Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.6 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/46 104 19145 122026 64024 2026-06-15T17:41:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122026 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Blanche-de-Castille, kiu regis la reĝolandon dum la foresto de sia filo, la proprecon de bieno nomita ''les Prés Longs'' (Longaj herbejoj), pro la vasteco de herbejoj borderantaj la riveron, bieno kiun, post tri jaroj, kiam li revenis el la Sankta-Tero, Ludoviko IXa aliformigis en markizlandon. Tiam sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo, miksaĵo de muroj netransireblaj, de minacantaj turoj, provizita de ŝtondentoj, kovrita de pintaj tegmentoj, kaj ĉirkaŭita de fosaĵo, kiun plenigis akvo dubeverda. Oni ĝin transiris per levebla ponto, kiu malleviĝis nur por ebligi la aliron aŭ la eliron de ferarmitoj rapidantaj al la rabado. Dum tri jarcentoj tiu malluma loĝejo teruris la landon. En la vintraj vesperkunvenoj, okazantaj funde de garbejoj, oni mallaŭte rakontis terurajn historiojn: kavaliro, malamiko de Prelongoj, estis enmurigita kun sia armaĵo inter du muroj; virinoj malrespektegitaj estis ĵetitaj vivaj en forgesputojn; subteraj galerioj, konitaj nur de la sinjorego, ebligis, ke li aliras ĝis multaj mejloj for de sia domo, dum ĉiu kredis, ke li ankoraŭ troviĝas en sia kastelo. Nur kiam la malproksima milito devigis la vasalon sekvi lian estron, nur tiam la landanoj ĝuis iom da trankvileco. Sed tiuj ferarmitoj, rabistoj dum la paco, aliformiĝis sur la kampo batala en verajn heroojn. Estas Johano de Prelongo, la filo de la familia kreinto, kiu per sia kuraĝo ebligas la Mons-en-Puelle’an venkon. Pli poste, en bataloj kontraŭ Anglujo, en Crécy, en Poitiers, la markizoj de Prelongo lasas mortigi sin, sed ne sin liveras. Inter kunuloj de la reĝo Johano, kiuj lin kuniras Londonon, troviĝas Filipo de Prelongo. Kaj kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VIa, anglan reĝon, kaj al li obeis kiel al sia rajta reĝo, Prelongoj restis fidelaj al la monarĥo venkita, kaj oferis al Karlo VIIa sian glavon kaj sian koron.<noinclude><references/></noinclude> k20rvkhtomfbuayq5jlh6rnr5zm4043 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/47 104 19146 122027 64025 2026-06-15T18:33:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122027 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tia nobla konduto pluvigis sur ilin honorojn kaj riĉaĵojn. Apogiĝinte sur la reĝan favoron, ilia malhumileco fariĝis tiel ega, ke iom post iom ili sin konsideris kiel la protektantoj de la reĝo, kaj opiniis, ke la pereo de unu Prelongano estas por Francujo malfeliĉaĵo pli plorinda ol malvenko en batalo. Pro tio, ilia mirego grandegiĝis, kiam, dum la komenco de la XVIIa jarcento, ili vidis ke Richelieu penadis enĉenigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan, kies ili estis unu el plej fieraj specimenoj. Kulpigita pro sia partopreno en la Chalais’a konspiro, Gustavio da Prelongo estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis; kaj, ĉar la pikilego kaj la pikfosilo ne povis dispecigi la fortikajn murojn de la kastelo, kies cemento, malfluidigita de jaroj, akiris ŝtonan malmolecon, la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo kaj la feŭdala domego eksplodis unumase kun tondra bruego. Retrovinte la favoron de Ludoviko XIVa, Ludoviko de Prelongo ricevis de la reĝo la permeson rekonstrui la familian kastelon, kies nur du turoj, ne renversitaj de l’eksplodo, staris ankoraŭ ruine supre de la monteto. Terfosistoj kaj masonistoj ekforpelis la vespertojn el disrompaĵoj kaj la ranojn el fosaĵoj; oni forportis la unuajn kaj plenigis la duajn, kaj en loko, en kiu minacis la antikva fortikaĵo, stariĝis Renaskiĝostila palaco, flankita norde kaj sude de du turoj, enmetitaj interne de la novaj konstruaĵoj, kiel postsigno ankoraŭ staranta de estinteco malaperinta por ĉiam. Tiam nova ekzistado komencis por la Prelongaj anoj. Loĝanta ĉu en Versailles, ĉu en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto. La modo de l’ epoko estis ruiniĝi gaje, sinjorege, kiel oni diris; sed tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis<noinclude><references/></noinclude> jh29uc9t05yc2eyg7gwubzwtdexb839 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/48 104 19147 122028 64026 2026-06-15T18:40:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122028 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro. Pro tio, antaŭtage de la Revolucio, la Prelonga familio posedis nur memoron de sia iama grandeco. Unu vesperon, Ludoviko XVIa, sin turnante al Roĝero de Prelongo, diris: — Via markiza Moŝto, oni rakontas ke vi havas multe da ŝuldoj. — La afero ne estas neebla, via reĝa Moŝto, respondis Roĝero: mi demandos pri tio mian intendanton, kaj mi havos la honoron informi vian reĝan Moŝton. Nu, tiu intendanto nomiĝis Linŝardo. Jam de longa tempo, Linŝardoj loĝis en la Prelonga bieno, kaj estis la naskitservistoj de la familio. Armservantoj dum la Mezepoko, fariĝinte terlaboristoj, kiam Eŭropo iom post iom paciĝis, ili havis en la kastelo sidon nedisputeblan kiel servistoj, pordistoj, ĉambristoj, domistoj: fine la lasta el Linŝardoj estis altigita ĝis la intendanta rango. Malkuraĝe humilega antaŭ la estro, li estis kruela, senkompata, antaŭ la subuloj kaj la farmbienuloj: kaj dum li kontentigis la malŝparemon de la sinjorego, li sukcese pligrandigis ĉiutage sian propran posedaĵon, kiam eksplodis la Revolucio. Dum la gemarkizoj agoniis sur la ekzila lando, la hotelo de la Grenela strato kaj la Prelonga bieno estis venditaj kiel naciaj bienoj. Per kelkaj monpaperoj Linŝardo ilin aĉetis. Sed li zorge sin ŝirmis malantaŭ perulo kaj postulis, ke lia nomo ne estu skribita malsupre de la vendokontrakto; ĉar li ne volis, ke oni sciu en la lando kiamaniere li trompis la fidon de la familio al kiu li ĉion ŝuldis. Tiam maltrankvileco lin kortuŝegis. Kiam tiu periodo de politikaj konfuzaĵoj, kiun li sentis nur provizora estos finita; kiam la mastroj, koleraj pri longa ekzilo kaj malafabligitaj de la malfeliĉo, revenos hejmen, kaj lin demandos pri lia administro, kion li respondos? Turmentita de tiu ideo, kiu lin tage kaj nokte mordetis Linŝardo pripensis, ke se kastelo kaj parko estas<noinclude><references/></noinclude> 4herob77jpk7d5279jpu95ah164m4j8 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/49 104 19148 122029 64027 2026-06-15T18:47:03Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122029 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>objektoj malfacile enmeteblaj en poŝon, tamen iliaj pecoj, aliformigitaj en belajn sonorantajn monerojn, estas facile kaŝeblaj. Pro tio, aro da detruistoj okupis la Prelongan bienon. La zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita laŭpeze, la grandvaloraj mebloj, artaj objektoj, armiloj kaj armilaroj, transportitaj en senriskan lokon, ĉe brokantiston, komisiitan por ilin revendi detale: la pordoj, fenestroj, skulptitaj enkadraĵoj, plafonaj kartuŝoj, eligitaj el muroj, pligrandigis la amason: kaj kiam restis nenio kaptinda kaj vendinda, oni atakis la parkon. La jarcentajn arbegojn tranĉis hakistaro: la altkreskaj kverkoj, samtempuloj de unuaj Valois’oj, frakase falegis; kaj iliaj senbranĉaj trunkoj, aliformigitaj en trabojn kaj en tabulojn, sekvis la saman vojon ol aliaj restaĵoj. Baldaŭ el tiu belega sinjorega domo restis nur kvadrato da nudaj kaj plorindaj muroj, interne difektita de la suno kaj de la pluvo, kiuj eniris tra tegmento rompita kaj tra malfermegitaj fenestroj, entenante du masivajn turojn kaj superante korton plenan da sovaĝaj herboj kaj da arbtrunkoj putriĝantaj sur la tero. Ĝi estis la restaĵo de la antikva parko. Sed per tiuj sinsekvaj komercagoj, la posedaĵo de Linŝardo ĉiutage pligrandiĝis. Li revendis metalmone tion, kion li estis aĉetinta papermone, sciis atendi kaj ekkapti okazon favoran. Ĉar la multekostaj objektoj estis retrovontaj sian antikvan valoron nur sub registaro iom malpli popola, li ĝoje salutis la alvenon de l’ Imperio. Francujo, laca pro la sanga tragedio de Teruro, retrovis rilatan kvietecon sub la fera mano, kiu ĝin premegis, kaj ĝi penadis forgesi, dank’ al ĝuadoj de lukso kaj de facilaj plezuroj, la teruran inkubsonĝon de lastaj jaroj. Riĉa da gloro, sed malriĉa da viroj, al ĝi mankis laboristoj, manĝitaj de la militado. Pro tio, la vendo de artaj objektoj kaj de mebloj maloftaj estis facila. Dank’ al tiu farmaniero, Linŝardo dekobligis riĉaĵojn, kiujn neniu<noinclude><references/></noinclude> jvhn8wi1yxao6wjnhoay87d1rgjwdkg Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/16 104 20040 122021 112995 2026-06-15T16:39:37Z HenriLeFoll 4277 122021 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="al la fratoj"/>'''Al la fratoj.''' Poemo de Z, kiu unue aperis en 1889 en La E-isto. »Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia.« (Privat, Vivo de Z, p:43.) <section end="al la fratoj"/> <section begin="ALLE"/>'''ALLE:''' Aŭstria Laborista Ligo Eista, v. Aŭstrujo. <section end="ALLE"/> <section begin="allum"/>'''Allum J.''', norvego; menciita en {{EdE|Hist. de E|{{gsp|Hist. de E}}}} de Zakrzewski kiel pioniro en N, kaj en Privat: {{EdE|Hist. de E, II.}} p : 33 kiel LK-ano. Lia nomo kaj laboro kiel E-isto estas tute nekonata al samtempaj E-istoj, certe pro tio, ke li vivis izolule. <section end="allum"/> <section begin="almeida"/>'''Almeida''' Martins d’ Bernardino (ps. Luzo Bemaldo), portugalo, librotenisto. Nask. 27 jul. 1891 en Lisboa. Aktivulo en la pacifista movado. Unuaranga propagandisto jam helpe al la svisa pioniro Horner. Rimedoj:paroladoj, lecionoj, artikoloj, verkoj poeziaj kaj prozaj. Tereno: Lisboa EG, LES, PEA, kiun li prezidas, la gazeto P E, kies direktoro li estis. Gramatiko kunlabore kun Carreira. <section end="almeida"/> <section begin="alomar Serragut"/>'''Alomar Serragut''' Gabriel, hispano, elektra inĝ. Nask. 8 jun. 1885 en Palma, Baleares. Agado en la liberala partio kaj en la Ruĝa Kruco. E-isto de 1905. Kunfond. (1907) kaj ĉ. 10 jarojn prez. de EK Palma. Kursoj en la Nacia Instituto de Baleares. <section end="alomar Serragut"/> <section begin="alonso sanz"/>'''Alonso Sanz''' Vicente, hispano, vickolonelo de la vagonara korpuso, nun en pens. Nask. 19 jul. 1863 en Albendiego. E-isto de 1907, laboris unue en Burgos, post 1911 en Madrid. Estis prez. de HEA, 1927—29 kaj de la Centra Madrida EG, 1920—27. Paroladoj, kursoj, artikoloj. UEA-ano de ĝia fondo. <section end="alonso sanz"/> <section begin="Altenburger"/>'''Altenburger''' Adolf, hungaro, estis mezlerneja prof. en Szeged. En 1906 verkis prop-ilon kun gramatiketo (60 p.) kaj en 1910 gramatikon. <section end="Altenburger"/> <section begin="al Torento"/>'''Al Torento.'''Novelo originale verkita de {{EdE|St. Engholm}}. 1930, 93 p. Al Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Cirkaŭ tiun ĉi simbolan signifon havanta urbeto fluas trankvile, tamen dolore, la simpla, sed problemplena historio, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita.« (Silabo, [[Hungara Heroldo]], 1930, n-ro 5.) <section end="al Torento"/> <section begin="amades gelats"/>'''Amades Gelats''' (ĥelats) Joan, kataluno, publicisto kaj folkloristo. Nask. 23 jul. 1890 en Barcelona. Verkoj pri folkloro kaj popoldanco. E-isto de 1907, fond. kaj prez. de KEF, de la loka EG, kunorganizinto de la 5a UK. Eldonis mliojn da diversaj, artaj E-aj sigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj. <section end="amades gelats"/> <section begin="amaj poemoj"/>'''Amaj Poemoj'''. Deko da originalaj versaĵoj kaj ok verstradukoj de [[J. Grau Casas]]. 1924, 32 p. »Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj.« (G. S., ,E’ 1924, p : 124.) <section end="amaj poemoj"/> <section begin="ama stelaro"/>'''Ama Stelaro'''. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p. »Interesa kolekto kun tre diversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amaj poezioj. La ĉefa parto estas tradukaĵoj el portugala lingvo.« (G. S., ,E’, 1922, p : 92.) <section end="ama stelaro"/> <section begin="amerika esperantisto"/>'''Amerika Esperantisto.''' Organo de EANA, fondita en 1906; formato 26x18. Redaktis: A. Baker kaj Ivy Kellermann; J. J. Süssmuth en 1933. <section end="amerika esperantisto"/> <section begin="amerika filozofia societo"/>'''Amerika Filozofia Societo.''' Fondita en 1743 de Franklin kaj aliaj amerikanaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn. En 1887 AFS elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapŭk. La koniitato, sciante nenion pri E, kondamnis Volapŭkon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la L. I. devas esti bazita, tute similajn al la principoj de E. La Societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri int. kongreso por starigi L. I. laŭ tiuj principoj. Z informite pri la proponita kongreso, en sia »Aldono al la dua libro« anoncis intencon lasi la decidon pri la eventuala formo de la L. I. kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la AFS la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekr. de la Societo fariĝis varma amiko de E kaj tradukis la unuan libron de Z. W. G. ADAMS. <section end="amerika filozofia societo"/><noinclude><references/></noinclude> 43h7a2qx9gt51ktqyec30rxg0uqpmxp Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/13 104 37189 122031 113779 2026-06-15T19:43:23Z HenriLeFoll 4277 122031 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>185. Kiom da tempo daŭras la traveturo ? 186. Je kioma horo oni devas esti en la ŝipo ? 187. Ĉu mi devos dungi barkiston, kiu kondukos min al la ŝipo? 188. Kutime, kiom oni donas (al ili) por tio? 189. Konduku min al la ŝipo forveturonta al... 190. Rapidu iom, mi aŭdas la sonorilon. 191. Ne metu tiun sakon kun la pakaĵoj, mi kunprenos ĝin. 192. Sinjorino, vi ŝajnas malsaneta; ĉu mi povas utili al vi ? 193. Bonvolu alporti (al mi) kuveton — mi sentas min pli bone. 194. Ĉu vi ne havas citronon ? 195. Mi ne kuraĝas ekmoviĝi. 196. La vido de l'tero resanigas min. 197. Kie estas vizitataj la pakaĵoj 198. Ni estas ĉe la limimpostejo. 199. Ĉu mi devas deklari dudek-kvin cigarojn ? {{f|'''XIII. — Sur bicikledo'''<ref>La artikoloj pri bicikledo kaj aŭtomobilo enhavas multajn teknikajn vortojn elĉerpitajn el la teknika vortaro de S-ro VERAX</ref>|c}} 200. La bicikledo estas certe la plej praktika kaj malkara transportilo kiu ekzistas. 201. Antaŭ ĉio, por posedi bonan bicikledon, necese estas ke oni pagu sufiĉan prezon por ĝi. 202.lo kare pagita, ankoraŭ pli profitas ol io malkare pagita. 203. Por turismo nenio egalas bicikledo « speciale konstruita» por la landvojo kun bonaj bremsoj. 204. Preferinde estas, ke ĝi estu provizita je lignaj radrondoj,ĉar tiuj ĉi ne tiel facile malebeniĝas. 205. La formo de la gvidilo ankaŭ havas grandan gravecon laŭ la uzo, al kiu oni destinas sian bicikledon.<noinclude><references/></noinclude> 61iatgkcykmr23emyrqwl0sv98tsh2x Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/alexander 0 42806 122015 2026-06-15T16:32:00Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alexander' prev='[[../al eterna paco]]' next='[[../alfus]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122015 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alexander' prev='[[../al eterna paco]]' next='[[../alfus]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] t9xlpr77aj09iljr7ioeowxur5f1kyt Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/alfus 0 42807 122016 2026-06-15T16:32:55Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alfus' prev='[[../alexander]]' next='[[../alĝerio]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122016 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alfus' prev='[[../alexander]]' next='[[../alĝerio]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] frcpfyvcutkij5pcn8nka5xymxgejhf Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/alĝerio 0 42808 122017 2026-06-15T16:33:47Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alĝerio' prev='[[../alfus]]' next='[[../aline]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122017 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alĝerio' prev='[[../alfus]]' next='[[../aline]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] 521kagk04lkmf5c4qczu8wib1ak3dta Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/aline 0 42809 122018 2026-06-15T16:34:27Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='aline' prev='[[../alĝerio]]' next='[[../alings]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122018 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='aline' prev='[[../alĝerio]]' next='[[../alings]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] p1uly5ai3ws7u4ljoz1r30832sx8dvd Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/alings 0 42810 122019 2026-06-15T16:36:21Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alings' prev='[[../aline]]' next='[[../al la fratoj]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122019 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='alings' prev='[[../aline]]' next='[[../al la fratoj]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] 2rl983hr8mq4lkuppnqapr21i5khji8 Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/al la fratoj 0 42811 122020 2026-06-15T16:38:29Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='al la fratoj' prev='[[../alings]]' next='[[../ALLE]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122020 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=15 to=15 onlysection='al la fratoj' prev='[[../alings]]' next='[[../ALLE]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] fe5cppbm78jl50mvmn2idk5okalz5df 122022 122020 2026-06-15T16:59:21Z HenriLeFoll 4277 122022 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='al la fratoj' prev='[[../alings]]' next='[[../ALLE]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] d2gjayvspqvfb4f3lmmrddbdlci8wb4 Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/ALLE 0 42812 122023 2026-06-15T17:00:37Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='ALLE' prev='[[../al la fratoj]]' next='[[../allum]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]]" 122023 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='ALLE' prev='[[../al la fratoj]]' next='[[../allum]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] ki6nadjkze2hwdwgqqlabmxdt9m2bti Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/allum 0 42813 122024 2026-06-15T17:28:38Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='allum' prev='[[../ALLE]]' next='[[../almeida]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] almeida" 122024 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='allum' prev='[[../ALLE]]' next='[[../almeida]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] almeida an12n0trozrre4kgly7d6oy4suzy766 Enciklopedio de Esperanto/Artikolaro/almeida 0 42814 122025 2026-06-15T17:29:35Z HenriLeFoll 4277 Kreis novan paĝon kun "<pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='almeida' prev='[[../allum]]' next='[[../alomar Serragut]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] almeida" 122025 wikitext text/x-wiki <pages index='Enciklopedio_de_Esperanto,_1933.pdf' header=1 from=16 to=16 onlysection='almeida' prev='[[../allum]]' next='[[../alomar Serragut]]' ' /> [[Kategorio:Kapvortoj en Enciklopedio de Esperanto|A]] almeida kc64h7tcwgs127qth94rhqz44y6wdne Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/15 104 42815 122030 2026-06-15T19:39:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122030 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>220. Tre ofte la fabrikistoj ne liveras al vi pedalkrankojn, kiuj konvenas por via kresko. 221. Same por la pedaloj, kiuj ne devas esti tro mallarĝaj ĉar tio multe ĝenas la pedaladon. 222. Fine, ne de longe, oni fabrikas retro-maŝinojn, kiujn oni multe laŭdas. 223. Mi ne ankoraŭ surrajdis tiun maŝinon, sed laŭ tio, kion mi aŭdis, ŝajnas, ke la senaga punkto tute malaperis ĉe ili. {{f|'''XIV. — Pri akcidentoj, kiui povas okazi sur bicikledo'''}} 224. Jen vojmontrilo de la Turing Klubo. 225. Biciklistoj, atentu... Kruta deklivo, danĝeraj vojkurboj ! ! 226. Mi malbone atakis la vojkurbon, mi falis kaj tordis al mi la piedon. 227. Tio ne estos grava, sed mia maŝino estas en bedaŭrinda stato. 228. La radoj estas malebenigitaj, ĉiuj radioj torditaj kaj ne plu uzeblaj. 229. Necese estos, ke oni reebenigu ambaŭ radojn kaj metu novajn tanĝantajn radiojn. 230. La maldekstra pedalo rompiĝis, estos necese, ke oni anstataŭigu ĝian ŝraŭbingon. 231. La kugletoj de la pedaloj elsaltis el la kugletujo, oni devos remeti aliajn. 232. La akso de la pedalo malrektiĝis same kiel la kranko. 233. La gvidilo tordiĝis kaj la prenilo elŝiriĝis. 234. Eĉ plie, la volvaĵo eliĝis el la radrondo kaj la aertubo estas pinĉita. 235. Okazis granda fendo en la aertubo. 236. Du el la risortoj de la selo rompiĝis. {{f|'''XV. — En aŭtomobilo'''}} 237. La vojaĝo en aŭtomobilo multe ĉarmas precipe, kiam la motoro ĉiam regule funkciadas.<noinclude><references/></noinclude> p1aqkbqj1e3an9vrz5kny6vmijg9bmi Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/16 104 42816 122032 2026-06-15T20:19:16Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122032 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>238. La veturileto ĝuas grandan favoron de post du aŭ tri jaroj. 239. Kompreneble, en la grandaj aŭtomobiloj provizitaj je kapotoj oni estas multe pli komforte. 240. La veturilkesto estas multe pli vasta. 241. Sur tiuj veturiloj oni metas kvar aŭ ses cilindrojn. 242. La pezo de tiuj aŭtomibiloj favorigas ilian staremecon. 243. Sed kontraŭe, la pneŭmatikoj multe suferas pro tiu superpezo kaj por eviti tro oftajn krevojn oni provizas ilin je protektaj najloj. 244. Eĉ kelkaj fabrikistoj uzas ledajn volvaĵojn. 245. La karburatoro (gasmiksilo) estas unu el la ĉefaj partoj de aŭtomobilo. 246. La leviloj por la ekirigo devas troviĝi proksime de la mano. 247. La direktilrado ne devas ĝeni la kondukiston. 248. Bona aŭtomobilo devas posedi almenaŭ tri rapidojn. 249. Mi multe ŝatas la aŭtomobilojn provizitajn je senbruigilo. 250. Oni faras la transmetantan organon laŭ tri manieroj: ĉu per rimenoj, ĉu per ĉenoj aŭ per kardanaj artikoj. 251. Ĉiu el tiuj sistemoj havas siajn defendantojn. 252. Ĉiu aŭtomibilo devas posedi almenaŭ du bremsojn. Unu sur la radaksingo, la alia sur la diferencilo. 253. La ellasa klapo kaj enlasa klapo estas ĝenerale komanditaj de la sama organo. 254. La ŝmiriloj devas regule funkciadi kaj ne obstrukciĝi. 255. La gas-ekbruligo okazas ĉu per kandeloj ĉu per magneto. 256. La akumulatoroj devas ĉiam doni sufiĉe da amperoj. 257. Ni havis teruran motorhaltadon. 258. La kurboj de tiu ĉi vojo devus esti interne deklivaj. 259. Ni preterpasis ĉiujn. 260. Li ĉiam bremsas la veturilon tro krude.<noinclude><references/></noinclude> e2xbk6wsqo7itjvuiggq0idplbzd2vk Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/17 104 42817 122033 2026-06-15T21:10:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122033 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>261. La risortdolĉeco de tiu ĉi aŭtomobilo estas mirinda. 262. La ekirigo de la aŭtomobilo estas malfacila. 263. Tiu ekbruligilo ĉiam okazigas « ekmankojn ». 264. La aŭtomobilo terure flankenglitas. {{f|'''XVI. — Riparoj de aŭtomobilo'''}} 265. La kondukrado de l’motoro perdis sian kejlon. 266. La rapidŝanĝilo rompiĝis. 267. Tiu ŝraŭbingo eluziĝis (difektiĝis). 268. La radiatoro estas krevita. 269. La spindelo estas rajpita. 270. La motoro subite haltis. 271. La trumpo raŭkiĝis. 272. La kaŭĉuka piro kreviĝis. 273. La direktilo ne estas firma (havas liberludon). 274. La direktilrado estas iom tro malgranda. 275. La karburatoro (gasmiksilo) tropleniĝis. 276. Miaj risortaj teniloj estas eluzitaj. 277. La kapo de l' kupla stango liberludas. 278. La aertubo estas trapikita (kreviĝis), 279. La pneŭmatiko havas ŝveliĝon. 280. La klapo ne estas hermetika. 281. La bobeno havas kontakton. 282. La kandelo estas grasŝmirita. 283. La motoro bezonas trapurigon. 284. La ŝprucilo obstrukciĝis. 285. Mi perdis miajn ''stiftojn''. 286. Necese estus aldoni kontraŭ-ŝraŭbingon.<noinclude><references/></noinclude> 7ghutlpudfvsqemhs93id246kkfaa6s