Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.7
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/50
104
19149
122036
64028
2026-06-16T20:14:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122036
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>povis al li protesti: kaj kiam la falo de Napoleono ebligis al gemarkizoj ilian revenon en Francujon, li estis preta ilin akcepti.
Ĉar, kiel por la aĉeto de la kastelo, ĉiuj tiuj vendadoj estis faritaj sub nomo de tria persono fremda kaj nekonita en la lando, al kiu, por lin rekompenci pro lia servemo, Linŝardo pagis gravan makleron. Dank’ al tiu kunkulpeco, la subskribo de l’ ekssubregisto nenie troviĝis: kaj estis neeble, ke la posedanto ŝtelita povos suspekti, ke lia ruiniginto estis lia propra intendanto.
Kiam la vojaĝa kaleŝo, kiu veturigis Prelongon la iamajn posedintojn de la kastelo, haltis antaŭ lia pordo, la ruza fripono opiniis, ke alvenis la momento efektivigi projekton elpensitan de tempo jam longa. Certe lia havaĵo estis netuŝebla: neniu rajte povis al li ĝin disputi. Sed samtempe li diris al si ke, ĉar la reĝeco estas restarigita, sinjoro de Prelongo, refariĝinte potenca, favore aŭskultata de la reĝo, penos, per ĉiuj eblaj rimedoj, repreni la heredbienon de siaj prapatroj. La iama subregisto ne timis tujan reprenon; sed lin teruris eblaj incitetoj kaj enuadoj, kiuj lasus al li neniun minuton da ripozo: kaj, ĉar li sentis sin maljuniĝantan, li volis ĝui pace la rabitan riĉaĵon.
La perulo, kiun li iam uzis, estis malviva jam de kelkaj jaroj; do lin povis ataki nenia maldiskreto: kaj li estis certa, ke daŭros la publika estimo, kiu ĝis nun lin ĉirkaŭis, kaj kiun li ŝatis treege. Sed fama proceso okazu, informiĝo fariĝu, la tuta trabaĵo de liaj kombinoj, tiel penade starigitaj, subite falegos.
Do Linŝardo komprenis, ke estas necese konsenti malgrandan perdon, kaj redoni al la markizo, sen espero de reakiro, tiun malnovan kastelon ruiniĝantan, kiun li neniel povis utiligi.
La antaŭan jaron, li ŝajne ĝin reaĉetis, tiufoje tre malkaŝe, grande mirigante siajn najbarojn, kiuj diris inter si:<noinclude><references/></noinclude>
9u6au1ax3aeqc7ak0ezszs6aqhcp7xk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/51
104
19150
122037
64029
2026-06-16T20:24:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122037
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kion do li volas fari per tiuj disrompaĵoj?
La ruza vilaĝano efektivigis sian projekton. Agante lerte, li esperis malkolerigi sinjoron de Prelongo, kaj aliformigi en amikon tiun iaman mastron, kiu alvenos kun minaco en la okuloj, kun riproĉoj en la buŝo.
La maljuna fripono ne eraris. Retrovinte ruinigita la prapatran domegon, kiun li lasis sendifekta antaŭ sia eliro, Roĝero sentis sian koron okupitan de malespero kaj de kolero. Sed la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon.
— Via markiza Moŝto, li diris, mi ne povis malhelpi, ke la revolucia rabado ne ruinigu la kastelon de viaj prapatroj. Mi povis fari nur unu aferon: reaĉeti per miaj ŝparaĵoj tion, kion la sankulotoj bonvolis indulgi. Tiu kastelo al mi apartenas; kaj mi ĝin redonas al vi.
— Tio estas tre bona; mi dankas vin, respondis Roĝero, farante grimacon de malkontento, sed ĉu vi opinias, ke estas loĝebla tiu amaso da ruboj?
Tiam Linŝardo sin levas, kaj diras per voĉo solena:
— Via Prelonga markiza Moŝto, ekzistas supre de la pordo, kiu enirigas en la grandan nordan turon granita ŝtonplato, sur kiu estas skulptita la blazonŝildo de via familio: tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo. Ĉi tien metita de la kreinto de via raso, ĝi transiris la jarcentojn sendifektite, kaj ĝi ankoraŭ superas la landon laŭ trimejla radio. Unuafoje jam, dum epoko de fama kardinalo, Dio ĝin protektis, ĉar ĝin mirakle ne rompis la eksplodo. Se mi ne estus estinta fidela servisto, la kastelo, falante en aliajn manojn, dispeciĝis sub la pikilego de detruistoj. Sed feliĉe mi tie ĉi troviĝis, ĝin observante. La restaĵoj de la palaco malmulte min interesis: por mi, tiu sankta simbolo nur estis grava: kaj mi ĝin prenis sub mia protekto, por ke la sangokovritaj manoj de la Revolucio ne ĝin detruu, ne ĝin malrespektu.
Tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo, kaj korbatigis la plej<noinclude><references/></noinclude>
4pjxqi7thhio2r3be106mthx7ef79rz
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/52
104
19151
122038
64030
2026-06-16T20:32:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122038
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>intimajn fibrojn de lia rasa malhumileco. Do, rapidante al sia iama intendanto, li premis liajn manojn, kaj ekkriis:
— Danke, mia bona Linŝardo; danke, mia fidela servisto; mi vin malprave kulpigis: pardonu min.
Tuj oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn de ĝi, kaj la parkon ĝin ĉirkaŭantan. Kaj sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon, dum ĝin kontaktigis la nomo de lia iama lakeo.
El la milmiliono por migritoj la senbiena nobelulo estis rajte ricevonta grandegan parton. Do, post kelkaj tagoj, li aliris Parizon, por fari, ĉe la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn. Post multaj malrapidaĵoj, post senfinaj interparoladoj, la monsumo da ses milionoj al li estis difinita.
Linŝardo, konservita en siaj intendantaj funkcioj, prenis sur sin ĉiujn detalajn klopodojn, kiujn absolute ne komprenis la naiva markizo. Dank’ al li, la hotelo de la Grenela strato estis reaĉetita, kaj restarigita la Prelonga kastelo; dum Imperiostila meblaro anstataŭis la antikvajn Ludovikodekkvinajn apogseĝojn, kiu fariĝis netroveblaj pro malofteco.
Ĝardenfabrikisto metis en la senarbigitan parkegon taĉmenton da laboristoj: kaj beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita anstataŭis la belegan antikvan arbegaron.
La kelkaj jarcentaj kverkoj, kiuj ne estis faligitaj pro brakomanko, estis pie konservitaj, kaj fariĝis la centro kaj samtempe la kaŭzo de ravaj herbejoj, kies pala verdaĵo ĝojigis la rigardon. Fonteto, kiu proksime fluis, estis kaptita, kaj povis forkuri al la ebenaĵo nur kiam ĝi estis fruktiginta la novan parkon, ĝin malsekigante per siaj multaj kurbiĝoj, kaj farante de loko al loko belmovajn akvofaletojn sur nenaturaj rokaĵoj multekoste<noinclude><references/></noinclude>
lfv0wwx4p8fudcx6g8y9oya2wyohxkm
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/53
104
19152
122039
64031
2026-06-16T20:40:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122039
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>masonitaj. Ĉi tie kaj tie naturŝajnaj pontoj ebligis la transiron super ĝi. Oni eĉ konstruis per cemento, en la parto plej malproksima, ruinaĵon tiel perfekte kaj tiel okultrompe faritan, ke la pasanto ne klarigita restis konvinkita, ke li havas antaŭ li veran feŭdalan restaĵon, datumantan de la Krucaj militiroj.
La mono kiu, post tiuj laboroj, restis el la monsumo donita kiel kompensaĵo, estis procente donita de Linŝardo al la ŝtata prunto, por ke ĝi pagu la renton.
Certe inter la antikvaj Prelongaj markizoj kaj la nuna, neniu komparo estis ebla: sed tamen li povis ankoraŭ figuri en la mondo, kaj en ĝi vivadi kiel riĉa senokupulo.
Dum tiu tempo, lia filo Raŭlo, grafo de Prelongo, naskita en Germanujo dum ekzilo, plenumis apud la reĝo la funkciojn de nobelgardisto, funkciojn, al kiuj liaj multaj nobelecaj vicoj donis rajton nediskuteblan.
La patro Linŝardo havis filon nomitan Andreo, naskitan antaŭ la Revolucio kaj sekve iom pli maljunan ol la grafo Raŭlo. De tiu tempo fluis dudekok jaroj, kaj la knabo fariĝis bela junulo, kiu estis por sia patro lia sola ĝojo kaj sola fiereco. Pro tio, afero, kiun la maljunulo pli ŝatis ol la riĉecon, estis la estimo kaj la amo de sia filo. Li estu sola, la juĝoj, kiujn oni povus fari pri liaj gestoj aŭ paroloj, lin lasus tute indiferenta; sed apud li troviĝis Andreo, Andreo, kiu stariĝis antaŭ li kiel viva konscienco: kaj, ĉar la fila respekto malfacile akordiĝas kun la malestimo publika, la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn, por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj. Li sciis ke, se lia filo konus la veron, li estus kapabla ĉion malakcepti, kaj eĉ sin vole kondamni al la malriĉeco, prefere ol uzi riĉaĵojn ne honeste ricevitajn.
Kiam la ekssubregisto redonis al sia iama mastro la ruinojn de la kastelo, la junulo sin ĵetis al la kolo de sia patro, kaj ekkriis en movado de sincera entuziasmo:<noinclude><references/></noinclude>
d68voev029seqmwe30g8iszh1kvjsb4
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/54
104
19153
122040
66333
2026-06-16T20:48:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122040
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Estas bela, tio kion vi faras, estas kuraĝa, estas grandanima; kaj mi pli ankoraŭ vin amus se tio estus ebla!
Tamen tia malavareco ĉiujn mirigis. Oni al si ripetis mallaŭte, ke tia malprofitemo tre malbone akordiĝis kun la karaktero de la maljuna ruzulo, kaj, ke ĝi kredeble estis pli ŝajna ol vera. Famoj maltrankviligaj ĉirkaŭiris pri la deveno de tiu riĉeco; kaj, en sia senĉesa marŝado, la imagoj incititaj pli kaj pli antaŭeniris kaj jam preskaŭ antaŭvidis la veron.
Tiam li opiniis, ke necese estas frapi grandan baton kaj doni al tiuj langoj, kiuj volis senhalte agitiĝi, nutraĵon por interparoladoj, kaj utiligi por lia savo tiujn babiladojn, kiuj, se li ne ilin haltigos, baldaŭ kaŭzos lian pereon. Pro tio, pretekstinte, ke li bezonas novmodelan plugilon, li supreniris en la publikan veturilon, kiu trifoje semajne veturigis Parizon.
Tuj kiam li estis alveninta, li rapidis sin provizi de la kulturilo, ŝajna kaŭzo de sia vojaĝo: kaj kiam tiu aĉeto estis farita, ĉar li havis dum kelkaj tagoj sian tempon tute liberan, li komencis siajn klopodojn. Kiam li eliris, li antaŭsciigis Andreon, ke kredeble li restos forestanta dum unu semajno, pretekstante, ke li ne revidis Parizon de multaj jaroj, ke grandaj ŝanĝoj okazis en la ĉefurbo, kaj, ke li estus kontenta viziti la novajn monumentojn, kiujn Napoleono konstruigis dum sia regado.
Sed anstataŭ sin promenadi al la Triumfa arko, al la Magdaleno, al la Karusela placo, kiuj lin neniel interesis, li unue sin provizis de ilustrita katalogo enhavanta la figurojn de antikvaj moneroj, kaj de nomaro uzata de moneristoj kaj de medalkolektistoj. Li zorge studis ĉiujn, kiuj estis uzitaj dum la epoko de Valois’oj: kaj kiam, dank’ al sia memoreco vere rimarkinda, li gravurigis en sian cerbon la figuron de tiuj moneroj tiel bone, ke neniu estus kapabla lin erarigi, dum li kontraŭe povus lernigi pri tio eĉ la plej klerajn specialistojn, li {{vdk|kons|cience}}<noinclude><references/></noinclude>
9eahdkvl3fdecyx6hzv7injvfwbjdbo
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/55
104
19154
122041
66334
2026-06-16T21:03:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122041
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|kons|cience}} ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj kaj de komercistoj por antikvaĵoj. Ĉiujn monerojn de tiu epoko, precipe la kuprajn kaj la arĝentajn li aĉetis, rifuzante senkompate, kaj neniel allogite de admonoj de la vendisto, ĉiujn, kiuj apartenas al pli nunaj tempoj. Momente li haltis antaŭ du turnojsaj monfuntoj (livres tournois), markitaj per la profilo de Karlo IX{{sup|a}} kaj admirinde konservitaj. La komercisto petis tri cent frankojn por ĉiu monero. Distirita unuflanke de sia avareco kaj aliflanke de sia sukcesdeziro, li ŝanceliĝis, kiam subite li decidiĝis:
— Nu, li diris, kiu volas la finon volas la rimedojn!
Li pagis sescent frankojn al la brokantisto: kaj la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn. Kiam, post ok tagoj plenigitaj de kuradoj tra Parizo el nordo suden kaj el oriento okcidenten, li estis akirinta tiamaniere centon da moneroj, li resupreniris en la veturilon kaj revenis Prelongon kun sia plugilo, kiun li montris al ĉiu, kaj sia saketo, kiun li vidigis al neniu.
Reveninte hejmen, li unue parolis entuziasme pri la plibeligaĵoj de la ĉefurbo, kiun liaj longaj klopodoj lin devigis viziti preskaŭ malgraŭvole. Sed kiam li troviĝis sola kun najbaro, kiun li sciis babilema, li eltiris el sia poŝo, kun grandaj misteraj gestoj, la saketon enhavantan la antikvajn monerojn: kaj li mallaŭte rakontis, ke iam, vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da similaj moneroj.
Tia rakonto kompreneble ekbriligis en okuloj de lia interparolanto flamojn de avideco. La du oraj moneroj precipe entuziasmigis tiujn eĉ kiuj ŝajnis plej indiferentaj kaj plej malprofitemaj. Neutile estas aldoni, ke, kiam li lasis sian interparoliton, ĉiam al li li rekomendis la plej absolutan sekreton.
Post ok tagoj, nova legendo rondediriĝis ĉirkaŭ la lando. Ĉiuj homoj, al kiuj Linŝardo konfidis sian novan<noinclude><references/></noinclude>
6213sija8d5moqhwy8p4fcll8kozzgz
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/19
104
42818
122034
2026-06-16T18:56:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122034
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>307. Mi dezirus duan lavvazon.
308. La noktovazo ne troviĝas en la noktotablo.
309. Vi donos al mi duan tualettukon.
310. Kie estas la sonorilo ?
311. Metu mian vestkeston sur tiun faldeblan seĝon.
312. Mi ne demandis vin pri la prezo de l matenmanĝo
— de l’tagmanĝo.
313. Ĉu vi ne povas konsenti (al mi) malpli karan
prezon, mi manĝos konstante ĉe vi.
314. Vere, via prezo estas tro kara, vi forgesas, ke unu
el viaj plej bonaj klientoj sendis min al vi.
315. Mi multe bedaŭras, sed vi devigas min iri aliloken.
316. Vi certigas min, ke ne estas cimoj, mi terure timas
ilin.
317. Mi petas vin garde konservi mian paperujon en
via monkesto (kaso).
318. Mi havas mil frankojn por konfide deponi ĉe vi,
ĉar ne estas singardeme ilin lasi en la ĉambro;
plie, vi kompreneble respondas nur pri tio, kio
estas al vi konfidita.
319. Ĉu vi kutimas doni kvitancon?
320. Ne ofendiĝu pro mia demando, ĝi tute ne celas
vin persone, sed tio estas pli regule, ĉar ĉiuj
ni estas mortemuloj.
321. Mi ne ŝatas la hotelojn por komercaj vojaĝistoj,
tiaj homoj uzas ofte ĉe l'tablo tro liberan
esprimmanieron, kio kelkafoje tre ĝenas, precipe,
kiam oni estas kun sinjorino.
322. Ĉu vi havas salonon por legado.
323. Ĉu vi ricevas kelkajn fremdajn ĵurnalojn, anglajn,
francajn, belgajn, hispanajn kaj precipe
esperantajn ?
324. Ekzistas certe fumsalono, montru ĝin (al mi),
mi petas.
325. Vi kredeble havas la teatrajn afiŝojn ?
326. Ĉu vi havas banĉambrojn en la hotelo?
327. Se venos leteroj por mi, vi suprensendos ilin al mi,
mi petas.<noinclude><references/></noinclude>
bx9rw6hjdhs2doq31k04px6skuix93q
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/20
104
42819
122035
2026-06-16T19:06:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122035
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>328. Mi ne ŝatas tiun kutimon lasi ilin malantaŭ kradeto,
ĝi estas ofte malfermita kaj mi malfidas
la maldiskretajn personojn.
329. Jam du fojojn, mi senrezulte sonorigas.
330. Diru al la ĉambristino, ke ŝi venu por kombi la
sinjorinon.
331. Vi ekbruligos mian fajron.
332. Diru, ke oni tuj alportu miajn ŝuojn (piedvestojn),
ili devus esti pretaj.
{{f|'''II. — Por lui meblitan apartamenton'''}}
333. Oni diris al mi, pri via domo, ke vi ludonas meblitan
apartamenton.
334. Kion vi havas nun libera?
335. Mi bezonas du dormoĉambrojn kun tualetejo, belan
salonon kaj kameron.
336. Mi dezirus ne pli alten supreniri ol sur la duan
etaĝon.
337. Mi dezirus ĉambron kontraŭ la ĝardenoj — kontraŭ
la kajo — kontraŭ la strato — la bulzardo
— la placo — la maro — la haveno?
338. Ni vidu, kion vi povas proponi al mi, poste, ni
(inter)parolos pri la prezo.
339. Tiu apartamento estas vere beleta, ĝi ŝajnas tre
gaja.
340. Ĉu vi ne povus apartigi tiun ĉambron, ĉar la
apartamento estas tro granda por mi.
341.Vidu, ĉu vi ne povus aldoni ĉambreton plie; tiu
ĉambraro estas tro malvasta.
342. Ĉiuokaze, vi povus (en)meti liton en tiun ĉambron ?
343. Nenia malhelpo pri tio.
344. Mi multe okupas min pri muziko, ĉu, vi ne povus
havigi al mi fortepianon ?
345. Kompreneble, la luprezo estos aparte kalkulita.
346. Tio estas vera ofero por mi, sed mi akceptas por
loĝi ĉe vi.
347. Ĉu kelkafoje estos permesate al mi pasigi la vesperon
kun via familio?<noinclude><references/></noinclude>
9nvp1q1cf6l538xxld7q8w8k73eqyxz