Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/29
104
19128
121948
64005
2026-06-08T18:36:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
121948
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fluas en la vejnoj de la junulino. Poste, kiam, dank’ al potenca vomilo, li malplenigis la stomakon, li eliris, dirante:
— La danĝero estas nun tute forpelita: ŝi bezonas nur iom da ripozo.
Dum la vespero, kiam Viktoro supreniris por sin informi pri ŝia farto, la malesperintino estis tute resanigita.
Heleno zorgeme observis la malsanulinon, sin mallaŭte kulpigante: ĉar ŝi sentis, ke ŝiaj hieraŭaj maljustaj riproĉoj estis ebla kaŭzo de tiu pereiga determino.
— Patrino, diris la junulo, mi dezirus diri unu vorton al Josefino. Ĉu vi povus lasi nin solaj?
Sinjorino Linŝardo, kiu, post tiaj fariĝoj, timis la sekvojn de tro intima parolado, daŭrigis siajn al- kaj eliradojn tra la ĉambro, ŝajnante mastrumi ĉi tie kaj tie, kvazaŭ ŝi estus neniel aŭdinta.
— Patrino, ripetis la kapitano laŭtiganta sian voĉon kaj sulkiganta siajn brovojn, mi jam petis de vi, ke vi eliru momente.
Kvankam tiu frazo ne estis malĝentila forme, tamen ĝin ekelparolis Viktoro per tiu ordoneganta tono al li kutima, kiun la necesaĵoj de la milita komandeco ankoraŭ pligrandigis.
Heleno eksperimente sciis, ke oni ne kontraŭbatalas sian filon: do ŝi submetiĝis kaj eliris.
— Malfeliĉulino, diris la junulo, prenante la malsanulinon en siaj brakoj, kial vi faris tion?
— Mi troviĝis malantaŭ la pordo; mi ĉion aŭdis, ĉion komprenis.
— Vi ĉion aŭdis, eble, sed komprenis nenion.
— Tamen ...
— Aŭskultu, Jonjo: neniun virinon mi amis, krom vi; mi vin amas ankoraŭ; mi vin amos ĉiam. Kredu min kaj fidu.
— Tamen vi diris al sinjoro Benojto ...
— Mi diris al la paroĥestro tion, kion li devas kredi.<noinclude><references/></noinclude>
fotts3czhsa6u338f6j35tbh31gkb1x
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/30
104
19129
121949
64006
2026-06-08T18:44:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
121949
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Vi komprenas, ke pro tio mi havas motivojn. Sed vi eraras, imagante ke mi pensas tion, kion mi al li rakontis.
Kaj, ĉar la junulino mutiĝis pro miro:
— Vi min konas, karega; vi min vidis aganta. Vi scias, ke ĉiam mi plenumas miajn decidojn. Nu! en tiu momento, mi provas teruran batalon: de la sukceso de ĝi dependos mia estonteco kaj kredeble la via.
— Sed fine vi intencas edziĝi kun Matildo?
— Eble.
— Ho, ekkriis Josefino ploregante, vidi tian abomenaĵon ne estus kapabla mia kuraĝo. Certe mi ne povas vin malhelpi: sed se iam vi edziĝos kun tiu fieraĉulino, mi certigas, ke mi rekomencos mian memmortigan provon.
— Josefino, vi al mi ekĵuros sur la tombon de via patro, ke de nun neniam vi alvokos la morton.
— Mi ne povas paroli ĵuron, kiun mi ne respektus. La junulo prenis en siaj manoj la manradikojn de la malfeliĉulino, ilin fortike premis, kaj, enirigante funden de ŝiaj okuloj sian estran rigardon, diris nur tiun vorton:
— Mi postulas.
— Viktoro, mia estro, mia Dio, mi faros tion, kion vi volos, sopiris la malsanulino, kiu ekfaletis venkita.
— Tre bone, karega, diris la kapitano, lasante ŝiajn manojn. Nun, ĉar vi estas saĝa, ni povas interparoli. Vi konas parton de miaj projektoj: per unu vorto vi povas ilin detrui. Tiam mi havos nur unu rimedon: trabori per kuglo mian cerbon. Vi scias, ke mi ne kutimas negrave paroli.
— Ho, jes; mi tion scias.
— Nu, Jonjo, mi jam diris: mi amas nur vin. (Kaj parolante li kovris per pasiaj kisadoj frunton kaj vangojn de sia amikino.) Sed mi ne povas edziĝi kun vi ... almenaŭ nun. Matildo estas por mi nur ilo necesega,<noinclude><references/></noinclude>
7gpqe0j14ivwpvz3se0te57drwybalg
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/31
104
19130
121950
64007
2026-06-08T18:56:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
121950
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝtupetaro, kiun mi bezonas por ekkapti la titolon, kiun mi volas iam posedi. Do, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Anstataŭ min kontraŭbatali, min malutili per via ĵaluzo aŭ via memmortigo, batalu kun mi kontraŭe. Fariĝu mia amikino, mia kunhelpantino. Kiu scias? Eble estos vi mem, kiu iam rajte nomiĝos la kastelmastrino de Prelongo.
Kaj presinte sur la lipojn de Josefino kisegon ankoraŭ pli fervoran ol la aliajn, Viktoro rapide eliris, lasante la junulinon tute miregantan.
Alproksimiĝis la tago de la granda festo; kaj la junulo sin sentis maltrankvila. Ĉar li estis rajdisto tre rimarkinda, li deziris sin montri antaŭ Matildo kun ĉiuj siaj kvalitoj. Sed la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo. Aliparte la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn; pro tio li antaŭvidis, ne sen granda ĉagreno, ke li estos devigata sekvi la ĉasantojn en kaleŝo. Feliĉe la markizo bonvolis ĉesigi tiun malkvietecon. Ĉar dum la ĝentileca vizito, kiun faris la juna kapitano por danki sinjoron de Prelongo pri lia invito, Raŭlo proponis, ke li prenu en lia ĉevalejo la beston, kiu al li plej plaĉus. Nun Viktoron nur embarasis la elekto: fine li montris al la gardisto vivegan ruĝbrunan senmikssangulon tute ŝatindan.
La kunvenejo troviĝis sur la vojkruciĝo de la Stelo, kiu senarbigis meze de la arbaro larĝan rondan placon, en kies centro staris montranta fosto blanke pentrita. Ok vojoj, borantaj la arbaron de unu rando ĝis la kontraŭa, ĉi tie kuniĝis. La radiaron de tiuj vojoj prezentis sur la fosto ok tabuletoj, surskribitaj de iliaj nomoj kaj iliaj direktoj.
De la mateno, el dek mejloj ĉirkaŭkuŝantaj, ĉiuj, kiuj havis ĉu ĉevalon ĉu veturilon, direktiĝis al tiu loko. La vasta placo kiu, en ordinaraj tagoj, ŝajnis ega, troviĝis tro<noinclude><references/></noinclude>
f5abvxpblx3k7vut9u7ufq2djlwq4s9
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/32
104
19131
121951
64008
2026-06-08T19:02:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
121951
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>eta por enhavi la aron senĉese multiĝantan da kaleŝoj premitaj unuj kontraŭ la aliaj.
Kiam la gekastelmastroj aliris al tiu kunvenejo, la vidaĵo estis vere belega. Antaŭe rajdis la duko de Blasano kaj la grafo de Ruvezo, vestitaj per ĉasa jako, kun tranĉilo en la zono, akompanantaj kiel kavaliroj Matildon de Prelongo kaj Valentinon de Savinako; poste aliaj junuloj alvenintaj de la antaŭa tago; fine Viktoro sub uniformo. Belegaj ĉevalinoj, mane tenitaj, atendis la sinjorinojn, kiuj pli amis, por ĉasi la cervon, galopi sur rajditoj. Fine venis aro da kaleŝoj, okupitaj de gemaljunuloj aŭ de personoj, kiuj ne tre ŝatis la plezuron de la rajdarto.
De kelkaj jaroj, pro falo tre danĝera kaj preskaŭ mortiga, la markizo ne rajdis plu. Tio estis por li granda ĉagreno. Senigita da plezuro direkti la ĉason, kiel li faris iam, li estis devigita komisii tiun zorgon al subulo, kiu ne ĉiam plenumis sian taskon tiel lerte, kiel oni estus tion dezirinta.
Kiam ĉiuj invititoj estis kunvenintaj, ĉaskornoj sonorigis de ĝoja trumpetado la profundaĵojn de la altaj arbegaroj. Mareĉalo, la ĉefa ĉasdirektanto, belega sub sia orplena vestaro, aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn. Post signo donita de la mastro, la hundoj, kiujn ĝis nun lakeoj mantenis per ligiloj, estis liberigitaj. La nazon al la tero, flarante la fumojn de la besto, ili rapidis tra la arbaro kaj norden direktiĝis.
La sekvantaro ekmoviĝis. Unue la rajdantoj, freneze galopantaj, postiris la hundojn, tiel proksime kiel ebligis la neebenaĵoj de la tero kaj la denseco de la arbetaĵoj: poste la ĉaroj, devigataj resti sur la vojo, sekvis, sed nur de malproksime. Post kelkaj minutoj, la vasta vojkruciĝo de la Stelo, antaŭ nelonge tiel plena, tiel bruanta, subite fariĝis dezerto, ĝis kiam la manĝaj oficistoj venos ĝin okupi post kelke da tempo, por organizi sub tendo, starigita por tiu uzo, posttagmanĝon tute allogantan.<noinclude><references/></noinclude>
en1ursgx97o9xz0bfphsjv94tmvvkrn
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/33
104
19132
121952
64009
2026-06-08T19:10:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
121952
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />Post unu horo de senhalta kurado, la hundoj trovis ankoraŭ nenion. Tamen, laŭ ilia sintenado, oni sentis, ke ili sekvas postsignaron. Mareĉalo maltrankviliĝis. La antaŭan tagon, tiom da zorgoj estis lin okupintaj, ke anstataŭ rekoni mem la postsignojn de la cervo, li komisiis pro tiu laboro subulan gardiston, kiun li tute fidis. Sed tro malfrue li konstatis, ke lia komandito grave eraris. Anstataŭ ĉasadi dekkornan cervon, apron la hundaro persekutis. Ĉagrena pro tia bedaŭrinda okazintaĵo, timante la perdon de profita situacio, li humile alproksimiĝis sinjoron de Prelongo, kaj al li rakontis sian malŝancon.
Raŭlo, kolera pri tio, severe riproĉis lian malspritecon, kaj finis per tiuj vortoj:
— Atentu precipe; zorgeme observu viajn hundojn. Vi scias, ke en la ĉaso al la apro troviĝas danĝeroj ne ekzistantaj en tiu al la cervo.
— Trankviliĝu via markiza Moŝto; mi atentegos.
— Nu, diris unu el ĉeestantoj, Mareĉalo ekfaris eraron nepardoneblan en ĉasarto. Mi estas certa, ke neniam Kamuŝo estus erarinta tiel malscience.
— Ho, respondis alia, Kamuŝo estis ĉefĉasisto tute rimarkinda. Mi kredas, amiko mia, ke neniam vi lin anstataŭos.
— Mi tion timas, respondis Raŭlo. Sed kiam eĉ li ne estus kripla, sekve nekapabla por ia laboro, pro motivoj specialaj, mi estus devigata min senigi da liaj servoj.
De kiam ĝi kuradis tra la arbaro, la sekvantaro pli kaj pli longiĝis kaj fine dispeciĝis. Eĉ kelkaj ĉasistoj, kredante mallongigi sian vojon, grave eraris.
Tio okazis al la grafo de Ruvezo kaj al la duko de Blasano, kiun Laŭrento lia servisto sekvis post respekta interspaco. Kunportitaj unue kun la galopanta rajdantaro, poste ĝin forlasis kaj daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis. La bruo de ĉaskornoj, kiu estis ilin direktontaj, kontraŭe<noinclude><references/></noinclude>
0lt5rxwann94wb1jgz1geei4xgiabrq
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/130
104
42764
121953
2026-06-08T19:59:08Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "– En nia bieno Veselovo, kien vi sendube venos somere, – diris la knabino, kiu konjektis la pensojn de Joĉjo, – vere estas aĵoj mirindaj, sed ĉio tiea ĉi estas bagatelo kompare kun ĉio, kion vi vidos tie. Tie ni havas grandegan domon, mi, kompreneble, havas mian ĉambron, kiu estas pli granda ol tiu ĉi kabineto kaj la kabineto tiea estas ne malpli granda ol la tuta loĝejo urba. Krom ĉambroj ĝeneralaj tie estas „la ĉambro de Olnjo”, loĝata de nen..."
121953
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>– En nia bieno Veselovo, kien vi sendube venos somere, – diris la knabino, kiu konjektis la pensojn de Joĉjo, – vere estas aĵoj mirindaj, sed ĉio tiea ĉi estas bagatelo kompare kun ĉio, kion vi vidos tie. Tie ni havas grandegan domon, mi, kompreneble, havas mian ĉambron, kiu estas pli granda ol tiu ĉi kabineto kaj la kabineto tiea estas ne malpli granda ol la tuta loĝejo urba. Krom ĉambroj ĝeneralaj tie estas „la ĉambro de Olnjo”, loĝata de neniu, muroj kies estas tute ornamitaj de grandaj kaj malgrandaj fotografaĵoj de mi, komence de mia naskiĝo ĝis nuna jaro. En la kabineto de la paĉjo estas grandega biblioteko, enhavanta kelkajn milojn da libroj. La paĉjo-doktoro, kiu…
– Kio?.. Kion vi tie parolas?.. – subite ekaŭdiĝis post la dorsoj de la gejunuloj laŭta voĉo, kiu interrompis la knabinon.
– Ho! Kiel vi timigis min, paĉjo-doktoro! – ekkriis Olnjo, almetante la manojn al la brusto, kvazaŭ dezirante per tio trankviligi la koron maltrankvile ekbatiĝintan.
– Pardonu… Daŭrigu, daŭrigu vian konversacion, mi plu ne malhelpos al vi, – parolis la doktoro – la amiko de s-ro Veselov.
Li estis mezkreska dikulo, tute grizhara kun serioza, ĉiam pensoplena, miemo, kun grandaj okuloj ŝajne-ruzemaj kaj delikataj vizaĝtrajtoj.
– Bonjour! kiel parolas francoj, – li sin turnis al Joĉjo, premante lian manon maldiketan inter ambaŭ siaj manoj molaj kaj dikaj, kiel kusenoj. – Kiel mi konjektas, vi estas tiu juna homo danĝera, kiu, pardonu min – mi estas medicinisto kaj mi alkutimiĝis esprimadi miajn pensojn konforme al mia specialeco… Vi estas tiu junulo, kiu tiel fervore semas infekton, egale danĝeran por junuloj, ankaŭ por ni – maljunuloj?..
Joĉjo ruĝiĝis pro konfuziĝo kaj staris mallevinte la okulojn.
– Vere, la infekto estas danĝera, – daŭrigis la doktoro, sidiĝante apud Joĉjo, kiu per peteganta rigardo petis helpon de la knabino. – Mia amiko s-ro Veselov jam havis malfeliĉon infektiĝi, nun en la familio sola mi min detenas ankoraŭ de forlogiĝo je ideo de unu komuna lingvo, semojn kies vi nun semas.
– Kio detenas vin?.. – malkuraĝe demandis Joĉjo. Farante la demandon, li unumomente ekrigardis la doktoron kaj poste li ree mallevis la okulojn honteme.
– Mia kara, mia ja estas maljunulo. Estas hontinde, havante tian respektindan aĝon kaj la senharaĵon preskaŭ tra la tuta kapo kaj la grizan barbon, ree, kiel antaŭ kvardek jaroj, preni lernolibrojn en la manojn kaj lerni diversajn deklinaciojn, konjugaciojn, – li respondis gaje kaj laŭte ekridinte bonanime. – Krom tio, – li daŭrigis post nelonge, – krom tio mi neniel povas kompreni, kian celon oni havas, varbante maljunulojn? Julia Andreevna, s-ro Veselov… nu, fine, mi, – ni ĉiuj jam sufiĉe vivis, ni ĉiuj jam estas maljunuloj, starantoj per unu piedo en ĉerko… Kia utilo estos por la homaro, se ni ellernos la lingvon kaj hodiaŭ – morgaŭ mortos?..
– Li ĉiam estas kontraŭ ni!.. – Olnjo sin turnis al Joĉjo per mallaŭta ofendita tono, kva-<noinclude><references/></noinclude>
6xowpb8wkbtnua8gko8t4h7smixujc2