Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.2 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/79 104 32344 115397 115388 2026-05-14T15:00:56Z Ciampix 3284 115397 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte hejmen. Cetere, kio gravas pli! Kiel la reĝidino ordonas, tiel devas esti. Por tio li ja estas ĉi tie. Kaj Ligia ripetadis: — Jes, Ursus, ni eliros. Sed Acte devis havi prudenton por ili ambaŭ. Ili eliros! jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la domo de la cezaro estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston. Ili eliros, sed vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos mortverdikton al Aulus, al Pomponia Graecina, Ligian prenos ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se Aulusoj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin sendube. La manoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti inter la pereo de Plautiusoj kaj la propra. Irante al la festeno, ŝi esperis, ke Vinicius kaj Petronius elpetos ŝin de la {{SIC|c|C}}ezaro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste ili instigis la {{SIC|c|C}}ezaron forpreni ŝin de Aulusoj. Estis nenia rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo kaj la dia potenco. — Acte — ŝi diris malespere — ĉu vi aŭdis, kion diris Vinicius, ke la {{SIC|c|C}}ezaro min donacis al li kaj ke vespere li alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon? — Mi aŭdis — diris Acte. Kaj dismetinte la manojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi {{SIC|ehon|eĥon}}. Ŝi mem estis ja amatino de Nero. Ŝia koro, kvankam bona, ne sciis sufiĉe senti la hontindecon de tia rilato. Kiel estinta sklavino, ŝi tro alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ĝis nun ŝi amis Neron. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn, kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi amatino de la juna kaj bela Vinicius, aŭ elmeti sin mem kaj Aulusojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la knabino povis heziti. — En la domo de la {{SIC|c|C}}ezaro — ŝi diris post momento — vi ne estus pli sekura, ol en la domo de Vinicius. Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi parolis veron ŝiaj vortoj signifis: „paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino de Vinicius.” Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo liajn kisojn, plenajn de besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo, la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro pri ili.<noinclude><references/> {{rh|||75}}</noinclude> o733aglp6tamaxsavynsmfzz90jtk39 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/80 104 32345 115389 106304 2026-05-14T14:18:00Z Ciampix 3284 115389 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Neniam! — ŝi ekkriis eksplode. — Mi restos nek ĉi tie, nek ĉe Vinicius! Neniam! Acten mirigis ŝian eksplodo. — Ĉu Vinicius — ŝi demandis — estas de vi tiel malamata? Sed Ligia ne povis respondi, ĉar denove ekkaptis ŝin ploro. Acte alpremis ŝin al la brusto kaj komencis trankviligi. Ursus spiris peze kaj kunpremis la grandegajn pugnojn, ĉar, amante kun hunda fideleco sian reĝidinon, li ne povis elporti la vidon de ŝiaj larmoj. En lia liga, duonsovaĝa koro naskiĝis la deziro reveni en la festenejon, sufoki Viniciuson kaj, se necese, ankaŭ la {{SIC|c|C}}ezaron, li timis tamen proponi al sia sinjorino tian servon, ne estante certa, ĉu tia ago, kiu komence ekŝajnis al li treege simpla, konvenas al konfesanto de la krucumita Ŝafido. Kaj Acte, kvietiginte Ligian, komencis denove demandi: — Ĉu li estas de vi tiel malamata? — Ne — diris Ligia — mi ne rajtas lin malami, ĉar mi estas kristanino. — Mi scias, Ligia. Mi scias ankaŭ el la leteroj de Paŭlo el Tarso, ke vi, kristanoj, ne rajtas malhonoriĝi, nek timi morton pli, ol pekon, sed diru al mi, ĉu via instruo permesas kaŭzi morton? — Ne. — Kiel do vi povas venigi venĝon de la {{SIC|c|C}}ezaro sur la domon de Aulusoj? Sekvis momento de silento. Abismo sen fundo malfermiĝis denove antaŭ Ligia. Kaj la juna liberigitino parolis plu: — Mi demandas, ĉar mi bedaŭras vin, mi bedaŭras la bonan Pomponian, kaj Auluson, kaj ilian infanon. Mi longe vivas en ĉi tiu domo, kaj mi scias, kion minacas la kolero de la {{SIC|c|C}}ezaro. Ne! Vi ne povas forkuri el ĉi tie. Nur unu rimedo restas al vi: petegi Viniciuson, ke li redonu vin al Pomponia. Sed Ligia malsuprenŝovis sin sur la genuojn, por petegi iun alian. Ursus ankaŭ surgenuiĝis, kaj ambaŭ komencis preĝi en la domo de la {{SIC|c|C}}ezaro, ĉe la matenruĝo. Acte la unuan fojon vidis tian preĝon kaj ne povis deturni la okulojn de Ligia, kiu, turnita al ŝi profile, kun levita kapo kaj manoj, rigardis la ĉielon, kvazaŭ atendante de tie helpon. La tagiĝo verŝis lumon sur ŝiajn malhelajn harojn kaj sur la blankan ''{{Lingvo|la|peplum}}'', speguliĝis en la pupiloj, kaj, tuta en brilo, ŝi mem aspektis kiel lumo. En ŝia paliĝinta vizaĝo, en la<noinclude><references/> {{rh|76||}}</noinclude> sld06ama70wkfdsccrujrlrzkv7o1ke Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/81 104 32346 115390 106305 2026-05-14T14:20:53Z Ciampix 3284 115390 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malfermita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Acte nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nero flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj senhonto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia neniu savrimedo, sed nun ŝi komencis kredi, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la cezaro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la knabino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio tio estas vero, se Ligia tiel preĝas. Kaj Ligia leviĝis fine kun vizaĝo, lumigita de espero, Ursus ankaŭ leviĝis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, li rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn. La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du gradaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj. — Dio benu Pomponian kaj Auluson — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin. Poste, turninte sin al Ursus, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li devas nun esti ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon ĉe Aulusoj, ĉar tio venigus sur ilin koleron de la {{SIC|c|C}}ezaro. Sed ŝi ne povas ankaŭ resti en la domo de la {{SIC|c|C}}ezaro, nek ĉe Vinicius. Ursus do prenu ŝin, elkonduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicius, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la cezaro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi. Li ligo estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li ĉirkaŭprenis ŝiajn piedojn. Sed sur la vizaĝo de Acte, kiu atendis miraklon, bildiĝis disreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la domo de la cezaro signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj se eĉ Ligia sukcesus kaŝi sin, la cezaro venĝos kontraŭ Aulusoj. Se ŝi volas forkuri, ŝi forkuru el la domo de Vinicius. Tiam la cezaro, kiu nevolonte okupiĝas per fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicius en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto. Sed Ligia ĝuste tiel pensis. Aulusoj eĉ ne scios, kie ŝi estas, nek eĉ Pomponia. Ŝi forkuros tamen ne el la domo<noinclude><references/> {{rh|||77}}</noinclude> f2d3lz5rwtenxiul9vrtg7crccvvvf7 115391 115390 2026-05-14T14:21:54Z Ciampix 3284 115391 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malfermita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Acte nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nero flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj senhonto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia neniu savrimedo, sed nun ŝi komencis kredi, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la {{SIC|c|C}}ezaro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la knabino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio tio estas vero, se Ligia tiel preĝas. Kaj Ligia leviĝis fine kun vizaĝo, lumigita de espero, Ursus ankaŭ leviĝis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, li rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn. La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du gradaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj. — Dio benu Pomponian kaj Auluson — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin. Poste, turninte sin al Ursus, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li devas nun esti ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon ĉe Aulusoj, ĉar tio venigus sur ilin koleron de la {{SIC|c|C}}ezaro. Sed ŝi ne povas ankaŭ resti en la domo de la {{SIC|c|C}}ezaro, nek ĉe Vinicius. Ursus do prenu ŝin, elkonduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicius, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la cezaro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi. Li ligo estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li ĉirkaŭprenis ŝiajn piedojn. Sed sur la vizaĝo de Acte, kiu atendis miraklon, bildiĝis disreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la domo de la cezaro signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj se eĉ Ligia sukcesus kaŝi sin, la cezaro venĝos kontraŭ Aulusoj. Se ŝi volas forkuri, ŝi forkuru el la domo de Vinicius. Tiam la cezaro, kiu nevolonte okupiĝas per fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicius en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto. Sed Ligia ĝuste tiel pensis. Aulusoj eĉ ne scios, kie ŝi estas, nek eĉ Pomponia. Ŝi forkuros tamen ne el la domo<noinclude><references/> {{rh|||77}}</noinclude> cpsgspy5idx2mcqhv0qfn5dxn0t5fwo Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/82 104 32347 115393 106306 2026-05-14T14:37:46Z Ciampix 3284 115393 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de Vinicius, sed elvoje. Li diris al ŝi en sia ebrieco, ke vespere li sendos por ŝi siajn sklavojn. Li parolis sendube veron, kiun li ne konfesus, se li estus sobra. Videble li mem, aŭ eble kune kun Petronius, parolis antaŭ la festeno kun la cezaro kaj havigis de li la promeson, ke morgaŭ matene li transdonos ŝin. Kaj se hodiaŭ ili eĉ forgesus, ili sendos por ŝi morgaŭ. Sed Ursus savos ŝin. Li venos, elportos ŝin el la portilo, kiel li ŝin elportis el la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', kaj ili iros en la mondon. Al Ursus neniu kapablos rezisti. Al li ne rezistus eĉ tiu terura luktisto, kiu hieraŭ luktis en la ''{{Lingvo|la|triclinium}}''. Sed ĉar Vinicius povas alsendi tre multe da sklavoj, tial Ursus iros tuj al la episkopo, Linnus, peti konsilon kaj helpon. La episkopo kompatos ŝin, ne lasos en la manoj de Vinicius, kaj ordonos al kristanoj iri kun Ursus kaj savi ŝin. Ili rekaptos ŝin kaj forkondukos, kaj poste Ursus scios elirigi ŝin el la urbo kaj kaŝi ie de la roma potenco. Kaj ŝia vizaĝo denove komencis kovri sin per rozkoloro kaj ridi. Kuraĝo denove ŝin plenigis, kvazaŭ la espero de savo estus jam iĝinta realaĵo. Subite ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte kaj, almetinte sian belegan buŝon al ŝia vango, komencis flustri: — Vi ne perfidos nin, Acte, ĉu ne? — Je la ombro de mia patrino — respondis la liberigitino — mi ne perfidos vin, kaj petu nur vian Dion, ke Ursus sukcesu vin rekapti. Sed la bluaj, infanaj okuloj de la grandegulo brilis de feliĉo. Jen, li sciis nenion elpensi, kvankam li streĉis sian mizeran kapon, sed tian aferon li ja scipovos. Kaj ĉu tage, aŭ nokte, estas al li egale!… Li iros al la episkopo, ĉar la episkopo legas en la ĉielo, kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas. Sed kolekti kristanojn li scius ĉiuokaze. Ĉu li ne havas sufiĉe da konatoj, sklavoj, gladiatoroj kaj liberaj homoj, kaj en Suburra, kaj trans la pontoj? Li kolektus milon, kaj du milojn da ili. Li rekaptos sian sinjorinon, kaj elkonduki ŝin el la urbo li ankaŭ scipovos, kaj iri kun ŝi li scipovos. Ili iros eĉ al la fino de la mondo, eĉ tien, el kie ili venis, kaj kie neniu aŭdis pri Romo. Tiam li komencis rigardi antaŭ sin, kvazaŭ volante vidatingi iajn aferojn pasintajn kaj treege malproksimajn, poste li komencis paroli: — En arbaregon? Ho, kia arbarego, kia arbarego!… Sed post momento li forskuis de si la viziojn:<noinclude><references/> {{rh|78||}}</noinclude> lvhjs3gmqe58m28u5cf9prtardzyqwv Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/91 104 32352 115405 106314 2026-05-14T15:37:00Z Ciampix 3284 115405 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO X}} La domo de Vinicius efektive estis ornamita per mirta verdaĵo kaj hederoj, el kiuj oni faris plektaĵojn sur la muroj kaj super la pordoj. Kolonojn oni ĉirkaŭigis per volviĝantaj vinberbranĉoj. En la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', super kies malfermaĵo oni surtiris lanan purpuran kurtenon ŝirme kontraŭ la nokta malvarmo, estis lume, kiel en tago. Brulis okoblaj kaj dekduflamaj meĉlampoj, havantaj la formojn de vazoj, arboj, bestoj, birdoj aŭ statuoj, tenantaj lampojn, plenigitajn per bonodora olivoleo, {{sic|skulpitaj|skulptitaj}} el alabastro, el marmoro, el origita korinta kupro, ne tiel mirindaj, kiel la fama kandelingo el la templo de Apolono, uzata de Nero, sed belegaj kaj skulptitaj de famaj majstroj. Kelkaj el la meĉlampoj estis ŝirmitaj per aleksandriaj vitraĵoj aŭ diafanaj teksaĵoj el apud Induso, ruĝaj, bluaj, flavaj, violaj, tiel ke la tuta ''{{Lingvo|la|atrium}}'' estis plena de diverskoloraj radioj. Ĉie sentiĝadis la odoro de nardo, al kiu Vinicius alkutimiĝis kaj kiun li ekŝatis en la oriento. La fundo de la domo, kie svarmis virinaj kaj viraj figuroj de sklavoj, ankaŭ brilis de lumo. En la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'' tablo estis preta por kvar personoj, ĉar la festenon, krom Vinicius kaj Ligia, estas partoprenontaj Petronius kaj Chrysothemis. Vinicius sekvis en ĉio la vortojn de Petronius, kiu konsilis al li ne iri por venigi Ligian, sed sendi Atacinuson kun la permeso, ricevita de la cezaro, kaj mem akcepti ŝin hejme, kaj akcepti afable, eĉ kun signoj de respekto. — Hieraŭ vi estis ebria — li parolis. — Mi vidis vin: vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonministo el la Albana montaro. Ne estu tro insista kaj memoru, ke bonan vinon oni devas trinki malrapide. Sciu ankaŭ, ke dolĉe estas deziri, sed ankoraŭ pli dolĉe — esti dezirata. Chrysothemis havis pri tio propran, iom alian opinion, sed Petronius, nomante ŝin sia vestpastrino kaj sia kolombineto, komencis klarigi al ŝi la diferencon, kiu estas inter lerta cirka ĉaristo kaj knabo, kiu unuafoje suriras kvadrigon. Poste, turninte sin al Vinicius, li parolis plu: — Akiru ŝian fidon, gajigu ŝin, estu grandanima por ŝi.<noinclude><references/> {{rh|||87}}</noinclude> gvyt8frlimjupjgfrxj16mspdbahfet Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/84 104 32391 115394 106308 2026-05-14T14:38:22Z Ciampix 3284 115394 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO IX}} La koro de Ligia premis sin pro sopiro je Pomponia Graecina, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aulusoj, tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun Li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en Lia nomo. Se venos neatendita morto, Li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aulusoj, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Ursus parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis! Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Acte, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?… Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Acte. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon. Acte estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ambaŭ ili eniris en ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Acte kaj la cezaro. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Acte, malgraŭ laceco, ne povis endormiĝi. Delonge ŝi<noinclude><references/> {{rh||}}</noinclude> 7cofpytjkmrqm9asu80xe3lf36y0bea 115396 115394 2026-05-14T14:46:35Z Ciampix 3284 115396 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO IX}} La koro de Ligia premis sin pro sopiro je Pomponia Graecina, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aulusoj, tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun Li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en Lia nomo. Se venos neatendita morto, Li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aulusoj, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Ursus parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis! Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Acte, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?… Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Acte. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon. Acte estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ambaŭ ili eniris en ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Acte kaj la cezaro. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Acte, malgraŭ laceco, ne povis endormiĝi. Delonge ŝi<noinclude><references/> {{rh|80||}}</noinclude> 9kezqjg9dpht7vutu6o92bp4o7mklyr Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/85 104 32392 115395 106309 2026-05-14T14:38:44Z Ciampix 3284 115395 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estis malgaja kaj malfeliĉa, sed nun komencis ŝin kapti ia maltrankvilo, kiun ŝi neniam spertis antaŭe. Ĝis tiam la vivo nur ŝajnis al ŝi peza kaj senmorgaŭa, nun ĝi ekŝajnis al ŝi subite malnobla. En ŝia kapo naskiĝadis ĉiam pli granda ĥaoso. La pordo al la lumo komencis denove jen fermi sin, jen sin malfermi. Sed en la momentoj, kiam ĝi sin malfermis, la lumo blindigis ŝin tiel, ke ŝi nenion vidis klare. Ŝi nur divenis, pli ĝuste, ke tiu lumeco entenas ian feliĉon, simple senliman, kompare kun kiu ĉio alia estas tiagrade senvalora, ke se ekzemple la cezaro forigus Poppaean kaj ree ekamus ŝin, Acten, eĉ tio ĉi estus vantaĵo. Subite venis al ŝi la ideo, ke tiu cezaro, kiun ŝi amis kaj kiun malgraŭvole ŝi konsideris ia duondio, estas iu tiel mizera, kiel ĉiu el sklavoj, kaj tiu palaco kun kolonaroj el numida marmoro estas io ne pli valora, ol amaso da ŝtonoj. Sed fine tiuj sentoj, kiujn ŝi ne povis al si konsciigi, komencis ŝin turmenti. Ŝi penis endormiĝi, sed, mordata de maltrankvilo, ne povis. Fine, kredante, ke Ligia, super kiu ekpendis tiom da danĝeroj kaj necerteco, ankaŭ ne dormas, ŝi turnis sin al ŝi, por paroli pri ŝia vespera forkuro. Sed Ligia dormis trankvile. En la malluman ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', tra nesufiĉe precize surtirita kurteno, enfalis kelkaj helaj radioj, en kiuj flugturniĝis ora polvo. Ĉe ilia lumo Acte rimarkis ŝian delikatan vizaĝon, apogitan sur la nuda brako, la fermitajn okulojn kaj iom malfermitan buŝon. Ŝi spiris egalritme, sed tiel, kiel oni spiras en dormo. — Ŝi dormas, ŝi povas dormi! — ekpensis Acte — ŝi ja estas ankoraŭ infano. Tamen post momento venis en ŝian kapon la penso, ke tiu ĉi infano preferas tamen forkuri, ol iĝi amatino de Vinicius, ke ŝi preferas mizeron, ol malhonoron, vagan vivon, ol luksan domon ĉe Carinae, ol belajn vestojn, juvelojn, ol festenojn, sonojn de liutoj kaj citroj. — Kial? Kaj ŝi komencis rigardi Ligian, kvazaŭ volante trovi respondon en ŝia dormlulata vizaĝo. Ŝi rigardis ŝian puran frunton, la serenajn arkojn de la brovoj, la duone malfermitan buŝon, la knabinan bruston movatan de trankvilan spiro, post tio ŝi ekpensis denove: — Kiel diferenca ŝi estas de mi! Kaj Ligia ekŝajnis al ŝi io mirinda, ia dia vizio, iu am-<noinclude><references/> {{rh|||81}}</noinclude> pmw469xgek35moqr1cperfmpryli655 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/87 104 32424 115402 106311 2026-05-14T15:29:09Z Ciampix 3284 115402 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>povi kontraŭstari la intereson, scivolon kaj admiron. Venis eĉ en ŝian kapon la ideo, ke se la {{SIC|c|C}}ezaro estus bona, tiam en tia palaco kaj en tiaj ĝardenoj li povus esti tre feliĉa. Sed fine, iom lacaj, ili sidiĝis sur benko, preskaŭ tute kaŝita en cipresa densaĵo, kaj komencis paroli pri tio, kio plej multe pezis sur iliaj koroj, tio estas pri la vespera forkuro de Ligia. Acte estis multe malpli trankvila, ol Ligia, pri la sukceso de tiu forkuro. En momentoj ŝajnis eĉ al ŝi, ke tio estas freneza plano, kiu ne povas {{sic|suksesi|sukcesi}}. Ŝi sentis ĉiam pli grandan kompaton por Ligia. En ŝian kapon venis ankaŭ la ideo, ke centoble malpli danĝere estus peni pacigi Viniciuson. Post momento ŝi komencis demandi Ligian, kiel longe ŝi konas Viniciuson, kaj ĉu ŝi ne supozas, ke li eble lasus sin moligi kaj redonus ŝin al Pomponia. Sed Ligia skuis malgaje sian malhelan kapeton. — Ne. En la domo de Aulusoj Vinicius estis alia, tre bona, sed la hieraŭa festeno mi timas lin kaj preferas forkuri al la ligoj. Acte demandis plu: — Tamen en la domo de Aulusoj li estis simpatia al vi? — Jes — respondis Ligia, klinante la kapon. — Vi ne estas ja sklavino, kiel mi estis — diris Acte post momenta pripenso. — Vinicius povus vin edzinigi. Vi estas garantiulino kaj filino de la reĝo de l’ ligoj. Aulusoj amas vin, kiel propran infanon, kaj mi estas certa, ke ili prete akceptus vin kiel filinon. Vinicius povus vin edzinigi. Sed ŝi respondis ankoraŭ pli mallaŭte kaj malgaje: — Mi preferas forkuri al la ligoj. — Ligia, ĉu vi volas, ke mi tuj iru al Vinicius, veku lin, se li dormas, kaj diru tion, kion mi diras nun al vi? Jes, mia kara, mi iros al li kaj diros: Vinicius, ŝi estas reĝa filino kaj amata infano de la glora Aulus; se vi amas ŝin, redonu ŝin al Aulusoj kaj poste prenu ŝin, kiel edzinon, el ilia domo. La knabino tamen respondis per voĉo jam tiel mallaŭta, ke Acte apenaŭ povis aŭdi: — Mi preferas al la ligoj… Kaj du grandaj larmoj ekpendis sur ŝiaj mallevitaj okulharoj. Sed la pluan interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj, kaj antaŭ ol Acte havis tempon vidi, kiu venas, antaŭ la benko aperis Sabina Poppaea kun malgranda sklavina sekvantaro. Du sklavinoj tenis super ŝia kapo tufojn de strutaj<noinclude><references/> {{rh|||83}}</noinclude> 9ly3g9e86ryybqy0q91f5vu22i1dolj Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/88 104 32426 115400 106312 2026-05-14T15:26:31Z Ciampix 3284 115400 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>plumoj, fiksitajn sur oraj stangoj, per kiuj ili ventumis ŝin facile kaj ŝirmis kontraŭ la brulanta ankoraŭ aŭtuna suno, dum antaŭ ŝi etiopino, nigra, kiel ebono, kun pufaj mamoj, kvazaŭ ŝvelintaj de lakto, portis sur la brakoj infanon, ĉirkaŭvolvitan per purpura tuko kun oraj franĝoj. Acte kaj Ligia leviĝis, kredante, ke Poppaea pasos preter la benko, ne turninte al ili atenton, sed ŝi haltis antaŭ ili kaj diris: — Acte, la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la ''{{Lingvo|la|icuncula}}'' (pupo), estis malbone alkudritaj; la infano deŝiris unu kaj ekportis al la buŝo; feliĉe, Lilith rimarkis tion sufiĉe frue. — Pardonu, dia — respondis Acte, krucigante la manojn sur la brusto kaj klinante la kapon. Sed Poppaea komencis rigardi Ligian. — Kiu estas ĉi tiu sklavino — ŝi demandis post momento. — Ŝi ne estas sklavino, dia aŭgustino, sed zorgatino de Pomponia Graecina kaj filino de la reĝo de l’ ligoj, donita de li al Romo, kiel garantiulino. Kaj ŝi venis vin viziti? — Ne, aŭgustino. De antaŭhieraŭ ŝi loĝas en la palaco. — Pro kies ordono? — Pro la ordono de la {{SIC|c|C}}ezaro… Poppaea komencis ankoraŭ pli atente rigardi Ligian, kiu staris antaŭ ŝi kun klinita kapo, jen levante pro sciemo siajn radiajn okulojn, jen denove kovrante ilin per la palpebroj. Subita sulko aperis inter la brovoj de la aŭgustino. Ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin, kiel ŝi pereigis Octavian. Tial ĉiu bela vizaĝo en la palaco vekis en ŝi suspekton. Per okulo de spertulino ŝi ekzamenis unurigarde la tutan figuron de Ligia, taksis ĉiun detalon de ŝia vizaĝo, kaj ektimis. „Ŝi estas simple nimfo” — ŝi diris al si. „Ŝin naskis Venuso mem”. Kaj subite venis en ŝian kapon la penso, kiu ĝis nun venis al ŝi neniam, ĉe ekvido de neniu belulino: ke ŝi estas {{sic|mute plli|multe pli}} aĝa! Ekvibris en ŝi la vundita memamo, ekkaptis ŝin maltrankvilo kaj diversaj timoj rapide trairis ŝian kapon. „Eble Nero ŝin ne vidis, aŭ eble, rigardante tra la smeraldo, li ne ĝustetaksis ŝin. Sed kio povas okazi, se li renkontos ŝin tage, ĉe sunlumo, tiel belegan?… Plie, ŝi ne estas sklavino! ŝi estas reĝa filino, el barbara gento, vere, sed reĝa filino!… Dioj senmortaj! Ŝi estas same bela, kiel mi, kaj pli juna!” La sulko inter ŝiaj brovoj iĝis ankoraŭ pli granda, kaj la pupiloj el sub la oraj okulharoj ekbrilis per malvarma brilo.<noinclude><references/> {{rh|84||}}</noinclude> 6hzpf3c81rspynlo7wplwt8qegpoepr Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/89 104 32427 115401 106313 2026-05-14T15:27:30Z Ciampix 3284 115401 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Sed, turninte sin al Ligia, ŝi komencis demandi kun ŝajna trankvileco: — Ĉu vi parolis kun la {{SIC|c|C}}ezaro? — Ne, aŭgustino. — Kial vi preferas esti ĉi tie, ol ĉe Aulusoj? — Mi ne preferas, sinjorino. Petronius instigis la cezaron, ke li forprenu min de Pomponia, sed mi estas ĉi tie kontraŭvole, sinjorino! — Kaj vi dezirus reveni al Pomponia? La lastan demandon Poppaea faris per voĉo pli mola kaj pli milda, do en la koron de Ligia penetris espero. — Sinjorino — ŝi diris, etendante al ŝi la manojn — la {{sic|c|C}}ezaro promesis fordoni min, kiel sklavinon, al Vinicius, sed vi propetu pri mi kaj revenigu min al Pomponia. — Do Petronius instigis la cezaron, ke li forprenus vin de Aulusoj kaj fordonu al Vinicius? — Jes, sinjorino. Vinicius estas sendonta por mi ankoraŭ hodiaŭ siajn sklavojn, sed vi, bona, vi kompatu min. Dirinte ĉi tion, ŝi klinis sin, kaj ekkaptinte la randon de la vesto de Poppaea, atendis ŝian vorton kun batanta koro. Poppaea rigardis ŝin momente kun vizaĝo, lumigita de malbona rideto, post kio ŝi diris: — Do mi promesas al vi, ke ankoraŭ hodiaŭ vi iĝos sklavino de Vinicius. Kaj ŝi foriris, kiel fantomo belega, sed malbona. La orelojn de Ligia kaj Acte atingis nur krio de la infano, kiu ial komencis plori. La okuloj de Ligia ankaŭ pleniĝis per larmoj, sed post momento ŝi prenis la manon de Acte kaj diris: — Ni revenu. Helpon ni atendu nur el tie, el kie ĝi povas veni. Kaj ili revenis en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kiun ili ne forlasis plu ĝis la vespero. Kiam mallumiĝis kaj kiam sklavoj enportis kvaroblajn meĉlampojn kun grandegaj flamoj, ili ambaŭ estis tre palaj. Ilia interparolo ŝiris en ĉiumomente. Ambaŭ ili aŭskultis, ĉu iu ne proksimiĝas. Ligia ripetadis senĉese, ke kvankam kun bedaŭro ŝi forlasas Acten, sed tamen, ĉar Ursus jam atendas sendube en mallumo, ŝi preferus, ke ĉio okazu hodiaŭ. Tamen pro emocio ŝia spiro iĝis pli rapida kaj pli laŭta. Acte febre kolektis juvelojn, kiujn ŝi povis, kaj ligante ilin en la randon de la ''{{Lingvo|la|peplum}}'', petegis Ligian, ke ŝi ne malakceptu tiun ĉi donacon kaj rimedon de forkuro. En momentoj ekregadis<noinclude><references/></noinclude> 07ohzrpf4uv18ghbz4up4vzbg8a27yt Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/198 104 36123 115392 108979 2026-05-14T14:34:52Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 115392 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>— Ne mensogu, maljuna homo, ĉar hodiaŭ vi estis kun Vinicius en Ostriano kaj antaŭ nia pordego. — Ha — diris Chilo — do via domo staras tie, en Transtibro? Mi estas en Romo de nelonge kaj mi ne scias bone, kiel nomas sin diversaj kvartaloj. Jes, amiko! Mi estis antaŭ via pordego kaj en la nomo de l’ virto mi petegis Viniciuson, ke li ne eniru. Mi estis ankaŭ en Ostriano, kaj ĉu vi scias, kial? Jen de certa tempo mi klopodas por konverti Viniciuson kaj mi volis, ke li aŭskultu la plej aĝan el la apostoloj. La lumo penetru en lian animon, kaj en la vian! Vi ja estas kristano kaj vi ja volas, ke la vero superregu malveron? — Jes — respondis humile Ursus. La kuraĝo de Chilo tute reviviĝis. — Vinicius estas potenca sinjoro — li diris — kaj amiko de la {{SIC|c|C}}ezaro. Ofte li obeas ankoraŭ inspirojn de malbona spirito, se tamen nur unu haro falus de lia kapo, la {{SIC|c|C}}ezaro venĝus kontraŭ ĉiuj kristanoj. — Nin gardas pli granda potenco. — Prave, prave! sed kion vi intencas fari kun Vinicius? — demandis Chilo kun nova maltrankvilo. — Mi ne scias. Kristo ordonas pardonemon. — Tion ĉi vi bonege diris. Memoru ĉiam pri ĉi tio, alie vi estos fritata en la infero, kiel kolbaso sur pato. Ursus eksopiris, kaj Chilo ekpensis, ke kun tiu ĉi homo, terura en la unua momento de kolero, li povus ĉiam fari, kion li volus. Volante do scii, kiel la afero okazis ĉe la atako kontraŭ Ligia, li demandis plu per la voĉo de severa juĝisto. — Kiel vi agis kun Croto? Parolu kaj ne mensogu. Ursus eksopiris duafoje. — Vinicius diros tion al vi. — Ĝi signifas, ke vi batis lin per ponardo aŭ mortigis per bastono? — Mi estis senarma. La greko ne povis tamen konstraŭstari admiron pro la superhoma forto de la barbaro. — Plutono vin .... Tio estas, mi volis diri, Kristo vin pardonu. Dum ia tempo ili iris en silento, post kio Chilo ekparolis: — Ne mi vin perfidos, sed gardu vin kontraŭ la vigiloj. — Mi timas Kriston, ne la vigilojn. — Prave. Ne ekzistas pli granda kulpo, ol mortigo. Mi<noinclude><references/> {{rh|194|||}}</noinclude> taxrzs02ofphwuljsogzn1z9erkkvvr Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/199 104 36124 115398 108980 2026-05-14T15:09:56Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 115398 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>preĝos por vi, sed mi ne scias, ĉu eĉ miaj preĝoj ion helpos — eble nur, se vi ĵuros, ke neniam en la vivo vi iun tuŝos per la fingro. — Mi ja ne mortigis lin intence — respondis Ursus. Chilo tamen, kiu deziris sekurigi sin por ĉia eventualo, ne ĉesis plue abomenigi al Ursus mortigon kaj insisti, ke li faru la ĵuron. Li demandis ankaŭ pri Vinicius, sed la ligo respondadis liajn demandojn malvolonte, ripetante, ke el la buŝo de Vinicius mem li aŭdos, kion li devas aŭdi. Tiel interparolante, ili trairis fine la longan vojon, dividantan la loĝejon de Chilo de Transtibro, kaj troviĝis antaŭ la domo. La koro de Chilo denove ekbatis maltrankvile. Pro timo ŝajnis al li, ke Ursus komencas direkti al li iajn avidajn rigardojn. „Malgranda estos mia konsolo — li parolis al si mem — se li min mortigos {{SIC|senitence|senintence}}, kaj mi preferus ĉiuokaze, ke lin trafu paralizo — kaj kunę kun li ĉiujn ligojn, kion faru, Zeŭso, se vi scipovos” . Tiel meditante, li envolvis sin ĉiam pli en sian gallan mantelon, ripetante, ke li timas la malvarmon. Fine, kiam, transirinte la vestiblon kaj la unuan korton, ili troviĝis en la koridoro, kondukanta al la ĝardeno de la dometo, li haltis subite kaj diris: — Lasu min iom ekspiri, aŭ mi ne povos paroli kun Vinicius kaj helpi lin per edifaj konsiloj. Dirinte ĉi tion, li haltis — ĉar kvankam li ripetadis al si, ke nenio lin minacas, tamen je la penso, ke li ekstaros inter tiuj misteraj homoj, kiujn li vidis en Ostriano, liaj piedoj iom tremis sub li. Dume el la dometo atingis liajn orelojn kantado. — Kio ĝi estas? — li demandis. — Vi diras, ke vi estas kristano, kaj vi ne scias, ke ni kutimas post ĉiu manĝo glori la Savinton per nia kantado — respondis Ursus. — Miriam kaj ŝia filo jam verŝajne revenis — kaj eble ankaŭ la apostolo estas kun ili, ĉar li vizitadas ĉiutage la vidvinon kaj Crispuson. — Konduku min rekte al Vinicius. — Vinicius estas en unu ĉambro kun ĉiuj, ĉar ĝi estas la sola sufiĉe granda, kaj cetere estas nur mallumaj ''{{Lingvo|la|cubicula}}'', kien ni iras nur por dormi. Ni jam eniru — tie vi ripozos. Kaj ili eniris. En la ĉambro estis krepuske, la vespero estis nuba, vintra, kaj la flamo de kelkaj meĉlampoj nesufiĉe {{SIC|disigadis|dispelis}} la mallumon. Vinicius pli ĝuste divenis, ol rekonis en la kapuĉkovrita homo Chilon, kaj tiu ĉi, ekvidinte en la angulo<noinclude><references/> {{rh|||195}}</noinclude> slsc83hhfqfpfmxjj0bpoh20anzufe8 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/200 104 36125 115399 108981 2026-05-14T15:17:39Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 115399 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>de la ĉambro liton, kaj sur ĝi Viniciuson, ekiris, ne rigardante la aliajn, rekte al li — kvazaŭ konvinkita, ke apud Vinicius li estos plej sekura. — Ho sinjoro! kial vi ne obeis miajn konsilojn! — li vokis, plektante la manojn. — Silentu — diris Vinicius — kaj aŭskultu! Poste li komencis penetre rigardi en la okulojn de Chilo kaj paroli malrapide kaj akcente, kvazaŭ li volus, ke ĉiu lia vorto estu komprenita kiel ordono kaj restu eterne en la memoro de Chilo. — Croto atakis min, por min murdi kaj rabi — vi komprenas! Tiam mi mortigis lin, kaj tiuj ĉi homoj prizorgis la vundojn, kiujn mi ricevis de li, batalante. Chilo tuj ekkomprenis, ke se Vinicius tiel parolas, li tion faras sendube sekve de ia interkonsento kun la kristanoj, kaj en tiu okazo li volas, ke oni lin kredu. Li ekkonis tion ankaŭ el lia vizaĝo, do en unu momento, montrante nenian dubon, nek miron, li levis la okulojn supren kaj ekkriis: — Li ja estis konata fripono, sinjoro! Mi ja avertis vin, ke vi ne fidu al li. Ĉiuj miaj instruoj rebatis sin de lia kapo, kiel pizo de muro. En la tuta Hadeso oni ne trovos por li sufiĉajn turmentojn. Ĉar kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta, ol la fripono? Sed ataki sian bonfaranton kaj tiel grandaniman sinjoron .... Ho dioj!.... Ĉe tio ĉi li tamen rememoris, ke envoje li prezentis sin al Ursus kiel kristano — kaj li eksilentis. Vinicius diris: — Se mi ne kunhavus mian ''{{Lingvo|la|sica}}'', li min mortigus. — Mi benas la momenton, en kiu mi konsilis al vi preni almenaŭ ponardon. Sed Vinicius direktis al la greko esploran rigardon kaj demandis. — Kion vi faris hodiaŭ? — Kiel do? {{SIC|Ĉi|Ĉu}} mi ne diris al vi, sinjoro, ke mi faris votojn por via sano? — Kaj nenion pli? — Kaj mi ĝuste intencis vin viziti, kiam tiu bona homo venis kaj diris al mi, ke vi min vokas. — Jen estas tabuleto. Iru kun ĝi en mian domon, serĉu mian liberigiton kaj transdonu ĝin al li. Estas sur ĝi skribite, ke mi veturis en Beneventon. — Diru al Demas en via propra<noinclude><references/> {{rh|196||}}</noinclude> m6kn6ll3khc3bx7dner50vszwp23jvo Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/201 104 36126 115403 108982 2026-05-14T15:36:01Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 115403 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>nomo, ke mi faris tion hodiaŭ matene, alvokita per urĝa letero de Petronius. Kaj li ripetis akcente: — Mi veturis en Beneventon — vi komprenas! — Vi veturis, sinjoro! Matene mi ja adiaŭis vin ĉe Porta Capena — kaj de la tempo de via forveturo tia sopiro min regas, ke, se via grandanimeco ne konsolos ĝin, mi mortos pro ploro, kiel la malfeliĉa edzino de Zetoso post la morto de Itilo. Vinicius, kvankam malsana kaj kutimiĝinta al la fleksemo de la greko, ne povis tamen deteni sin de rideto. Li estis, krome, kontenta, ke Chilo tuj lin komprenis, li do diris: — Sekve mi alskribos, ke oni sekigu viajn larmojn. Donu al mi lampon. Chilo, jam tute trankviliĝinta, leviĝis kaj, farinte kelkajn paŝojn al la kameno, deprenis unu el la meĉlampoj, brulantaj sur la kamenmuro. Sed kiam ĉe tiu ĉi ago la kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo kaj la lumo falis rekte sur lian vizaĝon, Glaucus saltleviĝis de benko kaj, rapide proksimiĝinte, ekstaris antaŭ li. — Ĉu vi ne rekonas min, Cephas? — li demandis. Kaj en lia voĉo estis io tiel terura, ke tremo trakuris ĉiujn ĉeestantojn. Chilo levis la lampon kaj ellasis ĝin preskaŭ en la sama momento — poste li kurbiĝis ĝis la tero kaj komencis ĝemi: — Mi ne estas .... mi ne estas .... kompaton! Glaucus turnis sin al la vespermanĝantoj kaj diris: — Jen estas la homo, kiu sklavigis kaj pereigis min kaj mian familion !.... Lia historio estis konata al ĉiuj kristanoj kaj al Vinicius, kiu nur tial ne divenis, kiu estas tiu Glaucus, ĉar, senĉese svenante pro doloro dum la prizorgado de la vundoj, li ne aŭdis lian nomon. Sed por Ursus tiu ĉi mallonga momento, ligite kun la vortoj de Glaucus, estis kvazaŭ fulmobrilo en mallumo. Rekoninte Chilon, per unu salto li troviĝis apud la greko, ekkaptis lin je la brakoj kaj, elturninte ilin malantaŭen, ekkriis: — Jen tiu, kiu instigis min mortigi Glaucuson! — Kompaton! — ĝemis Chilo — mi redonos al vi .... Sinjoro! — li vokis, turnante la kapon al Vinicius — {{sic|s|S}}avu min! {{sic|m|M}}i fidis al vi! {{sic|e|E}}kparolu por mi.... Vian leteron.... mi portos, sinjoro! Sinjoro! Sed Vinicius, kiu plej indiferente el ĉiuj rigardis tion, kio okazis, unue tial, ke ĉiuj aferoj de la greko estis al li konataj,<noinclude><references/> {{rh|||197}}</noinclude> 9b9sco9hvi4qznhim5r88mo74bg0677 Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/202 104 36127 115404 108983 2026-05-14T15:36:29Z Ciampix 3284 115404 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj due, ĉar lia koro ne sciis, kio estas kompato, diris: — Enterigu lin en la ĝardeno: la leteron portos iu alia. Al Chilo ekŝajnis, ke tiuj ĉi vortoj estas la lasta verdikto. Liaj ostoj komencis kraki en la teruraj manoj de Ursus, la okuloj nebuliĝis pro larmoj de doloro. — Je via Dio! kompaton! — li vokis — mi estas kristano, kaj se vi ne kredas al mi, baptu min ankoraŭ foje, ankoraŭ du, ankoraŭ dek fojojn! Glaucus! ĝi estas eraro! Lasu min paroli! Igu min sklavo .... Nemortigu min! Kompaton ! .... Kaj lia voĉo, sufokata de la doloro, iĝadis ĉiam pli malforta, kiam subite post la tablo leviĝis la apostolo Petro; dum momento li balancis sian blankan kapon, mallevante ĝin al la brusto, kaj havis la okulojn fermitajn, sed poste malfermis ilin kaj diris meze de silento: — Jene diris al ni la Savinto: „Se via frato pekus kontraŭ vi, admonu lin; kaj se li pentus, pardonu lin. Kaj se li sepfoje tage pekus kontraŭ vi kaj sepfoje revenus al vi, dirante: mi pentas! pardonu lin!” Poste iĝis silento ankoraŭ pli granda. Glaucus staris dum longa tempo kun vizaĝo, kovrita per la manoj, fine li reprenis ilin kaj diris: — Cephas, Dio al vi pardonu la malbonojn, kiujn vi faris al mi, kiel mi ilin pardonas al vi en la nomo de Kristo. Kaj Ursus, liberiginte la brakojn de Chilo, tuj aldonis: — Estu al mi la Savinto tiel kompatema, kiel ankaŭ mi vin pardonas. Chilo falis sur la teron kaj, apogite sur ĝi per la manoj, turnadis la kapon, kiel besto, kaptita en reton, rigardante ĉirkaŭen kaj atendante, de kie venos la morto. Li ne kredis ankoraŭ siajn okulojn kaj orelojn, kaj ne kuraĝis esperi pardonon. Sed iom post iom li reakiris la konscion, nur liaj bluiĝintaj lipoj tremis ankoraŭ pro teruro. Dume la apostolo diris: — Foriru en paco. Chilo leviĝis, sed ne povis ankoraŭ ekparoli. Malgraŭvole li proksimiĝis al la lito de Vinicius, kvazaŭ ankoraŭ serĉante ĉe li helpon, ĉar ĝis nun li ne havis tempon ekpensi, ke Vinicius, kvankam li uzis liajn servojn kaj estis kvazaŭ lia kunkulpulo, kondamnis lin, dum tiuj ĝuste, kontraŭ kiuj li servis, pardonis. Tiu ĉi penso estis venonta al li pli poste. Dume en lia rigardo vidiĝis nur miro kaj nekredo. Kvankam li jam ekkonis, ke oni lin pardonis, tam en li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris<noinclude><references/> {{rh|198||}}</noinclude> tqiicrqipp8m9pj87rh0bz1xrgy4jxz Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/23 104 37629 115407 115386 2026-05-14T16:01:41Z Ciampix 3284 115407 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" />{{rh|BANTO|- 17 -|BATERIO}}</noinclude>'''Banto'''. Ŝnuro, arkforme fleksita, kies esktremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu : '''Nodo''', '''maŝo'''. '''Bapti'''. Doni la sakramenton de l' bapto. '''Bapto'''. Sakramento, kiu forigas la primitivan pekon de niaj prapatroj ; la baptanto (pastro aŭ alia persono) aspergas la baptaton kaj donas al li nomon. '''Baptano'''. Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptalan infanon. '''Baptopatro'''. Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, elektitan por la baptato. '''Bari'''. Meli ion sur vojo, por malhelpi la trairon : ''bari al iu la vojon, bari riveron, bari la fluon de rivero''. '''Baro'''. Tio, kio baras, malhelpo. '''Barilo'''. Vico de lignaj palisoj aŭ stangoj, fiksitaj en la tero kaj kunigitaj transverse; muro, kradaro, apartiganta de vojo ĝardenon, korton, konstruaĵon. '''Cirkaŭbaro'''. Barilo, ĉirkaŭanta de ĉiuj flankoj. '''Plektobarilo'''. Barilo el arbetoj, kies branĉoj kunplektiĝas. Komparu : '''Balustrado''', '''bariero'''. '''Barako'''. Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu : '''Budo'''. '''Barakti'''. Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj : ''La kaptito furioze baraktis''. '''Barakto'''. {{nelegebla}}, movoj de tiu, kiu baraktas. '''Barbo'''. Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. '''Senbarba'''. Ne havanta barbon. '''Barbara'''. Karakterizata de sovaĝaj moroj, manko de civilizacio, krueleco. '''Barbaro'''. Homo barbara. '''Barbareco'''. Eco de tiu, kiu estas barbara. '''Barbarismo'''. Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo. '''Barbiro'''. Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn. '''Barĉo'''. Supo el betoj. '''Barelo'''. Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj. '''Barelisto'''. Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu : '''Tino'''. '''Bario''' (Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj. '''Bariero'''. Transversa trabo, baranta vojon. Komparu : '''Barilo'''. '''Barikado'''. Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k. t. p. '''Barikadi'''. Bari per barikado, forte bari : ''barikadi pordon''. '''Baritono'''. Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro. '''Barko'''. Simpla, nekovrita ŝipo. '''Barometro'''. Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero. '''Barono'''. Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo. '''Baso'''. La plej malalta vira voĉo. '''Baseno'''. - 1. Granda vazo por akvo. - 2. Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj. '''Basko'''. Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako. '''Basto'''. Interna parto de la ŝelo de l’ arboj. '''Bastardo'''. Infano naskita ekster edziĝo. '''Bastarda'''. Naskita ekster edziĝo. '''Bastiono'''. Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo. '''Bastono'''. Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas. '''Lambastono'''. Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin apogas la lamuloj. '''Baŝliko'''. Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo. '''Bati'''. Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano : ''bati ĉevalon''. '''Mortbati'''. Mortigi per batoj. '''Rebati'''. Respondi baton, atakon per bato, atako : ''rebati atakanton, rebati argumenton''. '''Bato'''. Movo de tiu, kiu batas. Komparu. '''Frapi'''. '''Batali'''. - 1. Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon): ''batali kontraŭ la malamikoj de l’ patrujo''. - 2. Peni per la spiritaj fortoj forigi malhelpon : ''batali por ideo''. '''Batalo'''. Ago de tiu, kiu batalas; agoj de du batalantaj armeoj. '''Batalema'''. Kiu amas batali, kiu havas inklinon al batalo. '''Batalilo'''. Ilo por batali, armilo. '''Bataliono'''. Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento. '''Baterio'''. - 1. Artileria taĉmento kun la ilaro : ''Franca baterio havas ses kanonojn''. - 2. Elektra baterio : kolekto de boteloj de Leyde.<noinclude><references/></noinclude> ryzds89nfbc6e48fup01d41lj8wk42p Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/83 104 37737 115406 2026-05-14T15:58:03Z Ciampix 3284 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "<section begin="Kinematografo"/>'''Kinematografo'''. Projekcia aparato, ĵetanta sur ekranon moviĝantajn bildojn. <section end="Kinematografo"/> <section begin="Kinino"/>'''Kinino'''. Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de la samnoma arbo kaj uzata kontraŭ la febro. <section end="Kinino"/> <section begin="Kio"/>'''Kio'''. Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aferoj, ideoj : ''Kio falis de la tegmento? Kio okazis? Redonu tion,... 115406 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Ciampix" />{{rh|KINEMATOGRAFO|- 77 -|KLISTERO}}</noinclude><section begin="Kinematografo"/>'''Kinematografo'''. Projekcia aparato, ĵetanta sur ekranon moviĝantajn bildojn. <section end="Kinematografo"/> <section begin="Kinino"/>'''Kinino'''. Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de la samnoma arbo kaj uzata kontraŭ la febro. <section end="Kinino"/> <section begin="Kio"/>'''Kio'''. Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aferoj, ideoj : ''Kio falis de la tegmento? Kio okazis? Redonu tion, kion vi prenis.'' <section end="Kio"/> <section begin="Kiom"/>'''Kiom'''. Kia nombro, kia kvanto; kian nombron, kvanton : ''Kiom da gastoj venos? Kiom da lingvoj vi parolas? Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj''. <section end="Kiom"/> <section begin="Kiraso"/>'''Kiraso'''. Armaĵo, natura aŭ artefarita, kovranta kaj ŝirmanta la korpon : ''kiraso de soldato, de Sipo, de testudo''. <section end="Kiraso"/> <section begin="Kirli"/>'''Kirli'''. Rondturni fluidaĵon per bastoneto : ''kirli ovojn, acidan lakton. '''Kirlo'''. Rondturno : ''akvokirlo, ventokirlo. '''Kirlilo'''. Bastoneto, instrumento por kirli. <section end="Kirli"/> <section begin="Kirŝo"/>'''Kirŝo'''. Brando, farata el ĉerizoj kaj merizoj. <section end="Kirŝo"/> <section begin="Kiso"/>'''Kiso'''. Delikata tuŝo per lipoj, kiel esprimo de la amo aŭ respekto. '''Kisi'''. Delikate tuŝi per la lipoj, por esprimi la amon aŭ respekton : kisi iun, kisi manon, kisi iun jc la tnano. '''Kisado'''. Ripetitaj kisoj. <section end="Kiso"/> <section begin="Kitelo"/>'''Kitelo'''. Vasta longa tola vesto por la viroj. Komparu : Bluzo, burnuso, mantelo. <section end="Kitelo"/> <section begin="Kiu"/>'''Kiu'''. - '''1''' . Pronomo persona, demanda kaj relativa: ''Kiu venis? Salutu ĉiujn, kiujn vi renkontos''. - '''2'''. Adjektiva pronomo, demanda kaj relativa : ''En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Madrido. Kiun kordon vi tuŝos, tiu eksonos''. <section end="Kiu"/> <section begin="Klaĉi"/>'''Klaĉi'''. Paroli malbone pri iu kun la intenco malutili al lia reputacio. <section end="Klaĉi"/> <section begin="Klafto"/>'''Klafto'''. Mezuro de la longeco = 1,93 m. <section end="Klafto"/> <section begin="Klaki"/>'''Klaki'''. Fari sekan mallongan sonon, kiel ekzemple brubatante la manojn. <section end="Klaki"/> <section begin="Klapo"/>'''Klapo'''. Ligna, metala aŭ leda kovraĵo por enlasi internen fluidaĵon, gason kaj malhelpi ĝin eliĝi, aŭ por ellasi ĝin, kaj malhelpi eniĝi : ''klapo de vapormaŝino''. <section end="Klapo"/> <section begin="Klara"/>Klara. -'''1'''. Pura kaj travidebla : klara akvo. -'''2'''. Facile komprenebla : klara esprimo. '''Klare'''. En klara maniero. '''Klareco'''. Eco de tio, kio estas klara : ''klareco de vino, de frazo''. '''Klarigi'''. Fari ion klara : ''klarigi fluidaĵon, proponon''. '''Klariĝi'''. Fariĝi klara. '''Klarigebla'''. Kiu povas esti klarigita. '''Malklara'''. - '''1'''. Malpura kaj netravidebla. -'''2'''. Malfacile komprenebla. <section end="Klara"/> <section begin="Klarneto"/>Klarneto. Muzika ligna blovinstrumento kun beko kaj klavoj. '''Klarnetisto'''. Klarneta ludisto. Klaso. Grupo de vivantaj estaĵoj aŭ objekloj, arigitaj laŭ la rango, naturo : klaso de lernejo, de socio, de vagonaro, dc bestoj aŭ vegetaĵoj. Klasifiki. Grupigi laŭ klasoj : klasijiki la sciencojn. Klasifiko. Grupigo laii klasoj. Klasika. -1. Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj : la klasika lcaj la romantika literaturo. -2 Anlikva greka kaj latina (lingvo) : la klasikaj lingvoj.-3. Tre bona, modela, imitinda : klasilca stilo. Klasike. En klasika maniero. Klasikeco. Eco de tio, kio estas klasika. Klasikulo. Klasika aŭtoro. Klavo. Tabuleto aŭ bulono, kiun oni premas aŭ frapas por ludi instrumenton : klavo de fortepiano, lclavo de slcribmaŝino. Klavaro. Vico, vicoj de klavoj de instrumento. Klemato (Bot.). Volverampanta arbeto el la familio de 1’ ranunkulacoj (Clematis vitalba). Klera. Instruila, kiu konas la sciencojn. Klereco. Eco de tiu, kiu estas klera. Klerulo. Klera bomo. Klerigi. Fari iun klera. Kleriĝi. Fariĝi klera. Malklera. Tute neklera. Klerikala. Partiano de la pastraro kaj de ĝia supereco. Kliento. -1. Konstanta aĉetanto, mendanto : lcomerca ktiento. -2. Persono, kiu konlidas siajn aferojn al advokato, sian sanon al kuracisto : kliento de advokato, kliento de kuracisto. Klientaro. Tulaĵo de klientoj. Klimato. Tutaĵo de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de lando aŭ regiono, precipe la temperaturo kaj malsekeco : inilda, akra klimato. Klini. Fleksi malsupren : lclini la kapon, sin lclini. Klingo. Metala akra parto de tranĉilo, de glavo : La glavo konsistas el lclingo kaj tenilo. Kliniko. llospitala sekcio, malsanulejo por la medicinaj esploroj kaj studoj. Klistero. Laksiga lavaĵo, injektata en la rektan inteston. K listeri. lnjekti klisteron. Klisterilo. lnstrumento por klisteri. <section end="Klarneto"/><noinclude><references/></noinclude> k49hd61krpfhu6scauum5yolo9p9wt8