Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.23 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/198 104 37605 114791 2026-04-09T12:06:40Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "rimarki la varfaskojn. Tie estis kaŝitaj miaj kunuloj, malbone kovritaj per sako, sub kies rando elstaris iliaj piedoj. Sur mia vizaĝo fluis morta ŝvito. Kajeno vidis ilin, kaj, pretigante la revolveron, li iris malsupren al ili. — Sinjoro —mi balbutis—. Ili estas du junuloj, kiuj suferas pro febroj! La tirano kliniĝis por malkovri ilin, kaj, subite, Fidel kaptis al li la armilon per ambaŭ manoj, dum la blondulo tenis lin ĉe la talio. Mi saltis kiel... 114791 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>rimarki la varfaskojn. Tie estis kaŝitaj miaj kunuloj, malbone kovritaj per sako, sub kies rando elstaris iliaj piedoj. Sur mia vizaĝo fluis morta ŝvito. Kajeno vidis ilin, kaj, pretigante la revolveron, li iris malsupren al ili. — Sinjoro —mi balbutis—. Ili estas du junuloj, kiuj suferas pro febroj! La tirano kliniĝis por malkovri ilin, kaj, subite, Fidel kaptis al li la armilon per ambaŭ manoj, dum la blondulo tenis lin ĉe la talio. Mi saltis kiel eble plej rapide por helpi ilin, sed la eksmalliberulo, glita kiel fiŝo, subite forglitis de ni, ĵetante sin en la riveron. La infanino Griselda sukcesis frapi lian kapon per remilo. Sur la vezikojn, kiujn la fuginto kaŭzis en la akvo, falis la hundoj. Kajeno subakviĝis. Pretaj, ĉe la randoj, atendis la karabenoj. «Jen li, jen li, teniĝanta ĉe la rudro!». Unu, du, dek pafoj! La viro ekflosis, ŝajnigante sin morta, dum li malproksimiĝis de la pafiloj, kaj poste la hundidoj ne povis atingi lin. «Tie, tie! Ne lasu lin spiri!». Ni remis en la barĝo furioze, kaj la kapo malaperis, rapida kiel merganaso, por reaperi en neatendita punkto; kaj Martel kaj Dólar sekvis la vojon sur la karmina ondo, bojante rapide post la ĉazaĵo, ĝis kiam ni vidis sur la bordo la teruran bildon: unu el la hundoj trenis la kadavron tra la kvieta akvo, per la fino de la intesto, kiu malvolviĝis kiel rubando, longa, malbonaŭgura! Tiel mortis tiu fremdulo, tiu invadanto, kiu ĉe la patrujaj limoj dehakis la ĝangalojn, mortigis la indianojn, sklavigis miajn samlandanojn! {{***}} Dimanĉe ni alvenis al la vilaĝeto San Joaquín, antaŭ la enfluejo de Vaŭpeso, kaj oni ne permesis al ni elŝipiĝi. Ili kredas nin pestuloj, ili vidas nin malsataj, ili timas, ke ni ŝtelos al ili nutraĵojn kaj kokinojn. Miksante la hispanan kun la portugala, la urbestro ordonis al ni foriri el la haveno, dum la homoj kunvenintaj sur la sablejo, maljunuloj, virinoj, infanoj, minacis nin svingante pafilojn, balailojn kaj bastonojn. «Kolombianojn ne, kolombianojn ne!». Kaj ili ĵetis malbenojn kontraŭ Barrera, kiu kondukis al Rivero Negro tian damaĝan plagon. Kaj en San Gabriel, urbeto konstruita sur la mallarĝejo, tra kie la giganta rivero falegas, ni devis forlasi la barĝon por ne riski ĝin en la kirlakvoj. La apostola prefekto, Monsinjoro Masa, akceptis nin bonvole kaj ofertis al ni la benzinon de la Misio por daŭrigi al Umaritubao. Li donis al mi la sciigon, kiu plenigis nin per ĝojo: Sinjoro Clemente malsupreniris antaŭ longe, kaj la Konsulo de Kolombio supreniros, fine de la semajno, per la vaporŝipo Inkao, kiu faras la vojaĝon inter Manauso kaj Santa Isabel.<noinclude><references/></noinclude> 82kb7cvpuyt4iajo4hfxm6nyb54cfgw 114792 114791 2026-04-09T12:07:03Z Rubenĉjo 597 114792 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>rimarki la varfaskojn. Tie estis kaŝitaj miaj kunuloj, malbone kovritaj per sako, sub kies rando elstaris iliaj piedoj. Sur mia vizaĝo fluis morta ŝvito. Kajeno vidis ilin, kaj, pretigante la revolveron, li iris malsupren al ili. — Sinjoro —mi balbutis—. Ili estas du junuloj, kiuj suferas pro febroj! La tirano kliniĝis por malkovri ilin, kaj, subite, Fidel kaptis al li la armilon per ambaŭ manoj, dum la blondulo tenis lin ĉe la talio. Mi saltis kiel eble plej rapide por helpi ilin, sed la eksmalliberulo, glita kiel fiŝo, subite forglitis de ni, ĵetante sin en la riveron. La infanino Griselda sukcesis frapi lian kapon per remilo. Sur la vezikojn, kiujn la fuginto kaŭzis en la akvo, falis la hundoj. Kajeno subakviĝis. Pretaj, ĉe la randoj, atendis la karabenoj. «Jen li, jen li, teniĝanta ĉe la rudro!». Unu, du, dek pafoj! La viro ekflosis, ŝajnigante sin morta, dum li malproksimiĝis de la pafiloj, kaj poste la hundidoj ne povis atingi lin. «Tie, tie! Ne lasu lin spiri!». Ni remis en la barĝo furioze, kaj la kapo malaperis, rapida kiel merganaso, por reaperi en neatendita punkto; kaj Martel kaj Dólar sekvis la vojon sur la karmina ondo, bojante rapide post la ĉazaĵo, ĝis kiam ni vidis sur la bordo la teruran bildon: unu el la hundoj trenis la kadavron tra la kvieta akvo, per la fino de la intesto, kiu malvolviĝis kiel rubando, longa, malbonaŭgura! Tiel mortis tiu fremdulo, tiu invadanto, kiu ĉe la patrujaj limoj dehakis la ĝangalojn, mortigis la indianojn, sklavigis miajn samlandanojn! {{***}} Dimanĉe ni alvenis al la vilaĝeto San Joaquín, antaŭ la enfluejo de Vaŭpeso, kaj oni ne permesis al ni elŝipiĝi. Ili kredas nin pestuloj, ili vidas nin malsataj, ili timas, ke ni ŝtelos al ili nutraĵojn kaj kokinojn. Miksante la hispanan kun la portugala, la urbestro ordonis al ni foriri el la haveno, dum la homoj kunvenintaj sur la sablejo, maljunuloj, virinoj, infanoj, minacis nin svingante pafilojn, balailojn kaj bastonojn. «Kolombianojn ne, kolombianojn ne!». Kaj ili ĵetis malbenojn kontraŭ Barrera, kiu kondukis al Rivero Negro tian damaĝan plagon. Kaj en San Gabriel, urbeto konstruita sur la mallarĝejo, tra kie la giganta rivero falegas, ni devis forlasi la barĝon por ne riski ĝin en la kirlakvoj. La apostola prefekto, Monsinjoro Masa, akceptis nin bonvole kaj ofertis al ni la benzinon de la Misio por daŭrigi al Umaritubao. Li donis al mi la sciigon, kiu plenigis nin per ĝojo: Sinjoro Clemente malsupreniris antaŭ longe, kaj la Konsulo de Kolombio supreniros, fine de la semajno, per la vaporŝipo Inkao, kiu faras la vojaĝon inter Manauso kaj Santa Isabel.<noinclude><references/></noinclude> dop20z5z0ipksde43yffa9nw4eidx4m 114793 114792 2026-04-09T12:08:59Z Rubenĉjo 597 114793 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>rimarki la varfaskojn. Tie estis kaŝitaj miaj kunuloj, malbone kovritaj per sako, sub kies rando elstaris iliaj piedoj. Sur mia vizaĝo fluis morta ŝvito. Kajeno vidis ilin, kaj, pretigante la revolveron, li iris malsupren al ili. — Sinjoro —mi balbutis—. Ili estas du junuloj, kiuj suferas pro febroj! La tirano kliniĝis por malkovri ilin, kaj, subite, Fidel kaptis al li la armilon per ambaŭ manoj, dum la blondulo tenis lin ĉe la talio. Mi saltis kiel eble plej rapide por helpi ilin, sed la eksmalliberulo, glita kiel fiŝo, subite forglitis de ni, ĵetante sin en la riveron. La infanino Griselda sukcesis frapi lian kapon per remilo. Sur la vezikojn, kiujn la fuginto kaŭzis en la akvo, falis la hundoj. Kajeno subakviĝis. Pretaj, ĉe la randoj, atendis la karabenoj. «Jen li, jen li, teniĝanta ĉe la rudro!». Unu, du, dek pafoj! La viro ekflosis, ŝajnigante sin morta, dum li malproksimiĝis de la pafiloj, kaj poste la hundidoj ne povis atingi lin. «Tie, tie! Ne lasu lin spiri!». Ni remis en la barĝo furioze, kaj la kapo malaperis, rapida kiel merganaso, por reaperi en neatendita punkto; kaj Martel kaj Dólar sekvis la vojon sur la karmina ondo, bojante rapide post la ĉazaĵo, ĝis kiam ni vidis sur la bordo la teruran bildon: unu el la hundoj trenis la kadavron tra la kvieta akvo, per la fino de la intesto, kiu malvolviĝis kiel rubando, longa, malbonaŭgura! Tiel mortis tiu fremdulo, tiu invadanto, kiu ĉe la patrujaj limoj dehakis la ĝangalojn, mortigis la indianojn, sklavigis miajn samlandanojn! {{***}} Dimanĉe ni alvenis al la vilaĝeto San Joaquín, antaŭ la enfluejo de Vaŭpeso, kaj oni ne permesis al ni elŝipiĝi. Ili kredas nin pestuloj, ili vidas nin malsataj, ili timas, ke ni ŝtelos al ili nutraĵojn kaj kokinojn. Miksante la hispanan kun la portugala, la urbestro ordonis al ni foriri el la haveno, dum la homoj kunvenintaj sur la sablejo, maljunuloj, virinoj, infanoj, minacis nin svingante pafilojn, balailojn kaj bastonojn. «Kolombianojn ne, kolombianojn ne!». Kaj ili ĵetis malbenojn kontraŭ Barrera, kiu kondukis al Rivero Negro tian damaĝan plagon. Kaj en San Gabriel, urbeto konstruita sur la mallarĝejo, tra kie la giganta rivero falegas, ni devis forlasi la barĝon por ne riski ĝin en la kirlakvoj. La apostola prefekto, Monsinjoro Masa, akceptis nin bonvole kaj ofertis al ni la benzinon de la Misio por daŭrigi al Umaritubao. Li donis al mi la sciigon, kiu plenigis nin per ĝojo: Sinjoro Clemente malsupreniris antaŭ longe, kaj la Konsulo de Kolombio supreniros, fine de la semajno, per la vaporŝipo Inkao, kiu faras la vojaĝon inter Manaŭso kaj Santa Isabel.<noinclude><references/></noinclude> asgzw0nsv0pzrq6e1edtv3hfsxi7bpc Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/199 104 37606 114794 2026-04-09T23:05:09Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Umaritubao! Umaritubao! João Castanheira Fontes, ne kontenta pro tio, ke li donacis al ni vestojn, moskitretojn kaj provizojn, nun ekipas por ni kanuon por la vojaĝo al Jagvaniario. Marde ni daŭrigos laŭ la Rivero Negro, radiantaj pro espero, tremantaj pro malkvieto. La beribero lasis mian kruron dormanta, sensenta, kvazaŭ el kaŭĉuko. Sed la animo rebrilas en miaj okuloj, potenca kiel flamo. Mi ne scias, kio okazos! Hodiaŭ, laŭflue! Jen la solena mo... 114794 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Umaritubao! Umaritubao! João Castanheira Fontes, ne kontenta pro tio, ke li donacis al ni vestojn, moskitretojn kaj provizojn, nun ekipas por ni kanuon por la vojaĝo al Jagvaniario. Marde ni daŭrigos laŭ la Rivero Negro, radiantaj pro espero, tremantaj pro malkvieto. La beribero lasis mian kruron dormanta, sensenta, kvazaŭ el kaŭĉuko. Sed la animo rebrilas en miaj okuloj, potenca kiel flamo. Mi ne scias, kio okazos! Hodiaŭ, laŭflue! Jen la solena monto, kies bazon lamas la rivero Kuri-kuriario, la rivero kiun serĉis Clemente Silva kaj la kaŭĉikistoj, kiam ili vagis perditaj en la arbarego. {{***}} Sankta Isabelo! En la oficejo de la vaporŝipoj mi lasis leteron por la Konsulo. En ĝi mi vokas liajn homamajn sentojn por helpi miajn samlandanojn, viktimojn de rabo kaj sklaveco, kiuj ĝemas meze de la ĝangalo, malproksime de hejmo kaj patrujo, miksante kun la suko de la kaŭĉuko sian propran sangon. En ĝi mi adiaŭas tion, kio mi estis, tion, kion mi sopiris, tion, kio mi en alia medio povus esti. Mi havas antaŭsenton, ke mia vojo tuŝas sian finon, kaj, kiel surda zumado de branĉaroj en la ŝtormo, mi sentas la minacon de la kirlo! {{***}} Kuraĝon! Kuraĝon! Hodiaŭ ni alvenos al Jagvaniario, kaj ni remas per ĉiu muskolo, ĉar ni sciis, ke mia kontraŭulo foriras al Barceloso. Estas eble, ke li forkondukos Alicia-n. Ĉi tie la rivero dividiĝas en senfinajn brakojn, por pli forte ĉirkaŭpremi la sovaĝajn insulojn. Sur tiu duoninsulo ĉe la dekstra flanko, videblas la barako de la pestuloj, retenitaj en kvaranteno. Malantaŭe enfluas la Jurubaksio. — Blondulo, iu skipestro eble rekonos vin. Prenu mian revolveron! Kaŝu ĝin en la talizono. Ni baldaŭ alvenos! {{***}} Tion ĉi mi skribas ĉi tie, en la barako de Manuel Cardoso, kien venos serĉi nin sinjoro Clemente Silva. Mi jam liberigis mian patrujon el la malnobla filo. La rekrutisto jam ne ekzistas. Mi mortigis lin! Mi mortigis lin! Ankoraŭ mi vidas min saltanta el la pirogo sur la senornaman korton, kiu troviĝas antaŭ la barako de Jagvaniario. Ĉirkaŭitaj de kuracaj fajroj, tusis la pestuloj meze de la fumo, sen doni al mi sciigon pri mia malamiko, pri kiu mi demandis sopirege, antaŭ ol li vidus min. En tiu momento mi estis forgesinta serĉi Alicia-n. La infanino Griselda tenis ŝin ĉirkaŭkolumita kaj mi haltis sen saluti ŝin: mi nur volis rigardi ŝian ventron!<noinclude><references/></noinclude> 3fkkl89vroj35ji3e73apndmnkecfag Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/200 104 37607 114795 2026-04-09T23:29:14Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Mi ne scias, kiu diris al mi, ke Barrera estas en la banejo, kaj mi kuris senarmile tra la herbaĉaro al la rivero Jurubaksio. Li troviĝis nuda sur tabulo, apud la bordo, deprenante de si la bandaĝojn de la vundoj, antaŭ spegulo. Vidante min, li ĵetis sin sur la vestojn por kapti la armilon. Mi staris intermete. Kaj komenciĝis inter ni la lukto terura, muta, titana. Tiu viro estis forta, kaj, kvankam mia staturo superis lin, li faligis min. Piedbatan... 114795 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>Mi ne scias, kiu diris al mi, ke Barrera estas en la banejo, kaj mi kuris senarmile tra la herbaĉaro al la rivero Jurubaksio. Li troviĝis nuda sur tabulo, apud la bordo, deprenante de si la bandaĝojn de la vundoj, antaŭ spegulo. Vidante min, li ĵetis sin sur la vestojn por kapti la armilon. Mi staris intermete. Kaj komenciĝis inter ni la lukto terura, muta, titana. Tiu viro estis forta, kaj, kvankam mia staturo superis lin, li faligis min. Piedbatante, konvulsie, ni plugis la vepraron kaj la sablejon en streĉita nodo, reciprokante la spiron buŝo kontraŭ buŝo, li foje malsupre, foje supre. Ni interplektis la haŭtojn kiel serpentoj, niaj piedoj plaŭdis ĉe la bordo, kaj ni revenis sur la vestojn, kaj ni denove ruliĝis, ĝis kiam mi, preskaŭ sveninta, per supera impeto, pligrandigis per miaj dentoj liajn tranĉvundojn, mi ensangigis lin, kaj, furioze, mi subakvigis lin sub la limfojn por sufoki lin kiel birdidon. Tiam, senfortigita pro la laceco, mi ĉeestis la spektaklon plej teruran, plej timigan, plej abomenindan: milionoj da piranoj venis sur la vunditon, inter vibro de naĝiloj kaj fulmetoj, kaj kvankam li manmovis kaj defendis sin, ili senviandigis lin en sekundo, deŝirante la karnon per ĉiu mordo, kun la rapideco de malsata kokidaro, kiu deŝiras grajnojn el maizospiko. Bobelis la ondo en danteca bolado, sanga, malklara, tragika; kaj, kiel oni vidas sur la negativo la framon de radiografiita korpo, ekaperis el la moviĝema akvosurfaco la ostaro nuda, blsnkdeca, duonprofundigita ĉe unu flanko pro la pezo de la kranio, kaj ĝi tremis kontraŭ la kanoj de la bordo kvazaŭ en agonio de kompato! Tie ĝi restis, tie ĝi estis kiam mi kuris serĉi Alicia-n, kaj, levante ŝin en miaj brakoj, mi montris lin al ŝi. Palblanketa, elĉerpita, ni kuŝigis ŝin sur la fundon de la pirogo, kun la simptomoj de aborto. {{***}} Antaŭhieraŭ nokte, meze de la mizero, la mallumo kaj la senprotekteco, naskiĝis la malgranda sepmonatulo. Lia unua plendo, lia unua krio, lia unua ploro estis por la nehomaj ĝangaloj. Li vivos! Mi forkondukos lin en kanuo tra tiuj ĉi riveroj, serĉante mian teron, malproksime de la doloro kaj la sklaveco, kiel la kaŭĉukisto de Putumajo, kiel Julio Sánchez. {{***}} Hieraŭ okazis tio, kion ni antaŭvidis: la boato de Naranjal venis por pafi al ni, por subigi nin. Sed ni kontraŭmetis forton al la forto. Morgaŭ ĝi revenos. Se venus ankaŭ tiu de la Konsulo! Franco kaj Helí gvatas sur la roko, por malhelpi ke albordiĝu la hordoj de la pestuloj. Tie mi aŭdas tusi la almozulan floton, kiu<noinclude><references/></noinclude> 4a5jdh9twrbno1w30ssvjeg0biyre6i Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/201 104 37608 114796 2026-04-09T23:39:09Z Rubenĉjo 597 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "alvokas min por helpo, pretendante loĝi ĉi tie. Neeble! En alia cirkonstanco mi min oferus por helpi miajn samlandanojn. Hodiaŭ ne! Estus en danĝero la sano de Alicia! Ili povas infekti mian filon! {{***}} Estas neeble konvinki tiujn ĝenulojn, kiuj nomas min sia “elaĉetinto”. Mi parolis kun ili, eksponante min al la infekto, kaj ili kontraŭstaras la reiron. Mi jam ripetis al ili, ke mi ne havas provizojn. Se ili nin turmentados, ili devigos nin fuĝ... 114796 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Rubenĉjo" /></noinclude>alvokas min por helpo, pretendante loĝi ĉi tie. Neeble! En alia cirkonstanco mi min oferus por helpi miajn samlandanojn. Hodiaŭ ne! Estus en danĝero la sano de Alicia! Ili povas infekti mian filon! {{***}} Estas neeble konvinki tiujn ĝenulojn, kiuj nomas min sia “elaĉetinto”. Mi parolis kun ili, eksponante min al la infekto, kaj ili kontraŭstaras la reiron. Mi jam ripetis al ili, ke mi ne havas provizojn. Se ili nin turmentados, ili devigos nin fuĝi en la montaron. Kial ili ne iras al la barako de Jagvaniario atendante la vaporŝipon Inkao? De hodiaŭ ĝis morgaŭ ĝi alvenos. {{***}} Jes, estas pli bone forlasi tiun ĉi kabanon kaj rifuĝi en la ĝangalo, donante tempon por ke alvenu la maljuna Silva. Ni improvizos ian ŝirmon mallongdistance de ĉi tie, kie estos facile por nia amiko trovi nin kaj kie oni ricevos lakton de sejopalmo*** por la infano. Oni preparu la portilon, kie kuŝos la juna patrino! Franco kaj Helí portos ŝin surŝultre. La infanino Griselda portos la malmultan nutraĵon. Mi marŝos antaŭe, kun mia unuenaskito sub la ponĉo. Kaj Martel kaj Dólar, malantaŭe! {{***}} Sinjoro Clemente: ni bedaŭras ne atendi vin en la barako de Manuel Cardoso, ĉar la pestuloj elŝipiĝas. Ĉi tie, etendita sur la lito el kanoj, mi lasas al vi tiun ĉi libron, por ke per ĝi vi informiĝu pri nia vojo pere de la imagita skizo, kiun mi desegnis. Gardu tre bone tiujn manuskriptojn kaj metu ilin en la manojn de la Konsulo. Ili estas nia historio, la senespera historio de la kaŭĉukistoj. Kiom da blankaj paĝoj, kiom da aferoj, kiuj ne estis diritaj! {{***}} Maljuna Silva: ni lokiĝos duonhoron for de tiu ĉi barako, serĉante la direkton de la kanalo Marjeo, laŭ la malnova pado. Se ni renkontos neatenditajn malfacilaĵojn, ni lasos sur nia vojo grandajn fajrojojn. Ne malfruu! Ni havas provizojn nur por ses tagoj! Memoru pri Coutinho kaj pri Souza Machado! Ni foriras do! {{***}} En la nomo de Dio!<noinclude><references/></noinclude> rtb9m71ngx8lf0qj9lc6u1rbggvia39