Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.24
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/18
104
8914
114962
109019
2026-04-23T06:17:08Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
114962
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" />{{RunningHeader||Antaŭparolo|}}
----</noinclude>''interlitera spaco, estas same presita en ĉi tiu libro. Laŭ sama maniero estas presitaj la partoj de la Zamenhofaj leteroj, kiuj estas substrekitaj de li. Kie Zamenhof ankoraŭ pli akcentis la gravecon de siaj vortoj, ekz. en la presaĵoj per dikaj literoj aŭ en la leteroj per duobla substreko, tie estas uzataj en mia kolekto ankaŭ substrekoj. (Tio ne valoras rilate la artikolojn el „La Esperantisto“, vidu II. A.)''
''4. {{sp|Nombrado de la unuopaj tekstoj}}. La celo de ĉi tiu libro estas — krom la en la antaŭparolo aludita — ankaŭ tiu, ebligi facilan superrigardon super ĉiuj originalaĵoj de Zamenhof. Mi esperas, ke esperantistoj, kiuj bezonos la Zamenhofan materialon por scienca laboro, uzos mian kolekton. Al ili mi i. a. volas ŝpari la tro longan kaj detalan citadon.''
''Pro tio mi nombradis en ĉiu de la partoj I-VI, kiuj havas latinajn ciferojn, la tekstojn interne de ĉiu parto per arabaj ciferoj. Do, oni estontatempe povos citi tre facile laŭ mia kolekto; ekz. jenmaniere:''
{{Aligned table
| cols = 3
|style=width:80%;font-style: italic;vertical-align:top;
|col1align=right
|col2align=center
|col3align=left
|col1width=5em
|col2width=2em
|I. 15 |=|Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa-Internacia 1910.
|II. 88 |=|Artikolo „Fina rezultato de la voĉdonado“ en „La Esperantisto“ 1894, paĝ. 161-162.
|III. 12|=|Gentoj kaj Lingvo Internacia“. Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj 1911.
|IV. 13 |=|Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburg 1910.
|V. 64 |=|Letero al Vladimir Majnov de la 29.III.(10.IV.)1889.
|VI. 6a |=|Lasta, ĝis nun malmulte konata, strofo de la „Preĝo sub la verda standardo“.

{{tab}}''Laŭ tia maniero oni povos enordigi en „Suplementon“ ankaŭ la eble ankoraŭ trovotajn artikolojn kaj leterojn en unu el la partoj I-VI, komencante nombradi per la numero, kiu sekvas la lastan numeron de mia kolekto.''
''Ĉar mi donos la latinajn kaj arabajn citciferojn, krom je la koncerna loko en la surskribo, ankaŭ super la paĝoj de la libro, oni, serĉante ion, ne bezonos traserĉi registron, sed tuj trovos la serĉitan tekston.''
''N. B. Pri aliaj eksteraĵoj bonvolu kompari la enkondukajn vortojn al la unuopaj partoj de la libro.''
{{---|5em}}
<noinclude><references/>
{{RunningHeader|16||}}</noinclude>
7qmq60314ybev6hhhkutmr9kz9aih8w
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/6
104
12310
114948
103979
2026-04-22T22:39:11Z
Ciampix
3284
114948
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Noto de la Eldonanto'''|c|antau=1em}}
{{tab}}La unua eldono de ''Kandid'', tre fama verko de Volter (Voltaire), aperis en la jaro 1929 ĉe SAT, kaj ĝi estis elĉerpita en 1937. Per tiu ĉi traduko E. Lanti manifestis sin unuafoje kiel brila stilisto, sukcese plenuminte tiun ĉi tre malfacilan traduk-taskon.
Restis tamen kelkaj makuletoj en tiu unua eldono. El Meksiko Lanti sendis al la pariza centro de SAT ekzempleron, sur kiu li faris kelkajn korektojn evidente necesajn. Pluraj aliaj personoj kontribuis ankaŭ al la celo prezenti 2-an eldonon de la verko kiel eble plej senmankan.
Lanti sendis al Parizo el Meksiko ankaŭ la manuskripton de du aliaj tradukoj el Volter, — temas pri la verketoj »Zadig« kaj »La Senartifikulo«. Ni decidis kunigi tiujn du literaturajn juvelojn kun »Kandid«. La legantoj mem juĝos, ĉu ni agis prave. Almenaŭ estas nia opinio, ke per tiu prezento de atentinda volumo ni havigos novajn amikojn tiel al la nepereema genio de Volter, kiel al ĝia majstra interpretisto, nia kamarado Lanti.

<noinclude><references/></noinclude>
enzs344sahkb4gzsp2fu0nidasai3zh
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/19
104
12322
114949
109584
2026-04-22T22:43:36Z
Ciampix
3284
114949
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||17}}</noinclude><nowiki />
— Kamarado, diris unu, jen estas junulo kun bela
staturo kaj kiu havas la postulitan alton.
Ili iris al Kandid kaj tre ĝentile invitis lin por
tagmanĝi.
— Sinjoroj, diris al ili Kandid kun ĉarma modesto,
vi tre honoras min, sed monon mi ne havas por pagi
mian parton.
— Ha! sinjoro, diris al li unu el la bluuloj, la
personoj kun vizaĝo kaj indo similaj al la viaj neniam
pagas: ĉu vi ne estas alta je kvin futoj kaj kvin coloj?
— Jes, sinjoroj, tioma estas mia alto, li diris,
riverencante.
— Nu! sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton,
sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen
mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.
— Vi pravas, diris Kandid, tion ĉiam instruis al mi
S-ro Panglos kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.
Oni petas, ke li akceptu kelkajn monerojn, li prenas
ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni rifuzas ĝin kaj
altabliĝas.
— Ĉu vi ne havas fortan korinklinon?…
— Ho! jes, li respondas, mi tre forte amas F-inon
Kunegond.
— Ne, diris unu el la sinjoroj, ni demandas vin,
ĉu vi ne havas fortan korinklinon por la reĝo de la
Bulgaroj.
— Tute ne, li diris, ĉar neniam mi vidis lin.
— Nu! li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni
devas trinki pro lia sano.
— Ho! tre volonte, sinjoroj; kaj li trinkas.
— Sufiĉas, oni diris al li; nun vi estas la apogo,
la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; vi
trafis riĉon, kaj certa estas via gloro.
<noinclude><references/></noinclude>
53wwmj85kfqahmoi0mgplx5dq6plrnk
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/20
104
12323
114950
109594
2026-04-22T22:43:52Z
Ciampix
3284
114950
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|18||}}</noinclude><nowiki />
Tuj oni katenas liajn piedojn kaj oni kondukas lin
al la regimento. Oni igas lin turni dekstren, maldekstren,
altigi la vergon<ref>En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — ''Trad''.</ref>, remeti la vergon, celi, pafi, pli
rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonfrapojn<ref>La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — ''Trad''.</ref>;
la morgaŭon li ekzerciĝas iom malpli malbone kaj ricevas
nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj
li estas konsiderata de siaj kamaradoj kiel eksterordinarulo.
Kandid, mirkonsternite, ne sukcesis ankoraŭ kompreni
klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan
tagon, li decidis fari promenadon, marŝante rekte
antaŭen, kredante, ke estas privilegio de la homaro kiel
de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn. Apenaŭ li
estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj, altaj je
ses futoj, kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron.
Oni jure demandis lin, ĉu li preferas esti vergata
tridek ses fojojn de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du
kuglojn en la cerbon. Li vane diris, ke liberaj estas la
voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon;
li fine devis elekti, li decidis laŭ la speciala kapablo,
donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos
la vergadon. Li suferis du punbatadojn. La regimento
konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn,
kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris al li
la muskolojn kaj la nervojn. Kiam oni estis tuj komenconta
trian batadon, li estis tiom suferanta, ke li
petegis, ke oni rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron;
oni vindas liajn okulojn; oni igas lin genuiĝi.<noinclude><references/></noinclude>
0lkln2lca0txc9o4t3ybjtcmqlpcv3w
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/21
104
12324
114951
109612
2026-04-22T22:44:12Z
Ciampix
3284
114951
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||19}}</noinclude>
La reĝo de la Bulgaroj<ref>Frederiko la II.</ref> preterpasas ĉe tiu momento,
li informiĝas pri la krimo de la paciento; kaj, ĉar tiu
reĝo havis grandan genion, li komprenis, per ĉio, kion
diris Kandid, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia
pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis kun
pardonemo, kiu estos laŭdata en ĉiuj ĵurnaloj kaj dum
ĉiuj jarcentoj. Iu bonkora kuracisto resanigis Kandid
dum tri semajnoj per moligaj kuraciloj, rekomenditaj
de Dioskoridos<ref>Greka kuracisto. — ''Trad''.</ref>. Li jam havis iom da haŭto kaj povis
marŝi, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekbatalis kontraŭ la
reĝo de la Abaroj.

{{f|ĈAPITRO III|antau=1em|c}}{{f|'''Kiel Kandid forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis'''|c}}

{{tab}}Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila,
tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj,
la hobojoj, la tamburoj, la kanonoj, formis tian
harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la kanonoj
ambaŭflanke terenfaligis proksimume ses mil homojn;
poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo
proksimume naŭ aŭ dek mil friponojn, kiuj putrigis
ĝian supraĵon. La bajoneto ankaŭ estis la sufiĉa kialo
por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis
eble tridek mil homojn. Kandid, kiu tremis kiel filozofo,
sin kaŝis tiel bone, kiel li povis, dum tiu heroa buĉado.
Fine, dum la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro,
ordonis, ke oni kantu ''Te Deum''-ojn, li decidis iri en
alian lokon rezonadi pri la efikoj kaj la kaŭzoj. Li
<noinclude><references/></noinclude>
ou39dvf9xn297cbdcpmkeqj0njqxzkv
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/22
104
12326
114952
109613
2026-04-22T22:44:28Z
Ciampix
3284
114952
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|20||}}</noinclude>trapasis amason da mortintoj kaj mortantoj, kaj atingis
apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis abara vilaĝo,
kiun bruligis la Bulgaroj, laŭ la leĝoj de la internacia
juro. Ĉi tie estis trapikitaj maljunuloj, kiuj rigardis
morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la
sangantaj mamoj; tie estis junulinoj kun tratranĉitaj
ventroj, kiuj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj
herooj, ellasis la lastan spiron; aliaj, duone bruligitaj,
kripetegis, ke oni finmortigu ilin. Cerbaĵoj estis disŝutitaj
sur la tero apud tratranĉitaj kruroj kaj brakoj.
Kandid kiel eble plej rapide forkuris en alian vilaĝon:
ĝi apartenis al la Bulgaroj, kaj estis ricevinta de
la abaraj herooj saman traktadon. Kandid, ĉiam marŝante
sur membroj ankoraŭ vivantaj aŭ tra ruinoj,
finfine atingis ekster la batalkampon, portante iom da
provizaĵo en sia sako, kaj neniam forgesante F-inon
Kunegond. Lia provizaĵo mankis, kiam li trafis Holandon;
sed aŭdinte, ke en ĉi tiu lando ĉiuj personoj estas
riĉaj kaj kristanaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel
bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona
moŝto, antaŭ ol li estis forpelata pro la belaj okuloj de
F-ino Kunegond.
Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj
respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni fermos lin
en pundomon por lin eduki.
Poste, li sin turnis al iu viro, kiu en granda kunveno
dum unu horo estis ĵus parolanta pri humaneco.
Tiu oratoro, strabe rigardante al li, diris:
— Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi servas la bonan
kaŭzon? (aferon)<ref>Ludvorto; en la franca lingvo la vorto ''cause'' (kaŭzo) tradukas la esperantajn vortojn ''afero'' kaj ''kaŭzo''. — ''Trad''.</ref>.
<noinclude><references/></noinclude>
euokqkdvcjp0u30x2kuxnavdpac6k20
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/23
104
12327
114953
109686
2026-04-22T22:44:47Z
Ciampix
3284
114953
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||21}}</noinclude><nowiki />
— Ne ekzistas efiko sen kaŭzo, modeste respondis
Kandid, ĉio estas nepre interligita kaj aranĝita plej
bone. Necesis, ke oni forpelu min de apud F-ino Kunegond,
ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon
ĝis mi povos ĝin laborakiri; ĉio tio ne povis aliel okazi.
— Mia amiko, diris al li la oratoro, ĉu vi kredas,
ke la papo estas la Antikristo?
— Ĝis nun pri tio mi ne aŭdis, respondis Kandid;
sed ĉu li estas, aŭ ne estas, tio ne povas ŝanĝi la fakton,
ke mankas al mi pano.
— Ci ne meritas manĝi panon, diris la alia; for,
fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.
La edzino de la oratoro, rigardinte tra la fenestron,
kaj vidinte homon, kiu dubas ĉu la papo estas aŭ ne la
Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho ĉielo!
ĝis kia grado atingas ĉe virinoj la fervoro al religio!
Iu viro, kiu ne estis baptita, iu bona anabaptisto,
nomita Jakobo, vidis la kruelan kaj malnoblegan
manieron laŭ kiu oni traktis unu el liaj fratoj, unu estulon
kun du piedoj kaj sen plumoj<ref>Moka aludo al iu difino de la fama antikva filozofo Plato. — ''Trad''.</ref>, kiu havas animon; li
kondukis la fraton hejmen, purigis lin, donis al li panon
kaj bieron, donacis al li du florenojn kaj volis eĉ
lernigi lin labori en siaj holandaj manufakturoj, en kiuj
oni fabrikis persajn ŝtofojn. Kandid preskaŭ genuiĝante
antaŭ li, ekkriis:
— Majstro Panglos prave diris, ke ĉio statas kiel
eble plej bone en ĉi tiu mondo, ĉar mi estas multe pli
forte kortuŝata de via treege granda malavaro ol de la
senkompato de tiu sinjoro kun nigra mantelo kaj de lia
edzino.
<noinclude><references/></noinclude>
cad24vth5ak9tpxee31730cun3ksvdd
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/24
104
12328
114954
109701
2026-04-22T22:45:13Z
Ciampix
3284
114954
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|22||}}</noinclude>
{{tab}}La morgaŭon, promenante, li renkontis mizerulon,
tute kovritan per pustuloj, kun malvivaj okuloj, kun
nazo ĉirkaŭmanĝita, kun malrekta buŝo, kun nigraj
dentoj kaj gorĝa voĉo, turmentata de fortega tuso kaj
sputanta denton ĉe ĉiu peno.

{{f|ĈAPITRO IV|antau=1em|c}}{{f|'''Kiel Kandid renkontis sian malnovan majstron, doktoron Panglos, kaj kio rezultis el tio'''|c}}

{{tab}}Kortuŝate de kompato pli ol de abomeno ĉe la vido
de tiu terura mizerulaĉo, Kandid donis al li la du
florenojn, kiujn li estis ricevinta de la honesta anabaptisto
Jakobo. La fantomo fikse rigardis lin, ekploris
kaj ĵetis sin al li sur la kolon. Timigite, Kandid
malantaŭenpaŝis:
— Ho ve! diris la mizerulo al la alia mizerulo, ĉu
do vi ne rekonas vian karan Panglos?
— Kion mi aŭdas? Vi, mia kara majstro! vi, en
tia abomena stato! Kia malfeliĉo okazis al vi? Kial vi
ne plu estas en la plej bela el la kasteloj? Kio okazis
kun F-ino Kunegond, la plej perfekta el ĉiuj junulinoj,
la ĉefverko de l’naturo?
— Mi ne plu povas elteni, diris Panglos.
Tuj Kandid kondukis lin en la stalon de la anabaptisto,
kie li manĝigis al Panglos iom da pano; kaj
kiam ĉi tiu lasta rebonigis sian farton:
— Nu, demandis Kandid, Kunegond?
— ŝi mortis, respondis Panglos.
Ĉe tiuj vortoj, Kandid svenis; lia amiko rekonsciigis
lin per iom da malbona vinagro, kiu hazarde troviĝis en
la stalo. Kandid remalfermis la okulojn:

<noinclude><references/></noinclude>
o61qwey8p91sf8qoeckr2qyqz0k0evx
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/25
104
12329
114955
109940
2026-04-22T22:45:32Z
Ciampix
3284
114955
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||23}}</noinclude><nowiki />
— Kunegond mortis! Ha! plej bona mondo, kie vi
estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu ne pro tio, ke ŝi
vidis min forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia
patro per fortaj piedbatoj?
— Ne, diris Panglos; ŝi havis la ventron tratranĉatan
de bulgaraj soldatoj, post kiam ŝi estis seksperfortita,
tiom, kiom estas eble; ili disrompis la kapon al
sinjoro ŝia patro, kiu volis defendi ŝin; la sinjorino
barona estis dispecigata; mia kompatinda zorgato
havis la saman traktadon kiel lia fratino; kaj el la
kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, ne restas unu garbejo,
nek unu ŝafo, nek unu anaso, nek unu arbo; sed ni
estis bone venĝataj, ĉar la Abaroj faris la samon en
apuda baronejo, kiu apartenis al bulgara sinjoro.
Ĉe tiu parolado, denove Kandid svenis; sed,
rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion dirindan, li informiĝis
pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri la sufiĉa kialo, kiu
metis Panglos en tian mizeran staton.
— Ho ve! diris la lasta, estas la amo; la
amo, la konsolanto de l’homa speco, la konservanto de l’universo,
la animo de ĉiuj sentemaj estuloj, la juna amo.
— Ho ve! diris Kandid, mi ĝin konas, tian amon,
tiun reĝon de la koroj, tiun animon de nia animo; kaj
ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur
la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis produkti en vi
tiel abomenan efikon?
— Ho kara Kandid! vi konis Paket, tiun beletan
servistinon de nia plejnobla baronino; en ŝiaj brakoj
mi ĝuegis kiel en paradizo kaj tio produktis la inferajn
turmentojn, kiuj min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj
pro tio eble mortis. Paket ricevis tiun donacon de tre
klera monaĥo, kiu kutimis ĉion kontroli ĉe la fonto: li
ja ricevis la malsanon de maljuna grafino, kiu ricevis<noinclude><references/></noinclude>
ht5i934n28fnyc6ixn8gmxfmojby78m
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/26
104
12330
114956
110209
2026-04-22T22:45:51Z
Ciampix
3284
114956
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|24||}}</noinclude>ĝin de kavaleria kapitano, kiu dankis ĝin al markizino,
kiu prenis ĝin de jezuito, kiu, dum sia noviceco, ekkaptis
ĝin rekte de unu el la kunuloj de Kristofo Kolumbo.
Mi mem povos transdoni ĝin al neniu, ĉar mi
mortiĝas.
— Ho Panglos, ekkriis Kandid, jen stranga genealogio!
ĉu la diablo ne troviĝas ĉe la komenco?
— Tute ne, rerespondis ĉi tiu granda homo; ĝi
estis nepre necesa malsano en la plej bona mondo, ĝi
estis necesa rimedo. Ja, se Kolumbo ne estus kaptinta
en iu insulo de Ameriko tiun malsanon, kiu putrigas la
fonton de la nasko, kiu ofte eĉ malhelpas la naskon, kio
evidente tute kontraŭas la celon de la naturo, ni ne
havus la ĉokoladon nek la koĉenilon; necesas ankaŭ
atenti, ke ĝis hodiaŭ, sur nia kontinento, tiu malsano,
kiel la interargumentemo, karakterizas nin. La Turkoj,
la Hindoj, la Persoj, la Ĉinoj, la Siamanoj, la Japanoj
ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke
siavice, post kelkaj jarcentoj, ili ankaŭ ĝin konos. Dume,
ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj
armeoj, konsistantaj el honestaj dungitoj, bone edukitaj,
kiuj decidas pri la sorto de la Ŝtatoj; oni povas certigi,
ke, kiam tridek mil viroj enviciĝe batalas kontraŭ samnombra
armeo, ambaŭflanke estas proksimume dudek
mil sifilisuloj.
— Tio estas admirinda, diris Kandid; sed necesas,
ke vi resaniĝu.
— Nu, kiel mi povus? diris Panglos; mi estas tute
senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu
terglobo, ni ne povas ricevi senpage ian ajn kuracilon,
krom se iu pagas donace por ni.
Ĉi lasta diro decidigis Kandid; li iris al la bonfarema
anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj faris<noinclude><references/></noinclude>
nxrxds0adi4rgmguzr108enwn779f4q
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/27
104
12331
114957
110220
2026-04-22T22:46:12Z
Ciampix
3284
114957
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||25}}</noinclude>
tiel kortuŝan priskribon pri la stato de sia amiko, ke
la bonulo ne ŝanceliĝis kompate helpi doktoron Panglos;
li kuracigis lin per siaj elspezoj. Dum la resaniĝo
Panglos perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li
havis belan skribmanieron kaj konis perfekte aritmetikon.
La anabaptisto Jakobo faris el li sian libroteniston.
Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj
aferoj, li veturigis en sia ŝipo la du filozofojn.
Panglos klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona.
Jakobo ne havis saman opinion.
— Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la
naturon, ĉar ili ne naskiĝis lupoj, kaj ili fariĝis lupoj.
Dio donis al ili nek kanonon, nek bajoneton por sin
interbuĉi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj
kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj
por senigi je ili la kreditantojn.
— Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula
doktoro, kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan
feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli
ĉio statas bone.
Dum li rezonadis, la vetero malheliĝis, blovis la
ventoj el la kvar anguloj de l’mondo, kaj la ŝipo estis
atakata de plej terura uragano, kiam estis videbla la
haveno de Lisbono.

{{f|ĈAPITRO V|antau=1em|c}}{{f|'''Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis kun doktoro Panglos, kun Kandid kaj la anabaptisto Jakobo'''|c}}

{{tab}}La duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj,
mortiĝantaj pro tiuj nekompreneblaj premdoloroj, kiujn
la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de
l’korpo, svingiĝantajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ

<noinclude><references/></noinclude>
8lrfxnmcvcsc2levibjdxo7uedfhzpc
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/123
104
25251
114959
105990
2026-04-22T22:56:27Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
114959
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
Kaj tiel rapidis vi for, timigita,
Ke puŝis per brusto je l' eta florbranĉo,
Kaj estis lilia trunketo rompita,
Kaj falis la floro de via ektranĉo.
Do mi ekmeditis en reva pensado
Pri floro rompebla, vigleco la via.
Hieraŭ matene do, sub la kaskado —
Ne mi estis kulpa, sed floro lilia.
{{c|XIII.}}
Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, —
Ke mem ŝi ne scias pri flamo, mi vidis;
Profunda fariĝis okula safiro,
Kaj blanka la ondo sur brust' pli rapidis.
De strange varmegaj tempioj influo
Velkigis cejano-floretojn en fruo.
Kaj kiel al sia patrino kor-pente,
Ŝi plendis al aro de steloj silente.
Kaj kiam subiras la luno arĝente,
Kaj flustras la floroj pri amo, ekscite,
Ŝi proprajn la pensojn aŭskultis medite.
{{c|XIV.}}
Ĉu ie, amata, vi nun, malespere,
Al diaj anĝeloj parolas malĝoje?
Kaj ploras plendante kaj diras sincere,
Ke estis fulmtondra venteg' iufoje,
</poem><noinclude><references/>
{{rh|114||}}</noinclude>
i4g4mtw1v3i26ug485efi2ls4g6roca
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/124
104
25252
114960
105991
2026-04-23T06:03:29Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
114960
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
Kaj groto malhela sub nokta vualo,
En groto — kaskada kurten' el kristalo;
Ke estis timeg', en mallumo, mistera,
Kaj kune forgeso pri dia la puno;
Kaj plendo, de puraj la nimfoj, subtera,
Ke tie nin solajn forlasis la suno
Kaj trovis kun fajra vizaĝ' en komuno,
Kaj tiel nin vekis birdaro la kanta —
Ĉu diras ĉi tion vi kiel plendanta?
Ne diru ĝin al la anĝeloj! radia!
Ĉar ĉiu brilanta larmeto la via
Al unu el ili de flam' estos brulo.
Ĉar mi, se mi ankaŭ anĝel' estus pura
Kun frunt' radianta sur helo lazura,
Kaj estus mi de l' senfinaĵ' posedulo,
Kaj povus regadi en stela la sfero,
Ne volus mi lumi per steloj ĉielaj,
Sed flugi el ĉiuj bluaĵoj la helaj,
Kaj havi nur solan vin, mian — sur tero!
{{c|XV.}}
El grot' ne kuraĝis eliri la bela,
Ĉar eble ŝi timis, ke sun' por okulo
Montriĝos tro granda kaj estos tro hela,
Aŭ ŝi kiel nigra aperos makulo.
Sed pendis pordego la arko-ĉiela,
Brilante sur pluve plorinta nebulo.
</poem><noinclude><references/>
{{rh|||115}}</noinclude>
gwk8pt31g79l94lr0y0mxrkxqdwjo9p
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/125
104
25253
114961
105992
2026-04-23T06:06:27Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
114961
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
Ŝi iris — kaj rozoj ŝin igis ekmiri,
Ke restis ja, kiel hieraŭ, brilplenaj.
Ŝi, rozon ŝirinte, komencis admiri
Kolorojn de arkoj ĉielaj matenaj,
La vitre travidan ĉielan helbluon,
Dronantan rondeton de lun' en lazuro,
Kaj kvazaŭ ŝi mirus de vivo nov-fluon,
Ŝi ion aŭskultis, ekiris en kuro,
Ĝis ekrigardinte en lagokristalon,
Sur sia vizaĝo ŝi vidis blankecon,
Laciĝon, pli vivan de l' buŝo koralon,
Sopiran rideton kaj la malgajecon.
Ŝi tute sin kovris per sia harplekto,
Ne levis okulojn en mia direkto.
{{c|XVI.}}
Moment' estas antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar' eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov' bruetanta,
Herbeja fontaro mallaŭte pli spiras,
Kiel ion anonci tuj volus la stelo,
Pri io kvieta paroli ĉielo
Kun floroj, folioj kaj ar' najtingala.
Moment' estas kiam, kun arko arĝenta
La ringo Diana eliras la pala:
Ekĝemas la najtingalaro silenta,
</poem><noinclude><references/>
{{rh|116||}}</noinclude>
2x1dwcyuk9yyu1mrlyfxnh9yzkea6ol
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/233
104
36540
114958
109896
2026-04-22T22:51:28Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
114958
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|'''SENARTIFIKULO'''|c}}
{{f|ĈAPITRO I|c}}
{{f|'''Kiel la prioro de Nia-Sinjorino-de-la-Monto kaj fraŭlino lia fratino konatiĝis kun iu Hurono'''|c}}
Iun tagon, sankta Dunstan, laŭnacie Irlandano kaj
laŭprofesie sanktulo, foriris el Irlando sur monteto, kiu
flosis al bordoj de Francio, kaj per tia veturilo alvenis
en la golfeto Sankta-Malo. Albordiĝinte, li benis sian
monteton, kiu profunde riverencis al li, kaj samvoje ĝi
revenis en Irlandon.
Dunstan fondis etan monaĥejon en la regiono, kie
li albordiĝis, kaj nomis ĝin monaĥejo de la Monto; kiel
ĉiu scias, tiun nomon ĝi ankoraŭ havas.
En la jaro 1689-a, la 15-an de julio vespere, abato
Kerkabon, prioro de Nia-Sinjorino-de-la-Monto, promenis
ĉe la marbordo kun F-ino Kerkabon, lia fratino,
por ĝui malvarmetan aeron. La prioro, jam maljuniĝanta,
estis tre bona ekleziulo, estimata de siaj najbaroj,
post kiam li estis amata de siaj najbarinoj. Li
ĝuis grandan estimon, precipe pro tio, ke li estis la
sola prebendulo, kiun oni ne devis porti en sian liton,
post kiam li estis vespermanĝinta kun siaj kolegoj. Li
sufiĉe sciis la teologion; kaj kiam la legado super la
verkaro de sankta Aŭgusteno lacigis lin, tiam li sin
distris per tiu de Rabelezo: tial ĉiuj parolis laŭde pri li.<noinclude><references/></noinclude>
8xeguhgeihsqaqt295u9s8mxw1eorw7