Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.7 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/67 104 19166 122053 66337 2026-06-18T17:19:24Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122053 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> lin ameginta, se li estus ŝia edzo. Sed, ĉar ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi, ŝi lin timis kiel danĝeran malamikon; kaj ju pli ŝi lin sincere admiris, des pli ŝi lin malamis en la plej profunda kaŝejo de ŝia koro. Jam de longa tempo Heleno ĝuste divenis la agojn de la maljuna Linŝardo. Unue tio estis nur instinkta suspekto, sed iom post iom, dank’ al babiladoj de unuj kaj de aliaj, ŝi kolektis aron da fariĝetoj, kiuj, faske grupigitaj, liveris sumon plenegan da verŝajno. Tamen la historio de la trezoro, kiun neniu malkonsentis, detruis la teksaĵon de ŝiaj kombinoj. Sed ŝi ne sin konfesis venkita; kaj ŝi serĉis dum multaj monatoj, ĉu ŝi ne trovos ian skribaĵon pruvantan, kiu rajtigus ŝiajn konjektojn. La hazardo ŝin helpis. En amaso da malnovaj ĵurnaloj datumantaj de la Revolucio, ŝi trovis ligaĵon da paperoj, kiujn ŝia bopatro kredis detruitaj de longa tempo. Ili estis kelkaj leteroj, kiujn lia kunkulpanto al li sendis, kiam la kastelo estis vendita kiel nacia bieno: kun tiuj leteroj kuniĝis la kvitancoj de la brokantisto, al kiu Linŝardo vendis la meblaron. La homo mortis: la patro Linŝardo kredis, ke lia sekreto estas kun li enfermita en lia tombo: kaj subite la kulpiganta subskribaĵo postvivis kaj eliris el la forgeso por lin kondamni. Triumfante, Heleno volis montri al sia edzo tiujn paperojn, sed Andreo ne troviĝis en la farmodomo. Ŝi lin atendis longatempe; kaj kiam li revenis, li ŝajnis priokupata. Revenante viziti siajn rikoltistojn, li estis preskaŭ renversita de kaleŝo, poŝte jungita, kiu bruligis la vojon, meze de polva nubo. Sed, kvankam ĝi rapidege ruliĝis, la filo Linŝardo rekonis la vojaĝanton: li estis la grafo Raŭlo. — Li, en Prelongo, en tiu momento de la jaro! li murmuris: kredeble okazas en Parizo io gravega. Ja estis la filo de la markizo, kiu pagis duoblajn {{vdk|brid|ojn}}<noinclude><references/></noinclude> epec4q7rkad1eg1uvejpafvuue85u89 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/68 104 19167 122054 66338 2026-06-18T18:31:53Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122054 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|brid|ojn}}, dezirante anonci pli frue al sia patro la ruinigon de la monarĥeco kaj la Julian Revolucion. Andreo eksupreniris al sia ĉambro por anstataŭi siajn vestojn, kiam Heleno diris, montrante sian trovaĵon: — Nu, rigardu. La filo Linŝardo ĵetis rigardon sur la paperfolietojn, kaj ĉion komprenis. Tiam li faletis en apogseĝon, kaŝis la kapon en siajn manojn, kaj ekploregis. Aŭdante bruon de ploregoj en la apuda ĉambro, la patro, kiu ne povis suspekti la kaŭzon de tiuj larmoj, malfermis la pordon komunikigantan, dezirante peti de li la motivon, kaj lin konsoli. — Kion vi havas, mia kara infano, li diris; kiu povis vin ĉagreni. — Nur vi. — Mi! Vi scias, ke, por ke vi estu feliĉa, mi donus mian sangon. — Eble. Sed vi ne havis rajton liveri la honoron. — Andreo, kiu povis diri al vi ...? — Neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn; mi ne vin kredus. Cetere mi scias ĉion. — Kion vi volas diri per tiu vorto ĉio, balbutis la malfeliĉa patro, esperante sin alkroĉi al savontaj branĉoj. Ne respondinte, lia filo montris la leterojn: la maljunulo paliĝis. — Vi bone vidas, diris la junulo, ke la riĉeco, kiun ni ĝuas, estas riĉeco ŝtelita, ke la nomo, kiun mi portas, estas nomo malpurigita. — Malfeliĉa infano, ekkriis Linŝardo per ne homa voĉo, vi do ne sentas, ke vi min mortigas? — Tro malfrue, respondis Andreo senkompate; la malbonaĵo estas nekuracebla. Ve! kial vi ne mortis antaŭ mia naskiĝo. Nur per ĝemado respondis la maljunulo. — Mi estas edzo, mi estas patro, daŭris Andreo kolerega. Antaŭe mi povis protesti tiun riĉaĵon, ĝin redoni<noinclude><references/></noinclude> 8uzkoeqf473l3lwkip7k3m2rm1xw3gr Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/69 104 19168 122055 64048 2026-06-18T18:54:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122055 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al ĝia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon. Oni estus kompreninta, ke mi abomenas viajn agojn: de neniu mi estus kulpigebla, konsiderinda kiel via kunkulpanto. Sed nun la devo min devigas konservi tiujn riĉaĵojn, min devigas mensogi pri ilia deveno, min devigas unuvorte daŭrigi vian rabistan agon; ĉar mi ne volas, ke iam miaj filoj min riproĉu, ke mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono, min kulpigu, ke mi ilin devigas porti la nomon de hipokritulo kaj de ŝtelisto. La maljunulo ne povis plion aŭdi. Li eliris, sin alkroĉante sur la muroj: kaj li havis nur la tempon eniri en sian ĉambron kaj sin ĵeti sur liton. Pri Andreo, li estis refalinta en sian apogseĝon. Per la brakoj li dolore kunpremis sian bruston por haltigi la ploregojn, kiuj minacis lin sufoki. Interne de li io disŝiriĝis, la estimo kaj la amo, kiujn li sentis al sia patro. Subite falegis longa estinteco de feliĉeco. Ĉar li komprenis, ke lia edzino kaŭzis la malfeliĉon per ŝia malamema sagaceco, ĉar li sentis, ke li ne estas amata, sekve ke li ne povas ricevi de ŝi la konsolojn, kiujn li bezonas, li ŝin riproĉis, ĉar ŝi devigis lin malfermi liajn okulojn: kaj, sentante sin sola en la mondo, li malesperis pri la estonteco. Lasante flui tiun larmotorenton, kiun ŝi ne povis haltigi, Heleno eliris. Aŭdinte stertori en la najbara ĉambro, ŝi en ĝin rapidis. Ŝia bopatro, svenanta sur sia lito, aŭdigis tiun spiradon fortan kaj bruan, kiu antaŭiras la agonion. — Rapide, la kuraciston, ŝi diris al servisto. Kuru kaj lin venigu. Sed la vilaĝa doktoro alvenis nur post du horoj. Li troviĝis apud la markizo de Prelongo, kiu estis falinta en la brakojn de Raŭlo, eksciante la novaĵon, kiun al li konigis lia filo. Per unu rigardo, la praktikisto juĝis la staton de la malsanulo.<noinclude><references/></noinclude> gwiudnltsq7m6bssurzmfirlxj5rpud Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/70 104 19169 122056 64049 2026-06-18T19:04:34Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122056 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Cerba sangado! li diris al sinjorino Linŝardo: li estas senespere mortonta. Poste alproksimiĝante al la lito, kaj studinte la simptomojn: — La vivaj centroj ne estas tuŝitaj; kredeble li vivos ankoraŭ dum kelkaj tagoj; sed li ne resaniĝos. Kaj, farinte larĝan sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero. Tuj post tiu operacio, la patro Linŝardo malfermis siajn okulojn, ŝajnis rememori kaj penis sin levi. Sed la paralizo lin najlis sur lia lito malmovigitan. Post tri tagoj, ĉar la malsanulo aŭdis sur la strato grandan bruon de kaleŝoj kaj de ĉevaloj, miksitan kun religiaj kantoj: — Petro, li diris al la farma knabeto ĉi tie metita por lin servi, kio do okazas ekstere? — Estas la enterigo de la markizo de Prelongo. — Nu, la markizo mortis, li murmuris dolore; kial oni ne tion konigis al mi? Petro komprenis, ke li ekdiris malspritaĵon: sed, ĉar estis tro malfrue por ĝin malkonfesi, li daŭrigis: — Li mortis subite, eksciinte, ke nova Revolucio okazis. — Ĉu li estis sola en sia kastelo? — Ho! ne; sinjoro Raŭlo troviĝis apud li. — Li estas feliĉega, sopiris la maljunulo. Li mortis, ĉirkaŭata de l’ estimo kaj de la respektego de sia filo: mi kunportos en la tombon nur la malŝaton kaj la malamon de la mia. Liaj okuloj fermiĝis: kaj li ŝajnis ekdormi. Kiam la kuracisto revenis vespere, post kiam li alproksimiĝis al la lito, en kiu la malsanulo ĉiam ŝajnis dormanta, li sin turnis al apudestantoj, dirante: — Mia ĉeesto nun senutiliĝas: ĉar sinjoro Linŝardo estas malviva de du horoj almenaŭ. Estis tion rimarkintaj nek Andreo nek Heleno.<noinclude><references/></noinclude> 9zouqwgm605emvws4kmuww2khhibyt7 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/71 104 19170 122057 64050 2026-06-18T19:16:24Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122057 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Post la morto de Roĝero de Prelongo, Raŭlo, lia sola filo, nature heredis lian titolon kaj liajn bienojn. Sed, ĉar la monarĥeco, kiun liaj familiaj tradicioj lin devigis servi, estas reprezentata nur de senkrona infano kaj de maljunulo ekzilita, la juna markizo sin demandis kortuŝe, kia do nun estos la celo de lia vivo. Li troviĝis sola en la mondo. Kelkajn jarojn post sia reveno en Francujon, lia patrino pereis de malrapida malsano ricevita dum la ekzilo. Nun, post kiam li estis oferinta al la malviva markizo la lastajn honorojn, kio por Raŭlo estas farebla? Nevole li ekpripensis al fraŭlino Suzano de Belvojo, juneca amikineto, kiun de longe li silente amegis. Komparite kun tiu de Prelongoj, la nobeleco de la barono de Belvojo estis neantikva. Ĝi datumis nur de Henriko IVa; kaj en lia geneologia arbo troviĝis multe pli da Parlamentaj konsilantoj ol da partoprenantoj de la Versailles’a kortego. Pro tio ĝis nun la ebleco de edziĝo kun la ĉarma Suzano estis por Raŭlo nur revo ŝajne ne efektivigebla. Li sciis, ke la maljuna markizo estus akceptinta tre malentuziasme la hipotezon de tia unuiĝo, ĝin konsiderante kiel malnobeledzigon: ĉar por li la roba nobeleco de Belvojoj povis esti nur maskita burĝeco. Certe la grafo Raŭlo montris al sia patro obeemon tiel respekteman, ke li estus pli aminta ĉion suferi ol suferigi la patran amon per la doloro de malkonsento; sed nun, ĉar la maljuna nobelulo ne ekzistis plu, lia filo sin demandis ĉu tiuj malnunaj opinioj, kiujn li respektis sed ne partoprenis, estis sufiĉe potencaj por malfeliĉigi lian vivon. La amo parolis estre en la koro de la junulo; post ok tagoj, li eliris el sia familia domego, kaj revenis Parizon. Kaj, post tri monatoj, en la preĝejo Saint Thomas d’Aquin, la tuta altranga societo rapidis doni al Raŭlo pruvon de sia estimo, ĉeestante ĉe lia edziĝo kun fraŭlino Suzano de Belvojo.<noinclude><references/></noinclude> 2e94brarse1qnrye713cd1blzx7puqx Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/72 104 19171 122058 64051 2026-06-18T19:24:48Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122058 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kiam eĉ la patro de Raŭlo estus estinta milfoje prava, la nova markizino de Prelongo, nur sin vidigante, senkulpigis kaj eĉ rajtigis tiun malrespekteton kontraŭ antaŭjuĝoj de la antikva nobeleca malhumileco. Estis malfacile vidi virinon pli amindan, pli afablan, provizitan de vizaĝo pli simpatia, pli indan unuvorte porti la gloran nomon, kiun Raŭlo ekfaligis en ŝian edziniĝan korbon. Pro tio, sentante la respondecon, kiu pezas sur ŝin, Suzano montriĝis pli ĵaluza kaj pli fiera pri ŝia titolo ol ŝia edzo mem: ŝi senbedaŭre kaj tutkore estus pli aminta la morton ol ĉian ajn fariĝon kapablan, eĉ de malproksime, ĵeti malpuraĵon sur ŝian novan blazonon. Ha! tiu blazono! Ŝi ame ĝin rigardadis dum multaj horoj, ne la maloriginalan kopion, kiu troviĝis desegnita sur ŝiaj juvelujoj, ŝia arĝentilaro, la pecoj de ŝia vestaro kaj la kartuŝoj de ŝiaj kaleŝoj, sed la solan veran, la solan historian, tiun, kiu troviĝis supre de la pordo eniriganta en la grandan nordan turon, tiun blazonon unuvorte, kiun la antikva Vilhelmo skulptigis sur granitplaton, kiam li revenis el Palestino, kaj kiun li sigelis por ĉiam sur la muron de sia kastelo. Ĉar ĝi estis mirakle savita unuafoje dum Ludoviko XIII{{sup|a}}, kaj duafoje dum la Revolucio, tiu duobla hazardo donis al tiu respektinda restaĵo gravecon de talismano: kaj la juna markizino, iom superstiĉa, sincere kredis, ke la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco de la Prelonga familio estas nerompeble alligitaj al tiu ŝtono. Raŭlo ofte ŝin moketis pri tiu temo. — Mia kara Suzano, li diris, mi kelkafoje incitetis mian patron, dirante, ke li estas pli reĝema ol la reĝo; sed rajte mi povus vin proklami pli Prelongema ol mi mem, kaj precipe ol la respektinda Vilhelmo, la kreinto de nia familio. Ĉar ni supozu, ke tiu heraldika ŝtono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta reĝo tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus ĉagreniĝinta.<noinclude><references/></noinclude> n6s84o3ehk7m5q7ph9y8y6ux84ivj3g Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/73 104 19172 122059 64052 2026-06-18T19:35:17Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122059 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Ĉiu havas sian sendanĝeran malprudentaĵeton: mi estus rajta miavice moketante la pian zorgon, per kiu vi konservas vian antikvan flartabakujon. — Ha! tio estas alia afero, respondis Raŭlo, fariĝinte subite neridema. Tiu tabakujo estas familia memoraĵo, kiun la reĝo Ludoviko XV{{sup|a}} iam donacis al mia avo. Dum la ekzilo, por neniu monsumo mia patro konsentis ĝin forlasi. Por aĉeti panon, li dismetis la diamantojn, kaj ilin vendis unu post la alia. Poste, kiam nur restis la ujo, ornamita, kiel vi vidas, per Watteau’a pentraĵo kaj ĉirkaŭata de orrando havanta diamantĉelojn bedaŭrinde malplenajn, li ĝin kaŝis zorge en angulon de ŝranko, ĵurante sur la animojn de Prelongoj glore mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke li pli amus morti pro malsato ol sin senigi da tiu juvelo. Kaj vi vidas, ke li respektis sian parolon. — Sed kial vi ne ĝin restarigas? — Tial ke la difektiĝo mem de tiu juvelo al mi memorigas la kuraĝon montritan de mia patro dum la malfeliĉeco. Ĝin tuŝi ŝajnus al mi malrespekto, detruo de memoraĵo, Tian, kia ĝi estas, mi ĉiam volas ĝin konservi, por ke ĝi al mi montru la veran vojon sekvotan, min subtenu, min kuraĝigu, kaj, se estus bezone, malhelpu mian malvenkon. Post tiuj paroloj eksaltis la koro de la juna markizino: ĉar ŝi komprenis, ke Raŭlo al ŝi alportis ne nur la nobelecon, kiu ŝin fierigis, sed samtempe la noblecon, kiu feliĉigas; ĉar la nobleco estas multe pli malofta ol la nobeleco. Feliĉe por ambaŭ ili sin amegis reciproke: ĉar nur tiu amo fervora estis kapabla tolerigi al ili tiun tedigan vivmanieron kvazaŭ monaĥan, kiun ili vivadis en Prelongo. Pro fideleco al la falinta dinastio, Raŭlo estis devigata sin deteni de ĉiu okupo, kiu ĉu de proksime ĉu de malproksime rilatas kun la politiko.<noinclude><references/></noinclude> 2lp9s1h142xcg0f0vn86ykb6dcbw28f Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/74 104 19173 122060 64053 2026-06-18T19:43:17Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122060 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de voĉdonoj ŝajnis alironta al Andreo Linŝardo. Aliparte la registaro de Ludoviko-Filipo, dezirante revenigi al si la disiĝantajn erojn de l’ antikva nobelaro, sekrete sciigis Raŭlon, ke, se li volus sin prezenti kiel kandidaton, lia elekto estus certa. Ekkoninte tiujn mallaŭtajn intrigojn, Andreo, kiun manĝegis la konsciencriproĉoj, siavice rifuzis la mandaton al li prezentitan: ĉar li ne konsentis kontraŭbatali la viron ŝtelitan de lia patro. — Prezentu do vin maltime, sinjoro Linŝardo, diris tiam Raŭlo, dezirante finigi tiun bataleton; kaj estu certa, ke mi vin helpados. Dank’ al la protekto de la markizo, Andreo estis elektita per premeganta plimulto. Ĉar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo. Per la princa doto, kiun al li Suzano alportis, li decidis, ke li plivastigos sian bienon por redoni al la kastelo de Prelongo rebrilon de ĝia pasinta grandeco. Lin forte instigis en tiun vojon la markizino, kiu fervore akceptis ĉion, kio povis plialtigi la gloron kaj la famon de la nomo de ŝi portata. Ŝi eĉ petis de sia edzo, ke li aĉetu la Folieraĵan arbaron, malfacile ekspluateblan, sed enhavantan multajn ĉiuspecajn ĉasbestojn. — Kiam oni nomiĝas la markizo de Prelongo, ŝi diris, oni devas prezenti al siaj invititoj ĉasojn preskaŭ reĝajn. Raŭlo, kiu momente ŝanceliĝis, ridetis kaj fine cedis: cetere ĉiam tiamaniere finis la disputoj, kiam okaze ili inter si malkonsentetis. La vivado estis do tute unutona por la juna markizino, sed ŝi trovis en sia nekonsumebla disdonemo ĉiumomentan okupadon. Ĉiutage ŝi jungigis sian kaleŝon; kaj malsanuloj, maljunuloj, forlasitoj ŝin vidis alvenantan al ilia lito, kien ŝi alportis konsolajn parolojn kaj kuracilojn, esperon kaj monerojn.<noinclude><references/></noinclude> 4hggswcb4mk3hvuydnj0p95u5iuucta Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/75 104 19174 122061 64054 2026-06-18T19:51:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122061 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Jam de du jaroj Prelongaj gesinjoroj estis edziĝintaj, kaj ili ĉagreniĝis: ĉar ilian reciprokan amon ne kronis la nasko de infano. Sed, ian vesperon, la bela Suzano konfesis al Raŭlo, ke kredeble ilia revo proksime fariĝos realaĵo. Dum la longaj vintraj vesperkunvenoj antaŭestantaj la naskiĝon de la ido tiel deziregita, la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l’ estonta infano. Certe ambaŭ deziris knabon, kiu daŭrigos la Prelongan rason: sed Suzano lin deziris multe pli obstine ol ŝia edzo. Kiam la markizo incite diris, ke filino estos samkore akceptita de li, la juna virino ekkriis: — Ho! amiko mia, se ĝi estas filino, kaj se ni estos tiel malfeliĉaj, ke ni ne naskos aliajn idojn, ĉu vi ne tremetas pripensante, ke unu inter la plej famaj francaj nomoj malaperos el historiaj tabeloj? — Nu, kara amikino, se tio okazos, ni devos ĝin akcepti rezignacie. Kaj ĵus estis tiu rezignacio iom mokema, kiu kolerigis la kastelmastrinon. Fine post la natura tempolimo, la timoj de Suzano efektiviĝis; kaj ŝi naskis ravan filineton. Raŭlo havis ĉasgardiston nomitan Kamuŝo. La antaŭan jaron li edziĝis kun junulino, Virginio Burbanto, kiu ĵus finis siajn akuŝistinajn studojn. Pro amo ŝi forlasis klientaron kontentige komencantan, kaj senbedaŭre entombiĝis funden de arbaroj. Oni decidis, ke ŝi kuracos sinjorinon de Prelongo. Sed Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino. Pro tio, ĉar la du akuŝoj proksimume koincidos, oni estis devigata forlasi tiun projekton. Tri tagojn antaŭ Suzano, la kamuŝa edzino naskis knabon, kiu vivis nur kelkajn horojn. Ĉar ŝi havis multe da lakto, la kuracisto opiniis, ke ŝi estas nutristino tute ŝatinda por la infanino naskita de la markizino. Virginio ĝoje akceptis. Ŝi lasis<noinclude><references/></noinclude> fzfstnyl7ivratukp78t1ccujhwsffu Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/76 104 19175 122062 64055 2026-06-18T19:58:11Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122062 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la gardistodomon, kiun ŝi loĝis, kaj lokiĝis en kastelon por zorgi pri sia nutritino. Kiam li vidis tiun homan larvon, kiu bleketis en sia lulilo, la markizo sentis unue miron miksitan kun ia ĉagreneto. Senkonscie li ŝin riproĉis, ke ŝi ne realigas la nekonfesitan revon, kiun, malgraŭ lia ŝajna sed malsincera nedeziremo, li ame karesis funde de sia koro. Pri la markizino, kiu tuj divenis la intimajn sentojn de sia edzo, ŝi estis ĉagrenega. Ŝi demandis sin, kaj ne sen maltrankvileco, ĉu la amo, kiun Raŭlo sentis al ŝi, ne suferos pro tia elreviĝo, kaj ne plimalgrandiĝos. Sed ŝia timo rapide vaporiĝis: de la unua balbuto, la gepatroj estis tuj kaptitaj de la venkanta beleteco de tiu infanino, kiu ridetis al la vivo kun la nekonscia ĉarmo de novnaskitoj. — Ĉar bedaŭrinde, diris iam Suzano, al tiu knabineto estos malpermesata la porto de nia nomo, ni ŝin edzinigos kun altrasa viro, kun unu el viaj samnobeluloj, kiu daŭrigos la tradicion de viaj prapatroj kaj samtempe tiun de siaj. — Mi tute konsentas kun vi, respondis la juna patro: sed mi penados precipe, ke ŝi edziniĝu kun edzo, kiu ŝin feliĉigos. Dum Prelongaj gesinjoroj esprimis tiun deziron eble iom antaŭtempan, la knabineto kreskis, kaj iom post iom aliformiĝis. Pro tio, kiam ŝiaj membroj plilongiĝis, kiam ŝia inteligenteco plivastiĝis, fariĝis nesentita ŝanĝo en la koro de gepatroj. Post kelkaj monatoj, nenia komparo estis ebla inter la iama embrio, kies akraj kriadoj ŝiris la orelon, pro kiu nenio ekzistis en la mondo krom la mamo de ŝia nutristino, kaj la nuna infanino. La knabineto ilin ambaŭ rekonis kaj eligis ĝojajn krietojn, prezentante siajn malfortajn brakojn. La markizo sentis, ke ŝi ĉirkaŭprenas lian koron per nevideblaj ligiloj, el kiuj cetere li neniel penis sin liberigi. Ĉiutage li al ŝi alportis kelkan novan ludilon, interesiĝis al ŝiaj plej etaj<noinclude><references/></noinclude> ijhtp5zp3arf6p7iy7wj6io52hs1w9v Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/77 104 19176 122063 66323 2026-06-18T20:09:18Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122063 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>balbutoj; kaj kiam ŝi okaze ternis, tuj li montris ridindan teruron, kiu ridetigis la doktoron ĉiumomente alvokitan pro konsiliĝo. Pri la markizino, antaŭ la infanineto blanka kaj roza, ŝi falis en verajn ravojn: kaj ŝi sincere sin demandis ĉu estas eble, ke troviĝas en la mondo knabineto pli ĉarma kaj pli inteligenta, laŭ sia aĝo. Kaj ŝi estis preskaŭ prava: ĉar ĉiuj, al kiuj estis permesita la honoro vizitadi fraŭlinon de Prelongo, senkaŝe konsentis, ke kun siaj brunoraj bukloj, siaj grandaj bluverdaj okuloj kaj siaj ruĝaj lipoj, la malgranda Matildo prezentis rimarkindan kaj originalan vizaĝon. Raŭlo petis de malnova amiko de sia patro, la grafo de Gimbalo, ke tiu ĉi bonvolu esti la baptopatro de lia filino. La grafo respondis senprokraste, ke tia honoro ne rifuziĝas, sed ke li povos kontentigi tiun deziron nur en la venonta jaro. La sinjoro de Gimbalo estis guberniestro de Guadelupo. Devigata resti en sia ofico, li atendis por reveni Francujon ke estus finita lia komanda tempo. Pro tio, la infanino estis provizore nur ondoumita: kaj oni atendis senpacience la tagon elektitan por la ceremonio. Tiam ĉio moviĝis en la lando. La preĝejo estis repentrita de supre malsupren: novaj vitraĵoj anstataŭis la malnovajn, malpurigitajn de la polvo: la antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva, datumanta de la dekunua jarcento estis tute mirigita, ĉar oni loĝigis en ĝin novajn sonorilojn, kiuj vibrigis atmosferon per gaja sonorilaro. Dum multaj monatoj, laboristoj klopodis, ordonitaj de Raŭlo. La kastelo estis reordigita, kaj la meblaro tute ŝanĝita: ĉar la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj, tiel pezaj, tiel malbelaj, per kiuj la maljuna Linŝardo iam plenigis la ĉambrarojn; kaj ŝi esprimis la deziron, ke ili estu anstataŭitaj de meblaro pli nunstila. Ĝis dudek {{vdk|mejl|oj}}<noinclude><references/></noinclude> 6f6kwwyhkq287ief9zfxr0k6k05ls8o Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/78 104 19177 122064 66324 2026-06-18T20:15:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122064 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mejl|oj}} ronde, invitoj estis senditaj. La tuta nobelaro ĉirkaŭanta, dezirante, ke la markizo ricevu pruvon de ĝia amikeco, rapide konigis sian akcepton. Pro tio ĉiutage riĉaj kaleŝoj veturigis la multajn amikojn de Raŭlo: kvankam la kastelo estas vasta, tamen la markizo timis, ke ĝi ne povos ilin ĉiujn akcepti. Fine alvenis la tago dezirita. La suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba. Ĉar ĝi promesis belan tagon, la tuta anaro rapidis al la vojo, kiu el kastelo kondukas al la preĝejo. Ĉiuj domoj de la vilaĝo montriĝis girlandoplenaj. La orelojn surdigis la pafoj eksplodigitaj de landanoj, signe de ĝojego. Kaj kiam komencis la sinsekvado de veturiloj, kiam, post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj, trenata de kvar ĉevaloj, (ĉaro, kiun la mortinta markizo feliĉe retrovis sendifekta ĉe veturila komercisto en aleego de Champs Elysées) tiam ripetitaj aplaŭdoj kaj vivu’oj salutis la malgrandan Matildon, kiu tute malaperis sub amaso da puntoj kaj da rubandoj. Kaj la entuziasmo estis tiel freneza, la atento tiel koncentriĝanta al tiu sola punkto, ke oni eĉ ne rimarkis la kaleŝon de lia episkopa Moŝto, sinjoro de Birmundo, Jerusalema episkopo, speciale veninta por tiu pia ceremonio. Dum la vespero, ducentmanĝilara vespermanĝo kunigis ĉiujn invititojn en la vasta manĝoĉambro de la kastelo. La parko, lumigita al giorno de koloraj lumpotetoj kaj de veneciaj lanternoj, estis liverita al la anaro, kiu ĝis la mateno ĝojege lacegiĝis per plej senripozaj dancoj; dum nevideblaj orkestroj, kaŝitaj interne de kreskaĵaroj, penis ordigi la paŝojn de kvadriloj. La nenatura ruinaĵo, konstruita funde de la ĝardeno, aliformigita en bufedon, enhavis barelojn plenajn da pomvino: kvar kelistoj penis sed malfacile sensoifigi la soifantajn dancantojn. Fine, kiam post la lasta lumpoteto estingita, post la lasta guto da pomvino trinkita, la suno leviĝante devigis la Prelonganojn reveni hejmen, ĉiuj tutkore interkonsentis, ke<noinclude><references/></noinclude> a5rl3ekfk4xtvvknmoqmwlymmwglvi3 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/79 104 19178 122065 66321 2026-06-18T20:25:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122065 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>neniam oni vidis en la kastelo feston tiel bone sukcesintan. Sed, en tiu ĝenerala ĝojeco, estis virino, kiun tiuj entuziasmaj elmontroj paligis pro ĵaluzeco: ŝi estis Heleno. — Malnoblaj kamparanoj, ŝi balbutis kolere: kiam mi pensas ke, pro la bapto de miaj filoj, neniu pensis prezenti al mi ian pruvon de simpatio. Momente la scivolo venkis: kiel aliaj, sinjorino Linŝardo aliris en la parkon. Tra la fenestroj larĝe malfermitaj, ŝi ekvidis la belegan ducentmanĝilaran tablon, brilantan per trinkvitraĵoj kaj arĝentiloj sub la heleco de lustroj. Tiam la indigno ŝin sufokis: ŝi revenis hejmen, kie ŝi troviĝis sola: ĉar Andreo profitis tiun okazon, kaj kondukis siajn du filojn al la kastelo, por ke ili saltegu sur la herbejoj, en la lumo de multkoloraj lanternoj. — Jes, murmuris mallaŭte la ambiciema Korsino, miaj infanoj estas knaboj, idoj fariĝontaj viroj, dum tiu muŝineto estas nur knabino ... knabino, ŝi ripetis malatente. Subite penso transiris ŝian cerbon kiel fajrero. — Ho! kia ideo! ŝi ekkriis. Certe hodiaŭ la afero ŝajnus tute malverŝajna; sed kiu scias? Per lerteco kaj persisteco oni povas trafi ĉiujn celojn. Dum multaj horoj, Heleno restis en sama loko, senmova, plipreciziganta sian ideon. Kiam Andreo revenis, li trovis sian edzinon sidantan sur seĝo, okulmalferme revantan. — Kion do vi faras, tute sola en la senlumaĵo? li diris. Kial vi ne enlitiĝis? Ŝi eksaltis, kiel iu subite vekita. — Ha! estas vi! ŝi respondis. Ĉu estis bela tiu festo? — Belega. — Ĉu la knaboj multe amuziĝis? — Kiel petoluloj. — Nu, tre bone. Iam eble la kastelo de Prelongo {{vdk|revid|os}}<noinclude><references/></noinclude> 6s00rqz41aw8ldwptsmi242k1s0hdj1 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/80 104 19179 122066 104871 2026-06-18T20:26:20Z HenriLeFoll 4277 122066 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|revid|os}} similan kunvenon: sed tiam estos niaj filoj, kiuj ĝin prezidos. » Andreo rigardis sian edzinon kun maltrankvila miro, sin demandante ĉu, post lia eliro, subita senteraro ne malordigis ŝian spiriton.<noinclude><references/></noinclude> kn0toa90utg21rqvkjho96mmtaecgcp Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/81 104 19180 122069 64064 2026-06-18T21:00:51Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122069 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO TRIA|c|g=100%}} Dume, post la tagoj postvenis aliaj tagoj. Por fari semajnojn, monatojn kaj jarojn: kaj la infanoj kreskadis. Ludoviko Linŝardo, la familia unuanaskito, fariĝis bela fraŭlo, la plej bela certe en la tuta lando. Vizaĝe viva portreto de sia patro, li pli ankoraŭ lin similis senteme kaj karaktere. Pro tio lin Andreo preferis, ĉar li vidis sin revivanta en sia unua filo, kaj sentis, ke li sola estis inda daŭrigi la Linŝardan rason. Post lia naskiĝo, vidante tiun belan knabon, kiu pezis dek funtojn kaj kiu kriadis kiel diablo, Heleno, kaptite de admiro, lin freneze ekamegis; ĉar ŝin instigis al tiu sento la multaj kaj entuziasmaj elmontroj de ĉiuj personoj ĉeestantaj ĉe ŝia akuŝo. Sed kiam la infanaj trajtoj, unue malprecizaj, elfiksiĝis kaj pli kaj pli similis tiujn de Andreo, kiam liaj emoj, liaj kapablecoj kaj eĉ lia voĉsonorado al ŝi memorigis la viron kun kiu ŝi edziniĝis, ŝia amego unue varmetiĝis, kaj iom post iom preskaŭ malaperis, anstataŭita de tiu ameto iom komuna, kiun patrino ĉiam sentas al infano, kiun ŝi gravediĝis, naskis kaj mamnutris. Li ne estis ŝia sango, sed nur fremdulo, nur la infano de ŝia edzo, kiun ŝi estis naskinta. Kia diferenco por Viktoro, ŝia dua filo! La naskiĝo de ĉi tiu multe ŝin suferigis. Li estis infaneto malfortika, malgrasa, malsanada, por lin vivigi, por lin plikreskigi,<noinclude><references/></noinclude> f755e0da5u0hj0hy9v9c4f7epxvdve9 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/82 104 19181 122070 64065 2026-06-18T21:11:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122070 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Heleno devis ĉerpi en sian patrinan koron trezorojn de sindonado. Tage kaj nokte, maldormante apud lia lulilo, matene lin tiregante el la morto, sed vespere timante, ke li pereos, multfoje ŝi lin tenis senmovan en siaj brakoj. La kuracisto, skuante la kapon kaj dirante parolojn nur neprecizajn, opiniis, ke kredeble li savos ŝian idon sed ke ŝi tre malfacile lin povos konservi. Alian tagon, li certigis, ke la situacio ne estas malesperiga, sed tamen ke nur miraklo povos lin savi. La malfeliĉa Heleno devis sin kontentigi per tiuj dusencaj frazoj, kiuj, kvankam rekuraĝigaj, ne forpelis la timon, kvankam ne esperigaj, tamen malhelpis, ke ŝi malesperu. Dum dekok monatoj, la vivado de l’ infano fluis tra senĉesaj malkvietaĵoj: pro tio, la amo, kiun lia patrino al li oferis, altiĝis ĝis la frenezeco. Ŝi lin gratulis, ĉar li bonvolis vivi; ŝi estis dankema, ĉar li permesis, ke ne estu senutilaj ŝiaj kortuŝecoj kaj maltrankvilecoj. Sed kiam Viktoro kreskis, kiam la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva, kiam unuvorte la timoj de Heleno malaperis, tiam alia kaŭzo daŭrigis la agon komencitan de la malsano. Male de lia frato Ludoviko, la duanaskito, kvankam fortika en sia intima konstitucio, tamen restis malgranda, maldika, malmodere nervincitebla. Heleno retrovis en li sian propran sangon, la sangon de Boldinoj. Kiam ŝi lin atente rigardis, ŝi sin kredis returnenirintan al epoko dektrijare pli antaŭtempa: al ŝi ŝajnis, ke troviĝas antaŭ ŝiaj okuloj ŝia onklo Pietro. Ŝi rekonis tiun saman dubeolivan vizaĝkoloron, tiujn flamajn okulojn, tiun rigardon borantan, fosantan, similan al pikilo, kiu trapikus la karnon. Senmodere pasia, Viktoro koleris kontraŭ la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu en la loko, en kiu li troviĝis. Liaj koleregoj de knabeto tro malsevere edukita tuj vestis sovaĝecan kaj kruelegecan karakteron, kiuj lin timigis de ĉiuj najbaraj<noinclude><references/></noinclude> ggx0ldqudqsvyamd2zn2z5169v4ycpr Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/83 104 19182 122071 64066 2026-06-18T21:22:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122071 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>infanoj. Li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feliĉo estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petolaĵoj. Ian tagon, li alligis al arbo unu el siaj kuzinetoj nomitan Josefino Brantino, kaj ŝin lasis en tiu loko malgraŭ ŝiaj kriadoj kaj ŝiaj larmoj. Kiam ŝiaj gepatroj maltrankvilaj ĉar ili ne vidis ŝin revenintan, ŝin petis al ĉiuj eĥoj, Viktoro direktis mem la serĉadojn, donis al la patro Brantino malverajn sciigojn, kaj lin instigis al direkto diametre kontraŭa: poste rapidege ekkurante, li realiras la knabineton turmentitan de tiu malsprita fantazio, ŝin malligas, ŝin rekondukas al la farmodomo kaj al ŝi malpermesas la rakonton de l’ historio, ŝin minacante de fraparo, se ŝi lin malobeos. La malfeliĉa infanino, terurita, timanta kiel fajron la minacon de ŝia persekutanto, senresponde suferis la survangojn de siaj gepatroj, konvinkitaj, ke ilia filino ilin mokis, sin serĉiginte dum la tuta tago. Alian tagon, alvenis en vilaĝon trupo de ĵonglistoj. Kompreneble la geknabaro entuziasmiĝis antaŭ la falseco de ĉaraj ornamoj, de malveraj perloj, de maldelikataj puntoj, de kurtenoj ruĝaj kaj malpurigitaj, kiuj estis por la geknaboj miregantaj la plej alta montro de l’ eleganteco. Andreo kaj Heleno, kiujn en Prelongo ne lacigis la distraĵoj, kondukis siajn infanojn en la budon de tiuj teatristoj. En ĝi oni ludis specon de mirteatraĵo, en kiu vidiĝis malgranda reĝo. Dum Ludoviko treege amuziĝis, kredante reale, ke la historio estas vera, Viktoro restis malkontenta, kaj de tempo al tempo ĵetis al la aktoreto, kiu ludis la rolon de monarĥo ĵaluzajn rigardojn. Certe, se oni al li estus proponinta interŝanĝi lian situacion kontraŭ tiu de la vaganta ĵonglisto, li estus entuziasme tion akceptinta. Elirinte, Andreo demandis siajn filojn: — Nu, knaboj, ĉu vi multe amuziĝis?<noinclude><references/></noinclude> 8c0mpuxm1fnsijtpdnrqqctoz9ufapz Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/84 104 19183 122072 65974 2026-06-18T21:36:51Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122072 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Ho! jes, paĉjo, respondis Ludoviko, ridetante ankoraŭ pro la memoro de aferoj viditaj. — Kaj vi, Viktoro? — Ne. — Kial? — Mi volas esti reĝo: kaj tiel longe kiam mi ne estos tia, mi min sentos malfeliĉa. Kaj li ekploregis. — Ho! karulo mia, sekigu viajn larmojn; vi estos reĝo iam, ekkriis sinjorino Linŝardo, lin prenante en siaj brakoj por lin konsoli. — Heleno, diris Andreo kun malkolera riproĉo, kial vi donas al tiu infano tiajn ideojn? Vi sukcesos nur pli maldolĉigi por li, en estonteco, la malsuperecon de lia situacio. — Kiu scias? murmuris la juna virino; kelkafoje oni vidas aferojn tiel strangajn, kiuj realiĝas. — Nu, respondis Andreo per tono tiufoje severa, vi preteriras la permesitajn limojn. Mi al vi malpermesas, aŭskultu min, la ripetadon de tia absurdaĵo antaŭ niaj filoj. Heleno silentis. La reveno estis malgaja: suferis Andreo. Lin maltrankviligis la karaktero de lia dua filo. Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua. Al la spirito rektema kaj konsciencema de la farmomastro, la natureco malhumila kaj kruela de Viktoro ŝajnis speco de monstreco, kiun la familia edukado estas malpotenca korekti. Nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron. Sed se oni esceptus Ludovikon el tiu severa rimedo, Linŝardo timis, ke rajta ĵaluzeco ekrompos la bonan amikecon, kiu ĝis nun ĉiam estadis inter la du fratoj: pro tio, kvankam tia ago estis por li tre ĉagreniga, li decidis ke la du knaboj estos metitaj en lernejon, dum la {{vdk|prok|sima}}<noinclude><references/></noinclude> 6dbeotctkdspd3vijnvoq05bp02szv2 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/85 104 19184 122073 65975 2026-06-18T21:49:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122073 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|prok|sima}} rekomenco de klasoj. Cetere li tre ŝatis la instruadon; kaj li grande bedaŭris sian nefaron de gravaj studadoj. Sed tio ne estis miriga; ĉar en lia junaĝo ne ekzistis tiaj kutimoj de lernigo. Kiam li anoncis al sia edzino la decidon de li ekprenitan, sinjorino Linŝardo ekkoleris, certigante ke neniam ŝi konsentos sin senigi da siaj infanoj. Sed la sintenado de Andreo estis tiel firma, lia parolo tiel energia kaj plena da volado tiel ne ŝancelebla, ke Heleno komprenis la senutilecon de ĉiu kontraŭbatalo. Pli amante cedi tuj, ol esti devigata sin konfesi venkita, ŝi plorante submetiĝis. Dum la Oktobra monato, Ludoviko kaj Viktoro eniris en kolegion. De la unuaj tagoj la diferenco inter liaj naturecoj klare montriĝis. La unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn; sed ĉio, kio devigas imagan penadon, lin trovis malobeanta. La pasia natureco de la dua kontraŭe renkontis en la studado de literaturaĵoj la nutraĵon, kiun ĝi bezonas; kaj lia vivega karaktero signis liajn lecionojn de fortika kaj propra sigelo, kiu mirigis liajn profesorojn. Fine Andreo rajte povis esti kontenta pri la rezultatoj. Ĉe la disdono de premioj, ĉiujn kronojn ricevis liaj du filoj: kaj Heleno fiere ilin montris al la Prelongaj loĝantoj kun rigardo kiu ŝajnis diri: — Kiu el vi estus kapabla naski tiajn idojn? Dum la libertempo, Linŝardo kredis, ke liaj antaŭvidoj pri Viktoro estis realigitaj, kaj ke la fera mano de l’ universitata aŭtoritato fine plifleksebligis la rigidecojn de tiu perforta natureco. Ja la junulo ne havis plu tiujn sovaĝajn kolerojn, kiuj lin similigis al frenezulo, kiam li ĉion ekrompis ĉirkaŭ si. Li ŝajnis saĝiĝinta, kaj prezentis kun ŝia patrino spiritan similecon nur tre malproksiman. Cetere pri iaj punktoj li tute diferencis el Heleno. Tiun ĉi tute ekokupis la influo de unua sento; kaj poste ŝi antaŭeniradis, ne prizorgante pri sekvoj kaj eblecoj de<noinclude><references/></noinclude> 033siyf6w6u66ghr15t80onvqrlu2cd Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/86 104 19185 122074 64069 2026-06-18T22:01:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122074 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sukceso. Viktoro kontraŭe, kun la sama vivegeco de deziro, sciis atendi kaj kaŝi sian avidecon por agi nur certece. Antaŭ masko tiel lerte almetita, viro pli sagaca ol la bona Andreo certe estus estinta tre senkulpigebla, sin lasante erarigi. Sed observanto pli atentema sen malfacilo estus rekoninta la heredecon de la maljuna Linŝardo, ĉe kiu la ruzo ne malhelpis la sentimecon; kaj li estus kompreninta, ke en tiu malsimpla animo la malhumileco de la patrino trovis kiel batalilon la singardemon de l’ avo. Se, kiel en tagoj de sia infanaĝo, Viktoro ne deziris plu esti reĝo, la soifo fariĝi famulo, esti kaj ŝajni altrangulo, lin ĉiam sekigis. La prudento, alvenante kun la viraĝo, nur aliformigis lian unuan deziron, sed la fundamento ne ŝanĝiĝis; kaj la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano. Sed oni devas diri, ke lia patrino penadis per ŝiaj tutaj fortoj por lin kuraĝigi en tiun vojon. Anstataŭ kvietigi tiun manĝeman febron, ŝi estis feliĉa nur kiam ŝi trovis la rimedon, kiu batigas la malhumilan koron de ŝia filo agorde kun la ŝia. Ilia kutima promenado estis la pentrinda monteto, sur kiu staras la kastelo. Ili amis sekvi la eksteran muradon de la parko, kaj poste alveni antaŭ la kradego, tra kiu subite senvualiĝis la frontego de la vasta palaco. — Viktoro, diris iam sinjorino Linŝardo, vi vidas tiun luksegan domegon. Ĝi devus esti via, se via avo ne estus farinta la nekompreneblan frenezaĵon, mi eĉ dirus la krimon, vin senigi da ĝi. Ĵuru ke vi faros ĉion eblan por en ĝin iam reeniri. — Certe mi tutkore konsentas. Sed kion fari? Se oni atakus la donkontrakton? — Malbona rimedo. La papero estas tute regula: iam mi sukcesis ĝin legi ĉe la notario. Tio naskus proceson, kiun certe ni malgajnus kaj kiu nin kovrus de ridindeco. Plie ĝi nin senripareble malamikigus kun Prelongoj; kaj<noinclude><references/></noinclude> jxfgwbeh9njeg59viagqdn6bw6q8i41 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/87 104 19186 122075 64070 2026-06-18T22:16:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122075 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> tio estus neriparebla malprudentaĵo. Kontraŭe estas necese ke pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon. Vi ne suspektas la revon, kiun mi faris? — Ne; sed ĝin konigu. — Mi dezirus ke vi edziĝu kun Matildo. Kvankam Viktoro tre ĉefis siajn sentajn elmontrojn, tamen li ne povis haltigi eksalton, aŭdante tiun pripenson ŝajne tiel malsaĝan. — Edziĝi kun Matildo, kara panjo mia; ĉu vere vi tion pripensis? Certe la rimedo estus bonega, mi tion konfesas, sed bedaŭrinde tute ne efektivigebla. Ĉu, eĉ momente, estas konjekteble, ke la markizo konsentos akcepti kiel bofilon viron ne titolitan, filon de kamparano, nepon de sia iama subregisto. Vane vi imagos la plej favorajn cirkonstancojn, la plej neverŝajnajn koincidojn, neniam vi sukcesos trairi tian baregon. — Ĝin trairi, ne; sed ĝin ĉirkaŭiri. Kaj dum Viktoro ŝajnis zorganta pri la faro de cigaredo, kiun liaj fingroj tremantaj ne sukcesis ruli, Heleno daŭrigis: — Matildo estas ankoraŭ nur infanino: ŝi bezonas tempon por kreski. Vi, dum tiu tempo, laboru multe, fariĝu abituriento, eniru en Saint-Cyr<ref>Militista lernejo, apud Parizo, en kiu lernantoj studas por fariĝi oficiroj</ref>. Kiam vi estos oficiro, petu, ke oni vin sendu en Alĝerion. Kondutu kiel kuraĝa soldato, kiel inteligenta ĉefo: unuvorte montriĝu pli supera ol ĉiuj viaj kolegoj. Kiam vi revenos kun kapitanaj epoletoj, kun kruco de la honora legio, la knabino estos fariĝinta fraŭlino: kaj vi tuŝos la finan sukceson. Cetere mi intencas peti de la markizo, ke li bonvolu doni al vi sian protekton. Jam en alia cirkonstanco, li nin helpis. Se mia edzo estis nomita departementa konsilanto, al sinjoro de Prelongo li tion ŝuldas: kaj mi estas certa, ke li ne rifuzos fari por la filo tion,<noinclude><references/></noinclude> 0rtcw519gnw0l4sovrsnvvnd2yk6eq2 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/88 104 19187 122076 64071 2026-06-18T22:31:29Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122076 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kion li faris por la patro. Realigu liajn esperojn; montru al li, ke lia servemo, ke lia konfido ne estis semitaj en malbonan teraĵon; kaj vi vidos ... vi vidos ... Ĉiam oni amas tiujn, kiujn oni protektis. Viktoro daŭrigis silenti. Kiam ĝia cigaredo estis rulita, li ĝin ekbruligis, aŭskultante la flamantajn parolojn de sia patrino, kaj subpesante ĉiujn vortojn. — Ni, atendante, zorge preparu la vojon. Mi volas ke la markizo trovu mian peton tre akceptebla kaj ne ŝanceliĝu ĝin efektivigi. Sekve, mia kara infano, necese estas ke vi dresu vian malafablan naturecon, por ke, kiam oni parolos pri vi, oni samtempe estu devigata proklami viajn laŭdojn. Pripensu ke ĉe la celo troviĝas la sukceso. En tiu momento, vi staras sur disduiĝo de du vojoj. La unua vin kondukos, flanke de via frato, al la hejma feliĉeco, en intimeco de kamparana filino, kiu al vi donos multajn infanojn, kaj kies idealo estos nur zorgi mem pri la bona konservado de ŝiaj staloj: la alia kontraŭe vin forportos en la paradizon de viaj revoj, al la gloro, la riĉeco, la nobeleco kaj la potenco. Elektu. Heleno silentis: Viktoro pripensis. Kaj kiam li tiamaniere pripensis, oni povas esti certa, ke tiu cerba laboro ne restos senfrukta. Kontenta, ĉar ŝi konvertis sian filon al siaj ideoj, sinjorino Linŝardo estis devigita al si konfesi, ke la plej malfacila baro ne estis ankoraŭ transirita. Ŝi devis ricevi la konsenton de sia edzo: kaj, en tiu flanko, ŝi antaŭvidis batalon des pli furiozan, ke Andreo havis aliajn projektojn. Certe Heleno al li farigis proksimume ĉion, kion ŝi deziris en komunaj aferoj de l’ ekzistado; sed ŝi bone konis tiun karakteron malfortan kaj senenergian. Ŝi sciis, ke kiam ia ideo radikiĝis sub lia iom dika kranio, neniu potenco en la mondo estis kapabla ĝin eltiregi: kaj jam en multaj cirkonstancoj ŝi estis haltigita de tiu nevenkebla obstineco, formo kiun vestas la voleco ĉe homoj senigitaj da volemo.<noinclude><references/></noinclude> i6cfr6ldnhtpxr4td323kmwgx7fi3g0 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/89 104 19188 122077 64072 2026-06-18T22:46:36Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122077 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Ĉe la alia flanko de la sola strato, kiu formas la Prelongan vilaĝon, preskaŭ kontraŭe, troviĝis la farmodomo de lia kuzo Brantino. Tiu lasta havis du idojn, Josefinon jam junuletinon, kaj duan filinon ankoraŭ infanaĝan, la malgrandan Ernestinon. Josefino estis tiu malfeliĉa knabineto, kiun Viktoro plezure turmentis en sia infanaĝo, kaj al kiu li inspiris ĉiumomentan teruron. Kiam ŝi ekkreskis, tiu timo aliformiĝis, ĉe la junulino, en senton strangan, kiun ŝi estus estinta tre embarasita difini mem. Unue ŝi ekdediĉis al sia kuzo sovaĝan malamon, faritan el memorsentoj amasigitaj: sed kiam alvenis tiu momento de la vivo. kiam la koro ekparolas, ŝi malgraŭ si rimarkis, ke Viktoro estas viro terure forta, kaj ke la virino, kiu havos la feliĉecon edziniĝi kun li, trovos en li edzon kapablan ŝin suprenirigi ĝis la plej altaj gradoj de la sociala skaldo. Pro tio, ŝia unua malamo iom post iom aliformiĝis en timeton unue respekteman: poste la timo malaperis kaj estis anstataŭita de estimo kaj de admiro. Fine, ian tagon, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi ekvidis meze de la vojo la junulon, kiu estre korektis per senĉesa batado altkreskan fraŭlon, dufoje pli fortikan ol si, por lin puni, ĉar ĉiam li incitetis la malfortajn infanojn. Antaŭ tia vidaĵo, io interne de ŝi eksaltegis. Ŝi subite komprenis, ke nun nenio restas el la iama malamo: kaj la amo eniris en ŝian koron, amo vivega, pasia, kapabla de ĉiuj sindonoj kaj eĉ de ĉiuj krimoj por ricevi la favorojn de l’ amegito. Siaflanke Viktoro, kiu rimarkis ke la knabino aliformiĝis en belan junulinon, montriĝis al ŝi plena da afableco kaj da ĝentileco: dum la du patroj, Linŝardo kaj Brantino, observis plezure la amikaĵojn de geamantoj. Ĉar la junulo estis por sia kuzino tre ŝatinda edziĝonto; kaj tiu lasta, kvankam malpli riĉa ol li, staris tamen inter la junulinoj, kiujn la patrinoj, havantaj edzigeblajn filojn, pli deziris havi kiel bofilinon. La aferoj estis en tiu stato: oni konsideris tiun<noinclude><references/></noinclude> taf6tiuo4hx22sq0wroaon05tfm9aok Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/90 104 19189 122078 64073 2026-06-18T23:00:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122078 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>edzigon kvazaŭ neevitebla en la estonteco, kiam la fratoj Linŝardoj ambaŭ sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj. De la kvara klaso Ludoviko disduiĝis por studi la kursojn de specialaj matematikoj, kaj li preparis la diplomon de scienca abituriento; dum Viktoro, finante sian homedukadon per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo. Ambaŭ fratoj brile respondis ĉiujn demandojn, kaj estis akceptitaj de ĉiuj ekzamenantoj kun la noto: tre bone. Kiam ili revenis Prelongon, post la unuaj gratuloj kaj reciprokaj kisadoj, Andreo ilin demandis: — Nun, junuloj, kion vi intencas fari? Nu, Ludoviko, vi kiu estas unuanaskito, parolu unue. — Mi opinias, ke la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio, en fiziko, en natura historio, por perfektigi la nunajn procedojn kaj, ĉu estus bezone, krei novajn. Mi dezirus montri al la mondo, predikante per ekzemplo, ke ĉie troviĝas la hejmo de la scienco, kaj ke ekzistas neniu profesio, kiun ĝi ne estas kapabla nobeligi. — Tiu parolo estas ora, ekkriis Linŝardo entuziasmigita. — Antaŭnelonge oni fondis terkulturan lernejon. Mi partoprenos ĝiajn kursojn: kaj kiam mi sentos min sufiĉe klera por pasi el la teorio al la praktikado, mi revenos Prelongon vin anstataŭi, kaj ebligi vian ripozon. — Tre bone, filo mia; vi certe marŝas sur la bona vojo. Kaj vi, Viktoro, kiaj estas viaj intencoj? — Mi dezirus esti militisto. — Kio? — Mi volus eniri en Saint-Cyr, kaj fari mian profesion en la armeo. — Stranga ideo! murmuris Andreo, sulkigante siajn brovojn. Fine ĉiuj gustoj estas en la naturo. Mi promesis, ke neniam mi kontraŭbatalos ian inklinon. Ja tiu<noinclude><references/></noinclude> qtgfcxblq0q47ejkxpllofnsg4apder Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/91 104 19190 122079 64074 2026-06-18T23:21:11Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122079 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>situacio estas tre honorinda; kaj kontraŭ ĝi mi povas kontraŭmeti opiniojn nur proprajn. Fariĝu soldato, infano mia, kaj penu alporti iom da gloro en viaj galonkovritaj vestoj. Tio ne multe pezas: sed tio valoras pli ankoraŭ al nenio. Post tiuj vortoj, la Linŝarda familio disiĝis: kaj ĉiu zorgis pri siaj propraj okupoj. Viktoro ne forgesis la rekomendojn al li faritajn de sia patrino, antaŭ la Prelonga kastelo: pro tio, subita kaj plena aliformiĝo okazis en liaj sintenadoj kaj liaj agoj. Bona, humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de ĉiuj anoj tiel grande kiel li iam estis sin malamiginta de ili. Sed tiuj senvaloraj faktoj ne estis sufiĉe potencaj por laŭdigi lian nomon per ĉiuj buŝoj. Li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kuraĝon, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon, kaj devigus liajn samlandanojn kantadi por lia honoro koncerton de laŭdoj, kies eĥo devige alvenus ĝis la oreloj de kastelaninoj. La ŝanco lin favoris; kaj antaŭ kiam li revenos Parizon por sin prepari al Saint-Cyr, la fariĝo tiel dezirita fine okazis. Unu el servistoj de la Brantina farmodomo, juste kulpigita revendi parton da greneroj, kiujn al li oni donis por ensemi, estis hontinde forpermesita. Tiu lasta, kolerega, ĉar lin oni elpelis kiel ŝteliston, kaj devigis kuŝiĝi nokte sub la ĉielo stelhava, ĵuris ke li sin venĝos. Dum ok tagoj, oni nenion aŭdis pri li. Sed, ian nokton, Linŝardoj estis subite vekitaj de ruĝa lumeto, kiu lumigis al la ĉambro per dancantaj rebriloj. Kraketadoj similaj al pafado surdigis iliajn orelojn, dum fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn, kiuj rekte supreniris al la sennuba ĉielo. Ekbruligite de mano krima sed lerta, la fajro naskita en kvin malsamaj lokoj ĉiam plivastiĝis: kaj tiuj kvin apartaj bruladoj, fluantaj al la renkonto unu de l’ alia,<noinclude><references/></noinclude> nr8ak97xya06duh1xfl1eam30exijss Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/132 104 20946 122067 69755 2026-06-18T20:31:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122067 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Sed fine, kio al vi povis kredigi ke ... — Nenio, amiko mia, nur antaŭsento. — Sed kion respondi ? — Sidiĝu kaj skribu: :::« Sinjoro, « Estas petolaĵoj, kiuj preteriras ĉiujn limojn; ĉar vi devus kompreni, ke markizo de Prelongo ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo. » {{Dekstra|{{sc|Raŭlo}}, markizo de Prelongo.}}<noinclude><references/></noinclude> finqv2z5kzbhv2r5eliz1f3ccp6u7ls Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/190 104 21004 122068 69822 2026-06-18T20:33:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122068 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>delogi unu el junulinoj. Li trovis rimedon por malfermi la ruinaĵon, kiu estis la loko elektita de li por la plenumo de lia malnobla projekto. Sendube li sukcesis kaj altiris sian suferintinon per procedo ia: sen tio, tiuj preparaĵoj ne estus klarigeblaj. Sed tiam, kaj nevole la markizo alvenis al tiu nediskutebla konkludo: unu el ili konsentis, ĉu Valentino, ĉu… Matildo. Pro tiu penso, malvarma ŝvitado fluis el lia kolo al liaj kalkanoj: kaj li ekkriis, tordante siajn brakojn: — Sed tiam, kiu el ambaŭ? kiu el ambaŭ?<noinclude><references/></noinclude> npdisujm97ccfcs50bxgdd6fp9ajbfv