Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.15
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/43
104
22337
126330
72245
2026-08-14T17:34:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126330
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Vole-nevole li devis obei al ŝia deziro. "Se vi nepre volas", li diris, "mi konsentas. Sed ĉi-tiukaze eble estas rekomendinde komisii la esplorojn al Pinkerton. Vi certe konas la nomon!"
"Ĉu la plej grandan amerikan detektivejon? Kompreneble! Jes, tio estas bona ideo."
En la telegramo ŝi aldonis post la vorto "esploru" ankoraŭ "per Pinkerton" kaj nun volis forsendi ĝin.
"Malgrandaĵon vi ankoraŭ forgesis", li diris ridetante kaj malhelpis ŝin efektivigi sian intencon. "Kien via frato adresu la informon?"
"Hm, tio estas ĝusta. Nu, kie ni estos dum la venonta tempo?"
"Pri mia persono mi tion tute ne povas destini. Tio dependos de la cirkonstancoj, plej multe de la informo, kiun ni ricevos de la firmo Walton & Cie. kaj pri kiu mi petos la bankon pere de la germana konsulejo en Chicago. Mi tuj telegrafos al ĉi tiu."
"Sed mi jam diris al vi, ke mia frato plej rapide kaj plej bone ricevos tiun informon. Mi nur ne pensis pri tio pro rapideco. Kial vi ne memorigis min pri tio?"
"Mi ne rajtas tro multe pretendi vian bonecon!"
"Pedanto!" Jen li devis akcepti tiun ŝatatan signovorton.
"Kvazaŭ mi nur 'pro boneco' agus tiel, kiel mi agas. Okazas por venĝi mian kompatindan Alicon, nur pro tio! - Kaj se per tio mi povas plifaciligi vian malfacilan taskon, mi ĝojas!" ŝi aldonis kun afabla rideto, vidinte, ke ĉe ŝiaj unuaj paroloj montriĝis esprimo de malkontenteto en lia vizaĝo.
"Tiukaze bonvolu ankoraŭ aldoni: Esploru ĉe banko Walton elspezojn de Alico Smith dum lasta tempo." Ŝi faris tion. "Kaj kiel adreson aldonu: Komisaro von Merten, Berlin, ĉefpolicejo. De tie, kien mi ĉiutempe<noinclude><references/></noinclude>
nsc9m0484o0efj7cgyb2kyapjvkoxip
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/44
104
22338
126331
72246
2026-08-14T17:56:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126331
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sciigas la lokon de mia restado, oni postsendas al mi ĉion alvenantan por mi."
"Bone!" Ŝi skribis ankaŭ tion. "Ĉu ni nun estas pretaj?"
Li ankoraŭfoje tralegis la telegramon kaj poste ekspedis ĝin.
"Nun ni do ne povas fari ion, antaŭ ol ni havos respondon el Chicago, ĉu ne?" ŝi demandis, kiam ili forlasis la poŝtejon.
"Tamen! La fervoja konduktoro, kiu en la nokto de l' murdo deĵoris en la koncerna kupeo, ankoraŭ estas pridemandota, kvankam mi kredas, ke lia eldiro ne estos tre valora por ni. Ni devas iri al la stacidomo Dresden-Neustadt, kien mi sendis mian suboficiston Kruse por demandi, kie kaj kiam ni povus renkonti la konduktoron. Kruse atendas min tie."
Ili veturis al la stacidomo. "La konduktoro estos ĉi tie je la 5a horo por ekdeĵori", Kruse sciigis. "Li nomiĝas Karlo Ledermann kaj loĝas en Oppell-strato, numero 17."
"Do, supozeble li nun estas hejme. Al li!" Merten decidis. "Ĉu vi volas akompani nin, fraŭlino Mac Kennon?"
"Kompreneble!"
Per fiakro la tri veturis al la loĝejo de l' konduktoro. Ĉi tiu kaj lia edzino treege miris pri la vizito, kies celon von Merten klarigis al li.
"Hm, pri la du vojaĝintoj, tio estas afero iom stranga", li diris, gratante sian kapon. "Kiam ni forveturis el Teplitz, ili estis en la kupeo, kaj kiam ni alvenis en Dresden, ili estis for."
"Kion vi pensis, kiam vi rimarkis tion?"
"Mi pensis, ke ili eble erare forlasis la vagonaron ie survoje!"
"Ĉu vi ne oficiale sciigis la okazintaĵon?"<noinclude><references/></noinclude>
j61s76iakbvmmtdt8jetp7hin8j3t3j
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/22
104
32220
126332
94828
2026-08-14T19:40:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126332
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|Paŝtisto de porkoj}}
Estis iam reĝido, kiu havis nur tre malgrandan regnon; ĝi tamen estis sufiĉe granda, por ke oni povu edziĝi en ĝi, kaj edziĝi li volis.
Certe tio estis iom malmodesta de lia flanko, ke li permesis al si diri al la filino de la imperiestro: "Ĉu vi min deziras?" Li tamen havis la rajton tion fari, ĉar lia nomo estis fama tre malproksime ĉirkaŭe. Ekzistis centoj da reĝidinoj, kiuj akceptus lian svatiĝon kun ĝojo, Ni tamen vidu, ĉu ŝi tion faris.
Nu, ni aŭdos.
Sur la tombo de la patro de la reĝido kreskis rozarbetaĵo, vere belega rozarbetaĵo! Nur unu fojon en kvin jaroj ĝi floris; kaj eĉ tiam ĝi donis nur unu solan rozon, sed ĉi tiu havis tian belegan bonodoron; ke ĉe ĝia odorado oni forgesis ĉiujn siajn zorgojn kaj afliktojn. Li ankaŭ havis najtingalon, kiu povosciis kanti tiel; kvazaŭ ĉiuj ĉarmaj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo. Tiun rozon kaj tiun najtingalon la reĝidino estis ricevonta. Por tio oni metis ilin ambaŭ en grandajn arĝentajn kestojn kaj tiel oni transsendis ilin al la reĝidino.
La imperiestro ordonis, ke oni portu tion antaŭ li en la grandan salonon, en kiun iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj "Ni ricevas gastojn" . Ili nenion havis. Kiam ŝi nun ekvidis la grandajn kestojn kun la donacoj; ŝi ĝoje ekplaŭdis per la manoj.
"Ho, se tio estus kateto!" ŝi diris. Sed montriĝis la belega rozo.
"Ha, kiel ĉarme ĝi estas farita!" diris ĉiuj korteganinoj.
"Ĝi estas pli ol ĉarma," diris la imperiestro, "ĝi estas mirinde belega!"
Sed la reĝidino ekpalpis ĝin kaj preskaŭ ekploris.
"Fi, paĉjo!" ŝi ekkriis, "ĝi ne estas arta rozo, sed nur natura!"
"Fi!" esprimis la saman opinion ĉiuj korteganoj, "ĝi estas natura!"
"Antaŭ ol koleri, ni volu rigardi, kio troviĝas en la dua kesto!" diris la imperiestro, kaj tiam montriĝis la najtingalo. Ĝi kantis tiel belege, ke oni ne povis tuj diri ion malbonan kontraŭ ĝi.
"Superbe! Charmant!" ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france, unu pli malbone ol la alia.<noinclude><references/></noinclude>
6aouvayemgfeimkwzlcqawjsijskbst
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/23
104
32221
126333
94829
2026-08-15T08:29:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126333
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Kiel ĉi tiu birdo rememorigas al mi la muzikan kesteton de la alte formortinta imperiestrino!" diris unu maljuna kavaliro. "Ho jes, tio estas ĝuste la sama tono, la sama plenumado!"
"Jes!" diris la imperiestro, kaj li ekploris kiel malgranda infano.
"Tio ja espereble ne estas natura!" ekkriis la reĝidino.
"Jes, tio estas natura birdo!" diris la alportintoj.
"Nu, en tia okazo lasu la birdon flugi!" diris la reĝidino, kaj ŝi neniel volis permesi, ke la reĝido venu.
Ĉi tiu tamen ne lasis sin fortimigi. Li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo, ŝovis la ĉapon forte malsupren kaj ekfrapis:
"Bonan tagon, imperiestro!" li diris. "Ĉu mi ne povus ĉi tie en la palaco ricevi ian oficon?"
"Ha, tiom multe da personoj serĉas ĉi tie oficon!" respondis la imperiestro. "Tamen atendu! Mi nun efektive bezonas iun, kiu povus gardi porkojn, ĉar ni havas grandan nombron da ili!"
Tiamaniere la reĝido estis farita imperiestra porkopaŝtisto. Li ricevis mizeran kamereton malsupre apud la porkejo, kaj tie li devis resti. Sed dum la tuta tago li sidis kaj laboris, kaj ĝis vespero li pretigis beletan malgrandan poton. Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn, kiuj ĉe bolado en la poto tintadis tre bele kaj ludadis la malnovan melodion:
:„Ha, vi kara Aŭgusteno;
:Ĉio estas for!“
Sed la plej granda artifikeco konsistis en tio, ke, tenante la fingron en la vaporo eliranta el la poto, oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo en la urbo. Tio kompreneble estis io alia ol rozo!
La reĝidino kun ĉiuj siaj korteganinoj preterpromenis, kaj kiam ŝi ekaŭdis la melodion, ŝi haltis kaj havis tre gajan mienon, ĉar ŝi ankaŭ povosciis ludi "Ha, vi kara Aŭgusteno" . Tio estis la sola, kion ŝi povosciis, sed ŝi ludadis tion per unu fingro.
"Tion mi ankaŭ povoscias!" ŝi ekkriis. "Tio certe estas tre klera porkopaŝtisto. Aŭskultu, iru tien kaj demandu lin, kiom kostas la instrumento!"
Tial unu el la korteganinoj devis tien salti, sed antaŭe ŝi metis sur siajn piedojn lignajn pantoflojn.
"Kion vi postulas pro la poto?" demandis la korteganino.
"Mi postulas dek kisojn de la reĝidino!" respondis la porkopaŝtisto.
"Dio nin gardu!" ekkriis la korteĝanino.
"Jes, malpli mi ne povas preni!" diris la porkopaŝtisto.
"Nu, kion li diris?" demandis la reĝidino.<noinclude><references/></noinclude>
p2euvuz47ixdwz9cx2io1fsi0xqqp6g
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/24
104
32222
126334
94830
2026-08-15T08:36:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126334
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>"Tion mi efektive ne povas eldiri!" respondis la korteganino; "ĝi estas terura!"
"En tia okazo vi povas flustri tion al mi en la orelon!" Kaj la korteganino flustris al ŝi en la orelon.
"Li estas malbonkonduta!" diris la reĝidino kaj rapide iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis malgrandan distancon, la tintiloj ekludis tiel ĉarme:
:„Ha, vi kara Aŭgusteno,
:Ĉio estas for!“
"Aŭskultu!" denove komencis la reĝidino, "demandu lin, ĉu li volas preni dek kisojn de miaj korteganinoj."
"Ho ne!" diris la porkopaŝtisto, "dek kisojn de la reĝidino, alie mi ne donos la poton!"
"Kia ĉagrena afero!" diris la reĝidino, "sed en tia okazo vi devas almenaŭ stariĝi antaŭe, ke neniu povu tion vidi!"
La korteganinoj stariĝis antaŭ ŝi, dislarĝigis siajn vestojn, kaj tiam la porkopaŝtisto ricevis la dek kisojn kaj ŝi la poton.
Ha, kia feliĉo tio estis! Dum la tuta vespero kaj la tuta tago la poto devis boli. En la tuta urbo ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi, kiel ĉe ĉambelano, tiel ankaŭ ĉe botisto. La korteganinoj dancis kaj plaŭdis per la manoj.
"Ni scias, kiu havos dolĉan supon kaj patkukon! Ni scias, al kiu oni surtabliĝos griaĵon kaj karbonadon! Kiel belege! Kiel ravante!"
"Efektive ravante!" konsentis la ĉefa kortegestrino.
"Sed bone silentu, ĉar mi estas ja filino de la imperiestro!"
"Eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn!" ili ĉiuj asertis.
La porkopaŝtisto, tio estas la reĝido - sed ili ja ne ŝciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto - ne preterlasis eĉ unu tagon sen pretigo de io nova, kaj li pretigis knarilon. Kiam oni ĝin turnis, tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj; kiujn oni iam konis depost la kreo de la mondo.
"Sed tio estas superbe!" diris la reĝidino, preterpasante. "Neniam mi aŭdis ludadon de pli bela artaĵo. lru al li kaj demandu lin, kiom la instrumento kostas. Sed kisojn mi ne donos!"
"Li volas ricevi cent kisojn de la reĝidino!" diris la korteganino, kiu prenis informon.
"Mi opinias, ke li freneziĝis!" diris la reĝidino kaj iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis kelkan distancon, ŝi haltis. "Oni devas subteni la arton," ŝi diris; "por tio mi estas ja filino de la imperiestro! Diru al li, mi donos al li dek kisojn, kiel hieraŭ, la ceterajn li povas preni de miaj korteganinoj!"<noinclude><references/></noinclude>
jul31y5fbj4t3xwkgt3zj1l6ez9sxpo
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/25
104
32223
126335
94831
2026-08-15T08:44:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126335
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>"Sed ni farus tion tiel nevolonte!" diris la korteganinoj.
"Babilaĵo!" respondis la reĝidino, "se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas. Memoru, ke mi donas al vi nutraĵon kaj salajron!" Nenio helpis, la korteganino devis denove iri al li.
"Cent kisojn de la reĝidino!" li diris, "aŭ ĉiu el ni konservos sian havon."
"Stariĝu antaŭe!" ŝi diris; kaj ĉiuj korteganinoj stariĝis antaŭe, kaj li komencis kisi.
"Kion povas signifi tiu homamasiĝo tie apud la porkejo?" diris la imperiestro, kiu eliris sur la balkonon. Li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn. "Tie partoprenas ja la korteganinoj. Mi iros al ili malsupren!" Rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta.
Nu, nu, kiel li rapidis!
Kiam li venis malsupren sur la korton, li ekpaŝis tre mallaŭte, kaj la korteganinoj estis tiel okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke la afero estu farata tute honeste kaj li ne ricevu tro multe, sed ankaŭ ne tro malmulte, ke ili tute ne rimarkis la imperiestron. Li stariĝis sur la pintoj de la fingroj.
"Kio do tio estas?" li diris, kiam li ekvidis, kiel ili sin kisas, kaj li ekbatis ilin per la pantoflo ĝuste en la momento, kiam la porkopaŝtisto ricevis la okdeksesan kison.
"For!" ekkriis la imperiestro, ĉar li estis tre kolera; kaj kiel la porkopaŝtiston, tiel ankaŭ la reĝidinon li forpelis el sia regno.
Tiam ŝi staris kaj ploris, la porkopaŝtisto insultis, kaj la pluvo faladis torente.
"Ha, mi malfeliĉa homido!" ĝemis la reĝidino; "kial mi ne prenis la belan reĝidon! Ha, kiel malfeliĉa mi estas!"
La porkopaŝtisto iris malantaŭ arbon, deviŝis al si de la vizaĝo la nigran kaj brunan farbon, forĵetis de si la malbelajn vestojn kaj aperis nun en siaj vestoj de reĝido, tiel bela, ke la reĝidino nevole devis kliniĝi antaŭ li.
"Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!" li komencis, "Vi ne volis havi honestan reĝidon? Vi ne komprenis la valoron de rozoj kaj najtingaloj, sed la porkopaŝtiston vi kisis pro ludilo! Tion, kion vi nun suferas, vi meritis!"
Kaj li foriris en sian regnon, fermis la pordon kaj metis antaŭ ĝi riglilon, tiel ke ŝi povis nur stari ekstere kaj kanti:
:„Ha, vi kara Aŭgusteno,
:Ĉio estas for!“<noinclude><references/></noinclude>
p32kr4gshnxiaiq7g45e2mdvpish27h
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/26
104
32224
126336
94833
2026-08-15T08:51:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126336
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|Poligono}}
Se post fulmotondro oni preteriras poligonan kampon, oni ofte rimarkas, ke ĝi aspektas nigre kaj kvazaŭ bruligite. Oni havas la impreson, kvazaŭ flamo de fajro transiris la kampon, kaj la kamparano tiam diras: "Tion la poligono ricevis de la fulmo!" Sed kial ĝi tion ricevis? Mi rakontos, kion diris al mi la pasero, kaj al la pasero tion rakontis maljuna saliko, kiu staris apud poligona kampo kaj ankoraŭ tie staras. Tio estas tre respektinda alta saliko, sed tuberplena kaj maljuna, en la mezo ĝi estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso. La arbo estas klinita antaŭen, kaj la branĉoj pendas malsupren al la tero, kvazaŭ ili estus verdaj longaj haroj.
Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. Ho, la ĉarma aveno! Kiam ĝi estas matura, ĝi aspektas kiel tuta amaso da malgrandaj flavaj kanarioj sur unu branĉo. La greno promesis riĉan kaj benitan rikolton, kaj ju pli peza ĝi estis, des pli profunde ĝi kliniĝis en pia humileco.
Sed tie estis ankaŭ kampo kun poligono, kaj ĝi kuŝis ĝuste kontraŭ la maljuna saliko. La poligono ne havis intencon klini sin kiel la alia greno; ĝi tenis la kapon alte kaj staris fiere kaj rigide.
"Mi estas tiel same riĉa kiel la spikoj," ĝi diris, "kaj krom tio mi estas multe pli bela. Miaj floraĵoj laŭ sia beleco estas egalaj al la floraĵoj de la pomarboj. Estas plezuro rigardi min kaj la miajn. Ĉu vi konas iun, kiu aspektas pli bele ol ni, vi maljuna saliko?"
Kaj la saliko balancis la kapon, kvazaŭ ĝi volus diri: "Certe mi konas!" Sed la poligono plenblovis sin de malhumileco kaj diris: "La malsaĝa arbo, ĝi estas tiel maljuna, ke al ĝi en la ventro kreskas jam herbo!"
Subite amasiĝis teruraj fulmotondraj nuboj. Ĉiuj kampaj floroj kunmetis siajn foliojn aŭ klinis siajn delikatajn kapojn, kiam la fulmotondro kuris super ili. Nur la poligono fanfaronis per sia fiereco.
"Klinu vian kapon kiel ni!" diris la floroj,
"Tion mi tute ne bezonas!" respondis la poligono.<noinclude><references/></noinclude>
bhikfq883kr2j8dwaidmdclvtjr5n22
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/27
104
32225
126337
94836
2026-08-15T08:58:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126337
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Poligono"/>"Klinu vian kapon kiel ni!" kriis la greno! "jen alflugas la anĝelo de fulmotondro! Li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero. Li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo!"
"Mi tamen ne volas min klini!" diris la poligono.
"Fermu viajn floraĵojn kaj klinu viajn foliojn!" admonis ankaŭ la maljuna saliko. "Ne rigardu en la fulmon, kiam la nubo diskrevos! Eĉ al la homoj tio ne estas permesata, ĉar tra la fulmo oni povas enrigardi en la ĉielon de Dio, sed tiu vido blindigus eĉ la homojn. Kio do fariĝus des pli al ni, al la kreskaĵoj de la tero, se ni tion permesus al ni, kiuj estas ja multe malpli gravaj!"
"Multe malpli gravaj?" respondis la poligono. "Nu, mi do ĝuste volas enrigardi en la ĉielon de Dio!" Kaj ĝi efektive tion faris en sia malhumileco kaj fiereco. Aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis.
Kiam la fulmotondro pasis, la floroj kaj la greno staris en la trankvila, pura aero refreŝigitaj de la pluvo, sed la poligono estis karbonigre brulkolorita de la fulmo; ĝi estis nun senviva, senvalora kreskaĵo sur la kampo.
La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento, kaj grandaj gutoj da akvo falis de ĝiaj verdaj folioj, kvazaŭ la arbo plorus; kaj la paseroj demandis: "Kial vi ploras? ĉi tie estas ja mirinde freŝige! vidu, kiel la suno lumas, vidu, kiel la nuboj rapide kuras! ĉu vi povas senti la odoron de la floroj kaj de la arbetoj? kial vi tiel ploras, vi maljuna saliko?"
Kaj la saliko rakontis pri la fiereco, pri la malhumileco kaj pri la puno de la poligono. La puno ĉiam sekvas. Mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj; ili rakontis ĝin al mi unu vesperon, kiam mi petis ilin pri fabelo.
<section end="Poligono"/>
<section begin="Anĝelo"/>{{Titolo|ANĜELO}}
Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn; etendas siajn grandajn blankajn flugilojn, flugas super ĉiujn lokojn, kiujn la infano, amis, kaj ŝirkolektas plenmanon da floroj, kiujn li alportas supren al Dio,<section end="Anĝelo"/><noinclude><references/></noinclude>
qdwqmxi0jsy6tkw7vhltogzlfgi7vds
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/28
104
32226
126338
94837
2026-08-15T09:05:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126338
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por ke ili tie floru ankoraŭ pli bele ol sur la tero. Dio alpremas ĉiujn florojn al Sia koro, sed al tiu floro, kiu estas al Li plej kara, Li donas kison, kaj per tio ĝi ricevas voĉon kaj povas partopreni en la granda feliĉa kantado.
Ĉion ĉi tion rakontis anĝelo de Dio, portante mortintan infanon al la ĉielo, kaj la infano tion aŭdis kiel en sonĝo. Ili flugis super la hejmaj lokoj, kie la infano estis ludinta, kaj trapasis ĝardenojn kun belegaj floroj.
"Kiun ni prenu kun ni kaj plantu en la ĉielo?" demandis la anĝelo.
Jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon, tiel ke ĉiuj branĉoj, plenaj de grandaj duone malfermiĝintaj burĝonoj, pendis velkinte:
"La kompatinda rozarbetaĵo!" diris la infano, "prenu ĝin, por ke supre ĉe Dio ĝi ekfloru!"
Kaj la anĝelo prenis ĝin, sed kisis pro tio la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn. Ili ŝirkolektis kelkajn el la belaj luksofloroj, sed ili prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon kaj la sovaĝan trikoloreton.
"Nun ni havas florojn!" ĝojkriis la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ili ne flugis ankoraŭ al Dio. Estis nokto, kaj ĉie regis silento. Ili restis en la granda urbo kaj ŝvebis super unu el la plej malvastaj stratoj, kie kuŝis tutaj amasoj, da pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj. Tiam estis tago de transloĝiĝado. Tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj kaj malnovaj ĉapeloj, kaj ĉio havis ne tre bonan aspekton.
La anĝelo montris sub tiu balaaĵo kelke da potpecoj de florpoto kaj bulon da tero, kiu elfalis kaj kiun kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro, kiu nun havis plu nenian valoron kaj tial estis elĵetita sur la straton.
"Tion ni kunprenos!" diris la anĝelo. "Dum nia flugado mi rakontos al vi la kaŭzon."
Ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:
„Tie malsupre en la malvasta strato, en la malalta kelo, loĝis malriĉa, malsana knabo. De sia plej frua infaneco li ĉiam devis kuŝi en la lito. Kiam li sentis sin plej bone, li povis per lambastonoj kelke da fojoj trairi la malgrandan ĉambron tien kaj reen; tio estis ĉio. Dum malmulte da someraj tagoj la radioj de la suno penetradis por duonhoro en la koridoron de la kelo. Kiam la malfeliĉa knabo tiam sidis kaj la varma suno lumis sur li kaj tra siaj delikataj fingroj, kiujn li tenis antaŭ sia vizaĝo, li vidis la trabriletadon de sia ruĝa sango, tiam oni diris: "Hodiaŭ li faris promenadon" . La arbaron en ĝia belega printempa verdeco li<noinclude><references/></noinclude>
2vng4aqr3rfmmq06h4oi8d6rfclcp7i
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/29
104
32227
126339
94838
2026-08-15T09:16:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126339
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>konis nur per tio, ke la filo de la najbaro alportis al li la unuan branĉon de fago. Li tenis ĝin super la kapo kaj revis nun, ke li ripozas sub fagoj; kie la suno lumas kaj la birdoj kantas. En unu printempa tago la filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. Tial oni plantis ĝin en florpoton kaj starigis ĝin ĉe la fenestro tute apud lia lito. La floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi kreskis, elkreskigis novajn idojn kaj donadis ĉiujare novajn florojn. Ĝi anstataŭis al la malsana knabo la plej belan ĝardenon, ĝi estis lia malgranda trezoro sur ĉi tiu tero. Li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion, kiu enbrilis tra la malalta fenestro. La floro eĉ enkreskis en liajn sonĝojn, ĉar por li sola ĝi kreskis, eligadis sian odoron kaj ĝojigadis la okulon. Al ĝi li dum sia morto turnis sian vizaĝon, kiam Dio lin vokis. En la daŭro de unu jaro li estis jam ĉe Dio, en la daŭro de unu jaro la floro forgesite staris en la fenestro, kaj ĝi velksekiĝis, kaj tial ĉe la transloĝiĝo oni elĵetis ĝin sur la straton kune kun la balaaĵo. Kaj tio estas la floro, la malfeliĉa velksekiĝinta floro, kiun ni prenis en nian bukedon, ĉar tiu floro alportis pli da ĝojo, ol la plej riĉa floro en la ĝardeno de reĝino.“
"Sed de kie vi scias ĉion ĉi tion?" demandis la infano, kiun la anĝelo portis supren al la ĉielo.
"Mi tion scias!" diris la anĝelo, "mi estis ja mem la malsana, malgranda knabo, kiu iradis per lambastonoj! Mian floron mi bone konas."
La infano nun tute malfermis siajn okulojn kaj rigardis la anĝelon en lian belan, afablan vizaĝon. En la sama momento ili alvenis en la ĉielon de Dio, kie regis ĝojo kaj feliĉo. Kaj Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro, kaj tiam ĝi ricevis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj ekflugis kun li mano en mano. Dio alpremis ĉiujn florojn al Sia koro, sed la malfeliĉan velksekiĝintan kampan floron Li kisis, kaj ĝi ricevis voĉon kaj ekkantis kun ĉiuj anĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, unuj tre proksime, aliaj en grandaj rondoj ĉirkaŭe, ĉiam pli kaj pli malproksime, ĝis la senfineco, sed ĉiuj egale feliĉaj. Ĉiuj ili kantis, malgrandaj kaj grandaj, la bona, nun tiel benita infano, kiel ankaŭ la malriĉa kampa floro, kiu velksekiĝinta, elĵetita kun balaaĵo, estis kuŝinta sur la malvasta, malluma strato.<noinclude><references/></noinclude>
ikzr0si7tbfbpv6qb6gujzv92yhxu0p
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/30
104
32228
126340
94840
2026-08-15T09:28:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126340
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|LA NAJTINGALO}}
En Ĥinujo, kiel vi sendube scias, la imperiestro estas Ĥino kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj astas ankaŭ Ĥinoj. De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj, sed ĝuste tial valoras aŭskulti la historion, ĉar alie oni povus ĝin forgesi. La palaco de la imperiestro estis la plej belega en la mondo, ĝi estis tuta el delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotima, ke oni devis ĉiam esti tre singarda. En la ĝardeno oni povis vidi la plej rimarkindajn florojn, kaj al la plej belaj el ili estis alligitaj arĝentaj sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojn. Ĉio en la ĝardeno de la imperiestro estis aranĝita plej sagace, kaj la ĝardeno estis tiel grandega, ke eĉ la ĝardenisto ne sciis, kie estas ĝia fino.
Fervore marŝante, oni venadis el la ĝardeno en plej belegan arbaron kun altaj arboj kaj profundaj lagoj. La arbaro kondukis al la maro, kiu estis blua kaj profunda. Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj loĝis najtingalo, kiu kantadis tiel dolĉe, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu tute kaj plene estis okupita de sia profesio, silente kuŝiĝadis kaj aŭskultadis, kiam li, elveturinte en la nokto, por etendi sian reton, aŭdis la najtingalon. "Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!" li diradis, sed baldaŭ li estis devigata zorgi pri sia profesio, kaj li forgesadis la birdon. Sed kiam la najtingalo en la sekvanta nokto denove kantis kaj la fiŝkaptisto tien venis, li ripetadis: "Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!"
El ĉiuj landoj de la mondo venadis vojaĝantoj en la urbon de la imperiestro kaj admiradis ĝin, la palacon kaj la ĝardenon; sed kiam ili aŭdis la najtingalon, ili ĉiuj diradis: "Tio ĉi tamen estas la plej bona!"
La vojaĝantoj rakontadis pri tio post sia reveno hejmen, kaj la scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro; kaj tiuj, kiuj sciis verki versojn, verkis plej belajn poeziaĵojn pri la najtingalo en la arbaro apud la profunda maro.
La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn, kaj kelkaj el tiuj libroj unu fojon trafis ankaŭ en la manojn de la imperiestro. Li sidis en sia ora seĝo, legis kaj legis kaj balancadis ĉiuminute la kapon, ĉar estis al li<noinclude><references/></noinclude>
60ywtcx0wc583e911z23qzqt2ioac8s
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/31
104
32229
126341
94841
2026-08-15T10:11:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126341
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>agrable sciiĝi pri tiuj belegaj priskriboj de la urbo, la palaco kaj la ĝardeno. "Sed la najtingalo estas tamen la plej bona el ĉio!" estis skribite en la libroj.
"Kion ĉi tio povas signifi?" diris la imperiestro, "La najtingalo? Ĝin mi ja tute ne konas. Ĉu ekzistas tia birdo en mia regno kaj en mia propra ĝardeno? Pri tio mi neniam aŭdis! Kaj pri io simila mi sciiĝis nur el la libroj!"
Li alvokis sian kortegestron, kiu estis tiel eminenta, ke ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom "P!" , kaj "P!" ja nenion signifas.
"Oni ja rakontas, ke ĉi tie troviĝas eksterordinare rimarkinda birdo, nomata najtingalo! - ekparolis al li la imperiestro. - Oni diras, ke ĝi estas la plej bona objekto en mia granda regno! Kial oni neniam ion diris al mi pri ĝi?"
"Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!" diris la kortegestro; "ĝi neniam estis prezentita en la kortego!"
"Mi ordonas, ke ĝi hodiaŭ vespere venu ĉi tien kaj kantu antaŭ mi!" diris plue la imperiestro; "la tuta mondo scias, kion mi havas, kaj mi ĝin ne scias."
"Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!" respondis la kortegestro, "sed mi ĝin serĉos, mi ĝin trovos!"
Sed kie oni povis ĝin trovi? La kortegestro kuradis supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra salonoj kaj koridoroj, sed neniu el tiuj, kiujn li renkontis, iam ion aŭdis pri la najtingalo; kaj la kortegestro kuris returne al la imperiestro kaj diris, ke ĝi estas verŝajne fabelo de la libroverkistoj.
"Via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si; kiaj diversaj mensogoj estas verkataj. Ĉio ĉi tio estas fantazioj kaj apartenas al la tiel nomata nigra magio!"
"Sed la libro, en kiu mi tion ĉi legis," respondis la imperiestro, "estas sendita al mi de la altepotenca imperiestro de Japanujo, kaj sekve ĝi ne povas esti malveraĵo. Mi volas aŭdi la najtingalon! Ĝi nepre devas esti hodiaŭ vespere ĉi tie! Ĝi havas mian plejmoŝtan favoron! Kaj se ĝi ne venos, tiam mi ordonos piedpremi la ventrojn de ĉiuj korteganoj tuj post ilia vespermanĝo!"
"Tsing-Pe," diris la kortegestro, kaj li ekkuris denove supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra ĉiuj salonoj kaj koridoroj. Duono de la kortego kuris kune kun li, ĉar ili ne tre volis lasi al si piedpremi la ventrojn. Tiam komenciĝis fervora demandado pri la rimarkinda birdo, kiun konis la tuta mondo, sed, nur neniu en la kortego.<noinclude><references/></noinclude>
bm6wcfqexg0gfnv8ia9tev128y95ykh
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/32
104
32230
126342
94842
2026-08-15T10:19:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126342
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
Fine ili trovis malgrandan, malriĉan kuirejan knabineton. Ŝi diris "Ho Dio, la najtingalo! Mi bone ĝin konas! Jes, kiel bonege ĝi kantas! Ĉiuvespere oni permesas al mi forporti por mia bedaŭrinda malsana patrino kelkajn restaĵojn da manĝaĵoj; ŝi loĝas malsupre apud la bordo de la maro; kaj kiam mi iras returne, estas laca kaj ripozas en la arbaro, tiam mi aŭdas la najtingalon. Tiam larmoj staras en miaj okuloj kaj mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!"
"Malgranda kuireja knabineto!" diris la kortegestro, "ni havigos al vi konstantan oficon en la kuirejo kaj permeson vidadi, kiel la imperiestro manĝas, se vi povas konduki nin al la najtingalo, ĉar estas ordonite, ke ĝi hodiaŭ vespere venu por kanti!"
Post tio ili ĉiuj elmarŝis al la arbaro, kie la najtingalo ordinare kantadis; duono de la kortego partoprenis en la marŝado. Kiam ili tramarŝis pecon de la vojo, subite bovino komencis bleki.
"Ho!" diris unu kortegano, "jen ni ĝin havas! sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto. Mi certe ĝin iam antaŭe aŭdis!"
"Ne, tio estas bovinoj, kiuj blekas!" diris la kuireja knabineto; "ni estas ankoraŭ tre malproksime de la ĝusta loko!"
Poste ekblekis ranoj en la marĉo.
"Belege!" diris la ĥina palaca predikisto; "nun mi ĝin aŭdas; tio ĉi sonas ĝuste kiel malgrandaj sonoriletoj de preĝejo!"
"Ne, tio estas ranoj!" diris la kuireja knabineto; "sed nun mi pensas, ni baldaŭ ĝin aŭdos."
Subite aŭdiĝis trilado de la najtingalo.
"Jen ĝi estas!" ekkriis la knabineto; "aŭskultu, aŭskaltu, kaj jen tie ĝi sidas!" kaj ŝi montris en la direkto al malgranda griza birdo supre en la branĉoj.
"Ĉu ĝi estas ebla!" diris la kortegestro, "tia mi neniam ĝin prezentus al mi! Kian simplan eksteraĵon ĝi havas! ĝi certe paliĝis pro tio, ke ĝi vidas ĉirkaŭ si tiom multe da altrangaj personoj!"
"Najtingaleto!" ekkriis la kuireja knabineto tute laŭte, "nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu anlaŭ li!"
"Kun la plej granda plezuro!" respondis la najtingalo, kaj ĝi ekkantis tiel, ke estis plej agrabla ĝuo ĝin aŭdi.
"Tio sonas tute kiel vitraj sonoriloj!" diris la kortegestro, "kaj rigardu do la malgrandan gorĝeton, kiel ĝi forte laboras! Estas tre strange, ke ni antaŭe neniam ĝin aŭdis! Ĝi havos grandan sukceson en la kortego!"
"Ĉu mi kantu ankoraŭ unu fojon antaŭ la imperiestro?" demandis la najtingalo, kiu pensis, ke antaŭ ĝi estas la imperiestro.<noinclude><references/></noinclude>
jhskqah0odolbeebhpn8iyrwsoqllg9