Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.26 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Uzanto:James500 2 18921 114967 114965 2026-05-01T10:28:28Z James500 4426 /* */ Remove Wikinews template because Wikinews is about to close 114967 wikitext text/x-wiki {{Uzantopaĝo}} {{#babel:en}} {{Uzanto Vikipedio}} {{Uzanto Vikilibroj}} [[en:User:James500]] 1oqrh9hwx8yqfwjpcvihsz1p4c21nvg Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/6 104 37634 114966 2026-05-01T10:04:56Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114966 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Necesa parto de la batalo estas ŝanĝi la unuflankan viran rolon. La viroj laboru kun infanoj same kiel virinoj, ankaŭ pri hejmlaboro. {{dekstre|Jarl Hammarberg-Akesson ♂, Svedujo}} La pronomo <u>ri</u> estas ege bonvena en Irano. Mi jam konas ĉi pronomon de 1977 el Danlando, kaj ĝi tre plaĉas al mi. Kiam mi ree vidis ĝin en <u>Sekso kaj Egaleco</u>, mi komencis uzi ĝin en miaj kursoj kaj rekomendis ĝin al ĉiuj Esperanto- . instruistoj, ĉar mankis al ni pronomo egalseksa. Nek nia lingvo - kun ĉirkaŭ 65 milionoj da parolantoj - nek la turka lingvo - kun pli ol 90 milionoj da parolantoj — havas sekspronomojn. (Eble pro tio ekzistas nenia diferenco en nia civiljuro inter virinoj kaj viroj.) En la persa lingvo, ni uzas la pronomon <u>u</u>, ĉu por ŝi, ĉu por li, kaj ĝi perfekte tradukiĝas al <u>ri</u>. Niaj gelernantoj ne kutimas ĉiam dividi la seksojn kaj esti ĉiam konsciaj pri la sekso de la homo, kiam ne necesas! Oni estas tute kontenta pri <u>ri</u>, kiam oni volas ĝenerale paroli. Kaj certe en la kursoj oni kutime demandas kaj respondas ĝenerale. Ni prezentas <u>ri</u> en niaj kursoj, por ke la gelernantoj estu certaj, ke ili havas neŭtran pronomon en la Internacia Lingvo kontraŭdiskriminacia. Sed kompreneble laŭ la lernolibroj de Esperanto oni ofte ekzercas kun <u>ŝi</u> kaj <u>li</u>. Se esperantologoj povus iomete direkti sin el okcidentaj lingvoj kaj ĵeti rigardon al kelkaj orientaj kaj afrikaj lingvoj, eble ili trovus multnombrajn solvojn por nia kara Esperanto. La serĉkrio por egalseksa pronomo venas ne nur el unu lando. En malpli ol tri monatoj oni aŭdis voĉojn el Usono, el Japanio, el Danlando kaj el Irano. Do la serĉo estas universala. Artikoloj en Esperantaj bultenoj montras ke la rajto je komunikado lamas eĉ en la Esperanta Mondo! Ŝajnas ke multaj neniam eĉ aŭdis pri tiu la plej taŭga pronomo <u>ri</u> por eviti tiajn cerbumaĵojn. {{dekstre|Ĵila Sadigi ♀, Irano}}<noinclude><references/></noinclude> iwep5g86qh45qztadgitg3v6osyaw4a Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/7 104 37635 114968 2026-05-01T11:05:11Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114968 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>En SkE, n-ro 2, mi legis la proponon de Albert Goodheir koncerne la ambaŭseksan pronomon. Li demandis: "Kial ne <u>li-ŝi</u>?" Nun mi volas demandi: "Kial ne <u>ŝi-li</u>?" Eble li konsideras mian rimarkon kiel ĉikanon. Sed mi opinias, ke ĉiam oni mencias virinojn post la viroj. Por la ŝanĝo de la pensmaniero tio estas malbona. Kiam oni uzos <u>ŝi-li</u> la viroj rajtos protesti kontraŭ tiu uzado. Tial mi preferos la pronomon <u>ri</u>. Kio estas via opinio pri ĉi tiu afero? {{dekstre|Sabina van de Hem ♀, Nederlando}} Laŭ mi en ĉi tiuj jaroj ne okazis la feminista revolucio, ĉar multaj virinoj por la egaleco inter la seksoj supozas ke ili devus imiti la virojn. Precipe ili imitas la falokratajn<ref>Falokrato: viro kiu opinias ke, pro sia vireco , li superas virinojn. Pli bona estas la formo <u>kacokrato</u>, kiu troviĝas en la kasedo "Per nia nura vol'"</ref> virojn, sekve tiuj feministinoj fariĝas same falokrataj. Dume, la nefeministinoj ne imitas, sed obeas la Dio—Viron. La inista virino nun volas fariĝi policistino, juĝistino ktp. Mi demandas min, se la viroj ne fumus, ĉu ili volus fumi? En Italio antaŭ kelkaj jaroj la virinoj diris; mia korpo estas mia kaj mi mem regas ĝin. Nun tiuj inistoj pri la korpo volas proponi leĝojn. Antaŭ kelkaj jaroj en Belfast, Nord-Irlando, se mi ne eraras, okazis vere malfalokrata batalo. Du virinoj organizis pacan movadon. Ili diris; vi viroj scias bone nur murdi. Ni virinoj diras "ne" al la armiloj por socio senarmila kaj senlima. Tiuj virinoj skizis la sulkon por la malfalokrata socio, Aliflanke la aroganta sinjorino Thatcher (taĉe) reprezentas alian starpunkton. Ŝia subteno de perforto estas falokrata. {{dekstre|Alessandro Panerai ♂, Italujo}} Mi legas en mia SAT-vortaro (eldono de 1934) sub la kapvorto <u>homo</u>, la jenan difinon; "Dumana mamulo, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo".<noinclude><references/></noinclude> mf3qipnkvue2th76xqcvsmo5s4xijw2