Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.23 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Tokipono: La lingvo de bono 0 31165 114885 93023 2026-04-14T13:08:39Z Spenĉjo 4109 aldonis kategorion 114885 wikitext text/x-wiki {{paĝokapo2 | titolo = Tokipono: La lingvo de bono | aŭtoro = Sonja Lang | tradukinto = Spencer van der Meulen | sekcio = | antaŭa = | sekva = | jaro = 2022 | notoj = Vikifontaro povas gastigi nur kelkajn sekciojn de la libro (entute 33 el 150 paĝoj), kiuj estas uzeblaj per la permesiloj CC0 1.0 aŭ CC BY 4.0. 42 pli da paĝoj estas uzeblaj laŭ CC BY-NC 4.0. Tiuj estas troveblaj [https://archive.org/details/tokipono-la-lingvo-de-bono-cc/page/n81/mode/2up ĉi tie] en Archive.org. | vikipedio = Tokipono: La lingvo de bono | vikicitaro = | kategorioj = Tokipono }} <pages index="Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf" from="1" to="1"/> {{page break|label=}} <pages index="Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf" from="3" to="3"/> {{page break|label=}} <pages index="Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf" from="5" to="5"/> <pages index="Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf" from="6" to="6"/> 7bsozo2y1gpzeyq2l5vtexrpcjwvklb Aŭtoro:Sonja Lang 102 31222 114888 93494 2026-04-14T13:14:03Z Spenĉjo 4109 +kategorio 114888 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Verkoj== *''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'', tradukita de [[Aŭtoro:Spencer van der Meulen|Spencer van der Meulen]] (2022) ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Sonja|Author:jan Sonja]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas ŝiaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj]] 7drkr6nhm3xzqtqw4zh4ij18em9yi3q 114890 114888 2026-04-14T13:19:34Z Spenĉjo 4109 114890 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Verkoj== *''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'', tradukita de [[Aŭtoro:Spencer van der Meulen|Spencer van der Meulen]] (2022) ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Sonja|Author:jan Sonja]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas ŝiaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj|Meulen, Spencer van der]] bm924o4p0s225u9ya3eam36enizfo2o 114891 114890 2026-04-14T13:19:53Z Spenĉjo 4109 114891 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Verkoj== *''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'', tradukita de [[Aŭtoro:Spencer van der Meulen|Spencer van der Meulen]] (2022) ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Sonja|Author:jan Sonja]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas ŝiaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj|Lang, Sonja]] bwhlwcolphex127a2k86yziejxtq8u8 114893 114891 2026-04-14T13:23:36Z Spenĉjo 4109 114893 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Verkoj== *''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'', tradukita de [[Aŭtoro:Spencer van der Meulen|Spencer van der Meulen]] (2022) ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Sonja|Author:jan Sonja]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas ŝiaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj]] {{DEFAULTSORT:Lang, Sonja}} 931buqcxdmr0j80beq214f1naxbwb0p Aŭtoro:Spencer van der Meulen 102 31641 114889 93493 2026-04-14T13:14:15Z Spenĉjo 4109 +kategorio 114889 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Tradukoj== * ''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'' (2022), verkita de [[Aŭtoro:Sonja Lang|Sonja Lang]] ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Pensa|Author:jan Pensa]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas liaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj]] nrqjjriobulsaijdpadpqafex43ywph 114892 114889 2026-04-14T13:20:07Z Spenĉjo 4109 114892 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Tradukoj== * ''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'' (2022), verkita de [[Aŭtoro:Sonja Lang|Sonja Lang]] ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Pensa|Author:jan Pensa]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas liaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj|Meulen, Spencer van der]] ertf6tejp2eldtbo9wnac1pmy052vc5 114894 114892 2026-04-14T13:23:58Z Spenĉjo 4109 114894 wikitext text/x-wiki {{aŭtoro}} ==Tradukoj== * ''[[Tokipono: La lingvo de bono]]'' (2022), verkita de [[Aŭtoro:Sonja Lang|Sonja Lang]] ==Vidu ankaŭ== * [[oldwikisource:Author:jan Pensa|Author:jan Pensa]] ĉe la plurlingva Vikifontaro, kie troveblas liaj verkoj en Tokipono [[Kategorio:Tokiponistoj]] {{DEFAULTSORT:Meulen, Spencer van der}} e93jm6hkia3l81ov4a5nvnjyt16lhz2 Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/7 104 37617 114895 114867 2026-04-14T16:37:25Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 114895 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>botoj. La botisto esperis preni ŝafofelojn kredite. Sed ŝafofelisto ne donis kredite. — Alportu monon, li diras, tian elektu ŝafofelojn, kiajn vi volas; ja mi scias, kiel estas malfacile ricevi ŝuldojn. Tiel la botisto faris nenian aferon: nur li ricevis dudek kopekojn por riparo kaj prenis ĉe vilaĝano malnovajn feltbotojn por kovri ilin per ledo. La botisto bedaŭris, drinkis brandon por ĉiuj dudek kopekoj kaj ekiris hejmen sen pelto. Matene ŝajnis al la botisto, ke frostas, sed kiam li drinkis, estis varme al li eĉ sen pelto. La botisto iras laŭ vojo, per unu mano li frapetas je vojaj ŝtonoj per la bastono, per alia mano li svingetas feltajn botojn kaj interparolas kun si mem. — Al mi estas varme, — li diras, — eĉ sen pelto. Mi drinkis, kaj brandeto ludas en ĉiuj vejnoj. Kaj mi ne bezonas pelton. Mi iras, forgesinte malĝojon. Jen kia homo mi estas. Mi travivos ankaŭ sen pelto. Neniam ĝi estos necesa por mi. Nur jen kion domaĝas, — la virino ekenuos. Jen kio estas ofenda: mi laboras por li, kaj li trompas min. Nu atendu nun: se vi ne alportos monon, mi prenos de vi ĉapon, je Dio, prenos! He, li pagas ŝuldon po dudek kopekoj! Nu, kion fari kun dudek kopekoj? Nur — drinki. Li diras: „mi estas en mizero“. Vi estas en mizero, sed mi — ĉu mi ne estas? Vi havas domon, brutojn, ĉion, kaj mi — kion mi havas? vi havas vian propran panon, sed mi havas aĉetitan panon: por sola pano mi devas enspezi tri rublojn {{vdk|ĉiu|semajne}}<noinclude><references/></noinclude> alntikm5va000gc3rcm03l1lo1u6jsz Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/8 104 37618 114896 114869 2026-04-14T17:11:46Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 114896 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ĉiu|semajne}} — de kie ajn. Mi venos hejmen, kaj pano jam finiĝis. Denove mi elmetu unu rublon kaj duonon. He, vi redonu mian al mi! Tiele la botisto aliras al kapelo, apud flankeniĝo de la vojo; li rigardas, io blankas post la kapelo mem. Jam vesperiĝas; la botisto enrigardas, sed ne povas kompreni, kio ĝi estas. „Ŝtono, li meditas, ne estis tia ĉi tie. Brute? ne estas simile al bruto. Laŭ kapo estas simile al homo, sed ĝi estas blanka. Kaj pro kio estos homo ĉi tie?“ Li aliris pli proksime — iĝis tute videble. He, kia mirindaĵo: kvazaŭ homo, viva aŭ malviva, sidas tute nuda, sin apogis al la kapelo kaj ne movetiĝas. La botisto ektimis kaj pensas: oni mortigis iun homon, senvestigis kaj ĵetis ĉi tie. Se mi nur aliros, mi enretiĝos en tian aferon..." Kaj la botisto ekpasis pretere. Kiam li preterpasis la kapelon, ekrigardis reen, vidas: la homo apartiĝis de la kapelo, movetiĝas, kvazaŭ enrigardas. Ankoraŭ pli ektimis la botisto; li pensas: ĉu aliri, ĉu preterpasi? Aliri - povas esti malbone; kiu scias, kia li estas? Ne pro bonaj aferoj li montriĝis ĉi tie. Se me aliros, li alsaltos kaj sufokos, kaj me ni foriĝos de li; kaj se li ne sufokos, jen — tiam mi klopodu kun li. Kion fari al li, nuda? Ja mi ne povas demeti veston de mi mem, fordoni lastan. Dio evitigu nur!“ Kaj la botisto plirapidigis paŝojn; li jam tute preterpasis la kapelon, sed la konscienco ekriproĉis lin. Kaj la botisto haltis sur la vojo.<noinclude><references/></noinclude> sir59g1d67rbztd24suiq23no8377sq Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/9 104 37619 114897 114871 2026-04-14T17:23:05Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 114897 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — He, Simeono, — li diras pri si mem, — kion vi faras? La homo mortas en mizero, kaj vi ektimis, pasas pretere. Ĉu vi fariĝis riĉa? Ĉu vi timas, ke oni forrabos viajn riĉaĵojn? He, Simeono, ĝi estas nebona! {{c|II.}} Simeono returnis sin kaj ekiris al la homo; Simeono aliras al la homo, rigardas lin kaj vidas: la homo juna, forta; batsignoj ne estas vidataj sur la korpo; nur vidate estas, ke la homo frostiĝis kaj timiĝis, — sidas, sin apoginte, kaj ne rigardas Simeonon, kvazaŭ li malfortiĝis, ne povas malfermi okulojn. Simeono aliris tute proksime, kaj subite — la homo kvazaŭ rekonsciiĝis; turnis la kapon, malfermis la okulojn kaj ekrigardis Simeonon. Kaj pro tiu ĉi ekrigardo Simeono ekamis la homon. Li ĵetis teren feltajn botojn, senzoniĝis, metis zonon sur la botojn, demetis la kaftanon. — Nu jen, li diras, — surmetu! Nu! Simeono prenis la homon sub kubuto, komencis levi. La homo sin levis. Kaj Simeono vidas — la korpo estas subtila, pura, la manoj kaj la piedoj estas ne vunditaj, la vizaĝo estas kortuŝanta. Simeono surĵetis al li la kaftanon sur la ŝultrojn. Li ne povas trafi manikojn. Simeono direktis liajn manojn en manikojn, surŝovis, kuntiris la kaftanon kaj zonis lin. Simeono volis ankaŭ demeti de sia kapo la disŝiritan ĉapon, surmeti ĝin sur la kapon de la homo, sed iĝis malvarme al lia kapo; li pensas: „mi havas senharaĵon je<noinclude><references/></noinclude> to1pu2cxhyqho6p8lhugtq1047omlvu Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/10 104 37620 114898 114872 2026-04-14T17:28:37Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 114898 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tuta kapo, kaj li havas harojn krispajn, longajn“; li denove surmetis la ĉapon. „Estos pli bone, se mi surmetos botojn al li“. {{sic|LI|Li}} sidigis lin kaj vestis la piedojn per la feltaj botoj. La botisto vestis lin kaj diras: — Jen, frato. Nu, movetu vin, varmiĝu. Kaj oni prikonsideros ĉiujn tiujn ĉi aferojn sen ni. {{sic|Cu|Ĉu}} vi povas iri? La homo staras, rigardas afable Simeonon kaj povas nenion elparoli. — Pro kio vi parolas nenion? Ja ni ne pasigos vintron ĉi tie. Necesas iri loĝejon. Nu, jen, prenu mian bastonon, apogu vin, se vi malfortiĝis. Ekmovetiĝu. Kaj la homo ekpaŝis. Li ekpaŝis facile, ne postrestas. Ili iras voje kaj Simeono diras: — De kie vi estas? — Mi ne estas de tie-ĉi. — Mi konas ĉi-tieajn. Sed kia okazo alkondukis vin ĉi-tien, al la kapelo. — Mi ne povas diri. — Verŝajne, homoj ofendis? — Neniu min ofendis. Dio punis min. — Certe, ĉio estas de Dio; tamen necesas ien aliĝi. Kien vi intencas iri? — Por mi estas tute egale. Simeono miris. Li ne similas arogantulon, estas afabla en parolado, sed nenion parolas pri si. Kaj Simeono pensas: „ja diversaj aferoj okazas“. Kaj li diris al la homo: — Nu, iru hejmen al mi, almenaŭ vi varmiĝos tie.<noinclude><references/></noinclude> hchwbj721slbasacyj1uo45abh8401m Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/11 104 37622 114899 114877 2026-04-14T17:38:44Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 114899 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Simeono iras, la migranto ne postrestas lin, iras kune. Ekventis, blovas al Simeono sub ĉemizon, kaj {{?}}riiĝo komencis malaperi, kaj li komencis malvarmiĝi. Li iras, ronkas per nazo, kuntiras virinan pelteton kaj pensas: „nu jen pelto; mi ekiris por pelto kaj revenos hejmen sen kaftano kaj eĉ alkondukos nudulon. Matrjono ne laŭdos min!“ Kaj kiam Simeono pensas pri Matrjono, li ekenuas. Kaj kiam li rigardas la migraton, rememoras, kiel la migranto ekrigardis lin post la kapelo, la koro ekgajas en li. {{c|III.}} La edzino de Simeono ordigis hejmon frue. {{sic|Ŝ|Ŝi}} hakis hejtlignojn, alportis akvon, nutris infanojn, manĝis mem kaj komencis mediti, kiam prepari paston por baki panon: hodiaŭ aŭ morgaŭ? Restis granda peco da pano. „Se Simeono, ŝi pensas, tagmanĝos tie, li manĝos vespere nemulte, kaj pano restos por morgaŭ“. Matrjono turnis, turnis panpecon en manoj, pensas: „Hodiaŭ mi ne preparos paston. Faruno restis nur por unu bakado“. Matrjono kaŝis panon kaj sidiĝis apud tablo surkudri flikaĵon sur edzan ĉemizon. Ŝi kudras kaj pensas pri la edzo, kiel li aĉetos ŝafofelojn por pelto. „Ŝafofelisto ja povas trompi lin. Mia edzo estas tre simpla. Li mem trompos neniun, sed eĉ malgranda infano povas trompi lin. Ok rubloj estas nemalgranda mono. Eble estas fari bonan pelton. Kvankam ne tanita, tamen — pelto. Pasintan vintron kiel malfacile estis por ni sen<noinclude><references/></noinclude> hhjd3bhluw25u8wmarcj880ymto1xyv Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/12 104 37624 114900 114880 2026-04-14T17:52:34Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 114900 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pelto! Nek ekiri al rivero, nek ien! Jen li ekiras, vestas ĉion sur sin, kaj nenio restas ĉe mi por vesti. Li ekiris ne antaŭnelonge; jam estas tempo por reveni. Eble, li ekdrinkis, mia falketo“. Ĵus kiam Matrjono pensis, ŝtupoj de perono ekknaris, iu eniris. Matrjono ĉesis kudri, eliris vestiblon. Ŝi vidas — du eniris: Simeono kaj ia vilaĝano kun li, sen ĉapo, en feltaj botoj. Matrjono tuj eksentis de la edzo odoron de brando. „Nu, ŝi pensas, efektive li drinkis“. Kaj kiam ŝi ekvidis, ke li estas sen la kaftano, en sola mallonga pelteto kaj portas nenion kaj silentas, konfuziĝas, — falis la koro ĉe Matrjono. Li fordrinkis, ŝi pensas, monon, diboĉis kun iu malbonulo kaj ankoraŭ alkondukis lin kun si. Matrjono enirigis ilin domon, eniris mem: ŝi vidas — homo estas fremda, juna, malgrasa, kaftano sur li estas ilia. Ĉemizo estas nevidata sub la kaftano, ĉapo malestas. Kiam li eniris, li haltis, ne movetiĝas kaj ne levas okulojn. Kaj Matrjono pensas: li estas ne bona homo: li timas. Matrjono sulkis frunton, deiris al forno, rigardas, kion ili faros. Simeono demetis la ĉapon, sidiĝis sur benkon. — Nu, Matrjono, — li diras, — preparu vespermanĝon! Matrjono murmuris ion. Kiel ŝi stariĝis apud la forno — ne movetiĝas: ŝi rigardas jen unu jen alian, nur balancas la kapon. Simeono vidas, ke la virino estas malkontenta, sed — kion fari : li kvazaŭ ne rimarkas, prenas la migranton je mano.<noinclude><references/></noinclude> ab9y2drfeokxv0z5vr2cqhrh5con8wn Kategorio:Tokipono 14 37626 114884 2026-04-14T13:07:58Z Spenĉjo 4109 Kreis novan paĝon kun "[[Kategorio:Lingvo]]" 114884 wikitext text/x-wiki [[Kategorio:Lingvo]] 2zsfk63s40zgxbimwgfhxuzo0zpamqx Kategorio:Tokipono: La lingvo de bono 14 37627 114886 2026-04-14T13:11:14Z Spenĉjo 4109 Kreis novan paĝon kun "[[Kategorio:Tokipono]]" 114886 wikitext text/x-wiki [[Kategorio:Tokipono]] 9bftzj1lgak5p4ppynqgdu6rc1o3jk2 Kategorio:Tokiponistoj 14 37628 114887 2026-04-14T13:12:54Z Spenĉjo 4109 Kreis novan paĝon kun "[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ profesioj]] [[Kategorio:Tokipono]]" 114887 wikitext text/x-wiki [[Kategorio:Aŭtoroj laŭ profesioj]] [[Kategorio:Tokipono]] 29l61tgt4wfptg7yyzsp61vag4vq8pb Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/23 104 37629 114901 2026-04-14T18:28:25Z Castelobranco 7 +1 114901 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Banto'''. Ŝnuro, arkforme fleksita, kies esktremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu : '''Nodo''', '''maŝo'''. '''Bapti'''. Doni la sakramenton de 1' bapto. '''Bapto'''. Sakramento, kiu forigas la primitivan pekon de niaj prapatroj ; la baptanto (pastro aŭ alia persono) aspergas la baptaton kaj donas al li nomon. '''Baptano'''. Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptalan infanon. '''Baptopatro'''. Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, etektitan por la baptato. '''Bari'''. Meli ion sur vojo, por malhelpi la trairon : ''bari al iu la vojon, bari riveron, bari la fluon de rivero''. '''Baro'''. Tio, kio baras, malhelpo. '''Barilo'''. Vico de lignaj palisoj aŭ stangoj, fiksitaj en la tero kaj kunigitaj transverse; muro, kradaro, apartiganta de vojo ĝardenon, korton, konstruaĵon. '''Cirkaŭbaro'''. Barilo, ĉirkaŭanta de ĉiuj flankoj. '''Plektobarilo'''. Barilo el arbetoj, kies branĉoj kunplektiĝas. Komparu : '''Balustrado''', '''bariero'''. '''Barako'''. Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu : '''Budo'''. '''Barakti'''. Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj : ''La kaptito furioze baraktis''. '''Barakto'''. {{nelegebla}}, movoj de tiu, kiu baraktas. '''Barbo'''. Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. '''Senbarba'''. Ne havanta barbon. '''Barbara'''. Karakterizata de sovaĝaj moroj, inanko de civilizacio, krueleco. '''Barbaro'''. Homo barbara. '''Barbareco'''. Eco de tiu, kiu estas barbara. '''Barbarismo'''. Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo. '''Barbiro'''. Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn. '''Barĉo'''. Supo el betoj. '''Barelo'''. Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj. '''Barelisto'''. Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu : '''Tino'''. '''Bario''' (Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj. '''Bariero'''. Transversa trabo, baranta vojon. Komparu : '''Barilo'''. '''Barikado'''. Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k. t. p. '''Barikadi'''. Bari per barikado, forte bari : ''barikadi pordon''. '''Baritono'''. Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro. '''Barko'''. Simpla, nekovrita ŝipo. '''Barometro'''. Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero. '''Barono'''. Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo. '''Baso'''. La plej malalta vira voĉo. '''Baseno'''. - 1. Granda vazo por akvo. - 2. Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj. '''Basko'''. Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako. '''Basto'''. Interna parto de la ŝelo de l’ arboj. '''Bastardo'''. lnfano naskita ekster edziĝo. '''Bastarda'''. Naskita ekster edziĝo. '''Bastiono'''. Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo. '''Bastono'''. Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas. '''Lambastono'''. Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin apogas la lamuloj. '''Baŝliko'''. Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo. '''Bati'''. Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano : ''bati ĉevalon''. '''Mortbati'''. Mortigi per batoj. '''Rebati'''. Respondi baton, atakon per bato, atako : ''rebati atakanton, rebati argumenton''. '''Bato'''. Movo de tiu, kiu batas. Komparu. '''Frapi'''. '''Batali'''. - 1. Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon): ''batali kontraŭ la malamikoj de l’ patrujo''. - 2. Peni per la spiritaj fortoj forigi malhelpon : ''batali por ideo''. '''Batalo'''. Ago de tiu, kiu batalas; agoj de du batalantaj armeoj. '''Batalema'''. Kiu amas batali, kiu havas inklinon al batalo. '''Batalilo'''. Ilo por batali, armilo. '''Bataliono'''. Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento. '''Baterio'''. - 1. Artileria taĉmento kun la ilaro : ''Franca baterio havas ses kanonojn''. - 2. Elektra baterio : kolekto de boteloj de Leyde.<noinclude><references/></noinclude> gxuaps773ozphkpyxeji5a18ii0l146