Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.22
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/182
104
37594
114740
2026-04-06T12:06:26Z
Rubenĉjo
597
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "kaŭzas la volupteman lacon, la malvigleco de la fizika forto, suĉitan de la kisoj de la madono. Kiel elĉerpiĝas kandelovakso renversita sur sia flamo, tiel rapide finis mian ardantecon tiu lupino nesatigebla, kiu oksidas per sia spiro mian virecon. Kaj mi ŝin malamas kaj mi ŝin abomenas pro tio, ke ŝi estas varmega, pro tio, ke ŝi estas soldula, pro tio, ke ŝi estas incita, pro siaj karnoj tiranaj, pro siaj mamoj tragikaj. Hodiaŭ, kiel neniam, mi se...
114740
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>kaŭzas la volupteman lacon, la malvigleco de la fizika forto, suĉitan de la kisoj de la madono. Kiel elĉerpiĝas kandelovakso renversita sur sia flamo, tiel rapide finis mian ardantecon tiu lupino nesatigebla, kiu oksidas per sia spiro mian virecon.
Kaj mi ŝin malamas kaj mi ŝin abomenas pro tio, ke ŝi estas varmega, pro tio, ke ŝi estas soldula, pro tio, ke ŝi estas incita, pro siaj karnoj tiranaj, pro siaj mamoj tragikaj. Hodiaŭ, kiel neniam, mi sentas nostalgion pri la virino ideala kaj pura, kies brakoj donas serenecon al la malkvieto, freŝecon al la ardo, forgeson al la malvirtoj kaj al la pasioj. Hodiaŭ, kiel neniam, mi sopiras tion, kion mi perdis en tiom da junulinoj iluziplenaj, kiuj min rigardis kun simpatio kaj kiuj en la sekreto de sia pudoro flegis la ideon fari min feliĉa.
Eĉ Alicia, kun ĉiuj kapricoj de la sensperteco, neniam perfidis sian sinjorinan naturon kaj sciis esti digna eĉ en la plej grandaj intimecoj. Mia iritiĝema kolero, mia ĉiama malamo, la indigno kiun mi sentas memorante ŝin, ne sukcesas malpliigi tiun honestecon kiun, nepre, mi devas rekoni kaj atribui al ŝi, kvankam hodiaŭ mi ŝin repudias kiel degraditan kaj perfidan. Kia diferenco inter ŝi kaj la turkino, kiun ŝi venkas en ĉio, en gracio kiel en juneco! Ĉar tiu ĉi malbela maturaĉino atingas la limojn de la velko kaj de la trograseco. Tiel mi tion rimarkis de kiam mi ŝin vidis. Kvankam ŝi pasas la kvardek jarojn, oni malkovras al ŝi neniun "blankan haron", pro miraklo de ŝiaj kosmetikaĵoj: sed mi ilin divenas al ŝi!
Ho, laceco de la ĉeesto kiu malkonfortas! Ho, naŭzo pro la kisoj kiujn oni ne petas! Mi estis devigita ŝajnigi, por la profito de niaj planoj, tiun malinklinon kiun la madono produktas en mi, kaj ne havi ripozon en mia malkontento, ĉar neniu el miaj amikoj povis anstataŭi min en la malnobla ofico teni ŝin favora. Ŝi ilin forpuŝas ĉar ŝi scias, ke la sola posedanto de la saldo en la Domo Rosas estas nur mi. Mi provis, por liberigi min, la lacan geston, la malmolan frazon, la malestimon kiu kaŭzas vezikojn. Fine mi rompis kun ŝi perforte. Kaj hodiaŭ mi ne trovas kion fari por ŝin rekonkeri.
Okazas ke tiujn noktojn la kaŭĉukistoj invadis la ejon de la virinoj, por ĝui ilin kiel premion de sia semajno, laŭ malnova kutimo. Fetoraj pro fumo kaj malpuraĵo, apenaŭ ili finas la fumizadon, ili prezentas sin al la gardisto kaj kun volupta gesto mendas la vicon. La malpli pasiaj ŝanĝas sian rajton kun la senpacienculoj por tabako, por gumo aŭ por piloloj de kinino. Hieraŭ nokte, du montaraj knabinoj ploris krie supre de la ŝtuparo, ĉar ĉiuj viroj ilin preferis kaj estis al ili nepre maleble rezisti plu. La Vakiro, minacante ilin per la vipo, ilin insultis. Unu el ili, malespera, ĵetis sin teren kaj fendis la brakon. Ni kuris kun lumoj por ŝin preni kaj mi ŝin ŝirmis en mia rethamako.
— Abomenindaj, abomenindaj! Sufiĉas de fitraktadoj al tiuj ĉi malfeliĉaj virinoj! Tiu, kiu ne havas viron por ŝin defendi, ĉi tie min havas!
«Silento! Kelkaj indianinoj alproksimiĝis al mi. En la alia kabano ridetis kelkaj kruduloj, kiuj stimulis sian satecon per obscenaj ŝercoj.<noinclude><references/></noinclude>
pdrulli0siecmk58jcqehic1nqbfwmv