Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.21 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/152 104 37535 114512 2026-03-29T13:51:41Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Stultaj pro ĝojo, ili ripetis la saman frazon: «Savitaj! Savitaj!». Kaj, falante teren, ili premis la koton per la genuoj, ĉar la doloro lasis ilin pentofaraj, kaj ili eligis grandan ronkon de dankpreĝo, sen demandi en kio konsistis la savo. Sufiĉis, ke alia homo ĝin promesu, por ke ĉiuj ĝin proklamu kaj benu la savanton. Don Clemente ricevis ĉirkaŭbrakojn, petegojn pri pardono, vortojn de riparo. Kelkaj volis atribui al si la ekskluzivan meriton pr... 114512 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Stultaj pro ĝojo, ili ripetis la saman frazon: «Savitaj! Savitaj!». Kaj, falante teren, ili premis la koton per la genuoj, ĉar la doloro lasis ilin pentofaraj, kaj ili eligis grandan ronkon de dankpreĝo, sen demandi en kio konsistis la savo. Sufiĉis, ke alia homo ĝin promesu, por ke ĉiuj ĝin proklamu kaj benu la savanton. Don Clemente ricevis ĉirkaŭbrakojn, petegojn pri pardono, vortojn de riparo. Kelkaj volis atribui al si la ekskluzivan meriton pri la miraklo: —La preĝoj de mia patrinjo! —La mesoj, kiujn mi ofertis! —La skapulario, kiun mi portas! Dume, la Morto certe ridis en la mallumo. {{***}} mateniĝis. La angoro, kiu ilin tenis, akcentis sur la vizaĝo la tragikan grimacon. Magraj, febraj, kun la okuloj ruĝiĝintaj kaj la pulsoj tremantaj, ili ekatendis la sunleviĝon. La sinteno de tiuj malsaĝuloj sub la arboj inspiris timon. Ili forgesis rideti, kaj, kiam ili pensis pri rideto, faldetis ilian buŝon fanatika grimaco. Ili suspektis pri la ĉielo, kiu nenie estis videbla. Malrapide ekpluvis. Neniu diris ion, sed ili rigardis unu la alian kaj sin komprenis. Decidinte reveni, ili moviĝis sur la spuro de la antaŭa tago, laŭ la bordo de laguno kie la signoj malaperis. Iliaj paŝosuroj en la koto estis malgrandaj putoj, kiuj inundiĝis. Tamen, la gvidisto trovis la vojon, ĝuante la plej absolutan silenton ĝis proksimume la naŭa matene, kiam ili eniris en kelkajn ĉuskajojn*** el plebeja vegetaĵo, kie okazis stranga fenomeno: taĉmentoj da kunikloj kaj agutioj, obeemaj aŭ stuporigitaj, ŝoviĝis al ili inter la krurojn serĉante rifuĝejon. Momentojn poste, grava zumado, kiel de falantaj akvoj, sentiĝis veni tra la senfineco. —Sankta Dio! La vevenformikoj! Tiam ili nur pensis pri fuĝo. Ili preferis la sangosuĉulojn kaj ŝirmiĝis en inundita kotejo, kun la akvo ĝis la ŝultroj. De tie ili rigardis pasi la unuan rondon. Simile al la cindroj, kiujn malproksime ĵetas la bruligado, falis sur la flakon fuĝantaj triboj de blatoj kaj koleopteroj, dum la bordoj pleniĝis de araneoidoj kaj reptilioj, devigante la homojn skui la fetotan akvojn por ke ili ne antaŭeniru en ili. Kontinua tremo skuis la grundon, kvazaŭ la foliaroj bolus per si mem. Sub trunkoj kaj radikoj antaŭeniris la tumulto de la invado, dum la arboj kovriĝis per nigra makulo, kiel moviĝema ŝelo, kiu senbride supreniris por turmenti la branĉojn, rabi la nestojn, enŝoviĝi en la truojn. Iu<noinclude><references/></noinclude> 46i7v0v021tzimvfaebezzub4uw9xza Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/153 104 37536 114513 2026-03-29T14:18:08Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Iu timigita mustelo, iu malrapida lacerto, iu ĵus naskinta rato, estis dezirata kaptaĵoj de tiu armeo, kiu ilin nudigis je karno, meze de kriĉoj, kun rapideco de acidaj solvigiloj. Kiom da tempo daŭris la martiro de tiuj viroj, sepultitaj en likva koto ĝis la mentono, kiuj observis kun panikaj okuloj la defilon de malamiko, kiu pasis, pasis kaj denove pasis? Har-starigaj horoj, en kiuj ili gvatis guto post guto la distilitajn galojn de la torturo! K... 114513 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Iu timigita mustelo, iu malrapida lacerto, iu ĵus naskinta rato, estis dezirata kaptaĵoj de tiu armeo, kiu ilin nudigis je karno, meze de kriĉoj, kun rapideco de acidaj solvigiloj. Kiom da tempo daŭris la martiro de tiuj viroj, sepultitaj en likva koto ĝis la mentono, kiuj observis kun panikaj okuloj la defilon de malamiko, kiu pasis, pasis kaj denove pasis? Har-starigaj horoj, en kiuj ili gvatis guto post guto la distilitajn galojn de la torturo! Kiam ili kalkulis, ke la lasta rondo malproksimiĝas, ili provis eliri teren, sed iliaj membroj estis paralizitaj, sen fortoj por malfiksi sin el la kotejo, kie ili estis enterigitaj vivaj. Tamen ili ne devis morti tie. Estis necese fari klopodon. La indiano Venancio sukcesis kapti sin je kelkaj arbustoj kaj ekbatalis. Li poste kroĉiĝis al kelkaj lianoj. Pluraj devojiĝintaj venenformikoj ronĝis al li la manojn. Iom post iom li sentis larĝiĝi la muldujon el koto, kiu lin ĉirkaŭpremis. Liaj kruroj, malfiksiĝante el la profundo, produktis obtuzaŭdajn kraketojn. «Antaŭen! Ankoraŭfoje kaj ne sveni! Kuraĝon! Kuraĝon!». Li jam eliris. En la malplena truo bobelis la akvo. Spirante peze, kuŝante surdorse, li aŭdis la malesperon de siaj kamaradoj, kiuj petegis helpon. «Lasu min ripozi!». Unu horon poste, uzante stangojn kaj lianegojn, li sukcesis eltiri ĉiujn. Tio estis la lasta fojo, kiam ili suferis kune. Al kiu flanko restis la spuro? Ili sentis la kapon en flamoj kaj la korpon rigida. Pedro Fajardo ektusis konvulsie kaj falis baniĝante en sango pro hemoptiza vomado. Tamen ili ne sentis kompaton pri la kadavro. Coutinho, la pli aĝa, konsilis al ili ne perdi tempon. «Prenu de li la tranĉilon de la talio kaj lasu lin tie. Kiu lin invitis? Kial li venis, se li estis malsana? Li ne devis ilin malutili». Kaj tion dirante, li devigis sian fraton supreniri sur kopajferon***por observi la direkton de la suno. La malfeliĉa junulo, per pecoj de sia ĉemizo, faris ŝnuron por la maleoloj. Vane li provis algluiĝi al la trunko. Ili starigis lin sur siajn dorsojn por ke li kaptu sin pli alte, kaj li ripetis la titanan klopodon, sed la ŝelo malfiksiĝis kaj igis lin gliti kaj rekomenci. Tiuj de malsupre lin subtenis, apogante lin per forkstangoj, kaj, halucinitaj de la deziro, kvazaŭ ili triobligus siajn staturojn por helpi lin. Fine li atingis la unuan branĉon. Ventro, brakoj, brusto, genuoj verŝis al li sangon. «Ĉu vi vidas ion? Ĉu vi vidas ion?», ili demandis al li. Kaj per la kapo li diris, ke ne! Jam ili eĉ ne memoris gardi silenton por ne provoki la ĝangalon. Absurda perforto perversigis al ili la korojn kaj streĉis en ili furoron de ekalfundiĝulo, kiu ne rekonas parencojn nek amikojn kiam, per ponardo, li avaras sian boaton. Ili gestadis per la manoj al la alto, demandante al Lauro Coutinho. «Ĉu vi vidas nenion? Oni devas supreniri pli kaj bone rigardi!». {{***}}<noinclude><references/></noinclude> 1tv6qi4powtqw4hmtpu0hkml07m713t Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/154 104 37537 114514 2026-03-29T15:03:59Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Lauro sur la branĉo, premita al la trunko, spiregis sen respondi al ili. Je tia alteco, li havis la aspekton de vundita simio, kiu sopiras kaŝi sin de la ĉasisto. «Malkuraĝulo, oni devas supreniri pli!». Kaj frenezaj pro furiozo ili lin minacis. Sed, subite, la knabo provis malsupreniri. Grumblo de malamo resonis malsupre. Lauro, hororplena, respondis al ili: «Venas pli da venenformikoj! Venas pli da venenfor…!». La lasta silabo restis al li kontuz... 114514 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Lauro sur la branĉo, premita al la trunko, spiregis sen respondi al ili. Je tia alteco, li havis la aspekton de vundita simio, kiu sopiras kaŝi sin de la ĉasisto. «Malkuraĝulo, oni devas supreniri pli!». Kaj frenezaj pro furiozo ili lin minacis. Sed, subite, la knabo provis malsupreniri. Grumblo de malamo resonis malsupre. Lauro, hororplena, respondis al ili: «Venas pli da venenformikoj! Venas pli da venenfor…!». La lasta silabo restis al li kontuzita en la gorĝo, ĉar la alia Coutinho, per karabena pafo, kiu elŝiris al li la animon tra la flanko, igis lin fali kiel pilko. La frat-mortiganto restis rigardante lin. «Aj, mia Dio, mi mortigis mian fraton, mi mortigis mian fraton!». Kaj, forĵetante la armilon, li ekkuris. Ĉiu el ili kuris sen scii kien. Kaj por ĉiam ili disiĝis. Noktojn poste aŭdis ilin kriegi don Clemente Silva, sed li timis ke ili lin murdos. Ankaŭ li estis perdinta la kompaton, ankaŭ la dezerto lin posedis. Kelkfoje igis lin plori la rimorso, sed li senkulpigis sin antaŭ sia konscienco per nurpensi pri sia propra sorto. Malgraŭ ĉio, li revenis por serĉi ilin. Li trovis la kraniojn kaj kelkajn femurostojn. Sen fajro nek fusilo, li vagis du monatojn inter la montoj, fariĝinte idioto, for de siaj sensoj, bestiĝinta pro la arbaro, malestimata eĉ de la morto, maĉante tigojn, ŝelojn, fungojn, kiel herbobesto, kun la diferenco ke li observis kian specon de grajnoj manĝis la simioj, por ilin imiti. Tamen, iun matenon li havis subitan revelacion. Li haltis antaŭ palmo de moriĉo, kiu, laŭ la legendo, priskribas la trajektorion de la tagstelo, kiel faras la sunfloro. Neniam li estis pensinta pri tiu mistero. Dum plenanksiaj minutoj li estis en ekstazo, konstatante tion, kaj li kredis observi ke la alta foliaro moviĝis malrapide, kun la ritmo de kapo, kiu bezonas dek du horojn ĝustajn por kliniĝi de la dekstra ŝultro ĝis la kontraŭa. La sekreta voĉo de la aĵoj plenigis lian animon. Ĉu estus vero ke tiu palmo, altigita en tiu ekzilo kiel montrofingro al la bluo, estis montranta al li la orientiĝon? Vero aŭ mensogo, li aŭdis tion diri. Kaj li kredis! Tio, kion li bezonis, estis definitiva kredo. Kaj per la vojo de la vegetaĵo li komencis persekuti la propran. Tiel estis kiel post nelonge li trovis la valeton de la rivero Tikieo. Tiu rivereto de mallarĝaj kurbiĝoj ŝajnis al li restado de stagnanta marĉo, kaj li ekĵetis al ĝi folietojn por vidi ĉu la akvo fluas. En tiu tasko trovis lin la Albukrkes, kaj, preskaŭ trenante, ili kondukis lin al la barako. —Kiu estas tiu ĉifonfiguro, kiun vi akiris dum la ĉasado? —demandis al ili la kaŭĉukistoj. —Fuĝonto, kiu nur scias diri: «Coutinho!… Peggi! Souza Machado…!». De tie, fine de la jaro, li fuĝis de ili per kanuo al la Vaŭpeso.<noinclude><references/></noinclude> 57jc0acs20pyi9giwy7ll4asbssk9sv 114515 114514 2026-03-29T15:05:00Z Rubenĉjo 597 114515 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Lauro sur la branĉo, premita al la trunko, spiregis sen respondi al ili. Je tia alteco, li havis la aspekton de vundita simio, kiu sopiras kaŝi sin de la ĉasisto. «Malkuraĝulo, oni devas supreniri pli!». Kaj frenezaj pro furiozo ili lin minacis. Sed, subite, la knabo provis malsupreniri. Grumblo de malamo resonis malsupre. Lauro, hororplena, respondis al ili: «Venas pli da venenformikoj! Venas pli da venenfor…!». La lasta silabo restis al li kontuzita en la gorĝo, ĉar la alia Coutinho, per karabena pafo, kiu elŝiris al li la animon tra la flanko, igis lin fali kiel pilko. La frat-mortiganto restis rigardante lin. «Aj, mia Dio, mi mortigis mian fraton, mi mortigis mian fraton!». Kaj, forĵetante la armilon, li ekkuris. Ĉiu el ili kuris sen scii kien. Kaj por ĉiam ili disiĝis. Noktojn poste aŭdis ilin kriegi don Clemente Silva, sed li timis ke ili lin murdos. Ankaŭ li estis perdinta la kompaton, ankaŭ la dezerto lin posedis. Kelkfoje igis lin plori la rimorso, sed li senkulpigis sin antaŭ sia konscienco per nurpensi pri sia propra sorto. Malgraŭ ĉio, li revenis por serĉi ilin. Li trovis la kraniojn kaj kelkajn femurostojn. Sen fajro nek fusilo, li vagis du monatojn inter la montoj, fariĝinte idioto, for de siaj sensoj, bestiĝinta pro la arbaro, malestimata eĉ de la morto, maĉante tigojn, ŝelojn, fungojn, kiel herbobesto, kun la diferenco ke li observis kian specon de grajnoj manĝis la simioj, por ilin imiti. Tamen, iun matenon li havis subitan revelacion. Li haltis antaŭ palmo de moriĉo, kiu, laŭ la legendo, priskribas la trajektorion de la tagstelo, kiel faras la sunfloro. Neniam li estis pensinta pri tiu mistero. Dum plenanksiaj minutoj li estis en ekstazo, konstatante tion, kaj li kredis observi ke la alta foliaro moviĝis malrapide, kun la ritmo de kapo, kiu bezonas dek du horojn ĝustajn por kliniĝi de la dekstra ŝultro ĝis la kontraŭa. La sekreta voĉo de la aĵoj plenigis lian animon. Ĉu estus vero ke tiu palmo, altigita en tiu ekzilo kiel montrofingro al la bluo, estis montranta al li la orientiĝon? Vero aŭ mensogo, li aŭdis tion diri. Kaj li kredis! Tio, kion li bezonis, estis definitiva kredo. Kaj per la vojo de la vegetaĵo li komencis persekuti la propran. Tiel estis kiel post nelonge li trovis la valeton de la rivero Tikieo. Tiu rivereto de mallarĝaj kurbiĝoj ŝajnis al li restado de stagnanta marĉo, kaj li ekĵetis al ĝi folietojn por vidi ĉu la akvo fluas. En tiu tasko trovis lin la Albukrkes, kaj, preskaŭ trenante, ili kondukis lin al la barako. —Kiu estas tiu ĉifonfiguro, kiun vi akiris dum la ĉasado? —demandis al ili la kaŭĉukistoj. —Fuĝonto, kiu nur scias diri: «Coutinho!… Peggi! Souza Machado…!». De tie, fine de la jaro, li fuĝis de ili per kanuo al Vaŭpeso.<noinclude><references/></noinclude> aaxc4xjjkjppz5gtvt6x3h9sdcysuss 114516 114515 2026-03-29T17:15:52Z Rubenĉjo 597 114516 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Lauro sur la branĉo, premita al la trunko, spiregis sen respondi al ili. Je tia alteco, li havis la aspekton de vundita simio, kiu sopiras kaŝi sin de la ĉasisto. «Malkuraĝulo, oni devas supreniri pli!». Kaj frenezaj pro furiozo ili lin minacis. Sed, subite, la knabo provis malsupreniri. Grumblo de malamo resonis malsupre. Lauro, hororplena, respondis al ili: «Venas pli da venenformikoj! Venas pli da venenfor…!». La lasta silabo restis al li kontuzita en la gorĝo, ĉar la alia Coutinho, per karabena pafo, kiu elŝiris al li la animon tra la flanko, igis lin fali kiel pilko. La frat-mortiganto restis rigardante lin. «Aj, mia Dio, mi mortigis mian fraton, mi mortigis mian fraton!». Kaj, forĵetante la armilon, li ekkuris. Ĉiu el ili kuris sen scii kien. Kaj por ĉiam ili disiĝis. Noktojn poste aŭdis ilin kriegi don Clemente Silva, sed li timis ke ili lin murdos. Ankaŭ li estis perdinta la kompaton, ankaŭ la dezerto lin posedis. Kelkfoje igis lin plori la rimorso, sed li senkulpigis sin antaŭ sia konscienco per nurpensi pri sia propra sorto. Malgraŭ ĉio, li revenis por serĉi ilin. Li trovis la kraniojn kaj kelkajn femurostojn. Sen fajro nek fusilo, li vagis du monatojn inter la montoj, fariĝinte idioto, for de siaj sensoj, bestiĝinta pro la arbaro, malestimata eĉ de la morto, maĉante tigojn, ŝelojn, fungojn, kiel herbobesto, kun la diferenco ke li observis kian specon de grajnoj manĝis la simioj, por ilin imiti. Tamen, iun matenon li havis subitan revelacion. Li haltis antaŭ palmo de moriĉo, kiu, laŭ la legendo, priskribas la trajektorion de la tagstelo, kiel faras la sunfloro. Neniam li estis pensinta pri tiu mistero. Dum plenanksiaj minutoj li estis en ekstazo, konstatante tion, kaj li kredis observi ke la alta foliaro moviĝis malrapide, kun la ritmo de kapo, kiu bezonas dek du horojn ĝustajn por kliniĝi de la dekstra ŝultro ĝis la kontraŭa. La sekreta voĉo de la aĵoj plenigis lian animon. Ĉu estus vero ke tiu palmo, altigita en tiu ekzilo kiel montrofingro al la bluo, estis montranta al li la orientiĝon? Vero aŭ mensogo, li aŭdis tion diri. Kaj li kredis! Tio, kion li bezonis, estis definitiva kredo. Kaj per la vojo de la vegetaĵo li komencis persekuti la propran. Tiel estis kiel post nelonge li trovis la valeton de la rivero Tikieo. Tiu rivereto de mallarĝaj kurbiĝoj ŝajnis al li restado de stagnanta marĉo, kaj li ekĵetis al ĝi folietojn por vidi ĉu la akvo fluas. En tiu tasko trovis lin la Albukrkes, kaj, preskaŭ trenante, ili kondukis lin al la barako. —Kiu estas tiu ĉifonfiguro, kiun vi akiris dum la ĉasado? —demandis al ili la kaŭĉukistoj. —Fuĝanto, kiu nur scias diri: «Coutinho!… Peggi! Souza Machado…!». De tie, fine de la jaro, li fuĝis de ili per kanuo al Vaŭpeso.<noinclude><references/></noinclude> mwsg504s7rdkbx495d3w023akvobojm Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/155 104 37538 114517 2026-03-29T21:38:21Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«Nun li sidas ĉi tie, en mia kompanio, atendante la matenruĝon por ke ni alvenu al la barakoj de la Gvarakuo. Eble li pensas pri Jagvanario, pri Javarateo, pri la perditaj kamaradoj. "Ne iru vi al Jagvanario", li ĉiam konsilas al mi. Mi, rememorante Alician kaj mian malamikon, ekkriis kolere: — Mi iros, mi iros, mi iros! {{***}} «Ĉe la mateniĝo estiĝis diskuto, en kiu, feliĉe, mi ne perdis la trankvilecon. Temis pri la maniero, kiel ni devas peti l... 114517 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Nun li sidas ĉi tie, en mia kompanio, atendante la matenruĝon por ke ni alvenu al la barakoj de la Gvarakuo. Eble li pensas pri Jagvanario, pri Javarateo, pri la perditaj kamaradoj. "Ne iru vi al Jagvanario", li ĉiam konsilas al mi. Mi, rememorante Alician kaj mian malamikon, ekkriis kolere: — Mi iros, mi iros, mi iros! {{***}} «Ĉe la mateniĝo estiĝis diskuto, en kiu, feliĉe, mi ne perdis la trankvilecon. Temis pri la maniero, kiel ni devas peti la gastamon. «Estis nedubeble, ke la neatendita ĉeesto de kvar nekonataj viroj kaŭzus en la setlejoj seriozajn alarmojn. Unu el ni devis riski esplori la emon de la entreprenisto, por ke la ceteraj, kiuj restus atendante, kun la libera ĝangalo, ne elmetu sin al sufero de neriparebla servuteco. Fine, oni konsentis, ke tiu misio apartenas al mi; sed miaj kunuloj decideme rifuzis lasi min iri armita. «Per tiu ĉi antaŭzorgo ili ofendis mian prudenton, kaj tamen, mi akceptis ĝin senesprime. Evidente, certaj agoj kvazaŭ antaŭas miajn ideojn: kiam la cerbo ordonas, miaj nervoj jam agas. Estis bone senigi min de iu ajn rimedo, kiu povus ekbruligi mian agresemon; kaj ĉiu armita homo estas ĉiam du paŝojn for de la tragedio. «Transdonante al ili la revolveron, kiun mi havis ĉe la zono, mi ripetis al ili miajn avertojn: "Atendu min ĉi tie; se io grava okazos, mi fuĝos ĉi tiun saman nokton kaj ni kuniĝos por...". «Kaj mi ekiris sola, kun la tago jam progresinta, al la loĝejo de la submastro. «Dum mi marŝis per hazarda paŝado, mia decido ekformiĝis kaj mi rememoris la projekton de la blundulo Mesa: ataki la barakon, ekposedi la "trezoron" de don Clemente, preni la nutraĵojn kiujn ni trovos kaj fuĝi kun la gvidisto tra la arbaroj, serĉante la proksimajn fontojn de la rivero Gvajnio, pretaj por malsupreniri ĝin, sen riski malfeliĉojn ĉe Isano, ĝia alfluanto. «Ĉu ne estus pli bone invadi la setlejon per kugloj kaj tranĉilo? Kial alveni kiel almozulo por peti ŝirmon? Mi haltis hezitema kaj rigardis malantaŭen. Miaj kamaradoj, elŝovante la kapon el inter la foliaroj, atendis iun ordonon. En alia situacio, mi estus kriinta al ili per severaj voĉoj: "Malsaĝuloj! Kial vi lasas veni la hundojn!". «Ĉar Martel kaj Dolar kuris rapide sur mia spuro; kaj post mallonga momento, malesperigante min pro maltrankvilo, ili portis al la barakoj la anoncon pri mia ĉeesto. Neeble reveni! «Mi antaŭeniris. Mi ne kredis tion, kion mi vidis. Ĉu tiuj mizeraj kabanaroj de indiana stilo estis la tiom famaj barakoj de la Gvarakuo? Ĉu tiuj aĉaj dometoj<noinclude><references/></noinclude> az8sdd4766hsk09739dhzd23blprc3l Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/156 104 37539 114518 2026-03-29T22:01:29Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "minacataj de la mizerkreskaĵaro, ĉu ili povis esti la sidejo de satrapo, kiu havis sklavojn kaj kromvirinojn, sinjoro de la montoj kaj mastro de la riveroj? Estas vere, ke la kaŭĉukistoj nur konstruas provizorajn loĝejojn kaj ŝanĝas sian loĝlokon de unu rivereto al alia, laŭ la abundo de la kaŭĉukejo; estas vere, ke Kajeno, establita jarojn antaŭe apud la kirlakvejoj de Gvarakuo, moviĝis supren laŭ Isano, sen ŝanĝi la nomon de la entrepreno, ĝis ki..." 114518 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>minacataj de la mizerkreskaĵaro, ĉu ili povis esti la sidejo de satrapo, kiu havis sklavojn kaj kromvirinojn, sinjoro de la montoj kaj mastro de la riveroj? Estas vere, ke la kaŭĉukistoj nur konstruas provizorajn loĝejojn kaj ŝanĝas sian loĝlokon de unu rivereto al alia, laŭ la abundo de la kaŭĉukejo; estas vere, ke Kajeno, establita jarojn antaŭe apud la kirlakvejoj de Gvarakuo, moviĝis supren laŭ Isano, sen ŝanĝi la nomon de la entrepreno, ĝis kiam li lokiĝis en la terkolo de Papunagvao por ekzerci regadon super la rivero Inirido, kontraŭ Funes. Sed ĉi tiuj kialoj ne malpliigis mian elreviĝon antaŭ la malbona aspekto de la kaŭĉukejo. «Unu el la setlejoj, pro la pacienco de siaj loĝantoj, estis preskaŭ envolvita de migrema liano kun lanecaj folioj kaj flavetaj kukurbetoj. Sur la tero, fiŝostoj, kirasoj de dazikoj, ujoj el lamenujoj ronĝitaj de rusto. En malpuraj ret-hamakoj, etenditaj super fumado de lignobrulaĵoj kiu forpelis kulojn, tediĝis kelkaj virinoj kun fistuloj fetorantaj je jodoformo kaj poŝtukoj ligitaj sur la kapo. Ili ne sentis min, ili ne moviĝis. Ŝajnis al mi, ke mi alvenis al legenda arbaro, kie dormetis la Dezerteco. «Estis miaj hundidoj, kiuj dispelis la letargion: en la apuda kabano ili igis kriegi simion, kiu, ligita ĉe la talio, pendis de stango ĉe la fino de rimeno. La estrino eliris. Malsanaj homoj aperis. Ĉie, nudaj infanoj kaj gravedaj virinoj. —Ĉu vi alportis tapiokon por vendi? —Jes. Ĉu la mastro estas hejme? —En tiu kabano. Diru al li, ke li aĉetu. Ni malsatas! —Tapioko, aj, tapioko! Iel ajn ni pagos al vi! Kaj kun anticipa salivado ili gustumis sian propran deziron. «La kabano de la mastro ne havis murojn: vandoj el palmo dividis la ĉambrojn. Propre ĝi ne havis pordojn, sed ĝiaj aperturoj estis kovritaj per platoj el ĉusko***. Mi ne sciis en tiu momento kien voki. Super la palmfolioj, kiuj servis kiel muro al dormoĉambro, mi rigardis internen, kun subtila suspekto. En hamako kun floritaj fadenoj fumis virino vestita per puntoj. Ĝi estis la sinjorino Zoraida Ajram. Kaj ŝi vidis min spionrigardantan ŝin! —Vakiro, Vakiro! Jen viro ĉi tie! «Mi ne trovis kion diri. Mi alproksimiĝis al la apuda pordo. La madono havis en la mano revolveron, etan kiel ludilo. Miaj kamaradoj certe observis miajn movojn. La eniro sen ĉapelo en la barakon estis la signo, ke la submastro ĉeestas. Pli rapide mi pensis pri tio, ol li eliris el la apuda ĉambro, pretigante la karabenon. —Kion volas vi? —Sinjoro, mi estas Arturo Cova. Homo de paco.»<noinclude><references/></noinclude> fcaofw5ie94lokz48vuisleb7r2he2i Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/157 104 37540 114519 2026-03-29T22:22:33Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«La sinjorino, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo: — Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo! «Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon: — Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro! «Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte: — Saluton, generalo! {{***}} «Vakiro okupis sian ret-hama... 114519 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«La sinjorino, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo: — Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo! «Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon: — Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro! «Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte: — Saluton, generalo! {{***}} «Vakiro okupis sian ret-hamakon en la koridoro, kun la karabeno sur la kruroj. Li ordonis al mi, ke mi sidiĝu sur la apuda benko. Mi restis perpleksa, sed klarigis mian heziton per ĉi tiuj kialoj: — Generalo, ĉu eblos, ke mi sidiĝu flanke de ĉefo? Viaj militistaj privilegioj tion malpermesas al mi. — Tio ja estas vero. «Vakiro estis ebriulo, straba, nazparolanta. Liaj lipharoj, malamikoj de la kiso kaj de la kareso, malordiĝis, nekonkereblaj, super la buŝo, en kies interno la protezo de la dentoj moviĝis malalĝustigita. Sur lia miksrasa vizaĝo petis justecon la cikatro de iu maĉato-frapo, ekde la orelo ĝis la nazo. Tra la dekoltaĵo de lia flanela ĉemizo eliris el la brusto kvieta arbaro de hirthara fasko, tiel malagrabla pro emanaĵoj kiel abunda je varma ŝvito. Lia zono el eluzita ledo montris pretendojn de milita montraĵo: tranĉilo, ponardo, kugloj, revolvero. Li portis pantalonon el malpura kakia ŝtofo kaj paŝis per lozaj tolŝuoj, kiuj, dum moviĝo, frapadis sub liaj kalkanoj. — Kiel faris vi por diveni la gradojn, kiujn mi havas? — Tiel eminenta veterano certe trairis la tutan rangoliston. — La kion? — La rangoliston. — Diru al mi: ĉu en Kolombio sonas mia nomo? — Kiu ne aŭdis nomi la "kuraĝan Akilon"? — Tio ja estas vero. — Homerida heroo! — Mi avertas vin, ke mi ne estas el Merido, sed el Coro. «En tiu momento, en spireganta grupo, aperis miaj kamaradoj, malarmitaj, ĉe la ekstremo de la koridoro. Vakiiro, suspektema, restis staranta. Mi faris modestan prezenton: — Sinjoro generalo, ĉi tiuj estas miaj kunuloj. «La tri, sen alproksimiĝi, murmuris konfuzite: — Sinjoro generalo!... Sinjoro generalo!<noinclude><references/></noinclude> hjp327lol6w23hmlxy4pzw9agfro15z 114520 114519 2026-03-29T22:24:09Z Rubenĉjo 597 114520 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«La sinjorino, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo: — Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo! «Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon: — Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro! «Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte: — Saluton, generalo! {{***}} «Vakiro okupis sian ret-hamakon en la koridoro, kun la karabeno sur la kruroj. Li ordonis al mi, ke mi sidiĝu sur la apuda benko. Mi restis perpleksa, sed klarigis mian heziton per ĉi tiuj kialoj: — Generalo, ĉu eblos, ke mi sidiĝu flanke de ĉefo? Viaj militistaj privilegioj tion malpermesas al mi. — Tio ja estas vero. «Vakiro estis ebriulo, straba, nazparolanta. Liaj lipharoj, malamikoj de la kiso kaj de la kareso, malordiĝis, nekonkereblaj, super la buŝo, en kies interno la protezo de la dentoj moviĝis malalĝustigita. Sur lia miksrasa vizaĝo petis justecon la cikatro de iu maĉato-frapo, ekde la orelo ĝis la nazo. Tra la dekoltaĵo de lia flanela ĉemizo eliris el la brusto kvieta arbaro de hirthara fasko, tiel malagrabla pro emanaĵoj kiel abunda je varma ŝvito. Lia zono el eluzita ledo montris pretendojn de milita montraĵo: tranĉilo, ponardo, kugloj, revolvero. Li portis pantalonon el malpura kakia ŝtofo kaj paŝis per lozaj tolŝuoj, kiuj, dum moviĝo, frapadis sub liaj kalkanoj. — Kiel faris vi por diveni la gradojn, kiujn mi havas? — Tiel eminenta veterano certe trairis la tutan rangoliston. — La kion? — La rangoliston. — Diru al mi: ĉu en Kolombio sonas mia nomo? — Kiu ne aŭdis nomi la "kuraĝan Akilon"? — Tio ja estas vero. — Homerida heroo! — Mi avertas vin, ke mi ne estas el Merido, sed el Coro. «En tiu momento, en spireganta grupo, aperis miaj kamaradoj, malarmitaj, ĉe la ekstremo de la koridoro. Vakiiro, suspektema, restis staranta. Mi faris modestan prezenton: — Sinjoro generalo, ĉi tiuj estas miaj kunuloj. «La tri, sen alproksimiĝi, murmuris konfuzite: — Sinjoro generalo!... Sinjoro generalo!<noinclude><references/></noinclude> st8nwcz1zr7quvtbl9qwlnfsjz4orol 114521 114520 2026-03-29T22:24:40Z Rubenĉjo 597 114521 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«La sinjorino, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo: — Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo! «Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon: — Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro! «Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte: — Saluton, generalo! {{***}} «Vakiro okupis sian ret-hamakon en la koridoro, kun la karabeno sur la kruroj. Li ordonis al mi, ke mi sidiĝu sur la apuda benko. Mi restis perpleksa, sed klarigis mian heziton per ĉi tiuj kialoj: — Generalo, ĉu eblos, ke mi sidiĝu flanke de ĉefo? Viaj militistaj privilegioj tion malpermesas al mi. — Tio ja estas vero. «Vakiro estis ebriulo, straba, nazparolanta. Liaj lipharoj, malamikoj de la kiso kaj de la kareso, malordiĝis, nekonkereblaj, super la buŝo, en kies interno la protezo de la dentoj moviĝis malalĝustigita. Sur lia miksrasa vizaĝo petis justecon la cikatro de iu maĉato-frapo, ekde la orelo ĝis la nazo. Tra la dekoltaĵo de lia flanela ĉemizo eliris el la brusto kvieta arbaro de hirthara fasko, tiel malagrabla pro emanaĵoj kiel abunda je varma ŝvito. Lia zono el eluzita ledo montris pretendojn de milita montraĵo: tranĉilo, ponardo, kugloj, revolvero. Li portis pantalonon el malpura kakia ŝtofo kaj paŝis per lozaj tolŝuoj, kiuj, dum moviĝo, frapadis sub liaj kalkanoj. — Kiel faris vi por diveni la gradojn, kiujn mi havas? — Tiel eminenta veterano certe trairis la tutan rangoliston. — La kion? — La rangoliston. — Diru al mi: ĉu en Kolombio sonas mia nomo? — Kiu ne aŭdis nomi la "kuraĝan Akilon"? — Tio ja estas vero. — Homerida heroo! — Mi avertas vin, ke mi ne estas el Merido, sed el Coro. «En tiu momento, en spireganta grupo, aperis miaj kamaradoj, malarmitaj, ĉe la ekstremo de la koridoro. Vakiro, suspektema, restis staranta. Mi faris modestan prezenton: — Sinjoro generalo, ĉi tiuj estas miaj kunuloj. «La tri, sen alproksimiĝi, murmuris konfuzite: — Sinjoro generalo!... Sinjoro generalo!<noinclude><references/></noinclude> g9xwr2w7nijbovm92vr051uquxvreog 114522 114521 2026-03-29T22:26:49Z Rubenĉjo 597 114522 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«La sinjorino, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo: — Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo! «Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon: — Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro! «Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte: — Saluton, generalo! {{***}} «Vakiro okupis sian ret-hamakon en la koridoro, kun la karabeno sur la kruroj. Li ordonis al mi, ke mi sidiĝu sur la apuda benko. Mi restis perpleksa, sed klarigis mian heziton per ĉi tiuj kialoj: — Generalo, ĉu eblos, ke mi sidiĝu flanke de ĉefo? Viaj militistaj privilegioj tion malpermesas al mi. — Tio ja estas vero. «Vakiro estis ebriulo, straba, nazparolanta. Liaj lipharoj, malamikoj de la kiso kaj de la kareso, malordiĝis, nekonkereblaj, super la buŝo, en kies interno la protezo de la dentoj moviĝis malalĝustigita. Sur lia miksrasa vizaĝo petis justecon la cikatro de iu maĉato-frapo, ekde la orelo ĝis la nazo. Tra la dekoltaĵo de lia flanela ĉemizo eliris el la brusto kvieta arbaro de hirthara fasko, tiel malagrabla pro emanaĵoj kiel abunda je varma ŝvito. Lia zono el eluzita ledo montris pretendojn de milita montraĵo: tranĉilo, ponardo, kugloj, revolvero. Li portis pantalonon el malpura kakia ŝtofo kaj paŝis per lozaj tolŝuoj, kiuj, dum moviĝo, frapadis sub liaj kalkanoj. — Kiel faris vi por diveni la gradojn, kiujn mi havas? — Tiel eminenta veterano certe trairis la tutan rangoliston. — La kion? — La rangoliston. — Diru al mi: ĉu en Kolombio sonas mia nomo? — Kiu ne aŭdis nomi la "kuraĝan Akilon"? — Tio ja estas vero. — Homerida heroo! — Mi avertas vin, ke mi ne estas el Merido, sed el Coro. «En tiu momento, en spireganta grupo, aperis miaj kamaradoj, malarmitaj, ĉe la ekstremo de la koridoro. Vakiro, suspektema, restis staranta. Mi faris modestan prezenton: — Sinjoro generalo, ĉi tiuj estas miaj kunuloj. «La tri, sen alproksimiĝi, murmuris konfuzite: — Sinjoro generalo!... Sinjoro generalo!<noinclude><references/></noinclude> m1h2bpawynwmt6u89iu8iv5dyvy2twa