Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.22
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/159
104
37563
114569
114568
2026-03-31T16:03:57Z
Rubenĉjo
597
114569
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ne estu malĝentila!
«— Nu, do ne estu trompisto, ne estu kanajlo, nek tia aŭ tia! Sciu, ke al la damoj oni servas per blanka ganto. Lernu ankaŭ de ĉi tiu kavaliro, kiu nomis min "sia admiranto".
— Trankvilon, mia sinjorino; trankvilon, generalo.
«La sufokita ĉefo ordonis al mi per heroa gesto:
— Ni iru eksteren, kien oni ne venos interrompi nin!
«Adiaŭante la sinjorinon, mi faris profundan riverencon.
{{***}}
«— ...Kaj kiel mi diris al vi, la domo Rosas ordonis al mi, ke estonte ni evitu la riveron Vaŭpeso kaj tra la Caño Grande ni malsupreniru al Inirido, direkte al San Fernando de Atabapo, kie ni povus liveri al la guberniestro la produktojn, kiujn ni akirus, ĉar li estis ties aganto kaj havis la taskon sendi ilin, laŭ Orinoko, al la insulo Trinidado.
— Knaboj! Kaj ĉu vi ne sciis, ke Pulido estis murdita?
— Generalo, ni vivas en la limbo de la dezertoj...
— Nu, oni lin dishakis, por ŝteli de li tion, kion li havis, kaj por preni la Guberniestrecon.
— La kolonelo Funes!
— Kia kolonelo! Li estas degradita! Kraĉu tiun nomon! Gardu vin de denove mencias ĝin ĉi tie!
«Kaj por doni al mi ekzemplon, li faligis larĝan salivon kaj ĝin frotis per la kalkanoj.
«— Sinjoro generalo, mi estis antaŭzorga: mi sciigis al la domo Rosas, ke en neniu kazo mi respondos pri la akcidentoj, kiujn la nova vojo kaŭzus; kaj, aprobite sur tiu bazo, ni forlasis niajn barakojn jam antaŭ du monatoj, ŝarĝitaj per manjoko, olario*** kaj gumo. Sed Inirido estas tiel envia kiel Vaŭpeso, kaj, alvenante al la enfluejo de la Papunagvao, ni perdis ĉion! Ni venis tra la monto, en la kulmino de la mizero, por peti ŝirmon!
— Kaj kio do estus tio, kion vi volas?
— Ke oni provizu al mi skipon por kanuo por sendi mesaĝiston al Manaŭso, por porti la avizon pri la katastrofo kaj alporti monon, ĉu el la kaso de nia kliento, ĉu el mia konto; kaj ke oni donu al ni loĝejon al la kvar alfundiĝuloj ĝis kiam revenos tiu ekspedicio.
— Ni ne havas maristaron..., ni estas tre mankaj je tapioko...!
— Donu al mi spertan remiston kaj la mulato Correa iros kun li. Ni pagos tion, kion oni petos de ni. La ĉefoj ne konas malfacilaĵojn.
— Tio ja estas vero!
«La sinjorino, kiu aŭdis ĉi tiun dialogon, vokis min flanken:
— Ĝentlemano, mi povus vendi al vi remiston, kiu estas mia.»<noinclude><references/></noinclude>
ljaqpirjmvat3ht9xm2joypf6timk9s
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/160
104
37564
114570
2026-04-01T11:34:26Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«— Ne interrompu vi! Lasu nin konversacii! — Ĉu eble la gvidisto Silva ne estas mia? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke li estas fuĝinto el la personaro de Jagvanario? Ĉu vi ne scias, ke Pezil ne pagis lin al mi? — Sinjorino, se vi deziras... Se la generalo ne malpermesas al mi... — Kia generalo! Ĉi tiu ne estas tiu, kiu komandas, sed Kajeno! Ĉi tiu estas mizerulo, kiu fanfaronas kiel administranto. — Ne estu tiel langoliberema! Mi pruvos al vi, ke mi ja hav..."
114570
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ne interrompu vi! Lasu nin konversacii!
— Ĉu eble la gvidisto Silva ne estas mia? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke li estas fuĝinto el la personaro de Jagvanario? Ĉu vi ne scias, ke Pezil ne pagis lin al mi?
— Sinjorino, se vi deziras... Se la generalo ne malpermesas al mi...
— Kia generalo! Ĉi tiu ne estas tiu, kiu komandas, sed Kajeno! Ĉi tiu estas mizerulo, kiu fanfaronas kiel administranto.
— Ne estu tiel langoliberema! Mi pruvos al vi, ke mi ja havas komandon: juna viro, vi povas fidi je la boato!
— Dankon! Dankon! Koncerne la remiston, se la sinjorino vendas al mi la fuĝinton, se ŝi akceptas de mi ĝiron kontraŭ Manaŭso...
— Kaj kion vi donas al mi kiel garantion dum oni pagas ĝin?
— Niajn proprajn personojn.
— Ho, ne! Tion ne! Alaho!
— Ne surprizas min la malfido. Estas vero, ke niaj aspektoj kontraŭdiras nian pagokapablon: senŝuaj, ĉifonaj, mizeraj. Mi nur aspiras meti en viajn manojn ĉion, kion ni posedas. Elektu mem la personaron, kiu devas plenumi la komision. La necesaĵo estas, ke ĝi ekiru baldaŭ kun niaj leteroj kaj zorgu pri la valoroj kaj varoj, kiujn ni petas kaj kiujn vi mem ricevos: drogoj, nutraĵoj kaj, precipe, iom da likvoroj, ĉar konvenas gajigi la vivon en ĉi tiu dezerto.
— Tio ja estas vero.
«Kiam la sinjorino, pensema, lasis nin solaj, mi petegis la ĉefon:
— Ĵuru al mi, generalo, ke ni povos fidi je via helpo!
— Juna viro, malmulte plaĉas al mi juri per la kruco, ĉar mi estas ateisto. Mia religio estas tiu de la glavo!
«Kaj portante la dekstran manon al la zono, kiel garantion de sia ĵuro, li murmuris solene:
— Dio kaj Federacio!
{{***}}
«Ĉe la vesperigo la sinjorino reaperis. Antaŭ la kabano, kiun Vakiro destinis al ni, ŝi faris al mi la honoron promenigi sian tedon, kovrita per vualo el neĝblanka gazo, kiu defendis ŝin kontraŭ la moskitoj.
Apud la senfara fajrejo ni oscedis silente, atendante la fiŝkaptistojn, kiuj iris al la rivero por serĉi la vespermanĝon. Franco elverŝis tapiokon el la poŝo kaj ni manĝis ĝin je manplenoj, kiam ni rimarkis la virinon. Vidante ŝin, mi turnis la vizaĝon al alia loko, kun la ĉapelo super la frunto, hontante pro la mizero, en kiu mi troviĝis.
— Ĉu ŝi rigardas min?
— Multe, sed ŝi ŝajnas simulon.
— Ĉu ŝi foriris?»<noinclude><references/></noinclude>
rm5xjdajmtdyctjq8fje4lik74irdwq
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/161
104
37565
114571
2026-04-01T11:48:48Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«— Ŝi faras karesojn al la du hundoj. — Ĉesu observi ŝin, ĉar ŝi alproksimiĝas. — Ŝi jam venas! Ŝi jam venas! «Mi levis la vizaĝon por alfronti ŝin, kaj mi vidis ŝin veni tretante la herbojn, blanka, meze de la duonluma krepusko. Ŝi pasis preter mi, salutante min per la mano, kaj envolvis ĉi tiun riproĉon en rideto: — Mia Dio! Ni estas evitemaj. Ne estas tiel facile, kiam oni havas kreditojn en la domo Rosas! «Muta, mi vidis ŝin malproksi..."
114571
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ŝi faras karesojn al la du hundoj.
— Ĉesu observi ŝin, ĉar ŝi alproksimiĝas.
— Ŝi jam venas! Ŝi jam venas!
«Mi levis la vizaĝon por alfronti ŝin, kaj mi vidis ŝin veni tretante la herbojn, blanka, meze de la duonluma krepusko. Ŝi pasis preter mi, salutante min per la mano, kaj envolvis ĉi tiun riproĉon en rideto:
— Mia Dio! Ni estas evitemaj. Ne estas tiel facile, kiam oni havas kreditojn en la domo Rosas!
«Muta, mi vidis ŝin malproksimiĝi al ŝia kabano, kiam Franco skuis min:
— Ĉu vi aŭdis? Ŝi jam estas fascinita de la mono. Oni devas konkeri ŝin tuj!
— Jes! Ni vidu, ĉu ŝi denove nomos min "malpurulo". Ŝi falos! Ŝi falos! La malestimo de virino ne havas pardonon! Malpurulo! Ĉi tiun nokton ni lavos niajn vestojn kaj ni sekigos ilin ĉe la fajro. Morgaŭ…
«La turka virino malfaldis en la korto sian porteblan seĝon kaj apoge kliniĝis sub la steloj por spiri la aromojn de la monto. Tiu sinteno havis nian alian celon ol fascini min, tiuj okuloj direktitaj al la altoj volis, ke mi ilin rigardu, tiu penso, kiu ŝajnis vagi en la nokto, konspiris kontraŭ mia ripozo. Denove, kiel en la urboj, la ino besta kaj kalkulema, soifanta je profitoj, vendis al mi sian tenton!
«Observante ŝin flanke, mi ekis senti la agresemon, kiu antaŭas la defiojn. Stranga virino, ambicia virino, vireca virino! Tra la plej izolaj riveroj, tra la plej danĝeraj kirlakvoj, ŝi kuraĝis stiri sian grandan boaton serĉante la kaŭĉukistojn, por ŝanĝi kontraŭ bagatelaĵoj la ŝtelitan gumon, elmetante sin al ĉiuspecaj perfortoj, al la perfido de siaj propraj remistoj, al la fusiloj de la rabistoj, dezirante amasigi cendon post cendo la feliĉon, pri kiu ŝi sonĝis, helpante sin per sia korpo kiam la sukceso de la komerco tion postulis. Por sorĉi la ĝangalajn virojn, ŝi ornamis sin kun granda zorgo, kaj elŝipiĝante en la barakoj, pura, bonodora, ŝi konfidis la defendon de siaj havaĵoj al sia promesplena voluptemo.
«Kiom da noktoj kiel ĉi tiu, en nekonataj dezertoj, ŝi starigus sian liton sur la ankoraŭ varmaj sabloj, seniluziigita de siaj klopodoj, soifanta plori, orfa de ŝirmo kaj protekto! Post la sufoka tago, kies suno rostas la haŭton kaj ruĝigas la okulojn per duobla flamo kiam ĝi rompiĝas sur la rivera ondo; la nokta suspekto, ke la remistoj iras malkontente kaj planis ian malican agon; post la sufero de la moskitoj, la turmento de la kuloj, la mizera vespermanĝo, la murmuro de la tempesto, la brulanta kaj kapturna ventego. Kaj ŝajnigi fidon al la maristoj, kiuj volas ŝteli la ŝipon, kaj anstataŭi ilin en la gardostaro, kaj elteni al ili grumbladojn kaj malbonajn manierojn, por ke ĉe la matenruĝo daŭru la vojaĝo, al la kirlakvo, kiu malpermesas la pason, al la lagunoj, kie la kaŭĉukisto promesis liveri kilon da gumo, al la kabanoj de la ŝuldantoj, kiuj neniam pagas kaj kiuj kaŝiĝas vidante la malfruan ŝipon!»<noinclude><references/></noinclude>
5159u3ewzp8yh4tw1oxi4frf145j0sr