Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.26 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Indekso:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf 106 9146 114989 87397 2026-05-02T09:21:36Z HenriLeFoll 4277 114989 proofread-index text/x-wiki {{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template |Tipo=journal |Titolo=Sekso kaj Egaleco - numero 5 |Subtitolo= |Volumo= |Aŭtoro={{de|Anna Brennan}} |Tradukinto= |Redaktoro= |Antaŭparolisto= |Lingvo= |Eldonejo= |Eldona_loko= |Jaro=1981 |Fonto=pdf |Bildo=1 |Serio={{Serio/Sekso kaj Egaleco}} |Paĝoj=<pagelist/> |Enhavo= |Rimarkoj= |Vikifontaro_Traduko=false }} [[Kategorio:Indeksoj - Sekso kaj Egaleco]] 73fv020c9hms4wrklxtvl22gq9685ga Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/8 104 37636 114969 2026-05-01T12:53:24Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114969 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Estus oportune, minimume por ne malpravigi nian vortaron, daŭre montri pruvojn pri racia inteligenteco precipe kiam ĝi kombiniĝas kun parolkapablo kaj kiam la parolata lingvo estas Esperanto. La sama vortaro informas ke <u>ino</u> estas "estaĵo de idonaska sekso", kaj krome por eviti miskomprenojn pri la signifo de la vorto kaj pri la valoro de la estaĵo aldonas zamenhofan ekzemplon: "La plej danĝera homo - malbona in' en domo". Surbaze de ĉio ĉi mi demandas min pri la neceso de la okcidentecaj esprimoj <u>feminismo</u> kaj <u>feminist(in)o</u> troveblaj en la paĝoj, cetere interesokaptaj ankaŭ por estaĵoj ne idonaskaj, de <u>Sekso kaj Egaleco</u>. Minimume en la itala la radiko <u>femin</u>- havas ĝuste la signifon de "ina/ineca", kaj ĝi estas aplikebla ankaŭ al ceteraj bestoj krom dumanaj mamuloj. Do, vere temas pri duoblaĵo, kiu aldonas al Esperanto neniun novan nuancon kaj kiu estas, laŭ mi, kontraŭbatalenda pro la eŭropeca gusto, kiun multaj esperantistoj prave ekkritikas. Mi ja scias, ke <u>feminismo</u> estas trovebla en <u>Plena Ilustrita Vortaro</u>, sed bonŝance PIV ne estis donita al ni pere de dia revelacio, kaj ĉiam kiam ĝi kolizias kun racia inteligenteco oni rajtas mem elekti. Mi bedaŭras, estimata redaktorino, ke mi tedas vin per flankaj, lingvaj temoj anstataŭ helpi vin pri la kerno de la afero, pri la emancipiĝo de inoj en la mondo; sed, kiel ĉiuj esperantistoj, ankaŭ mi estas: "Lingve fanatika mamulo, karakterizata per kvinpinta stelo, membrokarto kaj varbomalkapablo". {{dekstre|Renato Corsetti ♂ (korseti), Italujo}} Mi esperas, ke la feministoj vidos tion, kion tro da religiuloj ne povas vidi: ke oni ne rajtas perforte siajn opiniojn trudi al tiuj, kiuj ne havas la saman vidpunkton. Lastatempe alvenis al mi mimeografitaj kaj presitaj "leteroj" de misiuloj religiaj (viroj en tiu kazo!), kiuj volas "savi mian animon". Tion mi ne ĝuas. Se mi kuraĝus respondi al ili kontraŭreligie, ili profunde vundiĝus! {{dekstre|Conrad Fisher ♂ (konrad fiŝr), Usono}}<noinclude><references/></noinclude> d72pun0hy1qm2odp7p3x5piw3p13i4e Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/9 104 37637 114970 2026-05-01T13:10:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114970 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''afrikanoj parolas'''|g=200%}} {{dekstre|Claudia Fonseca}} La inan situacion diskutas en la tuta mondo homoj kiuj akiris konsciencon kaj konon pri la nocio "homaj rajtoj", Sed kion opinias pri la argumento la virinoj kiuj vivas ĉiam enŝlositaj en la hejma vilaĝo, ekster ĉiu ligo radia kaj televida, neniam konante alispecajn vivkondiĉojn? Do, eĉ tiuj ĉi inoj havas aŭskultindan voĉon, kaj montras kritikemon al la subpremanta socio, ĉu per humila rezignacio, ĉu per ekklopodoj de malaprobo. Dum pluraj monatoj da studado en Afriko, Claudia Fonseca kolektis la opiniojn de kelkaj homoj, inter kiuj unu viro, al kiuj ŝi faris simplajn ĝemandojn; kaj tiuj respondis same simple kaj klare. Ĉiuj enketitoj apartenis al la popolo Kasena, kiu ampleksas ĉirkaŭ 70 000 homojn kaj loĝas en la savanzono antaŭ kaj trans la landlimo inter Ganao kaj Supra Voltio. Nefruktodona grundo kaj longaj sekecsezonoj igas tre malriĉaj la kultivaĵojn. Tamen pli ol 90% de la popolo kultivas la teron, apenaŭ sukcesante travivi per rikoltado de milio kaj kelkaj legomoj. La kasenoj, plejparte dissemitaj en vilaĝoj de 200-300 enloĝantoj, praktikas pluredzecon kaj patroregadon. Kun la escepto de eta kvanto da kristanoj kaj islamanoj, ili sekvas la tradician religion, miksaĵon de animismo kaj praavkulto. En la vilaĝoj ekzistas nek elektro nek fluanta akvo; tiuj estas komfortoj ĝueblaj nur en la distrikta ĉefurbo, kaj ankaŭ tie nur en la domoj de kelkaj gravaj registaraj funkciuloj. Kaj ĝuste al tiu ĉi mondo kampara, analfabeta, ofte kruele preteratentata, apartenas la homoj pridemanditaj. En ĉi tiu numero ni aperigas unu intervjuon, kaj aliaj sekvos en postaj numeroj.<noinclude><references/></noinclude> nm89qdplhtm040050a8fuwpl3411h42 Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/10 104 37638 114971 2026-05-01T13:25:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114971 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Ornamaĵo}} {{f|'''KASAANA'''|g=200%}} sola edzino de multe pli maljuna viro, aĝas 50. Ĉi-matene ŝi estas en sia unuĉambra domo kaj elguŝigas "nere"-grajnojn. La edzo sidas ekstere kaj kunkudras felojn, Li aŭskultas la intervjuon kaj aldonas unu-du vortojn. '''Kiel knabino elektas la edzon?''' "Kiel ŝi edziniĝas en via lando? Verŝajne ĉie okazas sammaniere. Mia edzo jam dufoje edziĝis antaŭ ol edziĝi kun mi, sed kiam mi alvenis la aliaj du edzinoj jam foriris. Oni povas elekti edzon por sia filino, sed kiu certigas ke ŝi restos kun li por ĉiam kaj estos feliĉa? Ekzemple, mia filino: ĉu vi vidis ŝin pasintan monaton danci dum la festo? Bone, la postan tagon ŝi foriris kun edziniĝinta "fratino"<ref>Ĉiu virino kiu ligiĝas pro parenceco aŭ edzeco al domloĝantaro nomiĝas "fratino".</ref> kiu loĝas en la proksima provinco. Nun ŝi loĝas kun la plej juna frato de sia bofrato. Mia edzo mesaĝis al ŝi trifoje, ke ŝi revenu, sed ŝi ne volas. Ŝi venis foje por diri ke ŝi emas resti tie, en tiu vilaĝo. Ni ne povas ĝin devigi al reveno, ĉar ŝi elektis mem vivi kun tiu viro. Aliflanke mia filo, kiu estas pli aĝa ol liaj du fratinoj, serĉas edzinon. Li jam petis du knabinojn, sed ili lin rifuzis. Mi kredas ke estos pli facile kiam lia fratino edziniĝos, ĉar ni ricevos ŝian prezon en brutoj kaj uzos ĝin por aĉeti edzinon por nia filo.”<noinclude><references/></noinclude> nut3vpks8n4bh1sm9zsn6733hr33e23 Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/11 104 37639 114972 2026-05-01T15:04:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114972 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>'''Ĉu estas bone esti la sola edzino?''' "Ne mi devas tion diri. Multaj inoj pensas, ke postulas multan laboron esti sola en la domo. Sed mi estas bonŝanca, ĉar mi havas kun mi miajn "fratinojn", kiuj helpas al mi kvazaŭ ili estus edzinoj. Ni kuiras laŭvice kaj manĝas ĉiuj kune. Kiam viro havas plurajn edzinojn li neniam manĝas kun ili. Mi zorgas esti feliĉa kaj ĝui la ĉeeston de mia edzo kiam mi manĝas." '''Kiel la homoj eksedziĝas?''' "Kiel mi sciu? Mia edzo neniam traktis min malbone, kaj mi neniam emis lin forlasi. Kiel mi povus lasi lin nun kiam li estas blinda kaj malsana? Se edzo zorgas pri sia edzino kiam ŝi malsanas, ŝi ankaŭ ĉiam zorgos pri li." '''Kiu laboras pli, la viroj aŭ la inoj?''' "Ni estas maljunaj, mi kaj mia edso, do ni ambaŭ malmulte laboras. Por havi ajnan okupon, li plektas ŝnurojn aŭ klopodas kudri: mi donas al li ĉifonojn por fliki. Li lavas siajn vestojn, sian manĝilaron, li promenas tra mia arakidkampeto, proksime de la domo, sed dum la plej granda parto de la tempo li restas ĉi tie kaj babilas kun la amikoj. Kiam li estis pli juna li ege laboris, kaj laŭ niaj tradiciaj moroj li ne volis ke mi tro laboru en la kampoj. Ĉu vi scias? La nova edzino de Avujan eĉ ne kapablas uzi dabaon (specon de hojo). Mi ĉiam insistis helpi al li. Kiam oni vidas la edzon tiom peni por nutri la familion, kiel oni povas ne helpi? Sed estas aferoj, kiujn virino ne povas fari ĉar ŝi ne havas la forton, kiel kultivi kampeton de laktukoj kaj tomatoj. Por tion fari, oni devas fosi puton kaj akvigi la kampeton ĉiutage. Same por la kotono. Estas tro da lahoro por virino sola." '''Kiu decidas kiuj eli la gefiloj iru al la lernejo?''' “Miaj gefiloj ne iris al la lernejo. Kiam ili havis la aĝon ĝustan por komenci ĝin viziti, mi apenaŭ aŭdis pri tia afero. Hodiaŭ mia edzo diras, ke estus bele se mi lernus legi kaj skribi, kondiĉe tamen, ke mi ĉiam restu hejme por zorgi pri li, kiel mi ĉiam faras." {{dekstre|Artikolo el <u>Unesko-kuriero</u> aŭg-sep. 1975}} tradukita de Christina de Ciorgi ♀ (kristina de ĝorĝi)<noinclude><references/></noinclude> f6hbdn2o6ggg9yla3ssbyzt6p3atx8e Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/12 104 37640 114973 2026-05-01T15:35:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114973 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Antaŭen kaj ...'''|g=150%}} SINDIKATOJ por purigistinoj En Peruo ekzistas sindikatoj por virinoj kiuj laboras en privataj domoj pri purigado, lavado, kuirado, infanzorgado ktp. Kutime ili ricevas tre malbonan pagon, nenian socian asekuron kaj laboras 15 horojn aŭ pli tage. Krome ili ofte estas devigataj loĝi en la labordomo. Pro ĉio ĉi la virinoj preskaŭ ne havas eblecon ekscii pri siaj rajtoj aŭ pri sindikataj agadoj. Unu el la sindikatoj tamen sukcesas organizi dimanĉan lernejon kie oni instruas lingvon, matematikon kaj historion. Post la tagmeza manĝo okazas lecionoj pri desegnado, muziko ktp. Ankaŭ sindikatajn agadojn oni pridiskutas. La ĉefa celo de la sindikato estas konsciigi la virinojn ke pro la fakto ke ili estas konsiderataj duarangaj pro sia sekso, ili devas fari laboron rigardatan kiel duarangan (purigado). MANIFESTACIO en Amsterdam Sabaton la 21an de decembro 1980 okazis granda manifestacio en Amsterdam, Nederlando. (Organizis ĝin la grupo “Ni virinoj postulas", kiu okupiĝas pri la batalo por leĝo pri abortigo, kiu rajtigus al la virinoj mem decidi. Du tagojn antaŭe la nederlanda parlamento akceptis leĝon, kiu permesas abortigon kondiĉe ke kuracisto rekomendas ĝin laŭ difinitaj kriterioj kaj post dutaga deviga konsidertempo. “Ni virinoj postulas” opinias, ke ne la povohavaj kuracistoj rajtu decidi, sed ke la virino mem decidu pri sia korpo. Krome, ili kontraŭas la dutagan kansidertempon, ĉar ili opinias, ke virino kiu elektas abortigi jam travivis malfacilan periodon. Oni ja ne facile faras tiun paŝon! VIRINOJ en Eŭropo Ĉi tiu revuo estas eldonaĵo de la Eŭropa Komunumaro. Ĝi enhavas artikolojn pri la situacio de virinoj en la naŭ landoj de la Komunumaro. Sed ankaŭ informojn<noinclude><references/></noinclude> 4gcrsk9hx1ypeg3chp2lha2irsjj3on 114974 114973 2026-05-01T15:36:41Z HenriLeFoll 4277 114974 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Antaŭen kaj ...'''|g=150%}} SINDIKATOJ por purigistinoj En Peruo ekzistas sindikatoj por virinoj kiuj laboras en privataj domoj pri purigado, lavado, kuirado, infanzorgado ktp. Kutime ili ricevas tre malbonan pagon, nenian socian asekuron kaj laboras 15 horojn aŭ pli tage. Krome ili ofte estas devigataj loĝi en la labordomo. Pro ĉio ĉi la virinoj preskaŭ ne havas eblecon ekscii pri siaj rajtoj aŭ pri sindikataj agadoj. Unu el la sindikatoj tamen sukcesas organizi dimanĉan lernejon kie oni instruas lingvon, matematikon kaj historion. Post la tagmeza manĝo okazas lecionoj pri desegnado, muziko ktp. Ankaŭ sindikatajn agadojn oni pridiskutas. La ĉefa celo de la sindikato estas konsciigi la virinojn ke pro la fakto ke ili estas konsiderataj duarangaj pro sia sekso, ili devas fari laboron rigardatan kiel duarangan (purigado). MANIFESTACIO en Amsterdam Sabaton la 21an de decembro 1980 okazis granda manifestacio en Amsterdam, Nederlando. (Organizis ĝin la grupo “Ni virinoj postulas", kiu okupiĝas pri la batalo por leĝo pri abortigo, kiu rajtigus al la virinoj mem decidi. Du tagojn antaŭe la nederlanda parlamento akceptis leĝon, kiu permesas abortigon kondiĉe ke kuracisto rekomendas ĝin laŭ difinitaj kriterioj kaj post dutaga deviga konsidertempo. “Ni virinoj postulas” opinias, ke ne la povohavaj kuracistoj rajtu decidi, sed ke la virino mem decidu pri sia korpo. Krome, ili kontraŭas la dutagan kansidertempon, ĉar ili opinias, ke virino kiu elektas abortigi jam travivis malfacilan periodon. Oni ja ne facile faras tiun paŝon! VIRINOJ en Eŭropo {{Ornamaĵo}} Ĉi tiu revuo estas eldonaĵo de la Eŭropa Komunumaro. Ĝi enhavas artikolojn pri la situacio de virinoj en la naŭ landoj de la Komunumaro. Sed ankaŭ informojn<noinclude><references/></noinclude> hjcyafacfjb1f71onvnor688159c68h Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/13 104 37641 114975 2026-05-01T16:10:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114975 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pri leĝoproponoj en la Eŭropa Parlamento, kiuj rekte tuŝas virinojn, kaj raportojn pri ekzemple la UN-konferenco en Kopenhago. La ofsetita revuo estas (por ni senpage, verŝajne ankaŭ por vi) havebla en almenaŭ la 6 lingvoj de la Komunumo en la sekvaj landoj: Belgio, Danlando, FR Germanio, Francio, Irlando, ltalio, Luksemburgo, Nederlando, Britio, Kanado, Venezuelo, Ĉilio, Greklando, Japanio, Hispanio, Tajlando, Turkio, Usono, Svislando kaj Portugalio. Se vi interesiĝas, ni povas sciigi al vi la mendadreson en via lando. HELPPROJEKTO por virinoj En la provinco Gangni de Bangladeŝo, la plej malriĉaj virinoj, nome vidvinoj kaj eksedzinoj de malriĉuloj, povas prunti monon por aĉeti krudan rizon. Ili hejme kuiras, sekigas kaj pistas la rizon. Post tiu preparado, ili povas vendi la rizon ĵe profito. Ĉiusemajne ili povas prilabori 140 kilogramojn. El la gajno, ili ĉiusemajne repagas parton, ŝparas parton, kaj per la cetero sin vivtenas. Post kelkaj monatoj ili povas aĉeti kokojn aŭ kapron aŭ eĉ terpecon. La celo de la projekto estas ekonomie sendependigi la virinojn. ANSTATAŬ la panepilolo Ekzistas bona rimedo anstataŭ la panepilolo (t.e. kontraŭ-koncipa pilolo uzata <u>post</u> koito). Oni devas preni du ordinarajn kontraŭ-koncipajn pilolojn en malpli ol 72 horoj post la koito, kaj tiam denove du post pliaj 12 horoj. La piloloj kamen devas esti de la pli forta speco. La panepilolon oni devas engluti dum kvin sinsekvaj tagoj. Tiel oni enprenas kvanton da hormono egalan al du jaroj da uzo de normala pilolo. Ĉe la alternativa metodo, oni uzas nur 8-oble la kutiman kvanton. La sekureco de la alternativa metodo egalas al tiu de la panepilolo. Malsaniĝo aŭ vomemo apenaŭ okazas. LEĜPROPONO en Hispanio En Hispanio la soci-demokrata ministro de justeco provas enkonduki leĝon pri eksgeedsiĝo. Ĝis nun la ŝtato ne havas tian leĝon. Nur la katolika eklezio povas decidi pri tio. Reage al la provo de la ministro, la hispana kardinalo Gonzalez skribis; ke la ŝtato ne povas enkonduki la eksgeedziĝon en la civilan leĝaron, ĉar ĝi havas la taskon okupiĝi pri la bonstato de la komunumo. Laŭ li, eksgeedziĝo estas "la peko el pekoj". La leĝpropono ne havas grandan ŝancon, ĉar la soci-demokratoj estas en la reganta koalicio kune kun la katolikoj. Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (lus demendaal), Ned. Informojn provizis: ♂ Herman Deceuninck, Belg. {{dekstre|{{f|... malantaŭen|g=150%}}}}<noinclude><references/></noinclude> 3hx885w2evik21w6485l8lb4x5tltzc Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/14 104 37642 114976 2026-05-01T16:36:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114976 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Kial persisti'''|g=150%}} {{f|'''en rol-dividoj”'''|g=150%}} {{Ornamaĵo}} MAGUI Jajori ♀ "Ĉu vi iam imagis, ke 99% el la ĵurnalartikoloj, kiujn vi legas ĉiumatene kaj ĉiuvespere, estas verkitaj de viroj?” mi demandas. Kaj la demandato surpriziĝas. Iu tagĵurnalo ĉiuvespere reklamas sin televide per atentokapta frazo: ”Ĵurnalon +++++ produktas grupo da ardaj viroj". Ĵurnalkompanioj en Japanio estas ja mondoj de viroj. “Germana ĵurnalistino, kiu vizitis la Ĵurnal-kompanion Asahi kaj vidis kelkcent virojn - kaj nur virojn — laborantajn en ĝia granda redaktejo, konsternite murmuris, "Kia neordinara mondo!" Kiam mi estis en Stokholmo por raporti pri la UN-Konferenco pri Homaj Medioj, preskaŭ triono el la mil kelkcent ĵurnalistoj tie kolektiĝintaj el la tuta mondo estis virinoj. En Japanio inaj ĵurnalistoj okupas malpli ol 1 procenton de la tuta ĵurnalistaro. Ekster mia laborejo mi renkontas ankoraŭ aliajn mondojn de virinoj. Ĝis la lasta aprilo mi deĵoris en unu el la okcidentaj blokoj de Tokio. La bloko estas parto de la ĉefurbo de ekonomia giganto, Japanio, sed ĝis la lasta jaro tie troviĝis urbo kiu tute ne havis virinojn en sia urba asembleo. Ĉu maljunaj viraj asembleanoj povas sindone labori pri problemoj rekte ligitaj al la loĝantaro kiel infan-vartejoj, pritrakto de forĵetaĵoj, lit-katenitaj maljunuloj, handikapuloj <ref>Handikapulo: homo kiu suferas malavantaĝon pro korpa difekto</ref> kaj konsumantoj? En la urba asembleo de Oslo, Norvegujo, pli ol duono de la membroj estis virinoj. En Danlando mi intervjuis virinan urbestron. Virino estas ankaŭ urbestro de Ĉikaĝo, la due<noinclude><references/></noinclude> kl83p6nkpd7y4z2v40toig7cylpbqru Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/15 104 37643 114977 2026-05-01T16:50:28Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114977 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>plej granda urbo en Usono. En Japanio virinaj urbestroj tute mankas. "Donu al paĉjo tian salajron ke panjo ne bezonu labori!" Tiel sloganis iama gvidanto de la japana laborista movado. Ankoraŭ hodiaŭ preskaŭ ĉiuj funkciuloj de ĉefaj laboristaj organizaĵoj estas viroj. Cetere, mi neniam aŭdas proteston flanke de tiuj gvidantoj pri senkompara kontraŭvirina diskriminacio en dungado, kiam kompanioj eĉ ne donas al virinoj la rajton fari eniran ekzamenon nur pro ilia sekso. Dum mia raportista okupiĝo pri polucio en la sepdekaj jaroj mi sentis, ke socia sistemo bazita sur vira regado faris nian landon "polucie evoluinta". Estraranoj de poluciproduktantaj entreprenoj astas viroj, kiuj studis en unuarangaj universitatoj, Ili planas fabrikojn, kiujn funkciigas viraj inĝenieroj. Plimultiĝas virinoj, kiuj eniras universitatojn, sed tre malmultaj el ili elektas teknikajn fakojn, ĉar al ili estas fermitaj la pordoj al tiaspecaj karieroj. Mi supozas, ke virinaj inĝenieroj planus pli agrablajn urbojn kaj loĝejojn. Kiam mi okupiĝis pri "panja agrikulturo" (en kiu paĉjo forestas por perlabori monon en urbo), mi aŭdis pri aborto pro laboro kun kultivilo. Ne ĝustas, ke agrikulturajn maŝinojn desegnas viroj, kiuj ne konas virinan fiziologion. Kiam mi vizitis Usonon por kolekti informojn pri poluciaj problemoj, mi estis imponita de virinaj urboplanistoj, kiuj vigle laboris por konstrui urbojn direktitajn al homoj. En instituto por esplorado pri polucio en Moskvo mi surpriziĝis trovi, ke la estro kaj preskaŭ ĉiuj membroj estas virinoj. En Ĉinio mi vidis virinajn inĝenierojn ripari elektraĵojn kaj virinajn pilotojn veturigi jetojn. Ne povas esti, ke japanaj virinoj havas tiel malaltajn faktorojn de inteligenteco, ke ili ne taŭgas por teknikaj fakoj. Do, la japana socio rabas de virinoj la eblecon plene utiligi siajn kapablojn. Tial mizere postrestas virina partopreno en la socio en 81 tiu "evolulando pri la rango de virinoj". Dume ankoraŭ popularas la mito, ke "japanaj virinoj estas fortaj, ĉar ili regas la familian monujon”. La fakto estas, ke nur tiel malgrandan mondon kiel la hejmo oni permesas al virinoj mastri. Jen la malnova ideo de divido de laboro inter viro kaj virino: "La viro por la laboro, la virino por la hejmo". Tio estas ankoraŭ akceptata en Japanio hodiaŭ.<noinclude><references/></noinclude> 7eap3s6gvrbip0y6blxs4faafbph946 Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/16 104 37644 114978 2026-05-01T17:01:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114978 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>En la sepdekaj jaroj disvastiĝis tra la mondo ondoj de virinliberiga movado. 1975 estis la Internacia Jaro de la Virino, kiun sekvis "la UN-Jardeko por la Virino”. Influojn ne povis eviti la japana socio. Fariĝis la unua ina ambasadoro, ina estrarano en granda magazeno, kaj en la Japana Socialista Partio elektiĝis la unua ina vicprezidanto, Plimultiĝas virinoj, kiuj kuraĝe eniras virajn sanktejojn ĝis nun fermitajn al virinoj. Sed plej multaj virinoj, precipe dommastrinoj en sia mezaĝo, havas parttempan aŭ provizoran laboron, kaj ricevas modestan enspezon de nur 400 enoj (= ĉ US$ 2) hore, kiun ili aldonas al la salajro de sia edzo por la familia financo. En la sesdekaj jaroj la tuta virinaro estis diskriminaciata. Rezulte de virinaj agadoj en la sepdekaj jaroj, kelkaj virinoj estis akceptataj kiel plenkreskaj membroj en la socion de la viroj; tamen, amaso da virinoj, kiuj devis ankaŭ hejmlabori kaj varti infanojn, restis traktataj kiel duonaj homoj en la socio. En siaj programoj pri virinoj, la japana registaro konsideris ĉi-lastan grupon kiel modelon de laborantaj virinoj, kiu povus plenumi la bezonon de entreprenoj por malmultekosta laborforto. La intenco estas evidenta en la "Programo por Plifortigo de la Familia Bazo" de la reganta Liberal-Demokrata Partio, kiu proponis starigon de "la Tago por la Familio". La ideo estas, ke postuli seksan egalrajtecon kaj rajtojn de la virino estas okcidenta individualismo; ke ni; japanoj, retaksu nian tradician respekton de la familia ligo; kaj ke malgrandajn infanojn kaj maljunajn gepatrojn prizorgu hejme la virinoj. La nocion “virinoj en la hejmo", kiu iras kontraŭ la historia fluo, subtenas efektive ankaŭ multaj viroj el progresemaj tendaroj. "Se oni akceptas la dividon de roloj, t.e. ke la edzo laboru ekstere kaj la edzino gardu la hejmon, estas ŝia tasko atendi lian revenon en la hejmo, preparinte komforton, kiun li malhavas ekstere.” Tiel skribas en sia libro eldonita en la lasta jaro kuracisto kiu estas konata kiel progresema. La persistemo de japanaj viroj, ĉu konservativaj aŭ progresemaj, alkateni virinojn al la hejmo estas nenio alia ol anakronismo. La historio de la homaro firme fluas al “viro pli en hejmo; virino pli en socio", Ekde la Internacia Jaro de la Virino,<noinclude><references/></noinclude> fs6amaftpnfo1xcijxaznho43xxqhkd Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/17 104 37645 114979 2026-05-01T17:15:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114979 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas internacie konsentita komuna celo ŝanĝi la dividon de roloj inter viro kaj virino. Ĝin enkorpigas la “Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj", kiun subskribis kvindek-kelkaj novaj landoj en la 17a de julio dum la UN-Korferenco por Jardeko por Virinoj en Kopenhago, kaj la proponata "Rekomendo pri Egalrajteco de Laboristoj kun Familiaj Respondecoj" (forpermeson por prizorgi infanojn ricevu ankaŭ viroj!) de Internacia Labor-Organizaĵo (ILO). Ni, virinoj, eklaboru por savi la homaron de tiaj aktualaj problemoj kiel milito, polucio, energio kaj nord-suda problemo. Por tio necesas detrui la limigon de "la viro por la laboro; la virino por la hejmo" kaj ebligi egalan partoprenon de viro kaj virino en la socio. Tio signifas, ke ankaŭ viroj devas pripensi pri hejmo - tiel alvokas la tri sloganoj de la UN-Jardeko por la Virino; egaleco; evoluo kaj paco. Seksa egalrajteco kaj virina partopreno en la socio ne signifas, kiel multaj viroj miskomprenas, ke virino "pensu kiel viro, laboru kiel hundo” por akceptiĝi en la socion de viroj, nek ke virino rivalu kun viro en okazigo de militoj kaj polucio. La vero estas, ke virinoj, ĉiutage vidante diversajn malbonojn ekz. politikan korupton kaj diskriminacion en la vircentrigita socio, urĝe sentas, ke ili ne plu povas lasi sociajn aferojn sole al viroj. Prave, "...la plena kaj kompleta evoluo de lando, la bonfarto de la mondo kaj la aferoj de paco postulas la maksimuman partoprenon de virinoj sub egalaj kondiĉoj kun viroj en ĉiuj kampoj." (Antaŭparolo al la "Konvencio pri la Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj".) La muro de realeco tamen estas tro dika - mi plene konstatas tion, dum mi skribas ĉi tiun artikolon en la oficejo, trovante nur virojn ĉirkaŭ mi. La socio, kiu ne plu estas evolulando rilate la rangon de virinoj, kaj kie viroj partoprenas en hejmlaboro kaj vartado kune kun virinoj dum virinoj aktive laboras en ĉiuj kampoj kune kun viroj - ĉu tio estas fora utopio por Japanio? {{dekstre|Artikolo el la japana jurnalo <u>Asahi</u>}} {{dekstre|tradukita de Yamakawa setuuko♀}} {{dekstre|(jamakaŭa secko)}}<noinclude><references/></noinclude> 0d0sdjeg9va6k061s7pj855gghd0f2q Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/18 104 37646 114980 2026-05-01T17:38:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114980 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''La kontribuo de virinoj'''|g=150%}} {{f|'''al la Esperanto -literaturo'''|g=150%}} {{dekstre|Aldo de Giorgi ♂ (ĝorĝi)}} En la suplemento de julio 1980 al n-ro 3 de SkE, oni demandas, ĉu ekzistas iuj elstaraj inaj rolantoj en la Esperanto-literaturo. Post trafoliumo de la ekzistantaj studoj pri la historio de nia literaturo, estas tuj evidente ke la pozicio de virinoj en la evoluo de nia tuta beletro estas, ekde la komenco nepre elstara, el ĉiuj vidpunktoj, ĉu laŭ nombra proporcio, ĉu (kaj ĉefe) laŭ kvalito. Preteratentante kelkajn negravajn verkistinojn de la plej fruaj tempoj, jam en la unua pionira periodo oni trafas la tiam eksplodan kazon de Marie Hankel (1884-1929), kiu estis tiam aklamata la plej granda poetino en la internacia lingvo, unua kronita "reĝino” en la "Internaciaj Floraj Ludoj" (1909) kaj prezidantino de “Esperanta Literatura Asocio". Ŝia famo estis tiutempe grandega - kaj tute pleonasmas nun kritikaĉi ke, objektive parolante, ŝiaj poemoj estas finfine nur svenbanalaj siropaĵoj sen enhava kaj teknika valoroj. Ja, ŝiaj viraj kolegoj tiamaj ne diversmaniere sin esprimis (eĉ la plej renomaj - la Majstro ja instruis!). En la proza kampo, en tiuj foraj tempoj de nia literatura genezo, ni trovas la nomon de Jeanne Flourens (1871-1928), kiu, sub pseŭdonimo "Roksano", svarmis kaj disfamiĝis sur la paĝoj de la plej konataj revuoj. Estas notinde ke, interalie, ŝi estis la unua kiu verkis pri inismaj egalrajtaj problemoj. Depost tiuj du korifeoj, la figuroj de reliefaj inaj personecoj neniam malabundis en nia literaturo: Maria Ŝidlovskaja,<noinclude><references/></noinclude> 43nja1ukjjyujy8w1hrxxynvralkrz3 Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/19 104 37647 114981 2026-05-01T18:23:17Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114981 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Eva Seemannová-Suchardová, Jana Cíchová, Else Nyberg, Eija Solovaara, Amalia Núnez-Dubús, Magda Carlsson kaj Hilda Dresen (ankoraŭ nun taksata kiel unu el niaj plej brilaj tradukistoj), ĝis la vere majestaj personecoj - Eli Urbanová, Clelia Conterno Guglielminetti kaj Marjorie Boulton. Boulton estas en absoluto unu el niaj plej grandaj verkistoj, en kelkaj kampoj (ekz. en la esploro de la homa psiko, en priamaj poemoj k.a.) nepre la plej granda el ĉiuj kaj ĝis nun nesuperita. Paroli pri la nuntempa situacio estus vere tro longe (kaj riske), tiel multaj kaj valoraj estas la inaj reprezentantoj en nia aktuala beletro. Do, por koncizigi la analizon, mi profitas la fakton ke, ekde 1975, mi prizorgas beletran rubrikon en <u>Heroldo de Esperanto</u> kaj, ĉerpinte el la ĝis nun aperigitaj 33 numeroj, mi notas ke la kontribuo de la virinoj estas elstara kaj reprezentas ĉirkaŭ 35% de la tuto. Cetere du numeroj de la rubriko konsistis el nur virinaj kontribuoj; unu estis dediĉita al la verkoj de la antaŭnelonge forpasinta poetino Ludmila Jevsejeva, la dua enhavis la poeziajn produktojn de Jevsejeva, de Magda Ŝaturova-Seppova, Rejna de Jong kaj Nadia Andrianova. Plukinte el la aliaj numeroj de la rubriko en <u>Heroldo</u> mi nur notas la sekvajn aperigitajn nomojn, kiuj iel resume bildigas nian nuntempan virinan Parnason. Jen la listo: Lina Gabrielli, Eli Urbanová, Daphne Lister, Elvira Lippe, Zora Heide, Emilija Lapenna, Julia Pióro, Spomenka Ŝtimec, Nevena Nedlĉeva, Kristina Aleksova, Mirdza Burgmeister, Leonia Freundlich, Gunhild Halager, s-ino Saranath, Helga Lindner, Erika Linz, Roan Orloff-Stone, Anna Tarabini, Ariella Colombin. Sufiĉe bela florbukedo, ĉu ne? (Kaj eble mi forgesis kelkajn nomojn.) Inter la nomoj neankoraŭ envicigitaj en mian rubrikon, venas al mi enmensen tiuj de nuntempe nemalgravaj verkistinoj: Despina Patrinu, Éva Tófalvi, Ada Csiszar, Vesna Skaljer-Race, Terttu Tyynelä. Resume kaj konklude, oni povus longe diskuti kaj statistikadi pri la objektiva valoro kaj pri la pezo de la kontribuo de la virinoj al la verda literaturo (tion mi pretas fari se montriĝos la intereso). Mi nur esperas ke, per miaj tre sintezaj kaj lakonaj vortoj, klare rezultos la demonstro, ke la rolo de la virinoj neniel povas esti taksata sensignifa.<noinclude><references/></noinclude> 4y4hrhrzqnco2jicm8ni6nidk1t6ipu Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/20 104 37648 114982 2026-05-01T19:18:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114982 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ARĤIVO DE PRELEGOJ'''|g=150%}} EGALRAJTECO EN SVEDUJO: BILDO KUN HELA KAJ MALHELA FLANKOJ Ofte oni ricevas la impreson, ke la problemo pri seksa egalrajteco estas preskaŭ solvita en Svedujo. Tamen, prelegante en Stokholmo dum la 65a Universala Kongreso, Birgitta Wistrand de la sveda virina asocio Fredrika-Bremer-Förbundet atentigis, ke eĉ kiam la principo de egalrajteco estis oficiale akceptita, la baza sinteno de la homoj ne multe ŝanĝigis. Ŝi diris: "Unuopaj homoj kaj familioj ne estis pretaj Ŝanĝi sian vivmanieron. La viroj ne transprenis sian parton de la hejmlaboro, la virinoj retenis la ĉefan respondecon por prizorgo de la infanoj. En la eksterhejma laboro virinoj ne estis konsiderataj kiel plenvaloraj partneroj rilate la salajron aŭ karieron." Tial la bildo de Svedujo havas helan kaj malhelan flankon, kie problemoj pri egalrajteco ankoraŭ ne estas solvitaj, sed kie multaj homoj okupiĝas pri ili. Interesa parto de la prelego temis pri la diversaj perspektivoj de laborantoj por egalrajteco. Ekzemple, kelkaj homoj opinias, ke la pensmaniero de virinoj restigas ilin ĉe malpli alta nivelo ol viroj. Tiu vidpunkto implicas, ke por fariĝi samrajtaj virinoj devas transpreni la pensmanieron de viroj. Alia perspektivo supozas, ke virinoj kaj viroj nature havas la samajn antaŭkondiĉojn, kaj do ke estas plej juste dividi taskojn egale inter la seksoj. Tria perspektivo estas, ke ja ekzistas diferencoj inter la seksoj, sed ke la scioj kaj spertoj de virinoj ne havas malpli da valoro ol tiuj de viroj. Tio signifas, interalie, ke la hejmlaboro kaj flegado devus esti taksataj pli alte. Poste, Birgitta Wistrand mallonge prezentis la historion de la sveda virina movado kaj kelkajn el la oficialaj paĝoj por . atingi egalrajtecon. Fine ŝi mallonge aludis al la neceso, ke ankaŭ viroj rekonsideru siajn rolojn. La prelego traktis multajn interesajn punktojn, sed tro dense, En ĝi estis fakte sufiĉe da temoj por pluraj prelegoj. La kompleta teksto, en Esperanta traduko de Iva Aberg (oberj) estas havebla de la arĥivo de prelegoj pri la virina demando (v. p. 4 por pliaj detaloj).<noinclude><references/></noinclude> mhjj70e7l03g3821yjg4uw4u6xqu2r3 114983 114982 2026-05-01T19:19:08Z HenriLeFoll 4277 114983 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ARĤIVO DE PRELEGOJ'''|g=150%}} EGALRAJTECO EN SVEDUJO: BILDO KUN HELA KAJ MALHELA FLANKOJ Ofte oni ricevas la impreson, ke la problemo pri seksa egalrajteco estas preskaŭ solvita en Svedujo. Tamen, prelegante en Stokholmo dum la 65a Universala Kongreso, Birgitta Wistrand de la sveda virina asocio Fredrika-Bremer-Förbundet atentigis, ke eĉ kiam la principo de egalrajteco estis oficiale akceptita, la baza sinteno de la homoj ne multe ŝanĝigis. Ŝi diris: "Unuopaj homoj kaj familioj ne estis pretaj Ŝanĝi sian vivmanieron. La viroj ne transprenis sian parton de la hejmlaboro, la virinoj retenis la ĉefan respondecon por prizorgo de la infanoj. En la eksterhejma laboro virinoj ne estis konsiderataj kiel plenvaloraj partneroj rilate la salajron aŭ karieron." Tial la bildo de Svedujo havas helan kaj malhelan flankon, kie problemoj pri egalrajteco ankoraŭ ne estas solvitaj, sed kie multaj homoj okupiĝas pri ili. Interesa parto de la prelego temis pri la diversaj perspektivoj de laborantoj por egalrajteco. Ekzemple, kelkaj homoj opinias, ke la pensmaniero de virinoj restigas ilin ĉe malpli alta nivelo ol viroj. Tiu vidpunkto implicas, ke por fariĝi samrajtaj virinoj devas transpreni la pensmanieron de viroj. Alia perspektivo supozas, ke virinoj kaj viroj nature havas la samajn antaŭkondiĉojn, kaj do ke estas plej juste dividi taskojn egale inter la seksoj. Tria perspektivo estas, ke ja ekzistas diferencoj inter la seksoj, sed ke la scioj kaj spertoj de virinoj ne havas malpli da valoro ol tiuj de viroj. Tio signifas, interalie, ke la hejmlaboro kaj flegado devus esti taksataj pli alte. Poste, Birgitta Wistrand mallonge prezentis la historion de la sveda virina movado kaj kelkajn el la oficialaj paĝoj por atingi egalrajtecon. Fine ŝi mallonge aludis al la neceso, ke ankaŭ viroj rekonsideru siajn rolojn. La prelego traktis multajn interesajn punktojn, sed tro dense, En ĝi estis fakte sufiĉe da temoj por pluraj prelegoj. La kompleta teksto, en Esperanta traduko de Iva Aberg (oberj) estas havebla de la arĥivo de prelegoj pri la virina demando (v. p. 4 por pliaj detaloj).<noinclude><references/></noinclude> 7upnarpn5nubytdmz7jsk3git9j2zuo Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/21 104 37649 114984 2026-05-01T19:36:49Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114984 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Ĉu ĉesigi la diskuton?'''|g=150%}} {{dekstre|Marjorie Boulton ♀ (maĝri bultn)}} En pasintaj numeroj de SkE aperis pluraj leteroj kaj artikoloj pri enkonduko de komunseksa pronomo en Esperanton. Kelkaj ankoraŭ atendas sian aperigon, atestante la fortan intereson de esperantistoj pri ĉiu ajn lingva demando. Laŭ la jena artikolo, tamen, ekzistas multe pli gravaj demandoj por nia atento. Kiel evidentiĝas el la unua frazo, ĉi tiu artikolo mem devis sufiĉe longe atendi en la vico, ĉar ĝi venis reage al artikolo, kiu aperis jam en fla provnumero de SkE. Ĝi do aludas specife al propono de Ole Hagemann en tiu numero, sed ĝiaj konkludoj validas ankaŭ por aliaj proponoj pri komuna pronomo. La artikolo <u>Egaleco kaj la Internacia Lingvo</u> inteligente kaj modere atentigas pri vera difekto en nia lingvo kaj en multaj lingvoj; kaj la proponoj de Ole Hagemann ŝajnas al mi simile moderaj kaj inteligentaj. Komuna pronomo, <u>ri</u>, solvus kelkajn problemojn kaj estus utila kaj justa. Kaj tamen — Unue, mi tre dubas, ĉu la manko de komunseksa pronomo estas vere grava faktoro en la pozicio de la virino. Tia pronomo mankas en la angla kaj la franca, la germana kaj la sveda; tamen, kiuj virinoj estas pli emancipitaj ol la usonaninoj, la anglinoj, la francinoj, germaninoj kaj svedinoj? Mi suspektas, ke lastatempe ni virinoj foje tro bruis pri tiaj bagateloj, ĉar ili "povas esti signifaj" - kaj ili ja povas sed la insisto ekzemple, en la angla, paroli ne plu pri "dustman" (rubporta viro) sed pri "dustperson" (rubporta<noinclude><references/></noinclude> espwcy4esphmqt6ia81zfy6390ow8i3 Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/22 104 37650 114985 2026-05-01T20:07:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114985 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>persono) ĉar eble virino deziras havi tian postenon, povas kontraŭefiki, donante la impreson, ke al ni virinoj tro gravas bagateloj: subteni, fakte, la viran mensogon, ke ni estas tre ofendiĝemaj kaj tro forte sentas pri aferoj negravaj. Simile pri la kreskanta deziro, ne uzi "sinjorino" aŭ "fraŭlino” sed trovi ian alian titolon, kiam fakte la diferenco inter edzino kaj fraŭlino <u>estas</u> tre granda kaj grava, socie, ekonomie kaj psikologie. Ju pli iu bruadas pri bagateloj, des pli tiu donas la impreson, ke ekzistas nur bagateloj por pribruadi ... Do, due: Kiam en tre multaj landoj, virinoj nur rajtas labori en diversaj postenoj kaj profesioj, sed fakte daŭras multloke la kutimo, ke la virino tamen faras la tutan mastruman laboron, tiel ke la ”emancipita" laboranta edzino ofte estas malpli libera kaj pli laca ol la virino ”ligita al la hejmo" kiu almenaŭ devis prizorgi nur la hejmon; kaj kiam en multaj landoj religiaj bigotoj penas repuŝi virinojn el profesioj, postenoj kaj kleriĝado, reen en tre rigore fermitan hejman vivon, kvankam iliaj religioj ne necese ordonas ĉie tian regreson; kaj kiam en multaj landoj peritaj geedzigoj neas al junaj virinoj ian ajn elektorajton pri edzo, eĉ la rajton resti fraŭlino, tiel ke multaj virinoj estas kondamnitaj al dumviva kuneco kun edzoj netaŭgaj; kaj kiam en multaj landoj ankoraŭ, edzinoj devas elĉerpi sin kaj konstante suferi, pro troa naskado de infanoj, el kiuj multaj mortos tre junaj; kaj kiam estas landoj, kie viro povas ege facile eksedzinigi edzinon, sed la edzino havas nenian rajton eksedzigi eĉ la plej kruelan edzon; kaj kiam ankoraŭ ekzistas sur la terglobo landoj, kie la naskiĝo de filo estas motivo por ĝojo, sed la naskiĝo de filino, afero de bedaŭro, kolero kaj eĉ honto; kaj kiam sur nia belega terglobo, en la dudeka jarcento, ankoraŭ ekzistas popoloj, kiuj ordonas al ĉiuj puberaj knabinoj la apenaŭ priskribeblan kruelecon de virina cirkumcido, kiu kostas al ili ne nur tiutempan torturon, sed seksan kriplecon kaj ofte nenecesajn danĝerojn je akuŝado;<noinclude><references/></noinclude> mpw8fdk9smp7udlm1v6ma8lsuaducb8 Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/23 104 37651 114986 2026-05-02T08:57:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114986 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj kiam, en landoj, kiuj laŭ kelkaj kriterioj nomus sin civilizaj, policanoj sisteme kutimas praktiki sur virinojn arestitajn pro politikaj agoj suspektindaj, seksperforton speciale organizitan kiel torturan teknikon ... Dume, mi opinias, ke ni devas koncerni nin pri niaj fratinoj, ne plej urĝe rilate al neperfektaj pronomoj. Tamen, mi havas alian motivon por milde oponi la en si mem ne malbonan proponon de s-ro Hagemann. Post tridek jaroj kiel esperantisto, mi dolore kaj kontraŭvole, sed devigite per spertado, venis al la konkludo, ke unu el la faktoroj, kiuj plej malhelpas Esperanton, estas konfliktoj interne de la esperantistoj. Ne sufiĉe facile ni konsentis iom diferenci kun toleremo; ne sufiĉe facile ni iom kompromisas, iom ŝultrotiras, iom konsentas, ke kiam temas pri multaj homoj, ne ĉiu perfekte plaĉos ĉiam, ĉiel, al ĉiuj aliaj. Kaj ŝajnas, ke ofte estas pri lingvaj detaloj, ke okazas la plej nenecesaj krizoj kaj kvereloj. Iam estis tute senproporcia bruo pri la fakte ne tre multaj neologismoj de Kalocsay, tiel ke okazis eĉ ege hontindaj persekutoj kontraŭ unu el la eble dek plej grandaj esperantistoj de nia historio. Multaj ankoraŭ memoros, kiel la ne tre grava punkto pri <u>-ita</u> kaj <u>-ata</u> en nur malmultaj dubaj situacioj malamikigis kelkajn el la plej honorindaj servantoj de la Movado, kaŭzis publikajn konfliktojn tre maledifajn, kaj eble eĉ pli tragike, kolose perdigis la tempon kaj energion de multaj el la plej bonaj intelektoj kaj noblaj animoj de Esperanto, kaj multloke venenis la atmosferon. Nu, Ĉu niaj malamikoj ne iom rajtas diri, ke ni esperantistoj asertas, ke per Esperanto oni helpos al mondpaco kaj interpopola amikeco, sed la esperantistoj kapablas kvereli nur pri mizeraj participoj? Kompreneble, mi iomete trosimpligas retorike; tamen, mi vere petegas al ĉiuj esperantistoj, ke ili ne nuntempe iniciatu lingvajn proponojn, eĉ ne en si mem malbonajn, kiuj povus denove dividi nin kaj perdigi niajn limigitajn fortojn per tiaj konfliktoj internaj. Ĝuste simile mi pensas, pri ĉiuj proponoj pri alfabetaj reformoj. Ni ankoraŭ ne estas maturaj por tiaj aferoj; ili povos nur distri nin de pli gravaj taskoj, kaj krei pretekstojn por detruaj konfliktoj. Ni ne nuntempe elverŝu inkon en lingvaj polemikoj, kiuj nepre naskiĝus el "reformproponoj", kiam ankoraŭ fluas en la mondo<noinclude><references/></noinclude> kpt2i62bxjy9xxgf8kihmsnppyhuduf Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1981.pdf/24 104 37652 114987 2026-05-02T09:19:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114987 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiom da sango kaj larmoj. Ni virinoj prefere laboru per Esperanto, ne jam penu bonmotive operacii ĝin. Kaj dume, ni ne forgesu pri la utileco ofte de: <u>li kaj ŝi</u>, <u>li aŭ ŝi</u>; <u>tiu, ties</u>; <u>oni</u>; <u>persono</u>; <u>homo</u>; eble ne en ĉiuj kazoj, sed en multaj, unu aŭ alia sufiĉos por eviti gramatikan diskriminacion. ---- .. SkE ... novaĵoj ... SkE ... novaĵoj ... SkE ... novaĵoj .. Pri la apero de la japana SkE raportis ĉiuj el la tri plej. grandaj tutlandaj ĵurnaloj de Japanujo. La ĵurnalo <u>Mainiĉi</u> intervjuis la du redaktorojn, Yamakawa Setsuko kaj Hukunaga Makiko, kaj aperigis artikolon pri ilia agado kun foto. Ĝi aperis en la 15a de septembro kaj poste venis multaj reagoj de interesitoj. En la sama tago <u>Jomiuri</u> prezentis la revuon en sia rubriko "Libroj pri virinoj". Foto montris la japanan SkE inter pluraj aliaj japanlingvaj eldonaĵoj. En la 19a de septembro la ĵurnalo <u>Asahi</u> informis pri la japana SkE en sia rubriko "Memorando" kiu temis pri novaj gazetoj inkluzive tiujn pri virina agado. ---- {{c|'''Per nia nura vol,''''}} {{c|AŬ}} {{c|KANTA HISTORIO PRI LA KONDIĈOJ,}} {{c|LUKTOJ KAJ ESPEROJ DE ĈIUJ INOJ KAJ}} {{c|INISTOJ EN LA NUNA KAJ PASINTA EPOKOJ EN PLURAJ LANDOJ}} {{c|TRADUKITA EL NACIE UZATAJ LINGVOJ AL INTERNACIE UZOTA LINGVO}} {{c|KUN KLERA SE NE KLARA PRETERKONDUKO DE ANA BRENAN, PRESITA EN}} {{c|PLAĈA LIBRETO POR KE ĈIU BONE KOMPRENU LA VORTOJN DE LA DEK}} {{c|KANZONOJ ALTKVALITE KANTITAJ FARE DE SUZANA KAJ SURBENDIGITAJ}} {{c| EN BENDOSKATOLO}} {{c|TIO ESTAS}} {{c|KASEDO}} La kasedo "per nia nura vol'" kiu enhavas inismajn kanzonojn, estas havebla de Loes Demmendaal, Bethlemstraat 23e, 3061GA Rotterdam. Nederlanda pĉk. 2462436. Prezo; 18,00 gld. ----<noinclude><references/></noinclude> 5oopsabtz19z7vt3yp9h1dqg3avmy17 114988 114987 2026-05-02T09:20:50Z HenriLeFoll 4277 114988 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiom da sango kaj larmoj. Ni virinoj prefere laboru per Esperanto, ne jam penu bonmotive operacii ĝin. Kaj dume, ni ne forgesu pri la utileco ofte de: <u>li kaj ŝi</u>, <u>li aŭ ŝi</u>; <u>tiu, ties</u>; <u>oni</u>; <u>persono</u>; <u>homo</u>; eble ne en ĉiuj kazoj, sed en multaj, unu aŭ alia sufiĉos por eviti gramatikan diskriminacion. ---- .. SkE ... novaĵoj ... SkE ... novaĵoj ... SkE ... novaĵoj .. Pri la apero de la japana SkE raportis ĉiuj el la tri plej. grandaj tutlandaj ĵurnaloj de Japanujo. La ĵurnalo <u>Mainiĉi</u> intervjuis la du redaktorojn, Yamakawa Setsuko kaj Hukunaga Makiko, kaj aperigis artikolon pri ilia agado kun foto. Ĝi aperis en la 15a de septembro kaj poste venis multaj reagoj de interesitoj. En la sama tago <u>Jomiuri</u> prezentis la revuon en sia rubriko "Libroj pri virinoj". Foto montris la japanan SkE inter pluraj aliaj japanlingvaj eldonaĵoj. En la 19a de septembro la ĵurnalo <u>Asahi</u> informis pri la japana SkE en sia rubriko "Memorando" kiu temis pri novaj gazetoj inkluzive tiujn pri virina agado. ---- {{c|'''Per nia nura vol''''}} {{c|AŬ}} {{c|KANTA HISTORIO PRI LA KONDIĈOJ,}} {{c|LUKTOJ KAJ ESPEROJ DE ĈIUJ INOJ KAJ}} {{c|INISTOJ EN LA NUNA KAJ PASINTA EPOKOJ EN PLURAJ LANDOJ}} {{c|TRADUKITA EL NACIE UZATAJ LINGVOJ AL INTERNACIE UZOTA LINGVO}} {{c|KUN KLERA SE NE KLARA PRETERKONDUKO DE ANA BRENAN, PRESITA EN}} {{c|PLAĈA LIBRETO POR KE ĈIU BONE KOMPRENU LA VORTOJN DE LA DEK}} {{c|KANZONOJ ALTKVALITE KANTITAJ FARE DE SUZANA KAJ SURBENDIGITAJ}} {{c|EN BENDOSKATOLO}} {{c|TIO ESTAS}} {{c|KASEDO}} La kasedo "per nia nura vol'" kiu enhavas inismajn kanzonojn, estas havebla de Loes Demmendaal, Bethlemstraat 23e, 3061GA Rotterdam. Nederlanda pĉk. 2462436. Prezo; 18,00 gld. ----<noinclude><references/></noinclude> t6t62d7464wkzuqln83zoexxvbqc4g5