Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/157
104
25594
121883
121718
2026-06-06T15:02:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121883
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Supre"/>''havas 6 ebenajn supraĵojn''.
'''Supraĵe'''. Sur la supraĵo, ne profunde, ne precize : ''supraĵe lerni''.
'''Supraĵa'''. Estanta sur la supraĵo, ne profunda, ne preciza.
<section end="Supre"/>
<section begin="Sur"/>'''Sur'''. - 1. Prepozicio por esprimi : ''a'') Lokon, kiu estas pli alta ol alia loko, kiu kovras alian lokon : Libro kuŝas sur tablo''. Pentraĵo pendas sur muro. b'') Direkton al tia loko : ''Ĵeti ĉapelon sur komodon''. - 2. Prefikso kun la sama senco : ''surskribi, surmeti, surpaŝi''.
<section end="Sur"/>
<section begin="Surda"/>'''Surda'''. Tute ne posedanta aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi : ''La maljunuloj ofte estas surdaj''.
'''Surdeco'''. Stato de tiu, kiu estas surda.
'''Surdigi'''. Fari iun surda : ''La influenco surdigis la knabon''.
'''Surdiĝi'''. Fariĝi surda.
'''Surdulo'''. Homo surda.
<section end="Surda"/>
<section begin="Surfaco"/>'''Surfaco''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Postesigno de moviĝanta linio; figuro havanta du dimensiojn : ''la larĝecon kaj longecon; ekstera flanko, limo, supraĵo de korpo''.
<section end="Surfaco"/>
<section begin="Surogato"/>'''Surogato'''. Substanco, objekto, similanta en siaj ĉefaj ecoj pli multekostan produktaĵon kaj uzata anstataŭ ĝi : ''La kverkaj glanoj estas surogato de la kafo''.
<section end="Surogato"/>
<section begin="Surprizi"/>'''Surprizi'''. - 1. Renkonti, atingi subite kaj neatendite : ''La taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro''. - 2. Mirigi per sia neatenditeco : ''La novaĵo surprizis ĉiujn''.
'''Surprizo'''. Renkonto, novaĵo neatendita.
'''Surprize'''. En surprizanta maniero.
<section end="Surprizi"/>
<section begin="Surtuto"/>'''Surtuto'''. Longa vira vesto, kies bastoj plene ĉirkaŭas la korpon.
<section end="Surtuto"/>
<section begin="Suspekti"/>'''Suspekti'''. Supozi, ke iu estas kulpa : ''suspekti iun pri ŝtelo''.
'''Suspekto'''. Opinio de tiu, kiu suspektas.
'''Suspektema'''. Kiu facile suspektas.
'''Suspektinda'''. Meritanta suspekton : ''suspektinda silento''. Komparu : '''{{VdE|Diveni}}, {{VdE|Konjekti|konjekti}}, {{VdE|Supozi|supozi}}'''.
<section end="Suspekti"/>
<section begin="Sutano"/>'''Sutano'''. Pastra robo, butonumata je la antaŭa flanko.
<section end="Sutano"/>
<section begin="Svarmi"/>'''Svarmi'''. Amase sin movi en ĉiujn flankojn : ''La popolamaso svarmis sur la placo''.
<section end="Svarmi"/>
<section begin="Svati"/>'''Svati'''. Proponi iun por edziĝo kaj agi por aranĝi la edziĝon : ''svati Jozefon al Mario''.
'''Svatisto'''. Persono, kies okupo estas svati.
<section end="Svati"/>
<section begin="Sveni"/>'''Sveni'''. Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn : ''La malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio''.
'''Sveno'''. Perdo de la konscio kaj de la kapablo movi siajn membrojn.
<section end="Sveni"/>
<section begin="Svingi"/>'''Svingi'''. Rapide movi objekton en aero tien kaj returnen : ''svingi la naztukon por adiaŭo, la hundo svingas la voston''.
'''Svingo'''. Ago de tiu, kiu svingas. Komparu : '''{{VdE|Balanci}}, {{VdE|Skui|skui}}, {{VdE|Ŝanceli|ŝanceli}}'''.
<section end="Svingi"/>
<section begin="Litero Ŝ"/>{{f|'''Ŝ'''|c|g=150%}}
<section end="Litero Ŝ"/>
<section begin="Ŝafo"/>'''Ŝafo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Hejma duhufulo, edukata pro viando kaj lano (''Ovis'').
<section end="Ŝafo"/>
<section begin="Ŝaho"/>'''Ŝaho'''. Persa regnestro.
<section end="Ŝaho"/>
<section begin="Ŝajni"/>'''Ŝajni'''. - 1. Havi aspekton, erarigantan pri la realoj ecoj : ''ignoranto, kiu ŝajnas scienculo''. - 2. Ne esti sciata certe, esti supozata : ''Ŝajnas al mi, ke morgaŭ pluvos''.
'''Ŝajna'''. Kiu ŝajnas : ''ŝajna fideleco''.
'''Ŝajne'''. En ŝajna maniero.
'''Ŝajno'''. Aspekto, impreso, erariganta pri la realaj ecoj.
'''Ŝajnigi'''. Preni aspekton, erarigantan pri la realaj ecoj : ''ŝajnigi amon''.
<section end="Ŝajni"/>
<section begin="Ŝakoj"/>'''Ŝakoj'''. 32 figuroj, per kiuj oni ludas samnoman ludon sur tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn.
<section end="Ŝakoj"/>
<section begin="Ŝakalo"/>'''Ŝakalo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj (''Canis aureus'').
<section end="Ŝakalo"/>
<section begin="Ŝakto"/>'''Ŝakto'''. Kvarangula kavo, kondukanta en minejon.
<section end="Ŝakto"/>
<section begin="Ŝalo"/>'''Ŝalo'''. Granda lana, silka tuko, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj.
<section end="Ŝalo"/>
<section begin="Ŝalmo"/>'''Ŝalmo'''. Simpla blovinstrumento de la paŝtistoj.
<section end="Ŝalmo"/>
<section begin="Ŝalupo"/>'''Ŝalupo'''. Unumasta ŝipeto, servanta grandan ŝipon.
<section end="Ŝalupo"/>
<section begin="Ŝamo"/>'''Ŝamo'''. Delikata antilopa ledo de hele flava koloro.
<section end="Ŝamo"/>
<section begin="Ŝanco"/>'''Ŝanco'''. Probableco de sukceso : ''Via kandidato havas neniun ŝancon esti elektita''.
<section end="Ŝanco"/>
<section begin="Ŝanceli"/>'''Ŝanceli'''. Forte movi objekton tien kaj returnen por ĝin renversi : ''Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis''.
'''Ŝanceliĝi'''. - 1. Moviĝi tien kaj returnen kaj esti minacata de la danĝero fali : ''Dum ventego ĉiuj ŝanceliĝas sur la ferdeko''. La konstruaĵo ŝanceliĝis de la tertremo - 2. Ne scii, ne esti certa, ĉu oni devas fari ion aŭ ne : ''longe ŝanceliĝi antaŭ decido''.
<section end="Ŝanceli"/><noinclude><references/></noinclude>
m54tftqkfbm0xebnt26o70r993pkxjb
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/160
104
25595
121886
121749
2026-06-06T18:10:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121886
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Litero T"/>{{f|'''T'''|c|g=150%}}
<section end="Litero T"/>
<section begin="Tabako"/>'''Tabako'''. Sekigitaj folioj de la samnoma vegetaĵo, el kiu oni faras cigarojn, cigaredojn.
'''Tabakujo'''. Skatolo, saketo por tabako.
<section end="Tabako"/>
<section begin="Tabano"/>'''Tabano''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj; ĝi pikas la homojn kaj bestojn (''Tabanus bovinus'').
<section end="Tabano"/>
<section begin="Tabelo"/>'''Tabelo'''. Metode grupigilaj nombroj, nomoj, bildoj sur unu folio : ''kronologia tabelo, tabelo de enhavo, logaritmaj tabeloj''. Komparu : '''{{VdE|Listo}}, {{VdE|Registro|registro}}'''.
<section end="Tabelo"/>
<section begin="Tablo"/>'''Tablo'''. Meblo, konsistanta el plato sur unu aŭ sur kelke da piedoj (ordinare sur kvar'') : ''ligna tablo, marmora tablo''.
'''Tablotuko'''. Tuko por kovri tablon.
<section end="Tablo"/>
<section begin="Tabulo"/>'''Tabulo'''. Peco de ligno, laŭlonge segita, plata kaj sufiĉe larga : ''La {{sic|parioj|partoj}} de la ŝranko konsistas el tabuloj''. Damtabulo, ŝaktabulo, desegnotabulo.
<section end="Tabulo"/>
<section begin="Tabureto"/>'''Tabureto'''. Seĝo sen dorso kaj sen brakoj.
<section end="Tabureto"/>
<section begin="Taĉmento"/>'''Taĉmento'''. Aro de soldatoj, parto de regimento.
<section end="Taĉmento"/>
<section begin="Tafto"/>'''Tafto'''. Tre maldika silka ŝtofo, teksita kiel la tolo.
<section end="Tafto"/>
<section begin="Tago"/>'''Tago'''. - 1. Tempo, dum kiu la tero plenumas sian turnon ĉirkaŭ la akso; tempo de leviĝo de la suno ĝis la plej proksima leviĝo : ''La semajno havas sep tagojn''. - 2. Tempo de la leviĝo ĝis la subiro de l’ suno : ''hela, kiel la tago''.
'''Taga'''. Okazanta, farata dum la tago : ''taga laboro''.
'''Tage'''. Dum la tago : ''Tage estas pli varme, ol nokte''.
'''Ĉiutaga'''. Okazanta, aperanta ĉiutage : ''ĉiutaga gazeto''.
<section end="Tago"/>
<section begin="Tajloro"/>'''Tajloro'''. Metiisto, kiu kudras vestojn.
<section end="Tajloro"/>
<section begin="Taksi"/>'''Taksi'''. Diri, determini la valoron de objekto : ''La bieno estis taksita je 10,000 fr''.
'''Takso'''. Determino, deklaro de la valoro de objekto.
<section end="Taksi"/>
<section begin="Taksuso"/>'''Taksuso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la klaso de l’ koniferoj (''Taxus'').
<section end="Taksuso"/>
<section begin="Takto"/>'''Takto'''. – 1. ({{VdE-ml|Muz}}.). Divido de melodio en mallongajn, egaldaŭrajn partojn, konsistantajn el tonoj, regule sekvantaj unu alian. - 2. Arto konvene agi kaj paroli kun aliaj personoj, konforme al la cirkonstancoj.
'''Takta'''. Posedanta takton, bazita sur takto.
'''Takte'''. En takta maniero, kun takto.
<section end="Takto"/>
<section begin="Taktiko"/>'''Taktiko'''. - 1. Arto dismeti la armeon en la loko de la batalo. - 2. Maniero, metodo atingi la celon.
<section end="Taktiko"/>
<section begin="Talento"/>'''Talento'''. Eksterordinara spirita kapablo : ''talento por la muziko''.
'''Talenta'''. Posedanta talenton, talentplena : ''talenta viro''.
<section end="Talento"/>
<section begin="Talero"/>'''Talero'''. Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn.
<section end="Talero"/>
<section begin="Talio"/>'''Talio'''. Zono de la homa korpo super la koksoj : ''virino kun bela talio''. Komparu : '''{{VdE|Brusto}}, {{VdE|Busto|busto}}, {{VdE|Torso|torso}}'''.
<section end="Talio"/>
<section begin="Talismano"/>'''Talismano'''. Objekto, posedanta miraklan povon alporti feliĉon, gardi de malbono la personon, ĝin portantan.
<section end="Talismano"/>
<section begin="Taliumo"/>'''Taliumo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Tl. Ĥemia elemento, griza, mola metalo, trovata en piritoj.
<section end="Taliumo"/>
<section begin="Talko"/>'''Talko''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Verdete blanka mineralo, kun perla brilo, grasa ĉe la palpado, uzata kiel pudro, por ŝmiri maŝinojn k. t. p.
<section end="Talko"/>
<section begin="Talmudo"/>'''Talmudo'''. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la III{{sup|a}} jarcento.
<section end="Talmudo"/>
<section begin="Talpo"/>'''Talpo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj, kun velurosimila pelto (''Talpa europea'').
<section end="Talpo"/>
<section begin="Tamburo"/>'''Tamburo'''. Muzika instrumento, konsistanta el ligna cilindro, kies fundoj estas formitaj el streĉitaj ledoj, kiujn oni batas per bastonetoj.
'''Tamburi'''. Ludi tamburon.
'''Tamburisto'''. Homo, kies okupo estas ludi tamburon.
<section end="Tamburo"/>
<section begin="Tamburino"/>'''Tamburino'''. Malgranda tamburo kun sonoriletoj, kiun oni batas per la mano.
<section end="Tamburino"/>
<section begin="Tamen"/>'''Tamen'''. Konjunkcio por esprimi fortan kontraŭecon de du ideoj : ''Kvankam ĉiuj protestis per laŭtaj krioj, tamen la oratoro daŭrigis sian paroladon''.
<section end="Tamen"/>
<section begin="Tamtamo"/>'''Tamtamo'''. Ĥina instrumento muzika, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto.
<section end="Tamtamo"/>
<section begin="Tani"/>'''Tani'''. Fari ledojn el feloj, banante ilin en solvaĵo de speciala substanco, produktata el la ŝelo de kverko, aŭ kastanarbo.
'''Tanejo'''. Loko, fabriko, kie oni tanas la felojn.
'''Tanisto'''. Homo, metio estas tani.
<section end="Tani"/><noinclude><references/></noinclude>
swatzwockvew2v53s2fxymm0tfztypj
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/168
104
25596
121894
121784
2026-06-07T09:24:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121894
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Tumoro"/>'''Tumoro'''. ({{VdE-ml|Med}}.). Patologiaj histoj, kreskantaj en la organismo : ''La kankro estas mortiga tumoro''.
<section end="Tumoro"/>
<section begin="Tumulto"/>'''Tumulto'''. Brua, senorda movado kaj kurado de homamaso.
'''Tumulta'''. Plena de tumulto.
<section end="Tumulto"/>
<section begin="Tunelo"/>'''Tunelo'''. Subtera galerio por fervojo, por tramvojo : ''la Simplona tunelo''.
<section end="Tunelo"/>
<section begin="Tuniko"/>'''Tuniko'''. Ĉe la antikvuloj suba vesto kun mallongaj manikoj, atinganta ĝis la genuoj.
<section end="Tuniko"/>
<section begin="Turo"/>'''Turo'''. Tre alta, malvasta konstruaĵo : ''turo de preĝejo''.
'''Lumturo'''. Turo kun granda lanterno por lumigi la maron.
<section end="Turo"/>
<section begin="Turbo"/>'''Turbo'''. Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.
<section end="Turbo"/>
<section begin="Turbano"/>'''Turbano'''. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.
<section end="Turbano"/>
<section begin="Turbino"/>'''Turbino'''. Motoro, konsistanta el horizontala rado, movata de la akvo.
<section end="Turbino"/>
<section begin="Turdo"/>'''Turdo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo kantanta el la vico de l’ paseroj (''Tardus'').
<section end="Turdo"/>
<section begin="Turismo"/>'''Turismo'''. Sporto de la vojaĝoj.
<section end="Turismo"/>
<section begin="Turisto"/>'''Turisto'''. Persono, vojaĝanta por sia plezuro.
<section end="Turisto"/>
<section begin="Turkiso"/>'''Turkiso'''. Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.
<section end="Turkiso"/>
<section begin="Turmenti"/>'''Turmenti'''. Kaŭzi doloron, suferon : ''La kato turmentas la kaptitan muson''.
'''Turmento'''. Ago de tiu, kiu turmentas.
<section end="Turmenti"/>
<section begin="Turni"/>'''Turni'''. - 1. Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso : ''turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino - 2''. (''Fig.) : ''Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto''.
'''Turniĝi'''. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso : ''La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno''.
'''Kapturno'''. Sento de perdo de la egalpezo. Komparu :'''{{VdE|Tordi}}''', '''{{VdE|ruli}}'''.
<section end="Turni"/>
<section begin="Turniro"/>'''Turniro'''. Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.
<section end="Turniro"/>
<section begin="Turto"/>'''Turto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Migranta birdo el la familio de l' kolomboj (''Turtur auritus'').
<section end="Turto"/>
<section begin="Tuso"/>'''Tuso'''. Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo.
'''Tusi'''. Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo : ''La ftizuloj multe tusas''.
<section end="Tuso"/>
<section begin="Tuŝi"/>'''Tuŝi'''. - 1. Almeti la fingrojn al io : ''Ne tuŝu la hundon, ĝi estas fava! - 2''. Mencii, diri nemulte pri io, parolante pri aliaj aferoj : ''tuŝi demandon en artikolo''. - 3. Ŝanĝi : ''netuŝebla fundamento de Esperanto''. - 4. Tuŝi la koron, kortuŝi : kaŭzi emocion, eksciti kompaton : ''tuŝanta, kortuŝanta sceno''.
'''Tuŝeti'''. Tre delikate, apenaŭ senteble tuŝi : ''tuŝeti la vangon de infano''.
<section end="Tuŝi"/>
<section begin="Tuta"/>'''Tuta'''. En ĉiuj siaj partoj, nedividita : ''manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo''.
'''Tute'''. Plene, komplete : ''Mi estas tute trankvila''. '''Tute ne'''. Eĉ en la plej malalta grado ne : ''Mi tute ne timas''.
'''Tuto'''. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita : ''La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj''.
'''Tuteco'''. Abstrakta ideo de tuto : ''konsideri demandon en ĝia tuteco''.
'''Tutaĵo'''. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu : ''La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo''. Komparu : '''{{VdE|Kompleta}}, {{VdE|Plena|plena}}'''.
<section end="Tuta"/>
<section begin="Litero U"/>{{f|'''U'''|c|g=150%}}
<section end="Litero U"/>
<section begin="-U"/>'''-U'''. - 1. Finiĝo de l’ imperativo : ''lernu, venu''. - 2. Finiĝo de tiel nomata u-modo, uzata en frazoj, dependantaj de l’ vortoj, esprimantaj ordonon, volon, peton, neceson. ''Oni ordonis al la soldatoj, ke ili estu pretaj antaŭ la leviĝo de l’ suno. Mi min turnas al vi kun peto, ke vi ne rifuzu. Necese estas, ke vi venu.''
<section end="-U"/>
<section begin="-Uj"/>'''-Uj'''. Sufikso por derivi : ''- 1''. Nomon de l’ objekto, de l’ vazo, servanta por porti, konservi la objektojn, esprimitajn de la radiko : ''paperujo, monujo''. - 2. Nomon de l’ arbo, donanta la fruktojn, esprimitajn de la radiko : ''pomujo, pirujo''. - 3. Nomon de la lando de l’ popolo, esprimita de la radiko : ''Francujo, Turkujo''.
<section end="-Uj"/>
<section begin="-Ul"/>'''-Ul'''. Sufikso por derivi nomojn de personoj aŭ estaĵoj, kiuj estas karakterizataj per tio, kion esprimas la radiko : ''ĝibulo, bonulo, vertebrulo''.
<section end="-Ul"/>
<section begin="Ulano"/>'''Ulano'''. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon.
<section end="Ulano"/>
<section begin="Ulcero"/>'''Ulcero''' ({{VdE-ml|Med}}.). Inflamo de la haŭto aŭ muka membrano kun loka perdo de substanco : ''ronda ulcero de la stomako''.
<section end="Ulcero"/>
<section begin="Ulmo"/>'''Ulmo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por radoj (''Ulmus effusa'').
<section end="Ulmo"/>
<section begin="Ulmacoj"/>'''Ulmacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''ulmo''.
<section end="Ulmacoj"/><noinclude><references/></noinclude>
dnif736zdx53ikk15bppvp5d7h5kr9r
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/170
104
25597
121896
121788
2026-06-07T10:16:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121896
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Utila"/>''ne utilas''.
'''Malutila'''. Alportanta malbonon, donanta malbonan rezultaton : ''malutila konsilo''.
'''Malutilo'''. Io malutila.
'''Malutileco'''. Eco de tio, {{sic|kis|kio}} estas malutila.
'''Malutili'''. Esti malutila, alporti malutilon.
'''Senutila'''. Ne donanta utilon.
'''Senutileco'''. Eco de tio, kio estas senutila. Komparu : '''{{VdE|Profito|Profiti}}'''.
<section end="Utila"/>
<section begin="Utopio"/>'''Utopio'''. - 1. Revata lando, kie ĉio estas perfekta (la titolo de la verko de Morus''). - 2. Neefektivigebla revo, projekto.
'''utopia'''. Havanta la ecojn de utopio : ''utopia plano''.
'''Utopiisto'''. Persono, kiu kreas, kredas utopiojn.
<section end="Utopio"/>
<section begin="Uverturo"/>'''Uverturo'''. Orkestra peco, ludata antaŭ opero.
<section end="Uverturo"/>
<section begin="Uzi"/>'''Uzi'''. Preni, konsumi por sia utilo, kiel rimedon, instrumenton, materialon : ''uzi la fortojn por laboro; uzi fingrojn anstataŭ forko; uzi multe da salo''.
'''Uzo'''. Ago de tiu, kiu uzas : ''uzo de la artikolo''.
'''Eluzi'''. Difekti per longa uzado : ''eluzita vesto''.
'''Trouzi'''. Uzi tro multe, tre ofte : ''trouzi la kunmetitajn tempojn, trouzi ies paciencon''.
<section end="Uzi"/>
<section begin="Uzurpi"/>'''Uzurpi'''. Senrajte proprigi al si la superan povon : ''uzurpi tronon''.
'''Uzurpo'''. Ago de tiu, kiu uzurpas.
'''Uzurpulo'''. Persono, kiu uzurpas.
<section end="Uzurpi"/>
<section begin="Litero V"/>{{f|'''V'''|c|g=150%}}
<section end="Litero V"/>
<section begin="Vadi"/>'''Vadi'''. Paŝi en akvo, en mola substanco : ''vadi en koto, en neĝo, en sablo''.
<section end="Vadi"/>
<section begin="Vaflo"/>'''Vaflo'''. Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.
<section end="Vaflo"/>
<section begin="Vagi"/>'''Vagi'''. Iri de unu loko en alian sen difinita celo.
'''Vagisto'''. Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu : '''{{VdE|Migri}}'''.
<section end="Vagi"/>
<section begin="Vagono"/>'''Vagono'''. Surrela veturilo : ''fervoja vagono''.
'''Vagonaro'''. Aro de vagonoj, kunigitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo.
<section end="Vagono"/>
<section begin="Vaki"/>'''Vaki'''. Esti libera (pri ofico) : ''En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj''.
<section end="Vaki"/>
<section begin="Vakcinio"/>'''Vakcinio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo (''Vaccinium Vitis idaea'').
<section end="Vakcinio"/>
<section begin="Vakciniacoj"/>'''Vakciniacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''mirtelo''. vakcinio.
<section end="Vakciniacoj"/>
<section begin="Vakso"/>'''Vakso'''. Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon.
'''Vaksi'''. Ŝmiri per vakso : ''vaksi la plankon''.
'''Vakstolo = Laktolo'''.
'''Sigelvakso'''. Substanco farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj.
<section end="Vakso"/>
<section begin="Valo"/>'''Valo'''. Loko inter montoj.
<section end="Valo"/>
<section begin="Valeriano"/>'''Valeriano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino (''Valeriana officinalis'').
<section end="Valeriano"/>
<section begin="Valerianacoj"/>'''Valerianacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''valeriano''.
<section end="Valerianacoj"/>
<section begin="Valizo"/>'''Valizo'''. Leda, fermebla kesto por vojaĝo.
<section end="Valizo"/>
<section begin="Valoro"/>'''Valoro'''. Mezuro, grado de la uzebleco de io : ''La oro havas neniun valoron en la dezerto''.
'''Valori'''. Havi valoron.
'''Valora'''. Kiu valoras.
'''Multvalora'''. Kiu multe valoras : ''Koran dankon por via multvalora kunlaborado''! Komparu : '''{{VdE|Kosto}}''', '''{{VdE|prezo}}'''.
<section end="Valoro"/>
<section begin="Valso"/>'''Valso'''. - 1 . Turndanco de germana deveno je la tempo 3/4. - 2. Melodio laŭ kiu oni dancas la valson.
'''Valsi'''. Danci la valson.
<section end="Valso"/>
<section begin="Valuto"/>'''Valuto'''. - 1. Valoro de kambio. - 2. Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.
<section end="Valuto"/>
<section begin="Vampiro"/>'''Vampiro'''. - 1. ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko. (''Vampyrus spectrum''). - 2. Fabela monstro, suĉanta sangon el la homoj kaj bestoj. - 3. Persono, sin riĉiganta per la laboro kaj propraĵo de aliaj.
<section end="Vampiro"/>
<section begin="Vana"/>'''Vana'''. Ne atinganta la rezultaton, senefika : ''Ĉerpi akvon per kribrilo estas vana laboro''.
'''Vane'''. En vana maniero, sen rezultato, sen efiko.
<section end="Vana"/>
<section begin="Vanadio"/>'''Vanadio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blanka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.
<section end="Vanadio"/>
<section begin="Vandalo"/>'''Vandalo'''. Barbaro, detruanta monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
'''Vandala'''. De vandalo, havanta le econ de vandalo : ''vandala ago''.
<section end="Vandalo"/>
<section begin="Vandalismo"/>'''Vandalismo'''. Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
<section end="Vandalismo"/>
<section begin="Vanelo"/>'''Vanelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda birdo el la vico de la longkruraj (''Vanellus cristatus'').
<section end="Vanelo"/><noinclude><references/></noinclude>
o8342exhyw5oc0lzk1dpi6ydqkiv5rs
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/155
104
40844
121881
121721
2026-06-06T12:12:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121881
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Stranga"/>stranga.
'''Strange'''. En stranga maniero.
'''Strangeco'''. Eco de tio, kio estas stranga.
'''Strangulo'''. Stranga homo.
<section end="Stranga"/>
<section begin="Strato"/>'''Strato'''. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko.
<section end="Strato"/>
<section begin="Strategio"/>'''Strategio'''. Arto fari planon de milito kaj konduki la armeon ĝis la renkonto kun la malamiko.
'''Strategiisto'''. Specialisto en la strategio.
<section end="Strategio"/>
<section begin="Streĉi"/>'''Streĉi'''. - 1. Forte tiri elastan korpon kaj teni ĝin en plilongigita stato : ''streĉi kordon, streĉi risorton, streĉi horloĝon''. - 2. En alta grado uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn : ''streĉi muskolon, streĉi atenton''.
'''Streĉeco'''. Stato de tio, kio estas streĉita.
'''Malstreĉi'''. Liberigi tion, kio estis streĉita.
<section end="Streĉi"/>
<section begin="Streko"/>'''Streko'''. Linio, farita per unu movo de plumo, de krajono.
'''Streki'''. Fari strekon.
'''Substreki'''. Fari strekon sub vorto, sub frazo, por turni la atenton de la leganto.
'''Trastreki'''. Fari strekon tra vorto, tra frazo, kiun oni deziras nuligi.
<section end="Streko"/>
<section begin="Strio"/>'''Strio'''. Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj : ''strio de tero''.
'''Strii'''. Fari striojn. Komparu : '''{{VdE|Rubando}}'''.
<section end="Strio"/>
<section begin="Strigo"/>'''Strigo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Nokta raba birdo (''Strix'').
<section end="Strigo"/>
<section begin="Strigli"/>'''Strigli'''. Purigi la harojn de l’ ĉevaloj kaj de aliaj hejmaj bestoj per speciala instrumento, konsistanta el paralelaj feraj kombilosimilaj klingoj.
'''Striglilo'''. Instrumento por strigli.
<section end="Strigli"/>
<section begin="Striko"/>'''Striko'''. Interrompo de laboro de laboristoj, oficistoj kaj rifuzo rekomenci ĝin, se oni ne kontentigos iliajn postulojn.
'''Striki'''. Ne labori kaŭze de striko.
<section end="Striko"/>
<section begin="Striknino"/>'''Striknino'''. Alkaloido de maldolĉa gusto, forta veneno, kaŭzanta tetanajn spasmojn, uzata en la medicino kaj por veneni malutilajn bestojn (ratojn).
<section end="Striknino"/>
<section begin="Strofo"/>'''Strofo'''. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton : ''trioleto, stanco''.
<section end="Strofo"/>
<section begin="Stroncio"/>'''Stroncio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Sr. Ĥemia elemento, flaveta metalo de la alkalie-fera grupo.
<section end="Stroncio"/>
<section begin="Strukturo"/>'''Strukturo'''. Maniero, en kiu la partoj de unu tuto estas kunmetitaj : ''strukturo de la homa korpo, strukturo de Esperanto''.
<section end="Strukturo"/>
<section begin="Struto"/>'''Struto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda birdo el la vico de l’ kurantaj (''Struthio camelus''.)
<section end="Struto"/>
<section begin="Studi"/>'''Studi'''. - 1. Science esplori : ''studi la strukturon de la universo''. - 2. Sin dediĉi al scienco : ''studi la matematikon''.
'''Studo'''. Okupo de tiu, kiu studas.
'''Studanto'''. Kiu studas.
<section end="Studi"/>
<section begin="Studento"/>'''Studento'''. Lernanto en supera lernejo : ''studento de universitato''.
<section end="Studento"/>
<section begin="Stufi"/>'''Stufi'''. Rosti tiamaniere, ke la viando saturiĝu de la propra vaporo.
<section end="Stufi"/>
<section begin="Stuki"/>'''Stuki'''. Kovri muron per miksaĵo de kalko kaj sablo. Komparu : '''{{VdE|Masoni}}'''.
<section end="Stuki"/>
<section begin="Stumpo"/>'''Stumpo'''. Parto de membro aŭ de alia objekto, restanta sendifekta, post kiam la aliaj partoj estas detruitaj : ''stumpo de amputita mano''.
<section end="Stumpo"/>
<section begin="Stupo"/>'''Stupo'''. Implikitaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, uzataj por ŝtopi.
<section end="Stupo"/>
<section begin="Sturgo"/>'''Sturgo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de fiŝo (''Acipenser sturio'').
<section end="Sturgo"/>
<section begin="Sturno"/>'''Sturno''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de l’ paseroj, facile lernanta kanti kaj paroli (''Sturnus vulgaris'').
<section end="Sturno"/>
<section begin="Sub"/>'''Sub'''. - 1. Prepozio per kiu estas esprimata : ''a'') Loko, kiu estas pli malalte ol alia loko; kiu estas kovrita de alia objekto : ''sub tablo, sub tegmento''. ''b'') Direkto al loko, kiu estas pli malalte ol alia : ''Muso kuras sub la liton''. - 2. ''a'') Prefikso kun la sama senco, kiel la prepozicio : ''subskribi, submeti, subtegmento, subteni''. ''b'') Prefikso por esprimi homon de malpli alta rango : ''suboficiro, subulo''.
<section end="Sub"/>
<section begin="Subita"/>'''Subita'''. Okazanta rapide, neatendite : ''subita morto''.
'''Subite'''. En subita maniero.
'''Subiteco'''. Eco de tio, kio estas subita.
<section end="Subita"/>
<section begin="Subjekto"/>'''Subjekto''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo.
<section end="Subjekto"/>
<section begin="Subjektiva"/>'''Subjektiva'''. Bazita sur la individuaj opinioj kaj gustoj : ''subjektiva kritiko''.
'''Subjektive'''. En subjektiva maniero.
'''Subjektiveco'''. Eco de tio, kio estas subjektiva.
<section end="Subjektiva"/>
<section begin="Sublimato"/>'''Sublimato'''. - 1. Substanco vaporigita kaj kolektita en la solida stato. - 2. HgCl{{sub|2}}. Biklorido de hidrargo.
<section end="Sublimato"/>
<section begin="Substanco"/>'''Substanco'''. Ĉiu speco de materio : ''solida substanco''.
<section end="Substanco"/>
<section begin="Substantivo"/>'''Substantivo''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Vorto, prezentanta la nomon de persono, objekto aŭ ideo.
<section end="Substantivo"/>
<section begin="Subtila"/>'''Subtila'''. - 1. Konsistanta el delikataj, malgrandaj eroj : ''subtila pulvoro''. - 2. Rimarkanta aŭ esprimanta la plej delikatajn nuancojn kaj diferencojn : ''subtila spirito''.
'''Subtile'''. En subtila maniero.
'''Subtileco'''. Eco de tio, kio estas subtila. Komparu : '''{{VdE|Delikata}}'''.
<section end="Subtila"/>
<section begin="Subvencio"/>'''Subvencio'''. Mona helpo, precipe tiu de ŝtato al publika institucio.
<section end="Subvencio"/>
<section begin="Suĉi"/>'''Suĉi'''. - 1. Teni en la buŝo mameton kaj eltiri el ĝi lakton. - 2. Eltiri fluidaĵon, sukon el objekto, tenata en la buŝo : ''La abelo''
<section end="Suĉi"/><noinclude><references/></noinclude>
nobxowvv8vz1tuv4lcuuq9c9x81jv3l
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/156
104
40845
121882
121717
2026-06-06T12:31:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121882
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Suĉi"/>''suĉas la mielon el floroj''.
'''Suĉinfano'''. Infano, kiu sin nutras per la suĉado : Komparu : '''{{VdE|Sorbi}}'''.
<section end="Suĉi"/>
<section begin="Sudo"/>'''Sudo'''. - 1. Parto de la horizonto, kiu estas antaŭ ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. - 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la sudo.
'''Suda'''. De sudo : ''suda klimato, suda frukto''.
'''Sude'''. En la sudo.
<section end="Sudo"/>
<section begin="Suferi"/>'''Suferi'''. Senti doloron fizikan aŭ moralan : ''La agonianto terure suferis''.
'''Sufero'''. Sento de tiu, kiu suferas.
<section end="Suferi"/>
<section begin="Sufiĉa"/>'''Sufiĉa'''. Estanta en tia kvanto, kia estas necesa : ''sufiĉa kapitalo, sufica kompetenteco''.
'''Sufiĉi'''. Esti en tia kvanto, kia estas necesa : ''Mil frankoj plene sufiĉos por la vojaĝo''.
'''Sufiĉe'''. En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese.
<section end="Sufiĉa"/>
<section begin="Sufikso"/>'''Sufikso''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Afikso, almetata post la radiko : ''ul, ec''.
<section end="Sufikso"/>
<section begin="Sufloro"/>'''Sufloro'''. Persono mallaŭte, nerimarkeble diranta la vortojn de la rolo al aktoro.
'''Suflori'''. Mallaŭte, nerimarkeble diri ion al persono, kiu devas ĝin mem diri, sed forgesis; ŝteldiri : ''La knabo sufloris la versojn al la kolego''.
<section end="Sufloro"/>
<section begin="Sufoki"/>'''Sufoki'''. Mortigi per manko de la aero : ''sufoki premegante la kolon''.
'''Sufoka'''. Kiu sufokas : ''sufokaj gasoj''.
'''Sufokiĝi'''. Morti de manko de la aero.
<section end="Sufoki"/>
<section begin="Sufragano"/>'''Sufragano'''. Episkopo, ne posedanta diocezon kaj helpanta alian episkopon.
<section end="Sufragano"/>
<section begin="Sugesto"/>'''Sugesto'''. - 1. Influo je persono hipnotigita, iganta ĝin pensi kaj voli, kion deziras la hipnotiganto. - 2. Inspiro.
'''Sugesta'''. De sugesto, koncernanta sugeston : ''sugesta metodo''.
'''Sugesti'''. Kaŭzi sugeston.
<section end="Sugesto"/>
<section begin="Suko"/>'''Suko'''. Fluidaĵo en la histoj de la bestoj kaj vegetaĵoj : ''citrona suko, suko de viando''.
<section end="Suko"/>
<section begin="Sukceno"/>'''Sukceno'''. Malmola flava, diafana rezina substanco, el kiu oni faras diversajn malgrandajn objektojn, precipe buŝtubetojn de pipoj.
<section end="Sukceno"/>
<section begin="Sukceso"/>'''Sukceso'''. Feliĉa, bona rezultato de entrepreno : ''sukceso en agado, sukceso de aktoro''.
'''Sukcesi'''. Havi, atingi feliĉan, bonan rezultaton : ''sukcesi en la vivo''.
'''Sukcesa'''. Kiu sukcesas : ''sukcesa batalo''.
'''Sukcese'''. En sukcesa maniero.
<section end="Sukceso"/>
<section begin="Sukero"/>'''Sukero'''. Blanka dolĉa substanco, fabrikata el diversaj vegetaĵoj, precipe el la betoj kaj sukerkanoj.
'''Sukeri'''. Dolĉigi per sukero : ''sukeri teon, sukeri kompoton''.
'''Sukeraĵo'''. Dolĉa frandaĵo : ''kuko, konfitaĵo''.
'''Sukeraĵejo'''. Loko, kie oni faras, vendas sukeraĵojn.
<section end="Sukero"/>
<section begin="Sulfuro"/>'''Sulfuro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). S. Ĥemia elemento, solida flava substanco, trovata en la naturo en kombinaĵoj kun metaloj, uzata por la fabrikado de alumedoj, de l' pulvo k. t. p.
<section end="Sulfuro"/>
<section begin="Sulko"/>'''Sulko'''. Longforma kavaĵo : ''sulko de la frunto; sulko, farita per plugilo''.
'''Sulkigi'''. Fari sulkon, sulkojn : ''sulkigi la frunton''.
<section end="Sulko"/>
<section begin="Sultano"/>'''Sultano'''. Mahometana aŭtokrata regnestro : ''turka sultano''.
<section end="Sultano"/>
<section begin="Sumo"/>'''Sumo''' – 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Rezultato de la adicio; nombro, havanta tiom da unuoj, kiom da unuoj havas ĉiuj adiciitaj nombroj : ''La sumo de 5 kaj 9 estas 14''. - 2. Kvanto da mono : ''elspezi grandan sumon''.
'''Sumigi'''. Adicii.
<section end="Sumo"/>
<section begin="Suno"/>'''Suno''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Centra, plej granda astro de la mondo, en kiu ni loĝas : ''la lumo de la suno''.
'''Suna'''. De suno, koncernanta sunon : ''suna radio, suna sistemo''.
'''Sunombrelo'''. Ombrelo, ŝirmanta de la suno.
<section end="Suno"/>
<section begin="Supo"/>'''Supo'''. Kuirita fluida manĝaĵo, kiun oni manĝas per kulero : ''terpoma supo, buljono''.
'''Supujo'''. Vazo, en kiu oni portas supon el la kuirejo.
<section end="Supo"/>
<section begin="Super"/>'''Super'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : ''a'') Loko, kiu estas pli alta ol alia loko aŭ objekto, de kiu ĝi estas apartigita per libera interspaco : ''La birdo flugas super la arbo''. ''b'') Pli alta grado, rango, forto : ''La generalo estas super la kolonelo''. - 2. Prefikso, havanta la saman signifon : ''supernatura, superregi, superruzi, superflua''.
'''Superi'''. Esti super io.
'''Supera'''. Kiu estas super io : ''supera oficiro, supera matematiko''.
<section end="Super"/>
<section begin="Superlativo"/>'''Superlativo'''. Gramatika formo de la adjektivo aŭ adverbo, esprimanta la plej altan gradon de eco : ''la plej bona, plej perfekte''.
<section end="Superlativo"/>
<section begin="Superstiĉo"/>'''Superstiĉo'''. Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj : ''timo de la nombro 13''.
'''Superstiĉa'''. Havanta superstiĉojn.
<section end="Superstiĉo"/>
<section begin="Supozi"/>'''Supozi'''. Akcepti ion vera, ebla, ne posedante pruvojn : ''Mi supozas, ke la vetero estos bela''.
'''Supozo'''. Penso, opinio de tiu, kiu supozas. Komparu : '''{{VdE|Diveni}}, {{VdE|Konjekti|konjekti}}, {{VdE|Suspekti|suspekti}}'''.
<section end="Supozi"/>
<section begin="Supre"/>'''Supre'''. En alta loko ĉe la ekstremo, kontraŭa al la bazo : ''supre sur la monto''.
'''Supra'''. Estanta supre : ''supra parto de ŝtuparo''.
'''Supro'''. Supra ekstremo, supra parto : ''supro de monto''.
'''Supren'''. En supran lokon, al supra loko.
'''Malsupre'''. En malalta loko, proksime de la bazo.
'''Malsupra'''. Estanta malsupre.
'''Malsupren'''. En malsupran lokon, al malsupra loko.
'''Supraĵo'''. Supra, ekstera parto de objekto : ''La kubo''
<section end="Supre"/><noinclude><references/></noinclude>
h2p2by2f81wr0numdooeku1l059avl1
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/158
104
40846
121884
121748
2026-06-06T16:45:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121884
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Ŝanceli"/>'''Ŝanceliĝema'''. Ĉiam ŝanceliĝanta antaŭ decido, ne decidema. Komparu : '''{{VdE|Balanci}}, {{VdE|Skui|skui}}, {{VdE|Svingi|svingi}}'''.
<section end="Ŝanceli"/>
<section begin="Ŝanĝi"/>'''Ŝanĝi'''. Anstataŭ unu objekto preni alian, aliigi : ''ŝanĝi veston, ŝanĝi loĝejon''. ''La uniformo tute ŝanĝis la aspekton de la junulo''.
'''Interŝanĝi'''. Preni objekton de iu kaj doni por ĝi alian egalvaloran kaj reciproke : ''La vilaĝano interŝanĝis kun amiko ĉapelon je ĉapo''.
'''Ŝanĝebla'''. Kiu povas esti ŝanĝata : ''skribmaŝino kun ŝanĝebla alfabeto''.
<section end="Ŝanĝi"/>
<section begin="Ŝankro"/>'''Ŝankro''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta ulcero de la seksaj organoj.
<section end="Ŝankro"/>
<section begin="Ŝarado"/>'''Ŝarado'''. Enigmo, en kiu oni devas diveni vorton, posedante difinon de ĉiu ĝia silabo aŭ de grupoj de ĝiaj silaboj, prezentantaj plenan vorton.
<section end="Ŝarado"/>
<section begin="Ŝargi"/>'''Ŝargi'''. Ŝarĝi pafilon.
<section end="Ŝargi"/>
<section begin="Ŝarĝi"/>'''Ŝarĝi'''. - 1. Meti sur io pezajn korpojn portotajn : ''ŝarĝi ĉevalon, veturilon, ŝipon''. - 2. Meti en pafilon pulvon, kuglojn.
'''Ŝarĝo'''. Objekto per kiu oni ŝarĝas.
<section end="Ŝarĝi"/>
<section begin="Ŝarko"/>'''Ŝarko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mara fiŝo el la vico de la transversobuŝaj (''Squalus'').
<section end="Ŝarko"/>
<section begin="Ŝati"/>'''Ŝati'''. Havi altan opinion pri ies kapabloj, valoro : ''ŝati ies talenton''.
'''Ŝato'''. Opinio de tiu, kiu ŝatas.
'''Malŝati'''. Havi malaltan opinion pri ies kapabloj. valoro.
'''Malŝato'''. Opinio de tiu, kiu malŝatas.
<section end="Ŝati"/>
<section begin="Ŝaŭmo"/>'''Ŝaŭmo'''. Blanka substanco. konsistanta el kuniĝintaj veziketoj de fluidaĵo, forte skuata : ''la ŝaŭmo de la ondoj''.
'''Ŝaumi'''. Eligi ŝaŭmon : ''ŝaŭmanta biero''.
<section end="Ŝaŭmo"/>
<section begin="Ŝelo"/>'''Ŝelo'''. Natura kovraĵo de arboj, ovoj, fruktoj.
'''Senŝeligi'''. Senigi ion de la ŝelo : ''senŝeligi pomon''.
<section end="Ŝelo"/>
<section begin="Ŝelko"/>'''Ŝelko'''. Duobla elasta rubando, metata sur la ŝultroj por porti la pantalonojn.
<section end="Ŝelko"/>
<section begin="Ŝerci"/>'''Ŝerci'''. Diri ion por ridigi; paroli ne serioze.
'''Ŝerco'''. Vortoj de tiu, kiu ŝercas.
'''Ŝerca'''. Kiu ŝercas : ''ŝerca vorto''.
'''Ŝerce'''. En ŝerca maniero, kun ŝerco.
<section end="Ŝerci"/>
<section begin="Ŝi"/>'''Ŝi'''. Virina pronomo de la tria persono de l' ununombro : ''La patrino venis - ŝi venis''.
<section end="Ŝi"/>
<section begin="Ŝildo"/>'''Ŝildo'''. Ŝirmilo kontraŭ la glavoj, lancoj, kugloj.
<section end="Ŝildo"/>
<section begin="Ŝilingo"/>'''Ŝilingo'''. Angla monero, valoranta 1,2 fr.
<section end="Ŝilingo"/>
<section begin="Ŝimo"/>'''Ŝimo'''. Fungoj, kovrantaj la supraĵon de putrantaj organikaj substancoj.
'''Ŝimi'''. Kovriĝi de ŝimo.
<section end="Ŝimo"/>
<section begin="Ŝindo"/>'''Ŝindo'''. Ligna tabuleto, uzata por kovri la tegmentojn.
<section end="Ŝindo"/>
<section begin="Ŝinko"/>'''Ŝinko'''. Salita porka femuro.
'''Ŝinka'''. De ŝinko, el ŝinko.
<section end="Ŝinko"/>
<section begin="Ŝipo"/>'''Ŝipo'''. Akvoveturilo : ''velŝipo, vaporŝipo, komerca ŝipo, batalŝipo, kirasa ŝipo''.
'''Ŝiparo'''. - 1. Aro de ŝipoj, kolektiĝintaj por kune navigi. - 2. Tutaĵo de la ŝipoj de lando : ''Anglujo posedas la plej grandan ŝiparon''.
'''Ŝipano'''. Homo, servanta sur ŝipo.
'''Ŝipestro'''. Ĉefo de la ŝipanoj.
<section end="Ŝipo"/>
<section begin="Ŝiri"/>'''Ŝiri'''. Perforte apartigi partojn de malmola korpo per tirado : ''ŝiri paperon, ŝiri fadenon''. Deŝiri, disŝiri, forŝiri, elŝiri. Komparu : '''{{VdE|Rompi}}'''.
<section end="Ŝiri"/>
<section begin="Ŝirmi"/>'''Ŝirmi'''. Kovri, defendi de io malbona : ''La ombrelo ŝirmas nin de la pluvo''. La remparo ŝirmas la soldatojn de la kugloj. La patrino ŝirmas la etulon de la danĝero.
'''Ŝirmilo'''. Objekto por ŝirmi : ''lampo-ŝirmilo''.
<section end="Ŝirmi"/>
<section begin="Ŝlimo"/>'''Ŝlimo'''. Tera substanco, kovranta la fundon de la senfluaj akvujoj.
<section end="Ŝlimo"/>
<section begin="Ŝlosi"/>'''Ŝlosi'''. Fermi per seruro : ''ŝlosi pordon, ŝlosi ĉambron, ŝlosi iun en ĉambro''.
'''Ŝlosilo'''. Fera peco por ŝlosi kaj malŝlosi seruron.
'''Malŝlosi'''. Malfermi seruron.
<section end="Ŝlosi"/>
<section begin="Ŝmaci"/>'''Ŝmaci'''. Manĝi aŭ kisi kun bruo.
<section end="Ŝmaci"/>
<section begin="Ŝmiri"/>'''Ŝmiri'''. Kovri per maldika tavolo de grasa substanco : ''ŝmiri panon per butero, ŝmiri akson de rado''.
'''Ŝmiraĵo'''. Graso, per kiu oni ŝmiras.
<section end="Ŝmiri"/>
<section begin="Ŝnuro"/>'''Ŝnuro'''. Kunplektitaj linaj, kotonaj fadenoj, uzataj por ligi diversajn objektojn, pakaĵojn.
<section end="Ŝnuro"/>
<section begin="Ŝovi"/>'''Ŝovi'''. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas : ''ŝovi pakaĵon sur la planko''. Komparu : '''{{VdE|Puŝi}}, {{VdE|Tiri|tiri}}'''.
<section end="Ŝovi"/>
<section begin="Ŝoveli"/>'''Ŝoveli'''. Forigi, transŝuti grenon, karbon de unu loko en alian per speciala ilo.
'''Ŝovelilo'''. Ilo por ŝoveli, konsistanta el larĝa plata aŭ iom kava ekstremo kaj longa tenilo.
<section end="Ŝoveli"/>
<section begin="Ŝovinismo"/>'''Ŝovinismo'''. Troigita patriotismo.
<section end="Ŝovinismo"/>
<section begin="Ŝpari"/>'''Ŝpari'''. - 1. Elspezi, uzi nur tiom, kiom estas nepre necese kaj tiamaniere kolekti provizon : ''Ŝpari monon por la maljuneco''. - 2. Konservi, malmulte uzante : ''Ŝparu viajn fortojn!''
'''Ŝparema'''. Kiu amas ŝpari.
'''Ŝparkaso'''. Kaso, kie oni lasas la ŝparitan monon, por ricevi procentojn.
'''Malŝpari'''. Elspezi multe kaj senkonsidere. Komparu : '''{{VdE|Avara}}, {{VdE|Avida|avida}}'''.
<section end="Ŝpari"/>
<section begin="Ŝpico"/>'''Ŝpico''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de malgranda ĉambra hundo.
<section end="Ŝpico"/>
<section begin="Ŝpini"/>'''Ŝpini'''. Tiri fibrojn el fibra amaso kaj tordi ilin en fadenojn.
'''Ŝpinaĵo'''. Fibra
<section end="Ŝpini"/><noinclude><references/></noinclude>
r138tm9lty0ipyjjj05ohe8dou84oe5
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/159
104
40847
121885
121747
2026-06-06T17:00:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121885
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Ŝpinilo"/>amaso, el kiu oni tiras fibrojn kaj tordas ilin fadenojn.
'''Ŝpinilo'''. Ligna bastoneto kun akraj pintoj, per kiu oni turnas la ŝpinaĵon.
'''Ŝpinisto'''. Homo, kies metio estas ŝpini. Komparu : '''{{VdE|Plekti}}, {{VdE|Teksi|teksi}}, {{VdE|Triki|triki}}'''.
<section end="Ŝpinilo"/>
<section begin="Ŝpruci"/>'''Ŝpruci'''. Vivege eliĝi en fluo aŭ en gutoj : ''La sango ŝprucas el la vundo''.
'''Ŝprucigi'''. Vivege eligi fluidaĵon en fluo aŭ en gutoj : ''ŝprucigi akvon sur florojn''.
'''Ŝprucigilo'''. Instrumento por ŝprucigi : ''ĝardena ŝprucigilo''.
<section end="Ŝpruci"/>
<section begin="Ŝranko"/>'''Ŝranko'''. Alta meblo kun unu aŭ du pordoj, kun bretoj, hokoj kaj tirkestoj por la tolaĵo, vestoj.
<section end="Ŝranko"/>
<section begin="Ŝrapnelo"/>'''Ŝrapnelo'''. Kanona pafaĵo, plenigita per malgrandaj kugloj kaj eksplodanta post la pafo.
<section end="Ŝrapnelo"/>
<section begin="Ŝraŭbo"/>'''Ŝraŭbo'''. Metala, ligna peco, cilindra aŭ konusa, spirale kanelita por kunigi, fiksi.
'''Ŝraŭbi'''. Turni ŝraŭbon.
'''Ŝraŭbilo'''. Instrumento por turni la ŝraŭbojn.
<section end="Ŝraŭbo"/>
<section begin="Ŝtalo"/>'''Ŝtalo'''. Purigita fero, fandita kun malgranda kvanto de karbo : ''fleksebla, kiel la ŝtalo''.
'''Ŝtala'''. El ŝtalo : ''ŝtala tondilo''.
<section end="Ŝtalo"/>
<section begin="Ŝtato"/>'''Ŝtato'''. Unuiĝo de popolo sub la sama sistemo de regado.
'''Ŝtata'''. De ŝtato, koncernanta ŝtaton : ''ŝtata revolucio''. Komparu : '''{{VdE|Regno}}'''.
<section end="Ŝtato"/>
<section begin="Ŝteli"/>'''Ŝteli'''. Preni sekrete aŭ superforte ies propraĵon.
'''Ŝtelo'''. Ago de tiu, kiu ŝtelas.
'''Ŝtelisto'''. Homo, kiu profesie ŝtelas.
'''Ŝteldiri, ŝteliri'''. Diri, iri tiel, ke oni restu nerimarkita : ''La atakantoj ŝteliris al la remparo''.
<section end="Ŝteli"/>
<section begin="Ŝtipo"/>'''Ŝtipo'''. Mallonga, larĝa peco de dehakita arbo. Komparu : '''{{VdE|Trabo}}'''.
<section end="Ŝtipo"/>
<section begin="Ŝtofo"/>'''Ŝtofo'''. Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn : ''drapo, silka ŝtofo; eleganta kaj fortika ŝtofo''.
'''Subŝtofo'''. Teksaĵo, kiun oni alkudras sub la ŝtofo de vesto : ''somera jako sen subŝtofo''.
<section end="Ŝtofo"/>
<section begin="Ŝtono"/>'''Ŝtono'''. Malmola minerala maso, ordinare negranda kaj movebla.
'''Ŝtona'''. El ŝtono, el ŝtonoj : ''ŝtona muro''.
'''Ŝtonego'''. Granda nemovebla ŝtono : ''la ŝtonegoj de monto''.
'''Ŝtonmortigi'''. Mortigi per ŝtonoj.
<section end="Ŝtono"/>
<section begin="Ŝtopi"/>'''Ŝtopi'''. Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco : ''ŝtopi fendon en barelo''.
'''Ŝtopilo'''. Objekto, per kiu oni ŝtopas.
<section end="Ŝtopi"/>
<section begin="Ŝtrumpo"/>'''Ŝtrumpo'''. Sakforma vesto, kovranta la piedon ĝis la genuo aŭ eĉ pli alte.
'''Ŝtrumpeto'''. Mallonga ŝtrumpo, ne atinganta la genuon.
<section end="Ŝtrumpo"/>
<section begin="Ŝtupo"/>'''Ŝtupo'''. Ĉiu el la transversaj ŝtonoj aŭ traboj, metitaj unu post kaj super alia por supreniri, kaj malsupreniri.
'''Ŝtuparo'''. Suprenirejo el ŝtupoj.
<section end="Ŝtupo"/>
<section begin="Ŝuo"/>'''Ŝuo'''. Malalta leda piedvesto ĝis super la maleoloj.
'''Ŝuisto'''. Homo, kies metio estas fari ŝuojn.
<section end="Ŝuo"/>
<section begin="Ŝuldi"/>'''Ŝuldi'''. Havi la devon pagi la pruntitan monon : ''Li ŝuldas al mi 100 fr''.
'''Ŝuldo'''. Mono, kiun oni ŝuldas.
'''Ŝuldanto'''. Kiu ŝuldas.
<section end="Ŝuldi"/>
<section begin="Ŝultro"/>'''Ŝultro''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako.
<section end="Ŝultro"/>
<section begin="Ŝuti"/>'''Ŝuti'''. Ĵeti substancon, konsistantan el malmolaj, nekunigitaj eroj : ''ŝuti grenon en sakon, ŝuti sablon sur teron, ŝuti salon en supon''.
'''Disŝuti'''. Ŝuti en diversajn flankojn : ''semante, disŝuti grenon sur kampo''.
'''Superŝuti'''. - 1. Tre abunde ŝuti, kovri per ŝutado : ''superŝuti kadavron per tero''. - 2. Tre abunde doni : ''superŝuti per donacoj, superŝuti per riproĉoj''.
<section end="Ŝuti"/>
<section begin="Ŝveli"/>'''Ŝveli'''. Plivastiĝi, pligrandiĝi koncerne la volumenon : ''La vundita membro ŝvelis de la inflamo''.
'''Ŝvelo'''. Stato de tio, kio ŝvelas.
<section end="Ŝveli"/>
<section begin="Ŝvito"/>'''Ŝvito'''. Akvosimila fluidaĵo, eliĝanta tra la poroj de l’ haŭto.
'''Ŝviti'''. Eligi ŝviton, kovriĝi de ŝvito : ''ŝviti de la varmego''.
<section end="Ŝvito"/><noinclude><references/></noinclude>
9nnqw7em2lnrdxsiv46f87lvpsgwj88
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/161
104
40848
121887
121755
2026-06-06T18:30:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121887
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Tandemo"/>'''Tandemo'''. - 1. Kabrioleto kun du ĉevaloj, jungitaj unu antaŭ la alia. - 2. Durada velocipedo por du personoj.
<section end="Tandemo"/>
<section begin="Tanino"/>'''Tanino''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ekstrakto el pulvorigita ŝelo de l’ kverko, de l’ kastanarbo; kristala pulvoro uzata en la medicino, en la ledfabrikado.
<section end="Tanino"/>
<section begin="Tantalo"/>'''Tantalo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ta. Ĥemia elemento, malofte trovata griza metalo, uzata por elektraj lampoj.
<section end="Tantalo"/>
<section begin="Tantiemo"/>'''Tantiemo'''. Difinita procento de la profito, kiel rekompenco por la kunlaborantoj de industria aŭ komerca entrepreno.
<section end="Tantiemo"/>
<section begin="Tapeto"/>'''Tapeto'''. Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras la murojn de ĉambroj.
'''Tapeti'''. Kovri per tapeto.
<section end="Tapeto"/>
<section begin="Tapiŝo"/>'''Tapiŝo'''. Teksita, brodita tuko por kovri la plankon.
<section end="Tapiŝo"/>
<section begin="Taro"/>'''Taro'''. Pezo de la kesto, sako k. t. p., en kiu estas enpakita komercaĵo.
<section end="Taro"/>
<section begin="Tarantelo"/>'''Tarantelo'''. Rapida itala danco.
<section end="Tarantelo"/>
<section begin="Tarantulo"/>'''Tarantulo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Artropodo el la familio de l’ dupulmaj araneoj; ĝiaj pikoj estas iafoje mortigaj (''Tarantula'').
<section end="Tarantulo"/>
<section begin="Tarifo"/>'''Tarifo'''. Tabelo de pagoj impostaj, fervojaj.
<section end="Tarifo"/>
<section begin="Taroko"/>'''Taroko'''. Kartludo kun 78 kartoj inter tri personoj.
<section end="Taroko"/>
<section begin="Tartaro"/>'''Tartaro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Kalia salo de la samnoma acido; malmola ŝelo formiĝanta sur la partoj de l' vazoj, enhavantaj junan vinon, sur la dentoj.
<section end="Tartaro"/>
<section begin="Tasko"/>'''Tasko'''. Laboro, ordonita, donita de alia persono; laboro farota : ''Dum akraj diskutoj ne facila estas la tasko de la prezidanto''. Komparu : '''{{VdE|Devi|Devo}}, {{VdE|Funkcio|funkcio}}, {{VdE|Komisio|komisio}}'''.
<section end="Tasko"/>
<section begin="Taso"/>'''Taso'''. - 1. Malalta larĝa malgranda vazo por trinki, ordinare porcelana aŭ fajenca. - 2. Ĝia enhavo : ''trinki tason da kafo''.
<section end="Taso"/>
<section begin="Tatui"/>'''Tatui'''. Fari sur la haŭto neforigeblajn kolorajn desegnaĵojn : ''Nur sovaĝaj popoloj tatuas sian korpon''.
'''Tatuo, tatuado'''. Ago, agoj de tiu, kiu tatuas.
'''Tatuaĵo'''. Desegnaĵo, farita per la tatuado.
<section end="Tatui"/>
<section begin="Taŭgi"/>'''Taŭgi'''. Esti uzebla, esti bona por io : ''Ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado''.
'''Taŭgeco'''. Eco de tio, kio taŭgas.
'''Taŭga'''. Kiu taŭgas.
'''Sentaŭga'''. Kiu ne taŭgas.
'''Sentaŭgulo'''. Homo, kiu taŭgas por nenio.
<section end="Taŭgi"/>
<section begin="Tavolo"/>'''Tavolo'''. Tutaĵo de eroj de substanco, kuŝantaj unu apud alia en la sama alteco, rilate al la aliaj eroj, kuŝantaj supre kaj sube : ''La profundaj tavoloj de la tero''. ''Sur la strato kuŝas dika tavolo de neĝo''.
<section end="Tavolo"/>
<section begin="Teo"/>'''Teo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Sekigitaj folioj de l’ tearbo kaj la trinkaĵo, preparata el ili.
'''Tearbo'''. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ ternostremiacoj (''Tea chinensis'').
<section end="Teo"/>
<section begin="Teatro"/>'''Teatro'''. Loko, konstruaĵo, kie oni donas dramajn, operajn spektaklojn.
'''Teatra'''. De teatro, koncernanta teatron.
'''Teatraĵo'''. Teatra spektaklo.
<section end="Teatro"/>
<section begin="Tedi"/>'''Tedi'''. Fariĝi malagrabla, kaŭzi nekontentecon per sia ofteco aŭ longedaŭreco : ''La senĉesaj pluvoj tedis la vojaĝantojn''.
'''Teda'''. Kiu tedas. Komparu : '''{{VdE|Enuo|Enuigi}}'''.
<section end="Tedi"/>
<section begin="Tegi"/>'''Tegi'''. Kovri de ĉiuj flankoj per sakforma tuko : ''tegi kusenon''.
<section end="Tegi"/>
<section begin="Tegmento"/>'''Tegmento'''. Supra parto de la konstruaĵo, ĝin kovranta.
'''Subtegmento'''. Loko, loĝejo sub la tegmento.
<section end="Tegmento"/>
<section begin="Tegolo"/>'''Tegolo'''. Plata, maldika briko, uzata por kovri la tegmentojn.
<section end="Tegolo"/>
<section begin="Teismo"/>'''Teismo'''. Religia doktrino, bazita sur la kredo je unu persona Dio. Komparu : '''{{VdE|Diismo}}'''.
<section end="Teismo"/>
<section begin="Teisto"/>'''Teisto'''. Adepto de la teismo.
<section end="Teisto"/>
<section begin="Tekniko"/>'''Tekniko'''. Tutaĵo de la metodoj kaj procedoj por plenumi verkon de arto, industrio aŭ metio.
'''Teknika'''. De tekniko, koncernanta teknikon.
'''Teknikisto'''. Specialisto en tekniko.
<section end="Tekniko"/>
<section begin="Teknologio"/>'''Teknologio'''. Scienco pri la metodoj fari produktaĵojn el krudaj substancoj : ''ĥemia teknologio''.
<section end="Teknologio"/>
<section begin="Teksi"/>'''Teksi'''. Rektangule kruci fadenojn, seninterrompe unu apud alia : ''teksi tukon el lanaj fadenoj''.
'''Teksisto'''. Homo, kies metio estas teksi.
'''Teksaĵo'''. Objekto, farita per la teksado : ''silka teksaĵo''. Komparu : '''{{VdE|Plekti}}, {{VdE|Ŝpini|ŝpini}}, {{VdE|Triki|triki}}'''.
<section end="Teksi"/>
<section begin="Teksto"/>'''Teksto'''. - 1. Propraj vortoj de aŭtoro, de akto, rilate al la komentarioj, tradukoj, ilustraĵoj : ''citi tekston de Demosteno''. - 2. Fragmento de la Biblio, kiel temo de prediko.
<section end="Teksto"/>
<section begin="Telefono"/>'''Telefono'''. Aparato por transporti je granda interspaco la sonojn de la homa voĉo, tonojn k. t. p. per la elektra fluo.
'''Telefoni'''. – 1. Uzi telefonon : ''En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage''. - 2. Komuniki per la telefono : ''telefoni novaĵon''.
<section end="Telefono"/>
<section begin="Telegrafo"/>'''Telegrafo'''. Aparato optika aŭ elektromagneta por sendi per interkonsentitaj signoj sciigojn je granda interspaco.
'''Telegrafi'''. - 1. Uzi la telegrafon. - 2. <section end="Telegrafo"/><noinclude><references/></noinclude>
5h7bmchf3jyb6qvxy027c1ux6zl2gpz
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/162
104
40849
121888
121754
2026-06-06T18:47:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121888
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Telegrafe"/>Komuniki per telegrafo.
'''Telegrafe'''. Per la telegrafo.
'''Telegrafisto'''. Oficisto de telegrafo.
<section end="Telegrafe"/>
<section begin="Telegramo"/>'''Telegramo'''. Komunikaĵo, sendata per telegrafo.
<section end="Telegramo"/>
<section begin="Telepatio"/>'''Telepatio'''. Kapablo vidi personojn, ricevi impresojn je interspaco supernatura, materie neebla.
<section end="Telepatio"/>
<section begin="Telero"/>'''Telero'''. Plata, malprofunda vazo, ordinare porcelana aŭ fajenca, el kiuj oni manĝas : ''suptelero''.
<section end="Telero"/>
<section begin="Teleskopo"/>'''Teleskopo'''. Optika instrumento por observi la astrojn.
<section end="Teleskopo"/>
<section begin="Teluro"/>'''Teluro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Te. Ĥemia elemento, bluete blanka metalo, trovata kun la oro, arĝento kaj plumbo.
<section end="Teluro"/>
<section begin="Temo"/>'''Temo'''. Tio, pri kio oni parolas, skribas : ''temo de parolado, temo de disertacio''.
<section end="Temo"/>
<section begin="Tempo"/>'''Tempo'''. - 1. Daŭro kaj sinsekvo de okazoj : ''Ĉio okazas en la tempo kaj spaco''. - 2. Difinita. mezurita daŭro : ''Kiom da tempo vi restos en la urbo? - 3''. Epoko, periodo, sezono : ''en la tempo de la franca revolucio, en la tempo de la rikolto''. - 4. Disponebla tempo : ''Mi ne havas tempon hodiaŭ''. – 5. Konvena, ĝusta tempo : ''Jam venis la tempo komenci la laboron''.
'''Intertempo'''. Tempo inter du okazoj.
'''Libertempo'''. Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, oficistoj.
'''Samtempa'''. Okazanta en la sama tempo, en la sama momento : ''du samtempaj pafoj''.
'''Samtempe'''. En la sama tempo.
'''Antaŭtempa'''. Okazanta, farata antaŭ la konvena tempo, tro frua : ''antaŭtempa akuŝo''.
'''Antaŭtempe'''. Antaŭ la konvena tempo, tro frue.
<section end="Tempo"/>
<section begin="Temperamento"/>'''Temperamento'''. Tutaĵo de la psikologiaj kaj fiziologiaj ecoj de individuo, de kiuj dependas ĝia reago je la impulsoj : ''pasia temperamento''.
<section end="Temperamento"/>
<section begin="Temperaturo"/>'''Temperaturo'''. Grado de la varmo : ''alta temperaturo''.
<section end="Temperaturo"/>
<section begin="Tempio"/>'''Tempio''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Flanka parto de la kapo, inter la frunto, okulo, orelo kaj vango.
<section end="Tempio"/>
<section begin="Templo"/>'''Templo'''. Loko, konstruaĵo, kie oni adoras Dion, diojn.
<section end="Templo"/>
<section begin="Teni"/>'''Teni'''. - 1. Havi en la mano, en la manoj kaj ne ellasi : ''teni bastonon, teni bovon je la kornoj''. - 2. Havi en sia povo, ne ellasi : ''teni krimulon en malliberejo''. - 3. Konservi en senŝanĝa situacio : ''teni rekte la kapon''.
'''Tenilo'''. Parto de instrumento, de vazo, je kiu oni ilin tenas : ''tenilo de glavo tenilo de korbo''.
'''Deteni'''. Teni flanke de io, ne allasi, ne permesi fari ion : ''deteni iun de krimo''.
'''Subteni'''. - 1. Teni de sube por ke io ne falu : ''subteni lamantan maljunulon''. - 2. Helpi : ''subteni ies agadon''.
<section end="Teni"/>
<section begin="Tendo"/>'''Tendo'''. Ŝirmilo kontraŭ la pluvo, nego, malvarmo, konsistanta el partoj el dika tolo, fiksitaj sur stangoj.
'''Tendaro'''. Aro de tendoj, en kiuj loĝas la soldatoj dum militiro.
<section end="Tendo"/>
<section begin="Tendeno"/>'''Tendeno'''. - 1. Ekstremo de muskolo, kuniganta ĝin kun osto. - 2. Ŝnuro, kuniganta la ekstremojn de la pafarko.
<section end="Tendeno"/>
<section begin="Tendenco"/>'''Tendenco'''. Emo al difinita celo, precipe emo popularigi iun ideon en literatura verko : ''morala tendenco''.
'''Tendenca'''. Havanta tendencon : ''tendenca romano''.
<section end="Tendenco"/>
<section begin="Tendro"/>'''Tendro'''. Vagono, sekvanta la lokomotivon kaj portanta hejtaĵon kaj akvon.
<section end="Tendro"/>
<section begin="Tenio"/>'''Tenio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rubanda vermo (''Taenia'').
<section end="Tenio"/>
<section begin="Tenoro"/>'''Tenoro'''. Plej alta vira voĉo.
'''Tenoristo'''. Kantisto, posedanta la tenoron.
<section end="Tenoro"/>
<section begin="Tenti"/>'''Tenti'''. Instigi, altiri al malbona faro : ''la diablo tentanto''.
'''Tento'''. Instigo al malbona faro. Komparu : '''{{VdE|Logi}}'''.
<section end="Tenti"/>
<section begin="Teokratio"/>'''Teokratio'''. Politika regado en la nomo de Dio, plenumata de pastroj.
<section end="Teokratio"/>
<section begin="Teologio"/>'''Teologio'''. Scienco pri Dio kaj pri la religio.
'''Teologia'''. De teologio, koncernanta teologion.
<section end="Teologio"/>
<section begin="Teologo"/>'''Teologo'''. Specialisto en la teologio.
<section end="Teologo"/>
<section begin="Teoremo"/>'''Teoremo'''. Scienca aserto, kiu devas esti pruvita : ''geometria teoremo''.
<section end="Teoremo"/>
<section begin="Teorio"/>'''Teorio'''. - 1. Konoj spekulativaj, ne bazitaj sur la efektiva plenumo : ''la teorio de la medicino''. - 2. Tutaĵo de konoj, klarigantaj komplete grupon de fenomenoj, de faktoj : ''la teorio de la magnetismo''.
'''Teoria'''. De teorio, bazita sur teorio.
'''Teorie'''. En teoria maniero.
'''Teoriulo'''. Specialisto en teorio.
<section end="Teorio"/>
<section begin="Tero"/>'''Tero'''. - 1. ({{VdE-ml|Astr}}.). Planedo, sur kiu ni loĝas : ''La tero rondiras cirkaŭ la suno'' - 2. Solida ekstera tavolo de ĉi tiu planedo : ''kuŝi sur la tero; la tero kaj la maro''. – 3. Substanco, el kiu konsistas ĉi tiu tavolo : ''sabla argila tero''.
'''Tera'''. De tero, el tero, koncernanta teron : ''tera globo tera polo''.
'''Enterigi'''. Meti en la teron; meti kadavron, ĉerkon en la teron, entombigi.
'''Elterigi'''. Eligi el la tero.
'''Teretaĝo'''. Etaĝo sur la nivelo de la tero.
'''Terkolo'''. Tera strio inter du maroj, kuniganta du kontinentojn :''La Panama terkolo kunigas la du Amerikojn''.
'''Terpomo'''. ({{VdE-ml|Bot}}.). Manĝebla tubero sur la radikoj de vegetaĵo de la familio de l' solanacoj (''Sotanum tuberosum'').
<section end="Tero"/><noinclude><references/></noinclude>
2okn317gsyuuyhan6anm511msh46o74
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/163
104
40850
121889
121756
2026-06-06T18:59:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121889
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Terapeŭtiko"/>'''Terapeŭtiko''' ({{VdE-ml|Med}}.). Parto de la medicino pri la kuracado de la malsanoj.
<section end="Terapeŭtiko"/>
<section begin="Terapio"/>'''Terapio'''. Kuracado.
<section end="Terapio"/>
<section begin="Teraso"/>'''Teraso'''. - 1. Ebena altaĵo, abrupte limigita kvazaŭ ŝtupo. - 2. Vasta balkono sur masonaĵo aŭ sur kolonoj; ebena tegmento kun balustrado. Komparu : '''{{VdE|Balkono}}, {{VdE|Verando|verando}}'''.
<section end="Teraso"/>
<section begin="Terceto"/>'''Terceto'''. Muzika verko por tri voĉoj aŭ tri instrumentoj.
<section end="Terceto"/>
<section begin="Tercio"/>'''Tercio'''. Muzika tono en interspaco de du tonoj.
<section end="Tercio"/>
<section begin="Terebinto"/>'''Terebinto''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Flaveta, diafana rezino de pinglarboj. Distilita terebinto estas uzata en la medicino, en la fabrikado de lakoj k. t. p.
<section end="Terebinto"/>
<section begin="Teritorio"/>'''Teritorio'''. Parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.
<section end="Teritorio"/>
<section begin="Termino"/>'''Termino'''. Vorto, esprimo, speciala al scienco, arto, metio : ''teknika termino''.
'''Terminaro'''. Tutaĵo de la terminoj de scienco, arto, metio.
<section end="Termino"/>
<section begin="Termito"/>'''Termito''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Tropika insekto, vivanta en societoj simile al la formikoj (''Termes'').
<section end="Termito"/>
<section begin="Termometro"/>'''Termometro'''. Instrumento por mezuri la temperaturon.
<section end="Termometro"/>
<section begin="Terni"/>'''Terni'''. Ĉe ekscito de la flarnervoj rapide kaj brue elspiri aeron.
'''Terno'''. Ago de tiu, kiu ternas.
<section end="Terni"/>
<section begin="Ternostremiacoj"/>'''Ternostremiacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj : ''kamelio, tearbo''.
<section end="Ternostremiacoj"/>
<section begin="Teruro"/>'''Teruro'''. Tre forta timo.
'''Teruri'''. Tre forte timigi.
'''Terura'''. Kiu teruras.
'''Teruraĵo'''. Teruranta okazo, vidaĵo.
<section end="Teruro"/>
<section begin="Testamento"/>'''Testamento'''. Akto, en kiu oni deklaras sian volon pri la divido de sia posedaĵo post la morto.
<section end="Testamento"/>
<section begin="Testiko"/>'''Testiko''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Sperma glando de la viroj kaj bestviroj.
<section end="Testiko"/>
<section begin="Testudo"/>'''Testudo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rampulo, kies korpo estas enfermita en korna kiraso kun truoj por la kapo, piedoj kaj vosto (''Testudo'').
<section end="Testudo"/>
<section begin="Tetano"/>'''Tetano''' ({{VdE-ml|Med}}.). Tre forta spasmo de muskoloj. Komparu : '''{{VdE|Konvulsio}}'''.
<section end="Tetano"/>
<section begin="Tetro"/>'''Tetro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo (nomo de l’ familio'') el la vico de l’ kokoj (''Tetrao'').
<section end="Tetro"/>
<section begin="Tetrao"/>'''Tetrao''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la familio de l’ tetroj (''Tetrao bonasia'').
<section end="Tetrao"/>
<section begin="Tezo"/>'''Tezo'''. Scienca aserto, publike diskutata kaj defendata.
<section end="Tezo"/>
<section begin="Tia"/>'''Tia'''. - 1. Montra adjektiva pronomo de la kvalito : ''Tia viro mortis! - 2''. Relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito : ''Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon? Donu tian, kian vi mem trinkas''.
<section end="Tia"/>
<section begin="Tial"/>'''Tial'''. Pro tia kaŭzo.
<section end="Tial"/>
<section begin="Tiam"/>'''Tiam'''. En tiu tempo, en tiu okazo.
<section end="Tiam"/>
<section begin="Tiaro"/>'''Tiaro'''. Papa mitro, konsistanta el tri kronoj.
<section end="Tiaro"/>
<section begin="Tibio"/>'''Tibio''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Longa dika osto inter la genuo kaj piedo.
<section end="Tibio"/>
<section begin="Tie"/>'''Tie'''. En tiu loko : ''La tutan vesperon li pasigas en ia drinkejo, tie vi trovos lin''. Rikolti tie, kie oni ne semis.
<section end="Tie"/>
<section begin="Tiel"/>'''Tiel'''. - 1. Tiamaniere : ''Tiel vi kontentigos ĉiujn''. - 2. En tia grado : ''La patro estas tiel alta, kiel la filo''.
<section end="Tiel"/>
<section begin="Ties"/>'''Ties'''. De tiu, apartenanta al tiu : ''Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas''.
<section end="Ties"/>
<section begin="Tifo"/>'''Tifo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Nomo de tri infektaj febraj malsanoj : ''ekzantema tifo''.
<section end="Tifo"/>
<section begin="Tigro"/>'''Tigro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba besto el la familio de l’ katoj, kun nigraj transversaj strioj (''Felis tigris'').
<section end="Tigro"/>
<section begin="Tikli"/>'''Tikli'''. Eksciti al rido per delikataj kaj ripetataj tuŝoj de la haŭto, precipe de la akselo.
'''Tiklo'''. Ago de tiu, kiu tiklas.
<section end="Tikli"/>
<section begin="Tilio"/>'''Tilio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por mebloj, tirkestoj (''Tilia parvifolia'').
<section end="Tilio"/>
<section begin="Tiliacoj"/>'''Tiliacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotitedonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''tilio''.
<section end="Tiliacoj"/>
<section begin="Timo"/>'''Timo'''. Malagrabla sento, kaŭzita de efektiva aŭ imagata minacanta danĝero aŭ malfeliĉo kun senkonscia emo ĝin eviti.
'''Timi'''. Havi timon : ''timi la maron, timi malsanon''.
'''Timema'''. Kiu facile timas.
'''Timigi'''. Fari iun timanta, kaŭzi ies timon.
'''Timiga'''. Kiu timigas.
'''Timinda'''. Meritanta timon : ''timinda malsano''.
'''Timigilo'''. Objekto por timigi : ''timigilo por birdoj''.
'''Fortimigi'''. Forpeli per timigo : ''fortimigi paseron''.
'''Sentima'''. Kiu ne timas. Komparu : '''{{VdE|Trankvila|Maltrankvila}}'''.
<section end="Timo"/>
<section begin="Timiano"/>'''Timiano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la labiatoj, uzata kiel incenso (''Thymus'').
<section end="Timiano"/>
<section begin="Timono"/>'''Timono'''. Longa ligna peco, ĉe kies ambaŭ flankoj oni jungas la ĉevalojn al veturilo.
<section end="Timono"/>
<section begin="Tino"/>'''Tino'''. Granda nekovrita cilindroforma ligna vazo por fluidaĵoj. Komparu : '''{{VdE|Barelo}}'''.
<section end="Tino"/>
<section begin="Tindro"/>'''Tindro'''. Spongosimila, facile ekflamanta substanco.
<section end="Tindro"/>
<section begin="Tineo"/>'''Tineo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de l’ papilioj : ''ĝiaj larvoj detruas peltojn, drapojn, grajnojn (''Tinea'')''.
<section end="Tineo"/><noinclude><references/></noinclude>
qbcom0x1qox6ftp0n85zuoyne0tl19h
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/164
104
40851
121890
121780
2026-06-07T08:01:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121890
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Tinko"/>'''Tinko'''. ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj : ''(''Tinca vulgaris'')''.
<section end="Tinko"/>
<section begin="Tinkturo"/>'''Tinkturo'''. - 1. Fluida substanco por koloriĝi ŝtofojn, trempante ilin en ĝi. - 2. Densa solvaĵo de medikamento en alkoholo aŭ etero.
'''Tinkturi'''. Kolorigi ŝtofojn.
'''Tinkturisto'''. Homo, kies profesio estas tinkturi.
<section end="Tinkturo"/>
<section begin="Tinti"/>'''Tinti'''. Eligi sonon sonorantan kaj tremantan : ''La spronoj tintas''.
'''Tintilo'''. Instrumento por tinti.
<section end="Tinti"/>
<section begin="Tio"/>'''Tio'''. Montra kaj relativa pronomo substantiva por objektoj, aferoj, ideoj : ''Metu tion sur la tablo''. Kion ? Tion, kion mi montras al vi.
<section end="Tio"/>
<section begin="Tiom"/>'''Tiom'''. Tia nombro, tia kvanto; tian nombron, kvanton : ''Tiom da soldatoj pereis en la batalo! Li elspezas tiom da mono, kiom li enspezas''.
<section end="Tiom"/>
<section begin="Tipo"/>'''Tipo'''. Ideala modelo (objekto aŭ persono''), kuniganta en si en tre alta grado la esencajn trajtojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco : ''la japana tipo''.
'''Tipa'''. - 1. Estanta tipo : ''tipa drinkulo''. - 2. Karakterizanta tipon : ''tipaj ecoj de la Angloj''.
<section end="Tipo"/>
<section begin="Tiri"/>'''Tiri'''. Per streĉo de la fortoj movi objekton al si : ''La ĉevaloj tiras la veturilon''.
'''Tiro'''. Ago de tiu, kiu tiras.
'''Altiri'''. Tiri al io.
'''Eltiri'''. Tiri el io, el interno de io : ''eltiri la glavon el la ingo,
'''Kuntiri'''''. Tiri kune de du, de kelke da flankoj : ''kuntiri pakaĵon per ŝnuro''.
'''Retiri'''. Tiri al direkto kontraŭa je la antaŭa movo : ''retiri la etenditan manon''. Komparu : '''{{VdE|Treni}}'''.
<section end="Tiri"/>
<section begin="Tirano"/>'''Tirano'''. - 1. Absoluta, kruela regnestro. - 2. Kruela kaj absoluta homo.
'''Tirana'''. Kruela kaj absoluta.
'''Tiraneco'''. Eco de tiu, kiu estas tirana.
<section end="Tirano"/>
<section begin="Titano"/>'''Titano'''. Fortega grandegulo.
<section end="Titano"/>
<section begin="Titolo"/>'''Titolo'''. - 1. Surskribo sur libro, sur ĉapitro, montranta en unu, en kelke da vortoj ĝian enhavon : ''la titolo de romano''. - 2. Honora ofico, honora posteno : ''akcepti la titolon de prezidanto''.
'''Titoli'''. - 1. Doni litolon : ''Kiel vi titolos vian novan verkon? - 2''. Nomi per la titolo : ''Ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo!
<section end="Titolo"/>
<section begin="Tiu"/>'''Tiu'''''. Montra kaj relativa adjektiva pronomo : ''Sidiĝu sur tiu seĝo''. Sidiĝu sur tiu seĝo, kiu staras ĉe la pordo.
<section end="Tiu"/>
<section begin="Tosto"/>'''Tosto'''. Paroladeto dum festeno kun propono trinki por ies sano, por la sukceso de entrepreno.
'''Tosti'''. Diri toston : ''Oni tostis ĝis la matenruĝo''.
<section end="Tosto"/>
<section begin="Togo"/>'''Togo'''. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera.
<section end="Togo"/>
<section begin="Tolo"/>'''Tolo'''. Ŝtofo el lino aŭ el kanabo.
'''Tolaĵo'''. Diversaj objektoj, farataj ordinare el tolo : ''ĉemizoj, kalesonoj, kolumoj, litotukoj, buŝtukoj''.
'''Laktolo'''. Tolo, kovrita per lako.
<section end="Tolo"/>
<section begin="Toleri"/>'''Toleri'''. Permesi, ne malhelpi ion malagrablan por si, ion kontraŭan al siaj principoj, kvankam oni povus tion fari, se oni dezirus : ''toleri la kapricojn de sia infano, toleri ĉiujn religiojn en sia regno''.
'''Tolerema'''. Kiu facile toleras : ''tolerema ĉefo''.
'''Toleremo'''. Eco de homo tolerema.
'''Tolerebla'''. Kiu povas esti tolerata : ''tolerebla eraro''.
<section end="Toleri"/>
<section begin="Tomato"/>'''Tomato''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ solanacoj (''Solanum lycopersicum'').
<section end="Tomato"/>
<section begin="Tombo"/>'''Tombo'''. Kavo en la tero, kie oni metas la homajn kadavrojn, la ĉerkojn kun la homaj kadavroj.
'''Tombejo'''. Loko, kie oni faras tombojn.
'''Tombisto'''. Homo, kiu enterigas la homajn kadavrojn.
'''Entombigi'''. Meti en tombon.
<section end="Tombo"/>
<section begin="Tombako"/>'''Tombako'''. Fandaĵo el kupro kaj zinko, similanta oron.
<section end="Tombako"/>
<section begin="Tombolo"/>'''Tombolo'''. Publika amuzo kun loterio.
<section end="Tombolo"/>
<section begin="Tono"/>'''Tono'''. - 1. Pura, muzika sono : ''La tonoj de la fortepiano, la tonoj de la homa voĉo''. - 2. Maniero paroli por esprimi sian senton : ''kolera tono''.
'''Unutona'''. Enuiga, teda per la manko de ŝanĝo : ''unutona rakonto''. Komparu : ''Sono, sonoro''.
<section end="Tono"/>
<section begin="Tondi"/>'''Tondi'''. Fortranĉi harojn, lanon, herbon k. t. p. per speciala instrumento, nomata tondilo.
'''Tondilo'''. Instrumento konsistanta el du ŝtalaj krucitaj brakoj kun interna tranĉa rando.
<section end="Tondi"/>
<section begin="Tondro"/>'''Tondro'''. Granda ruliĝanta bruo, akompananta la fulmon.
'''Tondri'''. Fari la bruon de tondro : ''Hodiaŭ tondris multfoje''. Ektondris la voĉo de la kolonelo.
'''Fulmotondro'''. Ventego kun fulmoj kaj tondroj.
<section end="Tondro"/>
<section begin="Tonsuro"/>'''Tonsuro'''. Senhara rondeto sur la supro de la kapo de la katolikaj pastroj, farata per razado de la haroj.
<section end="Tonsuro"/>
<section begin="Topazo"/>'''Topazo'''. Multvalora flava ŝtono.
<section end="Topazo"/>
<section begin="Topografio"/>'''Topografio'''. Detala priskribo de la situacio de loko, de ĝia surfaco kun ĝiaj akvoj, arboj, vojoj, konstruaĵoj.
<section end="Topografio"/>
<section begin="Torĉo"/>'''Torĉo'''. Simpla lumigilo, konsistanta el ligna mallonga bastono, ŝmirita per rezino, per peĉo.
<section end="Torĉo"/><noinclude><references/></noinclude>
ptpgw7lsk1xrzlzitox91tm88whcad0
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/165
104
40852
121891
121781
2026-06-07T08:23:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121891
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Tordi"/>'''Tordi'''. Turni korpon per ĝiaj ekstremoj en kontraŭaj direktoj : ''tordi ŝnuron''.
'''Tordo'''. Ago de tiu, kiu tordas.
<section end="Tordi"/>
<section begin="Toreadoro"/>'''Toreadoro'''. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj.
<section end="Toreadoro"/>
<section begin="Torento"/>'''Torento'''. Rapidega fluo.
<section end="Torento"/>
<section begin="Torfo"/>'''Torfo'''. Elfosebla substanco, konsistanta el karbigitaj vegetaĵoj, miksitaj kun tero.
<section end="Torfo"/>
<section begin="Torio"/>'''Torio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Th. Ĥemia elemento, malofta metalo.
<section end="Torio"/>
<section begin="Torni"/>'''Torni'''. Turni sur speciala stablo lignan aŭ metalan pecon ĉirkaŭ ĝia akso kaj rondigi per akra instrumento : ''torni lignon, torni globon el ligno''.
<section end="Torni"/>
<section begin="Tornistro"/>'''Tornistro'''. Leda ujo, portata sur la dorso, de la soldatoj, lernantoj.
<section end="Tornistro"/>
<section begin="Torpedo"/>'''Torpedo'''. Subakva eksploda aparato, kiun oni ĵetas de batalŝipoj.
<section end="Torpedo"/>
<section begin="Torso"/>'''Torso'''. Skulptaĵo, prezentanta nur la superan parton de la homa korpo, sen la kapo kaj brakoj. Komparu : '''{{VdE|Brusto}}, {{VdE|Busto|busto}}, {{VdE|Talio|talio}}'''.
<section end="Torso"/>
<section begin="Torto"/>'''Torto'''. Granda rondforma kuko.
<section end="Torto"/>
<section begin="Torturo"/>'''Torturo'''. - 1. Kruela turmento, per kiu oni iam devigis la akuzitojn fari konfesojn. - 2. Kruela turmento : ''Fervoja vojaĝo dum varmego estas vera torturo''.
'''Torturi'''. Kruele turmenti.
<section end="Torturo"/>
<section begin="Tra"/>'''Tra'''. - 1. Prepozicio por esprimi movon, agon de unu ekstremo ĝis alia : ''veturi tra la tuta urbo''. - 2. Prefikso kun la sama senco : ''traveturi urbon, tralegi libron''.
<section end="Tra"/>
<section begin="Trabo"/>'''Trabo'''. Longa kvadratforma ligna peco de arbo laŭlonge segita. Komparu : ''Ŝtipo''.
<section end="Trabo"/>
<section begin="Tradicio"/>'''Tradicio'''. - 1. Buŝa komuniko de opinioj, doktrinoj, ritoj, moroj de unu generacio al alia : ''La tradicio ligas la jarcentojn''. - 2. Opinioj, doktrinoj k. t. p., tiamaniere komunikitaj.
'''Tradicia'''. De tradicio, bazita sur tradicio : ''tradicia festo''.
<section end="Tradicio"/>
<section begin="Traduki"/>'''Traduki'''. Esprimi vortojn, frazojn k. t. p. de unu lingvo per samsencaj vortoj, frazoj de alia lingvo : ''traduki esperante francan novelon''.
'''Traduko'''. - 1. Laboro de tiu, kiu tradukas : ''La traduko daŭris tri monatojn''. - 2. Verko rezultato de la traduko : ''La traduko aperis samtempe kun la originalo''.
<section end="Traduki"/>
<section begin="Trafi"/>'''Trafi'''. Atingi per ĵetita objekto : ''trafi per kuglo''.
'''Maltrafi'''. Ne atingi per ĵetita objekto : ''maltrafi leporon''.
<section end="Trafi"/>
<section begin="Tragedio"/>'''Tragedio'''. - 1. Teatra verko de altidea enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalas por nobla celo kaj pereas en ĉi tiu batalo : ''La tragedioj de Ŝekspiro''. - 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo : ''familia tragedio''.
'''Tragedia'''. - 1. De tragedio : ''tragedia spektaklo''. - 2. Ekscitanta kompaton per sia malfeliĉo : ''tragedia morto''.
<section end="Tragedio"/>
<section begin="Tragikomedio"/>'''Tragikomedio'''. - 1. Tragedio, kiu enhavas ankaŭ komikajn scenojn kaj ne finiĝas per la morto de la heroo. - 2. Miksaĵo de aferoj seriozaj kaj komikaj.
<section end="Tragikomedio"/>
<section begin="Traĥeo"/>'''Traĥeo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Tubo de la spira aparato inter la laringo kaj la bronkoj.
<section end="Traĥeo"/>
<section begin="Trajto"/>'''Trajto'''. - 1. Linio de la vizaĝo : ''belaj trajtoj, severaj trajtoj''. - 2. Eco de karaktero : ''Kompleta forgeso pri si mem estas la ĉefa trajto de lia karaktero''.
<section end="Trajto"/>
<section begin="Trakti"/>'''Trakti'''. Priparoli kun iu la kondiĉojn de afero por veni al interkonsento : ''trakti kun la venkinto pri la paco; trakti kun la domposedanto pri la luo de loĝejo''.
'''Traktado'''. Agoj, vortoj de tiu, kiu traktas.
<section end="Trakti"/>
<section begin="Traktato"/>'''Traktato'''. - 1. Grava scienca raporto. - 2. Skribita interkonsento inter du ŝtatoj : ''komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo''.
<section end="Traktato"/>
<section begin="Tramo"/>'''Tramo'''. Omnibuso, veturanta sur reloj.
'''Tramrelo'''. Konkava relo, sur kiu veturas la tramo.
'''Tramvojo'''. Rela vojo por tramo : ''La tramvojoj kunigas ĉiujn gravajn punktojn de nia urbo''.
<section end="Tramo"/>
<section begin="Tranĉi"/>'''Tranĉi'''. Dividi partojn de solida korpo per instrumento kun tre maldika rando : ''tranĉi panon''.
'''Tranĉo, tranĉado'''. Ago, agoj de tiu, kiu tranĉas.
'''Detranĉi, fortranĉi'''. Apartigi, forigi per tranĉo : ''fortranĉi ekstremon de bastono''.
'''Ĉirkaŭtranĉi'''. Tranĉi ĉirkaŭe, fortranĉi la ĉirkaŭon.
'''Tranĉilo'''. Ŝtala instrumento kun akra rando : ''forkoj kaj tranĉiloj''.
'''Ambaŭtranĉa'''. Havanta klingon, kies ambaŭ randoj estas akraj.
<section end="Tranĉi"/>
<section begin="Tranĉeo"/>'''Tranĉeo'''. Kavo, elfosita en la tero por ŝirmi la atakantojn.
<section end="Tranĉeo"/>
<section begin="Trankvila"/>'''Trankvila'''. Estanta en stato de certeco kaj sen timo pri tio, kio okazos : ''esti trankvila pri la sukceso''.
'''Trankvilo'''. Stato de tiu, kiu estas trankvila.
'''Trankviligi'''. Fari iun trankvila : ''La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon''.
'''Trankviliĝi'''. Fariĝi trankvila : ''La akuzato trankviliĝis, aŭdinte la verdikton''.
'''Maltrankvila'''. Estanta en stato de necerteco kaj timo pri tio, kio okazos.
'''Maltrankvilo'''. Stato de tiu, kiu estas maltrankvila.
'''Maltrankviligi'''. Fari iun maltrankvila, kaŭzi ies maltrankvilon.
'''Maltrankviliĝi'''. Farigi maltrankvila. Komparu : ''Kvieta, milda, serena''.
<section end="Trankvila"/>
<section begin="Trans"/>'''Trans'''. - 1. Prepozicio por esprimi lokon, kiu estas ĉe la alia flanko de objekto aŭ direkton al tiu loko : ''La lanterno staras trans la muro''. Ĵetu la pilkon <section end="Trans"/><noinclude><references/></noinclude>
k5sceroma630jphrdp3ng1j1eb4289b
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/166
104
40853
121892
121782
2026-06-07T08:44:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121892
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Trans"/>trans la muron. - 2. Prefikso por esprimi movon trans io, de unu loko en alian : ''transiri, transĵeti, transskribi''.
<section end="Trans"/>
<section begin="Transepto"/>'''Transepto'''. Transversa parto en krucformaj preĝejoj. Komparu : '''{{VdE|Navo}}'''.
<section end="Transepto"/>
<section begin="Transitiva"/>'''Transitiva''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento (pri la verboj'') : ''bati iun''.
<section end="Transitiva"/>
<section begin="Transversa"/>'''Transversa'''. Havanta direkton, perpendikularan al la laŭlonga; laŭlarĝa : ''transversa strio''.
<section end="Transversa"/>
<section begin="Trapezo"/>'''Trapezo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Kvadrangulo kun du paralelaj neegalaj lateroj.
<section end="Trapezo"/>
<section begin="Trato"/>'''Trato'''. Speco de kambio, pagota ne de la ŝuldanto (''Tratanto''), sed de alia persono (''Tratato'').
'''Trati'''. Doni, subskribi traton.
<section end="Trato"/>
<section begin="Travestii"/>'''Travestii'''. Aliigi verkon seriozan en ŝercan : ''travestii Iliadon''.
<section end="Travestii"/>
<section begin="Tre"/>'''Tre'''. En alta grado, forte : ''tre bona, tre longe, tre timi''.
<section end="Tre"/>
<section begin="Trefo"/>'''Trefo'''. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per trifolioj.
<section end="Trefo"/>
<section begin="Tremi"/>'''Tremi'''. Esti movata tien kaj returnen de rapidaj, malgrandaj, preskaŭ nerimarkeblaj skuoj : ''tremi de teruro''. La ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi.
'''Tremo'''. Stato de tio, kio tremas : ''tertremo''.
'''Febrotremo'''. Tremo de membroj de persono, kiu havas febron.
<section end="Tremi"/>
<section begin="Tremolo"/>'''Tremolo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de la salikacoj (''Populus tremula'').
<section end="Tremolo"/>
<section begin="Trempi"/>'''Trempi'''. Meti en fluidaĵon por malsekigi : ''trempi plumon en inko''.
<section end="Trempi"/>
<section begin="Treni"/>'''Treni'''. Tiri post si ion, kio kroĉiĝas al la tero, al la surfaco, sur kiu ĝi estas tirata; malfacile tiri post si : ''treni la piedojn de laciĝo; treni la jupon; treni la glavon''.
'''Trenaĵo'''. Io, kion oni trenas; parto de la jupo, trenata sur la tero.
<section end="Treni"/>
<section begin="Trezoro"/>'''Trezoro'''. - 1. Amaso da kaŝita mono, da multvaloraj kaŝitaj objektoj : ''trovi trezoron sub ruinoj''. - 2. Io tre ŝatinda, persono tre amata : ''Tia sekretario estas vera trezoro''. Mia anĝelo, mia trezoro!
'''Trezorejo'''. Loko, kie oni gardas monon, multvalorajn objektojn.
'''Trezoristo'''. Oficisto, kiu gardas, administras la trezorejon.
<section end="Trezoro"/>
<section begin="Tri"/>'''Tri'''. Du plus unu; 3 : ''La fortepiano havas tri piedojn''.
'''Tria'''. Okupanta lokon, signitan per la nombro 3; kiu sekvas du : ''tria vico, tria horo''.
'''Trio'''. Tri kunigitaj personoj aŭ objektoj : ''koncerta trio''.
'''Trifoje'''. Tri fojojn.
'''Triobla'''. Trifoje pli granda : ''prezo triobla kompare kun la antaŭa''.
'''Triobligi'''. Fari ion trifoje pli granda.
'''Triobliĝi'''. Fariĝi trifoje pli granda.
'''Triono'''. Ĉiu el la tri egalaj partoj, en kiuj estas dividita tuto : ''triono da dekduo estas kvar''.
'''Triope'''. Kune tri (pri personoj'').
'''Tridento'''. Forko kun tri dentoj : ''la tridento de Neptuno''.
'''Tripiedo'''. Seĝo, tablo kun tri piedoj.
'''Triangulo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de ebeno, limigita de tri rektaj linioj, sin reciproke renkontantaj.
'''Triunuo'''. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito.
<section end="Tri"/>
<section begin="Tribuno"/>'''Tribuno'''. Levita horizontala ebeno el tabuloj por la oratoroj.
<section end="Tribuno"/>
<section begin="Tribunalo"/>'''Tribunalo'''. - 1. Juĝejo. - 2. Juĝantaro.
<section end="Tribunalo"/>
<section begin="Tributo"/>'''Tributo'''. Sumo periode pagata de unu lando al alia, kiel signo de dependeco. Komparu : '''{{VdE|Kontribucio}}'''.
<section end="Tributo"/>
<section begin="Triciklo"/>'''Triciklo'''. Trirada velocipedo.
<section end="Triciklo"/>
<section begin="Trigonometrio"/>'''Trigonometrio'''. Matematika scienco pri la mezurado de la trianguloj.
<section end="Trigonometrio"/>
<section begin="Triki"/>'''Triki'''. Fari ŝtofon, plektante la fadenojn per dratoj : ''triki ŝtrumpon''.
'''Trikilo'''. Drato por triki. Komparu : '''{{VdE|Plekti}}, {{VdE|Ŝpini|ŝpini}}, {{VdE|Teksi|teksi}}'''.
<section end="Triki"/>
<section begin="Trikoto"/>'''Trikoto'''. Trikita ŝtofo, vesto.
<section end="Trikoto"/>
<section begin="Trilo"/>'''Trilo'''. Muzika ornamaĵo, konsistanta je rapida ripetado de du najbaraj tonoj.
'''Trili'''. Fari trilon.
<section end="Trilo"/>
<section begin="Triliono"/>'''Triliono'''. Miliono da milionoj; 1 000 000 000 000.
<section end="Triliono"/>
<section begin="Trinki"/>'''Trinki'''. Preni en la buŝon kaj gluti fluidaĵon : ''trinki akvon, vinon''.
'''Trinkaĵo'''. Tio, kion oni trinkas : ''La akvo estas la plej bona trinkaĵo''.
<section end="Trinki"/>
<section begin="Tripoj"/>'''Tripoj'''. Manĝeblaj intestoj de l' bestoj : ''En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe''.
<section end="Tripoj"/>
<section begin="Tritiko"/>'''Tritiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Spika vegetaĵo el la familio de la graminacoj; el ĝiaj grajnoj oni faras delikatan farunon (''Triticum'').
<section end="Tritiko"/>
<section begin="Triumfo"/>'''Triumfo''' - 1. Pompa kaj solena eniro de antikva roma militestro post granda venko. - 2. Granda sukceso kaj ĝojo pro ĝi; granda venko.
'''Triumfi'''. Akiri grandan sukceson, grandan venkon kaj ĝoji pro ĝi.
'''Triumfa'''. De triumfo, koncernanta triumfon : ''triumfaj krioj, triumfa ĉaro''.
'''Triumfe'''. Kun triumfo.
<section end="Triumfo"/>
<section begin="Triviala"/>'''Triviala'''. Maldelikata, vulgara (pri vortoj aŭ pri konduto'') : ''triviala spritaĵo''. Komparu : '''{{VdE|Banala}}'''.
<section end="Triviala"/>
<section begin="Tro"/>'''Tro''' - 1. Adverbo kun la signifo : en pli alta grada, ol tio devus esti : ''tro longa, tro laŭte, tro ami'' - 2. Prefikso kun la sama senco : ''trouzi''.
<section end="Tro"/>
<section begin="Trofeo"/>'''Trofeo'''. Milita akiro, kiel signo de la venko.
<section end="Trofeo"/><noinclude><references/></noinclude>
587xzumyl6rx77aymv9aipz30owi23e
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/167
104
40854
121893
121783
2026-06-07T09:06:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121893
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Trogo"/>'''Trogo'''. Granda ligna vazo, en kiu oni donas manĝaĵon al la brutoj.
<section end="Trogo"/>
<section begin="Trokeo"/>'''Trokeo'''. Dusilaba versmezuro, konsistanta el unu longa kaj unu mallonga silabo, aŭ el unu akcentita kaj unu neakcentita.
<section end="Trokeo"/>
<section begin="Trombo"/>'''Trombo'''. Akva amaso, levita de la maro de turnvento kaj movata antaŭen kun granda bruo. Komparu : '''{{VdE|Ciklono}}'''.
<section end="Trombo"/>
<section begin="Trombono"/>'''Trombono'''. Granda trumpeto, konsistanta el du partoj, kiujn oni enŝovas aŭ elŝovas unu el la alia por ŝanĝi la altecon de la tonoj.
<section end="Trombono"/>
<section begin="Trompi"/>'''Trompi'''. Intence erarigi iun por sia profito : ''trompi la aĉetanton''.
'''Trompo'''. Ago de tiu, kiu trompas.
<section end="Trompi"/>
<section begin="Trono"/>'''Trono'''. - 1. Seĝo de la reĝoj por solenaj okazoj. - 2. Reĝa povo, reĝa titolo : ''perdi la tronon''.
'''Troni'''. - 1. Sidi sur trono, reĝi : ''Dio tronas en la ĉielo''. - 2. Ludi rolon de plej grava persono en kunveno : ''La markizo ĉie kaj ĉiam volis troni''.
'''Detronigi'''. Forigi reĝon de la trono, senigi reĝon de la trono : ''La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909''.
<section end="Trono"/>
<section begin="Tropo"/>'''Tropo'''. Stila figuro : ''metaforo''.
<section end="Tropo"/>
<section begin="Tropiko"/>'''Tropiko'''. Cirklo de la tera globo, paralela al la ekvatoro je la distanco de 23° 28' de ĝi : ''suda kaj norda tropiko''.
'''Tropika'''. De tropiko, inter la tropikoj : ''tropika varmego, tropika lando''.
<section end="Tropiko"/>
<section begin="Troto"/>'''Troto'''. Kuro de la ĉevaloj kaj de kelkaj kvarpieduloj, meza inter la paŝo kaj galopo.
'''Troti'''. Kuri troton.
<section end="Troto"/>
<section begin="Trotuaro"/>'''Trotuaro'''. Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ĉe ambaŭ flankoj de strato aŭ de ŝoseo.
<section end="Trotuaro"/>
<section begin="Trovi"/>'''Trovi'''. - 1. Unuafoje ekvidi, akiri unuan scion pri io perdita aŭ nekonata : ''trovi la perditan naztukon, trovi rimedon, trovi solvon; trovi oron en nova lando''. - 2. Opinii ion ia : ''trovi la frukton bongusta''.
'''Bontrovo'''. Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne : ''Mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo''.
'''Eltrovi'''. Trovi, krei ion novan. nekonatan antaŭe en scienco aŭ tekniko.
<section end="Trovi"/>
<section begin="Truo"/>'''Truo'''. Malplena, libera interspaco en korpo : ''truo en La tero, truo en vesto, naztruo''.
'''Trui'''. Fari truojn en io : ''trui paperon''.
<section end="Truo"/>
<section begin="Trudi"/>'''Trudi'''. Devigi al io malagrabla kontraŭ ies volo : ''trudi al iu sian opinion, trudi al iu tedan taskon''.
'''Trudema'''. Kiu havas la inklinon trudi, sin trudi : ''trudema gasto''.
<section end="Trudi"/>
<section begin="Trufo"/>'''Trufo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo (''Tuber'').
<section end="Trufo"/>
<section begin="Trulo"/>'''Trulo'''. Ilo de la masonistoj, konsistanta el triangula aŭ trapezforma lado kun kurbigita tenilo.
<section end="Trulo"/>
<section begin="Trumpeto"/>'''Trumpeto'''. Muzika blovinstrumento, ordinare kupra.
'''Trumpeti'''. Ludi trumpeton.
'''Trumpetisto'''. Muzikisto, ludanta trumpeton.
<section end="Trumpeto"/>
<section begin="Trunko"/>'''Trunko'''. - 1. Parto de arbo de la loko de l' elkresko de la radikoj ĝis la loko de la elkresko de la branĉoj. - 2. Parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la ekstremaj membroj. - 3. Parto de solida geometria figuro, restanta post kiam oni fortranĉis la supron : ''trunko de piramido''.
'''Trunketo'''. Facile fleksebla trunko de malgrandaj vegetaĵoj : ''trunketo de tritiko''.
<section end="Trunko"/>
<section begin="Trupo"/>'''Trupo'''. Tutaĵo de la artistoj de teatro : ''opera trupo''.
<section end="Trupo"/>
<section begin="Trusto"/>'''Trusto'''. Grandega sindikato de fabrikantoj, akaparantaj ĉiujn produktaĵojn de unu industrio, por altigi la prezon.
<section end="Trusto"/>
<section begin="Truto"/>'''Truto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Ostfiŝo manĝebla el la familio de l’ salmoj (''Trutta fario'').
<section end="Truto"/>
<section begin="Tualeto"/>'''Tualeto'''. Tutaĵo de objektoj, per kiuj oni sin vestas : ''eleganta tualeto, bala tualeto''.
'''Tualetejo'''. Ĉambro, kie oni sin vestas.
<section end="Tualeto"/>
<section begin="Tubo"/>'''Tubo'''. Malplena cilindra korpo : ''lada tubo, vitra tubo, kamentubo''.
<section end="Tubo"/>
<section begin="Tubero"/>'''Tubero'''. Globforma korpo sur la surfaco aŭ en la interno de alia korpo : ''tubero sur la frunto''.
<section end="Tubero"/>
<section begin="Tuberkulo"/>'''Tuberkulo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malgranda tubero, kreskanta en la lokoj, kie la baciloj de la tuberkulozo penetris en la histojn.
<section end="Tuberkulo"/>
<section begin="Tuberkulozo"/>'''Tuberkulozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Koch kaj evoluanta en diversaj organoj, precipe en la pulmoj.
<section end="Tuberkulozo"/>
<section begin="Tufo"/>'''Tufo'''. Kolekto de maldikaj, longformaj objektoj : ''tufo de herboj''.
<section end="Tufo"/>
<section begin="Tuj"/>'''Tuj'''. - 1. Post tre mallonga tempo, senprokraste : ''Ili tuj venis post via foriro''. Atendu, la patro tuj venos. - 2. En tre malgranda interspaco de io, tre proksime apud io : ''tuj post la ĝardeno, tuj apud la trotuaro''.
'''Tuja'''. Okazanta tuj.
<section end="Tuj"/>
<section begin="Tuko"/>'''Tuko'''. Peco de teksaĵo, ordinare rektangula, por speciala celo : ''tablotuko, naztuko, litotuko''.
<section end="Tuko"/>
<section begin="Tulo"/>'''Tulo'''. Maldika, malpeza, diafana teksaĵo retosimila.
<section end="Tulo"/>
<section begin="Tulipo"/>'''Tulipo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Bulba vegetaĵo el la familio de la liliacoj, kun belaj grandaj floroj (''Tulipa'').
<section end="Tulipo"/><noinclude><references/></noinclude>
bsduopjltxptfolur6thsntk1yf807x
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/169
104
40855
121895
121785
2026-06-07T09:49:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121895
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Ulno"/>'''Ulno'''. Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj : ''La pola ulno estas 576 milimetrojn longa''.
<section end="Ulno"/>
<section begin="Ultimato"/>'''Ultimato'''. Neŝanĝebla decido, definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kies malakcepto signifas rompon de la traktado, proklamon de milito.
<section end="Ultimato"/>
<section begin="-Um"/>'''-Um'''. Sufikso sen fiksita signifo por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per aliaj afiksoj : ''plenumi, nazumo, kolumo, krucumi''.
<section end="-Um"/>
<section begin="Umbeliferoj"/>'''Umbeliferoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''apio, petroselo, karoto''.
<section end="Umbeliferoj"/>
<section begin="Umbiliko"/>'''Umbiliko''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Kaveto sur la centro de la ventro.
<section end="Umbiliko"/>
<section begin="Unco"/>'''Unco'''. Apoteka pezilo = 30 gr.
<section end="Unco"/>
<section begin="Ungo"/>'''Ungo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Malmola elkreskaĵo ĉe la supro de la homaj fingroj : ''purigi la ungojn''.
'''Ungego'''. Akraj ungoj de la birdoj kaj de multaj mambestoj.
<section end="Ungo"/>
<section begin="Uniformo"/>'''Uniformo'''. Serva kostumo de militisto, de ŝtata oficisto. Komparu : '''{{VdE|Kostumo}}, {{VdE|Livreo|livreo}}'''.
<section end="Uniformo"/>
<section begin="Unika"/>'''Unika'''. Sola en sia speco, ne havanta alian egalan aŭ similan : ''Unika vidaĵo!
<section end="Unika"/>
<section begin="Unisono"/>'''Unisono''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Plenumo de la sama tono, de la sama melodio samtempe per du voĉoj aŭ instrumentoj.
<section end="Unisono"/>
<section begin="Universo"/>'''Universo'''. Tutaĵo de tio, kio ekzistas; la tuta mondo.
<section end="Universo"/>
<section begin="Universala"/>'''Universala'''. Taŭga absolute por ĉiuj, por ĉio; koncernanta absolute ĉiujn, ĉion : ''universala rimedo''. universala genio. Komparu : '''{{VdE|Ĝenerala}}, {{VdE|Komuna|komuna}}'''.
<section end="Universala"/>
<section begin="Universitato"/>'''Universitato'''. Supera lernejo, kie oni instruas diversajn branĉojn de la sciencoj kaj artoj : ''la fakultatoj de universitato''.
<section end="Universitato"/>
<section begin="Unu"/>'''Unu'''. - 1. Nombro 1 : ''Ni havas unu buŝon kaj du orelojn''. - 2. Nedifinita artikolo : ''Unu vidvino havis du filinojn''. (''Malofte uzata en tia senco''.)
'''Unua'''. Okupanta lokon, signitan per la nombro unu; estanta antaŭ ĉiuj kaj sekvata de ili : ''la unua vico en la teatro''.
'''Unue'''. Antaŭ ĉio, en la unua loko : ''Unue mi devas diri al vi''.
'''Unuo'''. - 1. Unu objekto, kiel kontraŭo de pli granda nombro : ''La deko konsistas el dek unuoj''. - 2. Kvanto, elektita kiel komuna mezuro de ĉiuj aliaj de la sama speco : ''La metro estas unuo de la longeco''. ''Monunuo, tempunuo''.
'''Unueco'''. – 1. Eco esti unu : ''La unueco estas la plej grava principo de la universala lingvo''. - 2. Samtempa kaj samcela harmonia agado : ''La unueco donas fortojn''.
'''Unuigi'''. Kunigi multajn {{sic|objekton|objektojn}} en unu tuton : ''unuigi la fortojn''. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko.
'''Unuiĝi'''. Kuniĝi, estante multaj, en unu tuton : ''Dek societoj unuiĝis en unu ligon''. Komparu : '''{{VdE|Asocio}}, {{VdE|Kompanio|kompanio}}, {{VdE|Ligo|ligo}}, {{VdE|Societo|societo}}'''.
<section end="Unu"/>
<section begin="Upupo"/>'''Upupo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Krianta birdo el la vico de l’ paseroj (''Upupa'').
<section end="Upupo"/>
<section begin="Uro"/>'''Uro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Duhufa mambesto el la familio de l’ bovoj, la plej granda eŭropa mambesto (''Bison europeus'').
<section end="Uro"/>
<section begin="Uragano"/>'''Uragano'''. Ekstreme forta vento.
<section end="Uragano"/>
<section begin="Urano"/>'''Urano'''. - 1. Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l’ ciklopoj kaj titanoj. – 2. ({{VdE-ml|Astr}}.). Planedo. - 3. ({{VdE-ml|Ĥem}}.). U. Ĥemia elemento, uzata por farboj.
<section end="Urano"/>
<section begin="Urbo"/>'''Urbo'''. Granda aro de domoj, dismetitaj laŭ stratoj.
'''Urba'''. De urbo, koncernanta urbon : ''urba strato, urba moro''.
'''Urbano'''. Loĝanto de urbo.
'''Urbestro'''. Persono, administranta urbon.
'''Antaŭurbo'''. Parto de urbo ekster la urba bariero, ekstera parto de urbo.
'''Ĉefurbo'''. Ĉefa urbo de regno, de lando, de provinco : ''Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo''.
<section end="Urbo"/>
<section begin="Urĝi"/>'''Urĝi'''. Devi tuj esti farita, ne povi esti prokrastita : ''La afero urĝas''.
'''Urĝa'''. Kiu urĝas : ''urĝa decido''.
<section end="Urĝi"/>
<section begin="Urino"/>'''Urino'''. Flava, fluida ekskremento, produktata de la renoj kaj eligata de la veziko.
'''Urini'''. Eligi la urinon.
'''Urinejo'''. Loko, kie oni urinas.
<section end="Urino"/>
<section begin="Urno"/>'''Urno'''. Argila aŭ metala vazo, uzata en la antikvaj tempoj por konservi la cindrojn de la mortintoj, nun por kolekti voĉdonajn kartojn.
<section end="Urno"/>
<section begin="Urogalo"/>'''Urogalo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda birdo el la vico de l’ kokoj (''Tetrao urogallus'').
<section end="Urogalo"/>
<section begin="Urso"/>'''Urso''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de kvinfingra raba mambesto (''Ursus'').
<section end="Urso"/>
<section begin="Urtiko"/>'''Urtiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun brogantaj haretoj (''Urtica'').
<section end="Urtiko"/>
<section begin="Urtikacoj"/>'''Urtikacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''kanabo, urtiko''.
<section end="Urtikacoj"/>
<section begin="-Us"/>'''-Us'''. Finiĝo de la kondiĉa modo : ''Se mi scius, mi dirus al vi''.
<section end="-Us"/>
<section begin="Utero"/>'''Utero''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Ina seksa organo de l’ homoj kaj de aliaj bestoj, en kiu evoluas la feto.
<section end="Utero"/>
<section begin="Utila"/>'''Utila'''. Alportanta bonon, donanta bonan rezultaton : ''utila instruo''.
'''Utilo'''. Io utila.
'''Utileco'''. Eco de tio, kio estas utila : ''Ĉiuj komprenas la utilecon de la internacia lingvo, sed ne ĉiuj kredas je ĝia ebleco''.
'''Utili'''. Esti utila, alporti utilon : ''Ŝenĉesaj admonoj tute''
<section end="Utila"/><noinclude><references/></noinclude>
0bo2k5dyqwl9oam0xe3s2a2uykxo9t3
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/171
104
40856
121897
121787
2026-06-07T10:38:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121897
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Vango"/>'''Vango'''. Flanka parto de la vizaĝo : ''kisi je la vango''.
'''Vangharoj'''. Haroj, kovrantaj la vangojn de l’ viroj.
'''Vangofrapo'''. Bato per la mano je la vango.
'''Vangofrapi'''. Doni al iu vangofrapon.
<section end="Vango"/>
<section begin="Vanilo"/>'''Vanilo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Parazita vegetaĵo el la familio de l’ orkideacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj kiel bonodora spicaĵo (''Vanilla planifolia'').
<section end="Vanilo"/>
<section begin="Vanta"/>'''Vanta'''. - 1. Senvalora, negrava, nedaŭra : ''Ĉio estas vanta kompare kun la eterneco''. - 2. Amanta posedi kaj montri vantajn aferojn : ''vanta virino''.
'''Vanteco'''. Eco de tio, kio estas vanta.
'''Vantaĵo'''. Objekto, afero vanta.
<section end="Vanta"/>
<section begin="Vaporo"/>'''Vaporo'''. Gaso, formiĝinta el varmigita fluidaĵo : ''vaporo de la akvo, vaporo de l' etero''.
'''Vaporigi'''. Fari ion vaporo : ''vaporigi akvon en kaldrono''.
'''Vaporiĝi'''. Fariĝi vaporo : ''La akvo abunde vaporiĝas dum la someraj varmegoj''.
'''Vaporŝipo'''. Ŝipo, movata de la akva vaporo.
'''Vaporbano'''. Bano en akva vaporo.
'''Vaporbanejo'''. Loko por vaporbanoj : ''En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vaporbanejon''.
<section end="Vaporo"/>
<section begin="Varbi"/>'''Varbi'''. - 1. Instigi iun sin enskribi en la armeon : ''varbi soldatojn''. - 2. Instigi iun sin enskribi en partion, akcepti doktrinon : ''varbi samideanojn''.
'''Varbo, varbado'''. Ago, agoj de tiu, kiu varbas.
<section end="Varbi"/>
<section begin="Varii"/>'''Varii'''. Ŝanĝiĝi, esti diversa laŭ la cirkonstancoj; esti jen tia, jen alia : ''La temperaturo senĉese varias hodiaŭ''.
'''Varia'''. Diversa laŭ la cirkonstancoj; jen tia, jen alia.
<section end="Varii"/>
<section begin="Variolo"/>'''Variolo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta, febra malsano, karakterizata de pustuloj de la haŭto, lasantaj post sia malapero malgrandajn cikatrojn.
<section end="Variolo"/>
<section begin="Varmo"/>'''Varmo'''. - 1. Sento, kiun kaŭzas brulanta korpo, la sunaj radioj k. s. je la nervoj de nia haŭto. - 2. Fizika fenomeno, de kiu leviĝas la temperaturo de korpo : ''La varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpo''.
'''Varma'''. - 1. Havanta aŭ transdonanta la varmon : ''varma haŭto, varma klimato''. - 2. Konservanta la varmon : ''varma vesto''.
'''Varmigi'''. Fari ion varma : ''varmigi akvon''.
'''Varmiĝi'''. Fariĝi varma : ''La aksoj varmiĝas dum la veturado''.
'''Varmego'''. Tre forta varmo : ''tropika varmego''.
'''Varmega'''. Tre varma; kies temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo : ''varmega ruĝa fero''.
'''Varmeta'''. Iom varma; kies temperaturo estas iom pli alta, ol tiu de nia korpo : ''lavi vundon per varmeta akvo''.
'''Malvarmo'''. Sento, kiun kaŭzas la glacio, la vintra aero, k. s.
'''Malvarma'''. Havanta aŭ transdonanta malvarmon.
'''Malvarmego'''. Tre forta malvarmo : ''siberia malvarmego''.
'''Malvarmumi'''. Fariĝi malsana de malvarmo.
<section end="Varmo"/>
<section begin="Varti"/>'''Varti'''. Gardi kaj zorgi malgrandan infanon : ''La virinoj pli bone vartas, ol la viroj''.
'''Vartistino'''. Virino, kies okupo estas varti. Komparu : '''{{VdE|Flegi}}'''.
<section end="Varti"/>
<section begin="Vasalo"/>'''Vasalo'''. En la mezaj jarcentoj posedanto de bienoj, paganta tributon al la regnestro, de kiu li ricevis ilin.
<section end="Vasalo"/>
<section begin="Vasta"/>'''Vasta'''. Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe : ''vasta ĉambro, vasta vesto, vasta programo''.
'''Vasteco'''. Eco de tio, kio estas vasta.
'''Plivastigi'''. Fari ion pli vasta : ''plivastigi manikon''.
'''Malvasta'''. Havanta malgrandajn dimensiojn, povanta enteni malmulte : ''malvasta kesto, malvasta spirito''.
'''Vaste'''. En vasta maniero.
'''Disvastigi'''. Fari ion vasta en ĉiuj direktoj, vaste diskonigi ion : ''disvastigi famon''.
<section end="Vasta"/>
<section begin="Vato"/>'''Vato'''. Kotono, uzata por esti lokita sub la ŝtofo de vesto aŭ por bandaĝoj.
<section end="Vato"/>
<section begin="Vazo"/>'''Vazo'''. Ujo argila, metala, ligna k. t. p., de plej diversa grandeco kaj formo, destinita por diversaj substancoj, fluidaj aŭ solidaj : ''glaso, supujo, florvazo, lavvazo''.
<section end="Vazo"/>
<section begin="Vazelino"/>'''Vazelino'''. Graso, produktata el kruda petrolo kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por pomadoj.
<section end="Vazelino"/>
<section begin="Ve"/>'''Ve'''. Ekkria partikulo, esprimanta ofendon pro malfeliĉo : ''Ho ve al mi, malfeliĉa!
<section end="Ve"/>
<section begin="Vegeti"/>'''Vegeti'''. - 1. Vivi vivon, konsistantan je sinnutrado, digestado kaj konservado de la speco : ''La arbo vegetas''. - 2. Vivi vivon mizeran, senesperan : ''vegeti en la provinco''.
'''Vegetaĵo'''. Estaĵo vegetanta : ''arbo, herbo, fungo, ŝimo''.
<section end="Vegeti"/>
<section begin="Vegetara"/>'''Vegetara'''. Konsistanta nur el vegetaĵoj, legomoj (pri manĝaĵoj) : ''vegetara dieto''.
'''Vegetaristo'''. Persono, manĝanta nur vegetaĵojn.
<section end="Vegetara"/>
<section begin="Vegetarismo"/>'''Vegetarismo'''. Sistemo de sinnutrado ekskluzive per vegetaĵoj.
<section end="Vegetarismo"/>
<section begin="Vejno"/>'''Vejno'''. - 1. Angio, kondukanta la sangon de la histoj al la koro. - 2. Longa, mallarĝa parto vejnosimila, en ligno, ŝtono, tero.
'''Vejna'''. De vejno, el vejnoj : ''vejna sistemo, vejna sango''.
<section end="Vejno"/>
<section begin="Veki"/>'''Veki'''. - 1. Interrompi ies dormon : ''veki iun el profunda dormo''. – 2. Vigligi : ''veki la atenton de la aŭskultantoj''.
'''Veko'''. Ago de tiu, kiu vekas.
'''Vekiĝi'''. Rekonsciiĝi el dormo : ''vekiĝi frumatene''.
'''Vekiĝo'''. Stato de tiu, kiu vekiĝas.
'''Vekhorloĝo'''. Horloĝo kun sonorilo por veki.
<section end="Veki"/><noinclude><references/></noinclude>
qj67d1wsixykugh2qoic2751e0u2553
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/172
104
40857
121898
119385
2026-06-07T10:55:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121898
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Verto"/>'''Verto'''. - 1. Trabeto por porti du sitelojn sur la ŝultroj. - 2. Transversa trabeto de ordinara pezilo.
<section end="Verto"/>
<section begin="Velo"/>'''Velo'''. Granda tola tuko, kiun oni streĉas ĉe la mastoj por kapti la venton.
'''Velŝipo'''. Ŝipo, movata de la vento per la veloj.
'''Velveturi'''. Veturi en velŝipo.
<section end="Velo"/>
<section begin="Veleno"/>'''Veleno'''. Bela, brila, rigida papero, similanta pergamenon.
<section end="Veleno"/>
<section begin="Velki"/>'''Velki'''. Perdi la vivsukojn, vivfreŝecon : ''velkinta floro, velkinta vizaĝo, velkinta koloro''.
<section end="Velki"/>
<section begin="Velocipedo"/>'''Velocipedo'''. Malgranda veturilo por sin mem transporti per mekanismo, movata per la piedoj : ''durada, trirada velocipedo''.
<section end="Velocipedo"/>
<section begin="Veluro"/>'''Veluro'''. Teksaĵo, provizita sur unu flanko per mallongaj, densaj, rekte starantaj, brilaj haroj.
'''Velura'''. El veluro, similanta veluron : ''velura veŝto, velura mano''.
<section end="Veluro"/>
<section begin="Veni"/>'''Veni'''. Atingi lokon precize difinitan; atingi lokon, kien oni iras : ''Venu al mi! La armeo venis en la urbon nokte''.
'''Venigi'''. Mendi, inviti, ke io venu : ''venigi libron; venigi kuraciston''.
'''Deveni'''. Veni de, esti ido, esti rezultato : ''La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj''. La patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de la movado.
'''Kunveni'''. Veni ien por kune resti tie, por kune fari ion : ''La partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomo''. La societanoj kunvenas hodiaŭ por elekti sian estraron.
'''Kunveno'''. Kolektiĝo por speciala celo : ''kunveno de pacifistoj''.
'''Kunsidi'''. Kunveni por diskuti ion : ''La komitato kunsidis dek fojojn dum la pasinta jaro''.
'''Kunsido'''. Kunveno por diskuti ion : ''kunsido de la parlamento''.
'''Reveni'''. Veni tien, de kie oni foriris : ''reveni hejmen''.
'''Reveno'''. Veno tien, de kie oni foriris.
<section end="Veni"/>
<section begin="Vendi"/>'''Vendi'''. Cedi ion por interkonsentita prezo : ''vendi ĉapelon por dek frankoj''.
'''Vendo, vendado'''. Ago, agoj de tiu, kiu vendas.
'''Vendejo'''. Loko, kie oni vendas.
'''Vendebla'''. Kio povas esti vendita : ''En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, ĉio aĉetebla''.
'''Revendi'''. Vendi tion, kion oni aĉetis : ''revendi pli kare, ol oni aĉetis''.
<section end="Vendi"/>
<section begin="Vendredo"/>'''Vendredo'''. Sesa tago de la semajno.
'''Vendrede'''. Dum vendredo : ''Vendrede oni fastas''.
<section end="Vendredo"/>
<section begin="Veneno"/>'''Veneno'''. Substanco, detruanta la funkciojn de la vivo : ''Fosforo estas mortiga veneno''.
'''Veneni'''. - 1. Detrui la funkciojn de la vivo per veneno; mortigi per veneno : ''veneni rabian hundon''. - 2. Almiksi venenon : ''veneni vinon''. - 3. Fari malfeliĉa, malagrabla : ''Infano, vi venenas mian maljunecon! Veneni plezuron''.
<section end="Veneno"/>
<section begin="Venera"/>'''Venera''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano seksa kaj devenanta de seksa rilato : ''venera ulcero''.
<section end="Venera"/>
<section begin="Venĝi"/>'''Venĝi'''. Fari al iu saman malbonon, kiu estis farita de li al ni aŭ al personoj, karaj por ni : ''venĝi al iu la ofendon, venĝi sin, venĝi amikon''.
'''Venĝo'''. Ago de tiu, kiu venĝas.
'''Venĝema'''. Havanta inklinon venĝi : ''venĝema malamiko''.
<section end="Venĝi"/>
<section begin="Venki"/>'''Venki'''. Superi en batalo : ''Nia armeo venkis la matamikojn''. La laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso.
'''Venko'''. Sukceso en batalo : ''Ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo!
'''Malvenko'''. Malsukceso en batalo.
<section end="Venki"/>
<section begin="Vento"/>'''Vento'''. Movado de la atmosfera aero : ''suda varma vento''.
'''Ventego'''. Tre forta vento, ordinare akompanata de pluvo. Komparu : '''{{VdE|Fulmotondro}}'''.
'''Ventumi'''. Refreŝigi, movante la aeron al iu : ''sin ventumi''.
'''Ventumilo'''. Objekto, instrumento por ventumi.
<section end="Vento"/>
<section begin="Ventoli"/>'''Ventoli'''. Refreŝigi la aeron en fermita spaco : ''ventoli tunelon''.
'''Ventolilo'''. Aparato por ventoli. Komparu : '''{{VdE|Aerumi}}'''.
<section end="Ventoli"/>
<section begin="Ventro"/>'''Ventro''' ({{VdE-ml|Med}}.). Parto de la korpo, kie estas la intestoj, inter la brusto kaj la seksaj organoj.
'''Ventroparolisto'''. Persono, scianta paroli tiamaniere, ke la movoj de la lipoj estas nerimarkeblaj kaj ŝajnas, ke la voĉo venas de la ventro.
<section end="Ventro"/>
<section begin="Vera"/>'''Vera'''. - 1. Akorda kun tio, kio estas, kun la faktoj : ''vera rakonto''. - 2. Ne ŝajna, ne falsita, ne imitita : ''vera amiko, vera pentraĵo de Rafaelo''.
'''Vero'''. Abstrakta ideo de io vera : ''La vero ĉiam venkas''.
'''Vereco'''. Eco de tio, kio estas vera : ''Vi ne havas la rajton dubi je la vereco de miaj vortoj''.
'''Verama'''. Kiu amas la veron kaj ĉiam ĝin diras.
<section end="Vera"/>
<section begin="Verando"/>'''Verando'''. Speco de laŭbo kun fenestroj, konstruita ĉe domo. Komparu : '''{{VdE|Balkono}}, {{VdE|Teraso|teraso}}'''.
<section end="Verando"/>
<section begin="Verbo"/>'''Verbo'''. Vorto, esprimanta la staton aŭ agon de la subjekto kaj la tempon de ili : ''la suno lumas; la birdo forflugis; la patro venos''.
<section end="Verbo"/>
<section begin="Verbeno"/>'''Verbeno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo ornama el la samnoma familio (''Verbena'').
<section end="Verbeno"/>
<section begin="Verda"/>'''Verda'''. Havanta la koloron, identan kun tiu de la herbo, de la folioj de la arboj k. t. p. : ''la verda standardo''.
'''Verdo'''. Verda koloro : ''La verdo rapide velkas''.
'''Verdaĵo'''. Objekto, objektoj verdaj : ''la verdaĵo de la kampoj''.
'''Verdeta'''. Havanta koloron kun verda nuanco.
<section end="Verda"/>
<section begin="Verdigro"/>'''Verdigro'''. ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Acetato de l’ kupro (veneno), verda farbo.
<section end="Verdigro"/><noinclude><references/></noinclude>
hsgfino52gsmcv65tmkp7egu8y1f5e5
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/173
104
40858
121899
119386
2026-06-07T11:18:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121899
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Verdikto"/>'''Verdikto'''. - 1. Decido de la juĝantaro pri la kulpeco de la akuzito kaj pri la puno : ''severa verdikto''. - 2. Decido de iu ajn juĝantaro : ''la verdikto en konkurso''.
<section end="Verdikto"/>
<section begin="Vergo"/>'''Vergo'''. Maldika fleksebla branĉeto, maldika fleksebla bastoneto : ''betula vergo, fera vergo''. Komparu : '''{{VdE|Branĉeto}}'''.
<section end="Vergo"/>
<section begin="Verki"/>'''Verki'''. Produkti, krei ion novan en scienco aŭ arto : ''verki novelon, verki operon''.
'''Verko'''. Scienca aŭ arta kreaĵo : ''la verkoj de Newton, de Dante''.
'''Verkado'''. Okupo, laboro de tiu, kiu verkas.
'''Verkisto'''. Homo, kies okupo estas verki, aŭtoro.
<section end="Verki"/>
<section begin="Vermo"/>'''Vermo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mola, longforma, senmembra besto : ''solitero, askarido''.
'''Vermoforma'''. Havanta formon de vermo.
<section end="Vermo"/>
<section begin="Vermiĉelo"/>'''Vermiĉelo'''. Maldikaj pastaj strioj, manĝataj kun supo.
<section end="Vermiĉelo"/>
<section begin="Vermuto"/>'''Vermuto'''. Blanka vino, en kiu estas infuzitaj diversaj maldolĉaj substancoj.
<section end="Vermuto"/>
<section begin="Verso"/>'''Verso'''. Frazo, kolekto de vortoj, ritme ordigitaj kaj okupantaj unu linion skribe aŭ prese.
'''Versaĵo'''. Poezia verko, verkita en versoj : ''la versaĵoj de Zamenhof''.
'''Versi'''. Verki, fari versojn.
'''Versisto'''. Aŭtoro de versoj.
<section end="Verso"/>
<section begin="Versto"/>'''Versto'''. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.).
<section end="Versto"/>
<section begin="Verŝi"/>'''Verŝi'''. Fluigi el vazo en vazon : ''verŝi akvon el kruĉo en glason''.
'''Disverŝi'''. Verŝi en diversajn flankojn, precipe pro nelerta movo : ''disverŝi inkon sur paperojn''.
'''Surverŝi'''. Verŝi sur ion, precipe por refreŝigi vegetaĵon, por forigi polvon : ''surverŝi floron, surverŝi vojon''.
'''Transverŝi'''. Verŝi el unu loko, vazo en alian : ''transverŝi teon''.
<section end="Verŝi"/>
<section begin="Verto"/>'''Verto''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Supro de la kapo.
<section end="Verto"/>
<section begin="Vertebro"/>'''Vertebro''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas la osta kolono de l’ kolo kaj de la dorso.
'''Vertebra'''. - 1. De vertebro : ''vertebra truo''. - 2. Havanta vertebrojn : ''vertebra besto''.
'''Vertebrulo'''. Besto, havanta vertebrojn : ''kvarpiedulo, birdo, fiŝo''.
<section end="Vertebro"/>
<section begin="Vertikala"/>'''Vertikala'''. Havanta la direkton, perpendikularan al la horizontala : ''havanta la direkton de ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto''.
'''Vertikale'''. En vertikala direkto.
<section end="Vertikala"/>
<section begin="Veruko"/>'''Veruko'''. Malgranda elkreskaĵo de la haŭto, ordinare sur la vizaĝo aŭ sur la manoj.
<section end="Veruko"/>
<section begin="Vervo"/>'''Vervo'''. Fervora kaj viva skrib- aŭ parolmaniero; viva inspiro de verkisto : ''paroli kun vervo''. Komparu : '''{{VdE|Aplombo}}, {{VdE|Emfazo|emfazo}}, {{VdE|Patoso|patoso}}'''.
<section end="Vervo"/>
<section begin="Vespo"/>'''Vespo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la familio de la himenopteroj, vivanta en societoj aŭ aparte (''Vespa'').
<section end="Vespo"/>
<section begin="Vespero"/>'''Vespero'''. Tempo de la subiro de la suno gis la apero de la nokta mallumo.
'''Vespera'''. De vespero : ''vespera horo, vespera silento''.
'''Vespere'''. Dum vespero.
<section end="Vespero"/>
<section begin="Vesperto"/>'''Vesperto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de mambesto, posedanta flugaparaton - fluganta muso (''Vespertilio murinus'').
<section end="Vesperto"/>
<section begin="Vesto"/>'''Vesto'''. Ĉio, kion oni portas sur si por kovri la korpon : ''pantalono, jupo, jako, palto''.
'''Vesti'''. Meti sur iun veston : ''vesti infanon, sin vesti per surtuto''.
'''Vestejo'''. Loko, ĉambro, kie oni konservas, kie oni lasas la vestojn : ''Ŝia vestejo estas plena, kaj ĉiam ŝi plendas, ke ŝi havas nenion por sin vesti''. La ĉapelo ĝenos vin dum la spektaklo, lasu ĝin en la vestejo.
'''Senvestigi'''. Demeti veston : ''sin senvestigi antaŭ la bano''.
<section end="Vesto"/>
<section begin="Vestiblo"/>'''Vestiblo'''. Parto de domo, tra kiu oni eniras de ekstere en la aliajn partojn, ĉambrojn. Komparu : '''{{VdE|Antaŭĉambro}}'''.
<section end="Vestiblo"/>
<section begin="Veŝto"/>'''Veŝto'''. Senmanika vira brustvesto, kiun oni portas sub la jako, sub la redingoto.
<section end="Veŝto"/>
<section begin="Veto"/>'''Veto'''. Interkonsento de du diskutantaj personoj, ke tiu, kiu montriĝos malprava, pagos al la alia antaŭe difinitan sumon.
'''Veti'''. Fari veton : ''Mi vetas kun vi dek frankojn, ke morgaŭ pluvos''. Veti dek frankojn kontraŭ unu.
'''Vetbatali'''. Batali pro veto, kiu estos la venkinto.
'''Vetkuri'''. Kuri pro veto, kiu la unua atingos la celon.
<section end="Veto"/>
<section begin="Vetero"/>'''Vetero'''. Stato de la atmosfero koncerne ĝian temperaturon, malsekecon, ventojn k. t. p. : ''bela vetero, konstanta vetero''.
<section end="Vetero"/>
<section begin="Veterano"/>'''Veterano'''. - 1. Malnova soldato : ''la lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono''. - 2. Homo, kiu maljuniĝis, plenumante profesion : ''oficisto veterano''.
<section end="Veterano"/>
<section begin="Veterinaro"/>'''Veterinaro'''. Bestkuracisto.
<section end="Veterinaro"/>
<section begin="Veturi"/>'''Veturi'''. Esti transportata de unu loko al alia per speciala ilo : ''veturi en kaleŝo, em vagono, sur ŝipo; kaleŝo, ŝipo, biciklo veturas''.
'''Veturigi'''. Transporti iun de unu loko al alia per speciala ilo : ''veturigi grenon al bazaro''.
'''Veturigisto'''. Homo, kiu direktas veturilon.
'''Veturilo'''. Ilo, per kiu oni veturas, precipe tia ilo kun radoj.
'''Glitveturilo'''. Veturilo, kiu anstataŭ radoj havas lignajn trabetojn por gliti sur la neĝo.
'''Elveturi'''. Veturi el iu loko kaj ĝin forlasi : ''La artilerio elveturis el la citadelo hieraŭ''.
'''Enveturi'''. Veturi en iun lokon kaj ĝin atingi : ''La kavalerio enveturis en la urbon''.
'''Traveturi'''. Veturi tra io kaj atingi ĝian ekstremon : ''Traveturi la tutan Eŭropon''.
<section end="Veturi"/><noinclude><references/></noinclude>
hhnb1nefvzmqsf0mptibfbytvsikkts