Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.5 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/148 104 40837 121874 121692 2026-06-05T21:31:04Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121874 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Signo"/>''Per la signo de la mano la militestro ordonis la atakon''. '''Signi'''. Fari signon. '''Postesigno'''. Signo, lasita de io, kio pasis : ''postesigno de katastrofo''. '''Piedsigno'''. Signo, lasita de piedo sur la tero : ''piedsigno de lupo''. Komparu : '''{{VdE|Noti|Noto}}'''. <section end="Signo"/> <section begin="Signalo"/>'''Signalo'''. Interkonsentita signo, por komuniki de malproksime averton, ordonon, novaĵon : ''fervoja signalo''. '''Signali'''. Fari signalon. <section end="Signalo"/> <section begin="Signifo"/>'''Signifo'''. Senco, graveco : ''signifo de vorto : Niaj kongresoj havas grandan signifon por nia afero''. <section end="Signifo"/> <section begin="Silabo"/>'''Silabo'''. Aparta vokalo, aŭ vokalo kun unu aŭ kun kelke da konsonantoj, kiu povas esti elparolita per unu eligo de la voĉo : ''La vorto « kardinalo » konsistas el la silaboj : kar di na lo''. '''Silabi'''. Legi, paroli, dividante la vortojn en silabojn. <section end="Silabo"/> <section begin="Silenti"/>'''Silenti'''. Ne paroli, ne eligi sonojn, ne fari bruon : ''Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo''. '''Silento'''. Stato de tio, kio silentas : ''la silento de la publiko, la silento de la naturo''. '''Silenta'''. Kiu silentas, senvorta : ''silenta plendo''. '''Silentema'''. Kiu amas silenti. '''Silentigi'''. Fari, ke iu silentu, devigi iun silenti : ''silentigi la lernantojn''. '''Silentiĝi, eksilenti'''. Ĉesi paroli, ĉesi fari bruon. <section end="Silenti"/> <section begin="Silicio"/>'''Silicio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Si. Ĥemia elemento, havanta aspekton de malhele griza pulvoro, de plumbe grizaj lamenoj aŭ de travideblaj kristaloj; ĝin enhavas multenombraj kombinaĵoj, formantaj la ŝelon de la tero. <section end="Silicio"/> <section begin="Siliko"/>'''Siliko''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Natura kombinaĵo de l’ silicio. <section end="Siliko"/> <section begin="Silikvo"/>'''Silikvo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Dunesta frukto, konsistanta el du fruktofolioj kaj enhavanta du vicojn de semoj : ''silikvo de sinapo''. <section end="Silikvo"/> <section begin="Silko"/>'''Silko'''. - 1. Ŝpinaĵo, produktata de la insekto, nomata silka raŭpo. - 2. Teksaĵo el silko. '''Silka'''. El silko : ''silka tuko''. Komparu : '''{{VdE|Atlaso}}'''. <section end="Silko"/> <section begin="Silogismo"/>'''Silogismo'''. Logika konkludo el du frazoj, farata el la unua per la helpo de la dua : ''La vegetaĵoj ne povas sin libere movi; la kverko estas vegetaĵo, do la kverko ne povas sin libere movi''. <section end="Silogismo"/> <section begin="Silueto"/>'''Silueto'''. Desegnaĵo, prezentanta la ombron de la desegnata persono aŭ objekto kaj unuforme nigra inter la konturoj. <section end="Silueto"/> <section begin="Siluro"/>'''Siluro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). La plej granda rivera fiŝo (''Silurus glanis''). <section end="Siluro"/> <section begin="Silvio"/>'''Silvio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Kantanta birdo el la vico de l’ paseroj (''Sylvia''). <section end="Silvio"/> <section begin="Simbolo"/>'''Simbolo'''. Figuro, signo, objekto, havanta interkonsentitan signifon : ''La hundo estas la simbolo de la fideleco''. Komparu : '''{{VdE|Devizo}}, {{VdE|Emblemo|emblemo}}'''. <section end="Simbolo"/> <section begin="Simboliko"/>'''Simboliko'''. Scienco pri la simboloj de religio, de popolo : ''la egipta simboliko''. <section end="Simboliko"/> <section begin="Simetrio"/>'''Simetrio'''. Harmonia rilato de la partoj de l’ tuto koncerne la grandecon, formon kaj nombron : ''La simetrio de la homa korpo ne estas perfekta''. '''Simetria'''. Posedanta simetrion : ''simetria meblo''. '''Simetrie'''. En simetria maniero. <section end="Simetrio"/> <section begin="Simfonio"/>'''Simfonio'''. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo. <section end="Simfonio"/> <section begin="Simio"/>'''Simio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Vertebrulo, apartenanta al la plej alta vico de l’ mambestoj, plej proksima al la homo (''primates''). <section end="Simio"/> <section begin="Simila"/>'''Simila'''. Posedanta tian saman naturon, ecojn, aspekton : ''La dormo estas simila al la morto''. ''La homo estas simila al la simio''. '''Simileco'''. Eco de tio, kio estas simila : ''La simileco de l’ fratoj estas ofte granda''. '''Simili'''. Esti simila. Komparu : '''{{VdE|Analogio|Analogia}}, {{VdE|Identa|identa}}, {{VdE|Parenco|parenca}}'''. <section end="Simila"/> <section begin="Simpatio"/>'''Simpatio'''. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de iliaj gustoj, opinioj. '''Simpatia'''. Naskanta simpation : ''simpatia persono, simpatia vizaĝo''. '''Simpatii'''. Senti simpation al iu : ''simpatii kun iu''. '''Simpatie'''. En simpatia maniero, kun simpatio. <section end="Simpatio"/> <section begin="Simpla"/>'''Simpla'''. - 1. Ne kunmetita, aŭ konsistanta el homonimaj elementoj : ''La fero, kupro, oro estas simplaj korpoj''. Simplaj tempoj. - 2. Konsistanta el malmultaj partoj, ne ornamita : ''simpla konstruaĵo, simpla vesto''. - 3. Facile komprenebla, facile solvebla : ''simpla afero, simpla problemo''. - 4. Ne ruza, naiva : ''simpla homo''. - 5. Sen rango, de malalta rango, simpla soldato, simpla oficisto. '''Simple'''. En simpla maniero. '''Simpleco'''. Eco de tio, kio estas simpla. '''Simpligi, plisimpligi'''. Fari ion simpla, fari ion pli simpla. '''Simplulo'''. Simpla homo. '''Malsimpla'''. Kunmetita, konsistanta el diversaj elementoj, el multaj partoj; malfacila : ''malsimpla tempo, malsimpla meĥanismo, malsimpla problemo''. <section end="Simpla"/> <section begin="Simptomo"/>'''Simptomo'''. Fenomeno, montranta malsanon aŭ lezon : ''La febro estas simptomo de multaj malsanoj''. <section end="Simptomo"/> <section begin="Sinagogo"/>'''Sinagogo'''. Hebrea templo. <section end="Sinagogo"/> <section begin="Sinapo"/>'''Sinapo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj; el ĝiaj semoj oni faras mustardon (''Sinapis nigra''). <section end="Sinapo"/><noinclude><references/></noinclude> 2epnaitr5ew8d775u44l2chvjol8ok1 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/149 104 40838 121875 121693 2026-06-05T22:26:40Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121875 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Sincera"/>'''Sincera'''. Aganta kaj parolanta sen ŝajnigo, akorde kun siaj opinioj : ''sincera homo, sincera bondeziro''. '''Sincere'''. En sincera maniero. '''Sincereco'''. Eco de tio, kio estas sincera. <section end="Sincera"/> <section begin="Sindiko"/>'''Sindiko'''. - 1. Persono, rajtigita zorgi pri la aferoj de la korporacio, kies membro ĝi estas. - 2. Persono, elektita de la kreditoroj de bankrotinto, por zorgi pri iliaj aferoj. <section end="Sindiko"/> <section begin="Sindikato"/>'''Sindikato'''. Grupiĝo por defendo de komunaj ekonomiaj interesoj : ''sindikato de fabrikantoj''. <section end="Sindikato"/> <section begin="Sinedrio"/>'''Sinedrio'''. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj. <section end="Sinedrio"/> <section begin="Singulto"/>'''Singulto'''. Sono, kaŭzita de rapida kuntiriĝo de la diafragmo kaj trapaso de la aero tra la laringo. '''Singulti'''. Eligi singultojn. <section end="Singulto"/> <section begin="Sinjoro"/>'''Sinjoro'''. - 1. Posedanto rilate al la servistoj : ''La sinjoro kaj la lakeo''. - 2. Supera ĉefo : ''la Sinjoro = Dio''. - 3. Titolo de la ĝentileco de la personoj de l’ vira sekso. '''Sinjorino'''. - 1. Posedantino rilate al la servistoj. - 2. Titolo de l’ ĝentileco de la personoj de la virina sekso. '''Sinjora'''. De sinjoro, karakterizanta sinjoron. <section end="Sinjoro"/> <section begin="Sinkopo"/>'''Sinkopo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Subita sveno. <section end="Sinkopo"/> <section begin="Sinodo"/>'''Sinodo'''. Kongreso de episkopoj kaj pastroj, por decidi aferojn ekleziajn. <section end="Sinodo"/> <section begin="Sinonimo"/>'''Sinonimo'''. Vorto, havanta signifon tre proksiman de alia vorto : ''estimi, respekti''. '''Sinonima'''. Estanta sinonimo, koncernanta sinonimon : ''sinonima esprimo''. <section end="Sinonimo"/> <section begin="Sinoptika"/>'''Sinoptika'''. Ebliganta ĉirkaŭpreni per unu rigardo diversajn partojn de tuto : ''sinoptikaj tabeloj de scienco''. <section end="Sinoptika"/> <section begin="Sintakso"/>'''Sintakso'''. - 1. Parto de la gramatiko pri la konstruo de l’ frazoj kaj pri la reciproka rilato de l’ vortoj en la frazoj. - 2. Lernolibro de la sintakso : ''La esperanta sintakso de Fruictier''. '''Sintaksa'''. De sintakso, koncernanta sintakson : ''sintaksa regulo''. <section end="Sintakso"/> <section begin="Sintezo"/>'''Sintezo'''. Filozofia metodo, transiranta de la ideoj simplaj al la ĝeneralaj, de la elementoj al la tuto. '''Sinteza'''. De sintezo, bazita sur la sintezo. '''Sinteze'''. En sinteza maniero. <section end="Sintezo"/> <section begin="Sireno"/>'''Sireno'''. - 1. Ĉe la antikvaj Grekoj mara nimfo, duone virino, duone fiŝo, alloganta la navigantojn per ĉarma kanto, por entiri ilin poste en la maran senfundaĵon. - 2. Senkora koketulino. <section end="Sireno"/> <section begin="Siringo"/>'''Siringo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la oleacoj, kun belaj, bonodoraj floroj (''Syringa''). <section end="Siringo"/> <section begin="Siropo"/>'''Siropo'''. Densa solvaĵo de sukero, kuirita en akvo, aŭ de la suko de fruktoj, kuiritaj kun sukero. <section end="Siropo"/> <section begin="Sistemo"/>'''Sistemo'''. - 1. Kolekto de la principoj de procedo, direktantaj la plenumon laŭ plano, antaŭe pripensita : ''filozofia sistemo''. - 2. Tuto, konstruita konforme al sistemo : ''sistemo planeda, sistemo nerva''. '''Sistema'''. Bazita sur sistemo. '''Sisteme'''. Kun sistemo. Komparu : '''{{VdE|Metodo}}'''. <section end="Sistemo"/> <section begin="Sitelo"/>'''Sitelo'''. - 1. Rondforma vazo ligna, lada kun movebla tenilo, por porti fluidaĵojn. - 2. Ĝia enhavo (mezuro) : ''sitelo da akvo''. <section end="Sitelo"/> <section begin="Situacio"/>'''Situacio'''. - 1. Maniero, en kiu io okupas lokon rilate al la objektoj ĝin ĉirkaŭantaj : ''pentrinda situacio de urbo''. - 2. Tutaĵo de la kondiĉoj aŭ cirkonstancoj, en kiuj iu estas, vivas : ''brilanta situacio, komika situacio''. <section end="Situacio"/> <section begin="Skabio"/>'''Skabio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Haŭta malsano, karakterizata de veziketoj de l’haŭto kaj de forta jukado. <section end="Skabio"/> <section begin="Skalo"/>'''Skalo'''. - 1. Linio, dividita en egalajn partojn aŭ nombro, esprimantaj la malgrandigon de plano, de geografia karto : ''La skalo de la desegnaĵo estas 1 : 1 000''. - 2. Amplekso de voĉo : ''skalo de la tenoro, de la violono''. - 3. Serio de dividoj de fizika instrumento : ''la skalo de termometro''. <section end="Skalo"/> <section begin="Skalpo"/>'''Skalpo'''. Haŭto de la kranio, fortranĉita kun la haroj, kiun la Indianoj portas kiel militan trofeon. <section end="Skalpo"/> <section begin="Skandalo"/>'''Skandalo'''. Ago kaŭzanta publikan indignon : ''Li forlasis la edzinon post dudekjara komuna vivo, - kia skandalo!'' '''Skandala'''. Havanta la ecojn de skandalo : ''skandala konduto''. <section end="Skandalo"/> <section begin="Skandio"/>'''Skandio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}). Sc. Ĥemia elemento, malofta metalo. <section end="Skandio"/> <section begin="Skapolo"/>'''Skapolo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Larĝa, triangula, plata osto de la posta parto de l’ ŝultro. <section end="Skapolo"/> <section begin="Skarabo"/>'''Skarabo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto koleoptero. <section end="Skarabo"/> <section begin="Skarifiki"/>'''Skarifiki'''. Fari tranĉojn sur la homa haŭto por kuracaj celoj. '''Skarifikilo'''. Instrumento por skarifiki. <section end="Skarifiki"/> <section begin="Skarlato"/>'''Skarlato'''. Sange ruĝa koloro. '''Skarlata'''. Sange ruĝa. <section end="Skarlato"/> <section begin="Skarlatino"/>'''Skarlatino''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta febra malsano, karakterizata de skarlataj makuloj de la haŭto kaj de la mukaj membranoj. <section end="Skarlatino"/> <section begin="Skarpo"/>'''Skarpo'''. Larĝa longa rubando, portata kiel ornamo de vestoj, por subteni vunditan antaŭbrakon k. t. p. <section end="Skarpo"/> <section begin="Skato"/>'''Skato''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Familio de transversobuŝaj fiŝoj. <section end="Skato"/><noinclude><references/></noinclude> 43r6cb6l2hbp8wrzhdlrhvc7nc5e6dw Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/150 104 40839 121876 121726 2026-06-06T09:13:59Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121876 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Skatolo"/>'''Skatolo'''. Ujo kartona, lada, ligna kun maldikaj parioj : ''skatolo por papero''. <section end="Skatolo"/> <section begin="Skeleto"/>'''Skeleto'''. - 1. Tutaĵo de la ostoj de besto : ''La homa skeleto tre similas la skeleton de la simio''. - 2. Trabaro de konstruaĵo, de ŝipo, plano de verko. - 3. Homo tre malgrasa. <section end="Skeleto"/> <section begin="Skemo"/>'''Skemo'''. Simpligita figuro, prezentanta ne la formon, sed la proporciojn de objekto. '''Skema'''. Koncernanta skemon, prezentanta skemon : ''skema desegnaĵo''. <section end="Skemo"/> <section begin="Skeptika"/>'''Skeptika'''. Dubanta pri ĉio, malfacile kredanta : ''skeptika homo, skeptika spiririto''. '''Skeptike'''. En skeptika maniero. '''Skeptikulo'''. Homo, skeptika. <section end="Skeptika"/> <section begin="Skerco"/>'''Skerco'''. Muzika verko gaja, ŝercema. <section end="Skerco"/> <section begin="Skermi"/>'''Skermi'''. Batali per tranĉarmiloj. '''Skermo'''. Batalo per tranĉarmiloj. <section end="Skermi"/> <section begin="Skismo"/>'''Skismo'''. Forlaso de eklezio kaj fondo de nova. <section end="Skismo"/> <section begin="Skizo"/>'''Skizo'''. - 1. Desegnaĵo, konsistanta el malmultaj karakterizaj linioj, rapide faritaj. - 2. Literatura verko, ne prezentanta plene la temon, sed per kelke da artistaj trajtoj faranta impreson de estetika tuto. - 3. Plano, projekto. '''Skizi'''. Fari skizon. <section end="Skizo"/> <section begin="Sklavo"/>'''Sklavo'''. - 1. Homo sen personaj rajtoj, apartenanta kiel objekto aŭ posedaĵo al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis. - 2. Homo, plene regata de io : ''sklavo de sia pasio''. '''Sklava'''. Estanta sklavo, de sklavo : ''sklava edzo, sklava kutimo''. '''Sklavigi'''. Fari iun sklavo. '''Sklaveco'''. Stato de tiu, kiu estas sklavo. <section end="Sklavo"/> <section begin="Skolastiko"/>'''Skolastiko'''. Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, de emo al la dialektiko kaj al esploro de subtilaĵoj. '''Skolastika'''. De skolastiko, kiu koncernas la skolastikon. <section end="Skolastiko"/> <section begin="Skolopo"/>'''Skolopo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de la longkruraj (''Scolopax rusticola''). <section end="Skolopo"/> <section begin="Skolopendro"/>'''Skolopendro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Artropodo el la klaso de l’ miriapodoj (''Scolopendra''). <section end="Skolopendro"/> <section begin="Skombro"/>'''Skombro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda manĝebla ostfiŝo (''Scomber''). <section end="Skombro"/> <section begin="Skorbuto"/>'''Skorbuto''' ({{VdE-ml|Med}}.). Epidemia malsano kaŭzata de la manko de freŝa nutraĵo kaj karakterizata de sangado de la dentkarno kaj de hemoragioj de l’ haŭto. <section end="Skorbuto"/> <section begin="Skorio"/>'''Skorio'''. Vitrosirnila substanco sur la surfaco de fandita minmetalo. <section end="Skorio"/> <section begin="Skorpio"/>'''Skorpio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Artropodo el la klaso de l’ araneosimilaj, proksima al la rivera kankro (''Scorpio''). <section end="Skorpio"/> <section begin="Skrapi"/>'''Skrapi'''. Forigi partojn de la supraĵo de korpo, gratante ĝin. '''Skrapilo'''. Instrumento por skrapi. Komparu : '''{{VdE|Froti}}, {{VdE|Grati|grati}}, {{VdE|Viŝi|viŝi}}'''. <section end="Skrapi"/> <section begin="Skribi"/>'''Skribi'''. Esprimi siajn pensojn per ĝenerale interkonsentitaj signoj, literoj : ''skribi vorton, skribi leteron, skribi romanon''. '''Skribo'''. - 1. Ago de tiu, kiu skribas : ''rapida skribo''. - 2. Maniero skribi : ''bela, legebla skribo''. - 3. Tio, kion oni skribis : ''la Sankta Skribo''. '''Skribisto'''. Homo, kies profesio estas skribi, transskribi. '''Priskribi'''. Prezenti, karakterizi ion, skribante, parolante pri ĝi : ''priskribi aventuron''. '''Subskribi'''. Skribi sian nomon sub io, kiel ĝia aŭtoro, aŭ por esprimi sian aprobon, konsenton. '''Surskribi'''. Skribri sur io ĝian nomon, destinon. <section end="Skribi"/> <section begin="Skrofolo"/>'''Skrofolo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano de tuberkulozaj infanoj, karakterizata de ŝvelo de la limfaj glandoj, inflamo de la okuloj, artikoj kaj ostoj. <section end="Skrofolo"/> <section begin="Skrupulo"/>'''Skrupulo'''. - 1. Maltrankviliganta dubo en la aferoj de la konscienco : ''La infano estis tiel malsana, ke la skrupuloj ne permesis al la patrino admoni ĝin''. - 2. Granda precizeco en la faroj. '''Skrupula'''. Karakterizata, de skrupulo : ''skrupula homo, skrupula esploro''. '''Skrupule'''. En skrupula maniero, kun skrupulo. <section end="Skrupulo"/> <section begin="Skui"/>'''Skui'''. Per fortaj movoj tien kaj returnen tremigi ion : ''skui arbon por faligi fruktojn''. '''Skuo'''. Ago de tiu, kiu skuas. Komparu : '''{{VdE|Balanci}}, {{VdE|Svingi|svingi}}, {{VdE|Ŝanceli|ŝanceli}}'''. <section end="Skui"/> <section begin="Skulpti"/>'''Skulpti'''. Fari el solidaj substancoj figurojn, imitantajn homojn, bestojn : ''skulpti marmoron, skulpti statuon''. '''Skulptado'''. Skulptarto. '''Skulptaĵo'''. Skulptita figuro. '''Skulptisto'''. Artisto, kiu skulptas. Komparu : '''{{VdE|Ĉizi}}'''. <section end="Skulpti"/> <section begin="Skuno"/>'''Skuno'''. Rapida, malpeza velŝipo. <section end="Skuno"/> <section begin="Skurĝo"/>'''Skurĝo'''. Vipo kun mallonga tenilo kaj mallonga, dika rimeno. '''Skurĝi'''. Bati per skurĝo. <section end="Skurĝo"/> <section begin="Skvamo"/>'''Skvamo'''. - 1. Malmolaj, maldikaj platoj, kovrantaj la korpon de multaj fiŝoj kaj rampuloj. - 2. Objekto, similanta skvamon : ''skarlatinaj skvamoj de la haŭto''. <section end="Skvamo"/> <section begin="Smeraldo"/>'''Smeraldo'''. Multekosta ŝtono de bela verda koloro. <section end="Smeraldo"/> <section begin="Smirgo"/>'''Smirgo'''. Minerala substanco, uzata por poluri metalojn. '''Smirga papero'''. Papero, sur kiu estas algluita smirgo. '''Smirgi'''. Poluri per smirgo. <section end="Smirgo"/> <section begin="Sobra"/>'''Sobra'''. Modere trinkanta kaj manĝanta. '''Sobre'''. En sobra maniero, kun sobreco. '''Sobreco'''. Eco de tiu, kiu estas sobra. '''Malsobra'''. Malmodere trinkanta kaj {{vdk|manĝ|anta}}<section end="Sobra"/><noinclude><references/></noinclude> metaugms7hbs6dqtr2cr82ooz4ct3ao Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/151 104 40840 121877 121724 2026-06-06T09:37:41Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121877 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Sobra"/>{{vdf|manĝ|anta}}. '''Malsobre'''. En malsobra maniero, kun malsobreco. '''Malsobreco'''. Eco de tiu, kiu estas malsobra. <section end="Sobra"/> <section begin="Socio"/>'''Socio'''. Kuniĝo de homoj aŭ de bestoj, vivantaj sub komunaj leĝoj. '''Socia'''. De socio, koncernata socion. <section end="Socio"/> <section begin="Sociala"/>'''Sociala'''. Socia. <section end="Sociala"/> <section begin="Socialismo"/>'''Socialismo'''. Socia doktrino, postulanta nuligon de la privata propraĵo kaj transdonon de la iloj de la produktado al la socio. <section end="Socialismo"/> <section begin="Socialisto"/>'''Socialisto'''. Adepto de la socialismo. <section end="Socialisto"/> <section begin="Societo"/>'''Societo'''. Kuniĝo de multe da personoj por komuna celo : ''Li tre agrable parolas en la societo''. ''Societo de velocipedistoj''. '''Societa'''. De societo, koncernanta societon : ''societa regularo, societa moro''. Komparu : '''{{VdE|Asocio}}, {{VdE|Kompanio|kompanio}}, {{VdE|Ligo|ligo}}, {{VdE|Unu|unuiĝo}}'''. <section end="Societo"/> <section begin="Sociologo"/>'''Sociologo'''. Scienculo, sin okupanta per la sociologio. <section end="Sociologo"/> <section begin="Sociologio"/>'''Sociologio'''. Scienco pri la fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo. <section end="Sociologio"/> <section begin="Sodo"/>'''Sodo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Na<sub>2</sub>CO<sub>3</sub>. Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo en mineralaj fontoj (Karlsbado); senkolora salo alkalia, facile solvebla en la akvo kaj uzata en la fabrikado de sapoj kaj por multaj teknikaj celoj. <section end="Sodo"/> <section begin="Sofo"/>'''Sofo'''. Kanapo kun apogdorso kaj du apogflankoj. <section end="Sofo"/> <section begin="Sofismo"/>'''Sofismo'''. Erara, trompanta konkludo, bazita sur rezonado ŝajne ĝusta : ''Kion mi ne perdis, tio apartenas al mi; mi ne perdis vian monujon, do via monujo apartenas al mi''. <section end="Sofismo"/> <section begin="Sofisto"/>'''Sofisto'''. Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia. <section end="Sofisto"/> <section begin="Soifi"/>'''Soifi'''. - 1. Senti deziron, bezonon trinki : ''Oni forte soifas dum la varmego''. - 2. Forte deziri : ''soifi laboron''. '''Soifo'''. - 1. Deziro, bezono trinki. - 2. Forta deziro. '''Sangsoifa'''. Kruela, sovaĝa : ''sangsoifa besto''. <section end="Soifi"/> <section begin="Sojlo"/>'''Sojlo'''. - 1. Transversa ŝtono aŭ trabo ĉe la bazo de la malfermaĵo de pordo. - 2. Komenco : ''Ĉe la sojlo de l’ vivo''. <section end="Sojlo"/> <section begin="Soklo"/>'''Soklo'''. Bazo de muro, de kolono, de statuo. <section end="Soklo"/> <section begin="Sola"/>'''Sola'''. Ne akompanata de aliaj; ne helpata de aliaj; sen iu ajn alia; unu kaj neniu plu : ''veni sola, labori sola''. ''Li sola estas kulpa''. '''Sole'''. Nur, sen iu ajn alia. <section end="Sola"/> <section begin="Solanacoj"/>'''Solanacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj hiskiamo, beladono, tomato. <section end="Solanacoj"/> <section begin="Soldato"/>'''Soldato'''. Militisto. '''Soldatejo'''. Domo, loĝejo de soldatoj. '''Servosoldato'''. Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro. <section end="Soldato"/> <section begin="Solecismo"/>'''Solecismo'''. Eraro kontraŭ la sintakso : ''Estas necese, ke li venus''. <section end="Solecismo"/> <section begin="Solena"/>'''Solena'''. Honorata per publikaj ceremonioj, aranĝata kun pompo : ''solena festo, solena aŭdienco''. '''Soleno'''. Festo, ceremonio, aranĝita kun pompo. '''Soleneco'''. Eco de tio, kio estas solena. '''Soleni'''. Honori per pompaj ceremonioj. <section end="Solena"/> <section begin="Solida"/>'''Solida''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). - 1. Kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun alia : ''La naturo konsistas el la korpoj solidaj, fluidaj kaj gasaj''. - 2. Serioza, konfidinda : ''solida argumento, solida firmo''. '''Solideco'''. Eco de tio, kio estas solida. '''Solide'''. En solida maniero. <section end="Solida"/> <section begin="Solidara"/>'''Solidara'''. Prenanta sur sin respondecon por la agoj de alia persono : ''solidara kun la samideanoj''. '''Solidare'''. En solidara maniero. '''Solidareco'''. Eco de tio, kio estas solidara. <section end="Solidara"/> <section begin="Solisto"/>'''Solisto'''. Artisto (muzikisto, kantisto, dancisto) plenumanta parton de muzika aŭ baleta verko, destinitan por unu persono, akompanate de aliaj artistoj. <section end="Solisto"/> <section begin="Solitero"/>'''Solitero''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rubanda vermo, vivanta en la intestoj de l’ homo (''Taenia solium''). <section end="Solitero"/> <section begin="Solvi"/>'''Solvi'''. - 1. Fluidigi solidan substancon, miksante ĝin kun fluidaĵo : ''solvi salon en akvo''. - 2. Trovi rimedon, respondon : ''solvi problemon, solvi malfacilaĵon''. '''Solvo'''. Ago, efiko de tio, kio solvas. '''Solvebla'''. Kiu povas esti solvita : ''solvebla metalo, nesolvebla problemo''. '''Solviĝi'''. Fariĝi solvita. <section end="Solvi"/> <section begin="Somero"/>'''Somero'''. La dua el la kvar sezonoj de la jaro (21 junio - 22 septembro). '''Somera'''. De somero, koncernanta someron : ''somera vetero''. '''Somere'''. Dum somero, en somero. <section end="Somero"/> <section begin="Somnambulo"/>'''Somnambulo'''. Homo, malsana je la somnambulismo. <section end="Somnambulo"/> <section begin="Somnambulismo"/>'''Somnambulismo'''. Patologia stato, dum kiu oni iras kaj agas en la dormo, kvazaŭ konscie. <section end="Somnambulismo"/> <section begin="Sono"/>'''Sono'''. Tio, kion oni aŭdas : ''sonoj de voĉo, de instrumento''. '''Soni'''. Eligi, fari sonojn : ''La voĉo de la najtingalo sonas agrable''. '''Belsona'''. Kiu bele sonas, agrabla por la orelo : ''belsona lingvo''. <section end="Sono"/> <section begin="Sonato"/>'''Sonato''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. <section end="Sonato"/> <section begin="Sondi"/>'''Sondi'''. Esplori la profundecon de akvo. '''Sondilo'''. Instrumento por sondi. <section end="Sondi"/><noinclude><references/></noinclude> e2g3hsswpvs1g2mnnwfdsx6zu73wx9i Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/152 104 40841 121878 121704 2026-06-06T10:18:21Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121878 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Soneto"/>'''Soneto'''. Lirika versaĵo, konsistanta el 14 versoj, dividitaj en du verskvarojn, kaj du verstriojn. <section end="Soneto"/> <section begin="Sonĝo"/>'''Sonĝo'''. Pensoj kaj bildoj de l’ dormanto. '''Sonĝi'''. Pensi kaj vidi bildojn dum la dormo. <section end="Sonĝo"/> <section begin="Sonoro"/>'''Sonoro'''. Tono daŭre sonanta post la ĉeso de ĝia kaŭzo : ''sonoro de fera disko, frapita per martelo''. '''Sonori'''. Eligi sonoron. '''Sonorigi'''. Frapi, tuŝi sonorantan korpon, por ke ĝi eligu tonojn. '''Sonorilo'''. Metala duonsfera instrumento por sonorigi. '''Sonorilejo'''. Turo kun sonoriloj. '''Sonorigisto'''. Homo, kies okupo estas sonorigi : ''sonorigisto de preĝejo''. Komparu : '''{{VdE|Sono}}, {{VdE|Tono|tono}}'''. <section end="Sonoro"/> <section begin="Sopiri"/>'''Sopiri'''. - 1. Senti bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri : ''sopiri al la trankvilo, sopiri al la patrolando''. – 2. Esprimi sian bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri per forta longa enspiro, akompanata de plenda tono : ''La malsanulo jen ĝemis, jen sopiris''. '''Sopiro'''. Sento, enspiro de tiu, kiu sopiras. '''Sopire'''. Kun sopiro : ''sopire rigardi''. <section end="Sopiri"/> <section begin="Soprano"/>'''Soprano'''. Alta voĉo de virino aŭ de juna knabo. <section end="Soprano"/> <section begin="Sorbi"/>'''Sorbi'''. Entiri fluidaĵon en la buŝon, en la porojn : ''Oni uzas specialan paperon por sorbi la inkon''. '''Sorba'''. Kiu sorbas : ''sorba papero''. <section end="Sorbi"/> <section begin="Sorĉi"/>'''Sorĉi'''. - 1 . Per satana povo havi supernaturan efikon je io : ''sorĉi iun besto''. - 2. Ravi, inspiri pasion, ĉarmi : ''La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto''. '''Sorĉo'''. Ago de tiu, kiu sorĉas. '''Sorĉa'''. Kiu sorĉas. '''Sorĉisto'''. Homo, havanta sorĉan povon. '''Sorĉistino. - 1. Virino, havanta sorĉan povon. - 2. Maljuna, malbela virino. <section end="Sorĉi"/> <section begin="Soriko"/>'''Soriko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda mambesto el la vico de la insektomanĝaj (''Sorex vulgaris''). <section end="Soriko"/> <section begin="Sorpo"/>'''Sorpo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la pomacoj (''Sorbus''). <section end="Sorpo"/> <section begin="Sorto"/>'''Sorto'''. Povo, kiu decidas kaj direktas de antaŭe, kio devas okazi : ''Neniu povas eviti la sorton''. <section end="Sorto"/> <section begin="Sortimento"/>'''Sortimento'''. Kolekto de komercaĵoj de la sama speco : ''sortimento de kolumoj''. <section end="Sortimento"/> <section begin="Sovaĝa"/>'''Sovaĝa'''. Vivanta, restanta en tia stato, en kia ĝin kreis la naturo; ne civilizita, ne kulturita, ne hejmigita : ''sovaĝa besto, sovaĝa popolo, sovaĝa tero''. '''Sovaĝeco'''. Eco de tio, kio estas sovaĝa. '''Sovaĝulo'''. Sovaĝa homo : ''La sovaĝuloj de Afriko''. <section end="Sovaĝa"/> <section begin="Spaco"/>'''Spaco'''. - 1 . Tio, en kio laŭ nia imagado, troviĝas ĉiuj korpoj : ''La spaco estas senlima''. - 2. Ĝia parto tridimensia, okupata de korpo : ''La ŝranko okupas multe da spaco en mia ĉambro''. '''Interspaco'''. Spaco inter du objektoj, distanco : ''interspaco inter du urboj''. <section end="Spaco"/> <section begin="Spado"/>'''Spado'''. Mallarĝa, rekta, akrepinta glavo : ''spado de ŝtata oficisto''. Komparu : '''{{VdE|Rapiro}}, {{VdE|Sabro|sabro}}'''. <section end="Spado"/> <section begin="Spaliro"/>'''Spaliro'''. - 1. Vico de arboj aŭ arbetoj, formanta kvazaŭ parion. - 2. Vico de homoj, starigitaj laŭlonge de strato, de vojo. <section end="Spaliro"/> <section begin="Spasmo"/>'''Spasmo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Aŭtomata, longedaŭra streĉo de muskolo. Komparu : '''{{VdE|Konvulsio}}, {{VdE|Tetano|tetano}}'''. <section end="Spasmo"/> <section begin="Spato"/>'''Spato'''. Ĝenerala nomo de multaj mineraloj de lamena strukturo (multaj karbonikaj, kelkaj silikatoj k. t. p.). <section end="Spato"/> <section begin="Speco"/>'''Speco'''. Aro de estaĵoj aŭ objektoj, posedantaj komunan karakterizan trajton; subdivido de gento : ''la homa speco''. <section end="Speco"/> <section begin="Speciala"/>'''Speciala'''. Destinita por unu aparta celo : ''speciala vesto, speciala procedo, speciala instrumento''. '''Speciale'''. En speciala maniero. '''Specialo'''. Scienco, arto, laboro, per kiu oni sin speciale okupas : ''La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn''. '''Specialisto'''. Homo, sin okupanta speciale per arto, scienco, k. t. p, : ''specialisto en la aerveturado''. Komparu : '''{{VdE|Metio}}, {{VdE|Ofico|ofico}}, {{VdE|Profesio|profesio}}'''. <section end="Speciala"/> <section begin="Specimeno"/>'''Specimeno'''. Peco de ŝtofo, malgranda kvanto de komercaĵo, montrata, sendata al la aĉetontoj. <section end="Specimeno"/> <section begin="Spegulo"/>'''Spegulo'''. Polurita surfaco, reflektanta la radiojn de la lumo kaj donanta bildojn de l’ objektoj. <section end="Spegulo"/> <section begin="Spektaklo"/>'''Spektaklo'''. Tio, kion oni ludas, montras en teatro, en cirko. <section end="Spektaklo"/> <section begin="Spektro"/>'''Spektro''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Bildo de luma radio, disigita en kolorojn per vitra prismo. <section end="Spektro"/> <section begin="Spekuli"/>'''Spekuli'''. Fari komercajn aferojn, esperante profiton, bazitan sur cirkonstancoj, ne dependantaj de la entreprenanto : ''spekuli je la greno''. '''Spekulo'''. Ago de tiu, kiu spekulas. <section end="Spekuli"/> <section begin="Spekulacio"/>'''Spekulacio'''. Spekulo, spekulado. <section end="Spekulacio"/> <section begin="Spekulativa"/>'''Spekulativa''' ({{VdE-ml|Filoz}}.). Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado : ''spekulativa kaj empiria filozofio''. <section end="Spekulativa"/> <section begin="Spermo"/>'''Spermo'''. Vira fruktiga fluidaĵo. <section end="Spermo"/> <section begin="Spermaceto"/>'''Spermaceto'''. Blanka grasa substanco, trovata en la kranio de la kaŝaloto. <section end="Spermaceto"/> <section begin="Sperta"/>'''Sperta'''. Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo : ''sperta generalo, sperta kuracisto''. '''Sperto'''. Konoj akiritaj per longa praktiko kaj observo. <section end="Sperta"/><noinclude><references/></noinclude> j3b6ozxy7h35zpcp5jp2uq1e7p5wufh Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/153 104 40842 121879 121705 2026-06-06T11:01:21Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121879 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Spezo"/>'''Spezo'''. Pago aŭ akcepto de mono : ''elspezo kaj enspezo''. '''Spezi'''. Pagi aŭ akcepti monon : ''elspezi kaj enspezi''. <section end="Spezo"/> <section begin="Spici"/>'''Spici'''. Aldoni al la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vegetaĵajn substancojn, aromajn kaj akre gustajn por fari ilin pli bongustaj. '''Spicaĵo'''. Tio, per kio oni spicas : ''kariofilo, muskato''. <section end="Spici"/> <section begin="Spiko"/>'''Spiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Supra parto de grena kreskaĵo, enhavanta la grajnojn. <section end="Spiko"/> <section begin="Spino"/>'''Spino''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Vertebra kolono. <section end="Spino"/> <section begin="Spinaco"/>'''Spinaco''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ kenopodiacoj (''Spinacia oleracea''). <section end="Spinaco"/> <section begin="Spiono"/>'''Spiono'''. Homo, kies okupo estas sekrete observi ies agojn. '''Spioni'''. Sekrete observi ies agojn : ''spioni la malamikan armeon''. <section end="Spiono"/> <section begin="Spiri"/>'''Spiri'''. Enpreni aeron kaj eligi ĝin, post kiam ĝi refreŝigis la sangon : ''enspiri kaj elspiri''. '''Spiro'''. Ago, agoj de tiu, kiu spiras. <section end="Spiri"/> <section begin="Spiralo"/>'''Spiralo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Kurba, nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĝin. '''Spirala'''. Havanta la formon de spiralo. <section end="Spiralo"/> <section begin="Spirito"/>'''Spirito'''. - 1. Nemateria parto de la homo : ''alta spirito''. - 2. Nemateria supernatura estaĵo : ''la spirito de la malbono''. '''Spirita'''. De spirito, koncernanta spiriton. <section end="Spirito"/> <section begin="Spiritismo"/>'''Spiritismo'''. Kredo je la ebleco havi rilatojn kun la animoj de l’ mortintoj kaj la procedoj por alvoki la animojn kaj interrilati kun ili. <section end="Spiritismo"/> <section begin="Spiritisto"/>'''Spiritisto'''. Homo, kiu sin okupas per la spiritismo. <section end="Spiritisto"/> <section begin="Spiritualismo"/>'''Spiritualismo'''. Filozofia doktrino asertanta, ke ekzistas nur la spiritaj estaĵoj, kaj la tuta materia mondo estas nur produktaĵo de la sentoj kaj pensoj. <section end="Spiritualismo"/> <section begin="Spite"/>'''Spite'''. Prepozicio kun la senco : intence kontraŭ la volo de aliaj : ''Por inciti la guverniston, la knabo sin banis spite lia malpermeso''. Komparu : '''{{VdE|Malgraŭ}}'''. <section end="Spite"/> <section begin="Spleno"/>'''Spleno'''. Patologia stato de la animo, karakterizata de konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio. <section end="Spleno"/> <section begin="Splito"/>'''Splito'''. Maldika peco de fendita ligno. '''Spliti'''. Fendi lignon en maldikajn pecojn. Komparu : '''{{VdE|Fendi}}, {{VdE|Krevigi|krevigi}}'''. <section end="Splito"/> <section begin="Spondeo"/>'''Spondeo'''. Dusilaba vermezuro, konsistanta el du longaj silaboj aŭ el unua akcentita kaj dua neakcentita. <section end="Spondeo"/> <section begin="Spongo"/>'''Spongo'''. Substanco malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa, forte sorbanta la fluidaĵojn : ''lavi per spongo''. '''Sponga'''. De spongo, el spongo. <section end="Spongo"/> <section begin="Sporo"/>'''Sporo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Reprodukta organo de la sensemaj vegetaĵoj. <section end="Sporo"/> <section begin="Sporada"/>'''Sporada'''. Renkontata, observata tie ĉi kaj tie en apartaj okazoj : ''sporada malsano''. <section end="Sporada"/> <section begin="Sporto"/>'''Sporto'''. Fizikaj amuzoj, celantaj ne sole plezuron, sed ankaŭ disvolvon de korpa lerteco : ''rajdado, glitkurado''. <section end="Sporto"/> <section begin="Sprita"/>'''Sprita'''. - 1. Posedanta la kapablon trovi kaj esprimi similecon de diferencaj objektoj; eltrovema, iniciatema : ''sprita ŝerculo, sprita organizanto''. - 2. Montranta spritecon : ''sprita vizaĝo, sprita respondo''. '''Sprite'''. En sprita maniero. '''Spriteco'''. Eco de tiu, kiu estas sprita. '''Spritulo'''. Homo sprita. <section end="Sprita"/> <section begin="Sprono"/>'''Sprono'''. Ŝtala duoncirklo kun pikilo, kiun la rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li instigas la ĉevalon. <section end="Sprono"/> <section begin="Sproto"/>'''Sproto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara manĝebla fiŝeto el la familio de l’ haringoj (''Clupea sprattus''). <section end="Sproto"/> <section begin="Stabo"/>'''Stabo'''. Superaj oficiroj kaj oficistoj, apartenantaj al la komandantaro de granda militista taĉmento. '''Staba'''. De stabo, koncernanta stabon : ''staba oficiro''. <section end="Stabo"/> <section begin="Stablo"/>'''Stablo'''. Tablo por metia laboro : ''stablo de seruristo''. <section end="Stablo"/> <section begin="Stacio"/>'''Stacio'''. Loko, kie haltas la vagonaroj, tramoj k. t. p., por preni aŭ lasi la pasaĝerojn. '''Stacidomo'''. Stacia domo, kie la pasaĝeroj atendas la forveturon aŭ alveturon de la vagonaroj. <section end="Stacio"/> <section begin="Stadio"/>'''Stadio'''. Grado, parto, klare distingebla de evoluo. Komparu : '''{{VdE|Fazo}}, {{VdE|Epoko|epoko}}, {{VdE|Periodo|periodo}}'''. <section end="Stadio"/> <section begin="Stalo"/>'''Stalo'''. Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj : ''ĉevala stalo''. <section end="Stalo"/> <section begin="Stalagmito"/>'''Stalagmito'''. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la fundo de kavernoj dank' al la konstanta gutado de la akvo. <section end="Stalagmito"/> <section begin="Stalaktito"/>'''Stalaktito'''. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la arkaĵo de kaverno, dank' al la konstanta gutado de akvo. <section end="Stalaktito"/> <section begin="Stameno"/>'''Stameno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vira seksa organo de la floroj. <section end="Stameno"/> <section begin="Stampo"/>'''Stampo'''. Signo, gravurita sur ligno. aŭ kupro kiun oni presas sur letero, koverto, dokumento. '''Stampi'''. Signi per stampo. '''Stampilo'''. Instrumento por stampi : Komparu : '''{{VdE|Sigelo}}'''. <section end="Stampo"/> <section begin="Stano"/>'''Stano''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Sn. Ĥemia elemento, arĝente blanka metalo, uzata en kunfandaĵoj, por vazoj, k. t. p. '''Stani'''. Kovri per maldika tavolo de fandita stano : ''stani kupran kaserelon''. <section end="Stano"/><noinclude><references/></noinclude> 0o6399fp4havnm616nlplm7sbajvxxw Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/154 104 40843 121880 121714 2026-06-06T11:22:07Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121880 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Stanco"/>'''Stanco'''. Okversa strofo. <section end="Stanco"/> <section begin="Standardo"/>'''Standardo'''. Flago, portata kiel militista, religia, partia simbolo : ''regimenta standardo, ruĝa standardo''. <section end="Standardo"/> <section begin="Stango"/>'''Stango'''. Longa, tre maldika arba trunko : ''lupulo sur stangoj''. <section end="Stango"/> <section begin="Stari"/>'''Stari'''. Resti senmova vertikale sur la piedoj. '''Starigi'''. Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru. '''Stariĝi'''. Fariĝi staranta. '''Kontraŭstari'''. Esti kontraŭa al io : ''kontraŭstari projekton''. '''Superstari'''. Havi la supron super io : ''La turo superstaras la nubojn''. '''Memstara'''. Aganta, vivanta sen helpo de aliaj. '''Memstare'''. En memstara maniero. '''Memstareco'''. Eco de tio, kio estas memstara. <section end="Stari"/> <section begin="Stato"/>'''Stato'''. Maniero esti : ''stato de la aferoj, stato de la animo''. <section end="Stato"/> <section begin="Statiko"/>'''Statiko'''. Parto de la meĥaniko pri la egalpezo de la korpoj. <section end="Statiko"/> <section begin="Statistiko"/>'''Statistiko'''. Notado, kolektado de faktoj, kiuj povas esti kalkulitaj : ''statistiko de akcidentoj fervojaj''. '''Statistika'''. De statistiko, bazita sur statistiko : ''statistika metodo''. <section end="Statistiko"/> <section begin="Statuo"/>'''Statuo'''. Figuro ŝtona, metala, ligna, prezentanta homon aŭ beston. <section end="Statuo"/> <section begin="Staturo"/>'''Staturo'''. Alteco de la homa korpo : ''homo de bela staturo''. <section end="Staturo"/> <section begin="Stearino"/>'''Stearino''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Senkolora, senodora substanco, el kiu konsistas grandparte preskaŭ ĉiuj grasoj, uzata por kandeloj. <section end="Stearino"/> <section begin="Stebi"/>'''Stebi'''. Kunkudri kelke da teksaĵoj tiamaniere, ke la kudrilo ĉiufoje trapikas ĉiujn. <section end="Stebi"/> <section begin="Stelo"/>'''Stelo'''. - 1. ({{VdE-ml|Astr}}.). Memlumanta ĉiela korpo, fiksita astro. - 2. Astro (ekster la suno kaj luno). - 3. Objekto, similanta stelon : ''la verda stelo''. '''Stelaro'''. Grupo de fiksitaj astroj, prezentanta iun figuron kaj havanta specialan nomon : ''la Granda Ursino''. <section end="Stelo"/> <section begin="Stenografii"/>'''Stenografii'''. Per specialaj simpligitaj signoj, anstataŭantaj la literojn kaj silabojn, skribi same rapide, kiel oni parolas. '''Stenografio'''. Arto stenografii. '''Stenografiisto'''. Homo, kies specialo estas stenografii. <section end="Stenografii"/> <section begin="Stenografo"/>'''Stenografo'''. Stenografiisto. <section end="Stenografo"/> <section begin="Stepo"/>'''Stepo'''. Granda surfaco de tero, sur kiu kreskas nur sovaĝaj herbaj vegetaĵoj. <section end="Stepo"/> <section begin="Stereografio"/>'''Stereografio''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de geometrio pri la projekcioj de la solidaj korpoj sur la ebeno. <section end="Stereografio"/> <section begin="Stereometrio"/>'''Stereometrio''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de la geometrio pri la solidaj korpoj. <section end="Stereometrio"/> <section begin="Stereoskopo"/>'''Stereoskopo'''. Optika instrumento, en kiu du bildoj ebenaj, surmetitaj unu sur la alia, per duokula vidado ŝajnas solida korpo. <section end="Stereoskopo"/> <section begin="Stereotipo"/>'''Stereotipo'''. Plato kun nemoveblaj presliteroj, kiun oni uzas por presi kelke da eldonoj de la sama verko aŭ tre multenombrajn ekzemplerojn de gazeto. '''Stereotipi'''. Prepari stereotipon el ordinara kompostaĵo : ''stereotipi kompostaĵon''. <section end="Stereotipo"/> <section begin="Sterko"/>'''Sterko'''. - 1. Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu ili kuŝis, uzataj por fruktodonigi la teron. - 2. Substanco, uzata por fruktodonigi la teron. '''Sterki'''. Fruktodonigi per sterko. <section end="Sterko"/> <section begin="Sterledo"/>'''Sterledo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj; ĝi liveras la plej bonan kaviaron (''Acipenser ruthenus''). <section end="Sterledo"/> <section begin="Sterlingo"/>'''Sterlingo'''. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr. <section end="Sterlingo"/> <section begin="Sterni"/>'''Sterni'''. Meti tukon tiamanere, ke ĝi kovru kiel eble plej grandan supraĵon : ''sterni tukon sur tablo, sur lito''. <section end="Sterni"/> <section begin="Stertoro"/>'''Stertoro'''. Raŭka sono, eligata el la brusto kaŭze de malfacila spirado : ''stertoro de agonianto''. '''Stertori'''. Eligi stertoron. <section end="Stertoro"/> <section begin="Stilo"/>'''Stilo'''. - 1. Maniero skribi, esprimi siajn pensojn : ''simpla stilo, peza stilo''. - 2. Tutaĵo de la trajtoj de belarto kaj precipe de la arĥitekturo, karakterizanta artiston, epokon. popolon, kiu estas la aŭtoro de ĝiaj verkoj : ''la baroka stilo''. <section end="Stilo"/> <section begin="Stilistiko"/>'''Stilistiko'''. Scienco pri la literatura stilo. <section end="Stilistiko"/> <section begin="Stimuli"/>'''Stimuli'''. Eksciti ies aktivecon, fervoron. Komparu : '''{{VdE|Instigi}}'''. <section end="Stimuli"/> <section begin="Stipo"/>'''Stipo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de graminacoj (''Stipa''). <section end="Stipo"/> <section begin="Stipendio"/>'''Stipendio'''. Mona sumo, donata ĉiujare al neriĉa lernanto, por ebligi al li la studadon. <section end="Stipendio"/> <section begin="Stoika"/>'''Stoika'''. Plene reganta sin mem kaj trankvile suferanta ĉagrenojn, dolorojn kaj malsukceson. '''Stoiko'''. Homo stoika. '''Stoike'''. En stoika maniero. <section end="Stoika"/> <section begin="Stolo"/>'''Stolo'''. Longa strio, pendanta de ĉirkaŭ la kolo de l’ pastroj ĝis la genuoj, plilarĝigita ĉe la ekstremoj. <section end="Stolo"/> <section begin="Stomako"/>'''Stomako''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Granda sakforma organo de la digestado. <section end="Stomako"/> <section begin="Strabi"/>'''Strabi'''. Direkti unu okulon flanke de la rigardata objekto. '''Straba'''. Kiu strabas : ''straba okulo, straba homo''. '''Strabulo'''. Straba homo. <section end="Strabi"/> <section begin="Stranga"/>'''Stranga'''. Diferenca de aliaj samspecaj kaj per tio kaŭzanta miron. '''Strangaĵo'''. Io <section end="Stranga"/><noinclude><references/></noinclude> lv8h4kzgdvshufx9pva1e4o084n57e5