Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.23 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Aŭtoro:Ivan Ŝirjaev 102 2448 114787 91051 2026-04-08T12:48:00Z Nvss132 5120 /* Verkoj */ 114787 wikitext text/x-wiki {{Aŭtoro}} ==Verkoj== {{VTK}} {{VTE|titolo=[[Sep rakontoj]]|indekso=Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf|dato=1906}} {{VTE|titolo=[[Gru-gru]]|indekso=Ŝirjaev - Gru-gru, 1910.pdf|dato=1910}} {{VTE|titolo=[[Sen titolo]]|indekso=Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf|dato=1910}} {{VTE|titolo=[[La Nova Vivo]]|indekso=Ŝirjaev - La nova vivo, 1910.pdf|dato=1910}} {{VTE|titolo=[[Inkubo]]|indekso=Ŝirjaev - Inkubo, 1910.pdf|dato=1910}} {{VTE|titolo=[[Tra la loko ensorĉita]]|indekso=Ŝirjaev - Tra la loko ensorĉita, 1913.pdf|dato=1913}} {{VTE|titolo=[[Forta impreso]]|indekso=Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf|dato=1914}} {{VTE|titolo=[[Peko de Kain]]|indekso=Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf|dato=1933}} {{VTE|titolo=[[En la vagono kaj aliaj rakontoj]]|indekso=Ŝirjaev - En la vagono kaj aliaj rakontoj, 1937.pdf|dato=1937}} {{VTF}} h40e6xh934g0gs5s1mnrokc3g1v4v8l Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/2 104 23196 114789 110592 2026-04-08T21:09:52Z Rubenĉjo 597 /* Sen teksto */ 114789 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="Rubenĉjo" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> mn28m0nocr3gyb2lzs0txpecnequ4gx Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/193 104 37600 114783 2026-04-08T12:00:23Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "— Metu konsciencon en tion, kion vi diras! Kiel vi povas fari al mi tian akuzon! Mi donis al Barrera ĉion, kio estis mia: ringojn, orelringojn, kaj eĉ volis vendi mian kudromaŝinon por pagi al li! Post ĉio, li denove diris al mi, ke vi estas riĉa, ke mi petu de vi prunte monon. La infanino Alicia, kiu aŭdis min plori nokte, proponis helpi min, parolante kun li, por atingi ke li rabatu almenaŭ la saldon. Tiam, vi batis min kaj volis nin mortigi, kaj v... 114783 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>— Metu konsciencon en tion, kion vi diras! Kiel vi povas fari al mi tian akuzon! Mi donis al Barrera ĉion, kio estis mia: ringojn, orelringojn, kaj eĉ volis vendi mian kudromaŝinon por pagi al li! Post ĉio, li denove diris al mi, ke vi estas riĉa, ke mi petu de vi prunte monon. La infanino Alicia, kiu aŭdis min plori nokte, proponis helpi min, parolante kun li, por atingi ke li rabatu almenaŭ la saldon. Tiam, vi batis min kaj volis nin mortigi, kaj vi foriris al kie estis Clarita, kaj Barrera iris averti min, ke mi ne atendu Francon, ĉar vi rakontos al li mi ne scias kiom da klaĉoj kaj li povus min draŝi per bastono! Kaj fuĝante, ŝi for de vi kaj mi for de Fidel, ni venis solaj kien ni povis: por serĉi la vivon en Viĉado! — La amo kaj la vento blovas de iu ajn flanko. — Mi agis malbone dirante tion al vi. Ĉar vi plaĉis al mi kaj la infanino Alicia volis reiri... Sed jam vi vidas, kia vento tiel nehoma, tiel terura: ĝi falis sur ĉiujn kaj nin disigis kiel rubaĵojn, malproksime de nia tero kaj de nia korinklino. La malfeliĉa virino ekploris kaj superplena tenero inundis mian bruston: — Griselda, Griselda! Kie estas Alicia? — Post la kverelo kun Barrera, oni apartigis min de ŝi kaj oni vendis min. Ŝi devas esti en Jagvanario! Feliĉe, mi instruis ŝin bone ligi al si la jupojn, scii konduti. Mi ne forlasis ŝin dum la tuta vojo: se ni eliris el la boatego, ni eliris kune; se ni dormis sur la plaĝo, unu kontraŭ la alia, bone kovritaj per la litkovrilo. Barrera estis kolera, sed sen kuraĝi esti perfortema. Unun nokton, en la boatego, li malfermis botelon por nin ebriigi. Ĉar ni nenion akceptis de li, li ordonis al la remistoj elpeli min per puŝegoj, kaj li ĵetis sin por perforti la infaninon Alicia; sed ĉi tiu frakasis la botelon kontraŭ la rando de la boato, kaj faris al la kanajlo, per unu bato, ok tranĉovundojn meze de la vizaĝo! Kiam la virino finis paroli, mi estis rompinta miajn ungojn kontraŭ la tablo, kredante ke miaj fingroj estas ponardoj. Estis tiam kiam mi rimarkis, ke mia dekstra mano estas sensenta. Ok tranĉovundoj! Ok tranĉovundoj! Kaj per ardaj okuloj mi serĉis la fiulon en la ĉambro por lin fini, por lin mordi, por lin maĉi! La infanino Griselda min petegis: — Trankviliĝu, trankviliĝu! Ni iru serĉi ŝin al Jagvanario. Tio estas honesta virino! Mi ĵuras al vi, ke oni ne aĉetis ŝin, ĉar nun ŝi ne taŭgas por la laboroj, ĉar ŝi estas graveda! Aŭdante tion, mi jam ne sciis pri mi mem. Kiel malproksima eĥo alvenis al miaj oreloj la voĉo de la mastrino, kiu diris: — Ni iru, ni iru! Fidel kaj la blondulo min renkontis ĉi-matene kaj ili estas en la boatego! Ĉiuj repaciĝintaj! {{***}}<noinclude><references/></noinclude> d3c4kwvkoidlf2xav57cjo1e11ndhiq Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/194 104 37601 114784 2026-04-08T12:16:39Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Sendube, mi certe eligis alarmantajn plendojn, ĉar aperis ĉe la sojlo Ramiro Estévanez kaj la madono. — Kio okazas? Kio okazas? Kaj la infanino Griselda, vidante min senvoĉa, ripetis al ili: — Ni foriras! Ni foriras! La remistoj diris, ke Kajeno povas alveni! Haste, Zoraida ekaranĝis la pakaĵojn, superŝutante sian servistinon per decidaj ordonoj de grumblema estrino. Ramiro, konfuzita, alproksimiĝis por mezuri mian pulson. La virinoj moviĝadis faran... 114784 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Sendube, mi certe eligis alarmantajn plendojn, ĉar aperis ĉe la sojlo Ramiro Estévanez kaj la madono. — Kio okazas? Kio okazas? Kaj la infanino Griselda, vidante min senvoĉa, ripetis al ili: — Ni foriras! Ni foriras! La remistoj diris, ke Kajeno povas alveni! Haste, Zoraida ekaranĝis la pakaĵojn, superŝutante sian servistinon per decidaj ordonoj de grumblema estrino. Ramiro, konfuzita, alproksimiĝis por mezuri mian pulson. La virinoj moviĝadis farante faskojn, kaj baldaŭ, la madono, sub sia granda ĉapelo, demandis min: — Ĉu vi havas ion por kunporti? Montrante malfacile la libron malfermitan sur la tablo, la libron de tiu ĉi historio vanta kaj sovaĝa, sur kies folioj tremas mia mano, mi sukcesis diri: — Tion! Tion! Kaj la infanino Griselda ĝin forportis. — Diru al mi, ĉu vi sukcesis klarigi la konton, kiun mi petis de vi? Ĉu vi detale priskribis ĝin por montri ĝin al la sinjoro Konsulo? Vi jam vidas, ke Barrera ankoraŭ ŝuldas al mi, ĉar li trompis min donante al mi ordinarajn juvelojn. Transdonu al mi la sumojn, kiujn vi havas de li. Vi povus subskribi al mi ŝuldon! Kion diris al vi la virinaĉo? Ni iru, mi timas! Kaj Ramiro avertis farante geston: — Váakiro estas veka, en la koridoro! Mi ne sukcesas priskribi tion, kion mi sentis en tiuj momentoj: ŝajnis al mi, ke mi estas morta kaj ke mi estas viva. Evidente, nur la regiono de la koro kaj granda parto de la maldekstra flanko donis signojn de perfekta vigleco; la resto ne estis mia, nek la kruro, nek la brako, nek la pojno; ĝi estis io fremda, horora, ĝena, samtempe forestanta kaj ĉeestanta, kio kaŭzis al mi unikan tediĝon, kiel tiun, kiun povas senti la arbo, kiu vidas fiksita sur sia viva parto sekan branĉon. Tamen, la cerbo plenumis admire siajn kapablojn. Mi pripensis. Ĉu ĝi estis iu halucino? Neble! Ĉu la simptomoj de alia sonĝo de katalepsio? Same ne. Mi parolis, mi parolis, mi aŭdis mian voĉon kaj estis aŭdata, sed mi sentis min plantita en la tero, kaj tra mia kruro, ŝvelinta, molaĉa kaj misforma kiel la radikoj de certaj palmoj, supreniris varmega, ŝtoniga. Mi volis moviĝi kaj la tero ne liberigis min. Krio de teruro! Mi ŝanceliĝis! Mi falis! Ramiro ekkriis, kliniĝante rapide: — Lasu vin sangeltirii! — Flankparalizo! Flankparalizo! — mi ripetis al li malespere. — Ne! La unua atako de beribero!» {{***}}<noinclude><references/></noinclude> rxpf5mno96mysvrhuaza26g4pm7pu8u Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/195 104 37602 114785 2026-04-08T12:30:20Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Dum la tuta matenruĝo mi ploris, sen alia akompano ol tiu de Ramiro, kiu, sidante je mia dekstra flanko en la rethamako, ne eligis eĉ unu vorton. La freŝega spiro de la aŭroro restarigadis al mi la korpon, kaj tra la vundeto, kiun la lanceto faris en mia brako, forfuĝis la febro. Mi provis paŝi kaj la mallerta kruro malfruis, malekvilibrigante min, ĉar real-flanke volumenega, ĝi estis aspekte malpli peza ol plumo. Nun mi ja komprenis, kial kelkaj kaŭ... 114785 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Dum la tuta matenruĝo mi ploris, sen alia akompano ol tiu de Ramiro, kiu, sidante je mia dekstra flanko en la rethamako, ne eligis eĉ unu vorton. La freŝega spiro de la aŭroro restarigadis al mi la korpon, kaj tra la vundeto, kiun la lanceto faris en mia brako, forfuĝis la febro. Mi provis paŝi kaj la mallerta kruro malfruis, malekvilibrigante min, ĉar real-flanke volumenega, ĝi estis aspekte malpli peza ol plumo. Nun mi ja komprenis, kial kelkaj kaŭĉukistoj, suferante la simptomojn de la beribero, penas freneze por fortranĉi al si per hakilego la sensentan maleolon, kaj kuras, sangoperdiĝante, al la barako, kie ili mortas manĝataj de la gangreno. — Mi ne permesas, ke iu ajn eliru el ĉi tie — emfazis Vakiro en la apuda kabano, kie li kverelis kun la madono —. Kvankam mi estas ebria, mi rimarkas kio okazas. Vi konas min! — Ĉu vi aŭdas? — diris Ramiro —. Estas riskeme pensi pri fuĝoj. Almenaŭ, mi ne provos tion! — Kiel! Ĉu vi pensas resti ĉi tie, kie la timemo nitis al vi katenojn? — La timemo kaj la pripensado, tio estas, kion vi ne posedas. Kaj vi povas aldoni tiujn aliajn kialojn: la malsukceson, la elreviĝon. — Sed ĉu ne entuziasmigas vin la libereco? — Ĝi ne sufiĉis al mi por esti feliĉa. Ĉu mi revenu al la urboj, mizerigita, malriĉa kaj malsana? Tiu, kiu forlasis sian hejmon por konkeri la fortunon, ne devas reveni petante almozojn. Ĉi tie almenaŭ neniu konas miajn malfeliĉojn; la mizero prenas aspektojn de deviga rezigno. Foriru; la vivo nin knedis el malsimilaj substancoj. Ni ne povas sekvi la saman vojon. Se iun tagon vi vidos miajn gepatrojn, gardu vin diri al ili, kie mi estas. Falu la forgeso sur tiun, kiu neniam povas forgesi! Tiuj frazoj, per kiuj Ramiro adiaŭis la iluzion kaj la junecon, denove igis nin plori. Ĉio pro la amo al tiu Marina, kies dolĉan nomon la destino skribis al li inter du vortoj: Ĉiam! Neniam! {{***}} — Kial ili diskutas? — mi demandis al Ramiro kiam li revenis, ĉe la tagiĝo. — Pro la kaŭĉuko de la deponejoj. Vakiro asertas, ke mankas pli ol cent kvindek aroboj, kaj asertas, ke ili estis ŝtelitaj, ĉar oni enŝipigis ilin sen lia permeso. La madono promesas, ke vi respondos. — Kion mi faru, Ramiro? — Estas terura komplikaĵo. — Konsilu al la madono, ke ŝi ĝin redonu kaj ni fuĝu. Aŭ se ne, ni kaptu Vakiro-n! Voku Fidel-on kaj Helí-n, kiuj estas en la arĝo! Diru al ili, ke ili kunportu la karabenojn!<noinclude><references/></noinclude> eij0q4h1ffxvh29smfeybr1dt2084uf Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/196 104 37603 114786 2026-04-08T12:33:35Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "— La boatego (bongo) estas albordigita ĉe la kontraŭa bordo. Tiuj, kiuj alvenis, venis per kanuo. — Kion mi faru, Ramiro? — Ni atendu, ĝis la Váquiro dormos la sieston. — Sed vi iros kun mi, ĉu ne? Por sekvi mian sorton! Por ni troviĝi en Brazilo! Ni laboros kiel peonoj, kie oni nin nek konos nek persekutos! Kun Alicia kaj niaj amikoj! Tiu virino estas bona kaj mi ŝin perdis! Mi ŝin savos! Ne riproĉu al mi tiun intencon, tiun sopiron, tiun decidon!..." 114786 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>— La boatego (bongo) estas albordigita ĉe la kontraŭa bordo. Tiuj, kiuj alvenis, venis per kanuo. — Kion mi faru, Ramiro? — Ni atendu, ĝis la Váquiro dormos la sieston. — Sed vi iros kun mi, ĉu ne? Por sekvi mian sorton! Por ni troviĝi en Brazilo! Ni laboros kiel peonoj, kie oni nin nek konos nek persekutos! Kun Alicia kaj niaj amikoj! Tiu virino estas bona kaj mi ŝin perdis! Mi ŝin savos! Ne riproĉu al mi tiun intencon, tiun sopiron, tiun decidon! Ne opiniu malbone, ke ŝi estas mia amantino; hodiaŭ ŝi estas nur patrino atendante sian propran miraklon. Tiom da homoj en la mondo rezignas kunvivi kun virino, kiu ne estas la revita, kaj tamen, ŝi estas la flegata, ĉar la patrineco ŝin sanktigis! Pensu, ke Alicia ne pekis, kaj ke mi, pro malamo, ŝin kalumniis! Venu; super la kadavro de mia rivalo vi devos vidi nin repaciĝintaj! Ni iru serĉi ŝin al Yaguanarí. Neniu ŝin aĉetas, ĉar ŝi estas graveda. El la patrina utero mia filo ŝin ŝirmas! Subite, Ramiro, tute perturbita, ekkriis malproksimiĝante: — La Kajeno! La Kajeno! Ankoraŭ mi tremas antaŭ la vizio de tiu dika kaj blonda viro, kun ruĝvizaĝa kalvo kaj malrigidaj lipharoj, kiu kaptante la generalon Vácares je la kolo, lin fiksis sur la polvon, urĝante ke oni pendigu lin je la piedoj kaj metu fumon sub lian vizaĝon. — Rediablos! — li ripetadis maĉante la literojn "r" —. Rediablos! Ĉu mi ne ordonis, ke vi muntu gardistarojn en la katarakto? Kiu forsendis kanuon al Brazilo? Kaj dum la ekzekutistoj plenumis la torturon, li muĝis deŝirante de la madono ŝian freŝan ĉapelon: — Cocota! Ĉu vi ne malkovras la kapon? Kion vi faras ĉi tie? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke mi nenion ŝuldas al vi? Kie vi havas la kaŭĉukon, kiun vi ŝtelis de mi? Kaj ĉar la madono montris min, la malfidela fia franco (gabacho) marŝis kontraŭ min: — Bandido! Ĉu vi daŭre ribeligas al mi la kaŭĉukistojn? Stariĝu! Kie troviĝas viaj du amikoj? Mi provis leviĝi kaj rezisti al li, sed la ŝvelinta kruro malhelpis min. Tiam la viro, per piedbatoj kaj vipo (foete), falis sur min, nomante min ŝtelisto, nomante min aliancano de la indiano Funes, ĝis lasi min senviva sur la tero. Kiam mi rektigis min, kovrita de sango, mi sentis, ke la Kajeno estis en la deponejoj. Tiutempe, la malnova peonaro invadis la korton, kie troviĝis patrolo de kaptitaj indianoj, kun la pugnoj vermoplenaj sub la ŝnuroj. Inter ili mallaboris la Petardo Lesmes, urĝigante la skipestrojn, kiuj ekzamenis la ĵus kaptitan brutaron por distribui ĝin inter siaj taĉmentoj. Surda tumulto plenigis la lokon, kiam mi vidis eliri el la<noinclude><references/></noinclude> daom20rqprddplvgebmdbqsok4mbboo 114788 114786 2026-04-08T13:44:43Z Rubenĉjo 597 114788 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>— La barĝo estas albordigita ĉe la kontraŭa bordo. Tiuj, kiuj alvenis, venis per kanuo. — Kion mi faru, Ramiro? — Ni atendu, ĝis Vakiro dormos la sieston. — Sed vi iros kun mi, ĉu ne? Por sekvi mian sorton! Por ke ni renkontiĝu en Brazilo! Ni laboros kiel taglaboristoj, kie oni nin nek konos nek persekutos! Kun Alicia kaj niaj amikoj! Tiu virino estas bona kaj mi ŝin perdis! Mi ŝin savos! Ne riproĉu al mi tiun intencon, tiun sopiron, tiun decidon! Ne opiniu malbone, ke ŝi estas mia amantino; hodiaŭ ŝi estas nur patrino atendante sian propran miraklon. Tiom da homoj en la mondo rezignas kunvivi kun virino, kiu ne estas la revita, kaj tamen, ŝi estas la dorlotata, ĉar la patrineco ŝin sanktigis! Pensu, ke Alicia ne pekis, kaj ke mi, pro malamo, ŝin kalumniis! Venu; super la kadavro de mia rivalo vi devos vidi nin repaciĝintaj! Ni iru serĉi ŝin al Jagvanario. Neniu ŝin aĉetas, ĉar ŝi estas graveda. El la patrina utero mia filo ŝin ŝirmas! Subite, Ramiro, tute perturbita, ekkriis malproksimiĝante: — Kajeno! Kajeno! {{***}} Ankoraŭ mi tremas antaŭ la vizio de tiu dika kaj blonda viro, kun ruĝvizaĝa kalvo kaj malrigidaj lipharoj, kiu kaptante la generalon Vácares je la kolo, lin fiksis sur la polvon, urĝante ke oni pendigu lin je la piedoj kaj metu fumon sub lian vizaĝon. — Rediabloj! — li ripetadis maĉante la literojn "r" —. Rediabloj! Ĉu mi ne ordonis, ke vi muntu gardistarojn en la torento? Kiu forsendis kanuon al Brazilo? Kaj dum la ekzekutistoj plenumis la torturon, li muĝis deŝirante de la madono ŝian freŝan ĉapelon: — Kokoskapa! Ĉu vi ne malkovras la kapon? Kion vi faras ĉi tie? Ĉu mi ne pruvis al vi, ke mi nenion ŝuldas al vi? Kie vi havas la kaŭĉukon, kiun vi ŝtelis de mi? Kaj ĉar la madono montris min, la malfidela perfida francaĉo marŝis kontraŭ min: — Bandito! Ĉu vi daŭre ribeligas al mi la kaŭĉukistojn? Stariĝu! Kie troviĝas viaj du amikoj? Mi provis leviĝi kaj rezisti al li, sed la ŝvelinta kruro malhelpis min. Tiam la viro, per piedbatoj kaj vipo, falis sur min, nomante min ŝtelisto, nomante min aliancano de la indiano Funes, ĝis lasi min sen signalo de vivo sur la tero. Kiam mi rektigis min, kovrita de sango, mi sentis, ke Kajeno estis en la deponejoj. Tiutempe, la malnova taglaborantaro invadis la korton, kie troviĝis patrolo de kaptitaj indianoj, kun la pugnoj vermoplenaj sub la ŝnuroj. Inter ili mallaboris Petardo Lesmes, urĝigante la skipestrojn, kiuj ekzamenis la ĵus kaptitan brutaron por distribui ĝin inter siaj taĉmentoj. Surda tumulto plenigis la lokon, kiam mi vidis eliri el la<noinclude><references/></noinclude> cnje5z0lv5r5axwyj82gsmhn08otydg Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/197 104 37604 114790 2026-04-09T11:47:44Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "amaso da viroj, kun la manoj ligitaj, al Pipa, al Pipa, kiu venis por identigi min, laŭ instrukcioj de Petardo. Li alproksimiĝis al mi, kaj premante sur mia brusto sian malpuran piedon, li kriegis: — Jen la spiono el San Fernando! — Kaj vi, bruto —respondis al li la tre grandkorpa kaŭĉukisto, kiu sekvis lin—, vi estas Chispita el La Chorrera, tiu, kiu, gratante ilin, mortigis la indianojn laŭ sia plezuro, tiu, kiu tiom da fojoj vipis min! Pruntedonu... 114790 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>amaso da viroj, kun la manoj ligitaj, al Pipa, al Pipa, kiu venis por identigi min, laŭ instrukcioj de Petardo. Li alproksimiĝis al mi, kaj premante sur mia brusto sian malpuran piedon, li kriegis: — Jen la spiono el San Fernando! — Kaj vi, bruto —respondis al li la tre grandkorpa kaŭĉukisto, kiu sekvis lin—, vi estas Chispita el La Chorrera, tiu, kiu, gratante ilin, mortigis la indianojn laŭ sia plezuro, tiu, kiu tiom da fojoj vipis min! Pruntedonu al mi la ungojn por ekzameni ilin! Kaj tirante lin per la ligŝnuro, li trenis lin inter la mokfajfado de la gomistojj, ĝis kiam, furioziĝinte, li dehakis al li la brakojn per la maĉeto, per unu sola bato, kaj svingis en la aeron, kiel palblanketan kaj sangan faskon, la paron da violkoloraj manoj. Pipa, konfuzita, leviĝis el la polvo kvazaŭ serĉante ilin, kaj skuis ĉe la alto de la kapo la kriplajn stumpojn, kiuj pluvigis sangon sur la herbaĵaĉon, kiel etaj ŝprucfontoj de iu fia ĝardeno. Tuj kiam Kajeno reaperis, silentiĝis la barakoj de Guaraku. — Kolombiano! Diru al mi, kie estas la bongo! Redonu al mi la kaŝitan kaŭĉukon! Liveru al mi viajn kunulojn! Kaj kiam oni enmetis min en la kanuon kaj ni trairis la riveron al la boatego, mi vidis la lastan fojon Ramiron Estévanez kaj la madonon Zoraida Ayram, sur la rando de la malseka deklivo de la haveneto, plorantajn, tremantajn, terurigitajn. {{***}} La infanino Griselda, vidante min kontuzita, divenis tion, kio okazis, kaj eliris por ricevi nin ĉe la rando de la boatego. Kajeno, estingante la pipon kontraŭ la plando de la ŝuo, ŝajnis heziti pro subita suspekto, ĉar li ordonis al la remistoj de la pirogo, ke ili preteriru laŭlonge de la barĝo. La hundoj, koleregaj, defendis la ponton per laŭta bojado. — Virino —mi ekkriis—, katenu viajn bestojn, ĉar la sinjoro venas por traserĉi tiun ĉi ŝipon. — Klarigu al la mastro, ke ĉi tie ni havas nenion krom la varoj. La tuta kaŭĉuko restis kovrita en la inunditaj lokoj. Se la mastro volas, ni iru tien! Kajeno, per unu salto, sidiĝis ĉe la pruo kaj ordonis malligi la boategon, tuj kiam mi sukcesis supreniri. — Kiom da homoj vi havas ĉi tie? Kie estas la aliaj friponoj? — Mia mastro, mi estas tute sola kun la tri indianoj: du remistoj kaj tiu ĉe la direktilo. La tirano kriegis al la maristoj de la kanuo: — Supren! Reiru al la barakoj por venigi ŝarĝoportistojn! Dume, la barĝo pluiris laŭflue kaj la infanino Griselda venis por stari antaŭ Kajeno, balbutante pentoplenajn klarigojn, por malhelpi al li<noinclude><references/></noinclude> 38wr1k8y7hgjktdz3mhge2nv866tl06