Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.22
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/138
104
37519
114583
114485
2026-04-01T12:30:13Z
Rubenĉjo
597
114583
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Nerealigitaj revoj, perditaj triumfoj! Kial vi estas fantomoj de la memoro, kvazaŭ vi volus min hontigi? Vidu, en kio finiĝis ĉi tiu revanto: en vundado de la senarmila arbo por riĉigi tiujn, kiuj ne revas; en eltenado de malestimo kaj humuligoj interŝanĝe de paneraĉo ĉe vesperigo!
«Sklavo, ne plendu pri la lacegoj; kaptito, ne doloru pro via malliberejo: vi ignoras la torturon vagi liberaj en karcero kiel la ĝangalo, kies verdaj volboj havas kiel fosaĵojn senfinajn riverojn. Vi ne scias pri la turmento de la duonlumoj, vidante la sunon, kiu lumas la kontraŭan bordon, kien ni neniam sukcesos iri! La ĉeno, kiu mordas viajn maleolojn, estas pli pia ol la sangosuĉuloj de ĉi tiuj marĉoj; la gardisto, kiu vin turmentas, ne estas tiel severa kiel ĉi tiuj arboj, kiuj nin gvatas sen paroli!
«Mi havas tricent trunkojn en miaj laborejoj kaj por ilin martirigi mi elspezas naŭ tagojn. Mi purigis de ili la lianojn kaj al ĉiu el ili mi malfermis vojeton. Trairante la ruzan plantaron por faligi tiujn, kiuj ne ploras, mi ofte surprizas la "kastristojn" ŝtelantaj la fremdan gumon. Ni batalas per mordoj kaj maĉatofrapoj, kaj la pridisputata lakto aspergiĝas per ruĝiĝintaj gutoj. Sed kion gravas, ke niaj vejnoj pliigu la sukon de la vegetaĵo? La submastro postulas dek litrojn ĉiutage kaj la vipo estas uzuristo, kiu neniam pardonas!
«Kaj ĉu estas mirinde, ke mia najbaro, tiu kiu laboras en la proksima valo, mortas pro febro? Jam mi vidas lin kuŝanta sur la foliaroj, forpelante la muŝegojn, kiuj ne lasas lin agoni. Morgaŭ mi devos foriri de ĉi tiuj lokoj, venkita de la fetoro; sed mi ŝtelos la gumon, kiun li eltiris, kaj mia laboro estos pli malgranda. Same oni faros al mi, kiam mi mortos. Mi, kiu ne ŝtelis por miaj gepatroj, ŝtelos tiom, kiom mi povos, por miaj ekzekutistoj!
«Dum mi fiksas al la gutanta trunko la kanelitan tigo de la karano-palmo, por ke ĝia tragika ploro fluu al la taseto, la nubo de moskitoj, kiu ĝin defendas, suĉas mian sangon kaj la vaporo de la arbaroj nebuligas miajn okulojn. Tiel la arbo kaj mi, per diversa turmento, estas larmujoj antaŭ la morto kaj ni balatos unu la alian ĝis perei!
«Sed mi ne kompatas tiun, kiu ne protestas. Tremo de branĉoj ne estas ribelo, kiu inspiras al mi korinklinon. Kial ne kriegas la tuta ĝangalo kaj nin platigas kiel rampulojn por puni la aĉan ekspluatadon? Ĉi tie mi ne sentas tristecon, sed malesperon! Mi volus havi kun kiu konspiri! Mi volus batali la batalon de la specioj, morti en la kataklismoj, vidi renversitaj la kosmajn fortojn! Se Satano direktus ĉi tiun ribelon…!
«Mi estis kaŭĉukisto, mi estas kaŭĉukisto! Kaj kion faris mia mano kontraŭ la arboj, ĝi povas fari kontraŭ la homoj!»
{{***}}
—Sciu vi, sinjoro Clemente Silva —mi diris al li, prenante la vojeton (trocha) de Gvarakuo—, ke viaj suferoj gajnis nin por via kaŭzo. Via<noinclude><references/></noinclude>
e9ilflmbbjuh0dfhktz4wpevmmkei9q
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/139
104
37520
114584
114486
2026-04-01T12:31:05Z
Rubenĉjo
597
114584
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>elaĉeto gvidas la programon de nia vivo. Mi sentas, ke en mi ekbrulas deziro pri ofero; tamen min ne pelas la pieco de martiro, sed la soifo batali kontraŭ ĉi tiu faŭno de rabaĉemaj homoj, kiujn mi venkos per samaj armiloj, neniigante la malbonon per la malbono, tial ke la voĉo de paco kaj justeco nur prononciĝas inter la venkitoj. Kion vi gajnis sentante vin viktimo? La mildeco preparas terenon al la tiraneco, kaj la pasiveco de la ekspluatatoj servas kiel instigo al la ekspluatado. Via boneco kaj via timemeco estis senkonsciaj komplicoj de viaj viktimigantoj.
«Kvankam miaj iniciatoj jam ŝajnas petegoj al la malsukceso, ĉar mia malfeliĉo ilin devojigas, mi havas la antaŭsenton, ke ĉi tiun fojon miaj paŝoj direktiĝas al la venĝo. Mi ne scias, kiel plenumiĝos la estontaj faktoj, nek kiom da provoj devas rezisti mia persisto; tio, kio malplej gravas al mi, estas morti ĉi tie, kondiĉe ke mi mortu ĝustatempe. Kial pensi pri la morto antaŭ la obstakloj, se ili, kiel ajn grandaj, neniam fermis al la kuraĝulo la eblecon ilin transvivi? La kredo je la destino devas servi al ni por varmigi la decidon. Ĉi tiuj junuloj, kiuj min sekvas, estas kuraĝaj; sed se vi ne volas alfronti kalamitaĵojn, elektu tiun, kiu plaĉas al vi, kaj fuĝu per floso tra ĉi tiu rivero.
—Kaj mia trezoro? Ĉu vi ne scias, ke Kajeno gardas la restaĵojn de Luciĉjo? Ĉu vi kredas, ke sen tiu garantiaĵo mi vagus libera?
«Momente mi havis nenion por respondi.
—La ostoj de mia filo estas mia ĉeno. Mi vivas devigite konduti bone, por ke oni permesu al mi ilin sunumi. Jam mi diris al vi, ke mi eĉ ne posedas ilin ĉiujn: la tagon kiam mi ilin elfosis, mi devis lasi al la tombo kelkajn falangojn, kiuj ankoraŭ estis freŝaj. Mi portis ilin envolvitaj en mia kovrilo, kaj kiam Kajeno min kaptis, ĉe mia reveno el Vaŭpeso, en la vojeto kiu ligas la riverojn Isano kaj la Kerario, li celis forĵeti ilin perforte. Nun mi konservas ilin, purajn, blankajn, interne de kerosena skatolo, sub la hurdo de mia mastro.
—Sinjoro Clemente, ĉu vi havas certecon, ke tiuj restaĵoj…
—Jes! Tiuj ili estas! La kranio estas nekonfuzebla: en la supra gingivo dento troviĝas super la aliaj. Eble per la pikfosilo mi sukcesis trabori la kranion, ĉar ĝi havas truon en la fruntosto.
«Okazis paŭzo. Mi ne scias, ĉu en tiu momento fendiĝis la decido de miaj kunuloj, kiuj silentis en meditema rondo. La mulato diris, alproksimiĝante al sinjoro Clemente:
—Kamarado, ĉiam estas iom pli bone, ke ni revenu. Mia patrino restis sola, kaj mia brutaro fariĝas sovaĝa. Mi havas kvar kornhavajn bovinojn de unua nasko, kaj certe ili jam naskis. Lasu la ostojn, ĉar ili alportas malbonŝancon. Estas malbone enmiksiĝi en aferojn de mortintoj. Tial diras la litanio: “Ĉi tie mi vin enterigas kaj ĉi tie mi vin kovras; la diablo min forportu se iun tagon mi vin elterigas”. Petegu de ĉi tiuj sinjoroj, ke ili reklamu la ostaron kaj ĝin enterigu sub kruco, kaj vi vidos, ke via sorto pliboniĝos. Decidu rapide, ĉar jam estas malfrue!»<noinclude><references/></noinclude>
ply8o7m23jxsixiqrddz8km4qrq7i95
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/140
104
37521
114585
114487
2026-04-01T12:31:50Z
Rubenĉjo
597
114585
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Kiel! Ĉu ni kuraĝu riski, ke Funes nin kaptu? Vi ne scias, sur kia tero vi staras. La partianoj de la kolonelo vagas ĉi tie ĉirkaŭe.
—Kaj ne estas tempo por hezitoj! —mi ekkriis kolere—. Mulato, antaŭen! Via horo jam pasis!
Helí Mesa, tiam, alproksimiĝis al la kabano por ekbruligi ĝin. Sinjoro Clemente rigardis lin sen protesto.
—Ne, ne! —mi ordonis—: la venenitaj korboj forbrulus. La indian-ĉasistoj povas reveni, kaj ho, espereble ĉiuj veneniĝos!
{{***}}
Mi estus dezirinta, ke miaj amikoj marŝu malpli silentaj: miaj pensoj doloris min kaj speco de paniko invadis min, kiam mi meditis pri mia situacio. Kiuj estis miaj planoj? Sur kio baziĝis mia malmodesteco? Kial devus gravi al mi la fremdaj malfeliĉoj, se mi trenis la miajn proprajn? Kial fari promesojn al sinjoro Clemente, se Barrera kaj Alicia tenis min ligita? La juĝo de Franco komencis min angorigi: «Mi estis malekvilibra homo, impulsa kaj teatra».
Iom post iom mi alvenis al dubo pri mia spirito: ĉu mi eble estas freneza? Neeble! La febro forgesis min dum kelkaj semajnoj. Kial freneza? Mia cerbo estis forta kaj miaj ideoj klaraj. Ne nur mi komprenis, ke estas nuntempe necese kaŝi miajn ŝanceliĝojn, sed mi eĉ rimarkis la plej malgrandajn detalojn. La pruvo estis en tio, kion mi vidadis: la arbaro en tiu parto ne estis tre alta, vojo ne ekzistis, kaj sinjoro Clemente malfermis la marŝon, rompetante branĉetojn en la densaĵo por lasi signojn pri la direkto, kiel estas kutime inter ĉasistoj; Fidel portis la karabenon transverse sur la brusto, kunligante per la kalibro, super la klavikloj, la rimenojn de la sako, riĉa je manioka faruno, kiu ŝajnis sur lia dorso kiel imensa ĝibo; la mulato portis la faskon da hamakoj, kaldronon kaj du padelojn; Mesa, en tiu momento, sub siaj pakaĵoj, ĝuadis maturan palmofrukton kaj svingis en la aero la fumantan brulaĵon, kiun li portis en la dekstra mano pro manko de alumetoj.
Ĉu mi freneza? Kia plej granda absurdaĵo! Jam venis al mi logika projekto: liveri min kiel ostaĝon en la barakoj de Gvarakuo, dum la maljuna Silva forirus al Manauso, portante sekrete akuzleteron direktitan al la Konsulo de mia lando, kun la peto, ke li venu tuj por liberigi min kaj elsavigi miajn samlandanojn. Kiu, estante nenormala, rezonus kun pli granda trafo?
Cajeno devus akcepti mian avantĝan proponon: kontraŭ malutila maljunulo li akirus junan kaŭĉukiston, aŭ du aŭ pli, ĉar Franco kaj Helí ne forlasus min. Por glatigi lin, mi klopodus paroli al li france: «Sinjoro, tiu ĉi maljunulo estas mia parenco; kaj ĉar li ne povas pagi al vi la ŝuldon, lasu lin libera kaj donu al ni laboron ĝis kiam ni pagos ĝin». Kaj la iama forkurinto de Kajeno konsentus senŝanceliĝe.<noinclude><references/></noinclude>
hwc8lsc6z94f2t3ulshkbyxtaet321y
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/141
104
37522
114586
114488
2026-04-01T12:32:29Z
Rubenĉjo
597
114586
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Estus facila afero por mi akiri la fidon de la entreprenisto, agante kun pacienco kaj kaŝiteco. Mi ne uzus kontraŭ li forton, sed ruzon. Kiom da tempo daŭros niaj suferoj? Du aŭ tri monatojn. Eble li sendus nin por kolekti kauĉukon en Jagvanario, ĉar Barrera kaj Pezil estis liaj asociitoj. Kaj se ili ne estus tiaj, ni montrus al li la oportunecon ellogi al liaj kaŭĉukejoj la kolombianojn el tiu regiono. En ĉiu okazo, se li kontraŭstarus niajn dezirojn, ni forkurus tra la rivero Isano, kaj, en iu ajn tago, alfrontante mian malamikon, mi mortigus lin antaŭ Alicia kaj la dungitoj. Poste, kiam nia Konsulo elŝipiĝus en Jagvanario, survoje al Gŭarakuo kun garnizono de policanoj por redoni al ni la liberecon, miaj akompanantoj ekkrius: «La senindulga Cova venĝis nin ĉiujn kaj eniris profunde en tiun ĉi dezerton!».
Dum mi tiel rezonadis, mi ekrimarkis, ke miaj suroj enfaladis en la sekan foliaron kaj ke la arboj kreskadis ĉiumomente, kun aspekto de kaŭrantaj homoj, kiuj leviĝis malstreĉante sin ĝis levi la verdajn brakojn super la kapon. Dum pluraj momentoj mi kredis senti, ke la kranio pezas al mi kiel turo kaj ke miaj paŝoj iras flanken. Efektive, mia vizaĝo turniĝis sur la maldekstran ŝultron kaj mi havis la impreson, ke spirito ripetas al mi: «Vi bone iras tiel, vi bone iras tiel! Kial marŝi kiel la aliaj?».
Kvankam miaj akompanantoj paŝis proksime, mi nek vidis, nek sentis ilin. Ŝajnis al mi, ke mia cerbo ekbolas. Mi timis trovi min sola, kaj, subite, mi ekkuris iun ajn direkton, hurlante terurite, for de la hundoj, kiuj min persekutis. Mi sciis nenion plu. El inter reto de grimpaj plantoj miaj kamaradoj min elimplikis.
—Pro Dio! Kio okazas al vi? Ĉu vi ne konas nin? Estas ni!
—Kion mi faris al vi? Kial vi minacas min? Kial vi tenis min ligita?
—Sinjoro Clemente —ekkriis Franco—, ni reiru laŭ tiu ĉi vojo: Arturo estas malsana.
—Ne, ne! Mi jam trankviliĝis. Mi kredas, ke mi volis kapti blankan sciuron. Viaj vizaĝoj teruris min. Tiaj teruraj grimacoj…!
Tiel mi diris, kaj kvankam ĉiuj estis palaj, por ke ili ne dubu pri mia sano, mi fariĝis gvidanto tra la arbaro. Post momento sinjoro Clemente ridetis:
—Samlandano, vi sentis la prisorĉon de la monto.
—Kiel! Kial?
—Ĉar vi paŝas kun malkonfido kaj ĉiumomente rigardas malantaŭen. Sed ne maltrankviliĝu nek timu. Estas nur, ke kelkaj arboj estas mokemaj.
—Verdire, mi ne komprenas…
—Neniu sciis, kio estas la kaŭzo de la mistero, kiu nin konfuzas, kiam ni vagas en la ĝangalo. Tamen, mi kredas trafi la klarigon: ĉiu ajn el tiuj ĉi arboj fariĝus kvieta, fariĝante amika kaj eĉ ridetema, en parko, sur vojo, en ebenaĵo, kie neniu<noinclude><references/></noinclude>
eta65j4k7kswco5oaviufveaaa5zqd4
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/144
104
37527
114587
114494
2026-04-01T12:34:01Z
Rubenĉjo
597
114587
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Kiu estus dirinta al ni en tiu momento, ke niaj destinoj priskribos la saman trajektorion de krueleco!
{{***}}
«Dum la tagoj uzataj por la trairo de la vojeto, mi faris humiligan konstaton: mia fizika forteco estis nur ŝajna, kaj mia muskolaro — kiun eluzis pasintaj febroj — malstreĉiĝis pro la laceco. Nur miaj kunuloj ŝajnis imunaj kontraŭ la elĉerpiĝo, kaj eĉ la maljuna Clemente, malgraŭ siaj jaroj kaj vundoj, montriĝis pli vigla dum la marŝado. Ĉiumomente ili haltis por atendi min; kaj kvankam ili senpezigis min de ĉio, de la dorsosako kaj la karabeno, mi daŭre bezonis, ke la cerbo tenu mian fieron streĉita por ne ĵeti min teren kaj konfesi al ili mian malfortecon.
«Mi iris nudpieda, en pantalon-kruroj, malbonhumora, vade trairante marĉojn kaj lagunojn, meze de arbaro altega, kies radikaroj forgesis la sunlumon. La mano de Fidel pruntedonis al mi helpon dum paŝado sur la trunkoj, kiujn ni uzis kiel pontojn, dum la hundoj vane bojis por ke mi liberigu ilin en tiu paradizo de ĉasistoj, kiu tute ne entuziasmigis min.
«Ĉi tiu situacio de malsupereco igis min malfida, iritiĝema, neregebla. Nia ĉefo en tiaj urĝaj cirkonstancoj estis, sendube, la maljuna Silva, kaj mi eksentis kontraŭ li sekretan rivalecon. Mi suspektis, ke li intence elektis tiun vojon, dezirante igi min sperti mian mankon de kondiĉoj por mezuri min kun Kajeno. Sinjoro Clemente ne perdis okazojn por laŭdi al mi la suferojn de la vivo en la barakoj kaj la eventualon de iu ajn fuĝo, tiu eterna sonĝo de la kaŭĉukistoj, kiuj vidas ĝin skizita sed neniam realigas ĝin, ĉar ili scias, ke la morto fermas ĉiujn elirejojn de la monto.
«Ĉi tiuj predikoj havis resonon ĉe miaj kamaradoj, kaj la konsilantoj multiĝis. Mi ne aŭskultis ilin. Mi kontentiĝis per repliko:
— Kvankam vi marŝas kun mi, mi scias ke mi iras sola. Ĉu vi estas lacaj? Vi povas marŝi sekvante min.
«Tiam, silentaj, ili preterpasis min kaj, atendante min, flustris rigardante min flanken. Tio indignigis min. Mi sentis kontraŭ ili subitan malamon. Verŝajne ili mokis mian fanfaronadon. Aŭ ĉu ili eble prenis direkton, kiu ne estis tiu de Gvarakuo?
— Aŭskultu min, maljuna Silva — mi kriegis haltigante lin —. Se vi ne kondukas min al Isano, mi pafmortigos vin!
«La maljunulo sciis, ke mi ne minacas lin ŝerce. Li eĉ ne sentis surprizon antaŭ mia minaco. Li komprenis, ke la dezerto posedas min. Mortigi homon! Kaj kio? Kial ne? Tio estis natura fenomeno. Kaj la kutimo defendi min? Kaj la maniero emancipi min? Kia alia pli rapida fari de solvi la ĉiutagajn konfliktojn?»<noinclude><references/></noinclude>
gompl4qzr6ln62flmyntreacvu9zt5h
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/145
104
37528
114574
114496
2026-04-01T12:12:26Z
Rubenĉjo
597
114574
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Kaj tra ĉi tiu procezo —ho, ĝangalo!— ni ĉiuj pasis, kiuj falas en vian kirlon.
{{***}}
«Kaŭritaj inter la foliaro, kun la manoj sur la karabenoj, ni spionrigardis la lumojn de la barakoj, timante ke iu nin malkovros. En tiu kaŝejo ni devis pasigi la nokton sen bruligi fajron. Plorsingultante en la malhelo pasis nekonata fluo. Ĝi estis la rivero Isano.
—Don Clemente —mi diris ĉirkaŭbrakante lin—: pri vojtrovado vi estas la plej alta saĝeco!
—Tamen, mi ekprenistimon al la profesio: mi vagis perdita pli ol du monatojn en la kaŭĉukejo de Jagvanario.
—Mi memoras la detalojn. Kiam via fuĝo al Vaŭpeso…
—Ni estis sep fuĝintaj kaŭĉukistoj.
—Kaj ili volis mortigi vin…
—Ili kredis, ke mi vojerarigas ilin intence.
—Kaj kelkfoje ili mistraktis vin…
—Kaj alifoje, ili petis de mi surgenue la savon.
—Kaj ili ligis vin dum tuta nokto…
—Timante, ke vi povus forlasi ilin.
—Kaj ili disiĝis por serĉi la vojon…
—Sed ili trovis nur tiun de la morto.
Ĉi tiu mizera maljunulo Clemente Silva ĉiam havis la monopolon de la malfeliĉo. Ekde la tago kiam, irante de Ikitos al Manaŭso, li aŭdis novaĵojn pri la mortinta filo, li fiksis sian esperon sur la plilongigo de la sklaveco. Li volis esti kaŭĉukisto kelkajn jarojn pli, ĝis kiam la tero permesos al li elterigi la restaĵojn. La ĝangalo, nerekte, reprenis lin kiel fuĝinton, kaj estis la spektro de Luciĉjo tiu, kiu petis de li reiri.
Eĉ se la madono estus volinta liberigi lin, kion li gajnus per la libereco se li denove devus dungiĝi, devigite de la malriĉeco, en la taĉmento de iu ajn mastro, kiu eble malproksimigus lin de Vaŭpeso? En Manauso li vizitis la agentejojn, kie la enmigrintoj serĉas laboron, kaj li eliris senkuraĝigita el tiuj loĝaĉoj, kie oni kontraktas la sklavecon, ĉar la mastroj nur "antaŭsendis" homojn por Madejro, por la rivero Puruso, por Ukajalio. Kaj li volis iri al la malfeliĉa rivero, kiu gardis ĉe la piedo de sia kirlakvejo la veprujan tombon, distingitan per kvar ŝtonoj.
La turko Pezil ne havis laborojn en tiuj lokoj, sed li portis lin al la alta Rivero Negro, kaj tio estis multo. Nur ke li ŝajnigis ne voli aĉeti lin, kaj fine li konsentis al liaj petegoj, interkonsentante kun la madono retrovendon, por la kazo se ne kontentigus lin la kapabloj de la kolombiano. Li alportis lin al sia bela bieno de Naranjal, ĉe la bordo kontraŭa al Jagvanario, kaj tenis lin dum iom da tempo en facilaj oficoj, sub sia gvato de malestima kaj silenta islamano, sen mistrakti lin nek moki lin.<noinclude><references/></noinclude>
6625yqarwkwjbso758wvccdmf95f9nb
114588
114574
2026-04-01T12:34:43Z
Rubenĉjo
597
114588
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Kaj tra ĉi tiu procezo —ho, ĝangalo!— ni ĉiuj pasis, kiuj falas en vian kirlon.
{{***}}
«Kaŭritaj inter la foliaro, kun la manoj sur la karabenoj, ni spionrigardis la lumojn de la barakoj, timante ke iu nin malkovros. En tiu kaŝejo ni devis pasigi la nokton sen bruligi fajron. Plorsingultante en la malhelo pasis nekonata fluo. Ĝi estis la rivero Isano.
—Sinjoro Clemente —mi diris ĉirkaŭbrakante lin—: pri vojtrovado vi estas la plej alta saĝeco!
—Tamen, mi ekprenistimon al la profesio: mi vagis perdita pli ol du monatojn en la kaŭĉukejo de Jagvanario.
—Mi memoras la detalojn. Kiam via fuĝo al Vaŭpeso…
—Ni estis sep fuĝintaj kaŭĉukistoj.
—Kaj ili volis mortigi vin…
—Ili kredis, ke mi vojerarigas ilin intence.
—Kaj kelkfoje ili mistraktis vin…
—Kaj alifoje, ili petis de mi surgenue la savon.
—Kaj ili ligis vin dum tuta nokto…
—Timante, ke vi povus forlasi ilin.
—Kaj ili disiĝis por serĉi la vojon…
—Sed ili trovis nur tiun de la morto.
Ĉi tiu mizera maljunulo Clemente Silva ĉiam havis la monopolon de la malfeliĉo. Ekde la tago kiam, irante de Ikitos al Manaŭso, li aŭdis novaĵojn pri la mortinta filo, li fiksis sian esperon sur la plilongigo de la sklaveco. Li volis esti kaŭĉukisto kelkajn jarojn pli, ĝis kiam la tero permesos al li elterigi la restaĵojn. La ĝangalo, nerekte, reprenis lin kiel fuĝinton, kaj estis la spektro de Luciĉjo tiu, kiu petis de li reiri.
Eĉ se la madono estus volinta liberigi lin, kion li gajnus per la libereco se li denove devus dungiĝi, devigite de la malriĉeco, en la taĉmento de iu ajn mastro, kiu eble malproksimigus lin de Vaŭpeso? En Manauso li vizitis la agentejojn, kie la enmigrintoj serĉas laboron, kaj li eliris senkuraĝigita el tiuj loĝaĉoj, kie oni kontraktas la sklavecon, ĉar la mastroj nur "antaŭsendis" homojn por Madejro, por la rivero Puruso, por Ukajalio. Kaj li volis iri al la malfeliĉa rivero, kiu gardis ĉe la piedo de sia kirlakvejo la veprujan tombon, distingitan per kvar ŝtonoj.
La turko Pezil ne havis laborojn en tiuj lokoj, sed li portis lin al la alta Rivero Negro, kaj tio estis multo. Nur ke li ŝajnigis ne voli aĉeti lin, kaj fine li konsentis al liaj petegoj, interkonsentante kun la madono retrovendon, por la kazo se ne kontentigus lin la kapabloj de la kolombiano. Li alportis lin al sia bela bieno de Naranjal, ĉe la bordo kontraŭa al Jagvanario, kaj tenis lin dum iom da tempo en facilaj oficoj, sub sia gvato de malestima kaj silenta islamano, sen mistrakti lin nek moki lin.<noinclude><references/></noinclude>
pju465flt2uyu6pcmi3574wsn698pk6
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/146
104
37529
114575
114497
2026-04-01T12:15:17Z
Rubenĉjo
597
114575
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sed iam kverelis kelkaj virinoj en la kuirejo kaj vekis sian mastron, kiu dormis la sieston. Don Clemente estis en la koridoro, observante la mapon sur la muro. En tiu sinteno lin surprizis la mastro. Li ordonis al li krie, ke li nudigu la kontraŭulinojn ĝis la talio kaj vipu ilin. La maljuna Silva rifuzis plenumi la ordonon. Tiun saman posttagmezon oni forsendis lin por kolekti kaŭĉukon al Jagvanario.
Unu el la suferantinoj estis la iama ĉambristino de la madono, tiu, kiu konis en Vaŭpeso Lucianon Silva dum lia kunvivado kun doña Zoraida. «Ŝi ne vidis lin mortinta», sed ŝi sciis la lokon de la tombo, apud la kirlakvejo de Javarateo, kaj ŝi jam estis doninta al don Clemente ĉiujn necesajn indikojn por ĝin trovi.
La malobeo de la kolombiano ne sukcesis liberigi ŝin de la vipado, ĉar la feroca turko, kun vipo en ĉiu mano, kovris ŝin per sango kaj kontuzoj. Ploraĉante en la provizejo, ŝi skribis papereton por sia amato, kiu laboris en la kaŭĉukejoj, kaj petegis don Clementen, ke li transdonu ĝin al la adresito, sen ellasi iun ajn detalon pri la malkuraĝa flagelado.
Ĉi tiu viro, kiu nomiĝis Manuel Cardoso, estis submastro en barako de la rivereto Jurubaksio. Sciiĝinte pri la malfeliĉoj de sia virino, li promesis mortigi Pezil-on kie ajn li trovos lin, kaj, por provizore venĝi sin, li volis agi kontraŭ la interesoj de sia mastro, konsilante al la gumo-laboristoj, ke ili fuĝu kun la gumo, kiun ili havis en la tenejo bovinejo.
La maljuna Silva ŝajnigis rifuzi tiun ideon, suspektante ian embuskon. Tamen, dum la sekvaj tagoj, li komentis kun la taglaboristoj la instigon de la kontrolisto, dum ili procedis fumizi la eltiritan lakton. La respondo neniam ŝanĝiĝis: «Cardoso scias, ke ekzistas neniu gvidisto kapabla kontraŭstari al ĉi tiuj montoj».
Nokte, la kaŭĉukistoj diskutis pri tia hipotezo, tiel alloga kiel neebla, nur por havi pri kio konversacii:
— Estas klare, ke la fuĝo estus nerealigebla tra la Revero Negro; la boatoj de la mastro ŝajnas ĉashundoj.
— Sed sukcesante supreniri la riveron Kababurio, estas facile malsupreniri al la Maturakao kaj eliri al la rivero Casikiareo.
— Konsentite. Sed la Rivero Negro havas larĝon de kvar kilometroj. Oni devas malkonsideri la alfluantojn de ĝia maldekstra bordo. Pli bone, supren laŭ ĉi tiu rivereto jurubaksio, post ĉirkaŭ sesdek tagoj da vojaĝo per boato, laŭdire troviĝas kanalo, kiu enfluas en la rivero Kaketao.
— Kaj ĉu al la rivero Vaŭpso ne ekzistas rekta vojo?
— Al kiu venas tia malsaĝaĵo en la kapon?
La barako situis sur rifo, kiu ne inundiĝas, la sola rifuĝejo en tiu dezerto. Ĉiumonate alvenis la boato de Naranjal por kolekti la gumon kaj lasi nutraĵojn. La laboristoj estis malmultaj kaj la beribero malpliigis la nombron, sen kalkuli tiujn, kiuj pereis en la lagunoj,<noinclude><references/></noinclude>
rt92uabotirwcwfzbg37gzx2xqsk04e
114582
114575
2026-04-01T12:29:21Z
Rubenĉjo
597
114582
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sed iam kverelis kelkaj virinoj en la kuirejo kaj vekis sian mastron, kiu dormis la sieston. Don Clemente estis en la koridoro, observante la mapon sur la muro. En tiu sinteno lin surprizis la mastro. Li ordonis al li krie, ke li nudigu la kontraŭulinojn ĝis la talio kaj vipu ilin. La maljuna Silva rifuzis plenumi la ordonon. Tiun saman posttagmezon oni forsendis lin por kolekti kaŭĉukon al Jagvanario.
Unu el la suferantinoj estis la iama ĉambristino de la madono, tiu, kiu konis en Vaŭpeso Lucianon Silva dum lia kunvivado kun sinjorino Zoraida. «Ŝi ne vidis lin mortinta», sed ŝi sciis la lokon de la tombo, apud la kirlakvejo de Javarateo, kaj ŝi jam estis doninta al don Clemente ĉiujn necesajn indikojn por ĝin trovi.
La malobeo de la kolombiano ne sukcesis liberigi ŝin de la vipado, ĉar la feroca turko, kun vipo en ĉiu mano, kovris ŝin per sango kaj kontuzoj. Ploraĉante en la provizejo, ŝi skribis papereton por sia amato, kiu laboris en la kaŭĉukejoj, kaj petegis don Clementen, ke li transdonu ĝin al la adresito, sen ellasi iun ajn detalon pri la malkuraĝa flagelado.
Ĉi tiu viro, kiu nomiĝis Manuel Cardoso, estis submastro en barako de la rivereto Jurubaksio. Sciiĝinte pri la malfeliĉoj de sia virino, li promesis mortigi Pezil-on kie ajn li trovos lin, kaj, por provizore venĝi sin, li volis agi kontraŭ la interesoj de sia mastro, konsilante al la gumo-laboristoj, ke ili fuĝu kun la gumo, kiun ili havis en la tenejo bovinejo.
La maljuna Silva ŝajnigis rifuzi tiun ideon, suspektante ian embuskon. Tamen, dum la sekvaj tagoj, li komentis kun la taglaboristoj la instigon de la kontrolisto, dum ili procedis fumizi la eltiritan lakton. La respondo neniam ŝanĝiĝis: «Cardoso scias, ke ekzistas neniu gvidisto kapabla kontraŭstari al ĉi tiuj montoj».
Nokte, la kaŭĉukistoj diskutis pri tia hipotezo, tiel alloga kiel neebla, nur por havi pri kio konversacii:
— Estas klare, ke la fuĝo estus nerealigebla tra la Revero Negro; la boatoj de la mastro ŝajnas ĉashundoj.
— Sed sukcesante supreniri la riveron Kababurio, estas facile malsupreniri al la Maturakao kaj eliri al la rivero Casikiareo.
— Konsentite. Sed la Rivero Negro havas larĝon de kvar kilometroj. Oni devas malkonsideri la alfluantojn de ĝia maldekstra bordo. Pli bone, supren laŭ ĉi tiu rivereto jurubaksio, post ĉirkaŭ sesdek tagoj da vojaĝo per boato, laŭdire troviĝas kanalo, kiu enfluas en la rivero Kaketao.
— Kaj ĉu al la rivero Vaŭpso ne ekzistas rekta vojo?
— Al kiu venas tia malsaĝaĵo en la kapon?
La barako situis sur rifo, kiu ne inundiĝas, la sola rifuĝejo en tiu dezerto. Ĉiumonate alvenis la boato de Naranjal por kolekti la gumon kaj lasi nutraĵojn. La laboristoj estis malmultaj kaj la beribero malpliigis la nombron, sen kalkuli tiujn, kiuj pereis en la lagunoj,<noinclude><references/></noinclude>
026nkwfnfz0zej92dzklzeem7ykvpbd
114589
114582
2026-04-01T12:35:23Z
Rubenĉjo
597
114589
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sed iam kverelis kelkaj virinoj en la kuirejo kaj vekis sian mastron, kiu dormis la sieston. Sinjoro Clemente estis en la koridoro, observante la mapon sur la muro. En tiu sinteno lin surprizis la mastro. Li ordonis al li krie, ke li nudigu la kontraŭulinojn ĝis la talio kaj vipu ilin. La maljuna Silva rifuzis plenumi la ordonon. Tiun saman posttagmezon oni forsendis lin por kolekti kaŭĉukon al Jagvanario.
Unu el la suferantinoj estis la iama ĉambristino de la madono, tiu, kiu konis en Vaŭpeso Lucianon Silva dum lia kunvivado kun sinjorino Zoraida. «Ŝi ne vidis lin mortinta», sed ŝi sciis la lokon de la tombo, apud la kirlakvejo de Javarateo, kaj ŝi jam estis doninta al sinjoro Clemente ĉiujn necesajn indikojn por ĝin trovi.
La malobeo de la kolombiano ne sukcesis liberigi ŝin de la vipado, ĉar la feroca turko, kun vipo en ĉiu mano, kovris ŝin per sango kaj kontuzoj. Ploraĉante en la provizejo, ŝi skribis papereton por sia amato, kiu laboris en la kaŭĉukejoj, kaj petegis sinjoro Clementen, ke li transdonu ĝin al la adresito, sen ellasi iun ajn detalon pri la malkuraĝa flagelado.
Ĉi tiu viro, kiu nomiĝis Manuel Cardoso, estis submastro en barako de la rivereto Jurubaksio. Sciiĝinte pri la malfeliĉoj de sia virino, li promesis mortigi Pezil-on kie ajn li trovos lin, kaj, por provizore venĝi sin, li volis agi kontraŭ la interesoj de sia mastro, konsilante al la gumo-laboristoj, ke ili fuĝu kun la gumo, kiun ili havis en la tenejo bovinejo.
La maljuna Silva ŝajnigis rifuzi tiun ideon, suspektante ian embuskon. Tamen, dum la sekvaj tagoj, li komentis kun la taglaboristoj la instigon de la kontrolisto, dum ili procedis fumizi la eltiritan lakton. La respondo neniam ŝanĝiĝis: «Cardoso scias, ke ekzistas neniu gvidisto kapabla kontraŭstari al ĉi tiuj montoj».
Nokte, la kaŭĉukistoj diskutis pri tia hipotezo, tiel alloga kiel neebla, nur por havi pri kio konversacii:
— Estas klare, ke la fuĝo estus nerealigebla tra la Revero Negro; la boatoj de la mastro ŝajnas ĉashundoj.
— Sed sukcesante supreniri la riveron Kababurio, estas facile malsupreniri al la Maturakao kaj eliri al la rivero Casikiareo.
— Konsentite. Sed la Rivero Negro havas larĝon de kvar kilometroj. Oni devas malkonsideri la alfluantojn de ĝia maldekstra bordo. Pli bone, supren laŭ ĉi tiu rivereto jurubaksio, post ĉirkaŭ sesdek tagoj da vojaĝo per boato, laŭdire troviĝas kanalo, kiu enfluas en la rivero Kaketao.
— Kaj ĉu al la rivero Vaŭpso ne ekzistas rekta vojo?
— Al kiu venas tia malsaĝaĵo en la kapon?
La barako situis sur rifo, kiu ne inundiĝas, la sola rifuĝejo en tiu dezerto. Ĉiumonate alvenis la boato de Naranjal por kolekti la gumon kaj lasi nutraĵojn. La laboristoj estis malmultaj kaj la beribero malpliigis la nombron, sen kalkuli tiujn, kiuj pereis en la lagunoj,<noinclude><references/></noinclude>
czmoz9rfu6pp061a8pq38y0izicuyuy
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/147
104
37530
114590
114529
2026-04-01T12:36:13Z
Rubenĉjo
597
114590
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>ĵetitaj de la febro el la skafaldo, sur kiun ili grimpis por vundi la arbojn.
Malgraŭ ĉio, multaj pasigis tutajn monatojn sen vidi la vizaĝon de la submastro, ŝirmante sin en minimumaj kabanoj, kaj revenis al la setlejo kun la gumo jam fumizita, transformita en bulegojn, kiujn ili liveris al la fluo anstataŭ transporti ilin per la boatoj. Kutimiĝintaj ne malproksimiĝi de la bordoj, al ili mankis la orientiĝa instinkto, kaj tiu cirkonstanco helpis al la prestiĝo de sinjoro Clemente, kiam li kuraĝis eniri la arbaron kaj, plantante la maĉaton en iu ajn loko, li instigis ilin kelkajn tagojn poste, ke ili akompanu lin por ĝin repreni, ekirante de la punkto, kiun ili volis.
Unu matenon, ĉe la sunleviĝo, okazis neantaŭvidita katastrofo. La viroj, kiuj en la kabano flegis sian hepaton, aŭdis senbridajn kriegojn kaj grupiĝis sur la roko. Naĝante meze de la rivero, kvazaŭ ili estus monstraj anasoj, malsupreniris la gumobuloj, kaj la kaŭĉukisto, kiu ilin pelis, venis malantaŭe, en eta kanuo, akcelante per la stango tiujn, kiuj malfruiĝis en la kirlakvoj. Antaŭ la barako, dum li klopodis enfermi sian nigran brutaron en la golfeton de la haveneto, li eligis ĉi tiujn vokon, pli gravan ol militproklamo:
— Legionformikoj, legionformikoj! Kaj la kaŭĉukistoj estas izolitaj! Legionformikoj!
Tio egalis al ĉesigo de la laboroj, forlaso de la loĝejo, pretigo de fajrovojoj, serĉado de alia rifuĝejo ie ajn. Temis pri la invado de karnovoraj formikoj, kiuj naskiĝas tute nekonate kie kaj, kiam venas la vintro, elmigras por morti, balaante la monton tra leŭgoj kaj leŭgoj, kun malproksimaj bruoj, kvazaŭ de incendio. Vespoj sen flugiloj, kun ruĝa kapo kaj verdflava korpo, ili regas per la teruro, kiun inspiras ilia veneno kaj ilia amasego. Ĉiu kaŝejo, ĉiu fendo, ĉiu truo; arboj, foliaroj, nestoj, abelujoj, suferas la filtradon de tiu densa kaj fetora ondego, kiu voras birdidojn, ratojn, rampulojn kaj igas fuĝi tutajn vilaĝojn de homoj kaj de bestoj.
Ĉi tiu novaĵo disvastigis la konsterniĝon. La taglaboristoj de la setlejo kolektis siajn ilojn kaj havaĵojn kun tumulta rapideco.
— Kaj de kiu flanko venas la rondo? — demandis Manuel Cardoso.
— Ŝajnas, ke ĝi kaptis ambaŭ bordojn. La tapiroj kaj la pekarioj transiras la riveron de ĉi tiu bordo, sed ĉe la alia la abeloj estas ekscititaj!
— Kaj kiuj kaŭĉukistoj restas izolitaj?
— La kvin el la marĉo de El Silencio, kiuj eĉ ne havas kanuon!
— Kia rimedo? Ke ili defendu sin! Oni ne povas porti al ili helpon! Kiu riskas perdiĝi en ĉi tiuj marĉoj?
— Mi — diris la maljuna Clemente Silva.
Kaj juna brazilano, kiu nomiĝis Lauro Coutinho:
— Mi iros ankaŭ. Tie estas mia frato!
{{***}}<noinclude><references/></noinclude>
1nlk36hizz79ahc1u2q3ot6x5ne5f2s
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/148
104
37531
114591
114532
2026-04-01T12:37:06Z
Rubenĉjo
597
114591
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Kolektante la nutraĵojn, kiujn ili povis, kaj provizite per armiloj kaj alumetoj, la du amikoj kuraĝis eniri vojeton, kiu, ekirante de la barako, profundiĝas en la densejojn direkte al la rivereto Marieo.
Ili marŝis rapide tra la koto de la veprujoj, kun atenta orelo kaj sagaca okulo. Subite, kiam la maljunulo, forlasante la padojn, komencis orientiĝi al la marĉo de El Silencio, lin haltigis Lauro Coutinho.
— Venis la momento por ni fuĝu!
Sinjoro Clemente jam pensis pri tio, sed li sciis kaŝi sian kontentecon.
— Oni devus konsulti tion kun la kaŭĉukistoj.
— Mi garantias, ke ili konsentos senhezite!
Kaj tiel estis, ĉar la sekvan tagon ili trovis ilin en fondkabano, ludantaj ĵetkubpjn super poŝtuko kaj ebriiĝantaj per vino el peĵibajo-palmo, kiun ili ofertis al si en kalabaso.
— Formikoj? Kiaj formikoj! Ni ridas pri la legionformikoj! Ni fuĝu, ni fuĝu! Gvidisto kiel vi kapablas eltiri nin el la inferoj!
Kaj jen ili iras tra la ĝangalo, kun la iluzio pri la libereco, plenaj de ridoj kaj projektoj, flatante la gvidiston kaj promesante al li sian amikecon, sian memoron, sian dankemon. Lauro Coutinho tranĉis palmfolion kaj portas ĝin alte, kiel standardo; Souza Machado ne volas forlasi sian gumobulon, kiu pesas pli ol dekok kilogramojn, per kies produkto li planas akiri dum du noktoj la karesojn de virino, kiu estu blanka kaj blonda kaj kiu odoras je brando kaj rozoj; la italo Peggi parolas pri eliro al iu ajn urbo por dungiĝi kiel kuiristo en iu hotelo, kie abundas la manĝorestaĵoj kaj la trinkmonoj; Coutinho, la pli aĝa, volas edziĝi kun junulino, kiu havas enspezojn; la indiano Venancio sopiras dediĉi sin al la ĉizado de kanuoj; Pedro Fajardo aspiras aĉeti tegmenton por gastigi sian blindan patrinon; sinjoro Clemente Silva sonĝas trovi tombon. Estas la procesio de la malfeliĉuloj, kies vojo ekiras de la mizero kaj alvenas al la morto!
Kaj kiu estis la direkto, kiun ili sekvis? Tiu de la rivero Kuri-kuriario. Tra tie ili enirus en la riveron Negro, sepdek leŭgojn super la Naranjal, kaj pasus al Umaritubao, por peti protekton. La sinjoro Castanheira Fontes estis tre bona. En tiu loko la horizonto al ili larĝiĝus. Okaze de kaptiĝo, la klarigo estus nekontestebla: ili eliris el la monto venkitaj de la legionformikoj. Ke oni demandu la submastron.
Je la kvara tago de montaro komenciĝis la krizo: la provizaĵoj malabundiĝis kaj la kotejoj estis senfinaj. Ili haltis por ripozi, kaj, deprenante la bluzojn, ili disŝiris ilin por ĉirkaŭvolvi la surojn, turmentatajn de la sangosuĉuloj. Souza Machado, malavara pro la laceco, per tranĉilfrapoj dividis sian gumobulon en plurajn pecojn por donaci al siaj kunuloj. Fajardo rifuzis ricevi sian parton: li ne havis forton por ĝin porti. Souza ĝin rekolektis. Estis kaŭĉuko, "nigra oro", kaj oni ne devis ĝin malŝpari.<noinclude><references/></noinclude>
8rsah14zvo7csb5iwmeypxk1vj6ovat
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/149
104
37532
114592
114509
2026-04-01T12:37:39Z
Rubenĉjo
597
114592
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Troviĝis unu nediskreta, kiu demandis:
— Kien ni iras nun?
Ĉiuj replikis riproĉante lin:
— Antaŭen!
Dume, la gvidisto estis perdinta la orientiĝon. Li antaŭeniris blinde-palpe, sen halti nek diri vorton, por ne disvastigi la timon. Trifoje en unu horo li revenis al la sama marĉo, sen ke liaj kamaradoj rekonu la vojon. Koncentrante en la memoro sian tutan eston, rigardante en sian cerbon, li rememoris la mapon, kiun li tiomfoje studis en la domo de Naranjal, kaj li vidis la kurbajn liniojn, kiuj ŝajnis reto de vejnoj sur la makulo el palverda koloro, en kiu elstaris neforgeseblaj nomoj: Teijao, Marieo, Kuri-kuriario. Kia diferenco inter regiono kaj la ĉarto, kiu ĝin reduktas! Kiu estus dirinta al li, ke tiu papero, kie apenaŭ sufiĉis en liaj malfermitaj manoj, enhavis tiel senfinajn spacojn, tiel malgajajn ĝangalojn, tiel mortigajn marĉojn! Kaj li, sperta gvidisto, kiu tiel facile kutimis pasi la ungon de la montra fingro de unu linio al alia linio, ampleksante riverojn, paralelojn kaj meridianojn, kiel li povis kredi, ke liaj plandoj kapablas moviĝi kiel lia fingro?
Mense li ekpreĝis. Se Dio volus pruntedoni al li la sunon… Nenio! La duonlumo estis malvarma, la foliaro elspiris bluan vaporon. Antaŭen! La suno ne aperas por la tristuloj!
Unu el la kaŭĉukistoj deklaris kun subita certeco, ke ŝajnas al li aŭdi fajfojn. Ĉiuj haltis. Estis la oreloj, kiuj al ili zumis. Souza Machado volis ŝovi sin inter la aliajn: li ĵuris, ke la arboj faras al li gestojn.
Ili estis nervozaj, ili havis la antaŭsenton de la katastrofo. La plej malgranda vorto eksplodigus ĉe ili la panikon, la frenezon, la koleron. Ĉiuj klopodis rezisti. Antaŭen!
Ĉar Lauro Coutinho celis montri sin gaja, li direktis pikan mokaĵon al Souza Machado, kiu estis haltinta por forĵeti la kaŭĉukon. Tio devigis la spiritojn rezigni pri la mildeco de la rido. Ili parolis dum peco da vojo. Mi ne scias, kiu faris demandojn al sinjoro Clemente.
— Silento! — grumblis la italo. — Memoru, ke al la pilotoj kaj al la gvidistoj oni ne devas paroli!
Sed la maljuna Silva, haltante subite, levis la brakojn, kiel la homo kiu deklaras sin kaptito, kaj, alfrontante siajn amikojn, plorsingultis:
— Ni estas perditaj!
Tuj, la malfeliĉa grupo, kun la okuloj al la branĉoj kaj hurlante kiel hundoj, levis sian ĥoron el blasfemoj kaj petegoj:
— Malhumana Dio! Savu nin, mia Dio! Ni estas perditaj!
{{***}}<noinclude><references/></noinclude>
6ui8atpv1mik4e6y46ol2kr4uyvub2p
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/150
104
37533
114593
114510
2026-04-01T12:38:19Z
Rubenĉjo
597
114593
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Ni estas perditaj». Ĉi tiuj tri vortoj, tiel simplaj kaj tiel komunaj, kiam ili estas prononcataj meze de la montoj, eksplodigas teruron, kiu ne estas komparebla eĉ kun la «savu sin kiu povas» de la malvenkoj. Tra la menso de tiu, kiu ilin aŭskultas, pasas la vizio de hommanĝanta abismo, la ĝangalo mem, malfermita antaŭ la animo kiel buŝo, kiu englutas la homojn, kiujn la malsato kaj la senkuraĝiĝo iom post iom metas inter la makzelojn.
Nek la ĵuroj, nek la avertoj, nek la larmoj de la gvidisto, kiu promesis korekti la vojon, sukcesis trankviligi la perditojn. Ili elŝiris al si la harojn, tordis siajn falangojn, mordis al si la lipojn, plenajn de sanga ŝaŭmeto, kiu venenigis la akuzojn:
— Ĉi tiu maljunulo estas la respondeculo! Li perdis la vojon pro deziro foriri al Vaŭpeso!
— Malbonega maljunulo, bandita maljunulo, vi kondukis nin per trompaĵoj por vendi nin nekonate kie!
— Jes, jes, krimulo! Dio kontraŭstaris viajn planojn!
Vidante, ke tiuj frenezuloj povus mortigi lin, la maljuna Silva ekkuris, sed komplica arbo alligiĝis ĉirkaŭ liaj kruroj per liano kaj ĵetis lin teren. Tie ili ligis lin, tie Peggi instigis ilin dispecigi lin. Estis tiam, kiam sinjoro Clemente prononcis tiun frazon kun tiom da efiko:
— Ĉu vi volas mortigi min? Kiel vi povus marŝi sen mi? Mi estas la espero!
La atakantoj, maŝinece, sin detenis.
— Jes, jes, estas necese ke li vivu por ke li nin savu!
— Sed sen liberigi lin, ĉar li forkuros de ni!
Kaj kvankam ili ne deprenis de li la ligilojn, ili falis surgenue por petegi de li la savon kaj purigis al li la piedojn per kisoj kaj ploroj.
— Ne forlasu nin!
— Ni revenu al la barako!
— Se vi nin abandonas, ni mortos pro malsato!
Dum kelkaj plorkantis tiamaniere, aliaj tiris lin per la ŝnuro, petegante la revenon. La klarigoj de sinjoro Clemente ŝajnis repacigi ilin kun la prudento. Temis pri akcidento tre konata de gvidistoj kaj ĉasistoj, kaj ne estis racie perdi la kuraĝon ĉe la unua malfacilaĵo, kiam ekzistis tiom da manieroj ĝin solvi. Kial ili timigis lin? Kial ili ekpensis pri la perdiĝo? Ĉu li ne instruis ilin ree kaj ree pri la urĝo forĵeti tiun tenton, kiun la densejo inspiras al la homo por lin renversi? Li konsilis al ili ne rigardi la arbojn, ĉar ili faras signojn, nek aŭskulti la murmurojn, ĉar ili diras aferojn, nek prononci vorton, ĉar la branĉaroj imitas la voĉon. Anstataŭ obei tiujn instrukciojn, ili ekŝercis kun la arbaro kaj trafis ilin la sorĉo, kiu transiĝas kvazaŭ per infekto; kaj li ankaŭ, kvankam li iris antaŭe, komencis senti la influon de la malbonaj spiritoj, ĉar la ĝangalo<noinclude><references/></noinclude>
afs87tv5pt59w9tfh9q7d238p8vd1zv
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/151
104
37534
114594
114511
2026-04-01T12:39:03Z
Rubenĉjo
597
114594
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>ekmoviĝis al li, la arboj dancis antaŭ liaj okuloj, la lianaroj ne permesis al li malfermi la vojeton, la branĉoj kaŝiĝis for de la tranĉilo kaj ripete provis forpreni ĝin de li. Kiu kulpis pri tio?
«Kaj poste, kial diable ili ekkriegis? Kion ili atingis per la pafado? Kiu krom la tigro kurus serĉi ilin? Ĉu eble ili deziris ĝian viziton? Ili ja povis atendis ĝin ĉe la vesperigo!
«Tio teruris ilin kaj ili silentis. Sed ili eĉ ne estus povintaj komprenigi sin je pli ol du jardoj: pro la kriado iliaj gorĝoj fermiĝis, kaj, dolore, ili parolis mallaŭte, kun spirado gorĝa kaj mallerta, kiel tiu de la anseroj.
«Antaŭ la horo, kiam la sangokolora suno ornamas la malproksimaĵojn, fariĝis urĝe bruligi la fajron, ĉar en la arbaroj la vespero funebras. Ili tranĉis branĉojn, kaj, disĵetante ilin sur la koton, ili amasiĝis ĉirkaŭ la maljuna Silva por atendi la torturon de la tenebroj. Ho, la turmento pasigi la nokton kun malsato, inter la pensado kaj la oscedado, sciante ke la oscedo plifortiĝos la sekvan tagon! Ho, la pezo de la plorsingultoj meze de la ombro, kiam la konsoloj odoras je morto!
«Perditaj! Perditaj! La sendormeco ĵetis sur ilin sian amason da halucinoj. Ili sentis la angoron de la senhelpulo, kiam li suspektas, ke iu lin spionas en la mallumo. Venis la bruoj, la noktaj voĉoj, la timaj paŝoj, la silentoj impresaj kiel truo en la eterneco.
«Sinjoro Clemente, kun la manoj sur la kapo, premis sian penson por ke naskiĝu iu luma ideo. Nur la ĉielo povis montri al li la orientiĝon. Ke ĝi diru al li, de kiu flanko naskiĝas la lumo! Tio sufiĉus al li por kalkuli alian vojon. Tra malfermaĵo de la foliara tegmento, simila al luko, li ekvidis peceton da blua etero, sur kiu desegnis sian lignaĵon seka branĉo. Ĉi tiu vizio rememorigis al li la mapon. Vidi la sunon, vidi la sunon! Tie troviĝis la ŝlosilo de lia destino. Se nur parolus tiuj altigitaj suproj, kiuj ĉiun matenon vidas ĝin pasi! Kial la silentaj arboj rifuzas diri al la homo, kion li devas fari por ne morti? Kaj, pensante pri Dio, li ekpreĝis al la ĝangalo petegon de riparkompenco!
«Grimpi sur iun ajn el tiuj gigantoj estis preskaŭ neebla: la trunkoj tiel dikaj, la branĉoj tiel altaj kaj la kapturno de la alto gvatanta en la foliaro. Se nur kuraĝus Lauro Coutinho, kiu nerve dormis brakumante liajn piedojn... Li volis voki lin, sed li sin detenis: eta bruo, kiel de musoj en bona ligno, gratvundis la nokton: estis la dentoj de liaj kunuloj, kiuj ronĝis malmolegajn semojn de korozo!
«Sinjoro Clemente sentis por ili tian kompaton, ke li decidis doni al ili la konsolo de la mensogo.
— Kio estas? — ili flustris al li per duonvoĉo, alproksimigante siajn malhelajn vizaĝojn. Kaj ili palpis la nodojn de la ŝnuro, per kiu ili lin ligis.
— Ni estas savitaj!»<noinclude><references/></noinclude>
dwwdrlp3ru79nylbjh5anm61mdn9p7u
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/152
104
37535
114595
114534
2026-04-01T12:39:40Z
Rubenĉjo
597
114595
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Stultaj pro ĝojo, ili ripetis la saman frazon: «Savitaj! Savitaj!». Kaj, falante teren, ili premis la koton per la genuoj, ĉar la doloro lasis ilin pentofaraj, kaj ili eligis grandan ronkon de dankpreĝo, sen demandi en kio konsistis la savo. Sufiĉis, ke alia homo ĝin promesu, por ke ĉiuj ĝin proklamu kaj benu la savanton.
Sinjoro Clemente ricevis ĉirkaŭbrakojn, petegojn pri pardono, vortojn de riparo. Kelkaj volis atribui al si la ekskluzivan meriton pri la miraklo:
—La preĝoj de mia patrinjo!
—La mesoj, kiujn mi ofertis!
—La skapulario, kiun mi portas!
Dume, la Morto certe ridis en la mallumo.
{{***}}
mateniĝis.
La angoro, kiu ilin tenis, akcentis sur la vizaĝo la tragikan grimacon. Magraj, febraj, kun la okuloj ruĝiĝintaj kaj la pulsoj tremantaj, ili ekatendis la sunleviĝon. La sinteno de tiuj malsaĝuloj sub la arboj inspiris timon. Ili forgesis rideti, kaj, kiam ili pensis pri rideto, faldetis ilian buŝon fanatika grimaco.
Ili suspektis pri la ĉielo, kiu nenie estis videbla. Malrapide ekpluvis. Neniu diris ion, sed ili rigardis unu la alian kaj sin komprenis.
Decidinte reveni, ili moviĝis sur la spuro de la antaŭa tago, laŭ la bordo de laguno kie la signoj malaperis. Iliaj paŝosuroj en la koto estis malgrandaj putoj, kiuj inundiĝis. Tamen, la gvidisto trovis la vojon, ĝuante la plej absolutan silenton ĝis proksimume la naŭa matene, kiam ili eniris en kelkajn ĉuskajojn*** el plebeja vegetaĵo, kie okazis stranga fenomeno: taĉmentoj da kunikloj kaj agutioj, obeemaj aŭ stuporigitaj, ŝoviĝis al ili inter la krurojn serĉante rifuĝejon. Momentojn poste, grava zumado, kiel de falantaj akvoj, sentiĝis veni tra la senfineco.
—Sankta Dio! La legionformikoj!
Tiam ili nur pensis pri fuĝo. Ili preferis la sangosuĉulojn kaj ŝirmiĝis en inundita kotejo, kun la akvo ĝis la ŝultroj.
De tie ili rigardis pasi la unuan rondon. Simile al la cindroj, kiujn malproksime ĵetas la bruligado, falis sur la flakon fuĝantaj triboj de blatoj kaj koleopteroj, dum la bordoj pleniĝis de araneoidoj kaj reptilioj, devigante la homojn skui la fetotan akvojn por ke ili ne antaŭeniru en ili. Kontinua tremo skuis la grundon, kvazaŭ la foliaroj bolus per si mem. Sub trunkoj kaj radikoj antaŭeniris la tumulto de la invado, dum la arboj kovriĝis per nigra makulo, kiel moviĝema ŝelo, kiu senbride supreniris por turmenti la branĉojn, rabi la nestojn, enŝoviĝi en la truojn.
Iu<noinclude><references/></noinclude>
arklu1nmyva5ob37mdqyiy93tudt462
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/154
104
37537
114596
114536
2026-04-01T12:40:12Z
Rubenĉjo
597
114596
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Lauro sur la branĉo, premita al la trunko, spiregis sen respondi al ili. Je tia alteco, li havis la aspekton de vundita simio, kiu sopiras kaŝi sin de la ĉasisto. «Malkuraĝulo, oni devas supreniri pli!». Kaj frenezaj pro furiozo ili lin minacis.
Sed, subite, la knabo provis malsupreniri. Grumblo de malamo resonis malsupre. Lauro, hororplena, respondis al ili: «Venas pli da legionformikoj! Venas pli da legionfor…!».
La lasta silabo restis al li kontuzita en la gorĝo, ĉar la alia Coutinho, per karabena pafo, kiu elŝiris al li la animon tra la flanko, igis lin fali kiel pilko.
La frat-mortiganto restis rigardante lin. «Aj, mia Dio, mi mortigis mian fraton, mi mortigis mian fraton!». Kaj, forĵetante la armilon, li ekkuris. Ĉiu el ili kuris sen scii kien. Kaj por ĉiam ili disiĝis.
Noktojn poste aŭdis ilin kriegi sinjoro Clemente Silva, sed li timis ke ili lin murdos. Ankaŭ li estis perdinta la kompaton, ankaŭ la dezerto lin posedis. Kelkfoje igis lin plori la rimorso, sed li senkulpigis sin antaŭ sia konscienco per nurpensi pri sia propra sorto. Malgraŭ ĉio, li revenis por serĉi ilin. Li trovis la kraniojn kaj kelkajn femurostojn.
Sen fajro nek fusilo, li vagis du monatojn inter la montoj, fariĝinte idioto, for de siaj sensoj, bestiĝinta pro la arbaro, malestimata eĉ de la morto, maĉante tigojn, ŝelojn, fungojn, kiel herbobesto, kun la diferenco ke li observis kian specon de grajnoj manĝis la simioj, por ilin imiti.
Tamen, iun matenon li havis subitan revelacion. Li haltis antaŭ palmo de moriĉo, kiu, laŭ la legendo, priskribas la trajektorion de la tagstelo, kiel faras la sunfloro. Neniam li estis pensinta pri tiu mistero. Dum plenanksiaj minutoj li estis en ekstazo, konstatante tion, kaj li kredis observi ke la alta foliaro moviĝis malrapide, kun la ritmo de kapo, kiu bezonas dek du horojn ĝustajn por kliniĝi de la dekstra ŝultro ĝis la kontraŭa. La sekreta voĉo de la aĵoj plenigis lian animon. Ĉu estus vero ke tiu palmo, altigita en tiu ekzilo kiel montrofingro al la bluo, estis montranta al li la orientiĝon? Vero aŭ mensogo, li aŭdis tion diri. Kaj li kredis! Tio, kion li bezonis, estis definitiva kredo. Kaj per la vojo de la vegetaĵo li komencis persekuti la propran.
Tiel estis kiel post nelonge li trovis la valeton de la rivero Tikieo. Tiu rivereto de mallarĝaj kurbiĝoj ŝajnis al li restado de stagnanta marĉo, kaj li ekĵetis al ĝi folietojn por vidi ĉu la akvo fluas. En tiu tasko trovis lin la Albukrkes, kaj, preskaŭ trenante, ili kondukis lin al la barako.
—Kiu estas tiu ĉifonfiguro, kiun vi akiris dum la ĉasado? —demandis al ili la kaŭĉukistoj.
—Fuĝanto, kiu nur scias diri: «Coutinho!… Peggi! Souza Machado…!».
De tie, fine de la jaro, li fuĝis de ili per kanuo al Vaŭpeso.<noinclude><references/></noinclude>
et20ftlbxwdd9noalu29w0pjq50l6se
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/155
104
37538
114597
114517
2026-04-01T12:41:18Z
Rubenĉjo
597
114597
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Nun li sidas ĉi tie, en mia kompanio, atendante la matenruĝon por ke ni alvenu al la barakoj de la Gvarakuo. Eble li pensas pri Jagvanario, pri Javarateo, pri la perditaj kamaradoj. "Ne iru vi al Jagvanario", li ĉiam konsilas al mi. Mi, rememorante Alician kaj mian malamikon, ekkriis kolere:
— Mi iros, mi iros, mi iros!
{{***}}
«Ĉe la mateniĝo estiĝis diskuto, en kiu, feliĉe, mi ne perdis la trankvilecon. Temis pri la maniero, kiel ni devas peti la gastamon.
«Estis nedubeble, ke la neatendita ĉeesto de kvar nekonataj viroj kaŭzus en la setlejoj seriozajn alarmojn. Unu el ni devis riski esplori la emon de la entreprenisto, por ke la ceteraj, kiuj restus atendante, kun la libera ĝangalo, ne elmetu sin al sufero de neriparebla servuteco. Fine, oni konsentis, ke tiu misio apartenas al mi; sed miaj kunuloj decideme rifuzis lasi min iri armita.
«Per tiu ĉi antaŭzorgo ili ofendis mian prudenton, kaj tamen, mi akceptis ĝin senesprime. Evidente, certaj agoj kvazaŭ antaŭas miajn ideojn: kiam la cerbo ordonas, miaj nervoj jam agas. Estis bone senigi min de iu ajn rimedo, kiu povus ekbruligi mian agresemon; kaj ĉiu armita homo estas ĉiam du paŝojn for de la tragedio.
«Transdonante al ili la revolveron, kiun mi havis ĉe la zono, mi ripetis al ili miajn avertojn: "Atendu min ĉi tie; se io grava okazos, mi fuĝos ĉi tiun saman nokton kaj ni kuniĝos por...".
«Kaj mi ekiris sola, kun la tago jam progresinta, al la loĝejo de la submastro.
«Dum mi marŝis per hazarda paŝado, mia decido ekformiĝis kaj mi rememoris la projekton de la blundulo Mesa: ataki la barakon, ekposedi la "trezoron" de sinjoro Clemente, preni la nutraĵojn kiujn ni trovos kaj fuĝi kun la gvidisto tra la arbaroj, serĉante la proksimajn fontojn de la rivero Gvajnio, pretaj por malsupreniri ĝin, sen riski malfeliĉojn ĉe Isano, ĝia alfluanto.
«Ĉu ne estus pli bone invadi la setlejon per kugloj kaj tranĉilo? Kial alveni kiel almozulo por peti ŝirmon? Mi haltis hezitema kaj rigardis malantaŭen. Miaj kamaradoj, elŝovante la kapon el inter la foliaroj, atendis iun ordonon. En alia situacio, mi estus kriinta al ili per severaj voĉoj: "Malsaĝuloj! Kial vi lasas veni la hundojn!".
«Ĉar Martel kaj Dolar kuris rapide sur mia spuro; kaj post mallonga momento, malesperigante min pro maltrankvilo, ili portis al la barakoj la anoncon pri mia ĉeesto. Neeble reveni!
«Mi antaŭeniris. Mi ne kredis tion, kion mi vidis. Ĉu tiuj mizeraj kabanaroj de indiana stilo estis la tiom famaj barakoj de la Gvarakuo? Ĉu tiuj aĉaj dometoj<noinclude><references/></noinclude>
20hdla80wohvgnmmft6bbzgf8nk05l0
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/156
104
37539
114576
114518
2026-04-01T12:16:12Z
Rubenĉjo
597
114576
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>minacataj de la mizerkreskaĵaro, ĉu ili povis esti la sidejo de satrapo, kiu havis sklavojn kaj kromvirinojn, sinjoro de la montoj kaj mastro de la riveroj? Estas vere, ke la kaŭĉukistoj nur konstruas provizorajn loĝejojn kaj ŝanĝas sian loĝlokon de unu rivereto al alia, laŭ la abundo de la kaŭĉukejo; estas vere, ke Kajeno, establita jarojn antaŭe apud la kirlakvejoj de Gvarakuo, moviĝis supren laŭ Isano, sen ŝanĝi la nomon de la entrepreno, ĝis kiam li lokiĝis en la terkolo de Papunagvao por ekzerci regadon super la rivero Inirido, kontraŭ Funes. Sed ĉi tiuj kialoj ne malpliigis mian elreviĝon antaŭ la malbona aspekto de la kaŭĉukejo.
«Unu el la setlejoj, pro la pacienco de siaj loĝantoj, estis preskaŭ envolvita de migrema liano kun lanecaj folioj kaj flavetaj kukurbetoj. Sur la tero, fiŝostoj, kirasoj de dazikoj, ujoj el lamenujoj ronĝitaj de rusto. En malpuraj ret-hamakoj, etenditaj super fumado de lignobrulaĵoj kiu forpelis kulojn, tediĝis kelkaj virinoj kun fistuloj fetorantaj je jodoformo kaj poŝtukoj ligitaj sur la kapo. Ili ne sentis min, ili ne moviĝis. Ŝajnis al mi, ke mi alvenis al legenda arbaro, kie dormetis la Dezerteco.
«Estis miaj hundidoj, kiuj dispelis la letargion: en la apuda kabano ili igis kriegi simion, kiu, ligita ĉe la talio, pendis de stango ĉe la fino de rimeno. La estrino eliris. Malsanaj homoj aperis. Ĉie, nudaj infanoj kaj gravedaj virinoj.
—Ĉu vi alportis tapiokon por vendi?
—Jes. Ĉu la mastro estas hejme?
—En tiu kabano. Diru al li, ke li aĉetu. Ni malsatas!
—Tapioko, aj, tapioko! Iel ajn ni pagos al vi!
Kaj kun anticipa salivado ili gustumis sian propran deziron.
«La kabano de la mastro ne havis murojn: vandoj el palmo dividis la ĉambrojn. Propre ĝi ne havis pordojn, sed ĝiaj aperturoj estis kovritaj per platoj el ĉusko***. Mi ne sciis en tiu momento kien voki. Super la palmfolioj, kiuj servis kiel muro al dormoĉambro, mi rigardis internen, kun subtila suspekto. En hamako kun floritaj fadenoj fumis virino vestita per puntoj. Ĝi estis la madono Zoraida Ajram. Kaj ŝi vidis min spionrigardantan ŝin!
—Vakiro, Vakiro! Jen viro ĉi tie!
«Mi ne trovis kion diri. Mi alproksimiĝis al la apuda pordo. La madono havis en la mano revolveron, etan kiel ludilo. Miaj kamaradoj certe observis miajn movojn. La eniro sen ĉapelo en la barakon estis la signo, ke la submastro ĉeestas. Pli rapide mi pensis pri tio, ol li eliris el la apuda ĉambro, pretigante la karabenon.
—Kion volas vi?
—Sinjoro, mi estas Arturo Cova. Homo de paco.»<noinclude><references/></noinclude>
723wk9lwzfwer82h873aovg3p7n0cfz
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/157
104
37540
114577
114522
2026-04-01T12:16:46Z
Rubenĉjo
597
114577
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«La madono, kvazaŭ mokante siajn nervojn, diris per pentrinda prononco, fiksrigardante min, dum ŝi kaŝis la revolveron en sia korsaĵo:
— Ho, Alaho! Konduku tiun malpurulon al la kuirejo!
«Vakiro respondis etendante al mi sian kvadratan manon:
— Mi estas Aquiles Vácares, veterano el Venezuelo, kuraĝa por la kuglo kaj por iu ajn viro!
«Pro kio mi murmuris, malkovrante mian kapon respekte:
— Saluton, generalo!
{{***}}
«Vakiro okupis sian ret-hamakon en la koridoro, kun la karabeno sur la kruroj. Li ordonis al mi, ke mi sidiĝu sur la apuda benko. Mi restis perpleksa, sed klarigis mian heziton per ĉi tiuj kialoj:
— Generalo, ĉu eblos, ke mi sidiĝu flanke de ĉefo? Viaj militistaj privilegioj tion malpermesas al mi.
— Tio ja estas vero.
«Vakiro estis ebriulo, straba, nazparolanta. Liaj lipharoj, malamikoj de la kiso kaj de la kareso, malordiĝis, nekonkereblaj, super la buŝo, en kies interno la protezo de la dentoj moviĝis malalĝustigita. Sur lia miksrasa vizaĝo petis justecon la cikatro de iu maĉato-frapo, ekde la orelo ĝis la nazo. Tra la dekoltaĵo de lia flanela ĉemizo eliris el la brusto kvieta arbaro de hirthara fasko, tiel malagrabla pro emanaĵoj kiel abunda je varma ŝvito. Lia zono el eluzita ledo montris pretendojn de milita montraĵo: tranĉilo, ponardo, kugloj, revolvero. Li portis pantalonon el malpura kakia ŝtofo kaj paŝis per lozaj tolŝuoj, kiuj, dum moviĝo, frapadis sub liaj kalkanoj.
— Kiel faris vi por diveni la gradojn, kiujn mi havas?
— Tiel eminenta veterano certe trairis la tutan rangoliston.
— La kion?
— La rangoliston.
— Diru al mi: ĉu en Kolombio sonas mia nomo?
— Kiu ne aŭdis nomi la "kuraĝan Akilon"?
— Tio ja estas vero.
— Homerida heroo!
— Mi avertas vin, ke mi ne estas el Merido, sed el Coro.
«En tiu momento, en spireganta grupo, aperis miaj kamaradoj, malarmitaj, ĉe la ekstremo de la koridoro. Vakiro, suspektema, restis staranta. Mi faris modestan prezenton:
— Sinjoro generalo, ĉi tiuj estas miaj kunuloj.
«La tri, sen alproksimiĝi, murmuris konfuzite:
— Sinjoro generalo!... Sinjoro generalo!<noinclude><references/></noinclude>
7jlu1dipuk2zhh7yhg3x0pi646ncdo5
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/158
104
37560
114578
114558
2026-04-01T12:20:12Z
Rubenĉjo
597
114578
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Mi komprenis, ke estas tempo improvizi liran parolon por ke la Vakro trankviliĝu. Mi tordis la instrukciojn de don Clemente. Baldaŭ mia lango akiris nerezisteblan tonon de konvinko. Mi mem admiris mian inventemon, ridante interne pri mia propra soleno.
«Ni estis barakestroj el la rivero Vaŭpeso kaj loĝis en zono egaldistanca de Kalamaro kaj de la kunfluo de Itillao kaj Unillao. Ni laboris pri manjoko, kaŭĉuko kaj korozo. Ni havis en Manaŭso bonegan klienton, la domon Rosas, en kies povo restis al mi ŝparajo de ĉirkaŭ mil pundoj, kio reprezentis mian laboron de doloraj monatoj kiel produktisto kaj komisiisto.
«Dirante tion, mi rimarkis, ke la madona atentis mian rakonton, ĉar ĉesis soni la hamako en la apuda ĉambro. Tiu detalo kaŭzis al mi iom da maltrankvilo kaj mi ŝanĝis la direkton de miaj fantazioj.
— Sinjoro generalo, malfeliĉe, Vaŭpeso prezentas al ni perfidajn kirlakvejojn; kaj ni perdis en renversiĝo, ĉe la kirlakvejo de Javarateo, nian rikolton de antaŭ tri jaroj.
«Kaj mi ripetis intence: "En la mema kirlakvejo de Javarateo, kontraŭ la radikoj de jakarando".
«La madono aperis ĉe la pordo, plenigante per sia figuro la pord-hoko kaj la supran sojlon. Ŝi estis dika kaj giganteca virino, ronda je mamoj kaj koksoj. Klaraj okuloj, laktokolora haŭto, vulgara gesto. Kun siaj blankaj vestoj kaj siaj puntoj ŝi havis la aspekton de kaskado. Longa kolĉeno el bluaj bidoj pendis de ŝia sino, kiel kaprifolio sur supro. Ŝiaj brakoj, sonantaj pro la brakringoj kaj nudaj ekde la ŝultroj, estis karno-plenaj kaj glataj kiel du kusenetoj por la plezuro, kaj sur la juvelita mano ŝi havis tatuon, kiu reprezentis du korojn trapikitajn de ponardo.
«Dum mi ŝin rigardis, mi mense pardonis vian sensperton, malfeliĉa Luciano Silva, kaj mi divenis la finon de via pasio!
— Kiuj estas la junuloj, kiuj konas la riveron Vaŭpeso? — ŝi demandis, disvastigante en la aero la varman parfumon de sia ventumilo.
— Ni ĉiuj kvar, sinjorino.
— Kaj ĉu la filiito de la domo Rosas? La komisiisto?
— Via admiranto.
— Je kiom oni ordonis al vi pagi la kaŭĉukon?
— Tiun de unua kvalito, po unu conto de reis***. Proksimume po tricent pesoj.
— Ĉu mi ne diris al vi, Vakiro, ke oni ne povas pagi pli?
— Aŭskultu: mi ne permesas al vi nomi min tiel! Nomu min per mia nomo: generalo Vácares! Lernu de la juna Cova, kiu ja scias kiel trakti la ĉefojn!
— Mi havas nenion komunan kun nomoj kaj titoloj. Redonu al mi mian monon aŭ pagu ĝin al mi per kaŭĉuko, po tricent pesoj, minus la frajto, ĉar mi ne vojaĝas senpage. La cetero tute ne gravas al mi!»<noinclude><references/></noinclude>
jr9h3sl48zbtvpvgg3h49td8yu4u7tb
114598
114578
2026-04-01T12:41:51Z
Rubenĉjo
597
114598
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Mi komprenis, ke estas tempo improvizi liran parolon por ke la Vakro trankviliĝu. Mi tordis la instrukciojn de sinjoro Clemente. Baldaŭ mia lango akiris nerezisteblan tonon de konvinko. Mi mem admiris mian inventemon, ridante interne pri mia propra soleno.
«Ni estis barakestroj el la rivero Vaŭpeso kaj loĝis en zono egaldistanca de Kalamaro kaj de la kunfluo de Itillao kaj Unillao. Ni laboris pri manjoko, kaŭĉuko kaj korozo. Ni havis en Manaŭso bonegan klienton, la domon Rosas, en kies povo restis al mi ŝparajo de ĉirkaŭ mil pundoj, kio reprezentis mian laboron de doloraj monatoj kiel produktisto kaj komisiisto.
«Dirante tion, mi rimarkis, ke la madona atentis mian rakonton, ĉar ĉesis soni la hamako en la apuda ĉambro. Tiu detalo kaŭzis al mi iom da maltrankvilo kaj mi ŝanĝis la direkton de miaj fantazioj.
— Sinjoro generalo, malfeliĉe, Vaŭpeso prezentas al ni perfidajn kirlakvejojn; kaj ni perdis en renversiĝo, ĉe la kirlakvejo de Javarateo, nian rikolton de antaŭ tri jaroj.
«Kaj mi ripetis intence: "En la mema kirlakvejo de Javarateo, kontraŭ la radikoj de jakarando".
«La madono aperis ĉe la pordo, plenigante per sia figuro la pord-hoko kaj la supran sojlon. Ŝi estis dika kaj giganteca virino, ronda je mamoj kaj koksoj. Klaraj okuloj, laktokolora haŭto, vulgara gesto. Kun siaj blankaj vestoj kaj siaj puntoj ŝi havis la aspekton de kaskado. Longa kolĉeno el bluaj bidoj pendis de ŝia sino, kiel kaprifolio sur supro. Ŝiaj brakoj, sonantaj pro la brakringoj kaj nudaj ekde la ŝultroj, estis karno-plenaj kaj glataj kiel du kusenetoj por la plezuro, kaj sur la juvelita mano ŝi havis tatuon, kiu reprezentis du korojn trapikitajn de ponardo.
«Dum mi ŝin rigardis, mi mense pardonis vian sensperton, malfeliĉa Luciano Silva, kaj mi divenis la finon de via pasio!
— Kiuj estas la junuloj, kiuj konas la riveron Vaŭpeso? — ŝi demandis, disvastigante en la aero la varman parfumon de sia ventumilo.
— Ni ĉiuj kvar, sinjorino.
— Kaj ĉu la filiito de la domo Rosas? La komisiisto?
— Via admiranto.
— Je kiom oni ordonis al vi pagi la kaŭĉukon?
— Tiun de unua kvalito, po unu conto de reis***. Proksimume po tricent pesoj.
— Ĉu mi ne diris al vi, Vakiro, ke oni ne povas pagi pli?
— Aŭskultu: mi ne permesas al vi nomi min tiel! Nomu min per mia nomo: generalo Vácares! Lernu de la juna Cova, kiu ja scias kiel trakti la ĉefojn!
— Mi havas nenion komunan kun nomoj kaj titoloj. Redonu al mi mian monon aŭ pagu ĝin al mi per kaŭĉuko, po tricent pesoj, minus la frajto, ĉar mi ne vojaĝas senpage. La cetero tute ne gravas al mi!»<noinclude><references/></noinclude>
5t17wqczv0fnj2hvqw2shdc4s02z08r
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/159
104
37563
114579
114569
2026-04-01T12:21:27Z
Rubenĉjo
597
114579
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ne estu malĝentila!
«— Nu, do ne estu trompisto, ne estu kanajlo, nek tia aŭ tia! Sciu, ke al la damoj oni servas per blanka ganto. Lernu ankaŭ de ĉi tiu kavaliro, kiu nomis min "sia admiranto".
— Trankvilon, mia sinjorino; trankvilon, generalo.
«La sufokita ĉefo ordonis al mi per heroa gesto:
— Ni iru eksteren, kien oni ne venos interrompi nin!
«Adiaŭante la madonon, mi faris profundan riverencon.
{{***}}
«— ...Kaj kiel mi diris al vi, la domo Rosas ordonis al mi, ke estonte ni evitu la riveron Vaŭpeso kaj tra la Caño Grande ni malsupreniru al Inirido, direkte al San Fernando de Atabapo, kie ni povus liveri al la guberniestro la produktojn, kiujn ni akirus, ĉar li estis ties aganto kaj havis la taskon sendi ilin, laŭ Orinoko, al la insulo Trinidado.
— Knaboj! Kaj ĉu vi ne sciis, ke Pulido estis murdita?
— Generalo, ni vivas en la limbo de la dezertoj...
— Nu, oni lin dishakis, por ŝteli de li tion, kion li havis, kaj por preni la Guberniestrecon.
— La kolonelo Funes!
— Kia kolonelo! Li estas degradita! Kraĉu tiun nomon! Gardu vin de denove mencias ĝin ĉi tie!
«Kaj por doni al mi ekzemplon, li faligis larĝan salivon kaj ĝin frotis per la kalkanoj.
«— Sinjoro generalo, mi estis antaŭzorga: mi sciigis al la domo Rosas, ke en neniu kazo mi respondos pri la akcidentoj, kiujn la nova vojo kaŭzus; kaj, aprobite sur tiu bazo, ni forlasis niajn barakojn jam antaŭ du monatoj, ŝarĝitaj per manjoko, olario*** kaj gumo. Sed Inirido estas tiel envia kiel Vaŭpeso, kaj, alvenante al la enfluejo de la Papunagvao, ni perdis ĉion! Ni venis tra la monto, en la kulmino de la mizero, por peti ŝirmon!
— Kaj kio do estus tio, kion vi volas?
— Ke oni provizu al mi skipon por kanuo por sendi mesaĝiston al Manaŭso, por porti la avizon pri la katastrofo kaj alporti monon, ĉu el la kaso de nia kliento, ĉu el mia konto; kaj ke oni donu al ni loĝejon al la kvar alfundiĝuloj ĝis kiam revenos tiu ekspedicio.
— Ni ne havas maristaron..., ni estas tre mankaj je tapioko...!
— Donu al mi spertan remiston kaj la mulato Correa iros kun li. Ni pagos tion, kion oni petos de ni. La ĉefoj ne konas malfacilaĵojn.
— Tio ja estas vero!
«La madono, kiu aŭdis ĉi tiun dialogon, vokis min flanken:
— Ĝentlemano, mi povus vendi al vi remiston, kiu estas mia.»<noinclude><references/></noinclude>
38t578uyoh4mgu2hf46j0ge63d2el4h
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/160
104
37564
114580
114570
2026-04-01T12:23:45Z
Rubenĉjo
597
114580
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ne interrompu vi! Lasu nin konversacii!
— Ĉu eble la gvidisto Silva ne estas mia? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke li estas fuĝinto el la personaro de Jagvanario? Ĉu vi ne scias, ke Pezil ne pagis lin al mi?
— Sinjorino, se vi deziras... Se la generalo ne malpermesas al mi...
— Kia generalo! Ĉi tiu ne estas tiu, kiu komandas, sed Kajeno! Ĉi tiu estas mizerulo, kiu fanfaronas kiel administranto.
— Ne estu tiel langoliberema! Mi pruvos al vi, ke mi ja havas komandon: juna viro, vi povas fidi je la boato!
— Dankon! Dankon! Koncerne la remiston, se la sinjorino vendas al mi la fuĝinton, se ŝi akceptas de mi ĝiron kontraŭ Manaŭso...
— Kaj kion vi donas al mi kiel garantion dum oni pagas ĝin?
— Niajn proprajn personojn.
— Ho, ne! Tion ne! Alaho!
— Ne surprizas min la malfido. Estas vero, ke niaj aspektoj kontraŭdiras nian pagokapablon: senŝuaj, ĉifonaj, mizeraj. Mi nur aspiras meti en viajn manojn ĉion, kion ni posedas. Elektu mem la personaron, kiu devas plenumi la komision. La necesaĵo estas, ke ĝi ekiru baldaŭ kun niaj leteroj kaj zorgu pri la valoroj kaj varoj, kiujn ni petas kaj kiujn vi mem ricevos: drogoj, nutraĵoj kaj, precipe, iom da likvoroj, ĉar konvenas gajigi la vivon en ĉi tiu dezerto.
— Tio ja estas vero.
«Kiam la madono, pensema, lasis nin solaj, mi petegis la ĉefon:
— Ĵuru al mi, generalo, ke ni povos fidi je via helpo!
— Juna viro, malmulte plaĉas al mi juri per la kruco, ĉar mi estas ateisto. Mia religio estas tiu de la glavo!
«Kaj portante la dekstran manon al la zono, kiel garantion de sia ĵuro, li murmuris solene:
— Dio kaj Federacio!
{{***}}
«Ĉe la vesperigo la madono reaperis. Antaŭ la kabano, kiun Vakiro destinis al ni, ŝi faris al mi la honoron promenigi sian tedon, kovrita per vualo el neĝblanka gazo, kiu defendis ŝin kontraŭ la moskitoj.
Apud la senfara fajrejo ni oscedis silente, atendante la fiŝkaptistojn, kiuj iris al la rivero por serĉi la vespermanĝon. Franco elverŝis tapiokon el la poŝo kaj ni manĝis ĝin je manplenoj, kiam ni rimarkis la virinon. Vidante ŝin, mi turnis la vizaĝon al alia loko, kun la ĉapelo super la frunto, hontante pro la mizero, en kiu mi troviĝis.
— Ĉu ŝi rigardas min?
— Multe, sed ŝi ŝajnas simulon.
— Ĉu ŝi foriris?»<noinclude><references/></noinclude>
ez1qnsiiz0y6g6c4fd40pgaqqe49sri
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/162
104
37566
114572
2026-04-01T12:05:08Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Tiel, daŭrigante la ripetitan eliron, ĉe la monotona plaŭdado de la remiloj, ŝi certe mezuris la senliman distancon, kiu ekzistas inter la mizero kaj la ora splendo. Sidante sur la pakbuloj, ĉe la pruo de la granda boato, ŝirmita de sia ombrelo, ŝi certe rekalkulis en la menso siajn ciferojn, komparante ŝuldojn kaj enspezojn, vidante senpacience kiel pasis unu jaro post alia sen lasi al ŝi en la manoj valoran donacon, simile al tiuj riveroj, kiuj tie...
114572
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Tiel, daŭrigante la ripetitan eliron, ĉe la monotona plaŭdado de la remiloj, ŝi certe mezuris la senliman distancon, kiu ekzistas inter la mizero kaj la ora splendo. Sidante sur la pakbuloj, ĉe la pruo de la granda boato, ŝirmita de sia ombrelo, ŝi certe rekalkulis en la menso siajn ciferojn, komparante ŝuldojn kaj enspezojn, vidante senpacience kiel pasis unu jaro post alia sen lasi al ŝi en la manoj valoran donacon, simile al tiuj riveroj, kiuj tie, kie ili kunfluas, nur ĵetas ŝaŭmon sur la sablejon. Plendante pri la sorto, ŝia seniluziiĝo fariĝus pli peza pensante pri tiom da virinoj naskitaj en la abundo, en la lukso, en la senfareco, kiuj ludas per sia virto por havi ion, kio ilin amuzu, kaj kiuj eĉ se ili ĝin perdas, restas kun honoro, ĉar la mono estas alia virto. Kaj ŝi, jungita al la jugo de la malriĉeco, luktante tutforte por aĉeti la ripozon de la maljuneco kaj reveni al sia tero, kiu neis al ŝi ĉiujn plezurojn, krom tiu de la amado al ĝi, tiu de la rememorado pri ĝi. Eble ŝi havis patrinon por prizorgi, fratojn por eduki, sanktajn ŝuldojn por elpagi. Kaj tial la neceso devigus ŝin poluri sian vizaĝon, ornami sian korpon, rafini sian parolon, por ke la varoj akiru kategorion; la pagigoj, profiton; la ofertoj, atenton.
Tion mi pensis kun romantika juĝo, senigita je malamo, vidante ŝin elpensi manierojn por akiri potencon super mia esto. Ĉu ŝi ambiciis mian oron aŭ mian junecon? Ŝi bone povis elekti tion, kio plaĉis al ŝi. En tiu momento mi sentis al ŝi la solidarecon de la malfeliĉuloj. Ŝia animo, hardita de la komerco, devis pagi tributon al la malĝojo kaj al la iluzio, kvankam ŝiaj ambicioj estis ĉiam vulgaraj. Eble, kiel mi, pri la homa amo ŝi konis nur la seksan pasion, kiu ne lasas larmojn, sed tediĝon. Ĉu iu estus subiginta ŝian koron? Ŝi ŝajnis ne memori pri Luciĉjo kiam, menciante Javarateo, mi vualite elvokis la tombon. Eble aliaj afliktoj konsistigus la heredaĵon de ŝia doloro, sed estis certe, ke ŝia amasa virineco ne vivis sensenta al la spiritaj sugestoj: ŝiaj grandaj okuloj denoncas fojfoje aman angoron, kiu ŝajnas infektiĝinta de la malĝojo de la riveroj, kiujn ŝi trairis, de la memoro pri la pejzaĝoj, kiujn ŝi ne denove vidis.
Malrapide, ene de la perimetro de la kabanoj, ekflosis duonreligia melodio, malpeza kiel la fumo de la incensujoj. Mi havis la impreson, ke fluto dialogas kun la steloj. Poste ŝajnis al mi, ke la nokto estas pli blua kaj ke ĥoro de monaĥinoj kantas en la sino de la montoj, kun akcento maldensigita de la foliaroj, el neimageblaj malproksimaĵoj. Estis tio, ke la sinjorino Zoraida Ajram ludis sur siaj femuroj akordionon.
Tiu muziko de sekreto kaj de intimeco donis kialon al elvokoj kaj sopiroj. Ĉiu ekis senti en sia koro, ke demandis lin konata voĉo. Pluraj virinoj kun siaj infanoj venis por kurbiĝi apud la ludantino. Paco, mistero, melankolio. Altigita sekve de la arpeĝo, la spirito malfiksiĝis de la materio kaj entreprenis fabulajn<noinclude><references/></noinclude>
mdjzg9aehbnwypj3ily1orbvkw5m210
114573
114572
2026-04-01T12:05:53Z
Rubenĉjo
597
114573
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Tiel, daŭrigante la ripetitan eliron, ĉe la monotona plaŭdado de la remiloj, ŝi certe mezuris la senliman distancon, kiu ekzistas inter la mizero kaj la ora splendo. Sidante sur la pakbuloj, ĉe la pruo de la granda boato, ŝirmita de sia ombrelo, ŝi certe rekalkulis en la menso siajn ciferojn, komparante ŝuldojn kaj enspezojn, vidante senpacience kiel pasis unu jaro post alia sen lasi al ŝi en la manoj valoran donacon, simile al tiuj riveroj, kiuj tie, kie ili kunfluas, nur ĵetas ŝaŭmon sur la sablejon. Plendante pri la sorto, ŝia seniluziiĝo fariĝus pli peza pensante pri tiom da virinoj naskitaj en la abundo, en la lukso, en la senfareco, kiuj ludas per sia virto por havi ion, kio ilin amuzu, kaj kiuj eĉ se ili ĝin perdas, restas kun honoro, ĉar la mono estas alia virto. Kaj ŝi, jungita al la jugo de la malriĉeco, luktante tutforte por aĉeti la ripozon de la maljuneco kaj reveni al sia tero, kiu neis al ŝi ĉiujn plezurojn, krom tiu de la amado al ĝi, tiu de la rememorado pri ĝi. Eble ŝi havis patrinon por prizorgi, fratojn por eduki, sanktajn ŝuldojn por elpagi. Kaj tial la neceso devigus ŝin poluri sian vizaĝon, ornami sian korpon, rafini sian parolon, por ke la varoj akiru kategorion; la pagigoj, profiton; la ofertoj, atenton.
Tion mi pensis kun romantika juĝo, senigita je malamo, vidante ŝin elpensi manierojn por akiri potencon super mia esto. Ĉu ŝi ambiciis mian oron aŭ mian junecon? Ŝi bone povis elekti tion, kio plaĉis al ŝi. En tiu momento mi sentis al ŝi la solidarecon de la malfeliĉuloj. Ŝia animo, hardita de la komerco, devis pagi tributon al la malĝojo kaj al la iluzio, kvankam ŝiaj ambicioj estis ĉiam vulgaraj. Eble, kiel mi, pri la homa amo ŝi konis nur la seksan pasion, kiu ne lasas larmojn, sed tediĝon. Ĉu iu estus subiginta ŝian koron? Ŝi ŝajnis ne memori pri Luciĉjo kiam, menciante Javarateo, mi vualite elvokis la tombon. Eble aliaj afliktoj konsistigus la heredaĵon de ŝia doloro, sed estis certe, ke ŝia amasa virineco ne vivis sensenta al la spiritaj sugestoj: ŝiaj grandaj okuloj denoncas fojfoje aman angoron, kiu ŝajnas infektiĝinta de la malĝojo de la riveroj, kiujn ŝi trairis, de la memoro pri la pejzaĝoj, kiujn ŝi ne denove vidis.
Malrapide, ene de la perimetro de la kabanoj, ekflosis duonreligia melodio, malpeza kiel la fumo de la incensujoj. Mi havis la impreson, ke fluto dialogas kun la steloj. Poste ŝajnis al mi, ke la nokto estas pli blua kaj ke ĥoro de monaĥinoj kantas en la sino de la montoj, kun akcento maldensigita de la foliaroj, el neimageblaj malproksimaĵoj. Estis tio, ke la sinjorino Zoraida Ajram ludis sur siaj femuroj akordionon.
Tiu muziko de sekreto kaj de intimeco donis kialon al elvokoj kaj sopiroj. Ĉiu ekis senti en sia koro, ke demandis lin konata voĉo. Pluraj virinoj kun siaj infanoj venis por kurbiĝi apud la ludantino. Paco, mistero, melankolio. Altigita sekve de la arpeĝo, la spirito malfiksiĝis de la materio kaj entreprenis fablajn<noinclude><references/></noinclude>
8o2qxk5o7oc3x8xvmfbnmfhz8l7h9mt
114581
114573
2026-04-01T12:24:31Z
Rubenĉjo
597
114581
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Tiel, daŭrigante la ripetitan eliron, ĉe la monotona plaŭdado de la remiloj, ŝi certe mezuris la senliman distancon, kiu ekzistas inter la mizero kaj la ora splendo. Sidante sur la pakbuloj, ĉe la pruo de la granda boato, ŝirmita de sia ombrelo, ŝi certe rekalkulis en la menso siajn ciferojn, komparante ŝuldojn kaj enspezojn, vidante senpacience kiel pasis unu jaro post alia sen lasi al ŝi en la manoj valoran donacon, simile al tiuj riveroj, kiuj tie, kie ili kunfluas, nur ĵetas ŝaŭmon sur la sablejon. Plendante pri la sorto, ŝia seniluziiĝo fariĝus pli peza pensante pri tiom da virinoj naskitaj en la abundo, en la lukso, en la senfareco, kiuj ludas per sia virto por havi ion, kio ilin amuzu, kaj kiuj eĉ se ili ĝin perdas, restas kun honoro, ĉar la mono estas alia virto. Kaj ŝi, jungita al la jugo de la malriĉeco, luktante tutforte por aĉeti la ripozon de la maljuneco kaj reveni al sia tero, kiu neis al ŝi ĉiujn plezurojn, krom tiu de la amado al ĝi, tiu de la rememorado pri ĝi. Eble ŝi havis patrinon por prizorgi, fratojn por eduki, sanktajn ŝuldojn por elpagi. Kaj tial la neceso devigus ŝin poluri sian vizaĝon, ornami sian korpon, rafini sian parolon, por ke la varoj akiru kategorion; la pagigoj, profiton; la ofertoj, atenton.
Tion mi pensis kun romantika juĝo, senigita je malamo, vidante ŝin elpensi manierojn por akiri potencon super mia esto. Ĉu ŝi ambiciis mian oron aŭ mian junecon? Ŝi bone povis elekti tion, kio plaĉis al ŝi. En tiu momento mi sentis al ŝi la solidarecon de la malfeliĉuloj. Ŝia animo, hardita de la komerco, devis pagi tributon al la malĝojo kaj al la iluzio, kvankam ŝiaj ambicioj estis ĉiam vulgaraj. Eble, kiel mi, pri la homa amo ŝi konis nur la seksan pasion, kiu ne lasas larmojn, sed tediĝon. Ĉu iu estus subiginta ŝian koron? Ŝi ŝajnis ne memori pri Luciĉjo kiam, menciante Javarateo, mi vualite elvokis la tombon. Eble aliaj afliktoj konsistigus la heredaĵon de ŝia doloro, sed estis certe, ke ŝia amasa virineco ne vivis sensenta al la spiritaj sugestoj: ŝiaj grandaj okuloj denoncas fojfoje aman angoron, kiu ŝajnas infektiĝinta de la malĝojo de la riveroj, kiujn ŝi trairis, de la memoro pri la pejzaĝoj, kiujn ŝi ne denove vidis.
Malrapide, ene de la perimetro de la kabanoj, ekflosis duonreligia melodio, malpeza kiel la fumo de la incensujoj. Mi havis la impreson, ke fluto dialogas kun la steloj. Poste ŝajnis al mi, ke la nokto estas pli blua kaj ke ĥoro de monaĥinoj kantas en la sino de la montoj, kun akcento maldensigita de la foliaroj, el neimageblaj malproksimaĵoj. Estis tio, ke la madono Zoraida Ajram ludis sur siaj femuroj akordionon.
Tiu muziko de sekreto kaj de intimeco donis kialon al elvokoj kaj sopiroj. Ĉiu ekis senti en sia koro, ke demandis lin konata voĉo. Pluraj virinoj kun siaj infanoj venis por kurbiĝi apud la ludantino. Paco, mistero, melankolio. Altigita sekve de la arpeĝo, la spirito malfiksiĝis de la materio kaj entreprenis fablajn<noinclude><references/></noinclude>
7ezni6b7v0oeq125jagwltahwtdivq9