Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.22 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/117 104 37494 114610 114445 2026-04-02T15:14:58Z Rubenĉjo 597 114610 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>ke la brando estis disdonata en la barakoj. Kaj estis vero: tie defilis la homamaso prezentante kruĉojn kaj kalabasujojn al la gvatisto, kiu faris la distribuadon. Iu freneza laboresgtro volis ŝerci: li verŝis petrolon en pelvon kaj ofertis ĝin al kelkaj indianoj. Ĉar neniu akceptis la trompon, li ĵetis sur ilin la plenan vazon. Mi ne scias, kiu frotis siajn alumetojn; sed momente krakanta flamo brulvundegis la indianojn, kiuj ĵetis sin sur la amason kun freneza krio, kronitaj de mortpala fajro, malfermiĝante vojon al la kurentoj, kie ili subakviĝis agoniante. «La entreprenistoj de La Chorrera aperis ĉe la balustrado, kun la pokerludkartoj en la manoj. “Kio estas tio? Kio estas tio?”, ili ripetadis. La judo Barchilón parolis: “Hej, knaboj, ne estu kruduloj! Vi bruligos al ni la tegmentojn de la pajlokabanoj!”. Larrañaga ripetis la ordonon de Juancho Vega: “Neniom plu da amuzo! Neniom plu da amuzo!”. «Kaj sentante la odoron de la brulanta homa graso, ili kraĉis sur la homojn kaj enfermiĝis senpasie. «Tiel same kiel la ĉevalo eniras en la kortojn kaj per hufo-frapoj kaj mordoj apartigas la inojn de sia aro, la submastroj kunigis siajn taĉmentojn per kolbo-frapoj kaj puŝis ilin al ĉiu barako, meze de turmenta bruado. «Mi sukcesis kriegi per la tuta forto de miaj pulmoj: “Luciano! Luciĉjo, ĉi tie estas via patro!”. {{***}} «La sekvan tagon, mia pacienco estis provata. Estis preskaŭ la dua kaj la entreprenistoj daŭre dormis. Matene, kiam la taĉmentoj foriris al la laboroj, prezentis sin al mi granda nigrulo el Martiniko, akrigante sur la ingo de sia maĉeto la teruran klingon. “Hej —li diris al mi—, kial vi restas ĉi tie?!”. —Ĉar mi estas rumbisto kaj mi eliros al esplorado. —Vi ŝajnas fuĝinto. Vi estis en El Encanto. —Kaj eĉ se tiel estus, ĉu ne apartenas al unu sola posedanto ambaŭ regionoj? —Vi estis la senhontulo, kiu skribis surskribojn sur la arboj. Danku, ke oni pardonis vin. «Mi finis la riskan dialogon ĉar mi vidis la libroteniston malfermi la pordon de la oficejo. Li eĉ ne rigardis min kiam mi salutis lin, sed mi antaŭeniris ĝis la vendotablo. —Sinjoro Loaiza —mi diris al li per timema lango—, mi volas scii, se estus eble, kiom valoras la konto de filo mia. —Filo via? Ĉu vi volas aĉeti lin? Ĉu oni diris al vi jam, ke oni vendas lin? —Por fari miajn kalkulojn… Li nomiĝas Luciano Silva.<noinclude><references/></noinclude> s4fhabmo8gkwfak4tkow91gh2324xyy Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/119 104 37496 114611 114447 2026-04-02T15:16:22Z Rubenĉjo 597 114611 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Ĉu vi estas preta aĉeti de mi vian konton kaj tiun de via filo? Kiom vi ŝuldas? Kiajn kreditojn oni donis al vi pro via laboro? —Mi tion ignoras, sinjoro. —Ĉu vi volas doni al mi pro la du kontoj kvin mil sunojn? —Jes, jes, sed ĉi tie mi ne havas monon. Se vi volus la dometon, kiun mi posedas en Pasto… Larrañaga kaj Vega estas miaj samurbanojj. Ili povus doni al vi informojn, ili estis miaj kunlernantoj. —Mi ne konsilas al vi eĉ saluti ilin. Nun ili ne volas malriĉajn amikojn. Diru al mi —li aldonis, kondukante min al la korto—, ĉu vi ne havas gumon per kiu pagi? —Ne, sinjoro. —Ĉu vi eĉ ne scias, kiuj estas la kaŭĉukistoj, kiuj ĝin ŝtelas de mi? Se vi denuncas al mi iun kaŝejon, ni dividos tiun, kiu tie troviĝos. —Ne, sinjoro. —Ĉu vi ne povus akiri ĝin en la Kaketao? Mi donus al vi kunulojn por ke vi ataku barakojn. «Kaŝante la naŭzon, kiun produktis en mi tiuj rabemaj ruzoj, mi pasis de la ruzeco al la duboneco. Mi ŝajnis resti enpensa. Mia subaĉetanto mallarĝigis la sieĝon: —Mi utiligas vin, ĉar mi komprenas ke vi estas honesta kaj ke vi scios gardi al mi la sekreton. Via propra vizaĝo faras la pruvon. Se ne estus tiel, mi traktus vin kiel fuĝinton, mi rifuzus vendi al vi vian filon kaj unu kaj la alian mi enterigus en la kaŭĉukejoj. Memoru, ke vi ne havas per kio pagi al mi kaj ke mi mem donas al vi la rimedojn por fariĝi liberaj. —Estas vero, sinjoro. Sed tio mem devigas mian fidon de danka homo. Mi ne volus engaĝiĝi sen havi la certecon plenumi. Mi ŝatus iri al la Kaketao, provizore, kiel rumbisto, dum mi studas la regionon kaj malfermas iun strategian vojeton. —Tre bone pensite, kaj tiel estos. Tio restas sub via zorgo, kaj via filo sub mia zorgo. Petu Vinĉester-on, provizaĵojn, kompason, kaj kunportu indianon kiel portiston. —Dankon, sinjoro, sed mia konto pliiĝus. —Tion mi pagos, tio estas mia karnavala donaco. {{***}} «La paspermesilo, kiun donis al mi la mastro, furiozigis pro envio la submastrojn. Mi povis transiri kien ajn mi volis kaj ili devis faciligi al mi la necesaĵojn. Miaj rajtigoj permesis al mi elekti ĝis tridek virojn kaj preni ilin el la taĉmentoj, kiuj plaĉis al mi, en iu ajn tempo. Anstataŭ direkti min al Kaketao, mi decidis devojiĝi al la baseno de Putumajo. Gvatisto de la vojetoj de la rivereto Eré, kiun oni nomis La Pantero, kiel kromnomon, min malliberigis kaj sendis<noinclude><references/></noinclude> n8snndopywbk0wkrb0n7vj0dy7jxmjh Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/121 104 37498 114612 114449 2026-04-02T15:17:02Z Rubenĉjo 597 114612 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Aŭdante tiun deklaron, mi tute senfortiĝis. La restaĵo de mia vivo ŝajnis superflua. Malĝoja konsolo min rekonfortis: se nur mia filo loĝus en fremda lando, mi, dum la tagoj, kiuj restis al mi, volonte trenus la sklavecon en mia propra patrujo. —Sed —daŭrigis mia kunparolanto— ankaŭ onidiras, ke tiu personaro ne fuĝis. Oni opinias, ke vi forportis ilin kun vi al mi ne scias kiu punkto. —Se mi eĉ ne vidis la riveron Napo! —Jen la kuriozaĵo. Vi tre bone scias, ke unu taĉmento gvatas la alian kaj ke ekzistas la devo rakonti al la komuna mastro la bonon kaj la malbonon. Mi sendis mesaĝiston al El Encanto kun ĉi tiu avizo: “Munjejro ne aperas”. Ili respondis al mi, ke mi esploru, ĉu vi forportis lin kun via gento al Kaketao kaj ke, en ĉiu okazo, pro singardemo, mi sendu kaptita Luciano Silva-n. Vin oni atendas jam de longe kaj pluraj komisionoj vin serĉas. Mi konsilus al vi, ke vi revenu por klarigi ĉi tiujn aferojn. Diru al ili tie, ke mi ne havas provizaĵojn kaj ke mia personaro mortas pro febroj. «Dek kvin tagojn poste mi revenis al El Encanto, por transdoni min kaptita. Ok monatojn antaŭe mi estis foririnta al la esplorado. Kvankam mi asertis, ke mi malkovris riveretojn kun multe da gumo kaj ke mi estas senkulpa pri la fuĝo de Juan Munjejro kaj lia grupo, ili dekretis por mi naŭtagan punon de po dudek vipbatoj tage, kaj sur la vundojn kaj ŝiraĵojn ili ŝutis al mi salon. Ĉe la kvina vipo-puno mi ne povis stariĝi; sed ili trenis min sur mato super formikejon de venenaj formikegoj, kaj mi devis eliri kurante. Tio tre amuzis miajn viktimigantojn. «Denove mi fariĝis la kaŭĉukisto Clemente Silva, kaduka kaj lamentinda. «Super miaj esperoj pasis la tempoj. «Luciĉjo devis jam havi dek naŭ jarojn. {{***}} «Ĉirkaŭ tiu epoko okazis por mia vivo transcendenta evento: franca sinjoro, kiun ni nomis la “mesie'” , alvenis al la kaŭĉukejoj kiel esploristo kaj natursciencisto. Komence oni flustris en la barakoj, ke li venas nome de granda muzeo kaj de mi ne scias kiu geografia societo; poste oni diris, ke la mastroj de la kaŭĉukejoj pagis al li la ekspedicion. «Kaj tiel devis esti, ĉar Larrañaga liveris al li provizaĵojn kaj taglaboristojn. Ĉar mi estis la rumbisto kun plej granda lerteco, ili retiris min el la laborista trupo ĉe la rivero Kahuinarío, por ke mi gvidu lin kien ajn li volus. «Tra la densejoj iris mia maĉeto malfermante la vojeton, kaj malantaŭ mi defilis la saĝulo kun siaj portistoj, observante plantojn, insektojn, rezinojn. Nokte, sur solene silentaj bordoj, li direktis al la ĉielo<noinclude><references/></noinclude> tlsl9actvsxq41g1vo2iq14ic5iepmf Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/127 104 37504 114613 114458 2026-04-02T15:17:56Z Rubenĉjo 597 114613 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>mian malpliigitan influon. Kiu petegis al la franco, ke li petu Clemente Silva-n kiel rumbiston? Kian pli bonan okazon por fuĝinto? Kaj vi, anstataŭ danki miajn sugestojn, min mistraktis! Kaj anstataŭ malhelpi, ke la saĝulo eniru en tiom da danĝeroj, vi lin lasis sola, kaj vi havis la ideon veni kun tiuj leteroj al la mastro, por ke okazu tio, kio okazis. Kaj nun vi volas, ke mi kontraŭdiru tion, kion diras la mastroj, kiam nin perdigis la Inspektisto!”. —He, samlandano, klarigu al mi tion! —Ne, ĉar oni nin aŭdas en la kuirejo. Se vi volas, iom pli poste ni foriros en la kanuo, sub la preteksto fiŝkapti. «Tiel ni faris. {{***}} «En la haveno troviĝis diversaj ŝipetoj. Mia kunulo haltis por paroli kun remisto, kiu dormis surgrimpis grandan boaton. Jam min malpaciencigis la malfruo, kiam mi aŭdis, ke ili adiaŭis. La maristo ekigis la motoron kaj la elektra lumo ekbrulis. Super la plej granda ampolo ekzumis la ventolilo. «Tiam, tra tabulo kiu servis kiel ponto, pasis al la barko pluraj personoj en vestoj amelitaj, kaj inter ili damo plena de juveloj kaj ornamoj, kiu ridis per rido de riĉulo. Mia kunulo alproksimiĝis al mi: —Rigardu —li diris mallaŭte—, la sinjoroj mastroj teumas. Tiu beleco, al kiu Via Moŝto donas la manon, estas la sinjorino Zoraida Ajram. «Ni eniris en la kanuon, kaj post iom da remado, ni ĝin ligis en kvieta akvejo, de kie ni vidis lumojn de reflektoroj speguliĝantaj en la kurento. Balbino Jácome komencis sian klarigon: —Laŭ tio, kion rakontis al mi Juanchito Vega, la leteroj, kiujn la saĝulo sendis eksterlanden, kaŭzis tre gravajn alarmojn. Al tio aldoniĝas, ke la franco malaperis, tiel kiel malaperas ĉi tie la homoj. Sed Arana loĝas en Ikitos kaj lia mono estas ĉie. Antaŭ proksimume ses monatoj li ekis sendi la malamikajn ĵurnalojn, por ke la entrepreno ilin konu kaj prenu ĝustatempe antaŭzorgojn. “Komence ili eĉ ne montris ilin al mi; poste ili demandis min, ĉu ili povas fidi je mi, kaj ili rekompencis min per la administrado de la vendejo. “Iun fojon, kiam la entreprenistoj translokiĝis al La Chorrera, kelkaj taĉmentanoj petis kininon kaj pulvoron. Ĉar mi bone scias, kiuj submastroj ne scias legi, mi faris pakaĵojn per tiuj ĵurnaloj kaj mi liveris ilin al la barakoj kaj al la kaŭĉukejoj, okaze ke iun tagon, restante tie dise, ili trovus leganton, kiu ilin profitus”.<noinclude><references/></noinclude> hpllq0z6yo64t8u72x8gw6o3usne4fj Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/131 104 37509 114614 114464 2026-04-02T15:18:34Z Rubenĉjo 597 114614 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Kiel ke estas nokto. Ĉi matene, kiam Via Moŝto igis voki lin por lin pridemandi, la sinjorino vidis lin de la balustrado per la binoklo; kaj kiam vi deklaris voĉalte, ke vi ne volas plu labori, ŝi ŝajnis tre kontenta pro tia impertinento. “Kiu estas —ŝi demandis min— tiu tiel kuraĝa maljunulo?”. Kaj mi respondis: “Neniu malpli ol la homo, kiu konvenas al vi: estas la rumbisto nomata La Kompasulo, kiun mi rekomendas al vi kiel klerulon, spertan pri ciferoj kaj fakturoj, fakan pri negocoj de gumo, konanton de barakoj kaj de kaŭĉukejoj, ruzan en aferoj de kontrabando, bonan komerciston, bonan remiston, bonan skribiston, kiun via beleco povas akiri kontraŭ tre malmulto. Se vi estus havinta lin dum la afero de Juan Munjejro, vi ne rakontus al mi komplikaĵojn”. —Aferon de Juan Munjejro? Komplikaĵojn? —Jes, malgrandaj malatentoj, kiuj jam pasis. La sinjorino aĉetis la kaŭĉukon de la fuĝintoj el Kapalurko kaj en Ikitos oni volis konfiski ĝin de ŝi. Sed ŝi triumfis. Por tio ŝi estas bela! Oni estis malpermesinta al la garnizonoj, ke ili permesu al ŝi supreniri ĉi tiujn riverojn, kaj vi jam vidas, ke la Inspektisto ĉion aranĝis por ŝi, kaj eĉ senpage. Tamen: la virino kiam ŝi donas, petas; kaj la viro petas kiam li donas. —Kunulo, la sinjorino havos novaĵojn pri Luciĉjo! Mi iros paroli kun ŝi! Eĉ se ŝi ne aĉetos min! «Dudek tagojn poste mi estis en Ikitos. {{***}} «la boato de la sinjorino trenis grandan barĝon de cent kvintaloj, en kies poŭpo mi direktis la remilon, suferante la sunon. Ofte ni albordiĝis ĉe kabanoj de Amazono por vendi la vararon, eĉ se interŝanĝante ĝin kontraŭ produktoj de la regiono: kaŭĉuko, kastanjoj, pirarukuo, tial ke ĝis tiam la agrikulturo ne konis adeptojn en tiel vastaj teritorioj. Sinjorino Zoraida mem pakis la interŝanĝojn kun la kolonianoj, kaj estis tia ŝia babilado de fikomercisto, ke ĉiam kiam ni reenŝipiĝis, ŝi havis la plezuron vidi min enskribi en la Taglibron la mizerajn gajnojn ricevitajn. «Mi ne malfruiĝis konvinkiĝi, ke mia mastrino estis de neeltenebla karaktero, tiel arbitra kiel kanoniko. Ŝi rifuzis kredi min, ke mi estas la patro de Luciĉjo, parolis malestime pri Munjejro, kaj per humiligoj mi povis ekscii, ke la fuĝintoj, post trompi ŝin per kaŭĉuko, kiu “estis ŝtelita kaj de plej malalta kvalito”, evitis la garnizonojn de Amazono kaj supreniris la riveron Kaketao ĝis la kunfluo de Apoporiso, tra kie ili supreniris serĉante la riveron Tarairao, kiu havas vojeton al la Vaŭpeso; al kies bordoj ŝi iris serĉi ilin, por ke ili kompensu ŝin pro la damaĝoj, atingante nenion krom elreviĝon kaj eĉ kalumniojn kontraŭ sia deco de virgulino, ĉar troviĝis longlanguloj, kiuj kuraĝis inventi am-dramon.<noinclude><references/></noinclude> 9vcy4jke99k7zmqs2slktgsf3vr2lnq Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/135 104 37515 114615 114476 2026-04-02T15:19:17Z Rubenĉjo 597 114615 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>en nia boato. Ni foriros kiam vi ordonos. Ni konsilus al vi lasi viajn sekretojn por Manauso. Ĉi tie oni ne aŭskultas vin. Kiajn esperojn donis al vi via Konsulo? —Mi eĉ ne scias, kie li loĝas. —Ĉu vi povus diri al mi —demandis la ruristo al la ĉeestantoj— ĉu la Konsulejo de Kolombio havas oficejon? —Ni ne scias. —Mi kredas, ke ĉe Arana, Vega kaj Kompanio —sugestis la motoristo—. Mi konis kiel Konsulon sinjoron Juancho Vega. «La drinkejistino, kiu lavis la tasojn en kaldrono, avertis siajn klientojn: —La ladaĵisto de la najbareco rakontis al mi, ke lian mastron oni nomas la Konsulo. Vi povas demandi, ĉu iu el ili estas kolombiano. «Mi, pro honoro al la nomo, rifuzis la mokon: —Vi eĉ ne suspektas, pri kiu mi demandas al vi! «Tamen, ĉe matenruĝo mi havis la penson viziti la ladejon kaj mi pasis plurfoje tra la kontraŭa trotuaro, kun sinteno de observanto, dum venis la horo prezenti min al la Konsulo de Francio. La homoj de la kvartalo estis fruvekiĝemaj. Ne malfruiĝis la malfermo de la indikita pordo. Viro, kiu havis bluan antaŭtukon, blovis ekster la sojlo per grandaj blovilo al metala fajrujo. Kiam mi alvenis, li ekveldis la kolon de distililo. Sur la bretoj viciĝis abunda ladaĵaro. —Sinjoro, ĉu Kolombio havas Konsulon en ĉi tiu urbo? —Ĉi tie li loĝas, kaj nun li elvenos. «Kaj li elvenis en ĉemizaj manikoj, sorbetante sian taseton da ĉokolado. Tiu ulo ne estis ogro, tute ne. Vidante lin, mi riskis mian kamparanan alparolon: —Samlandano, samlandano! Mi venas peti mian repatriigon! —Mi ne estas el Kolombio, nek oni pagas al mi salajron. Via lando repatriigas neniun. La pasporto valoras kvindek sunojn. —Mi venas el Putumajo, kaj tion mi pruvas per la mizero de miaj ĉifonoj, per la cikatroj de la vipado, per la flavo de mia malsana vizaĝo. Konduku min al la Juĝejo por denunci krimojn. —Mi estas nek advokato nek spertulo pri leĝoj. Se vi ne povas pagi prokuroron... —Mi havas malkaŝojn pri la esplorado de la franca saĝulo. —Nu, do ilin aŭskultu la Konsulo de Francio. —Filon mian, neplenaĝan, oni forrabis de mi en tiuj riveroj. —Tion oni devas trakti en Limo. Kiel nomiĝas via filo? —Luciano Silva, Luciano Silva! —Ho, ho, ho! Mi konsilas al vi silenti. La Konsulo de Francio havas novaĵojn. Tiu familia nomo ne estos por li plaĉa. Iu Silva iris al La Chorrera, post kiam la saĝulo malaperis, uzante la vestaĵojn de ĉi tiu. La arestordono ne malfruiĝos. Ĉu vi konas la rumbiston kromnomatan La Kompasulo? Kiuj estos viaj malkaŝoj? —Ili temis pri aferoj, kiujn oni rakontis al mi.<noinclude><references/></noinclude> ldnxowt7k893aal2vficvrt02n95zpq Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/146 104 37529 114602 114589 2026-04-02T15:06:49Z Rubenĉjo 597 114602 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sed iam kverelis kelkaj virinoj en la kuirejo kaj vekis sian mastron, kiu dormis la sieston. Sinjoro Clemente estis en la koridoro, observante la mapon sur la muro. En tiu sinteno lin surprizis la mastro. Li ordonis al li krie, ke li nudigu la kontraŭulinojn ĝis la talio kaj vipu ilin. La maljuna Silva rifuzis plenumi la ordonon. Tiun saman posttagmezon oni forsendis lin por kolekti kaŭĉukon al Jagvanario. Unu el la suferantinoj estis la iama ĉambristino de la madono, tiu, kiu konis en Vaŭpeso Lucianon Silva dum lia kunvivado kun sinjorino Zoraida. «Ŝi ne vidis lin mortinta», sed ŝi sciis la lokon de la tombo, apud la kirlakvejo de Javarateo, kaj ŝi jam estis doninta al sinjoro Clemente ĉiujn necesajn indikojn por ĝin trovi. La malobeo de la kolombiano ne sukcesis liberigi ŝin de la vipado, ĉar la feroca turko, kun vipo en ĉiu mano, kovris ŝin per sango kaj kontuzoj. Ploraĉante en la provizejo, ŝi skribis papereton por sia amato, kiu laboris en la kaŭĉukejoj, kaj petegis sinjoro Clementen, ke li transdonu ĝin al la adresito, sen ellasi iun ajn detalon pri la malkuraĝa flagelado. Ĉi tiu viro, kiu nomiĝis Manuel Cardoso, estis submastro en barako de la rivereto Jurubaksio. Sciiĝinte pri la malfeliĉoj de sia virino, li promesis mortigi Pezil-on kie ajn li trovos lin, kaj, por provizore venĝi sin, li volis agi kontraŭ la interesoj de sia mastro, konsilante al la gumo-laboristoj, ke ili fuĝu kun la gumo, kiun ili havis en la tenejo bovinejo. La maljuna Silva ŝajnigis rifuzi tiun ideon, suspektante ian embuskon. Tamen, dum la sekvaj tagoj, li komentis kun la taglaboristoj la instigon de la kontrolisto, dum ili procedis fumizi la eltiritan lakton. La respondo neniam ŝanĝiĝis: «Cardoso scias, ke ekzistas neniu rumbisto kapabla kontraŭstari al ĉi tiuj montoj». Nokte, la kaŭĉukistoj diskutis pri tia hipotezo, tiel alloga kiel neebla, nur por havi pri kio konversacii: — Estas klare, ke la fuĝo estus nerealigebla tra la Revero Negro; la boatoj de la mastro ŝajnas ĉashundoj. — Sed sukcesante supreniri la riveron Kababurio, estas facile malsupreniri al la Maturakao kaj eliri al la rivero Casikiareo. — Konsentite. Sed la Rivero Negro havas larĝon de kvar kilometroj. Oni devas malkonsideri la alfluantojn de ĝia maldekstra bordo. Pli bone, supren laŭ ĉi tiu rivereto jurubaksio, post ĉirkaŭ sesdek tagoj da vojaĝo per boato, laŭdire troviĝas kanalo, kiu enfluas en la rivero Kaketao. — Kaj ĉu al la rivero Vaŭpso ne ekzistas rekta vojo? — Al kiu venas tia malsaĝaĵo en la kapon? La barako situis sur rifo, kiu ne inundiĝas, la sola rifuĝejo en tiu dezerto. Ĉiumonate alvenis la boato de Naranjal por kolekti la gumon kaj lasi nutraĵojn. La laboristoj estis malmultaj kaj la beribero malpliigis la nombron, sen kalkuli tiujn, kiuj pereis en la lagunoj,<noinclude><references/></noinclude> 57cdxiw3zoj7inhy74r0y4mfb3yx4s6 114616 114602 2026-04-02T16:51:30Z Rubenĉjo 597 114616 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sed iam kverelis kelkaj virinoj en la kuirejo kaj vekis sian mastron, kiu dormis la sieston. Sinjoro Clemente estis en la koridoro, observante la mapon sur la muro. En tiu sinteno lin surprizis la mastro. Li ordonis al li krie, ke li nudigu la kontraŭulinojn ĝis la talio kaj vipu ilin. La maljuna Silva rifuzis plenumi la ordonon. Tiun saman posttagmezon oni forsendis lin por kolekti kaŭĉukon al Jagvanario. Unu el la suferantinoj estis la iama ĉambristino de la madono, tiu, kiu konis en Vaŭpeso Lucianon Silva dum lia kunvivado kun sinjorino Zoraida. «Ŝi ne vidis lin mortinta», sed ŝi sciis la lokon de la tombo, apud la kirlakvejo de Javarateo, kaj ŝi jam estis doninta al sinjoro Clemente ĉiujn necesajn indikojn por ĝin trovi. La malobeo de la kolombiano ne sukcesis liberigi ŝin de la vipado, ĉar la feroca turko, kun vipo en ĉiu mano, kovris ŝin per sango kaj kontuzoj. Ploraĉante en la provizejo, ŝi skribis papereton por sia amato, kiu laboris en la kaŭĉukejoj, kaj petegis sinjoro Clementen, ke li transdonu ĝin al la adresito, sen ellasi iun ajn detalon pri la malkuraĝa flagelado. Ĉi tiu viro, kiu nomiĝis Manuel Cardoso, estis submastro en barako de la rivereto Jurubaksio. Sciiĝinte pri la malfeliĉoj de sia virino, li promesis mortigi Pezil-on kie ajn li trovos lin, kaj, por provizore venĝi sin, li volis agi kontraŭ la interesoj de sia mastro, konsilante al la gumo-laboristoj, ke ili fuĝu kun la gumo, kiun ili havis en la tenejo bovinejo. La maljuna Silva ŝajnigis rifuzi tiun ideon, suspektante ian embuskon. Tamen, dum la sekvaj tagoj, li komentis kun la taglaboristoj la instigon de la kontrolisto, dum ili procedis fumizi la eltiritan lakton. La respondo neniam ŝanĝiĝis: «Cardoso scias, ke ekzistas neniu rumbisto kapabla kontraŭstari al ĉi tiuj montoj». Nokte, la kaŭĉukistoj diskutis pri tia hipotezo, tiel alloga kiel neebla, nur por havi pri kio konversacii: — Estas klare, ke la fuĝo estus nerealigebla tra la Revero Negro; la boatoj de la mastro ŝajnas ĉashundoj. — Sed sukcesante supreniri la riveron Kababurio, estas facile malsupreniri al la Maturakao kaj eliri al la rivero Kasikiareo. — Konsentite. Sed la Rivero Negro havas larĝon de kvar kilometroj. Oni devas malkonsideri la alfluantojn de ĝia maldekstra bordo. Pli bone, supren laŭ ĉi tiu rivereto jurubaksio, post ĉirkaŭ sesdek tagoj da vojaĝo per boato, laŭdire troviĝas kanalo, kiu enfluas en la rivero Kaketao. — Kaj ĉu al la rivero Vaŭpso ne ekzistas rekta vojo? — Al kiu venas tia malsaĝaĵo en la kapon? La barako situis sur rifo, kiu ne inundiĝas, la sola rifuĝejo en tiu dezerto. Ĉiumonate alvenis la boato de Naranjal por kolekti la gumon kaj lasi nutraĵojn. La laboristoj estis malmultaj kaj la beribero malpliigis la nombron, sen kalkuli tiujn, kiuj pereis en la lagunoj,<noinclude><references/></noinclude> dl1fw8bfd958nl44zew60ntd4974dl5 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/148 104 37531 114603 114591 2026-04-02T15:09:22Z Rubenĉjo 597 114603 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Kolektante la nutraĵojn, kiujn ili povis, kaj provizite per armiloj kaj alumetoj, la du amikoj kuraĝis eniri vojeton, kiu, ekirante de la barako, profundiĝas en la densejojn direkte al la rivereto Marieo. Ili marŝis rapide tra la koto de la veprujoj, kun atenta orelo kaj sagaca okulo. Subite, kiam la maljunulo, forlasante la padojn, komencis orientiĝi al la marĉo de El Silencio, lin haltigis Lauro Coutinho. — Venis la momento por ni fuĝu! Sinjoro Clemente jam pensis pri tio, sed li sciis kaŝi sian kontentecon. — Oni devus konsulti tion kun la kaŭĉukistoj. — Mi garantias, ke ili konsentos senhezite! Kaj tiel estis, ĉar la sekvan tagon ili trovis ilin en fondkabano, ludantaj ĵetkubpjn super poŝtuko kaj ebriiĝantaj per vino el peĵibajo-palmo, kiun ili ofertis al si en kalabaso. — Formikoj? Kiaj formikoj! Ni ridas pri la legionformikoj! Ni fuĝu, ni fuĝu! Rumbisto kiel vi kapablas eltiri nin el la inferoj! Kaj jen ili iras tra la ĝangalo, kun la iluzio pri la libereco, plenaj de ridoj kaj projektoj, flatante la rumbiston kaj promesante al li sian amikecon, sian memoron, sian dankemon. Lauro Coutinho tranĉis palmfolion kaj portas ĝin alte, kiel standardo; Souza Machado ne volas forlasi sian gumobulon, kiu pesas pli ol dekok kilogramojn, per kies produkto li planas akiri dum du noktoj la karesojn de virino, kiu estu blanka kaj blonda kaj kiu odoras je brando kaj rozoj; la italo Peggi parolas pri eliro al iu ajn urbo por dungiĝi kiel kuiristo en iu hotelo, kie abundas la manĝorestaĵoj kaj la trinkmonoj; Coutinho, la pli aĝa, volas edziĝi kun junulino, kiu havas enspezojn; la indiano Venancio sopiras dediĉi sin al la ĉizado de kanuoj; Pedro Fajardo aspiras aĉeti tegmenton por gastigi sian blindan patrinon; sinjoro Clemente Silva sonĝas trovi tombon. Estas la procesio de la malfeliĉuloj, kies vojo ekiras de la mizero kaj alvenas al la morto! Kaj kiu estis la direkto, kiun ili sekvis? Tiu de la rivero Kuri-kuriario. Tra tie ili enirus en la riveron Negro, sepdek leŭgojn super la Naranjal, kaj pasus al Umaritubao, por peti protekton. La sinjoro Castanheira Fontes estis tre bona. En tiu loko la horizonto al ili larĝiĝus. Okaze de kaptiĝo, la klarigo estus nekontestebla: ili eliris el la monto venkitaj de la legionformikoj. Ke oni demandu la submastron. Je la kvara tago de montaro komenciĝis la krizo: la provizaĵoj malabundiĝis kaj la kotejoj estis senfinaj. Ili haltis por ripozi, kaj, deprenante la bluzojn, ili disŝiris ilin por ĉirkaŭvolvi la surojn, turmentatajn de la sangosuĉuloj. Souza Machado, malavara pro la laceco, per tranĉilfrapoj dividis sian gumobulon en plurajn pecojn por donaci al siaj kunuloj. Fajardo rifuzis ricevi sian parton: li ne havis forton por ĝin porti. Souza ĝin rekolektis. Estis kaŭĉuko, "nigra oro", kaj oni ne devis ĝin malŝpari.<noinclude><references/></noinclude> nfqlcrflnknlaq6fuu3u6k2a3jiazod Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/149 104 37532 114604 114592 2026-04-02T15:10:03Z Rubenĉjo 597 114604 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Troviĝis unu nediskreta, kiu demandis: — Kien ni iras nun? Ĉiuj replikis riproĉante lin: — Antaŭen! Dume, la rumbisto estis perdinta la orientiĝon. Li antaŭeniris blinde-palpe, sen halti nek diri vorton, por ne disvastigi la timon. Trifoje en unu horo li revenis al la sama marĉo, sen ke liaj kamaradoj rekonu la vojon. Koncentrante en la memoro sian tutan eston, rigardante en sian cerbon, li rememoris la mapon, kiun li tiomfoje studis en la domo de Naranjal, kaj li vidis la kurbajn liniojn, kiuj ŝajnis reto de vejnoj sur la makulo el palverda koloro, en kiu elstaris neforgeseblaj nomoj: Teijao, Marieo, Kuri-kuriario. Kia diferenco inter regiono kaj la ĉarto, kiu ĝin reduktas! Kiu estus dirinta al li, ke tiu papero, kie apenaŭ sufiĉis en liaj malfermitaj manoj, enhavis tiel senfinajn spacojn, tiel malgajajn ĝangalojn, tiel mortigajn marĉojn! Kaj li, sperta rumbisto, kiu tiel facile kutimis pasi la ungon de la montra fingro de unu linio al alia linio, ampleksante riverojn, paralelojn kaj meridianojn, kiel li povis kredi, ke liaj plandoj kapablas moviĝi kiel lia fingro? Mense li ekpreĝis. Se Dio volus pruntedoni al li la sunon… Nenio! La duonlumo estis malvarma, la foliaro elspiris bluan vaporon. Antaŭen! La suno ne aperas por la tristuloj! Unu el la kaŭĉukistoj deklaris kun subita certeco, ke ŝajnas al li aŭdi fajfojn. Ĉiuj haltis. Estis la oreloj, kiuj al ili zumis. Souza Machado volis ŝovi sin inter la aliajn: li ĵuris, ke la arboj faras al li gestojn. Ili estis nervozaj, ili havis la antaŭsenton de la katastrofo. La plej malgranda vorto eksplodigus ĉe ili la panikon, la frenezon, la koleron. Ĉiuj klopodis rezisti. Antaŭen! Ĉar Lauro Coutinho celis montri sin gaja, li direktis pikan mokaĵon al Souza Machado, kiu estis haltinta por forĵeti la kaŭĉukon. Tio devigis la spiritojn rezigni pri la mildeco de la rido. Ili parolis dum peco da vojo. Mi ne scias, kiu faris demandojn al sinjoro Clemente. — Silento! — grumblis la italo. — Memoru, ke al la pilotoj kaj al la rumbisto oni ne devas paroli! Sed la maljuna Silva, haltante subite, levis la brakojn, kiel la homo kiu deklaras sin kaptito, kaj, alfrontante siajn amikojn, plorsingultis: — Ni estas perditaj! Tuj, la malfeliĉa grupo, kun la okuloj al la branĉoj kaj hurlante kiel hundoj, levis sian ĥoron el blasfemoj kaj petegoj: — Malhumana Dio! Savu nin, mia Dio! Ni estas perditaj! {{***}}<noinclude><references/></noinclude> s3v97k3bo2541omlmmxx86szjolm7f6 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/150 104 37533 114605 114593 2026-04-02T15:10:37Z Rubenĉjo 597 114605 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Ni estas perditaj». Ĉi tiuj tri vortoj, tiel simplaj kaj tiel komunaj, kiam ili estas prononcataj meze de la montoj, eksplodigas teruron, kiu ne estas komparebla eĉ kun la «savu sin kiu povas» de la malvenkoj. Tra la menso de tiu, kiu ilin aŭskultas, pasas la vizio de hommanĝanta abismo, la ĝangalo mem, malfermita antaŭ la animo kiel buŝo, kiu englutas la homojn, kiujn la malsato kaj la senkuraĝiĝo iom post iom metas inter la makzelojn. Nek la ĵuroj, nek la avertoj, nek la larmoj de la rumbisto, kiu promesis korekti la vojon, sukcesis trankviligi la perditojn. Ili elŝiris al si la harojn, tordis siajn falangojn, mordis al si la lipojn, plenajn de sanga ŝaŭmeto, kiu venenigis la akuzojn: — Ĉi tiu maljunulo estas la respondeculo! Li perdis la vojon pro deziro foriri al Vaŭpeso! — Malbonega maljunulo, bandita maljunulo, vi kondukis nin per trompaĵoj por vendi nin nekonate kie! — Jes, jes, krimulo! Dio kontraŭstaris viajn planojn! Vidante, ke tiuj frenezuloj povus mortigi lin, la maljuna Silva ekkuris, sed komplica arbo alligiĝis ĉirkaŭ liaj kruroj per liano kaj ĵetis lin teren. Tie ili ligis lin, tie Peggi instigis ilin dispecigi lin. Estis tiam, kiam sinjoro Clemente prononcis tiun frazon kun tiom da efiko: — Ĉu vi volas mortigi min? Kiel vi povus marŝi sen mi? Mi estas la espero! La atakantoj, maŝinece, sin detenis. — Jes, jes, estas necese ke li vivu por ke li nin savu! — Sed sen liberigi lin, ĉar li forkuros de ni! Kaj kvankam ili ne deprenis de li la ligilojn, ili falis surgenue por petegi de li la savon kaj purigis al li la piedojn per kisoj kaj ploroj. — Ne forlasu nin! — Ni revenu al la barako! — Se vi nin abandonas, ni mortos pro malsato! Dum kelkaj plorkantis tiamaniere, aliaj tiris lin per la ŝnuro, petegante la revenon. La klarigoj de sinjoro Clemente ŝajnis repacigi ilin kun la prudento. Temis pri akcidento tre konata de rumbisto kaj ĉasistoj, kaj ne estis racie perdi la kuraĝon ĉe la unua malfacilaĵo, kiam ekzistis tiom da manieroj ĝin solvi. Kial ili timigis lin? Kial ili ekpensis pri la perdiĝo? Ĉu li ne instruis ilin ree kaj ree pri la urĝo forĵeti tiun tenton, kiun la densejo inspiras al la homo por lin renversi? Li konsilis al ili ne rigardi la arbojn, ĉar ili faras signojn, nek aŭskulti la murmurojn, ĉar ili diras aferojn, nek prononci vorton, ĉar la branĉaroj imitas la voĉon. Anstataŭ obei tiujn instrukciojn, ili ekŝercis kun la arbaro kaj trafis ilin la sorĉo, kiu transiĝas kvazaŭ per infekto; kaj li ankaŭ, kvankam li iris antaŭe, komencis senti la influon de la malbonaj spiritoj, ĉar la ĝangalo<noinclude><references/></noinclude> owfno7fz1d3gtzia9urh6nhn60p743g Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/152 104 37535 114606 114595 2026-04-02T15:11:07Z Rubenĉjo 597 114606 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Stultaj pro ĝojo, ili ripetis la saman frazon: «Savitaj! Savitaj!». Kaj, falante teren, ili premis la koton per la genuoj, ĉar la doloro lasis ilin pentofaraj, kaj ili eligis grandan ronkon de dankpreĝo, sen demandi en kio konsistis la savo. Sufiĉis, ke alia homo ĝin promesu, por ke ĉiuj ĝin proklamu kaj benu la savanton. Sinjoro Clemente ricevis ĉirkaŭbrakojn, petegojn pri pardono, vortojn de riparo. Kelkaj volis atribui al si la ekskluzivan meriton pri la miraklo: —La preĝoj de mia patrinjo! —La mesoj, kiujn mi ofertis! —La skapulario, kiun mi portas! Dume, la Morto certe ridis en la mallumo. {{***}} mateniĝis. La angoro, kiu ilin tenis, akcentis sur la vizaĝo la tragikan grimacon. Magraj, febraj, kun la okuloj ruĝiĝintaj kaj la pulsoj tremantaj, ili ekatendis la sunleviĝon. La sinteno de tiuj malsaĝuloj sub la arboj inspiris timon. Ili forgesis rideti, kaj, kiam ili pensis pri rideto, faldetis ilian buŝon fanatika grimaco. Ili suspektis pri la ĉielo, kiu nenie estis videbla. Malrapide ekpluvis. Neniu diris ion, sed ili rigardis unu la alian kaj sin komprenis. Decidinte reveni, ili moviĝis sur la spuro de la antaŭa tago, laŭ la bordo de laguno kie la signoj malaperis. Iliaj paŝosuroj en la koto estis malgrandaj putoj, kiuj inundiĝis. Tamen, la rumbisto trovis la vojon, ĝuante la plej absolutan silenton ĝis proksimume la naŭa matene, kiam ili eniris en kelkajn ĉuskajojn*** el plebeja vegetaĵo, kie okazis stranga fenomeno: taĉmentoj da kunikloj kaj agutioj, obeemaj aŭ stuporigitaj, ŝoviĝis al ili inter la krurojn serĉante rifuĝejon. Momentojn poste, grava zumado, kiel de falantaj akvoj, sentiĝis veni tra la senfineco. —Sankta Dio! La legionformikoj! Tiam ili nur pensis pri fuĝo. Ili preferis la sangosuĉulojn kaj ŝirmiĝis en inundita kotejo, kun la akvo ĝis la ŝultroj. De tie ili rigardis pasi la unuan rondon. Simile al la cindroj, kiujn malproksime ĵetas la bruligado, falis sur la flakon fuĝantaj triboj de blatoj kaj koleopteroj, dum la bordoj pleniĝis de araneoidoj kaj reptilioj, devigante la homojn skui la fetotan akvojn por ke ili ne antaŭeniru en ili. Kontinua tremo skuis la grundon, kvazaŭ la foliaroj bolus per si mem. Sub trunkoj kaj radikoj antaŭeniris la tumulto de la invado, dum la arboj kovriĝis per nigra makulo, kiel moviĝema ŝelo, kiu senbride supreniris por turmenti la branĉojn, rabi la nestojn, enŝoviĝi en la truojn. Iu<noinclude><references/></noinclude> b8t2ecaq8pp0a1ul5vov6ykn2x5yq89 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/155 104 37538 114607 114597 2026-04-02T15:11:38Z Rubenĉjo 597 114607 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Nun li sidas ĉi tie, en mia kompanio, atendante la matenruĝon por ke ni alvenu al la barakoj de la Gvarakuo. Eble li pensas pri Jagvanario, pri Javarateo, pri la perditaj kamaradoj. "Ne iru vi al Jagvanario", li ĉiam konsilas al mi. Mi, rememorante Alician kaj mian malamikon, ekkriis kolere: — Mi iros, mi iros, mi iros! {{***}} «Ĉe la mateniĝo estiĝis diskuto, en kiu, feliĉe, mi ne perdis la trankvilecon. Temis pri la maniero, kiel ni devas peti la gastamon. «Estis nedubeble, ke la neatendita ĉeesto de kvar nekonataj viroj kaŭzus en la setlejoj seriozajn alarmojn. Unu el ni devis riski esplori la emon de la entreprenisto, por ke la ceteraj, kiuj restus atendante, kun la libera ĝangalo, ne elmetu sin al sufero de neriparebla servuteco. Fine, oni konsentis, ke tiu misio apartenas al mi; sed miaj kunuloj decideme rifuzis lasi min iri armita. «Per tiu ĉi antaŭzorgo ili ofendis mian prudenton, kaj tamen, mi akceptis ĝin senesprime. Evidente, certaj agoj kvazaŭ antaŭas miajn ideojn: kiam la cerbo ordonas, miaj nervoj jam agas. Estis bone senigi min de iu ajn rimedo, kiu povus ekbruligi mian agresemon; kaj ĉiu armita homo estas ĉiam du paŝojn for de la tragedio. «Transdonante al ili la revolveron, kiun mi havis ĉe la zono, mi ripetis al ili miajn avertojn: "Atendu min ĉi tie; se io grava okazos, mi fuĝos ĉi tiun saman nokton kaj ni kuniĝos por...". «Kaj mi ekiris sola, kun la tago jam progresinta, al la loĝejo de la submastro. «Dum mi marŝis per hazarda paŝado, mia decido ekformiĝis kaj mi rememoris la projekton de la blundulo Mesa: ataki la barakon, ekposedi la "trezoron" de sinjoro Clemente, preni la nutraĵojn kiujn ni trovos kaj fuĝi kun la rumbisto tra la arbaroj, serĉante la proksimajn fontojn de la rivero Gvajnio, pretaj por malsupreniri ĝin, sen riski malfeliĉojn ĉe Isano, ĝia alfluanto. «Ĉu ne estus pli bone invadi la setlejon per kugloj kaj tranĉilo? Kial alveni kiel almozulo por peti ŝirmon? Mi haltis hezitema kaj rigardis malantaŭen. Miaj kamaradoj, elŝovante la kapon el inter la foliaroj, atendis iun ordonon. En alia situacio, mi estus kriinta al ili per severaj voĉoj: "Malsaĝuloj! Kial vi lasas veni la hundojn!". «Ĉar Martel kaj Dolar kuris rapide sur mia spuro; kaj post mallonga momento, malesperigante min pro maltrankvilo, ili portis al la barakoj la anoncon pri mia ĉeesto. Neeble reveni! «Mi antaŭeniris. Mi ne kredis tion, kion mi vidis. Ĉu tiuj mizeraj kabanaroj de indiana stilo estis la tiom famaj barakoj de la Gvarakuo? Ĉu tiuj aĉaj dometoj<noinclude><references/></noinclude> ek7h8ijdky86lxxmqscf2n5iuptlqes Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/160 104 37564 114608 114580 2026-04-02T15:12:08Z Rubenĉjo 597 114608 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ne interrompu vi! Lasu nin konversacii! — Ĉu eble la rumbisto Silva ne estas mia? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke li estas fuĝinto el la personaro de Jagvanario? Ĉu vi ne scias, ke Pezil ne pagis lin al mi? — Sinjorino, se vi deziras... Se la generalo ne malpermesas al mi... — Kia generalo! Ĉi tiu ne estas tiu, kiu komandas, sed Kajeno! Ĉi tiu estas mizerulo, kiu fanfaronas kiel administranto. — Ne estu tiel langoliberema! Mi pruvos al vi, ke mi ja havas komandon: juna viro, vi povas fidi je la boato! — Dankon! Dankon! Koncerne la remiston, se la sinjorino vendas al mi la fuĝinton, se ŝi akceptas de mi ĝiron kontraŭ Manaŭso... — Kaj kion vi donas al mi kiel garantion dum oni pagas ĝin? — Niajn proprajn personojn. — Ho, ne! Tion ne! Alaho! — Ne surprizas min la malfido. Estas vero, ke niaj aspektoj kontraŭdiras nian pagokapablon: senŝuaj, ĉifonaj, mizeraj. Mi nur aspiras meti en viajn manojn ĉion, kion ni posedas. Elektu mem la personaron, kiu devas plenumi la komision. La necesaĵo estas, ke ĝi ekiru baldaŭ kun niaj leteroj kaj zorgu pri la valoroj kaj varoj, kiujn ni petas kaj kiujn vi mem ricevos: drogoj, nutraĵoj kaj, precipe, iom da likvoroj, ĉar konvenas gajigi la vivon en ĉi tiu dezerto. — Tio ja estas vero. «Kiam la madono, pensema, lasis nin solaj, mi petegis la ĉefon: — Ĵuru al mi, generalo, ke ni povos fidi je via helpo! — Juna viro, malmulte plaĉas al mi juri per la kruco, ĉar mi estas ateisto. Mia religio estas tiu de la glavo! «Kaj portante la dekstran manon al la zono, kiel garantion de sia ĵuro, li murmuris solene: — Dio kaj Federacio! {{***}} «Ĉe la vesperigo la madono reaperis. Antaŭ la kabano, kiun Vakiro destinis al ni, ŝi faris al mi la honoron promenigi sian tedon, kovrita per vualo el neĝblanka gazo, kiu defendis ŝin kontraŭ la moskitoj. Apud la senfara fajrejo ni oscedis silente, atendante la fiŝkaptistojn, kiuj iris al la rivero por serĉi la vespermanĝon. Franco elverŝis tapiokon el la poŝo kaj ni manĝis ĝin je manplenoj, kiam ni rimarkis la virinon. Vidante ŝin, mi turnis la vizaĝon al alia loko, kun la ĉapelo super la frunto, hontante pro la mizero, en kiu mi troviĝis. — Ĉu ŝi rigardas min? — Multe, sed ŝi ŝajnas simulon. — Ĉu ŝi foriris?»<noinclude><references/></noinclude> eit2ntapa9q5tugytqj4kybww9wyrtk Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/164 104 37567 114599 2026-04-02T13:52:22Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "kaj ke ŝi lasis sian boaton en la vilaĝo San Felipe, meze de Río Negro, ĉar la alta Isano estas netrairebla. Sed kie ŝi havas la marĉandaĵon, kiun ŝi ofertas al ni? Mi povus ĵuri, ke ŝia granda boato estas kaŝita en iu marĉo, pro timo ke oni povus ĝin prirabi, kaj ke fidelaj homaroj ŝin atendas. «En la varmo de la siesto, mi decidis prezenti min al la virino en ŝia propra dormoĉambro, sen anonci min, repensante preparitan parolon kaj kun certa emoc..." 114599 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>kaj ke ŝi lasis sian boaton en la vilaĝo San Felipe, meze de Río Negro, ĉar la alta Isano estas netrairebla. Sed kie ŝi havas la marĉandaĵon, kiun ŝi ofertas al ni? Mi povus ĵuri, ke ŝia granda boato estas kaŝita en iu marĉo, pro timo ke oni povus ĝin prirabi, kaj ke fidelaj homaroj ŝin atendas. «En la varmo de la siesto, mi decidis prezenti min al la virino en ŝia propra dormoĉambro, sen anonci min, repensante preparitan parolon kaj kun certa emocio, kiu pliigis mian palecon. Mi surprizis ŝin spirante sian cigaredon en sukcena cigaredingo, kuŝanta en la dormiga hamako, unu piedon sur la alia, dum la rando de la jupo balais la plankon en malrapida takto. Vidante min, ŝi sukcesis sidiĝi, kun ŝajniga malkontento pri mia maldiskreteco, aranĝis sian malbutonitan bluzon, kaj, observante min, ekmutis. «Tiam, kun iluzia teatreco, kiu, cetere, estis tre sincera, mi murmuris mallevante la okulojn: — Ne rigardu, sinjorino, miajn nudajn piedojn, nek miajn flikaĵojn, nek mian aspekton: mia eksteraĵo estas la malĝoja masko de mia spirito, sed tra mia brusto pasas ĉiuj padoj por la amo! «Sufiĉis al mi unu rigardo de la madono por kompreni mian eraron. Ŝi nek komprenis la sincerecon de mia submetiĝo, kiam mi estus povinta doni al mia animo, soifanta je iu ajn afekcio, la definitivajn orientiĝojn; nek ŝi sciis vuali sin per la spirito por igi min forgesi la inon antaŭ la virino. «Malkontenta pro mia ridindeco, mi sidiĝis ĉe ŝia flanko, decidinte venĝi min pro ŝia malsaĝeco, kaj etendante la brakon super ŝiajn ŝultrojn mi kurbigis ŝin al mi, brute, kaj miaj tenacaj fingroj restis stampitaj sur ŝia haŭto. Aranĝante siajn ornamajn kombilojn, ŝi protestis anhelante: — Ĉi tiuj kolombianoj estas kuraĝaj! — Jes, sed en entreprenoj de granda valoro! — Kvieton! Kvieton! Lasu min ripozi! — Vi estas sensensa kiel viaj haroj. — Ho! Alaho! — Mi kisis vian kapon kaj vi ne sentis. — Por kio! — Kvazaŭ mi estus kisinta vian inteligenton! — Ho, jes! «Dum momento ŝi restis senmova, malpli pudora ol alarmita, sen rigardi min nek protesti. Subite, ŝi stariĝis. — Kavaliro, ne pinĉu min! Vi eraras! — Neniam eraras mia koro! «Kaj tion dirante, mi mordis ŝian vangon, nur unu fojon, ĉar en miaj dentoj restis gusteto de vazelino kaj rizpolvo. La madono, premante min kontraŭ sian sinon, ekploris:»<noinclude><references/></noinclude> p5y0p61q8eq7rpvxenfvs7wxol3oa67 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/165 104 37568 114600 2026-04-02T14:04:39Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«— Mia anĝelo, preferu min en la negoco! Preferu min! La cetero estis mia afero. {{***}} «Ĝis dek ventroŝvelintaj knaboj ĉirkaŭis min per siaj kalabasoj, ploraĉante peton instruitan de siaj patrinoj, kiuj en malsata rondo instigis ilin el alia kabano, helpante ilin per la okuloj en la almozpeta petego: "Tapioko, aj, tapioko!". «Tiam la madono Zoraida Ajram, per sia uzurista kaj blanka mano, kiu ankoraŭ havis la malkvietecon de la lastaj sentoj, vo... 114600 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Mia anĝelo, preferu min en la negoco! Preferu min! La cetero estis mia afero. {{***}} «Ĝis dek ventroŝvelintaj knaboj ĉirkaŭis min per siaj kalabasoj, ploraĉante peton instruitan de siaj patrinoj, kiuj en malsata rondo instigis ilin el alia kabano, helpante ilin per la okuloj en la almozpeta petego: "Tapioko, aj, tapioko!". «Tiam la madono Zoraida Ajram, per sia uzurista kaj blanka mano, kiu ankoraŭ havis la malkvietecon de la lastaj sentoj, volis montri sian malavarecon kaj akiri mian aplaŭdon: ekzercante rajtojn de dommastrino, ŝi malfermis la provizejon al la petantoj kaj ordonis al ili plenigi siajn vazojn ĝis satiĝo. La knaboj ĵetis sin sur la palmokeston, kiel birdetoj sur tritikejon, kiam, subite, envia maljunulino alarmis ilin per ĉi tiuj vortoj: "Uiii!*** Infanoj! La maljunulo!". Kaj la terurita amaso disiĝis kun tia rapido, ke kelkaj falis elverŝante la altvaloran branon, malgraŭ kio, la plej ruzaj kolektis de la tero plurajn pugnojn kaj portis ilin al la buŝo, kune kun tero kaj ĉio. «La "fantomo" de tiuj infanetoj estis la gvidisto Clemente Silva, kiu, iris fiŝkapti kaj revenis kun la senutilaj retoj. Gravan suspekton ili sentas antaŭ la maljunulo, per kiu oni timigas ilin ekde kiam ili ĉesas mamsuĉi, instruante al ili ke, kiam ili kreskos, li perdigos ilin en la centro de la inunditaj kotejoj, sub mallumigitaj kaŭĉukejoj, kie la ĝangalo devos engluti ilin. «La sovaĝa timemo de la indianetoj kreskas pro la influo de groteskaj superstiĉoj. Por ili la mastro estas supernatura estulo, amiko de la magvaro, tio estas, de la diablo, kaj tial la montoj pruntas al li helpon kaj la riveroj gardas por li la sekretojn de liaj perfortoj. Jen la insulo de la Purgatorio, kie ili vidis perei, laŭ ordono de la submastro, la malobeemajn kaŭĉukistojn, la ŝtelistajn indianinojn, la ribelemajn infanojn, ligitajn sub la nuda ĉielo, en plena nudeco, por ke la kuloj kaj la vespertoj ilin ekzekutu. Tia puno timigas la malgrandulojn, kaj, antaŭ ol plenumi kvin jarojn de aĝo, ili eliras al la kaŭĉukejoj en la taĉmento de la virinoj, kun timo al la mastro, kiu devigas ilin piki la trunkojn, kaj kun timo al la ĝangalo, kiu devas malami ilin pro ilia krueleco. Ĉiam iras kun ili iu hakisto, kiu faligas por ili certan nombron da arboj, kaj estas vidinde tiam kiel, sur la tero, ili torturas la vegetaĵon, vundante al ĝi branĉojn kaj radikojn per najloj kaj pikiloj, ĝis eltiri al ĝi la lastan guton da suko. — Kion vi opinias, don Clemente, pri ĉi tiuj bubaĉoj? — Ke en mi ili timas sian propran estontecon. — Sed vi estas homo de bona antaŭsigno. Komparu niajn timojn de antaŭ du tagoj kun la trankvilo, kiun ni nun ĝuas.»<noinclude><references/></noinclude> jftpaw82ga4pgpswvkb1d7rcabyqyer 114609 114600 2026-04-02T15:12:37Z Rubenĉjo 597 114609 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Mia anĝelo, preferu min en la negoco! Preferu min! La cetero estis mia afero. {{***}} «Ĝis dek ventroŝvelintaj knaboj ĉirkaŭis min per siaj kalabasoj, ploraĉante peton instruitan de siaj patrinoj, kiuj en malsata rondo instigis ilin el alia kabano, helpante ilin per la okuloj en la almozpeta petego: "Tapioko, aj, tapioko!". «Tiam la madono Zoraida Ajram, per sia uzurista kaj blanka mano, kiu ankoraŭ havis la malkvietecon de la lastaj sentoj, volis montri sian malavarecon kaj akiri mian aplaŭdon: ekzercante rajtojn de dommastrino, ŝi malfermis la provizejon al la petantoj kaj ordonis al ili plenigi siajn vazojn ĝis satiĝo. La knaboj ĵetis sin sur la palmokeston, kiel birdetoj sur tritikejon, kiam, subite, envia maljunulino alarmis ilin per ĉi tiuj vortoj: "Uiii!*** Infanoj! La maljunulo!". Kaj la terurita amaso disiĝis kun tia rapido, ke kelkaj falis elverŝante la altvaloran branon, malgraŭ kio, la plej ruzaj kolektis de la tero plurajn pugnojn kaj portis ilin al la buŝo, kune kun tero kaj ĉio. «La "fantomo" de tiuj infanetoj estis la rumbisto Clemente Silva, kiu, iris fiŝkapti kaj revenis kun la senutilaj retoj. Gravan suspekton ili sentas antaŭ la maljunulo, per kiu oni timigas ilin ekde kiam ili ĉesas mamsuĉi, instruante al ili ke, kiam ili kreskos, li perdigos ilin en la centro de la inunditaj kotejoj, sub mallumigitaj kaŭĉukejoj, kie la ĝangalo devos engluti ilin. «La sovaĝa timemo de la indianetoj kreskas pro la influo de groteskaj superstiĉoj. Por ili la mastro estas supernatura estulo, amiko de la magvaro, tio estas, de la diablo, kaj tial la montoj pruntas al li helpon kaj la riveroj gardas por li la sekretojn de liaj perfortoj. Jen la insulo de la Purgatorio, kie ili vidis perei, laŭ ordono de la submastro, la malobeemajn kaŭĉukistojn, la ŝtelistajn indianinojn, la ribelemajn infanojn, ligitajn sub la nuda ĉielo, en plena nudeco, por ke la kuloj kaj la vespertoj ilin ekzekutu. Tia puno timigas la malgrandulojn, kaj, antaŭ ol plenumi kvin jarojn de aĝo, ili eliras al la kaŭĉukejoj en la taĉmento de la virinoj, kun timo al la mastro, kiu devigas ilin piki la trunkojn, kaj kun timo al la ĝangalo, kiu devas malami ilin pro ilia krueleco. Ĉiam iras kun ili iu hakisto, kiu faligas por ili certan nombron da arboj, kaj estas vidinde tiam kiel, sur la tero, ili torturas la vegetaĵon, vundante al ĝi branĉojn kaj radikojn per najloj kaj pikiloj, ĝis eltiri al ĝi la lastan guton da suko. — Kion vi opinias, don Clemente, pri ĉi tiuj bubaĉoj? — Ke en mi ili timas sian propran estontecon. — Sed vi estas homo de bona antaŭsigno. Komparu niajn timojn de antaŭ du tagoj kun la trankvilo, kiun ni nun ĝuas.»<noinclude><references/></noinclude> gt7rj521v37iaq2guk1yjpw91na9p4n Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/166 104 37569 114601 2026-04-02T14:20:54Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«Tiel mi diris; kaj pensante pri nia baldaŭa disiĝo, ni intime pentis pro tio, ke ni parolis, kaj ni ekmutis, klopodante ke niaj okuloj ne renkontiĝu. — Ĉu hodiaŭ vi konversaciis kun miaj kunuloj? — Ĉar ni vekiĝis por fiŝkapti, ili verŝajne dormas la sieston. — Ni iru vidi ilin! «Kaj kiam ni pasis antaŭ kabano, proksima al la rivero, mi vidis grupon da knabinetoj, ok ĝis dek-tri jarajn, sidantaj sur la tero en trista rondo. Ili ĉiuj portis ma..." 114601 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Tiel mi diris; kaj pensante pri nia baldaŭa disiĝo, ni intime pentis pro tio, ke ni parolis, kaj ni ekmutis, klopodante ke niaj okuloj ne renkontiĝu. — Ĉu hodiaŭ vi konversaciis kun miaj kunuloj? — Ĉar ni vekiĝis por fiŝkapti, ili verŝajne dormas la sieston. — Ni iru vidi ilin! «Kaj kiam ni pasis antaŭ kabano, proksima al la rivero, mi vidis grupon da knabinetoj, ok ĝis dek-tri jarajn, sidantaj sur la tero en trista rondo. Ili ĉiuj portis malpurajn kalsoneton, pasigitajn diagonale kiel bendo kaj pendigitajn super la ŝultro per kordono, tiel ke la brusto kaj brakoj restis nudaj. Unu senpuligis sian kunulinon, kiu estis ekdorminta sur ŝiaj genuoj; aliaj preparis cigaredon en ŝelo de tabario***, maldika kiel papero; ĉi tiu, de tempo al tempo, mordonetis kun tediĝo laktosukan kajmiton; tiu, kun stultaj okuloj kaj malordigita hararo, distris la malsaton de infaneto, kiu piedfrapis sur ŝiaj kruroj, metante al ĝi la etfingron en la buŝeton, pro manko de la mampinto jam elĉerpita. Neniam mi vidos alian grupon de pli senfina forlasiteco! — Don Clemente, kion faras ĉi tiuj indianetoj dum iliaj gepatroj revenas al la barako? — Ĉi tiuj estas la amantinoj de niaj mastroj. Oni ŝanĝis ilin al iliaj parencoj kontraŭ salo, kontraŭ ŝtofoj kaj bagatelaĵoj, aŭ oni elŝiris ilin el iliaj kabanoj kiel imposton de sklaveco. Ili preskaŭ ne konis la serenan senkulpecon, kiun la infaneco spiras, nek havis alian ludilon ol la pezan poton por ĉerpi akvon aŭ la frateton sur la kokso. Kiel malpura estis la holokaŭsto de ilia tragika virgeco! Antaŭ la dekjara aĝo, ili estas devigataj al la lito kiel al suferigo; kaj, kripligitaj ĉe la koksoj de siaj mastroj, ili kreskas malsanaj, silentemaj, ĝis kiam iun tagon ili suferas la teruron senti sin patrinoj, sen kompreni la patrinecon! «Dum ni marŝis, tremante pro indigno, mi rimarkis duon-tegmenton el mirito-palmo, subtenatan de du forkstangoj, de kiuj pendis mizerega ret-hamako, kie ripozis juna viro, kun vaksokolora haŭto kaj ekstaza aspekto. Liaj okuloj certe havis iun lezon, ĉar li vualis ilin per du ĉifonoj ligitaj sur la frunto. — Kiel nomiĝas tiu individuo, kiu kovris al si la vizaĝon per la kovrilo, kvazaŭ malkontenta pro mia ĉeesto? — Samlandano nia. Estas la solemulo Esteban Ramírez, kiu havas la vidkapablon preskaŭ perdita. «Tiam, alproksimiĝante al la ret-hamako kaj malkovrante al li la kapon, mi diris al li per voĉo malforta kaj kortuŝita: — Saluton, Ramiro Estévanez! Ĉu vi kredas, ke mi ne konas vin? {{***}}<noinclude><references/></noinclude> 04pl262x5ydyikgprqjbxwf6xwmzft7 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/167 104 37570 114617 2026-04-02T17:53:32Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«Singulara afekcio ĉiam ligis min al Ramiro Estévanez. Mi estus volinta esti lia pli juna frato. Neniu alia amiko sukcesis inspiri al mi tiun konfidon, kiu, tenante sin digne super la sfero de la trivialaĵo, havas altan potencon en la koro kaj en la inteligento. «Ĉiam ni vidis nin, neniam ni diris al la alia "ci". Li estis grandanima; mi, impulsiĝema. Li, optimista; mi, senespera. Li, virta kaj platona; mi, monda kaj voilupt-ama. Tamen, la malkonfor... 114617 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Singulara afekcio ĉiam ligis min al Ramiro Estévanez. Mi estus volinta esti lia pli juna frato. Neniu alia amiko sukcesis inspiri al mi tiun konfidon, kiu, tenante sin digne super la sfero de la trivialaĵo, havas altan potencon en la koro kaj en la inteligento. «Ĉiam ni vidis nin, neniam ni diris al la alia "ci". Li estis grandanima; mi, impulsiĝema. Li, optimista; mi, senespera. Li, virta kaj platona; mi, monda kaj voilupt-ama. Tamen, la malkonformeco nin proksimigis, kaj, sen devojigi la naskitajn inklinojn, ni kompletigis nin en la spirito, metante mi la imagon, li la filozofion. Ankaŭ, kvankam distancigitaj de la kutimoj, ni influis nin per la kontrasto. Li pretendis resti sendifekta antaŭ la delogo de miaj aventuroj, sed cenzurante ilin al mi, lin inundis certa scivolemo, speco de peka ĝojo pro la devojiĝoj, kiujn lia temperamento igis lin nekapabla fari, sen ĉesi rekoni al la tentoj vivan altiron. Mi kredas ke, super liaj konsiloj, pli ol unufoje li estus ŝanĝinta sian moderecon kontraŭ miaj frenezaĵoj. Tiel mi kutimiĝis kompari niajn opiniojn, ke jam en ĉiuj miaj agoj min maltrankviligis pripenso: "Kion pensos pri tio mia mensa amiko?". «Li amis el la vivo ĉion, kio estis nobla: la hejmon, la patrion, la fidon, la laboron, ĉion dignan kaj laŭdindan. Arko de siaj parencoj, li vivis limigita al sia devo, rezervante por si la serenajn spiritajn ĝojojn kaj konkerante el la malriĉeco la reĝan lukson esti malavara. Li vojaĝis, kleriĝis, komparis civilizaciojn, komprenis virojn kaj virinojn, kaj pro ĉio tio li poste akiris sardonecan rideton, kiu reliefiĝis kiam li metis en siajn juĝojn la pipron de la analizo kaj en siajn babilojn la koketecon de la paradokso. «Antaŭe, apenaŭ mi sciis ke li amindumis certan eminentan belulinon, mi volis demandi al li ĉu eblas ke malriĉa junulo pensu dividi kun alia persono la malabundan panon, kiun li akiris por siaj gepatroj. Nenion mi traktis profunde kun li ĉar li interrompis min per trafaj vortoj: "Ĉu al mi ne restas rajto eĉ por la iluzio?". «Kaj la freneza iluzio kondukis lin al la katastrofo. Li fariĝis melankolia, rezervita, kaj finis negante al mi sian intimecon. Malgraŭ ĉio, iun tagon mi diris al li por lin esplori: "Volu la destino rezervi mian koron al iu ajn virino, kies parencaro ne kredu sin pli alta, pro neniu kialo, ol mia gento". Kaj li respondis al mi: "Mi ankaŭ pensis pri tio. Sed kion fari? Ĉe tiu fraŭlino haltis mia aspiro!". «Mallonge post lia ama fiasko mi ne plu vidis lin. Mi sciis ke li elmigris al mi ne scias kie, kaj ke la fortuno estis al li ridetanta, laŭ kion predikis, neesprime, la relativaj komfortoj de lia familio. Kaj nun mi trovis lin en la barako de la Guvrakuo, malsata, senutila, uzanta alian nomon kaj kun bandaĝo super la palpebroj.»<noinclude><references/></noinclude> f25vqlat2riw4c8ivj1jvauou6rjajm Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/168 104 37571 114618 2026-04-03T11:34:12Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«Grandan malkonferton kaŭzis al mi lia aflikto, kaj, pro kompata delikateco, mi ne kuraĝis esplori iun ajn detalon de lia sorto. Vane mi atendis, ke li iniciatu la konfidon. Tiu Ramiro estis ŝanĝita: nek manpremo, nek kora vorto, nek gesto de ĝojo pro nia renkonto, pro ĉio tiu pasinteco, kiu en mi renaskiĝis kaj en kiu ni posedis egalajn partojn. Kiel venĝon, mi adoptis glacia muton. Poste, por lin ĉagreni, mi diris al li seke: — Ŝi edziĝis! Ĉu vi sc... 114618 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«Grandan malkonferton kaŭzis al mi lia aflikto, kaj, pro kompata delikateco, mi ne kuraĝis esplori iun ajn detalon de lia sorto. Vane mi atendis, ke li iniciatu la konfidon. Tiu Ramiro estis ŝanĝita: nek manpremo, nek kora vorto, nek gesto de ĝojo pro nia renkonto, pro ĉio tiu pasinteco, kiu en mi renaskiĝis kaj en kiu ni posedis egalajn partojn. Kiel venĝon, mi adoptis glacia muton. Poste, por lin ĉagreni, mi diris al li seke: — Ŝi edziĝis! Ĉu vi sciis, ke ŝi edziĝis? «Sub la influo de ĉi tiu sciigo reviviĝis por mia amikeco nekonata Ramiro Estévanez, ĉar anstataŭ la dolĉa filozofo aperis viro morda kaj amara, kiu vidis la vivon tian, kia ĝi estas laŭ certaj aspektoj. Prenante min je la mano, li demandis: — Kaj ĉu ŝi estos vera edzino, aŭ nur kromvirino de sia edzo? — Kiu povus tion diri? — Certe ŝi posedas virtojn por esti la ideala edzino pri kiu parolas al ni la Evangelio; sed unuigita al viro, kiu ne ŝin perversigus kaj "kanajligus". Mi komprenas, ke la ŝia estas unu el tiom da, kiom mi konas, vidvoj de amatinaro, momentaj dizertintoj de la bordeloj, kiuj edziĝas pro vanto aŭ pro intereso, eĉ por akiri inon el alta klaso laŭ la bonvolo de la socio. Sed baldaŭ ili ŝin malĉastigas kaj flankenlasas, aŭ en la sanktejo de la hejmo ili konvertas ŝin en publikulinon, ĉar ilia edza ardo jam ne prosperas krom revivigante praktikojn de prostituejo. — Kaj kio gravas tio? Se nur oni portas ilustran familinomon, kiu havas valoron en la alta socio... — Benita estu Dio, ĉar ankoraŭ ekzistas la naiveco! «Ĉi tiu frazo faris al mi la impreson de pinglofrapo en mian haŭton de sperta viro. Kaj mi gvatis la momenton por pruvi al Estévanez, ke mi ankaŭ komprenas mordecon; sed la okazo ne prezentiĝis kaj li eksponis: — Parolante pri de familinomoj, mi memoras certan anekdoton pri ministro, de kiu mi estis skribisto. Kia tiel populara ministro! Kia tiel vizitata oficejo! Baldaŭ mi rimarkis paradoksan fenomenon: la aspirantoj eliris sen laborpermesoj, sed superfluantaj de nobelula fiero. Foje eniris en la oficejon du kavaliroj tute elegantaj, elegantuloj pro profesio, profesoroj pri simpatieco en hazardludejoj kaj salonoj. La ministro, etendante al ili la manon, atentis pri iliaj familinomoj: — Mi estas Zárraga — diris unu. — Mi estas Cómbita — murmuris la alia. — Ah, jes! Ah, jes! Kiom da honoro, kiom da plezuro! Vi estas posteuloj de la Zárragas kaj de la Cómbitas! «Kaj kiam ili eliris, mi demandis mian majestan ĉefon: — Kiuj estas la prauloj de ĉi tiuj sinjoroj, kies nobeleco eltiris de vi tiel spontanean laŭdon?»<noinclude><references/></noinclude> q0ysf765wpyza2ttstzzlccuoweogvc Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/169 104 37572 114619 2026-04-03T11:51:57Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "«— Ĉu laŭdo? Kion mi scias! Mia komplezo estis nur simpla logiko: se la unu estas Cómbita kaj la alia estas Zárraga, iliaj respektivaj patroj havos tiujn familinomojn. Nenion pli! «Ĉar mi ne volis, ke Ramiro rimarku, ke lia talento provokis mian admiron, mi ŝajnigis tediĝon antaŭ liaj vortoj. Mi volis trakti lin kiel lernanton, malkonante lin kiel mentoron, por pruvi al li, ke la laboroj kaj seniluziiĝoj donis al mi pli da scienco ol la instruistoj... 114619 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>«— Ĉu laŭdo? Kion mi scias! Mia komplezo estis nur simpla logiko: se la unu estas Cómbita kaj la alia estas Zárraga, iliaj respektivaj patroj havos tiujn familinomojn. Nenion pli! «Ĉar mi ne volis, ke Ramiro rimarku, ke lia talento provokis mian admiron, mi ŝajnigis tediĝon antaŭ liaj vortoj. Mi volis trakti lin kiel lernanton, malkonante lin kiel mentoron, por pruvi al li, ke la laboroj kaj seniluziiĝoj donis al mi pli da scienco ol la instruistoj de filozofiemo, kaj ke la krudeco de mia karaktero estas pli taŭga por la lukto ol la malforta prudento, la utopia mildeco kaj la senenhava boneco. Jen estis la rezultoj de tiel granda aksiomo: inter li kaj mi, la venkita estis li. Malfruinta de la pasioj, fiaskinta pri sia idealo, li certe sentus la deziron esti batalema, por venĝi sin, por imponi sin, por elpagi sin, por esti viro kontraŭ la viroj kaj ribelulo kontraŭ sia destino. Vidante lin senarma, nekapabla, malfeliĉa, mi skizis al li kun certa impertuneco mian situacion por blindigi lin per mia kuraĝo: — Hola, ĉu vi ne demandas min, kiaj ventoj min pelas tra ĉi tiuj ĝangaloj? — La superflua energio, la serĉado de Eldorado, la atavismo de iu konkerinta avo… — Mi ŝtelis virinon kaj oni ŝtelis ŝin de mi! Mi venas por mortigi tiun, kiu ŝin havas! — Malbone sidas sur vi la ruĝa kresto de Lucifero. — Sed ĉu vi eble ne kredas je mia decido? — Kaj ĉu tiu virino meritas la penon? Se ŝi estas kiel la madono Zoraida Ayram… — Ĉu vi scias ion? — Ŝajnis al mi, ke vi eniras en ŝian kabanon. — Do viaj okuloj ne estas perditaj? — Ankoraŭ ne. Estis malzorgo mia, dum mi fumizis globon da kaŭĉuko. Mi ekbruligis fajron, kaj, kovrante ĝin per la funelo kiu funkcias kiel kamentubo, ribelema branĉo kiu kraketis brulante, ĵetis al mia vizaĝo ŝprucon da fumo. — Kia hororo! Kvazaŭ temus pri venĝo kontraŭ viaj okuloj! — Kiel puno pro tio, kion ili vidis! {{***}} «Ĉi tiu frazo estis por mi malkaŝo: Ramiro estis la viro kiu, laŭ sinjoro Clemente Silva, ĉeestis la tragediojn de San Fernando de Atabapo kaj kutimis rakonti, ke Funes enterigis la homojn vivantaj. Li estis vidinta eksterordinarajn aferojn en la rabo kaj la krueleco, kaj mi brulis pro deziro koni detalojn de tiu terura kroniko. Eĉ pro tiu aspekto Ramiro Estévanez montriĝis treege interesa; kaj ĉar, ŝajne, li reagis kontraŭ la divorco de nia frata intimeco<noinclude><references/></noinclude> nkqggj7cmg85bwsd4rc5dmc0t40nii9