Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.7
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/56
104
19155
122042
66335
2026-06-17T17:25:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122042
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>elpenson, rapide rakontis al tiuj, kiuj bonvolis ilin aŭdi, sed ĉiam promesigante la plej grandan diskretecon, ke la ekssubregisto estis trovinta trezoron en la keloj de la malnova kastelo. Unue oni parolis nur pri kelkaj centoj da frankoj. Sed, post dekkvin tagoj, la kupra vazo, konsiderita kiel tro eta, kaj ne kontentiganta la incititajn imagojn, estis anstataŭita de bareleto; la bareleto fariĝis barelo; la barelo, barelego; kaj fine la barelego aliformiĝis en ujon tiel vastan, ke neniu estis vidinta tiel vastegan ujegon.
Post unu monato, oni rakontis malkaŝe, ke ekzistas subtera galerio, pasanta sub Violano, kaj antaŭiranta en la kamparon ĝis du mejloj el la kastelo; ke, de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komunikiĝis plu kun la aliaj keloj; ke, ian nokton, Linŝardo, armita de pikfosilo, detruis la baron, kaj, antaŭirante singardeme en la mallarĝan koridoron, fine eniris en specon da ĉambro, kie troviĝis ordigitaj grandegaj bareloj plenaj da oraj moneroj. Nur pri la kvanto de tiuj bareloj la opinioj diversiĝis. Laŭ iaj, la nombro estis nepreciza, senfina: la plej malimagemaj certigis ke, laŭ la rakonto de iu tre bone sciigita, dek bareloj almenaŭ troviĝis en tiu subtera ĉambro.
Linŝardo sekvis tiun movadon kun malsincera indiferenteco, sed funde de lia brusto lia koro saltegis pro ĝojo; ĉar li vidis, ke lia ruzo sukcesis multe pli bone ol li estus tion esperinta.
— Nu, li diris, kiam li estis sola, frotante siajn manojn unu kontraŭ la alian laŭ fortikeco kapabla elartikigi siajn manradikojn, nu, se la babiladoj estas ĝenerale malbonaĵo, tamen ili kelkafoje enhavas bonaĵojn ... kiam oni scias ilin utiligi.
De tiu momento, estis akceptite, kiel veraĵo tute ne diskutebla, ke la riĉaĵoj de l’ ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li en la malnovaj subteraj galerioj.
Tia estis la lasta milito, kiun entreprenis la patro {{vdk|Lin|ŝardo}}<noinclude><references/></noinclude>
p6gznlhttbdqzq0xowbyr78wskfyzo1
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/57
104
19156
122043
66336
2026-06-17T17:40:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122043
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|Lin|ŝardo}}. Sed post tiu sukceso, li ne timis la estontecon: li povis ekdormi sur siaj laŭroj, ĉar li ne estis plu vundebla eĉ de la dubo. La maljuna batalanto eliris el la batalo ankoraŭ venkinte.
Tute rekuraĝigita sur tiu flanko, Linŝardo komencis la ekspluaton de kampoj, kiuj iam apartenis al lia eksmastro. En la bieno dispecigita, li apartigis por si leonan parton: dank’ al la persisteco kaj la obstineco kamparana, kiuj troviĝis funde de lia karaktero, li sukcesis ĉiutage pligrandigi ilian valoron. Oni devas aldoni, ke li estis lerte helpita de sia filo. Al malnovaj metodoj de antaŭaj jarcentoj, li anstataŭigis novajn farmanierojn: dank’ al lia lerteco, la tero produktis renton superan, kiun neniam konis la antikvaj subregistoj. Li estis la plej riĉa posedanto en la tuta lando: lia opinio altrudiĝis; kaj ĝis multaj mejloj ĉirkaŭe oni ĝin konsideris kiel veran potencon. Dum la markizo, vivante sola en sia kastelo restarigita, aperis antaŭ okuloj de ĉiuj landanoj nur kiel respektinda restaĵo de malaperintaj jarcentoj, lia intendanto, kiu disigis ĉirkaŭ si la movadon kaj la vivon, fariĝis, kaj preskaŭ senvole, la vera sinjorego de la lando.
Nur unu afero venenigis lian ĝojon. Lia filo ne ŝajnis deziri la edziĝon, kaj diris ofte:
— Ni estas nun tiel feliĉaj: kial ŝanĝi?
La maljuna patro sentis kvazaŭ konsciencriproĉon: ofte li sin demandis ĉu la malŝato, kiun la junulo ŝajnis sentadi por rajta edziĝo, ne havas sian fonton en la trograndigo de fila amo.
Ĉar Andreo estis bona, ageme bona. Neniam malriĉulo, sin prezentinte en la farmodomon, el ĝi eliris kun manoj malplenaj. Lin oni konsideris kiel la bonfaranton de la lando; kaj tiu famo naskis okazaĵon, kiu havis por lia estonteco gravegan influon.
Iam li revenis en sia veturilo, kiam li renkontis sur<noinclude><references/></noinclude>
m79sccy0nrpilz74yv2jkt00ccrlt3o
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/58
104
19157
122044
64036
2026-06-17T17:49:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122044
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la vojo kvindek- aŭ sesdekjaran viron, kiu ŝajnis lacega.
— Kien vi iras, kompatindulo? demandis Andreo.
— Al la Linŝarda farmodomo.
— Supreniru en mian veturilon.
Post kvarono da horo, Andreo jam sciis, ke lia kunvojaĝanto nomiĝas Giulio Freĉio, devene Korsa, kaj partoprenis ĉiujn militojn de l’ Imperio. Lin vunditan en la batalo de Borodino kaj militkaptitan oni direktis al la Siberia landlimo kaj poste enfermis en fortikaĵon, en kiu li vivis dum kvar jaroj, kvazaŭ forgesita. Fine iam malfermiĝis la pordoj de lia malliberejo: li refariĝis libera sed tute senmona. Tiam, pro grandega deziro revidi Francujon, komencis por li ekzistado, kiun li ne povis sentreme rememoriĝi. De urbo en urbon li revenis piede el fundo de Rusujo: pro tio liaj fortoj estis tute eluzitaj. Feliĉe tiu bona Andreo lin helpis: sen tio, li estus mortinta pro malsato, funde de fosaĵo.
Post ok tagoj, Andreo kaj Freĉio fariĝis reciprokaj amikoj. La filo Linŝardo ne laciĝis, aŭdante sian kunulon, kiu parolis pri sia pentrinda insulo, pri la sovaĝa beleco de arbetaroj (maquis), kun la maro blua ekvidita en la malproksimo inter du montaroj. Poste la voĉo de la maljuna ekssoldato plimoliĝis: li memoris pri virino iam de li amita. Kiam li estis devigita forlasi la patran landon, por bataladi en kvar anguloj de Eŭropo, li lasis ŝin gravedan. Kiaj ambaŭ fariĝis, ŝi kaj ŝia infano? Pro tio, li estis tre dezirema revidi Korsujon. Ĉar Andreo promesis, ke li pagos al li la vojaĝon, li instigis sian junan amikon, ke li plenumu sian promeson.
— Vi estas tre feliĉa, diris iam la filo Linŝardo; vi baldaŭ revidos belegan regionon, kiun mi ĉiam deziris koni.
— Nu, venu kun mi: kio vin malhelpas? Mi estus tiel feliĉa vin prezenti al miaj amatoj, dirante: jen mia savinto.
— Ne estas la deziro, kiu mankas. Sed la farmaj laboroj<noinclude><references/></noinclude>
28e9jvbbwyopgwbeybve3nddnum5chk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/59
104
19158
122045
64037
2026-06-17T17:55:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122045
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devigas, ke mi tie ĉi ĉeestu, kaj malpermesas mian eliron.
— Ho! por kelkaj semajnoj! Ni troviĝas en momento de la jaro, en kiu la kulturo iom ripozas. Cetere ĉu vi ne havas sinjoron vian patron por vin anstataŭi?
Andreo fariĝis revema, kaj nenion respondis. Vespere, ĉe la manĝotablo, li diris pri tio kelkajn vortojn al sia patro, kiu ekkriis gaje:
— Iru, mia kara infano, iru do. Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro: vi tre rajte povas preni unu aŭ du monatojn da libertempo. Sinjoro Freĉio estas prava: ĉu mi ne restas tie ĉi por zorgi pri ĉio? Sed vi garantias por li, li aldonis, sin turnante al la maljuna soldato; oni rakontas, ke en via lando pro negravaĵo oni mortigas viron kiel hundon.
— Ne timu, sinjoro Linŝardo. La venĝadoj (vendetta), al kiuj vi aludas, estas danĝeraj nur por la anoj de malamikaj familioj. La fremdulo kontraŭe estas certa, ke li trovos ĉie la plej ĝentilan akcepton. Estas necese aliri Korsujon, aŭ ĉe sinjoron Linŝardon, li aldonis ridetante, por bone kompreni la sencon de la vorto gastamo.
Post tiuj paroloj ĉiuj sin levis kaj decidis, ke la eliro okazos la morgaŭan tagon.
Alveninte Ajaccio’n, post marveturo tute sendanĝera, la du vojaĝantoj aliris al la kvartalo, en kiu Freĉio vivadis dum sia junaĝo. Tie ili eksciis, ke la iama amantino de Giulio, Paolo Boldino, naskis filinon, kaj revenis Sartenon en sian familion. Oni aldonis mallaŭte, ke Freĉio estus singardema ne sin montrante en tiu lando; ĉar la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio. Malgraŭ dudek kvin jaroj pasintaj la vundo ĉiam sangdonis, kaj ne pardonis la malpurigita fiereco de Boldinoj. Sed la maljuna militisto tro ofte aŭdis la kuglojn siblantajn apud siaj oreloj, por obei la timoplenajn rekomendojn de siaj iamaj kunuloj. Pro tio, post du tagoj uzitaj por vizitadi<noinclude><references/></noinclude>
iln5ol7gykbxpu7naw812gmmzp0ilh9
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/60
104
19159
122046
64038
2026-06-17T18:03:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122046
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Andreo kaj Giulio enŝipiĝis al Sarteno.
En tiu urbo ili tre facile trovis la domon loĝatan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj ŝian filinon Helenon, la infaninon, kiun ŝi naskis de Freĉio.
Kiam ili sin prezentis, la servistino diris, ke sinjoroj Boldinoj ambaŭ forestas, sed ke sinjorino Paolo kaj la fraŭlino troviĝas hejme.
Aŭdinte la sonon de la sonorilo, Paolo leviĝis, malfermis la pordon, kaj rekonante sian iaman amanton:
— Giulio! ŝi ekkriis.
— Mia karega Paolo!
Kaj la maljunaj geamantoj sin ĵetis reciproke en brakojn unu de alia.
Kiam la unuaj amatestoj iom kvietiĝis, Freĉio, preninte la manon de Andreo, kiu diskrete sin metis flanken, lin prezentis al sia amatino, kaj rakontis ĉiujn servojn de li ricevitajn.
La amanto de Paolo ne haltigis siajn laŭdojn, kaj elfluigis la dankemon, kies estis plena lia koro, kiam la pordo malfermiĝis. Aperis Heleno.
— Filino mia, diris grave ŝia patrino, jen estas via patro, pri kiu tiel ofte mi al vi parolis. Kisu lin.
La junulino rapide ekzamenis tiun vizaĝon brulitan de dudek-kvin militoj kaj poste, sen entuziasmo, ŝi malvarme prezentis sian frunton: sed Freĉio ŝin prenis en siajn brakojn, kaj, ŝin sufokante per ĉirkaŭpremoj, ŝin kisadis plenlipe.
Sed Paolo, kiun la sento de la danĝero revenigis al la realeco, diris al sia amanto:
— Giulio, vi ne povas pli longatempe resti ĉi tie, ĉar Pietro kaj Giusepo ĵuris vin mortigi.
— Ho! ne timu, mi vidis multajn aliaĵojn. Mi intencas ripari la malbonaĵon de mi faritan: mi volas edziĝi kun vi kaj rajtigi mian filinon. Pro tio, necesege estas, ke mi<noinclude><references/></noinclude>
nkgauzm0h26b4fs1el3wcm6f4fn9jxc
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/61
104
19160
122047
64039
2026-06-17T18:09:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122047
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vidu Pietron, la familian ĉefon, por peti de li vian manon. Mi tie ĉi atendos lian revenon.
— Sed, diris Andreo, ĉu vi ne timas ...?
— Mia kara amiko, oni tre bone vidas, ke vi ne konas la korsajn kutimojn. Tiel longe kiam mi restos en tiu domo, mi estos gasto; sekve nenio min minacos.
Ja, kiam, dum la vespero, la fratoj Boldinoj revenis por la manĝo, Paolo, tremanta pro kortuŝeco, al ili prezentis sian amanton kaj lian amikon. Sen ia ŝanceliĝo, la kvar viroj premis reciproke siajn manojn. Eĉ Pietro petis Andreon kaj Giulion, ke ili bonvolu konsideri lian domon kiel sian hejmon dum la tuta tempo, kiun ili intencis resti en Sarteno. Unuvorte la akcepto ŝajnis tute kora. Sed Linŝardo tre klare vidis, ke la palpebroj de Boldinoj malleviĝis, por kaŝi la malamegan flamon, kiu brilis en iliaj okuloj.
Post la vespermanĝo, Freĉio prezentis sian peton. Post la unuaj vortoj, Pietro kaj Giusepo malfacile sin detenis por ne eksaltegi. Vagisto kiel Freĉio kuraĝis peti la manon de Boldinino, de virino en kies vejnoj fluis unu el plej senmiksaj kaj plej antikvaj sangoj de Korsujo! Sed ili kaŝis siajn sentojn; kaj Pietro respondis per voĉo preskaŭ afabla:
— Ni reparolos pri tio. Nenio urĝas. Ĉar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, ŝi povas ankoraŭ atendi dum kelkaj tagoj.
Andreo kaj Giulio salutinte eliris, kaj loĝiĝis en hotelo de la urbo.
Ĉiutage Freĉio vizitis sian fianĉinon dum kelkaj horoj: ĉar ambaŭ fratoj forestis dum la tuta tago, nenio maltrankviligis la karesojn kaj la revojn al estonteco de maljunaj gefianĉoj.
Iam Andreo akompanis sian amikon. La interparolado sin turnis al la naturaj belaĵoj de la lando. Paolo parolis entuziasme pri sovaĝa faŭko sidanta post kelkaj mejloj el la urbo. Ĉar Linŝardo ne venis en Korsujon por vidi<noinclude><references/></noinclude>
guue2h489w42rwils0mkicgtpspdtm1
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/62
104
19161
122048
64040
2026-06-17T18:55:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122048
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>du gemaljunulojn okupitajn de malfrua amo, li proponis, ke oni ĝin vizitu: la propono estis akceptita ĝoje. Oni dungis kaleŝon por la morgaŭa tago: kaj frumatene Paolo, Andreo, Giulio en ĝin lokiĝis. Heleno, iom malsaneta petis, ke oni ŝin senkulpigu.
Alveninte en loko, kie la vojo ne estas veturebla, la tri gevojaĝantoj malsupreniris. De unu horo ĉirkaŭe ili marŝadis apud teruranta profundegaĵo, funde de kiu fluis ŝaŭmanta torento, kaj kiun la mallarĝa vojeto elstaris kornice, kiam pafo bruis. Giulio mortige frapita falis en abismon kaj en ĝin dispeciĝis. Tuj sur roko alta aperis la profilo de Pietro minacanta, dum, post tri paŝoj pli malproksime, tiu de Giusepo desegniĝis sur la blua fundo de la ĉielo.
— Ha! monstroj, ekkriis Paolo freneza pro ĉagrenego, buĉistoj, rabistoj, vi mortigis la viron, kiun mi amas, la patron de mia infanino! Sed tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la juĝistaro, mi vin liveros al ekzekutisto; kaj sur eŝafodo, sur kiu falos viaj kapoj, vi pagos la sangon de vi ekverŝitan!
— Malnoblega filino, ekkriegis Giusepo, ebria pro kolerego, ĉar vi pli amas la honton ol la honoron kaj vian malkuraĝan delogiston ol vian familion, nu, iru lin retrovi.
Rapide li celis kaj pafis. La malfeliĉa Paolo, frapita en koron siavice ŝanceliĝis kaj ekfalis en abismon. Andreo, kaptita de teruro, vidis la korpon de la juna virino saltegantan el roko al roko: en la ŝaŭmantan ondon la sangplenaj pecoj subakviĝis kaj baldaŭ malaperis.
— Sinjoro, diris Pietro alproksimiĝante al Linŝardo kaj sin apogante sur sian pafilon ankoraŭ fumantan, vi tuj ĉeestis justecan agon, kiun eble vi nomos per alia vorto. La afero ne estas grava: ĉar via opinio nin tute indiferentigas. Ĉiu estas la sola juĝisto pri la maniero uzota por venĝi sian malrespektegitan honoron. Mi diros nur unu vorton; kaj mi petas, ke vi bonvolu ne ĝin forgesi.<noinclude><references/></noinclude>
0zqtgf8qteb8jk7a7x06j9w8v14gs3r
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/63
104
19162
122049
64041
2026-06-17T19:25:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122049
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>En niaj familiaj malpacoj ni ne amas la atestantojn, sekve mi kredas, ke vi saĝe agus, revenante Francujon kiel eble plej baldaŭ. Pri la knabino Heleno, frukto de tiu malbenita amo, se vi ŝin kondukus en vian landon, tio certe estus la plej bona afero okazebla por ni ... kaj por ŝi.
Poste, salutinte la junulon kun la plej afabla ĝentileco, ambaŭ fratoj ĵetis la pafilojn sur siajn ŝultrojn, returnen iris, kaj penetris en la arbetaron, en kiun ili baldaŭ malaperis.
De tempo jam longa ili estis elirintaj: kaj la malfeliĉulo restis obstine sur la sama loko, starigite de teruro. Fine, iom post iom, la senteco revenis: li rememoris la parolojn de Pietro, kiuj unue zumis en liaj oreloj tute konfuze. Li komprenis, ke grava devo trudiĝas al li: elpreni Helenon el la kolerego de ŝiaj onkloj. Ĉu ŝi ne estas la filino de lia maljuna amiko? Ĉar jam li savis la naskinton, ĉu la devo ne ordonas, ke li faru la samon por la naskitino? Sed, por tion efektivigi, ekzistis unu kaj sola rimedo: dekonduki kun li la junulinon. Kaj li ne sciis ĉu ŝi tion akceptos.
Malvolvante tiujn pensojn en sia cerbo, li retrovis la kaleŝon, kiu atendis funde de la valo, rakontis al la veturigisto ian historion por klarigi la foreston de siaj vojaĝaj gekunuloj, kaj revenis Sartenon.
Post multaj ĉirkaŭparoloj la juna Korsino estis sciigita pri la malfeliĉaĵo, kiu ŝin frapis. Ŝi diris nenion kaj sur ŝiaj vangoj fluis neniu larmo. Sed ŝiaj nigraj okuloj brilis de stranga fajro: antaŭ ili instinkte Andreo mallevis la siajn. Li petis de ŝi, kion ŝi intencas fari, ĉu ŝi havas rimedojn por ekzistado. Ĉar Heleno nee skuis la kapon, Linŝardo diris:
— Mi ne povas vin lasi sola en la terura situacio, en kiu vi troviĝas: ĉu vi bonvolas min kuniri Prelongon?
— Kiel vi volas, ŝi respondis; ĉar mi estas nur virino.<noinclude><references/></noinclude>
69jbrazx6wpbigrydgygg8f997i4wv9
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/64
104
19163
122050
64042
2026-06-17T19:35:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122050
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kaj nenio, dum kelkaj tagoj, estis kapabla ŝin elirigi el ŝia muteco.
Dum la marveturo, lia kunulo, mirante pri la karaktero stranga kaj sovaĝa de tiu junulino, kiu tiel malsimilis tiun de aliaj fraŭlinoj ĝis nun de li konitaj, demandis ŝin, kial ŝi ne ploris, eksciinte la pereon de siaj gepatroj.
— Ĉu tio povis utili, ŝi murmuris kolere; ĉar mi estas nur virino.
Por la dua fojo, Andreo aŭdis tiun frazon elirantan el ŝia buŝo.
— Tiam se vi estus viro, kion vi farus?
— Mi ilin venĝus.
— Mi vidas, Heleno, ke vi partoprenas miajn sentojn, kaj, ke vi opinias abomena la duoblan krimon de viaj onkloj.
— Miaj onkloj estis pravaj. En ilia loko, mi estus aginta kiel ili.
— Dio! Ĉu via patro ...
— Mia patro! Li delogis fraŭlinon; li estis krimulo.
— Sed via patrino ...
— Mia patrino estis delogita nur, ĉar ŝi tion bonvolis.
— Tamen, mia kara infanino ...
— Ne taŭgas tamen. Kiam knabino sin lasas kapti, tio okazas nur, kiam ŝi konsentas; do, ĉar mia patrino konsentis, ŝi estas krimulino.
— Sed antaŭnelonge vi deziris ilin venĝi.
— Certe, se mi estus viro, tio estus mia devo: kaj mi ĝin ne malobeus.
Tiuj respondoj mallongaj, kruelaj, sed ne senigitaj da ia sovaĝa grandeco, profunde mirigis Andreon. Iom post iom, tiu junulino naskis interne de li senton ĝis nun nekonitan. Li tiel bona, tiel kvieta, tiel ĝuste ekvilibrata, ne sciis kian sintenadon konservi antaŭ tiu fraŭlino kruela, kolerema, tute forportita de ŝia pasio.
Alveninte Prelongon, kiam la filo Linŝardo, prezentinte Helenon al sia patro, al li rakontis sian draman vojaĝon,<noinclude><references/></noinclude>
gwy39xgnvcmyheqqq2h3hdvcynyratp
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/65
104
19164
122051
64043
2026-06-17T19:48:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122051
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉi tiu skuis la kapon, kiel viro priokupata pri la estonteco ĉar, laŭ li, la ĉeesto de tiu fremdulino en la farmodomo enhavis multajn timindajn minacojn por la hejma feliĉeco.
Ja Andreo, kiun la amo pli kaj pli okupis, penadis provi apud la junulino tiujn delogajn rimedojn, kiuj ĝis nun tiel ofte sukcesis apud la aliaj: sed Heleno senkompate lin repuŝis; kaj la amanto pelita estis devigita mallaŭte konfesi, ke li estas hontinde venkita.
Ian nokton, freneza pro amego, decidinte triumfi tiun malhumilan virinon, kiu lin suferigas, li puŝegis per frapo de ŝultro la pordon de ŝia ĉambro. Sed la juna Korsino sin gardis: armita de peza fajrincitilo, ŝi rapidis al li, ĝin svingante:
— Se vi faras unu paŝon plie, mi rompas vian kapon, ŝi diris. Vi bone scias, ke iam mi diris: “Knabino falas nur, kiam ŝi bonvolas”. Mi scios tion pruvi.
Ŝi estis duonvestita. La junulo sentis pasian ebriecon, kiu ekokupegis lian koron. Senripareble venkita, li falis sur genuojn, antaŭ ŝiaj piedoj, ekĝemante:
— Kaj se mi edziĝus kun vi?
— Ha! se vi edziĝus, tio estus alia afero. Tiamaniere mi konsentus; sed alie, ne.
La morgaŭan matenon, Andreo havis kun sia patro gravegan interparoladon: la maljuna Linŝardo finante diris:
— Malfeliĉa knabo, mi pli amus, ke mia bofilino estu samlandanino, kiu vin komprenus, kiu partoprenus viajn ideojn, kaj plie al vi alportus belan doton; ĉar tio nenion difektas. Kun Heleno, vi havos neniun el tiuj bonaĵoj: kaj mi timas, ke vi ne estos feliĉa.
— Nu, vi certe estas prava; sed mi amas ŝin.
Kaj jen kial, post ses semajnoj, dum funde de Korsujaj arbetaroj la Boldinaj fratoj, persekutitaj de la policistaro, elpensis ĉiutage mil novajn ruzojn por erarigi la ĝendarmojn, Heleno, ilia nevino, alkondukita al la altaro<noinclude><references/></noinclude>
630g030gklzvqs2emkdkc1e7lb961mp
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/66
104
19165
122052
64044
2026-06-17T20:20:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122052
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de l’ ekssubregisto de Prelongoj, rajte nomiĝis sinjorino Linŝardo.
La patron de Andreo ne trompis liaj antaŭsentoj. Tamen tia edziniĝo estus kontentiginta la plej ambiciemulinojn, kaj preteriris ĉiujn revojn fareblajn de la juna virino en ŝia Sartena dometo. Sen riĉaĵoj, havante kiel vivrimedojn nur la ĉasoŝtelon, la Boldina familio vivis ŝpareme, senprovize, laŭ la hazardo de okazoj. Subite la humila Korsino fariĝis unu el plej riĉaj Normandaj farmomastrinoj; kaj, ĉar Prelongoj nuliĝis en la lando, ŝi povis sin konsideri kiel la veran kastelmastrinon ... senkastelan.
Pro tio, ŝia kolerego fariĝis grandega, kiam ŝi sciis, ke tiu belega sinjorega loĝejo iam estis propraĵo de ŝia bopatro, kaj, ke ĉi tiu sin senigis da ĝi, instigita de neklarigebla malavareco.
De tiu momento, la bela farmodomo, kiun ŝi loĝas, ŝajnis al ŝi dometo; kaj iam la maljuna Linŝardo aŭdis sian bofilinon, kiu diris, minacante per pugno la kastelon: “Ha! malbenita palaco, el kiu oni min forpelis, mi ĵuras, ke iam mi reeniros en vin estrine, aŭ mi pereos de miaj penadoj”.
Sinsekve ŝi naskis du filojn, Ludovikon kaj Viktoron, kiujn ŝi volis mamnutri mem, esperante trovi en la ĝojoj de la patrineco nutraĵon al malkvietaj pasioj, kiuj bolis en ŝi, kaj kiujn ŝia edziniĝo kun Andreo ne kontentigis.
Ĉar Heleno ne amis sian edzon. Certe ŝi ne sentis al li malamon: kontraŭe ŝi volonte konsentis la firmajn kvalitojn, kiuj faris la fundamenton de lia karaktero. Sed tiu dika viro, timema, iom spiritpeza, bona ĝis la malspriteco, ne povis taŭgi por ŝia itala natureco ardanta kaj malhumila.
Sed ekzistis iu al kiu sinjorino Linŝardo sentadis profundan malamon: ĉi tiu estis ŝia bopatro. Ŝi sciis lin tiel maldika, tiel ruza, tiel supera, ke kelkafoje ŝi demandis sin ĉu pezulo kiel Andreo estis naskitebla de li. Ŝi estus<noinclude><references/></noinclude>
anvnhmmlng2f2o361fta70paes8uqfu