Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.24 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/104 104 25186 114902 105962 2026-04-17T23:24:52Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114902 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> „Ah, Twardowski? salut', frato!“ Li iras rekte al celo. „Jen bona via konato, Mi estas Mefistofelo! Vi kun mi sur Mont' Senhara<ref>Pole „Łysa gora“, pli ĝuste Kalva monto, monto de sorĉistoj.</ref> Faris pri anim' kontrakton; Sur led' bova skribis akton Via moŝt' kaj diablara. Devis servi volon vian Ni, ĝis du jaroj trakuros, Tiam Romon vi veturos Kaj ni kaptos kiel nian. Sepa jar' trakuris teron Post lim' de kontrakta diro; Vi turmentas la inferon, Eĉ ne pensas pri vojiro. Sed la venĝo, malrapida, Pelis vin en retojn; estas ''Rom''' drinkeja nom' insida, Vian moŝton mi arestas!“ </poem><noinclude><references/> {{rh|||95}}</noinclude> or7qtiad32pin3uzfkgi7lafpvdk7e3 114903 114902 2026-04-18T09:56:00Z Ciampix 3284 114903 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> „Ah, Twardowski? salut', frato!“ Li iras rekte al celo. „Jen bona via konato, Mi estas Mefistofelo! Vi kun mi sur Mont' Senhara<ref>Pole „Łysa góra“, pli ĝuste Kalva monto, monto de sorĉistoj.</ref> Faris pri anim' kontrakton; Sur led' bova skribis akton Via moŝt' kaj diablara. Devis servi volon vian Ni, ĝis du jaroj trakuros, Tiam Romon vi veturos Kaj ni kaptos kiel nian. Sepa jar' trakuris teron Post lim' de kontrakta diro; Vi turmentas la inferon, Eĉ ne pensas pri vojiro. Sed la venĝo, malrapida, Pelis vin en retojn; estas ''Rom''' drinkeja nom' insida, Vian moŝton mi arestas!“ </poem><noinclude><references/> {{rh|||95}}</noinclude> 2vw1lq43uhgwen2pkw0dffuji9onnp0 Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/105 104 25187 114904 105963 2026-04-18T10:02:00Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114904 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Twardowski al pord' ekpenis Post tia ''dictum acerbum;''<ref>Maldolĉa diraĵo.</ref> Je l' kontuŝ' diabl' retenis: „Kie do ''nobile verbum''<ref>Nobela honorvorto.</ref>?“ Kion fari? Jam finite, Ne elpensos mi konsilon... Sed... Twardowski, jen subite, Donas novan malfacilon: „Al kontrakt', Mefistofilo! Tie estas kondiĉaro: Kiam vi, post iu jaro, Venos kun anim'-prenilo, Mi havos rajton, trifoje Al labor' vin jungi laste; Eĉ plej malfacilan ĝoje Vi plenumos, senprokraste. Jen drinkeja emblemato: Ĉeval' pentrita sur tolo; Sur ĝin salti mia volo, Frapu hufoj per ekbato. </poem><noinclude><references/> {{rh|96||}}</noinclude> 6z6vx5qm2tdvvl9nlz3sej2nm6wgsyc Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/106 104 25188 114905 105964 2026-04-18T10:04:34Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114905 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> El la sablo vipon faru, Mi ĝin uzos por alpelo; En arbareto preparu Konstruaĵon — por hotelo: Konstruaĵ' el nuks-grajneroj, Alta ĝis supro Krempaka, Tegment' el judbarboj, faka, Kovrita per pavaveroj. Vidu jen najleton, feron: Tricol-longo, col-dikeco; Vi en ĉiun papaveron Batu tri de l' sama speco!“ Saltas al labor' diablo, Ĉevalon nutras, preparas, Tordas vipon el la sablo, Kaj jam en preteco staras. Pan Twardowski, sur kurulo, Provas eksaltojn, turnadon, Paŝon, troton, galopadon; Jen! — konstruo laŭ postulo. </poem><noinclude><references/> {{rh|||97}}</noinclude> 8s0932o1xlam265lt14gk5cntvg80gd Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/107 104 25189 114906 105965 2026-04-18T10:10:02Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114906 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> „Nu! vi gajnis; sed, baptano, Dua provo ne finita; Jen en plado por vi bano, Bano — el akvo benita“. Diablo ŝvitas, sufokiĝas, Kuntiriĝas ĝis duono, — Estr-ordono sen pardono! — Ĝis la kolo li baniĝas, Elsaltis kun ĵet-rapido, Skuiĝis, ternis pro sano: „Nun vi jam sub nia brido, Finita plej bola bano”. Ankor' unu, tiam fino, Tuj rompiĝos fort' diabla, Jen Twardowska sinjorino, Mia edzinet' afabla! Mi jaron ĉe belzebubo Por vi loĝos en infero, Kaj dume mia kerubo Kun vi, kiel edz' sur tero. </poem><noinclude><references/> {{rh|98||}}</noinclude> 5cez9dbua193ux2z0i3fj8y7ezx21yt Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/108 104 25190 114907 106796 2026-04-18T10:13:34Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114907 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Ĵuru la amon, dediĉon, Ŝaton, obeon, adoron, Rompu eĉ unu kondiĉon, — Kontrakto perdis valoron“. Al li orelon atente, Al ŝi ekstrabon kun viglo Turnis diabl' kaj momente Jam proksimiĝis al riglo. Ĉar lin Twardowski tre tedas, De pord', fenestro puŝante, Tra ŝlosiltru' sin ekspedas, Ĝis nun forkuras konstante. </poem> {{---|width=100px}}<noinclude><references/> {{rh|||99}}</noinclude> nc0taju5ww30xezq42qulbv7x811m1a Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/109 104 25211 114908 106797 2026-04-18T10:16:36Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114908 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><section begin="subiro"/>{{c|56.}} {{poemo|HIMNO DUM SUBIRO DE L’SUNO SUR MARO.|(El Juljusz Słowacki.)}} <poem> {{gap|4em}}{{Lang|pl|''Smutno mi, Boże! Dla mnie na zachodzie''}} {{gap|4em}}{{Lang|pl|''Rozlałeś tęczę blasków promienistą.''}} {{gap|2em}}{{Piedo|<u>m</u>mlm {{!}} mlm {{!}} (mlm {{!}} mlm) }} Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidente Vi etendis arkaĵon kolore brilantan, Kaj estingas en akvo lazura silente Vian stelon flamantan. Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro, Mi malĝojas, Sinjoro! Kiel spikoj malplenaj, kun kapo levita Jen mi staras, malplena kaj sata de ĝuoj; Por la homoj sur mia vizaĝo medita: Trankvilec' de helbluoj. Sed por Vi mi malfermos profundon de l' koro: Mi malĝojas, Sinjoro! </poem> <section end="subiro"/><noinclude><references/> {{rh|100||}}</noinclude> hvhbzx642e89nl79003zmn2yj4apb30 Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/110 104 25212 114909 105967 2026-04-18T10:20:07Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114909 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Kiel plore patrinan foriron ekplendas Infaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon, Rigrdante, ke suno el ond' al mi sendas Sian lastan rebrilon. Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro, Mi malĝojas, Sinjoro! Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro, Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo, Mi renkontis la flugon de cikoniaro En la longa vicordo. Ĝin vidante sur pola kampar' en memoro, Mi malĝojas, Sinjoro! Ĉar pri homa tombar' mi meditis multfoje, Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo, Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envoje Ĉe fulmtondra ekbrilo Ĉar ne konas mi lokon de mia last-horo, Mi malĝojas, Sinjoro! Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio, Ne donitajn sub gardon al kapitelaro; Sed min premas la sento de homa envio Por la tomb' ... al cindraro. Pro l' eterna kuŝej' nekonata, sen gloro, Mi malĝojas, Sinjoro! </poem><noinclude><references/> {{rh|||101}}</noinclude> 7l911n5a4ro379l2xjk87fz68nkh7pu Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/111 104 25214 114910 105968 2026-04-18T10:23:35Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114910 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> En Polujo preĝadas infano malgranda, Ke al hejm' revenigu min Dio kompate... Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda, Tra la mondo ĵetate. Ĉar la preĝo infana pro mi -- sen valoro, Mi malĝojas, Sinjoro! Ĉielarkon koloran de bril', kiun Viaj Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante, En miljaro post mi, ie homoj aliaj Rigardados ... mortante ... Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la koro, Mi malĝojas, Sinjoro! </poem><noinclude><references/> {{rh|102||}}</noinclude> owjwgwgufbmr9uddqajp4jve7vw8czx 114911 114910 2026-04-18T10:24:28Z Ciampix 3284 114911 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> En Polujo preĝadas infano malgranda, Ke al hejm' revenigu min Dio kompate... Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda, Tra la mondo ĵetate. Ĉar la preĝo infana pro mi -- sen valoro, Mi malĝojas, Sinjoro! Ĉielarkon koloran de bril', kiun Viaj Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante, En miljaro post mi, ie homoj aliaj Rigardados ... mortante ... Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la koro, Mi malĝojas, Sinjoro! </poem> {{---|width=100px}}<noinclude><references/> {{rh|102||}}</noinclude> 0416gk1mj80rajq1r9k14zmrhgwqjm1 Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/112 104 25239 114912 106798 2026-04-18T10:42:33Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114912 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><section begin="svisujo"/>{{c|57.}} {{poemo|EN SVISUJO<ref> Tiu ĉi poemo estas poezia konfeso, rekreanta realaĵon, de l' poeto travivitan, sed refanditan en perlon de poezio. — En Ĝenevo la poeto ekkonis la polan familion de gesinjoroj Wodziński, en kies societo li faris ekskursojn, dum kiuj, meze de ĉarmaj svisaj naturbildoj inter li kaj fraŭlino Marja Wodzińska komenciĝis ama idilio, interrompita kiam gesinjoroj W. kun sia filino subite forlasis Svisujon. — En la poemo la potenca fantazio de l' poet prezentas en belegaj bildoj kaj agordiĝoj unue, kion li vidis, revis kaj sentis per sia imageco dum tiuj feliĉegaj tagoj (II — XVII), kaj kiel „Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora” (XVII — XXI) funebre plendis lia dolorŝirata animo pro la perdo de la amatino, kiun la poeto imagas al si kvazaŭ mortintan</ref>.|(El Julijusz Słowacki.)}} <poem> {{gap|4em}}{{Lang|pl|''Odkąd zniknęła jak sen jaki złoty,}} {{gap|4em}}{{Lang|pl|''Usycham z żalu, omdlewam z tęsknoty.''}} {{gap|4em}}{{Piedo|(<u>m</u>)mlm {{!}} mlm {{!}} mlm {{!}} mlm }} {{c|I.}} Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora, Mi svenas sopire, sekiĝas dolora. Ne scias mi, kial anim' al ĉieloj ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj? Pro kio ne flugas al mondo alia, Al ŝi, la savita, amata la mia? </poem> <section end="svisujo"/><noinclude><references/> {{rh|||103}}</noinclude> bi8vseqb3849ir4h2mzms3unojyoklw Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/113 104 25241 114913 105969 2026-04-18T10:45:32Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 114913 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> {{c|II.}} En svisa montaro ekzistas kaskado, De l' Aar lazura la akvo-falado. Vi tien rigardu kun kap' turniĝanta! Vi vidas pluvarkon sur kavo ŝaŭmanta? Sur blankaj nebuloj sin tuta pendigas, Nenio ĝin miksas, nenio forigas; Nur iam ŝafido la blanka trairas Al rando de l' valo tra l' arko ĉiela, Mordeti je roza arbet aŭ avela; Aŭ ia kolombo, ĉar akvon deziras, Fiera, iĝante al briloj simila, Brilarkon rapide traflugas, mem brila. Mi tie ŝin vidis! tuj amo min prenis; Ke ŝi el pluvarko, el ŝaŭmo elvenis, Mi kredi komencis, la kredo nun restis, Tiel luma de sunaj radioj ŝi estis! Tiel plena ŝi estis de lumo anĝela! Kaj ŝia lazura pupil' tiel hela! Okuloj leviĝis de pied' al plekt' hara: Por ili ŝi estis amata kaj kara; Kaj post la vidsento, ekami iganta, Ekiris la koro, animo sekvanta; Kaj tiel rapide ekiĝis amado, Ke volis mi flugi al ŝi tra l' kaskado. </poem><noinclude><references/> {{rh|104||}}</noinclude> tvj2fdtdj1500exx8c9i0m4nud6walp