Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.2
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/40
104
32184
115335
105390
2026-05-13T11:48:44Z
Ciampix
3284
115335
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO IV}}
Petronius efektive plenumis la promeson.
La tagon, sekvintan post la vizito ĉe Chrysothemis, li verdire
la tutan tradormis, sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon
kaj havis kun Nero konfidencan interparolon, sekve de kiu, la
trian tagon, antaŭ la domo de Plautius aperis centuriestro kun
dekkelkaj pretoriaj soldatoj.
La tempo estis necerta kaj terura. Tiaspecaj senditoj estis
plej ofte anoncantoj de morto. Tial en la momento, kiam la
centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aulus, kaj
kiam la atriumestro sciigis, ke en la vestiblo trovas sin soldatoj,
teruro ekregis en la tuta domo. La familio tuj grupiĝis ĉirkaŭ
la maljuna komandanto, ĉar neniu dubis, ke la danĝero ekpezis
antaŭ ĉio super li. Pomponia, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, alpremis
sin al li per ĉiuj fortoj, kaj ŝiaj sensangiĝintaj lipoj movis sin
rapide, elparolante iajn mallaŭtajn vortojn; Ligia kun vizaĝo
blanka, kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aulus kroĉis
sin al lia togo — el koridoroj, el ĉambroj, kuŝantaj sur la etaĝo
kaj destinitaj por servistinoj, el servistejo, el banejo, el subaj
enkelaj loĝejoj, el la tuta domo komencis elkuri aroj da sklavoj
kaj sklavinoj. Aŭdiĝis ekkrioj: ''{{Lingvo|la|heu! heu, me miserum!}}'' virinoj ekploregis; kelkaj el ili eĉ komencis grati siajn vangojn, aŭ
kovri la kapojn per tukoj.
Sole la maljuna komandanto mem, kiu kutimis de multaj
jaroj rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila,
kaj nur lia mallonga, agla vizaĝo iĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono.
Post momento, trankviliginte la plorkriojn kaj ordoninte al la
servistoj disiri, li diris:
— Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon
por adiaŭi unu la alian.
Li forŝovis ŝin facile — kaj ŝi diris:
— Estu via sorto ankaŭ mia, ho Aulus!
Poste, ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia
forto, kian povas doni nur timo pri amata persono.
Aulus transiri en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kie lin atendis la centuriestro.
Tio estis maljuna Caius Hasta, lia iama subulo kaj kunulo en
la britaj militoj.<noinclude><references/>
{{rh|36|||}}</noinclude>
ts2vqdxbhgx770y0s0k6a3l0t7e05dj
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/41
104
32188
115336
105391
2026-05-13T11:50:40Z
Ciampix
3284
115336
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Honoron al vi, komandanto — li diris. — Mi alportas
al vi ordonon kaj saluton de la cezaro — kaj jen estas la
tabuletoj, la signo, ke mi venas en lia nomo.
— Mi dankas la cezaron por la saluto, kaj la ordonon mi
plenumos — respondis Aulus. — Estu bonvena, Hasta, kaj
parolu, kun kia komisio vi venas.
— Aulus Plautius — komencis Hasta — la cezaro eksciis,
ke en via domo trovas sin la filino de la reĝo de l’ ligoj, kiun
la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Claudius, transdonis
en la romanajn manojn kiel garantion, ke la limoj de la
imperio estos neniam tuŝitaj de la ligoj. La dia Nero estas danka
al vi, komandanto, ke dum tiom da jaroj vi estis ŝia gastiganto,
sed, ne volante ŝarĝi plue vian domon, kaj ankaŭ konsiderante,
ke la fraŭlino, kiel garantiulino, devas esti zorgata de la cezaro
meme kaj de la senato — li ordonas al vi transdoni ŝin en miajn
manojn.
Aulus estis tro malnova soldato kaj tro hardita viro, por,
ricevinte ordonon, permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ
plendojn. Malgraŭ tio sulko de subita kolero kaj doloro aperis
sur lia frunto. Antaŭ tia sulkiĝo de lia frunto tremis iam la
britaj legioj, kaj eĉ en tiu ĉi momento sur la vizaĝo de Hasta
speguliĝis timo. Sed nun, ricevinte la ordonon, Aulus Plautius
eksentis sin sendefenda. Dum certa tempo li rigardis la
tabuletojn, la signon, poste, levinte la okulojn al la maljuna
centuriestro, li diris jam trankvile:
— Atendu en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', Hasta, ĝis la garantiulino estos al vi
transdonita.
Kaj post ĉi tiuj vortoj li transiris en la alian finon de la
domo, en la halon, nomatan ''{{Lingvo|la|oecus}}'', kie Pomponia Graecina,
Ligia kaj la malgranda Aulus atendis lin kun maltrankvilo kaj
timo.
— Al neniu minacas morto, nek ekzilo sur malproksimajn
insulojn — li diris — tamen la sendito de la cezaro estas {{sic|anonesanto|anoncanto}}
de malfeliĉo. La afero koncernas vin, Ligia.
— Ligian? — ekkriis kun miro Pomponia.
— Jes! — diris Aulus.
Kaj turninte sin al la knabino, li komencis paroli:
— Ligia, vi estis edukata en nia domo, kiel nia propra
infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas vin, kiel filinon.
Sed vi scias, ke vi ne estas nia filino. Vi estas garantiulino,
donita de via nacio al Romo, kaj la zorgado pri vi apartenas
al la cezaro. Kaj nun la cezaro forprenas vin el nia domo.<noinclude><references/>
{{rh|||37}}</noinclude>
csedahweqd34l79hmecbd22edzewde3
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/42
104
32201
115337
105392
2026-05-13T11:53:01Z
Ciampix
3284
115337
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La komandanto parolis trankvile, sed per ia stranga, neordinara
tono. Ligia aŭskultis liajn vortojn, palpebrumante, kvazaŭ ne
komprenante, pri kio temas, la vangojn de Pomponia kovris
paleco; en la pordo, kondukanta el la koridoro al la ''{{Lingvo|la|oecus}}'',
denove komencis montri sin la teruritaj vizaĝoj de sklavinoj.
— La volo de la cezaro devas esti plenumita — diris Aulus.
— Aulus! — ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la knabinon,
kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi — pli bone estus por ŝi morti.
Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripetadis: „ho patrino!
patrino!” ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn.
Sur la vizaĝo de Aulus denove bildiĝis kolero kaj doloro.
— Se mi estus sola en la mondo — li diris malserene —
mi ne fordonus ŝin vivan — kaj miaj parencoj povus ankoraŭ
hodiaŭ oferdoni por ni ''{{Lingvo|la|Jovi liberatori}}''… Sed mi ne rajtas
pereigi vin kaj nian infanon, kiu povas ĝisvivi pli feliĉajn
tempojn .... Ankoraŭ hodiaŭ mi iros al la cezaro kaj petegos,
ke li ŝanĝu la ordonon. Ĉu li min elaŭskultos — mi ne scias.
Dume adiaŭ, Ligia — kaj sciu, ke tiel mi, kiel Pomponia ĉiam
benis la tagon, en kiu vi eksidis ĉe nia hejmfajro.
Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur ŝian kapon, sed kvankam
li penis konservi trankvilecon, tamen en la momento, kiam
Ligia turnis al li siajn okulojn, plenajn de larmoj, kaj poste,
ekkaptinte lian manon, komencis premi ĝin al la buŝo, en lia
voĉo ekvibris doloro profunda, patra.
— Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! — li diris.
Kaj rapide li reiris en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', por ne lasi sin ekregi de
kortuŝo, neinda je romano kaj komandanto.
Dume Pomponia, kondukinte Ligian en ŝian ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'',
komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi kaj paroli vortojn,
kiuj strange sonis en ĉi tiu domo, kie, en la apuda ĉambro, staris
ankoraŭ la ''{{Lingvo|la|lararium}}'' kaj fajrujo, sur kiu Aulus, fidela al la
nalnova moro, faradis oferojn al la hejmaj dioj. Venis la tempo
de provo. Iam Virginius trapikis la bruston de la propra filino,
por ŝin liberigi el la manoj de Appius; pli frue ankoraŭ
Lucretia memvole pagis la malhonoron per la vivo. La domo
de la cezaro estas kaverno de malvirto, malbono, krimo. —
„Sed ni, Ligia, scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ
nin mem!” Jes! — Tiu leĝo, sub kiu ili ambaŭ vivas, estas alia,
pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ
malbono kaj malhonoro, se eĉ tiun defendon oni devus pagi per
la vivo kaj torturoj. Se iu eliras pura el malsanktejo de
malvirto, tiom pli granda estas lia merito. La tero estas tia mal-<noinclude><references/>
{{rh|38||}}</noinclude>
79tk6vqchspa2lkq6syijrbzey637a1
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/43
104
32202
115338
105393
2026-05-13T11:53:31Z
Ciampix
3284
115338
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sanktejo, sed feliĉe la vivo estas unu mallonga momento, kaj
oni nur leviĝas el tombo, trans kiu regas jam ne Nero, sed
Kompato — kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj
estas feliĉo.
Poste ŝi komencis paroli pri si mem. Jes! Ŝi estas trankvila
— sed ankaŭ en ŝia brusto ne mankas doloraj vundoj. Ĉar sur
la okuloj de ŝia Aulus kuŝas ankoraŭ vualo, ne surfluis lin
ankoraŭ la torento de l’ lumo. Ne estas al ŝi ankaŭ permesite
instrui la Veron al la filo. — Do kiam ŝi ekpensas, ke tiel povas
daŭri ĝis la fino de la vivo, kaj ke povas veni momento de
disiĝo kun ili, disiĝo centfoje pli granda kaj pli terura, ol ĉi
tiu tempa, kiun ili ambaŭ nun pliploras — ŝi eĉ ne povas imagi,
kiamaniere ŝi scios esti feliĉa sen ili, eĉ en la ĉielo. Kaj multajn
noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante
kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio — kaj
atendas — kaj fidas. Kaj kiam nun nova bato ŝin frapas, kiam
la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon, kiun
Aulus nomis lumo de iliaj okuloj, ŝi ankoraŭ fidas, kredante,
ke ekzistas Potenco pli granda, ol tiu de Nero — kaj Kompato
pli forta, ol lia krueleco.
Kaj ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al la brusto la kapeton
de la knabino; ĉi tiu malsupreniĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante
la okulojn en la faldoj de ŝia ''{{Lingvo|la|peplum}}'', restis tiel longan tempon
en silento, sed, kiam ŝi fine leviĝis, sur ŝia vizaĝo vidiĝis jam
iom da trankvilo.
— Mi sopiros vin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton, mi
scias tamen, ke kontraŭstaro nenion helpus, nur vin ĉiujn
pereigus. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam forgesos viajn
vortojn en la domo de la cezaro.
Ankoraŭ foje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste,
kiam ili ambaŭ eniris en la ''{{Lingvo|la|oecus}}'', ŝi komencis adiaŭi la malgrandan
Plautiuson, maljunan grekon, kiu estis ilia instruisto, sian
vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn.
Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra ligo, kiun oni hejme nomis
Ursus, kaj kiu iam, kune kun la patrino de Ligia kaj ŝi mem,
venis inter iliaj aliaj servantoj en la roman tendaron, falis nun
al ŝiaj piedoj, kaj poste kliniĝis al la genuoj de Pomponia,
dirante:
— Ho ''{{Lingvo|la|domina}}!'' permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi
ŝin servu kaj gardu en la domo de la cezaro!
— Vi ne estas nia servisto, sed de Ligia — respondis
Pomponia — sed ĉu oni vin allasos al la pordo de la cezaro? kaj<noinclude><references/>
{{rh|||39}}</noinclude>
ozwca6vcaccqngpnz9cc3r39bit2jzf
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/44
104
32203
115339
105394
2026-05-13T11:54:02Z
Ciampix
3284
115339
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiamaniere vi povos ŝin gardi?
— Mi ne scias, ''{{Lingvo|la|domina}}'', nur tion mi scias, ke fero rompiĝas
en miaj manoj, kiel ligno…
Aulus Plautius, kiu venis en ĉi tiu momento, eksciinte pri la
afero, ne nur ne kontraŭstaris la deziron de Ursus, sed diris,
ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian, kiel garantiulinon,
kiun la cezaro postulas — estas sekve ilia devo forsendi
ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en la cezaran
zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke, pretekstante la
servistaron, ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi
trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti.
Por Ligia estis en ĉi tio certa konsolo, kaj Pomponia ankaŭ
estis kontenta, ke ŝi povas ŝin ĉirkaŭigi per servistoj laŭ sia
elekto. Kaj tiel krom Ursus ŝi destinis al ŝi la maljunan
vestistinon, du cipraninojn, lertajn en kombado, kaj du
germanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive
konfesantojn de la nova instruo; konsiderante, ke ankaŭ Ursus
konfesis ĝin jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon
de ĉi tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke la semoj
de la vero estos ĵetitaj en la domon de la cezaro.
Ŝi skribis ankaŭ kelkajn vortojn, rekomendante Ligian al la
zorgado de Acte, liberigitino de Nero. Pomponia verdire ne
vidadis ŝin en la kunvenoj de la konfesantoj de la nova instruo,
sed ŝi aŭdis de ili, ke Acte neniam rifuzas al ili servojn, kaj
ke ŝi avide legas leterojn de Paŭlo el Tarso. Ŝi sciis cetere, ke
la juna liberigitino vivas en ĉiama malĝojo, ke ŝi estas persono
malsimila al ĉiuj domaninoj de Nero, kaj ke ĝenerale ŝi estas
la bona spirito de la palaco.
Hasta promesis mem transdoni la leteron al Acte. Konsiderante
kiel naturan aferon, ke reĝa filino devas havi sian sekvantaron,
li neniel kontraŭis kunpreni ĝin en la palacon, mirante,
male, la malgrandan nombron de la servistoj. Li petis tamen, ke
ili rapidu, timante, ke oni kulpigos lin pri manko de diligenteco
en plenumado de ordonoj. La horo de la disiĝo alvenis.
La okulojn de Pomponia kaj Ligia denove plenigis larmoj,
Aulus ankoraŭ foje metis la manon sur ŝian kapon, kaj post
momento la soldatoj, akompanataj per krioj de la malgranda
Aulus, kiu, defende al la fratino, minacis per siaj malgrandaj
pugnoj al la centuriestro — forkondukis Ligian al la domo
de la cezaro.
Sed la maljuna komandanto ordonis pretigi por si portilon,
kaj dume, ferminte sin kun Pomponia en najbara al la ''{{Lingvo|la|oecus}}''<noinclude><references/>
{{rh|40||}}</noinclude>
4sk05ubp6haxre8s90r0twyrhofic5p
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/46
104
32327
115340
105630
2026-05-13T11:54:28Z
Ciampix
3284
115340
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO V}}
Aulus tamen prave supozis, ke li ne estos allasita antaŭ la
vizaĝon de Nero. Oni respondis al li, ke la cezaro estas okupita
per kantado kun la liutisto Terpnos, kaj ke ĝenerale li ne
akceptas tiujn, kiujn li mem ne alvokis. Ĝi signifis, ke Aulus
ne provu, ankaŭ estonte, vidi la cezaron.
Aliflanke Seneca, kvankam malsana je febro, akceptis la
maljunan komandanton kun ŝuldata al li respekto — sed kiam
li elaŭskultis lian aferon, li ridetis maldolĉe kaj diris:
— Nur unu servon mi povas fari al vi, nobla Plautius, tio
estas: neniam montri al la cezaro ke mia koro sentas vian
doloron, kaj ke mi volus vin helpi; ĉar se la cezaro ekhavus
tiurilate plej etan suspekton, sciu, ke li ne redonus al vi
Ligian, kvankam li havus kontraŭ tio neniajn aliajn motivojn,
ol agi spite al mi.
Li ankaŭ ne konsilis al li turni sin al Tigellinus, nek al
Vatinius, nek al Vitelius. Per mono oni eble povus ion efiki
ĉe ili, eble ili volus ankaŭ spiti al Petronius, kies influon ili
penas ekŝanceli, sed plej verŝajne ili perfidus al la cezaro,
kiagrade Ligia estas kara al Plautius, kaj tiam la cezaro tiom
pli certe ŝin ne redonus. Ĉe tio la maljuna saĝulo komencis
paroli kun morda ironio, kiun li turnis kontraŭ si mem: „Vi
silentis, Plautius, vi silentis dum tutaj jaroj, kaj la cezaro ne
amas tiujn, kiuj silentas. Kiel vi povis ne raviĝadi per lia
beleco, virto, kantado, per lia deklamado, veturigado kaj
versaĵoj. Kiel vi povis ne glori la morton de Britannicus,
ne diri laŭdparoladon je la honoro de l’patrinmortiginto kaj
ne esprimi gratulojn por la sufoko de Octavia? Mankas al vi
antaŭvidemo, Aulus, la antaŭvidemo, kiun ni, vivantaj feliĉe
ĉe la kortego, posedas en konvena grado.”
Tiel parolante, li prenis vazeton, kiun li portis ĉe la zono,
ĉerpis akvon el la fontano de la ''{{Lingvo|la|impluvium}}'', refreŝigis la
bruligitan buŝon kaj parolis plu:
— Ha, Nero havas dankeman koron. Li amas vin, ĉar vi
servis al Romo kaj disportis la gloron de lia nomo al la ekstre-<noinclude><references/>
{{rh|42||}}</noinclude>
s6vsi2mttd9oet6ljpvpws1qrs946wz
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/47
104
32328
115341
105631
2026-05-13T11:54:52Z
Ciampix
3284
115341
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>moj de la mondo, kaj li amas min, ĉar en lia juneco mi estis
lia majstro. Tial, vidu, mi scias, ke ĉi tiu akvo ne estas
venenita, kaj mi trinkas ĝin trankvile. Vino en mia domo estus
malpli sendanĝera, sed se vi soifas, trinku ĉi tiun akvon. La
akvotuboj kondukas ĝin el la Albana montaro, kaj por ĝin
veneni, oni devus veneni ĉiujn fontanojn en Romo. Kiel vi
vidas, oni povas ankoraŭ esti sekura en tiu ĉi mondo kaj havi
trankvilan maljunecon. Mi estas, vere, malsana, sed malsanas
pli ĝuste mia animo, ol la korpo.
Ĝi estis vero. Al Seneca mankis tiu anima forto, kiun
posedis ekzemple Cornutus aŭ Thraseas, do lia vivo estis
sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo. Li mem tion sentis,
li mem komprenis, ke adepto de la principoj de Zenono el
Cintio devus iri alian vojon, kaj li suferis pro ĉi tio pli multe,
ol pro la timo de morto mem.
Sed la komandanto interrompis nun liajn maldolĉajn
konsiderojn.
— Nobla Anneus — li diris — mi scias, kiel la cezaro
rekompencis al vi la zorgemon, kiun vi elmontris al li en lia juneco.
Sed la forkapton de nia infano kaŭzis Petronius. Montru al
mi rimedojn kontraŭ li, montru influojn, kiuj je li efikas, kaj
fine mem uzu por li la tutan elokventecon, kiun sukcesos al
vi inspiri la malnova amikeco al mi.
— Petronius kaj mi — respondis Seneca — estas homoj el
du kontraŭaj tendaroj. Rimedojn kontraŭ li mi ne scias, efikas
je li nenies influo. Povas esti, ke malgraŭ sia tuta malvirtemo
li pli valoras ankoraŭ, ol tiuj kanajloj, per kiuj Nero hodiaŭ
ĉirkaŭiĝas. Sed peni lin konvinki, ke li plenumis malbonan
faron, estas nur perdi la tempon; Petronius delonge perdis tiun
senton, kiu distingas malbonon de bono. Konvinku lin, ke lia
faro estas malbela — tiam li ekhontos. Kiam mi vidos lin, mi
diros al li: via ago indas liberigiton. Se tio ĉi ne helpos,
nenio helpos.
— Dankon eĉ pro tio — respondis la komandanto.
Poste li ordonis porti sin al Vinicius, kiun li trovis
skermantan kun doma skermisto. Kiam Aulus ekvidis la junan
viron, trankvile ekzercantan sin en la momento, en kiu la
atenco kontraŭ Ligia estis plenumita, ekregis lin terura kolero,
kiu, apenaŭ la kurteno falis post la skermisto, eksplodis per
torento da maldolĉaj riproĉoj kaj insultoj. Sed Vinicius, eksciinte,
ke Ligia estas forkaptita, paliĝis tiel terure, ke eĉ dum
momento Aulus ne povis lin suspekti pri partopreno en la<noinclude><references/>
{{rh|||43}}</noinclude>
neb3bo5n4uk2pt3khpxmfew0qzawqmf
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/196
104
36121
115333
115312
2026-05-13T11:38:29Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115333
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XXIV}}
Sed li komencis ankaŭ timi, ke iu malbonvena helpo el ekstere
ne detruu lian ĝojon. Chilo povis sciigi lian malaperon
al la prefekto de la urbo aŭ al liaj liberigitoj hejme — kaj
en tia okazo invado de vigiloj estis versajna. Lian kapon
trakuris vere la penso, ke tiam li povus ordoni kapti Ligian
kaj fermi ŝin en sia domo, sed li sentis, ke tion fari li ne devas
— kaj ne kapablus. Li estis homo memvola, maltima, sufiĉe
malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindulga, li estis tamen nek
Tigellinus, nek Nero. La militista vivo lasis en li certan
senton de justeco, honesteco kaj tiom da konscienco, ke li
komprenis, ke tia ago estus io monstre malnobla. Li eble cetere
kapablus plenumi ĝin en atako de furiozo, estante plenforta,
sed en tiu ĉi momento li estis kune kortuŝita kaj malsana,
do li nur deziris, ke neniu ekstaru inter li kaj Ligia.
Kaj li rimarkis kun ioma miro, ke de la momento, kiam
Ligia pledis por li, nek ŝi mem, nek Crispus postulas de li
iajn garantiojn, tute kvazaŭ ili estus certaj, ke en okazo de
bezono defendos ilin iu supernatura forto. Vinicius, en kies
kapo — de kiam li aŭdis en Ostriano la instruadon kaj rakonton
de la apostolo — la diferenco inter aferoj eblaj kaj
neeblaj komencis konfuzi sin kaj malklariĝi, ankaŭ ne tre
malkredis la supozon, ke tiel povus esti. Tamen, konsiderante
la aferon pli sobre, li mem memorigis al ili, kion li diris pri
la greko, kaj denove ekpostulis, ke oni venigu al li Chilon.
Crispus konsentis tion kaj oni decidis sendi Ursuson. Vinicius,
kiu en la lastaj tagoj antaŭ Ostriano ofte, kvankam
senefike sendadis siajn sklavojn al Chilo, precize indikis al la
ligo lian loĝejon, poste, skribinte kelkajn vortojn sur tabuleto,
diris, turnante sin al Crispus.
— Mi donas tabuleton, ĉar li estas homo suspektema kaj
ruza, kiu ofte, vokita de mi, respondadis al miaj sklavoj, ke
li ne estas hejme, kaj tion li faradis ĉiam, se, ne havante por
mi bonajn novaĵojn, li timis mian koleron.
— Se mi lin nur trovos, mi venigos lin, ĉu li volos aŭ ne
— respondis Ursus.
Poste, surmetinte mantelon, li eliris.<noinclude><references/>
{{rh|192||}}</noinclude>
ae93eg5rw711vylf2zchh0w434fhl23
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/197
104
36122
115334
108978
2026-05-13T11:45:06Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115334
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>Trovi iun en Romo ne estis facile, eĉ kun plej bonaj indikoj,
sed Ursuson helpadis en tiaj okazoj la instinkto de arbarano
kaj ankaŭ lia grandega kono de la urbo, tiel, ke post ia
tempo li troviĝis en la loĝejo de Chilo.
Li tamen ne rekonis lin. Antaŭe li vidis lin nur unu fojon,
kaj eĉ tio okazis nokte. Fine tiu digna kaj certoplena maljunulo,
kiu inklinigis lin mortigi Glaucuson, tiel malsimilis al
tiu ĉi greko, ĝistere kurbiĝinta pro teruro, ke neniu povus
supozi, ke ambaŭ estas unu persono. Chilo mem, rimarkinte,
ke Ursus rigardas lin kiel tute fremdan homon, ekregis iom la
unuan impreson. Je la vido de la tabuleto kun la skribo de
Vinicius li trankviliĝis ankoraŭ pli. Ne minacis lin almenaŭ
la suspekto, ke li intence enembuskigis Viniciuson. Li ekpensis
ĉe tio, ke la kristanoj ne mortigis Viniciuson videble tial, ke
ili ne kuraĝis levi la manon kontraŭ tiel eminentan personon.
— Sekve Vinicius ŝirmos min ankaŭ, se bezone — li diris
al si interne — ĉar li ja ne alvokas min, por lasi min mortigi.
Inspirite de ioma kuraĝo, li demandis.
— Bona homo, ĉu mia amiko, la nobla Vinicius, ne sendis
por mi portilon? — mia piedoj estas ŝvelintaj kaj mi ne povas
iri tiel malproksimen.
— Ne — respondis Ursus — ni piediros.
— Kaj se mi rifuzos?
— Ne faru tion, ĉar vi devas iri.
— Kaj mi iros, sed pro la propra inklino. Alie neniu min
devigus, ĉar mi estas homo libera kaj amiko de la prefekto
de la urbo. Kiel saĝulo, mi posedas ankaŭ rimedojn kontraŭ
perforto — kaj mi scias sorĉi homojn en arbojn kaj en bestojn.
Sed mi iros — mi iros! Mi nur surmetos pli varman mantelon
kaj kapuĉon, por ke ne rekonu min la sklavoj de tiu ĉi kvartalo;
alie oni senĉese haltigadus nin por kisi miajn manojn.
Dirinte ĉi tion, li surmetis alian mantelon, kaj sur la kapon
mallevis vastan gallan kapuĉon, timante, ke Ursus rememoros
liajn trajtojn, kiam ili eliros en pli grandan lumon.
— Kien vi min kondukas? — li demandis envoje Ursuson.
— En Transtibron.
— Mi estas nelonge en Romo kaj neniam mi tie estis, sed
ankaŭ tie loĝas certe homoj, kiuj amas virton.
Sed Ursus, kiu estis homo naiva kaj kiu aŭdis Viniciuson,
dirantan, ke la greko ĉeestis kun li en la ostriana tombejo
kaj poste vidis, kiel li eniris kun Croto la domon, en kiu
loĝis Ligia, haltis por momento kaj diris:<noinclude><references/>
{{rh|||193}}</noinclude>
ms2ca84mlw6qcssbhzeuvdj99o3jo4a