Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.15
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/29
104
12335
126375
110328
2026-08-17T16:39:54Z
Ciampix
3284
126375
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||27}}</noinclude>disrompas la ŝipojn, kiuj ankre restadis. Kirlaĵoj el
flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la publikajn
placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur
la fundamentojn, kaj la fundamentoj disĵetiĝas; tridek
mil loĝantoj ĉiuaĝaj kaj ĉiuseksaj estas subpremegataj
per la ruinoj. La ŝipisto diris fajfante kaj blasfemante:
»Ĉi tie oni povos ion gajni«.
— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno?
diris Panglos.
— Jen estas la lasta tago de l’mondo, ekkriis
Kandid.
La ŝipisto senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn,
maltimas la morton por trovi monon, li sukcesas,
ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon,
aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun
li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, kaj
meze de mortantoj kaj mortintoj. Panglos tamen tiris
lin ĉe la maniko kaj diris: »Mia amiko, tio ne decas,
vi malobeas al la universala saĝo, vi malbone pasigas
vian tempon.«
— Kapo kaj sango! respondis la alparolito, mi estas
maristo kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la
piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion<ref>Sekve de konspiro de kristanoj en Japanio, la imperiestro Ĵemic ediktis, ke oni forpelu ĉiujn fremdulojn. Nur la Holandanoj, kiuj eltrovis kaj denuncis la komploton, estis rajtigitaj resti, kondiĉe, ke ili malkonfesu la kristanismon kaj publike piedpremu krucifikson. — ''Trad''.</ref>,
ci vere bonelektis la viron al kiu ci volas prediki
cian universalan saĝon!
Kelkaj ŝtonaj fragmentoj estis vundintaj Kandid;
li sterniĝis sur la strato kaj estis kovrita de rompaĵoj.
Li diris al Panglos:
<noinclude><references/></noinclude>
r419oo8gk8eggsh1yqjr7080hjh6v6m
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/30
104
12336
126376
110466
2026-08-17T16:40:35Z
Ciampix
3284
126376
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|28||}}</noinclude><nowiki />
— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi
mortiĝas.
— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, respondis Panglos;
la urbo Lima en Ameriko spertis la samajn skuojn
lastan jaron; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas
subtera sulfura tavolo de Lima ĝis Lisbono.
— Tio estas tre kredebla, diris Kandid; sed pro
Dio, iom da oleo kaj vino.
— Nu, kredeble? rebatis la filozofo: mi asertas, ke
tio estas pruvita.
Kandid senkonsciiĝis, kaj Panglos alportis al li iom
da akvo el proksima fontano.
La morgaŭon, trovinte iom da manĝaĵoj, ŝoviĝinte
sub rompaĵojn, ili reakiris iom da forto. Poste ili kunlaboris
kun aliaj personoj, por helpi al la loĝantoj, kiuj
bonŝance evitis la morton. Kelke da civitanoj, al kiuj
ili helpis, regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom
ebla ĝi povis esti en tia ruinegiĝo; estas vere, ke la
manĝado estis malgaja; la kunmanĝantoj surverŝis sian
panon per larmoj; sed Panglos konsolis ilin, klarigante,
ke tio estas normala:
— Tial ke, li diris, ĉio ĉi kio estas, tio plej bonas:
tial ke se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti
alie; tial ke estas neeble, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj
ili estas; tial ke ĉio estas bona.
Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio, kiu
sidis apud li, ĝentile ekparolis:
— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la origina peko:
tial ke, se ĉio estas plej bona, sekve ne okazis peko
nek puno.
— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto,
respondis Panglos ankoraŭ pli ĝentile, tial ke la pekfalo<noinclude><references/></noinclude>
pd54afo0suwd96ezn0zmj4t62xt0j8u
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/31
104
12337
126377
125509
2026-08-17T16:41:27Z
Ciampix
3284
126377
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||29}}</noinclude>
de l’homo kaj la malbeno estis entenataj en la plej bona
el la mondoj eblaj.
— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libero? diris la intimulo.
— Via Moŝto pardonos al mi, diris Panglos; la libero povas ekzisti kun la nepra neceso: tial ke estis
necese, ke ni estu liberaj; tial ke fine la determinita
volo…
Panglos estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la intimulo kapsignis al sia armita servistaĉo, kiu donis al li por trinki vinon el Porto aŭ el Oporto.

{{f|ĈAPITRO VI|antau=1em|c}}{{f|'''Kiel oni faris belegan bruligon<ref>Tiu bruligo reale okazis la 26. junio 1756.</ref> por malhelpi la tertremojn, kaj kiel Kandid estis sidvange punfrapata'''|c}}

{{tab}}Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro<ref>La Universitato de Lisbono estis jam depost 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).</ref>, ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro, dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi.

Oni konsekvence kaptis Biskajanon, kiu estis edziĝinta
kun sia sambaptopatrino<ref>En 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptopatroj: ''Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.''</ref>, kaj du Portugalojn,
<noinclude><references/></noinclude>
8j7nqx4ziuxu773agba4lxsomhj3z40
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/32
104
12340
126378
110468
2026-08-17T16:42:11Z
Ciampix
3284
126378
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|30||}}</noinclude>kiuj ĉe manĝado de kokido deprenis ties lardon; post
la tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian
disĉiplon Kandid, unu pro tio ke li parolis, kaj la alian,
ĉar li aŭskultis kun aproba mieno: ambaŭ estis apartigite
kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en
kiuj la suno neniam maloportunis; ok tagojn poste, oni
vestis ilin per iu »san-benito«<ref>Flava jako, per kiu la inikvizitoroj vestis la bruligotojn.</ref>, kaj oni ornamis iliajn
kapojn per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la »san-benito«
de Kandid estis pentritaj flamoj renversitaj kaj
diabloj, kiuj havis nek ungojn, nek vostojn; sed la
diabloj de Panglos havis ungojn kaj vostojn kaj la
flamoj staris nerenversite. Estante tiele vestitaj, ili
procesie marŝis, kaj aŭdis tre kortuŝan predikon, kiun
sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange
batata, dum oni kantis; la Biskajano kaj la du
homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis bruligataj, kaj
Panglos estis pendigata, kvankam tio estis ne kutima<ref>La Inkvizicio ne kutimis pendigi herezulojn.</ref>. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado<ref>Efektive okazis aliaj tremoj en 1756.</ref>.
Ekterurite, konsternite, duonfreneziĝinte, tute sangante,
Kandid diris al si: »Se ĉi tie estas la plej eble
bona mondo, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia
sidvanga frapado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj;
sed, ho, mia kara Panglos! la plej eminenta el la filozofoj,
ĉu estas eble, ke mi vidis vin pendigata, ne
konante eĉ la kialon! Ho, mia kara anabaptisto! la plej
bona el la homoj, ĉu estas eble, ke vi dronis en la
haveno! Ho, fraŭlino Kunegond, la plej inda el ĉiuj, ĉu
estas eble, ke oni trafendis al vi la ventron!«
<noinclude><references/></noinclude>
gcod9ue4oh754l4a0knnm4ur5nnydxx
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/33
104
12342
126379
110470
2026-08-17T16:42:31Z
Ciampix
3284
126379
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||31}}</noinclude>
{{tab}}Aŭdinte predikon, ricevinte batojn sur la postaĵon,
absolvon kaj benon, li revenis apenaŭ povante stari,
kiam maljunulino aliris al li kaj diris: »Mia filo, havu
kuraĝon, iru kun mi.«

{{f|ĈAPITRO VII|antau=1em|c}}{{f|'''Kiel maljunulino flegis Kandid, kaj kiel li retrovis la amatinon'''|c}}

{{tab}}Kandid ne perdis kuraĝon, kaj sekvis la maljunulinon
en domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado
por ke li ŝmiru sin, donis al li por manĝi kaj trinki;
ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; estis
apud la lito kompleta vestaro. »Manĝu, trinku kaj
dormu, ŝi diris al li, zorgas pri vi Nia Sinjorino de
Atoĥa, sinjorego sankta Antonio de Padova, sinjorego
sankta Jakobo de Kompostel: mi revenos morgaŭ.«
Kandid, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion
li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la
maljunulino, volis al ŝi kisi la manon. »Ne mian manon
vi devas kisi, diris la maljunulino; mi revenos morgaŭ.
Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.«
Kandid, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj
dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li
matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin
per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi
revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon,
ŝi faris samajn klopodojn.
»Kiu vi estas? ĉiam demandis al ŝi Kandid; kiu
inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas danki
al vi?«

<noinclude><references/></noinclude>
s05lkaz5joreojqcb70anb0crluxxq6
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/34
104
12344
126380
110471
2026-08-17T16:42:51Z
Ciampix
3284
126380
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|32||}}</noinclude><nowiki />
La bonulino neniam respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la
vespero kaj ne kunportis manĝon. »Iru kun mi, ŝi diris,
kaj silentu«. Ŝi prenas lin ĉe la brako kaj lin subtenante
marŝas kun li sur la kamparo proksimume dum triona
kilometro. Ili atingis izolan domon, ĉirkaŭitan per
ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas pordeton.
Oni malfermas; ŝi kondukas Kandid, laŭ kaŝa ŝtuparo,
en orumitan kabineton, sidigas lin sur orŝtofan kanapon,
kaj ferminte la pordon foriras. Kandid kredis sonĝi, kaj
rigardis sian tutan vivon kiel malfeliĉigan sonĝon, kaj
la nunan momenton kiel agrablan sonĝon.
La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis
tremantan virinon, kun majesta staturo, brilornamitan
per juveloj kaj vuale kovritan.
»Demetu ĉi tiun vualon«, diris al Kandid la maljunulino.
La junulo alproksimiĝas; per tima mano li levas
la vualon. Kia momento! kia surprizo! Li kredas vidi
fraŭlinon Kunegond; li fakte ŝin vidas; estis ŝi mem.
Mankas al li forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al
ŝiaj piedoj. Kunegond falas sur la kanapon. La maljunulino
superverŝas ilin per alkoholaĵoj, ili rekonsciiĝas,
ili interparolas, unue per interrompaj mallongaj vortoj,
demandoj kaj respondoj, kiuj intermiksiĝas, per ĝemetoj,
larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili
faru malpli da bruo kaj lasas ilin solaj.
— Nu! estas vi, diris al ŝi Kandid, vi vivas, mi
retrovas vin en Portugalio! Oni do ne seksperfortis vin?
Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis
filozofo Panglos?
— Jes, fakte, tio okazis, diris la bela Kunegond;
sed oni ne ĉiam mortas pro tiaj akcidentoj.
— Sed ĉu viaj gepatroj ne estis mortigataj?
— Tio bedaŭrinde estas ja vera.
<noinclude><references/></noinclude>
pxikp4z8fituwwh8rnyc881hatftdz4
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/35
104
12345
126381
110476
2026-08-17T16:43:13Z
Ciampix
3284
126381
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||33}}</noinclude>
— Kaj via frato?
— Mia frato ankaŭ estis mortigata.
— Kaj kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi
eksciis, ke ankaŭ mi estas tie? kaj pro kia stranga
aventuro vi kondukis min en ĉi tiun domon?
— Mi klarigos al vi ĉion, respondis la sinjorino, sed
antaŭe vi devas rakonti ĉion, kio okazis al vi depost
la senpeka kiso, kiun vi donis al mi kaj la piedbatoj,
kiujn vi ricevis.
Kandid respektplene respondis; kaj, kvankam konsternita
li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam
lia spino ankoraŭ doloretis, li rakontis ĉion, kion
li spertis depost la momento de ilia disiĝo. Kunegond
ĉielen levis la okulojn; ŝi larmis, eksciante pri la morto
de la bona anabaptisto kaj de Panglos, post tio ŝi parolis jene al Kandid, kiu aŭskultegis kaj avidege ŝin rigardis.

{{f|ĈAPITRO VIII|antau=1em|c}}{{f|'''Historio de Kunegond'''|c}}

{{tab}}»Mi estis en lito kaj dormegis, kiam plaĉis al la
Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon de Thunder-ten-tronckh;
ili tranĉis la gorĝon de mia patro kaj de mia frato, kaj
dispecigis mian patrinon. Iu granda
Bulgaro, ses futojn alta, konstatante, ke ĉe tia spektaklo
mi senkonsciiĝis, ekkomencis min seksperforti; tio
redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordis,
ungovundetis, mi volis elŝiri la okulojn de tiu granda
Bulgaro, ne sciante, ke tio, kio okazis en la kastelo de
mia patro, estis kutima afero: la perfortulo trabatis
<noinclude><references/></noinclude>
9z7tt1cou6yxvohp0pwhdotjzyh5sll
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/36
104
12346
126382
110480
2026-08-17T16:43:41Z
Ciampix
3284
126382
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|34||}}</noinclude>mian flankon per tranĉilo kaj faris vundon, kies postsignon
mi ankoraŭ portas.
— Ho ve! tiun postsignon mi esperas vidi, diris la
naiva Kandid.
— Ĝin vi vidos, diris Kunegond; sed ni daŭrigu.
— Vi daŭrigu, diris Kandid.
La sekvon de sia historio ŝi rakontis tiele: «Bulgara
kapitano eniris, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato
ne atentis lin. La kapitano ekkoleris pro la nerespektemo
al li de la perfortulo kaj mortigis lin kuŝantan sur
mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel
militkaptiton en sian kazernon. Mi lavis lian malgrandan
kvanton da ĉemizoj, mi kuiris liajn manĝaĵojn; mi devas
konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke
li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton;
cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj
povis konstati, ke ne edukis lin doktoro Panglos.
»Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton
al mi, li vendis min al iu judo nomita don Isaĥar, kiu
ŝakris en Holando kaj en Portugalio, kaj kiu pasie ŝatis
la virinojn. Tiu judo tre forte ligiĝis al mia persono, sed
li ne povis ĝin venki; mi pli bone rezistis al li ol al la
bulgara soldato: digna persono povas unu fojon esti
seksperfortata, sed ĝia virto pro tio plifirmiĝas. La judo,
por akiri mian favoron, kondukis min en ĉi tiun kamparan
domon. Ĝis nun mi kredis, ke ne ekzistas sur la
tero io pli bela ol la kastelo de Thunder-ten-tronckh;
mi seniluziiĝis.
»Iun tagon la granda inkvizitoro ekvidis min ĉe
diservo; li multe rigardis min oblikve kaj avide, kaj
sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj.
Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian<noinclude><references/></noinclude>
ofxtwqxldkccucd895g5qrjuvqyd6aa
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/37
104
12347
126383
110481
2026-08-17T16:46:23Z
Ciampix
3284
126383
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||35}}</noinclude>devenon; li klarigis, ke estas ne inda je mia rango
aparteni al izraelido. Je lia nomo oni proponis al don
Isaĥar, ke li transcedu min al la sinjorego.
»Don Isaĥar, kiu estas la bankiero de la kortego
kaj influhava persono, ne konsentis tian proponon. La
inkvizitoro minacis lin je bruligo. Fine la judo timigite
faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune
apartenos al ambaŭ; ke la judo estos la ĝuanto lunde,
merkrede kaj sabate, kaj la inkvizitoro dum la aliaj
tagoj. Jam de ses monatoj daŭras tiu konvencio. Ne sen
interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto
de sabato ĝis dimanĉo apartenas al la malnova leĝo aŭ
al la nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi kredas,
ke pro tio mi ĉiam estis amata.
»Fine, por forigi la malfeliĉegon, kiun kaŭzas tertremoj
kaj timigi don Isaĥar, plaĉis al sinjorego la inkvizitoro
solene fari bruligon. Li honoris min per invito.
Tre bonan lokon mi ricevis; oni alportis al la sinjorinoj
refreŝigaĵojn inter la diservo kaj la ekzekuto. Verdire
mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du judojn kaj
tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis kun sia sambaptopatrino,
sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia
maltrankvilo, kiam mi vidis en »san-benito« kaj sub
mitro, vizaĝon, kiu similis al tiu de Panglos! Mi frotis
al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendigita;
mi svenis. Apenaŭ mi estis rekonsciiĝinta, ke mi
ekvidis vin senvestigita, tute nuda: tio estis plej alta
grado da abomeno, da konsterno, da doloro, da malespero.
Mi diros al vi, ke via haŭto vere estas eĉ pli
blanka kaj havas karnokoloron pli perfektan ol tiu de
mia kapitano de Bulgaroj. Tia vido duobligis ĉiujn
sentojn, kiuj min premŝarĝis, kiuj min forkonsumis. Mi<noinclude><references/></noinclude>
0bx04cg1yj6wczfb59lcxiz6qvnwtox
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/38
104
12348
126384
110482
2026-08-17T16:47:25Z
Ciampix
3284
126384
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|36||}}</noinclude>ekkriis, mi volis diri: »Haltu, barbaroj!« sed la voĉo
mankis al mi, kaj miaj krioj estus senutilaj.
»Kiam vi estis forte batata sur la sidvangojn: »Kiel
povas okazi, mi diris, ke la aminda Kandid kaj la saĝa
Panglos troviĝas en Lisbono, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendigata laŭ ordono de sinjorego la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Panglos tre kruele trompis min, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone.«
»Maltrankviligite, konsternite, jen pro kolero estante
duonfreneza, kaj jen preskaŭ morta pro malforteco, mia
penso estis tute okupita de la buĉo al mia patro, al mia
patrino, al mia frato, pri la malrespektego de mia
malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato, kiun li donis
al mi, pri mia servuteco, pri mia kuira metio, pri mia
bulgara kapitano, pri mia malbela don Isaĥar, pri mia
abomena inkvizitoro, pri la pendigo al doktoro Panglos,
pri tiu granda ''miserere'' kun ludo de unutona muziko,
dum kiu oni batis vin sur la sidvangojn, kaj ĉefe pri
la kiso, kiun al vi mi donis malantaŭ ekranego, la
tagon, kiam mi vidis vin por la lasta fojo. Mi laŭdis al
Dio, kiu revenigis vin al mi, post tiom da afliktoj. Mi
rekomendis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj
konduku vin ĉi tien, tuj kiam ŝi povos. Ŝi tre bone
plenumis mian komision; mi ĝuis la neesprimeblan
plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi. Vi kredeble
malsategas; grandan apetiton mi havas; ni komencu per
vespermanĝo.«
Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo,
ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili
estis tie, kiam sinjoro don Isaĥar, unu el la mastroj de
la domo, alvenis. Estis sabate. Li venis por ĝui siajn
rajtojn, kaj klarigi sian delikatan amon.

<noinclude><references/></noinclude>
gbo0u0pifij4wxx15ppnprsajde5vr9
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/39
104
12349
126385
110483
2026-08-17T16:47:52Z
Ciampix
3284
126385
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||37}}</noinclude>{{f|ĈAPITRO IX|antau=1em|c}}{{f|'''Kio okazis kun Kunegond, kun Kandid, kun la ĉefinkvizitoro kaj kun judo'''|c}}

{{tab}}Tiu Isaĥar estis la plej kolerema hebreo, kiun oni
vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono. »Kio!
li diris, hundeca galileanino, ĉu do ne sufiĉas al vi la
sinjorego inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ĉi tiu fripono estu
ankaŭ partoprenanto?« Dirante tion, li elprenas longan
ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj, kredante, ke lia
kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas al Kandid; sed
nia bona Vestfaliano estis ricevinta de la maljunulino
belan spadon kun kompleta vestaro. Li elprenas la
spadon, kvankam li estis pacema, kaj mortfaligas la
izrealidon sur la plankon, ĉe la piedoj de la bela Kunegond.
— Sankta Virgino! ŝi ekkriis, kio okazos kun ni?
Homo ĉe mi mortigita! se venos juĝistaro, ni pereos.
— Se Panglos ne estus pendigita, diris Kandid, li
donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda
filozofo. Ĉe lia foresto ni petu konsilon al la maljunulino.
Ŝi estis tre prudenta, kaj komencis diri sian
opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis
unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago
apartenis al la sinjorego inkvizitoro. Li eniras kaj vidas
la sidvange batitan Kandid kun spado en la mano,
mortinton sterniĝinta surtere, Kunegond frenezaspekta
kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.
En ĉi tiu momento jen kio okazis en la animo de
Kandid, kaj kiel li rezonis: »Se ĉi tiu sankta homo<noinclude><references/></noinclude>
jdazxr83kuviepu47q3vc3v2d4e31fl
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/40
104
12352
126386
110484
2026-08-17T16:48:17Z
Ciampix
3284
126386
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|38||}}</noinclude>vokas por helpo, li nepre bruligos min; li povos same
fari pri Kunegond, li jam senkompate vipigis min; li
estas mia amkonkuranto; mi nun mortigas, ne temas
ŝanceliĝi.« Tiu rezono estis decida kaj rapida; kaj, ne
donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi sian
memregecon, li trapikas kaj ĵetas lin apud la judon.
— Jen alia bela afero, diris Kunegond; ne plu
ekzistas pardoneblo; ni estas ekskomunikataj, alvenis nia
lasta horo. Ĉu estas eble, ke tiom milda homo, kia vi
estas, povis en du minutoj mortigi unu judon kaj unu
prelaton?
— Mia bela fraŭlino, respondis Kandid, kiam oni
estas amanta, ĵaluza kaj vipita de la Inkvizicio, oni pro
kolero perdas la konscion.
Tiam la maljunulino ekparolis: »En la stalo estas
tri andaluziaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj: la brava
Kandid pretigu ilin; sinjorino havas monerojn kaj
diamantojn: ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur
sur unu vango, kaj ni iru al Kadiz; estas plej eble bela
vetero, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto
de l’nokto.«
Tuj Kandid selas la tri ĉevalojn. Kunegond, la
maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte.
Dum ili foriris, la Sankta Hermandad<ref>Laŭlitere: La Sankta Fratularo, speco de tiutempa ĝendarmaro.</ref> venas en la
domon; oni entombigas la sinjoregon en bela preĝejo
kaj oni ĵetas Isaĥar en la rubejon.
Kandid, Kunegond kaj la maljunulino estis jam en
la malgranda urbo Avacena, meze en la montoj de
Siera-Morena; kaj ili jene parolis en gastejo.

<noinclude><references/></noinclude>
5zmyuldf6enpvgjei7pu6arhmrzvvr0
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/41
104
12353
126387
110485
2026-08-17T16:48:38Z
Ciampix
3284
126387
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|||39}}</noinclude>{{f|ĈAPITRO X|antau=1em|c}}{{f|'''En kia mizerego Kandid, Kunegond kaj la maljunulino alvenas en Kadiz, kaj pri ilia enŝipiĝo'''|c}}

{{tab}}— Kiu do sukcesis ŝteli miajn monerojn kaj miajn
diamantojn? diris plorante Kunegond. Per kio ni vivos?
kiel ni faros? kie trovi inkvizitorojn kaj judojn, kiuj
donacos al mi aliajn?
— Ho ve! diris la maljunulino, mi tre suspektas,
ke la ŝtelinto estas tiu respektinda kordeliero<ref>Monaĥo el la societo de franciskanoj.</ref>, kiu
tranoktis kun ni ĉe la sama gastejo en Badajozo, Dio
gardu min, ke mi faru nepravan juĝon! sed dufoje li
eniris nian ĉambron; kaj foriris longe antaŭ ni.
— Ho ve! diris Kandid, la bona Panglos jam ofte
pruvis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por
ĉiuj homoj, ke ĉiu pri ili havas saman rajton. Laŭ tiuj
principoj, tiu kordeliero devus almenaŭ lasi al ni sufiĉon
por fini nian vojaĝon. Ĉu do restas al vi nenio, mia
bela Kunegond?
— Ne eĉ unu monero, ŝi diris.
— Kion fari? diris Kandid.
— Ni vendu unu el la ĉevaloj, diris la maljunulino;
mi postsele sidos kun fraŭlino, kvankam mi povas sidi
nur sur unu vango, kaj ni atingos Kadiz.
En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li
malkare aĉetis la ĉevalon. Kandid, Kunegond kaj la
maljunulino pasis tra Lucena, tra Ŝilas, tra Lebriksa,
kaj fine venis al Kadiz. Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por
milite prudentigi la respektindajn jezuitojn de Paragvajo,
kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj
hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio,<noinclude><references/></noinclude>
5zxa8r4dui2dbpz0f8i98frjkemjzkg
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/59
104
32121
126388
94350
2026-08-17T17:55:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126388
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kay, al li tia vitropeceto penetris ankaŭ rekte en la koron. Ĝi devis nun baldaŭ fariĝi bulo da glacio. Estas vero, ke ĝi plu ne doloris; sed ĝi tie estis.
"Kial vi ploras?" li demandis. "Tiel vi aspektas malbele. Al mi ja nenio mankas! Fi!" li subite ekkriis, "la rozo estas ja difektita de vermo! Kaj vidu, tiu ne kreskas rekte. En efektiveco tio estas sufiĉe malbelaj rozoj. Ili estas tiel same malbelaj kiel la kestoj, en kiuj ili staras!" Kaj li forte ekpuŝis per la piedo la keston kaj deŝiris ambaŭ rozojn.
"Kay, kion vi faras!" ekkriis la malgranda knabino; kaj kiam li rimarkis ŝian fortan timegiĝon, li deŝiris ankoraŭ unu rozon kaj post tio ensaltis en sian fenestron kaj forlasis la malgrandan afablan Gerdan.
Kiam ŝi poste venis kun la bildolibro, li diris, ke tio estas nur por suĉinfanoj; kaj kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia "sed" ; kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon. Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. Baldaŭ li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato. Ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe, kaj la homoj diris: "La knabo havas bonegajn kapablojn!" Sed kaŭzo de tio estis la vitro, kiu enflugis al li en la okulon, kaj la vitro, kiu sidis en lia koro. Tio estis la kaŭzo, pro kiu li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro.
Liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj. En unu vintra tago, kiam komenciĝis neĝa blovado, li venis kun pligrandiga vitro, metis eksteren anguleton de sia surtuto kaj lasis fali sur ĝin la neĝajn flokojn.
"Rigardu iom en la vitron, Gerda!" li diris; kaj ĉiu neĝa floko fariĝis multe pli granda kaj aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo. La vidaĵo estis tre bela.
"Ĉu vi vidas, kiel artoplene!" ekkriis Kay; "tio donas multe pli da plezuro kaj da materialo por pripensado, ol la efektivaj floroj! Krom tio en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj; se ili nur ne disfandiĝus!"
Mallonge post tio Kay venis kun grandaj pugnogantoj kaj kun sia glitveturileto sur la dorso. Li flustris al Gerda en la orelojn: "Mi ricevis permeson veturi al la granda placo, kie la aliaj ludas!" Kaj li forkuris.
Tie sur la placo de tempo al tempo la plej petolemaj knaboj alligadis siajn glitveturilojn al la veturiloj de la vilaĝanoj kaj tiel kunveturadis sufiĉe longan distancon. Tio estis tre gaja. Kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis unu granda, blanke kolorigita glitveturilo. En ĝi<noinclude><references/></noinclude>
b7izbr37xkqbzg0e1r47dkvtyhojfsg
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/60
104
32122
126389
94351
2026-08-17T18:02:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126389
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sidis unu persono, envolvita en blanka kruda pelto kaj kovrita per blanka pelta ĉapo. La glitveturilo dufoje ĉirkaŭveturis la placon, kaj Kay sukcesis alligi al ĝi sian malgrandan glitveturilon, kaj jen li ekveturis kune. Ĉiam pli kaj pli ili veturis rekte sur la plej proksiman straton. La kondukanto de la glitveturilo turnis la kapon kaj tiel afable kapjesis al Kay, kvazaŭ ili konus unu la alian.
Ĉiufoje, kiam Kay volis deligi sian malgrandan glitveturilon, la persono denove balancadis la kapon, kaj tiam Kay restis. Tuj kiam ili elveturis ekster la urban pordegon, la neĝa blovado fariĝis tiel forta, ke la malgranda knabo ne povis plu rekoni la manon antaŭ la okuloj, dum li tamen veturis pluen. Tiam li fine ellasis el la manoj la ŝnuron, por liberigi sin de la granda glitveturilo, sed nenio helpis, lia veturileto pendis fortike, kaj la veturado estis rapida kiel vento. Tiam li ekkriis tre laŭte, sed neniu lin aŭdis, kaj la neĝo turniĝadis kaj la glitveturilo flugis antaŭen: De tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn aŭ arbetaĵojn. La knabo estis tute terurita, li volis ekpreĝi Patronian, sed li memoris nenion krom la tabelo de multobligo.
La neĝaj flokoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli grandaj, fine ili aspektis kiel grandaj blankaj kokinoj. Subite la ĉevaloj saltis flanken, la glitveturilo haltis, kaj la veturiganto leviĝis; la pelto kaj ĉapo estis el pura neĝo. Tio estis sinjorino, alta kaj gracia, blindige blanka, tio estis la neĝa reĝino.
"Ni veturis sufiĉe rapide" , ŝi diris. "Sed ĉu en tia vetero oni devas frostosuferi? Venu, enrampu en mian ursan pelton!" Kaj ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton, tiel ke li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo.
"Ĉu vi ankoraŭ frostosuferas?" ŝi demandis, kisante lin sur la frunto, Hu, tio estis ankoraŭ pli malvarma ol glacio, tio tuj penetris ĝis lia koro, kiu ja sen tio estis jam duone bulo da glacio. Li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos; sed nur unu momenton daŭris tiu sento, poste al li fariĝis tute bone. Li plu tute ne sentis la malvarmon ĉirkaŭ si.
"Mian glitveturilon! Ne forgesu mian glitveturilon!" Tion li rememoris antaŭ ĉio. Ĝi estis alligita al unu el la blankaj kokinoj, kiu flugis malantaŭe kun la veturileto sur la dorso. La neĝa reĝino kisis Kayon ankoraŭ unu fojon, kaj tiam li forgesis la malgrandan Gerdan kaj la avinon kaj ĉiujn el la hejmo.
"Nun vi plu ne ricevos kisojn!" ŝi diris, "ĉar alie mi povus vin kismortigi!"
Kay rigardis ŝin, ŝi estis bela, pli saĝan kaj pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si. Nun ŝi ne ŝajnis al li formitaĵo el glacio, kiel tiam<noinclude><references/></noinclude>
cqn8j03abyu6u0ki20h1gpsgr48zu00
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/61
104
32123
126390
94352
2026-08-17T18:12:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126390
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiam ŝi sidis ekstere antaŭ la fenestro kaj faris al li kapsignojn. En liaj okuloj ŝi estis estaĵo perfekta. Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi, li rakontis al ŝi, ke li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj, li sciis la nombron de la kvadrataj mejloj kaj de la loĝantoj de la lando, kaj ŝi ridetis ĉe ĉio. Tiam ekŝajnis al li, ke tio, kion li scias, ne estas sufiĉa, kaj li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero, kaj ŝi flugis kun li, flugis alte supren, al la nigra nubo, kaj la ventego bruis, kvazaŭ ĝi kantus malnovajn kantojn. Ili flugis super arbaroj kaj lagoj, super maroj kaj landoj. Malsupre en la profundo siblis la malvarma vento, kriis la lupoj, briletis la neĝo kaj super tio flugis la nigraj kriantaj kornikoj; sed super ili brilis la luno, granda kaj klara, kaj al ĝi Kay rigardadis en la daŭro de la tuta longa, longa vintra nokto. En la tago li dormis ĉe la piedoj de la neĝa reĝino.
{{c|Tria rakonto}}
{{c|'''La florĝardeno de la virino, kiu povosciis sorĉi'''}}
Sed kio fariĝis kun la malgranda Gerda, kiam Kay plu ne revenis? Kie en la mondo li troviĝis? Neniu tion sciis, neniu povis doni informon pri tio. La knaboj nur rakontis, ke ili vidis, kiel li alligis sian glitveturileton al glitveturilo granda kaj luksa, kiu veturis sur la stratojn kaj poste elveturis ekster la urban pordegon. Neniu sciis, kie li estis; fluis multe da larmoj, la malgranda Gerda ploris maldolĉe kaj longe. Poste oni supozis, ke li mortis, ke li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. Estis ankoraŭ longatempe senlumaj vintraj tagoj.
Jen aperis la printempo kun pli varma sunlumo.
"Kay mortis kaj malaperis!" diris la malgranda Gerda.
"Tion mi ne opinias!" diris la sunlumo.
"Li mortis kaj malaperis!" ŝi diris al la hirundoj.
"Tion ni ne opinias!" respondis ĉi tiuj, kaj fine la malgranda Gerda tion ankaŭ plu ne opiniis.
"Mi surmetos miajn ruĝajn ŝuojn" , ŝi diris unu matenon, "tiujn, kiujn Kay ankoraŭ neniam vidis, kaj mi iros al la rivero kaj petos de ĝi informon."
Estis ankoraŭ tre frue, kiam ŝi leviĝis, kisis la maljunan avinon, kiu<noinclude><references/></noinclude>
3ax1y3fmtsy2g896dfl4hf4d380mva7
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/62
104
32124
126391
94353
2026-08-17T18:22:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126391
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ankoraŭ dormetis, surmetis la ruĝajn ŝuojn kaj ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.
"Ĉu estas vere, ke vi forprenis de mi mian malgrandan kamaradon? Mi donacos al vi miajn ruĝajn ŝuojn, se vi redonos lin al mi!"
Ŝajnis al ŝi, ke la ondoj mistere jesas al ŝi. Ŝi prenis tiam siajn ruĝajn ŝuojn, la plej karan objekton, kiun ŝi posedis, kaj ĵetis ilin ambaŭ en la riveron; sed ili falis tute apud la bordo, kaj la malgrandaj ondoj reportis ilin returne al ŝi sur la teron, kvazaŭ la rivero ne volis forrabi de ŝi ŝian plej karan posedaĵon, des pli, ke ĝi ja ne havis la malgrandan Kayon. Sed ŝi pensis, ke ŝi ne sufiĉe malproksimen ĵetis la ŝuojn, tial ŝi engrimpis en boaton, kiu staris en la kanaro. Ŝi iris ĝis la plej ekstrema rando kaj denove ĵetis la ŝuojn en la ondojn. Sed la boato ne estis fiksita, kaj ĉe la movo, kiun ŝi faris, ĝi forŝoviĝis de la tero. Ŝi tion rimarkis kaj rapidis reveni, sed antaŭ ol ŝi povis tion fari, la boato estis jam pli ol unu ulnon for de la bordo, kaj nun ĝi rapide ekglitis laŭflue de la rivero.
Tiam la malgranda Gerda forte ektimis kaj komencis plori, sed nur la paseroj aŭdis ŝin, kaj ĉi tiuj ne povis porti ŝin sur la teron; ili tamen flugis laŭlonge de la rivero kaj pepadis, kvazaŭ ili volus ŝin konsoli: "Ĉi ni estas, ĉi ni estas!" La boato kuris laŭ la fluo; la malgranda Gerda sidis tute silente, nur en ŝtrumpoj. Ŝiaj malgrandaj ruĝaj ŝuoj naĝis malantaŭ ŝi, sed ili ne povis atingi la boaton, ĉar ĉi tiun la fluo pelis pli forte.
Estis ĉarme sur ambaŭ bordoj; belegaj floroj, maljunaj arboj, sur la deklivoj troviĝis ŝafoj kaj bovinoj, sed eĉ unu homon oni ne povis vidi.
"Eble la rivero portos min al la malgranda Kay!" pensis Gerda, kaj tiam ŝi fariĝis pli gaja, ŝi leviĝis kaj observadis en la daŭro de multe da horoj la belajn verdaĵn bordojn. Poste ŝi preterveturis grandan ĉerizarban-ĝardenon, en kiu staris dometo kun strangaj ruĝaj kaj bluaj fenestroj; ĝi estis kovrita per pajlo, kaj ekstere staris du lignaj soldatoj, kiuj antaŭ la preterveturantoj surŝultrigis la pafilojn.
Gerda ekkriis al ili, ŝi opiniis, ke ili estas vivantaj; sed ili kompreneble ne respondis; ŝi tre alproksimiĝis al ili, la fluo pelis la boaton rekte al la tero.
Gerda ekkriis ankoraŭ pli laŭte, kaj tiam el la domo eliris maljuna, tre maljuna virino, kiu apogis sin sur bastono. Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon, kiu estis pripentrita de plej belaj floroj.
"Ho kara, kompatinda infano!" diris la maljuna virino, "kiamaniere vi trafis sur la grandan torentan riveron kaj forportiĝis tiel malproksimen en la mondon?" La maljuna virino iris ĝis la rando de la akvo, altiris<noinclude><references/></noinclude>
as8tlrgdmgkdeacwelw297z7ywu1chz
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/63
104
32125
126392
94354
2026-08-17T18:29:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126392
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la boaton per sia bastono al la tero kaj elprenis la malgrandan Gerdan.
Kvankam Gerda ĝojis, ke ŝi venis sur sekan teron, ŝi tamen iom timis la fremdan maljunan virinon.
"Venu do kaj rakontu al mi, kiu vi estas kaj kiamaniere vi venis ĉi tien" , ŝi diris.
Gerda rakontis al ŝi ĉion, kaj la maljunulino balancis la kapon kaj diris: "Hm, hm!" Kaj kiam Gerda ĉion diris al ŝi kaj demandis, ĉu ŝi ne vidis la malgrandan Kayon, la virino respondis, ke li ne pretervenis, sed kredeble li ankoraŭ venos, ŝi nur ne malĝoju, sed gustumu ŝiajn ĉerizojn, rigardu ŝiajn florojn, kiuj estas pli belaj ol ĉiu bildolibro, ĉar ĉiu el ili povas rakonti tutan historion. Poste ŝi prenis Gerdan je la mano, iris kun ŝi en la malgrandan dometon kaj ŝlosis la pordon.
La fenestroj estis tre alte kaj iliaj vitroj estis ruĝaj, bluaj kaj flavaj. La taglumo enfaladis tute strange, sed sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj, kaj Gerda manĝis de ili kiom ŝi volis, ĉar ŝi ricevis por tio la permeson. Dum ŝi manĝis, la maljuna virino kombis al ŝi la harojn per ora kombilo, kaj la haroj krispiĝis kaj briletis kiel oro ĉirkaŭ ĝia ĉarma milda vizaĝo, kiu estis ronda kaj floris kiel rozo.
"Tian belan malgrandan infanon mi jam tre longe deziris havi!" diris la maljunulino. "Vi vidos, kiel bone ni ambaŭ plaĉos unu al la alia!" Kaj ju pli longe ŝi kombis la harojn de la malgranda Gerda, des pli ĉi tiu forgesis sian kuneedukiton Kayon, ĉar la maljuna virino povosciis sorĉi, sed ŝi ne estis malbona sorĉistino. Ŝi nur iom sorĉadis por sia plezuro, kaj ŝi tre deziris restigi ĉe si la malgrandan Gerdan. Tial ŝi eliris en la ĝardenon, etendis sian apogbastonon super ĉiujn rozarbetaĵojn, kaj kvankam ili ĵus ankoraŭ belege floris, ili nun ĉiuj malaperis internen en la nigran teron, tiel ke oni ne povis plu vidi ian signon, kie ili estis starintaj. La maljunulino timis, ke ĉe la vido de la rozoj Gerda rememorus siajn proprajn, rememorus la malgrandan Kayon kaj forkurus.
Nun ŝi elkondukis Gerdan en la florĝardenon: Kia bonodoro, kia belego regis tie! Ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado: Nenia bildolibro povus esti pli kolorriĉa kaj pli bela. Gerda saltadis de ĝojo kaj ludadis, ĝis la suno subiris malantaŭ la altaj ĉerizarboj. Tiam ŝi ricevis beletan liton kun ruĝaj silkaj kusenoj, plenigitaj per bluaj violoj, kaj ŝi dormis kaj sonĝis tiel ĉarmege, kiel reĝino en la tago de sia edziniĝo.
En la sekvanta tago ŝi denove ricevis la permeson ludi kun la floroj en la varma sunlumo, kaj tiel estis dum multe da tagoj. Gerda konis ĉiun floron, sed kiom ajn multe da ili tie estis, ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas, ŝi nur ne sciis kia. Unu tagon ŝi sidis kaj rigardis<noinclude><references/></noinclude>
0x0o1x3xgctf92rkbus1d7gq69c3uo0
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/64
104
32126
126393
94355
2026-08-17T18:36:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126393
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la ĉapelon de la maljuna virino kun la pentritaj floroj, kaj ĝuste la plej bela inter ili estis rozo. La maljunulino forgesis forigi ĝin de la ĉapelo, kiam ŝi la aliajn malaperigis en la teron. Tiel okazas, se oni ne ĉiam estas tute atenta kun siaj pensoj! "Kio!" diris Gerda, "ĉu tute ne troviĝas ĉi tie rozoj?" kaj ŝi saltis inter la bedojn, serĉis kaj serĉis, sed ŝi ne povis trovi eĉ unu rozon. Tiam ŝi sidiĝis kaj ekploris; sed ŝiaj varmegaj larmoj falis ĝuste sur unu lokon, kie subteriĝis rozarbetaĵo, kaj kiam la varmaj larmoj malsekigis la teron, la arbetaĵo subite elteriĝis, tiel same floranta, kiel ĝi estis subteriĝinta, kaj Gerda ĝin ĉirkaŭprenis, kisis la rozojn, rememoris la belajn rozojn hejme, kaj ĉe tio ankaŭ la malgranda Kay revenis en ŝian memoron.
"Ho, kiom multe da tempo mi perdis per la prokrasto!" diris la malgranda knabino. "Mi volis ja serĉi Kayon! Ĉu vi ne scias, kie li estas?" ŝi demandis la rozojn. "Ĉu vi opinias, ke li mortis kaj malaperis?"
"Mortinto li ne estas!" diris la rozoj. "Ni estis ja en la tero, kie troviĝas ĉiuj mortintoj, sed Kay tie ne estis!"
"Mi dankas, mi kore dankas!" rediris la malgranda Gerda kaj iris al la aliaj floroj, rigardis en ilian florkalikon kaj demandis: "Ĉu vi ne scias, kie estas la malgranda Kay?"
Sed ĉiu floro staris en la sunlumo kaj revis pri sia propra fabelo aŭ historieto. Multe da ĉi tiuj aŭdis la malgranda Gerda, sed neniu floro ion sciis pri Kay.
Kion diris la fajrolilio?
"Ĉu vi aŭdas la tamburon? Bum, bum! Tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum! Aŭskultu la funebran kantadon de la virinoj! Aŭskultu la vokadon de la pastroj! En sia longa ruĝa vesto staras la Hindino sur la brullignaro, avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino kaj ŝia mortinta edzo. Sed la Hindino pensas pri la vivanto ĉi tie en la rondo, pri li, kies okuloj brulis pli varmege ol la flamoj, pri li, kies okulfajro penetras en ŝian koron pli forte ol la flamoj, kiuj tuj aliformigos ŝian korpon en cindron. Ĉu la flamo de la koro povas morti en la flamoj de la brullignaro?"
"Tio estas por mi tute nekomprenebla!" diris la malgranda Gerda.
"Tion rakontas mia fabelo!" diris la fajrolilio:
Kion diris la konvolvulo?
"Transe de la mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. Densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio, super la balkonon, kaj sur ĉi tiu staras bela knabino. Ŝi kliniĝas super la balustradon kaj rigardas malsupren sur la vojon. Nenia rozo pendas pli freŝe sur siaj branĉoj ol ŝi; nenia pomarba floraĵo, kiun la vento<noinclude><references/></noinclude>
4bqik0iz03a0j7x3cn69g2ltjaip47b
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/65
104
32127
126394
94356
2026-08-17T18:51:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126394
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forpelas de la arbo, ŝvebas pli malpeze ol ŝi. Kiel susuras ŝia multekosta silka vesto! Ĉu li ankoraŭ ne venas?"
"Ĉu vi parolas pri Kay?" demandis la malgranda Gerda.
"Mi parolas nur pri mia fabelo, pri mia sonĝo" , respondis la konvolvulo.
Kion diras la galanto?
"Inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo; du ĉarmaj knabinetoj - iliaj vestoj estas blankaj kiel neĝo, longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj - sidas sur ĝi kaj balancas sin. La frato, kiu estas pli granda ol ili, staras sur la balancilo, per la brako li ĉirkaŭprenis la ŝnuren, por sin teni, ĉar en unu mano li havas malgrandan tason, en la dua argilan pipon, li faras sapajn vezikojn. La balancilo moviĝas, kaj la vezikoj flugas kun beletaj ŝanĝiĝantaj koloroj. La lasta pendas ankoraŭ ĉe la trunko de la pipo kaj balanciĝas en la vento; la balancilo moviĝas. La nigra hundeto, malpeza kiel la vezikoj, leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj kaj volas ankaŭ sur la balancilon. Ĉi tiu flugas returne, la hundo falas, bojas kaj koleras. Ĝi estas incitetata, la vezikoj krevas, - balanciĝanta tabulo, krevanta ŝaŭmaĵo estas mia kanto!"
"Eble tio, kion vi rakontas, estas bela, sed vi ĝin rakontas tiel malgaje, kaj pri la malgranda Kay vi nenion diras!"
Kion rakontas la hiacintoj?
"Estis tri belaj fratinoj, diafanaj kaj delikataj; la vesto de unu estis ruĝa, la vesto de la dua estis blua, kaj la vesto de la tria estis tute blanka. Mano en mano ili dancadis ĉe la senbrua lago en la serena lunlumo. Ili ne estis elfoj, ili estis homidoj. Tie estis tia dolĉa bonodoro, kaj la knabinoj malaperis en la arbaro. La bonodoro fariĝis pli forta, - tri ĉerkoj, en kiuj kuŝis la belaj knabinoj, glitis el la densejo de la arbaro trans la lagon. Lampiroj lumante flugadis ĉirkaŭe, kiel malgrandaj ŝvebantaj kandeletoj. Ĉu la dancintaj knabinoj dormas aŭ ĉu ili mortis? La odoro de la floro diras, ke ili estas kadavroj. La vespera sonorilo sonoras pri mortintoj!"
"Vi faras min tute malgaja!" diris la malgranda Gerda, "Vi odoras tiel forte; mi devas pensi pri la mortintaj knabinoj! Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!"
"Tin, tin!" sonoris la sonoriletoj de la hiacinto. "Ni ne sonoras pri la malgranda Kay, kiun ni tute ne konas! Ni nur kantas nian kanton, la solan, kiun ni scias!"
Gerda iris al la leontodo, kiu lumetis tra siaj verdaj folioj.<noinclude><references/></noinclude>
63t10xws1ihdvnxnzbxtdw4whop9ygg
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/66
104
32128
126395
94357
2026-08-17T18:57:36Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126395
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Vi estas malgranda radianta suno," ekparolis al ĝi Gerda, "diru al mi, ĉu vi scias, kie mi povas trovi mian ludkamaradon?"
La leontodo lumis tre bele kaj rigardis Gerdan. Kian kanton la leontodo povis kanti? Ankaŭ ĝia kanto ne estis pri Kay.
"Sur malgrandan korton en la unua printempa tago la ĉarma suno lumis tre varme; la radioj glitis malsupren laŭ la blankaj muroj de la najbara domo; tute apude disvolviĝis la unua flava floro kaj lumis kiel oro en la varmaj radioj de la suno. La maljuna avino sidis ekstere en sia seĝo; la nepino, malriĉa bela servistino, post farita mallonga vizito venis returne hejmen. Ŝi kisis la avinon. Estis oro, kora oro, en tiu feliĉa kaj feliĉiga kiso, oro en la buŝo; oro en la koro, oro en la matena horo. Vidu, tio estas mia malgranda historio!" diris la leontodo.
"Mia maljuna kompatinda avino!" ĝemis Gerda. "Jes, ŝi certe sopiras pri mi, malĝojas pri mi, kiel ŝi malĝojis pri la malgranda Kay. Sed mi venos returne hejmen, kaj tiam mi rekondukos kun mi Kayon. Vane mi demandas la florojn, ili scias nur sian propran kanton, ili donas al mi nenian informon!" Kaj ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. Sed la narciso frapis ŝian piedon, kiam ŝi ĝin transsaltis. Tiam ŝi haltis, rigardis la malplenan floron kaj demandis: "Eble vi ion scias?" kaj ŝi tute malalten kliniĝis al la floro. Kaj kion diris ĉi tiu?
"Mi povas vidi min mem, mi povas vidi min mem!" babilis la narciso.
"Ho, ho, kiel mi bonodoras! Supre en la subtegmenta ĉambreto staras duone vestita malgranda dancistino; jen ŝi staras sur unu piedo, jen sur ambaŭ; la tutan mondon ŝi forpuŝas per la piedoj; sed ĉio estas nur blufo. Ŝi verŝas akvon el la tekruĉo sur peceton da ŝtofo, kiun ŝi tenas, - tio estas ŝia korseto! Jes, jes, pureco estas duono de la vivo! La blanka vesto, kiu pendas tie sur la hoko, estas ankaŭ lavita en la tekruĉo kaj sekigita sur la tegmento. Kiam ŝi ĝin metas sur sin, ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon, tiam la vesto ŝajnas pli blanka. Alten la piedon! Rigardu, kiel ŝi sin plenblovas sur unu trunketo! Mi povas vidi min mem, mi povas vidi min mem!"
"Tio estas por mi tute indiferenta!" diris Gerda, "tio ne estas taŭga rakonto por mi!" Kaj ŝi kuris ĝis la rando de la ĝardeno.
La pordo estis fermita; tamen ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis; kaj nun la malgranda Gerda nudapiede elkuris en la malproksiman mondon. Tri fojojn ŝi ekrigardis malantaŭen, sed neniu ŝin persekutis. Fine ŝi ne povis plu iri kaj sidiĝis sur granda ŝtono. Kiam ŝi ekrigardis ĉirkaŭen, ŝi rimarkis, ke la somero pasis; estis malfrua aŭtuno, sed en la bela ĝardeno; kie ĉiam reĝis sunlumo kaj staris floro de ĉiuj sezonoj, oni tion ne povis rimarki.<noinclude><references/></noinclude>
90e4snofs049afs7ad8d95h8su7luxe
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/67
104
32129
126396
94359
2026-08-17T19:12:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126396
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Ho Dio, kiom multe da tempo mi perdis!" diris la malgranda Gerda. "Fariĝis ja aŭtuno, mi ne devas ripozi!" Kaj ŝi leviĝis, por iri pluen.
Ho, kiel vundoplenaj kaj lacaj estis ŝiaj malgrandaj piedoj, kaj kiel malvarme kaj krude estis ĉirkaŭe! La longaj folioj de la saliko estis flavaj, kaj per grandaj gutoj la roso faladis malsupren. Unu folio post la alia defalis, nur la prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn, kiuj cetere estis sufiĉe akragustaj kaj adstringantaj por la buŝo. Ho, kiel grize kaj malfacile estis en la malproksima mondo!
{{c|Kvara rakonto}}
{{c|'''Princo kaj reĝidino'''}}
Gerda devis denove ripozi. Jen sur la neĝo, ĝuste kontraŭ ŝia loko de ripozo, eksaltis granda korniko, kiu jam antaŭe tie sidis, atente ŝin rigardis kaj balancadis la kapon. Nun ĝi diris: "Kra, kra! bon tag, bon tag!" Pli bone ĝi ne povis paroli, ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon kaj demandis ŝin, kien ŝi iras tiel sola en la malproksiman mondon. La vorton "sola" Gerda komprenis tro bone, kaj ĝian tutan enhavon ŝi sentis tre profunde; kaj ŝi rakontis al la korniko sian tutan vivon kaj sorton kaj demandis, ĉu ĝi ne vidis Kayon.
La korniko balancis la kapon tre medite kaj diris: "Povas esti, povas esti!"
"Kiel? Ĉu vi tion opinias?" ekkriis la malgranda knabino kaj kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin.
"Singarde, singarde!" diris la korniko. "Mi opinias, ke tio estas la malgranda Kay! Sed nun li certe vin forgesis pro la reĝidino!"
"Ĉu li logas ĉe reĝidino?" demandis Gerda.
"Jes, aŭskultu!" respondis la korniko, "sed estas al mi malfacile paroli vian lingvon. Tamen se vi komprenas la lingvon de la kornikoj, mi povos rakonti pli bone!"
"Ne, tiun lingvon mi ne lernis!" diris Gerda; "sed la avino povosciis paroli ĝin tiel same lerte, kiel la rabistan lingvon de la infanoj, Ho, kial mi ĝin ne lernis!"<noinclude><references/></noinclude>
9ch81bzkxma8yvypi32feqfv5z3jn0s
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/68
104
32130
126397
94360
2026-08-17T19:20:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126397
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Ne estas grave!" diris la korniko, "mi rakontos tiel, kiel mi povos, sed mia rakontado certe ne estos bona." Kaj ĝi rakontis, kion ĝi sciis.
„En la regno, en kiu ni nun sidas, loĝas eksterordinare saĝa reĝidino; ĉiujn gazetojn, kiuj ekzistas en la mondo, ŝi tralegis kaj denove forgesis, tiel saĝa ŝi estas. Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio, kiel oni scias, tute ne estas interesa, kaj pretervole ŝi kantetis por si: "Kial do mi ne edziniĝu?" ― "Ha, en ĉi tiuj vortoj estas multe da vero!" ŝi ekpensis, kaj tuj ŝi decidis edziniĝi. Sed ŝi volis havi edzon, kiu povoscius respondi, kiam oni parolas al li, tian edzon, kiu ne sole starus kaj havuvs grandsinujoran mienon, ĉar tio estas treege enuiga. Ŝi ordonis kunkunvoki per tamburado ĉiujn korteganinojn, kaj kiam ĉi tiuj aŭdis ŝian deziresprimon, ili tre ekĝojis. "Tio plaĉas al mi!" ekkriis ĉiu el ili, "pri tio mi antaŭ ne longe jam mem pensis!"“ "Kredu al mi, ke ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero!" interrompis la korniko sian rakontadon; "mi havas malsovaĝan amatinon, kiu libere promenadas en la palaco, kaj ŝi ĉion rakontis al mi!"
Kompreneble ĝia amatino estis ankaŭ korniko, ĉar ĉiu korniko serĉas similan al si, kaj tio ĉiam estas korniko.
„La gazetoj tuj aperis kun rando el koroj kaj monogramoj de la reĝidino. Ĉiu povis legi en ili nigre sur blanke, ke ĉiu juna viro kun bela eksteraĵo havas la rajton veni en la palacon kaj paroli kun la reĝidino, kaj ke tiun, kiu povoscius tiel paroli, ke malgraŭ la ĉirkaŭanta brilo li esprimus siajn pensojn senĝene kaj samtempe parolus plej bone, tiun la reĝidino prenos kiel edzon. Jes, jes!“ diris la korniko, "vi povas kredi al mi, tio estas tiel same vera, kiel la fakto, ke mi sidas ĉi tie.
La homoj venis en grandaj amasoj, estis granda kurado kaj puŝiĝado, tamen neniu sukcesis, nek la unuan nek la duan tagon. Kiam ili estis ekstere sur la strato, ĉiuj bonege povosciis babili, sed apenaŭ ili eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro kaj la grandajn prilumitajn salonojn, ili tuj konfuziĝis.
Kaj kiam ili staris antaŭ la trono, sur kiu sidis la reĝidino, ili povis nur ripeti ŝian lastan vorton, kaj tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi. La homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno, ĝis ili returne estis sur la strato, tiam la babilado komenciĝis denove. En tutaj vicoj ili staris de la urba pordego ĝis la palaco. Mi mem estis tie, por ankaŭ tion vidi!" asertis la korniko. "Ili fariĝis malsataj kaj soifaj, tamen en la palaco oni ne donis al ili eĉ iom da malfreŝa akvo. Estas vero, ke kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj, sed ili ne dividis ilin kun sia najbaro. Ili pensis: ‚Li aspektu malsata, tiam la reĝidino lin ne prenos!’"<noinclude><references/></noinclude>
med1ioeps598y4y90zyjqshcmwbc72f
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/69
104
32131
126398
94361
2026-08-17T19:28:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126398
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Sed Kay, la malgranda Kay!" demandis Gerda. "Kiam li venis? Ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso?"
"Ne rapidu! Nun ni alvenas ĝuste al li! En la tria tago venis malgrada persono, sen ĉevaloj aŭ veturilo, tute gaja kaj bonhumora, kiu kvazaŭ promenante iris rekte en la palacon. Liaj okuloj brilis kiel la viaj, li havis belegajn longajn harojn, sed malriĉajn vestojn."
"Tio estis Kay!" ĝoje ekkriis Gerda. "Ho, mi do lin trovis!" Kaj ŝi plaŭdis per la manoj.
"Li havis malgrandan tornistron sur sia dorso" , diris la korniko.
"Ne, tio certe estis lia glitveturileto!" diris Gerda, "ĉar kun sia glitveturileto li foriris!"
"Povas esti!" rediris la korniko; "mi ne vidis tute precize. Sed tion mi scias de mia malsovaĝa amatino, ke kiam li eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro, li absolute neniom konfuziĝis. Li faris al ili supraĵan kapsignon kaj diris: ‚Estas certe enuige stari sur la ŝtuparo, mi preferas eniri!’ Interne la salonoj brilis per hela lumo de kandeloj. Sekretaj konsilanoj kaj ekscelencoj iradis sur propraj piedoj kaj portis orajn vazojn; oni certe povis ricevi korpremon. Liaj botoj knaris terure laŭte, sed ŝajnis, ke tio lin tute ne maltrankviligis."
"Tio tute certe estis Kay!" ekkriis Gerda, "mi scias, li havis novajn botojn; mi aŭdis kiel ili knaris en la ĉambro de la avino!"
"Jes, kiel ili knaris!" diris la korniko; "kaj vigle kaj bonhumore li eniris rekte al la reĝidino; ĉi tiu sidis sur perlo, kiu estis tiel granda kiel radŝpinilo. Ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe. Ju pli proksime al la pordo ili staris, des pli fiere ili aspektis. Antaŭ la servobubo de la servisto de servisto, kiu ĉiam portas pantoflojn, oni de respekto preskaŭ devis direkti la rigardon al la planko, tiel fiere li staris ĉe la pordo!"
"Tio kredeble estas terura!" diris la malgranda Gerda, "Kaj Kay tamen ricevis la reĝidinon?"
"Se mi ne estus korniko, mi ŝin ricevus, malgraŭ ke mi estas jam fianĉigita. Oni diras, ke li parolis tiel same bone, kiel mi parolas, kiam mi uzas la lingvon de kornikoj, tion diris al mi mia malsovaĝa amatino. Li estis gaja kaj ĉarmega. Cetere li tute ne havis edziĝajn intencojn, li venis sole nur por aŭdi la saĝecon de la reĝidino, kaj ĝin li trovis bona, kaj ŝi lin ankaŭ trovis bona."<noinclude><references/></noinclude>
4n0rg4e48a8lyd44nmaqgubnva2r9td
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/70
104
32132
126399
94362
2026-08-17T20:18:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126399
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Jes, certe! tio estis Kay!" diris Gerda, "li estis tiel saĝa, li povosciis kalkuli en la kapo kun nombronoj! Ho, ĉu vi ne volus enkonduki min en la palacon?"
"Nu, estas facile tion diri!" respondis la korniko. "Sed kiamaniere ni tion faros? Mi parolos pri tio kun mia malsovaĝa amatino; ŝi kredeble povos doni al ni konsilon. Ĉar tion mi devas al vi diri, ke tia malgranda knabino, kiel vi, neniam ricevas permeson por eniri."
"Jes, mi ĝin ricevos!" ekkriis Gerda. "Kiam Kay aŭdos pri mia alveno, li tuj eliros kaj prenos min!"
"Atendu min tie ĉe la barilo!" diris la korniko, skuetis la kapon kaj forflugis.
Estis jam mallume, kiam la korniko revenis. "Ra, ra!" ĝi diris. "Mi transdonas al vi multe da salutoj de ŝi! Jen estas malgranda pano por vi, kiun ŝi prenis el la kuirejo, kie troviĝas sufiĉe da pano, kaj vi certe estas malsata! Estas por vi nefareble veni en la palacon, ĉar vi estas nudapieda. La arĝentokovritaj korpogardistoj kaj la servistoj en oro tion ne permesus. Tamen ne ploru, vi iamaniere jam venos tien. Mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukas al la dormoĉambro, kaj ŝi scias, kie ŝi povas ricevi la ŝlosilon."
Ili eniris en la ĝardenon, en la grandan aleon, kie la folioj jam defalis unuj post la aliaj, kaj kiam en la palaco iom post iom estis estingitaj ĉiuj kandeloj, la korniko kondukis la malgrandan Gerdan al malantaŭa pordo, kiu estis nur duonfermita.
Ho, kiel la koro de Gerda batis de timo kaj sopiro! Ŝi havis tian senton, kvazaŭ ŝi volas fari ion malbonan, kaj tamen ŝi volis ja nur sciiĝi, ĉu la malgranda Kay tie estas. Jes tio astis certe li! Ŝi prezentis al si tute vive liajn saĝajn okulojn, liajn longajn harojn; ŝi vidis lin sincere ridanta, kiel tiam, kiam ili hejme sidis sub la rozoj. Li certe ĝojos, kiam li ŝin vidos, kiam li aŭdos, kiel malproksiman vojiron ŝi faris pro li, kaj kiam li sciiĝos, kiel afliktitaj ili ĉiuj estis hejme, kiam li plu ne revenis. Ho, tio estis timo kaj ĝojo!
Jen ili estis sur la ŝtuparo. Tie sur ŝranko brulis malgranda lampo. Meze sur la planko staris la malsovaĝa korniko, turnadis la kapeton ĉiuflanken kaj observadis Gerdan, kiu faradis riverencojn, kiel la avino ŝin instruis.
"Mia fianĉo rakontis al mi pri vi, mia malgranda fraŭlineto, tre multe da bono!" komencis la malsovaĝa korniko. "Via sorto estas ankaŭ efektive tre kortuŝanta. Estu tiel bona kaj prenu la lampon, mi iras antaŭ vi. Ni iros ĉi tie rekte, ĉar ĉi tie ni neniun renkontos."
"Ŝajnas al mi, ke iu venas malantaŭ ni!" diris Gerda; kaj efektive io preterflugis preter ŝi. Estis tiel, kvazaŭ ombroj transglitas sur la muro,<noinclude><references/></noinclude>
hcx19psijnn6gso0hcnw5n1smfaqj2z
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/71
104
32133
126400
94363
2026-08-17T20:27:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126400
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj kaj graciaj kruroj, ĉasoservistoj, sinjoroj kaj sinjorinoj sur ĉevaloj.
"Tio estas nur sonĝoj!" diris la korniko, "ili venas kaj prenas la pensojn de la altaj gesinjoroj al ĉaso. Tio estas favora por nia celo, en tia okazo vi en la lito povos pli bone ilin pririgardi. Sed mi fidas, ke kiam vi atingos honoron kaj altan situacion, vi montros dankeman koron."
"Kial ni nun perdu vortojn pri tio!" diris la arbara korniko.
Jen ili eniris en la unuan salonon; ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso, kaj artefaritaj floroj ornamis ĉiujn murojn. Ĉi tie la sonĝoj jam preterflugis antaŭ ili, sed ili flugis tiel rapide, ke Gerda ne sukcesis vidi la altajn gesinjorojn. Unu salono estis pli luksa ol la alia; la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon. Jen ili estis en la dormoĉambro. Ĝia plafono similis al granda palmo kun folioj el vitro, el belega vitro, kaj meze sur la planko, fiksite al dika stango el oro, staris du litoj, el kiuj ĉiu havis la formon de lilio. Unu, en kiu kuŝis la reĝidino, estis blanka; la dua estis ruĝa, kaj en ĉi tiu Gerda devis serĉi la malgrandan Kayon. Ŝi forklinis flanken unu el la folioj, kaj tiam ŝi ekvidis brunan nukon. Jes, tio estis Kay! Ŝi elkriis tute laŭte lian nomon, tenis la lampon tiel, ke la lumo falu sur lin... la sonĝoj surĉevale enkuregis returne en la ĉambron, li vekiĝis, turnis la kapon, kaj... tio ne estis la malgranda Kay.
La princo similis al li nur per sia nuko, sed li estis juna kaj bela. Kaj el la blanka liliforma lito elrigardis la reĝidino kaj demandis, kio tio estas. Tiam la malgranda Gerda ekploris kaj rakontis sian tutan historion kaj ĉion, kion la kornikoj faris por ŝi.
"Ho kompatinda infano!" diris la princo kaj la reĝidino, kaj ili laŭdis la kornikojn kaj diris, ke ili tute ne koleras ilin, sed ke pli ofte ili tion ne faru. Dume ili ricevos rekompencon.
"Ĉu vi volas libere flugi?" demandis la reĝidino, "aŭ ĉu vi volas ricevi fiksitan oficon de kortegaj kornikoj kun ĉio, kio estas elĵetata el la kuirejo?"
Ambaŭ kornikoj kliniĝis kaj petis fiksitan oficon, ĉar ili pensis pri sia estonta maljuneco kaj diris, ke estas ja tiel bele, se oni en la maljuneco povas vivi senzorge.
La princo leviĝis el sia lito kaj proponis al Gerda, ke ŝi dormu en ĝi, pli multe li ja ne povis fari. Ŝi kunmetis siajn malgrandajn manetojn kaj pensis: "Kiel bonaj estas la homoj kaj la bestoj!" Kaj ŝi fermis siajn okulojn kaj dolĉe endormiĝis. Ĉiuj sonĝoj denove enŝvebis, kaj nun ili aspektis kiel anĝeloj de Dio. Ili tiris malgrandan glitveturilon, sur kiu<noinclude><references/></noinclude>
nb0lyg4n4r0uo9lwxxnfb2a9fhvph3y
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/72
104
32134
126401
94364
2026-08-17T20:38:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126401
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sidis Kay kaj faradis kapsignojn. Sed la tutaĵo estis nur kreitaĵo el la regno de sonĝoj, kaj tial ĉe ŝia vekiĝo ĝi denove malaperis.
En la sekvanta tago oni vestis ŝin de la kapo ĝis la piedoj per veluro kaj silko. Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj, sed ŝi petis nur pri malgranda veturilo kun unu ĉevalo kaj pri paro da botetoj, dirante, ke tiam ŝi volas denove elveturi en la malproksiman mondon kaj serĉi Kayon.
Ŝi ricevis ne sole la botetojn, sed ankaŭ mufon, kaj oni ĉarme ŝin vestis. Kiam ŝi volis forveturi, antaŭ la pordo staris nova veturileto el pura oro, la blazono de la princo kaj de la reĝidino brilis sur ĝi kiel stelo. Koĉero, servistoj kaj antaŭrajdantoj - jes, jes, antaŭrajdantoj ankaŭ ĉi estis - sidis kun oraj kronoj sur la kapo. La princo kaj la reĝidino mem helpis al ŝi eniri en la kaleŝon kaj deziris al ŝi ĉian feliĉon. La arbara korniko, kiu dume jam edziĝis, akompanis ŝin la unuajn tri mejlojn; ĝi sidis flanke de ŝi, ĉar veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti. La dua korniko staris proksime kaj frapadis per la flugiloj; ĝi ne akompanis ŝin, ĉar depost la ricevo de la fiksita ofico kun la abunda manĝado ĝi ofte suferadis kapdoloron. Interne la kaleŝo estis garnita per sukerkrakenoj, kaj sidkestoj estis plenigitaj per fruktoj kaj spiconuksoj.
"Adiaŭ, adiaŭ!" kriis la princo kaj la reĝidino, kaj la malgranda Gerda ploris, kaj la korniko ankaŭ ploris. Tiel pasis la unuaj mejloj, poste ankaŭ la korniko diris adiaŭ, kaj tio estis la plej malfacila disiĝo. Ĝi flugis sur arbon kaj frapadis per siaj nigraj flugiloj tiel longe, kiel ĝi povis ankoraŭ vidi la kaleŝon, kiu brilis kiel la varma sunlumo.
{{c|Kvina rakonto}}
{{c|'''Malgranda rabistinfano'''}}
Ili veturis tra la malluma arbaro, sed la kaleŝo lumis malproksimen. Tio estis malagrabla por la okuloj de la rabistoj, tion ili neniel povis toleri.
"Tio estas oro, tio estas oro!" ili ekkriis; ili elkuregis, kaptis la ĉevalojn je la kondukiloj, mortigis la malgrandajn antaŭrajdantojn, la koĉeron kaj la servistojn kaj eltiris la malgrandan Gerdan el la kaleŝo.
"Ŝi estas grasa, ŝi estas bonega, ŝi estis nutrita per nukskernoj!"<noinclude><references/></noinclude>
dpusjvgv3791viwlfj703j4cnfg4ojn
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/73
104
32135
126402
94365
2026-08-17T20:48:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126402
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diris la maljuna rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon kaj brovojn, kiuj pendis malsupren super la okulojn. "Ŝi estas tiel same bona, kiel malgranda grasa ŝafido! Nu, kian bonan guston ŝi havos!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris sian tranĉilon, kiu brilis tiel, ke ĝi kaŭzis teruran timon!
"Aŭ!" ekkriis la virino en la sama momento. La sovaĝa kaj malbone edukita filino de la virino, kiu pendis sur ŝia dorso, mordis ŝin en la orelo. "Vi abomeninda bubino!" diris la patrino, kaj ŝi ne havis la eblon buĉi Gerdan.
"Ŝi ludu kun mi!" diris la malgranda rabista knabino. "Ŝi donu al mi sian belan mufon, sian belan veston, ŝi dormu kun mi en mia lito!" kaj ĉe tio ŝi denove ekmordis tiel, ke la rabista virino eksaltis alte kaj sin turnadis tien kaj reen, tiel ke ĉiuj rabistoj ridis kaj diris: "Vidu, kiel ŝi dancas kun sia bubino!"
"Mi volas en la kaleŝon!" diris la malgranda rabista knabino, kaj oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita kaj tre obstina. Ŝi sidiĝis en la kaleŝon kun Gerda, kaj ili veturis trans ŝtipojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron. La malgranda rabista knabino estis tiel same granda kiel Gerda, sed pli forta, pli larĝaŝultra kaj pli brunigita. Ŝiaj okuloj estis tute nigraj, ili aspektis preskaŭ malgaje. Ŝi prenis la malgrandan Gerdan ĉirkaŭ la korpo kaj diris: "Ili vin ne buĉos, tiel longe kiel mi ne estos kolera kontraŭ vi! Vi certe estas reĝidino?"
"Ne!" respondis la malgranda Gerda kaj rakontis al ŝi ĉion, kion ŝi travivis, kaj kiel forte ŝi amas la malgrandan Kayon.
La rabista knabino rigardis ŝin kun serioza mieno, balancis iom la kapon kaj diris: "Ili vin ne buĉos, eĉ se mi estos kolera kontraŭ vi, - tiam mi mem tion faros!" Poste ŝi sekigis la okulojn de Gerda kaj ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola.
Jen la kaleŝo haltis; ili troviĝis sur la korto de rabista kastelo. De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta, korvoj kaj kornikoj flugis el la malfermitaj truoj, kaj la grandaj buldogoj, kiuj aspektis kvazaŭ ĉiu el ili povus engluti homon, eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis malpermesita.
En la mezo sur la ŝtona planko de la granda malnova fumkovrita salono brulis granda fajro. La fumo leviĝadis sub la plafonon, kaj tra la multegaj fendoj kaj truoj ĝi eliradis eksteren. En granda bierfara kaldrono estis kuirata supo, kaj leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango.
"Ĉi tiun nokton vi dormos kun mi apud ĉiuj miaj karaj bestetoj!"<noinclude><references/></noinclude>
pyi930jeh64qermchdq8wenx885s7u5
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/74
104
32136
126403
94366
2026-08-17T20:55:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126403
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diris la rabista knabino. Ili ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj poste ili iris en angulon, kie kuŝis pajlo kaj litkovriloj. Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj, kiuj ĉiuj ŝajnis dormantaj, tamen iom moviĝis, kiam la malgrandaj knabinoj venis.
"Ili ĉiuj apartenas ekskluzive al mi!" diris la malgranda rabista knabino kaj rapide kaptis unu el la plej proksimaj, tenis ĝin je la piedoj kaj skuis ĝin, ĝis ĝi komencis frapadi per la flugiloj. "Kisu ĝin!" ŝi ekkriis kaj tenis ĝin antaŭ la vizaĝo de Gerda.
"Tie sidas la arbara popolaĉo!" ŝi diris plue kaj montris multon da stangoj, kiuj alte supre estis enbatitaj en la muron antaŭ truo. "Tio estas mia arbara kanajlaro, ambaŭ tio! Ili tuj forflugas, se oni ilin ne enŝlosas; kaj jen staras mia maljuna kara kapreto!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita. "Ĝin ni ankaŭ devas teni en konstanta timo, ĉar alie ĝi forsaltus de ni. Ĉiun vesperon mi tiklas ĝin sur la kolo per mia akra tranĉilo, kiun ĝi tre timas." La malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo. La kompatinda besto batadis per la piedoj, kaj la rabista knabino ridis, kaj poste ŝi tiris kun si Gerdan al la dormoloko.
"Ĉu dum la dormado vi restigos la tranĉilon ĉe vi?" demandis Gerda kaj rigardis ŝin kun iom da timo.
"Mi ĉiam dormas kun la tranĉilo," diris la malgranda rabista knabino. "Oni ne scias, kio povas okazi. Sed nun rakontu al mi ankoraŭ unu fojon, kion vi antaŭe rakontis al mi pri la malgranda Kay, kaj kial vi eliris en la malproksiman mondon." Kaj Gerda komencis sian rakonton denove de la komenco, kaj la arbaraj kolomboj kveris [La vorto mankis n la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.] supre en sia kaĝo, sed la aliaj kolomboj dormis. La malgranda rabista knabino metis sian brakon ĉirkaŭ la kolon de Gerda, tenis la tranĉilon en la alia mano kaj tre laŭte ronkadis. Sed Gerda ne povis eĉ fermi okulon, ĉar ŝi ja ne sciis, ĉu ŝi konservos la vivon aŭ ĉu ŝi mortos. La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro, manĝis kaj kantis, kaj la rabista virino saltadis. Ho, al la malgranda knabino estis terure vidi ĉion ĉi tion.
Subite la arbaraj kolomboj diris: "Kurre, kurre! ni vidis la malgrandan Kayon. Blanka kokino portis lian glitveturilon, li sidis sur la veturilo de la neĝa reĝino, kiu traveturis la arbaron, kiam ni kuŝis en la nesto. Ŝi blovis sur nin, junajn kolombojn, kaj krom ni du ĉiuj mortis; kurre, kurre!"<noinclude><references/></noinclude>
9iap3lo2q0qf9hh837y25nc5i12vvos
126404
126403
2026-08-17T21:08:20Z
HenriLeFoll
4277
126404
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diris la rabista knabino. Ili ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj poste ili iris en angulon, kie kuŝis pajlo kaj litkovriloj. Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj, kiuj ĉiuj ŝajnis dormantaj, tamen iom moviĝis, kiam la malgrandaj knabinoj venis.
"Ili ĉiuj apartenas ekskluzive al mi!" diris la malgranda rabista knabino kaj rapide kaptis unu el la plej proksimaj, tenis ĝin je la piedoj kaj skuis ĝin, ĝis ĝi komencis frapadi per la flugiloj. "Kisu ĝin!" ŝi ekkriis kaj tenis ĝin antaŭ la vizaĝo de Gerda.
"Tie sidas la arbara popolaĉo!" ŝi diris plue kaj montris multon da stangoj, kiuj alte supre estis enbatitaj en la muron antaŭ truo. "Tio estas mia arbara kanajlaro, ambaŭ tie! Ili tuj forflugas, se oni ilin ne enŝlosas; kaj jen staras mia maljuna kara kapreto!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita. "Ĝin ni ankaŭ devas teni en konstanta timo, ĉar alie ĝi forsaltus de ni. Ĉiun vesperon mi tiklas ĝin sur la kolo per mia akra tranĉilo, kiun ĝi tre timas." La malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo. La kompatinda besto batadis per la piedoj, kaj la rabista knabino ridis, kaj poste ŝi tiris kun si Gerdan al la dormoloko.
"Ĉu dum la dormado vi restigos la tranĉilon ĉe vi?" demandis Gerda kaj rigardis ŝin kun iom da timo.
"Mi ĉiam dormas kun la tranĉilo," diris la malgranda rabista knabino. "Oni ne scias, kio povas okazi. Sed nun rakontu al mi ankoraŭ unu fojon, kion vi antaŭe rakontis al mi pri la malgranda Kay, kaj kial vi eliris en la malproksiman mondon." Kaj Gerda komencis sian rakonton denove de la komenco, kaj la arbaraj kolomboj kveris <ref>La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de D{{sup|ro}} Zamenhof.</ref> supre en sia kaĝo, sed la aliaj kolomboj dormis. La malgranda rabista knabino metis sian brakon ĉirkaŭ la kolon de Gerda, tenis la tranĉilon en la alia mano kaj tre laŭte ronkadis. Sed Gerda ne povis eĉ fermi okulon, ĉar ŝi ja ne sciis, ĉu ŝi konservos la vivon aŭ ĉu ŝi mortos. La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro, manĝis kaj kantis, kaj la rabista virino saltadis. Ho, al la malgranda knabino estis terure vidi ĉion ĉi tion.
Subite la arbaraj kolomboj diris: "Kurre, kurre! ni vidis la malgrandan Kayon. Blanka kokino portis lian glitveturilon, li sidis sur la veturilo de la neĝa reĝino, kiu traveturis la arbaron, kiam ni kuŝis en la nesto. Ŝi blovis sur nin, junajn kolombojn, kaj krom ni du ĉiuj mortis; kurre, kurre!"<noinclude><references/></noinclude>
h4gvouzkhi3yh5r1f5kc614bokab8rq
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/75
104
32137
126405
94367
2026-08-17T21:16:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126405
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"Kion vi diras tie supre?" ekkriis Gerda. "Kien veturis la neĝa reĝino? Ĉu vi ion scias pri tio?"
"Kredeble ŝi veturis al Laplando, ĉar tie estas ĉiam neĝo kaj glacio. Demandu la nordan cervon, kiu tie staras alligita!"
"Tie estas glacio kaj neĝo, tie estas benita kaj belega lando!" diris la norda cervo. "Tie oni libere saltas tien kaj reen en la liberaj valoj. Tie la neĝa reĝino havas sian someran tendon, sed sian konstantan palacon ŝi havas pli norde, pli proksime al la norda poluso, sur la insulo, kiu estas nomata Ŝpicbergo."
"Ho Kay, kara Kay!" ĝemis Gerda.
"Nun kuŝu silente!" diris la rabista knabino, "alie mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon!"
Matene Gerda rakontis al ŝi ĉion, kion la arbaraj kolomboj al ŝi diris, kaj la malgranda rabista knabino aspektis tre serioze, balancis tamen la kapon kaj diris: "Estas tute egale! - Ĉu vi scias, kie troviĝas Laplando?" ŝi demandis la nordan cervon.
"Kiu povus tion scii pli bone ol mi!" diris la besto, kaj la okuloj lumis en ĝia kapo: "Tie mi naskiĝis kaj elkreskis, tie mi ludadis sur la neĝaj kampoj."
"Aŭskultu!" diris la rabista knabino al Gerda; "kiel vi vidas, ĉiuj niaj viroj foriris, sed la patrino estas ankoraŭ ĉi tie kaj restas hejme. Tamen ĉe la matenmanĝo ŝi trinkas ordinare el la granda botelo kaj tuj post tio endormiĝas; tiam mi ion faros por vi." Ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko, ĵetis sin sur la kolon al sia patrino taŭzante <ref>La vorto mankis la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de D{{sup|ro}} Zamenhof.</ref> al ŝi la barbon kaj diris: "Mia kara dolĉa kapreto, bonan matenon!" La patrino donis al ŝi frapon sur la nazon, tiel ke la nazo fariĝis ruĝe kaj blue, sed ĉio ĉi tio estis farita nur pro amosento.
Kiam la patrino estis jam trinkinta el sia botelo kaj komencis dormeti, la rabista knabino iris al la norda cervo kaj diris: "Kvankam mi havus grandan deziron vin ofte ankoraŭ tikli per la akra tranĉilo, ĉar tio estas tre amuza, tamen malgraŭ ĉio mi volas malligi vian ŝnuron kaj helpi al vi, ke vi povu kuri al Laplando; sed vi devas kuri tiel rapidege, kiel vi neniam ankoraŭ kuris kaj alporti ĉi tiun malgrandan knabinon en la palacon de la neĝa reĝino, kie troviĝas ŝia ludkamarado. Vi certe aŭdis, kion ŝi rakontis, ĉar ŝi babilis sufiĉe laŭte, kaj vi havas la kutimon subaŭskulti."
La norda cervo alte eksaltis de ĝojo. La rabista knabino levis la {{vdk|mal|grandan}}<noinclude><references/></noinclude>
rasmvbgtztupol8jzvy932mat0sld4g
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/76
104
32138
126406
94368
2026-08-17T21:22:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126406
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mal|grandan}} Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon. "Estas tute egale!" ŝi diris, "jen prenu returne viajn peltajn botetojn, ĉar estos malvarme, sed la mufon mi restigos ĉe mi, ĝi estas tro beleta! Vi tamen ne frostiĝos; jen prenu la grandajn pugnogantojn de mia patrino, ili sidos sur vi ĝis la kubutoj! Surmetu ilin! Nun vi laŭ la manoj aspektas tute kiel mia malbela patrino."
Gerda ploris de ĝojo:
"Tian ploraĉadon mi ne povas traelporti!" diris la malgranda rabista knabino. "Nun vi devas havi aspekton ĝojan! Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati!" Ambaŭ objektoj estis alligitaj malantaŭe sur la norda cervo; la malgranda knabino malfermis la pordon, envokis ĉiujn grandajn hundojn internen, poste ŝi distranĉis la ŝnuron per sia tranĉilo kaj diris al la norda cervo: "Nun ekkuru, sed priatentu la malgrandan knabinon!"
Gerda etendis la manojn kun la grandaj pugnogantoj al la rabista knabino, diris adiaŭ, kaj la cervo ekkuris antaŭen trans arbetaĵojn kaj malebenaĵojn, tra la grandan arbaron, trans marĉojn kaj stepojn, tiel rapidege, kiel ĝi nur povis. La lupoj blekis, kaj la korvoj kriis. El malproksime oni aŭdis malfortan krakon <ref>La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de D{{sup|ro}} Zamenhof.</ref> kaj fortaj sentondraj fulmoj montriĝis ĉiuflanke.
"Tio estas miaj malnovaj nordaj lumoj!" diris la norda cervo; "rigardu, kiel ili lumas!" Kaj ankoraŭ pli rapide ĝi kuris antaŭen tage kaj nokte. La panoj estis formanĝitaj, la ŝinko ankaŭ, kaj jen ili estis en Laplando.
{{c|Sesa rakonto}}
{{c|'''Lapino kaj Finnino'''}}
Antaŭ malgranda, malgravaspekta dometo ili haltis. La tegmento atingis ĝis la tero, kaj la pordo estis tiel malalta, ke la loĝantoj povis traŝovi sin tra la enirejo nur rampante sur la ventro. Krom unu Lapino, kiu staris apud fiŝolea lampo kaj rostis fiŝojn, neniu estis hejme. La<noinclude><references/></noinclude>
56xsvv0rcp4k21vgiw1h6oweqtmcz17