Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.6 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/34 104 19133 121967 64010 2026-06-10T19:29:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121967 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ilin tute erarigis. Ĉar dank’ al eĥa ripetado ofta sub arbegoj, ili aŭdis dekstre trumpetadon, kiu ja sonoris maldekstre. Trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontraŭan, ili fine tute perdiĝis. — Kie do ni estas? ekkriis la duko. Mi neniel rekonas la lokon. — Mi ne vin kondukos en la bonan vojon, ĉar por la unua fojo mi venas en tiun arbaron, respondis la grafo. — Se tiu okazintaĵo, mia kara Frederiko, ne vin senigus da la plezuro sekvi la ĉason, mi konfesas, ke mi neniel estus ĉagrena pri tio. Tiu rajdado min lacigis. Mi certigas vin, ke mi multe pli ŝatas promenadon tra la silenta arbaro kune kun malnova amiko, ol tiun tumulton kaj tiun puŝegadon. Sed mi parolas egoisme: pardonu min. — Jen egoismo, kiun mi estas feliĉa naski, mia kara Gastono, kaj kiun mi tute partoprenas. Cetere, kiam oni persekutis en Atlasaj faŭkoj la panteron kaj la leonon, mi konfesas, ke ĉasoj similaj al la hodiaŭa ŝajnas iom paletaj. — Se ni malsuprenirus momente. — Ĉu vi sentas vin malsaneta? Vi diris al mi, antaŭ kelkaj tagoj, ke tiuj krizoj, kiuj vin iam tiel suferigis, nun tute malaperis. La juna duko ruĝiĝis: kaj li respondis iom embarasite: — Ili ne min atakis denove; tio estas vera. Sed, post sia eliro, ili lasis grandan lacigadon, kiun renaskas la plej malforta ekmovo, kaj kiu al mi malpermesas, kiel vi vidas, vivmanieron similan al tiu de aliaj homoj. La du junuloj elsaltis el siaj rajditoj. Poste, alliginte siajn ĉevalojn al arbo kaj ekbruliginte bonegan habanan cigaron, ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon, kiu borderas la vojon. En tiu momento, ili ekvidis en malproksimo kaj tre<noinclude><references/></noinclude> 3xo2mrgrzn0psrbujxv30g56p8tsu2z Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/35 104 19134 121969 64011 2026-06-10T19:41:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121969 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> malprecize la profilon de Afrikĉasista oficiro, kiu galopis rapidege tra la arbetaĵoj. — Nu, ekkriis Gastono, la kapitano troviĝas en situacio simila al la nia. Li same perdis la ĉason: sed, ĉar li konas tiujn arbarojn de sia infanaĝo, li sen malfacileco ĝin retrovos. — Tiam Linŝardo devenas de Prelongurbo. — Jes, kiel lia tuta familio. — Vi scias, ke tiu viro estas vere eksterordinara. Ĉio, kio rilatas kun li min interesas. En la armeo, oni diras, ke li estas tre riĉa. — Oni estas prava. Kiel rimarkigis la markizino, antaŭ kelkaj tagoj, tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando. La patro estas ĝenerala konsilanto kaj ordenumita; oni eĉ diras, ke li rifuzis la deputatecon. Lia unua naskito estas sciencisto vere ŝatinda. Pri la dua, mi ne bezonas pri li paroli: vi lin konas pli bone ol mi. — Kia estas la deveno de tiuj riĉaĵoj? — Ha! karulo, vi tro petas de mi. Mi eĉ kredas, ke en la lando neniu pri tio pli scias ol mi. Antaŭ la Revolucio ili posedis nenion: la avo de la kapitano vivis per ofico nur servista. Sed post la Restaŭracio, ilia havo subite fariĝis tiel multa proksimume kiel ĝi estas hodiaŭ. Sed jen la afero la plej mirinda: la maljuna avo montris malprofitemon kaj honestecon indajn de plej grandaj laŭdoj. Per sia propra mono, li reaĉetis la kastelon, kaj ĝin donacis al la patro de la markizo, kiam li revenis el ekzilo. — Estas tute mirinda tia rakonto. Sed tia ago, ĉar ĝi estas malavara kaj noblega, ne riĉigas la faranton; kontraŭe. — Nu, mi tion tre bone scias. Pro tio, ĉar la popolo ne povas koni la veron, ĝi imagas legendojn. — Legendojn? — Jes. Oni eĉ certigas, ke tiuj riĉaĵoj devenas de trezoro trovita en la antikvaj subteraj galerioj.<noinclude><references/></noinclude> 96p587p4tc7gy9lm5nkpjeyzae0ma6l Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/36 104 19135 121970 64013 2026-06-10T20:39:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121970 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Sed rakonton indan de Mil-kaj-unu-noktoj vi faras al mi. — Mi nur alportas tion, kion oni diras. Sed pri tiu afero mi ne garantias la verecon. — Pri la kastelo, ĉu vi rimarkis ion? De la pordista kajuto, ĝis la servistaj ĉambretoj, ĉio estas nuntempa. Ne vidiĝas ia antikva meblo, ia prapatra portreto, nek juvelo, nek familia memoraĵo, nenio. Krom malnova ĉaro, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj tagoj en kaleŝejo, tio plennaze malbonodoras la nuntempecon. — Kaj la tabakujon, kiun vi forgesas, ekkriis la duko ridegante. — Ha! jes, tiun faman tabakujon, kiun fraŭlino Matildo promesis repentri. Subite bojadoj ripetitaj, kuniĝantaj kun malsonora bruo de ĉevaloj tremigantaj la teron, haltigis la babiladon de du amikoj. Ili levis la kapojn: kaj tio, kion ili vidis, ilin teruris. Sur la vojo, apro grandega persekutita de hundoj rekte direktiĝis al ili. Post kelkaj paŝoj, la ĉevalo de fraŭlino de Prelongo, blanka pro ŝaŭmo, malsaĝe galopegis laŭ teruranta rapideco. Oni sentis, ke ĝi estis freneziĝinta, kaj ke la junulino troviĝis malpotenca por ĝin obeigi. Iom pli malproksime, starante sur siaj piedingoj, sin klinante antaŭen por ke la rapideco de la kurado ne lin sufoku, Viktoro penadis trafi la malfeliĉan Matildon, por haltigi per la brido la frenezan beston. Sed malgraŭ la spronaj frapoj, per kiuj li sangigis la flankojn de sia rajdito, estis videble, ke pligrandiĝis la interspaco. Sur la sama linio ol la kapitano, fraŭlino de Savinako, kiun kuraĝigis la danĝero minacanta ŝian amikinon, batadis sian ĉevalinon per vipetaj frapoj por ke ĝi ne restu poste. La ceteraj ĉasistoj sekvis en malproksimo. Tiam okazis terura vidaĵo. Alveninte sur la apron, la ĉevalo de Matildo flanken ekĵetiĝis per grandega salto,<noinclude><references/></noinclude> 88p2k4urfc8bprmy0j4wo4555oqg5fi Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/37 104 19136 121971 64014 2026-06-10T20:47:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121971 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj sin frapegis kontraŭ arbon, piede de kiu ĝi falegis, kun kranio rompita. La malfeliĉa fraŭlino, malproksimen ĵetita, ruliĝis sub la piedojn de la grandega virapro. Jam la malbelega besto, kun haregoj starantaj, rapidis al ŝi, por enpuŝegi en ŝiajn ripojn siajn timindajn dentegojn, kiam sinjoro de Ruvezo, la tranĉilon en la mano, sin ĵetis sur la monstron, ekkaptis ĝian kolan haregaron, kaj per mano netremanta trapuŝis tra ĝia koro la tutan tranĉanton. La apro falis, ŝprucigante el sia vundo ondon de nigra sango. Ĝi estis tuje mortigita. Por premegi neniun, Viktoro, kiu fulme alkuris, havis nur tempon necesan por altiri la enbuŝaĵon de sia rajdito tiel perforte, ke la besto, buŝon rompitan, tuj haltis, fleksante postajn krurojn, kaj plugante la teron per antaŭaj piedoj. Dum tiu tempo, fraŭlino de Savinako alvenis, antaŭirante kaleŝojn. Per kusenoj oni faris provizoran liton, sur kiun oni kuŝigis Matildon ĉiam svenantan. Oni sin preparis por realiri al la vojkruciĝo de la Stelo, kie troviĝis kuracila skatolo, kiam sinjoro de Ruvezo, tranĉinte unu el piedoj de l’ apro mortigita, ĝin prezentis al la markizino, laŭ la kutimo de ĉasaj venkantoj. Sed sinjorino de Prelongo, tute forgesante la protokolon, sin ĵetis al la kolo de tiu, kiu eksavis ŝian filinon, dirante, inter larmoj, kiuj ŝin blindigis: — Danke, sinjoro, danke, infano mia. Ni devas al vi ŝuldon da dankemo, kiun tre kredeble neniam ni povos pagi. Pro tio, mi volas, ke de nun nia domo estu por vi tiel hejma kiel la via, de nun kaj por ĉiam. Pri Valentino, forportita de senpripensa ekmovo danka kaj admira, ŝi premis la manojn de la grafo tiel amikeme, kaj samtempe tiel ameme, ke la juna subleŭtenanto sin sentis subite okupita de kortuŝeco nedifinebla kaj ĝis nun ankoraŭ nekonita de li. Tamen Matildo malrapide revenis al la vivo. En korpo<noinclude><references/></noinclude> 3p9ytfr2m95rpt783718za7tgv8r7lj Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/38 104 19137 121972 64015 2026-06-10T21:00:26Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121972 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de la junulino feliĉe troviĝis neniu vundo: nur la frapego ŝin svenigis. Poste, kiam ŝi ekvidis, per miranta rigardo, tiun aron ŝin ĉirkaŭantan, ŝi petis klarigojn pri la okazintaĵo, Kiam oni al ŝi rakontis la danĝerojn pereigajn, kiuj estis mirakle evititaj de ŝi, ŝi prezentis la manon al sia savinto, kaj lin dankis per kortuŝantaj vortoj. Sinjoro de Ruvezo sin klinis, dirante modeste, ke li faris nur tion, kion ĉiu honesta viro estus farinta en tia okazo. Nur la hazardo estis dankinda; ĉar ĝi lin metis en la oportunan lokon. En tiu momento, fraŭlino de Prelongo ekvidis Viktoron; kaj ŝia rigardo mallumiĝis. Kiam la juna grafo estis tutkore laŭdita pro sia kuraĝa ago, ĉiuj supreniris en kaleŝojn aŭ sur selojn: kaj oni reiris paŝete al la vojkruciĝo de la Stelo. Tien alveninte, Matildo certigis, ke ŝi sentas sin tute resanigita, ke, pro singardemo, ŝi konsentas resti kuŝanta sur kusenoj, sed ke ŝi volas neniel, per tuja reveno, malkvietigi la preparitan posttagmanĝon. Pri sinjoro de Blasano, kiun tiu vidaĵo estis dolore kortuŝinta, li eliris anglamaniere, grande dankinte sian amikon. Akompanite de sia fidinda servisto, li revenis al la kastelo. Komence de la ĉaso, la kapitano estis sin alproksimiĝinta al fraŭlino de Prelongo. Ĉar en kamparaj plezuroj ia liberago estas pli ebla ol en salono, li provis kun ŝi unu el tiuj seninteresaj interbabiladoj, kiujn uzas la bonsocietuloj, kiam ili havas reciproke nenion por diri unu al la alia. Sed la junulino akceptis liajn ĝentilaĵojn per mieno tiel glacia kaj tiel malhumila, ke li sin sentis tute malkuraĝigita. Moderigante sian ĉevalon, li lasis la ĉason lin preteriri: ĉar li deziris pripensi sole kaj kviete. Tiam la junulo al si riproĉis sian malkuraĝecon. Galopante tra tiuj arbaroj, kies li konis plej malgrandajn arbetaĵojn,<noinclude><references/></noinclude> ommlouavvb9f0h9svo1qpyh4wzqiy9s Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/39 104 19138 121973 64016 2026-06-10T21:11:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121973 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li trafis per la plej mallonga vojeto la lokon, en kiu li estis certa, ke li retrovos la ĉason. Denove li penis rekomenci la babiladon. Sed la junulino, tedita de tia insisto, frapis la flankojn de sia rajdito per forta ekbato vipeta. La ĉevalo, kiun ŝi rajdas, kutiminte pli ĝentilajn procedojn, eksaltis unue kaj poste ekforkuris laŭ rapideco pli kaj pli kreskanta. Kredante ke la ĉevalo de Matildo freneziĝis, Viktoro ĝin sekvis galope kaj ĝin persekutis. Indignanta pri tiu farmaniero, kies ŝi ne povis kompreni laŭdindajn motivojn, fraŭlino de Prelongo volis, per ĉiuj rimedoj, forkuri for de tiu ĝentilaĉulo, kiun ŝi konsideris kiel malĝentilulon. Denove ŝi fortike frapis la noblan beston, kiu, sentante ke la ĉevalo de la kapitano galopadas malantaŭ ĝi kaj ĝin persekutas, fine reale freneziĝis. Tiam la kuraĝa rajdantino alvenis internen de la hundaro, kiun Mareĉalo ne estis ankoraŭ realirinta, ĉar li estis devigita fari longan kurbiĝon por averti sinjoron de Prelongo pri sia bedaŭrinda eraro. Sen la kuraĝo kaj la spiritĉeesto de sinjoro de Ruvezo, la apro krevigis la bruston de la junulino per siaj akregaj dentegoj. Matildo pasigis en sian spiriton ĉiujn tiujn fariĝojn, dum Valentino ŝin kisadis kaj ploris ĝojajn larmojn, vidante sian amikinon tute resanigitan. Tamen interne de la vasta tendo starigita en mezo de la vojkruĉiĝo, la ĉampanaj boteloj are malŝtopitaj bruis kiel pafado. Longa tablego subtenita de stabloj faldis sub amaso da pasteĉoj, da malvarmaj viandoj, kaj da kukaĵoj, kiujn la {{sic|stomokoj|stomakoj}} kavigitaj de freŝa aero, de frenezaj kuradoj kaj de kortuŝecoj englutis plezurege. Por forkuri la laŭdojn kaj precipe la neceson ripeti por la dudeka fojo la saman rakonton, la grafo de Ruvezo rifuĝis en angulon. Tie li kunuliĝis kun Viktoro, kiu manĝis silente. La malfeliĉa kapitano estis kolerega, ĉar ne al li aliris<noinclude><references/></noinclude> ccjkjpjalvweoxt3ng69vh01v8yaa4i Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/40 104 19139 121974 64017 2026-06-10T21:22:15Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 121974 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la honoroj de la ĉaso. Ne nur Matildo ne lin amas, sed ankoraŭ ŝi lin timas. Devige ŝi baldaŭ falos en la brakojn de sia savinto: tiu edziĝo estas nun nur afero de tempo. Sed li estis tro justema por malami la grafon. Li konfesis ke, sen la intermeto de la juna sub-leŭtenanto, li estus alveninta sur lokon de la katastrofo nur por apudesti la agonion de la junulino. Kvankam ŝi estis perdita por li, li pli amis, ke ŝi vivu. Voĉo sekreta diris al li, ke ĉio ne estas ankoraŭ malesperiga. Pro tio, komplimentinte kiel la aliaj la heroon de tiu tago, li lin aparten altiris. Sidante antaŭ monteto el ŝinkaj bulkoj, la du junuloj amike babiladis pri siaj alĝeriaj memoraĵoj. En tiu momento, Raŭlo, kiu revenis, kisinte sian filinon kaj certiĝinte, ke ŝi nenion bezonas, reeniris en la tendon. Unue li ronde promenadis interne de ĝi, premante la manojn de siaj invititoj, dirante al ĉiu afablan vorton. Poste, ekvidinte la du oficirojn, li sin direktis al ili. Redirinte al sinjoro de Ruvezo la esprimon de sia dankemo, li aldonis: — Ha! sinjoroj, kiel mi min sentus ĝoja se mi troviĝus en via loko. Dum mia tuta vivo, ĉiam min turmentis fantomoj de milita gloro. La diversaj fariĝoj, kiuj okazis en mia ekzistado, ĉiam malhelpis, ke mi ilin efektivigu. Se almenaŭ mi estus naskinta filon, mi estus volinta, ke li portu epoleton. Estas li, kiu realigus mian revon. Dum nun ... — Sed, provis Viktoro, fraŭlino de Prelongo estas ĉarma, kaj ... — Sendube. Malfeliĉe ŝi estos la lasta ido de sia raso. Post ŝi, mia nomo estingiĝos. — Kial do, mia kara Raŭlo, interrompis la grafo de Roŝbrulo, unu el malnovaj amikoj de la markizo, kial do vi ne petas de l’ imperiestro, ke li aliformigu en maĵoraton vian bienon de Prelongo, Nu, ĉar en via familio la ventro nobeligas, la titolo estus portita nur de via bieno kaj de via filino: sekve, via bofilo, kia ajn estus li, estus devigata ĝin transdoni al siaj infanoj.<noinclude><references/></noinclude> 7auq80yvkkbscc5qicge7yyr0k8ylms Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/132 104 42776 121968 2026-06-10T19:35:43Z U-sign 2952 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "zaŭ tute forgesinte, ke la doktoro ĉeestis tie. – Antaŭe li parolis, ke esperantistoj estas tre malmultenombraj ankoraŭ, ke oni kun malfacileco povos trovi ie samideanon, ke estas pli facile trovi feliĉulon, gajnintan 200.000 rublojn, ol esperantiston. Kiam mi prezentis al li pruvojn de rapida disvastiĝado de la lingvo dum la lasta tempo, li jam plu ne kontraŭstaras, sed poste li trovis, ke Esperanto estas iom tre maldelikata lingvo, ke antaŭe oni de... 121968 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>zaŭ tute forgesinte, ke la doktoro ĉeestis tie. – Antaŭe li parolis, ke esperantistoj estas tre malmultenombraj ankoraŭ, ke oni kun malfacileco povos trovi ie samideanon, ke estas pli facile trovi feliĉulon, gajnintan 200.000 rublojn, ol esperantiston. Kiam mi prezentis al li pruvojn de rapida disvastiĝado de la lingvo dum la lasta tempo, li jam plu ne kontraŭstaras, sed poste li trovis, ke Esperanto estas iom tre maldelikata lingvo, ke antaŭe oni devus plibonigi ĝin… nun estas nova preteksto – antaŭe ankoraŭe neniam aŭdita de mi: li jam estas maljunulo!.. Kaj alproksimiĝinte al la doktoro kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon, ŝi diris, kisante lin, kun larmoj en la voĉo: – Vi scias, kiel mi amas vin, kara!.. Kial vi malgajigas min per tiaj vortoj kruelaj? Vi, ankaŭ la paĉjo, tute ne estas maljunuloj! Ĉu tiaj estas maljunuloj? Rigardu, via vizaĝo estas junaspekta… – Ha, ĉu vi jam disputas? Mi ŝatas partopreni disputojn, – diris s-ro Veselov, enirante en la ĉambron kun cigaro en la mano kaj sidiĝante apud la doktoro. – Mi parolas, ke la paĉjo-doktoro antaŭe parolis, ke Esperanton oni devas plibonigi… – Olnjo sin turnis al la patro, kvazaŭ esperante trovi subtenon por si. – Jes, jes… Plibonigi, vi parolas? Kion vi opinias pri plibonigoj necesaj en la lingvo? – s-ro Veselov sin turnis al Joĉjo. – Ni ofte tuŝetas tie ĉi la demandon, sed ni ĉiuj estas nur komencantoj, nenion legintaj en la lingvo kaj konantaj neniun samideanon, krom vi. Al mi persone, ekzemple, ŝajnas tre maldelikata por ni rusoj, kompreneble, kombinaĵo de vortoj simila al la jena: mi danka'''s vin''', ŝi peta'''s vin''', li kisa'''s vin'''… Imagu al vi, ke ni ĉeestas en bona societo de inteligentaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj, kiuj tute nenion aŭdis pri la bakitaĵo de estiminda Zamenhof, – ĉu ne tranĉus malagrabla ilian aŭdosenton delikatan tiu ĉi senĉesa „'''svin'''*" kaj ĉu ili povus bone sin senti en ĉeesto de similaj kunparolantoj?.. Joĉjo konfuziĝeme ruĝiĝis kaj ree ekrigardis Olnjon kun petego en la rigardo. – Mi jam ne unufoje montris al vi, paĉjo, ke vi nur lokŝanĝu la vortojn, kiuj tiel konfuzas vin, t. e. ke vi parolu „mi vin dankas, mi vin petas" – kaj la demando estos sukcese solvita por ambaŭ flankoj: la bela lingvo restos netuŝita kaj nenies aŭdosento, kiom ajn ĝi estus delikata, ne estos ofendita de „svin′aĵoj". – Vi, mia kara infano, ĉiam solvas problemojn rapide kaj tre sukcese, sed mi volis pli frue aŭdi opinion de li… de via prof… – Ha, ne nomu, ne nomu plu tiel lin! – Olnjo ekkriis, interrompante la patron. – Nomu lin simple… – Pardonu!.. Sed mi preferus aŭdi opinion de Joĉjo pri la demando. Kion vi diros? – s-ro Veselov ree sin turnis al la junulo. Legantoj jam aŭdis antaŭe, ke nia heroo estis junulo tre konfuziĝema kaj ne parol- =================== *) Ruse svinja estas porko.<noinclude><references/></noinclude> lm8bahal85ymmrd7s17hhox3bkf691b Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/Léon Agourtine 0 42777 121975 2026-06-10T21:41:17Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Léon Agourtine' prev='[[../A. Agoriĉ]]' next='[[../Arvid Agren]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 121975 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Léon Agourtine' prev='[[../A. Agoriĉ]]' next='[[../Arvid Agren]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] 30jrm8flgdk65o09bgqez3c5n52rdpq Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/Arvid Agren 0 42778 121976 2026-06-10T21:44:43Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Arvid Agren' prev='[[../Léon Agourtine]]' next='[[../José Aguilar Blanch]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 121976 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Arvid Agren' prev='[[../Léon Agourtine]]' next='[[../José Aguilar Blanch]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] bgagin2pdvvnvgbn1s8vhapkveqrfvy Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/José Aguilar Blanch 0 42779 121977 2026-06-10T21:47:01Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='José Aguilar Blanch' prev='[[../Arvid Agren]]' next='[[../Juan Aguilo Valenti]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 121977 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='José Aguilar Blanch' prev='[[../Arvid Agren]]' next='[[../Juan Aguilo Valenti]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] ebxvxx1ackytx6t84gdp77i7op8j5ds Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/Juan Aguilo Valenti 0 42780 121978 2026-06-10T21:48:09Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Juan Aguilo Valenti' prev='[[../José Aguilar Blanch]]' next='[[../Per Ahlberg]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 121978 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Juan Aguilo Valenti' prev='[[../José Aguilar Blanch]]' next='[[../Per Ahlberg]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] dxycdpomwkhh7c0pv0b8c5bz0jm2zu2 Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/Per Ahlberg 0 42781 121979 2026-06-10T21:50:21Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Per Ahlberg' prev='[[../Juan Aguilo Valenti]]' next='[[../Fritiof Ahnfeldt]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 121979 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Per Ahlberg' prev='[[../Juan Aguilo Valenti]]' next='[[../Fritiof Ahnfeldt]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] af023vmlu5qbi3nyzmju1d7a1utqmx0 Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/Fritiof Ahnfeldt 0 42782 121980 2026-06-10T21:51:18Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Fritiof Ahnfeldt' prev='[[../Per Ahlberg]]' next='[[../Susumu Aibara]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 121980 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=13 to=13 onlysection='Fritiof Ahnfeldt' prev='[[../Per Ahlberg]]' next='[[../Susumu Aibara]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] 6x5p5s789f844jbzxtvnz9nshionxzk