Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.21
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/3
104
23199
114504
111043
2026-03-28T02:58:53Z
Rubenĉjo
597
114504
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Prologo'''}}
Sinjoro Ministro:
Akorde kun la deziroj de V. M. mi aranĝis por sia publikigo la manuskriptojn de Arturo Cova, senditaj al tiu Ministerio de la Konsulo de Kolombio en [https://eo.wikipedia.org/wiki/Mana%C5%ADso Manaŭso]
En tiuj paĝoj mi respektas la stilon kaj eĉ la malĝustaĵojn de la malbonŝanca verkisto, substrekante nur la provincismojn pli gravaj.
Mi kredas, krom pli bona opinio de V. M., ke tiun ĉi libron oni ne devas publikigi se ni ne havas pliajn novaĵojn pri la kolombiaj kaŭĉŭkistoj de la Nigra Rivero aŭ Gvajnio sed se V. M. decidas la kontraŭon, mi petegas al vi Bv. oportune komuniki al mi informojn kiujn vi havigu al vi por aldoni ilin kvazaŭ epilogo.
Mi estas de V. M. via tre atenta servisto,
{{Dekstra|{{sc|José Eustacio Rivera.}}}}<noinclude><references/></noinclude>
amdpoaea61wwbphjepf7oniurkjm89n
114505
114504
2026-03-28T02:59:23Z
Rubenĉjo
597
114505
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Prologo'''}}
Sinjoro Ministro:
Akorde kun la deziroj de V. M. mi aranĝis por sia publikigo la manuskriptojn de Arturo Cova, senditaj al tiu Ministerio de la Konsulo de Kolombio en Manaŭso.
En tiuj paĝoj mi respektas la stilon kaj eĉ la malĝustaĵojn de la malbonŝanca verkisto, substrekante nur la provincismojn pli gravaj.
Mi kredas, krom pli bona opinio de V. M., ke tiun ĉi libron oni ne devas publikigi se ni ne havas pliajn novaĵojn pri la kolombiaj kaŭĉŭkistoj de la Nigra Rivero aŭ Gvajnio sed se V. M. decidas la kontraŭon, mi petegas al vi Bv. oportune komuniki al mi informojn kiujn vi havigu al vi por aldoni ilin kvazaŭ epilogo.
Mi estas de V. M. via tre atenta servisto,
{{Dekstra|{{sc|José Eustacio Rivera.}}}}<noinclude><references/></noinclude>
n0zkkj8a9otgi7k3cyn02uhyo5w5zoc
114506
114505
2026-03-28T03:00:25Z
Rubenĉjo
597
114506
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Prologo'''}}
Sinjoro Ministro:
Akorde kun la deziroj de V. M. mi aranĝis por sia publikigo la manuskriptojn de Arturo Cova, senditaj al tiu Ministerio de la Konsulo de Kolombio en Manaŭso.
En tiuj paĝoj mi respektas la stilon kaj eĉ la malĝustaĵojn de la malbonŝanca verkisto, substrekante nur la provincismojn pli gravaj.
Mi kredas, krom pli bona opinio de V. M., ke tiun ĉi libron oni ne devas publikigi se ni ne havas pliajn novaĵojn pri la kolombiaj kaŭĉŭkistoj de la Nigra Rivero aŭ Gvajnio sed se V. M. decidas la kontraŭon, mi petegas al vi Bv. oportune komuniki al mi informojn kiujn vi havigu al vi por aldoni ilin kvazaŭ epilogo.
Mi estas de V. M. via tre atenta servisto,
{{Dekstra|{{sc|José Eustasio Rivera.}}}}<noinclude><references/></noinclude>
h5fl27cwkhbhptjwd7en79a6onowhe6
114507
114506
2026-03-28T03:01:20Z
Rubenĉjo
597
114507
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Prologo'''}}
Sinjoro Ministro:
Akorde kun la deziroj de V. M. mi aranĝis por sia publikigo la manuskriptojn de Arturo Cova, senditaj al tiu Ministerio de la Konsulo de Kolombio en Manaŭso.
En tiuj paĝoj mi respektas la stilon kaj eĉ la malĝustaĵojn de la malbonŝanca verkisto, substrekante nur la provincismojn plej gravaj.
Mi kredas, krom pli bona opinio de V. M., ke tiun ĉi libron oni ne devas publikigi se ni ne havas pliajn novaĵojn pri la kolombiaj kaŭĉŭkistoj de la Nigra Rivero aŭ Gvajnio sed se V. M. decidas la kontraŭon, mi petegas al vi Bv. oportune komuniki al mi informojn kiujn vi havigu al vi por aldoni ilin kvazaŭ epilogo.
Mi estas de V. M. via tre atenta servisto,
{{Dekstra|{{sc|José Eustasio Rivera.}}}}<noinclude><references/></noinclude>
nkjnzcz8eqjv7z2kj0f4ju49la33keb
114508
114507
2026-03-28T03:01:54Z
Rubenĉjo
597
114508
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Prologo'''}}
Sinjoro Ministro:
Akorde kun la deziroj de V. M. mi aranĝis por sia publikigo la manuskriptojn de Arturo Cova, senditaj al tiu Ministerio de la Konsulo de Kolombio en Manaŭso.
En tiuj paĝoj mi respektas la stilon kaj eĉ la malĝustaĵojn de la malbonŝanca verkisto, substrekante nur la provincismojn plej gravaj.
Mi kredas, krom pli bona opinio de V. M., ke tiun ĉi libron oni ne devas publikigi se ni ne havas pliajn novaĵojn pri la kolombiaj kaŭĉukistoj de la Nigra Rivero aŭ Gvajnio sed se V. M. decidas la kontraŭon, mi petegas al vi Bv. oportune komuniki al mi informojn kiujn vi havigu al vi por aldoni ilin kvazaŭ epilogo.
Mi estas de V. M. via tre atenta servisto,
{{Dekstra|{{sc|José Eustasio Rivera.}}}}<noinclude><references/></noinclude>
er0p2islzxwavhopa0ycb4wzel5bq8x
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/147
104
37530
114502
114500
2026-03-27T12:12:16Z
Rubenĉjo
597
114502
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>ĵetitaj de la febro el la skafaldo, sur kiun ili grimpis por vundi la arbojn.
Malgraŭ ĉio, multaj pasigis tutajn monatojn sen vidi la vizaĝon de la submastro, ŝirmante sin en minimumaj kabanoj, kaj revenis al la setlejo kun la gumo jam fumizita, transformita en bulegojn, kiujn ili liveris al la fluo anstataŭ transporti ilin per la boatoj. Kutimiĝintaj ne malproksimiĝi de la bordoj, al ili mankis la orientiĝa instinkto, kaj tiu cirkonstanco helpis al la prestiĝo de don Clemente, kiam li kuraĝis eniri la arbaron kaj, plantante la maĉaton en iu ajn loko, li instigis ilin kelkajn tagojn poste, ke ili akompanu lin por ĝin repreni, ekirante de la punkto, kiun ili volis.
Unu matenon, ĉe la sunleviĝo, okazis neantaŭvidita katastrofo. La viroj, kiuj en la kabano flegis sian hepaton, aŭdis senbridajn kriegojn kaj grupiĝis sur la roko. Naĝante meze de la rivero, kvazaŭ ili estus monstraj anasoj, malsupreniris la gumobuloj, kaj la kaŭĉukisto, kiu ilin pelis, venis malantaŭe, en eta kanuo, akcelante per la stango tiujn, kiuj malfruiĝis en la kirlakvoj. Antaŭ la barako, dum li klopodis enfermi sian nigran brutaron en la golfeton de la haveneto, li eligis ĉi tiujn vokon, pli gravan ol militproklamo:
— Venenformikoj, venenformikoj! Kaj la kaŭĉukistoj estas izolitaj! Venenformikoj!
Tio egalis al ĉesigo de la laboroj, forlaso de la loĝejo, pretigo de fajrovojoj, serĉado de alia rifuĝejo ie ajn. Temis pri la invado de karnovoraj formikoj, kiuj naskiĝas tute nekonate kie kaj, kiam venas la vintro, elmigras por morti, balaante la monton tra leŭgoj kaj leŭgoj, kun malproksimaj bruoj, kvazaŭ de incendio. Vespoj sen flugiloj, kun ruĝa kapo kaj verdflava korpo, ili regas per la teruro, kiun inspiras ilia veneno kaj ilia amasego. Ĉiu kaŝejo, ĉiu fendo, ĉiu truo; arboj, foliaroj, nestoj, abelujoj, suferas la filtradon de tiu densa kaj fetora ondego, kiu voras birdidojn, ratojn, rampulojn kaj igas fuĝi tutajn vilaĝojn de homoj kaj de bestoj.
Ĉi tiu novaĵo disvastigis la konsterniĝon. La taglaboristoj de la setlejo kolektis siajn ilojn kaj havaĵojn kun tumulta rapideco.
— Kaj de kiu flanko venas la rondo? — demandis Manuel Cardoso.
— Ŝajnas, ke ĝi kaptis ambaŭ bordojn. La tapiroj kaj la pekarioj transiras la riveron de ĉi tiu bordo, sed ĉe la alia la abeloj estas ekscititaj!
— Kaj kiuj kaŭĉukistoj restas izolitaj?
— La kvin el la marĉo de El Silencio, kiuj eĉ ne havas kanuon!
— Kia rimedo? Ke ili defendu sin! Oni ne povas porti al ili helpon! Kiu riskas perdiĝi en ĉi tiuj marĉoj?
— Mi — diris la maljuna Clemente Silva.
Kaj juna brazilano, kiu nomiĝis Lauro Coutinho:
— Mi iros ankaŭ. Tie estas mia frato!<noinclude><references/></noinclude>
3mgy01i7r54z5zwnmhmy9dnidsvcmpd
114503
114502
2026-03-27T12:44:11Z

— Mi iros ankaŭ. Tie estas mia frato!
{{***}}<noinclude><references/></noinclude>
7f6nodl0r238uqup646g0v1h0nq44k3
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/148
104
37531
114501
2026-03-27T12:05:03Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Kolektante la nutraĵojn, kiujn ili povis, kaj provizite per armiloj kaj alumetoj, la du amikoj kuraĝis eniri vojeton, kiu, ekirante de la barako, profundiĝas en la densejojn direkte al la rivereto Marieo. Ili marŝis rapide tra la koto de la veprujoj, kun atenta orelo kaj sagaca okulo. Subite, kiam la maljunulo, forlasante la padojn, komencis orientiĝi al la marĉo de El Silencio, lin haltigis Lauro Coutinho. — Venis la momento por ni fuĝu! Don Clem...
114501
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Kolektante la nutraĵojn, kiujn ili povis, kaj provizite per armiloj kaj alumetoj, la du amikoj kuraĝis eniri vojeton, kiu, ekirante de la barako, profundiĝas en la densejojn direkte al la rivereto Marieo.
Ili marŝis rapide tra la koto de la veprujoj, kun atenta orelo kaj sagaca okulo. Subite, kiam la maljunulo, forlasante la padojn, komencis orientiĝi al la marĉo de El Silencio, lin haltigis Lauro Coutinho.
— Venis la momento por ni fuĝu!
Don Clemente jam pensis pri tio, sed li sciis kaŝi sian kontentecon.
— Oni devus konsulti tion kun la kaŭĉukistoj.
— Mi garantias, ke ili konsentos senhezite!
Kaj tiel estis, ĉar la sekvan tagon ili trovis ilin en fondkabano, ludantaj ĵetkubpjn super poŝtuko kaj ebriiĝantaj per vino el peĵibajo-palmo, kiun ili ofertis al si en kalabaso.
— Formikoj? Kiaj formikoj! Ni ridas pri la vevenformikoj! Ni fuĝu, ni fuĝu! Gvidisto kiel vi kapablas eltiri nin el la inferoj!
Kaj jen ili iras tra la ĝangalo, kun la iluzio pri la libereco, plenaj de ridoj kaj projektoj, flatante la gvidiston kaj promesante al li sian amikecon, sian memoron, sian dankemon. Lauro Coutinho tranĉis palmfolion kaj portas ĝin alte, kiel standardo; Souza Machado ne volas forlasi sian gumobulon, kiu pesas pli ol dekok kilogramojn, per kies produkto li planas akiri dum du noktoj la karesojn de virino, kiu estu blanka kaj blonda kaj kiu odoras je brando kaj rozoj; la italo Peggi parolas pri eliro al iu ajn urbo por dungiĝi kiel kuiristo en iu hotelo, kie abundas la manĝorestaĵoj kaj la trinkmonoj; Coutinho, la pli aĝa, volas edziĝi kun junulino, kiu havas enspezojn; la indiano Venancio sopiras dediĉi sin al la ĉizado de kanuoj; Pedro Fajardo aspiras aĉeti tegmenton por gastigi sian blindan patrinon; don Clemente Silva sonĝas trovi tombon. Estas la procesio de la malfeliĉuloj, kies vojo ekiras de la mizero kaj alvenas al la morto!
Kaj kiu estis la direkto, kiun ili sekvis? Tiu de la rivero Kuri-kuriario. Tra tie ili enirus en la riveron Negro, sepdek leŭgojn super la Naranjal, kaj pasus al Umaritubao, por peti protekton. La sinjoro Castanheira Fontes estis tre bona. En tiu loko la horizonto al ili larĝiĝus. Okaze de kaptiĝo, la klarigo estus nekontestebla: ili eliris el la monto venkitaj de la venenformikoj. Ke oni demandu la submastron.
Je la kvara tago de montaro komenciĝis la krizo: la provizaĵoj malabundiĝis kaj la kotejoj estis senfinaj. Ili haltis por ripozi, kaj, deprenante la bluzojn, ili disŝiris ilin por ĉirkaŭvolvi la surojn, turmentatajn de la sangosuĉuloj. Souza Machado, malavara pro la laceco, per tranĉilfrapoj dividis sian gumobulon en plurajn pecojn por donaci al siaj kunuloj. Fajardo rifuzis ricevi sian parton: li ne havis forton por ĝin porti. Souza ĝin rekolektis. Estis kaŭĉuko, "nigra oro", kaj oni ne devis ĝin malŝpari.<noinclude><references/></noinclude>
50bcqh6cewl442b91iza8d1tgid3rv7
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/149
104
37532
114509
2026-03-28T11:52:30Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Troviĝis unu nediskreta, kiu demandis: — Kien ni iras nun? Ĉiuj replikis riproĉante lin: — Antaŭen! Dume, la gvidisto estis perdinta la orientiĝon. Li antaŭeniris blinde-palpe, sen halti nek diri vorton, por ne disvastigi la timon. Trifoje en unu horo li revenis al la sama marĉo, sen ke liaj kamaradoj rekonu la vojon. Koncentrante en la memoro sian tutan eston, rigardante en sian cerbon, li rememoris la mapon, kiun li tiomfoje studis en la domo de N...
114509
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Troviĝis unu nediskreta, kiu demandis:
— Kien ni iras nun?
Ĉiuj replikis riproĉante lin:
— Antaŭen!
Dume, la gvidisto estis perdinta la orientiĝon. Li antaŭeniris blinde-palpe, sen halti nek diri vorton, por ne disvastigi la timon. Trifoje en unu horo li revenis al la sama marĉo, sen ke liaj kamaradoj rekonu la vojon. Koncentrante en la memoro sian tutan eston, rigardante en sian cerbon, li rememoris la mapon, kiun li tiomfoje studis en la domo de Naranjal, kaj li vidis la kurbajn liniojn, kiuj ŝajnis reto de vejnoj sur la makulo el palverda koloro, en kiu elstaris neforgeseblaj nomoj: Teijao, Marieo, Kuri-kuriario. Kia diferenco inter regiono kaj la ĉarto, kiu ĝin reduktas! Kiu estus dirinta al li, ke tiu papero, kie apenaŭ sufiĉis en liaj malfermitaj manoj, enhavis tiel senfinajn spacojn, tiel malgajajn ĝangalojn, tiel mortigajn marĉojn! Kaj li, sperta gvidisto, kiu tiel facile kutimis pasi la ungon de la montra fingro de unu linio al alia linio, ampleksante riverojn, paralelojn kaj meridianojn, kiel li povis kredi, ke liaj plandoj kapablas moviĝi kiel lia fingro?
Mense li ekpreĝis. Se Dio volus pruntedoni al li la sunon… Nenio! La duonlumo estis malvarma, la foliaro elspiris bluan vaporon. Antaŭen! La suno ne aperas por la tristuloj!
Unu el la kaŭĉukistoj deklaris kun subita certeco, ke ŝajnas al li aŭdi fajfojn. Ĉiuj haltis. Estis la oreloj, kiuj al ili zumis. Souza Machado volis ŝovi sin inter la aliajn: li ĵuris, ke la arboj faras al li gestojn.
Ili estis nervozaj, ili havis la antaŭsenton de la katastrofo. La plej malgranda vorto eksplodigus ĉe ili la panikon, la frenezon, la koleron. Ĉiuj klopodis rezisti. Antaŭen!
Ĉar Lauro Coutinho celis montri sin gaja, li direktis pikan mokaĵon al Souza Machado, kiu estis haltinta por forĵeti la kaŭĉukon. Tio devigis la spiritojn rezigni pri la mildeco de la rido. Ili parolis dum peco da vojo. Mi ne scias, kiu faris demandojn al don Clemente.
— Silento! — grumblis la italo. — Memoru, ke al la pilotoj kaj al la gvidistoj oni ne devas paroli!
Sed la maljuna Silva, haltante subite, levis la brakojn, kiel la homo kiu deklaras sin kaptito, kaj, alfrontante siajn amikojn, plorsingultis:
— Ni estas perditaj!
Tuj, la malfeliĉa grupo, kun la okuloj al la branĉoj kaj hurlante kiel hundoj, levis sian ĥoron el blasfemoj kaj petegoj:
— Malhumana Dio! Savu nin, mia Dio! Ni estas perditaj!
{{***}}<noinclude><references/></noinclude>
hf9v4xfx1l6rfiz5w9dpuzt6e6y52ii