Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.21
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/150
104
37533
114510
2026-03-28T12:06:09Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«Ni estas perditaj». Ĉi tiuj tri vortoj, tiel simplaj kaj tiel komunaj, kiam ili estas prononcataj meze de la montoj, eksplodigas teruron, kiu ne estas komparebla eĉ kun la «savu sin kiu povas» de la malvenkoj. Tra la menso de tiu, kiu ilin aŭskultas, pasas la vizio de hommanĝanta abismo, la ĝangalo mem, malfermita antaŭ la animo kiel buŝo, kiu englutas la homojn, kiujn la malsato kaj la senkuraĝiĝo iom post iom metas inter la makzelojn. Nek la ĵuro...
114510
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Ni estas perditaj». Ĉi tiuj tri vortoj, tiel simplaj kaj tiel komunaj, kiam ili estas prononcataj meze de la montoj, eksplodigas teruron, kiu ne estas komparebla eĉ kun la «savu sin kiu povas» de la malvenkoj. Tra la menso de tiu, kiu ilin aŭskultas, pasas la vizio de hommanĝanta abismo, la ĝangalo mem, malfermita antaŭ la animo kiel buŝo, kiu englutas la homojn, kiujn la malsato kaj la senkuraĝiĝo iom post iom metas inter la makzelojn.
Nek la ĵuroj, nek la avertoj, nek la larmoj de la gvidisto, kiu promesis korekti la vojon, sukcesis trankviligi la perditojn. Ili elŝiris al si la harojn, tordis siajn falangojn, mordis al si la lipojn, plenajn de sanga ŝaŭmeto, kiu venenigis la akuzojn:
— Ĉi tiu maljunulo estas la respondeculo! Li perdis la vojon pro deziro foriri al Vaŭpeso!
— Malbonega maljunulo, bandita maljunulo, vi kondukis nin per trompaĵoj por vendi nin nekonate kie!
— Jes, jes, krimulo! Dio kontraŭstaris viajn planojn!
Vidante, ke tiuj frenezuloj povus mortigi lin, la maljuna Silva ekkuris, sed komplica arbo alligiĝis ĉirkaŭ liaj kruroj per liano kaj ĵetis lin teren. Tie ili ligis lin, tie Peggi instigis ilin dispecigi lin. Estis tiam, kiam don Clemente prononcis tiun frazon kun tiom da efiko:
— Ĉu vi volas mortigi min? Kiel vi povus marŝi sen mi? Mi estas la espero!
La atakantoj, maŝinece, sin detenis.
— Jes, jes, estas necese ke li vivu por ke li nin savu!
— Sed sen liberigi lin, ĉar li forkuros de ni!
Kaj kvankam ili ne deprenis de li la ligilojn, ili falis surgenue por petegi de li la savon kaj purigis al li la piedojn per kisoj kaj ploroj.
— Ne forlasu nin!
— Ni revenu al la barako!
— Se vi nin abandonas, ni mortos pro malsato!
Dum kelkaj plorkantis tiamaniere, aliaj tiris lin per la ŝnuro, petegante la revenon. La klarigoj de don Clemente ŝajnis repacigi ilin kun la prudento. Temis pri akcidento tre konata de gvidistoj kaj ĉasistoj, kaj ne estis racie perdi la kuraĝon ĉe la unua malfacilaĵo, kiam ekzistis tiom da manieroj ĝin solvi. Kial ili timigis lin? Kial ili ekpensis pri la perdiĝo? Ĉu li ne instruis ilin ree kaj ree pri la urĝo forĵeti tiun tenton, kiun la densejo inspiras al la homo por lin renversi? Li konsilis al ili ne rigardi la arbojn, ĉar ili faras signojn, nek aŭskulti la murmurojn, ĉar ili diras aferojn, nek prononci vorton, ĉar la branĉaroj imitas la voĉon. Anstataŭ obei tiujn instrukciojn, ili ekŝercis kun la arbaro kaj trafis ilin la sorĉo, kiu transiĝas kvazaŭ per infekto; kaj li ankaŭ, kvankam li iris antaŭe, komencis senti la influon de la malbonaj spiritoj, ĉar la ĝangalo<noinclude><references/></noinclude>
9f8fqr7ghy8gtirms28koiajdqfb821
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/151
104
37534
114511
2026-03-28T13:01:45Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "ekmoviĝis al li, la arboj dancis antaŭ liaj okuloj, la lianaroj ne permesis al li malfermi la vojeton, la branĉoj kaŝiĝis for de la tranĉilo kaj ripete provis forpreni ĝin de li. Kiu kulpis pri tio? «Kaj poste, kial diable ili ekkriegis? Kion ili atingis per la pafado? Kiu krom la tigro kurus serĉi ilin? Ĉu eble ili deziris ĝian viziton? Ili ja povis atendis ĝin ĉe la vesperigo! «Tio teruris ilin kaj ili silentis. Sed ili eĉ ne estus povintaj kompr...
114511
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>ekmoviĝis al li, la arboj dancis antaŭ liaj okuloj, la lianaroj ne permesis al li malfermi la vojeton, la branĉoj kaŝiĝis for de la tranĉilo kaj ripete provis forpreni ĝin de li. Kiu kulpis pri tio?
«Kaj poste, kial diable ili ekkriegis? Kion ili atingis per la pafado? Kiu krom la tigro kurus serĉi ilin? Ĉu eble ili deziris ĝian viziton? Ili ja povis atendis ĝin ĉe la vesperigo!
«Tio teruris ilin kaj ili silentis. Sed ili eĉ ne estus povintaj komprenigi sin je pli ol du jardoj: pro la kriado iliaj gorĝoj fermiĝis, kaj, dolore, ili parolis mallaŭte, kun spirado gorĝa kaj mallerta, kiel tiu de la anseroj.
«Antaŭ la horo, kiam la sangokolora suno ornamas la malproksimaĵojn, fariĝis urĝe bruligi la fajron, ĉar en la arbaroj la vespero funebras. Ili tranĉis branĉojn, kaj, disĵetante ilin sur la koton, ili amasiĝis ĉirkaŭ la maljuna Silva por atendi la torturon de la tenebroj. Ho, la turmento pasigi la nokton kun malsato, inter la pensado kaj la oscedado, sciante ke la oscedo plifortiĝos la sekvan tagon! Ho, la pezo de la plorsingultoj meze de la ombro, kiam la konsoloj odoras je morto!
«Perditaj! Perditaj! La sendormeco ĵetis sur ilin sian amason da halucinoj. Ili sentis la angoron de la senhelpulo, kiam li suspektas, ke iu lin spionas en la mallumo. Venis la bruoj, la noktaj voĉoj, la timaj paŝoj, la silentoj impresaj kiel truo en la eterneco.
«Don Clemente, kun la manoj sur la kapo, premis sian penson por ke naskiĝu iu luma ideo. Nur la ĉielo povis montri al li la orientiĝon. Ke ĝi diru al li, de kiu flanko naskiĝas la lumo! Tio sufiĉus al li por kalkuli alian vojon. Tra malfermaĵo de la foliara tegmento, simila al luko, li ekvidis peceton da blua etero, sur kiu desegnis sian lignaĵon seka branĉo. Ĉi tiu vizio rememorigis al li la mapon. Vidi la sunon, vidi la sunon! Tie troviĝis la ŝlosilo de lia destino. Se nur parolus tiuj altigitaj suproj, kiuj ĉiun matenon vidas ĝin pasi! Kial la silentaj arboj rifuzas diri al la homo, kion li devas fari por ne morti? Kaj, pensante pri Dio, li ekpreĝis al la ĝangalo petegon de riparkompenco!
«Grimpi sur iun ajn el tiuj gigantoj estis preskaŭ neebla: la trunkoj tiel dikaj, la branĉoj tiel altaj kaj la kapturno de la alto gvatanta en la foliaro. Se nur kuraĝus Lauro Coutinho, kiu nerve dormis brakumante liajn piedojn... Li volis voki lin, sed li sin detenis: eta bruo, kiel de musoj en bona ligno, gratvundis la nokton: estis la dentoj de liaj kunuloj, kiuj ronĝis malmolegajn semojn de korozo!
«Don Clemente sentis por ili tian kompaton, ke li decidis doni al ili la konsolo de la mensogo.
— Kio estas? — ili flustris al li per duonvoĉo, alproksimigante siajn malhelajn vizaĝojn. Kaj ili palpis la nodojn de la ŝnuro, per kiu ili lin ligis.
— Ni estas savitaj!»<noinclude><references/></noinclude>
4ykits2v7frgn7p9p5yvh1b8cich1vm