Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.2
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/10
104
16569
115374
114246
2026-05-14T09:47:47Z
Ciampix
3284
115374
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|AGLOMERATO|- 4 -|AKLAMI}}</noinclude><section begin="Aglomerato"/><nowiki />
'''Aglomerato'''. Aglomeraĵo.
<section end="Aglomerato"/>
<section begin="Aglutini"/>'''Aglutini''' ({{VdE-ml|Med}}.). Kunglui : ''aglutini la''
''randojn de vundo; aglutini leŭkocitojn''.
<section end="Aglutini"/>
<section begin="Agonio"/>'''Agonio'''. Batalo de la mortanto kontraŭ
la morto; la lastaj suferoj de la mortanto.
'''Agonii'''. Esti en la stato de l’ agonio.
'''Agonianto'''. Persono, kiu agonias.
<section end="Agonio"/>
<section begin="Agordi"/>'''Agordi'''. Konformigi reciproke la kordojn
de instrumento, unu instrumenton
al alia. '''Agordo'''. Reciproka, konformigo
de l’ kordoj de instrumento, de unu
instrumento al alia.
<section end="Agordi"/>
<section begin="Agrabla"/>'''Agrabla'''. Kiun oni volonte vidas,
aŭskultas, k. t. p. : ''agrabla persono, vizaĝo,''
''voĉo''. '''Malagrabla'''. Kiun oni ne volonte
vidas, aŭskultas, k. t. p.
<section end="Agrabla"/>
<section begin="Agrafo"/>'''Agrafo'''. Metala hoketo kun ringeto, kiu
servas por kunigi du randojn de vesto.
'''Agrafi'''. Kunigi per agrafo. Komparu :
'''{{VdE|Broĉo}}, {{VdE|Buko|buko}}, {{VdE|pinglo}}'''.
<section end="Agrafo"/>
<section begin="Agregato"/>'''Agregato''' ({{VdE-ml|Filoz}}.). Io formita per kuniĝo
de unuspecaj objektoj : ''agregato de molekuloj.''
<section end="Agregato"/>
<section begin="Agrikulturo"/>'''Agrikulturo'''. Kulturado de la tero.
<section end="Agrikulturo"/>
<section begin="Agronomio"/>'''Agronomio'''. Scienco, arto kulturi la
teron.
<section end="Agronomio"/>
<section begin="Agronomo"/>'''Agronomo'''. Persono, kiu konas la
agronomion, kiu sin okupas per la agronomio.
<section end="Agronomo"/>
<section begin="Aĝo"/>'''Aĝo'''. Tempo, pasinta de la naskiĝo :
''Kian aĝon li havas? Li estas kvardekjara.''
'''Aĝa'''. Havanta aĝon : ''Li estas pli aĝa, ol lia''
''fratino''. '''Plenaĝa'''. Havanta la aĝon, en kiu
oni posedas ĉiujn personajn rajtojn : ''En''
''tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la''
''dudekunua jaro de la vivo.''
<section end="Aĝo"/>
<section begin="Aĝio"/>'''Aĝio'''. Diferenco inter la nominala kaj
efektiva (laŭkursa) valoro de la mono.
<section end="Aĝio"/>
<section begin="Aĝioto"/>'''Aĝioto'''. Spekulacio en la borso per
publikaj paperoj. '''Aĝioti'''. Sin okupi per la
aĝioto. '''Aĝiotisto'''. Persono, kiu profesie
aĝiotas.
<section end="Aĝioto"/>
<section begin="Ajlo"/>'''Ajlo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Bulba vegetaĵo kun forta
odoro, uzata kiel spicaĵo (''Allium sativum'').
<section end="Ajlo"/>
<section begin="Ajn"/>'''Ajn'''. Ĝeneraliga sendifina partikulo,
aldonata al pronomoj, adverboj kaj
konjunkcioj : ''kiu ajn, kiel ajn, kiam ajn.''
<section end="Ajn"/>
<section begin="-Aĵ"/>'''-Aĵ'''. Sufikso por derivi nomon de
objekto, afero, farita el tio, devenanta de
tio, kion esprimas la radiko; por esprimi
ion konkretan : ''porkaĵo'' = porka viando;
''amikaĵo'' = amika ago. '''Aĵo'''. Afero, objekto.
<section end="-Aĵ"/>
<section begin="Akacio"/>'''Akacio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de
l’mimozacoj (''Acacia'').
<section end="Akacio"/>
<section begin="Akademio"/>'''Akademio'''. '''- 1'''. Supera lernejo,
universitato. '''- 2'''. Societo de scienculoj,
literaturistoj, artistoj.
<section end="Akademio"/>
<section begin="Akanto"/>'''Akanto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Suda dorna vegetaĵo
(''Acanthus'').
<section end="Akanto"/>
<section begin="Akapari"/>'''Akapari'''. '''- 1'''. Aĉeti kiel eble plej grandan
kvanton da komercaĵo, por plialtigi
la prezon kaj vendi kare. '''- 2'''. Proprigi al
si kun malutilo por aliaj. '''Akaparo'''. Ago
de tiu, kiu akaparas.
<section end="Akapari"/>
<section begin="Akaro"/>'''Akaro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Parazita insekto el la
vico de l’araknoidoj (''Acarina'').
<section end="Akaro"/>
<section begin="Akceli"/>'''Akceli'''. Plirapidigi kaj samtempe helpi,
sukcesigi : ''La aliĝo de famaj scienculoj''
''forte akcelis la progreson de Esperanto.''
'''Akcelo'''. Ago de tiu, kiu akcelas.
<section end="Akceli"/>
<section begin="Akcento"/>'''Akcento'''. Plilaŭtigo, plifortigo de la
voĉo sur unu silabo de la vorto : ''La''
''Francoj, parolante esperante, ofte metas la''
''akcenton sur la lasta silabo''. '''Akcenti'''. Meti la
akcenton.
<section end="Akcento"/>
<section begin="Akcepti"/>'''Akcepti'''. '''- 1'''. Konsenti preni tion, kion
oni donas, proponas : ''Ne estas ĝentile ne''
''akcepti donacon''. '''- 2'''. Esti hejme por la
vizitantoj : ''{{Sino|N.}} akceptas ĉiun mardon.''
'''- 3'''. Aprobi, konsenti : ''La propono estis''
''akceptita per aklamo''. '''Akcepto'''. Ago de tiu,
kiu akceptas. '''Akceptebla'''. Kiu povas esti
akceptita : ''neakceptebla propono''. Komparu :
'''{{VdE|Ricevi}}'''.
<section end="Akcepti"/>
<section begin="Akcesora"/>'''Akcesora'''. Akompananta la ĉefan aferon;
flanka, ne ĉefa. '''Akcesoraĵo'''. Afero,
objekto akcesora.
<section end="Akcesora"/>
<section begin="Akcio"/>'''Akcio'''. Atesto pri partopreno en
kompanio komerca aŭ industria : ''La kurso de''
''la akcioj falas dum milito''. '''Akciulo'''. Posedanto
de akcio : ''Oni aranĝas ĉiujare''
''kunvenon de la akciuloj por decidi la plej''
''gravajn aferojn de la kompanio.''
<section end="Akcio"/>
<section begin="Akcidento"/>'''Akcidento'''. Okazo malfeliĉa, malagrabla
kaj neatendita : ''fervoja akcidento; laboristo,''
''vundita de akcidento''. '''Akcidenta'''. Hazarda kaj
malfeliĉa, malagrabla.
<section end="Akcidento"/>
<section begin="Akcipitro"/>'''Akcipitro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rabobirdo el la
familio de l’falkoj (''Astur'').
<section end="Akcipitro"/>
<section begin="Akcizo"/>'''Akcizo'''. Imposto de la manĝaĵoj,
alkoholaĵoj, k. t. p.
<section end="Akcizo"/>
<section begin="Akiri"/>'''Akiri'''. Fariĝi posedanto per batalo,
laboro, aĉeto k. t. p. '''Akiro'''. '''- 1'''. Ago de
tiu, kiu akiras. '''- 2'''. Objekto, afero akirita :
''Eksterminte la malamikojn, la taĉmento''
''revenis kun riĉa akiro''. '''Akirebla'''. Kiu povas
esti akirita.
<section end="Akiri"/>
<section begin="Aklami"/>'''Aklami'''. '''- 1'''. Saluti per laŭtaj krioj.
'''- 2'''. Elekti iun, akcepti proponon sen<section end="Aklami"/><noinclude><references/></noinclude>
4ukrauhycq090ectpglrxmqba6y6zef
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/22
104
20734
115385
115037
2026-05-14T10:04:51Z
Ciampix
3284
115385
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" />{{rh|BAKI|- 16 -|BANKROTI}}</noinclude>'''Baki'''. Sekigi kaj malmoligi per la varmego: ''baki panon, brikojn, potojn''. '''Bakisto'''. Homo, kies metio estas baki panon, bulkojn, k. t. p. '''Bakaĵo'''. Pano, bulkoj, k. t. p.
'''Bakterio'''. Malsupera vegeta organismo, videbla nur per mikroskopo kaj kaŭzanta diversajn malsanojn, fermentadon, putradon.
'''Balo'''. Kunveno kun dancoj.
'''Balai'''. Forigi polvon, malpuraĵojn per ilo, farita el vergoj aŭ haregoj: ''balai polvon, balai ĉambron, balai polvon el ĉambro''. '''Balailo'''. Ilo por balai. '''Balaaĵo'''. Malpuraĵo, kiun oni forigas per balaado.
'''Balado'''. Epika versaĵo, kies temo estas ĉerpita el legendo.
'''Balanci'''. Nerapide kaj egale movi supren kaj returnen: ''knaboj sin balancas sur tabulo; ondoj balancas ŝipon; oni jese balancas la kapon''.
'''Balanciĝi'''. Nerapide kaj egale moviĝi supren kaj returnen: ŝipo balanciĝas sur maro. '''Balancilo'''. Ilo por balanci (tabulo, pendigita sur ŝnuro, tabulo sur ŝtipo). Komparu : Svingi, skui, ŝanceli.
'''Balasto'''. Pezaj objektoj (ŝtonoj, sablo), per kiuj oni ŝarĝas ŝipojn, aerostatojn por konservi la egalpezon.
'''Balbuti'''. Paroli neklare, haltante kaj ripetante silabojn. '''Balbuto'''. Vortoj, parolmaniero de tiu, kiu balbutas.
'''Baldakeno'''. Kovrilo, tegmento, portata sur stangoj super la kapo de ĉefa pastro aŭ civila altrangulo dum soleno.
'''Baldaŭ'''. Post mallonga tempo: ''Li baldaŭ venos''. '''Baldaŭa'''. Kiu baldaŭ okazos: ''Ĝis baldaŭa revido!''
'''Baleno''' (Zool.). Grandega mambesto, vivanta en la maro (''Balaena''). '''Balenosto'''. Kornaj lamenoj en la buŝego de la balenoj.
'''Baleto'''. Teatra danco; spektaklo, kies temo estas esprimata per dancoj kaj mimiko.
'''Balisto'''. Antikva milita maŝino, por ĵetado de ŝtonoj, lancoj, k. t. p.
'''Balistiko''' - 1. Parto de la meĥaniko pri la movoj de ĵetitaj korpoj. - 2. Milita scienco pri la movoj de kugloj, pri la eksplodo de bomboj, k. t. p.
'''Balkono'''. Ekstera, horizontala ebeno el tabuloj, ŝtonplatoj ĉe la superaj etaĝoj, ĉirkaŭita de balustrado kaj komunikiĝanta kun la interno de l’ domo. Komparu: Teraso, verando.
'''Balono'''. - 1. Sferforma malplena korpo. - 2. Vitra sferforma vazo. - 3. Aerostato.
'''Baloti'''. - 1. Voĉdoni per globetoj. - 2. Voĉdoni pri kandidatoj.
'''Balustrado'''. Vico de kolonetoj aŭ palisetoj, kunigitaj supre per horizontalaj traboj, servanta kiel barilo ĉe altaroj, ŝtuparoj, balkonoj, terasoj. Komparu: Barilo, bariero.
'''Balzamo'''. - 1. Bonodora rezina substanco de vegetaĵoj. - 2. Tio, kio kvietigas dolorojn, ĉagrenojn: ''La konsolo estas balzamo por doloranta koro''.
'''Balzamino''' (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun belaj floroj (''Impatiens balsamina'').
'''Bambuo''' (Bot.). Grandega herba vegetaĵo el la familio de l’ graminacoj, kies trunko estas uzata por konstruaĵoj, mebloj (''Bambusa'').
'''Bani'''. Meti korpon en akvon, fluidaĵon kaj tie ĝin lavi: ''bani infanon, sin bani''. '''Banejo'''. Loko, ĉambro, kie oni banas aŭ sin banas. '''Banujo'''. Vazo (marmora, leda, ligna), en kiu oni banas aŭ sin banas. '''Pluvbano'''. Bano, en kiu la akvo falas de supre en multenombraj gutoj, kvazaŭ pluvo. '''Vaporbano'''. Bano en la akva vaporo.
'''Banala'''. Ofte, de ĉiuj uzata, kaj tial neoriginala, neeleganta, neinteresa: ''banala vero, banala vesto, banala spritaĵo''. '''Banaleco'''. Eco de tio, kio estas banala. Komparu: Triviala, vulgara.
'''Banano''' (Bot.). Frukto de l' bananarbo, '''Bananarbo'''. Tropika arbo el la samnoma familio (''Musa paradisiaca'').
'''Bando'''. Aro de rabistoj, vaguloj, friponoj.
'''Bandaĝo'''. Longa tola rubando, per kiu oni kovras, ĉirkaŭvolvas kaj senmovigas vunditan membron. '''Bandaĝi'''. Meti bandaĝon.
'''Banderolo'''. Papera rubando, anstataŭanta koverton: ''Mi sendas al vi la gazeton en rekomendita banderolo''.
'''Bandito'''. Rabisto.
'''Banko'''. Institucio, privata aŭ ŝtata, por monaj operacioj: pruntoj, kambioj, ĉekoj k. t. p. '''Banka bileto'''. Papera mono.
'''Bankiero'''. Posedanto de privata banko.
'''Bankroti'''. Ĉesi pagi siajn komercajn ŝuldojn kaj lasi deklari oficiale pri tio. '''Bankroto'''. Stato de tiu, kiu bankrotas. '''Bankrotinto'''. Persono, kiu bankrotis.<noinclude><references/></noinclude>
aj2saslavgmdpnt3m7nue4uajggbsey
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/8
104
25602
115372
114187
2026-05-14T09:45:41Z
Ciampix
3284
115372
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lepticed7" />{{rh|ABSOLUTISMO|- 2 -|ADRESO}}</noinclude><section begin="Absoluta"/>- '''2'''. Senmiksa, ĥemie pura : ''absoluta''
''alkoholo''. - '''3'''. Ne relativa : ''absoluta vero''.
'''Absoluteco.''' Eco de tio, kio estas absoluta.
<section end="Absoluta"/>
<section begin="Absolutismo"/>'''Absolutismo'''. Absoluta maniero de
regado, de agado.
<section end="Absolutismo"/>
<section begin="Absolvi"/>'''Absolvi'''. Pardoni la pekojn : ''Post la''
''konfeso la pastro absolvas la pentantan''
''pekulon.'' '''Absolvo'''. Pardono de l’ pekoj.
<section end="Absolvi"/>
<section begin="Absorbi"/>'''Absorbi'''. Tute okupi la pensojn, la
atenton : ''La laboro tiel absorbis lin, ke li''
''forgesis pri la tagmanĝo.''
<section end="Absorbi"/>
<section begin="Abstinenco"/>'''Abstinenco'''. Sindetenemo, pro principo,
de la uzado de l’ tabako, alkoholaĵoj, amaj
ĝuoj. '''Abstinenculo'''. Persono, kiu sin
detenas, pro principo, de la uzado de
la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.
<section end="Abstinenco"/>
<section begin="Abstrakta"/>'''Abstrakta'''. Kio ne estas perceptebla
de la sentoj : ''La substantivoj povas esti''
''dividataj en du grupojn : abstraktaj, ekz.''
''bono, penso, ideo; kaj konkretaj : ekz. tablo,''
''hundo.'' '''Abstraktaĵo'''. Io abstrakta.
'''Abstrakteco'''. Eco de tio, kio estas abstrakta.
<section end="Abstrakta"/>
<section begin="Absurda"/>'''Absurda'''. Plene sensenca : ''Absurda estas''
''la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l’ juneco.''
'''Absurdo'''. Io absurda : ''Kia absurdo!''
'''Absurdeco'''. Eco de tio, kio estas absurda.
<section end="Absurda"/>
<section begin="Abunda"/>'''Abunda'''. Havanta grandan kvanton,
bone provizita, pli ol sufiĉa : ''abunda rikolto'',
''abunda programo''. '''Abundeco'''. Eco de tio,
kio estas abunda : ''abundeco de fiŝoj en lago.''
<section end="Abunda"/>
<section begin="Acero"/>'''Acero''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la samnoma
familio; ĝia ligno estas uzata en multaj
metioj (''Acer'').
<section end="Acero"/>
<section begin="Acetato"/>'''Acetato'''. Salo de la vinagra acido.
<section end="Acetato"/>
<section begin="Acetileno"/>'''Acetileno''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). C<sub>2</sub>H<sub>2</sub>. Bruligebla gaso,
kiun oni produktas el kalcikarbido agante
je ĝi per akvo.
<section end="Acetileno"/>
<section begin="Acida"/>'''Acida'''. Havanta akran guston, kiel tiu
de la vinagro : ''acida frukto''. '''Acido.''' '''- l.'''
Io acida. '''- 2''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Kombinaĵo de la
hidrogeno kun metalo, ruĝiganta la bluan
lakmuson. '''Acideco.''' Eco de tio, kio estas
acida.
<section end="Acida"/>
<section begin="Aĉeti"/>'''Aĉeti'''. Akiri ion, pagante por ĝi monon :
''aĉeti kare, malkare''. '''Aĉeto'''. Ago de tiu, kiu
aĉetas. '''Aĉetanto'''. Persono, kiu aĉetas.
'''Aĉetebla'''. Kiu povas esti aĉetita : ''En la nuna''
''tempo ĉio kaj ĉiu estas aĉetebla''. '''Aĉetisto'''.
Persono, kies profesio estas aĉeti.
<section end="Aĉeti"/>
<section begin="-Ad"/>'''-Ad'''. Sufikso, esprimanta agon ripetatan
aŭ longedaŭran : ''pafado, restado.''
<section end="-Ad"/>
<section begin="Adapti"/>'''Adapti'''. Konformigi por speciala celo, por
specialaj kondiĉoj : ''adapti la rimedojn al la''
''celo, adapti versaĵon por kanto.'' '''Adapto'''. Ago
de tiu, kiu adaptas. Komparu : '''{{VdE|Apliki}}, {{VdE|Uzi|uzi}}.'''
<section end="Adapti"/>
<section begin="Adepto"/>'''Adepto'''. '''- 1.''' Partiano de doktrino, de
sekto : ''adepto de la epikurismo''. '''- 2.''' Persono,
konanta arton, sciencon kaj sin okupanta
per ili : ''adepto de la pentrarto.''
<section end="Adepto"/>
<section begin="Adiaŭ"/>'''Adiaŭ'''. Esprimo de la ĝentileco, kiam
oni foriras, disiĝas : ''Adiaŭ kara amiko,''
''ĝis revido en la plej proksima kongreso!''
'''Adiaŭa'''. Kiu adiaŭas, de adiaŭo : ''adiaŭa''
''vorto, adiaŭa kunveno.''
<section end="Adiaŭ"/>
<section begin="Adicio"/>'''Adicio'''. Aritmetika operacio, per kiu
oni aldonas unu nombron al alia, t. e.
kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas
tiom da unuoj, kiom ambaŭ kune. '''Adicii'''.
Fari la adicion : ''adicii unu nombron al alia.''
<section end="Adicio"/>
<section begin="Adjektivo"/>'''Adjektivo'''. Vorto aldonata al substantivo
por montri ĝian econ : ''bona knabo.''
'''Adjektiva'''. De adjektivo ; simila al adjektivo,
havanta karakteron de adjektivo :
''adjektiva fleksio, adjektiva esprimo.''
<section end="Adjektivo"/>
<section begin="Adjunkto"/>'''Adjunkto'''. Helpanto de supera oficisto.
<section end="Adjunkto"/>
<section begin="Adjutanto"/>'''Adjutanto'''. Oficiro, konstante akompananta
sian ĉefon kaj komunikanta liajn
ordonojn al la subuloj.
<section end="Adjutanto"/>
<section begin="Administri"/>'''Administri'''. Konduki aferojn privatajn
aŭ publikajn per persona kunlaboro :
''administri bienon, administri domon,''
''administri kompanion.'' '''Administranto'''. Persono,
kiu administras. Komparu : '''{{VdE|Direkti}}, {{VdE|Regi|regi}}.'''
<section end="Administri"/>
<section begin="Administracio"/>'''Administracio'''. Administrantaro.
<section end="Administracio"/>
<section begin="Admiri"/>'''Admiri'''. Rigardi kun miro kunigita
kun aprobo, estimo, alta ŝato : ''admiri''
''heroon, admiri kuraĝon''. '''Admiro'''. Sento de
tiu, kiu admiras. '''Admirinda'''. Meritanta
admiron : ''admirinda modesteco.''
<section end="Admiri"/>
<section begin="Admiralo"/>'''Admiralo'''. Ĉefo de milita ŝiparo.
<section end="Admiralo"/>
<section begin="Admiralitato"/>'''Admiralitato'''. Estraro de ŝiparo kaj
ĝia oficejo.
<section end="Admiralitato"/>
<section begin="Admoni"/>'''Admoni'''. Instigi per vortoj al la plenumo
de devo : ''La patrino admonis la filon al''
''la diligenteco.'' '''Admono'''. Vortoj de tiu, kiu
admonas.
<section end="Admoni"/>
<section begin="Adopti"/>'''Adopti'''. Kun formala akto preni en
sian familion kiel sian propran infanon ;
filigi, filinigi : ''adopti orfon''. '''Adopto.''' Ago
de tiu, kiu adoptas.
<section end="Adopti"/>
<section begin="Adori"/>'''Adori'''. '''- 1.''' Respekti kaj ami kiel Dion.
'''- 2.''' Forte ami, alte ŝati: ''adori sian edzinon,''
''adori la poezion.'' '''Adoro'''. Sento de tiu, kiu
adoras. '''Adoranto'''. Persono, kiu adoras :
''kantistino, aplaŭdata de la adorantoj.''
<section end="Adori"/>
<section begin="Adreso"/>'''Adreso'''. '''- 1.''' Precize difinita loĝloko de
persono (lando, urbo, strato, domo) : ''La''
''adreso de doktoro Zamenhof estas : Varsovio,''
''str. Dzika {{no|9|min=1}}.'' '''- 2.''' Surskribo sur letero,
sur pakaĵo, enhavanta la nomon kaj la
loĝlokon de la persono, al kiu ĝi estas<section end="Adreso"/><noinclude><references/></noinclude>
993oswnyvz0pwrfesfj3u6qmjmkznwn
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/9
104
28875
115373
114188
2026-05-14T09:47:13Z
Ciampix
3284
115373
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lepticed7" />{{rh|ADULTI|- 3 -|AGLOMERI}}</noinclude><section begin="Adreso"/>sendata : ''La adreso devas esti ĉiam skribita''
''tre legeble''. '''Adresi'''. Skribi adreson sur
letero, sur pakaĵo. '''Adresanto'''. Persono,
kiu sendas leteron. '''Adresato'''. Persono, al
kiu oni sendas leteron : ''Sur la koverto oni''
''skribas ne sole la nomon de l’ adresato, sed''
''ankaŭ tiun de la adresanto, por ke la poŝto''
''povu resendi al li la leteron en okazo de''
''bezono.''
<section end="Adreso"/>
<section begin="Adulti"/>'''Adulti'''. Rompi la geedzan fidelecon per
seksa rilato kun alia persono. '''Adulto'''. Ago
de tiu, kiu adultas.
<section end="Adulti"/>
<section begin="Advento"/>'''Advento'''. Kvarsemajna fasto antaŭ la
Kristnasko.
<section end="Advento"/>
<section begin="Adverbo"/>'''Adverbo'''. Neŝanĝebla vorto, esprimanta
manieron, lokon aŭ tempon : ''bone, hejme,''
''vespere''. '''Adverba'''. Havanta karakteron,
strukturon de adverbo : ''« Kun ĝojo » estas''
''adverba esprimo''.
<section end="Adverbo"/>
<section begin="Advokato"/>'''Advokato'''. '''- 1'''. Juristo, kies specialo
estas defendi akuzatojn en juĝejo. '''- 2'''.
Defendanto per vortoj : ''Estu mia advokato''
''antaŭ mia edzino''.
<section end="Advokato"/>
<section begin="Aero"/>'''Aero'''. Gaso, kiun ni spiras, konsistanta
el azoto kaj oksigeno. '''Aera'''. '''- 1'''. El aero :
''aera veziketo''. '''- 2'''. Okazanta, vivanta en la
aero : ''aera fenomeno, aera vegetaĵo''. '''Aerumi'''.
Refreŝigi, forigi malbonodoron, tralasante
aeron : ''aerumi litaĵon, ĉambron''. Komparu :
'''{{VdE|Ventoli}}'''.
<section end="Aero"/>
<section begin="Aerolito"/>'''Aerolito'''. Ŝtono, falanta de la kosma
spaco sur la supraĵon de la tero.
<section end="Aerolito"/>
<section begin="Aerometro"/>'''Aerometro'''. Instrumento por mezuri
la densecon de la gasoj.
<section end="Aerometro"/>
<section begin="Aeronaŭto"/>'''Aeronaŭto'''. Aerveturanto.
<section end="Aeronaŭto"/>
<section begin="Aerostato"/>'''Aerostato'''. Aparato, plenigita per gaso,
pli malpeza ol la aero kaj servanta por
sin levi en la aeron.
<section end="Aerostato"/>
<section begin="Afabla"/>'''Afabla'''. Kondutanta amike kun aliaj,
penanta esti agrabla al aliaj : ''afabla homo,''
''afabla vorto''. '''Afableco'''. Eco de tiu, kiu
estas afabla. '''Afablaĵo'''. Afabla ago, vorto.
'''Malafabla'''. Kondutanta neamike kun aliaj,
tute ne zorganta esti agrabla al aliaj.
Komparu : '''{{VdE|Ĝentila}}, {{VdE|Kompleza|kompleza}}'''.
<section end="Afabla"/>
<section begin="Afekcio"/>'''Afekcio'''. Forta emocio, perdo de la
egalpezo de la animo sub la influo de
fortaj kaj neatenditaj impresoj : ''malespero,''
''ravo''.
<section end="Afekcio"/>
<section begin="Afekti"/>'''Afekti'''. Ŝajnigi ion per nenaturaj manieroj :
''afekti modestecon''. '''Afekto'''. Ŝajnigo per
nenaturaj manieroj. '''Afektema'''. Havanta
la kutimon afekti.
<section end="Afekti"/>
<section begin="Afero"/>'''Afero'''. '''- 1'''. Ĉio, kio estas en la mondo
reala kaj abstrakta : ''Dum vojaĝo oni vidas''
''multajn interesajn aferojn''. '''- 2'''. Ĉio, kio estas
objekto de okupo, kio estas aŭ devas esti
plenumita : ''komerca afero, juĝa afero''.
Komparu : '''{{VdE|Objekto}}'''.
<section end="Afero"/>
<section begin="Afikso"/>'''Afikso'''. Partikulo, almetata antaŭ aŭ
post la radiko, por formi novan vorton
kun alia signifo : ''prefikso, sufikso''.
<section end="Afikso"/>
<section begin="Afiŝo"/>'''Afiŝo'''. Presita anonco pri publika
spektaklo. '''Afiŝi'''. Anonci per afiŝo. Komparu :
'''{{VdE|Avizo}}, {{VdE|Prospekto|prospekto}}, {{VdE|Reklamo|reklamo}}'''.
<section end="Afiŝo"/>
<section begin="Aforismo"/>'''Aforismo'''. Penso, principo, koncize
esprimita, ĉerpita el verko de fama aŭtoro.
Komparu : '''{{VdE|Devizo}}, {{VdE|Maksimo|maksimo}}, {{VdE|Moto|moto}},'''
'''{{VdE|Proverbo|proverbo}}, {{VdE|Sentenco|sentenco}}'''.
<section end="Aforismo"/>
<section begin="Afranki"/>'''Afranki'''. Pagi la poŝtajn spezojn, algluante
la necesan kvanton da poŝtmarkoj :
''La adresato pagas punon por neafrankita''
''letero''.
<section end="Afranki"/>
<section begin="Afto"/>'''Afto''' ({{VdE-ml|Med}}.). Ŝimaj ulceroj en la buŝo
de suĉinfanoj.
<section end="Afto"/>
<section begin="Afusto"/>'''Afusto'''. Veturilo de kanono.
<section end="Afusto"/>
<section begin="Agi"/>'''Agi'''. Uzi siajn fizikajn aŭ spiritajn
fortojn : ''Ne ploru, sed agu''. '''Ago'''. Uzo de
siaj fizikaj aŭ spiritaj fortoj : ''Malpli da''
''vortoj, pli da agoj!'' Komparu : '''{{VdE|Fari}},'''
'''{{VdE|Konduti|konduti}}, {{VdE|Procedi|procedi}}'''.
<section end="Agi"/>
<section begin="Agaco"/>'''Agaco'''. Malagrabla sento en la dentoj,
kiun kaŭzas fortaj acidoj, acidaj fruktoj.
<section end="Agaco"/>
<section begin="Agapo"/>'''Agapo'''. Festeno de la primitivaj kristanoj
post la komunio.
<section end="Agapo"/>
<section begin="Agariko"/>'''Agariko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Speco de manĝebla
fungo (''Agaricus campestris'').
<section end="Agariko"/>
<section begin="Agato"/>'''Agato'''. Duone diafana speco de kvarco
de vivaj variaj koloroj.
<section end="Agato"/>
<section begin="Agendo"/>'''Agendo'''. Notlibro por tuta jaro kun
aparta paĝo por ĉiu tago.
<section end="Agendo"/>
<section begin="Agento"/>'''Agento'''. Peranto por plenumi aferojn
de aliaj personoj : ''borsa agento''.
<section end="Agento"/>
<section begin="Agiti"/>'''Agiti'''. Instigi aliajn al agado por celoj,
havantaj publikan gravecon : ''agiti antaŭ''
''elektoj''. '''Agito'''. Ago de tiu, kiu agitas.
'''Agitanto'''. Persono, kiu agitas. Komparu :
'''{{VdE|Propagandi}}'''.
<section end="Agiti"/>
<section begin="Aglo"/>'''Aglo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba birdo el la familio
de l’falkoj (''Aquila''). La reĝo de la birdoj.
''La nigra aglo'' = la aglo de la prusaj standardoj.
''Li ne estas aglo'' = li ne estas persono
de alta inteligenteco. ''Agla nazo'' = nazo
kurbigita, kiel la beko de la aglo.
<section end="Aglo"/>
<section begin="Aglomeri"/>'''Aglomeri'''. Kunigi ne samspecajn, ne
unuformajn objektojn en tuton. '''Aglomeraĵo'''
'''- 1'''. Objekto, konsistanta el kunigitaj
ne unuspecaj, ne unuformaj partoj. '''- 2'''.
Kungluaĵo, konsistanta el nature kunigitaj
diversaj mineraloj.<section end="Aglomeri"/><noinclude><references/></noinclude>
mr5byw20bv39rbpmn6l7yq7y0k8m3w2
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/21
104
29589
115384
115124
2026-05-14T10:02:39Z
Ciampix
3284
115384
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lepticed7" />{{rh|AŬTOGRAFO|- 15 -|BAJONETO}}</noinclude><section begin="Aŭtografo"/><nowiki />
'''Aŭtografo'''. Io skribita per la propra
mano de aŭtoro, de eminenta persono.
'''Aŭtografa'''. Skribita per la propra mano
de aŭtoro, de eminenta persono.
<section end="Aŭtografo"/>
<section begin="Aŭtografio"/>'''Aŭtografio'''. Reproduktado de
aŭtografoj per la litografio.
<section end="Aŭtografio"/>
<section begin="Aŭtokrato"/>'''Aŭtokrato'''. Absoluta reganto.
'''Aŭtokrata'''. Reganta absolute.
<section end="Aŭtokrato"/>
<section begin="Aŭtokratio"/>'''Aŭtokratio'''. Aŭtokrata sistemo de regado.
<section end="Aŭtokratio"/>
<section begin="Aŭtomato"/>'''Aŭtomato'''. '''- 1'''. Aparato, movata de
risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon).
'''- 2'''. Aparato, kiu elĵetas per sia
mekanismo diversajn objektojn (bombonojn,
poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post
kiam oni enmetis moneron de difinita
grandeco. '''- 3'''. Persono sen volo, sen
energio. '''Aŭtomata'''. Aganta per si mem,
sen ekstera kaŭzo, mekanika : ''La batado''
''de la koro estas aŭtomata.'' '''Aŭtomate'''. En
aŭtomata maniero, kiel aŭtomato.
<section end="Aŭtomato"/>
<section begin="Aŭtomobilo"/>'''Aŭtomobilo'''. Veturilo, kaleŝo, movata
de motoro.
<section end="Aŭtomobilo"/>
<section begin="Aŭtonomio"/>'''Aŭtonomio'''. Sistemo de regado de
provinco, sendependa de la centra registaro.
'''Aŭtonomia'''. Posedanta aŭtonomion,
bazita sur aŭtonomio : ''aŭtonomia provinco,''
''aŭtonomia administrado.''
<section end="Aŭtonomio"/>
<section begin="Aŭtoro"/>'''Aŭtoro'''. Verkisto : ''aŭtoro de poemo, de''
''scienca verko, de opero.''
<section end="Aŭtoro"/>
<section begin="Aŭtoritato"/>'''Aŭtoritato'''. Povo, spirita influo, bazita
sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj :
''patra aŭtoritato, aŭtoritato de scienculo, de''
''ĉefo.'' '''Aŭtoritata'''. De aŭtoritato, posedanta
aŭtoritaton : ''aŭtoritata opinio''.
<section end="Aŭtoritato"/>
<section begin="Aŭtuno"/>'''Aŭtuno'''. La tria sezono de la jaro,
inter la somero kaj vintro, t. e. inter la
dua tagnoktegaleco kaj la plej mallonga
tago de l’ jaro. '''Aŭtuna'''. De aŭtuno,
okazanta en aŭtuno : ''aŭtuna vento''. '''Aŭtune'''.
Dum aŭtuno.
<section end="Aŭtuno"/>
<section begin="Avo"/>'''Avo'''. Patro de patro, patro de patrino.
<section end="Avo"/>
<section begin="Avanso"/>'''Avanso'''. Progreso en rango, en ofico :
''doni avanson, ricevi avanson''. '''Avansi'''. Progresi
en rango, en ofico.
<section end="Avanso"/>
<section begin="Avara"/>'''Avara'''. Karakterizata de ekstrema
deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta.
'''Avari'''. Ne volonte, ne multe doni :
''avari laŭdojn, helpon''. '''Avareco'''. Eco de tiu,
kiu estas avara. '''Avarulo'''. Persono avara.
Komparu : '''{{VdE|Avida}}, {{VdE|Ŝparema|ŝparema}}'''.
<section end="Avara"/>
<section begin="Avelo"/>'''Avelo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de
la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj (''Corylus avellana'').
<section end="Avelo"/>
<section begin="Aveno"/>'''Aveno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo
por la ĉevaloj (''Avena'').
<section end="Aveno"/>
<section begin="Aventuro"/>'''Aventuro'''. Rimarkinda, eksterordinara
okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno.
'''Aventuristo'''. Persono, havanta
inklinon al aventuroj.
<section end="Aventuro"/>
<section begin="Averti"/>'''Averti'''. Antaŭsciigi pri minacanta danĝero,
malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin
evitu : ''averti iun pri proksimiĝanta fulmotondro''.
'''Averto'''. Vortoj de tiu, kiu avertas.
<section end="Averti"/>
<section begin="Avida"/>'''Avida'''. Forte deziranta posedi ion :
''avida de gloro, avida de mono''. '''Avide'''.
En avida maniero. '''Avideco'''. Eco de tiu, kiu
estas avida. Komparu : '''{{VdE|Avara}}, {{VdE|Ŝparema|ŝparema}}'''.
<section end="Avida"/>
<section begin="Avizo"/>'''Avizo'''. Presita sciigo pri estonta fakto :
''avizo pri baldaŭa apero de verko''. '''Avizi'''.
Sciigi pri estonta fakto. Komparu : '''{{VdE|Afiŝo}},'''
'''{{Vde|Anonco|anonco}}, {{VdE|Prospekto|prospekto}}, {{VdE|Reklamo|reklamo}}'''.
<section end="Avizo"/>
<section begin="Azeno"/>'''Azeno''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Longorela kvarpiedulo
el la gento de l’ ĉevaloj : ''malsaĝa kaj''
''obstina kiel azeno'' (''Asinus'').
<section end="Azeno"/>
<section begin="Azilo"/>'''Azilo'''. Rifuĝejo.
<section end="Azilo"/>
<section begin="Azoto"/>'''Azoto''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). N. Ĥemia elemento, senodora,
senkolora gaso, el kiu konsistas
kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi
ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne
taŭgas por la spirado.
<section end="Azoto"/>
<section begin="Litero B"/>{{f|'''B'''|c|g=150%}}
<section end="Litero B"/>
<section begin="Babili"/>'''Babili'''. Paroli pri negravaj aferoj, paroli
multe kaj precipe por la sola plezuro de
parolado. '''Babilo'''. Vortoj de tiu, kiu babilas.
'''Babilema'''. Kiu amas babili. '''Babilulo'''.
Persono babilema.
<section end="Babili"/>
<section begin="Babordo"/>'''Babordo'''. Maldekstra flanko de ŝipo
(se oni turnas la vizaĝon al la antaŭa
parto).
<section end="Babordo"/>
<section begin="Bacilo"/>'''Bacilo'''. Bakterio, havanta formon de
bastoneto : ''bacilo de la olero''.
<section end="Bacilo"/>
<section begin="Bagatelo"/>'''Bagatelo'''. Negranda objekto, negrava
afero.
<section end="Bagatelo"/>
<section begin="Bajoneto"/>'''Bajoneto'''. Pinta batalilo, kiun oni
almetas al la pafiloj : ''Talleyrand diradis :''
''« Oni povas ĉion fari per la bajonetoj, sed''
''oni ne povas sidiĝi sur ili »''.
<section end="Bajoneto"/><noinclude><references/></noinclude>
927ourghuwz0t8sm53qt67xo0pdzu34
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/50
104
32332
115343
105640
2026-05-14T09:13:37Z
Ciampix
3284
115343
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO VI.}}
Petronius estis hejme. La pordisto ne kuraĝis haltigi
Viniciuson, kiu enkuris la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kiel fulmotondro, poste, eksciinte,
ke oni devas serĉi la mastron en la biblioteko, kun tiu sama
impeto enkuris la bibliotekon, kaj trovinte Petroniuson skribanta,
elŝiris la kanon el lia mano, rompis ĝin, ĵetegis teren, poste
premkaptis liajn brakojn per la fingroj kaj, proksimigante la
vizaĝon al via vizaĝo, komencis demandi per raŭka voĉo:
— Kion vi faris kun ŝi? Kie ŝi estas?
Sed subite okazis io mirindega. La delikatforma kaj
malhardita Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto,
premantan lian brakon, post tio li ekkaptis lian duan manon, kaj
tenante ilin ambaŭ en sia unu kun forto de fera premilo: diris:
— Mi estas malfortulo nur matene, sed vespere mi reakiras
la antaŭan viglecon. Provu liberiĝi. Gimnastikon evidente
instruis al vi teksisto, kaj kondukon forĝisto.
Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ kolero, nur en la okuloj
ekflametis ia pala rebrilo de kuraĝo kaj energio. Post momento li
lasis la manojn de Vinicius, kiu staris antaŭ li humiligita,
hontigita kaj furioza.
— Ŝtalan manon vi havas — li diris — sed je ĉiuj dioj de la
infero mi ĵuras, ke se vi min perfidis, mi enbatos ponardon en
vian gorĝon, eĉ en la ĉambroj de la cezaro.
— Ni parolu trankvile — rediris Petronius. — Ŝtalo estas
pli forta, ol fero, do kvankam el unu via brako oni povus fari
du miajn, mi ne devas vin timi. Aliflanke, doloras min via
krudeco, kaj se la homa sendankeco povus min ankoraŭ mirigi,
mi mirus vian sendankecon
— Kie estas Ligia?
— En la malĉastejo, tio estas en la domo de la cezaro.
— Petronius!
— Trankviliĝu kaj sidiĝu. Mi petis la cezaron pri du aferoj,
kiujn li promesis al mi: unue, ke li eligu Ligian el la domo de
Aulus, due, ke li donu ŝin al vi. Ĉu vi ne havas ponardon ie
en la faldoj de via togo? Eble vi frapos min? Sed mi konsilas
al vi atendi kelkajn tagojn, ĉar oni prenus vin en malliberejon,
kaj dume Ligia enuus en via domo.<noinclude><references/>
{{rh|46||}}</noinclude>
74n1j8f2k7yw80nqrbzml2ny8okdc1v
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/51
104
32333
115344
105660
2026-05-14T09:17:00Z
Ciampix
3284
115344
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sekvis silento. Vinicius dum certa tempo rigardis Petroniuson
per mirplenaj okuloj, post kio li diris:
— Pardonu min. Mi ŝin amas, kaj la amo konfuzas mian
prudenton.
— Admiru min, Marcus. Antaŭhieraŭ mi diris al la cezaro
la jenon: mia nevo, Vinicius, tiel ekamegis iun malgrasaĉan
knabinon, kiun oni prizorgas ĉe Aulusoj, ke lia domo ŝanĝis
sin en vaporbanejon de sopiroj. Vi, cezaro — mi diris — kaj
mi, kiuj scias, kio estas la vera beleco, ne donus por ŝi eĉ mil
sestercojn, sed la knabo ĉiam ja estis malsaĝa, kiel tripieda
tablo, kaj nun li entute malsaĝiĝis.
— Petronius!
— Se vi ne komprenas, ke mi diris ĉi tion, volante sekurigi
Ligian, mi emas ekkredi, ke mi diris la veron. Mi persvadis
al la Kuprobarba, ke tia estetikulo, kiel li, ne povas konsideri
tian knabinon bela, kaj Nero, kiu ĝis nun ne kuraĝas rigardi
alie, ol per miaj okuloj, ne trovos en ŝi belecon, kaj ne trovinte
ĝin, li ŝin ne deziros. Oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi
ĝin per ŝnuro. Nun Ligian pritaksos ĝuste ne li, sed Poppaea,
kaj nature ŝi klopodos kiel eble baldaŭ forigi ŝin el la palaco.
Kaj mi parolis, kvazaŭ senintence al la Kupra barbo: „Prenu
Ligian kaj donu ŝin al Vinicius. Vi rajtas ĝin fari, ĉar ŝi estas
garantiulino, kaj se vi ĝin faros, vi malbonagos kontraŭ Aulus.”
Kaj li konsentis. Li havis nenian kaŭzon por malkonsenti, tiom
pli, ke mi donis al li okazon suferigi honestajn homojn. Oni
faros vin oficiala gardisto de la garantiulino, oni transdonos
en viajn manojn tiun ligan trezoron, kaj vi, kiel aliancano de
la bravaj ligoj, kaj kune fidela servisto de la {{SIC|c|C}}ezaro, ne
nur nenion perdos el tiu trezoro, sed eĉ klopodos ĝin multobligi.
La {{SIC|c|C}}ezaro, dezirante konservi la formojn, tenos ŝin dum kelkaj
tagoj en sia domo, kaj poste forsendos ŝin en vian ''{{Lingvo|la|insula}}'',
feliĉulo!
— Ĉu ĝi estas vero? Nenio minacas ŝin en la domo de la {{SIC|c|C}}ezaro?
— Se ŝi devus ekloĝi tie por ĉiam, Poppaea parolus pri ŝi
kun Locusta, sed dum kelkaj tagoj nenio ŝin minacas. En la
cezara palaco estas dek mil homoj. Povas esti, ke Nero tute
ŝin ne vidos, tiom pli, ke li tiagrade ĉion konfidis al mi, ke
antaŭ momento estis ĉe mi la centuriestro kaj sciigis, ke li
forkondukis la knabinon en la palacon kaj transdonis en la
manojn de Acte. Acte estas bonkora persono, kaj tial mi
ordonis transdoni Ligian al ŝi. Pomponia Graecina videble same<noinclude><references/>
{{rh|||47}}</noinclude>
a5luingh73c894o4oionae2lke7kk1l
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/52
104
32334
115345
105661
2026-05-14T09:18:50Z
Ciampix
3284
115345
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>opinias, ĉar ŝi skribis al ŝi. Morgaŭ estos festeno ĉe Nero.
Mi rezervis por vi lokon apud Ligia.
— Pardonu mian koleremon, Caius — diris Vinicius. — Mi
kredis, ke vi ordonis forkapti ŝin por vi mem, aŭ por la {{SIC|c|C}}ezaro.
— Mi povas pardoni vian koleremon, sed pli malfacile estas
al mi pardoni viajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la
voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ĉi ne plaĉas al mi,
Marcus, kaj de tio ĉi gardu vin. Sciu, ke la peristo de Nero
estas Tigellinus, kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la
knabinon por mi mem, tiam, rigardante rekte en viajn okulojn,
mi dirus al vi la jenon: Vinicius, mi forprenas de vi Ligian,
kaj mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min.
Tiel parolante, li komencis rigardi per siaj nuksokoloraj
pupiloj rekte en la okulojn de Vinicius, kun esprimo malvarma
kaj impertinenta, kaj la juna viro entute konfuziĝis.
— La kulpo estas mia — li diris. — Vi estas bona, honesta,
kaj mi dankas vin el la tuta animo. Permesu nur fari al vi
ankoraŭ unu demandon. Kial vi ne ordonis sendi Ligian rekte
en mian domon?
— Ĉar la cezaro volas konservi la formojn. Oni parolos pri
tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian, kiel garantiulinon,
tial, tiel longe, kiel oni parolos, ŝi restos en la cezara palaco.
Poste oni senbrue forsendos ŝin al vi, kaj la afero estos finita.
La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco
estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago.
Ĉu vi jam kvietiĝis tiom, por povi iomete filozofi? Ofte venis
en mian penson la demando, kial krimo, se ĝi eĉ estus potenca,
kiel cezaro, kaj kiel li, certa pri senpuneco, ĉiam klopodas pri
ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Por kio tiu peno? Mi
opinias, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas
faroj, indaj je iu azia reĝaco, ne je roma cezaro; sed se tio al
mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato…
Sed Nero skribas — Nero serĉas pretekstojn, ĉar Nero estas
timulo. Tamen Tiberius, ekzemple, ne estis timulo —
malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial tiel estas? Kio
estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun malbono esprimas
al virto? Ĉu vi scias, kio ŝajnas al mi? Nome, ke ĝi okazas
tial, ĉar krimo estas malbela, kaj virto estas bela. ''{{Lingvo|la|Ergo}}'', vera
estetikulo estas samfakte virtulo. ''{{Lingvo|la|Ergo}}'', mi estas virtulo. Mi
devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro,
Prodiko kaj Gorgiaso. Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas
kelkfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi for-<noinclude><references/>
{{rh|48||}}</noinclude>
1ifhmer72gshgvyabcksw4k7tzvz90j
115346
115345
2026-05-14T09:20:39Z
Ciampix
3284
115346
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>opinias, ĉar ŝi skribis al ŝi. Morgaŭ estos festeno ĉe Nero.
Mi rezervis por vi lokon apud Ligia.
— Pardonu mian koleremon, Caius — diris Vinicius. — Mi
kredis, ke vi ordonis forkapti ŝin por vi mem, aŭ por la {{SIC|c|C}}ezaro.
— Mi povas pardoni vian koleremon, sed pli malfacile estas
al mi pardoni viajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la
voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ĉi ne plaĉas al mi,
Marcus, kaj de tio ĉi gardu vin. Sciu, ke la peristo de Nero
estas Tigellinus, kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la
knabinon por mi mem, tiam, rigardante rekte en viajn okulojn,
mi dirus al vi la jenon: Vinicius, mi forprenas de vi Ligian,
kaj mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min.
Tiel parolante, li komencis rigardi per siaj nuksokoloraj
pupiloj rekte en la okulojn de Vinicius, kun esprimo malvarma
kaj impertinenta, kaj la juna viro entute konfuziĝis.
— La kulpo estas mia — li diris. — Vi estas bona, honesta,
kaj mi dankas vin el la tuta animo. Permesu nur fari al vi
ankoraŭ unu demandon. Kial vi ne ordonis sendi Ligian rekte
en mian domon?
— Ĉar la {{SIC|c|C}}ezaro volas konservi la formojn. Oni parolos pri
tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian, kiel garantiulinon,
tial, tiel longe, kiel oni parolos, ŝi restos en la cezara palaco.
Poste oni senbrue forsendos ŝin al vi, kaj la afero estos finita.
La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco
estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago.
Ĉu vi jam kvietiĝis tiom, por povi iomete filozofi? Ofte venis
en mian penson la demando, kial krimo, se ĝi eĉ estus potenca,
kiel {{SIC|c|C}}ezaro, kaj kiel li, certa pri senpuneco, ĉiam klopodas pri
ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Por kio tiu peno? Mi
opinias, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas
faroj, indaj je iu azia reĝaco, ne je roma {{SIC|c|C}}ezaro; sed se tio al
mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato…
Sed Nero skribas — Nero serĉas pretekstojn, ĉar Nero estas
timulo. Tamen Tiberius, ekzemple, ne estis timulo —
malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial tiel estas? Kio
estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun malbono esprimas
al virto? Ĉu vi scias, kio ŝajnas al mi? Nome, ke ĝi okazas
tial, ĉar krimo estas malbela, kaj virto estas bela. ''{{Lingvo|la|Ergo}}'', vera
estetikulo estas samfakte virtulo. ''{{Lingvo|la|Ergo}}'', mi estas virtulo. Mi
devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro,
Prodiko kaj Gorgiaso. Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas
kelkfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi for-<noinclude><references/>
{{rh|48||}}</noinclude>
adc0ftee3n566uq4k5adpnq27wjgo09
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/54
104
32337
115348
105663
2026-05-14T09:24:47Z
Ciampix
3284
115348
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO VII}}
Antaŭ Acte, la eksamatino de Nero, iam klinadis sin la plej
altaj kapoj en Romo. Sed ŝi eĉ tiam ne volis miksi sin en la
publikajn aferojn, kaj se ŝi kelkfoje uzis sian influon je la juna
regnestro, ŝi faris ĝin nur por elpeti kompaton por iu. Modesta
kaj humila, ŝi gajnis dankemon de multaj, kaj malamikigis
kontraŭ si neniun. Eĉ Octavia ne kapablis ŝin ekmalami. Al
ĵaluzuloj ŝi ŝajnis nesufiĉe danĝera. Oni sciis, ke ĉiam ŝi amas
Neron per amo malgaja kaj suferplena, kiu vivas jam ne plu
per espero, sed nur per rememorado de la tempo, en kiu tiu
Nero estis ne nur pli juna kaj amanta, sed ankaŭ pli bona.
Oni sciis, ke ŝi ne kapablas forŝiri la animon kaj penson de
tiuj rememoroj, sed atendas jam nenion, kaj ĉar oni vere ne
bezonis timi, ke la {{SIC|c|C}}ezaro revenos al ŝi, oni rigardis ŝin
kiel estaĵon tute sendefendan, kaj tial oni lasis ŝin trankvile.
Poppaea konsideris ŝin nur kiel humilan servantinon, sendanĝeran
ĝis tia grado, ke ŝi eĉ ne postulis ŝian foriĝon el la palaco.
Ĉar tamen la {{SIC|c|C}}ezaro iam amis ŝin kaj forlasis sen ofendo,
en trankvila, kaj eĉ certagrade amika maniero, oni konservis
por ŝi certan respekton. Nero, liberiginte ŝin, donis al ŝi en la
palaco loĝejon, en tiu apartan ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'' kaj iom da servistoj.
Kaj ĉar siatempe Pallas kaj Narcissus, kvankam liberigitoj de
Claudius, ne nur partoprenis en festenoj de Claudius, sed eĉ,
kiel potencaj ministroj, okupis distingajn lokojn, ankaŭ ŝin oni
invitadis iafoje al la tablo de la {{SIC|c|C}}ezaro. Oni ĝin faradis eble
tial, ke ŝia belega persono estis vera ornamo de la festeno.
Cetere, koncerne la elekton de la societo, la {{SIC|c|C}}ezaro jam delonge
forlasis ĉiajn konsiderojn. Ĉe lia tablo sidadis plej diversa
miksamaso da homoj de ĉiaj klasoj kaj profesioj. Estis inter ili
senatanoj, sed ĉefe tiaj, kiuj konsentis esti kune arlekenoj.
Estis patricioj, maljunaj kaj junaj, avidaj je volupto, lukso kaj
vivĝuo. Estis virinoj, havantaj grandajn nomojn, sed ne
hezitantaj vespere surmetadi flavetajn perukojn kaj distri sin,
serĉante aventurojn en mallumaj stratoj. Estis ankaŭ altaj
oficistoj kaj pastroj, kiuj ĉe plenaj pokaloj mem volonte mokis
la {{sic|propajn|proprajn}} diojn, kaj apud ili — ĉiaspeca ĉifonularo, konsis-<noinclude><references/>
{{rh|50||}}</noinclude>
cyx026ull8cd604rt7lsvbgel30m824
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/55
104
32338
115349
106062
2026-05-14T09:32:39Z
Ciampix
3284
115349
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tanta el kantistoj, mimikistoj, muzikistoj, dancistoj kaj dancistinoj,
el poetoj, kiuj, deklamante versaĵojn, pensis pri la sestercoj,
kiujn ili esperis profiti per laŭdado de versaĵoj de la cezaro,
el filozofoj-mizeruloj, sekvantaj per avidaj okuloj la servatajn
manĝojn, el famaj veturigistoj, ĵonglistoj, miraklistoj,
fabelrakontistoj, komikistoj, fine el diversaj sentaŭguloj, kiujn modo
aŭ malsaĝeco kronis kiel unutagajn eminentulojn, kaj inter kiuj
ne mankis eĉ tiaj, kiuj per longaj haroj kovris la orelojn,
trapikitajn signe de sklaveco.
Pli famaj el ili okupis la lokojn rekte ĉe la tabloj, malpli
gravaj servis dum la manĝado kiel distristoj, atendante la
momenton, en kiu la servistaro permesos al ili ĵeti sin sur la
restintajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tiaspecajn gastojn venigadis
Tigellinus, Vatinius kaj Vitelius; al la gastoj ili ofte devis
havigi vestojn, konvenajn al la ĉambroj de la cezaro, kiu cetere
ŝatis tian societon, sentante sin en ĝi plej senĝena. La lukso de
la kortego origis ĉion kaj donis sian brilon al ĉio. Grandaj kaj
malgrandaj, idoj de eminentaj gentoj kaj strataj ĉifonuloj,
potencaj artistoj kaj mizeraj talentaĉuloj premis sin en la
palacon, por satigi la ravitajn okulojn per la lukso,
superpasanta la homan imagon, kaj proksimiĝi al la disdonanto de
ĉiaj favoroj, riĉaĵoj kaj bonoj, kies unu ekplaĉo povis verdire
malaltigi, sed povis ankaŭ senmezure altigi.
En tiu tago ankaŭ Ligia devis partopreni en simila festeno
Timo, necerteco kaj kapturno, ne mirinda post la subita travivaĵo,
batalis en ŝi kun la deziro malobei. Ŝi timis la cezaron, ŝi
timis la homojn, ŝi timis la palacon, kies svarmobruo preskaŭ
senigis ŝin de la konscio, ŝi timis la festenojn, pri kies senhonteco
ŝi aŭdis de Aulus, de Pomponia Graecina kaj iliaj amikoj.
Estante juna knabino, ŝi ne estis tamen senscia pri la vivo,
ĉar la scio pri malbono frue atingadis en tiuj tempoj eĉ infanajn
orelojn. Ŝi sciis do, ke en ĉi tiu palaco minacas ŝin pereo, pri
kiu cetere avertis ŝin Pomponia en la adiaŭa momento. Havante
tamen animon junan, nekutimigitan al malvirto, kaj fervore
konfesante la instruon, enradikigitan al ŝi de la kvazaŭ-patrino,
ŝi promesis defendi sin kontraŭ tiu pereo: ŝi ĝin promesis al la
patrino, al si mem, kaj ankaŭ al tiu Dia instruisto, je kiu ŝi
ne nur kredis, sed kiun ŝi ankaŭ ekamis per sia duoninfana
koro pro la dolĉeco de lia instruo, pro la maldolĉeco de la
morto kaj pro la gloro de l’ leviĝo el mortintoj.
Ŝi estis ankaŭ certa, ke nun nek Aulus, nek Pomponia Graecina
estos plu respondaj por ŝiaj agoj, ŝi do pripensis, ĉu ne<noinclude><references/>
{{rh|||51}}</noinclude>
8u98z93gfio2pxzdtpvsgdvecjxw1le
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/56
104
32339
115347
106063
2026-05-14T09:22:57Z
Ciampix
3284
115347
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estos pli bone malobei kaj ne iri al la festeno. Unuflanke timo
kaj maltrankvilo laŭte parolis en ŝia animo, aliflanke naskiĝis
en ŝi la deziro elmontri kuraĝon, persiston, riski torturojn kaj
morton. La Dia instruisto ja tiel ordonis. Li ja mem donis la
ekzemplon. Pomponia ja rakontis al ŝi, ke la plej fervoraj inter la
kredantoj avidas per la tuta animo tian provon kaj preĝas pri
ĝi. Ankaŭ Ligian, kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ekregadis kelkfoje
simila deziro. Ŝi vidis sin martirino, kun vundoj en la
manoj kaj piedoj, blanka, kiel neĝo, belega per supertera belegeco,
portata de same blankaj anĝeloj en la ĉielbluon, kaj ŝia animo
trovis ĝuon en similaj vizioj. Estis en tio multe da infanaj
revoj, sed estis ankaŭ iom da memplaĉo, pro kiu Pomponia
ŝin admonis. Kaj nun, kiam la malobeo al la volo de la {{SIC|c|C}}ezaro
povis sekvigi ian teruran punon, kaj kiam la torturoj, ofte
viditaj en revoj, povis iĝi realaĵo, al la belaj vizioj, al la
memplaĉo, aliĝis ankoraŭ ia scivolo, miksita kun timo — kiel oni
ŝin punos kaj kian specon de torturoj oni elektos por ŝi.
Kaj tiel ŝia duoninfana ankoraŭ animo ŝancelis sin en du
flankojn. Sed Acte eksciinte pri tiu hezitado ekrigardis ŝin
kun tia mirego, kvazaŭ la knabino parolus en deliro. Elmontri
malobeon al la volo de la {{SIC|c|C}}ezaro? Riski de la unua momento
lian koleron? Por tio oni ja devas esti infano, ne scianta, kion
ĝi parolas. El la propraj vortoj de Ligia montriĝas, ke, ĝuste,
ŝi ne estas garantiulino, sed knabino, forgesita de sia nacio.
Defendas ŝin neniu leĝo de nacioj, kaj se ĝi ŝin eĉ defendus,
la {{SIC|c|C}}ezaro estas sufiĉe potenca, por dispremi ĝin per la piedoj
en momento de kolero. Ekplaĉis al la {{SIC|c|C}}ezaro ŝin preni, kaj de
tiam li ŝin disponas. De tiam ŝi dependas de lia volo, super kiu
estas neniu alia en la mondo.
— Jes — ŝi parolis plu — mi ankaŭ legis la leterojn de
Paŭlo el Tarso, kaj mi scias, ke super la tero estas dio kaj
estas la Filo de Dio, kiu leviĝis el {{sic|mortinoj|mortintoj}}, sed sur la tero
estas nur la {{SIC|c|C}}ezaro. Memoru ĉi tion, Ligia. Mi scias ankaŭ, ke
via instruo ne permesas al vi esti tio, kio mi estis, kaj ke kiam
venas elekto inter malhonoro kaj morto, al vi, kiel al la stoikoj,
pri kiuj rakontis al mi Epictetus, permesite estas nur la morton
elekti. Sed ĉu vi povas antaŭvidi, ke vin atendas morto, ne
malhonoro? Ĉu vi ne aŭdis pri la filino de Sejanus, kiu, estante
ankoraŭ malgranda infano, devis, laŭ la ordono de Tiberius,
suferi malhonorigon antaŭ la morto, por ke respektita estu la
leĝo, kiu malpermesas mortpuni virgulinojn! Ligia, Ligia, ne
incitu la {{SIC|c|C}}ezaron! Kiam venos la decida momento, kiam vi<noinclude><references/>
{{rh|52||}}</noinclude>
qqfjyfp7vjubkg0ri1p290yequl3xz2
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/57
104
32340
115350
106064
2026-05-14T09:33:45Z
Ciampix
3284
115350
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devos elekti inter malhonoro kaj morto, vi agos, kiel via Vero
al vi ordonas, sed ne serĉu propravole pereon kaj ne incitu pro
malgrava kaŭzo la teran, kaj krom tio kruelan, dion.
Acte parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito, kaj
estante denature miopa, ŝi alŝovis sian dolĉan vizaĝon al la
vizaĝo de Ligia, kvazaŭ volante kontroli, kian impreson faras
ŝiaj vortoj.
Kaj Ligia, kun fidemo de infano ĵetinte siajn brakojn ĉirkaŭ
ŝian kolon, diris:
— Vi estas bona, Acte.
Acte, kies koron tuŝis la laŭdo kaj fidemo, alpremis ŝin
al la brusto, kaj post tio, liberiĝinte el la brakoj de la
knabino, respondis:
— Mia feliĉo pasis, kaj la ĝojo pasis, sed malbona mi ne
estas.
Poste ŝi komencis iri per rapidaj paŝoj en la ĉambro kaj
paroli al si mem, kvazaŭ kun malespero:
— Ne! Li ankaŭ ne estis malbona. Li mem tiam pensis, ke
li estas bona, kaj volis esti bona. Mi scias tion plej certe. Ĉio
tio venis pli malfrue… kiam li ĉesis ami… Aliaj faris lin
tia, kia li estas — aliaj — kaj Poppaea!
Tiam larmoj kovris ŝiajn okulharojn. Ligia sekvis ŝin dum
ia tempo per siaj bluaj okuloj, kaj fine ŝi diris:
— Vi lin bedaŭras, Acte?
— Mi bedaŭras — respondis obtuze la grekino.
Denove ŝi komencis paŝi kun manoj kunpremitaj, kvazaŭ
de doloro, kaj kun senhelpa vizaĝo.
Kaj Ligia malkuraĝe demandis plu:
— Vi lin ankoraŭ amas, Acte?
— Mi amas…
Post momento ŝi aldonis:
— Lin neniu amas, krom mi…
Sekvis silento, dum kiu Acte penis reatingi trankvilecon,
konfuzitan de la rememoroj, kaj kiam fine ŝia vizaĝo akiris
la kutiman esprimon de silenta malĝojo, ŝi diris:
— Ni parolu pri vi, Ligia. Eĉ ne pensu malobei la cezaron.
Tio estus frenezaĵo. Trankviliĝu fine. Mi bone konas ĉi tiun
domon kaj mi supozas, ke flanke de la {{SIC|c|C}}ezaro nenio al vi
minacas. Se Nero ordonus vin forkapti por si mem, oni ne
venigus vin sur Palatinon. Ĉi tie regas Poppaea, kaj Nero, de
kiam ŝi naskis al li la filinon, estas ankoraŭ pli sub ŝia povo…
Ne, Nero ordonis, vere, ke vi ĉeestu la festenon, sed ĝis nun<noinclude><references/>
{{rh|||53}}</noinclude>
jalfhfln9udnwv3r9mkisfv2libe9tg
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/58
104
32341
115351
106065
2026-05-14T09:34:13Z
Ciampix
3284
115351
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li vin ne vidis, nek demandis pri vi, do li ne interesas sin
pri vi. Eble li forprenis vin de Aulus kaj Pomponia nur pro
malamo al ili… Petronius al mi skribis, ke mi zorgu pri vi,
kaj ĉar Pomponia, kiel vi scias, ankaŭ skribis, ili verŝajne
interkompreniĝis. Eble li faris tion laŭ ŝia peto. Se tiel estas,
se ankaŭ li, laŭ la peto de Pomponia, ekzorgus pri vi, nenio
vin minacas, kaj eĉ pova esti, ke Nero laŭ lia instigo resendos
vin al Aulusoj. Mi ne scias, ĉu Nero lin tre amas, sed mi
scias, ke malofte li kuraĝas malkonsenti kun lia opinio.
— Ha, Acte! — respondis Ligia. — Petronius estis ĉe ni,
antaŭ ol oni min forprenis, kaj mia patrino estis konvinkita,
ke Nero ekpostulis la transdonon de mi laŭ lia instigo.
— Tio ĉi estus malbona — diris Acte.
Sed, enpensiĝinte por momento, ŝi kontinius:
— Eble tamen Petronius nur elbabilis antaŭ Nero ĉe iu noktomanĝo,
ke li vidis ĉe Aulusoj la garantiulinon de la ligoj,
kaj Nero, kiu estas ĵaluza pri sia aŭtoritato, ekpostulis vin tial,
ke garantiuloj apartenas al la cezaro. Li cetere ne amas Auluson
kaj Pomponian… Ne! Ne ŝajnas al mi, ke Petronius, se li
volus forpreni vin de Aulus, uzus tian rimedon… Mi ne
scias, ĉu Petronius estas pli bona, ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas la
cezaron, sed li estas alia… Cetere eble, krom Petronius, vi
trovos ankoraŭ iun, kiu volus propeti pri vi. Ĉu vi ne ekkonis
ĉe Aulusoj iun proksiman al la cezaro?
— Mi vivadis Vespasianon kaj Tituson.
— La cezaro ilin ne amas.
— Kaj Senecan.
— Sufiĉas, se Seneca ion konsilas, ke la cezaro agu kontraŭe.
La hela vizaĝo de Ligia komencis kovri sin per ruĝo.
— Kaj Viniciuson…
— Mi lin ne konas.
— Li estas parenco de Petronius, kiu antaŭ nelonge revenis
el Armenujo…
— Ĉu vi pensas, ke la cezaro rigardas lin favore?
— Viniciuson ĉiuj amas.
— Kaj li volus propeti pri vi?
— Jes.
Acte ridetis senteme kaj diris:
— Vi certe vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin vi devas,
unue tial, ke vi devas… Nur tia infano, kiel vi, povus pensi
alie. Due, se vi volas reveni la domon de Aulusoj, vi trovos
okazon peti Petroniuson kaj Viniciuson, ke ili per sia influo<noinclude><references/>
{{rh|54|||}}</noinclude>
tiskso63p6n7deimcj1dwgghkw3y2jc
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/59
104
32342
115352
106066
2026-05-14T09:34:37Z
Ciampix
3284
115352
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>akiru por vi permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ
dirus al vi la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus
malobei. La cezaro povus, vere, ne rimarki vian foreston, sed
se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke vi kuraĝis malrespekti lian
volon, tiam ne estus por vi rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu
vi aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj
baldaŭ la gastoj komencos alveni.
— Vi estas prava, Acte — respondis Ligia — kaj mi sekvos
vian konsilon.
Kiom da deziro renkonti Viniciuson kaj Petroniuson estis
en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la
vivo tian festenon, kaj en ĝi la cezaron, la kortegon, la faman
Poppaean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson,
pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem
ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Acte estis prava, kaj
la knabino bone ĝin sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco
kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.
Acte kondukis ŝin tiam en sian propran ''{{Lingvo|la|unctorium}}'', por ŝin
pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la domo de la cezaro ne
mankis sklavinoj, kaj Acte havis sufiĉe da ili por la persona
priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco
kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj
tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj
malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis
ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas
pli, ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian, kaj ekvidinte
ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ
el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni ekkrion de miro, kaj,
foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan,
printempan figuron.
— Ligia! — ŝi ekkriis fine — vi estas milfoje pli bela, ol
Poppaea!
Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie
oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris
— belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo,
aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj
kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj,
mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la
brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantaj ŝiajn harojn, kaj en
unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per
mantelo.<noinclude><references/>
{{rh|||59}}</noinclude>
lls0nbis1is4fcis3867u123jxddk2i
115353
115352
2026-05-14T09:34:50Z
Ciampix
3284
115353
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>akiru por vi permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ
dirus al vi la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus
malobei. La cezaro povus, vere, ne rimarki vian foreston, sed
se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke vi kuraĝis malrespekti lian
volon, tiam ne estus por vi rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu
vi aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj
baldaŭ la gastoj komencos alveni.
— Vi estas prava, Acte — respondis Ligia — kaj mi sekvos
vian konsilon.
Kiom da deziro renkonti Viniciuson kaj Petroniuson estis
en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la
vivo tian festenon, kaj en ĝi la cezaron, la kortegon, la faman
Poppaean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson,
pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem
ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Acte estis prava, kaj
la knabino bone ĝin sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco
kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.
Acte kondukis ŝin tiam en sian propran ''{{Lingvo|la|unctorium}}'', por ŝin
pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la domo de la cezaro ne
mankis sklavinoj, kaj Acte havis sufiĉe da ili por la persona
priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco
kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj
tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj
malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis
ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas
pli, ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian, kaj ekvidinte
ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ
el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni ekkrion de miro, kaj,
foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan,
printempan figuron.
— Ligia! — ŝi ekkriis fine — vi estas milfoje pli bela, ol
Poppaea!
Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie
oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris
— belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo,
aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj
kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj,
mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la
brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantaj ŝiajn harojn, kaj en
unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per
mantelo.<noinclude><references/>
{{rh|||55}}</noinclude>
68h3krseu76o88t5gnlwayk9g20d819
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/78
104
32343
115387
106302
2026-05-14T10:11:48Z
Ciampix
3284
115387
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO VIII}}
Ursuson neniu haltigis, neniu eĉ demandis, kion li faras.
Tiuj el la gastoj, kiuj ne kuŝis sub la tablo, ne gardis plu
siajn lokojn, do servistoj, vidante grandegulon, portantan sur
la brakoj festenaninon, pensis, ke tio estas sklavo, elportanta
sian ebrian sinjorinon. Cetere Acte iris kun ili, kaj ŝia ĉeesto
forigis ĉian dubon.
Tiamaniere ili eliris el la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'' en apudan ĉambron,
kaj el tie en galerion, kondukantan al la loĝejo de Acte.
La fortoj forlasis Ligian tiagrade, ke ŝi pezis, kiel senviva,
sur la brakoj de Ursus. Sed kiam ĉirkaŭblovis ŝin
malvarmeta kaj pura aero, ŝi malfermis la okulojn. Tagiĝadis
ĉiam pli. Post momento, irante laŭlonge de la galerio, ili
enpaŝis flankan portikon, turnitan ne al la korto, sed al
palacaj ĝardenoj, kie la pintoj de pinioj kaj cipresoj roznuancis
jam de la matenruĝo. Tiu ĉi parto de la grandega konstruaĵo
estis senhoma, kaj la resonoj de la muziko, de la festena
kriado atingis ilin ĉiam malpli klare. Al Ligia ekŝajnis, ke
oni elŝiris ŝin el infero kaj elportis en la luman mondon de
Dio. Ekzistis tamen io ekster tiu abomena ''{{Lingvo|la|triclinium}}''. Ekzistis
la ĉielo, la matenruĝo, la lumo kaj la trankvilo. La knabinon
ekkaptis subita ploro kaj, premante sin al la ŝultro de la
grandegulo, ŝi komencis ripeti plorĝeme:
— Ni iru hejmen, Ursus! hejmen, Aulusoj!
— Ni iros — respondis Ursus.
Dume tamen ili troviĝis en malgranda ''{{Lingvo|la|atrium}}'', apartenanta
al la loĝejo de Acte. Tie Ursus sidigis Ligian sur marmoran
benkon, proksime de la fontano, kaj Acte komencis ŝin
trankviligi kaj instigi al dormo, certigante, ke ĉi-momente
nenio ŝin minacas, ĉar la ebriaj festenanoj dormos post la
festeno ĝis la vespero. Sed Ligia dum longa tempo ne volis
trankviliĝi, kaj, preminte la tempiojn per la manoj, ripetadis,
kiel infano:
— Hejmen! Al Aulusoj!
Ursus estis preta. Ĉe la pordegoj staras, vere, pretorianoj,
sed li ja iel trairos. La soldatoj ne haltigas elirantojn. Antaŭ
la arko svarmas portiloj. Homoj komencos eliri grandare.<noinclude><references/>
{{rh|74||}}</noinclude>
eiff2c832ismt1kwxvjqp0xifi4ijew
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/79
104
32344
115388
106303
2026-05-14T10:12:09Z
Ciampix
3284
115388
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte
hejmen. Cetere, kio gravas pli! Kiel la reĝidino ordonas, tiel
devas esti. Por tio li ja estas ĉi tie.
Kaj Ligia ripetadis:
— Jes, Ursus, ni eliros.
Sed Acte devis havi prudenton por ili ambaŭ. Ili eliros!
jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la domo de la cezaro
estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston.
Ili eliros, sed vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos
mortverdikton al Aulus, al Pomponia Graecina, Ligian prenos
ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se
Aulusoj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin
sendube.
La manoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti
inter la pereo de Plautiusoj kaj la propra. Irante al la
festeno, ŝi esperis, ke Vinicius kaj Petronius elpetos ŝin de la
cezaro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste
ili instigis la cezaron forpreni ŝin de Aulusoj. Estis nenia
rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo
kaj la dia potenco.
— Acte — ŝi diris malespere — ĉu vi aŭdis, kion diris
Vinicius, ke la cezaro min donacis al li kaj ke vespere li
alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon?
— Mi aŭdis — diris Acte.
Kaj dismetinte la manojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun
kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi ehon. Ŝi mem estis ja amatino
de Nero. Ŝia koro, kvankam bona, ne sciis sufiĉe senti la
hontindecon de tia rilato. Kiel estinta sklavino, ŝi tro
alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ĝis nun ŝi amis
Neron. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn,
kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi
amatino de la juna kaj bela Vinicius, aŭ elmeti sin mem
kaj Aulusojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la knabino
povis heziti.
— En la domo de la cezaro — ŝi diris post momento —
vi ne estus pli sekura, ol en la domo de Vinicius.
Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi parolis veron
ŝiaj vortoj signifis: „paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino
de Vinicius.” Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo
liajn kisojn, plenajn de besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo,
la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro
pri ili.<noinclude><references/>
{{rh|||75}}</noinclude>
1p6ema2m5krbdxjihf8lpmnvk70p21t
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/60
104
32369
115354
106067
2026-05-14T09:35:17Z
Ciampix
3284
115354
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Acte, proksimiĝinte kaj tuŝante ŝian malhelan hararon,
parolis:
— Ho, kiajn harojn vi havas!… Mi ne surŝutos ilin per
ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn… Nur
kelkloke mi eble aldonos oran brilon, sed facile, tiel facile,
kvazaŭ radio ilin tralumus… Mirinda estas sendube via liga
lando, kie tiaj knabinoj naskiĝas.
— Mi ĝin ne memoras — rediris Ligia. — Ursus nur al mi
rakontis, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.
— Kaj en la arbaroj floroj floras — parolis Acte, trempante
la manojn en vazo, plena de verbeno, kaj verŝetante ĝin sur
la harojn de la knabino.
Finite tiun ĉi laboron, ŝi komencis laŭvice delikate ŝmiri ŝian
korpon per aromaj oleoj el Arabujo, kaj poste kovris ĝin per
senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka
''{{Lingvo|la|peplum}}''. Sed ĉar antaŭe oni devis kombi la harojn, ŝi ĉirkaŭvolvis
ŝin dume per speco de vasta vesto, nomata ''{{Lingvo|la|synthesis}}'', kaj,
sidiginte sur seĝon, transdonis ŝin por momento en la manojn
de sklavinoj, por gardi de malproksime ŝian kombadon. Du
sklavinoj komencis samtempe meti sur la malgrandajn piedojn
de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin
ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado estis finita,
oni ondigis sur ŝi ''{{Lingvo|la|peplum}}'' en belegajn faldojn, post kio Acte,
ferminte ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia kaj tuŝinte per
ora polvo ŝiajn harbuklojn, ordonis vesti sin mem, dum la
tuta tempo sekvante Ligian per ravitaj okuloj.
Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj kiam nur antaŭ la ĉefa pordego
komencis aperi la unuaj portiloj, ili ambaŭ eniris en flankan
kriptoportikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn
galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el numida
marmoro.
Iom post iom ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de
la pordego, super kiu grandioza kvadrigo de Liziaso ŝajnis
porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis
mirinda vidaĵo, pri kiu la modesta domo de Aulus povis doni
al ŝi nenian imagon. Tio estis la tempo de subiro de la suno,
kaj ĝiaj lastaj radioj falis sur la flavan, numidan marmoron
de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro, kaj kune
nuancis rozkolore. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de
Danaidoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj
da homoj, viroj kaj virinoj, ankaŭ similaj al statuoj, ĉar
ĉirkaŭfalditaj per togoj, ''{{Lingvo|la|pepla}}'' kaj ''{{Lingvo|la|stolae}}'', gracie fluantaj malsupren<noinclude><references/>
{{rh|56|||}}</noinclude>
pkp44rntc0zh05onh45a01r0fqqnr2c
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/61
104
32370
115355
106069
2026-05-14T09:35:45Z
Ciampix
3284
115355
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en molaj ondoj, sur kiuj estingiĝadis la briloj de la subiranta
suno. Giganta Herkulo, kies kapo estis ankoraŭ en lumo, de la
brusto jam dronanta en ombro, ĵetata de kolono, rigardis de
supre la amason. Acte montris al Ligia senatanojn en larĝe
borderitaj togoj, en koloraj tunikoj, kun kvaronlunoj sur la
ŝuoj, kaj kavalirojn, kaj famajn artistojn, kaj romajn sinjorinojn,
vestitajn jen rome, jen greke, jen per fantaziaj, orientaj vestoj,
kun haroj, frizitaj turforme aŭ piramide, aŭ kombitaj, simile
al diinstatuoj, malalte ĉe la kapo, kaj ornamitaj per floroj.
Dirante la nomojn de multaj viroj kaj virinoj, Acte aldonadis
al ili mallongajn kaj ofte terurajn historiojn, kiuj inspiris al
Ligia timon, admiron, miregon. Tio estis por ŝi nova mondo,
kies belecon ĝuis ŝiaj okuloj, sed kies kontrastojn ŝia knabina
intelekto ne povis ekkompreni. En tiu vespera ruĝo sur la ĉielo,
en tiuj vicoj da senmovaj kolonoj, pereantaj for, malproksime,
kaj en tiuj homoj, similaj al statuoj, estis ia grandega paco.
Ŝajnis, ke inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi iaj duondioj,
liberaj de zorgoj, lulataj de trankvilo kaj feliĉaj; dume la
mallaŭta voĉo de Acte fojon post fojo malkovradis alian,
teruran sekreton, tiel de la palaco, kiel de la homoj. Jen tie,
for, oni vidas la kriptoportikon, sur kies kolonoj kaj planko
ruĝas ankoraŭ sangokoloraj makuloj de la sango, per kiu
surŝprucis la blankajn marmorojn Caligula, falante de la
ponardo de Cassius Chaerea; tie oni murdis lian edzinon; tie
la infanon oni disbatis kontraŭ la ŝtonoj; tie, sub tiu palacflanko,
estas la subterejo, kie pro malsato mordis la fingrojn la juna
Drusus; tie oni venenis la pli maljunan, tie en teruro tordis
sin Gemellus, tie en konvulsio Claudius, tie Germanicus, ĉie
tiuj muroj aŭdis ĝemojn kaj stertoradon de agoniantoj, kaj tiuj
ĉi homoj, kiuj nun rapidas al la festeno en togoj, en koloraj
tunikoj, en floroj kaj juveloj, estas eble morgaŭ kondamnotaj;
eble sur pluraj vizaĝoj rideto kovras timon, maltrankvilon,
necertecon pri la morgaŭa tago; eble febro, avideco, ĵaluzo
mordas ĉi-momente la korojn de tiuj ekstervide senzorgaj,
florkronitaj duondioj. La konfuzitaj pensoj de Ligia ne kapablis
postkuri la vortojn de Acte, kaj dum tiu belega mondo tiris kun
ĉiam pli granda forto ŝiajn okulojn, timo premis ŝian koron,
kaj en la animo leviĝis subite nedirebla kaj senlima sopiro al
la amata Pomponia Graecina kaj al la trankvila domo de
Aulusoj, kie regis amo, ne krimo.
Dume de Vicus Apollinis alfluadis novaj ondoj da gastoj.
El trans la pordego aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj,<noinclude><references/>
{{rh|||57}}</noinclude>
hmpktr2tocn4uhlbaiw2n2iv3004m3t
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/62
104
32371
115356
106287
2026-05-14T09:36:10Z
Ciampix
3284
115356
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>akompanataj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj,
eksvarmis amasoj da cezaraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj
servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la
palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj eknigris
vizaĝo de numido en plumhava kasko kaj kun grandaj
oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da
floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn
arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de
interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj,
rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn,
disbatis sin sur ili kvazaŭ plorĝeme.
Acte ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante
iun en la amaso. Kaj subite ŝia vizaĝo kovriĝis per ruĝo. El
inter la kolonoj elpaŝis Vinicius kaj Petronius kaj iris al la
granda ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al
blankaj duondioj. Al Ligia, kiam ŝi ekvidis inter la fremdaj homoj
tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, ekŝajnis, ke granda
ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. Tiu
granda sopiro al Pomponia kaj al la domo de Aulusoj, kiu
leviĝis en ŝi antaŭ momento, subite ĉesis esti dolora. La tento
vidi Viniciuson kaj paroli kun li sufokis ĉiujn aliajn voĉojn.
Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri
la domo de la cezaro, kaj la vortojn de Acte, kaj la avertojn
de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite,
ke partopreni tiun ĉi festenon ŝi ne nur devas, sed volas: ĉe la
penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun simpatian kaj karan
voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo, inda je dioj,
kaj kiu ĝis nun sonis en ŝiaj oreloj, kiel kanto, ekregis ŝin
simple ĝojo.
Sed subite ŝi ektimis tiun ĝojon. Ekŝajnis al ŝi, ke en ĉi tiu
momento ŝi perfidas tiun puran instruon, en kiu oni ŝin edukis,
kaj Pomponian, kaj sin mem. Alia afero estas iri devigite, kaj
alia — ĝoji pro tia nepreco. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda
kaj perdita. Ekregis ŝin malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus
sola, ŝi surgenuiĝis kaj komencus bati la bruston, ripetante:
mia kulpo, mia kulpo! Acte, preminte ŝin nun je la mano,
kondukis ŝin tra internaj ĉambroj en grandegan ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', kie
devis okazi la festeno, kaj sur ŝiaj okuloj kvazaŭ kuŝis nebulo,
en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado
sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn,
flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj, kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis
ekkrion, per kiu oni salutis la cezaron, kiel tra nebulo ŝi<noinclude><references/>
{{rh|58|||}}</noinclude>
2jzbeknolwyjve52o7yal2b75fh29sc
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/63
104
32406
115357
106288
2026-05-14T09:36:32Z
Ciampix
3284
115357
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ekvidis lin mem. La ekkrio ŝin surdigis, blindigis ŝin la brilo,
aromoj kapturnigis, kaj perdinte la reston de la konscio, ŝi
apenaŭ povis distingi Acten, kiu, lokinte ŝin ĉe la tablo, okupis
mem apudan lokon.
Sed post momento malalta, konata voĉo aŭdiĝis de la alia
flanko:
— Saluton al vi, plej bela el fraŭlinoj sur la tero kaj el
steloj sur la ĉielo! Saluton al vi, dia Callina!
Ligia, rekonsciiĝinte iom, ekrigardis: apud ŝi kuŝis Vinicius.
Li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis
demeti togojn por festenoj. Lian korpon kovris nur skarlata
senmanika tuniko, surbrodita per arĝentaj palmoj. Liaj brakoj
estis nudaj, laŭ orienta kutimo ornamitaj per du larĝaj
brakringoj, bukitaj super la kubutoj; sube — zorgeme senharigitaj,
glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato, kreitaj
por glavo kaj ŝildo. Sur la kapo li portis kronon el rozoj.
Kun siaj brovoj, kunkreskantaj super la nazo, kun la mirindaj
okuloj kaj bruneta vizaĝo li estis kvazaŭ personigo de juneco
kaj forto. Al Ligia li ekŝajnis tiel belega, ke kvankam ŝia
komenca svenemo jam pasis, ŝi apenaŭ kapablis respondi:
— Saluton al vi, Marcus…
Kaj li parolis:
— Feliĉaj estas miaj okuloj, kiuj vin vidas, feliĉaj la oreloj,
kiuj aŭdis vian voĉon, pli dolĉan al mi, ol la voĉo de flutoj
kaj citroj. Se oni lasus min elekti, kiu kuŝu apud mi dum tiu
ĉi festeno, ĉu vi, Ligia, aŭ Venuso, mi elektus vin, ho dia!
Kaj li komencis rigardi ŝin, kvazaŭ volante satiĝi per ŝia
bildo, kaj brulvundis ŝin per la okuloj. Lia rigardo glitis de ŝia
vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis
ŝian belegan figuron, ĝuis ŝin, posedprenis kaj sorbis, sed, krom
voluptemo, brilis en ĝi feliĉo kaj amo kaj admiro sen limo.
— Mi sciis, ke mi vin renkontos en la domo de la cezaro —
li parolis plu — tamen, kiam mi vin ekvidis, tutan mian
animon ekskuis tia ĝojo, kvazaŭ neatendita feliĉo min trafus.
Ligia, rekonsciiĝinte kaj sentante, ke en ĉi tiu amaso kaj
en tiu ĉi domo li estas la sola proksima al ŝi estaĵo, komencis
paroli kun li kaj demandi pri ĉio, kio estis por ŝi nekomprenebla
kaj kio inspiris al ŝi timon. El kie li sciis, ke li trovis ŝin
en la domo de la cezaro, kaj kial ŝi estas ĉi tie? Kial la cezaro
forprenis ŝin de Pomponia? Ĉi tie ŝi timas kaj volas reveni al
ŝi. Ŝi mortus pro sopiro kaj maltrankvilo, se ŝi ne esperus,
ke Petronius kaj li propetos pri ŝi la cezaron.<noinclude><references/>
{{rh|||59}}</noinclude>
neuxwpiq6v56ji6wa028h6bvxnl1ok7
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/64
104
32407
115358
106289
2026-05-14T09:36:52Z
Ciampix
3284
115358
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Vinicius klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de
Aulus mem. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La cezaro antaŭ
neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu.
Jen li, Vinicius, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus
perdi la okulojn, ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon, ol
ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, li do gardos ŝin, kiel la propran
animon. Li konstruos al ŝi en sia hejmo altaron, kiel al sia
diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe
anemonojn kun pomfloroj… Kaj ĉar ŝi timas la domon de
la cezaro, li promesas al ŝi, ke en ĉi tiu domo ŝi ne restos.
Kvankam li parolis elturniĝeme kaj kelkfoje artifike, en lia
voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post
iom ekposedis lin ankaŭ sincera kompato kaj ŝiaj vortoj
penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj
certigi, ke Pomponia ekamis lin pro lia boneco kaj ŝi mem
estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian
kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li scios rifuzi
ŝian peton. Lia koro komencis degeli. Ŝia beleco ebriigis liajn
sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li
tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori, kiel diinon; li sentis
ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj
pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis,
tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn
bonajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo,
sonantajn kiel muziko, kaj ebriigajn kiel vino.
Kaj li ebriigadis ŝin. Inter ĉiuj tiuj fremduloj, kiuj ŝin
ĉirkaŭis, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, kaj tute
certa kaj tutanime sindona. Li trankviligis ŝin, promesis eligi
el la domo de la cezaro; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li
servos al ŝi. Krom tio, antaŭe, en la hejmo de Aulusoj li parolis
al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj pri feliĉo, kiun ĝi povas doni,
kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li
plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn
vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al
ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin ia feliĉo, en
kiu senlima ĝojo miksas sin kun senlima maltrankvilo. Timo
ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultis, sed por nenio en la
mondo ŝi volus preterlasi eĉ unu vorton. Kelkfoje ŝi mallevadis
la okulojn, kaj jen levadis al Vinicius rigardon lumplenan,
timeman kaj kune demandan, kvazaŭ ŝi dezirus diri al li:
„parolu plu!” La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro
de arabaj incensoj denove komencis turnigi ŝian kapon. Estis en<noinclude><references/>
{{rh|60|||}}</noinclude>
cmea6ghk7mg75o0kxs0bvdjmq072vpa
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/65
104
32408
115359
106290
2026-05-14T09:37:11Z
Ciampix
3284
115359
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Romo kutimo kuŝi ĉe festenoj, sed hejme Ligia okupadis la
lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aulus, kaj nun kuŝis
apud ŝi Vinicius, juna, grandega, amplena, ardanta, kaj ŝi,
sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj
volupton. Ekregadis ŝin ia senforteco, ia svenemo kaj forgesemo,
kvazaŭ dormo estus ŝin kaptanta.
Sed ŝia apudesto komencis ankaŭ lin influi. Lia vizaĝo
paliĝis. La nazo disblovis sin, kiel tiu de orienta ĉevalo. Videble
ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara
ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj ŝiris sin en la
buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis tiel senpere apud ŝi. Liaj
pensoj komencis miksi sin; en la vejnoj li sentis fajron, kiun
vane li volis estingi per vino. Ne la vino ankoraŭ, sed ŝia
belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta
sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj
de la ''{{Lingvo|la|peplum}}'', ebriigadis lin ĉiam pli. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian
manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de
Aulusoj, kaj tirante ŝin al si, komencis flustri per tremantaj lipoj:
— Mi amas vin, Callina… dia mia!…
— Marcus, lasu min — diris Ligia.
Kaj li parolis plu kun okuloj, kovritaj de nebulo:
— Dia mia! — Amu min!…
Sed en la sama momento aŭdiĝis la voĉo de Acte, kiu kuŝis
aliflanke de Ligia:
— La cezaro vin rigardas.
Viniciuson ekkaptis subita kolero tiel kontraŭ la cezaro,
kiel kontraŭ Acte. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la
ravekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu ĉi
momento trudema, kaj li pensis, ke Acte intence volas malhelpi
lian interparolon kun Ligia.
Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan liberigitinon
super la ŝultroj de Ligia, li diris kolere:
— Pasis la tempo, Acte, kiam vi kuŝadis dum festenoj apud
la cezaro, kaj oni diras, ke minacas vin blindeco, kiel do vi
povas lin vidi?
Kaj ŝi respondis, kvazaŭ kun malĝojo:
— Mi vidas lin tamen… Li ankaŭ estas miopa kaj
rigardas vin tra la smeraldo.
Ĉio, kion faris Nero, ekscitadis gardemon eĉ de plej proksimaj
al li personoj, tial Vinicius maltrankviliĝis, rekonsciiĝis
— kaj komencis nerimarkite rigardi al la cezaro. Ligia, kiu en
la komenco de la festeno vidis lin, pro konfuzo, kiel tra<noinclude><references/>
{{rh|||61}}</noinclude>
27i7zsc2xm63szxowi5eur7gxhhov7x
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/66
104
32409
115360
106291
2026-05-14T09:37:33Z
Ciampix
3284
115360
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nebulo, kaj, absorbite per la ĉeesto kaj interparolo de Vinicius,
tute lin ne rigardis, nun ankaŭ turnis al li siajn kune scivolajn
kaj timigitajn okulojn.
Acte diris la veron. La cezaro, klinita super la tablo,
duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj
rondan, poluritan smeraldon, kiun li konstante uzadis, rigardis
ilin. Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia,
kaj la koro de la knabino premiĝis de teruro. Kiam, ankoraŭ
en la infaneco, ŝi estis en la sicilia bieno de Aulusoj, maljuna
egipta sklavino rakontadis al si pri drakoj, loĝantaj en
montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ekrigardis ŝin
subite verdeta okulo de tia drako. Ŝi ekkaptis per la mano
la manon de Vinicius, kiel infano, kiu timas, kaj en ŝian
kapon ekpremis sin senordaj kaj rapidaj impresoj: do tio
estas li? la terura kaj ĉiopova? Neniam ŝi vidis lin antaŭe,
kaj ŝi imagis, ke li aspektas alie. Ŝi prezentis al si ian teruran
vizaĝon, kun ŝtone fiksita en la trajtoj krueleco; dume ŝi
ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon, teruran,
vere, sed preskaŭ ridindan, ĉar similan de malproksime al
kapo de infano. Tuniko de amestista koloro, malpermesita
al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan
kaj mallongan vizaĝon. Li havis harojn malhelajn, frizitajn,
laŭ la modo, enkondukita de Otho, en kvar vicojn da bukloj.
Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li oferis ĝin al Jovo,
pro kio la tuta Romo esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe
oni flustris, ke li oferdonis ĝin tial, ke ĝi kreskis, kiel ĉe ĉiuj
el lia familio, ruĝahare. En lia frunto, forte elstaranta super la
brovoj, estis tamen io olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis
konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis
vizaĝo de simio, drinkulo kaj komedianto, vanta, plena de
sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj
senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.
Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi.
Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermetiĝantajn
pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la
okuloj de mortintoj.
Kaj li, turninte sin al Petronius, diris:
— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicius?
— Estas ŝi — respondis Petronius.
— Kiel nomas sin sia nacio?
— Ligoj.
— Kaj Vinicius opinias ŝin bela?<noinclude><references/>
{{rh|62||}}</noinclude>
o4fa2zm0t09p8tyelfpr5ssycb5lhwi
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/67
104
32410
115361
106292
2026-05-14T09:37:57Z
Ciampix
3284
115361
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Vestu per virina ''{{Lingvo|la|peplum}}'' putrintan olivarban ŝtipon, kaj
Vinicius trovos ĝin belega. Sed sur via vizaĝo, ho senkompara
konanto, mi legas jam verdikton pri ŝi! Vi ne bezonas ĝin
anonci! Jes! tro seka, malgrasaĉa, vera papavo sur maldika
trunketo, kaj vi, dia estetikulo, ŝatas en virino antaŭ ĉio la
trunkon, kaj trioble, kvaroble vi pravas! La nura vizaĝo nenion
signifas. Mi multe lernis de vi, sed tiel seneraran juĝon de
la okulo mi ankoraŭ ne havas… Kaj mi estas preta veti kun
Tulius Senecio je lia amatino, ke kvankam dum la festeno,
kiam ĉiuj kuŝas, malfacile estas juĝi pri la tuta figuro, vi
jam diris al vi: „tro mallarĝa en la koksoj!”
— Tro mallarga en la koksoj — respondis Nero, duonfermante
la okulojn.
Sur la buŝo de Petronius aperis apenaŭ rimarkebla rideto,
kaj Tulius Senecio, kiu ĝis tiu ĉi momento estis okupita per
interparolo kun Vestinus, aŭ pli ĝuste per mokado de sonĝoj, je
kiuj Vestinus kredis, diris:
— Vi eraras! — mi partias kun la cezaro.
— Bone — respondis Petronius. — Mi estis ĝuste pruvanta,
ke vi havas eron da saĝo, kaj la cezaro asertas, ke vi estas
kompleta azeno.
— ''{{Lingvo|la|Habet!}}'' — diris Nero, ridante kaj turnante malsupren la
grandan fingron de la mano, kiel oni faris en cirkoj, signe, ke
gladiatoro ricevis baton kaj ke li estu finmortigita.
Kaj Vestinus, kredante, ke oni parolas ĉiam pri sonĝoj,
ekkriis:
— Mi tamen kredas je sonĝoj, kaj Seneca diris al mi iam,
ke li ankaŭ kredas.
— La lastan nokton mi {{sic|ŝongis|sonĝis}}, ke mi iĝis vestpatrino —
diris, klinante sin super la tablon, Calvia Crispinilla.
Je tio ĉi Nero komencis klaki per la manoj, aliaj sekvis
lian ekzemplon, kaj dum momento ĉirkaŭe sonis aplaŭdoj, ĉar
Crispinilla, kelkfoja eksedzino, estis konata pro sia nekredebla
malĉasteco en la tuta Romo.
Sed ŝi, tute ne konfuzite, diris:
— Kion do! Ili ĉiuj estas maljunaj kaj malbelaj. Sole
Rubria similas al homoj, kaj tiel ni estus du, kvankam eĉ
Rubria somere ricevas lentugojn.
— Konfesu tamen, ĉastega Calvia — diris Petronius — ke
iĝi vespastrino vi povis ja nur en sonĝo.
— Kaj se la cezaro ordonus?
— Mi ekkredus, ke realiĝas sonĝoj eĉ plej strangaj.<noinclude><references/>
{{rh|||63}}</noinclude>
94i6smhtpwz1jpuics314a3yb72b559
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/68
104
32411
115362
106293
2026-05-14T09:38:19Z
Ciampix
3284
115362
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉar ili realiĝas — ekkriis Vestinus. — Mi komprenas
homojn, kiuj ne kredas je la dioj, sed kiel oni povas ne kredi
je sonĝoj!
— Kaj aŭguroj? — demandis Nero. — Oni iam aŭguris al
mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento.
— Aŭguroj kaj sonĝoj — tio ligas sin kune — parolis Vestinus.
— Foje unu prokonsulo, granda nekredanto, sendis en la
templon de Mopsuo sklavon kun sigelita letero, kiun li
malpermesis malfermi, por kontroli, ĉu la dio scios respondi al la
demando, farita en la letero. La sklavo dormis nokton en la
templo, por havi aŭguran sonĝon, post kio li revenis kaj diris
la jenon: Mi vidis en sonĝo junulon, helan, kiel la suno, kiu
diris al mi nur unu vorton: „nigran”. La prokonsulo, ekaŭdinte
ĉi tion, paliĝis — kaj, turnante sin al siaj gastoj, egalaj nekreduloj,
diris: „Ĉu vi scias, kio estis en la letero?”
En tiu ĉi momento Vestinus interrompis kaj, levinte pokalon
kun vino, komencis trinki.
— Kio estis en la letero? — demandis Senecio.
— En la letero estis la demando: „Kian virbovon mi oferu:
blankan, aŭ nigran?”
Sed la intereson, ekscititan de la rakonto, interrompis
Vitelius, kiu, veninte jam iom ebria al la festeno, sen iu kaŭzo
eksplodis subite per senpensa rido.
— Kial ridas tiu barelo da sebo? — demandis Nero.
— Rido distingas homojn de bestoj — diris Petronius —
kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas porkoviro.
Vitelius interrompis en duono de ekrido, kaj, ŝmacante per
la lipoj, brilantaj de saŭcoj kaj grasoj, komencis rigardi la
ĉeestantojn kun tia mirego, kvazaŭ li neniam antaŭe ilin vidus.
Poste, levinte sian kusensimilan manon, li diris per raŭka
voĉo:
— Mi perdis de la fingro kavaliran ringon, hereditan de la
patro.
— Kiu estis ŝuisto — aldonis Nero.
Sed Vitelius denove eksplodis per neatendita rido kaj komencis
serĉi la ringon en la ''{{Lingvo|la|peplum}}'' de Calvia Crispinilla.
Je tio ĉi Vatinius komencis ŝajnigi ekkriojn de timigita
virino, kaj Nigidia, amikino de Calvia, juna vidvino kun
vizaĝo de malĉastistino, diris laŭte:
— Li serĉas tion, kion li ne perdis.
— Kaj kio neniel al li utilos, se li eĉ ĝin trovos — finis
poeto Lucanus.<noinclude><references/>
{{rh|64|||}}</noinclude>
fx26ofgd1z45docwpuk756rsmkz7sts
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/69
104
32412
115363
106294
2026-05-14T09:38:40Z
Ciampix
3284
115363
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj da sklavoj disportadis
ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo
kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli
grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde.
Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post
fojo faladis rozoj.
Petronius komencis tamen peti Neron, ke antaŭ ol la gastoj
ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Horo da
voĉoj subtenis liajn vortojn, sed Nero komencis rezisti. Tio ne
estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li…
La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj… Li, vere,
ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto,
kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron
ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo
rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li
metis sur la bruston plumbajn ŝarĝetojn, sed ankaŭ tio ne
helpis… Li eĉ intencas veturi en Antiumon, por spiri iom
la maran aeron.
Sed Lucanus komencis lin petegi en la nomo de la arto kaj
de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis
novan himnon al Venuso, kompare kun kiu tiu de
Lucretius estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno
vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi
siajn subulojn: „Ne estu kruela, cezaro!”
— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.
Nero dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj
vizaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis
sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Poppaean, ke li
kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno,
ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas
al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin de la okazo.
Poppaea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neron,
kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia
memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti.
Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nero, per
ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj,
militrabitaj iam de Massinissa, orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja
eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.
Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo „dia aŭgustino”.
Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ
ŝi kredis la proprajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Poppaea Sabina
estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de<noinclude><references/>
{{rh|||65}}</noinclude>
2937m3b4hdpqrtqkg1sqvddyzmiaxd9
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/70
104
32413
115364
106295
2026-05-14T09:39:02Z
Ciampix
3284
115364
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Pomponia, ke ŝi, Poppaea instigis la cezaron mortigi la patrinon
kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj
de Aulus; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la
urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je
plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur
la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu malbonfama
Poppaea, konsiderata de la konfesantoj de Kristo kiel enkorpigo
de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas aspekti
anĝeloj aŭ iuj ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi
la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:
— Ha, Marcus, ĉu tio povas esti?…
Sed li, ekscitita per vino kaj kvazaŭ senpaciencanta, ke tiom
da aferoj malkoncentrigis ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li,
parolis:
— Jes, ŝi estas bela, sed vi estas milfoje pli bela. Vi vin
ne konas, alie vi enamiĝus je vi mem, kiel Narcizo… Ŝi
banas sin en lakto de azeninoj, sed vin kredeble Venuso banis
en la propra. Vi vin ne konas, ''{{Lingvo|la|ocelle mi!}}''… Ne rigardu ŝin.
Turnu al mi la okulojn, ''{{Lingvo|la|ocelle mi!}}''… Tuŝu per via buŝo ĉi
tiun vinpokalon, kaj mi poste samloken almetos la mian…
Li aliĝadis ĉiam pli proksimen, kaj ŝi komencis forŝovi sin
al Acte. Sed en tiu ĉi momento oni ordonis silenton, ĉar la
cezaro leviĝis. Kantisto Diodorus prezentis al li liuton el la
speco, nomata ''{{Lingvo|la|delta}}'', alia, Terpnos, akompanonta lian ludon,
proksimiĝis kun instrumento, nomata ''{{Lingvo|la|nablium}}'', kaj Nero,
apoginte la ''{{Lingvo|la|delta}}'' kontraŭ la tablo, levis supren la okulojn, kaj post
momento en la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'' ekregis silento, interrompata sole de
la brueto, kiun kaŭzis la rozoj, senĉese falantaj de la plafono.
Post tio li komencis kanti, aŭ pli ĝuste deklami kante kaj
ritme, ĉe akompano de la du liutoj, sian himnon al Venuso.
Nek la voĉo, kvankam iom malklara, nek la versaĵo estis
malbonaj, tiel, ke la kompatindan Ligian denove ekkaptis
riproĉoj de la konscienco, ĉar la himno, kvankam gloranta la
malpuran idolanan Venuson, ŝajnis al ŝi eĉ tre bela, kaj la
cezaro mem, kun sia laŭrokrono ĉirkaŭ la frunto kaj levitaj
okuloj, prezentis sin al ŝi pli majesta, multe malpli terura
kaj malpli abomena, ol en la komenco de la festeno.
Sed la festenanoj sonigis tondron de aplaŭdoj. La ekkrioj:
„ho ĉiela voĉo!” aŭdiĝis ĉirkaŭe; kelkaj el la virinoj, levinte
supren la manojn, restis tiel, signe de ravo, eĉ post la fino de
la kanto; aliaj viŝis la larme malsekajn okulojn; en la tuta
ĉambrego ekbolis, kiel en abelujo. Poppaea, klininte sian<noinclude><references/>
{{rh|66|||}}</noinclude>
lp40q1570h5c65hplyt821bnlmu1i3q
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/71
104
32414
115365
106296
2026-05-14T09:39:28Z
Ciampix
3284
115365
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>orharan kapeton, levis al la buŝo la manon de Nero, kaj tenis
ĝin longe en silento, kaj juna Pythagoras, mirinde bela greko,
tiu sama, kun kiu poste jam duone freneza Nero ordonis al
pastroj ligi lin per edziĝa ligo, konforme kun ĉiuj ritoj,
surgenuiĝis nun ĉe liaj piedoj.
Sed Nero rigardis atente Petroniuson, kies laŭdojn li ĉiam
deziris antaŭ ĉio, kaj tiu diris:
— Koncerne la muzikon, Orfeo estas nun sendube tiel flava
pro envio, kiel la ĉeestanta ĉi tie Lucanus, kaj rilate al la
versoj, mi bedaŭras, ke ili ne estas pli malbonaj, ĉar tiam mi
trovus eble konvenajn laŭdesprimojn por ili.
Sed Lucanus ne koleriĝis je li pro la aludo pri envio,
kontraŭe, li rigardis lin dankeme kaj, ŝajnigante malbonan
humoron, komencis murmuri:
— Malbenita fato, kiu ordonis al mi vivi samtempe kun tia
poeto. Mi havus, forgesota homo, lokon en la homa memoro kaj
sur Parnaso, kaj nun mi estingiĝos, kiel estingiĝas stumpo ĉe
la suno.
Petronius tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis
ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn, glori kaj
analizi pli belajn esprimojn. Lucanus, kvazaŭ forgesinte la
envion pro la ĉarmo de la poezio, aldonis al liaj vortoj siajn
ravesprimojn. Sur la vizaĝo de Nero bildiĝis plezurego kaj
senlima vanteco, ne nur parenca al malsaĝeco, sed tute kun
ĝi egala. Li mem sufloris al ili la versojn, kiujn li opiniis la
plej belaj, kaj fine li komencis konsoli Lucanuson kaj diri al li,
ke li ne perdu la kuraĝon, ĉar kvankam kio oni naskiĝis, tio oni
estas, tamen la kulto, kiun la homoj montras al Jovo, ne esceptas
kulton al aliaj dioj.
Poste li leviĝis, por forkonduki Poppaean, kiu efektive
nebone fartante, deziris foriri. Al la festenanoj, kiuj restis, li
ordonis tamen denove okupi la lokoljn, kaj antaŭdiris, ke li
revenos. Vere li revenis post momento, por ebriigadi sin per
la fumo de incensoj kaj rigardi la pluajn spektaklojn, kiujn li
mem, Petronius aŭ Tigellinus preparis por la festeno.
Denove oni legis versaĵojn aŭ aȗskultis dialogojn, en kiuj
aĉa strangeco anstataŭis spritecon. Poste fama mimikisto,
Paris, prezentis la aventurojn de Iono, la filino de Inaho. Al
la gastoj, precipe al Ligia, ne kutiminta al similaj {{sic|spektaloj|spektakloj}},
ŝajnis, ke ili vidas miraklojn kaj sorĉojn. Paris sciis per
movoj de la manoj kaj de la korpo esprimi aferojn, ŝajne neesprimeblajn
en danco. Liaj manplatoj nebuligis la aeron, formante nubon<noinclude><references/>
{{rh|||67}}</noinclude>
05ui3onjfo9n7oegntxioauc98rtuk1
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/72
104
32415
115366
106297
2026-05-14T09:39:50Z
Ciampix
3284
115366
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>luman, vivan, tremantan, volupteman, ĉirkaŭantan duone
svenintan knabinan figuron, skuatan de volupta spasmo. Ĝi
estis bildo, ne danco, bildo klara, malkaŝanta la misterojn de
amo, sorĉa kaj senhonta, kaj kiam post ĝia fino eniris
cibelpastroj kaj komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj,
flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakhan dancon, plenan de
sovaĝaj krioj kaj de pli sovaĝa ankoraŭ malĉasto, ŝajnis al
Ligia, ke viva fajro ŝin bruligos, ke tondro devus frapi ĉi tiun
domon, aŭ plafono devus fali sur la kapojn de la festenanoj.
Sed el la ora retego, streĉita sub la plafono, faladis nur
rozoj, kaj dume la duonebria jam Vinicius parolis al ŝi:
— Mi vidis vin en la domo de Aulusoj ĉe la fontano kaj mi
ekamis vin. Estis tagiĝo kaj vi pensis, ke neniu rigardas, sed
mi vin vidis… Kaj mi vidas vin tia ĝis nun, kvankam la
''{{Lingvo|la|peplum}}'' kovras vin de miaj okuloj. Ĵetu for la ''{{Lingvo|la|peplum}}'', kiel
Crispinilla. Vidu! Dioj kaj homoj serĉas amon. Nenio estas,
krom ĝi, en la mondo! Metu la kapon sur mian bruston kaj
fermu la okulojn!
Kaj ŝiaj pulsoj batis peze en la tempioj kaj manoj. Kaptis
ŝin la impreso, ke ŝi falas en ian abismon, kaj tiu Vinicius,
kiu ŝajnis antaŭe tiel proksima kaj fidinda, anstataŭ savi, tiras
ŝin profunden. Kaj ŝia koro premiĝis kontraŭ li. Denove ŝi
komencis timi la festenon, kaj lin, kaj sin mem. Iu voĉo,
simila al la voĉo de Pomponia, vokis en ŝia animo: Ligia!
savu vin! sed io parolis al ŝi ankaŭ, ke jam estas tro malfrue,
ke kiun simila fajro ĉirkaŭblovis, kiu vidis ĉion, kio okazis,
dum ĉi tiu festeno, en kiu la koro tiel batis, kiel en ŝi ĝi batis,
kaj kiun traigis tia tremo, kia ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo —
tiu estas perdita senrevoke. Ŝi sentis sin svene. Kelkfoje ŝajnis
al ŝi, ke ŝi perdos la konscion, kaj poste okazos io terura. Ŝi
sciis, ke neniu rajtis, minacate de la cezara kolero, levi sin de
la festeno, antaŭ ol la cezaro sin levis, sed se eĉ ne estus tiel,
ŝi ne havis jam por tio forton.
Dume la fino de la festeno estis ankoraŭ malproksima.
Sklavoj alportadis ankoraŭ novajn manĝojn kaj senĉese plenigadis
la pokalojn per vino, kaj antaŭ la tabloj, starantaj en
la formo de unuflanke malfermita cirklo, aperis du atletoj, por
prezenti al la gastoj luktospektaklon.
Kaj tuj ili ekbatalis. La potencaj korpoj, brilantaj de
olivoleo, faris unu bulegon, iliaj ostoj kraksonis en la feraj
brakoj, el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura
grinco. Kelkfoje oni aŭdis rapidajn, obtuzajn frapojn de iliaj<noinclude><references/>
{{rh|68|||}}</noinclude>
85vqg2ozk2nbjodudgnyuo8uhhuz602
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/73
104
32417
115367
106298
2026-05-14T09:40:22Z
Ciampix
3284
115367
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>piedoj sur la planko, surŝutita per safrano, jen ili haltadis
senmove en silento, kaj al la rigardantoj ŝajnis, ke ili vidas
antaŭ si grupon, skulptitan el ŝtono. La okuloj de la romanoj
kun plezuro observis la penadon de la terure streĉitaj dorsoj,
kruroj kaj brakoj. Sed la lukto ne daŭris longe, ĉar Croto,
majstro kaj estro de gladiatora lernejo, ne vane ĝuis la opinion
de la plej forta homo en la regno. Lia kontraŭulo komencis
spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua,
fine sango elŝprucis el lia buŝo, kaj li malstreĉiĝis.
Tondro de aplaŭdoj salutis la finon de la lukto, kaj Croto,
apoginte la piedojn sur la dorso de la kontraŭulo, krucigis
la grandegajn brakojn sur la brusto kaj rigardis ĉirkaŭen tra
la ĉambrego per la okuloj de triumfanto.
Poste eniris imitistoj de bestoj kaj de iliaj voĉoj, ĵonglistoj
kaj arlekenoj, sed oni malmulte ilin rigardis, ĉar vino nebuligis
jam la okulojn de la rigardantoj. La festeno aliformis sin iom
post iom en drinkan kaj diboĉan orgion. La siriaj knabinoj,
kiuj antaŭe dancis la bakhan dancon, miksis sin kun la
gastoj. La muziko ŝanĝis sin en senordan kaj sovaĝan bruadon
de citroj, liutoj, armenaj cimbaloj, egiptaj ''{{Lingvo|la|sistrae}}'', trumpetoj
kaj kornoj, kaj ĉar kelkaj el la festenanoj deziris babili, oni
komencis krii al la muzikistoj, ke ili iru for. La aero, saturita
per odoro de floroj, plena de aromo de oleoj, kiujn belegaj
servoknabetoj ŝprucigis dum la festeno sur la piedojn de la
gastoj, saturita per safrano kaj per homaj elspiraĵoj, iĝis sufoka;
la lampoj brilis per malfortaj flamoj, malrektiĝis la florkronoj
sur la fruntoj, la vizaĝoj paliĝis kaj kovriĝis per ŝvitgutoj.
Vitelius peze falis sub la tablon. Nigidia, nudiginte sin ĝis
duono de la korpo, apogis sian ebrian, infanan kapon sur la
bruston de Lucanus, kaj li, egale ebria, komencis forblovi oran
pudron de ŝiaj haroj, levante la okulojn supren kun senlima
kontenteco. Vestinus kun la obstineco de ebriulo ripetis
dekafoje la respondon de Mopsuso al la sigelita letero de la
prokonsulo, kaj Tulius, kiu mokis la diojn, parolis per
voĉo longiĝema, interrompata de singulto:
— Ĉar se la Sferoso de Ksenofano estas sfera, tiam, vidu,
tian dion oni povas ruli antaŭ si per la piedo, kiel barelon.
Sed Domitius Afer, maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis
pro tiu ĉi parolo, kaj pro indigno surverŝis per falerno
sian tutan tunikon. Li ĉiam kredis je la dioj. Homoj diras, ke
Romo pereos, kaj estas eĉ tiaj, kiuj asertas, ke ĝi jam pereas.
Certe jes! Sed se tio venos, ĝi estos tial, ke la junularo ne<noinclude><references/>
{{rh|||69}}</noinclude>
4ulv3mexxyz8gpim4ulipw8fhc9vs8q
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/74
104
32418
115368
106299
2026-05-14T09:40:46Z
Ciampix
3284
115368
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>havas plu la kredon, kaj sen la kredo ne povas ekzisti virto.
Oni forlasis ankaŭ la iamajn severajn morojn, kaj en nenies
kapon venas la penso, ke la epikuranoj ne kapablos rezisti al
barbaroj. Kaj tio ĉi estas ja senduba! Koncerne lin, li bedaŭras,
ke li ĝisvivis tian tempon, kaj ke en ĝuoj li devas serĉi helpon
kontraŭ ĉagrenoj, kiuj alie rapide subigus lin.
Dirinte ĉi tion, li alpremis al si sirian dancistinon kaj per
la sendenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion
vidante, konsulo Memmius Regulus ekridis kaj, levinte sian
kalvan kapon, ornamitan per flankeniĝinta florkrono,
ekparolis:
— Kiu diras, ke Romo pereas?… Sensencaĵo!… Mi,
konsulo, scias plej bone… ''{{Lingvo|la|Videant consules}}''… tridek
legioj gardas nian ''{{Lingvo|la|pax romana!}}''…
Ĉe tiuj ĉi vortoj li almetis la pugnojn al la tempioj kaj
komencis krii tra la tuta ĉambrego:
— Tridek legioj! — tridek legioj!… de Britujo ĝis la
limo de l’ partoj!
Sed subite li ekhaltis pripense kaj, almetinte la fingron al la
frunto, diris:
— Eble eĉ, pli ĝuste, tridek du…
Kaj li ruliĝis sub la tablon, kie post momento li komencis
vomi fenikopterajn langojn, rostitajn agarikojn, glaciigitajn
fungojn, akridojn kun mielo, fiŝojn, viandojn kaj ĉion, kion
li manĝis aŭ trinkis.
Domitiuson tamen ne trankviligis la nombro de la legioj,
gardantaj la roman pacon: „Ne, ne! Romo devas perei, ĉar
pereis la kredo je la dioj kaj la severaj moroj! Romo devas
perei! Domaĝe, ĉar la vivo tamen estas bona, la cezaro favora,
la vino bongusta! Ha, kia domaĝo!
Kaj, kaŝinte la kapon inter la skapolojn de la siria
bakhistino, li komencis plori:
— Kion gravas la estonta vivo!… Ahilo pravis, dirante,
ke preferinde estas esti kampservisto en la subsuna mondo,
ol reĝo en la kimeriaj landoj. Kaj ankaŭ tio estas demando,
ĉu ekzistas iuj dioj, kvankam la nekredo pereigas la junan
generacion.
Lucanus estis dume disblovinta la tutan oran pudron de la
haroj de Nigidia, kiu, ebriiĝinte, endormiĝis. Poste li deprenis
hederajn branĉojn de staranta antaŭ li vazo, ĉirkaŭvolvis
per ili la dormantinon, kaj, plenuminte tiun ĉi taskon, komencis
rigardi la ĉeestantojn per okuloj kontentegaj kaj demandaj.<noinclude><references/>
{{rh|70||}}</noinclude>
cfll3pospp50ail20w5amereztgaaoi
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/75
104
32419
115369
106300
2026-05-14T09:41:12Z
Ciampix
3284
115369
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post tio li ornamis sin mem per hedero, ripetante per la
tono de profunda konvinko:
— Mi tute ne estas homo, sed faŭno.
Petronius ne estis ebria, sed Nero, kiu komence trinkis
malmulte pro sia „ĉiela” voĉo, ĉe la fino malplenigadis pokalon
post pokalo, kaj ebriiĝis. Li volis kanti plu siajn versaĵojn,
la grekajn ĉi-foje, sed li forgesis ilin kaj erare ekkantis
kanteton de Anakreonto. Akompanis lin ĉe tio Pythagoras, Diodorus
kaj Terpnos, sed ĉar neniu el ili sukcesis, tial ili lasis. Nero
siavice komencis, kiel konanto kaj estetikulo, admiri la belecon
de Pythagoras, kaj pro admiro kisi liajn manojn. Tiel belegajn
manojn li vidis iam nur… ĉe kiu?
Kaj almetinte la manplaton al la malseka frunto, li
komencis rememori. Post momento sur lia vizaĝo speguliĝis timo:
— Aha! ĉe la patrino! ĉe Agrippina!
Kaj subite ekposedis lin malserenaj vizioj.
— Oni diras — li parolis — ke ŝi vagas nokte ĉe lunlumo
apud la maro, ĉirkaŭ Bajoj kaj Bauloj… Ŝi nur vagas,
kvazaŭ ŝi ion serĉus — nenio pli. Kaj kiam ŝi proksimiĝas al
boato, ŝi rigardas iom kaj foriras, sed la fiŝkaptisto, kiun ŝi
rigardis, mortas.
— Nemalbona temo — diris Petronius.
Kaj Vestinus, etendite la kolon, kiel gruo, flustris mistere:
— Mi ne kredas je la dioj, sed mi kredas je la spiritoj — ho!
Sed Nero ne atentis iliajn vortojn kaj parolis plu:
— Mi plenumis ja la ''{{Lingvo|la|lemuralia}}''. Mi ne volas ŝin vidi! Jam
estas la kvina jaro. Mi devis, mi devis ŝin kondamni, ĉar ŝi
sendis kontraŭ mi mortigiston, kaj se mi ne estus antaŭaginta,
vi ne aŭdus hodiaŭ mian kanton.
— Dankon, cezaro, en la nomo de la urbo kaj de la mondo
— vokis Domitius Afer.
— Vinon! Kaj oni sonigu timpanojn!
La bruo rekomenciĝis. Lucanus, tuta en hedero, volante ĝin
superkrii, leviĝis kaj komencis voki:
— Mi ne estas homo, sed faŭno, kaj mi loĝas en arbaro!
E… ho…oooo!
Fine ebriiĝis la cezaro, ebriiĝis la viroj kaj la virinoj.
Vinicius estis ne malpli ebria, ol la aliaj, kaj krom tio ekster
la pasio naskiĝis en li inklino al malpaco, kio okazadis ĉiufoje,
kiam li drinkis supermezure. Lia nigreta vizaĝo iĝadis ankoraŭ
pli pala kaj liaj vortoj jam konfuziĝis, kiam li parolis
rapide per laŭta kaj ordona voĉo:<noinclude><references/>
{{rh|||71}}</noinclude>
br24yhzw5d2j8s8himfbrn8xv0jxyt9
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/76
104
32420
115370
106301
2026-05-14T09:41:37Z
Ciampix
3284
115370
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Donu la buŝon! Hodiaŭ, ĉu morgaŭ, estas egale! Sufiĉe
jam! La cezaro prenis vin de Aulusoj, por vin donaci al mi,
vi komprenas! Morgaŭ je la krepusko mi sendos sklavojn por
vin preni, vi komprenas! La cezaro promesis vin al mi, antaŭ
ol li vin prenis… Vi devas esti mia! Donu la buŝon! Mi ne
volas atendi ĝis morgaŭ… donu rapide la buŝon!
Kaj li ĉirkaŭprenis ŝin, sed Acte komencis ŝin defendi, kaj
Ligia mem ankaŭ defendis sin per la lastaj fortoj, ĉar ŝi sentis,
ke ŝi pereas. Vane tamen ŝi penis ambaŭmane depreni de si
lian senharan brakon; vane per voĉo, en kiu vibris korpremo
kaj timo, ŝi petegis, ke li ne estu tia, kia li estas, ke li kompatu
ŝin. Lia vinsaturita spiro ĉirkaŭblovadis ŝin ĉiam pli proksime,
kaj lia vizaĝo troviĝis tuj apud la ŝia. Li ne estis plu tiu iama,
bona kaj preskaŭ kara al ŝia animo Vinicius, sed ebria,
malbona satiruso, kiu plenigis ŝin per teruro kaj abomeno.
La fortoj tamen forlasadis ŝin ĉiam pli. Vane, forklininte
sin, ŝi turnis for la vizaĝon, por eviti liajn kisojn. Li leviĝis,
ekkaptis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj altirinte ŝian kapon al la
brusto, komencis, spiregante, dispremi per la buŝo ŝian paliĝintan
buŝon.
Sed en la sama momento ia terura forto malvolvis liajn
brakojn de ŝia kolo tiel facile, kvazaŭ tio estus brakoj de
infano, kaj lin mem ŝovis flanken, kiel sekan branĉeton aŭ
velkintan folion. Kio okazis? Vinicius frotis la mirigitajn
okulojn kaj subite ekvidis super si la grandegan figuron de la
ligo, nomata Ursus, kiun li ekkonis en la domo de Aulusoj.
La ligo staris trankvile kaj nur rigardis Viniciuson per
siaj bluaj okuloj tiel strange, ke al la juna viro la sango
koagulis en la vejnoj, poste li prenis sur la brakojn sian
reĝidinon kaj per paŝo egalmezura, mallaŭta, eliris el la ''{{Lingvo|la|triclinium}}''.
Acte en la sama momento eliris post li.
Vinicius sidis dum sekundo, kiel ŝtoniĝinta, poste li
saltleviĝis kaj ekkuris al la elirejo.
Sed la pasio, mirego, furiozo kaj vino subhakis liajn
piedojn. Li ekŝanceliĝis foje kaj refoje, poste ekkaptis la nudan
ŝultron de iu el la bakhantinoj kaj komencis, palpebrumante,
demandi:
— Kio okazis?
Kaj ŝi, preninte pokalon kun vino, transdonis ĝin al li kun
rideto en la nebulkovritaj okuloj:
— Trinku — ŝi diris.<noinclude><references/>
{{rh|72||}}</noinclude>
ax9gh4v1o2ujf76j2fw6pfnsbklrnnd
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/11
104
37393
115375
114247
2026-05-14T09:48:27Z
Ciampix
3284
115375
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|AKNO|- 5 -|AKVARIO}}</noinclude><section begin="Aklami"/>diskutado, unuvoĉe. '''Aklamo'''. Ago de tiu,
kiu aklamas.
<section end="Aklami"/>
<section begin="Akno"/>'''Akno'''. Patologia ruĝa makuleto de la
haŭto.
<section end="Akno"/>
<section begin="Akolito"/>'''Akolito'''. Preĝeja servisto, helpanta
pastron dum la diservo.
<section end="Akolito"/>
<section begin="Akompani"/>'''Akompani'''. '''- 1'''. Iri kun iu, esti kun iu :
''Mi akompanos vin al la stacidomo''. '''- 2'''. (Muz.).
Kunludi. '''Akompano'''. Ago de tiu, kiu
akompanas. '''Akomponanto'''. Persono, kiu
akompanas.
<section end="Akompani"/>
<section begin="Akonito"/>'''Akonito''' (Bot.). Venena medicina vegetaĵo
el la familio de l’ranunkulacoj
(''Aconitum napellus'').
<section end="Akonito"/>
<section begin="Akordo"/>'''Akordo'''. '''- 1'''. Samtempa harmonia
sonado de kelke da tonoj. '''- 2'''. Reciproka
konformeco harmonia, adapteco : ''akordo''
''de la adjektivo kun la substantivo''. '''Akorda'''.
Harmonia, konforma al io, adaptita al io.
'''Akordigi'''. Fari ion akorda. '''Akordiĝi'''. Fariĝi
akorda : ''La predikato akordiĝas kun la''
''subjekto''. '''Akordigebla'''. Kiu povas esti akordigita.
<section end="Akordo"/>
<section begin="Akra"/>'''Akra'''. '''- 1'''. Havanta tre maldikan tranĉan
randon : ''akra tranĉilo, glavo, tondilo''. '''- 2'''.
Kies lateroj (flankoj), kuniĝas je
malgranda angulo : ''akra rando''. '''- 3'''. Kiu forte
ekscitas la sentojn : ''akra manĝaĵo,''
''malvarmo, koloro, sono, voĉo, odoro''. '''- 4'''. Severa,
neĝentila : ''akraj vortoj''. '''Akreco'''. Eco de
tio, kio estas akra. '''Akrigi'''. Fari ion
akra : ''akrigi tranĉilon''. '''Akrigilo'''. Ŝtono,
objekto por akrigado. Komparu : '''{{VdE|Akuta}}'''.
<section end="Akra"/>
<section begin="Akrido"/>'''Akrido''' (Zool.). Insekto, detruanta la
grenojn (''Pachytylus migratorius, acrididae'').
<section end="Akrido"/>
<section begin="Akrobato"/>'''Akrobato'''. Cirka gimnastika artisto.
<section end="Akrobato"/>
<section begin="Akso"/>'''Akso'''. '''- 1'''. Reala aŭ imagata rekta linio,
ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo : ''akso de la tera''
''globo, de rado''. '''- 2'''. Centra linio : ''akso de''
''floro, de vojo''.
<section end="Akso"/>
<section begin="Akselo"/>'''Akselo''' (Anat.). Kavo sub la artiko de la
ŝultro kaj brako.
<section end="Akselo"/>
<section begin="Aksiomo"/>'''Aksiomo'''. Vero senduba, ne bezonanta
pruvon : ''Du nombroj, kiuj egalas trian,''
''egalas unu la alian.''
<section end="Aksiomo"/>
<section begin="Akto"/>'''Akto'''. '''- 1'''. Parto de dramo, de komedio :
''Aktoj estas dividataj en scenojn''. '''- 2'''. Oficiala
dokumento, atestanta fakton : ''akto pri la''
''naskiĝo''.
<section end="Akto"/>
<section begin="Aktivo"/>'''Aktivo'''. '''- 1'''. Formo de la transitivaj
verboj, esprimanta agon : ''La patro amas''
''la filon, la filo estas amata de la patro;''
''« amas » estas formo de l’ aktivo, « amata »''
''de l' pasivo''. '''- 2'''. Pozitiva parto de propraĵo :
''La kompanio ne bankrotis, kvankam ĝiaj pasivoj''
''preskaŭ egalis la aktivojn''. '''Aktiva'''. '''- 1'''. Kiu
apartenas al la aktiva formo. de la verbo :
''La aktiva formo estas pli ofte uzata, ol la''
''pasiva''. '''- 2'''. Kiu prezentas la pozitivan
parton de propraĵo : ''aktivaj sumoj de bilanco''.
'''- 3'''. Agema : ''Aktiva homo neniam restas senokupa''.
<section end="Aktivo"/>
<section begin="Aktoro"/>'''Aktoro'''. Artisto, ludanta rolon en drama
spektaklo.
<section end="Aktoro"/>
<section begin="Aktuala"/>'''Aktuala'''. Efektive ekzistanta en la nuna
tempo kaj samtempe grava, interesa.
'''Aktualaĵo'''. Io aktuala. '''Aktualeco'''. Eco de
tio, kio estas aktuala.
<section end="Aktuala"/>
<section begin="Akumulatoro"/>'''Akumulatoro'''. Elektra baterio,
amasiganta provizon de la elektro : ''Aŭtomobilo'',
''movata de akumulatoroj''.
<section end="Akumulatoro"/>
<section begin="Akurata"/>'''Akurata'''. '''- 1'''. Kiu plenumas je la
interkonsentita tempo : ''akurata tajloro''.
'''- 2'''. Kiu venas je la interkonsentita horo.
'''Akurateco'''. Eco de tiu, kiu estas akurata.
<section end="Akurata"/>
<section begin="Akustiko"/>'''Akustiko'''. Parto de la fiziko, pri la
sonoj.
<section end="Akustiko"/>
<section begin="Akuŝi"/>'''Akuŝi'''. Eligi maturan feton : ''La patrino''
''feliĉe akuŝis belan knabon''. '''- 2'''. Tre malfacile
fari, verki ion : ''Fine li akuŝis sian''
''disertacion''. '''Akuŝo'''. Ago de tiu, kiu akuŝas.
'''Akuŝisto'''. Kuracisto, kies specialo estas
helpi la akuŝojn. '''Akuŝistino'''. Virino, kies
profesio estas helpi la akuŝojn : '''Akuŝantino'''.
Virino, kiu akuŝas.
<section end="Akuŝi"/>
<section begin="Akuta"/>'''Akuta'''. Nelongedaŭra, akompanata de
fortaj simptomoj (pri la malsanoj) : ''akuta''
''kataro''. Komparu : '''{{VdE|Akra}}'''.
<section end="Akuta"/>
<section begin="Akuzi"/>'''Akuzi'''. Proklami ies kulpon, krimon :
''akuzi iun pri ŝtelo, akuzi iun pri malnobleco.''
'''Akuzo'''. Ago, vortoj de tiu, kiu akuzas.
<section end="Akuzi"/>
<section begin="Akuzativo"/>'''Akuzativo'''. Kazo, kies finiĝo estas ''n''.
<section end="Akuzativo"/>
<section begin="Akvo"/>'''Akvo'''. H<sub>2</sub>O. Komponaĵo de oksigeno kaj
hidrogeno; fluidaĵo, kovranta tri kvaronojn
de la tero (maroj, lagoj, riveroj).
'''Akva'''. '''- 1'''. Konsistanta el akvo : ''akva solvaĵo''.
'''- 2'''. Vivanta en akvo : ''akva vegetaĵo''. '''Akvofalo'''.
Akvoj de rivero, lago, k. t. p., falantaj
de supre : ''la Niagara akvofalo''. '''Akvomelono'''.
Speco de melono kun ruĝa molaĵo.
'''Superakvego'''. '''- 1'''. Tre granda kvanto da
akvo. '''- 2'''. La ĝenerala subakvigo de la
tero, laŭ la biblio : ''Noaho kaj lia familio''
''estis la solaj homaj estaĵoj, kiuj sin savis de''
''la superakvego''.
<section end="Akvo"/>
<section begin="Akvaforto"/>'''Akvaforto'''. Desegnaĵo, ĥemie farita sur
kupro.
<section end="Akvaforto"/>
<section begin="Akvarelo"/>'''Akvarelo'''. Pentraĵo, farita per farboj
solvitaj en akvo. '''Akvarelisto'''. Pentristo
de akvareloj.
<section end="Akvarelo"/>
<section begin="Akvario"/>'''Akvario'''. Akvujo por kulturi vegetaĵojn
kaj fiŝojn.<section end="Akvario"/><noinclude><references/></noinclude>
bbqxy2b52alnb3uinst5hgzhz2dfvim
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/12
104
37394
115371
114300
2026-05-14T09:44:35Z
Ciampix
3284
115371
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|AKVILEGIO|- 6 -|ALNO}}</noinclude><section begin="Akvilegio"/><nowiki />
'''Akvilegio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio
de l’ranunkolacoj kun sonorilforma floro
(''Aquilegium'').
<section end="Akvilegio"/>
<section begin="Al"/>'''Al'''. '''- 1'''. Prepozicio, metata antaŭ nomo
de persono, objekto, loko, je kiu aŭ kien
estas direktata la ago : ''doni, donaci libron''
''al knabo, amo de la patro al la filo, proksimiĝi''
''al la urbo''. '''- 2'''. Prefikso, esprimanta
kien direktiĝas movo; lokon, kiun atingas
movo : ''almeti, alporti''.
<section end="Al"/>
<section begin="Alabastro"/>'''Alabastro'''. Duone diafana speco de
gipso de blanka koloro, similanta
marmoron, uzata por malgrandaj artaj objektoj :
vazoj, statuetoj. '''Alabastra'''. El alabastro :
''alabastra vazo''.
<section end="Alabastro"/>
<section begin="Alarmo"/>'''Alarmo'''. '''- 1'''. Alvoko al armiloj : ''La''
''generalo ordonis trumpeti la alarmon''. '''- 2.'''
Sciigo, krioj pri proksimiĝanta danĝero.
'''Alarmi'''. Fari alarmon.
<section end="Alarmo"/>
<section begin="Alaŭdo"/>'''Alaŭdo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Kantobirdo el la familio
de l’paseroj (''Alaŭda arvensis'').
<section end="Alaŭdo"/>
<section begin="Albinoso"/>'''Albinoso'''. Homo kun kunnaskita
anomalio de la pigmento : plena aŭ preskaŭ
plena manko de la pigmento en la haŭto,
haroj, k. t. p.
<section end="Albinoso"/>
<section begin="Albumo"/>'''Albumo'''. Libro por enmetado de
fotografaĵoj, ilustraĵoj : ''Albumo de konataj''
''Esperantistoj''.
<section end="Albumo"/>
<section begin="Albumino"/>'''Albumino'''. Organika substanco, kiu
formas la blankon de ovo kaj el kiu
grandparte konsistas la korpo de la bestoj
kaj vegetaĵoj.
<section end="Albumino"/>
<section begin="Albuminurio"/>'''Albuminurio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Ĉeesto de albumino
en la urino (simptomo de la nefrito
kaj de aliaj malsanoj).
<section end="Albuminurio"/>
<section begin="Alciono"/>'''Alciono''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo krianta el la vico
de l’paseroj (''Alcedo'').
<section end="Alciono"/>
<section begin="Aldo"/>'''Aldo'''. La plej malalta voĉo de la virinoj.
'''Aldviolono'''. Granda violono : korda
instrumento, meza inter la violono kaj
violonĉelo.
<section end="Aldo"/>
<section begin="Aleo"/>'''Aleo'''. Vojo en ĝardeno; vojo kun vico
de arboj ĉe ĉiu bordo : ''aleo de tilioj''.
<section end="Aleo"/>
<section begin="Alegorio"/>'''Alegorio'''. Rakonto, kies temo estas
metafore prezentita. '''Alegoria'''. Esprimita
per metaforoj, metafore prezentita.
<section end="Alegorio"/>
<section begin="Aleno"/>'''Aleno'''. Pinta fera peco por fari truojn
en ledo : ''La aleno estas ilo de l’ ŝuistoj''.
<section end="Aleno"/>
<section begin="Alfabeto"/>'''Alfabeto'''. Kolekto de ĉiuj literoj de
lingvo en konstanta vico : ''Preskaŭ ĉiuj''
''civilizitaj popoloj uzas la latinan alfabeton''.
<section end="Alfabeto"/>
<section begin="Alfenido"/>'''Alfenido'''. Metala komponaĵo, imitanta
la arĝenton : ''El alfenido oni faras kulerojn,''
''forkojn, k. t. p''. '''Alfenida'''. El alfenido :
''alfenida cigarujo''.
<section end="Alfenido"/>
<section begin="Algo"/>'''Algo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de sensemaj
vegetaĵoj, kreskantaj en akvo (''Algae'').
<section end="Algo"/>
<section begin="Algebro"/>'''Algebro'''. Parto de la matematiko, en
kies operacioj estas uzataj literoj : ''La''
''algebro donas solvojn pli ĝeneralajn, ol la''
''aritmetiko''. '''Algebra'''. De la algebro,
koncernanta la algebron : ''algebra problemo''.
<section end="Algebro"/>
<section begin="Alĥemio"/>'''Alhemio'''. Ĥemio de la mezaj centjaroj;
arto aliigi metalojn, en oron. ''La alĥemio''
''estas la patrino de la ĥemia scienco.''
<section end="Alĥemio"/>
<section begin="Alia"/>'''Alia'''. '''- 1'''. Diferenca, ne egala, malsama :
''Tio estas tute alia afero!'' '''- 2'''. Dua el du :
''Ili disiĝis : unu iris dekstren, la alia maldekstren''.
'''Alie'''. '''- 1'''. Alimaniere. '''- 2'''. En
kontraŭa okazo, se ne : ''Obeu, alie vi estos''
''punita''. '''Aliigi'''. Fari ion alia : ''aliigi la voĉon''.
'''Aliiĝi'''. Fariĝi alia.
<section end="Alia"/>
<section begin="Alibio"/>'''Alibio'''. Pruvo, ke akuzito estis en alia
loko en la momento de la krimo.
<section end="Alibio"/>
<section begin="Aligatoro"/>'''Aligatoro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Amerika krokodilo
(''Alligator'').
<section end="Aligatoro"/>
<section begin="Alineo"/>'''Alineo'''. Linio, kies unua vorto iom
foriĝas de la rando de manuskripto aŭ
presaĵo : ''En « Vortaro de Esperanto » ĉiu''
''radiko havas sian alineon.''
<section end="Alineo"/>
<section begin="Alko"/>'''Alko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de cervo kun larĝaj
plataj kornoj (''Cervus alces'').
<section end="Alko"/>
<section begin="Alkalio"/>'''Alkalio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Solvebla hidrato de
bazo : ''hidrato de kalio, hidrato de natrio''.
'''Alkalia'''. Havanta karakteron, ecojn de
alkalio : ''alkalia solvaĵo''.
<section end="Alkalio"/>
<section begin="Alkoholo"/>'''Alkoholo'''. Esenca parto de brandoj,
vinoj, likvoroj ({{VdE-ml|Ĥem|ĥem}}. etila alkoholo) : ''La''
''trouzado de la alkoholo kaŭzas multajn malsanojn''.
'''Alkohola'''. El alkoholo, enhavanta
alkoholon. '''Alkoholaĵo'''. Alkohola trinkaĵo.
<section end="Alkoholo"/>
<section begin="Alkoholismo"/>'''Alkoholismo'''. Malsana stato, kaŭzita
de la trouzado de alkoholaĵoj.
<section end="Alkoholismo"/>
<section begin="Alkovo"/>'''Alkovo'''. Ĉambro sen fenestro, por lito :
''La dormado en alkovo estas malutila por la''
''sano''. Komparu : '''{{VdE|Niĉo}}'''.
<section end="Alkovo"/>
<section begin="Almanako"/>'''Almanako'''. Libro, enhavanta tabelon
de l’ tagoj, monatoj, sezonoj kaj festoj de
jaro, kun literaturaĵoj kaj praktikaj
informoj.
<section end="Almanako"/>
<section begin="Almenaŭ"/>'''Almenaŭ'''. '''- 1'''. Ne malpli ol : ''Por lerni''
''fremdan lingvon oni bezonas almenaŭ du''
''jarojn''. '''- 2'''. Eble aliaj,… : ''Almenaŭ mi ne''
''komprenas tion''.
<section end="Almenaŭ"/>
<section begin="Almozo"/>'''Almozo'''. Kio estas donata senpage al
mizeruloj por helpi ilin : ''Blindulo petas''
''almozon antaŭ la preĝejo''. '''Almozulo'''. Homo,
kiu vivas per almozoj.
<section end="Almozo"/>
<section begin="Alno"/>'''Alno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l’betulacoj,
uzata de lignaĵistoj (''Alnus'').<section end="Alno"/><noinclude><references/></noinclude>
0u4y4ekid0amsnzl2eihw6a0rv4epy9
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/13
104
37396
115376
114302
2026-05-14T09:49:31Z
Ciampix
3284
115376
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|ALOO|- 7 -|AMIGDALACOJ}}</noinclude><section begin="Aloo"/><nowiki />
'''Aloo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo, liveranta laksigan
rezinon, el la familio de l’liliacoj (''Aloe'').
<section end="Aloo"/>
<section begin="Alopatio"/>'''Alopatio'''. Metodo de kuracado per
rimedoj, kontraŭaj al la naturo de l’
malsano : ''La alopatio estas la sola serioza''
''metodo, la homeopatio estas nur blago''. '''Alopatia'''.
De l’ alopatio, bazita sur la alopatio.
<section end="Alopatio"/>
<section begin="Alpako"/>'''Alpako'''. Ŝtofo el lano de l’ samnomaj
ŝafoj, vivantaj sur la montoj de Peruvio.
'''Alpaka'''. El alpako : ''alpaka jako''.
<section end="Alpako"/>
<section begin="Alta"/>'''Alta'''. '''- 1.''' Granda en la vertikala direkto :
''alta domo, monto''. '''- 2.''' Grava, supera :''alta''
''rango, ofico''. '''- 3.''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Konsistanta el
multe da vibroj : ''alta tono''. '''Altaĵo'''. Alta
loko. '''Alteco'''. Eco de tio, kio estas alta.
'''Plialtigi'''. Pligrandigi la altecon.
<section end="Alta"/>
<section begin="Altaro"/>'''Altaro'''. Tablo por religiaj oferoj, por
diservo.
<section end="Altaro"/>
<section begin="Alteo"/>'''Alteo'''. ({{VdE-ml|Bot}}.). Malvosimila vegetaĵo (''Althaea'').
<section end="Alteo"/>
<section begin="Alterni"/>'''Alterni'''. Sekvi unu alian kaj reciproke :
''La tagoj kaj noktoj eterne alternas.''
<section end="Alterni"/>
<section begin="Alternativo"/>'''Alternativo'''. Decida elekto de unu el
du eblaĵoj aŭ aferoj : ''Al la kompanio sin''
''prezentis la alternativo : aŭ bankroti aŭ''
''likvidi ĉiujn filiojn.''
<section end="Alternativo"/>
<section begin="Altreliefo"/>'''Altreliefo'''. Surmura skulptaĵo, kies
figuroj preskaŭ tute foriĝas de la fono.
<section end="Altreliefo"/>
<section begin="Aludi"/>'''Aludi'''. Paroli pri persono aŭ afero, ne
menciante ilian nomon, komprenigante
tamen pri kio oni parolas. '''Aludo'''. Vorto
aŭ frazo, aludanta pri io.
<section end="Aludi"/>
<section begin="Alumeto"/>'''Alumeto'''. Ligna peceto, kun ekstremo
sulfurita, por ekbruligado.
<section end="Alumeto"/>
<section begin="Aluminio"/>'''Aluminio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Al. Blanka, tre
malpeza metalo de arĝenta brilo. '''Aluminia'''.
El aluminio : ''aluminia ŝlosilo''.
<section end="Aluminio"/>
<section begin="Aluno"/>'''Aluno''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Duobla sulfato de aluminio
kaj kalio, amonio : ''La kalian alunon
oni ordinare nomas simple aluno. Aluno estas
uzata por purigi akvon, en fotografado, tanado.''
<section end="Aluno"/>
<section begin="Aluvio"/>'''Aluvio'''. Tera tavolo, alportita de la
akvo : ''La plej granda parto de Holando''
''konsistas el maraj aluvioj.''
<section end="Aluvio"/>
<section begin="Amo"/>'''Amo'''. '''- 1.''' Pasia inklino al persono de
alia sekso : ''amo al virino''. '''- 2.''' Alta grado de
inklino : ''amo al la patrino, al la infanoj''.
'''Ami'''. Senti amon. '''Aminda'''. Kiu meritas
amon, kiu faras agrablan impreson.
'''Enamiĝi'''. Eksenti amon al persono de la alia
sekso.
<section end="Amo"/>
<section begin="Amatoro"/>'''Amatoro'''. '''- 1.''' Persono, kiu havas
inklinon al io, amas ion ; ''amatoro de pentraĵoj''.
'''- 2.''' Persono, kiu ne profesie sin okupas
per arto, scienco, metio : ''fotografisto amatoro''.
Komparu : '''{{VdE|Diletanto}}'''.
<section end="Amatoro"/>
<section begin="Amalgamo"/>'''Amalgamo'''. '''- 1''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Miksaĵo de
hidrargo kun alia metalo. '''- 2.''' Miksaĵo.
<section end="Amalgamo"/>
<section begin="Amaso"/>'''Amaso'''. Kolekto, granda kvanto, granda
nombro : ''amaso da ŝtonoj, popolamaso''. '''Amasigi'''.
Kolekti en granda kvanto : ''amasigi''
''monon''.
<section end="Amaso"/>
<section begin="Ambasadoro"/>'''Ambasadoro'''. '''- 1'''. Sendito de unu ŝtato
al alia. '''- 2'''. Konstanta reprezentanto de
ŝtato ĉe alia regno.
<section end="Ambasadoro"/>
<section begin="Ambaŭ"/>'''Ambaŭ'''. Unu kaj alia : ''Mi renkontis du''
''amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.''
<section end="Ambaŭ"/>
<section begin="Ambicio"/>'''Ambicio'''. Forta deziro de famo, honoroj,
k. t. p. : ''Laŭdinda estas ambicio, se ĝi''
''instigas al la laboro, kondamninda, se ĝi uzas''
''intrigojn kaj reklamon''. '''Ambicia'''. Kiu havas,
montras ambicion : ''ambicia homo, ambicia''
''projekto''.
<section end="Ambicio"/>
<section begin="Amblo"/>'''Amblo'''. Maniero de l’ irado de kelkaj
kvarpiedaj bestoj, kiuj levas samtempe
ambaŭ piedojn de unu flanko : ''La urso,''
''kamelo, ĝirafo kaj unu speco de ĉevaloj iras''
''la amblon.''
<section end="Amblo"/>
<section begin="Amboso"/>'''Amboso'''. Fera bloko, sur kiu oni
forĝas. ''Esti inter martelo kaj amboso'' =
esti en malfacila situacio sen eliro.
<section end="Amboso"/>
<section begin="Ambro"/>'''Ambro'''. Rezina aroma substanco, uzata
kiel incenso.
<section end="Ambro"/>
<section begin="Ambrozio"/>'''Ambrozio'''. '''- 1'''. Manĝaĵo de la grekaj
dioj. '''- 2'''. Tre bongusta manĝaĵo.
<section end="Ambrozio"/>
<section begin="Ambulanco"/>'''Ambulanco'''. Movebla armea hospitalo.
<section end="Ambulanco"/>
<section begin="Amelo"/>'''Amelo'''. Substanco, formanta la plej
grandan parton de ĉiuj farunaj substancoj;
ĝi estas fabrike preparata el grenoj,
terpomoj kaj uzata por rigidigi la tolaĵon.
<section end="Amelo"/>
<section begin="Amen"/>'''Amen'''. La lasta vorto de preĝoj; ĝi
signifas : ''tiel estu''.
<section end="Amen"/>
<section begin="Ametisto"/>'''Ametisto'''. Violkolora multekosta ŝtono,
konsistanta el speco de kvarco.
<section end="Ametisto"/>
<section begin="Amfibio"/>'''Amfibio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Vertebrulo, vivanta
sur la tero kaj en la akvo : ''La krokodilo''
''estas la plej granda amfibio (Amphibium).''
<section end="Amfibio"/>
<section begin="Amfiteatro"/>'''Amfiteatro'''. '''- 1'''. Antikva duonronda
konstruaĵo kun pli kaj pli altaj benkoj por
spektatoroj. '''- 2'''. Parto de teatro kontraŭ
la scenejo.
<section end="Amfiteatro"/>
<section begin="Amforo"/>'''Amforo'''. Antikva vazo, alta kaj
mallarĝa, kun du teniloj; ĝi estis uzata por
vino, mielo, oleo, k. t. p.
<section end="Amforo"/>
<section begin="Amigdalacoj"/>'''Amigdalacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de
dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''migdalo,''
''abrikoto, pruno, persiko.''<section end="Amigdalacoj"/><noinclude><references/></noinclude>
l0kw6opdc3g9525xz4zpthaj0rrk717
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/14
104
37397
115377
114301
2026-05-14T09:50:21Z
Ciampix
3284
115377
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|AMIKO|- 8 -|ANGULO}}</noinclude><section begin="Amiko"/><nowiki />
'''Amiko'''. Persono, ligita kun alia per
inklino, simpatio, akordo de opinioj,
gustoj : ''La amikon oni ekkonas en malfeliĉo.''
'''Amika'''. Bazita sur amikeco, inspirita de
amikeco; ''amika helpa, amika konsilo''. '''Amikaĵo'''.
Amika ago. '''Amikeco'''. Sento, rilato
de tiuj, kiuj estas amikoj.
<section end="Amiko"/>
<section begin="Amindumi"/>'''Amindumi'''. Peni plaĉi al persono de la
alia sekso per vortoj kaj konduto :
''amindumi viron, virinon.''
<section end="Amindumi"/>
<section begin="Amnestio"/>'''Amnestio'''. Pardono, senkulpigo, proklamita
de regnestro al krimuloj. '''Amnestii'''.
Doni amnestion.
<section end="Amnestio"/>
<section begin="Amoniako"/>'''Amoniako''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). NH<sub>3</sub>. Gasa alkalio de
tre akra odoro, kombinaĵo de azoto kaj
hidrogeno; ĝi estas uzata, en akva solvaĵo,
de ladistoj, kolorigistoj.
<section end="Amoniako"/>
<section begin="Amorfa"/>'''Amorfa'''. Kiu ne posedas regulan
strukturon : ''Ekzistas du specoj de fosforo :''
''amorfa kaj kristala.''
<section end="Amorfa"/>
<section begin="Amortizi"/>'''Amortizi'''. Nuligi ŝuldon per regulaj
partopagoj.
<section end="Amortizi"/>
<section begin="Amplekso"/>'''Amplekso'''. Dimensioj, grado de vasteco
(en figura senco) : ''verko de granda amplekso''.
'''Ampleksi'''. Havi en si, teni en si (en
figura senco) : ''La programo de la universitato''
''ampleksas ĉiujn sciencojn.'' '''Multampleksa'''.
Ampleksanta multon, havanta grandan
amplekson.
<section end="Amplekso"/>
<section begin="Amputi"/>'''Amputi'''. Fortranĉi per ĥirurgia instrumento
membron, organon : ''amputi frakasitan''
''brakon''.
<section end="Amputi"/>
<section begin="Amuleto"/>'''Amuleto'''. Objekto havanta miraklan
econ antaŭgardi de malsano, de sorĉo la
personon, kiu ĝin portas.
<section end="Amuleto"/>
<section begin="Amuzi"/>'''Amuzi'''. Agrable okupi la pensojn,
atenton; gajigi : ''La rakonto forte amuzis''
''nin''. '''Amuzo'''. Io agrable okupanta la pensojn,
atenton; io gajiganta. Komparu :
'''{{VdE|Distri}}, {{VdE|Ludo|ludo}}'''.
<section end="Amuzi"/>
<section begin="-An"/>'''-An'''. Sufikso por esprimi membron,
loĝanton, adepton : ''societano, Parizano,''
''kristano.''
<section end="-An"/>
<section begin="Anagramo"/>'''Anagramo'''. Alimeto de la literoj de
vorto aŭ frazo, por formi alian vorton
aŭ frazon : ''napo, pano''.
<section end="Anagramo"/>
<section begin="Anakronismo"/>'''Anakronismo'''. '''- 1'''. Eraro kontraŭ la
kronologio, konsistanta en kunmetado de
nesamtempaj personoj aŭ faktoj. '''- 2'''. Io
nekonforma al la moroj de epoko.
<section end="Anakronismo"/>
<section begin="Analitiko"/>'''Analitiko'''. Teorio de analizo.
<section end="Analitiko"/>
<section begin="Analizo"/>'''Analizo'''. '''- 1'''. Disigo en elementojn :
''ĥemia, logika, gramatika analizo.'' '''- 2'''.
Esploro detala, dividanta la tuton en ĝiajn
elementojn. '''Analizi'''. Fari analizon.
<section end="Analizo"/>
<section begin="Analogio"/>'''Analogio'''. ({{VdE-ml|Filoz}}.). Simileco de du
aferoj en unu aŭ kelke da rilatoj, permesanta
konkludi pri ilia simileco ankaŭ en
aliaj rilatoj : ''analogio de fenomenoj,''
''analogio de juraj okazoj.'' '''Analogia'''. Havanta
analogion. Komparu : '''{{VdE|Egala}}, {{VdE|Simila|simila}},'''
'''{{VdE|Parenca|parenca}}.'''
<section end="Analogio"/>
<section begin="Ananaso"/>'''Ananaso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l’ananasujo.
'''Ananasujo'''. Tropika arbo el la familio de
labromeliacoj (''Ananassa sativa'').
<section end="Ananaso"/>
<section begin="Anapesto"/>'''Anapesto'''. Trisilaba versa mezuro,
konsistanta el du mallongaj, aŭ neakcentitaj
silaboj kaj tria longa aŭ akcentita.
<section end="Anapesto"/>
<section begin="Anarĥio"/>'''Anarĥio'''. '''- 1'''. Sistemo politika kaj socia,
en kiu ĉiu individuo vivas sendependa,
sen iu ajn estraro aŭ registaro. '''- 2'''. Plena
senordo. '''Anarĥia'''. De anarĥio, bazita sur
anarĥio.
<section end="Anarĥio"/>
<section begin="Anaso"/>'''Anaso''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Korta naĝbirdo (''Anas''
''domestica'').
<section end="Anaso"/>
<section begin="Anatemo"/>'''Anatemo'''. Solena malbeno; malbeno.
<section end="Anatemo"/>
<section begin="Anatomio"/>'''Anatomio'''. Scienco pri la makroskopa
strukturo de organismoj : ''La sekcado estas''
''la ĉefa esplora metodo de la anatomio.''
'''Anatomia'''. De anatomio, koncernanta
anatomion.
<section end="Anatomio"/>
<section begin="Anĉovo"/>'''Anĉovo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda manĝebla
fiŝo, ordinare konservata en oliva oleo,
uzata kiel spicaĵo (''Engraulis encassicolis'').
<section end="Anĉovo"/>
<section begin="Anekdoto"/>'''Anekdoto'''. Mallonga sprita rakonto.
<section end="Anekdoto"/>
<section begin="Aneksi"/>'''Aneksi'''. Aligi, precipe aligi al regno
fremdan provincon : ''aneksi post venka''
''milito''. '''Anekso'''. Ago de tiu, kiu aneksas.
<section end="Aneksi"/>
<section begin="Anemono"/>'''Anemono''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio
de l’ranunkulacoj (''Anemone'').
<section end="Anemono"/>
<section begin="Angeliko"/>'''Angeliko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio
de l’umbeliferoj (''Angelica'').
<section end="Angeliko"/>
<section begin="Angio"/>'''Angio'''. Kanalo, tubo, tra kia fluas la
sango, nutraj fluidaĵoj de l’ bestoj kaj
vegetaĵoj.
<section end="Angio"/>
<section begin="Angiologio"/>'''Angiologio'''. Parto de la anatomio pri
la angioj.
<section end="Angiologio"/>
<section begin="Angilo"/>'''Angilo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Serpentosimila manĝebla
fiŝo (''Anguilla vulgaris'').
<section end="Angilo"/>
<section begin="Angino"/>'''Angino''' ({{VdE-ml|Med}}.). Inflamo de la gorĝo.
<section end="Angino"/>
<section begin="Angulo"/>'''Angulo'''. '''- 1'''. Nelimigita spaco inter du
sin renkontantaj linioj rektaj. '''- 2'''. Nelimigita
spaco inter du aŭ kelke sin renkontantaj
reciproke ebenoj. '''- 3'''. Malvasta,
kaŝita loko. '''Triangulo'''. Parto de l’ spaco,
limigita de tri sin reciproke renkontantaj
linioj. '''Multangulo'''. Parto de l’ spaco,
limigita inter kvar, kvin, k. t. p. sin reciproke
renkontantaj rektaj linioj.<section end="Angulo"/><noinclude><references/></noinclude>
6krnm41le145hs7s16h40386b0rmzsd
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/15
104
37399
115378
114257
2026-05-14T09:51:27Z
Ciampix
3284
115378
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|ANĜELO|- 9 -|ANTIPIRINO}}</noinclude><section begin="Anĝelo"/><nowiki />
'''Anĝelo'''. '''- 1'''. Ĉiela, estaĵo, akompananta
kaj servanta Dion; ĉiela sendito. ''Malbona''
''anĝelo'' = diablo, satano. ''- 2''. Persono tre
bonkora, dolĉa, tolerema : ''anĝelo de l’''
''pacienco''.
<section end="Anĝelo"/>
<section begin="Anhidra"/>'''Anhidra''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Senakva.
<section end="Anhidra"/>
<section begin="Anilino"/>'''Anilino'''. Olea substanco, produktata el
indigo (industrie el nitrobenzolo) kaj
uzata por farboj. '''Anilina'''. De anilino,
enhavanta anilinon : ''anilina farbo''.
<section end="Anilino"/>
<section begin="Animo"/>'''Animo'''. '''- 1'''. Spirita kaj senmorta parto
de la homo : ''La senmorteco de la animo estas''
''dogmo de preskaŭ ĉiuj religioj''. '''- 2'''. Sidejo de
la sentoj kaj konscio. '''- 3'''. Esenca, ĉefa
parto aŭ aganto : ''animo de entrepreno''.
'''Anima'''. De animo, koncernanta animon.
<section end="Animo"/>
<section begin="Anizo"/>'''Anizo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de
la umbeliferoj, kies grajnoj estas uzataj kiel
spicaĵo, por likvoroj (''Pimpinella anisum'').
<section end="Anizo"/>
<section begin="Ankaŭ"/>'''Ankaŭ'''. Same kiel aliaj, kaj, krom tio :
''Ankaŭ mi venos'' = venos aliaj kaj mi.
<section end="Ankaŭ"/>
<section begin="Ankilozo"/>'''Ankilozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Rigideco de artiko,
kaŭzita de malsano.
<section end="Ankilozo"/>
<section begin="Ankoraŭ"/>'''Ankoraŭ'''. '''- 1'''. Ĝis la nuna tempo : ''La''
''laboro ne estas ankoraŭ finita. Li ankoraŭ''
''laboras''. '''- 2'''. Ree : ''Ankoraŭ unu fojon''.
<section end="Ankoraŭ"/>
<section begin="Ankro"/>'''Ankro'''. Fera ilo, ĵetata en la akvon por
fiksi ŝipon : ''La ankro estas emblemo de l’''
''espero. Ĵeti ankron, levi ankron''.
<section end="Ankro"/>
<section begin="Anobio"/>'''Anobio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Lignomanĝanta insekto
el la vico de l’koleopteroj (''Anobium tesselatum'').
<section end="Anobio"/>
<section begin="Anomalio"/>'''Anomalio'''. Io nenormala; dekliniĝo de
ĝenerala regulo. '''Anomalia'''. Nenormala,
dekliniĝanta de ĝenerala regulo.
<section end="Anomalio"/>
<section begin="Anonci"/>'''Anonci'''. '''- 1'''. Publike sciigi : ''anonci en''
''gazeto''. '''- 2'''. Diri laŭte la nomon de l’ vizitanto,
kiu eniras en la salonon. '''Anonco'''.
Vortoj anoncantaj. Komparu : '''{{VdE|Afiŝo}}, {{VdE|Avizo|avizo}},'''
'''{{VdE|Prospekto|prospekto}}, {{VdE|Reklamo|reklamo}}'''.
<section end="Anonci"/>
<section begin="Anonima"/>'''Anonima'''. Sen nomo de aŭtoro, de
posedanto : ''anonima letero, societo''. '''Anonimo'''.
Io anonima.
<section end="Anonima"/>
<section begin="Ansero"/>'''Ansero'''. '''- 1''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Korta naĝbirdo
(''Anser domesticus''). '''- 2'''. Malsaĝa persono.
<section end="Ansero"/>
<section begin="Anstataŭ"/>'''Anstataŭ'''. En la loko de : ''Anstataŭ''
''ĉapelo surmeti ĉapon. Anstataŭ babili, laboru''.
'''Anstataŭi'''. Esti uzata anstataŭ io; okupi
la lokon, plenumi devon anstataŭ iu : ''La''
''mielo anstataŭas la sukeron. Dum la foresto''
''de la prezidanto anstataŭis lin la sekretario.''
'''Anstataŭo'''. Ago de tiu, kiu anstataŭas.
'''Anstataŭigi'''. Uzi anstataŭ io, doni la
oficon de iu : ''anstataŭigi mortintan oficiston''
''per nova.''
<section end="Anstataŭ"/>
<section begin="-Ant"/>'''-Ant'''. Finiĝo de la aktiva participo de
la estanta tempo : ''saltanta, kantante.''
<section end="-Ant"/>
<section begin="Antaŭ"/>'''Antaŭ'''. '''- 1'''. Prepozicio, esprimanta : a)
Tempon, momenton pli fruan, ol alia :
''La spektaklo komenciĝis antaŭ la oka horo.''
''Mi venis antaŭ li''. b) Lokon, pli proksiman,
ol alia : ''La puto estas antaŭ la domo''. '''- 2'''.
Prefikso, esprimanta agon, staton, okazantan
pli proksime, pli frue : ''antaŭiri, antaŭdiri''.
'''Antaŭa'''. Estanta antaŭ io : ''antaŭa parto''
''de domo, antaŭa preparo''. '''Antaŭe'''. '''- 1'''. Pli
frue : ''Antaŭe pensu. poste agu''. '''- 2'''. En
antaŭa loko : ''Antaŭe iris heroldo kaj post''
''li dek kavaliroj''. '''Antaŭen'''. Al antaŭa loko,
antaŭ sin : ''Antaŭen! — komandis la kolonelo''.
<section end="Antaŭ"/>
<section begin="Antagonismo"/>'''Antagonismo'''. Kontraŭeco.
<section end="Antagonismo"/>
<section begin="Antagonisto"/>'''Antagonisto'''. Kontraŭulo.
<section end="Antagonisto"/>
<section begin="Antarkta"/>'''Antarkta'''. Proksima de la suda poluso.
<section end="Antarkta"/>
<section begin="Anteno"/>'''Anteno''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Movebla korno sur la
kapo de insektoj, servanta kiel organo de
la palpa kaj aŭda sento.
<section end="Anteno"/>
<section begin="Anticipi"/>'''Anticipi'''. Akcepti, preni antaŭe : ''anticipi''
''tezon'' = akcepti tezon, por kiu oni poste
liveros pruvojn; ''anticipi monon'' = preni
monon, antaŭ kiam estas plene liverita la
komercaĵo.
<section end="Anticipi"/>
<section begin="Antikristo"/>'''Antikristo'''. Kontraŭulo de Kristo kaj de
la kristanismo; legenda estaĵo, kiu devas
aperi antaŭ la fino de la mondo kaj esti
venkita de Kristo.
<section end="Antikristo"/>
<section begin="Antikva"/>'''Antikva'''. '''- 1'''. Kiu ekzistis antaŭ tre
longe kaj ne ekzistas plu : ''antikva Romo,''
''antikva lingvo''. '''- 2'''. Tre malnova : ''antikva''
''meblo''. '''Antikvaĵo'''. Antikva objekto : ''vendisto''
''de antikvaĵoj''. '''Antikveco'''. Eco de tio, kio
estas antikva. Komparu : '''{{VdE|Arĥaika}},'''
'''{{VdE|Malnova|malnova}}, {{VdE|Maljuna|maljuna}}.'''
<section end="Antikva"/>
<section begin="Antilopo"/>'''Antilopo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de rapidkura
remaĉbesto.
<section end="Antilopo"/>
<section begin="Antimono"/>'''Antimono''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Sb. Blanka blueta
metalo, de lamena strukturo; ĝi estas
uzata por la fabrikado de diversaj
kunfandaĵoj (ekz. presliteroj); en la medicino
estas uzataj ĝiaj saloj.
<section end="Antimono"/>
<section begin="Antinomio"/>'''Antinomio'''. Kontraŭeco de du leĝoj, de
du reguloj.
<section end="Antinomio"/>
<section begin="Antipatio"/>'''Antipatio'''. Malinklino, kiun kaŭzas
malagrablaj spiritaj ecoj. '''Antipatia'''. Kiu
kaŭzas antipation : ''antipatia homo''.
<section end="Antipatio"/>
<section begin="Antipirino"/>'''Antipirino'''. C<sub>11</sub>H<sub>12</sub>N<sub>2</sub>O. Dimetilfenilpirazolono. Blanka kristala pulvoro, uzata
en la medicino kontraŭ la kapdoloro kaj
febro.<section end="Antipirino"/><noinclude><references/></noinclude>
iup2q14lw43kbkz7xduzsef8c9y7rsr
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/16
104
37400
115379
114261
2026-05-14T09:53:43Z
Ciampix
3284
115379
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|ANTIPODO|- 10 -|APOSTROFO}}</noinclude><section begin="Antipodo"/><nowiki />
'''Antipodo'''. Loĝanto de la alia tera
duonglobo : ''La Amerikanoj estas antipodoj''
''de l’ Eŭropanoj''.
<section end="Antipodo"/>
<section begin="Antisepsa"/>'''Antisepsa'''. Kontraŭputra, kontraŭmikroba :
''La plej ofte uzataj antisepsaj rimedoj''
''estas : sublimato, fenolo, kloro''. '''Antisepso'''.
Antisepsa metodo.
<section end="Antisepsa"/>
<section begin="Antitezo"/>'''Antitezo'''. Retorika figuro, per kiu oni
kontraŭmetas en unu frazo du malajn
ideojn : ''La naturo estas granda eĉ en la''
''malgrandaj aferoj''.
<section end="Antitezo"/>
<section begin="Antologio"/>'''Antologio'''. Kolekto de versaĵoj aŭ
prozaĵoj de diversaj aŭtoroj.
<section end="Antologio"/>
<section begin="Antracito"/>'''Antracito'''. Supera speco de karbo, kiu
brulas kun malgranda flamo kaj sen fumo.
<section end="Antracito"/>
<section begin="Antrakso"/>'''Antrakso''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano de hejmaj
bestoj, infektanta ankaŭ la homojn,
karakterizata de la febro kaj furunkoj.
<section end="Antrakso"/>
<section begin="Antropologo"/>'''Antropologo'''. Scienculo, kiu sin okupas
per la antropologio.
<section end="Antropologo"/>
<section begin="Antropologio"/>'''Antropologio'''. Naturscienco pri la homo
kaj liaj rasoj.
<section end="Antropologio"/>
<section begin="Anunciacio"/>'''Anunciacio'''. '''- 1'''. Sciigo al Sankta Mario,
ke ŝi fariĝos la patrino de Kristo. '''- 2'''. Festo,
rememoriganta ĉi tiun fakton.
<section end="Anunciacio"/>
<section begin="Anuso"/>'''Anuso'''. Ekstremo de la intesta kanalo.
<section end="Anuso"/>
<section begin="Aorto"/>'''Aorto''' ({{VdE-ml|Anat}}.). La ĉefa arterio,
komenciĝanta de la koro.
<section end="Aorto"/>
<section begin="Apanaĝo"/>'''Apanaĝo'''. Bienoj, donataj de regnestro
al princoj de la reganta familio.
<section end="Apanaĝo"/>
<section begin="Aparato"/>'''Aparato'''. Kunigo de objektoj aŭ
instrumentoj por plenumi iun celon, laboron,
eksperimenton : ''fotografia aparato''.
Komparu : '''{{VdE|Instrumento}}, {{VdE|Ilo|ilo}}, {{VdE|Maŝino|maŝino}}'''.
<section end="Aparato"/>
<section begin="Aparta"/>'''Aparta'''. Ne kunigita, ne ligita kun
aliaj : ''aparta vojo, aparta eldono''. '''Aparte'''.
En aparta maniero; ne kune. '''Apartigi'''.
Fari ion aparta : ''apartigi vojon de kampo''.
Komparu : '''{{VdE|Flanka}}, {{VdE|Speciala|speciala}}'''.
<section end="Aparta"/>
<section begin="Apartamento"/>'''Apartamento'''. Granda, luksa loĝejo :
''princa apartamento''.
<section end="Apartamento"/>
<section begin="Aparteni"/>'''Aparteni'''. '''- 1'''. Esti ies posedaĵo,
propraĵo : ''La libro apartenas al mi''. '''- 2'''. Esti
parto de tuto, unu el multaj : ''Li apartenas''
''al miaj amikoj''.
<section end="Aparteni"/>
<section begin="Apatio"/>'''Apatio'''. Plena indiferenteco, nesentemo.
'''Apatia'''. Plene indiferenta, nesentema.
<section end="Apatio"/>
<section begin="Apelacio"/>'''Apelacio'''. Sin turno, post verdikto de
unu tribunalo, al pli alta instanco.
<section end="Apelacio"/>
<section begin="Apenaŭ"/>'''Apenaŭ'''. '''- 1'''. Ne pli multe ol, nur : ''La''
''libro kostas apenaŭ tri frankojn''. '''- 2'''.
Preskaŭ ne : ''Li apenaŭ scias legi''. '''- 3'''. Antaŭ tre
mallonga tempo : ''La nomado, apenaŭ haltinte,''
''tuj daŭrigas sian migradon.''
<section end="Apenaŭ"/>
<section begin="Aperi"/>'''Aperi'''. Fariĝi videbla, sin montri: ''Vintre''
''la steloj aperas tre frue''. '''Malaperi'''. Fariĝi
nevidebla, ĉesi esti ie : ''malaperi kiel''
''ombro''.
<section end="Aperi"/>
<section begin="Apetito"/>'''Apetito'''. Deziro manĝi : ''Malsana homo''
''ne havas apetiton''.
<section end="Apetito"/>
<section begin="Apio"/>'''Apio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de
la umbeliferoj, uzata kiel spicaĵo (''Apium''
''graveolens'').
<section end="Apio"/>
<section begin="Aplaŭdi"/>'''Aplaŭdi'''. Brubati la manojn por montri
la aprobon : ''aplaŭdi aktoron, oratoron''.
'''Aplaŭdo'''. Ago de tiu, kiu aplaŭdas.
<section end="Aplaŭdi"/>
<section begin="Apliki"/>'''Apliki'''. Uzi por speciala celo, en speciala
okazo : ''apliki rimedon en malsano; belarto,''
''aplikita al la industrio''. '''Apliko'''. Uzo por
speciala celo, en speciala okazo. Komparu :
'''{{VdE|Adapti}}'''.
<section end="Apliki"/>
<section begin="Aplombo"/>'''Aplombo'''. Memkonfido, memcerteco
antaŭ publiko en gestoj kaj manieroj :
''paroli kun aplombo''. Komparu : '''{{VdE|Emfazo}},'''
'''{{VdE|Patoso|patoso}}, {{VdE|Vervo|vervo}}'''.
<section end="Aplombo"/>
<section begin="Apogi"/>'''Apogi'''. Meti objekton sur io aŭ ĉe io, por
ĝin fiksi, senmovigi: ''apogi bastonon al muro''.
''« Donu al mi punkton de apogo, kaj mi''
''ekmovos la teron »''. '''Apogilo'''. Ilo por
apogi; parto de seĝo, de benko, sur kiu
oni sin apogas.
<section end="Apogi"/>
<section begin="Apogeo"/>'''Apogeo'''. '''- 1''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Punkto de la orbito
de astro, kie ĝi estas en la plej granda
distanco de la tero. '''- 2'''. Supro, plej alta
grado : ''apogeo de feliĉo, de sukceso''.
<section end="Apogeo"/>
<section begin="Apokalipso"/>'''Apokalipso'''. Literaturo, precipe ĉe la
antikvaj Hebreoj, figure, malklare, desegnanta
la estontan sorton de la homaro : ''la''
''apokalipso de Danielo, de l’ sankta Johano''.
'''Apokalipsa'''. Mistera, tre alegoria, malklara.
<section end="Apokalipso"/>
<section begin="Apokrifo"/>'''Apokrifo'''. '''- 1'''. Rakonto pri la vivo de
Kristo kaj Dipatrino, kies aŭtentikecon ne
akceptas la eklezio. '''- 2'''. Ne aŭtentika
literatura verko. '''Apokrifa'''. Ne aŭtentika.
<section end="Apokrifo"/>
<section begin="Apologio"/>'''Apologio'''. Defenda parolado, artikolo,
literatura verko.
<section end="Apologio"/>
<section begin="Apopleksio"/>'''Apopleksio'''. Krevo de cerba angio,
kaŭzanta perdon de la konscio kaj paralizon.
<section end="Apopleksio"/>
<section begin="Apostato"/>'''Apostato'''. Homo, kiu forlasis sian religion,
principojn, partion.
<section end="Apostato"/>
<section begin="Apostolo"/>'''Apostolo'''. '''- 1'''. Ĉiu el la dek du adeptoj
de Kristo, komisiita disvastigi le Evangelion.
'''- 2'''. Varmega propagandisto de ideo,
de doktrino.
<section end="Apostolo"/>
<section begin="Apostrofo"/>'''Apostrofo'''. Signo, anstataŭanta forlasitan
vokalon : ''En Esperanto oni povas''
''anstataŭi per apostrofo nur « a » de la''
''artikolo kaj « o » de la substantivoj.''<section end="Apostrofo"/><noinclude><references/></noinclude>
n56g3cs2ar6boyaee35q1jdf18wj0h7
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/17
104
37404
115380
114262
2026-05-14T09:55:29Z
Ciampix
3284
115380
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|APTEKO|- 11 -|ARĤAISMO}}</noinclude><section begin="Apoteko"/><nowiki />
'''Apoteko'''. Ejo, kie oni preparas kaj
vendas medikamentojn. '''Apotekisto'''. Homo
posedanta apotekon, laboranta en apoteko,
kiel specialisto.
<section end="Apoteko"/>
<section begin="Apoteozi"/>'''Apoteozi'''. Honori, prezenti, priskribi
iun, kvazaŭ dion. '''Apoteozo'''. Ago de tiu,
kiu apoteozas.
<section end="Apoteozi"/>
<section begin="Apozicio"/>'''Apozicio'''. Substantivo, almetita en
frazo al alia substantivo kaj ĝin klariganta,
difinanta : ''Demosteno, greka oratoro''.
Komparu : '''{{VdE|Epiteto}}'''.
<section end="Apozicio"/>
<section begin="Apro"/>'''Apro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Sovaĝa porko (''Sus aper'').
<section end="Apro"/>
<section begin="Aprilo"/>'''Aprilo'''. La kvara monato de la jaro.
<section end="Aprilo"/>
<section begin="Aprobi"/>'''Aprobi'''. '''- 1'''. Opinii ion bona : ''aprobi''
''agon, konduton''. '''- 2'''. Esprimi opinion, ke io
estas bona, rekomendinda : ''kolekto aprobita''.
'''Aprobo'''. Opinio, ago de tiu, kiu
aprobas.
<section end="Aprobi"/>
<section begin="Apsido"/>'''Apsido''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Punktoj de la plej
granda kaj plej malgranda distanco de
astro al la suno.
<section end="Apsido"/>
<section begin="Apud"/>'''Apud'''. Prepozicio kaj prefikso kun la
signifo : proksime, najbare, flanke de :
''apud muro, apud domo''. '''Apuda'''. Proksima,
najbara : ''apuda ĉambro''. '''Apude'''. Proksime,
najbare : ''kuŝi apude''. Komparu : '''{{VdE|Ĉe}}, {{VdE|En|en}}'''.
<section end="Apud"/>
<section begin="-Ar"/>'''-Ar'''. Sufikso, esprimanta kolekton de
objektoj, formantaj unu tuton : ''arbaro,''
''vortaro''.
<section end="-Ar"/>
<section begin="Aro"/>'''Aro'''. Kampa mezuro de la metra
sistemo = 100 kvadr. metr.
<section end="Aro"/>
<section begin="Arabesko"/>'''Arabesko'''. Ornamaĵo, imitanta
kunplektitajn branĉojn kaj foliojn kun
fantaziaj linioj, laŭ la araba gusto.
<section end="Arabesko"/>
<section begin="Arako"/>'''Arako'''. Alkohola likvoro, produktata el
rizo.
<section end="Arako"/>
<section begin="Araknoidoj"/>'''Araknoidoj''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Klaso de
l’araneosimilaj artropodoj (''Arachnoidea'').
<section end="Araknoidoj"/>
<section begin="Araneo"/>'''Araneo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Senflugila insekto,
teksanta reton, por kapti aliajn insektojn.
'''Araneaĵo'''. Reto de la araneoj.
<section end="Araneo"/>
<section begin="Aranĝi"/>'''Aranĝi'''. '''- 1'''. Dismeti laŭ ĝusta ordo,
ordigi, pretigi : ''aranĝi ekspozicion, aranĝi''
''aferon, aranĝi kongreson''. '''Aranĝo'''. Ago de
tiu, kiu aranĝas. '''Aranĝebla'''. Kiu povas
esti aranĝita. Komparu : '''{{VdE|Prepari}}'''.
<section end="Aranĝi"/>
<section begin="Arbalesto"/>'''Arbalesto'''. Ŝtala pafarko, streĉata per
risorto, kun tenilo.
<section end="Arbalesto"/>
<section begin="Arbo"/>'''Arbo'''. Granda vegetaĵo kun branĉoj kaj
folioj : ''kverko, abio, figarbo, pomujo''.
'''Arbaro'''. Kolekto de arboj, kreskantaj sur
granda areo. '''Arbeto'''. Arba kreskaĵo kun
unu radiko kaj kelke da trunkoj, aŭ kies
trunko tuj super la tero dividiĝas en
branĉojn : ''rozujo''. '''Arbetaro'''. Kolekto de
arbetoj.
<section end="Arbo"/>
<section begin="Arbitro"/>'''Arbitro'''. Persono, elektita de kontraŭuloj
por juĝi ilian aferon. '''Arbitra'''. Dependanta
sole de ies volo, senkontrola,
despota : ''arbitra decido, ago, juĝo''.
<section end="Arbitro"/>
<section begin="Arĉo"/>'''Arĉo'''. Bastoneto, sur kiu estas streĉitaj
ĉevalaj haroj, kaj per kiu oni ludas
violonon, violonĉelon, k. t. p,
<section end="Arĉo"/>
<section begin="Ardeo"/>'''Ardeo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo, similanta cikonion
(''Ardea cinerea'').
<section end="Ardeo"/>
<section begin="Ardezo"/>'''Ardezo'''. Grize-nigra ŝtono, facile
dividebla en tavolojn; ĝi estas uzata por kovri
tegmentojn, por fari skribtabuletojn kaj
krajonojn. '''Ardeza'''. El ardezo : ''ardeza''
''tegmento, ardeza krajono''.
<section end="Ardezo"/>
<section begin="Areo"/>'''Areo'''. Tera, kampa supraĵo : ''Nia ekspozicio''
''okupas areon de 60 mil kvadrat. metroj''.
<section end="Areo"/>
<section begin="Areno"/>'''Areno'''. '''- 1'''. Centra ronda loko en la
cirkoj, por bataloj, ludoj. '''- 2'''. Loko de
batalo de politikaj ideoj, partioj : ''politika''
''areno''.
<section end="Areno"/>
<section begin="Areometro"/>'''Areometro'''. Instrumento por mezuri
la densecon de fluidaĵoj.
<section end="Areometro"/>
<section begin="Areopago"/>'''Areopago'''. '''- 1'''. Plej alta tribunalo en la
antikvaj Atenoj. '''- 2'''. Eminenta senpartia
juĝantaro.
<section end="Areopago"/>
<section begin="Aresti"/>'''Aresti'''. Malliberigi iun antaŭ la juĝo,
por lin transdoni al la tribunalo. '''Aresto'''.
Ago de tiu, kiu arestas. '''Arestejo'''. Ĉambro,
domo por arestitoj. '''Arestito'''. Persono
arestita.
<section end="Aresti"/>
<section begin="Argilo"/>'''Argilo'''. Mola, grasa tero, el kiu oni
faras potojn, brikojn. '''Argila'''. El argilo :
''argila vazo''.
<section end="Argilo"/>
<section begin="Argono"/>'''Argono''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Senodora, senkolora
gaso, antaŭ nelonge trovita en la aero kaj
ekzistanta en la atmosfero en tre
malgranda kvanto.
<section end="Argono"/>
<section begin="Argumento"/>'''Argumento'''. Pruvo en diskuto.
'''Argumenti'''. Doni argumentojn, pruvi per argumentoj.
<section end="Argumento"/>
<section begin="Arĝento"/>'''Arĝento'''. Blanka, brila ne rustanta metalo.
'''Arĝenta'''. '''- 1'''. El arĝento : ''arĝenta''
''kulero''. '''- 2'''. Havanta econ de la arĝento :
''arĝenta sono, arĝenta brilo''. '''Arĝenti'''. Kovri
per maldika tavolo de arĝento : ''arĝentita''
''ĉeno''.
<section end="Arĝento"/>
<section begin="Arĥaika"/>'''Arĥaika'''. Malnoviĝinta, ne uzata plu
(pri vortoj kaj esprimoj).
<section end="Arĥaika"/>
<section begin="Arĥaismo"/>'''Arĥaismo'''. Vorto, esprimo malnoviĝinta,
ne uzata plu : ''Esperanto, kiel lingvo''
''nova, ne posedas arĥaismojn''.<section end="Arĥaismo"/><noinclude><references/></noinclude>
dpzvgdv4011zdeu7jo8lln4pmiw1l3x
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/18
104
37405
115381
114263
2026-05-14T09:57:11Z
Ciampix
3284
115381
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|ARĤEOLOGIO|- 12 -|ARTROPODOJ}}</noinclude><section begin="Arĥeologo"/><nowiki />
'''Arĥeologo'''. Persono, kiu sin okupas
per la arĥeologio.
<section end="Arĥeologo"/>
<section begin="Arĥeologio"/>'''Arĥeologio'''. Scienco pri la monumentoj
kaj artoj de la antikveco.
<section end="Arĥeologio"/>
<section begin="Arĥipelago"/>'''Arĥipelago'''. '''- 1'''. La maro inter Grekujo
kaj Turkujo. '''- 2'''. Kolekto de najbaraj
insuloj : ''la Patagonia arĥipelago''.
<section end="Arĥipelago"/>
<section begin="Arĥitekto"/>'''Arĥitekto'''. Persono, kiu profesie sin
okupas per la konstruado.
<section end="Arĥitekto"/>
<section begin="Arĥitekturo"/>'''Arĥitekturo'''. Belarto de la konstruado.
<section end="Arĥitekturo"/>
<section begin="Arĥitravo"/>'''Arĥitravo'''. Trabo sur la kapitelo de
kolono.
<section end="Arĥitravo"/>
<section begin="Arĥivo"/>'''Arĥivo'''. Kolekto de malnovaj aktoj kaj
dokumentoj. '''Arĥivisto'''. Persono gardanta,
aranĝanta arĥivon.
<section end="Arĥivo"/>
<section begin="Ario"/>'''Ario'''. Muzikaĵo, adaptita al vortoj.
<section end="Ario"/>
<section begin="Ariergardo"/>'''Ariergardo'''. Taĉmento, gardanta la
postan parton de armeo.
<section end="Ariergardo"/>
<section begin="Aristokrato"/>'''Aristokrato'''. Ano de alta nobelaro.
<section end="Aristokrato"/>
<section begin="Aristokratio"/>'''Aristokratio'''. Aristokrataro.
<section end="Aristokratio"/>
<section begin="Aritmetiko"/>'''Aritmetiko'''. Scienco pri la nombroj
kaj kalkulado.
<section end="Aritmetiko"/>
<section begin="Arko"/>'''Arko'''. Parto de cirklo : ''Fleksita bastono''
''havas formon de arko''. '''Arkâjo'''. '''- 1'''. Arka
supraĵo, kovranta ion : ''la ĉiela arkaĵo''. '''- 2'''.
Masonaĵo (tegmento, plafono, ponto),
konsistanta el kojnformaj ŝtonoj aŭ brikoj,
kiuj sin apogas unu al alia, kovrante liberan
spacon sub si. '''Ĉielarko'''. Sepkolora
arko sur la ĉielo, kiu aperas, kiam la sunaj
radioj refraktiĝas en la pluvaj gutoj.
'''Pafarko'''. Arkforma armilo, el ligno aŭ alia
fleksebla substanco, servanta por ĵeti
sagojn.
<section end="Arko"/>
<section begin="Arkado"/>'''Arkado'''. Arkaĵo sur kolonoj.
<section end="Arkado"/>
<section begin="Arkeo"/>'''Arkeo'''. La ŝipo de Noaho.
<section end="Arkeo"/>
<section begin="Arkta"/>'''Arkta'''. Proksima de la norda poluso.
<section end="Arkta"/>
<section begin="Arlekeno"/>'''Arlekeno'''. Ludanto en cirka spektaklo,
portanta groteskajn diverskolorajn
vestojn. Komparu : '''{{VdE|Histriono}}'''.
<section end="Arlekeno"/>
<section begin="Armi"/>'''Armi'''. Provizi per instrumentoj por
atako aŭ defendo : ''armi soldatojn, sin armi''.
'''Armilo'''. Instrumento por atako aŭ defendo :
''glavo, lanco, ŝildo. Preni armilojn, remeti''
''armilojn, al la armiloj!'' '''Senarmigi'''. Liberigi
de armiloj, forpreni armilojn : ''Soldatoj,''
''senarmigu vin! Oni senarmigis la malamikojn.''
'''Armilejo'''. Arsenalo, provizejo de armiloj.
<section end="Armi"/>
<section begin="Armeo"/>'''Armeo'''. Militistaro. Granda kolekto de
armitaj soldatoj, dividitaj en regimentojn,
rotojn, k. t. p. kaj komandataj de unu ĉefo.
<section end="Armeo"/>
<section begin="Arniko"/>'''Arniko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de
la kompozitoj, uzata en la popola medicino,
kiel vundsaniga rimedo (''Arnica'').
<section end="Arniko"/>
<section begin="Aroganta"/>'''Aroganta'''. Malmodesta kaj malŝate
kondutanta kun aliaj.
<section end="Aroganta"/>
<section begin="Aromo"/>'''Aromo'''. Bonodoro de vegetaĵoj. '''Aroma'''.
Kiu posedas aromon : ''aromaj herboj, aroma''
''tabako''.
<section end="Aromo"/>
<section begin="Aroruto"/>'''Aroruto'''. Amelo el radikoj de kelkaj
tropikaj vegetaĵoj, uzata kiel nutraĵo.
<section end="Aroruto"/>
<section begin="Arpeĝo"/>'''Arpeĝo'''. Akordo, kies sonoj ne sonas
samtempe, sed rapide sekvas unu alian.
'''Arpeĝi'''. Fari arpeĝojn.
<section end="Arpeĝo"/>
<section begin="Arsenalo"/>'''Arsenalo'''. Provizejo de armiloj, armilejo.
<section end="Arsenalo"/>
<section begin="Arŝino"/>'''Arŝino'''. Rusa mezuro de la longeco
= 0,71 m.
<section end="Arŝino"/>
<section begin="Arto"/>'''Arto'''. '''- 1'''. Scio, kapablo fari ion, akirita
per studoj, lernado, praktiko : ''arto de''
''diplomato, de kuracisto, de ĉasisto.'' '''- 2'''.
Kontraŭo de la naturo : ''La arto imitas la verkojn''
''de la naturo''. '''- 3'''. Belarto : ''poezio,''
''arĥitekturo''. '''Arta'''. Koncernanta arton. '''Artisto'''.
Persono, kiu sin okupas per arto : ''pentristo,''
''drama artisto''. '''Belarto'''. Ĉiu el la kvin artoj :
''arĥitekturo, poezio, muziko, skulpt- kaj pentrarto.''
<section end="Arto"/>
<section begin="Arterio"/>'''Arterio''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Angio, kiu kondukas
sangon de la koro al la partoj de la korpo.
<section end="Arterio"/>
<section begin="Arteza"/>'''Arteza'''. Arteza puto : borita puto, el
kiu la akvo ŝprucas per si mem.
<section end="Arteza"/>
<section begin="Artifiko"/>'''Artifiko'''. Lerta, ruza, trompa procedo :
''artifiko de ĵonglisto, de advokato''. '''Artikifa'''.
Lerta, ruza, trompa. '''Artifikeco'''. Eco de
tio, kio estas artifika.
<section end="Artifiko"/>
<section begin="Artiko"/>'''Artiko'''. Organo, kiu kunigas kaj en kiu
moviĝas du membroj de la korpo : ''genua''
''artiko''. '''Elartikigi'''. Forigi, forpuŝi membron
el artiko.
<section end="Artiko"/>
<section begin="Artikolo"/>'''Artikolo'''. '''- 1'''. Partikulo, per kiu oni
esprimas la difinitecon aŭ nedifinitecon :
''Esperanto posedas nur unu artikolon''. '''- 2'''.
Raporto, traktato en gazeto : ''La propagandaj''
''esperantaj gazetoj ne akceptas politikajn''
''artikolojn''.
<section end="Artikolo"/>
<section begin="Artilerio"/>'''Artilerio'''. Kanonoj kun la soldatoj,
servantaj ilin. '''Artileria'''. De artilerio :
''artileria atako''.
<section end="Artilerio"/>
<section begin="Artiŝoko"/>'''Artiŝoko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Legomo el la familio
de l’ kompozitoj (''Cynara scolymus'').
<section end="Artiŝoko"/>
<section begin="Artrito"/>'''Artrito'''. Inflamo de artiko. '''Artritulo'''.
Persono, malsana je artrito.
<section end="Artrito"/>
<section begin="Artropodoj"/>'''Artropodoj''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Tipo de malsuperaj<section end="Artropodoj"/><noinclude><references/></noinclude>
sebppfksustlvox7pus002kikdrjn1y
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/19
104
37413
115382
114313
2026-05-14T09:57:48Z
Ciampix
3284
115382
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|AS|- 13 -|ATEISTO}}</noinclude><section begin="Artropodoj"/>bestoj, kies korpo estas dividita en
segmentojn : ''krustuloj, araneoj, insektoj''.
<section end="Artropodoj"/>
<section begin="-As"/>'''-As'''. Fleksio de la tempo estanta de l’
aktivo (por ĉiuj personoj de la unu- kaj
multenombro).
<section end="-As"/>
<section begin="Aso"/>'''Aso'''. Ludkarto, signita per unu sola
punkto.
<section end="Aso"/>
<section begin="Asafetido"/>'''Asafetido'''. Malbonodora rezino, aplikata
kontraŭ spasmoj.
<section end="Asafetido"/>
<section begin="Asbesto"/>'''Asbesto'''. Minerala substanco, konsistanta
el fadenoj kaj nebruligebla.
<section end="Asbesto"/>
<section begin="Asekuri"/>'''Asekuri'''. Certigi al si per speciala pago
kompenson de perdoj, kiuj povas esti
kaŭzitaj de fajro, ŝippereo, k. t. p. :
''asekuri domon de fajro, kampojn de hajlo,''
''komercaĵojn de ŝippereo; asekuri sian vivon''.
'''Asekuro'''. Ago de tiu, kiu asekuras :
''societo de asekuroj''.
<section end="Asekuri"/>
<section begin="Asepso"/>'''Asepso'''. Kontraŭputra metodo en la
ĥirurgio, sen uzado de ĥemiaj rimedoj.
'''Asepsa'''. '''- 1'''. Bazita sur la asepso : ''asepsa''
''procedo''. '''- 2'''. Libera de mikroboj : ''asepsa''
''instrumento''.
<section end="Asepso"/>
<section begin="Aserti"/>'''Aserti'''. Kategorie kaj kun certeco
esprimi sian opinion. '''Aserto'''. Opinio,
vortoj de tiu, kiu asertas. Komparu :
'''{{VdE|Certigi}}'''.
<section end="Aserti"/>
<section begin="Asesoro"/>'''Asesoro'''. Asistanto, helpanto de juĝisto.
<section end="Asesoro"/>
<section begin="Asfalto"/>'''Asfalto'''. Terpeĉo, uzata precipe en
miksaĵo kun dika sablo, por kovri stratojn
kaj vojetojn. '''Asfalti'''. Kovri per
asfalto. '''Asfalta'''. El asfalto : ''asfalta''
''trotuaro''.
<section end="Asfalto"/>
<section begin="Asfiksio"/>'''Asfiksio'''. Ĉeso de la spirado, sufokiĝo.
<section end="Asfiksio"/>
<section begin="Asigno"/>'''Asigno'''. Dokumento, ordonanta pagi
monon, destinitan por speciala celo, al
persono prezentanta la mandaton. '''Asigni'''.
Destini kaj pagi monon por speciala celo :
''Por la konstruo de hospitalo la urbo asignis''
''mil frankojn''. Komparu : '''{{VdE|Ĉeko}}, {{VdE|Mandato|Mandato}}'''.
<section end="Asigno"/>
<section begin="Asimili"/>'''Asimili'''. '''- 1'''. Proprigi al sia korpo
manĝitan nutraĵon : ''La suĉinfano tre bone''
''asimilas la lakton de sia patrino''. '''- 2'''. Aliigi
anojn de alia nacio en anojn de sia : ''Ne''
''malofta estas la fakto en la historio, ke unuj''
''popoloj asimilas aliajn''. '''Asimilo'''. Funkcio,
ago de tiu, kiu asimilas. Komparu :
'''{{VdE|Digesti}}'''.
<section end="Asimili"/>
<section begin="Asisti"/>'''Asisti'''. Akompani kaj helpi. '''Asisto'''.
Akompano kaj helpo. '''Asistanto'''. Persono,
kiu asistas : ''asistanto de pastro, de profesoro''.
<section end="Asisti"/>
<section begin="Askarido"/>'''Askarido''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Parazito vermo,
vivanta en la intestoj de l’ homoj kaj porkoj
(''Ascaris lumbricoides'').
<section end="Askarido"/>
<section begin="Asketo"/>'''Asketo'''. Persono, celanta perfektiĝon
per piaj procedoj kaj abstinenco.
<section end="Asketo"/>
<section begin="Asketismo"/>'''Asketismo'''. Asketa vivado.
<section end="Asketismo"/>
<section begin="Asocio"/>'''Asocio'''. Grava, granda societo : ''Internacia''
''Scienca Asocio''. '''Asocii'''. Kunigi en
asocion. '''Asociito'''. Ano de asocio.
Komparu : '''{{VdE|Ligo}}, {{VdE|Kompanio|kompanio}}, {{VdE|Unuiĝo|unuiĝo}}'''.
<section end="Asocio"/>
<section begin="Asonanco"/>'''Asonanco'''. Neplena rimo, en kiu oni
atentas nur la samecon de la akcentitaj
vokaloj : ''Asonancoj estas ofte uzataj en la''
''hispana poezio''. '''Asonanca'''. Bazita sur
asonancoj : ''asonanca versaĵo''.
<section end="Asonanco"/>
<section begin="Asparago"/>'''Asparago''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Legomo el la familio
de l’ liliacoj (''Asparagus officinalis'').
<section end="Asparago"/>
<section begin="Aspekto"/>'''Aspekto'''. Maniero, en kiu io sin
prezentas al niaj okuloj ; ŝajno ; mieno {{sic|;|:}}
''stranga, bela aspekto; havi aspekton''.
<section end="Aspekto"/>
<section begin="Aspergi"/>'''Aspergi'''. Delikate surŝprucigi per gutoj:
''La pastro aspergas la preĝantojn. Aspergi''
''florojn''. '''Aspergo'''. Ago de tiu, kiu aspergas.
'''Aspergilo'''. Ilo por aspergi.
<section end="Aspergi"/>
<section begin="Aspido"/>'''Aspido''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Venena serpento.
<section end="Aspido"/>
<section begin="Aspiri"/>'''Aspiri'''. Celi, deziri oficon, postenon :
''aspiri al la ofico de l’ direktoro; aspiri altajn''
''honorojn''. '''Aspiranto'''. Persono, kiu aspiras :
''La ofico ne vakas ankoraŭ, kaj jam sin''
''prezentis dek aspirantoj''. Komparu : '''{{VdE|Kandidato}}'''.
<section end="Aspiri"/>
<section begin="Asteroidoj"/>'''Asteroidoj'''. Malgrandaj planedoj inter
Marso kaj Jupitero.
<section end="Asteroidoj"/>
<section begin="Astmo"/>'''Astmo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano, karakterizata
de malfacila spirado.
<section end="Astmo"/>
<section begin="Astro"/>'''Astro'''. Ĉiela korpo : ''suno, planedo,''
''kometo''. Komparu : '''{{VdE|Stelo}}'''.
<section end="Astro"/>
<section begin="Astrologo"/>'''Astrologo'''. Persono, kiu sin okupas
per la astrologio.
<section end="Astrologo"/>
<section begin="Astrologio"/>'''Astrologio'''. Arto, antaŭdiri faktojn el
la situacio de la steloj.
<section end="Astrologio"/>
<section begin="Astronomo"/>'''Astronomo'''. Persono, kiu sin okupas
per la astronomio.
<section end="Astronomo"/>
<section begin="Astronomio"/>'''Astronomio'''. Scienco pri la astroj.
<section end="Astronomio"/>
<section begin="-At"/>'''-At'''. Finiĝo de la pasiva participo de l’
estanta tempo : ''amata, batate''.
<section end="-At"/>
<section begin="Ataki"/>'''Ataki'''. '''- 1'''. Sin ĵeti kontraŭ iu por
batali : ''ataki malamikon''. '''- 2''' {{VdE-ml|Fig}}. : ''ataki per''
''parolado, malsano atakas organon''. '''Atako'''.
Ago de tiu, kiu atakas. '''Atakema'''. Inklina
ataki. '''Atakanto'''. Homo, kiu atakas.
<section end="Ataki"/>
<section begin="Atavismo"/>'''Atavismo'''. Heredado de malproksimaj
antaŭuloj.
<section end="Atavismo"/>
<section begin="Ateismo"/>'''Ateismo'''. Doktrino, neanta la ekziston
de Dio.
<section end="Ateismo"/>
<section begin="Ateisto"/>'''Ateisto'''. Persono, kiu neas la ekziston
de Dio.<section end="Ateisto"/><noinclude><references/></noinclude>
eim1plqie17f24n62u7k1we2o1djoms
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/20
104
37517
115383
115063
2026-05-14T10:01:40Z
Ciampix
3284
115383
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" />{{rh|ATENCI|- 14 -|AŬTODIDAKTO}}</noinclude><section begin="Atenci"/>'''Atenci'''. - 1. Krime ataki reganton aŭ alian eminentan personon : ''atenci iun, atenci kontraŭ iu''. - 2 Fig.: ''atenci ies liberecon, rajtojn'' = provi limigi, provi forpreni. '''Atenco'''. Ago de tiu, kiu atencas.
<section end="Atenci"/>
<section begin="Atendi"/>'''Atendi'''. - 1. Resti, ĝis iu venos, ĝis io okazos : ''atendi amikon, atendi la subiron de la suno.'' - 2. Esperi : ''atendi helpon''. - 3. Esti preta, minaci, esti neevitebla : ''La tagmanĝo atendas nin. La krimulon atendas la ekzekuto''. '''Atendo'''. Stato de tiu, kiu atendas. '''Atendejo'''. Ĉambro, salono por atendi : ''atendejo de stacidomo, de kuracisto''.
<section end="Atendi"/>
<section begin="Atenta"/>'''Atenta'''. Kies aŭda, vida sento, spirito estas turnita ai io : atenta lernanto, atenla speletatoro. '''Atenti'''. - 1. Havi la aŭdan, vidan senton, spiriton, turnitan al io : ''atenti lecionon''. - 2. Sekvi, obei : ''atenti konsilon, argumentojn''. '''Atento'''. Anima stato de tiu, kiu atentas. '''Senatenta'''. Kiu ne atentas.
<section end="Atenta"/>
<section begin="Atesti"/>'''Atesti'''. - 1. Doni sciigojn pri fakto aŭ afero, por konfirmi aŭ kontraŭparoli diron de akuzito : ''atesti en juĝejo''. - 2. Pruvi, montri : ''La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion''. '''Atesto'''. - 1. Vortoj de tiu, kiu atestas. - 2. Atestanta dokumento : ''supera (profesora) esperanta atesto''. '''Atestanto'''. Persono, kiu atestas.
<section end="Atesti"/>
<section begin="Atingi"/>'''Atingi'''. Sukcesi tuŝi, veni ĝis, sin etendi ĝis : ''atingi la plafonon per etendita mano; atingi celon; atingi urbon antaŭ la nokto; atingi aĝon de dudek jaroj''. '''Atingebla'''. Kiu povas esti atingita : ''neatingebla perfekteco''.
<section end="Atingi"/>
<section begin="Atlaso"/>'''Atlaso'''. - I. Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrantaj specialan temon : ''atlaso geografia, historia, anatomia, botanika''. - II. Glata brila silka ŝtofo kun nerimarkebla transversaj fadenoj. - III. Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroi la ĉielon.
<section end="Atlaso"/>
<section begin="Atleto"/>'''Atleto'''. - 1. Luktisto. - 2. Homo tre forta.
<section end="Atleto"/>
<section begin="Atmosfero"/>'''Atmosfero'''. Aero, gasoj, ĉirkaŭantaj la teran globon aŭ alian astron. '''Atmosfera'''. De atmosfero : ''atmosferaj gasoj''.
<section end="Atmosfero"/>
<section begin="Atomo"/>'''Atomo'''. La plej malgranda, nedividebla parto de materio. Komparu : '''Molekulo'''.
<section end="Atomo"/>
<section begin="Atomismo"/>'''Atomismo'''. Filozofia sistemo, klariganta la formiĝon de l' universo, kiel kuniĝon de atomoj.
<section end="Atomismo"/>
<section begin="Atonio"/>'''Atonio''' (Med.). Malforteco de muskolo, de organo.
<section end="Atonio"/>
<section begin="Atribui"/>'''Atribui'''. Opinii, ke io estas ies ago, eco : ''atribui al iu meriton, pekon, agon''.
<section end="Atribui"/>
<section begin="Atributo"/>'''Atributo''' (Gram.). Adjektivo aŭ substantivo, kiu kun verbo formas predikaton : ''La rozo estas ruĝa. Kiamaniere vi fariĝis Esperantiston? La popolo proklamis lin reĝo.'' '''Atributa'''. De atributo, havanta karakteron de atributo : ''atributa vorto''.
<section end="Atributo"/>
<section begin="Atriplo"/>'''Atriplo''' (Bot.). Vegetaĵo herba el la familio de l’ kenopodiacoj (''Atriplex'').
<section end="Atriplo"/>
<section begin="Atrofio"/>'''Atrofio''' (Med.). Patologia malgrasiĝo, malgrandiĝo de muskolo, de organo. '''Atrofii'''. Patologie malgrasiĝi, malgrandiĝi.
<section end="Atrofio"/>
<section begin="Atuto"/>'''Atuto'''. Supera koloro en la kartludoj.
<section end="Atuto"/>
<section begin="Aŭ"/>'''Aŭ'''. - 1. Esceptanta konjunkcio : ''Venki aŭ morti! Prenu frakon aŭ redingoton.'' - 2. Alivorte; tio estas; nomata alie : ''Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono''.
<section end="Aŭ"/>
<section begin="Aŭdi"/>'''Aŭdi'''. Percepti per la orelo: aŭdi bruon, muzikon. '''Aŭdado'''. Kapablo aŭdi : ''La aŭdado gvidas la blindulon''. '''Aŭda'''. De l’aŭdado, kiu koncernas la aŭdadon : ''aŭda sento, aŭda organo''. Komparu : '''Aŭskulti'''.
<section end="Aŭdi"/>
<section begin="Aŭdienco"/>'''Aŭdienco'''. Oficiala akcepto de regnestro aŭ altrangulo, por aŭskulti petojn.
<section end="Aŭdienco"/>
<section begin="Aŭditorio"/>'''Aŭditorio'''. Ĉambrego por publikaj, universitataj lecionoj.
<section end="Aŭditorio"/>
<section begin="Aŭguro"/>'''Aŭguro'''. Antikva roma antaŭdiristo.
<section end="Aŭguro"/>
<section begin="Aŭkcio"/>'''Aŭkcio'''. Publika vendo al persono, kiu proponas la plej altan pagon.
<section end="Aŭkcio"/>
<section begin="Aŭkcio"/>'''Aŭrantiacoj''' (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj : oranĝo, citrono.
<section end="Aŭkcio"/>
<section begin="Aŭreolo"/>'''Aŭreolo'''. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj; glorkrono. Komparu : '''Nimbo'''.
<section end="Aŭreolo"/>
<section begin="Aŭskulti"/>'''Aŭskulti'''. Uzi sian aŭdan senton; atenti por aŭdi : ''Ĉiuj atente aŭskultis, sed la bruo estis tiel granda, ke oni aŭdis preskaŭ nenion''. '''Aŭskultanto'''. Persono, kiu aŭskultas Komparu : '''Aŭdi'''.
<section end="Aŭskulti"/>
<section begin="Aŭspicioj"/>'''Aŭspicioj'''. Protekto, partopreno : La rondo estis fondita sub la aŭspicioj de la tutmonda ligo de instruistoj.
<section end="Aŭspicioj"/>
<section begin="Aŭtentika"/>'''Aŭtentika'''. Originala, nefalsita, vera : ''aŭtentika verko, dokumento, subskribo''. '''Aŭtentikeco'''. Eco de tio, kio estas aŭtentika : ''La akuzito neis la aŭtentikecon de l’ dokumento''.
<section end="Aŭtentika"/>
<section begin="Aŭtobiografio"/>'''Aŭtobiografio'''. Priskribo de la propra vivo.
<section end="Aŭtobiografio"/>
<section begin="Aŭtoĥtona"/>'''Aŭtoĥtona'''. Kies antaŭuloj loĝis en la lando jam de antikvaj tempoj : ''aŭtoĥtona popolo''.
<section end="Aŭtoĥtona"/>
<section begin="Aŭtodidakto"/>'''Aŭtodidakto'''. Persono, kiu lernas sen instruanto.
<section end="Aŭtodidakto"/><noinclude><references/></noinclude>
5mf1570mos24pufscdfsbrjag88bcgr
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/23
104
37629
115386
115038
2026-05-14T10:07:30Z
Ciampix
3284
115386
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" />{{rh|BANTO|- 17 -|BATERIO}}</noinclude>'''Banto'''. Ŝnuro, arkforme fleksita, kies esktremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu : '''Nodo''', '''maŝo'''.
'''Bapti'''. Doni la sakramenton de 1' bapto. '''Bapto'''. Sakramento, kiu forigas la primitivan pekon de niaj prapatroj ; la baptanto (pastro aŭ alia persono) aspergas la baptaton kaj donas al li nomon. '''Baptano'''. Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptalan infanon. '''Baptopatro'''. Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, elektitan por la baptato.
'''Bari'''. Meli ion sur vojo, por malhelpi la trairon : ''bari al iu la vojon, bari riveron, bari la fluon de rivero''. '''Baro'''. Tio, kio baras, malhelpo. '''Barilo'''. Vico de lignaj palisoj aŭ stangoj, fiksitaj en la tero kaj kunigitaj transverse; muro, kradaro, apartiganta de vojo ĝardenon, korton, konstruaĵon. '''Cirkaŭbaro'''. Barilo, ĉirkaŭanta de ĉiuj flankoj. '''Plektobarilo'''. Barilo el arbetoj, kies branĉoj kunplektiĝas. Komparu : '''Balustrado''', '''bariero'''.
'''Barako'''. Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu : '''Budo'''.
'''Barakti'''. Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj : ''La kaptito furioze baraktis''. '''Barakto'''. {{nelegebla}}, movoj de tiu, kiu baraktas.
'''Barbo'''. Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. '''Senbarba'''. Ne havanta barbon.
'''Barbara'''. Karakterizata de sovaĝaj moroj, manko de civilizacio, krueleco. '''Barbaro'''. Homo barbara. '''Barbareco'''. Eco de tiu, kiu estas barbara.
'''Barbarismo'''. Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo.
'''Barbiro'''. Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn.
'''Barĉo'''. Supo el betoj.
'''Barelo'''. Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj. '''Barelisto'''. Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu : '''Tino'''.
'''Bario''' (Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj.
'''Bariero'''. Transversa trabo, baranta vojon. Komparu : '''Barilo'''.
'''Barikado'''. Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k. t. p. '''Barikadi'''. Bari per barikado, forte bari : ''barikadi pordon''.
'''Baritono'''. Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro.
'''Barko'''. Simpla, nekovrita ŝipo.
'''Barometro'''. Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero.
'''Barono'''. Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo.
'''Baso'''. La plej malalta vira voĉo.
'''Baseno'''. - 1. Granda vazo por akvo. - 2. Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj.
'''Basko'''. Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako.
'''Basto'''. Interna parto de la ŝelo de l’ arboj.
'''Bastardo'''. Infano naskita ekster edziĝo. '''Bastarda'''. Naskita ekster edziĝo.
'''Bastiono'''. Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo.
'''Bastono'''. Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas. '''Lambastono'''. Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin
apogas la lamuloj.
'''Baŝliko'''. Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo.
'''Bati'''. Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano : ''bati ĉevalon''. '''Mortbati'''. Mortigi per batoj. '''Rebati'''. Respondi baton, atakon per bato, atako : ''rebati atakanton, rebati argumenton''. '''Bato'''. Movo de tiu, kiu batas. Komparu.
'''Frapi'''.
'''Batali'''. - 1. Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon): ''batali kontraŭ la malamikoj de l’ patrujo''. - 2. Peni per la spiritaj fortoj forigi malhelpon : ''batali por ideo''. '''Batalo'''. Ago de tiu, kiu batalas; agoj de du batalantaj armeoj. '''Batalema'''. Kiu amas batali, kiu
havas inklinon al batalo. '''Batalilo'''. Ilo por batali, armilo.
'''Bataliono'''. Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento.
'''Baterio'''. - 1. Artileria taĉmento kun la ilaro : ''Franca baterio havas ses kanonojn''. - 2. Elektra baterio : kolekto de boteloj de Leyde.<noinclude><references/></noinclude>
s30t94w4wqibiud6u1emrcbrfl5nbf7
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/79
104
37729
115342
115199
2026-05-14T02:30:51Z
Castelobranco
7
115342
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude><section begin="Kando"/>'''Kando'''. Purigita, kristaligita diafana sukero.
<section end="Kando"/>
<section begin="Kandelo"/>'''Kandelo'''. Vaksa, stearina lumigilo kun meĉo.
'''Kandelingo'''. lngo por fiksi kandelon.
<section end="Kandelo"/>
<section begin="Kandelabro"/>'''Kandelabro'''. Luksa kandelingo kun kelke da brakoj.
<section end="Kandelabro"/>
<section begin="Kandidato"/>'''Kandidato'''. Deziranta ricevi vakantan oficon, postenon kaj komunikanta pri sia deziro: kandidato je parlamento.
'''Kandidati'''. Kiel kandidato klopodi ricevi oficon, postenon. Komparu: Aspiranto.
<section end="Kandidato"/>
<section begin="Kaneli"/>'''Kaneli'''. Fari neprofundan mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, muro.
'''Kanelo'''. Neprofunda mallarĝa sulko sur metalo, ligno, muro.
<section end="Kaneli"/>
<section begin="Kanguro"/>'''Kanguro''' (Zool.). Speco de saltanta sakbesto (''Macropus'').
<section end="Kanguro"/>
<section begin="Kanibalo"/>'''Kanibalo'''. Hommanĝanta homo.
<section end="Kanibalo"/>
<section begin="Kanibalismo"/>'''Kanibalismo'''. Hommanĝado: La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko.
<section end="Kanibalismo"/>
<section begin="Kankro"/>'''Kankro''' (Zool.). Speco de krustuloj (''Astacus'').
<section end="Kankro"/>
<section begin="Kanono"/>'''Kanono'''. Granda pulvopafilo, muntita sur speciala veturilo, sur ŝipo k. t. p.: sieĝa, kampa kanono.
'''Kanoni'''. Pafi per kanono.
'''Kanonado'''. Pafado per kanonoj.
<section end="Kanono"/>
<section begin="Kanono"/>'''Kanono'''. Eklezia leĝo.
<section end="Kanono"/>
<section begin="Kanoniko"/>'''Kanoniko'''. Supera pastro de la katolika eklezio.
<section end="Kanoniko"/>
<section begin="Kanonizi"/>'''Kanonizi'''. Soleneproklami iun sanktulo.
<section end="Kanonizi"/>
<section begin="Kanti"/>'''Kanti'''. - 1. Eligi voĉe melodiajn sonojn aŭ vortojn: kanti operan arion. - 2. Glori per Aĥilo. kanto: Kantu diino koleron de la Peleido
'''Kanto'''. Tio, kion oni kantas.
'''Kantado'''. Kantarto.
<section end="Kanti"/>
<section begin="Kantarido"/>'''Kantarido''' (Zool.). Insekto de aŭreverda koloro; sekigita kaj pulvorigita ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj (Lytta vesicatoria).
<section end="Kantarido"/>
<section begin="Kantato"/>'''Kantato'''. Poezia verko kun muziko por glori iun.
<section end="Kantato"/>
<section begin="Kantino"/>'''Kantino'''. Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn al soldatoj, laboristoj, lernantoj.
<section end="Kantino"/>
<section begin="Kantono"/>'''Kantono'''. Svisa distrikto, posedanta propran registaron kaj prezentanta sendependan federacian regnon.
'''Kantoro'''. Preĝeja ĉefa kantisto.
<section end="Kantono"/>
<section begin="Kanvaso"/>'''Kanvaso'''. Maldensa, retsimila teksaĵo, sur kiu oni brodas.
<section end="Kanvaso"/>
<section begin="Kapo"/>'''Kapo'''. - 1. Supra parto de la homa korpo kaj antaŭa de la besta, enhavanta la cerbon kaj la organojn de la superaj sentoj. - 2. Supra, kapforma parto de objekto: kapo de pinglo. - 3. Inteligenteco, spiritĉeesto: havi bonan kapon, perdi la kapon.
'''Kapturniĝo'''. Sento de manko de la egalpezo en la spaco, kiam al ni ŝajnas, ke ĉiuj objektoj turniĝas ĉirkaŭ ni.
<section end="Kapo"/>
<section begin="Kapabla"/>'''Kapabla'''. Kiu povas ion fari; kiu havas la ecojn, fortojn necesajn por ion fari.
'''Kabablo'''. Forto, eco necesa por ion fari: kapablo por la matematiko.
'''Malkapabla'''. Kiu tute ne posedas kapablon: malkapabla administranto.
<section end="Kapabla"/>
<section begin="Kapitulaci"/>'''Kapitulaci'''. Sin konfesi venkita kaj transdoni la fortikaĵon, urbon al la malamiko.
'''Kapitulaco'''. Ago de tiu, kiu kapitulacas.
<section end="Kapitulaci"/>
<section begin="Kapelo"/>'''Kapelo'''. Malgranda preĝejo aŭ parto de preĝejo, posedanta altaron kaj prezentanta apartan tuton.
<section end="Kapelo"/>
<section begin="Kapelo"/>'''Kapelo'''. Orkestro.
'''Kapelestro'''. Ĉefo, direktanta kapelon.
<section end="Kapelo"/>
<section begin="Kaperi"/>'''Kaperi'''. Kapti malamikan ŝipon.
'''Kaperŝipo'''. Ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn.
<section end="Kaperi"/>
<section begin="Kapitalo"/>'''Kapitalo'''. Mona sumo, donanta renton.
'''Kapitalisto'''. Persono, posedanta kapitalon; riĉa homo.
<section end="Kapitalo"/>
<section begin="Kapitano"/>'''Kapitano'''. - 1. Oficiro, ĉefo de parto de regimento. - 2. Ŝipestro.
<section end="Kapitano"/>
<section begin="Kapitelo"/>'''Kapitelo'''. Skulptita plivastigita supro de kolono.
<section end="Kapitelo"/>
<section begin="Kapitolo"/>'''Kapitolo'''. Antikva citadelo de Romo.
<section end="Kapitolo"/>
<section begin="Kapono"/>'''Kapono'''. Kastrita grasigita koko.
<section end="Kapono"/>
<section begin="Kaporo"/>'''Kaporo''' (Bot.). Arbeto el la familio de la kaporacoj, kies burĝonoj estas konservataj en vinagro kaj uzataj kiel spicaĵo (''Capparis spinosa'').
<section end="Kaporo"/>
<section begin="Kaporacoj"/>'''Kaporacoj''' (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĝoj: kaporo.
<section end="Kaporacoj"/>
<section begin="Kaporalo"/>'''Kaporalo'''. Supera infanteria suboficiro.
<section end="Kaporalo"/>
<section begin="Kapoto"/>'''Kapoto'''. Mantelo kun kapuĉo.
<section end="Kapoto"/>
<section begin="Kapro"/>'''Kapro''' (Zool.). Duhufa kvarpiedulo kun malgranda barbo (''Capra'').
<section end="Kapro"/>
<section begin="Kapreolo"/>'''Kapreolo''' (Zool.). Mambesto el la familio de l’ cervoj (''Cervus capreolus'').
<section end="Kapreolo"/>
<section begin="Kaprico"/>'''Kaprico'''. Subita senkonsidera deziro; subita senmotiva ŝanĝo de opinio: infana kaprico.
'''Kaprice'''. En kaprica maniero.
'''Kaprica'''. Kiu havas kapricojn.
<section end="Kaprico"/>
<section begin="Kaprikorno"/>'''Kaprikorno'''. Stelaro de l’ zodiako, kie la suno estas la 22-an de decembro.<section end="Kaprikorno"/><noinclude><references/></noinclude>
cn5wzmit4eee98j9l3fnnekna6evobz