Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.23 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/4 104 23197 114777 110591 2026-04-08T00:37:06Z Rubenĉjo 597 /* Sen teksto */ 114777 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="Rubenĉjo" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> mn28m0nocr3gyb2lzs0txpecnequ4gx Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/3 104 23199 114775 114508 2026-04-08T00:36:22Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114775 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Prologo'''}} Sinjoro Ministro: Akorde kun la deziroj de V. M. mi aranĝis por sia publikigo la manuskriptojn de Arturo Cova, senditaj al tiu Ministerio de la Konsulo de Kolombio en Manaŭso. En tiuj paĝoj mi respektas la stilon kaj eĉ la malĝustaĵojn de la malbonŝanca verkisto, substrekante nur la provincismojn plej gravaj. Mi kredas, krom pli bona opinio de V. M., ke tiun ĉi libron oni ne devas publikigi se ni ne havas pliajn novaĵojn pri la kolombiaj kaŭĉukistoj de la Nigra Rivero aŭ Gvajnio sed se V. M. decidas la kontraŭon, mi petegas al vi Bv. oportune komuniki al mi informojn kiujn vi havigu al vi por aldoni ilin kvazaŭ epilogo. Mi estas de V. M. via tre atenta servisto, {{Dekstra|{{sc|José Eustasio Rivera.}}}}<noinclude><references/></noinclude> 68jb5bdhx8ubdcvfwy13hx7vh6bfo52 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/5 104 23200 114776 110601 2026-04-08T00:36:39Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114776 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>…Tiuj, kiuj iam kredis, ke mia inteligenteco disradius eksterordinare, kiel aŭreolo de mia juneco; tiuj, kiuj forgesis min, tuj kiam mia plando malleviĝis al malfeliĉo; tiuj, kiuj iam rememorigante min pensu pri mia malsukceso kaj demandu sin, kial mi ne estis tio, kion mi povus esti, sciu, ke la nepacigebla sorto disradikigis min el la naskiĝanta prospero kaj ĵetis min sur la savanojn, por iradi vagabonde, kiel la ventoj, kaj por estingiĝi kiel ili, sen lasi pli ol bruo kaj dezerteco. (Fragmento de la letero de Arturo Cova)<noinclude><references/></noinclude> 4gg81xgr7t52m3fscsam9uiibjxjd79 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/7 104 23201 114743 114359 2026-04-08T00:29:28Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114743 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Unua Parto'''}} Antaŭ ol mi estus pasiiĝinta de ajna virino, mi vetis mian koron al hazardo kaj gajnis ĝin la Perforto. Nenion mi sciis pri la ebriigaj ekstazoj, nek pri la ama konfidenco, nek pri la kor-angoro de la malkuraĝaj rigardoj. Pli ol la anamiĝinto, mi estis ĉiam la reganto kies lipoj neniam konis la petegon. Kun ĉio, mi ambiciis la dian donacon de la ideala amo, kiu ekbruligus min spirite, por ke mia animo ekbrilus kiel flamo sur la ligno kiu nutras ĝin. Kiam la okuloj de Alicia alportis al mi la misfortunon, estis mi jam rezigninta la esperon senti puran kor-inklinon. Vane miaj brakoj —tedaj je libereco— etendiĝis antaŭ multaj virinoj petegante por ili katenon. Neniu divenis mian revon. Daŭris la silento en mia koro. Alicia estis facila amafero: ŝi cedis al mi sen hezitoj, kun la espero de la amo kiu serĉis en mi. Ŝi eĉ ne pensis edziniĝi al mi dum tiu tagoj kiam iliaj parencoj forĝis la konspiron de ŝia edziniĝo, apogataj de la pastro kaj deciditaj submeti min per la forto. Ŝi denuncis al mi iliajn ferfidajn planojn. Mi mortos sola, ŝi diradis: mia misfortuno kontraŭas vian estontecon. Poste, kiam oni forĵetis ŝin el la sino de sia familio kaj la juĝisto deklaris al mia advokato ke li dronigus min en la malliberejon, mi diris al ŝi iun nokton, en la kaŝejo, senhezite: «Kiel mi povus forlasi vin? Ni fuĝu! Prenu mian sorton, sed donu al mi vian amon». Kaj ni fuĝis! {{***}} Tiun nokton, la unua en Kasanareo, kiel konfidenculon mi havis la sendormon. Tra la gazo de la muŝ-reto, en la senlimaj ĉieloj, mi vidis palpebrumi la stelojn. La foliaroj de la palmoj kiuj donis al ni protekton mutis<noinclude><references/></noinclude> 1ycm1lss6xll3sljci2w86kl6hq251r Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/8 104 23202 114744 111041 2026-04-08T00:29:42Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114744 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>antaŭ ni. Senfina silento flosis en la atmosfero, bluigante la travideblecon de la aero. Apud mia dormo-reto, en la mallarĝa vojaĝlito, Alicia dormis kun agitata spirado. Mia aflikto-plena animo havis tiam kor-premajn pripensojn: Kion vi faris de via propra destino? Kion pri tiu ĉi junulineto kiun vi oferas al viaj pasioj? Kaj viaj revoj pri gloro, kaj viaj sopiroj de triumfoj kaj viaj unuaj fruktoj de rekono? Nesaĝulo! La laĉon kiu al la virinoj vin kunigas, nodas la tedego. Pro infaneca orgojlo vi trompis vin plenkonscie atribuante al tiu kreitaĵo kion en neniu alia vi iam malkovris, kaj vi jam sciis ke la idealon oni ne serĉas; oni ĝin portas en si mem. Satigita la kaprica deziro kian meriton havas la korpo kiun tiom koste vi akiris? Ĉar la animo de Alicia neniam apartenis al vi, kaj kvamkam nun vi ricevas la varmon de sia sango kaj sentas la spiron proksime de via ŝultro, vi trovas vin, spirite, tiom malproksime de ŝi kiom de la silentema konstelacio kiu sin klinas sur la horizonto. En tiu momento mi sentis min timema. Ne estis ke mia energio svenus antaŭ la respondeco de miaj agoj, se ke komencis invadi min la tedo de la konkubino. Malmulte da peno estintus ŝin posedi, eĉ interŝanĝe de plej grandaj frenezaĵoj; Sed kion post la frenezaĵoj kaj la posedo?... Kasanareo ne timigis min kun siaj har-starigaj legendoj. La instinkto de la aventuro pelis min defii ilin, certa pri tio ke mi rezultos senvunda de la liberegaj pampoj kaj ke iam, en nekonataj urboj mi sentus la nostalgion de la pasintaj danĝeroj. Sed Alicia ĝenis min kiel pied-katenon. Se almenaŭ ŝi estus pli riskema, malpli sensperta, pli facilmova! La kompatindulino eliris el Bogoto en afliktaj cirkunstancoj; ŝi ne sciis ĉeval-rajdi, la sunradio kongestis ŝin, kaj kiam de tempo al tempo ŝi preferis piediri, mi devis imiti ŝin pacience, prenante la kol-bridojn de la rajd-bestoj. Neniam antaŭe mi donis pruvojn de tia mildeco. Irante kiel fuĝintoj, ni avancis malrapide, nekapablaj devojiĝis por eviti la renkonton kun la piedirantoj, plejparte kamparanoj, kiuj haltis ĉe nia paŝo demandante al mi kortuŝitaj: mastro, kial ploras la infanino? Oni nepre devis pasigi la nokton en [https://eo.wikipedia.org/wiki/Kakezao Kakezao], por eviti ke la aŭtoritatoj arestu nin. Plurajn fojojn mi klopodis rompi la draton de la telegrafo, enlaĉante ĝin per la ŝnuro de mia ĉevalo, sed mi rezignis tiun entreprenon pro la intima deziro ke iu kaptu min kaj, liberigante min de Alicia, reirigu min al tiu libereco de spirito kiun oni neniam perdas en la malliberejo. Laŭ la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo ni pasis frunokte, devojiĝinte poste al la valeto de la rivero, inter bruaj sukerkanaj kultivejoj kiujn niaj ĉevaloj dekernigis ĉe ilia paso, ni ŝirmis nin en la laŭbo kie funkcis kan-muelilo. De for ni sentis ĝin ĝemi, kaj en la brilo de la forneto, kiu oni bakis la mielon, trairis sennombre la ombroj de la bovoj kiuj movigis la batilon kaj de la bubo kiu spronis ilin. Kelkaj<noinclude><references/></noinclude> p9movb5wdag9iostgcbg7waozaa9j1v Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/9 104 23203 114745 110610 2026-04-08T00:29:55Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114745 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>virinoj spicis la vespermanĝon kaj donis al Alicia bakaĵon de herboj por mildigi ŝian febron. Tie ni restis dum unu semajno. {{***}} La servisto kiun mi sendis al Bogoto serĉe de novaĵoj, portis ilin maltrankviligajn. La skandalo ardis, ekscitita per la murmurado de la malsimpatiantoj. Oni komentadis nian fuĝon kaj la ĵurnaloj profit-uzis la pelmelon. La letero de la amiko al kiu mi direktis min petante sian intervenon, havis tiun ĉi finaĵon: «Oni kaptos vin! Ne restas al vi plia rifuĝo ol Kasanareo. Kiu povus imagi ke viro kiel vi serĉu la dezerton?». Tiun saman posttagmezon Alicia avertis min ke oni prenis nin kiel suspektemajn gastojn. La dommastrino demandis al ŝi ĉu ni estas gefratoj, geedzoj, aŭ simplaj geamikoj, kaj instigis ŝin per flataĵoj por ke ŝi montru al ŝi kelkajn el la moneroj kiujn ni faris, kaze ke ni fabrikus ilin, «pri kio estis nenio malbona, pro la streĉiteco de la situacio». La venontan tagon ni ekiris antaŭ la mateniĝo. —Ĉu vi ne kredas, Alicia, ke ni fuĝas de fantomo kiu havas povon kiun ni mem atribuas? Ĉu ne estus pli bone reveni? —Tiom vi alparolas min pri tio, ke mi konvinkiĝas pri tio ke mi lacigas vin! Pro kio vi alportis min? Ĉar la ideo venis de vi! Foriru, lasu min! Nek vi nek Kasanareo valoras la penon! Kaj ŝi denove ekploris. La penso pri tio ke la kompatindulina sentus sin senhelpa movis min al malĝojo, ĉar ŝi jam estis malkaŝinta al mi la originon de sia malsukceso. Oni volis edzinigi ŝin al maljuna bienar-posedanto en la tagoj kiam ŝi konis min. Ŝi enamiĝis, kiel nepubera, al kuzo sia, palaĉa kaj febla kun kiu ŝi sekrete engaĝiĝis; poste aperis mi, kaj alarmita la maljunulaĉo pro la risko ke mi ŝtelu la ĉasitaĵon, multobligis la multekostajn donacojn kaj intensigis la sieĝon, kun la helpo de entuziasma parencaro. Tiam, Alicia, serĉanta la liberiĝon, lanĉis sin en miajn brakojn. Sed la danĝero ne estis pasinta,: la maljunulo, spite de ĉio, volis edziĝi al ŝi. —Lasu min! —Ripetis ŝi, ĵetante sin el la ĉevalo—. De vi mi volas nenion! Mi iros piede , serĉi en tiuj ĉi vojoj karitatan animon! Mizer-kora! Nenion mi volas de vi! Mi, kiu jam vivis sufiĉe por scii ke ne estas saĝe respondi al kolera virino, restis muta, agrese muta, dum ŝi, sida sur la gazono, per tremanta mano deŝiris plen-manojn de herbo. —Alicia, tio ĉi pruvas al mi ke vi neniam amis min.<noinclude><references/></noinclude> ovo5eqns91pfh8es67zauxgah39fqv0 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/10 104 23204 114746 110656 2026-04-08T00:30:06Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114746 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Neniam! Kaj turnis la okulojn al alia parto. Plendis ŝi poste pri la senhonto per kiu mi trompis ŝin. Ĉu ví kredas ke mi ne rimarkis viajn persekutojn al la knabino de tie malsupre? Kaj tiom da kaŝemo por ŝin delogi! Kaj disputi kun mi ĉar la prokrasto obeis al san-difektoj? Lasu min! Al Kasanareo, neniam; kaj, kun mi, nek al la ĉielo! Tiu ĉi riproĉo kontraŭ mia nefideleco ruĝigis min. Mi ne sciis kion diri. Mi estus dezirinta ĉirkaŭbraki Alician, dankante al ŝi siajn ĵaluzojn per adiaŭa ĉirkaŭbrako. Se ŝi volis ke mi forlasu ŝin, ĉu mi havis la kulpon? Kiam mi deĉevaliĝis por improvisi klarigon, ni vidis descendi laŭ la deklivo viron kiu galopis niadirekten. Alicia, perturbata, tenis sin de mia brako. La ulo, deseliĝinte mallong-distance, avancis kun la bulĉapelo en la mano. —Ĝentlemano, lasu min diri unu vorton. —Ĉu mi? —respondis min per energia voĉo. Jes, sinjoro — kaj surmetante flanke la ponĉon, transdonis al mi volvitan paperon. —Okazas ke mia baptopatro ordonas sciigi vin. —Kiu estas via baptopatro? —Mia baptopatro, la Urbestro. Tio ĉi ne estas por mi —mi diris, redonante la paperon, ne leginte ĝin. Ĉu ne estis vi kiuj estis en la kan-muelito? Tute ne. Mi iras kiel intendanto al [Villavicencio Villavicencio] kaj tiu ĉi sinjorino estas mia edzino. Aŭskultante tiajn asertojn, li restis en hezito. —Mi kredis —li balbutis—, ke estis vi estas la stampistoj de moneroj. De la branĉarejo oni sendis ordonon al la vilaĝo por ke la aŭtoritatuloj protektu vin, sed mia baptopatro estis en la fazendo, ĉar li malfermas la urbestrejon dum la tagoj de bazaro, kaj kiel mi estas unika komisaro... Sen doni tempon por aliaj klarigoj, mi ordonis al li proksimigi la ĉevalon de la sinjorino. Alicia, por okulti la palecon, vualigis sian vizaĝon per la gazo de la ĉapelo. La neoportunulo vidis nin ekiri, sen prononci vorton. Sed, subite, surrajdis sian ĉevalinon, kaj lokiĝanta sin en la ŝarĝoselo kiu taŭgis al li kiel selo, li alflankiĝis al ni ridetanta: —Via moŝto, subskribu la sciigan dokumenton por ke mia baptopatro vidu ke mi plenumis. Subskribu kiel intendanto. —Ĉu vi havas plumon? —Ne, sed antaŭe ni trovos ĝin. Okazas ke, kontraŭkaze, la urbestro enprizonigos min. —Kion vi volas diri? — respondis mi sen halti. Dio volu ke via moŝto helpu min, se estas vero ke vi iras kiel dungito. Mi havas la neoportunaĵon ke oni imputis al mi la ŝtelon de bovidino kaj oni metis min en la<noinclude><references/></noinclude> 59h6y0e6294sbbd55khm6z8t8cz0qkw Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/11 104 23205 114747 110657 2026-04-08T00:30:17Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114747 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>malliberejo, sed mia baptopatro donis al mi la vilaĝon kiel malliberejon, kaj poste ĉar mankis komisaro, li faris la honoron al mi. Mi nomiĝas Pepe Morillo Nieto, kaj por malbona nomo oni alnomas min Pipa. La ĉevalŝtelisto, parolaĉema, iradis ĉe mia dekstra flanko, rakontanta siajn suferojn. Li petis la valizon de miaj vestaĵoj kaj trametis ĝin en la ŝarĝoselo, sur siaj femuroj, gardante ke ĝi ne falu. —Mi ne havas —li diris— kun kio aĉeti decan ponĉon, kaj la situacio kondukis min vivi nudpieda. Ĉi tie, kie viaj moŝtoj vidas, tiu ĉi ĉapelo havas pli ol du jarojn, kaj mi trovis ĝin de Kasanareo. Alicia, aŭskultinte tion ĉi, turnis al la viro la timemajn okulojn. —Ĉu vi loĝis en Kasanareo? —Jes, via moŝto, kaj mi konas la Ebenaĵon kaj la kaŭĉukejojn de Amazono. Multe da tigroj kaj multe da serpentoj mi mortigis kun la helpo de Dio. Tiam ni trovis mulistojn kiuj kondukis siajnjn mularojn. Pipa petegis al ili: —Bonvolu pruntedoni al mi krajonon por subskribeto. —Ni ne portas tion. —Zorgu ne paroli al mi pri Kasanareo kiam ĉeestas la sinjorino — mi diris al li mallaŭtevoĉe—. Sekvu kun mi kaj je la unua ŝanco vi donos al mi persone la informojn kiuj povos esti utilaj al la intendanto. La damninda Pipa parolis kiel eble plej multe, malŝparante hiperbolojn. Li tranoktis kun ni proksime de Villavicencio, fariĝinte paĝio de Alicia, kiun lia parolaĉado distris. Kaj tiun nokton li forflugis, ŝtelinta mian selitan ĉevalon. {{***}} Kiam mía memoro strebis en tiuj ĉi rememoraĵoj, ruĝeca helo subite ekbrulis. Estis fajro de sendorma reflekso, situanta je malmulte da metroj de la hamakoj, por eviti la gvatadon de la tigroj kaj aliajn noktajn riskojn. Surgenue antaŭ ŝi kvazaŭ antaŭ diaĵo, sinjoro Rafo alblovis ĝin per sia bru-spiro. Dume, daŭris la silento de la melankoliaj solecoj, kaj en mia spirito penetris sensaĵon de senfineco kiu fluis el la proksimaj konstelacioj. Kaj alian fojon mi rememoris. Kun la vanuigita horo alfundiĝis senespere la duono de mia esto, kaj jam mi devis komencigi novan vivon, malsimilan de la antaŭa, kompromitante la ceteron de mia juneco kaj eĉ la kialon de miaj iluzioj, ĉar kiam ili ekflorus jam ne estus, eble, al kiu ilin oferi, aŭ nekonataj dioj okupus la altaron al kiu oni destinis ilin. Alicia pensus la samon, kaj tiel, same kiel tio taŭgus al mi kiel rimorso, estis la konsolo de mia aflikto, la kunulino de<noinclude><references/></noinclude> aa5zbnphvuiy13mx5cqf6t4s08gjulw Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/12 104 23206 114748 110658 2026-04-08T00:30:29Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114748 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>mia bedaŭro, ĉar ŝi iris ankaŭ, kiel la semo en la vento, sen scii kien kaj kun timo pri la tero kiu atendis ŝin. Sendebe, estis ŝi de pasia karaktero: el sia timideco triumfis kelkfoje la decido trudata de la neripareble aĵoj. Pentis ŝi aliajn fojojn ĉar ŝi ne englutis venenon. — Kvankam mi ne amas vin kiel vi volas —ŝi diris—, ĉu vi ĉesos esti por mi la viro kiu eltiris min el la nesperteco por liveri min al la misfortuno? Kiel mi povos forgesi la rolon kiun vi ludis en mia vivo? Kiel vi povos pagi al mi kion vi al mi ŝuldas? Ne estos enamiĝinta kamparaninojn en la gastigejo nek farante ke mi deziregu vian apogon por forlasi min poste. Sed se tio ĉi estas kion vi pensas, ne iri malproksime de Bogoto, ĉar vi jam konas min. Vi respondecos! —Kaj ĉu vi scias ke mi estas ridinde malriĉa? —Tro multe oni ripetis ĝin al mi kiam vi vizitadis min. La protekto kiun mi nun petas al vi ne estas tiu de via mono, sed tiu de via koro. —Kial vi petegas al mi kion mi hastis oferti al vi spontanee? Por vi mi lasis ĉion, kaj lanĉis min al la aventuro, tiajn ajn estus la rezultoj. Sed ĉu vi havos kuraĝon suferi kaj kunfidi? —Ĉu mi ne faris por vi ĉiujn oferojn? Sed vi timas Kasanareon. —Mi timas ĝin pro vi. —La malfavoro estas unu sola kaj ni estos du! Tia estas la diálogo kiun ni havis en la domaĉo de Villavicencio la nokton kiam ni atendis la ĉefon de la ĝendarmaro. Esti tiu ĉi ulaĉo duonblankhara kaj dika kaj mallalta, kakivestita, de nedreseblaj lipharoj, kaj brandema mieno. —Sanon, sinjoro —diris mi al li malestime kiam li apogis sian sabron en la sojlo. —Ho, poeto!, Tiu ĉi knabino estas inda fratino de la naŭ muzoj! Ne estu egoisma kun la amikoj! Kaj ĵetis haladzon de etanolo en mia vizaĝo. Frotante sin al la korpo de Alicia kiam li lokis sin en la benko, li spiregaĉis, prenante ŝin de la pugnoj: —Kia bela junulino! Ĉu vi jam ne memoras pri mi? Mi estas Gámez Roca, la generalo Gámez Roca! Kiam vi estis malgranda mi ofte sidigis vin sur miaj genuoj. Kaj klopodis sidigi ŝin denove. Alicia, ŝanĝiĝinte, esploris: —Insolenta, insolente! —kaj puŝis lin for. —Kion vi volas? —mi gruntis, fermanta la pordojn. Kaj mi degradis li per kraĉaĵo. —Poeto, kio estas ĉi tio? Ĉu vi tiel respondas al la kavalireco de iu, kiu ne volas ĵeti vin en malliberejon? Lasu al mi la junulinon, ĉar mi estas amiko de ŝiaj gepatroj kaj en Casanare ŝi mortos al vi. Mi konservos la sekreton. La korpon de la krimo por mi, por mi! Lasu ŝin por mi!<noinclude><references/></noinclude> d0q4olw4nhkzh6gsntm6l6ntj4amyop Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/203 104 23212 114778 110390 2026-04-08T00:38:03Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114778 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>{{c|'''Epilogo'''}} La lasta kablogramo de nia Konsulo, sendita al sinjoro ministro kaj rilata al la sorto de Arturo Cova kaj siaj kunuloj, diras laŭlitere: "De antaŭ kvin monatoj Clemente Silva serĉadas ilin vane". "Ne estas eĉ ŝpuro de ili". "Voris ilin la ĝangalo!"<noinclude><references/></noinclude> scaw2f5yiqewscyxgjr4api15mkacjy Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/13 104 23213 114749 110718 2026-04-08T00:30:42Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114749 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Antaŭ ol li finu, per kolera evit-movo, mi demetis de Alicia unu el siaj ŝuoj kaj ĵetante ĝin al la divid-muro, mi atakis lin per batoj de kalkunumo en la vizaĝo kaj en la kapo. La ebriulo, balbutante, disfalis sur la rizosakoj kiuj okipis la angulon de la salono. Tie li ronkis post duonhoro, kiam Alicia, sinjoro Rafo kaj mi, fuĝis serĉe de la senfinaj ebenaĵoj. {{***}} —Ĉi tie estas la kafo —diris sinjoro Rafo, starante antaŭ la muŝ-reto—. Eklertiĝu, infanoj, ke ni estas en Kasanareo. Alicia salutis nin kun varma tono kaj pura anim-sento: —Ĉu jam volas eliri la suno? —Ĝi ankoraŭ prokrastiĝas: la ĉareto de la steloj apenaŭ atingas la monteton. — Kaj sinjoro Rafo signalis al ni la montaron, dirante: Ni adiaŭu ĝin, ĉar ni ne vidos ĝin denove. Restas nur ebenaĵoj, ebenaĵoj, ebenaĵoj. Dum ni eltrinkis la kafon, alvenis al ni la vaporo de la frumateno,la odoro je freŝa [https://es.wikipedia.org/wiki/Paspalum_quadrifarium paspalo<ref name="paspalo">"Paspalo" esta neologismo proponata de la tradukisto. Temas pri la planto Paspalum Quadrifarium, pri kiu ne ekzistas traduko en Esperanto.</ref>], je fosita sulko, je lignaĵoj ĵus dehakitaj, kaj sin insinuis la leĝeraj susuroj de la ventumiloj de la [https://es.wikipedia.org/wiki/Mauritia_flexuosa moriĉoj]. Foje, sub la stela travidebleco, kapbalanciĝis iu palmo klinante sin al oriento. Neatendita ĝojo ŝveligis niajn vejnojn, samtempe kiam niaj spiritoj, dilatitaj kiel la pampo, ascendis dankoplenaj pro la vivo kaj la kreitaĵaro. —Kasanareo estas ĉarma —ripetadis Alicia—. Mi ne scias per kia miraklo, ĉe la ekpaŝo en la ebenaĵon, malpligrandiĝis la angoro kiun ĝi inspiradis al mi. —Okazas ke —diris sinjoro Rafo— tiu ĉi tero instigas onin ĝui kaj suferi ĝin. Tie ĉi, eĉ la mortanta deziregas kisi la grundon en kiu li putriĝos. Ĝi estas la dezerto, sed neniu sentas sin sola: estas niaj fratoj la suno, la vento kaj la tempesti. Oni ilin ne timas nek oni ilin kondamnas. Dirinte tion ĉi, demandis al mi sinjoro Rafo ĉu mi estis tiel bona rajdisto kiel mia patro, kaj tiel kuraĝa en la danĝeroj. —Kion oni heredas oni ne ŝtelas —respondis mi fanfarone, dum Alicia, kun la vizaĝo lumigita per la splendo de la fajro, ridetis fid-plene. Sinjoro Rafo havis pli ol sesdek jarojn kaj estis kunulo de mia patro en iu kampanjo. Li ankoraŭ konservis la dignecon kiu denuncas al kelkaj personoj kiuj perdas kategorion. La barbo blank-hara, la okuloj trankvilaj, la kalvo brila, estis convenaj al lia meza alteco, kontaĝiga je impatio kaj bonkoreco. Kiam li aŭdis min nomon en Villavicenco, kaj li sciis ke mi estus arestota, li iris serĉi min kun la bona novaĵo pri tio ke Gámez kaj Roca ĵuris al li interesiĝi pri mi. Ekde nia<noinclude><references/></noinclude> tad5ckkvjsjm1qd45j1jxo5zc5favrm Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/14 104 23214 114750 110713 2026-04-08T00:30:54Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114750 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>alveno lia aĉetis iom por ni, atentante la mendojn de Alicia. Li ofertis al ni esti nia voj-gvidantoi ire kaj revene, kaj ke ĉe lia reveno de [https://eo.wikipedia.org/wiki/Departemento_Ara%C5%ADko Araŭko] li alvenus serĉi nin en la brutar-bieno de kliento lia, kie ni restus gastiĝantaj dum kelkaj monatoj. Hazarde, li troviĝis en Villavicenco, preta eliri al Kasanareo. Post lia ruiniĝo, vidva kaj malriĉa, li sentis kor-inklinon al la Ebenaĵoj, kaj, per la mono de lia bofilo, trairis ilin jare, kiel brut-bredisto kaj pomalgranda komercisto. Neniam li aĉetis pli ol kvindek brutojn, kaj tiam pelis kelkajn ĉevalaĉojn al la fondaĵoj de la malalta [https://es.wikipedia.org/wiki/R%C3%ADo_Meta rivero Meto] kaj du mulojn ŝarĝitaj de aĉaĵoj. —Ĉu vi reasertiĝas en la konfido ke ni estas liberaj de la juĝ-esploroj de la Generalo? —Sen ajna dubo. — Kian ektimon donis al mi tiu kanajlo! — komentis Alicia—. Pensu ke mi tremis kiel merkuro. Kaj aperi je la noktomezo! Kaj diri ke li konis min! Sed li ricevis tion, kion li meritis. Sinjoro Rafo tributis al mia aŭdaco feliĉan aplaŭdon: estis mi la viro por Kasanareo! Dum li parolis, li estis malliganta la ĉevalojn kaj metante al ili la kap-rimenojn. Mi helpis lin en tiu laboro, kaj ni baldaŭ estis pretaj por daurigila iradon. Alicia, kiuŭ lumigis nen per lampo, petegis ke ni atendu la eliron de la suno. —Tial do la menciita Pipa estas ebenaĵa ruzulo, ĉu? —mi demandis al sinjoro Rafo. —Li estas pli ruza ol la voj-rabistoj; diversfoje fuĝinto, post kuraci siajn febrojn en la malliberejoj, li revenas kun pli granda aŭdaco por praktiki la piratadon. Li estis iam kapitano de sovaĝaj indianoj, scias lingvojn de kelkaj triboj kaj estas remisto kaj bovisto. —Kaj tiom kaŝema, kaj tiom hipokrita kaj tiom servila —notis Alicia. —Havis vi la bonŝancon ke li ŝtelis al vi nur unu ĉevalon. Proksime de ĉi tie eble li estas... Alicia rigardis min nervoze, sed ŝi trankviligis siajn zorgojn per la anekdotoj de sinjoro Rafo. Kaj la aŭroro aperis antaŭ ni; sen tio ke ni rimarkinte la ĝustan momenton, ekflosadis sur la paspalo* rozkolora vaporo kiu ondis en la atmosfero kiel leĝera muslino. La steloj ekdormiĝis en la foreco de opalo, sur la sama nivelo de la tero, aperis bunt-delikata ĉielo ekbruligita, penik-tuŝo perforta, koagulaĵo de rubeno. Sub la gloro de la matenruĝo fendis la aeron la anasoj de skandala blekado, la senurĝaj ardeoj kiel flosantaj flokoj, la smeraldaj psitakoj de tremanta flugo, la multkoloraj araoj. Kaj el ĉie, el la paspalo (neologismo) kaj el la spaco, el la marĉejo kaj el la palmo, naskiĝadis ĝojoplena zefiro kiu estis vivo, estis akcento, heleco kaj<noinclude><references/></noinclude> 0rfy62qb57mnhj19qygi7276ing2a5q Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/15 104 23215 114751 114656 2026-04-08T00:31:05Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114751 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>kor-bato. Dume, en la ĉiel-ruĝo kiu malfermadis sian nemezureblan baldakenon, ĵet-falis la unua suna ekbrilo, kaj, malrapide, la astro, senmezura kiel kupolo antaŭ la miro de la virbovo kaj la sovaĝ-besto, ruliĝis sur la ebenaĵoj, ruĝiĝinte antaŭ ol ascendi en la bluon. Alicia, ĉirkaŭbrakante min larmo-hava kaj frenez-senta, ripetadis tiun ĉi preĝon: —Mia Dio! Mía Dio! La suno!, la suno! Poste, ni, daŭrigante la marŝadon, enprofundiĝis en la senmezurecon. {{***}} Iom post iom la ĝojo de niaj langoj ekcedis al la laceco. Ni faris multnombrajn demandojn kiujn sinjoro Rafo respondis kun aŭtoritateco de spertulo. Ni jam vivis kio estis mata,<ref> Mata: Planto, krom grandaj arboj.</ref>, caño<ref>Caño: Sekundara rivereto aŭ rivero, kiu fluas en aŭ dreniĝas en ĉefan rivereton.</ref>, zural<ref>Zural: Reto de naturaj irigaciaj fosaĵoj, kiuj etendiĝas trans la terojn de la Orientaj Ebenaĵoj kaj la tropikaj arbaroj.</ref>, kaj fine Alicia konis la cervojn. Ĝis duona dekduo da ili paŝtis en marĉejo, kaj kiam ili flaris nin, rektigis al ni iliajn hom'evitajn orelojn. —Ne malŝparu la kuglojn de revolvero —ordonis sinjoro Rafo—. Kvankam vi vidas la bestojn proksime, ili estas je pli ol kvincent metroj. Fenomenoj de la regiono. Malfaciliĝadis la konversacio ĉar sinjoro Rafo iris kiel antaŭanto, portante dekstremane ĉevalon, post kiu trotis la aliaj en la retostitaj paspaloj. La varma aero brilis kiel metala lameno, kaj sub la spegulo de la atmosfero, en dezerta ĉirkaŭaĵo , insinuis sin for la nigreca maso de monto. Dum momentoj oni aŭdadis la vibradon de la lumo. Ofte mi deĉevaliĝis por refreŝigi la tempiojn de Alicia, frotante ilin per verda citrono. Kiel sunombrelon ŝi portis sur sia ĉapelo blankan ŝalon, kies ekstremojn ŝi malsekigis per ploro ĉiufoje, kiam la memoro pri la hejmo afliktis ŝin. Kvankam mi ŝajnigis ne rimarki ŝiajn larmojn, min maltrankviligis la koloro de ŝiaj krepuske ruĝiĝintaj vangoj, timante la kongeston. Sed estis neeble ripozi sub la sunbruligita senŝirmejo: nek arbo, nek kaverno, nek palmo. —Ĉu vi volas ripozi? —mi proponis al ŝi, maltrankvila. Kaj ridetante ŝi respondis al mi: —Kiam ni alvenos al la ombro! Sed, kovru vian vizaĝon, ĉar la senventa suno rostas vin! Ĉirkaŭ la posttagmezo ŝajnis aperi en la horizonto fantaziaj urboj. La okcidentaj arbustaroj provokis la miraĝon, konturante en la ĉielo tufojn de palmaroj, super kupoloj de ceiboj kaj [https://es.wikipedia.org/wiki/Clusia_rosea klusioj<ref> Neologismo manke de vorto por priskribi tiun ĉi arbon "Copey" en la hispana (Clusia rosea)</ref>], kies ruĝaj floradoj elvokis makulojn de tegmentoj. La ĉevaloj kiuj iris malligitaj, orientiĝante sin en en la ebenaĵo, komencis galopi je konsiderinda distanco de ni.<noinclude><references/></noinclude> 4aidr89kcxp52plp9g1kfjywvjjmy5j Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/16 104 23216 114752 110824 2026-04-08T00:31:18Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114752 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Ili jam flaris la trinkejon —observis sinjoro Rafo—. Ni ne alvenos al la plantaro antaŭ ol duonhoro; sed tie ni varmigos la provianton. Ĉirkaŭis la monton inunditaj marĉoj, de flosanta lanaĵo, kies surfaco suriris akvaj birdetoj kiuj blekadis balanciĝante la voston. Post granda ĉirkaŭiro, kaj preskaŭ laŭ kontraŭa flanko, ni penetris la densejon ĉirkaŭirante la ŝlimejon, kie drinkis la ĉevalojn kiujn mi kondukis en la ombro. Purigis sinjoro Rafo per maĉeto la trud-herbojn proksime de grandega arbo, troornamata de flavaj festonoj, el kie pluvis, por timego de Alicia, nedanĝeraj kaj verdecaj vermoj. Instalinte la hamakon, ni kovris ĝin per ampleksa muŝ-reto, por defendi ŝin de la abeloj kiuj alkroĉiĝis en la krispoj, avidaj elsuĉi ŝian ŝviton. Fumis poste la konsoliga fajro kaj ĝi redonis al ni la trankvilecon. Enmetis mi en la fajron la brul-lignon kiujn lanĉis al mi sinjoro Rafo, dum Alicia ofertis al mi ŝian helpon. —Tiuj oficoj me apartenas al vi. —Ne igu mi perdí la paciencon, mi jam ordonis ke vi ripozu, kaj vi devas obei! Ĉagrenita pro mia sinteno, ŝi ekbalanciĝis, laŭ la impulso kiun Sia piedo donis al la hamako. Sed kiam ni iris serĉi akvon, ŝi petegis al mi ke mi ne lasu ŝin sola. —Venu, se vi volas —mi diris al ŝi. Kaj ŝi postsekvis nin laŭ pado plena je trud-herboj. La laguneto de flavecaj akvoj estis kovrata de mortaj folioj. Tra ili naĝis testudetoj nomataj emidoj, elmetantaj la ruĝecajn kapojn; kaj ĉi tie kaj tie, la kajmanaĉoj, nomataj kaĉiroj, elmontris sur la denso-supraĵo de la marĉo la senpalpebrajn okulojn. Ardeoj meditema, subtenataj per unu piedo, per subita beko-bato sulkigis la malĝojegan marĉon, kies malicaj elvaporiĝoj flosis sub la arboj kvazaŭ funebra vualo. Tranĉinte branĉon, mi kliniĝis por balai per ĝi la akvajn vegetaĵaron, sed sinjoro Rafo haltigis min , rapida kiel la krio de Alicia. Estis emerĝinte oscedanta por kapti min la anakondo, korpulenta kiel trabo, kiu per la pafoj de mia revolvero mergiĝis agitante la marĉon kaj superbordigante ĝin en la marĉo-bordoj. Kaj ni revenis kun la kaldronoj vakuaj. Kaptita de la paniko, Alicia klinis sin tremanta sub la muŝ-reto. Ŝi havis kapturnojn, sed la biero mildigis la naŭzojn. Kun ne malpli granda ektimo mi komprenis kio okazis al ŝi, kaj sen scii kiel, ĉirkaŭbrakante la futuran patrinon, mi priploris ĉiujn miajn misfortunojn. {{***}} Vidinte ŝin dorma, mi apartiĝis kun sinjoro Rafo, kaj sidinte sur radiko de arbo, mi aŭskultis liajn neforgeseblajn konsilojn:<noinclude><references/></noinclude> bw8h4gbhyxhfhp5wgxk5bgtkn295jmx Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/17 104 23217 114753 110825 2026-04-08T00:31:29Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114753 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Ne konvenis, dum la vojaĝo, averti ŝin pri la stato en kiu ŝi estis, sed mi devus ĉirkaŭi sin per ĉiaj eblaj zorgoj. Ni farus mallongajn etapojn kaj returnus al Bogoto antaŭ tri monatoj. Tie la aferoj havus alian aspekton. Cetere, la filoj leĝaj aŭ neleĝaj havas saman originon kaj estas amataj same. Afero de la medio. En Kasanareo tiel okazis. Li ambiciis iam fari brilan geedziĝon, sed la destino markis al li neantaŭvidatan vojon: la junulino kun kiu li vivis tiutempe, povis superi la revitajn edzinon, ĉar, juĝinte sin malsupra, ornamais sin per la modesteco kaj ĉiam kredis sin ŝuldanto de troo da bono. Ĉi tiel, li estis pli feliĉa en la hejmo de sia frato, kies kunulino, sklava de la pergamenoj kaj de la sociaj mensogoj, inspiris al li la hororon al la altaj familioj, ĝis kiam li revenis al la simpleco favorata per la divorco. Oni devus retroiri en la vivo antaŭ neniu konflikto, ĉar nur alfrontante ilin de proksime oni vidas ĉu ili havas solvon. Estis vero ke mi antaŭvidis la skandalon de miaj parencoj se mi metus Alician sur mia dorso aŭ se mi kondukus ŝin al la altaro. Sed oni ne devus rigardi tiom for ĉar la timoj iras trans la ebloj. Neniu povus certigi al mi ke mi naskiĝis por esti edzigita, kaj kvamkam tiel estus, kiu povus doni al mi edzinon malsimila al tiu signalita de mia sorto? Kaj Alicia, en kio ŝi ne indus? Ĉu ŝi ne estis inteligenta, bone edukita, senafekta kaj de honesta deveno? En kiu kodo, en kiu skribaĵo, en kiu scienco mi estis lerninta ke la antaŭjuĝoj regas sur la realaĵoj? Kial estis mi pli bona ol alaj, sed ne pro miaj faritaĵoj? La homo de talento devas esti kiel la morto, kiu ne konas kategoriojn. Kial Kelkaj junulinoj ŝajnis al mi pli alt-rangaj? Ĉu pro senpripensa konsento de la publiko kontaĝis al mi ilia stulteco? eble pro la brilo de ilia riĉeco? Sed tiu ĉi, kiu ofte naskiĝas de malhelaj fontoj, ne estis ankaŭ relativa? Ĉu ne estas malriĉegaj niaj potenculoj kompare kun tiuj de ekstere? Ĉu mi ne trafus en la ora mez-aĝo relativan riĉecon? En tiu ĉi kazo, ĉu estus gravaj por mi la aliaj, kiam ili venis serĉe de mi kun la incenso? Vi havas nur unu ĉefan problemon, en kies flanko ĉiuj aliaj superfluas: akiri monon por subteni la modestecon dece. La cetero venas aldone. En silento, mi meditadis mense la kialojn kiujn mi aŭdis, separante la veron de la troigo. —Sinjoro Rafo —mi diris al li—, mi rigardas la aferojn laŭ alia aspekto, ĉar la konkludoj de vi, kvankam fundamentataj, ne maltrankviligas min nun: ili estas en la horizonto, sed malproksime. Rilate al Alicia, la plej granda problemo kiun mi portas, kiu ne enamiĝinta, vivas kvazaŭ mi estus tia, estus anstataŭanta mia nobleco kion ne povas doni la tenero, kun la intima konvinko ke mia kavalira idiosinkrazio puŝus min ĝis la ofero, al damo kiu ne estas mia, por amo kiun mi ne konas.<noinclude><references/></noinclude> 50x89ywitak2z0dwy165f3do4ugoh8q Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/18 104 23218 114754 110851 2026-04-08T00:31:40Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114754 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Famon de sindona galantulo mi gajnis en la animo de multaj virinoj, dank' al la kutimo ŝajnigi, por ke mia animo sentu sin malpli sola. Ĉie mi iris serĉante, per kio mi povus distri mian malkontenton kaj mi iris bonfide, anhelante renovigi mian vivon kaj savi min de la perverseco: sed, kie ajn mi metis mian esperon, mi trovis bedaŭrinda vakuon, plibeligitan de la fantazio kaj forneitan de la elreviĝo. Kaj tiel, trompante min per mia propra vero, mi sukcesis koni ĉiujn pasiojn kaj mi suferas ĝian trosaton, kaj mi daŭras misorientita karikaturigante la idealon por segesti min per la penso ke mi estas proksima al la elaĉeto. La ĥimero kiun mi persekutas estas homa, kaj mi bone scias ke de ĝi eliras la vojoj por la triumfo, por la bonestado kaj por la amo. Sed pasas la tagoj kaj velkiĝas mia juneco sen tio ke la iluzio rekonu mian vojon; kaj vivinta inter senafektaj virinoj, mi ne estas trovinta la senafektecon, nek inter la anamiĝantinoj la amon, nek la fidon inter la kredantinoj. Mia koro estas kiel ŝtono kovrita de musko, kie neniam mankas larmo. Hodiaŭ vi vidis min plori, ne pro malforteco de la animo, ke sufiĉe da rankoro mi havas en la vivo: mi ploris pro miaj trompitaj aspiroj, pro miaj vualigitaj revoj, pro tio kio mi estis, pro tio kio mi neniam plu estos! Iom post iom mi levis mian voĉon kaj komprenis ke Alicia estis veka. Mi alproksimiĝis silentpaŝe kaj malkovris ŝin en aŭskulta sinteno. —Kion vi volas? —mi diris al ŝi. Kaj ŝia silento konfuzis min. Estis nepre daŭrigi la marŝon ĝis la najbara moriĉaro laŭ decido de sinjoro Rafo, ĉar la plant-oazo estis ekstreme danĝera: je multaj leŭgoj ĉirkaŭe, nur en ĝi trovis akvon la bestoj kaj nokte alvenadis la sovaĝ-bestoj. Ni eliris el ĝi, paŝon post paŝo,kiam la posttagmezo komencis suspiri kaj sub la lastaj ĉiel-ruĝoj ni preparis nin por la restado. Dum sinjoro Rafo ekbruligis la fajron, mi retiris min en la paspalojn por alligi la ĉevalojn. La venteto de la noktiĝo refreŝigis la dezerton, kaj subite, laŭ neegalaj intertempoj, alvenis al miaj oreloj io kvazaŭ lamento de virino. Instinkte, mi pensis pri Alicia, kiu alproksimiĝante demandis al mi: Kion vi havas? Kion vi havas? Kunigitaj poste, ni sentis la ploretantan lamentadon, turnataj al la flanko el kie ĝi venis, sen sukcesi desĉifri la misteron: [https://es.wikipedia.org/wiki/Astrocaryum_jauari palmo de makanilo] svelta kiel peniko, obeante la venteton, plorigis siajn franĝojn en la krepusko. {{***}} Ok tagoj poste ni ekvidis la setlejon La Maporita. La lageto proksima al la kortoj oris en la suno. Grandegaj hundoj venis renkonti nin, per teruraj bojoj, disirigis la<noinclude><references/></noinclude> 2o12d8es4qpdcxyehx8eektai4q3qwq Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/19 104 23219 114755 110854 2026-04-08T00:31:54Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114755 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>ĉevalojn. Fronte al la trab-barilo de la enirejo, kie suniĝis ruĝa lan-kovrilo, sinjoro Rafo ekkriis, stariĝante sur la piedingoj: —Laŭdata estu Dio! —... Kaj lia sanktega patrino —respondis voĉo de virino. —Ĉu ne estas kiu venu forpeli la hundojn? —Jam tuj. —Ĉu la infanino Griselda? —En la rivereto. Kompleze ni observis la purecon de la korto, plena je [https://eo.wikipedia.org/wiki/Nigra_hiskiamo nigraj hiskiamoj], imorteloj, nerioj, papavetoj kaj aliaj plantoj de la tropiko. Ĉirkaŭ la horto donis refreŝigon la platanujaroj, de susuraj kaj rompitaj folioj, ene de la barilo de bambuo kiu protektis la loĝejon, sur kies firsto elmontris siajn splendon pavo. Fine, kaduka mulatino ekvidiĝis ĉe la pordo de la kuirejo, sekiganta la manojn per la rando de la subjupo. —Huŝ, tju! —li kriis, ĵetante ŝelon al la kokinoj kiuj gratadis la bedon—. Eniru, ke la infanino Griselda banas sin. La hundoj ne mordas, ili jam mordis! Kaj li reiris al siaj taskoj. Sen atestantoj, ni okupis la ĉambron kiu taŭgis kiel salono, kie ne estis alia ilaro ol du hamakoj, unu rosto-krado, du benketoj, tri kofroj kaj unu kudro-maŝino «Singer». Alicia, sufokita, balanciĝis troigante la lacecon, kiam eniris la infanino Griselda, nudpieda, kun la bankostumo en la brako, la kombilo en la har-flanko kaj la sap-brikoj en duonkalabaso. Pardonu vi —ni diris al ŝi. —Vi havas je via dispono la kabanon kaj la personon. Ho! Ĉu ankaŭ venis sinjoro Rafaelo? Kion li faras en la remizo? Kaj elirante el la korto , diris al li familiare: Ventokapa, ĉu vi forgesis denove la kajeron? Mi tigriniĝas kontaŭ vi. Ne venu al mi kun tio, ĉar ni kverlos. Estis ŝi ino brunhaŭta kaj fortika, nek alta nek malalta kun diketa vizaĝo kaj simpatiaj okuloj. Ŝi ridis montranta la larĝajn kaj blankegajn dentojn, dum ŝia laborema mano elpremis la gutantajn hararojn sur la elbroĉita mam'zono. Turniĝante al ni demandis: —Ĉu oni jam alportis al vi kafon? —Ne ĝenu vin... —Tiana, Bastina, kio okazis? Kaj sidinte en la hamako apud Alicia, demandis al ŝi ĉu la diamantoj de ŝiaj orelringoj estis nefalsaj kaj ĉu ŝi havis aliajn por vendi. —Sinjorino, se vi ŝatas ilin... —Mi ŝanĝas ilin kontraŭ tiu kudro-maŝino. —Ĉiam lerta por la negocoj —galantis sinjoro Rafo.<noinclude><references/></noinclude> 0m5qma7ygivzxc5dbzk6em9qdf1mxur Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/20 104 25684 114756 110855 2026-04-08T00:32:07Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114756 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Neee! Okazas ke ni kolektiĝas por forlasi la teron. Kaj per varma akcento li rakontis ke Barrera venis por preni homojn por la kaŭĉukejoj en Viĉado. —Tio estas ŝanco por pliboniĝo: ili donas manĝaĵon kaj kvin pesojn tage. Mi tiel diris al Franco. —Kaj kiu Barrera estas la dungisto? —demandis sinjoro Rafo. —Narciso Barrera, kiu alportis varojn kaj ormonerojn por doni kaj redoni. —Ĉu vi kredas tiun rakonton? —Silentu, sinjoro Rafo. Estu atenta ne senkuraĝigi Fidelon! Li jam proponis antaŭtempan monon, sed li ne decidis forlasi tiun malordon! Li pli amas la bovinojn ol la edzinon! Kaj ni estas kristianiĝis en Pore, ĉar ni estis nur militiste edziĝintaj. Alicia, flanken-rigardante min, ridis. —Infanino Griselda, tiu vojaĝo povas okazigi kontraŭaĵon. —Don Rafo, tiu kiu ne riskas, tiu ne sukcesas. Diru al mi, ĉu estas valoro en la dungiteco, kiu entuziasmigis ĉiujn. Ĉar tie en la bieno restos neniu. La maljunulo devis petegi ilin, por ke ili helpu fini la por-brutan laboron. Neniu volas fari ion! Kaj ili havas [https://es.wikipedia.org/wiki/Joropo joropo]-vesperojn!... Sed supozu: estas Clarita tie... Mi malpermesis al Fidel resti tie, kaj li ne obeas min. Li foriris de lundo. Mi atendas lin morgaŭ. —Ĉu vi diras, ke Barrera alportis multe da varoj? Kaj ĉu li vendas ĝin malmultekoste? —Jes, sinjoro Rafo. Ne valoras malfermi viajn monujojn. Ĉiuj jam aĉetis. Ĉu li alportis la modajn kajerojn kiam mi plej bezonis ilin? Mi devas porti vestaĵojn de unua kvalito. —Mi kunportas unu por vi. —Dio pagu ĝin al vi! —La maljunulino Sebastiana, plensulka kiel seka figo, kun kapo kaj brakoj tremantaj , alportis al ni maldolĉan kafo-tasetojn, kiujn nek Alicia nek mi povis trinki, kaj kiujn don Rafo gustumis verŝante ĝin en la taseton. Infanino Griselda rapidis alporti malhelan mielon, kiun ŝi elprenis el karafo, por dolĉigi la trinkaĵon. —Multan dankon, sinjorino. —Kaj ĉi tiu belulino estas via edzino? Ĉu vi estas la bofilo de sinjoro Rafo? —Tiel mi sentas min. —Ĉu vi ankaŭ estas tolimanoj? —Mi estas el tiu provinco; Alicia, bogotana. —Ŝajnas, ke vi iras al iu joropo, laŭ via bel-aspekto. Kian belan vestaĵon kaj bonajn botetojn vi havas! Ĉu vi mem kudris tiun veston? —Ne, sinjorino, sed mi komprenas iom pri kudrado. Mi pasigis tri jarojn en la lernejo, partoprenante en la lecionoj.<noinclude><references/></noinclude> jalbh1rifs7gswlc3oco8uv6jk2izze Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/21 104 26154 114757 110914 2026-04-08T00:32:19Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114757 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude> —Ĉu vi instruas min? Ĉu ne estas vero, ke vi instruas min? Por tio mi aĉetis maŝinon. Kaj rigardu kiom da luksaj ŝtofoj mi havas ĉi tie. Barrera donacis al mi ilin la tagon, kiam li venis por vidi nin. Li donis ankaŭ al Tiana. Kie estas via? —Ĝi pendas sur la vest-hoko. Tuj mi ĝin alportos. Kaj ŝi eliris. —Infanino Griselda, ekscitita pro tio, ke Alicia proponis instrui ŝin pri tajlorado, liberigis la ŝlosilojn el la zono, kaj, malfermante la keston, montris al ni kelkajn vivkolorajn ŝtofojn. —Tiuj estas ordinaraj ŝtofoj! —Nuraj vest-ŝtofoj el silko, sinjoro Rafo, Barrera estas malavarega. Kaj rigardu la vidojn de la fabriko en Viĉado, kie li volas nin kunporti. Diru neŭtrale ĉu ne estas belegaj tiuj konstruaĵoj kaj ĉu tiuj bildoj ne estas ĉarmaj. Barrera disdonis ilin ĉie. Rigardu kiom da mi havas algluitaj en la kofro. Ili estis kelkaj poŝtkartoj en koloroj. Oni vidis en ili, sur la monteta bordo de rivero, duetaĝajn domojn, sur kies balustradoj la homoj grupiĝis. Vaporŝipoj fumis en la malgranda haveno. —Pli ol mil viroj loĝas tie kaj ĉiuj gajnas po funto en la tago. Mi intencas starigi helpon por la laboristoj. Pripensu kiom da mono mi prenos nur pro la intrigo! Kaj kiom Fidel gajnos?... Vidu, tiuj montoj estas la kaŭĉukejoj. Bone diras Barrera, ke alia ŝanco kiel ĉi tiu ne prezentos sin. —Kion mi bedaŭras estas senti min tiel disfalita; se ne, mi ankaŭ sekvus mian zambon* —diris la maljunulino, denove kaŭriĝante en la sojlo. —Jen estas la ŝtofo, ŝi aldonis, mafaldante ruĝan indienon. —En tiu ĉi vesto vi aspektos kiel flamanta bruligaĵo. —Blankulo —li respondis al mi—; prefere ol nenion ŝajni. —Iru— ordonis infanino Griselda—, serĉu al don Rafo kelkajn maturajn platanojn por la ĉevaloj. Sed unue diru al Miguel ke li ĉesu ripozi en la hamako, ĉar la febroj ne malaperas de li: ke li elverŝu la akvon el la pirogo kaj zorgu pri la fiŝhoko, por vidi ĉu la piranjoj jam forvoris la logaĵon. Eble fiŝeto jam kaptiĝis. Kaj donu ion al ni por manĝi, ĉar ĉi tiuj blankuloj venas el malproksime. Venu ĉi tien, infanino Alicia, kaj malstreĉu la vestaĵon. En ĉi tiu ĉambro ni du restos. Kaj, stariĝante antaŭ mi —li aldonis kun petolema senhonteco—: Mi forportos ŝin! Ĉu vi jam apartigis la liton? {{***}} Veran bedaŭron mi sentis por sinjoro Rafael antaŭ la fiasko de lia negoco. La infanino Griselda pravis: ĉiuj jam provizis sin per varoj.<noinclude><references/></noinclude> did6tlps3635d0qg7maocdhq1z6af46 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/22 104 26165 114758 114227 2026-04-08T00:32:31Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114758 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude> Tamen, du tagojn post nia alveno, venis el la bieno maldikaj kaj pal-aspektaj viroj, kies humidaj seloj estis kaŝita per la lankapoto, kiun la rajdantoj lasis pendi sur siaj genuoj. De la alia flanko de la monteto ili petis krie la pirogon kaj, kredante ke ili ne estis aŭditaj, pafis per la vinĉestero. Vidante la malrapidecon, sen deĉevaliĝi, ili lanĉis siajn rajdbestojn al la kanalo kaj transiris ĝin, portante la vestaĵojn ligitajn sur la kapo. Ili alvenis. Ili portis lanajn pantalonojn, maldensan ĉemizon nomitan "like’,kaj larĝajn ĉapelojn el bruna felpo. Liaj piedoj, nudaj, premis per la dika piedfingro la ringon de la piedingoj. —Bonan tagon... —ili ekparolis kun melenkolia voĉo inter la bojadado de la hundoj. —Espereble oni estus mortiginta nin pro esti ŝercemaj, ekkriis la junulino Griselda. —Ĝi estis por la pirogo... —Kia pirogo! Ĉi tio ne estas reĝa paŝo! —Ni venas por vidi la varon... —Antaŭen, sed lasu viajn pistolojn eksteren. La viroj malsuprensaltis de siaj ĉevaloj kaj, kun la bovaj ringoj el tordita porkharo, ili ligis la trot-ĉevalojn sub la samano ĉe la enirejo kaj antaŭeniris kun la lankapoto sur la ŝultro. Ĉirkaŭ la ledo, en kiu sinjoro Rafo etendis la aĉaĵaron, ili kliniĝis letargie. —Rigardu la eksterordinarajn diagonalojn; jen estas la garantiitaj tranĉiloj; konsideru tiun led-zonon, kun ingo por la revolvero, ĉio de unua klaso. —Ĉu vi alportis kininon? —Tre bonan, kaj pilolojn kontraŭ febro. —Po kiom la fadeno? —Dek centoj la fadenaro. —Ĉu vi ne donus ĝin je kvin? —Prenu ĝin je naŭ. Ili ĉion tuŝis, esploris, komparis, preskaŭ senparole. Por scii ĉu la ŝtofo sentinturiĝas, ili trempis per salivo siajn fingrojn kaj frotadis ĝin. sinjoro Rafael, per la mezurilo, montris al ili ĉion, elĉerpante la laŭdojn por ĉiu afero. Nenio plaĉis al ili. —Ĉu vi lasos al mi tiun poŝ-tranĉilo kontraŭ dudek realoj? —Prenu ĝin. —Mi donu la monon por la butonoj, kiun mi diris. —Prenu ilin. —Sed metu ankaŭ la pinglon por fiksi ilin. —Prenu ĝin. Tiel ili aĉetis bagatelaĵojn por du aŭ tri pesoj. La viro kun la karabeno, malknodante la finon de sia ŝultro-tuko, pasigis ormoneron:<noinclude><references/></noinclude> jgkn6gfhwgsf33r086924ay1aip6ql7 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/23 104 26178 114759 110917 2026-04-08T00:32:42Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114759 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Pagu vin pro ĉio, ĝi estas de dudek dolaroj. Kaj li igis ĝin tinti kontraŭ la ŝtalo de la armilo. —Ni vidu la interŝanĝojn! —Kial vi ne aĉetas la ceteron? —Al tiuj prezoj ne sufiĉas, eĉ por la karabeno. Iru al la la bieno por vidi aĵojn malmultekostegajn. —Ĝis revido, do! Kaj ili surĉevaliĝis. —Saluton, kunulo, —kriis, returnante, la plej malbonaspekta—; Barrera sendis nin por forpreni de vi la varojn, kaj estus pli bone se vi foriras kun ĝi. Vi estas avertita: foriru kun ĝi! Se ni ne forprenas ĝin nun, estas pro tio, ke ĝi estas malmulta kaj multekosta! —Kaj kial forpreni ĝin?— demandis sinjoro Rafo. —Pro la konkurenco! —Ĉu vi kredas, mizera, ke tiu maljunulo estas sola?— mi ekkriis, prenante tranĉilon, inter la teatraj gestoj de la virinoj. —Rigardu— respondis la viro—: super mi, mia ĉapelo. Kvankam la tero estas granda, ĝi restas sub miaj piedoj. Kun vi en estas la afero. Sed se vi volas, ankaŭ por vi estas! Li, espronante la ĉevalon, ĵetis la aĉetitajn objektojn al mia vizaĝo, kaj forgalopis kun siaj kunuloj laŭlonge de la ebenaĵo. {{***}} Tiun nokton, ĉirkaŭ la dek-unua, Fidel Franco alvenis al la domo. Kvankam la boato glitis sen bruo sur la profunda akvo, la hundoj tion sentis kaj tuj eksonis la alarmo. —Tiu estas Fidel, tiu estas Fidel - diris infanino Griselda, stumblante en niaj hamakoj. Kaj ŝi eliris en la korton en ĉemizeto, envolvita de la kapo per malluma ŝalo, postsekvata de sinjoro Rafaelo. Alicia, timigita en la mallumo, komencis voki min el sia ĉambro: —Arturo, ĉu vi sentis? Estas homoj alvenintaj! —Jes, ne zorgu, vi ne venu! Estas la dom-mastro. Kiam mi eliris en la liberan ĉielon en flanelo kaj sen ĉapelo , estis grupo sub la bananarboj kiu portis brulantan torĉegon. La ĉeno de la pirogo sonis kiam ili albordiĝis, kaj du armitaj viroj malsupreniris. —Kio okazis tie ĉi?— diris unu, malvarme ĉirkaŭbrakanta infaninon Griselda. —Nenio, nenio! Kial vi aperas tiel malfrue? —Kiuj gastoj alvenis? —Don Rafael kaj du kunuloj, viro kaj virino. Franco kaj sinjoro Rafo, post amika manpremo, reiris kun tiuj de la grupo en la kuirejon.<noinclude><references/></noinclude> 2ih4vw6lcfhra9iqwqzx0qlbwz9zxv6 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/24 104 26179 114760 110967 2026-04-08T00:32:52Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114760 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude> —Mi estis tre alarmita, ĉar ĉi-nokte, kiam mi alvenis al la bieno kun la brutaro, mi eksciis, ke Barrera sendis komisionon. Ili ne volis prunti al mi ĉevalon, sed tuj kiam la dibiĉo komenciĝis, mi kunportis la pirogon de tie. Kial tiuj banditoj venis? —Por forpreni mian "chucho"*** - humile respondis sinjoro Rafo. —Kaj kio okazis, Griselda? —Nenio speciala! Preskaŭ estas tumulto, ĉar uketo staris antaŭ ili kun blanktenila en la mano. Terure! Li plorigis nin! —Iru enen - subite aldonis la mastrino, pala, tremanta —,kaj dum on donas al vi trinkaĵon de kafo, pendu vian hamakon en la korodoro, ĉar mi estas en la ĉambro kun la sinjorino. —Neniel: Alicia kaj mi gastos en la palmo-domo - mi diris, alproksimiĝante al la grupo. —Vi ne ordonas ĉi tie - respondis infanino Griselda, penante rideti. - Venu, konu ĉi tiun ebenaĵulon, kiu estas mia. —Via servanto— mi respondis, redonante la ĉirkaŭbrakon. —Fidu je mi! Sufiĉas ke vi estas kunulo de sinjoro Rafael. —Kaj se vi vidus al kia peco de virino li kunjugiĝis! Tiel ruĝa, kiel anakardio! Kaj la manoj kiun ŝi havas por tranĉi la silkon, kaj kiom modesta por instrui! —Nu, ordonu al viaj novaj servistoj— ripetis Franco. Li aspektis maldika kaj pala, mezalta, kaj eble pli aĝa ol mi. Lia nomo kongruis kun lia karaktero <ref>"Franco" en la hispana signifas sincera.</ref>, kaj lia fizionomio kaj liaj vortoj estis malpli elokventaj ol lia koro. Liaj trajtoj proporciitaj, lia akĉento kaj lia maniero manpremi montris, ke li estas viro de bona deveno, ne naskita sur la pampoj, sed alveninta al ili. Ĉu vi devenas el Antjokio? —Jes, sinjoro. Mi faris iom da studoj en Bogoto, poste mi eniris la armeon, kaj poste ili metis min en la garnizono de Araŭko, kaj de tie mi dizertis pro disputo kun mia kapitano. De tiu tempo mi venis kun Griselda por varmigi tiun domaĉon, kiun mi forlasos por nenio en la vivo.— Kaj li emfazis—: Por nenio en la vivo! Infanino Griselda, kun amara rideto, restis muta. Kiam ŝi rimarkis, ke ŝi estas en dormrobo, ŝi foriris kun la preteksto vestiĝi, portante en la kavo de la manplato kandel-lumon. Intertempe, la maljuna Tiana flamigis la triŝtonan fajron, sur kiu pendis fera drato por pendigi kaldronon aŭ la kuir-poton Ĉe la varmeta palpebrumado de la fajrolumo ni sidiĝis en cirklo, sur la radikoj de bambuo aŭ sur kranioj de kajmanoj, kiuj funkciis kiel benkoj. La junulo, kiu alvenis kun Franco, rigardis min kun simpatio, tenante inter siaj nudaj genuoj sian du-tuban pafileton. Ĉar liaj vestoj estis malsekaj, li rulis sian kalsonetojn sur la nudaj suroj de nodohavaj muskoloj.<noinclude><references/></noinclude> bkit2dbsw2084oxbcgzf7rdylc93xla Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/25 104 26189 114761 114657 2026-04-08T00:33:07Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114761 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Li nomiĝis Antonio Correa kaj estis filo de Sebastiana, tiel larĝ-dorsa kaj tiel brust-fortika, ke li ŝajnis indiĝena idolo. —Patrino— li diris gratante sian kapon - kiu estis la entrudiĝema kiu alportis al la bieno la klaĉon pri la varoj? —Tio havas nenion malbona: anoncante oni vendas. —Jes, sed kion li iris fari tie la posttagmezon, kiam la blankuloj alvenis? —Mi ne scias! Eble sendis lin infaninino Griselda. Tiufoje estis Franco, kiu faris mokvizaĝon. Post mallonga silento li esplor-demandis: —Mulatino, kiom da fojoj Barrera venis? —Mi ne rimarkis. Mi vivas okupita ĉi tie en mia kuirejo. Post kiam ni ĝuis la kafojn kaj sinjoro Rafo rakontis iun okazaĵon pri nia vojaĝo, Franco redemandis obeante sian obstinan zorgon: —Kion faras kun Miguel kaj Jesús? Ĉu ili serĉis la porkojn en la ebenaĵo? Ĉu ili riparis la trabon de la kortopordo? Kiom da bovinoj ili melkis? —Nur du de granda bovido. La aliajn infanino Griselda lasis liberi, ĉar jam komenciĝas pesto kaj la moskitoj mortigas la idojn. —Kaj kie estas tiuj mallaboremuloj? —Miguel estas febra. Mi ne volas preni la sanigilon: oni devas fortranĉi kvin foliojn de borago, sed deŝiritaj supren, ĉar malsupren ili kaŭzas vomadon. Mi jam preparis la infuzaĵon, sed li ne volas engluti ĝin. Kaj tio, kvankam li devas foriri por la kaŭĉukujoj. Li ade ludas kartojn kun Jesús, kaj tiu ja estas perdita pro foriri! —Nu, ili tuj foriru, en la pirogo de la bieno, kaj ne revenu plu. Mi ne toleras ĉe mia gastejo nek klaĉemulojn nek spionojn. Mulatino, montriĝu en la loĝejo kaj diru al ili, ke ili malokupu: ili ne ŝuldas al mi, kaj mi ne ŝuldas al ili! Kiam Sebastiana eliris, sinjoro Rafael demandis pri la stato de la bieno: ĉu estis vero, ke ĉio estis en malordo? —Ne estas eĉ ombro de tio, kion vi konis. Barrera perturbis ĉion. Tie oni ne povas vivi. Estus pli bone, se oni bruligus ĝin. Poste li rakontis, ke la laborojn estis ĉesigitaj, ĉar la bovistoj ebriiĝis kaj dividiĝis en grupojn por renkontiĝi en certaj lokoj de la ebenaĵo, kie sekrete ili aĉetis alkoholon de la protektitoj de Barrera. Foje ili lasis mortigi la ĉevalojn kaj sensence forlasante ilin al la virbovoj; aliaj fojoj la ĉevaloj lasis sin kapti per la ŝnuro, aŭ dum la [https://es.wikipedia.org/wiki/Coleo_de_toros vost-prenado] suferis mortigajn batojn; multaj ree festaĉis kun Clarita; tiuj ĉi lastimis la ĉevalojn en vet-kuroj, kaj neniun korektis la malordon nek normaligis la situacion, ĉar antaŭ la allogaĵo de la venonta vojaĝo al la kaŭĉukejoj neniu pensadis labori, kiam li estis ĉe la sojlo de riĉiĝo. Tiel, nun jam ne restis mildaj ĉevaloj, sed nur ĉefe nedresitaj junĉevaloj,<noinclude><references/></noinclude> 9rtcqkkezwq3v3ej4gk4mxgxex691pu Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/26 104 26233 114762 114228 2026-04-08T00:33:20Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114762 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>nek estis bovistoj, sed festantoj; kaj la maljuna Zubieta, la posedanto de la bieno, ebria kaj podagra, tute sen scio pri tio, kio okazis, etendis sin sur la hamako kaj permesis al Barrera gajni monon de li je ĵetkuboj, kaj ke Clarita donu alkoholon al li buŝ-al-buŝe, kaj ke la peonaro de la dungisto buĉu eĉ kvin brutojn tage, forĵetante post deŝelado tiujn, kiuj ŝajnis ne sufiĉe dikaj. Kaj kiel kulmino, la guahibaj indianoj de la bordo de la rivero Guanapalo, kiuj tra-sagis centojn da brutoj, atakis la setlejon Bieneto, forprenis la virinojn kaj mortigis la virojn. Dank' al tio ke la rivero haltigis la brulegon, sed ĝis mi ne scias kiun nokton oni vidis la malproksiman briladon de la bruligitaĵo. —Kaj kion vi intencas fari kun via setlejo? - mi demandis. —Defendi ĝin! Kun dek kuraĝaj rajdantoj , bone armitaj, ni ne lasos indianon viva. En tiu momento revenis Sebastiana: —Ili foriris jam - ŝi diris. —Patrino, zorgu, ke ili ne forportu mian tipleon. —Ili volas scii ĉu vi sendas ian mesaĝon. —Jes, al la maljuna Zubieta, ke li ne atendu min. Mi daŭre regos lian brutarejon, kiam mi havos pli bonajn ebenaĵulojn. Serĉe de la mulatino, ni eliris en la korton. La nokto estis malluma kaj komencis pluveti. Franco sekvis nin en la salonon kaj etendis sin sur la rostejo. Ekster la hejmo, la forirantoj kantis duope: "Koro, ne estu ĉevalo***; lernu havi ja honton***, al kiu vin amas, vi amu***, kaj al kiu ne, tiun ne devigu***" Kaj la pado de la remilo sur la ondo kaj la subita frapado de la pluvo estingis la eĥon de la kanto. {{***}} Mi pasigis malbonan nokton. Kiam la kantado de la kokerikoloj intensiĝis, mi sukcesis endormiĝi. Mi sonĝis, ke Alicia iras sole, tra funebra ebenaĵo, al terura loko, kie atendas ŝin viro, kiu povus esti Barrera. Kaŝinteĝante inter la paspaloj, mi sekrete ŝin spionadis, kun la pafilo de la mulato preta; sed ĉiufoje, kiam mi penis pafi al la delogulo, ĝi ŝanĝiĝis inter miaj manoj en malvarma kaj rigida serpento. De la barilo de la brutar-korto, sinjoro Rafo svingadis la ĉapelon kaj ekkriante: "Venu! Tio jam ne havas kuracilon!"<noinclude><references/></noinclude> oe1sid21doab3t0vgo1f0jvzagvvw04 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/27 104 26245 114763 110999 2026-04-08T00:33:31Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114763 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Poste mi vidis la infaninon Griselda-n, vestita en oro, en fremda lando, surgrimpinta sur roko, el kies piedo fluadis blankeca fadeno de kauĉuko. Laŭlonge de ĝi trinkadis ĝin sennombraj homoj kuŝantaj vizaĝ-al-tere. Franco, staranta sur monteto de karabenoj, admonadis la soifantojn per tiu ĉi refreno: "Malfeliĉuloj, trans tiuj ĝangaloj estas la postmondo!" kaj ĉe la piedo de ĉiu arbo mortis viro, dum mi kolektadis iliajn kraniojn por eksporti ilin en boategoj laŭ silenta kaj malluma rivero. Mi revidis Alicion, taŭze-hara kaj nuda, forkurante de mi tra la arbustaro de nokta arbaro, lumigita per kolosaj lampiroj. En mia mano mi portis mallongan hakilon, kaj ĉe mia zono pendis metala ujo. Mi haltis antaŭ araukario kun purpuraj korimboj, simila al kaŭĉuk-arbo, kaj mi komencis piki ĝian ŝelon por degutigi la gumon. Kial vi sensangigas min? suspiris eksveniĝanta voĉo. Mi estas via Alicia, kaj mi transformiĝis en parazito. Mi vekiĝis ekscitita kaj ŝvitanta, proksimume je la naŭa horo de la mateno. La ĉielo, post la antaŭa pluvo, brilis lavita kaj blua. Subtila venteto mildigis la grandajn varmegojn. —Blankulo, jen la matenmanĝo - murmuris la mulatino. Sinjoro Rafo kaj la viroj ekrajdis, kaj la virinoj sin banas. Dum mi matenmanĝis, ŝi sidis sur la tero, kaj komencis alĝustigi per la dentoj la ĉeneton de medalo kiun ŝi portis ĉe sia kolo. —Mi decidis porti ĉi tiun juvelaĵon, ĉar ĝi estas sanktigita kaj mirakliga. Mi volas vidi, ĉu Antonio kuraĝos min edzinigi. Se li lasas min senprotekta, mi metis en lian kafon la koreton de birdeto nomata "malmulte-pepa". Li povas iri tre malproksime kaj trairi terojn, sed kiam li aŭdos kanti similan birdon, li malĝojos kaj devos reveni, ĉar la afero estas en tio, ke venas la aflikto ku rememorigas la patrujon kaj la domon, kaj post la sopiros devas sopirinto reveni aŭ li mortos pro la malĝojo. La medalo ankaŭ helpas, se oni ĝin pendigas al foriranto. — Kaŭ ĉu Antonio intencas iri al Viĉado? —Kiu scias. Franco ne volas elradikiĝi, sed lia edzino deziregas ekvojaĝi. Antonio faros, kion la viro diros al li. —Kaj hieraŭ nokte, kial foriris la knaboj? —La viro ne plu toleris ilin. Li estas suspektema. Jesuo iris al la bieno hieraŭ vespere, kiam vi alvenis, ne por voki al Barrera, sed por diri al li, ke li ne alvenu, ĉar li ne povas. Tio estis ĉio. Sed la viro estas lerta, kaj li forlasis ilin. —Ĉu Barrera venas ofte? —Mi ne scias. Se li parolas kun Griselda, tio okazas apud la rivero, ĉar ŝi, pro la artifiketo de la fiŝhoketo, estas suspektema de la pirogo, Barrera estas pli bona ol la viro; Barrera estas ŝanco.<noinclude><references/></noinclude> npsgclcmr7sz3hsesamhf0fybdhbarj Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/29 104 26302 114765 111002 2026-04-08T00:33:52Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114765 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Mi sciiĝis, klarigis la viro, ke vi estas ĉi tie pro sciigo de junuloj, kiuj alvenis hieraŭ nokte al la bieno. Al mi kaŭzis grandegan bedaŭron la novaĵo, ke ses rajdantoj, certe rabistoj, pretendis eksproprietigi en mia nomo varan kargon; kaj tuj kiam mateniĝis, mi prenis la vojon por veni prezentigi miajn respektajn protestojn kontraŭ tiu abomeninda atenco. Kaj tiu viskio kaj tiu parfumo, humilaj donacoj de tiu, kiu havas nenion alian por oferti, krom sian koron, estis destinitaj por fortigi la antikvan aliancon, kiun mi sentas al la gemastroj de tiu ĉi domo. —Ĉu vi aŭdas, Alicia? Donu tiun flaconon al infanino Griselda. —Ĉu vi ne estas ankaŭ gemastroj de ĉi tiu bieno? signalis la mastrino, kun rankora voĉo. —Tiel mi rigardas ilin, ĉar kie ajn ili alvenas, ilii estas, per rajto de simpatio, mastraj de ĉio ĉirkaŭ ilii. Malgraŭ mia agresplena vizaĝo, la viro ne konfuziĝis; sed li ŝanĝis la direkton de sia parolado: Nun okazas tiom da aferoj en Kasanareo, ke estas terure pensi, kio fariĝos el tiu privilegiata tero, fortika naskiĝejo de gastameco, honesteco, kaj laboro. Sed vivi kun la rifuĝintoj el Venezuelo, kiuj infestas ĝin kiel damaĝa lokusto, estas neeble. Kiom da sufero li spertis kun la volontuloj, kiuj sin proponis al li por labori. Tiom da ili prezentiĝis, profitante de la stato de politikaj ekziluloj, sed ili estis simplaj krimuloj, forkurintaj el malliberejoj! Tamen, estis danĝere forlasi ilin rekte, por eviti eblan inpertinentaĵon. Sendube, al tiu ĉi klaso apartenis tiuj, kiuj pretendis prirabi sinjoron Rafaelo. La entrepreno de Viĉado neniam povos kompensi al li tiom da ĉagrenoj! Estis vero, kaj estus nedankemo ne rekoni kaj proklami, ke oni faris al li honorajn distingojn. Unue li sendis lin al Brazilo, loĝejo de la ĉefaj akciuloj, kun granda ŝarĝo da kaŭĉuko, kaj ili tie petis lin akcepti la direkton de la ekspluato; sed li rifuzis pro manko de taŭgeco. Ha! Se li nur tiam antaŭscius, ke mi volis loĝi en la dezerto! Se mi povus montri al li kandidaton, kiom mi fierus proponi lian nomon; kaj se tiu kandidato dezirus iri kun li, kun certeco, ke li estus elektita... —Sinjoro Barrera, mi interrompis: Mi neniam aŭdis ke en Viĉado estis entreprenoj de tia amplekso kiel via. —Mia, ne; mia, ne! Mi estas modesta dungito, al kiu oni pagas nur du mil funtojn da sterlingoj jare, krom elspezoj. Kuraĝe, li fiuksis en mi siajn subaĉetemajn okulojn, pasigis silkan poŝtukon tra sia vizago, karesis la nodon de sia kravato, kaj adiaŭis nin, ripetante, ke ni salutu la forestantajn ĝentlemanojn kaj ke ni transdonu al ili lian proteston kontraŭ la atakoj de la rabistoj. Tamen, li intencis reveni alian fojon por prezenti ĝin persone. Infanino Griselda akompanis lin ĝis la rivereto kaj tie restis pli longe, ol necesas por adiaŭi.<noinclude><references/></noinclude> rsyo2xh6juwl85wzs5oegr6n3ttpqsn Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/28 104 26303 114764 111000 2026-04-08T00:33:42Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114764 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sed la viro havas malkbonan karakteron, kaj la virino lin timas ekde tio, kio okazis en Araŭka. Oni flustris al ŝi, ke la kapitano ŝin persekutis, kaj 1i surprizis lin: du ponard-batojn sufiĉis! En tiu momento, interrompante nian konversacion, avancis en vivo-plena triopo Alicia, la infanino Griselda, kaj eleganta viro, kun altaj botoj, blanka vesto, kaj griza felto'ĉapelo. —Jen estas don Barrera. Ĉu vi ne volis koni lin? {{***}} —Ĝentlemano, li eksklamis kliniĝante: «duobla feliĉo estas mia, kiu senpense metas min antaŭ la piedoj de edzo, tiel digna de sia bela edzino. Kaj sen atendi alian klarigon, li kisis la manon de Alicia antaŭ miaj okuloj. Poste salut-prenis mian manon, kaj aldonis flat-sintene: —Estu laŭdata la dekstra mano kiu skulptis tiel belajn strofojn. Donacoj al mia spirito ili estis en Brazilo, kaj ili kaŭzis en mi kor-sopiran nostalgion, ĉar estas privilegio de poetoj kateni al la koro de la patrujo siajn disajn filojn kaj fari el ili subulojn en fremdaj landoj. Mi estis postulema al la sorto, sed mi neniam ambiciis la honoron deklari al vi persone mian sinceran admiron. Kvankam mi estis atentigita kontraŭ tiu viro, mi konfesas, ke mi sentis min tuŝita de lia flatado, kaj ke liaj vortoj mildigis la malĝojon, kiun kaŭzis lia ĝentileco kun mia bela konkubino. Li petis pardonon pro la eniro kun kampaj botoj, kaj, kaj post informiĝi pri la sano de la domestro, li petegis min akcepti glason da viskio. Mi jam rimarkis, ke infanino Griselda portis la botelon en la mano. Kiam Sebastiana metis la glasetojn sur la breto kaj la viro sin klinis por ilin plenigi, li rimarkis, ke li portas belan nikelitan revolveron sur sia zono, kaj ke la botelo ne estas plena. Alicia, rigardante min, rifuzis drinki. —Alian glaseton, sinjorino. Vi jam konvinkiĝis, ke ĝi estas milda drinkaĵo. —Kiel! mi diris kun mishumora frunto. Ĉu vi ankaŭ drinkis? —Tiel insiste petis sinjoro Barrera... Kaj li donacis al mi tiun flakonon de parfumo, ŝi aldonis, elprenante ĝin el la korbeto, kie ŝi kaŝis ĝin. —Bagatela donaco. Pardonu, mi portis ĝin speciale… —Sed ne por mia edzino. Eble por infanino Griselda! Ĉu vi tri jam konis unu la alian? Tute ne, sinjoro Cova: la feliĉo estis malfavora al mi. Alicia kaj la infanino Griselda ruĝiĝis.<noinclude><references/></noinclude> p3i29dsrvo12vbytt6luhfhz9lorxm4 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/30 104 26304 114766 111042 2026-04-08T00:34:06Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114766 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—El kie aperis tiu ulo? —mi demandis kun kruda tono, konfrontante Alicion, tuj kiam ni restis solaj. —Li alvenis rajdante laŭ tiu bordo, kaj la infanino Griselda lin pasigis per la pirogo. —Ĉu vi lin konis? —Ne… —Ĉu vi ŝajnas al vi interesa? —Ne. —Ĉu vi intencas akcepti la parfumon? —Ne. —Tre bone! Tre bone! Kaj mi prenis la flakonon el la poŝo de ŝia antaŭtuko kaj ĝin furioze frakasis en la korton, preskaŭ antaŭ la piedoj de la infanino Griselda, kiu revenis. —Kristano, vi estas freneza, vi estas freneza! {{***}} Alicia, inter humiliĝinta kaj surprizita, malfermis la maŝinon kaj komencis kudri. Estis momentoj, kiam oni nur aŭdis la bruadon de la pedaloj kaj la babiladon de la papago sur sia paliso. Infanino Griselda, komprenante, ke ŝi ne devus forlasi nin, diris, ridetanta kaj ruza: —Tiuj kapricoj de tiu ĉi Barrera ja amuzas min. Nun li enmetas en si la ideon akiri smeraldojn kaj nun li metas siajn okulojn en miajn oroĉenojn. Li forprenus ilin de miaj oreloj! —Ne estu, ke li prenu ilin kun sia kapo, mi respondis, plialtigante la satiron per efika ridego. Kaj mi iris al la brut-kortoj, sen aŭskulti la alarmiĝintajn senkulpigojn. —Vi faras bone, ke li ne kontraŭparolas min, ĉar mi vin venkus! Supren leviĝante sur la barilo, mi faciligis mian malbonhumoron sub la sunradio, kiam mi ekvidis flosanta en la foraĵo, supre de la moriĉaroj, polvonubon, ondantan kaj densan. Post momento, de la kontraŭa flanko, mi ekvidis la silueton de rajdanto, kiu, senpacienca, transsaltis la pajlajn ondojn de la ebenaĵo, svinganta la ŝnuron kaj movante rapide. Granda brutar-amaso vibrigis la pampon, kaj aliaj bovistoj transiris la benkon, antaŭ ol la ĉevalaro aperis en mia vido, el kies grupo kelkfoje junaj ĉevalinoj disfuĝis, frenezaj de juneco, kaj disrompiĝantaj en ludemaj saltoj. Mi jam klare aŭdis la kriojn de la rajdantoj, ordonante malfermi la kortotrabon; kaj mi apenaŭ havis tempon obei ilin, kiam la ĉevalaro ĵetis sin en la korton, nervema, brava, kaj spirega. Franco, sinjoro Rafael kaj la mulato Correa malseliĝis de siaj spiregantaj trot-ĉevaloj, kiuj, ŝvitantaj ŝaŭmon, frotis kontraŭ la bariloj la tremegantajn kapojn.<noinclude><references/></noinclude> ema3w9q22mo2aqda7tmmy6dn6gwoeea Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/31 104 26340 114767 111036 2026-04-08T00:34:18Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114767 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>—Egoistoj, kial vi ne invitis min? —Kiu unue ellitiĝas, dufoje komunias. Ni vidos vin ŝnurligi en alia okazo. Dum ili firmigis la pordojn de la fortikaĵoj per dikaj traboj, la virinoj venis por rigardi tra la fendetoj de la forto-barilo la fortikan ĉevalinaron, kiu turniĝis en cirklo, avidante rompi la barilon. Alicia, kiu portis en la mano la tolon de sia kudraĵo, kriis entuziasme vidante la konfuzon de brilantaj gropoj, uraganaj krinoj, sonoraj hufoj. Tiu por mi! Tiu estas la plej bela! Rigardu la alian, kiel ĝi piedfrapas! Kaj el la konvulsiaj flankegoj, el la piedpremata polvo, kaj el la rivelemaj henoj, leviĝis spirado de ĝojo, forto, kaj sovaĝeco! Correa estis feliĉa. —Ni kaptis la obstinulon! Estas tiu nigra virĉevalo, krineg-hava kun blanka kruro! Lia tago venis, kaj estus pli bone, ke li neniam estus naskita! Mi ne vidis zambon, kiu ne timus lin, sed vi vidos, ĉu li faligos la filon de mia patrino! —Damna mulato, kion vi faros?— grumblis la maljunulino. —Ĉu vi pensas, ke tiu ĉevalo vin naskis? Stimulita per nia ĉeesto, li diris al Alicia: —Mi dediĉos la laboron al vi. Tuj post la tagmanĝo mi surrajdos ĝin! Kaj kiam li sentis la odoron de la esenco elverŝita en la korto, li larĝigis la nazfenestrojn ripetante: —Ah...! Odoras je virino, odoras je virino! Li ne volis tagmanĝi. Li enbuŝigis manplenan da fritita platan-frukto, disŝirigis pecon da viando, kaj trempis la langon per densega kafo. Dume, inter la grumblado de Sebastiana, kun selo surŝultre, li eliris atendi nin en la brutar-korto. —Ankaŭ ni estis modestaj en la manĝado pro la ekscititeco, pliigita de la noveco pro la proksima spektaklo. Alicia, per mallonga mensa preĝo, konfidis la mulaton al Dio. —Viroj! plor-ĝemis Sebastiana: Ne lasu tiun beston mortigi la faden-haran! Ni elprenis la ŝnuregoj, el vila ledo, kaj mallongajn ŝnuretojn nomataj delasoj, kiuj havis duonmetran longon, ĉe kies ekstremaĵoj estis butonitaj dikaĵ ringoj el interplektita agavo. Ĉar la juna ĉevalo evitis la ŝnurojn, kaŭriĝante en la tumulto, Franco ordonis disigi la ĉevalaron, por kio oni malfermis la pordegon de la apuda brutar-korto. Kiam la ĉevalo restis sola, ĝi atakis per la manoj la barilon, kaj samtempe la mulato ligis ĝin per la ŝnuro. La besto saltadegis, klinante la makulitan nukon ĉirkaŭ la branĉo-forko de la ligna stango, kie fumis la vibranta ŝnuro; kaj ĝis la fino de ĝi, ĝi alkroĉiĝis kolere, pendumigante sin en angora singulto, ĝis ĝi falis sur la teron, senforta kaj piedfrapanta.<noinclude><references/></noinclude> 2zvffndgmhsp3l1kefmnlty0tz7d1pu Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/32 104 26348 114768 114675 2026-04-08T00:34:31Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114768 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Franco surrajdis en la dorsoflanko kaj tenante ĝin je la oreloj, fleksis sur la dorso la gracian kolon, dum la mulato metis sur ĝi la kol-bridon post alĝustigi la delasojn kaj alligi krud-ledon en la vosto. Ĉimaniere oni submetis ĝin, kaj anstataŭ meti la kol-bridon, oni tiris ĝin el la vosto, ĝis kiam la malfeliĉulo, baraktante kontraŭ la tero, eliris el la brutar-kortoj. Tie ni bendis ĝin per la okulk-vrilo, kaj la selo premis la nedresitajn dorsojn unuafoje. Meze de la brua tumulto saltis la ĉevalinoj, kiuj ekposedis la ebenaĵon; kaj la stalono, metita antaŭen en la ebenaĵon, tremis suspektema kaj furioza. Kiam ili malfiksis la ŝnuretojn, la rajdisto kriis: -Panjo, montru la skapularion! Franco kaj sinjoro Rafaelo pretigis siajn ĉevalojn, sed la dresisto ne permesis ke ili prenu la junĉevalon: -Restu malantaŭe, kaj se ĝi volas turni sin, vipu ĝin por eviti ke li kaptu min sub si. Poste, inter la krioj de Sebastiana, li pendigis la sanktaĵon sur la kolo, kruco-signis sin, kaj kun rapida gesto malkovris la beston. Nek la sovaĝa mulo, kiu manfrapas terurigita, se tigro supreniras sur ĝia nuko; nek la sovaĝa virbovo, kiu muĝegas ĉirkaŭruranta la cirkon, tuj post kiam oni pikas ĝin per la banderiloj; nek la manato, kiu sentas la harpunon, uzas tiom da forto, kiel tiu de junĉevalo, kiam li ricevis la unuan vipo-baton. Ĝi skuiĝis kun furioza muĝo, piedbatanta la teron kaj la aeron per insolenta kuro, antaŭ niaj terurigitaj okuloj, dum la kondukj-rajdistoj ĝin persekutis, skuante siajn ponĉojn. Ĝi trairis egajn terenojn per grandegaj saltoj, kaj kvazaŭ oni vidus dorskurbadon de centaŭro, supreniris en la aeron, algluita al la selo, la figuro de la viro, tiel kiel vento-kirlo de pajlo-herbejo, ĝis nur estis videbla la malproksima blanka makulo de lia ĉemizo. Ĉe la vesperiĝo ili revenis. La palmoj salutis ilin per tremantaj genufleksoj. Alvenis la rompita junĉevalo, ŝvitanta, muelita, surda al la vipo kaj al la spronoj. Jam sen kovri ĝin, oni liberigis la selo, ŝnuranta ĝin per batoj, kaj restis senmova kaj sola rande de la ebenaĵo. Ni ĝoje ĉirkaubtakis al Correa. —Kion vi opinias pri mia knabeto? —ripetis Sebastiana fiera. —Al li oni ŝuldas ĉion —indikigis Franco—. Li havis la ideon proponi al ili la plej bonan feston de Kasanareo. Hazardare ni enfermis la ĉevalinojn de la bieno kaj kaptis tiun virĉevalon, kiu estas mia kaj via. Vi jam vidis, kio okazis. Kiam venis la nokto, tiu reĝo de la pampo, humiligita kaj vundita, adiaŭis siajn regnojn, sub la plenluno, per soleca heno. {{***}}<noinclude><references/></noinclude> 6sgro7dwqil375hgsy95c4ja6wo2jtd Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/33 104 26497 114769 111244 2026-04-08T00:34:43Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114769 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Mi konfesas, pentita, ke en tiu semajno mi faris malĝentilecon. Mi provis amindumi la infanino Griselda, kun skandala sukceso. En la tagoj kiam Alicia havis febron, mi donis al ŝi la plej delikatajn zorgojn; sed nun, konsultante mian konsciencon, mi komprenas ke la plezuro de miksiĝi kun la mastrino en la zorgoj de la flegado, koncernis min tiom kiom la malsanulino mem. Infanino Griselda pasis iam proksime de mia hamako, kaj per sugestema mano, mi kaptis ŝin ĉe la lumbo. Fermante la pugnon, ŝi gestis kvazaŭ ŝi frapus min, rigardis kien dormis Alicia, kaj skuis min per tiklado: -Netrohonta, mi jam sciis, ke vi estas ekscitiĝema. Kiam ŝi kliniĝis super mian brusto, ŝiaj orelringoj balanciĝantaj antaŭen frapetis ŝian vangojn. -Ĉu tiuj ĉi estas la smaraldoj, kiujn Barrera avidas? -Jes, sed lasu ilin por vi. -Kiel mi povus demeti ilin? -Tiel, ŝi diris, mordante bruske mian orelon. Kaj sufokiĝanta pro la rido, ŝi lasis min sola. Poste, kun la fingro en la buŝo, ŝi revenis kaj petegis min: -Ne lasu al mia viro scii tion! Nek al via virino! Tamen, lojaleco regis mian sangon, kaj kun nobla indiferenteco, mi forpelis la tenton. Mi, kiu revenis el ĉiuj voluptoj, ĉu mi insultus la honoron de amiko, deloganta lian edzinon, kiu por mi ne estis pli ol ino, kaj ordinara ino? Sed en la fundo de mia decidemo estis mentora ideo: Alicia jam traktis min ne nur kun indiferenteco, sed kun malbone kaŝita malestimo. De tiu tempo mi komencis pasiiĝi al ŝi, kaj eĉ ekidealigis ŝin. Ŝajnis al mi ke mi estis miopa ĉe la distingo de mia kunulino. la vero ne estas bela, sed kie ajn ĝi pasas, homoj ridetas. Plezurigis min, super ĉiuj aliaj ĉarmoj, tiu de ŝia malĝoja, preskaŭ malestimema rigardo, ĉar la malfeliĉo infektis ŝian spiriton per dolora rezervo. Sur ŝiaj diskretaj lipoj, la voĉo paciĝadis kun iom da resto de murmuro, kun elokventa akcentado, dum ŝiaj grandaj okulharoj etendiĝis sur ŝiaj okuloj de malhela alaŭdo, per konfirma okul-signo. La suno donis al ŝia vizaĝa haŭto leĝeran brunan tinkturon, kaj kvankam ŝi estis karneca, ŝi ŝajnis al mi pli alta, kaj la nevusoj sur ŝiaj vangoj ŝajnis pli palaj. Kiam mi renkontis ŝin, ŝi donis al mi la impreson de pasia kaj supraĵa knabino. Poste ŝi portis la nimbon de sia malĝojo digne kaj malhele, pro la certeco de estonta patrineco. Unu tagon mi provokis la plej supran malkaŝon, kaj preskaŭ kolere ŝi respondis: -Ĉu vi ne hontas? Vestita per helaj kotonoj, estis ŝi pli freŝa kun ŝia kun simpla dekoltaĵo kaj senzorga hararanĝo, en kies buklaj haroj ŝajnis ŝvebi la blua silka rubando, kunligitaj laŭ papilia formo. Kiam ŝi sidis kudri, mi kuŝis sur mia antaŭa hamako, ŝajnigante, ke mi ne rimarkas ŝin, sed rigardante ŝin kaŝmaniere;<noinclude><references/></noinclude> qt26fxz2skl65bssu6sivedhiai63gp Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/34 104 26759 114770 111245 2026-04-08T00:34:56Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114770 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>kaj plenigis min malpacienco pro la malvarmo de ŝia traktado, tiel, ke plurfoje mi kolere demandis: -Sed ĉu mi ne parolas kun vi? Avida koni la kialon de ŝia rezerveco, mi eĉ pensis, ke ŝi estus ĵaluza, kaj mi provis delikate aludi al la infanino Griselda, kun kiu ŝi havis konstantan frotetadon kaj ofte ŝi ploris. -Kion diras pri mi la mastrino? -Ke vi estas malpli bonkvalita ol Barrera. -Kiel? En kia senco? -Mi ne scias. Ĉi tiu malkaŝo finfine savis la honoron de Franco, ĉar de tiu momento la infanino Griselda ŝajnis al mi malaminda. -Ĉu malbonkvalita, ĉar mi ne persekutas ŝin? -Mi ne scias. -Kaj se mi persekutus ŝin? -Respondu via koro. -Alicia, ĉu vi ion vidis? -Kiom naiva vi estas! Ĉu ĉiuj enamiĝas al vi? Mi deziris en tiu momento, vidente mian fieron ofendita, nudigi miajn brakojn kaj krii al ŝi fojon post fojo: Idioto, demandu, kiu donis al mi tiujn ĉi mordojn! Don Rafo aperis sur la sojlo. {{***}} Li venis de la bieno, kie li iris tiun matenon proponi la ĉevalojn. Franco kaj la infanino Griselda, kiuj lin akompanis, revenus posttagmeze. Li venis frue, profitante la pirogon, por konsulti komercaĵon kun mi kaj postuli mian konsenton. La maljuna Zubieta donis kredite mil aŭ pli da bovoj, je malalta prezo, kun la kondiĉo, ke ni ilin kolektu, sed li postulis garantiojn, kaj Franco riskis sian setlejon por tiu celo. Estis la ŝanco por ke ni alianciĝu: la profito estus grandega. Ĝoja, mi diris al sinjoro Rafo: -Mi faros tion, kion vi deziras! Kaj mi aldonis, premanta Alician al miaj brakoj: -Ĉi tiu mono estos por vi! -Mi kontribuos per miaj ĉevaloj kaj flugos al Araŭko por postuli la pagon de kelkaj ŝuldoj. Mi povos kolekti ĝis mil pesoj, kaj tiu sumo kovros parton de la elspezoj por la transporto de la bovaro. Plie, kun la setlejo lombardita, la maljuna Zubieta finpretigos la komercan interkonsenton kun Franco, kies servojn li ĉiam bezonas, kaj precipe nun, kiam la grego estas paralizita pro la malordo de la bovistoj.<noinclude><references/></noinclude> 88txvskyvcq6akon0xsdeq2rba4644v Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/35 104 27361 114771 111247 2026-04-08T00:35:08Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114771 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>- Mi havas ankoraŭ tridek pundojn en mia poŝo. Jen ili, jen ili! Mi nur deprenos iom por kelkaj elspezoj por Alicia kaj por pagi nian loĝadon en tiu ĉi domo. -Bonege! Mi ekmarŝos post tri tagoj, kaj mi revenos ĉi tie je la fino de la venonta monato, antaŭ la grandaj pluvoj, ĉar jam proksimiĝas la pluv-sezono. Fine de junio ni alvenos al Vilavicenco kun la brutaro. Poste, Bogoton! Bogoton! Kiam Alicia kaj sinjoro Rafael eliris en la korton, mia fantazio malfermis siajn flugilojn. Mi revidis min inter miaj kunlernantoj, rakontante al ili miajn aventurojn en Kasanareo, troigante miajn subitan riĉecon, videntante ilin gratuli min, enviemaj kaj surprizigitaj. Mi invitus ilin manĝi ĉe mia domo, ĉar jam tiam mi havus propran domon, kun ĝardeno proksima al mia studĉambro. Tie mi kunvenigus ilin, por legi al ili miajn lastajn versojn. Ofte Alicia nin lasus solaj, devigata per la ploro de la knabeto, nomita Rafaelo, memore de nia vojaĝkunulo. Mia familio, realigante mlnovan projekton, establus sin en Bogoto; kaj kvankam la severeco de miaj gepatroj igus ilin malakcepti min, mi sendus la infanon kun la nutristinon dum la festotagoj. Komence ili rifuzus akcepti lin, sed poste, miaj fratinoj, kuriozaj, levante lin en siajn brakojn, eksklamus: "Li estas la sama bildo de Arturo!" Kaj mia patrino, lavita en larmoj, dorlotus lin ĝoje, vokante mian patron por ke li lin konu; sed la maljuna, neeviteble, foriruĝus en siajn ĉambrojn, tremanta de emocio. Pli kaj pli, miaj bonaj literaturaj sukcesoj ekhavigus rekonon. Laŭ mia patrino, oni devas havi kompaton pri mi. Post mia diplomiĝo en la fakultato, ĉion oni forgesus. Eĉ miaj amikinoj, scivolaj pro mia konduto, ŝajnigus mian pasintecon per tiu ĉi frazo: "Tiuj estas aferoj de Arturo...!" -Venu ĉi tien, revemuloa, diris sinjoro Rafo-, kaj gustumu la lastan brandon de mia sako. Ni tri tostu je la riĉeco kaj je la amo. Naivaj! Ni devus tosti je la doloro kaj je la morto! {{***}} La penso pri riĉeco iĝis mia reganta obsedo en tiuj tagoj, kaj ĝi influis min per tia forto, ke mi komencis kredi min pompa riĉulaĉo, veninta al la ebenaĵoj por doni impulson al la financa agado. Eĉ en la elparolo de Alicia mi trovis la senzorgaĵon de tiu, kiu rajtas esperi je la estonteco, apogita de la abundeco de la nuntempo. Vere, ŝi restis enkaptita en sia mistero, sed mi plezuris per tiu ĉi certeco: tio estas ekstravancoj de riĉa virino. Kiam Fidel informis min, ke la kontrakto estas finpretigita, mi havis nenian surprizon.<noinclude><references/></noinclude> m5fx900ygq0qe490bnsux0j204rapt3 Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/36 104 27417 114772 111270 2026-04-08T00:35:22Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114772 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Ŝajnis al mi ke la administranto de miaj posedaĵoj donis al mi informon pri la ĝusta maniero kiel li estis plenuminta miajn ordonojn. -Franco, ĉi tio estos plene sukcesa! Kaj se la afero malsukcesus, mi havas multon por responsi! Fidel tiam, unuafoje, demandis min pri la celo de mia vojaĝo al la pampoj. Klare, antaŭe ol eblus ke mia kunulo faris ian maldiskretaĵon, mi respondis: -Ĉu vi ne parolis kun sinjoro Rafael?- Kaj mi aldonis post lia neado: -Kapricoj, kapricoj! Mi deziris koni Araŭkon, malsupreniri laŭ Orinoko kaj forvojaĝi al Eŭropo. Sed Alicia tiel multe suferas, ke mi ne scias kion fari! Krome la negoco ne mis-sonas al mi. Ni faru ion. -Mi bedaŭras, ke tiu ĉi grandmama Griselda klopodu fari kudristino vian edzinon. -Ne maltrankviliĝu. Alicia distriĝas per praktiko de tio, kion ŝi lernis en la lernejo. En nia domo, ŝi dividas sian tempon inter pentrado, la piano, brodado kaj punto… -Solvu al mi dubon: ĉu vi donacis al sinjoro Rafo siajn ĉevalojn? -Vi jam scias, kiom mi lin estimas! Oni ŝtelis al mi la plej bonan, enselita, kun la tutan ekipaĵon. -Jes, sinjoro Rafo rakontis al mi pri tio... Sed restas kelkaj bonaj. -Duonkvalitaj; tiuj, kiujn ni mem rajdas. -La maljuna Zubieta ŝatos ilin. Kian hazardon prezentas tiu afero kun viro tiel suspektiga! Verŝajne li proponis tion, antaŭvidante ke Barrera intermetus sin al li. Li neniam vendis tiom abubdan rikolton. Li respondis al la aĉetantoj: Mi havas nenion pli por vendi! Nur restas al mi kelkaj bestetoj! Kaj por stimuli lin al la la vendado, ili devis deponi al li la pundojn destinitaj al la interkonsento, kun la certeco ke tiu oro restus tie. Iiam havis tiun taktikon brutara transportisto el Sogamoso, sperta kaj prudenta negocisto, kiu, por gajni la favoron de la avo, ebriiĝis kun li dum pluraj tagoj. Sed kiam ili iris separi la brutaron, Zubieta metis sian lan-ponĉon ekster la brut-kortoj kaj malknodis la dorsosakon de la kliento, antaŭdirante al li: "Por ĉiu boveto kiu eliru, metu ĉi tien ormonereton, ĉar mi ne komprenas nombrojn." Kiam la deponejo estis elĉerpita, la [https://eo.wikipedia.org/wiki/Departemento_Bojakao bojakaano] sugestis: "Mankis al mi mono! Pruntedonu al mi la restantajn bestetojn. Zubieta ridetis: "Amiko, al vi ne mankas mono; okazas ke al mi malmankas la brutoj!" Kaj prenante la lanponĉon, li revenis nereduktebla. Sata de mia fortuno, mi aŭskultis la anekdoton. -Franco -mi diris, frapante lin sur la ŝultro- Surpriziĝu pri nenio! La maljunulo scias kion li faras. Li eble aŭdis mian nomon...! {{***}}<noinclude><references/></noinclude> gsdal309z82bpqquu7y0irp0zf58ymq Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/37 104 27444 114773 111271 2026-04-08T00:35:33Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114773 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>-Ventokapa, ventokapa, kiel ci ŝanĝiĝis! -Saluton, infanino Griselda, kio estas tiu "ci"? -Ĉu vi estas prizorgema pri la negoco? Por ormoneroj, Viĉado. Portu min. Mi volas iri kun vi! Ŝi provis min ĉirkaŭbraki, sed mi forpuŝis ŝin per la kubuto. Ŝi hezitis surprizite: Mi ja scias, mi ja scias! Vi timegas mian edzon! -Mi malŝatas vin! -Mizera! Infanino Alicia nenion scias. Nur ŝi donis al mi la taskon ne kredi al vi. -Kion vi diras? Kion vi diras? -Ke la ebenaĵulo estas sincera; ke al montarano, oni ne donu eĉ la manon. Pala pro la kolero, mi eniris la salonon. -Alicia, mi ne ŝatas vian kunestadon kun infaninio Griselda! Ŝi povas kontaĝi al vi sian vulgarecon! Ne konvenas ke vi daŭre dormu en ŝia ĉambro! -Ĉu vi volas, ke mi lasu ŝin sola al vi? Ĉu vi ne respektos eĉ la gemastrojn de la domo? -Skandalema! Ĉu jam revenas viaj ridindaj ĵaluzoj? Mi forlasis ŝin ploranta kaj iris al la kan-tegmenta domo. Maljunulinoi Tiana kudris pecojn sur la ĉemizo de la mulato, kiu, duon-nuda, kun k amanoj sub a kapo, atendis la laboron kuŝanta sur ledaĵo. -Blankulo, vi refreŝiĝu en tiu hamako. Varmas kvazaŭ pluvos! Vane mi provis reekdormi. Ĝenis min la kuklado de kokino, kiu gratis en la subtegmento, dum ĝiaj kunulinoj, kun malfermitaj bekoj, spiregis en la ombro, indiferentaj al la galantaĵoj de koko, kiu alvenis por amindumi ilin. -Tiuj ĉi damnaj kokinoj ne lasas min eĉ dormi! -Mulatino, mi diris: Kiu estas via lando -Tiu ĉi, kie mi estas. -Ĉu vi naskiĝis en Kolombio? -Mi estas nur ebenaĵana, proksime al Manareo. Oni diras, ke mi estas kravana, sed mi ne estas el Kravo; ke paŭtana, sed mi ne estas el Paŭto. Mi estas el ĉiuj ĉi ebenaĵoj! Kial mi bezonus alian hejmlandon, se ili estas tiel belaj kaj vastaj? Kie estas via Dio? Tie, kie leviĝas la suno! -Kaj kiu estas via patro?, mi demandis al Antonio. -Mia patrino scias. Filo, kio gravas estas, ke vi naskiĝis! Kun aflikta rido mi esploris: -Mulato, ĉu vi iras al Viĉado? -Mi estis kaptita kelkajn tagojn, sed eksciis tion la ulo, kaj oni min liberigis. Kaj kiel oni diras, tie estas nur arbasroj kaj pli da arbaroj, kie oni ne povas rajdi sur ĉevalo, do kial tio? Tio, kion mi spertas, estas same kiel al la brutoj: mi deziras nur la herbejojn kaj la liberecon. -La arbaroj apartenas al la indianoj, aldonis la maljunulino.<noinclude><references/></noinclude> o3w8nrfpfexk5pf3mma87t2gnibje8a Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/38 104 27767 114774 111272 2026-04-08T00:35:44Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ 114774 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>-Ankaŭ la indianoj ŝatas la savanon: tion rakontu la malbonaĵoj kiujn ili faras. Oni vidas neniun el ili por ligi bovon! Ili bezonas esti tre enseligita kaj ke la junĉevalo puŝu. Kaj ili kaptas ilin nudpiede, fulmkure, kaj malfortigas ili, unu post la alia, en maniero kiu estas plaĉa! Ĝis kvardek brutoj en unu tago, kaj ili manĝas unu, kaj la ceteraj estas por la vulturoj kaj la malgrandaj falkoj. Kaj kun la kristanoj ili ankaŭ estas sentimaj: al la mortinta Jaspe ili venis ĉe la ĉevalo, kaj ili kaptis lin en stampedo kaj mortigis lin! Kaj ne helpis kriegi al ili, kaj aldone ni iris senarmitaj, kaj ili estis kiel dudek kaj disĵetis sagojn ĉiuflanken! La maljunulino, premante la tukon, kiun ŝi havis sur la tempioj, ingervenis ĉi tiel: -Okazis ke Jaspe persekutis ilin kun la bovistoj kaj la hundaro. Kie li mortigis unu, li faris fajron kaj simulis ke li manĝis lin rostita por ke tion vidu la forkurantaj aŭ la gvatistoj, kiuj observadis sur la suproj de la moriĉarboj. -Panjo, okazis ke la indianoj mortigis al li lian familion, kaj ĉar tie ne estas aŭtoritato, oni devas solvi per siaj prppraj rimedoj. Vi vidas kio okazis en Hatico: ili dehakis ĉiujn blankulojn kaj ankoraŭ fumegas la bruliĝintaj kadavroj. Blankulo, ni devas kunigi nin por serĉi ilin! -Ne, ne! Ĉasi ilin kiel sovaĝbestojn? Tio estas nehoma! -Do tion, kion vi ne faras kontraŭ ili, ili faras kontraŭ vi. -Ne kontraŭdiru, sambo disputema! La blankulo estas pli klera ol vi. Pli bone demandu lin, ĉu li maĉas tabakon, kaj donu al li buŝplenon. -Ne, dankon, maljunulineto. Tio ne koncernas min. -Tie estas viaj vestaĵoj flikitaj, diris ŝi al la mulato, ĵetante al li la ĉemizon. Nun rompu ĝin en la arbaro! Ĉu vi jam alportis la venu-venu-on. Kiom da tempo oni petis ĝin al vi! -Se vi donas al mi kafon, mi alportos ĝin. -Kaj kio estas tiu venu-venuo? -Komisio de la mastrino. Tio estas la ŝeleto de arbo, kiu utilas por enamigi! {{***}} Mia nerva sentemo travivis grandajn krizojn, en kiuj la racio penas disiĝi de mia cerbo. Malgraŭ mia fizika supereco, mia troa meditado, kiu estis kronika, sukcesas min malfortigi konstante, ĉar eĉ ne dum la dormo mi liberigas min de la imagipova vido. Ofte, la impresoj atingas sian plej grandan potencon en mia ekscitebleco, sed unu impresio kutime degeneras al la kontraŭa kelkaj minutoj post la ricevo. Tiel, kun la muziko, mi trapasas de entuziasmo malsupren al plej rafinitaj melankolioj; de kolero mi preteriras al ceda mildeco, de prudento al la esplodoj de stulteco.<noinclude><references/></noinclude> t6w3raj3ey2l86rgj8md2hzgs3moemh Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/188 104 37595 114741 2026-04-08T00:03:03Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "nepropra, kaj mi daŭre proklamos, ke la viro de glavo estas ĉiam super la ceteraj. Tie ĉi kaj ie ajn! Vkiiro diris, leviĝante de la rethamako: — Tio ja estas vero! — Jes, ĝi estas — mi aldonis — ĉar se miaj amikoj komunikis miajn ideojn al pluraj taglaboristoj kaj ĉi tiuj konjektas, ke mi konspiras kontraŭ Kajeno, la kulpo ne estas en tio, kio estas bone dirita, sed en tio, kio estas malbone komprenita. Se estas pro tio, ke mi sendis miajn kamarad... 114741 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>nepropra, kaj mi daŭre proklamos, ke la viro de glavo estas ĉiam super la ceteraj. Tie ĉi kaj ie ajn! Vkiiro diris, leviĝante de la rethamako: — Tio ja estas vero! — Jes, ĝi estas — mi aldonis — ĉar se miaj amikoj komunikis miajn ideojn al pluraj taglaboristoj kaj ĉi tiuj konjektas, ke mi konspiras kontraŭ Kajeno, la kulpo ne estas en tio, kio estas bone dirita, sed en tio, kio estas malbone komprenita. Se estas pro tio, ke mi sendis miajn kamaradojn por labori en la taĉmento, kiun ili elektus, pro la honto vidi ilin senfaraj, pro la deziro respondi iel ajn al la malavara protekto de tiu, kiu min gastigas, por kompensi per iu klopodo la ripozon, kiun la generalo donis al Ramiro Estévanez, oni punu en mi la malatenton ne esti petinta antaŭan permeson de tiu, kiu ĝin donas, se iam la delikateco bezonis rajtigon por sin montri. — Tio ja estas vero. — Se estas pro tio, ke vi, Zoraida, estas ripetanta, ke mi neniam estis en Manaŭso, kiel vi konkludis el miaj respondoj al viaj demandoj pri konstruaĵoj, placoj, bankoj kaj stratoj, vi implikiĝas en via malkonfido, ĉar mi neniam diris, ke mi konis tiun ĉefurbon. Por esti kliento de la Domo Rosas ne estas nepre necese trapasi la sojlon de ĝiaj magazenoj; almenaŭ, mi ne bezonis tian postulon. Mi ŝuldas al la Konsulo de mia lando la honoron esti filiigita al tiel riĉa firmao. Al la Konsulo, ĉu vi aŭdas?, al la Konsulo, kiu nuntempe navigas la Riveron Negron kaj venas por korekti per sia aŭtoritato mi ne scias kiajn malicaĵojn, kiel li anoncas al mi en la lasta letero, kiun mi ricevis. La madono kaj Vakiro ripetis due: — La Konsulo! La Konsulo! — Jes, mia amiko, kiu sciante pri mia vojaĝo al San Fernando de Atabapo, rekomendis al mi kolekti, sekrete, informojn pri la misuzoj kaj murdoj, kiujn en kolombiaj teroj faris Funes! Tiel mi diris, kaj kiam mi eliris montrante mian falsan orgjlon de influa viro, Vakiro kaj la madono ne ĉesis balbuti: — La Konsulo! Kaj ili estas amikoj! {{***}} — Ĉu vi povus diri al mi — petegis min Vakiro — ĉu en tiuj aferoj de la indiano Funes rezultos por mi ia komplikaĵo? — Sed ĉu eble mia generalo partoprenis aktive en la fatala nokto?… — Devigite! Devigite! Kaj la madono nin interrompis: — Ĉu la sinjoro Konsulo povus helpi min reakiri miajn kreditojn? Vi jam vidas, Kajeno neas la ŝuldon kaj foriris el la kabano por ne pagi al mi. Priskribu al mi en via libro la kontojn.<noinclude><references/></noinclude> 2wb9eskv0fltfzah0m0ie2wf9if7f7b Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/189 104 37596 114742 2026-04-08T00:21:03Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "— Eble la kaŭĉuko, kiun vi elprenis el la deponejoj... — Ĝi estas sernambio*** de plej aĉa speco. Ekstere, la bulo malmola kaj polurita; interne, sablo, ĉifonoj kaj rubaĵoj. Mi perdis la transporton de tiu gumo, ĉar ĝi ne rezistis la provon: metante ĝin en la akvon, ĝi subakviĝis. Se la Konsulo aŭskultus miajn plendojn... — Necesus iri tien, kie li estas. — Kaj se li ne venis... — Li venas, li venas, kaj li alvenis al Jagvanario. Tiu virino nom..." 114742 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>— Eble la kaŭĉuko, kiun vi elprenis el la deponejoj... — Ĝi estas sernambio*** de plej aĉa speco. Ekstere, la bulo malmola kaj polurita; interne, sablo, ĉifonoj kaj rubaĵoj. Mi perdis la transporton de tiu gumo, ĉar ĝi ne rezistis la provon: metante ĝin en la akvon, ĝi subakviĝis. Se la Konsulo aŭskultus miajn plendojn... — Necesus iri tien, kie li estas. — Kaj se li ne venis... — Li venas, li venas, kaj li alvenis al Jagvanario. Tiu virino nomata Griselda diras en siaj leteroj mi ne scias kiom da aferoj. Necesas ŝin pridemandi. — Mi havas malkonfidon al ŝi. Ŝi estas malbonvola. Inter ŝi kaj la "alia" ili tranĉis la vizaĝon al la kompatinda Barrera. — Al la kompatinda Barrera! — Tial mi ne permesas al ŝi iri kun mi. — Konvenas ŝin pridemandi tuj. — Ĉu vi kuraĝus? — Jes! Kaj la infanino Griselda venis. {{***}} Neniam en la vivo mi denove sentos tiel sufokan atendon kiel tiu, kiu okupis mian spiriton tiun vesperon, ĉe la malkrepusko, kiam la madono Zoraida Ayram pendigis sian lanternon ĉe la pordo de la ĉambro, kiu rigardas al la rivero. Ĝi estis la signalo. Sur la tremanta akvosurfaco de Isano kuris la reflektoj, ordonante la alvenon de la boatego, sur kies pruo la maristoj pretiĝus por la noktomezo. Certe mi ne povas diri, en kiu momento mi konvinkis la madonon, ke ni devas forkuri kune. Mia cerbo brulis pli ol la lampo de la pordosojlo, ĝi fulmis kiel la lumturo, kiu invitas la ŝipojn eniri en la havenon. Frazo, nur unu sola frazo zumbis ardpasie en miaj oreloj, projektante en miajn okulojn brilajn bildojn: "Inter ŝi kaj la alia ili tranĉis la vizaĝon al la kompatinda Barrera". La alia, la alia, kiu ŝi povis esti? Kaj pro kia motivo? Pro ĵaluzo, pro venĝo, pro eskapo? Alicia, ĉu ŝi estis Alicia? Kiu el la du estis anticipinta per malforta mano marki la mortigan trakon, kiun mia vira malamo devis larĝigi? Kaj dum la agitiĝo min premis, dancis antaŭ miaj retinoj la grimaco de vundita vizaĝo, kiu ne estis vizaĝo, nek estis grimaco, sed la makzelo de Millán, fendita de la kornobato, kiu ridis ofende, per enigmo-plena kaj dolora rido kiel tiu de Barrera, kiel tiu de Barrera! Mi trinkis, mi trinkis, mi trinkis kaj mi ne ebriiĝis! Miaj nervoj rezistis la malutilan agon de la alkoholo. Mi forrabis la pokalon de Vakiro, kaj, eltrinkante ĝin, mi vidis ke la lanterno pruntis al la vitro lividajn nuancojn de ponardo. Senpacienca pro la malfruo de la barĝo, mi iris de la kabano al la rivero kaj gvatis en la ĉielo<noinclude><references/></noinclude> nfdyjmyhlj6glurl8s02xkkeci6ednh Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/190 104 37597 114779 2026-04-08T09:48:50Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "klaran la horon de la noktomezo, vidante vojaĝi la malfruan stelon, kalkulante ĝian alvenon al la zenito. Sekvadis min ĉie la ŝancela Vakiro, persekutante min per klaĉoj kaj demandoj: Li estis transdoninta al la madono la kaŭĉukon el la deponejoj ĉar li sciis, ke mi respondos pri ĝia valoro. «Tre bone, tre bone!». Ŝi estis instiginta Petardon Lesmes munti gardejon en la rapidfluo de Santa Barbara por ke li haltigu la ŝipeton de Clemente Silva; sed... 114779 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>klaran la horon de la noktomezo, vidante vojaĝi la malfruan stelon, kalkulante ĝian alvenon al la zenito. Sekvadis min ĉie la ŝancela Vakiro, persekutante min per klaĉoj kaj demandoj: Li estis transdoninta al la madono la kaŭĉukon el la deponejoj ĉar li sciis, ke mi respondos pri ĝia valoro. «Tre bone, tre bone!». Ŝi estis instiginta Petardon Lesmes munti gardejon en la rapidfluo de Santa Barbara por ke li haltigu la ŝipeton de Clemente Silva; sed la pirogo pasis! «Ĉu vere, ĉu vere?». Se Kajeno rimarkus la mankojn en la kaŭĉuko de la magazeno, li akuzus Zoraida-n kiel ŝtelistinon. «Tre bone, tre bone!». Ĉu mi estis suspektinta, ke la madono celis forkuri? Nu, li starigus garnizonojn por fermi la riveron, krom se la Konsulo intencus supreniri ĝis Gvarakuo kaj mi garantius, ke li ne provus... «Ne zorgu, ĉar li nur venas kolekti raportojn por strangoli la tiranon Funes». Kial ilin avertis Petardo Lesmes, ke li montros atestojn, ke ni ne estas kaŭĉukistoj sed banditoj? «Kalumnioj, kalumnioj! Ni estas amikoj de la sinjoro Konsulo, kaj tio sufiĉas!». — Zoraida, Zoraida — mi diris al ŝi, apartigante min de la drinkulo —, kiam miaj kamaradoj revenos, ni forlasos ĉi tiun malliberejon. Kaj ŝi insistis: — Sed ĉu vere oni ne sendis ilin por malkontentigi min kun Kajeno? Ĉu vi amas min, ĉu vi amas min? — Jes, jes! — kaj prenante ŝin je la brakoj, mi ŝin premis nervoze, ĝis igi ŝin krii, kaj mi ŝin rigardis per halucinitaj okuloj, kaj la figuro de la virino viŝiĝis el mia ĉeesto, restante nur sanga tuko sur la voluptema brusto, kiun la tempio de Luciano Silva malsekigis per varma purpuro. La nokto estis blua kaj la barakoj estis malplenaj. Ramiro Estévanez, kiu ne foriĝis de la bordo, venis averti, ke laŭ la rivero malsupreniris branĉoj. La boatego devis troviĝi supre, en la nekonata haltejo, sendante signalojn. Aŭdante tiun ĉi novaĵon, okazis en mi organika fenomeno: miaj plandoj malvarmiĝis, miaj pulsadoj moderiĝis kaj mi ekis senti neklaran ripozon, kiu min plenigis per maldiligenteco, malgraŭ la subita febro, kiu donis al mia haŭto ardadojn de braĝo. Ĉu mi emociiĝu ĉar aventuristino alvenus al la kabano? Mi jam ne havis intereson vidi ŝin, nek scii pri iu ajn! Se ŝi volas protekton, ŝi min serĉu! Kaj mi envolvis min en ironia malestimo. — Ne invitu min al la haveno, Zoraida, ĉar mi ne iros. Se vi ankoraŭ insistas, ke mi pridemandu vian servistinon, tio devas esti sole kaj en ĉi tiu kabano!<noinclude><references/></noinclude> 4nns5ujb98o8qn91mx5y7u6gh43w75r 114780 114779 2026-04-08T09:49:43Z Rubenĉjo 597 114780 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>la klaran horon de la noktomezo, vidante vojaĝi la malfruan stelon, kalkulante ĝian alvenon al la zenito. Sekvadis min ĉie la ŝancela Vakiro, persekutante min per klaĉoj kaj demandoj: Li estis transdoninta al la madono la kaŭĉukon el la deponejoj ĉar li sciis, ke mi respondos pri ĝia valoro. «Tre bone, tre bone!». Ŝi estis instiginta Petardon Lesmes munti gardejon en la rapidfluo de Santa Barbara por ke li haltigu la ŝipeton de Clemente Silva; sed la pirogo pasis! «Ĉu vere, ĉu vere?». Se Kajeno rimarkus la mankojn en la kaŭĉuko de la magazeno, li akuzus Zoraida-n kiel ŝtelistinon. «Tre bone, tre bone!». Ĉu mi estis suspektinta, ke la madono celis forkuri? Nu, li starigus garnizonojn por fermi la riveron, krom se la Konsulo intencus supreniri ĝis Gvarakuo kaj mi garantius, ke li ne provus... «Ne zorgu, ĉar li nur venas kolekti raportojn por strangoli la tiranon Funes». Kial ilin avertis Petardo Lesmes, ke li montros atestojn, ke ni ne estas kaŭĉukistoj sed banditoj? «Kalumnioj, kalumnioj! Ni estas amikoj de la sinjoro Konsulo, kaj tio sufiĉas!». — Zoraida, Zoraida — mi diris al ŝi, apartigante min de la drinkulo —, kiam miaj kamaradoj revenos, ni forlasos ĉi tiun malliberejon. Kaj ŝi insistis: — Sed ĉu vere oni ne sendis ilin por malkontentigi min kun Kajeno? Ĉu vi amas min, ĉu vi amas min? — Jes, jes! — kaj prenante ŝin je la brakoj, mi ŝin premis nervoze, ĝis igi ŝin krii, kaj mi ŝin rigardis per halucinitaj okuloj, kaj la figuro de la virino viŝiĝis el mia ĉeesto, restante nur sanga tuko sur la voluptema brusto, kiun la tempio de Luciano Silva malsekigis per varma purpuro. La nokto estis blua kaj la barakoj estis malplenaj. Ramiro Estévanez, kiu ne foriĝis de la bordo, venis averti, ke laŭ la rivero malsupreniris branĉoj. La boatego devis troviĝi supre, en la nekonata haltejo, sendante signalojn. Aŭdante tiun ĉi novaĵon, okazis en mi organika fenomeno: miaj plandoj malvarmiĝis, miaj pulsadoj moderiĝis kaj mi ekis senti neklaran ripozon, kiu min plenigis per maldiligenteco, malgraŭ la subita febro, kiu donis al mia haŭto ardadojn de braĝo. Ĉu mi emociiĝu ĉar aventuristino alvenus al la kabano? Mi jam ne havis intereson vidi ŝin, nek scii pri iu ajn! Se ŝi volas protekton, ŝi min serĉu! Kaj mi envolvis min en ironia malestimo. — Ne invitu min al la haveno, Zoraida, ĉar mi ne iros. Se vi ankoraŭ insistas, ke mi pridemandu vian servistinon, tio devas esti sole kaj en ĉi tiu kabano!<noinclude><references/></noinclude> s4ju4iukutyh9qiw5mu1u2ssxovhwgn Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/191 104 37598 114781 2026-04-08T10:06:06Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Minutojn poste, kiam mi rimarkis, ke la du virinoj alvenas, mi volis moviĝi por profiti la flamon de la lanterno. Mi faris kelkajn paŝojn, kaj la dekstra piedo rezistis al mi: malpeza jukado, speco de tikla paralizo min tremigis. Mallerte mi antaŭeniris sen senti la plankon, kvazaŭ mi paŝus sur kotonoj. La infannino Griselda kuris por ĉirkaŭbraki min! Forpuŝante ŝin per gesto, mi diris al ŝi seke, antaŭ la madono: — Saluton! Hodiaŭ mi skribas tiujn... 114781 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Minutojn poste, kiam mi rimarkis, ke la du virinoj alvenas, mi volis moviĝi por profiti la flamon de la lanterno. Mi faris kelkajn paŝojn, kaj la dekstra piedo rezistis al mi: malpeza jukado, speco de tikla paralizo min tremigis. Mallerte mi antaŭeniris sen senti la plankon, kvazaŭ mi paŝus sur kotonoj. La infannino Griselda kuris por ĉirkaŭbraki min! Forpuŝante ŝin per gesto, mi diris al ŝi seke, antaŭ la madono: — Saluton! Hodiaŭ mi skribas tiujn ĉi paĝojn ĉe la Nigra Rivero, sugestia rivero kiun la indianoj nomas Gvajnio. Antaŭ tri semajnoj, en la boatego de la turkino, ni fuĝis el la barakoj de Gvaracuo. Sur la kresto de tiuj ĉi nigregaj ondoj, kiuj nin proksimigas al Jagvanario, antaŭ tiuj ĉi bordoj kiuj vidis malsupreniri miajn sklavigitajn samlandanojn, sur tiuj ĉi kirlaj akvoj kiujn venkis la pirogo de Clemente Silva, mi rememoras la terurigajn okazintaĵojn kiuj antaŭis la fuĝon, malkonforma pri mia destino, kiu devigis min lasi spuron de sango. Ĉi tie vojaĝas la infanino Griselda, kun plezura parolo kaj energia spirito, kies vizaĝo, eluzita de la doloro, lernis rideti meze de larmoj. Ŝi inspiras al mi samtempe amon kaj kuraĝon, tiu ĉi malfeliĉulino, kiu ne perturbiĝas antaŭ la danĝero kaj sciis senarmigi mian stultan koleron la nokton kiam ni troviĝis, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, solaj, en la kabano de la madono. — Saluton! — mi ripetis, farante geston por eliri el la ĉambro. — Atendu, malkonataĉo. Ĉi tie oni min alportis por babiladi kun vi! — Kun mi? Pri kio? Ĉu vi venas rakonti al mi, kiel vi fartas? — Same kiel vi! Damaĝita, sed kontenta! — Kaj via negoco? Kiel iĝas la prizorgado de la taglaboristaroj? Por kiom vi havas freŝan panon? — Por vi mi ne havas, ĉar mi ne donas kredite. Sed ĉar mi vidas al vi la bezonon, venu kaj ni interkonsentos. KOrtuŝite, vidante ŝin kovri al si la vizaĝon per la poŝtuko, mi demandis ŝin: — Ĉu la "infano" Barrera instruis vin plori? — Plori? Kaj kial? Estas nur ke ekde la tago kiam oni donis al mi frapegon sur la nuko, mi restis kun la kutimaĉo ĉiam min viŝi. Riproĉante min tiamaniere pri la kruela sceno de La Maporita, ŝi provis ridi, sed, subite, konvulsiita de la plorsingultoj, ŝi falis ĉe miaj piedoj: — Ĉesu moki, vidu ke ni estas tiel malfeliĉaj! Preskaŭ aŭtomate mi kliniĝis por levi ŝin, kun sekreta kontento vidi ŝin venkita. Mi sentis min neniigita antaŭ tiu doloro, sed mia orgjlo stariĝis kiel sfinkso, kaj mi silentis: ĉu demandi pri Alicia, enketi pri ŝia restadejo, montri intereson por scii pri ŝi? Neniam! Tamen, mi kredas ke, senkonscie, mi balbutis iun demandon, ĉar Griselda, ridante meze de sia ploro, respondis:<noinclude><references/></noinclude> otph6g9nrxunv705j5zzjy1i4v33j8c Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/192 104 37599 114782 2026-04-08T10:24:42Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "— Al kiu el ili vi aludas, al via Clarita? — Jes! — Nu, akceptu mian plej sentitan kondolencon, ĉar nun ŝin posedas sinjoro Funes. Barrera donis ŝin kiel pagon por la permeso transiri tra Orinoko kaj la Kasikjareo. Vidante sian sorton, la kompatindulino ploris, kaj ni ankaŭ ploris, sed, metita en kanuon, sen transdoni al ŝi eĉ la vestaĵeton nek la kofreton, oni forportis ŝin al San Fernando del Atabapo, kun letero kaj kelkaj donacoj. — Kaj la alia,..." 114782 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>— Al kiu el ili vi aludas, al via Clarita? — Jes! — Nu, akceptu mian plej sentitan kondolencon, ĉar nun ŝin posedas sinjoro Funes. Barrera donis ŝin kiel pagon por la permeso transiri tra Orinoko kaj la Kasikjareo. Vidante sian sorton, la kompatindulino ploris, kaj ni ankaŭ ploris, sed, metita en kanuon, sen transdoni al ŝi eĉ la vestaĵeton nek la kofreton, oni forportis ŝin al San Fernando del Atabapo, kun letero kaj kelkaj donacoj. — Kaj la alia, la alia, kiu estis tiu de la tranĉovundo? — Ah, perdiĝinto! Do fine vi demandas pri ŝi! Konfesu al mi unue, ke Clarita estis via kromvirino kiam vi estis en Hato-Grande. Ni ja sciis ĉion! — Neniam! Sed diru al mi, tiu mizerulo... — Persone li alportis al ni tiun rakonton, kaj ĉiun nokton li sendis Maucon por aflikti la infasninon Alicia; ke vi pasigis la tempon en rethamako kun tiu virino, ke vi forportis ŝin al Venezuelo kaj mi ne scias kion pli! Diru, do, ĉu la alia ne havis kialon malesperi. Tial ŝi venis! Tial mi ŝin kunportis, ĉar mi ankaŭ restis sen protekto! Fidel volis liberigi sin el la jugo! Li traktis min malbone...! — Mi avertas vin, ke tiuj fabeloj ne gravas al mi. Ĉiu meritas sian sorton! Tion, kion mi ne akceptas, estas ke vi impliku Barrera-n en tiun intrigon, volante ŝajnigi vin senkulpa! Kaj la promenetoj en la pirogo? Kaj la renkontiĝoj ĉe la noktomezo? — Sed ili estis por nenio malbona! Vi pravas juĝi min tiel, ĉar mi ŝercadis kun vi! Tio estis mia peko, sed la pentofaro estis pli peza! Mi bezonis iun helpon, kaj ĉar la infanino Alicia volis reiri al sia hejmo en Bogoto kun sinjoro Rafael, trapasis min la tento! Sed forte ĝi pezas al mi! Neniam, tute neniam mi estis malfidela al Franco! — Ah, se parolus la fantomo de la kapitano...! — Ne memorigu min pri li! Li pagis multekoste pro sia impertinenteco! Demandu al Fidel, se vi volas detalojn, sed ne memorigu min pri li! Mi tiom suferis! Imagu, kio estis por mi etendi lin agoniantan ĉe la piedoj de mia honoro! Kaj mi lasis, ke Fidel prenu la kulpon sur sin por savi min, por defendi min! Kaj poste, la sufero vidi mian viron, malĝoja, senama, pentoplena, lasante min sola en La Maporita tagojn kaj semajnojn, por ne rigardi min, por ne devi doni al mi la manon, ripetante al mi, ke li deziris foriri malproksimen, al aliaj landoj, kie neniu scius la okazintaĵon kaj li ne devus esti kiel taglabpristo ludante sian vivon kun la bovo-luktoj. Tiam tiu Barrera aperis, kaj Franco donis al mi bridon por la entuziasmo, kvazaŭ volante liberiĝi de mi, dirante al mi fojfoje, ke ni venas, alifoje, ke li restas; ĝis kiam Barrera, por devigi min ekiri la vojon, postulis de mi la donacojn kiujn li estis farinta al mi, kaj mi ne havis per kio pagi, kaj li minacis min per denunco kontraŭ la kompatinda Fidel! Tiuj estis la renkontiĝoj! Tio estas la malbono, kiun vi supozas! — Kaj ĉu vi volis saldi tiun konton transdonante la "infaninon" Alicia?<noinclude><references/></noinclude> 7vab54ftlidj8dz03m889jry5hsne7c