Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.7
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Indekso:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf
106
19099
122097
80271
2026-06-20T08:15:00Z
HenriLeFoll
4277
122097
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[Kastelo de Prelongo]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro={{de|Henri Vallienne}}
|Tradukinto=
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo={{Lang|fr|Hachette & C<sup>ie</sup>}}
|Eldona_loko=Paris
|Jaro=1907
|Fonto=pdf
|Bildo=7
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist 3to4=- 8=- 9=1 524to526=- 527to528=Reklamo/>
|Enhavo={{Enhavtabelo}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Unua|Ĉapitro Unua]]|1}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dua|Ĉapitro Dua]]|37}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Tria|Ĉapitro Tria]]|73}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Kvara|Ĉapitro Kvara]]|100}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Kvina|Ĉapitro Kvina]]|125}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Sesa|Ĉapitro Sesa]]|159}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Sepa|Ĉapitro Sepa]]|183}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Oka|Ĉapitro Oka]]|207}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Naŭa|Ĉapitro Naŭa]]|231}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Deka|Ĉapitro Deka]]|262}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekunua|Ĉapitro Dekunua]]|289}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekdua|Ĉapitro Dekdua]]|316}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dektria|Ĉapitro Dektria]]|342}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekkvara|Ĉapitro Dekkvara]]|369}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekkvina|Ĉapitro Dekkvina]]|395}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Deksesa|Ĉapitro Deksesa]]|424}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Deksepa|Ĉapitro Deksepa]]|452}}
{{Enhavo||[[Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekoka|Ĉapitro Dekoka]]|483}}
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
[[Kategorio:Indeksoj - Hachette]]
eohob4wwlc1kbkb68r6f2rw3j52528u
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/92
104
19191
122080
64075
2026-06-20T06:14:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122080
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>minacis kunfluiĝi post tre mallonga tempo en vastegan brulegon. Estis la Brantina farmodomo, kiu brulis.
Sin rapide vestinte, Andreo, Ludoviko kaj Viktoro ekkuregis kiel eble plej rapidege; sed, alveninte sur la lokon de la katastrofo, ili komprenis. ke ĉiu klopodo provita por haltigi la ruinigon estos senutila. La ĉevaloj en ĉevalejoj, la brutoj en staloj, freneziĝintaj kaj blekegantaj, penis rompegi la pordojn per kornaj kaj hufaj frapegoj. Tiuj batoj ripetitaj, miksitaj kun bovinaj kriadoj, plendoj ŝafinaj, ronkadoj de la flamado, sonorigis la atmosferon de surdiganta kaj funebra bruego, kiu glaciigis pro teruro la animojn de ĉeestantoj.
— Brantino, lia edzino, liaj infaninoj, kie ili estas? ekkriis Andreo.
Tiam li alproksimiĝis grupon, kaj rekonis sian kuzon kuŝantan sur pajla fasko, kun ripoj rompitaj. Rapidante por helpi sian edzinon kaj sian duan infaninon, la malfeliĉulo estis frapita en bruston de trabo falanta. Flanke de li, preskaŭ senvestita, Josefino genufleksante ploregis.
— Kie nun estas la inoj? demandis Andreo.
— Restitaj en la domo, sendube malvivaj. La trabo falanta min ĵetegis en la korton.
— Kiel, ekkriis Andreo al la scivoluloj, vi scias ke virino kaj infanino troviĝas en mortiga danĝero. kaj vi tie restas, kiel malkuraĝuloj, ne farante eĉ unu paŝon! Murmuroj ekaŭdiĝis:
— Iru mem.
— Oni vidos ĉu vi estos pli lerta ol la aliaj.
— Estus frenezulo tiu, kiu riskus sian vivon en tia brulego.
— Tien mi iros, diris simple Viktoro. Nu, lokon; kaj min helpu, vi aliaj. Kvar fortikajn virojn por teni ŝtupetaron je duonmetro el la muro, por ke ĝi ne ekflamiĝu, kaj ke mi revenante povu ĝin retrovi.
Parolante li havis ekskuan tonon de supera viro, kiu scias komandi kaj sin obeigi.<noinclude><references/></noinclude>
a16akxts99wv4ol35mapax22fk6v4q0
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/93
104
19192
122081
64076
2026-06-20T06:21:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122081
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
En momento, liaj ordonoj estis plenumitaj, kaj la ŝtupetaro almetita sub fenestron, el kiu la flamoj ne ankoraŭ eliris. Kaj ne sen premo de koro Linŝardo vidis sian filon eksaltantan sur ŝtupetojn kaj malaperantan mezen de la fumo.
Viktoro konis la Brantinan domon tiel bone kiel la sian.
Li ne bezonis klare vidi por senerare sin direkti. Alveninte en la dormoĉambron, li ekvidis dank’ al la lumeto de la brulado sinjorinon Brantinon genufleksantan sur la planko, palegan, kun frenezaj okuloj, ŝajnantan nenion kompreni; dum la malgranda Ernestino, senpere vekita, eligis akrajn kriadojn kaj en sia lulilo prezentis siajn malfortajn manetojn al sia savonto.
Viktoro rapide ŝin prenis en siajn brakojn, kaj diris al la patrino:
— Sekvu min.
— Kial? Neutile. Ni estas pereontaj.
— Nu, mi ne havas tempon diskuti: sekvu min.
— Ne eliru; restu kun mi; mi ne volas morti sola; mi tro timas.
Ŝi krampiĝis al la vestoj de la junulo. Ĉi tiu tuj komprenis la situacion. Se li prokrastas, babilante kun tiu malfeliĉulino, kiun la teruro frenezigis, ĉiuj tri estos perditaj. Rapide li returneniris, ŝin maldelikate ekkaptis al la talio, ĵetis sur siajn ŝultrojn tiun korpon senmovan, svenigitan de la perforto de l’ frapo; kaj, en la alia mano svingante per ŝiaj vestoj la malgrandan Ernestinon, kiun paralizis la teruro, li rapidis al la fenestro.
— Nu, la fraŭloj; rapide, la ŝtupetaron!
Sed la fraŭloj malaperis. Nur surdiganta bruego al li respondas. La fenestroj de la teretaĝo pecete disflugas; kaj flama kurteno, suprenirante el la kelo ĝis dekmetra alteco, stariĝas subite, kiel baro netransirebla, inter la filo Linŝardo kaj la mondo de vivantoj.
Viktoro sin sentis pereonta.<noinclude><references/></noinclude>
gdy8m9vkiebci3qsgf73eikn7vj1o90
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/94
104
19193
122082
64077
2026-06-20T06:28:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122082
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu, li diris, laŭ la volo de Dio!
Fermante la okulojn, streĉante la poplitojn, li eksaltegis kiel besto sovaĝa tra la brulado, kaj el alteco de unua etaĝo sin ĵetis en la korton.
La sterkaĵo sur kiun li feliĉe falis malplifortigis la frapon.
Post li la fajro daŭrigis siajn ruinigojn. La farmodomo tuta brulis kiel grandega torĉo. La vento kvietiĝis; kaj la flama kolono ununura, vastega, altece tridekmetra, rekte supreniris al la ĉielo, kiun ĝi mallumigis per sia nigra fumado.
Poste subita krakado teruranta ekaŭdiĝis. La tegmento disfalis meze de supermezura garbo de fajreroj: kaj ĉio finis. La Brantina farmodomo estis malaperinta.
Kiam, post sveno, kiu daŭris kelkajn horojn, Viktoro sin retrovis en sia lito, lia unua parolo estis pri la inoj, kies vivon li savis, riskante la sian.
Oni diris al li, ke sinjorino Brantino estis malviva. Ĉar la kuracisto konstatis neniun ostrompon, oni konkludis, ke ŝin pereigis cerba sangalfluo, kaŭzita de la teruro. Pri Brantino, lia stato ne estis pli enviebla: kredeble antaŭ la vespero li estos mortinta.
La malgranda Ernestino prezentis danĝerajn brulvundojn; ĉar ŝia fluganta ĉemizo el maldika tolaĵo flamiĝis dum ŝia trairo tra la fajro. Sola Josefino troviĝis senvunda: sed ŝia malespero ĉiun kortuŝis.
— Infano, diris Heleno al sia filo, lin fervorege kisante, vi do ne pripensis al via patrino, antaŭ kiam vi kontraŭstariĝis kontraŭ tia danĝero?
— Jes, jes; kontraŭe mi al vi pripensis. Ĉu vi ne rekomendis, ke mi paroligu pri mi laŭde? Se, en la kastelo, oni ne admiras mian kuraĝon, mi ne scias kion fari plie.
— Sed neniam mi al vi instigis, ke vi risku vian vivon.
— Kiu volas la finon volas la rimedojn, ofte diris mia avo. Mi sukcesos, mi tion ĵuras, aŭ mi pereos.<noinclude><references/></noinclude>
av82r1e7s2dmrkgdskfu86ju9no85ic
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/95
104
19194
122083
64078
2026-06-20T06:36:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122083
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Vidante tiajn elmontrojn de sovaĝa energio, sinjorino Linŝardo silentis. Ŝi tro admiris sian filon, por kuraĝi riproĉon. Eĉ, ĉar neniu danĝero jam estis nun timinda, ŝi malgraŭ si mallaŭte murmuris:
— Tiu heroaĵo treege faciligos la klopodon, kiun mi intencas provi apud la markizo de Prelongo.
Vespere, laŭ la antaŭvidoj de la kuracisto, la patro Brantino mortis. Post du tagoj, la malgranda Ernestino, kies tuta korpo aliformiĝis en unu solan vundon, siavice pereis meze de teruraj suferegoj. Josefino restis sola en la mondo.
Ĉar ŝi estis neplenaĝa, oni nomis familian konsilantaron, kaj oni komisiis Andreon pri la administrado de bienoj de la junulino, kies li fariĝis zorganto. Sed kiam li de proksime studis tiun riĉecon, kiun oni kredis tre grava, Linŝardo ekvidis terure ke Brantino estis riĉa nur ŝajne.
Manĝegite de ambicio, volante tro rapide sukcesi, la patro de Josefino prunteprenis: kelkaj malbonaj rikoltoj malhelpis la pagon de lia ŝuldo: por ĝin efektivigi, li estis devigita pruntepreni denove; kaj iom post iom la profundegaĵo kaviĝis. Nun ĝi troviĝis tute senfunda; ĉar la brutaro, la kulturiloj, la garbejoj, unuvorte la tuta ekspluata ilaro, estis detruitaj de la fajro: nur restis la terbienoj, kies valoro malsuperis la ŝuldon. Do Josefino troviĝis samtempe orfina kaj tute ruinigita.
— Malfeliĉa infanino! kia ŝi nun fariĝos? diris Andreo ekĝemante.
— Ŝin ni konservu ĉe nia hejmo, se tion vi bonvolas, respondis Heleno.
— Vi estas bona, mia kara edzino: kaj mi estas feliĉa, vidante ke vi havas tian intencon; ĉar mi same tion deziris.
— Kion vi volas, amiko mia? Ni ne povas lasi sur la pavimo tiun malfeliĉan knabinon, kiu estas nia parencino. Nur ŝajnas al mi, ke, ŝin akceptinte hejme, ni faras<noinclude><references/></noinclude>
iilzeb8avuu1y81aep62bpm9c5rddy8
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/96
104
19195
122084
64079
2026-06-20T06:42:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122084
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉion, kion ordonas la devo. Neniu povas peti plion de ni.
— Kion vi volas diri?
— Tion; nun via edziga projekto estas forlasota. Nia Viktoro rajte povas trovi edzinon pli ŝatindan ol orfinon kompate akceptitan.
— Sendube: sed se li ŝin amas.
— Verdire, mi ne kredas, ke li sentas al Josefino profundan amegon. Li ŝin trovas beleta, tio estas nediskutebla; cetere ĉiu sammaniere opinius. Sed post tia konstato haltas lia pasio. Se ni havus pli dezirindan fianĉinon proponi al li, mi estas certa, ke li ne ŝanceliĝus.
— Ĉu vi pripensas al iu junulino?
— Jes.
— Al kiu do?
— Divenu.
Linŝardo nomis sinsekve kelkajn najbarajn fraŭlinojn. Per skuoj de kapo ĉiam Heleno malkonsentis. Fine ŝi diris!
— Estas ankoraŭ unu, kiun vi forgesas.
— Kiu?
— Fraŭlino de Prelongo.
— La filino de la markizo! Sed vi estas freneza, mia plendinda edzino. Cetere, li aldonis kun malafabla rigardo, kiam eĉ sinjoro Raŭlo konsentus, kaj tio estas tute neebla, estas mi, kiu malkonsentus tian edzigon.
— Vi! kial do?
— Sed, ekkriis Andreo eksplodante, vi do nenion komprenas! vi do memoras nenion! Tiu posedaĵo, kiu estas la mia, devenas de mono ŝtelita. Mi silentis, mi ankoraŭ silentas, ĉar mi ne volas, ke la kulpo de l’ avo ŝprucadu sur la senkulpan nepon. Sed min mordetas la konsciencriproĉo, kaj mi suferas kiel inferano. Kaj vi volus ke mi miavice partoprenu tiun malgloran artifikadon, ke, por inde kroni la malluman agon komencitan de mia patro, mi ekĵetu en brakojn de junulino la nepon de tiu,<noinclude><references/></noinclude>
caqsrrs238z5hixtp59vnpnnprulcza
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/97
104
19196
122085
64080
2026-06-20T06:49:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122085
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiu ŝin rabadis, rabinte ŝian prapatron, neniam, aŭdu min, Heleno, neniam.
— Sed, aŭskultu do ...
— Ne, kriegis Linŝardo, ne rimarkinte la interrompon, por malhelpi tian monstrecon, mi estus kapabla ĉion fari, eĉ konfesi la veron al la markizo, kaj poste pafi kuglon en mian cerbon.
— Nu, amiko mia, vi tute malsaĝiĝas. Mi eĉ miras, vidante, ke viro tiel inteligenta kaj tiel praktika kiel vi, ne ankoraŭ divenis, ke mia propono havas nur unu celon: malaperigi viajn konsciencriproĉojn. Dank’ al tiu edzigo, vi povus redoni al la markizo la monon ŝtelitan de via patro: kaj por tion plenumi, vi ne estus devigata suferi la honton de ia konfeso, nek antaŭ li, nek antaŭ iu ajn.
— Mi ne vin komprenas.
— Nu, mi tre bone tion ekvidas. Cetere vi diris: neniam. Kaj mi scias, ke estas neeble vin revenigi el viaj decidoj. Pro tio mi silentas.
— Parolu tamen. Mi obstinas nur kiam mi kredas min prava: kiam oni montras sendiskuteble, ke mi eraris, mi ĉiam cedas.
— Tiam lasu min klarigi mian planon.
— Iru; mi vin aŭskultas.
— Per via klera administrado, ĉu la riĉaĵoj lasitaj de via patro ne estas duobliĝintaj?
— Vi eĉ povus diri: triobliĝintaj.
— Tre bone. Sekve la duono de via tuta posedaĵo superas tiun, kiun vi heredis.
— Certe: poste?
— La mono, kiun vi posedas hodiaŭ, ne estas tute mono ŝtelita. La restaĵo al vi rajte apartenas: ĝi estas frukto de via laboro.
— La temo estas diskutebla. Sed fine, kien vi volas alveni?
— Al tio. Ĉar ĉiu el niaj filoj heredos post nia morto<noinclude><references/></noinclude>
qxtluv00pz0vmictjed7mwp31sibkne
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/98
104
19197
122086
64081
2026-06-20T06:56:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122086
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la duonon de niaj bienoj, la propra parto de unu kaj de l’ alia superos nian unuan riĉecon. Edziĝante kun Matildo, Viktoro redonas do al la markizo aŭ al lia filino, kaj tio estas sama afero, tiun monon, kies memoro maltrankviligas vian ekzistadon. La restaĵo, kiun vi konservas, al vi apartenas rajte: ĉar ĝi estis gajnita per la ŝvito de via frunto.
— Sed, por ke tio estu efektivigebla, necese estus, ke ni mortu ambaŭ.
— Kio vin malhelpas al li doni tuj lian parton, sub formo de antaŭtempa heredaĵo.
— Tio estas tre bela parole. Sed ni vendas la felon de l’ urso, kaj ni ankoraŭ ne ĝin mortigis. Vi bone komprenas, ke neniam la markizo konsentos.
Heleno ne povis deteni geston de triumfo. Nenion suspektinte, ŝia edzo vidigis, ke li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan. Ŝi respondis:
— Mi tion konfesas. Mi ne diras, ke tiu revo ne estas ĥimera: tion mi ne scias, ĉar al neniu apartenas la estonteco. Nur mi estas feliĉa, trovinte rimedon por kvietigi viajn maltrankvilecojn: kaj mi petas vin, se okaze tiu edzigo fariĝus ebla, ke vi ne ĝin kontraŭbatalu. Jen estas mia nura deziro.
Tiu projekto ŝajnis al Andreo tiel iluzia, ke li ne kredis multon konsenti, promesante tion, kion deziris Heleno. Sed la paroloj de lia edzino lin profunde kortuŝis, multe pli ol li volis tion konfesi. La ebleco redoni al la markizo la riĉaĵojn iam ŝtelitajn de lia patro lin ĝojigis malgraŭvole. Pro tio, li sin surprizis deziranta tiun edzigon, kiu devos silentigi la kriadojn de lia konscienco: kaj ne sen bedaŭro li antaŭvidis ĝian neeblecon.
En tiu spiritstato li akompanis al la publika veturilo siajn du filojn, kiuj revenis Parizon, la unua por sin prepari al Saint-Cyr, kaj la alia por eniri en la terkulturan lernejon.<noinclude><references/></noinclude>
g610ak4w7izg0q9t77a934y3xj6j20r
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/99
104
19198
122087
64082
2026-06-20T07:01:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122087
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post du tagoj, Heleno demandigis al sinjoro de Prelongo, ĉu li bonvolos konsenti interparoladon.
Ŝi ne ankoraŭ sidiĝis, kaj jam al ŝi diris Raŭlo:
— Antaŭ kiam mi konos la motivon de via vizito, sinjorino, permesu, ke mi al vi konigu la grandan admiron de mi sentitan, kiam mi sciis la kuraĝan agon vere superhoman de via dua filo. Vi estas tre feliĉa; kaj rajte vi devas esti fiera.
— Neniam vi scios, via markiza Moŝto, kiel grande min kortuŝas tiuj estimaj elmontroj. Ĉar ĵus por paroli al vi pri Viktoro, mi prenis la liberecon vin malhelpi.
— Via ĉeesto tie ĉi neniel estas por mi malhelpa, sinjorino.
— Jen estas, via markiza Moŝto, la motivo de la klopodo, kiun mi provas apud vi. Mia duanaskito sin difinas por la armprofesio. Lia revo estus eniri en Saint-Cyr, el ĝi eliri kiel oficiro, kaj dediĉi lian ekzistadon al la defendo de lia patrujo. Mi do ekpetas de vi ĉu, en la diversaj baroj, kiujn li devos transiri, li povos konfidi al via helpado.
— Certe, sinjorino, li povos konfidi. Kiam viro tiel juna montras tian sentimecon, estas preskaŭ devo platigi antaŭ li la malfacilaĵojn de la komenco.
La markizo ne forgesis sian promeson. Kvankam sisteme li staris absolute for de la politiko, tamen li konservis en Parizo gravajn rilatojn kun politikuloj. Malnovaj amikoj, kiuj ne havis la samajn motivojn ol li por sin deteni el ĉiuj agemaĵoj, estis tre kontentaj pruvi al Raŭlo, ke grandan gravecon enhavis por ili lia rekomendo.
Dank’ al tiuj potencaj rekomendoj unuparte, al sia laboro kaj al sia reala merito aliparte, Viktoro estis ricevita en Saint-Cyr laŭ la numero unua. Andreo kaj Heleno naĝis en ravo: kaj sinjoro de Prelongo mem montriĝis tre kontenta pri sia protektito. Tio pruvis, ke la junuloj, pri kiuj li atentigis la registaron, estas tute indaj de tiu favoro, kies li estis iom avara.<noinclude><references/></noinclude>
9suh4i9bc2ddtf4vv12kj3pd19se6oh
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/100
104
19199
122088
65973
2026-06-20T07:07:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122088
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Inter la personoj, kiuj en Prelongo vizitadis la markizon, la abato Benojto, la vilaĝa paroĥestro, havis kompreneble sian lokon markitan en la kastelo. Ĉiudimanĉe li en ĝi vespermanĝis. La Prelonga paroĥo donis al li okupojn nur tre malmultajn: kaj ĝenerale, kiam estis dirita lia meso, li troviĝis libera ĝis la morgaŭa tago.
Pro tio, ne sciante kiamaniere pasigi la tempon, li staris dum multaj horoj apud la rivero, hokfadenon en la mano. Lia granda feliĉo estis alporti vespere por la vespermanĝo boneggustan fiŝfritaĵon, kiun lia mastrino sciis kuiri tute majstre. Tre malkolerema, tre bona, tre tolerema, vidante la malbonaĵon nur kiam ĝi estis efektivigita, unuvorte iom limigita, iom malspriteta, kaj tute senigita da la sento de nuancoj, sinjoro Benojto estis, laŭ la tuta ĝusteco de la terminoj, bona homo kaj sankta pastro.
Kiam, fininte sian unuan jaron en Saint-Cyr, Viktoro revenis Prelongon, lia unua vizito estis por la markizo.
Li devis lin danki por lia alta protekto: kaj li eliris kontentega pri la akcepto al li farita de sinjoro de Prelongo. Raŭlo al li parolis per vortoj tiel flatemaj por lia memestimo, ke la sukceso ŝajnis nur afero de tempo.
Tamen la junulo tute ne konis la sentojn de la markizino pri li. Nu, ĉiu sciis en Prelongo, ke Raŭlo kaj Suzano ofte opiniis pri la sama temo laŭ manieroj diametre malaj. Sed oni sciis same, ke la markizo ĉiam cedis, unue pro amo al lia edzino, kaj due, ĉar li konfuze sentis, ke li ĝenerale vidas la aferojn laŭ vidpunkto tro alta kaj tro filozofia, por ke ili estu efektivigeblaj, kiam oni ilin faligas sur la teraĵon de la praktikado. Pro tio, malfidante sian imagon tro idealan, sinjoro de Prelongo kutimis neniam konsenti ion gravan, ne antaŭe konsiliĝinte kun Suzano.
Viktoro tion konis: kaj li opiniis, ke estas necesege havi en lia ludo iun, kiu estus kapabla efiki sur la {{vdk|mar|kizinon}}<noinclude><references/></noinclude>
qffbl0zv2cabj4salwu4k9nkun78erb
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/101
104
19200
122089
64095
2026-06-20T07:13:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122089
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|kizinon|markizinon}} ĉiumomentan influon. Al tio li pripensis, malsuprenirante el la kastelo, kiam li renkontiĝis kun la abato Benojto, kiu al ĝi supreniris. Estis dimanĉo; kaj la bona paroĥestro antaŭtempe lekis siajn lipojn, pripensante la bongustan manĝaĵon, kiun li baldaŭ gustumos. Lin vidante, la juna Saint-Cyrien <ref>Lernanto en la lernejo Saint-Cyr.</ref> sentis, ke en lia cerbo lumo subita ekbruliĝas; li komprenis, ke li ekrenkontas sur sia vojo la atuton tiel longe serĉitan: pro tio, kun atestoj de la plej granda estimego li salutis la respektindan pastron.
Konfesprenanto de la markizino, penetrante en angulojn de ŝia animo nekonitajn eĉ de ŝia edzo, fine povante meti en sian parolon aŭtoritaton, kiun ŝia direktatino kredas inspiritan de Dio, la abato estis vere la sola homo kapabla efiki sur sinjorinon de Prelongo tiun premadon, kiun bezonis Viktoro. Sed, por sukcesi, necese estis, ke la inda pastro agu nesciante kaj estu en la manoj de la junulo nur pupo, kies li scius lerte manovrigi fadenojn.
Necese estis, ke la pastro estu alligita al li de io potenca, ekzemple de sento de dankemo, por ke la devo mem devigu sinjoron Benojton fariĝi lia protektanto aŭ prefere lia senkonscia kunkulpanto.
Certe unuafoje, kiam okazis la brulado de la Brantina farmodomo, la hazardo lin mirinde favoris; sed Viktoro estis tro inteligenta por ne kompreni, ke tiaj ŝancoj ne dufoje renoviĝas. Li diris al si ke, kiam la fariĝo ne venas al ni, oni devas aliri al la fariĝo kaj devigi ĝian naskiĝon.
Momente li revis montri subitan kaj vivegan kredon al la religiaj misteroj, kaj plenumi praktikaĵojn de fervorega pieco. Sed kelkaj minutoj da pripensado al li pruvis la malsaĝecon de tia sistemo. Ĉiuj Prelonganoj sciis, ke neniam li eniras en la preĝejon. Konvertiĝo tiel rapida, mirigante ĉiun sed erarigante neniun, nur ebligus, ke iu ajn legu en lia ludo kaj ĉion komprometu.<noinclude><references/></noinclude>
edplq1klupjgmq5tujp6n2so1kzeghn
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/102
104
19201
122090
64085
2026-06-20T07:21:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122090
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Konante, kiel ĉiuj Prelonganoj, la pasion de l’ abato Benojto al la fiŝkapto, Viktoro sentis, ke kredeble tiu amuzo enhavas por li ion fruktodonan, se li scios ĝin lerte utiligi. Pro tio, de tiu tago, li komencis ŝajne indiferente spionadi la vivmanieron de la paroĥestro: kaj tio al li kostis nek multe da tempo nek multe da laboro, ĉar la ekzistado de la bonega viro estis libro malfermata, en kiu ĉiu povis legi.
La diversaj riveretoj, al kiuj alfluis la malpuraĵoj de la vilaĝo, ĉiuj verŝiĝis en la malgrandan riveron elirantan el la Prelonga parko. En loko, kie tiu alfluaĵo ĵetiĝas en Violanon, sablalmetaĵoj ofte produktiĝis. Nigra kaj malbonodora koto, farita el ĉiuj sterkaĵoj de la lando kelkafoje plilongiĝis deltoforme laŭlonge de riveraj bordoj. Por malaperigi tiun malutilon, oni faris oftajn skrapojn, difinitajn por alĵeti mezen de la fluo la bordajn sablaĵojn. Por tion plenumi, la urbestraro starigis barilon el ligna trabaĵo, kiu antaŭeniris laŭ kelkaj metroj en la kuŝujon de la rivero.
Ĝi estis la loko kutime elektita de l’ abato Benojto: kaj, ĉar Viktoro al li de tio petis la tialon:
— Tial ke, li respondis, tiuj akvoj plenaj da malpuraĵoj estas por la fiŝoj medio esence nutranta. Pro tio, la fiŝaro pli multiĝas en tiu loko ol en ĉiu ajn alia punkto de la rivero.
— Nu, sinjoro paroĥestro, ĉu vi venas ĉi tien ĉiutage? Ĉu neniam vi iras aliloken?
— Tre malofte, amiko mia; escepte kiam mi estas malhelpata de tempomanko. Tiam mi iras fiŝkapti en rodeton pli proksiman de la pastrejo.
— Kaj nun?
— Ho! En somero estas neniu religia festo. Mi pli amas fari kelkajn paŝojn plie kaj reveni kun retaĵo pli plena.
Rekuraĝigite pri tiu punkto, kaj certa ke, krom okazo ne antaŭvidita, la morgaŭan tagon la abato revenos al la<noinclude><references/></noinclude>
r1ahja5rdrffg5v8jvrp8hncw7asdfb
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/103
104
19203
122091
64087
2026-06-20T07:28:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122091
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sama loko, Viktoro eliris pensema. Alveninte hejmen, li demandis la kalendaron. Vidinte ke oni troviĝas en la epoko de la nova luno:
— Nu, li diris, tio min favoras. La nokto estos nigra: neniu min vidos.
Dum la vespero, li supreniris en sian ĉambron kiel kutime. Poste, kiam li estis certa, ke ĉiu dormas en la domo kaj en la vilaĝo, li senŝuiĝis, malsupreniris silentege la ŝtuparon, malfermis antaŭzorge la pordon al la strato, sidiĝis sur ŝtupon, revestis siajn ŝuojn, kaj repuŝis la pordon ĝuste kontraŭ la foston, sed ĝin ne tute ferminte: poste li sin direktis al ilejo en kiu troviĝis ĉiuj iloj, kiujn oni bezonas por urĝaj riparoj. Li prenis segilon, ĉizilon kaj fortikajn prenilojn. Tiam, provizita de tiuj iloj, li trafis la barilon, sin alproksimigante kontraŭ la domojn. La antaŭan tagon li tre bone rimarkis la lokon, kiun la abato ŝatis prefere. Ĝi estis speco de plataĵo, farita el du tabuloj, sur kiuj la piedoj de la fiŝkaptisto ripozis pli oportune ol sur traboj neregulaj kaj maldelikate senŝeligitaj. Unue Viktoro singarde eksidiĝis sur unu el traboj kiuj formis la trabaĵon, dismetis sian segilon, kaj ŝovis la ŝtalan platon sub la tabulojn, metinte supren la segildentojn. Poste, reordiginte la ilon, li eksegis de malsupre supren, laŭ saĝa malrapideco, por ke la grincado de segilo mordanta la lignon ne estu aŭdebla de malproksime, en tiu granda silento, kiu nokte ŝajnas pezi sur la kamparon. Kiam la fendo estis sufiĉe profunda por ke la restaĵo de la tabulo estu pli maldika ol rabotaĵo, Viktoro redismetis la ilon kaj elprenis la platon enmetitan en la fendon. Poste li kolektis iom da koto kaj per ĝi ŝmiris la parton de li segitan, por ke, la morgaŭan tagon, la freŝa tranĉo de la ligno ne apartiĝu blanke el aliaj supraĵoj nigrigitaj de gudro aŭ verdigitaj de la malsekeco. Zorge ekzameninte sian laboron per la pala lumeto de steloj, li revenis hejmen kontenta.<noinclude><references/></noinclude>
d3ovdu5wygyjwlebxiormm89osa0bum
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/104
104
19204
122092
64088
2026-06-20T07:35:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122092
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La morgaŭan tagon, li observis la paroĥestron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. Poste, kiam li estis tute certa, ke neniu povas lin vidi, li rapide ekkuregis por alveni pli frue ol la abato en la lokon, kien tiu ĉi lasta kutimis veni ĉiutage.
Kiam la junulo lin ekvidis, li ŝajnis atente serĉi ion sub la salikoj borderantaj la riveron. De tempo al tempo li rigardis al la alia flanko, metis la manon supren de siaj okuloj, kvazaŭ li volus ilin protekti kontraŭ la suna rebrilo, kaj penadis vidi ĉu la objekto tiel dezirita ne troviĝas sur alia bordo. Viktoro ŝajnis tiel okupata de siaj serĉadoj, ŝajnigante ne suspekti, ke sinjoro Benojto troviĝas apud li, ke tiu ĉi lasta mirigite metis sian manon sur lian ŝultron, ĝoje ekkriante:
— Kion do vi serĉas tiel atente, amiko mia?
— Nu, estas vi, sinjoro paroĥestro, respondis la Saint-Cyrien, eksaltante kiel viro neatendite surprizita. Ĉu vi scias kien Grosklaŭdo alligas sian boaton? Mi dezirus, pro tiu bela vetero, provi promenadon en barko. De tempo tiel longa mi ne manprenis remilojn, ke mi ne scias ĉu mi povos ankoraŭ dece remi. De unu horo almenaŭ mi iras laŭlonge de la rivero, kaj trovas nenion.
— Tio ne estas miriga, respondis la paroĥestro. Tiumatene, portante la bonan Dion al la patrino Triŝardo, kiu mortas pro maljuneco, mi vidis Grosklaŭdon, kiu sekvis la fluon de l’ akvo en sia boato plena ĝis la randoj. Mi opinias, ke li iris al la urbo vendi sian grenon.
Violano estas ŝipirebla nur por malgrandaj boatoj. Pro tio ĝin uzis kulturigistoj nur malmulte riĉaj. Tiuj kiuj, kiel Andreo, devis transporti multajn rikoltaĵojn, pli amis ilin ŝarĝi sur grandajn veturilojn. Pro tio boato fariĝis al ili tute senutila.
— Ha! tiam mi komprenas, ekkriis Viktoro, kiu pri tiu punkto estis tiel bone sciigita kiel la pastro, ĉar li elpensis sian historion nur vidinte Grosklaŭdon suprenirantan<noinclude><references/></noinclude>
sjtd9iupw2wnrzj6fzbrgyl11016jc1
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/105
104
19205
122093
64089
2026-06-20T07:42:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122093
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en sian barkon. Tiam, sinjoro paroĥestro, vi ankoraŭ turmentados tiujn malfeliĉajn fiŝojn dum la tuta tago?
— Ho! infano mia, ne diru tion: ĉar mi konfesas, ke tiu penso, kiam mi haltas sur ĝin, naskas en mia konscienco veran riproĉon. Sed la homo ne esta perfekta: kaj se mi pekas, mortigante estaĵojn de Dio kreitajn, mi esperas, ke li bonvolos min pardoni.
Dirante tiujn vortojn, la abato, kiu jam ne estis juna, sin suprentiris ĝis la barilo, kaj alproksimiĝis malrapide al la loko, kiun Viktoro preparis, la antaŭan nokton. La koro de la junulo batis rompeble: li ŝajnigis ruli cigaredon, sed liaj okuloj atentege subobservis la plej malgrandajn movetojn de la maljuna pastro.
Subite li aŭdis kortuŝantan ekkrion. Nigra maso ŝanceliĝis sur sin mem, kaj la riveraj ondoj malfermiĝis, ĵetante, de la loko, en kiu estis falinta la korpo, multekoloran garbon, kiu refalis pluve. Rapida kiel fajrero, la Saint-Cyrien subakviĝis kun kapo malsupre en la lokon mem, en kiu malaperis sinjoro Benojto.
Renkontante sub sia mano la korpon de la pastro, kiu, tuŝinte la fundon, resupreniris al la supraĵo, Viktoro rapide metis lian kapon for de l’ akvo, por ke la abato povu spiri. Poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia, li lin alkondukis al la bordo. Viktoro naĝis kiel fiŝo. Kiam li estis knabeto, li tiel ofte sin banis en Violano, ke li ĝin konis ĝis ĝiaj plej malgrandaj truoj. Pro tio, tiu savado estis por li vera infana ludo. Nur liaj vestoj estos malsekigitaj; sed rapide ilin sekigos la varmega aŭgusta suno. Cetere la dankemo de la paroĥestro ne estus supervalore pagita de subakviĝo.
Pri la malfeliĉa abato, kies pastra vesto algluiĝinte al liaj membroj malhelpis la plej etajn movojn, lia stato ŝajnis tute plendinda. Kun vizaĝo palega, kun okuloj for de la kapo, kun korpo skuata de konvulsiaj tremadoj, li<noinclude><references/></noinclude>
ja18gsljfvwbmgierxy6xllvg6stpwf
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/106
104
19207
122094
64091
2026-06-20T07:54:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122094
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
kuŝis sur la bordo, balbutante, krakigante dentojn. Viktoro povis distingi nur tiujn vortojn:
— Dio min punis ... Ho! mia savinto ... mia dankemo ... Sed tiuj balbutoj sufiĉis. Li komprenis, ke lia petolaĵo sukcesis, kaj ke li ekmetis en sian ludon atuton tute gravegan.
Tamen la mizera paroĥestro ĉiam restis kuŝanta sur herbo, sufokiĝante kiel karpo eltirita el akvo, kaj elparolante nur nekompreneblajn vortetojn. Liaj vestoj kaj tiuj de Viktoro fumis sub la suno. Tiu lasta ĵetis ĉirkaŭ si malesperajn rigardojn, kaj sin demandis de kiu ekvenos la helpado. Estis necesege, ke oni venigu veturilon por transporti la abaton nekapablan sin teni sur siaj kruroj: aliparte la junulo ne povis lasi lin sola, en la malĝoja stato en kiu li troviĝis. Subite, pro remila bruo, li turnis la kapon kaj ekvidis Grosklaŭdon, kiu rekondukis sian malplenan boaton.
— Ha! amiko mia, nin helpu, ekkriis la filo Linŝardo. Sinjoro paroĥestro preskaŭ dronis; feliĉe mi povis lin savi: sed mi bezonas veturilon. Rapide kuradu al la farmodomo kaj petu Ludovikon aŭ mian patron aŭ iun ajn, ke li venu por nin veturigi.
— Tuj mi iros, respondis Grosklaŭdo saltante sur la bordon, kiam mi estos alliginta mian barkon.
Kaj ekkurante, la kamparano sin direktis al Prelongo.
Post unu kvarono da horo, Ludoviko alvenis en sia veturilo. En ĝin tre malfacile oni suprentiris sinjoron Benojton. La du fratoj lin demetis en lian hejmon, dum Gertrudo levis al la ĉielo siajn brakojn, miregigita, ĉar ŝi vidis ke ŝia mastro revenas pala kiel malvivulo kaj kovrita de kotaĵoj.
Kiam ili lin vidis en senriska loko, la filoj Linŝardoj veturis rapide al la farmodomo, kaj Viktoro tuj supreniris en sian ĉambron por anstataŭi siajn vestojn. Andreo kaj Heleno forestis. Nur dum la vespero la familio eksciis la novan savadon faritan de la junulo. Cetere tiu ĉi estis<noinclude><references/></noinclude>
l2g6y2v6lmetldhe71pps7tqygp564z
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/107
104
19208
122095
64092
2026-06-20T08:08:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122095
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tre malbabilema pri detaloj. Li rakontis la okazintaĵon laŭ maniero tute simpla, kaj parolis pri ĝi kiel pri afero tute negrava. Eĉ al sia patrino, al kiu tamen li plene fidis, li ne volis konigi la veron.
— La virinoj, li opiniis, eĉ la plej sindonemaj estas ofte babilemaj: la plej bona rimedo por konservi sekreton estas ankoraŭ ĝin konfidi al neniu.
Tia simpleco kaj tia modesteco pligrandigis ankoraŭ la estimon kaj la admiron, kiun la Saint-Cyrien ĝuis en la lando. Kaj kiam, la venontan dimanĉon, la abato rakontis en la kastelo la danĝeron de li evititan, li finis per tiuj vortoj:
— Rigardu, sinjorino, kiel la mano de Dio ĉie troviĝas. Li diris, en la komenco de tempoj: «Akvoj produktu dense bestojn vivantajn kaj moviĝantajn.» Kaj li kreis la fiŝojn, dirante: «Kresku kaj obliĝu». Kaj mi krimulo, ĉiutage mi detruis plezure la agon de liaj manoj, ĉiutage mi malhelpis ilian kreskadon kaj ilian obliĝon. Sekve li volis min puni pro mia krueleco kaj pro mia forgeso de lia sankta parolo. Sed se li estas la eterna justeco, li estas samtempe la eterna boneco; kaj li ne volis la morton de la pekulo. Pro tio li instigis al tiu kuraĝa junulo la ideon de promenado en barko, por ke li, por la dua fojo, povu konduti kiel heroo. Do, sinjorino, mi admiras la misterajn projektojn de la Providenco, mi min klinas, kaj mi preĝas.
Tiam Suzano ekkriis per tono kolera, kiu miregigis la bonan pastron:
— Se tio daŭras, li baldaŭ savos unu post la alia ĉiujn Prelongajn loĝantojn: ne estas homo tiu ĉi viro, sed Novtera hundo!<noinclude><references/></noinclude>
diyz2hb4mjmt5nnlyc7z1wsmhkv30t2
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/108
104
20266
122096
68255
2026-06-20T08:14:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122096
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO KVARA|c|g=100%}}
De tiu tago, kiam Viktoro savis la paroĥestron, Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron. Ĉar li troviĝis apud la pastro ĝuste en la momento favora, tiu koincido vere mirakla, kiel plezure ripetis la bona paroĥestro, al ŝi same ŝajnis tute ne klarigebla. Sed, ĉar ŝi ne akceptis la hazardon, ŝi diris funde de si, ke la propra ago de Viktoro en tiu fariĝo estis kredeble multe pli agema ol tiu, kiun la junulo malbabileme konfesis. Momente ŝi suspektis la demonan artifikon de sia filo: sed tiu ideo trairis ŝian cerbon nur fulmofajre kaj en ĝi ne haltis. Tamen la lerteco montrita de la junulo ne estis kapabla malpligrandigi ŝian amon kaj ŝian admiron: kontraŭe.
Por daŭrigi kaj sukcesigi la agon komencitan sur la abato, Viktoro opiniis ke, kvankam ĝis nun li elmontris neniun piecon, tamen li politike agus ĉeestante ĉe la meso ĉiudimanĉe, vestita de sia uniformo de Saint-Cyrien. Li do sin prezentis en la preĝejon ne kiel kredemulo premegita de religieco, sed kiel eleganta bonsocietulo, kiu, akompanante sinjorinon, faras nur agon de ĝentileco. Lia sintenado iom skeptika kvankam tre respektplena montris la superulon, kiu ne kredas malplialtiĝi, konsentante iajn fantaziaĵojn, ĉar li estas certa, ke ĉiam li resupreniros, kiam tion postulos la cirkonstancoj.
Iam per okulo brila pro ĵaluzeco sinjorino Linŝardo<noinclude><references/></noinclude>
h9v9ieen98q1tca9cvu14tj0y5kto7y
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/109
104
20267
122098
68256
2026-06-20T08:21:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122098
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vidis, dum la dimanĉo, la markizinon de Prelongo enirantan en la preĝejon por ĉeesti ĉe la Diservo. Alveninte inter la unuaj en la kapelon, Heleno aŭskultis la bruadon de la blazonkovrita kaleŝo ruliĝanta sur la placo, kaj haltanta antaŭ la sojlo de la sanktejo. Ŝi rigardadis la belan Suzanon alirantan meze de la navo, ekzamenis ŝiajn tualetojn, ŝiajn juvelojn, ŝian ĉapelon, kalkulis sur ŝia vestaro la prezon de ĉiuj detalaĵoj; kaj ŝi sekvis okule la junan virinon celantan la sinjoregan benkon.
Ha! tiu benko blazonhava, sur kies seĝodorso vidiĝis la nobelŝildo de Prelongoj, kun ĝiaj kusenoj el ruĝa veluro, provizitaj de oraj glanoj, Heleno sola sciis la suferojn al ŝi de ĝi kaŭzitajn. Ŝi sentis la sangon alfluantan al ŝia kapo, pripensante ke neniam ŝi en ĝin eniros, ke malgraŭ la supereco de sia inteligenteco kaj de sia voleco, ĉiam ŝi estos malapartigita kun la popolamaso. Tamen ĉu justece ne estus ŝi, kiu devus sur ĝin sidiĝi? Heleno sin malsanigis, ĉiam movante tiujn samajn ideojn. Tamen ĉiudimanĉe ŝi revenis al la sama loko por suferi la saman turmenton, pri kiu ŝi parolis al neniu: ĉar ŝi timis ke ŝia ambicio nekomprenita ŝajnus ridinda kaj naskus al ŝi ĉiuspecajn mokojn en la tuta lando.
Sed nun, ĉar la riĉa farmomastrino povis eniri en la preĝejon, sin apogante sur la brakon de tiu, kiun la urbo salutis kiel heroon, tiu malbona febro malaperis; kaj ŝi ĵetis al la sinjorega benko rigardon nur malestiman. Nun la markizino alpaŝis nerimarkite. Ĉiuj okuloj direktiĝis al la brila Saint-Cyrien kaj al lia malhumila patrino. Mallaŭtaj paroloj ilin akceptis kiam ili eniris; kaj Heleno diris aparte:
— Ni solaj nun estas la veraj estroj de la lando!
Tamen troviĝis en Prelongo iu, kiu rigardis Viktoron per okuloj ankoraŭ pli amplenaj. Ĝi estis Josefino.
De la terura brulado, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj la perdon tutan de ŝiaj posedaĵoj, la junulino<noinclude><references/></noinclude>
61cfa6uxg45txlnslllf45mql41hf99
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/110
104
20268
122099
68257
2026-06-20T08:36:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122099
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vivis en la Linŝarda farmodomo. Andreo timis insulti sian kuzinon, al ŝi farigante la laborojn de servistino, aliparte Josefino, el kies koro elfluis la dankemo, petegis Helenon, ke ŝi al ŝi donu iun ajn taskon, por ke ŝi ne ŝajnu senpage nutrita. Komprenante, ke la orfino obeas al sento de tre ŝatinda delikateco, Linŝardo permesis, ke lia edzino utiligu ŝian bonvolon, kaj al ŝi farigu kelkajn negravajn laborojn.
Sed sisteme li ordonis, ke la naturo de ŝia tasko konstante ŝanĝu, por ke oni ne kredu en la lando, ke li scias lerte ekspluati la mizerecon de malriĉa knabino, por, per tiu rimedo, sin provizi de malmultekosta servistino. La situacio de Josefino estis do tre nepreciza; nek servistino, nek hejmido, ŝi povis vidi de hodiaŭ al morgaŭ sian sorton balanciĝantan inter la du kontraŭaj randoj, laŭ la bonvolo aŭ la kapricoj de l’ mastroj, jen malsupreniri ĝis la plej malsuperaj laboroj, se ŝi malfeliĉe malplaĉos, jen kontraŭe fariĝi estrino en la domo, se Viktoro edziĝos kun ŝi.
Post la unuaj momentoj de malkonscio, kiuj postvenis post la malfeliĉego, Josefino komprenis nur tre malperfekte la sekvojn eblajn de la ruinigo, kiu ŝin tiel kruele frapegis. Eĉ la ideo ke ŝi vivos ĉe Heleno, ke ŝi havos konstante flanke de si tiun kiun ŝi amas, fariĝis por ŝia animo vundita potenca konsolo. Sed post kelkaj tagoj, ŝi komprenis, ke ŝi devas multe plimalgrandigi siajn esperojn. Kvankam Andreo ĉiam montriĝis tiel patra kiel antaŭe; kvankam, en la farmodomo, ĉiu intence evitis, en sia interparolado, ĉiun aludon kapablan ŝin iomete ĉagreni, tamen ŝi sentis, per tiuj mil negravaĵoj de la ĉiutaga vivado, ke oni ne ŝin konsideris plu kiel la heredantinon de bela bieno: kaj, kvankam oni neniel aludis, ŝi komprenis ke ŝia edziniĝo kun Viktoro fariĝis revo tute ne efektivigebla.
Tamen ŝi lin amis. Lin amis ĉiuj amecoj de ŝia pasia animo, ĉiuj fervoroj de ŝia brunhara natureco, revanta<noinclude><references/></noinclude>
c5lr26wtum8k5yfooy2s3corimailnm
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/111
104
20269
122100
68258
2026-06-20T08:41:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122100
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>supernaturecon kaj superhomecon. Kiam ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego, forportantan en liaj brakoj ŝian patrinon kaj ŝian fratinon, kiam ŝi vidis lin falintan en la korton sana kaj senvunda, dum flanke de ŝi ŝiaj parencoj mortis unuj post la aliaj, ŝi memoris la historion pri Danielo, kiun la bona paroĥestro al ŝi konigis, kiam ŝi estis infanaĝa, kaj ŝi nerideme sin demandis ĉu Viktoro ne estis, kiel la biblia persono, protektita de anĝelo. Iom post iom, la amo enradikigis en ŝian koron radikojn tiel profundajn, ke la orfino sincere kredis sian kuzon reale nevundebla.
La savado de l’ abato pligrandigis ankoraŭ tiun kvazaŭ religian entuziasmon: kaj la sento, kiun ŝi metis antaŭ la piedojn de la junulo, kiel oferon antaŭ piedojn de ia dio, estis farita de la donaco tiel absoluta de ŝia tuta personeco, ke la ideo ke ŝi povas sin repreni aŭ lin kontraŭbatali ne estis enirebla en ŝian cerbon. Kontraŭ Viktoro ŝi ne komprenis, ke ia diskuto estu ebla, eĉ dum unu minuto; kaj ŝia amego tradukiĝis per tiuj du vortoj: aŭdi kaj obei. Tamen la malfeliĉa fraŭlino suferis ĉiujn turmentojn de l’ amo ne partoprenita: dank’ al tiu instinkto naskita de la ĵaluzeco, ŝi divenis ke io teksiĝas kontraŭ ŝia feliĉeco, kaj ke la ino ŝin anstataŭonta en la koro de l’ estro jam estis trovita.
La dua jaro vivota de Viktoro en Saint-Cyr jam estis preskaŭ finita: kaj alvenis la momento kiam la juna oficiro ekfaros siajn unuajn militistaĵojn kun la subleŭtenantaj epoletoj.
Dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, ĉi tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto, por eniri en la afrikĉasistan skadraron. Tiun korpuson elektis Viktoro, por ke oni lin sendu en Alĝerion. La juna oficiro esperis ke, en tiu lando, en kiu la militado estas senĉesa, li trovos pli oftajn okazojn sin rimarkigi ol en Francujo, kie oni vivas nur en garnizonoj.<noinclude><references/></noinclude>
k07s99onle81mdq144owqpao75sfs98
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/112
104
20270
122101
68259
2026-06-20T08:47:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122101
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉar, dank’ al senripoza laborado li estis restinta en la unua loko de li okupita, kiam li eniris en Saint-Cyr, tio lin rajtigis elekti mem lian korpuson; kaj pro tio la protekto de sinjoro de Prelongo fariĝis senutila. Do, kiam ĉi tiu lasta al li proponis iri mem Parizon por peti de la milita ministro tiun favoron, la filo Linŝardo penis ŝanĝi lian decidon. Sed Raŭlo insistis: ĉar kiam li komencis aferon, li estis tiel dezirema ĝin sukcesigi, ke nek paŝojn nek klopodojn li malŝparis. Vidante tian obstinecon, la junulo povis nur sin klini. Do tion li faris.
Kiam sinjoro de Prelongo troviĝis antaŭ la ministro, post kiam li konigis la motivon de sia vizito:
— Dio mia, sinjoro, respondis tiu altranga oficisto, pro lia klasiga numero, sinjoro Linŝardo estas sendiskuteble rajtigita elekti mem sian regimenton: kaj mi devas min klini antaŭ lia deziro. La junuloj de vi protektitaj, li aldonis malice, estas tiel ekstervicaj, ke ili eĉ ne bezonas ian protekton.
Elirinte, Raŭlo sin sentis okupitan de nedifinebla impreso. Li estis fiera pri sia protektito kaj malkontenta, ĉar nun li ne povos plu fari ion por li. Li preskaŭ riproĉis Viktoron, ĉar la junulo estis la nevola kaŭzo de tiu senutila vojaĝo: tial li komprenis kial la juna oficiro penis lin deturni el ĝi. Devige li konfesis al si mem, ke la sintenado de Viktoro estis tute korekta, kaj ke estis neeble agi pli delikate {{sic|al|ol}} faris la filo Linŝardo; ĉar li ne povis malĝentile diri: “Neutile, sinjoro, nun mi ne bezonas plu vin.” Li devis kompreni; kaj li, ne diveninte, sin kulpigis de malspriteco.
Sed tiu ministra vizito havis tamen konsekvencon: ĝi malforte vundetis la amikecon sentitan de la markizo al la filo Linŝardo. Ĉar ĉiam oni kulpigas tiun, kiu, ne nur ne vole sed eĉ kontraŭvole, al ni ludigas rolon de malsaĝulo.
Pro tio, kiam li rakontis al sinjorino de Prelongo la negravan malfeliĉeton al li okazintan, li ne estis mirigita, aŭdinte ŝin, kiu diris:<noinclude><references/></noinclude>
88hku314j8e4s65h0fcc8f4a64dzsr3
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/113
104
20271
122102
68263
2026-06-20T08:54:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122102
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kion vi volas? Vi estas iom kulpeta. Vi obstine prezentas helpilojn al knabo, kiu sin trovas sufiĉe granda por marŝi sola. Ha! li ne bezonas, ke oni lin puŝu, tiu ĉi; li tre bone scios trafi sian celon sen via helpo. Kaj mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas, ke tiu celo ne estu por ni malfeliĉiga.
— Dio mia! mia kara Suzano, mi ne komprenas ke vi, tiel bona, tiel kompatema al ĉiu, vi sentas tiom da antipatio kontraŭ plendinda junulo, kiu neniam vin ofendis.
— Tio estas vera, kaj vi prava; sed vane mi kontraŭbatalas tiun senton. Kiam mi vidas tiun fraŭlon, min ekokupas impreso de repuŝo. La lastan fojon, kiam li venis Prelongon, mi promenadis piede kun Matildo, kiam li nin renkontis: li nin salutis tre ĝentile kaj tre respekteme, mi tion senkaŝe konfesas, sed pafante sur min kaj precipe sur mian filinon rigardon tiel borantan, ke mi fariĝis tuj maltrankvila. Matildo, kiu estis elirinta gaja kaj ridema, fariĝis subite senparola: kaj sub la premo de melankolia sento nedifinebla ni ambaŭ revenis al la kastelo.
— Vi kaj via filino estas ambaŭ tro nerveksciteblaj; kaj vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn.
La markizo sin preparis daŭrigi laŭ tiu tono, kiam li tempe memoris, ke la kuracisto nepre rekomendis: “Oni incitu nek la markizinon nek ŝian filinon”. Ĉar Matildo troviĝis en la matenruĝo de la vivo, kiam la virineco komencas, kaj sinjorino de Prelongo en tiu vesperruĝo, kiam ĝi finas: kaj iom post iom ĉiutage forflugis tiu espero, tiel ameme karesita dum ŝia tuta ekzistado, doni al Raŭlo heredanton de lia nomo kaj de lia titolo.
Fraŭlino de Prelongo estis baldaŭ deksesjara. En ekfloriĝo de ŝia virga beleco, ŝi alten portis belegan frunton, kiun la densaj tordaĵoj de flavblonda hararo {{vdk|en|kadrigis}}<noinclude><references/></noinclude>
j4ctc3ulwp8osggsv5emdvry5rzts8n
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/114
104
20272
122103
68264
2026-06-20T09:01:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122103
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|en|kadrigis}} de ora aŭreolo. Ŝiaj grandaj okuloj, de ekstermara verdblueco, havis malkvietigan klarecon, kaj iliaj ŝanĝiĝantaj rebriloj suspektigis en tiu junulina animo abismojn pli nesondeblajn ol tiujn de l’ Oceano. La idealeco, kiun ŝi heredis de sia patro, aliformiĝis en artan senton tre vastigitan. Ĉar ĝis nun ŝi estis frapita de neniu malfeliĉaĵo, la junulino vivis en senĉesa revo, kaj sentis en sia koro nur du amojn, al siaj gepatroj kaj al Dio.
Tamen en iaj okazoj cetere tre maloftaj, ŝi montris nevenkeblan energion. Kiam ŝin ekscitis la kolero, subite ŝiaj okuloj fariĝis nigregaj: la sono de ŝia voĉo kutime tre dolĉa aliformiĝis en tonon sekan, malglatan de senkompata voleco, kiun neniu provis kontraŭbatali. La markizino estis iom timigita, kiam, la unuan fojon, ŝi konstatis tiujn maltrankviligajn simptomojn; sed la markizo kontraŭe ĝojis pro ili. Ĉar li retrovis en sia filino la neflekseblan karakteron de sia patro, la iama markizo, kiu neniam ŝanceliĝis, kiam ordonis la devo kaj la honoro.
Kun tia natureco, la edukado estus do renkontinta nevenkeblajn malfacilaĵojn; sed la neflekseblecon de tiu karaktero kontraŭbatalis senlima boneco. Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi, kaj ne suferi pri ĝia ĉagreno. Sinjorino de Prelongo sciis, ke nur tie ĉi troviĝis la artiko de la kiraso: pro tio, en la maloftaj okazoj, en kiuj la junulino penis malkonsenti la postulojn de sia patrino, ĉi tiu ne provis altrudi sian aŭtoritaton: ŝi nur diris:
— Matildo, vi multe min ĉagrenas.
Tuj fraŭlino de Prelongo sin ĵetis en la brakojn de la {{sic|malkizino|markizino}}, kaj diris, ŝin kisante:
— Ne ploru, panjo, mi vin obeos.
Ĝis nun, Raŭlo kaj Suzano, helpite de specialaj profesoroj, sufiĉis ŝian instruadon. Tamen la markizo antaŭvidis momenton en kiu tiu edukado, iom tro familia, fariĝos netaŭga. Pri tiu punkto, longaj diskutoj okazis<noinclude><references/></noinclude>
dqg8osvn1ke30rtmm21prdb1bzhcm5p
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/115
104
20273
122104
68265
2026-06-20T09:11:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122104
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>inter li kaj lia edzino. Sed kiam li eksciis, ke la reĝo de burĝoj detronita alpaŝis siavice sur la vojo al ekzilo, sinjoro de Prelongo ne ŝanceliĝis.
La respublika formo, per kiu Francujo vestis sian registaron, ebligis, ke li realiras Parizon, ĉar oni ne povis lin kulpigi, ke li alportas siajn servojn al uzurpulo. Sekve la pakaĵoj estis faritaj: kaj la hotelo de la Grenela strato, kiu de dekok jaroj revidis siajn gemastrojn nur inter kelkaj longaj interspacoj, malfermis antaŭ ili sian duoblan pordegon.
En tiu nova ĉirkaŭaĵo, elfinante sian edukadon, perfektigante tion, kio en ĝi troviĝis nur preparita, la ĉarma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon. Aro da adorantoj kuniris post ŝiaj paŝoj: kaj ĉiutage nova deziranto petigis al sinjoro de Prelongo la koron kaj la manon de lia filino. Elĵetinte dudekon da ili, la gemarkizoj inter si elektis la junan dukon de Blasano, parolonte pri li al Matildo nur kiam estos alveninta la tempo por la edzinigo.
Inter la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino, sur la unua vico troviĝis la pentrarto. Ŝiaj akvopentraĵoj estis ŝatitaj eĉ de kleruloj. Iam, farinte kopion laŭ Watteau, ŝi havis gloron aŭdi pentramanton, kiu proponis grandan monsumon, ĉar li kredis ke estas originalo, tio kio troviĝas antaŭ liaj okuloj.
Pro tio, gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni ĉiujare en Parizon, dum kelkaj monatoj, por ebligi, ke Matildo perfektiĝu en arto, kiu ŝin treege interesis. Cetere ilin instigis en tiun vojon ŝiaj profesoroj mem, kiuj antaŭdiris al fraŭlino de Prelongo, en tre proksima estonteco, la plej brilajn sukcesojn.
Inter la lernantinoj, kiuj vizitadis la pentran kurson partoprenitan de Matildo, troviĝis junulino, iom pli maljuna ol fraŭlino de Prelongo, kiun duobla malfeliĉo ekfaris orfinon.
Valentino de Savinako vidis sian patron, maristan<noinclude><references/></noinclude>
es64gfrdbg4spo7ta9a95itwf06ojbc
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/116
104
20274
122105
68266
2026-06-20T09:17:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122105
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>eksoficiron, alportitan hejmen kun brusto borita de glava frapo ricevita en duelo: kaj ŝia patrino, kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis, estis enfermita en frenezejon, en kiu, post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo.
Restinte sola en la mondo, kun malgranda heredaĵo, kiu apenaŭ liveris la monon necesan por ŝia vivado, Valentino estis filinigita de maljuna onklino, Artemiso de Savinako, fratino de sia patro; kaj ĉi tiu lasta kare pagigis al sia nevino, per sia kolerema kaj malgaja karaktero, la maldolĉan panon, kiun ŝi al ŝi donis. Okupita nur de bigotaĵoj, la maljuna fraŭlino vivadis en monaĥejaj parolejoj aŭ funde de preĝejaj oficejoj. Kia ajn estu la horo de la tago, en kiu oni eniris en ŝian hejmon, oni estis certa, ke en ŝia salono troviĝas aro da flatemaj abatoj, kiuj atente observis neeviteblan heredon.
Valentino sola sciis tion, kion ŝi suferis en tia societo. Malboneta artistino, ŝi tamen obstine ĉeestis ĉe ĉiuj desegnaj kursoj; ĉar nur tie ĉi ŝi trovis alian vivmanieron, kiu ŝin ripozigis el la ekzistado unutona kaj monaĥa vivita de ŝi ĉe ŝia onklino.
Post kelkaj semajnoj, Matildo kaj Valentino fariĝis sendisiĝaj amikinoj. Ĉi tiu rakontis al sia nova kunulino ĉiujn malfeliĉaĵojn, kiuj sur ŝin ekfalegis. Fraŭlino de Prelongo estis kortuŝita pro kompato, kiam ŝi vidis tiun senlaciĝon de la Fatalo kontraŭ malfeliĉan kaj senkulpan knabinon: ŝi ŝin ameme kisis, petante de ŝi, ke ŝi bonvolu ŝin ami kiel fratinon. La koron de Valentino, premitan de kelkaj monatoj, plilarĝigis la varmo de tiu nova amelmontro; kaj ŝi ĵuris al Matildo eternan amikecon.
Preskaŭ ĉiutage Valentino vespermanĝis en la hotelo de la Grenela strato. Kiam la somero realvokis al Prelongo la gemarkizojn, Raŭlo, cedante al la deziroj de sia filino, konsentis klopodi mem apud fraŭlinon Artemison, kaj ŝin petis, ke ŝi bonvolu al li prunti Valentinon<noinclude><references/></noinclude>
4l8xhllzpmzhihezt41iwqqurbwrtrt
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/117
104
20931
122106
69737
2026-06-20T09:23:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122106
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝis la novembra monato, por ke li ŝin konduku en la kamparon.
La maljuna fraŭlino opiniis, ke pro ĝentileco ŝi devas montri kelkajn ŝanceliĝojn. Sed funde de sia koro, ŝi sin sentis kontentega, renkontinte tiujn komplezulojn, kiuj ŝin liberigis el ŝia nevino. Ĉar dank’ al la beleco vivega kaj brunhara de Valentino, la vizaĝo de ŝia onklino ŝajnis kompare ankoraŭ pli difektita, streketita kvazaŭ malnova pomo, dum maldensaj grizaj haroj ĝin superis de malkombita harkrono.
La diversaj societrilatoj, kiujn Raŭlo realligis dum lia ĉeesto en Parizo, lin devigis sendi multajn invitojn al personoj, kiuj larĝe malfermis antaŭ li la pordojn de siaj salonoj. Opiniante, ke ne sufiĉas redoni en sia hotelo la ĝentilaĵojn de li ricevitajn, la markizo decidis, ke li organizos en sia sinjorega kastelo de Prelongo grandajn kamparajn festojn, kunigitajn de ĉasoj al la cervo. Li samtempe pensis, ke post nelonga tempo alvenos la momento serĉi edzon por lia filino. Kvankam li jam elektis sinjoron de Blasano, tamen li deziris, ke Matildo povu lin kompari kun aliaj junuloj.
Filo ununura, portante unu el plej famaj nomoj de la Franca nobelaro, Gastono de Blasano tre bone realigis tiun edzon revitan de Suzano, kiam naskiĝis ŝia filino. La karaktero nobla kaj grandanima de la juna duko plaĉis al Raŭlo, kiu, kvankam partoprenante la ideojn de la markizino pri la nobeleco de sia bofilo, postulis samtempe viron kun kiu Matildo kredeble estos feliĉa. Pri tio li zorgis, ke la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj. Tute fiera pri tia honoro, kiu al li pruvis, ke liaj esperoj estas kuraĝigitaj, Gastono montriĝis unu el plej diligentaj inter tiuj, kiuj alvenis al la kastelo.
Li estis junulo havanta belecon iom virinan, preskaŭ malsaneman. Liaj grandaj nigraj okuloj, interniĝantaj en la okulejon, brilis kelkafoje pro febra helo, kiu faris<noinclude><references/></noinclude>
5pe66rbndf4fq7th8kwp10zk6nsuya6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/118
104
20932
122107
69738
2026-06-20T09:30:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122107
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ankoraŭ pli pala la senkoloran palecon de lia vizaĝo. Ĉar li estis heredanto de famaj nobelecaj familioj, kiuj, por konservi la senmiksecon de sia raso, nur inter si konsentis geedziĝon, lia nervaro delikatiĝis, kaj ĉefis estre malriĉigitan sangon.
Li alvenis akompanata de sia servisto Laŭrento, kiu neniam lin ellasis. Tiu obstineco troviĝi konstante en ombro de lia mastro naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj. Tiuj babiladoj tute indiferentigis la junulon: kaj por ne respondi pri ili, li ŝajnigis ilin malkoni.
La festoj estis tre brilaj: Matildo kaj Valentino treege amuziĝis. Tamen, kiam la lasta invitito estis foririnta, fraŭlino de Prelongo sentis kvazaŭ senton de ripozo.
Ne vane junulino kreskis sola inter sia patro kaj sia patrino, sen fratino, sen amikino. Nesenteble ŝi prenas kutimojn, en kiujn koncentriĝas ŝia melankolia karaktero. Do kun plezuro ŝi retrovis sian karan solecon, kiun la amikeco de Valentino ĝojigis per senĉesa rideto.
Ofte la celo de iliaj promenadoj estis la Kamuŝa gardistodomo. Tie Matildo retrovis sian maljunan nutristinon, al kiu la alveno de du junulinoj kaŭzis ĝojon ĉiam novan. Ili ambaŭ petolante kaj ridegante englutis plenan tason da lakto ensorbitan en grizan panon, kaj poste revenis al la kastelo.
Ŝi same rekomencis kune kun sia patrino kaj sia elekta fratino la ĉiutagajn vizitojn faritajn al la malriĉuloj kaj al la malsanuloj. Kiam la vintro ŝin revenigis en Parizon, la malfeliĉuloj, kiujn ŝi lasis post si en Prelongo, ploris pro ŝia eliro, kvazaŭ ĝi estus malfeliĉego.
La boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj.
Ian tagon, ŝi veturis en kaleŝo laŭlonge de Violano, kiam ŝi vidis aron da malbonaj knaboj, kiuj turmentis junan hundon, per tiu krueleco speciala al la infaneco. Ili rompis unu el ĝiaj antaŭaj piedoj, kaj, malgraŭ tiu vundo,<noinclude><references/></noinclude>
s5ntb4u1hhqjnzrfn64s6gcbnq7jmsw
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/119
104
20933
122108
69739
2026-06-20T09:36:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122108
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝin devigis kuri, ĝin persekutante per ŝtonbatoj. La malfeliĉa besto terurita penis, sed vane, sin liberigi el siaj turmentistoj; sed tuj kiam ĝi marŝis dum tri paŝoj, saltetante, skuante ĝian sangoplenan piedon, kiu pendetis kiel ĉifono, ĝi falis, flanken ruliĝante, kaj puŝis dolorajn blekegojn. Tiam denove la ŝtonoj are pluvis. Fine, lacaj pro tiu ludo, kiu prezentis ĉiam saman vidaĵon, unu inter ili ekkriis.
— Ni ĵetu ĝin en akvon.
— Vi estas prava; ni tre amuziĝos, respondis ĥore la bando.
— Nu, finu tiun kruelan petolaĵon, ekkriis Matildo indignanta, kaj lasu trankvila tiun mizeran beston.
— Nu, fraŭlino, respondis la ĉefo de la knabaro, ĉu ni maldiskrete partoprenas viajn aferojn? Kial do vi metas vian nazon en la niajn, kiuj neniel vin koncernas?
— Silentu, Nikolao, diris alia. Ŝi estas la kastela fraŭlino. Ŝi montriĝis kompatema al mia maljuna patrino, kiam ŝi rompis sian kruron. Mi malpermesas, ke oni ŝin malrespektu. Aŭdu min.
Alproksimiĝante respekteme al Matildo:
— Dio mia, fraŭlino, li diris, ni ĵus estis ĝin ĵetontaj en akvon. Se vi ĝin volas, vi povas ĝin preni.
La junulino ne deziris sin embarasi per tiu malpura hundo, kovrita de sango kaj de koto; sed tiu bonfaro estis la sola rimedo por ĝin savi. Aliparte la malfeliĉa besto ŝin rigardis per okuloj tiel petegantaj, ke ŝi sin lasis kortuŝi:
— Vi estas prava, ŝi diris; ĝin al mi donu.
La veturigisto pruntis sian kovrilon por ke la kusenoj ne estu malpurigitaj: oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon; kaj la kaleŝo revenis kastelen.
Kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, ĉi tiuj unue ekgrimacis pro malŝato. Sed ambaŭ tiel amegis sian filinon, ke ili ŝin ŝercis nur modere,<noinclude><references/></noinclude>
rkbsbc5dsi8jd0v3j004zhcakbpqfib