Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/143
104
25593
121869
121688
2026-06-04T20:59:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121869
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Litero S"/>{{f|'''S'''|c|g=150%}}
<section end="Litero S"/>
<section begin="Sabato"/>'''Sabato'''. Sepa tago de la semajno.
<section end="Sabato"/>
<section begin="Sablo"/>'''Sablo'''. Speco de tero, konsistanta el tre malgrandaj grajnoj, ne kunigitaj unu kun alia : ''sablo de la dezerto''.
'''Sabla'''. De sablo, el sablo.
'''Sablaĵo'''. Sabla malprofundaĵo en maro, en rivero.
'''Sablero'''. Grajno de sablo.
<section end="Sablo"/>
<section begin="Sabro"/>'''Sabro'''. Longa hakarmilo kun unutranĉa arkforma klingo. Komparu : '''{{VdE|Glavo}}, {{VdE|Rapiro|rapiro}}, {{VdE|Spado|spado}}'''.
<section end="Sabro"/>
<section begin="Safiro"/>'''Safiro'''. Malhele blua multvalora ŝtono.
<section end="Safiro"/>
<section begin="Safrano"/>'''Safrano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ iridacoj; ĝiaj floroj estas uzataj kiel spicaĵo (''Crocus sativus'').
<section end="Safrano"/>
<section begin="Sago"/>'''Sago'''. Stangeto, pintita ĉe unu ekstremo kaj kun plumoj ĉe la alia, kiun oni ĵetas per la pafarko : ''rapide, rekte, kiel sago''.
'''Sagujo'''. Ujo por sagoj.
'''Sagforma'''. Havanta formon de sago.
<section end="Sago"/>
<section begin="Sagaca"/>'''Sagaca'''. Posedanta penetreman spiriton.
'''Sagace'''. En sagaca maniero.
'''Sagaceco'''. Eco de tiu, kiu estas sagaca.
<section end="Sagaca"/>
<section begin="Saguo"/>'''Saguo'''. Faruno el la medolo de hinda palmo.
<section end="Saguo"/>
<section begin="Saĝa"/>'''Saĝa'''. Posedanta subtilan spiriton, havanta la kapablon juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas : ''saĝa homo, saĝa konsilo''.
'''Saĝo'''. Kapablo juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas.
'''Saĝulo'''. Homo, karakterizata de granda saĝo : ''Sokrato''.
'''Malsaĝa'''. Posedanta malfortan spiritan kapablon.
'''Malsaĝo'''. Malforta spirita kapablo.
<section end="Saĝa"/>
<section begin="Sako"/>'''Sako'''. Ujo el du tolaj pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj, kaj libera supre : ''sako por greno, sako da terpomoj''.
'''Sakforma'''. Havanta formon de sako.
<section end="Sako"/>
<section begin="Sakro"/>'''Sakro''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Baza osto de la vertebra spino.
<section end="Sakro"/>
<section begin="Sakramento"/>'''Sakramento'''. Solena religia ceremonio de la kristana rito, donacanta per videbla signo la nevideblan dian favoron : ''bapto, konfirmo''.
<section end="Sakramento"/>
<section begin="Sakrilegio"/>'''Sakrilegio'''. Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko.
<section end="Sakrilegio"/>
<section begin="Sakristio"/>'''Sakristio'''. Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastro sin vestas antaŭ la diservo.
'''Sakristiano'''. Servisto, kiu zorgas pri sakristio.
<section end="Sakristio"/>
<section begin="Saksifragacoj"/>'''Saksifragacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''ribo''.
<section end="Saksifragacoj"/>
<section begin="Salo"/>'''Salo'''. - 1. ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Komponaĵo de metalo kaj acido. - 2. Klorato de l’ natrio, kiun oni uzas por spici la manĝaĵojn.
'''Sali'''. Spici per salo, meti salon : ''sali supon''.
'''Trosali'''. Meti tro multe da salo : ''trosali terpomojn''.
<section end="Salo"/>
<section begin="Salajro"/>'''Salajro'''. Sumo, periode pagata por servo, laboro : ''monata salajro de servisto, jara salajro de oficisto''. Komparu : '''{{VdE|Honorario}}'''.
<section end="Salajro"/>
<section begin="Salamandro"/>'''Salamandro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Amfibio el la vico de la vosthavaj (''Salamandra'').
<section end="Salamandro"/>
<section begin="Salato"/>'''Salato'''. Manĝaĵo, konsistanta el verdaj herboj aŭ legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj olivoleo.
<section end="Salato"/>
<section begin="Saldo"/>'''Saldo'''. Diferenco en kalkulo inter la kredito kaj debeto, inter la enspezoj kaj elspezoj.
<section end="Saldo"/>
<section begin="Saliko"/>'''Saliko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo aŭ arbeto el la samnoma familio; la ŝelo estas uzata por la tanado, la vergoj por korboj (''Salix'').
<section end="Saliko"/>
<section begin="Salikacoj"/>'''Salikacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''saliko, poplo''.
<section end="Salikacoj"/>
<section begin="Salivo"/>'''Salivo'''. Akvosimila, iom muka fluidaĵo de la buŝo, por malsekigi kaj digesti la manĝaĵojn.
<section end="Salivo"/>
<section begin="Salmo"/>'''Salmo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de rivera ostfiŝo (''Salmo'').
<section end="Salmo"/>
<section begin="Salono"/>'''Salono'''. Ĉambro por akcepti gastojn kaj vizitantojn.
<section end="Salono"/>
<section begin="Salpetro"/>'''Salpetro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). KNO<sub>3</sub> Kaliazotato, senkolora salo kun speciala malvarmiga gusto, uzata por la produktado de la azotika acido, en miksaĵo kun sulfuro (pulvo) k. t. p.
<section end="Salpetro"/>
<section begin="Salti"/>'''Salti'''. Rapide sin movi, subite levante ambaŭ piedojn de la loko, kie oni staras, kaj ree sin starigante sur ili.
'''Salto'''. Movo de tiu, kiu saltas.
<section end="Salti"/>
<section begin="Saluto"/>'''Saluto'''. Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al persono, kiun oni renkontas, al kiu oni skribas : ''saluto per ĉapelo. Bonan tagon, kara amiko! Mi finas mian leteron per respektplena satuto al Via edzino''.
'''Saluti'''. Fari saluton.
<section end="Saluto"/>
<section begin="Salvo"/>'''Salvo'''. Samtempa pafo de multe da pulvopafiloj.
<section end="Salvo"/><noinclude><references/></noinclude>
6yxlo9rzb5d6nu0qgnlipoespz3a0zb
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/142
104
40832
121868
121424
2026-06-04T20:12:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121868
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Rondo"/>'''Rondo''' - 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Ebeno, limigita de cirklo. - 2. Ĉirkaŭo de tia ebeno, cirklo. - 3. Aro de homoj, societo : ''amika rondo''.
'''Ronda'''. Havanta formon de rondo.
'''Rondeco'''. Eco de tio, kio estas ronda.
'''Rondigi'''. Fari ion ronda.
'''Rondiri'''. Iri de unu loko al alia, de unu persono al alia, de tiu al tria, k. t. p., por fine reveni al la unua.
<section end="Rondo"/>
<section begin="Ronki"/>'''Ronki'''. Dum la dormo brue en- kaj elspiri.
'''Ronko'''. Sono, kiun faras la ronkanto.
<section end="Ronki"/>
<section begin="Roso"/>'''Roso'''. Malgrandaj gutoj de vaporo, fluidiĝinta nokte sur la supraĵo de herbo, de floroj k. t. p.
'''Rosa'''. De roso, el roso.
<section end="Roso"/>
<section begin="Rosmaro"/>'''Rosmaro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara raba mambesto kun du longaj elstarantaj dentoj. (''Trichechus rosmarus'').
<section end="Rosmaro"/>
<section begin="Rosmareno"/>'''Rosmareno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto ĉiam verda el la familio de l’ labiatoj, kun pale bluaj bonodoraj floroj (''Rosmarinus officinalis'').
<section end="Rosmareno"/>
<section begin="Rosti"/>'''Rosti'''. Prepari manĝaĵon per la varmego en forno (en ĝia fermita spaco) : ''rosti kokidon''.
'''Rostaĵo'''. Rostita viando. Komparu : '''{{VdE|Baki}}, {{VdE|Kuiri|kuiri}}, {{VdE|Friti|friti}}'''.
<section end="Rosti"/>
<section begin="Rostro"/>'''Rostro'''. Longigita tubforma nazo aŭ buŝo (de elefanto, de insekto).
<section end="Rostro"/>
<section begin="Roto"/>'''Roto'''. Taĉmento de soldatoj, parto de bataliono.
<section end="Roto"/>
<section begin="Rotondo"/>'''Rotondo'''. Ronda konstruaĵo kun kupolo.
<section end="Rotondo"/>
<section begin="Rozo"/>'''Rozo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la samnoma familio kun belaj bonodoraj floroj (''Rosa'').
<section end="Rozo"/>
<section begin="Rozacoj"/>'''Rozacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj.
<section end="Rozacoj"/>
<section begin="Rozario"/>'''Rozario'''. Vico de malgrandaj truitaj globetoj, kunigitaj per ŝnuro, por kalkuli la diritajn preĝojn.
<section end="Rozario"/>
<section begin="Rubo"/>'''Rubo'''. Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo.
<section end="Rubo"/>
<section begin="Rubando"/>'''Rubando'''. Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, lano, uzata precipe, kiel ornamo. Komparu : '''{{VdE|Strio}}'''.
<section end="Rubando"/>
<section begin="Rubeno"/>'''Rubeno'''. Multvalora ŝtono de ruĝa koloro.
<section end="Rubeno"/>
<section begin="Rubiacoj"/>'''Rubiacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''kafarbo''.
<section end="Rubiacoj"/>
<section begin="Rubidio"/>'''Rubidio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ĥemia elemento, alkalia arĝente blanka metalo, analogia kun la kalio.
<section end="Rubidio"/>
<section begin="Rublo"/>'''Rublo'''. Rusa monero, valoranta 2,66 fr.
<section end="Rublo"/>
<section begin="Rubriko"/>'''Rubriko'''. Sekcio, fako de notlibro, de gazeto, enhavanta samspecajn objektojn : ''Via sciigo taŭgas nur por la rubriko de la anoncoj''.
<section end="Rubriko"/>
<section begin="Rubuso"/>'''Rubuso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la rozacoj (''Rubus fruticosus'').
<section end="Rubuso"/>
<section begin="Rudimento"/>'''Rudimento'''. - 1. Komencaj, elementaraj konoj de scienco aŭ arto : ''la rudimentoj de la gramatiko''. - 2. Organo, kiu fariĝis nenecesa por organismo kaj atrofiis de la nefunkciado : ''la vosta osto de l’ homo''.
'''Rudimenta'''. De rudimento, havanta la ecojn de rudimento : ''rudimenta membro''.
<section end="Rudimento"/>
<section begin="Ruĝa"/>'''Ruĝa'''. Havanta la koloron de la sango.
'''Ruĝo'''. Ruĝa koloro.
'''Ruĝigi'''. Fari ion ruĝa.
'''Ruĝiĝi'''. Fariĝi ruĝa : ''ruĝiĝi de la honto''.
'''Ruĝeco'''. Eco de tio, kio etas ruĝa.
'''Flavruĝa'''. Havanta koloron mezan inter la flava kaj ruĝa : ''flavruĝaj haroj''.
<section end="Ruĝa"/>
<section begin="Ruino"/>'''Ruino'''. Disfalinta, detruita, rompita konstruaĵo.
'''Ruinigi'''. Fari ion ruino, detrui, pereigi.
'''Ruiniĝi'''. Fariĝi ruino.
<section end="Ruino"/>
<section begin="Rukti"/>'''Rukti'''. Kun bruo eligi gasojn el la stomako.
'''Rukto'''. Eligo de gasoj el la stomako kun bruo.
<section end="Rukti"/>
<section begin="Ruli"/>'''Ruli'''. Sur ebeno movi objekton ĝin turnante ĉirkaŭ ĝi mem : ''ruli sur la tero feran tubon''.
'''Ruliĝi'''. Moviĝi, turniĝante ĉirkaŭ si mem.
'''Rulfali'''. Fali ruliĝante : ''rulfali de monto''. Komparu : '''{{VdE|Turni}}'''.
<section end="Ruli"/>
<section begin="Rulado"/>'''Rulado''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Gamo, rapide kantata sur la sama silabo.
<section end="Rulado"/>
<section begin="Rumo"/>'''Rumo'''. Alkohola trinkaĵo, produktata el sukera kano.
<section end="Rumo"/>
<section begin="Rusto"/>'''Rusto'''. Ruĝa, oranĝe-flava substanco, kovranta per maldika tavolo feron, restantan en malseka aero.
'''Rusti'''. Kovriĝi de rusto : ''La plugilo ne rustas dum la laboro''.
<section end="Rusto"/>
<section begin="Ruŝo"/>'''Ruŝo'''. Vesta ornamaĵo el dense faldita tulo.
<section end="Ruŝo"/>
<section begin="Ruto"/>'''Ruto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun forta odoro (''Ruta graveolens'').
<section end="Ruto"/>
<section begin="Rutenio"/>'''Rutenio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ru. Ĥemia elemento, malpeza blanka metalo de la platena grupo.
<section end="Rutenio"/>
<section begin="Rutino"/>'''Rutino'''. Scio, akirita pli per la praktiko, ol per teoriaj studoj.
'''Rutinulo'''. Homo, posedanta rutinon.
<section end="Rutino"/>
<section begin="Ruza"/>'''Ruza'''. Scianta uzi rimedojn por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj : ruza homo, ruza ago.
'''Ruzo'''. Ago, rimedo, por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj : ''milita ruzo''.
'''Ruzi'''. Uzi ruzon.
'''Ruzulo'''. Homo ruza.
'''Superruzi'''. Venki ruzon per ruzo.
<section end="Ruza"/><noinclude><references/></noinclude>
4swac3m9wmbdh8pefo4vjlnjtfkpc1m
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/144
104
40833
121870
121689
2026-06-04T21:23:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121870
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Salvio"/>'''Salvio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata en la medicino por gargaraĵoj (''Salvia officinalis'').
<section end="Salvio"/>
<section begin="Sama"/>'''Sama'''. Havanta egalajn, similajn ecojn : ''La filo tute similas la patron : sama nazo, samaj okuloj''.
'''Same'''. En la sama maniero.
'''Samnoma'''. Havanta la saman nomon.
'''Samtempa'''. Okazanta en la sama tempo.
'''Samspeca'''. Apartenanta al la sama speco.
'''Malsama'''. Tute alia, havanta kontraŭajn ecojn.
<section end="Sama"/>
<section begin="Sambuko"/>'''Sambuko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de l’ kaprifoliacoj, kies floroj estas uzataj en la medicino kiel ŝvitiga rimedo (''Sambucus'').
<section end="Sambuko"/>
<section begin="Samovaro"/>'''Samovaro'''. Aparato, uzata de l’ Rusoj por boligi akvon por teo.
<section end="Samovaro"/>
<section begin="Sano"/>'''Sano'''. Stato de organismo, en kiu ĉiuj organoj normale funkcias : ''La sano estas la plej granda trezoro''.
'''Sana'''. Havanta sanon : ''sana homo, sana organo, sana membro''.
'''Resanigi'''. Redoni al iu sanon, efike kuraci.
'''Resaniĝi'''. Fariĝi ree sana : ''resaniĝi de skarlatino''.
'''Resanigebla'''. Kiu povas esti resanigita.
'''Malsano'''. Stato de organismo, en kiu unu aŭ kelke da organoj funkcias nenormale : ''kapdoloro, tifo''.
'''Malsana'''. Havanta malsanon : ''malsana je febro''.
'''Malsaniĝi'''. Fariĝi malsana : ''malsaniĝi de malvarmumo''.
'''Remalsaniĝi'''. Ree fariĝi malsana je tio, de kio oni ĵus resaniĝis : ''remalsaniĝi je tifo''. Komparu : ''Farto''.
<section end="Sano"/>
<section begin="Sandalo"/>'''Sandalo'''. Piedvesto, konsistanta el simpla plando, ligata al la piedo per ŝnuroj.
<section end="Sandalo"/>
<section begin="Sandro"/>'''Sandro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla ostfiŝo el la familio de l’ perkoj (''Lucioperca sandra'').
<section end="Sandro"/>
<section begin="Sango"/>'''Sango'''. Ruĝa vivsuko, fluanta en la arterioj kaj vejnoj de la vertebruloj.
'''Sanga'''. De sango, el sango : ''sanga makulo''.
'''Sangi'''. Eligi sangon : ''sanganta vundo; sangi el la nazo''.
<section end="Sango"/>
<section begin="Sangvina"/>'''Sangvina'''. Vivega, sentema : ''sangvina karaktero''.
'''Sangvinulo'''. Sangvina homo.
<section end="Sangvina"/>
<section begin="Sankcio"/>'''Sankcio'''. Konfirmo de regnestro, de aŭtoritato.
'''Sankcii'''. Fari sankcion : ''sankcii verdikton''.
<section end="Sankcio"/>
<section begin="Sankta"/>'''Sankta'''. Perfekte pura en la moroj kaj spirito, inda de la plej alta rekompenco en la postmorta vivo : ''sankta homo, sankta vivo''.
'''Sanktigi'''. Fari, proklami iun sankta.
'''Sankteco'''. Eco de tio, kio esias sankta.
'''Sanktejo'''. Loko por sanktaj aferoj : ''templo''.
<section end="Sankta"/>
<section begin="Sanskrito"/>'''Sanskrito'''. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa.
'''Sanskrita'''. De sanskrito, skribita en la sanskrito : ''sanskrita manuskripto''.
<section end="Sanskrito"/>
<section begin="Santalo"/>'''Santalo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la samnoma familio, kun bonodora ligno (''Santalum album'').
<section end="Santalo"/>
<section begin="Sapo"/>'''Sapo'''. Miksaĵo de graso kun alkalio, uzata por lavi tolaĵon, korpon.
'''Sapi'''. Kovri lavatan objekton per la ŝaŭmo de sapo.
<section end="Sapo"/>
<section begin="Sardino"/>'''Sardino''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda fiŝo el la familio de l’ haringoj, konservata en olivoleo (''Clupea pilchardus'').
<section end="Sardino"/>
<section begin="Sarki"/>'''Sarki'''. Purigi de malbonaj herboj : ''sarki ĝardenon''.
<section end="Sarki"/>
<section begin="Sarkasmo"/>'''Sarkasmo'''. Akra moko, mordanta ironio.
'''Sarkasma'''. De sarkasmo, bazita sur sarkasmo : ''sarkasma diro''.
'''Sarkasme'''. En sarkasma maniero.
<section end="Sarkasmo"/>
<section begin="Sarkofago"/>'''Sarkofago'''. Luksa, granda ŝtona ĉerko.
<section end="Sarkofago"/>
<section begin="Sata"/>'''Sata'''. Kies apetito aŭ deziro estas plene kontentigita : ''sata de manĝo, sata de plezuroj''.
'''Satigi'''. Fari iun sata : ''La viando satigas pli rapide, ol la legomoj''.
'''Nesatigebla'''. Kiu ne povas esti satigita : ''nesatigebla avideco''.
'''Malsata'''. Sentanta la deziron, la bezonon manĝi.
'''Malsati'''. Senti la deziron, la bezonon manĝi.
'''Malsato'''. Stato de tiu, kiu malsatas.
<section end="Sata"/>
<section begin="Satano"/>'''Satano'''. Diablo.
'''Satana'''. De satano, havanta ecojn de satano : ''satana ruzo''.
<section end="Satano"/>
<section begin="Satelito"/>'''Satelito'''. – 1. ({{VdE-ml|Astr}}.). Malgranda planedo, rondiranta alian planedon. - 2. Nedisiĝa kunulo.
<section end="Satelito"/>
<section begin="Satiro"/>'''Satiro'''. Proza aŭ poezia verko, ridanta la homajn malvirtojn kaj mankojn.
'''Satira'''. Mokanta la homajn malvirtojn kaĵ mankojn.
'''Satiristo'''. Verkisto de satiroj.
<section end="Satiro"/>
<section begin="Satiruso"/>'''Satiruso'''. - 1. Arbara duondio de la greka mitologio. - 2. Homo cinika kaj voluptema.
<section end="Satiruso"/>
<section begin="Satrapo"/>'''Satrapo'''. - 1. Estro de provinco en la antikva Persujo. - 2. Granda sinjoro, fiera kaj despota.
<section end="Satrapo"/>
<section begin="Saturi"/>'''Saturi''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Densigi ĝis la plej alta grado solvaĵon, pligrandigante la kvanton de la solvita substanco : ''saturita acido''.
<section end="Saturi"/>
<section begin="Saŭco"/>'''Saŭco'''. Fluida spicaĵo de manĝaĵo : ''tomata saŭco''.
'''Saŭcujo'''. Vazo por saŭco.
<section end="Saŭco"/>
<section begin="Savi"/>'''Savi'''. Liberigi iun de granda danĝero : ''savi dronanton; savi la vivon al dronanto''. ''La kuracisto savis la malsanulon de la morto''.
'''Savo'''. Ago de tiu, kiu savas.
<section end="Savi"/>
<section begin="Sceno"/>'''Sceno'''. - 1. Parto de akto, en kiu ludas la samaj personoj : ''La unua akto de « Hamleto » konsistas el 5 scenoj''. – 2. Eksterordinara, emocia okazo. - 3. Akraj,
<section end="Sceno"/><noinclude><references/></noinclude>
axtt6lkhnpavjdwan19ky1xsflwmaa8
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/145
104
40834
121871
121730
2026-06-05T05:08:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121871
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Sceno"/>vivegaj riproĉoj : ''La edzino faris scenon al la edzo''.
'''Scenejo'''. Loko en la teatro, kie la aktoroj ludas.
<section end="Sceno"/>
<section begin="Sceptro"/>'''Sceptro'''. Komanda bastono, simbolo de la reĝa povo.
<section end="Sceptro"/>
<section begin="Scii"/>'''Scii'''. - 1. Koni certe kaj precize : ''La homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio''. - 2. Esti instruita, ekzercita, lerta en io : ''scii naĝi''.
'''Scio'''. Tio, kion oni scias : ''La homa scio ne estas senlima''.
'''Sciigi'''. Fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu : ''sciigi iun pri novaĵo, sciigi novaĵon al iu''.
'''Sciigo'''. Tio, kion oni sciigas : ''En nia revuo oni presas la sciigojn de la lasta horo sur la unua paĝo''.
'''Ekscii'''. Komenci scii, akiri scion pri io nova, nekonata : ''La patrino eksciis pri la morto de l’ filo nur post unu monato''.
'''Antaŭsciigi'''. Sciigi pri io okazonta.
<section end="Scii"/>
<section begin="Scienco"/>'''Scienco'''. - 1. Tutaĵo de scioj, bazitaj sur studoj : ''la progresoj de la scienco''. - 2. Tutaĵo de scioj, sisteme ordigitaj, pri iu objekto : ''la matematiko''.
'''Scienca'''. De scienco, koncernanta sciencon, bazita sur scienco : ''scienca leĝo, scienca metodo''.
'''Science'''. En scienca maniero.
<section end="Scienco"/>
<section begin="Sciuro"/>'''Sciuro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda mambesto el la familio de la mordantoj (''Sciurus vulgaris'').
<section end="Sciuro"/>
<section begin="Se"/>'''Se'''. Kondiĉa konjunkcio : ''La ekskurso komenciĝos morgaŭ, se estos bona vetero''. Li estus bona oratoro, se li havus pli klaran voĉon.
<section end="Se"/>
<section begin="Sebo"/>'''Sebo'''. Pli malmola kaj pli malfacile fandebla parto de la besta graso.
<section end="Sebo"/>
<section begin="Sed"/>'''Sed'''. Konjunkcio por esprimi kontraŭajn, diferencajn ideojn : ''Li povas, sed li ne volas''. Venis ne la ĉefo, sed lia sekretario.
<section end="Sed"/>
<section begin="Segi"/>'''Segi'''. Tranĉi lignon per speciala ilo, konsistanta el ŝtala denthava rubando.
'''Segilo'''. Ŝtala denthava rubando por tranĉi lignon.
<section end="Segi"/>
<section begin="Segmento"/>'''Segmento''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de rondo inter arko kaj rekta linio, kuniganta ĝiajn ekstremojn.
<section end="Segmento"/>
<section begin="Seĝo"/>'''Seĝo'''. Meblo por sidi por unu persono.
'''Apogseĝo'''. Seĝo kun dorso kaj brakoj, por sidi sin apogante.
<section end="Seĝo"/>
<section begin="Seka"/>'''Seka'''. - 1. Ne enhavanta aŭ enhavanta malmulte da akvo, da suko : ''seka tero, seka ligno, seka rostaĵo''. - 2. Senornama : ''seka stilo''. -3. Malvarma, neĝentila : ''seka tono''.
'''Seke'''. En seka maniero : ''seke rakonti, seke respondi''.
'''Sekeco'''. Eco de tio, kio estas seka.
'''Sekigi'''. Fari ion seka.
'''Malseka'''. Enhavanta multe da akvo : ''malseka aero, malseka tolaĵo''.
'''Malsekigi'''. Fari ion malseka : ''malsekigi malmolan panon''.
<section end="Seka"/>
<section begin="Sekalo"/>'''Sekalo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, uzata por faruno (''Secale cereale'').
<section end="Sekalo"/>
<section begin="Sekci"/>'''Sekci'''. Distranĉi homan aŭ bestan korpon, por esplori ĝian strukturon.
'''Sekco'''. Ago de tiu, kiu sekcas.
'''Sekcisto'''. Homo, kies okupo estas sekci.
<section end="Sekci"/>
<section begin="Sekcio"/>'''Sekcio'''. Parto de institucio, de societo : ''sekcio de hospitalo''.
<section end="Sekcio"/>
<section begin="Sekrecio"/>'''Sekrecio'''. Substanco, necesa por la organismo kaj produktata de ĝi mem el la propra sango : ''salivo, galo''.
<section end="Sekrecio"/>
<section begin="Sekreto"/>'''Sekreto'''. Sciigo, scio, kiun oni kaŝas de iu : ''sekreto de la ŝtato, sekreto de la naturo; konservi sekreton''.
'''Sekreta'''. Kaŝita, konata ne de ĉiuj.
'''Sekrete'''. En sekreta maniero.
<section end="Sekreto"/>
<section begin="Sekretario"/>'''Sekretario'''. Homo, kies okupo estas skribi la leterojn, protokolojn de la kunsidoj de societo aŭ plenumi la skribajn aferojn de privata persono.
'''Sekretariejo'''. Loko, kie oni plenumas la skribajn aferojn kaj konservas la dokumentojn de societo.
<section end="Sekretario"/>
<section begin="Sekso"/>'''Sekso'''. - 1. Karakterizaj ecoj de la viro kaj de la ino, diferenco inter la viro kaj virino : ''vira sekso, virina sekso''. - 2. Tutaĵo de l’ individuoj, apartenantaj al la sama sekso : ''la forta sekso = la viroj; la malforta, la bela sekso = la virinoj''.
'''Seksa'''. Koncernanta sekson : ''seksa malsano''.
'''Unu-, duseksa'''. Havanta unu, du seksojn : ''duseksa vegetaĵo''.
<section end="Sekso"/>
<section begin="Seksto"/>'''Seksto''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Muzika interspaco de ses tonoj.
<section end="Seksto"/>
<section begin="Sekto"/>'''Sekto'''. Religia anaro, forlasinta ortodoksan ĉefan eklezion : ''la sekto de anabaptistoj''.
<section end="Sekto"/>
<section begin="Sektoro"/>'''Sektoro''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de rondo inter arko kaj du radioj.
<section end="Sektoro"/>
<section begin="Sekularizi"/>'''Sekularizi'''. Fari ree laika ion aŭ iun, apartenantan al la pastraro : ''sekularizi pastran bienon''.
'''Sekularizo'''. Ago de tiu, kiu sekularizas.
<section end="Sekularizi"/>
<section begin="Sekundo"/>'''Sekundo'''. Sesdekono de minuto.
<section end="Sekundo"/>
<section begin="Sekundanto"/>'''Sekundanto'''. Rajtigito de duelanto por interkonsenti pri la kondiĉoj de la duelo kaj esti ĝia atestanto.
<section end="Sekundanto"/>
<section begin="Sekvi"/>'''Sekvi'''. - 1. Iri, kuri post iu : ''La hundo sekvas sian sinjoron''. - 2. Okazi post io : ''La tri terskuoj rapide sekvis unu la alian''. - 3. Okazi post io kaj esti kaŭzita de ĝi.
'''Sekvo'''. Tio, kio sekvas : ''la sekvoj de malsukcesa milito''.
'''Sekvantaro'''. Aro de personoj,
<section end="Sekvi"/><noinclude><references/></noinclude>
q68eq18g7qq0v34n0bmmxqr7htjib5b
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/146
104
40835
121872
121728
2026-06-05T05:26:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121872
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Sekvi"/>kiuj sekvas, akompanas iun : ''sekvantaro de reĝo''.
'''Sekve'''. Do. Komparu : '''{{VdE|Konsekvenca|Konsekvenco}}, {{VdE|Rezulto|rezulto}}'''.
<section end="Sekvi"/>
<section begin="Selo"/>'''Selo'''. Remburita sidejo, kiun oni ligas al la dorso de rajdbesto por komforte sidi.
'''Seli'''. Meti selon sur la dorson de rajdbesto : ''seli ĉevalon''.
'''Selisto'''. Metiisto, kiu faras selojn.
<section end="Selo"/>
<section begin="Selakto"/>'''Selakto'''. Fluidaĵo, apartigita de kazeigita lakto.
<section end="Selakto"/>
<section begin="Seleno"/>'''Seleno''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Se. Ĥemia elemento, simila al la sulfuro.
<section end="Seleno"/>
<section begin="Semo"/>'''Semo'''. Grajno aŭ parto de frukto, de floro, kiu servas por reprodukti la vegetaĵon.
'''Semi'''. Ĵeti semojn sur kulturitan teron : ''semi tritikon, semi kampon''.
'''Semado'''. Procedo de tiu, kiu semas. Komparu : '''{{VdE|Grajno}}, {{VdE|Greno|greno}}, {{VdE|Kerno|kerno}}'''.
<section end="Semo"/>
<section begin="Semaforo"/>'''Semaforo'''. Aparato por optikaj signaloj sur la maro, sur la fervojoj.
<section end="Semaforo"/>
<section begin="Semajno"/>'''Semajno'''. Periodo de sep tagoj, sekvantaj unu la alian : ''La jaro havas 52 semajnojn''.
'''Ĉiusemajna, semajna'''. Aperanta unu fojon en ĉiu semajno : ''semajna gazeto''.
<section end="Semajno"/>
<section begin="Seminario"/>'''Seminario'''. Lernejo, instruanta junulojn al la pastreco.
'''Seminariano'''. Lernanto de seminario.
<section end="Seminario"/>
<section begin="Sen"/>'''Sen'''. - 1. Prepozicio, esprimanta foreston, escepton, mankon (ne havante, ne akompanate) : ''La generalo venis sem adjutanto''. ''Sen mono, sen ĉapelo''. - 2. Prefikso havanta la saman signifon, kiel la prepozicio : ''sencela, sensenca, senigi, senvestigi''.
<section end="Sen"/>
<section begin="Senato"/>'''Senato'''. Supera ĉambrego de parlamento : ''La angla senato havas la nomon : la ĉambrego de la lordoj''.
'''Senatano'''. Membro de senato.
<section end="Senato"/>
<section begin="Senco"/>'''Senco'''. Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo; tio, kio montras, kiel oni komprenas vorton aŭ frazon : ''radika aŭ propra senco de vorto, figura senco''.
'''Sensenca'''. Kiu havas neniun sencon, malsaĝa : ''sensensa diro''.
'''Sensencaĵo'''. Io sensenca.
'''Dusenca'''. Havanta du sencojn, kiu povas esti komprenata en du sencoj : ''Diamanto estas dusenca vorto''.
<section end="Senco"/>
<section begin="Sendi"/>'''Sendi'''. Ordoni, kaŭzi, ke iu iru, ke io estu portita de unu loko en alian : ''sendi la kuiristinon en la bazaron, sendi leteron al amiko''.
'''Sendo'''. Ago de tiu, kiu sendas.
'''Sendaĵo'''. Sendata objekto : ''Mi ricevis la sendaĵon''.
'''Sendito'''. Homo, kiun oni sendis kun komisio.
'''Dissendi'''. Sendi en multajn lokojn, al multaj personoj : ''dissendi cirkuleron''.
'''Resendi'''. Sendi ion al la loko aŭ persono, de kiu ĝi estis sendita : ''Li resendis la leteron, ne malferminte ĝin''.
<section end="Sendi"/>
<section begin="Sensacio"/>'''Sensacio'''. Granda impreso : ''La novaĵo kaŭzis sensacion en la tuta urbo''.
'''Sensacia'''. De sensacio, kaŭzanta sensacion.
<section end="Sensacio"/>
<section begin="Senti"/>'''Senti'''. Ricevi impreson de ekstera objekto per speciala organo : ''senti odoron, malvarmon''.
'''Sento'''. - 1. Kapablo senti : ''la kvin sentoj de la homo - 2''. Tio, kion oni sentas : ''malagrabla sento''.
'''Sentema'''. Kiu havas facile impreseblajn sentojn.
'''Sentebla'''. Kiu povas esti sentata, rimarkata.
'''Antaŭsenti'''. Neklare senti, imagi tion, kio devas okazi : ''antaŭsenti fulmotondron''.
<section end="Senti"/>
<section begin="Sentenco"/>'''Sentenco'''. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo : ''sentenco de Seneko''. Komparu : '''{{VdE|Aforismo}}, {{VdE|Maksimo|maksimo}}, {{VdE|Moto|moto}}, {{VdE|Proverbo|proverbo}}'''.
<section end="Sentenco"/>
<section begin="Sentimentala"/>'''Sentimentala'''. Havanta tro senteman spiriton : ''sentimentala homo, sentimentala verko''.
<section end="Sentimentala"/>
<section begin="Sep"/>'''Sep'''. Ses plus unu; 7 : ''La sep tagoj de la semajno''.
<section end="Sep"/>
<section begin="Sepalo"/>'''Sepalo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Verda folieto de la ekstera kovraĵo de l’ floro.
<section end="Sepalo"/>
<section begin="Sepio"/>'''Sepio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Dekpieda molusko, posedanta vezikon kun fluidaĵo, uzata kiel farbo (''Sepia ofjicinalis'').
<section end="Sepio"/>
<section begin="Septembro"/>'''Septembro'''. Naŭa monato de l’ jaro.
<section end="Septembro"/>
<section begin="Septeto"/>'''Septeto''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Muzika verko por sep homaj voĉoj aŭ por sep instrumentoj.
<section end="Septeto"/>
<section begin="Serafo"/>'''Serafo'''. Anĝelo de la plej alta rango.
<section end="Serafo"/>
<section begin="Serajlo"/>'''Serajlo'''. - 1. Palaco de la turka sultano. - 2. Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj.
<section end="Serajlo"/>
<section begin="Serĉi"/>'''Serĉi'''. Peni trovi : ''serĉi la perditan naztukon; serĉi bonan esprimon por fidele traduki la tekston''.
'''Serĉo, serĉado'''. Ago, agoj de tiu, kiu serĉas.
'''Traserĉi'''. Serĉi detale, precipe por trovi ion kontraŭleĝan : ''traserĉi la loĝejon de politika krimulo''.
<section end="Serĉi"/>
<section begin="Serena"/>'''Serena'''. - 1. Belvetera, sennuba : ''serena ĉielo''. - 2. Ne ĉagrenita, kvieta : ''serena vizaĝo''.
'''Sereneco'''. Eco de tio, kio estas serena. Komparu : '''{{VdE|Kvieta}}, {{VdE|Milda|milda}}, {{VdE|Trankvila|trankvila}}'''.
<section end="Serena"/>
<section begin="Serenado"/>'''Serenado'''. Muzika verko aŭ kanto, plenumata nokte, en libera aero sub la fenestroj de iu, por esprimi sian amon aŭ respekton.
<section end="Serenado"/>
<section begin="Serĝento"/>'''Serĝento'''. Malsupera infanteria suboficiro.
<section end="Serĝento"/>
<section begin="Serio"/>'''Serio'''. Seninterrompa vico de samspecaj objektoj, de nombroj : ''serio de spektakloj, serio de loteriaj biletoj''.
<section end="Serio"/><noinclude><references/></noinclude>
aa0yv5z8ecobpiw1eshbp94j2gdjdtv
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/147
104
40836
121873
121691
2026-06-05T05:44:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121873
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Serioza"/>'''Serioza'''. - 1. Pripensanta antaŭ la agoj : ''serioza viro''. - 2. Ne ŝercema, ne ŝerca : ''Mi ne deziras aŭskulti viajn spritaĵojn, mi postulas seriozan respondon!''
'''Serioze'''''. En serioza maniero.
'''Seriozeco'''. Eco de tio, kio estas serioza. Komparu : '''{{VdE|Grava}}'''.
<section end="Serioza"/>
<section begin="Serpento"/>'''Serpento''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj.
'''Serpenti'''. Sin movi, kiel serpento : ''La rivereto serpentas sur la herbejo''.
<section end="Serpento"/>
<section begin="Seruro"/>'''Seruro'''. Risorta aparato por fermi pordon, keston.
'''Seruristo'''. Metisto, kiu faras serurojn.
<section end="Seruro"/>
<section begin="Servi"/>'''Servi'''. - 1. Labori por iu laŭ liaj ordonoj : ''servi, kiel pordisto; servi, kiel oficisto'' - 2. Esti utila por iu aŭ por io : ''servi la patrujon per siaj agoj''. - 3. Esti uzata por io : ''La ŝipo servas por la navigado''.
'''Servema'''. Kiu volonte servas.
'''Servisto'''. Homo, kies okupo estas labori por iu laŭ liaj ordonoj, precipe en lia hejmo : ''pordisto, lakeo''.
'''Servo, servado'''. Ago, agoj, okupo de tiu, kiu servas : ''milita servado, Diservo''.
<section end="Servi"/>
<section begin="Servuto"/>'''Servuto'''. Mallibera servado de la kamparanoj, kiuj en la mezaj jarcentoj restis kvazaŭ posedaĵo de la mastro : ''La servuto estis nuligita en Ruslando en la jaro 1861''.
'''Servutulo'''. Homo, plenumanta la servuton.
<section end="Servuto"/>
<section begin="Ses"/>'''Ses'''. 6; kvin plus unu.
<section end="Ses"/>
<section begin="Severa"/>'''Severa'''. - 1. Ne pardonanta la kulpojn kaj kiel eble plej forte punanta ilin : ''severa juĝisto, severa verdikto''. - 2. Akra, ne milda : ''severa vintro, severa klimato''. - 3. Akra, neĝentila : ''severa admono''.
'''Severe'''. En severa maniero.
'''Severeco'''. Eco de tio, kio estas severa.
<section end="Severa"/>
<section begin="Sevrugo"/>'''Sevrugo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj (''Acipenser stellatus'').
<section end="Sevrugo"/>
<section begin="Sezono"/>'''Sezono'''. Parto de la jaro, karakterizata de specialaj trajtoj (temperaturo, okupoj) : ''vintro, ĉassezono, bansezono''.
<section end="Sezono"/>
<section begin="Sfero"/>'''Sfero'''. – 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Figuro, kies kurba surfaco estas en ĉiuj punktoj egaldistanca de unu interna punkto, nomata centro : ''La tera globo havas la formon de kunpremita sfero''. - 2. Medio de agado, de influo : ''sfero de politika influo''.
'''Sfera'''. - 1. Havanta la formon de la sfero : ''sfera korpo''. - 2. Koncernanta fenomenon, kaŭzitan de la sfera formo : ''sfera aberacio''.
'''Duonsfero'''. Duono de sfero : ''Ĉiu granda rondo dividas la sferon en du duonsferojn''.
'''Sfereco'''. Sfera formo : ''La sfereco de la tero ne estis konata de la antikvuloj''.
<section end="Sfero"/>
<section begin="Sfinkso"/>'''Sfinkso''' - 1. Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. - 2. Persono, kiun oni ne povas kompreni : ''Li estas vera sfinkso : ĉiujn liajn agojn ĉirkaŭas mistero''.
<section end="Sfinkso"/>
<section begin="Sfinktero"/>'''Sfinktero''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Ringforma muskolo fermanta eniron : ''sfinktero de la veziko''.
<section end="Sfinktero"/>
<section begin="Si"/>'''Si'''. Resenda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l' frazo : ''mi lavas min; vi lavas vin; li, ŝi, ĝi, ili lavas sin''.
'''Sia'''. Poseda pronomo de la tria persono, uzata en komplementoj, kiam ili rilatas la subjekton de l’ frazo : ''Venis la reĝo kun siaj korteganoj''.
<section end="Si"/>
<section begin="Sibli"/>'''Sibli'''. Eligi sonon, konsistantan el longedaŭra s. : ''La serpento siblas''.
'''Siblo'''. Sono, konsistanta el longedaŭra s.
<section end="Sibli"/>
<section begin="Sidi"/>'''Sidi'''. Resti senmova sur la postaĵo de la korpo : ''sidi sur seĝo, sidi ĉe la tablo''.
'''Sidigi'''. Meti iun senmove sur la postaĵo de lia korpo : ''sidigi infanon sur benko''.
'''Sidiĝi'''. Sin meti senmove sur la postaĵo de sia korpo : ''Sidiĝu, mi petas''.
'''Kunsidi'''. Partopreni kun aliaj personoj en komuna diskutado kaj konsiliĝo : ''Kunsidis ĉiuj membroj de la komitato''.
'''Kunsido'''. Komuna diskutado kaj konsiliĝado de membroj de societo, de juĝantaro k. t. p. : ''La kunsido de la estraro estis publika''.
<section end="Sidi"/>
<section begin="Sieĝi"/>'''Sieĝi'''. Ĉirkaŭi fortikaĵon per militistaj fortoj por ĝin preni.
'''Sieĝo'''. Agoj de tiu, kiu sieĝas : ''La sieĝo de Trojo''.
'''Sieĝanto'''. Militisto, kiu sieĝas.
'''Sieĝato'''. Militisto, loĝanto de urbo, kiun oni sieĝas.
<section end="Sieĝi"/>
<section begin="Sifiliso"/>'''Sifiliso''' ({{VdE-ml|Med}}.). Seksa malsano, infekta kaj heredata.
'''Sifilisa'''. De sifiliso, koncernanta sifilison, kaŭzita de sifiliso : ''sifilisa ulcero''.
<section end="Sifiliso"/>
<section begin="Sifono"/>'''Sifono'''. - 1. Kurbigita tubo kun neegalaj branĉoj, uzata por transverŝi fluidojn. - 2. Botelo kun tia tubo por gasaj akvoj.
<section end="Sifono"/>
<section begin="Sigelo"/>'''Sigelo'''. Signo, farata sur mola substanco, por fikse fermi koverton, por pruvi aŭtentikecon de dokumento.
'''Sigeli'''. Fari sigelon, fermi per sigelo : ''sigeli koverton''.
'''Sigelilo'''. Peco de ŝtono, de metalo aŭ de alia malmola substanco, sur kiu estas gravurita signo aŭ surskribo, por sigeli.
'''Sigelvakso'''. Substanco, farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj. Komparu : '''{{VdE|Stampo}}'''.
<section end="Sigelo"/>
<section begin="Signo"/>'''Signo'''. Linio, figuro, gesto, movo, havanta specialan signifon, koniganta penson : ''Fari signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon''. ''Interpunkciaj signoj : punkto, komo, signo de ekkrio, de demando''.
<section end="Signo"/><noinclude><references/></noinclude>
pbdvq3qgvzndw4n3yrwu8cmcee7uhr2
Paĝo:Victoria (Esperanto).djvu/96
104
42739
121867
2026-06-04T15:23:40Z
Johshh
4983
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "vivanta. mi pli volonte suferus tåge kaj nokte, ol ree skribi al vi; sed nun mi komencis senanimigi, kaj mi ne plu pensas tiel. Fremduloj vidis min sangi, la kuracisto min ekzamenis kaj vidis, ke mi jam havas nur reston de pulmo, pro kio mi do hontu plu? Mi kusis ei tie en la lito kaj pripensis la lastajn vortojn, kiujn mi diris al vi. Estis en la arbaro tiun vesperon. Tiam mi ne pensis, ke ili estos miaj lastaj vortoj, car tiam mi estus dir...
121867
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Johshh" /></noinclude>vivanta. mi pli volonte suferus tåge kaj nokte, ol ree
skribi al vi; sed nun mi komencis senanimigi, kaj mi ne
plu pensas tiel. Fremduloj vidis min sangi, la kuracisto
min ekzamenis kaj vidis, ke mi jam havas nur reston de
pulmo, pro kio mi do hontu plu?
Mi kusis ei tie en la lito kaj pripensis la lastajn vortojn,
kiujn mi diris al vi. Estis en la arbaro tiun vesperon.
Tiam mi ne pensis, ke ili estos miaj lastaj vortoj, car
tiam mi estus dirinta adiau al vi tuj, kaj estus vin
dankinta. Nun mi ne plu vidos vin, tial mi bedauras,
ke mi ne Jetis min sur la teron antau vi kaj kisis viajn
suojn kaj la teron, sur kiv vi iris, kaj montris al vi
kiel nedireble mi vin amis. Mi kusis tie ei kaj deziris,
hierau kaj hodiau, ke mi ne estu pli malsana, ol ke mi
povu reveni hejmen kaj iri en la arbaron kaj trovi tiun
lokon, kie ni sidis, kiam vi tenis miajn manojn; car tiam
mi povus kusigi min tie kaj serci, cv mi ne povus trovi
la postsignojn de vi kaj kisi ciun erikon cirkaue. Sed mi
ne povos veni hejmen nun, se mi ne eble estos iom pli
vigla, kiel kredas panjo.
Kara Johannes! Strange estas pripensi, ke mi povis
fari nenion alian ol veni sur la teron kaj ami vin kaj nun
diri adiau al la vivo. Kredu, ke strange estas kusi tie ei
kaj atendi la tagon kaj la horon. Mi forigas min pason
post paso de la vivo kaj la homoj en la strato kaj la
veturila bruo; la printempon mi versajne ankau ne plu
vidos, kaj tiuj domoj kaj la stratoj kaj la arboj en la
parko restos post mi. Mi povis sidi iomete en la lito
hodiau. kaj iomete rigardi el la fenestro. Malsupre cc la
angulo estis du, kiuj rendevuis, ili salutis kaj kaptis la
manojn unu de la alia kaj ridis pri tio, kion ili diris;
sed tiam estis tiel strange al mi, ke mi, kiv kusis rigard
ante tion, devas morti. Mi ekpensis: tiuj du tie mal
supre ne scias, ke mi kusas tie ei kaj atendas mian horon ;
sed se ili tion scius, ili tamen salutus unu la alian kaj
parolus unu kun la alia kiel nun. Hierau nokte, kiam
estis mallume, mi pensis, ke tio estas mia lasta tempo,
mia koro komencis halti, kaj estis, kvazaii mi audus la
eternon susuri kontrau min malproksime ekstere. Sed en
la sekvanta momento mi revenis de malproksime kaj ree<noinclude><references/></noinclude>
n5p2wj7ksgfrd987umxrary6gxl3v89