provu alie! — diris Tigellinus<noinclude><references/></noinclude> 5xy6f5yglfkwtungl5obwx7rygl3cjz Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/195 104 36371 109604 2025-07-06T14:00:10Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109604 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Je tio ekparolis Petronius: — Vi eraras. Ili defendas sin. — Kiel nome? — Per pacienco. Ĝi estas nova rimedo. — Sendube. Sed ĉu vi povas diri, ke ili mortas tiel, kiel simplaj krimuloj? Ne! Ili mortas tiel, kvazaŭ krimuloj estus tiuj, kiuj kondamnis ilin al la morto, tio estas ni kaj la tuta toma popolo. — Kiaj sensencaĵoj! — ekkriis Tigellinus. — Hic abdere! — respondis Petronius. Sed aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro kaj ripeti: — Vere! Io diferenca kaj stranga estas en ilia morto. — Mi diras al vi, ke ili vidas sian dion! — ekkriis Vestinus deflanke. Tiam kelkaj aŭgustanoj turnis sin al Chilo. — He, maljunulo, vi ilin bone konas: diru al ni, kion ili vidas? Kaj la greko, kraĉinte la vinon sur la tunikon, respondis: — Leviĝon el mortintoj!.... Kaj li komencis tremegi tiel, ke la gastoj, sidantaj pli proksime, eksplodis per laŭta rido. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> 80fazife89vwyu3eulab9g4fcc4p3ck 109605 109604 2025-07-06T16:01:18Z HenriLeFoll 4277 109605 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Je tio ekparolis Petronius: — Vi eraras. Ili defendas sin. — Kiel nome? — Per pacienco. Ĝi estas nova rimedo. — Sendube. Sed ĉu vi povas diri, ke ili mortas tiel, kiel simplaj krimuloj? Ne! Ili mortas tiel, kvazaŭ krimuloj estus tiuj, kiuj kondamnis ilin al la morto, tio estas ni kaj la tuta toma popolo. — Kiaj sensencaĵoj! — ekkriis Tigellinus. — Hic abdere! <ref>Esprimo, signifanta: „jen la plej granda stultulo”.</ref> — respondis Petronius. Sed aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro kaj ripeti: — Vere! Io diferenca kaj stranga estas en ilia morto. — Mi diras al vi, ke ili vidas sian dion! — ekkriis Vestinus deflanke. Tiam kelkaj aŭgustanoj turnis sin al Chilo. — He, maljunulo, vi ilin bone konas: diru al ni, kion ili vidas? Kaj la greko, kraĉinte la vinon sur la tunikon, respondis: — Leviĝon el mortintoj!.... Kaj li komencis tremegi tiel, ke la gastoj, sidantaj pli proksime, eksplodis per laŭta rido. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> df9ij839zr2j4n2avwa3dt2naadz7z3 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/196 104 36372 109606 2025-07-06T16:08:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109606 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{titolo|ĈAPITRO LX}} De kelkaj tagoj Vinicius pasigadis la noktojn ekster la domo. En la kapon de Petronius venadis la penso, ke eble li denove preparis ian planon kaj laboras por liberigi Ligian el la Eskvilina malliberejo, li volis tamen pri nenio demandi, por ne alporti malfeliĉon al la penado. Tiu ĉi eleganta skeptikulo iĝis ankaŭ certagrade superstiĉa, aŭ pli ĝuste, de kiam li ne sukcesis elrabi la knabinon el la Mamertina subteraĵo, li ĉesis fidi al sia stelo. Li ne esperis cetere ankaŭ nun bonan rezulton de la penado de Vinicius. La Eskvilina malliberejo, aranĝita albezone el la keloj de la domoj, kiujn oni detruis, por haltigi la brulon, ne estis vere tiel terura, kiel la malnova Tulianum apud Kapitolo, sed aliflanke ĝi estis centoble pli gardata. Petronius bonege komprenis, ke oni transkondukis tien Ligian nur tial, ke ŝi ne mortu kaj ne evitu la amfiteatron, li povis do facile konjekti, ke ĝuste pro tiu ĉi kaŭzo oni gardas ŝin sendube, kiel la pupilon de l’ okulo. — Videble — li parolis al si — la cezaro kaj Tigellinus destinas ŝin por ia spektaklo speciala, pli terura ol ĉiuj, kaj Vinicius pli facile mem pereos, ol li sukcesos ŝin liberigi. Vinicius tamen ankaŭ perdis la esperon, ke li povos ŝin liberigi. Nune povis ĝin fari nur Kristo. La celo de la juna tribuno estis jam nur povi vidadi ŝin en la malliberejo. De kelka tempo ne lasis lin en trankvilo la penso, ke Nazarius tamen penetris en la Mamertinan malliberejon, kiel dungito por la elportado de la kadavroj, li decidis do ankaŭ provi tiun ĉi rimedon La estro de la Malbonodoraj kavoj, subaĉetita per grandega sumo, akceptis lin fine en sian servan anaron, kiun li sendadis ĉiunokte, por forprenadi la kadavrojn el la malliberejoj. La danĝero, ke Vinicius povus esti rekonita, estis efektive malgranda. Ŝirmis lin kontraŭ tio: la nokto, la sklava vesto kaj la malbona lumigiteco de la malliberejoj. Al kiu povus cetere veni la ideo, ke patricio, nepo kaj filo de konsuloj, povis troviĝi inter la tombistaro, elmetita al la elhaladzoj de la malliberejoj kaj de la Malbonodoraj kavoj, kaj entreprenis la laboron, al kiu<noinclude><references/></noinclude> mvyhwbho6jsg1lza2p83lciuky6508x Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/197 104 36373 109607 2025-07-06T16:39:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109607 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devigadis homojn nur sklaveco aŭ ekstrema mizero? Sed li, kiam venis la sopirata vespero, kun ĝojo zonis la koksojn, ligis ĉirkaŭ la kapo tolpecon, sorbigitan per terebinto, kaj kun batanta koro iris kun aro de aliaj sur Eskvilinon. La pretoriaj gardoj faris al ili neniajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj estis provizitaj per konformaj tesserae, kiujn la centuriestro ekzamenis ĉe la lumo de lanterno. Post momento malfermiĝis antaŭ ili la grandega pordo, kaj ili eniris. Vinicius ekvidis antaŭ si vastan, arkplafonan kelon, el kiu Oni pasadis en vicon de aliaj. Malfortaj meĉlampoj lumigadis la internon, plenegan de homoj. Kelkaj el ili kuŝis ĉe la muroj en profunda dormo, aŭ eble mortaj. Aliaj svarmis ĉirkaŭ grandega vazo kun akvo, staranta en la mezo, el kiu ili trinkis, kiel homoj, konsumataj de febro. Aliaj sidis sur la tero kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapoj en la manoj; tie kaj ie dormis infanoj, alpremitaj al la patrinoj. Ĉirkaŭe oni aŭdis jen ĝemojn kaj laŭtan rapidan spiradon de malsanuloj. ien plorojn, jen flustrojn de preĝo, jen duonvoĉajn kantojn, jen malbenojn de la gardistoj. En la subteraĵo regis kadavra odoro kaj interpremo. En la krepuskaj profundaĵoj svarmis malhelaj figuroj, kaj pli proksime, ĉe la flagrantaj flametoj, oni vidis vizaĝojn palajn, teruritajn, kaviĝintajn kaj malsatajn, kun okuloj senbrilaj aŭ flamantaj de febro, kun bluetaj buŝoj, kun torentoj da ŝvito sur la fruntoj kaj kungluitaj haroj. En la anguloj laŭte deliris malsanuloj, aliaj vokis akvon, aliaj, ke oni ilin konduku al morto. Kaj tamen ĝi estis malliberejo malpli terura, ol la malnova Tulianum. Sub Vinicius ekŝanceliĝis la piedoj je ĉi tiu vido kaj en lia brusto ekmankis spiro. Je la penso, ke Ligia trovas sin meze de ĉi tiu mizero kaj teruro, la haroj hirtiĝis sur lia kapo kaj en la brusto morthaltis krio de malespero. La amfiteatro, la dentegoj de sovaĝaj bestoj, la krucoj — ĉio ĉi estis pli bona, ol tiuj teruraj subteraĵoj, plenaj de kadavra odoro, kie petegaj homaj voĉoj ripetadis el ĉiuj anguloj: — Konduku nin al morto! Vinicius enigis la ungojn en la manojn, ĉar li sentis, ke ekmankas al li forto kaj ke li perdas la konscion. Ĉio, kion li suferis ĝis nun, la tuta amo kaj doloro, ŝanĝiĝis en li en unu mortavidon. Subite tuj apud li aŭdiĝis la voĉo de la estro de la Malbonodoraj kavoj: — Kiom da kadavroj vi havas hodiaŭ? — Ĉirkaŭ dekdu — respondis mallibereja gardisto — sed<noinclude><references/></noinclude> ra230g4sfcuu2cdjlvhjb7d8c2njlst Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/198 104 36374 109608 2025-07-06T16:48:58Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 109608 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝis la mateno estos pli multe, ĉar kelkaj jam stertoras ĉe la muroj. Kaj li komencis plendi pri virinoj, ke ili kaŝas mortintajn infanojn, por pli longe havi ilin apude kaj ne fordoni, ĝis kiam estas eble, en la Malbonodorajn kavojn. Oni devas ekkonadi la kadavrojn nur laŭ la odoro, pro kio la aero, eĉ sen tio terura, malboniĝas ankoraŭ pli. „Mi preferus — li parolis — esti sklavo en kampara punlaborejo, ol gardi tiujn ĉi dumvive putrantajn hundojn”. La estro de la Kavoj konsolis lin, asertante, ke lia ofico ne estas pli facila. Dum tiu ĉi tempo Vinicius reakiris la senton de la realeco kaj komencis rigardi ĉirkaŭen tra la subteraĵo, en kiu li tamen vane serĉis per la okuloj Ligian, pensante ĉe tio, ke eble li tute ŝin ne ekvidos, kiel longe ŝi estos viva. La malliberejo konsistis el dekkelkaj keloj, kunigitaj inter si per freŝaj trafosaĵoj, kaj la tombejaj servistoj eniradis nur tien, el kie oni devis forpreni la korpojn de mortintoj, ekkaptis do lin timo, ke tio, kio kostis tiom da peno, eble utilos al li por nenio. Feliĉe lia patrono helpis al li. — La korpojn oni devas tuj elportadi — li diris — ĉar la malsano disvastiĝas ĉefe pro la kadavroj. Alie mortos same vi, kiel la malliberuloj. — Ni estas nur dek en ĉiuj keloj — respondis la gardisto — kaj ni devas ja dormi. — Do mi lasos al vi kvar miajn homojn, kiuj ĉirkaŭirados nokte la kelojn kaj atentos, ĉu iu ne mortis. — Ni trinkfestos morgaŭ, se vi tion faros. Ĉiun kadavron oni portu al provisto, ĉar venis la ordono, ke oni trapikadu la kolojn de la mortintoj, kaj poste — tuj en la Kavojn! — Bone, sed ni trinkfestos! — diris la estro de la Kavoj. Poste li elektis kvar homojn, inter ili ankaŭ Viniciuson, kaj kun la ceteraj komencis meti la kadavrojn sur la portilojn. Vinicius ekspiris. Li estis certa almenaŭ pri tio, ke li nun trovos Ligian. Kaj unue li komencis atente ekzameni la unuan subteraĵon. Li enrigardis ĉiujn angulojn, kien preskaŭ ne atingis la brilo de la meĉlampo, li rigardis figurojn, dormantajn ĉe la muroj sub ĉifonaj kovraĵoj, li rigardis la plej malsanajn, kiujn oni flankigis en apartan angulon, Ligian li povis tamen nenie trovi. En la dua kaj tria kelo lia serĉado restis same senfrukta. Dume la horo iĝis malfrua: la kadavroj estis elportitaj. La gardistoj, kuŝiĝinte en la koridoroj, kunigantaj la kelojn, {{vdk|en|dormiĝis}}<noinclude><references/></noinclude> ds9dqhknp849lhldiez40j4jb2reu6j