Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.15
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/33
104
32231
126343
94843
2026-08-15T12:44:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126343
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Mia bonega, ĉarma najtingalo!" diris la kortegestro, "mi havas la grandan plezuron komuniki al vi la ordonon, ke vi aperu hodiaŭ vespere al palaca festo, kie vi devas ravi lian imperiestran moŝton per via ĉarmega kantado!"
"La plej bonan efikon ĝi faras en verdaĵo!" respondis la najtingalo, sed ĝi tamen iris kun ili, kiam ĝi aŭdis, ke la imperiestro tion deziras.
En la palaco ĉio estis en festa parado. La muroj kaj plankoj, kiuj estis el porcelano, brilis en la lumo de multaj miloj da oraj lampoj. La plej belaj floroj, kiuj povis laŭte tinti per siaj sonoriletoj, staris en la koridoroj. Tie estis granda moviĝado, kio kaŭzis grandan trablovan venton, kaj ĉiuj sonoriloj sonoris tiel senĉese, ke oni ne povis kompreni eĉ sian propran vorton.
Meze en la salono, en kiu sidis la imperiestro, estis starigita malgranda ora kolono, sur kiu devis sidi la najtingalo, la tuta kortego tie estis kolektita, kaj la kuireja knabineto ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo, ĉar nun, estis jam donita al ŝi la titolo de efektiva kortega kuiristino. Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn, kaj ĉiuj rigardadis la malgrandan grizan birdeton, al kiu la imperiestro faradis aprobajn kapmovojn.
La najtingalo kantis tiel ĉarme, ke ĉe la imperiestro aperis larmoj en la okuloj; la larmoj fluis malsupren sur liaj vangoj kaj tiam la najtingalo kantis ankoraŭ pli bele, kaj ĝia kantado iris profunde en la koron. La imperiestro estis tiel ĝoja kaj kontenta, ke li bonvolis decidi, ke la najtingalo portu oran pantoflon ĉirkaŭ la kolo. Sed la najtingalo dankis, dirante, ke ĝi ricevis jam sufiĉan rekompencon.
"Mi vidis larmojn en la okuloj de la imperiestro, tio estas por mi la plej granda trezoro! La larmoj de imperiestro havas mirindan potencon! Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita!"
Kaj tiam ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo.
"Ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron," diris la sinjorinoj ĉirkaŭe, kaj ili prenis akvon en la buŝon, por doni al sia voĉo ploretan nuancon, kiam iu ekparolos kun ili. Kaj tiam ili pensis, ke ili ankaŭ estas najtingaloj. Eĉ la servistoj kaj servistinoj esprimis sian plej altan kontentecon, kaj tio ĉi tre multe signifas, ĉar ĝuste ili havas ĉiam la plej grandajn postulojn. Jes, la najtingalo havis efektive grandan feliĉon.
Estis decidite, ke ĝi restu nun en la kortego, havu sian propran kaĝon kaj ĝuu la liberecon dufoje en la tago kaj unu fojon en la nokto fari promenon en la libera aero. Dekdu servistoj devis ĝin akompanadi, kaj {{sic|li|ili}} ĉiuj devis ĝin teni per rubando, ligita ĉirkaŭ unu el ĝiaj piedetoj. Certe ne estis granda plezuro en tiaj promenadoj.<noinclude><references/></noinclude>
o5g7m4j1dcct6dqkjn72xkfxpgmrtq4
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/34
104
32232
126344
94844
2026-08-15T13:51:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126344
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La tuta urbo parolis nur pri la mirinda birdo; kaj se du personoj sin renkontis, ili ĝemis kaj faris tiajn ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato. Eĉ dekunu infanoj de butikistinoj estis baptitaj per ĝia nomo, kvankam iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto.
Unu tagon oni alportis al la imperiestro grandan keston, sur kiu estis skribite: "Najtingalo!"
"Jen ni havas novan libron pri nia fama birdo!" diris la imperiestro.
Sed ĝi ne estis libro, ĝi estis malgranda artaĵa objekto, kiu kuŝis en skatolo, artefarita najtingalo, kiu estis kvazaŭ simila al la viva, sed ĉe ĉiuj flankoj estis garnita per diamantoj, rubenoj kaj safiroj. Se oni streĉtordis la artefaritan birdon, ĝi povis kanti unu el la pecoj, kiujn kantis la efektiva najtingalo, kaj samtempe ĝi movadis la voston supren kaj malsupren kaj brilis de arĝento kaj oro. Ĉirkaŭ la kolo ĝi portis rubandeton sur kiu estis skribite: "La najtingalo de la imperiestro de Japanujo estas senvalora en komparo kun la najtingalo de la imperiestro de Ĥinujo!" "Belege!" ili ĉiuj diris, kaj tiu, kiu alportis la artefaritan birdon, ricevis tuj la titolon de la imperiestra ĉefa kortega alportisto de najtingaloj.
"Nun ili kantu kune! Kia belega dueto ĝi estos!"
Kaj ili devis kanti kune; sed la afero ne volis iri bone, ĉar la efektiva najtingalo kantis laŭ sia maniero, kaj la artefarita birdo kantis laŭ la rulcilindroj.
"Ĉi tiu ne estas kulpa!" diris la muzikaĵisto, "ĉi tiu severe observas la takton kaj estas tute el mia lernejo!"
Nun oni ordonis, ke la artefarita birdo kantu sole. Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon: ĝi brilis, kiel braceletoj kaj brustaj pingloj.
Tridek-tri fojojn ĝi kantis tiun saman pecon kaj tamen ne laciĝis. La homoj volonte ĝin aŭdus denove de la komenco, sed la imperiestro esprimis la opinion, ke nun ankaŭ la viva najtingalo devas ion aŭdigi. Sed kie ĝi estis! Neniu rimarkis, ke ĝi elflugis tra la nefermita fenestro for al siaj verdaj arbaroj.
"Sed kio ĝi estas?" ekkriis la imperiestro; kaj ĉiuj korteganoj insultis kaj diris, ke la najtingalo estas terure sendanka besto. "La pli bonan birdon ni tamen havas!" ili diris, konsolante sin, kaj tial la artefarita birdo devis denove kanti, kaj la tridek-kvaran fojon estis antaŭludita al ili la sama peco, sed ili ĉiam ankoraŭ ne konis ĝin perfekte, ĉar ĝi estis tro malfacila. La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj, li eĉ<noinclude><references/></noinclude>
ry85x5siyec3emh0b4prsk0owcfm5ix
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/35
104
32233
126345
94845
2026-08-15T14:07:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126345
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>certigadis, ke ĝi estas pli bona ol la efektiva najtingalo ne sole pro la vestoj kaj la multaj brilantaj diamantoj, sed ankaŭ rilate sian internaĵon.
"Ĉar vidu, miaj sinjoroj, kaj antaŭ ĉio via imperiestra moŝto, ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita: ĝi estos tiel kaj ne alie: Oni povas fari kalkulojn pri ĝi, oni povas ĝin malfermi oni povas montri la homan prikalkulon, montri, kiel kuŝas la rulcilindroj, kiel ili iras kaj kiel unu faro sekvas el alia...."
"Tio estas tute miaj pensoj!" diris ĉiuj, kaj la muzikaĵisto ricevis la permeson montri la birdon en la plej proksima dimanĉo al la popolo.
"Ili ankaŭ aŭdu ĝian kantadon!" diris la imperiestro; kaj ili ĝin aŭdis kaj fariĝis tiel gajaj, kvazaŭ ili ebriiĝus per teo, ĉar tio estas tute ĥina maniero. "Ho!" ili diris, kaj laŭ sia moro ili levis unu fingron supren kaj balancis la kapon. Sed la malriĉaj fiŝkaptistoj, kiuj aŭdis la veran najtingalon, diris: "Estas vero, ke tio ĉi sonas tute bele; oni ne povas eĉ nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio, sed io mankas, io; kion mi nur ne scias ĝuste esprimi!"
La efektiva najtingalo estis ekzilita el la lando kaj regno.
La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro. Ĉiuj donacoj, kiujn ĝi ricevis, oro kaj juveloj, kuŝis ĉirkaŭ ĝi, kaj pri la titolo ĝi jam atingis la altecon de grandimperiestra noktotabla kantisto kun la rango de konsilisto de la unua klaso de la maldekstra flanko. Ĉar la imperiestro rigardis kiel plej eminentan tiun flankon, sur kiu troviĝas la koro, kaj la koro eĉ ĉe imperiestro troviĝas sur la maldekstra flanko. Sed la muzikaĵisto verkis dudek-kvin dikajn volumojn pri la artefarita birdo. Tiu ĉi verko estis tiel instruiteca kaj tiel longa, tiel plena de la plej malfacilaj ĥinaj vortoj, ke ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn, kaj oni piedpremus al ili la ventrojn.
Tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro. La imperiestro, la kortego kaj ĉiuj aliaj Ĥinoj sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis. Ili povis mem kunkanti; kaj ili tion faris. La strataj buboj kantadis: "cicici! klukluklu!" kaj la imperiestro ankaŭ tion kantadis. Ho, estis ĉarmege!
Sed unu vesperon, kiam la artefarita birdo ĝuste kantis plej bone kaj la imperiestro kuŝis en la lito kaj aŭskultis, el la interno de la birdo aŭdigi : "ŝŝŝup!" Io krevis: "ŝurrr!" Ĉiuj radoj ekkuris, kaj baldaŭ la muziko silentiĝis.
La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston; sed kion tiu povis helpi? Poste oni iris voki la horloĝiston.<noinclude><references/></noinclude>
5eqnwt1k05y94fihh2nxac4ev63u97l
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/36
104
32234
126346
94846
2026-08-15T14:30:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126346
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj post longa demandado kaj esplorado li almenaŭ iom riparis la birdon, sed li deklaris; ke ĝi devas esti tre ŝparata, ĉar la pivotoj estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn tiamaniere, ke la muziko iru kun certeco. Kia granda malĝojo nun estis! Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko. Sed la muzikaĵisto havis malgrandan paroladon kaj certigis, ke ĝi estas ankoraŭ tiel bona, kiel antaŭe, kaj tiam ĉio estis tiel bona, kiel antaŭe.
Pasis kvin jaroj, Subite la tuta lando ricevis efektivan kaŭzon por granda malĝojo. Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana, kaj oni diris, ke li ne povas plu vivi. Nova imperiestro estis jam antaŭprepare elektita, kaj la popolo staris ekstere sur la strato kaj demandadis la kortegestron, kia estas la stato de ilia landestro.
"P!" li respondadis kaj balancadis la kapon,
Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito; la tuta kortego rigardis lin kiel jam mortintan, kaj ĉiu kuris montri sian respekton al la nova imperiestro; la palacaj servistoj elkuris, por babili pri tio, kaj la palacaj servistinoj havis multe da gastoj. En ĉiuj salonoj kaj koridoroj estis sternitaj drapaj kovraĵoj, por ke oni ne audŭ la paŝojn, kaj tial ĉie estis tiel silente, tiel silente. Sed la imperiestro ankoraŭ ne mortis. Rigida kaj pala li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj. Alte supre unu fenestro estis malfermita, kaj la luno lumis sur la imperiestron kaj la artefaritan birdon.
La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri; estis al li, kvazaŭ io kuŝus sur lia brusto. Li malfermis la okulojn, kaj tiam li vidis, ke tio, kio sidis sur lia brusto, estas la morto. Ĝi metis sur sin lian oran kronon kaj tenis en unu mano la oran glavon de la imperiestro kaj en la dua mano lian belegan standardon. El la faldoj de la grandaj veluraj kurtenoj ĉirkaŭe rigardis strangaj kapoj, el kiuj kelkaj estis tre malbelaj, aliaj estis pacplenaj kaj mildaj. Tio estis ĉiuj malbonaj kaj bonaj faroj de la imperiestro, kiuj nun, kiam la morto sidis sur lia koro, staris antaŭ liaj okuloj, "Ĉu vi memoras ĉi tion?" murmuretis unu post alia. "Ĉu vi memoras ĉi tion?" Kaj ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto.
"Tion mi neniam sciis," ĝemis la imperiestro. "Vi, ĉarma ora birdeto, kantu do, kantu! Mi donis al vi oron kaj juvelojn, mi eĉ pendigis ĉirkaŭ via kolo mian oran pantoflon, kantu do, kantu!"
Sed la birdo silentis, ĉar estis neniu, por ĝin streĉtordi, kaj sen tio ĝi ne kantis. Sed la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj, kaj ĉirkaŭe estis tiel silente, tiel terure silente.<noinclude><references/></noinclude>
2f5pho9peigsqmr7zqrjisixuwcrwyz
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/37
104
32235
126347
94847
2026-08-15T21:18:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126347
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed jen subite, ĝuste apud la fenestro, eksonis plej bela kantado. Ĝi venis de la malgranda viva najtingalo, kiu sidis ekstere sur branĉo. Ĝi aŭdis pri la mizero de sia imperiestro, kaj tial ĝi venis por kanti al li konsolon kaj esperon. Kaj dum ĝi kantis, la fantomoj pli kaj pli paliĝis, ĉiam pli rapide pulsis la sango en la malforta korpo de la imperiestro, kaj eĉ la morto mem aŭskultis kaj diris:
"Daŭrigu, najtingaleto, daŭrigu!"
"Jes, se vi donos al mi la belegan oran glavon, se vi donos al mi la riĉan standardon kaj la kronon de la imperiestro!"
Kaj la morto donis ĉiujn multekostaĵojn, po unu por ĉiu kanto kaj la najtingalo estis senlaca en sia kantado. Ĝi kantis pri la silenta tombejo, kie kreskas la blankaj rozoj, kie odoras la siringo, kaj kie la freŝa herbo estas malsekigata de la larmoj de la postvivantoj. Tiam la morto eksopiris pri sia ĝardeno, kaj kiel malvarma blanka nebulo ĝi elflugis tra la fenestro.
"Mi dankas, mi dankas!" diris la imperiestro; "vi, ĉiela birdeto, mi bone vin konas! Vin mi ekzilis el mia lando kaj regno, kaj tamen vi forkantis de mia lito la malbonojn, vi forpelis la morton de mia koro! Kiel mi povas vin rekompenci?"
"Vi min rekompencis!" diris la najtingalo; "larmojn elverŝis viaj okuloj, kiam mi la unuan fojon kantis antaŭ vi; tion mi neniam forgesos al vi, tio estas la juveloj, kiuj estas agrablaj al la koro de kantanto. Sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi kantos kaj endormigos vin."
Ĝi kantis; kaj la imperiestro dolĉe endormiĝis; kvieta kaj bonfara estis la dormo.
La radioj de la suno tra la fenestro falis sur lin, kiam li, refortigita kaj sana, vekiĝis. Ankoraŭ neniu el liaj servistoj revenis, ĉar ili pensis, ke li jam ne vivas, sed la najtingalo ankoraŭ tie sidis kaj kantis.
"Por ĉiam vi devas resti ĉe mi!" diris la imperiestro; "vi kantos nur tiam, kiam vi volos, kaj la artefaritan birdon mi disbatos je mil pecoj."
"Ne faru ĉi tion!" diris la najtingalo; "la bonon, kiun ĝi povis fari, ĝi ja faris; konservu ĝin, kiel antaŭe! Mi ne povas loĝi en kastelo, sed permesu al mi venadi, kiam mi mem havos la deziron. Tiam mi vespere sidos tie sur la branĉo apud la fenestro, kaj mi kantos al vi, por ke vi fariĝu gaja, sed samtempe ankaŭ meditema. Mi kantos pri la feliĉuloj kaj pri tiuj, kiuj suferas; mi kantos pri la bono kaj malbono kiu estas kaŝata antaŭ vi. La malgranda birdeto flugas malproksime, al la malriĉa fiŝkaptisto, al la tegmento de la kampulo, al ĉiu, kiu estas malproksima de vi kaj de via kortego. Vian koron mi amas pli ol vian kronon, kaj tamen la krono havas en si ion de la odoro de sankteco. Mi venados, mi, kantados al vi! Sed unu aferon vi devas promesi al mi!"<noinclude><references/></noinclude>
6fgpyqe2jivitpmzczg3zu3bhrqrnmf
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/38
104
32236
126348
94849
2026-08-15T21:23:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126348
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="La najtingalo"/>"Ĉion!" diris la imperiestro, kaj li staris en siaj imperiestraj vestoj, kiujn li mem surmetis sur sin, kaj la glavon, kiu estis peza de oro, li almetis al sia koro.
"Pri unu afero mi vin petas! Rakontu al neniu, ke vi havas birdeton, kiu ĉion diras al vi, tiam ĉio iros ankoraŭ pli bone!"
Kaj la najtingalo forflugis.
La servistoj envenis, por rigardi la mortintan imperiestron.... Surprizite ili haltis, kaj la imperiestro diris al ili
"Bonan tagon!"
<section end="La najtingalo"/>
<section begin="Gefianĉoj"/>{{Titolo|GEFIANĈOJ}}
Turbo kaj pilko kuŝis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris al la pilko: "Ĉu ni ne fariĝu gefianĉoj, ĉar ni kuŝas ja unu apud la alia en unu tirkesto?" Sed la pilko, kiu estis farita el marokena ledo kaj havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino, ne volis doni eĉ respondon al io simila.
En la sekvanta tago la posedanto de la ludiloj, malgranda knabo, venis kaj kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon. Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis.
"Rigardu min!" li diris al la pilko. "Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!"
"Tiel, vi efektive tiel pensas?" respondis la pilko; "vi certe ne scias, ke mia patro kaj mia patrino estis marokenaj pantofloj kaj ke mi havas korkon en la ventro."
"Jes, sed mi estas el mahagona ligno!" diris la turbo, "kaj la urbestro mem min tornis, li posedas propran tornostablon, kaj tio kaŭzis al li multe da plezuro."
"Ĉu mi povas tion fidi?" demandis la pilko.
"Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!" asertis la turbo. <section end="Gefianĉoj"/><noinclude><references/></noinclude>
pv7to7lz8gxfkyqwelh09yn3j7dvjsi
126349
126348
2026-08-15T21:42:39Z
HenriLeFoll
4277
126349
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="La najtingalo"/>"Ĉion!" diris la imperiestro, kaj li staris en siaj imperiestraj vestoj, kiujn li mem surmetis sur sin, kaj la glavon, kiu estis peza de oro, li almetis al sia koro.
"Pri unu afero mi vin petas! Rakontu al neniu, ke vi havas birdeton, kiu ĉion diras al vi, tiam ĉio iros ankoraŭ pli bone!"
Kaj la najtingalo forflugis.
La servistoj envenis, por rigardi la mortintan imperiestron.... Surprizite ili haltis, kaj la imperiestro diris al ili
"Bonan tagon!"
{{---|3em}}
<section end="La najtingalo"/>
<section begin="Gefianĉoj"/>{{Titolo|GEFIANĈOJ}}
Turbo kaj pilko kuŝis inter aliaj ludiloj kune en unu tirkesto, kaj la turbo diris al la pilko: "Ĉu ni ne fariĝu gefianĉoj, ĉar ni kuŝas ja unu apud la alia en unu tirkesto?" Sed la pilko, kiu estis farita el marokena ledo kaj havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino, ne volis doni eĉ respondon al io simila.
En la sekvanta tago la posedanto de la ludiloj, malgranda knabo, venis kaj kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon. Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis.
"Rigardu min!" li diris al la pilko. "Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!"
"Tiel, vi efektive tiel pensas?" respondis la pilko; "vi certe ne scias, ke mia patro kaj mia patrino estis marokenaj pantofloj kaj ke mi havas korkon en la ventro."
"Jes, sed mi estas el mahagona ligno!" diris la turbo, "kaj la urbestro mem min tornis, li posedas propran tornostablon, kaj tio kaŭzis al li multe da plezuro."
"Ĉu mi povas tion fidi?" demandis la pilko.
"Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!" asertis la turbo. <section end="Gefianĉoj"/><noinclude><references/></noinclude>
andxq86fpa349azqd58uvrnlppbitny
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/39
104
32237
126350
94850
2026-08-16T10:04:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126350
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Vi bone parolas por vi," diris la pilko; "mi tamen ne povas konsenti. Mi estas jam kvazaŭ fianĉigita kun unu hirundo. Ĉiufoje, kiam mi leviĝas en la aeron, ĝi elŝovas la kapon el sia nesto kaj demandas: ‚Ĉu vi volas? Ĉu vi volas?’ Interne mi jam diris jes, kaj tio sekve estas kiel duonfianĉiĝo. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam vin forgesos!"
"Tio multe utilos al mi!" opiniis la turbo, kaj poste ili plu ne parolis unu kun la alia.
En la sekvanta tago oni elprenis la pilkon. La turbo vidis, kiel ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj. Ĝi ĉiufoje venadis returne, sed apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton, ĉu pro sopiro, ĉu pro tio, ke ĝi havis korkon en la ventro. Sed la naŭan fojon la pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed ĝi estis kaj restis for.
"Mi scias, kie ĝi estas!" ĝemis la turbo, "ĝi estas en la nesto de la hirundo, kaj ĝi nun interedziĝis kun la hirundo."
Ju pli la turbo meditis pri tio, des pli ĝi sentis sin kortirata al la pilko. Ĝuste pro tio, ke ĝi ne povis ĝin ricevi, ĝia amo ĉiam pli kreskis. Plej stranga ŝajnis al ĝi tio, ke la pilko preferis alian. La turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis, sed konstante ĝi ĉe tio pensadis pri la pilko, kiu en ĝiaj pensoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli bela. Pasis kelke da jaroj, kaj tio fariĝis malnova amo.
La turbo nun ne estis plu juna. Sed jen unu tagon oni ĉiuflanke ĝin orkolorigis; neniam ankoraŭ ĝi aspektis tiel belege! Ĝi estis nun vera ora turbo kaj saltadis tiel, ke oni aŭdis nur zumadon. Jes, tiel estis bone! Sed subite ĝi eksaltis tro alte kaj... ĝi malaperis.
Oni serĉis kaj serĉis, eĉ malsupre en la kelo, sed oni ne povis ĝin trovi. Kie ĝi estis?
Ĝi saltis en barelon de balaaĵoj, en kiu kuŝis diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento.
"Bela loko por mi! Ĉi tie mia oraĵo baldaŭ malaperos. Kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio!" Kaj ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis tre proksime de ĝi, kaj al stranga ronda objekto, kiu aspektis preskaŭ kiel maljuna pomo: Sed tio ne estis pomo, tio estis malnova pilko, kiu dum multe da jaroj estis kuŝinta supre en la defluilo de la tegmento kaj duone dissolviĝis de la trapenetrinta akvo.
"Dankon al Dio, jen fine venas iu el nia sfero, kun kiu oni povas paroli!" diris la pilko kaj atente rigardis la oritan turbon. "En efektiveco mi estas el marokena ledo, kudrita de la manoj de delikata junulino, kaj mi havas korkon en la korpo, sed tion neniu nun povus rimarki sur<noinclude><references/></noinclude>
krauy0ixmo44p6v783d3y5fpbam3roh
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/40
104
32238
126351
94852
2026-08-16T10:10:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126351
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Gefianĉoj"/>mi. Mi estis edziniĝonta kun hirundo, sed bedaŭrinde mi falis en la tegmentan defluilon, kie mi kuŝis dum kvin jaroj kaj moliĝis de la akvo! Vere, tio estas longa tempo por juna fraŭlino!"
Sed la turbo diris nenion, ĝi pensis pri sia malnova fianĉino, kaj ju pli ĝi aŭskultis, des pli klare fariĝis al ĝi, ke tio estas ĝuste la fianĉino mem.
Jen venis la servistino kaj volis renversi la barelon. "Hura!" ŝi ekkriis, "jen estas la ora turbo!"
La turbo venis denove en la domon kaj estis alte honorata, sed pri la pilko oni nenion plu aŭdis. Pri sia malnova amo la turbo neniam plu parolis. La amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo kaj moliĝis, oni neniam plu ŝin rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo.
{{---|3em}}
<section end="Gefianĉoj"/>
<section begin="Anasido"/>{{Titolo|MALBELA ANASIDO}}
En la kamparo estis belege! Estis somero. La greno estis flava, la aveno estis verda. La fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj, kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj kaj klakadis Egipte, ĉar tiun lingvon ĝi lernis de sia patrino. Ĉirkaŭ la grenkampo kaj la herbejoj etendiĝis grandaj arbaroj, kaj meze de ĉi tiuj troviĝis profundaj lagoj. Ho, estis belege tie en la kamparo! En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. Tie estis tiel sovaĝe, kiel en plej profunda arbaro. Tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn; sed nun tio preskaŭ tedis al ŝi, ĉar ĝi daŭris ja tro longe, kaj oni ŝin nur malofte vizitis. La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin kaj sidi sub folio de lapo, por babili kun ŝi.
Fine krevis unu ovo post la alia. "Pip, pip!" oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon.
"Rap, rap! Rapidu, rapidu!" ŝi kriis, kaj tiam ili ekmoviĝis kaj<section end="Anasido"/><noinclude><references/></noinclude>
3swoum299va7wiphovquroru85z88fm
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/41
104
32239
126352
94853
2026-08-16T10:41:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126352
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>rapidis laŭforte kaj rigardis sub la verdaj folioj ĉiuflanken. La patrino permesis al ili rigardi, kiom ili volis, ĉar la verda koloro estas bona por la okuloj.
"Kiel granda estas la mondo!" diris ĉiuj idoj; ĉar kompreneble ili nun havis multe pli da loko ol tiam, kiam ili kuŝis ankoraŭ interne en la ovo.
"Ĉu vi pensas, ke tio estas jam la tuta mondo?" diris la patrino. "La mondo etendiĝas ankoraŭ malproksime trans la dua flanko de la ĝardeno, ĝis la kampo de la pastro; tamen tie mi ankoraŭ neniam estis! Vi estas ja ĉi tie ĉiuj kune!" ŝi diris plue kaj leviĝis. "Ne, mi ne havas, ankoraŭ ĉiujn! La plej granda ovo ĉiam ankoraŭ tie kuŝas! Kiel longe do tio ankoraŭ daŭros? Nun tio efektive baldaŭ tedos al mi!" Kaj ŝi denove kuŝiĝis.
"Nu, kiel la afero iras?" demandis unu maljuna anasino, kiu venis ŝin viziti.
"Kun tiu unu ovo la afero daŭras tiel longe!" diris la kovanta anasino. "Ankoraŭ nenia truo en ĝi montriĝas. Sed rigardu la aliajn! Ili estas la plej belaj anasidoj, kiujn mi iam vidis. Ili ĉiuj estas frapante similaj al sia patro. La sentaŭgulo, li eĉ ne vizitas min!"
"Montru, mi petas, al mi la ovon, kiu ne volas krevi," diris la maljuna anasino. "Kredu al mi, tio estas ovo de meleagrino! Tiel mi ankaŭ iam estis trompita, kaj mi havis multe da klopodoj kun la idoj, ĉar ili timas la akvon, mi diras al vi. Antaŭe mi neniel povis elirigi ilin, kiom ajn mi klopodis kaj penis, admonis kaj helpis! Montru al mi la ovon! Jes, ĝi estas ovo de meleagrino! Lasu ĝin kuŝi, kaj prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi!"
"Mi tamen ankoraŭ iom kuŝos sur ĝi!" respondis la anasino. "Se mi jam tiel longe kuŝis, ne estas ja grave kuŝi ankoraŭ iom pli!"
"Ĉiu laŭ sia gusto!" diris la maljuna anasino kaj diris adiaŭ.
Fine la granda ovo krevis. "Pip, pip!" diris la ido kaj elrampis. Ĝi estis tre granda kaj rimarkinde malbela. La anasino ĉirkaŭrigardis ĝin. "Tio estas ja terure granda anasido!" ŝi diris. "Neniu el la aliaj tiel aspektas. Ĉu efektive tio estas meleagrido? Nu, pri tio ni baldaŭ konvinkiĝos! Ĝi iru en la akvon, eĉ se mi mem devus ĝin tien enpuŝi!"
En la sekvanta tago estis belega vetero. La suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj. La anasino-patrino, venis kun sia tuta familio al la kanalo. "Plaŭ!" ŝi ensaltis en la akvon. "Rap, rap!" ŝi kriis, kaj unu anasido post la alia mallerte ensaltis. La akvo ekkovris al ili la kapon, sed ili tuj supreniĝis returne kaj eknaĝis fiere, la piedoj moviĝadis per si mem, kaj ĉiuj ili sentis sin bone en la malseka elemento, eĉ la malbela griza ido ankaŭ naĝis kune.<noinclude><references/></noinclude>
pcnhkl8a6s1wkooiyxbn1wf83j94m5v
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/42
104
32240
126353
94854
2026-08-16T10:49:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126353
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Ne, tio ne estas meleagrido!" ŝi diris. "Oni nur rigardu, kiel bele ĝi uzas siajn piedojn, kiel rekte ĝi sin tenas! Ĝi estas mia propra infano. En efektiveco ĝi estas tute beleta, kiam oni ĝin nur rigardas pli atente. Rap, rap! Venu kun mi, nun vi ekkonos la mondon. Mi prezentos vin en anasejo, sed tenu vin ĉiam proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin, kaj gardu vin kontraŭ la kato!"
Kaj tiel ili eniris en la anasejon. Terura bruo tie regis; ĉar du familioj batalis inter si pro kapo de angilo, kaj, malgraŭ tio ĝin ricevis la kato.
"Vidu, tiel la aferoj iras en la mondo!" diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo. "Uzu nur viajn piedojn," ŝi diris, "rigardu, ke vi iom rapidu, kaj klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj. Hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca. Kiel vi vidas, ŝi portas ruĝan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso. Ĝi signifas, ke oni ne volas ŝin perdi kaj ke ŝi devas esti rekonebla por bestoj kaj homoj. Moviĝu! Rapidu! Ne turnu la piedojn internen! Bone edukita anasido larĝe disstarigas la piedojn, kiel la patro kaj la patrino! Vidu, tiel! Nun klinu vian kolon kaj diru: ‚Rap!’ "
Kaj ili tion faris. Sed la aliaj anasoj ĉirkaŭe rigardis ilin kaj diris: "Vidu! Nun ni devas ricevi ankoraŭ tiun familiaĉon, kvazaŭ nia nombro ne estus ankoraŭ sufiĉe granda! Fi, kiel unu el la anasidoj aspektas! Tion ni ne toleros inter ni!" Kaj tuj unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko.
"Lasu ĝin trankvila!" diris la patrino, "ĝi ja al neniu ion faras!" "Jes, sed ĝi estas tiel granda kaj stranga!" diris la anaso, kiu ĝin mordis, "kaj tial oni devas ĝin forpeli!"
"Vi havas belajn infanojn, patrineto," diris kun protekta tono la maljuna anasino kun la ĉifono ĉirkaŭ la piedo. "Ĉiuj ili estas belaj, esceptinte unu, kiu ne naskiĝis bonforme! Estus bone, se vi povus ĝin rekovi!"
"Tio ne estas ebla, via moŝto!" diris la anasino-patrino. "Ĝi ne estas bela, sed ĝi havas tre bonan koron, kaj ĝi naĝas tiel same bone, kiel ĉiu el la aliaj, mi povas eĉ diri, ke eble eĉ iom pli bone. Mi pensas, ke per la kreskado ĝi ordiĝos aŭ kun la tempo ĝi fariĝos iom malpli granda. Ĝi kuŝis tro longe en la ovo, kaj pro tio ĝi ne ricevis la ĝustan formon." Ĉe tio ĝi pinĉis la anasidon en la nuko kaj komencis ĝin glatigi. "Krom tio," ŝi diris plue, "ĝi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas. Mi esperas, ke ĝi ricevos solidan forton, kaj tiam ĝi jam trabatos sin en la mondo."<noinclude><references/></noinclude>
sbt2tpka9ddaycai740q8as4yrozjw1
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/43
104
32241
126354
94855
2026-08-16T10:57:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126354
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"La ceteraj anasidoj estas ja tute beletaj!" diris la maljunulino. "Sentu vin tute kiel hejme, kaj se vi trovos kapon de angilo, vi povas ĝin alporti al mi."
Kaj ili sentis sin kiel hejme.
Sed la kompatinda anasido, kiu elrampis el la ovo la lasta kaj estis tiel malbela, estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. "Ĝi estas tro granda," ili ĉiuj diris, kaj la meleagro, kiu naskiĝis kun spronoj kaj tial imagis al si, ke li estas reĝo, plenblovis sin kiel ŝipo kun etenditaj veloj, iris rekte al la anasido, kriis rulrule, kaj lia kapo fariĝis tute ruĝa. La kompatinda anasido ne sciis, kiel ĝi devas stari; nek kiel ĝi devas iri. Ĝi estis malĝoja, ke ĝi aspektas tiel malbele kaj estas objekto de mokado por la tuta anasejo.
Tiel estis en la unua tago, kaj poste fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. La malfeliĉa anasido estis pelata de ĉiuj, eĉ ĝiaj gefratoj estis tre malbonkondutaj kontraŭ ĝi kaj ĉiam diradis: "Ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo!" Kaj la patrino ĝemadis: "Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie!" La anasoj ĝin mordadis, la kokinoj ĝin bekadis, kaj la servistino kiu alportadis manĝaĵon, puŝadis ĝin per la piedo.
Tial ĝi forkuris kaj flugis trans la barilon. La birdetoj en la arbetaĵoj timigite leviĝis en la aeron! "Pri tio mia malbeleco estas kulpa!" pensis la anasido kaj fermis la okulojn, kurante tamen pluen. Tiamaniere ĝi venis ĝis la granda marĉo, en kiu loĝas la sovaĝaj anasoj. Tie ĝi kuŝis dum la tuta nokto, ĉar ĝi estis tre laca kaj malĝoja.
Matene la sovaĝaj anasoj leviĝis kaj ekvidis la novan kamaradon. "El kie vi estas?" ili demandis, kaj la anasido sin turnis ĉiuflanken kaj salutis, kiel ĝi nur povis.
"Vi estas terure malbela!" diris la sovaĝaj anasoj, "sed tio estas por ni indiferenta, se vi nur ne enedziĝos en nian familion!" La kompatinda anasido certe tute ne pensis pri edziĝo. Por ĝi estis grave nur ricevi la permeson kuŝi en la kanaro kaj trinki akvon el la marĉo.
Dum tutaj du tagoj ĝi tie kuŝis. Tiam tien venis du sovaĝaj anseroj. Ili ankoraŭ antaŭ nelonge elrampis el la ovo, kaj tial ili estis iom malmodestaj.
"Aŭskultu, kamarado, vi estas tiel malbela, ke vi havas specialan belecon kaj plaĉas al ni. Ĉu vi volas aliĝi al ni kaj esti migranta birdo? Tute apude en alia marĉo loĝas kelkaj dolĉaj, ĉarmaj sovaĝaj anserinetoj, fraŭlinoj, kiuj povoscias ĉarmege babili ‚Rap, rap’; vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas!"
"Pif, paf!" eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango. "Pif, paf!"<noinclude><references/></noinclude>
2ni3prun8jfe24or5z0p1fzfgsaw3o8
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/44
104
32242
126355
94857
2026-08-16T11:39:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126355
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>denove eksonis krakoj, kaj tutaj amasoj da sovaĝaj anseroj ekflugis supren el la kanaro, kaj poste denove aŭdiĝis krakoj. Estis granda ĉasado; la ĉasistoj kuŝis ĉirkaŭ la marĉo, kelkaj eĉ sidis supre en la arbobranĉoj, kiuj etendiĝis malproksimen super la kanaron. La blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj kaj flugpendis super la akvo. En la marĉon enkuris la ĉashundoj. Plaŭ, plaŭ! La kanoj kliniĝis ĉiuflanken. Kia teruro tio estis por la kompatinda anasido! Ĝi turnis la kapon, por ŝovi ĝin sub la flugilojn; sed en la sama momento tute antaŭ ĝi aperis terure granda hundo; la lango de la besto estis longe elŝovita el la gorĝo, kaj ĝiaj okuloj brilis terure. Ĝi preskaŭ ektuŝis la anasidon per sia buŝego, montris la akrajn dentojn kaj... plaŭ! ĝi retiriĝis, ne kaptinte ĝin.
"Danko al Dio!" ĝemis la anasido, "mi estas tiel malbela, ke eĉ la hundo ne volas min mordi!"
Tiel ĝi kuŝis tute silente, dum en la kanaro zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo.
Nur malfrue posttagmeze fariĝis silente, sed la kompatinda anasido ankoraŭ ne kuraĝis sin levi. Ĝi atendis ankoraŭ kelke da horoj, antaŭ ol ĝi ekrigardis ĉirkaŭen, kaj tiam ĝi elkuris el la marĉo tiel rapide, kiel ĝi nur povis. Ĝi kuris trans kampojn kaj herbejojn, sed estis tia ventego, ke ĝi nur malfacile povis moviĝi antaŭen.
Ĉirkaŭ la vespero ĝi atingis mizeran vilaĝan dometon, kiu estis en tia kaduka stato, ke ĝi mem ne sciis, sur kiun flankon ĝi falu, kaj tial ĝi restis starante. La ventego tiel bruis ĉirkaŭ la malfeliĉa anaseto, ke ĝi devis sidiĝi, por sin teni. Kaj fariĝis ĉiam pli kaj pli malbone. Tiam ĝi rimarkis, ke la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron; kaj tion ĝi faris.
Tie loĝis maljuna virino kun sia kato kaj kun sia kokino; la kato, kiun ŝi nomis fileto, povosciis ĝibiĝi kaj ŝpini. Eĉ fajrerojn oni povis aperigi ĉe ĝi, kiam en mallumo oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj. La kokino havis tre malgrandajn malaltajn piedojn kaj tial estis nomata piedetulino. Ĝi metadis orajn ovojn, kaj la virino ĝin amis kiel sian propran infanon.
Matene oni tuj rimarkis la fremdan anasidon, kaj la kato komencis ŝpini kaj la kokino kluki.
"Kio tio estas!" ekkriis la virino kaj ekrigardis; sed ĉar ŝi ne bone vidis, ŝi pensis pri la anasido, ke tio estas grasa anasino.
"Tio estas originala kaptaĵo!" ŝi diris; "nun mi povas ricevadi anasajn ovojn. Se ĝi nur ne estas anaso virseksa! Tion ni devas elprovi."
Ŝi prenis la anasidon prove por la daŭro de tri semajnoj, sed ovoj ne aperis.<noinclude><references/></noinclude>
knm489gl40bdcjrflo2059siy5vybri