Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.46.0-wmf.26
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/15
104
9201
114991
87120
2026-05-03T08:53:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
114991
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>cirkumcido arogantecon kaj barbarecon de eŭropaj intelektuloj. Ĉu mi eraras?
{{dekstre|Miyako Mina ♀}}
<nowiki>*</nowiki> Bedaŭrinde ni devas seniluziigi nian japanan leganton, ĉar malgraŭ klopodoj kontakti esperantistinojn en afrikaj landoj, SkE tute ne havas legantojn en tiu kontinento. Tamen ni provos laŭeble trovi respondon al tiu demando.<noinclude><references/></noinclude>
cvvhpi7cqk4xrbzjcvz1xthkgwgalh8
114992
114991
2026-05-03T08:54:09Z
HenriLeFoll
4277
114992
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>cirkumcido arogantecon kaj barbarecon de eŭropaj intelektuloj. Ĉu mi eraras?
{{dekstre|Miyako Mina ♀}}
<nowiki>*</nowiki> Bedaŭrinde ni devas seniluziigi nian japanan leganton, ĉar malgraŭ klopodoj kontakti esperantistinojn en afrikaj landoj, SkE tute ne havas legantojn en tiu kontinento. Tamen ni provos laŭeble trovi respondon al tiu demando.<noinclude><references/></noinclude>
qxr5j0kymt0429h8svblzamjqyg15dm
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/1
104
9202
114990
87119
2026-05-03T08:50:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
114990
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><center>
{| style="background-color: #FF7070"
|-
|rowspan="2"|{{f|'''Sekso'''|g=250%}}||rowspan="2"|{{f|'''kaj'''|g=250%}}|| {{dekstre|Numero 6}}
|-
|{{dekstre|Aprilo 1981}}
|-
|Sendependa ||rowspan="2" colspan=2| {{f|'''Egaleco'''|g=250%}}
|-
|novaĵletero
|}
</center>
{{c|<u>SEMAJNFINO PRI VIRINA AGADO</u>}}
Dum la semajnfino de la 28a de februaro ĝis la 1-a de marto, la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam estis "invadita" de dek tri virinoj el diversaj landoj. La "invado" estis organizita de la Komisiono pri Virina Agado (KVA), kaj ĝia celo estis kunsidi por plani la virinan agadon en la Esperanto-movado: ĝian direkton kaj manierojn realigi ĝin. Ĉeestis virinoj el Belgujo, Bulgarujo, Francujo, FR Germanujo, Nederlando kaj Svedujo.
Dum la unua tago la elirpunkto de la diskutado estis kelkaj paragrafoj el la UN-Agadprogramo por la dua duono de la Jardeko por Virinoj, kiu estis akceptita dum la UN-konferenco en Kopenhago pasintjare. La rekomendoj kiujn oni celos realigi temas pri la pozitiva prezento de virinoj kaj virinaj interesoj; la forigo de antaŭjuĝoj kaj tradicia sinteno (stereotipaj roloj kaj karaktero de viroj kaj virinoj); kuraĝigo al virinoj partopreni en difinita agado (en nia kazo, Esperanto-agado); kaj helpo al virinoj akiri memfidon por ke ili agadu.
Dum la dua tago oni diskutis kelkajn projektojn kun tiuj celoj. Oni kompilis liston de virinoj, el la landaj kaj fakaj asocioj kiuj eventuale en siaj landoj povas helpi al ni por plivastigo de niaj ideoj. Ankaŭ la kunlaboro en nacilingvaj virinaj organizaĵoj povos eble malfermi al ni novajn rondojn. La tasko de la virinoj en tiu reto de kunlaborantoj estos celi al realigo de la supraj punktoj en siaj landoj. Praktike do,<noinclude><references/></noinclude>
btca6pr4r4kgdznupbdvn1m529dgl3l
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/16
104
37653
114993
2026-05-03T09:23:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
114993
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Virginia Woolf'''|g=150%}}
La fruaj jaroj de la brita verkisto Virginia Woolf (veĝinja
ŭulf), kiu : naskiĝis en 1882, disvolviĝis en intelekta etoso. Ankoraŭ infano, ŝi renkontis multajn el la eminentaj viktorianaj
verkistoj, amikoj de ŝia patro, Sir Leslie Stephen
(kavaliro lezli stivn), kiu mem estis respektata redaktoro
kaj verkisto. Al siaj filinoj, tamen, li estis emocia tiranoj
precipe post la frua morto de lia edzino. Matene Virginia
povis laŭdezire eduki sin en sia propra ĉambro, kie ŝi studis
la grekan kaj ekzercis sian talenton por verkado, sed posttagmeze
ŝi kun sia fratino Vanessa estis devigata distri
vizitantojn per teo kaj ĝentila konversacio laŭ la konvencioj
de la societo. Nur post la morto de ilia patro, ili povis
libere evoluigi siajn proprajn interesojn.
Tiam komenciĝis nova vivo por la fratinoj. Ili transloĝiĝis
al la londona kvartalo Bloomsbury (blumzbri), kie ili ekkonis
homojn, ĉefe universitatajn amikojn
de ilia frato Thoby. Ili renkontiĝis
por vigle diskuti, ignorante la
konvenciojn kaj atakante la tabuojn de
la 19a jarcento. Virginia komencis
publikigi recenzojn, kaj malrapide
fariĝis konata kritikisto kaj aŭtoro.
En siaj romanoj, ŝi forlasis la tradiciajn strukturojn por serĉi teknikojn,
kiuj ebligus al ŝi pli bone esplori la
mensajn spertojn de siaj roluloj.
{{Ornamaĵo}}
Malgraŭ sia privilegia socia pozicio,
Virginia Woolf sentis sin la viktimo
de diskriminacio pro sia sekso. Ŝi
rimarkis, kiel la brita socio sisteme
vartas la sin-estimon de viroj dum ĝi
atakas tiun de virinoj. Ŝi opiniis,
ke same kiel la malriĉuloj, virinoj —
estas ekster la socio, kaj do perdas multajn el la avantaĝoj
kiujn ili alie gajnus pro mono kaj rango. Precipe ŝi enviis<noinclude><references/></noinclude>
8k4r3ow0zz4honlx2woj2zng9fvqbzv
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/17
104
37654
114994
2026-05-03T09:54:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
114994
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la edukon de siaj fratoj kaj ilian liberecon dum ŝi restis
kaptita en la peza etoso de la patro-regata hejmo. Ŝia
inismo traradias multajn el ŝiaj verkoj, precipe <u>A room of
one's own</u> ("Sian propran Ĉambron"), kiu konsistas el du
prelegoj, kiujn ŝi prezentis al studentinoj en 1928. Sprite
kaj leĝere ĝi esprimas ŝian opinion, ke virino ne povas verki
sen financa kaj emocia sendependeco, Inismajn kaj pacismajn
ideojn ŝi denove esploris poste en la verko <u>Three guineas</u>
("Tri gineoj"), kiu aperis en 1938.
Virginia Woolf suferadis pro atakoj de mensa malsano, kiu
estis sufiĉe serioza por meriti la priskribon freneziĝo. En
1941, deprimiĝante kaj timante novan eniron en frenezecon,
ŝi sin dronis.
ELTIRAĴO EL
{{f|'''Sian propran ĉambron.'''|g=150%}}
... estus tute kaj komplete neeble, ke iu ajn virino en la
ŝekspira epoko verku la teatraĵojn de Shakespeare. “Mi imagu,
ĉar la faktoj estas tiel malfacile alireblaj, kio estus
okazinta se Shakespeare havus mirige talentan fratinon kun,
ni diru, la nomo Judith. Shakespeare mem vizitadis, tre
verŝajne, - lia patrino havis heredaĵon - la publikan lernejon,
kie li eble lernis la latinan - Ovidio, Vergilio kaj
Horacio - kaj la elementojn de gramatiko kaj logiko. Li
estis, kiel konate, nebridebla junulo, kiu kontraŭleĝe
Ĉasis kuniklojn kaj eble pafis cervon, kaj devis, iom pli
frue ol decis, edziĝi al virino de la Ĉirkaŭaĵo, kiu naskis
al li infanon iom pli rapide ol konvenis. Tiu petolaĵo
irigis lin al Londono por provi tie sian ŝancon. Li havis,
ŝajne, guston por la teatro; li komencis tie gardante
ĉevalojn ĉe la pordo. Tre baldaŭ li ricevis laboron en la
teatro, fariĝis sukcesa aktoro, kaj vivis ĉe la nabo de la
universo; renkontante ĉiujn, konante ĉiujn, praktikante sian
arton sur la scenejo, ekzercante sian spriton en la strato,
kaj eĉ atingante aliron al la palaco de la reĝino. {{vdk|Inter|tempe}}<noinclude><references/></noinclude>
28v3gxo9zhnloxzp7blzphdt0qsfwn2
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/18
104
37655
114995
2026-05-03T11:15:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
114995
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tempe, lia eksterordinare dotita fratino, ni imagu, restis
hejme. Ŝi estis same aventurema, same fantaziema, same
avida vidi la mondon kiel li. Sed ŝin oni ne sendis al
lernejo. Ŝi ne havis eblecon lerni gramatikon kaj
logikon, des malpli legi Horacion kaj Vergilion. Ŝi prenis
libron de tempo al tempo, eble el la kolekto de sia frato,
kaj legis kelkajn paĝojn. Sed tiam aperis ŝiaj gepatroj kaj
petis ŝin fliki la ŝtrumpojn aŭ prizorgi la raguon kaj ne
vane revi pri libroj kaj skribaĵoj. Verŝajne ili parolis
severe sed bonkore, ĉar ili estis bonhavuloj, kiuj konis
la vivkondiĉojn por virino kaj amis sian filinon — efektive,
ŝi kredeble estis la pupilo de la patra okulo. Eble ŝi ŝtele
skribis kelkajn paĝojn en iu pomstaplo, sed ŝi zorgis kaŝi aŭ
bruligi ilin. Baldaŭ, tamen, antaŭ ol ŝi atingis dudek
jarojn, oni intencis Ŝin fianĉinigi al la filo de najbara
lankomercisto.
{{Ornamaĵo}}
Ŝi kriis, ke ŝi
opinias edziniĝon abomeninda,
kaj pro tio ŝin severe vergis
ŝia patro. Poste li ĉesis
riproĉi ŝin. Anstataŭe, li
petegis ŝin ne kaŭzi al li malfeliĉon
kaj honton en ĉi tiu
afero de ŝia edziniĝo. Li
diris, ke li donos al ŝi bidaron
aŭ elegantan subjupon;
kaj vidiĝis larmoj en liaj
okuloj. Kiel ŝi kapablis
malobei lin? Kiel ŝi povis
rompi al li la koron?<noinclude><references/></noinclude>
6ncm0rvkxbknl6mtbxr19s99vrh9ua8
Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1981.pdf/19
104
37656
114996
2026-05-03T11:49:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
114996
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Nur la impeto de ŝia talento pelis ŝin al tio. Ŝi kunmetis
malgrandan pakaĵon el siaj posedaĵoj, mallevis sin per ŝnuro
el fenestro en somera nokto, kaj sekvis la vojon al Londono.
Ŝi ankoraŭ ne estis deksep-jara. La birdoj kantantaj en la
heĝo ne havis pli da muziko ol ŝi.
{{Ornamaĵo}}
Ŝi havis la plej fulman
fantazion, talenton kiel ŝia
frato pri la melodio de vortoj.
Kiel li, ŝi havis guston por la
teatro. Ŝi staris ĉe la scene ja
pordo; ŝi diris ke ŝi volas
aktori. Viroj malkaŝe mokis -
ŝin. La direktoro - grasulo
kun malsekaj lipoj — rikanis.
Li blekis ion pri pudeloj kiuj
dancas kaj virinoj kiuj aktoras
- neniu virino, laŭ li, iel ajn
kapablus aktoriĝi. Li sugestis
- la sugestojn vi povas imagi.
Ŝi ne povis ricevi trejnadon en
sia metio. Ĉu ŝi povis eĉ serĉi
la manĝon en gastejo aŭ travagi
la stratojn je noktomezo? Tamen
ŝia ĝenio estis por krea verkado
kaj ĝi avidis abunde sin nutri
per la vivoj de viroj kaj virinoj
kaj studo pri ilia konduto.
Finfine - ĉar ŝi estis tre juna,
laŭ vizaĝo kurioze simila al
la poeto Shakespeare kun la
samaj grizaj okuloj kaj rondaj
brovoj — finfine, la direktoro-aktoro Nick Greene (nik grin)
kompatis ŝin; ŝi konstatis sin graveda de tiu sinjoro kaj do
- kiu povas mezuri la ardon kaj sovaĝon de poeta koro kaptita
kaj ligita en virina korpo? - ŝi sin mortigis en vintra nokto
kaj kuŝas enterigita ĉe iu vojkruciĝo de orienta Londono, kie
nun staras haltejo por omnibusoj.
{|
|Tradukis: || Anna Brennan ♀ (ana brenan)
|-
| || Charles Power ♂ (ĉarlz paŭr), Nederlando
|-
|llustris: ||Lembe Laanest ♀, Estonio
|}<noinclude><references/></noinclude>
1agt4236g7bcb0au1z1skgksv0ypvfi