Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.15 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/7 104 9269 126374 109070 2026-08-17T11:24:59Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126374 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{dekstra|'''tra la'''|g=150%}} {{dekstra|'''mondo'''|d|g=150%}} Unue mi devas klarigi al vi, ke mi ne estas denaska brazilanino, sed mi edziniĝis al brazilano antaŭ 18 jaroj. Tamen mi eble pli bone povas trarigardi la virinajn agadojn en la lando de "ekstere". Volante kunlabori por la novaĵletero, mi kredas, ke estus interese prezenti (laŭ mia observo) la vivon de la virinoj en Brazilo. Ĉi tie la vorto "sekso" estas ankoraŭ malbone komprenata. Iom stranga estas mia aserto, se mi aldonos, ke preskaŭ ĉiu brazilanino volonte diras, ke ŝi volas edziniĝi kaj havi multajn gefilojn, sed la vorto "sekso" ne estas dirita. Ŝajnas, ke ili plantos la infanojn en ĝardenon. La tiel nomata "familia" rondo estas ankoraŭ tre forta. Volonte la homoj grupiĝas kune kun la familianoj (kiuj ofte estas multnombraj). La virinoj klopodas havi grandan nombron da filoj. Aliflanke la amika rondo ekzistas nur hazarde. Estas tro da influo de la religio kaj ankaŭ de la familio. Nur post la "revolucio" en 1964 iom ŝanĝiĝas la afero kaj la virinoj iom post iom eklaboras ekster la domo. Tio iĝis iaspeca modo. La leĝo pri la disiĝrajto alportis pli da libereco al la virino, sed la plejmulto ŝatas edziniĝi kaj flegi filojn. Nuntempe la vorto "sekso" jam estas uzata, sed ankoraŭ iom timeme. {{dekstra|Maria Almada}}<noinclude> ---- {{c|- 7 -}}</noinclude> az5n9evv4xd72ewogkerrgtr25ibl95 Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/133 104 25275 126371 105999 2026-08-17T09:53:16Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126371 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Kun kruĉ' sur kapo, rekte kiel kano, Al fajro venis ŝi kaj per la akvo, Ridante, ŝi aspergis iom fratojn. Plej aĝa filo, kun okul' flamanta, Leviĝis, kruĉon kaptis en la manojn, Kaj diris: Dio pagu vin por akvo! Mi trinkos kiel hund', en brusto fajron Mi sentas! Li el kruĉ' eltrinkis akvon Kaj falis tuj, kiele palm' rompita. Alkuris mi lin savi — tro malfrue — Fratinoj volis kisi lin malvivan; Mi, kun freneza krio: "Ne kuraĝu!" Kadavron kaptis, ĵetis al gardistoj; Ke prenu ĝin sur ferajn la portilojn Kaj enterigu ĝin ĉe la pestuloj. De post la dolorplena nokt' mi devis Ĉi tie resti novajn kvardek tagojn. La saman nokton Hafne kaj Amina, Kuŝante apud si en lito, mortis. Mallaŭte tiel agoniis ambaŭ, Ke, kvankam post la morto de la filo, Al dorm' okuloj miaj ne fermiĝis, Mi eĉ ne aŭdis, kiel mortis ambaŭ, Kaj eĉ patrino propra ne ekaŭdis, Dum tiu nokto ankaŭ ne dorminte. </poem><noinclude><references/> {{rh|124||}}</noinclude> pw48r788foessl1th5iovg46darvj2e Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/134 104 25276 126372 106000 2026-08-17T09:55:45Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126372 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Matene ilin ambaŭ, ferobluajn, Filinojn miajn, peste mortigitajn, El tend' mi per gardistoj eltrenigis. Kaj ili nin forlasis! — senrevene! Kaj dece, junulinoj al gepatroj Per siaj haroj teron ekbalais. Vi vidas sunon en ĉiel' lazura? Post la palmaro ĉiam ĝi leviĝas, Subiras ĉiam post la sabla monto. Sennuba estas ĉiam la ĉielo; Sed tiam ŝajnis al mi, iakaŭze, Ke sun' al ora suno ne egalas, Kaj jam alia estas ol hieraŭ; Ke ĝi similas al vampiro-suno. Kaj la ĉielo, kiu vidis morton De miaj idoj, miaj tri infanoj, Al mi ekŝajnis nebulara, densa De ter-vaporoj kaj purpuro suna, Ke mi ne sciis, ĉu alflugos preĝo Al Dio, kiu kovris sin per nuboj. Dek tagoj tiel pasis malrapide. Restintaj idoj vivis — ĉiuj kvar. Edzino mia iom trankviliĝis, Eĉ infaneto mia plej malgranda, </poem><noinclude><references/> {{rh|||125}}</noinclude> mwjo7hl5laa27rosxtz9b6p51vmll8i Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/135 104 25277 126373 106001 2026-08-17T11:10:06Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126373 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Ĝi vivis kaj ne velkis kiel floro. Kaj fine mi ekspiris pli facile, Ĉar mi ne kredis, ke preninte tri, Infanojn ĉiujn prenos al mi Dio! Ho! tio estis hor' infera! kiam Mi, sur vizaĝo de plej juna filo, Ekvidis morton! Kiel mi lin gardis! Signet' unua sur vizaĝ' aperis; Neniu vidus ĝin — mi, patr', ekvidis. Simila fariĝadis li al tiu Kadavro mia unue-naskita: Li iĝis hela, pala, poste ruĝa, Kaj sur vizaĝ' aperis fer-makuloj. Do laŭte mi ekkriis: "Mort' en tendo!" Kaj lin kaptinte kun la pesto-signoj Mi portis lin en stepon al kameloj, Ke tie lin la morto reste mordu, Kaj ke ne vidu tion... la patrino. Ĉe la mortant' maldormis ni proksime, Mi kun kameloj, ĉiuj genuante; Mi tordis manojn kaj mi vokis laŭte: Ne mortu li! aŭ estu ne naskita! Kaj super palmoj, senkompat'-vizaĝe Leviĝis pala lun', dum fil' mortadis, Kaj ĝi riĝardis! — Tion ne forgesos </poem><noinclude><references/> {{rh|||126}}</noinclude> qyflz9jl7qta7fh7b9b28msgb5oqq4l Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/55 104 32117 126366 94874 2026-08-16T20:18:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126366 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Abio"/>{{Vdf|Klumpe-|Dumpen}}, la solan fabelon, kiun ĝi aŭdis kaj povosciis rakonti, - kaj, poste la arbo forbrulis. La knaboj ludis sur la korto, kaj la plej malgranda havis sur la brusto la oran stelon, kiun la arbo estis portinta en sia plej feliĉa vespero. Nun ĉi tiu estis forpasinta, kaj forpasis ankaŭ la arbo kune kun sia historio. Forpasis, forpasis! Kaj tiel fariĝas kun ĉiuj historioj. {{---|3em}} <section end="Abio"/> <section begin="Neĝa Reĝino"/>{{Titolo|Neĝa Reĝino}} {{c|FABELO EN SEP RAKONTOJ}} {{---|3em}} {{c|UNUA RAKONTO}} {{c|'''Kiu parolas pri la spegulo kaj la rompopecetoj'''}} Nun ni komencas. Kiam ni venos al la fino de la historio, ni scios pli multe ol ĉe la komenco. Estis malbona sorĉisto, li estis unu el la plej malbonaj, li estis la diablo mem. Unu tagon li estis en plej bona humoro, ĉar li ellaboris spegulon, kiu havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco, dum tio, kio estis sentaŭga kaj malbonaspekta, montriĝis tre klare kaj fariĝis ankoraŭ pli malbona. La plej belaj pejzaĝoj aspektis en ĝi kiel kuirita spinaco, kaj la plej bonaj homoj fariĝis malbelaj aŭ staris senkorpe sur la kapo. La trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj, kaj se oni havis lentugojn, oni povis esti tute certaj, ke ili montriĝos kovrantaj la tutan nazon kaj buŝon. Tio estas tre amuza, opiniis la diablo. Se en la animo de homo aperis bona, pia ideo, tiam oni vidis en la spegulo rikanadon, kiu ĉe la diabla sorĉisto mem aperigadis<section end="Neĝa Reĝino"/><noinclude><references/></noinclude> fzsf9hhugo3m9fev1lpelmcojxjearq 126367 126366 2026-08-16T20:23:59Z HenriLeFoll 4277 126367 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Abio"/>{{Vdf|Klumpe-|Dumpen}}, la solan fabelon, kiun ĝi aŭdis kaj povosciis rakonti, - kaj, poste la arbo forbrulis. La knaboj ludis sur la korto, kaj la plej malgranda havis sur la brusto la oran stelon, kiun la arbo estis portinta en sia plej feliĉa vespero. Nun ĉi tiu estis forpasinta, kaj forpasis ankaŭ la arbo kune kun sia historio. Forpasis, forpasis! Kaj tiel fariĝas kun ĉiuj historioj. {{---|3em}} <section end="Abio"/> <section begin="Neĝa Reĝino"/>{{Titolo|Neĝa Reĝino}} {{c|FABELO EN SEP RAKONTOJ}} {{---|3em}} {{c|UNUA RAKONTO}} {{c|'''Kiu parolas pri la spegulo kaj la rompopecetoj'''}} Nun ni komencas. Kiam ni venos al la fino de la historio, ni scios pli multe ol ĉe la komenco. Estis malbona sorĉisto, li estis unu el la plej malbonaj, li estis la diablo mem. Unu tagon li estis en plej bona humoro, ĉar li ellaboris spegulon, kiu havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco, dum tio, kio estis sentaŭga kaj malbonaspekta, montriĝis tre klare kaj fariĝis ankoraŭ pli malbona. La plej belaj pejzaĝoj aspektis en ĝi kiel kuirita spinaco, kaj la plej bonaj homoj fariĝis malbelaj aŭ staris senkorpe sur la kapo. La trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj, kaj se oni havis lentugojn, oni povis esti tute certaj, ke ili montriĝos kovrantaj la tutan nazon kaj buŝon. Tio estas tre amuza, opiniis la diablo. Se en la animo de homo aperis bona, pia ideo, tiam oni vidis en la spegulo rikanadon, kiu ĉe la diabla sorĉisto mem aperigadis<section end="Neĝa Reĝino"/><noinclude><references/></noinclude> rnjqbinll3xlwvtfowo6mcvn3omzgqm Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/56 104 32118 126368 94347 2026-08-16T20:33:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126368 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>rideton pri lia artifika elpenso. Ĉiuj, kiuj vizitis la sorĉlernejon - ĉar li havis sorĉlernejon - rakontis ĉie, ke fariĝis miraklo. Nur nun, ili diris, oni povas scii, kiel la mondo kaj la homoj efektive aspektas. Ili kuradis kun la spegulo ĉiuloken, kaj baldaŭ restis neniu lando kaj neniu homo, kiu ne vidis sian kripligitan bildon. Fine ili volis leviĝi ankoraŭ al la ĉielo, por fari sian mokadon kun la anĝeloj kaj kun Dio mem. Ju pli alten ili flugis kun sia spegulo, des pli forte ĝi rikanis, kaj ili apenaŭ povis ĝin teni fortike. Ili flugis ĉiam pli kaj pli alten, ĉiam pli kaj pli proksimen al Dio kaj al la anĝeloj. Subite la spegulo en sia rikanado ektremis tiel terure, ke ĝi elglitis el iliaj manoj kaj falegis sur la teron, kie ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj. Sed ĝuste tie ĝi kaŭzis multe pli grandan malfeliĉon ol antaŭe, ĉar kelkaj pecetoj estis ne pli grandaj ol sablero, kaj ili disvastiĝis tra la tuta granda mondo. Kie ili enfalis al la homoj en la okulojn, ili tie restis, kaj tiam la homoj vidis ĉion malĝuste aŭ vidis en ĉiu afero nur la malbonan flankon, ĉar ĉiu spegulpeceto konservis la saman kvaliton, kiun havis la tuta spegulo. Al kelkaj homoj tia spegulpeceto eĉ penetris en la koron, kaj tiam estis terure, la koro fariĝis plenforme bulo da glacio. Kelkaj spegulpecoj estis tiel grandaj, ke oni ilin uzis kiel vitrojn de fenestro, sed tra tiaj vitroj ne estis bone rigardi siajn amikojn. Aliaj pecoj servis kiel okulvitroj, kaj tiam la afero fariĝis tre mizera, se homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn, por ĝuste vidi kaj juste juĝi. La diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro, kaj tio lin agrable tiklis. Sed eĉ nun ankoraŭ kelkaj spegulpecetoj flugadas en la aero. Nun ni aŭdos. {{c|Dua rakonto}} {{c|'''Malgranda knabo kaj malgranda knabino'''}} En la granda urbo, kie ekzistas tiom multe da domoj kaj da homoj, ke ne ĉiuj homoj havas sufiĉe da loko por ĝardeneto kaj kie la plimulto tial devas kontentiĝi je floroj en florpotoj, estis tamen du malriĉaj infanoj, kiuj havis ĝardenon iom pli grandan ol florpoto. Ili ne estis gefratoj, sed ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj. Iliaj gepatroj loĝis tute apude unuj de la aliaj. Ili loĝis en du subtegmentaj<noinclude><references/></noinclude> nua4pcokpg7v75p4a9sg3r5db4n1x6c Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/57 104 32119 126369 94348 2026-08-16T20:44:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126369 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉambroj, tie, kie la tegmento de unu najbara domo kuntuŝiĝis kun la tegmento de la alia domo kaj laŭlonge inter la du tegmentoj kuŝis la defluilo. Tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro. Oni bezonis nur transpaŝi la defluilon, por veni el unu fenestro en la alian. Ĉiu el la gepatraj paroj aranĝis ekstere lignan keston, en kiu kreskis la plej necesaj kuirejaj kreskaĵoj. En ĉiu el la kestoj ankaŭ troviĝis malgranda rozarbetaĵo, kaj ambaŭ kreskis kaj prosperis belege. La gepatroj ekhavis la ideon starigi la kestojn transverse super la defluilo tiamaniere, ke ili preskaŭ atingis de unu fenestro ĝis la dua kaj tute aspektis kiel du florkovritaj remparoj. Volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren de la kestoj, kaj la rozarbetaĵoj etendis longajn branĉojn, fleksis sin ĉirkaŭ la fenestroj kaj alkliniĝis unu al la alia; ĉio aspektis preskaŭ kiel honora pordo el floroj kaj verdaĵo. Ĉar la kestoj troviĝis tre alte kaj la infanoj sciis, ke al ili ne estas permesite grimpi supren, tial ili ofte ricevadis la permeson eliri unu al la alia, sidi sur siaj malgrandaj benketoj sub la rozoj, kaj tie ili tiam belege ludadis. En la vintro tiu plezuro ne ekzistis. La fenestroj tiam ofte estis tute glacikovritaj. Sed tiam ili varmigadis sur la forno kuprajn monerojn, almetadis ilin al la glacikovrita vitro, kaj tiam tie formiĝadis bonega trarigarda truo, tiel ronda, ho, tiel ronda, kaj tra ĝi briladis feliĉa milda okulo, po unu malantaŭ ĉiu fenestro. Tio estis la malgranda knabo kaj la malgranda knabino. Li estis nomata Kay, kaj ŝi estis nomata Gerda. En somero ili per unu salto povis veni unu al la alia, sed en vintro ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren. Ekstere turniĝadis la neĝo. "Jen svarmas la blankaj abeloj!" diris la maljuna avino. "Ĉu ili ankaŭ havas reĝinon?" demandis la malgranda knabo, ĉar li sciis, ke inter la efektivaj abeloj troviĝas reĝino. "Ili ĝin havas!" diris la avino; "ĝi flugas ĉiam tie, kie ili svarmas plej dense. Ĝi estas la plej granda el ĉiuj neĝaj flokoj, kaj neniam ĝi ripozas sur la tero, ĝi flugas tuj returne supren al la nigra nubo. Ofte en vintra nokto ĝi flugas tra la stratoj de la urbo kaj enrigardas tra la fenestroj, kaj tiam ĉi tiuj glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj." "Jes, tion mi vidis!" ekkriis ambaŭ infanoj, kaj nun ili sciis, ke tio estas vera. "Ĉu la neĝa reĝino povas veni en la ĉambron?" demandis la malgranda knabino. "Ĝi nur venu," diris la knabo, "tiam mi metos ĝin sur la varman fornon, kaj ĝi devos disfandiĝi!"<noinclude><references/></noinclude> s4dton8irwc130n46vpe2vliciayf4y Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/58 104 32120 126370 94349 2026-08-16T20:53:18Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126370 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Sed la avino glatigis al li la harojn kaj rakontis aliajn historiojn. Vespere, kiam la malgranda Kay estis hejme kaj duone senvestigita, li grimpis sur la seĝon ĉe la fenestro kaj rigardis tra la malgranda truo. Kelke da neĝaj flokoj falis ekstere, kaj unu el ili, la plej granda, alkroĉiĝis al la rando de unu el la florkestoj. La neĝa floko kreskis kaj kreskis, ĝis ĝi fine ricevis la formon de efektiva virino, vestita per plej delikata blanka gazo, kiu kvazaŭ estis kunmetita el milionoj da stelformaj flokoj. Ŝi estis bela kaj delikata, sed el glacio, el blindiga, brilanta glacio; ŝi tamen estis vivanta. La okuloj brilis kiel du helaj steloj, sed ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze. Ŝi kapsignis al la fenestro kaj voksignis per la mano. La malgranda knabo timegiĝis kaj desaltis de la seĝo. Tiam ŝajnis al li, ke granda birdo ekstere preterflugis la fenestron. En la sekvanta tago estis serena frosta vetero, kaj poste komencis degeli; la printempo venis, la suno lumis, la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero, la hirundoj konstruis nestojn, la fenestroj estis malfermitaj, kaj la malgrandaj infanoj denove sidis en sia ĝardeneto alte supre en la tegmenta defluilo, super ĉiuj etaĝoj. La rozoj en tiu somero floris eksterordinare bele. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis parolate pri rozoj, kaj ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj; kaj ŝi kantis tion al la malgranda knabo, kaj li kantis kune: :„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio, :Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“ Kaj la infanoj tenis sin reciproke je la manoj, kisis la rozojn kaj rigardis en la serenan Dian sunlumon kaj parolis al ĝi, kvazaŭ tie estus la infano Jesuo. Kiaj belegaj someraj tagoj tio estis, kiel agrablege estis sidi ĉe la freŝaj rozarbetaĵoj, kiuj ŝajne neniam ĉesos flori! Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj, kaj subite - la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon - Kay diris: "Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! Kaj nun io enflugis al mi en la okulon!" La malgranda knabino prenis lin je la kolo; li palpebrumadis per la okuloj, sed oni nenion povis tie vidi. "Mi opinias, ke ĝi malaperis!" li diris, sed ĝi ne malaperis. Ĝi estis ĝuste unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo, de la sorĉa spegulo, kiun ni kredeble ankoraŭ memoras kaj kiu havis tian efikon, ke ĉio granda kaj bona, kio en ĝi speguliĝis, fariĝis malgranda kaj malbela, kaj ĉiu malbonaĵo en ia objekto tuj fariĝis plene videbla. La malfeliĉa<noinclude><references/></noinclude> a21t8tmurei5ixy5c1n4upo7enqc3u9 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/45 104 32243 126356 94858 2026-08-16T12:18:38Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126356 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> La kato estis sinjoro en la domo kaj la kokino estis sinjorino, kaj ili ĉiam diradis: "Ni kaj la mondo" , ĉar ili pensis, ke ili prezentas duonon; kaj ĝuste la pli bonan. Al la anasido ŝajnis, ke oni povas havi ankaŭ alian opinion, sed la kokino tion ne toleris. "Ĉu vi povoscias meti ovojn?" ŝi demandis. "Ne!" , "Nu, en tia okazo ne malfermu la buŝon!" Kaj la kato diris: "Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn?" "Ne!" "En tia okazo vi ne devas havi opinion, kiam saĝuloj parolas!" Kaj la anasido sidis en angulo kaj estis en malbona humoro. Tiam ĝi pretervole ekpensis pri la freŝa aero kaj la lumo de la suno, kaj ĝi ricevis tiel fortan deziron naĝi sur la akvo, ke ĝi fine plu ne povis sin deteni kaj konfidis tion al la kokino. "Kion vi diras?" demandis la kokino. "Vi havas nenian laboron, tial vin turmentas tiaj strangaj kapricoj. Metu ovojn aŭ ŝpinu, tiam la kapricoj pasos." "Sed estas ĉarmege naĝi sur la akvo!" respondis la anasido, "estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon!" "Jes, tio kredeble estas vere bela plezuro!" diris moke la kokino; "ĉu vi freneziĝis? Demandu do la katon, ĝi estas la plej saĝa estaĵo, kiun mi konas, ĉu ĝi trovas tion tiel agrabla naĝi sur la akvo aŭ subakviĝi! Pri mi mem mi jam ne parolas. Demandu eĉ nian estrinon, la maljunan virinon, pli saĝa ol ŝi en la mondo ekzistas neniu. Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi?" "Vi min ne komprenas!" , diris la anasido. "Se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? Vi ja ne pretendos, ke vi estas pli saĝa ol la kato kaj la virino, ne parolante pri mi. Ne afektu, infano; kaj ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! Danku vian Kreinton pro la ĉio bona, kion oni faris al vi! Ĉu oni ne akceptis vin en varman ĉambron kaj en societon, de kiu vi povas ion lerni? Sed vi estas sensenculo, kaj tute ne estas agrable havi kompanion kun vi! Al mi vi povas kredi, ĉar mi deziras al vi bonon, mi diras al vi la neagrablan veron, kaj per tio oni povas ekkoni siajn verajn amikojn. Nun vi devas nur peni, ke vi lernu meti ovojn kaj ŝpini kaj aperigi fajrerojn!" "Mi pensas, ke mi iros en la malproksiman mondon!" diris la anasido. "Jes, faru tion!" respondis la kokino.<noinclude><references/></noinclude> t4mp3f1sj1lxkgmetw70nkchq5xj11u Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/46 104 32244 126357 94859 2026-08-16T13:11:17Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126357 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kaj la anasido foriris. Ĝi naĝis sur la akvo; ĝi subakviĝadis, sed pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj bestoj. Jen venis aŭtuno; la folioj en la arbaro fariĝis flavaj, kaj brunaj, la vento ilin forportis kaj turnopelis, kaj supre en la aero la malvarmo fariĝis sentebla. La nuboj estis pezaj de hajlo kaj neĝo, kaj sur la barilo staris korvo kaj pro malvarmo kriadis: "Aŭ, aŭ!" Jes, oni povis jam senti froston eĉ kiam oni nur pensis pri tio. Al la kompatinda anasido estis tute ne bone. Unu vesperon, kiam la suno ĵus subiris mirinde bele, el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe, Ili estis blindige blankaj kaj havis longajn fleksiĝemajn kolojn; tio estis cignoj. Ili eligis strangan sonon, etendis siajn belegajn grandajn flugilojn kaj flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj. Ili levigis tiel alten, tiel alten, ke stranga sento ekregis en la koro de la malbela anasido. Ĝi turnadis sin en la akvo kiel rado, etendis la kolon alten al ili kaj eligis tiel strangan kaj laŭtan krion; ke ĝi ektimis mem. Ĝi ne povis forgesi la belegajn, feliĉajn birdojn, kaj kiam ĝi ilin plu ne vidis, ĝi subakviĝis ĝis la fundo, kaj, leviĝinte denove, ĝi fariĝis duonfreneza. Ĝi ne sciis, kiel tiuj birdoj estas nomataj, nek kien ili flugas, sed ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis. Tamen envio ne venis en ĝian koron. Kiel eĉ povus veni al ĝi en la kapon deziri por si tian belecon! Ĝi estus jam ĝoja, se nur la anasoj volus ĝin toleri inter si; la kompatinda malbela besto! La vintro fariĝis tiel malvarma, tiel malvarma! La anasido devis senlace naĝadi, por malhelpi la glaciiĝon. Sed kun ĉiu nokto la truo, en kiu ĝi naĝadis, fariĝis pli kaj pli malvasta. Estis tia malvarmo, ke la glacia kovro krakis. La anasido devis senĉese uzadi siajn piedojn, por ke la truo ne fermiĝu tute. Fine ĝi laciĝis, kuŝis tute senmove kaj tiel enfrostiĝis fortike en la glacion. Frue en la sekvanta mateno venis vilaĝano, kiu ekvidis la kompatindan beston. Li iris, disbatis la glacion per sia ligna ŝuo, savis la anasidon kaj portis ĝin hejmen al sia edzino. Tie ĝi denove viviĝis. La infanoj volis ludi kun ĝi. Sed ĉar la anasido pensis, ke ili volas fari al ĝi ian doloron, ĝi en sia timego enflugis ĝuste en pladon kun lakto, tiel ke la lakto ŝprucis ĉirkaŭen en la ĉambron. La mastrino kun teruro interfrapis la manojn. Poste la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno, kaj poste denove supren. Vi povas prezenti al vi, kiel ĝi tiam aspektis! La mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo, la infanoj kuris tumulte, ridis kaj bruis. Estis bone, ke la pordo estis nefermita; tial la anasido povis tra<noinclude><references/></noinclude> f5r22ckejy66chp6hw67ofjpgmmy1cu Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/47 104 32245 126358 94860 2026-08-16T13:31:30Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126358 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>inter la arbetaĵoj savi sin en la freŝe falintan neĝon, kaj tie ĝi kuŝis morte lacigita. Estus vere malgaja afero, se ni volus rakonti la tutan mizeron kaj suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro. Ĝi kuŝis inter la kanoj en la marĉo, kiam la suno denove komencis varme lumi; la alaŭdoj kantis, estis belega printempo. Tiam subite disvolviĝis ĝiaj flugiloj, ili moviĝis pli forte ol antaŭe kaj portis ĝin vigle autaŭen; kaj antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo, kie la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj. Ho, kiel ĉarmege, kiel printempe freŝe estis ĉi tie! Kaj ĝuste antaŭ ĝi el la densejo elnaĝis tri belaj blankaj cignoj; kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo. La anasido rekonis la belajn bestojn, kaj stranga melankolio ĝin atakis. "Mi flugos al ili, al la reĝaj birdoj, kaj ili mordmortigos min pro tio, ke mi, kiu estas tiel malbela, kuraĝas alproksimiĝi al ili. Sed tiel estu! Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn!" Kaj ĝi flugis sur la akvon kaj eknaĝis renkonte al la belegaj cignoj, kiuj ĵetis sin kontraŭ ĝin kun disstarigitaj plumoj. "Mortigu min!" diris la kompatinda besto kaj klinis sian kapon al la spegulo de la akvo, atendante la morton. Sed kion ĝi vidis en la klara akvo? Ĝi vidis sub si sian propran bildon, sed tio ne estis plu mallerta, nigre-griza birdo, malbela kaj vekanta abomenon, - tio estis ankaŭ cigno. Ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno! Nun ĝi sentis sin plensence feliĉa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn ĝi trasurportis. Nur nun ĝi komprenis sian feliĉon, nur nun ĝi povosciis ĝuste taksi la belecon, kiu salutis ĝin de ĉiuj flankoj. Kaj la grandaj cignoj ĉirkaŭnaĝis ĝin kaj karesis ĝin per sia beko. Tiam kelke da malgrandaj infanoj eniris en la ĝardenon. Ili ĵetis panon kaj grenon en la akvon, kaj la plej malgranda ekkriis: "Jen estas nova!" Kaj la aliaj infanoj ankaŭ ekkriis goje: "Jes, alvenis nova!" Ili plaŭdis per la manoj, saltis kaj dancis, alvokis la patron kaj la patrinon, oni ĵetis panon kaj kukon en la akvon, kaj ili ĉiuj diris: "La nova estas la plej bela, tiel juna, kaj la maljunaj cignoj klinis sin antaŭ ĝi." Tiam ĝi fariĝis timema kaj hontema kaj kaŝis la kapon sub la flugiloj; en la koro estis al ĝi tiel strange, ĝi preskaŭ mem ne sciis kiel. Ĝi estis tre feliĉe, sed tute ne fiera, ĉar bona koro neniam fariĝas fiera. Ĝi pensis<noinclude><references/></noinclude> iz41ctrphfqy90hd1qt8s8nupm136wl Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/48 104 32246 126359 94864 2026-08-16T13:43:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126359 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Anasido"/>pri tio, kiel ĝi estis mokata kaj persekutata, kaj nun ĝi aŭdis, kiel ĉiuj diras, ke ĝi estas la plej bela el ĉiuj belaj birdoj. La siringarbetoj klinis sin kun siaj branĉoj al ĝi en la akvon, kaj la suno lumis varme kaj freŝige. Tiam ĝi elrektigis sian plumaron, ĝia gracia kolo leviĝis, kaj el la tuta koro ĝi ekkriis: "Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!" {{---|3em}} <section end="Anasido"/> <section begin="Abio"/>{{Titolo|Abio}} En la arbaro staris beleta abio; ĝi havis bonan lokon, la suno povis penetri al ĝi, estis sufiĉe da aero, kaj ĉirkaŭe kreskis multe da pli grandaj kamaradoj, abioj kaj pinoj. Sed la malgranda abio volis nur ĉiam kreski kaj kreski; ĝi ne pensis pri la varma lumo de la suno kaj pri la freŝa aero, ne interesis sin pri la vilaĝanaj infanoj, kiuj tie iradis kaj babiladis, kiam ili sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn. Ofte ili venadis kun plena poto aŭ kun fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. Tiam ili sidiĝadis apud la arbeto kaj diradis: "Ha, kiel ĉarme malgranda ĝi estas!" Sed tio tute ne plaĉis al la arbeto. En la sekvanta jaro ĝi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis ankoraŭ pli granda je unu trunkido; ĉar ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon. "Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!" ĝemis la arbeto, "tiam mi povus larĝe etendi miajn branĉojn kaj per mia supro rigardi en la malproksiman mondon! Tiam la birdoj konstruus siajn nestojn inter miaj branĉoj kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj." Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la ruĝaj nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene kaj vespere, faris al ĝi ian ĝojon. Kiam estis vintro kaj ĉirkaŭe kuŝis blindige blanka neĝo, ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton. Ho, tio estis indigniga! Sed pasis du vintroj, kaj en la tria vintro la arbo estis jam tiel alta, ke la<section end="Abio"/><noinclude><references/></noinclude> gai9znw3nrjv9ur21uji85wu5ztajbk Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/49 104 32247 126360 94865 2026-08-16T13:55:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126360 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>leporo devis ĉirkaŭkuri ĝin. "Ho, kreski, kreski, fariĝi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!" pensis la arbo. En aŭtuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj. Tio okazadis ĉiujare, kaj la juna abio, kiu nun elkreskis jam sufiĉe alte, timis kaj tremis, ĉar kun bruo kaj krako tiuj arboj faladis sur la teron, iliaj branĉoj estis dehakataj, lli aspektis nun tute nudaj, longaj kaj mallarĝaj, oni apenaŭ povus rekoni ilin. Poste ili estis metataj sur veturilojn, kaj ĉevaloj fortiradis ilin de tie for el la arbaro. Kien ili iris? Kio ilin atendis? Kiam en printempo venis la hirundo kaj la cikonio, la arbo ilin demandis: "Ĉu vi ne scias, kien oni ilin veturigis? Ĉu vi ilin ne renkontis?" La hirundo nenion sciis, sed la cikonio havis tre mediteman mienon, balancis la kapon kaj diris: "Jes, ŝajnas al mi; revenante el Egiptujo, mi renkontis multe da novaj ŝipoj; sur ili staris belegaj mastoj; mi pensas, ke tio estis ili; ili eligadis odoron de abio. Mi povas transdoni al vi saluton de ili, ili estas pli altaj ol ĉio, ili estas pli altaj ol ĉio." "Ho, se mi ankaŭ estus sufiĉe granda, por flugi trans la maron! Kio ĝi en efektiveco estas, tiu maro, kaj al kio ĝi estas simila?" "Nu, por tion klarigi, oni devus tre multe paroli!" diris la cikonio kaj foriris. "Ĝoju pri via juneco!" diris la radioj de la suno, "ĝoju pri via kreskado, pri la juna vivo, kiu vin plenigas!" Kaj la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi, sed la abio tion ne komprenis. En la tempo de Kristnasko oni dehakis tre junajn arbojn, tiajn, kiuj eĉ ne estis ankoraŭ tiel grandaj kaj ne havis ankoraŭ tian aĝon, kiel tiu abieto, kiu ne havis trankvilon nek ripozon, sed volis ĉiam nur antaŭen. Tiuj junaj arbetoj - ili estis ĝuste la plej belaj - konservis siajn branĉojn, oni metis ilin sur veturilojn, kaj ĉevaloj tiris ilin el la arbaro. "Kien ili iras?" demandis la abio. "Ili ne estas pli grandaj ol mi, inter ili eĉ estis unu, kiu estas multe malpli granda. Kial oni restigis al ili ĉiujn iliajn branĉojn? Kien ili veturas?" "Tion ni scias, tion ni scias?" pepis la paseroj. "Tie en la urbo ni enrigardis tra la fenestroj. Ni scias, kien ili veturas! Ho, ili atingas la plej grandan brilon kaj belegecon, kiun oni povas imagi al si! Ni enrigardis tra la fenestroj, kaj ni vidis, ke oni plantis ilin meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!" "Kaj poste?" demandis la abio kaj tremis per ĉiuj branĉoj, "Kaj poste? Kio fariĝas poste?"<noinclude><references/></noinclude> ptrdltw2hoal8b0jqxqsvrh1yxumjw7 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/50 104 32248 126361 94866 2026-08-16T14:07:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126361 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Nu, plu ni ne vidis, tio estis nekomprenebla!" "Ĉu ankaŭ al mi la sorto permesos iri tiun brilantan vojon?" ĝoje pensis la arbeto. "Tio estas ankoraŭ pli bona ol iri trans la maron. Kiel la sopiro min turmentas! Ho, se estus jam Kristnasko! Nun mi estas alta kaj plenkreska kiel la aliaj, kiujn oni lastfoje forveturigis. Ho, se mi jam estus sur la veturilo! Se mi estus en la varma ĉambro kun ĝia tuta lukso kaj belegeco! Kaj poste? Nu, tiam venos io ankoraŭ pli bona, pli bela, ĉar alie por kio oni min tiel ornamus! Tiam certe venos io ankoraŭ pli granda, ankoraŭ pli belega! Sed kio? Ho, kiel mi suferas, kiel min turmentas la sopiro! mi mem ne scias, kiel estas en mia koro!" "Ĝoju pri mi!" diris la aero kaj la sunlumo; "ĝoju pri via freŝa juneco en la libera aero!" Sed la arbeto tute ne ĝojis; ĝi kreskis kaj kreskis, en vintro kaj en somero ĝi estis verda, mallume-verda ĝi estis. La homoj, kiuj ĝin vidis, diradis: "tio estas beleta arbo!" Kaj en la tempo de Kristnasko oni ĝin dehakis antaŭ ĉiuj aliaj! La hakilo hakis profunde en la medolon; la arbo kun ĝemo falis sur la teron. Ĝi sentis doloron, svenon, ĝi tute ne povis pensi pri ia feliĉo. Ĝi malĝojis, ke ĝi devas disiĝi de la hejmo, de la loko, sur kiu ĝi elkreskis. Ĝi sciis ja, ke ĝi neniam plu revidos la karajn malnovajn kamaradojn, la malgrandajn arbetaĵojn kaj florojn ĉirkaŭe, ĝi eble eĉ la birdojn plu ne vidos. Tiu forveturo tute ne estis agrabla. La arbo rekonsciiĝis nur tiam, kiam sur la korto, kie oni ĝin demetis kune kun la aliaj arboj, ĝi aŭdis, ke iu diris: "Ĉi tiu estas belega! Ni ne bozonas alian!" Tiam venis du servistoj en parada livreo kaj forportis la abion en grandan belan salonon. Ĉirkaŭe sur la muroj pendis portretoj, kaj apud la granda forno staris Ĥinaj vazoj kun leonoj sur la kovriloj. Tie staris balancoseĝoj, sofoj kun silka tego, grandaj tabloj, kovritaj de bildolibroj kaj ludiloj kostantaj multajn centojn da spesmiloj - tiel almenaŭ asertis la infanoj. La abion oni starigis en granda sabloplena vazo, tamen neniu povis rimarki, ke tio estas vazo, ĉar ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo kaj ĝi staris sur granda kolorriĉa tapiŝo. Ho, kiel la arbo tremis! Kio do nun okazos? Venis la servistoj kaj la fraŭlinoj kaj ornamis ĝin. Sur la branĉoj ili pendigis malgrandajn retojn, eltranĉitajn el diverskolora papero; ĉiu reto estis plenigita per sukeraĵoj. Oritaj pomoj kaj juglandoj pendis kvazaŭ alkreskintaj kaj pli ol cent ruĝaj, bluaj kaj blankaj kandeletoj estis alfiksitaj al la branĉoj. Pupoj, kiuj aspektis kiel veraj homoj - la arbo antaŭe neniam vidis tiajn - ŝvebis en la verdaĵo, kaj tute supre, sur la pinto, brilis stelo el orsimila papero. Estis belege, nekompareble belege!<noinclude><references/></noinclude> 9x42rkufqp65lva491qsdv6teghccrs Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/51 104 32249 126362 94867 2026-08-16T14:17:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126362 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Hodiaŭ vespere," diris ĉiuj, "hodiaŭ ĝi brilos!" "Ho," pensis la arbo, "se estus jam vespero! Se oni baldaŭ ekbruligus la kandelojn! Kaj kio okazos poste? Ĉu la arboj el la arbaro venos kaj rigardos min? Ĉu la paseroj alflugos al la vitroj de la fenestroj? Ĉu mi ĉi tie alkreskos kaj staros ornamite en vintro kaj en somero?" Ne tre multe ĝi sciis! Sed pro granda sopiro ĝi havis plenforman ŝeldoloron, kaj ŝeldoloro por arbo estas tiel same malbona, kiel kapdoloro por ni. Jen oni ekbruligis la kandelojn. Kia brilo! Kia belegeco! La arbo tremis per ĉiuj branĉoj, tiel ke kelke da pinglofolioj ekbrulis de unu el la kandeloj. Fariĝis vera brulo. "Dio nin gardu!" ekkriis la fraŭlinoj kaj rapide estingis la brulon. Nun la arbo ne devis eĉ tremi. Tio estis kruela. Ĝi forte penis, ke ĝi perdu nenion el sia tuta ornamo; de la tuta brilo ĝi estis kvazaŭ en duondormo. Kaj jen malfermiĝis ambaŭ duonoj de la pordo, kaj amaso da infanoj enkuregis, kvazaŭ ili volus renversi la tutan arbon. La pli aĝaj homoj trankvile eniris post ili; la infanoj staris tute mute, sed nur dum mallonga momento, poste ili ĝoje ekkriis tiel, ke la tuta ĉambro resonis. Ili dancis ĉirkaŭ la arbo, kaj unu donaco post la alia estis deŝiritaj. "Kion ili intencas fari?" pensis la arbo, "Kio nun fariĝos?" La kandeloj elbrulis ĝis la branĉoj, kaj tiam oni ilin estingis, kaj la infanoj ricevis la permeson prirabi la arbon. Ho, ili ĵetegis sin sur ĝin tiel, ke ĉiuj branĉoj ekkrakis. Se ĝi per sia supro kaj per la ora stelo ne estus alfiksita al la plafono, ili ĝin certe renversus. La infanoj dancis nun ĉirkaŭe kun siaj belaj ludiloj. Neniu atentis la arbon, esceptinte la maljunan infanistinon, kiu rigardis atente, inter la branĉojn, sed ŝi volis nur vidi, ĉu oni ne forgesis ian figon aŭ pomon. "Rakonton, rakonton!" ekkriis la infanoj kaj tiris al la arbo unu malgrandan dikan homon. Li sidiĝis ĝuste sub la arbo, "ĉar tiamaniere" , li diris, "ni estos en verdaĵo, kaj la arbo povos eltiri por si instruon, se ĝi bone atentos. Sed mi rakontos nur unu historion. Ĉu vi volas aŭdi la historion pri Ivede-Avede aŭ ĉu pri Klumpe-Dumpe, kiu falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon?" "Ivede-Avede!" kriis kelkaj, "Klumpe-Dumpe!" kriis aliaj. Estis granda kriado kaj bruado. Nur la abio silentis kaj pensis: "Se oni min ne demandas, mi min ne enmiksos!" Ĝia rolo estis finita, ĝi jam plenumis ja sian devon. La homo rakontis pri Klumpe-Dumpe, kiu falis malsupren de la<noinclude><references/></noinclude> 65nu83q5qij1l52f9jjqd9qlitnrz2p Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/52 104 32250 126363 94868 2026-08-16T17:29:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126363 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon. Kaj la infanoj plaŭdis per la manoj kaj kriis: "Rakontu, rakontu!" Ili volis aŭdi ankaŭ la historion pri Ivede-Avede, sed ili devis kontentiĝi je Klumpe-Dumpe. La abio staris tute silente kaj enpense, neniam la birdoj tie en la arbaro rakontis ion similan. "Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon! Jes, jes, tiele la aferoj iras en la mondo!" pensis la abio, opiniante, ke la historio estas vera, ĉar la rakontanto estas tiel bonaspekta homo. "Jes, jes, kiu povas scii, eble mi ankaŭ falos malsupren de la ŝtuparo kaj ricevos reĝidinon!" Kaj ĝi ĝojis, ke en la sekvanta tago ĝi denove estos vestita per kandeloj kaj ludiloj, per oro kaj fruktoj. "Morgaŭ mi ne tremos!" ĝi pensis. "Mi sentos tute koran ĝojon pri mia tuta belegeco. Morgaŭ mi denove aŭdos la historion pri Klumpe-Dumpe kaj eble ankaŭ la historion pri Ivede-Avede." Kaj la arbo staris dum la tuta nokto silente kaj meditante. La sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj. "Nun denove komenciĝos la ornamado!" pensis la arbo; sed ili eltrenis ĝin el la ĉambro, supren laŭ la ŝtuparo, sur la subtegmenton, kaj tie ili ĝin starigis en malluma angulo, kien penetris nenia radio de la suno. "Kion tio signifas?" pensis la arbo. "Kion do mi faru ĉi tie? Kion mi ĉi tie aŭdu?" Ĝi apogis sin al la muro kaj staris tie kaj meditis kaj meditis. Kaj por tio ĝi havis sufiĉe da tempo, ĉar pasis multe da tagoj kaj noktoj. Neniu venis supren, kaj, kiam fine iu venis, tio fariĝis nur kun la celo starigi en la angulo kelke da grandaj kestoj. La arbo staris tiel kaŝite, ke oni povus pensi, ke ĝi estas tute forgesita. "Nun ekstere estas vintro!" meditis la arbo. "La tero estas malmola kaj kovrita de neĝo, la homoj ne povas min planti; tial verŝajne mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo! Kiel antaŭgarda tio estas! Kiel bonaj estas la homoj! Se ĉi tie nur ne estus tiel mallume kaj tiel terure solece! Eĉ leporeton oni ĉi tie ne vidas! Tie en la arbaro estis tamen gaje, kiam la neĝo kuŝis kaj la leporo preterkuradis, eĉ se ĝi min transsaltis! Estas vero, ke tiam tio ne plaĉis al mi. Ĉi tie supre estas ja terure solece!" "Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu. lli ĉirkaŭflaris la abion kaj traglitis inter ĝiaj branĉoj. "Estas terure malvarme!" diris la musetoj. "Sed, esceptinte tion, ĉi tie estas bonega loĝejo! Ĉu ne vere, vi maljuna abio?" "Mi tute ne estas ankoraŭ maljuna!" respondis la abio, "ekzistas multe pli maljunaj ol mi!"<noinclude><references/></noinclude> ajlwzp73n5gt0gr9ifu0id6m91g5dvh Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/53 104 32251 126364 94870 2026-08-16T17:34:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126364 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "De kie vi venis?" demandis la musoj, "kaj kion vi scias?" Ili estis forte scivolaj. "Rakontu al ni pri la plej belaj lokoj sur la tero! Ĉu vi jam estis tie? Ĉu vi estis jam en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono, kie oni dancas sur sebaj kandeloj, eniras malgrase kaj eliras grase?" "Tiujn lokojn mi ne konas," diris la arbo, "sed la arbaron mi konas, kie brilas la suno kaj kantas la birdoj!" Kaj ĝi rakontis al ili ĉiujn travivaĵojn de sia juneco, kaj la musetoj, kiuj antaŭe neniam aŭdis ion similan, aŭskultis atente kaj diris: "Kiom multe vi vidis! Kiel feliĉa vi estis!" "Mi!" diris la abio, kaj nur nun ĝi ekmeditis pri sia propra rakonto. "Jes, en efektiveco tio estis sufiĉe gajaj tempoj!" Sed poste ĝi rakontis al ili pri la Kristnaska vespero, kiam ĝi estis ornamita per kukoj kaj kandeloj. "Ho," diris la musetoj, "kiel feliĉa vi estis, vi maljuna abio!" "Mi tute ne estas maljuna!" rediris la abio, "mi ja nur en ĉi tiu vintro venis el la arbaro! Mi troviĝas en mia plej bona aĝo, mi estas nur tre altkreska!" "Kiel bele vi rakontas!" diris la musetoj; kaj en la sekvanta nokto ili revenis kun kvar aliaj malgrandaj musoj, kiuj ankaŭ, volis aŭskulti la rakontadon de la arbo, kaj ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj, kaj ĝi pensis: "Tio estis ja vere feliĉaj tempoj! Sed ili povas reveni! ili povas reveni! Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon, eble mi ankaŭ povas ricevi reĝidinon!" Kaj ĉe tio la abio ekpensis pri malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro kaj ŝajnis al ĝi vera bela reĝidino. "Kiu estas Klumpe-Dumpe?" demandis la musetoj. Kaj la abio rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris tute laŭvorte. Kaj la musetoj pro ĝojo preskaŭ saltis sur la pinton de la arbo. En la sekvanta nokto kolektiĝis ankoraŭ multe pli da musoj, kaj dimanĉon venis eĉ du ratoj. Sed ĉi tiuj asertis, ke la rakonto ne estas gaja; kaj tio malĝojigis la musetojn, ĉar nun ĝi al ili ankaŭ ŝajnis malpli bela. "Ĉu vi povoscias rakonti nur ĉi tiun solan historion?" demandis la ratoj. "Nur ĝin solan!" respondis la arbo, "mi aŭdis ĝin en mia plej feliĉa vespero, sed tiam mi ne pensis pri tio, kiel feliĉa mi estis!" "Tio estas tre mizera historio! Ĉu vi ne scias ian historion pri lardo aŭ sebaj kandeloj? Nenian historion pri provizejo?" "Ne!" diris la arbo. "Nu, en tia okazo ni dankas pro tio!" rediris la ratoj kaj iris returne al la siaj.<noinclude><references/></noinclude> sc1ceuibt96229gby04b000x594wcn1 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/54 104 32252 126365 94871 2026-08-16T19:39:06Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126365 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> En la fino ankaŭ la musetoj foriris, kaj tiam la arbo ĝemis: "Estis ja tute bele, kiam ili sidis ĉirkaŭ mi, la viglaj musetoj; kaj aŭskultis mian rakontadon! Nun tio ankaŭ forpasis. Sed mia ĝojo komenciĝos denove, kiam oni denove min elprenos!" Sed kiam tio, okazis? Jes, tio estis unu matenon, homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento. La kestoj ricevis alian lokon; kaj la arbon oni eltrenis. Estas, vero ke ili ĵetis ĝin sur la teron iom maldelikate, sed tuj servisto trenis ĝin al la ŝtuparo, kie briletis la taglumo. "Nun denove komenciĝas la vivo!" pensis la arbo. Ĝi sentis la freŝan aeron, la unuan radion de la suno, - kaj jen ĝi estis ekstere sur la korto. Ĉio iris tiel rapide, ke la arbo tute forgesis pririgardi sin mem; ĉirkaŭe estis tro multe da novaĵo por rigardi. La korto troviĝis apude de ĝardeno, kaj en ĉi tiu ĉio estis en plena florado. La rozoj pendis freŝe kaj bonodore super la malgranda palisara barilo, la tilioj estis kovritaj de floraĵo, kaj la hirundoj flugadis tien kaj reen kaj pepadis: "Kvirre virre vit, mia edzo venis!" Sed ne la abion ili pensis per tio. "Nun mi volas vivi!" ĝojkriis ĉi tiu kaj etendis larĝe siajn branĉojn. Ha, ili ĉiuj estis sekiĝintaj kaj flavaj, kaj inter herbaĉoj kaj urtikoj ĝi kuŝis tie en angulo. La stelo el ora papero sidis ankoraŭ supre sur la pinto kaj brilis en la hela lumo de la suno. Sur la korto mem ludis kelke el tiuj gajaj infanoj, kiuj en la Kristnaska vespero dancis ĉirkaŭ la arbo kaj estis tiel ĝojaj. Unu el la plej malgrandaj alkuris kaj deŝiris la oran stelon. "Vidu, kio sidas ankoraŭ sur la maljuna malbela abio!" ĝi ekkriis kaj surpaŝis sur la branĉojn, tiel ke ili ekkrakis sub ĝiaj botoj, La arbo rigardis la tutan floran belecon kaj freŝecon en la ĝardeno, poste ĝi rigardis sin mem, kaj ĝi ekdeziris, ke ĝi restu en sia malluma angulo en la subtegmento. Ĝi rememoris sian freŝan junecon en la arbaro, la gajan Kristnaskan vesperon kaj la malgrandajn musojn, kiuj tiel ĝoje aŭskultis la historion pri Klumpe-Dumpe. "Forpasis, forpasis!" ĝemis la kompatinda arbo, "Ho, se mi ĝojus tiam, kiam mi tion ankoraŭ povis! Forpasis, forpasis!" Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn; kuŝis tuta fasko da ili; hele ĝi ekflamis sub la granda bierfara kaldrono. Ĝi ĝemis profunde, ĉiu ĝemo sonis kiel malgranda pafo. Tial la infanoj, kiuj ludis ekstere, alkuris, sidiĝis antaŭ la fajro, rigardis ĝin kaj kriadis: "Pif, paf!" Sed ĉe ĉiu ekkrako, kiu estis profunda ĝemo, la arbo rememoris iun someran tagon en la arbaro, iun vintran nokton tie, kiam la steloj brilis. Ĝi rememoris la Kristnaskan vesperon kaj {{Vdk|Klumpe-|Dumpen}}<noinclude><references/></noinclude> 60ok3kex88ekc7dsj04ombgaqfz3yyh