Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.46.0-wmf.26 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Indekso:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf 106 8866 115015 75330 2026-05-03T18:52:07Z HenriLeFoll 4277 115015 proofread-index text/x-wiki {{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template |Tipo=book |Titolo=[[Kiel nin organizi?]] |Subtitolo= |Volumo= |Aŭtoro={{de|Hector Hodler}} |Tradukinto= |Redaktoro= |Antaŭparolisto= |Lingvo= |Eldonejo=Universala Esperanto-Asocio |Eldona_loko= |Jaro=1912 |Fonto=pdf |Bildo=4 |Serio= |Paĝoj=<pagelist /> |Enhavo= |Rimarkoj= |Vikifontaro_Traduko=false }} [[Kategorio:Indeksoj - Hector Hodler]] 4xnio8h8dbwm6u98dzd8dusbqlp4vqh Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/8 104 9678 114997 48947 2026-05-03T12:09:53Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114997 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
la «Ligo» pereis meze de senfinaj lingvaj diskutoj. Almenaŭ al la lasta el ili oni ŝuldas la decidon, ke la lingvo restu senŝanĝe — kio fine permesis al la Esperantistaro sin dediĉi al pli fruktoporta laboro.
{{tab|2|em}}La «Ligo» estis provo de internacia organizaĵo konsistanta el individuoj. Post ĝia malsukceso oni provis alian vojon, nome organizi la Esperantistojn laŭ la teritorio, sub la influo de tiu ideo, ke la kondiĉoj de propagando (oni ĉesis paroli pri reformado, sed ne ankoraŭ parolis pri uzado) esence varias laŭ la landoj kaj lokoj, kaj sekve postulas memstarajn organizaĵojn. Jam ĉirkaŭ 1896 ekzistis kelkaj Esperantistaj grupoj — la unua organizaĵo en nia movado — kaj en 1898 fondiĝis la unua nacia societo kun propra organo. Tiu societo, kiu limigis sian agadon al Francujo, celis la propagandon kaj la instruadon de la lingvo, kaj la klopodojn ĉe la oficialaj aŭtoritatoj. Laŭ la ekzemplo de Francujo, la Esperantistoj de aliaj landoj starigis similan nacian societon.
{{tab|2|em}}Je la epoko de la Bulonja Kongreso ekzistis kelkaj naciaj societoj kaj sufiĉe granda nombro de grupoj. Tiam denove aperis proponoj por internacia organizo de la Esperantistoj. Unuj deziris nur lingvan aŭtoritaton por gardi la unuecon de la lingvo; aliaj deziris lingvan kaj propagandan organizaĵon. Ni rimarku, ke tiam oni tute ne parolis pri uzado. Oni scias, kio okazis. La Kongreso voĉdonis la Deklaron pri Esperantismo, laŭ kiu la lingvo estis fiksata per la Fundamento, kaj por konstati ĝian evoluadon, ĝi elektis Lingvan Komitaton; la aliajn projektojn ĝi ne diskutis. Cetere la Kongreso estis videble kontraŭa al ĉiu aŭtoritato, kiu direktus la propagandon. Ni atentu, ke la Kongreso, laŭ sia deveno, tute ne havis leĝdonan povon. Ĝi konsistis simple el la personoj povantaj veturi al la kongresurbo, kaj rajtis nur esprimi dezirojn. Ĝi estis konsiderata pli kiel festo kaj {{SIC|nanifestado|manifestado}}, ol kiel labora kunsido. Estas do klare, ke la
<noinclude><references/></noinclude> opvwl2o9iljlq1ego66u629vpy266kj Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/9 104 9679 114998 48948 2026-05-03T12:16:25Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114998 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
Kongreso, kiu ne reprezentis la organizatan Esperantistaron, ne povis starigi oficialajn organizaĵojn, kiuj havus aŭtoritaton por la tuta Esperantistaro. La Lingva Komitato, ekzemple, havas nur moralan aŭtoritaton, kiu estos tiom pli granda, kiom pli influaj per siaj verkoj estas ĝiaj membroj, sed leĝdonan povon ĝi ne havas — pri kio ni cetere estu feliĉaj.
{{tab|2|em}}Kelkan tempon post la Bulonja Kongreso, dank’al privata iniciato, fondiĝis en Parizo Centra Oficejo Esperantista, kiu celis faciligi la preparajn laborojn de la Kongreso, servi kiel sekretariejo al la Lingva kaj Kongresa Komitatoj, kolekti statistikajn informojn pri la Esperantista movado. Kiel ĝin konigis D-ro Zamenhof, tiu institucio estis privata. En Ĝenevo, la dua Kongreso konfirmis la Lingvan Komitaton, starigis Konstantan Komitaton de la Kongresoj por prepari ilian tagordon, kaj difinis, ke la sekretariejo de tiuj institucioj sidos provizore ĉe la Centra Oficejo en Parizo.
{{tab|2|em}}Kiel ni supre vidis, la Kongreso ne reprezentis la Esperantistaron — kiu ne estis organizita — kaj ĝi ne havis la povon oficialigi, ĉar oficiala ĝi mem ne estis. Oni do ne komprenas, kial je tiu tempo oni komencas paroli pri oficialaj institucioj Esperantistaj, kvazaŭ la Esperantistaro estus enfermata en ia organizaĵo. La strangeco kaj danĝero de tiu situacio aperis sufiĉe dum la Delegacia afero por ke ni bezonu ree insisti pri ĝi.
{{tab|2|em}}Ni konstatas, ke ĝis nun oni parolis nur pri propagando kaj lingvo. Post la spertoj de la Delegaciaj faktoj, aperis la neceseco de l’uzado de la lingvo, kio estas fakte la celo de nia movado. Montriĝis en plej alta grado la bezono de internacia organizo de la Esperantistaro. El tiu postulo kreiĝis U. E. A. En tri jaroj ĝi grupigis 8.000 personojn el ĉiuj landoj, kio reprezentas la pli grandan parton de la tuta Esperantistaro, kaj ĝi laŭpove laboris. Flanke de ĝi organiziĝis kelkaj fakaj societoj, sed oni povas konstati, ke la
<noinclude><references/></noinclude> i9s7t5mdlz13qjikehab4mxie17uhcm Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/10 104 9681 114999 48922 2026-05-03T12:23:06Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 114999 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
plimulto el ili estas en la realeco nenio alia ol propagandaj societoj, kiuj anstataŭ agi ĉe iu loko, agas internacie ĉe iu fako. Ili do ne estas plene kompareblaj al U. E. A.
{{tab|2|em}}Post la kreo de U. E. A. oni daŭris sin okupi pri internacia organizo. La institucioj nomitaj «oficialaj» estis fakte tiel malmulte oficialaj, ke iliaj monrimedoj havis privatan fonton. Venis do la neceseco facile komprenebla ilin certigi en pli konstanta maniero. Plie, la sukceso de U.E. A. konvinkis multajn, ke regula internacia organizo estas ebla — kion ili antaŭe neis — sed, pro homa eco tre ofta, ili juĝis pli bone imiti la organizon de U. E. A. kaj provi la kreadon, flanke de ĝi, de nova internacia organizaĵo. En Barcelono la demando estis denove agitata, kaj oni decidis krei nur Financan Konsilantaron.
{{tab|2|em}}En Antverpeno la Kongreso transformiĝis en rajtigitan delegitaron de la propagandaj organizaĵoj kaj elektis komisionon por studi la organizan demandon por la proksima kongreso. Ni bone rimarku, ke la kongresa rajtigita delegitaro ne reprezentas la tutan Esperantistaron, kiel oni kelkfoje erare diras, sed nur la propagandajn organizaĵojn, kiuj elektis ĝin. En tiuj organizaĵoj ekzistas multaj personoj, kiuj ne scias la lingvon kaj tial ne estas esperantistoj (laŭ la Bulonja deklaro, kiu estis sankciita de la rajtigitaj delegitoj mem). Aliparte ni vidis, ke flanke de la propagando reprezentata de la grupoj, naciaj societoj kaj kongresaj institucioj, ekzistas la uzado reprezentata de U. E. A., kiu kunigas uzantojn de la lingvo kaj sekve enhavas nur Esperantistojn. La propagandaj organizaĵoj estis ĝis nun organizitaj nur loke kaj nacie (ĉar propagando kaj instruado de la lingvo estas ĉefe lokaj kaj naciaj aferoj), dum U. E. A., estis organizita internacie (ĉar la uzado de Esperanto estas esence internacia afero). Se oni nun kreas ''internacian'' propagandan organizaĵon, tiam estos du memstaraj organizaĵoj internaciaj, unuparte la jam ekzistanta U. E. A., aliparte la
<noinclude><references/></noinclude> ctb4r6siy525de26dnir5rzyl3brjoz Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/11 104 9682 115000 48923 2026-05-03T12:29:56Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115000 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
dirita propaganda organizaĵo. La neevitebla rezultato de tiu dueco estos konkurenco kaj malordo. Kiel ni jam diris<ref>Vidu ''Esperanto'' no 108: La Organizo de la Esperantistaro kaj U. E. A.</ref>, la peresperanta kaj poresperanta fankoj de nia movado ne estas tiel apartigataj, ke por ĉiu el ili ni povu havi unu specialan organizaĵon. Ambaŭ organizaĵoj sin turnos proksimume al la sama publiko kaj laboros kun la samaj personoj; ambaŭ bezonos monon, subtenon kaj laborantojn — tiom da kaŭzoj por konkurenco kaj disperdo de fortoj. Mi ne kredas, ke la Esperantistaro estas preta pagi internacie du kotizaĵojn por la plezuro havi du instituciojn<ref>Ĉiu el ili kun propra komitato, Delegitoj (rajtigilaj aŭ ne…), propra Kongreso, oficiala jarlibro, oficiala gazeto, k. t. p.</ref>, kiuj malhelpos unu al la alia kaj sekve pligrandigos la konfuzecon de la organizo de nia movado, jam tiel komplika ke el dek Esperantistoj la duono komprenas nenion pri ĝi kaj la resto ofte eraras<ref>Pri tio mi ofte konvinkiĝis ĉe Esperantaj ekzamenoj, eĉ kiam la kandidato estis bona propagandisto kaj plie… rajtigita delegito.</ref>. Organizi la Esperantistaron sur la ekskluziva bazo de la propagandaj institucioj estus eble ĉe la epoko de la Bulonja kaj Ĝeneva Kongresoj, ĉar oni tiam celis nur propagandon. Nun, oni komprenis kaj konstatas, ke estas io alia, egale interesa kaj grava por la estonto de nia movado, nome la internacia uzado de Esperanto, por kiu estis kreita speciala organizaĵo. Diri, ke unu estas oficiala kaj la alia privata afero estas facila aserto, kiun neniu fakto pravigas. Rilate al la Esperantista movado nenio estas oficiala ĉar tiu movado ne estas organizita. Propagando kaj uzado
<noinclude><references/></noinclude> r7hxfllu1vdkkjzr9b56wbjc7glc91s Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/12 104 9684 115001 48924 2026-05-03T12:36:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115001 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
ne reprezentas du malsamajn movadojn. Ili estas intime ligataj unu al la alia, sin reciproke helpas kaj kompletigas. Por ke tiu solidareco ne estu sole teoria, sed praktika, estas necese, ke ĝi troviĝu en la institucioj mem.
{{tab|2|em}}Restas do nur unu solvo, se oni volas veran ordon, nome organizo de nia tuta movado. Tiuj vortoj povus al kelkaj supozigi grandegan laboron. En la realeco, oni devas malpli organizi, ol kunligi, reguligi, harmonie vivigi sub sama tegmento ĝis nun disajn organizaĵojn.
{{tab|2|em}}Antaŭ ol transiri al la praktika realigo de tiu ideo, konvenas rememorigi la elementojn de la solvota problemo:
{{tab|2|em}}En la organizo de la Esperanto-movado devos havi lokon laŭ vico de naskiĝo:
{{tab|2|em}}La propagandaj organizaĵoj, t. e. la grupoj plej ofte kunigitaj en naciaj societoj, kiuj en kelkaj landoj estas forte organizitaj.
{{tab|2|em}}La lingvaj institucioj kiel la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio.
{{tab|2|em}}La kongresaj institucioj kiel la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Esperantista Centra Oficejo kun ĝia Administra Konsilantaro (anstataŭanta la Financan Konsilantaron), kaj la kongreso mem.
{{tab|2|em}}U. E. A. reprezentanta la uzadon de Esperanto<ref name="la teksto">La teksto voĉdonita en Antverpeno parolas pri «amikaj kaj efikaj (?) interrilatoj inter la propagandaj kaj la specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple U. E. A.». Ni rimarku, ke: 1e U. E. A. kun siaj 8.000 membroj kaj kompleta organizo estas tie asimilata al fakaj societoj de 100 aŭ 200 personoj, kies multaj ekzistas nur sur la papero — sentebla diferenco de grado; 2e Multaj fakaj societoj estas, ni tion supre diris, ''propagandaj'' societoj celanlaj iun fakon anstataŭ teritorio; aliaj estas ''partoj'' de U. E. A. — sentebla diferenco de esenco; 3e «amikaj» rilatoj inler la propagandaj organizaĵoj kaj U. E. A. ekzistis ĝis nun, sed tiu amikeco dependis de la bonvolo de la homoj, dum, por ke ĝi daŭru, estas necese, ke ĝi estu certigata per la sola organizo de la institucioj.</ref>.

<noinclude><references/></noinclude> 62j71di0lkktbgkqih1z0oshwn4j8az Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/13 104 9685 115002 48925 2026-05-03T12:40:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115002 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{tab|2|em}}Fakaj societoj, ĉu enkorpigataj en U. E. A., ĉu memstaraj. Plie, ni rimarku, ke internacie unu el tiuj institucioj, nome U. E. A., jam havas por si mem elprovitan kompletan organizon kaj kunigas grandan parton de la Esperantistoj.

{{f|II|c|antau=2em|g=120%}}
{{tab|2|em}}Ni vidis, ke por atingi harmonian organizon de la Esperanto-movado, ni ne bezonas krei novajn organismojn — kiuj povus nur pligrandigi la nunan konfuzon — sed nur kunligi tiujn, kiuj ekzistas, difini al ili precizajn taskojn kaj ebligi ilian kunlaboradon en la intereso de l’tuta movado.
{{tab|2|em}}Ni aliparte konstatis, ke en tia organizo devos trovi lokon la naciaj societoj, kun siaj grupoj, U. E. A. kaj la fakaj societoj, la kongresaj kaj lingvaj institucioj. (Centra Oficejo, Kongresa Komitato, Lingva Komitato, k.t.p.).
{{tab|2|em}}Unu el tiuj institucioj, nome U. E. A., estas jam internacie organizita. Ĝi kunigas la pli grandan parton de la aktiva Esperantistaro (8.000 membroj pagantaj individuan kotizaĵon, interŝanĝe de kiu ili rajtas difinitajn servojn) kaj ĝi estas tiamaniere organizata, ke interne de ĝi povas ekzisti memstaraj grupiĝoj por pli specialaj interesoj. Dank’al la deziresprimo, jam parte realigita, de ĝia dua kongreso, la pli multaj fakaj societoj povos facile enkorpiĝi en U. E. A., konservante sian memstarecon kaj tamen ĝuante la profitojn de jam ekzistanta kaj elprovita organizaĵo. Dank’al la uzebleco de iniciatrajto kaj referendumrajto, posedataj de la Delegitoj
<noinclude><references/></noinclude> rclkgfhhysdqo6wz0yza6cl1lz57ymj Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/14 104 9687 115003 48926 2026-05-03T12:46:00Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115003 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
regule balotataj de la membroj, ĝi estas starigita sur vere demokrataj principoj. Dum 1911 ĝia Jarlibro estis disvastigata je 8.000 ekzempleroj kaj ĝia oficiala organo je 3.000; la movado de la korespondaĵoj atingis 40.000 kaj de la spezoj 12.000 Sm. (sen la ĵurnalo). Tiujn ciferojn ni neniel citas pro fanfaronemo — kiu havus nenian sencon, se oni konsideras la grandan laboron, kiu restas plenumota — sed por montri, ke kompari U. E. A. al unu el la pli-malpli firme ekzistantaj fakaj societoj kaj rigardi ĝin kiel flanklasindan faktoron en la organiza demando, estas granda eraro de juĝo.
{{tab|2|em}}La supre cititaj ciferoj estas sendube per si mem ne altaj, sed en la nuna stato de la Esperanta movado, ili estas tamen atentindaj.
{{tab|2|em}}Nu, ni asertas, ke flanke de tiu institucio, funkcianta post multe da penoj, starigi novan internacian organizaĵon, kiu sin turnos proksimume al la sama publiko, agos kun la samaj laborantoj en la plej multaj okazoj, publikigos oficialan jarlibron kaj oficialan ĵurnalon, kaj — se ĝi volas vivi — devos organizi servojn, estas simpla absurdaĵo, precipe kiam oni konas la ankoraŭ modestan staton de la Esperantistaro, la malfacilaĵojn por starigi seriozan kaj vivkapablan organizaĵon. El organiza vidpunkto, ĝi estas plia konfuzaĵo; el financa, ĝi estas malutila malŝparo, kiun nia movado certe ne bezonas. Konkurencon U. E. A. certe ne timas por si mem, se oni ĝin trudas al ĝi, sed ni demandas ĉiun saĝan Esperantiston, en la momento kiam oni ankoraŭ povas ĝin eviti, ĉu la kunlaborado, kiun ni proponas, ne estas pli bezonata, ol interna konkurado kaj batalado, kun ĉiuj iliaj ordinaraj konsekvencoj?
{{tab|2|em}}La plej elementa saĝo konsilas, ke anstataŭ starigi novan pezan organismon kaj rekomenci laboron, kiu jam estis farata, plej praktike estas, uzi tion, kio ekzistas kaj ĝin kompletigi, se bezone, evitante tiel ĉian malŝparon aŭ duoblan uzon de fortoj multe pli utilaj por ekstera agado.

<noinclude><references/></noinclude> pgvkr9z3jfydwvwxxg15ne2vyuc78bc Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/15 104 9688 115004 48927 2026-05-03T16:42:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115004 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{tab|2|em}}Kia estas la solvo prezentata de U. E. A.?
{{tab|2|em}}Ĝi proponas, ke la diversaj ekzistantaj organismoj ''kunfederiĝu'' (ne kunfandiĝu!) sur la ''bazo de U. E. A.'', kies organizo jam estas elprovita de tri jaroj, kaj estas sufiĉe fleksebla por adaptiĝi al novaj bezonoj. Kiamaniere povas okazi tiu kunfederiĝo? Tiun demandon ni respondos, reprenante la projekton, kiu estis akceptita de la Komitato de U. E. A. en Antverpeno, kaj ni ĝin akompanos per kelkaj pluaj klarigoj<ref>Estas necese scii, ke tiu ideo estis elmelita ne de ni unue, sed de S-ro Dejean, la fervora prezidanto de la Burgonja Esperantista Federacio, kiu kelkan tempon antaŭ la Sepa, submetis al la internacia Financa Konsilantaro projekton bazatan sur la supraj ideoj{{SIC|,|.}} Tiu projekto estis reprenata de la Komitato de U. E. A. en Antverpeno, kun kelkaj ŝanĝoj. Ni rekomendas ankaŭ atente legi {{SIC|latrafajn|la trafajn}} kritikojn de la principo de la dueco de organizaĵoj en la artikolo de S-ro Dejean, kies ekstraktoj aperis en la N° 111. de ''Esperanto.''</ref>.
{{tab|2|em}}'''Fundamentaj principoj.''' — Ĉiuj ĝisnunaj institucioj estas konservataj kaj kunfederiĝas sur la fundamento de U. E. A., kiu sekve havos kiel celon disvastigi Esperanton kaj per ĝi plifaciligi la rilatojn inter la homoj.
{{tab|2|em}}Tiu organizaĵo konsideras Esperanton kiel vivantan lingvon, kies prizorgo apartenas sole al la institucioj speciale kreitaj por tio.
{{tab|2|em}}Necese estas atenti, ke U. E. A., tiamaniere kompletigata, ''ne mem'' sin senpere okupos pri propagando kaj instruado de la lingvo, kiujn ĝi konsideras kiel pli speciale naciajn
<noinclude><references/></noinclude> putjhxgagjiw7w3bytvwesnqndc81le Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/16 104 9689 115005 48928 2026-05-03T16:47:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115005 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
aferojn. La ĝenerala propagando kaj la instruado de la lingvo estos kiel nun prizorgataj de la ''naciaj societoj'' kaj iliaj grupoj, federacioj, ligoj, k.t.p. Tiuj naciaj societoj, kiel ĝis nun, daŭros sin organizi kiel ili deziras. Ili do estos tute memstaraj.
{{tab|2|em}}La internacia organizaĵo, t. e. U. E A. kompletigata, sin limigos al la prizorgo de internacia propagando en la okazoj limigitaj, kiam kunagado estas necesa, al la aranĝo de kongresoj, subteno de lingvaj institucioj, bibliografiaj kaj statistikaj servoj, interrilatado de naciaj societoj por demandoj de Komuna intereso.
{{tab|2|em}}'''Organizo.''' — En ĝenerala maniero, la organizo de U. E. A. restos la sama, kiel ĝi nun estas fiksita de ĝia Statuto, krom pri la jenaj punktoj, en kiuj kelkaj ŝanĝoj estas necesaj pro la kunfederiĝo de novaj organismoj.
{{tab|2|em}}'''Komitato.''' — En la komenco ĝi havos dudek membrojn, t. e. la dek nunaj membroj de la Komitato de U. E. A. kaj dek novaj, kiuj por la unua fojo estus elektotaj inter la Komitato de la Kongresoj, la Administra Konsilantaro, la estraro de la naciaj societoj. En la estonteco la Komitato estos regule balotata de la delegitoj kaj reprezentantoj (vidu poste). Ĝia tasko estos la sama kiel tiu de la Komitato de la nuna U. E. A., nome fiksi la ĝeneralan agadon de la Asocio laŭ la deziresprimoj de la Kongreso kaj la decidoj de la Delegitoj, difini la organizon de la diversaj servoj, kontroli ilian administradon, voĉdoni la regularojn sub rezervo de la aprobo per ĝenerala voĉdonado (referendumo), starigi la buĝeton, baloti la Direktorojn de la Oficejoj, la fakestrojn, la komisionojn, k.t.p.
{{tab|2|em}}'''Oficejoj.''' — La du Oficejoj en Ĝenevo (Centra Oficejo de U. E. A.) kaj en Parizo (Centra Oficejo Esperantista) restas kiel ĝis nun. La unua sin okupos pri la praktikaj fakoj, la dua pri la propagandaj kun la tasko, kiun ĝi havis ĝis nun.

<noinclude><references/></noinclude> fa9pk12owpeooqpe48p3tc90qbl38we Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/17 104 9690 115006 48929 2026-05-03T16:52:38Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115006 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{tab|2|em}}'''Delegitoj kaj reprezentantoj.''' — La ''individua'' kotizaĵo al U. E. A., kiel ĝi nun estas, estas konservata. La aliĝo estas laŭvola.
{{tab|2|em}}La Esperantistaj organizaĵoj, por esti oficiale enregistrigataj en la oficialan jarlibron kaj havi la rajton elekti reprezentantojn, devos pagi specialan kotizaĵon (kiel la ĝisnunaj Esperantiaj Entreprenoj havantaj Esperantistan karakteron), kiun oni ekzemple povus fiksi je ''2 Sm.'' por cent membroj<ref>La nunaj Esperantiaj {{SIC|Eentreprenoj|Entreprenoj}} pagas unuforme 2 Sm., kia ajn estas ilia membronombro. En la sistemo kiun ni proponas, ŝajnas preferinde proporciigi la kolizaĵon je la membronombro.</ref>. Tiuj kotizaĵoj estos pagataj de la naciaj societoj.
{{tab|2|em}}La reprezentado de la Esperantistaro estos duobla:
{{tab|2|em}}''a)'' Reprezentado de la Esperantistoj kiel individuoj, per la ''Delegitoj'' elektataj laŭ la ĝisnuna maniero uzata por la Delegitoj de U. E. A. Tiuj Delegitoj, kiel nun, kolektos la kotizaĵojn, zorgos pri la servoj, k.t.p. Do, nenia ŝanĝo en tiu rilato.
{{tab|2|em}}''b)'' Reprezentado de la Esperantistaj propagandaj organizaĵoj per la ''Reprezentantoj''<ref>Memkompreneble, la nomo estas ne grava. Oni povas elekti alian, se tiu ŝajnas ne taŭga.</ref>. Tiuj reprezentantoj estos elektataj de la naciaj propagandaj societoj, proporcie je la nombro de iliaj membroj<ref>Oni ekz. povus elekti unu reprezentanton po 250 membroj.</ref>. Oni kalkulos nur la membrojn, kiuj apartenas al la grupoj, kiuj pagis la kolektivan kotizaĵon supre priparolitan.
{{tab|2|em}}La Delegitoj kaj Reprezentantoj havus egalajn rajtojn. Ili voĉdonus pri la regularoj, partoprenus en la balotoj, laŭ la samaj principoj ĝis nun aplikitaj en U. E. A. (entenante referendumon kaj iniciatrajton).

<noinclude><references/></noinclude> sdgqgpwx433xl4lftpydg960t1q6y2j Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/18 104 9691 115007 48930 2026-05-03T16:57:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115007 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{tab|2|em}}Se oni legas § 30 kaj 31 de la Statuto de U. E. A., oni rimarkas, ke la institucio de reprezentantoj estis jam antaŭvidita por la fakaj organizaĵoj. Sufiĉos do anstataŭigi fakajn organizaĵojn per propagandaj kaj ŝanĝi la proporcion de la reprezentantoj, tiel ke ili estu proksimume samnombraj kun la Delegitoj.
{{tab|2|em}}La voĉdonoj kaj balotoj, kiel ĝis nun en U. E. A., estos ĉiam korespondaj kaj sekretaj — necesa garantio por ĉiu serioza demokrata organizo.
{{tab|2|em}}'''Kongreso.''' — El tio, kio estas supre dirita, sekvas, ke ekzistas nur unu Kongreso<ref>Kompreneble krom la naciaj, regionaj aŭ fakaj kongresoj.</ref>. La Kongreso ekzamenas la agadon de la Komitato dum la estinta jaro kaj, per deziresprimoj, fiksas la grandajn liniojn de la agado dum la venonta jaro<ref>Tiu sistemo estas uzata interne de la nuna U. E. A.</ref>.
{{tab|2|em}}La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj organizaĵoj elektitaj en Antverpeno por la unua fojo, estus anstataŭataj de la Reprezentantoj. Ŝajnas efektive tute ne necese nun komplikigi la organizon per elekto de specialaj dumkongresaj delegitoj. La Kongreso ekzamenas tion, kio estas farita dum la jaro kaj laŭ la raportoj, kiuj estas prezentataj al ĝi, esprimas dezirojn pri tio, kio estas farota dum la venonta jaro, lasante al la Komitato helpata de la specialaj komisionoj la taskon ellabori la regularojn de la diversaj servoj sub rezervo de la aprobo de la Delegitoj kaj Reprezentantoj.
{{tab|2|em}}La sperto montris, ke kongreso, kiu kunvenas nur dum kelkaj tagoj, ne povas detale diskuti regularojn kaj serioze pritrakti demandon sub ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ofte ĝi eĉ ne estas kompetenta por tio kaj tial sisteme akceptas ĉion, kion oni prezentas al ĝi, se nur ĝi estas lerte prezentata.
<noinclude><references/></noinclude> maltp7h4ri8g7009ma402pv3kkl9w12 Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/19 104 9692 115008 48931 2026-05-03T17:06:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115008 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
Poste kompreneble naskiĝas protestoj. Pli proksima al demokrateco kaj ankaŭ pli justa estas la sistemo, laŭ kiu la lasta instanco estas la Delegitoj kaj Reprezentantoj, voĉdonantaj hejme post interŝanĝo de ideoj kun siaj samlokaj samideanoj, anstataŭ rapide dum kongreso post pli-malpi brila parolado.
{{tab|2|em}}'''Financaj rimedoj.''' — La kotizaĵoj de la membroj estos speciale difinitaj por la fakoj prizorgataj ĉe la Ĝeneva Oficejo (praktikaj servoj). La kolektivaj kotizaĵoj de la grupoj, alcentrigataj de la naciaj societoj, kiel ni supre vidis, estos difinataj por la fakoj prizorgataj de la Pariza Oficejo (nome subteno de la lingvaj institucioj, bibliografio kaj statistiko, internacia propagando).
{{tab|2|em}}La donacoj (ekz. super 10 Sm.) povos esti difinitaj por tiu aŭ alia fako, laŭ la volo de la donacinto; se ne, ili estos egalparte dividataj inter ambaŭ Oficejoj.
{{tab|2|em}}Ni rimarku, ke ŝparoj estos fareblaj dank’al la unueco de organizaĵo<ref>Vidu pri tio la artikolon de S-ro Dejean en N° 111 de ''Esperanto''.</ref>. Oni efektive havos nur unu jarlibron, nur unu gazeton. Plie komunikaĵoj pri la laboro plenumata de la organizaĵo povos esti sendataj al ĉiuj Esperantaj gazetoj (kiel nun faras U. E. A.), tiel ke la Esperantistoj estu regule informataj pri ĝi. Aliparte, la fakto, ke estas nur unu internacia organizaĵo certe helpos al la pligrandigo de la enspezoj, forigante ĉiun konkurencon pri tio. Male, la dueco de organizo povus nur malinstigi la donacemulojn.
{{tab|2|em}}'''Fakaj societoj,''' — Dank’al la sistemo alprenita de U.E.A., povas interne de ĝi kreiĝi memstaraj fakaj sekcioj. Jam nun ekzistas tri el ili kaj oni povos pligrandigi ilian {{vdk|nom|bron}}
<noinclude><references/></noinclude> hq3cexq9xlgukl7p4ebi6x1y8n0rwvy Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/20 104 9693 115009 48933 2026-05-03T17:36:53Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115009 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{vdf|nom|bron}} laŭ la bezonoj, Tiuj fakoj memstare organiziĝas kaj laboras uzante la perecon de la ekzistanta centra administracio.
{{tab|2|em}}La fakaj societoj, kiuj havas partian aŭ religian karakteron, kompreneble restas absolute memstaraj kiel ĝis nun.
{{f|⁂|c|antau=2em}} {{tab}}Tia estas, resumite, la esenco de la solvo proponata de U. E. A. Tiuj proponoj, fakte, konservas ĉiujn nunajn instituciojn, respektas la necesan memstarecon de la naciaj organismoj, faciligas ilian kunlaboradon en tiuj okazoj, kiam ĉi tiu estas necesa, kaj el la vidpunkto financa, ili simpligas, kaj ŝparigas, evitante ĉian neutilan konkurencon kaj duecon. Ni havas la konvinkon, ke kunfederiĝo de la nunaj organismoj sur la jam ekzistanta kaj elprovita bazo, kiun ni proponas, certe enkondukos pli da harmonio kaj pli da ordo en nia movado.

{{f|III|c|antau=2em|g=120%}} {{tab|2|em}}Ni montris la ĝeneralan staton de la organiza demando kaj la solvon, kiun ni proponas, nome kunfederiĝo de ĉiuj Esperantaj fortoj sur la bazo de la jam ekzistanta U. E. A. Ni montris, ke tiu solvo estas praktika, facila kaj simpla. La Esperantistaro tute ne deziras la kreon de novaj organizaĵoj, nepre naskontaj novan konfuzon; ĝi deziras la kunligon de tiuj, kiuj ekzistas, kaj ordon, kiu estas la necesa kondiĉo por ĉiu plua laboro. Ĝi precipe deziras, ke la polemikoj kaj personaj disputoj ĉesu esti la unua priokupo de la Esperantistoj. Esperantismo ne bezonas politikaĉistojn, ĝi bezonas laborantojn. Al tiuj lastaj ni nin turnas. Ke al la unuaj eble
<noinclude><references/></noinclude> 1oq1ci8ho5516o55h6jvwhxbr8e0f5o Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/21 104 9695 115010 48934 2026-05-03T18:21:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115010 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
ne plaĉas niaj ideoj, ni facile antaŭvidas, sed tio estas al ni plene indiferenta.
{{tab|2|em}}Restas al ni la tasko respondi al kelkaj argumentoj de la personoj, kiuj ĝis nun pli aŭ malpli kontraŭstaris al nia projekto.
{{tab|2|em}}La ĉefa el tiuj argumentoj estas, ke la poresperanta movado kaj la peresperanta estas tute apartaj kaj sekve por ĉiu el ili devas ekzisti speciala internacia organizaĵo. Ke la peresperanta agado estas malsama ol la poresperanta, ni ne neas, sed ke ili estas tiel malsamaj kaj esence apartigitaj, ke ĉiu el ili bezonas propran internacian organizaĵon, estas tute kontesteble. La poresperanta kaj la peresperanta laboroj estas du aspektoj de la sama klopodado. Ili sin reciproke subtenas, helpas kaj kompletigas. Diri, ke la propagandaj organizaĵoj semas, dum U. E. A. rikoltas, estas aserto, kiun nenio pravigas. Povas elmeti tiajn tranĉajn opiniojn nur la personoj, kiuj nenion scias pri U. E. A. kaj ne havas la plej malgrandan ideon pri la malfacilaĵoj, kiujn ni renkontis en nia agado. Ĉu oni kredas, ke organizi servojn, funkciigi ilin en serioza maniero, kun tre malalta kotizaĵo, estas pli facile, ol aranĝi paroladojn kaj fari kursojn? Ĉu, same kiel U. E. A. uzas la elementojn varbitajn de la grupoj, la propagandaj organizaĵoj, reciproke, ne profitas de la laboro plenumata de U. E. A. por varbi novajn adeptojn kaj ilin allogi, ne pro amo al la teoria ideo de lingvo internacia, sed pro la servoj, kiujn ili ricevos — servoj grandparte aranĝitaj de U. E. A.? La vero estas, ke meti unu kontraŭ la alia propagandajn organizaĵojn kaj U. E. A. estas malutila laboro. Nia movado prosperos nur per ilia kunlaborado, kaj tiu kunlaborado estas praktike ebla kaj daŭra nur se ĝi havas kiel kadron komunan organizaĵon.
{{tab|2|em}}Le teorion, ke ekzistas neta diferenco inter la poresperanta kaj la peresperanta agado cetere neas la faktoj. Ĉu la personoj, kiuj sin okupas pri la unua ne zorgas ankaŭ pri la dua kaj ofte
<noinclude><references/></noinclude> h8vvu217waq1zvawhoyxk1q6p43ceyn Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/22 104 9696 115011 48935 2026-05-03T18:29:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115011 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
estas samtempe grupsekretarioj kaj delegitoj de U. E. A.? Ĉu grupoj ne eldonas gvidfoliojn, aranĝas ekskursojn, zorgas pri varbado de komercaj firmoj; t. e. agas ''per'' Esperanto? Ĉu, kiam U. E. A. faras servojn al firmo aŭ societo, ĝi ne plej bone agas ''por'' Esperanto, pruvante, ke ĉi tiu valoras ne sole per sia estonta, sed ankaŭ per sia estanta valoro? Ĉu ĉiu propaganda organizaĵo, kiu volas vivi, ne devas aranĝi praktikajn servojn?
{{tab|2|em}}La diferenco inter la du agadoj estas precipe teritoria. Dum U. E. A. por siaj servoj estas ĉefe internacie organizita, la propagandaj kaj instruadaj servoj estas regione aŭ nacie organizitaj, ĉar ili varias laŭ la enlandaj cirkonstancoj. Tial, laŭ nia projekto, la naciaj kaj regionaj societoj konservas pri propagando kaj instruado sian ĝisnunan memstarecon; nur kiam ili bezonas interrilati aŭ havi komunajn servojn, ili uzas la perecon de la internacia organizaĵo.
{{tab|2|em}}Ni rimarku, ke se oni kreas internacian pure ''propagandan'' organizaĵon, oni starigas ion super ili kaj sekve forprenas grandan parton de la memstareco de la naciaj societoj. Tio ne okazas kun la principo de kunfederiĝo supre proponita.
{{f|⁂|c|antau=2em}} {{tab|2|em}}Alia argumento, malpli teoria, sed tamen iam timeme formulita: «U. E. A. volas ĉion ensorbi!». «Se ni ne zorgas, ĝi nin ĉiujn englutos!», tion ni aŭdis en Antverpeno de iu samideano. La personoj, kiuj tiel rezonas, tre certe neniam legis nian projekton. Se ili tion farus, ili konstatus, ke U. E. A. nenion ensorbas. Ĝi ensorbus nur se ni proponus la kunfandiĝon, la nuliĝon de ĉiuj ekzistantaj organizaĵoj en U. E. A., sed nia projekto staras ĝuste sur mala ideo, t. e. sur la ideo pri kunfederiĝo. Sufiĉas ekzameni niajn proponojn por konstati, ke ensorbo estas neebla. Cetere, oni forgesas, ke U. E. A.
<noinclude><references/></noinclude> nwtzeuwrai7j3e5m4ykshvypo2z29tq Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/23 104 9697 115012 48936 2026-05-03T18:38:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115012 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
estas ne tiu aŭ alia persono, sed organizaĵo starigita sur demokrataj principoj, kaj se iam ĝiaj kondukantoj ne {{SIC|agukonforme|agu konforme}} al la volo de la membraro, tiu ĉi havas {{SIC|facilajb|facilajn}} kaj regulajn rimedojn por esprimi siajn dezirojn en nedubebla maniero.
{{tab|2|em}}La esenca demando, fine, ne estas ĉu tiu ĉi ensorbos tiun aŭ reciproke, sed ĉu la proponita sistemo de kunfederiĝo estas utila al Esperantismo.
{{f|⁂|c|antau=2em}} {{tab|2|em}}Alia malkompreniĝo estas pri la vorto «oficiala». Oni timas, ke U. E. A., ĝis nun «neoficiala» fariĝus tiamaniere «oficiala». Ni tute ne vidas, kial U. E. A. fariĝus pli aŭ malpli oficiala, ĉar la naciaj societoj rajtus elekti en ĝi reprezentantojn. Ĝi nur fariĝus pli kompleta. La vorto «oficiala» povas ricevi tiel multe da interpretoj, ke ŝajnas preferinde ĝin ne uzi, ol komenci longajn pure teoriajn diskutojn pri ĝia apliko. U. E. A., ĝis nun, estis tiel oficiala aŭ neoficiala kiel la aliaj institucioj de nia movado. Se ĝia organizo estas kompletigata, ĝia karaktero tamen ne ŝanĝiĝos.
{{tab|2|em}}Oni ankaŭ timas, ke la alpreno de nia projekto dividus la Esperantistojn en du klasoj: tiuj, kiuj apartenas al la internacia organizaĵo, kaj… la aliaj. Sed tio jam ekzistas nun, eĉ kun pli ol du klasoj. Estas Esperantistoj, kiuj apartenas al propagandaj organizaĵoj kaj al U. E. A., aliaj apartenantaj sole al propaganda organizaĵo, aliaj sole al U. E. A., aliaj apartenantaj al nenia organizaĵo. Tamen, ĉiuj rajtas sin nomi Esperantistoj, se ili — laŭ la Bulonja deklaro — scias kaj uzas Esperanton tute egale por kiaj celoj. Kunfederiĝo sur la bazo de U. E. A., ne ŝanĝus tion. La personoj, kiuj deziros uzi aŭ subteni la servojn de la Asocio, pagos la individuan kotizaĵon de U. E. A. kaj partoprenos en la balotado
<noinclude><references/></noinclude> 13k3vbnzaxxj72nueqxxkod97gv05cd Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/24 104 9698 115013 48937 2026-05-03T18:45:41Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115013 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
de la Delegitoj; la personoj interesiĝantaj nur pri propagando aŭ instruado aliĝos al grupoj kaj naciaj societoj, kiuj elektos reprezentantojn. Ĉar la delegitoj kaj reprezentantoj estos egalrajtaj, preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estos pere aŭ senpere reprezentataj, al kiu ajn organizaĵo ili apartenos. Kompreneble, la personoj, kiuj volos partopreni en nenia organizaĵo, neniel povos esti malhelpataj, sed oni konfesos, ke ili ĝis nun en nia movado estis vere malmultaj.
{{f|⁂|c|antau=2em}} {{tab|2|em}}Kiamaniere estas realigebla nia projekto? Ni jam rimarkis, ke ĝi alportas relative malmulte da ŝanĝoj en la nuna organizo ĉu de U. E. A. ĉu de la ceteraj organizaĵoj. Sufiĉus unuparte precizigi, ke U. E. A. sin okupas ne nur pri aranĝo de servoj per Esperanto, sed ankaŭ pri diskonigo de Esperanto; tiu lasta tasko estos plenumata ne de U. E. A. rekte, sed de la naciaj societoj kunfederitaj en ĝi. Por faktigi tiun kunlaboradon, estus necese, ke la naciaj societoj povu elekti reprezentantojn, kiuj havos la rajtojn antaŭe priskribitajn.
{{tab|2|em}}Tiuj aldonoj estos proponataj al la ĝenerala voĉdonado de la Delegitoj de U. E. A., tuj kiam la propagandaj organizaĵoj, per sia kongresa rajtigita delegitaro, akceptos la kunfederiĝon kun U. E. A. Tiamaniere, sen rompo kaj per regula vojo, la unueco estus atingata. La Komitato, pligrandigita en la maniero, kiun ni priskribis, reguligus la aliajn punktojn pri interligo de la diversaj ekzistantaj institucioj kaj diskonigo de la organizaĵo en ĝia kompletigita formo.
{{f|⁂|c|antau=2em}} {{tab|2|em}}Jam de multaj jaroj la Esperantistaro diskutadas pri organizo. Dum ĝi diskutadas, enmiksante neeviteble la personajn demandojn, ĝi sin ne dediĉas al alia laboro. Tia senĉesa {{vdk|dis|kutado}}
<noinclude><references/></noinclude> 58a7vqix24aagp5gcascxefxdy3fjdi Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/25 104 9699 115014 48938 2026-05-03T18:51:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 115014 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{vdf|dis|kutado}} estas tiom da tempo perdita por pozitivaj taskoj. Ni havas la okazon reguligi la situacion kaj meti finon al disputoj tiel tedaj kiel malutilaj.
{{tab|2|em}}Ni montris, ke anstataŭ konstrui novan organizaĵon, refari spertojn jam faritajn, plenumi duoblan laboron, pli saĝe, pli praktike, pli ŝparige estas uzi tion, kio ekzistas, kaj kunligi la nunajn organizaĵojn sur la bazo de U. E. A. Ni montris, ke tio povas efektiviĝi kun la minimumo de ŝanĝoj kaj iom da reciproka bonvolo. Ni havas la firman konvinkon, ke tiamaniere organizita nia movado plifortikiĝus, unue per la fino de la nunaj internaj bataloj, due per la nekontesteblaj profitoj, kiuj por nia agado rezultus el la unueco de organizo.
{{tab|2|em}}La Esperantistaro nun vidu, esploru kaj decidu!

{{---|5em}}
{{tab|2|em}}La komilato de U. E. A. aprobis la tekston de la supra projekto (kunfederiĝo de la naciaj societoj sur la bazo de U. E. A.), tian, kia ĝi estas formulata sur paĝoj 10, 11, 12, 13, 14 de tiu ĉi broŝuro.
{{f|⁂|c|antau=2em}} {{tab|2|em}}Ĝis fino de januaro la jenaj Esperantistaj Societoj, per motivitaj deziresprimoj, aprobis la ideojn montritajn en tiu broŝuro.
{{tab|2|em}}''Burgonja Esperantista Federacio'' (21 grupoj, 1.481 membroj); Esp. societoj de ''Béziers, Bourg, La Rochelle, München, Nottingham, Noweselo, Reims, Trieste, Troyes.''

{{---|5em}} {{f|LABORISTA KOOPERATIVA PRESEJO, 15, RUE AMIRAL-ROUSSIN, DIJON|c|g=80%|antau=2em|post=2em}}
<noinclude><references/></noinclude> 0yobf8xvv0kxeokgsf5wp6ib86hkusp