Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.16
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/136
104
25278
126407
106002
2026-08-18T12:40:24Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
126407
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem>
Mi, kiel povis luno lin rigardi?
Mortinton en la patra ĉirkaŭbrako
Mi volis tuj cindrigi en fajrujo;
Sed kiam ekbruletis la vestaĵo,
Mi kaptis lin kaj ĵetis al gardistoj,
Kaj du tombistoj nigraj lin forportis.
Li kuŝu apud frato kaj fratinoj!
Post tiu morto kaj doloro oni
Al mi destinis novajn tagojn kvardek.
Sub rond' de suno, ruĝa kiel sango,
Kaj sub la tendo peste infektita,
Ni vivis, vorton eĉ ne parolante,
Kaj morton ni al morto mem simulis.
Ni eble Dion trompos en ĉielo,
La pest-idolo eble renversiĝos...
Revenis! la anĝelo-mortigisto!
Sed trovis min sen larmoj kaj sen koro,
Por freŝaj la doloroj jam sensentan,
Dirantan jam: do Dio prenu ĉion!
Por la sufer' de l' tria fil' mi havis
Sen larm' palpebrojn kaj el ŝtono koron;
Dolor' jam estis pano ĉiutaga.
Rigardis morton mi de l' filo meza —
Lin familia rondo malplej amis,
Post morto malplej estis li plorata —
Kaj tial Dio mem lin rekompencis
</poem><noinclude><references/>
{{rh|||127}}</noinclude>
r2cdy985l7wse5jkfio1hu5gkltv8ie
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/77
104
32139
126408
94369
2026-08-18T16:33:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126408
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>norda cervo rakontis al ŝi la tutan historion de Gerda, sed antaŭe sian propran historion, kiu ŝajnis al ĝi multe pli grava, kaj Gerda estis tiel rigida de malvarmo, ke ŝi ne povis paroli.
"Ha, vi malfeliĉaj!" diris la Lapino, "vi devas ankoraŭ multe kuri! Vi devas kuri pli ol cent mejlojn en la internon de Finnlando, ĉar tie la neĝa reĝino havas sian somerloĝejon kaj bruligas ĉiuvespere bluajn flamojn. Pro manko de papero mi skribos kelke da vortoj sur sekigita gado, kiun mi donos al vi por la Finnino tie, kiu povas doni al vi pli bonajn informojn ol mi."
Kiam Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki, la Lapino skribis kelke da vortoj sur sekigita gado, petis Gerdan, ke ŝi bone ĝin konservu, alligis ŝin denove al la norda cervo, kaj ĉi tiu forgalopis. Supre en la aero oni aŭdis kraketadon, kaj dum la tuta nokto brulis plej belaj nordaj lumoj. Ili alvenis en Finnmarko kaj frapis je la kamentubo de la Finnino, ĉar ĉi tiu ne havis eĉ pordon.
Tie regis tia varmego, ke eĉ la Finnino estis preskaŭ tute nuda. Ŝi estis malgranda kaj tute malpura. Ŝi tuj malligis la vestojn de la malgranda Gerda, deprenis de ŝi la pugnogantojn kaj la botojn, ĉar alie ŝi ne povus elteni la varmegon, metis al la cervo pecon da glacio sur la kapon, kaj poste ŝi tralegis tion, kio estis skribita sur la sekigita gado. Ŝi legis tion tri fojojn, kaj kiam ŝi ĝin sciis jam parkere, ŝi metis la fiŝon en la viandpoton, ĉar oni povis ĝin ja bone manĝi, kaj kulpigi ŝin pri malŝparemeco neniu povus.
La norda cervo rakontis antaŭe sian historion, poste la historion de la malgranda Gerda, kaj la Finnino palpebrumis per la saĝaj okuloj, sed ne diris eĉ unu vorton.
"Vi estas tre saĝa," diris la cervo; "mi scias, ke vi povas ligi per fadeno ĉiujn ventojn de la mondo. Se la ŝipisto malligas unu nodon, li ricevas bonan venton, se li malligas la duan, tiam blovas akra vento, kaj se li malligas la trian kaj la kvaran, tiam fariĝas tia ventego, ke la arbaroj renversiĝas. Ĉu vi ne volas doni al la malgranda knabino tian trinkaĵon, ke ŝi ricevu la forton de dekdu viroj kaj venku la neĝan reĝinon?"
"La forton de dekdu viroj!" diris la Finnino, "tio certe ne sufiĉus!" Ŝi aliris al stablo, elprenis grandan kunkunrulitan felon kaj disrulis ĝin. Misteraj literoj estis skribitaj sur ĝi, kaj la Finnino legis tiel pene, ke dikaj gutoj da ŝvito fluadis de ŝia frunto.
Sed la cervo petis por la malgranda Gerda, tiel insiste, kaj ĉi tiu mem rigardis la Finninon per tiaj petegaj, larmoplenaj okuloj, ke la Finnino denove komencis palpebrumi kaj vokis la cervon en angulon, kie ŝi, metante sur ĝian kapon freŝan glacion, flustris al ĝi:<noinclude><references/></noinclude>
o5xdztijqv0ks4bfr0tthq70kdmqweg
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/78
104
32140
126409
94370
2026-08-18T16:40:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126409
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
"La malgranda Kay efektive estas ĉe la nega reĝino, li trovas tie ĉion laŭ sia plaĉo kaj deziro kaj pensas, ke li ricevis la plej bonan sorton en la mondo. Sed tio venas de la fakto, ke peceto da vitro penetris en lian koron kaj grajneto da vitro en la okulon. Ili devas antaŭe eliri, alie li neniam plu fariĝos brava homo kaj la neĝa reĝino konservos sian potencon super li."
"Sed ĉu vi ne povas doni al la malgranda Gerda ion, per kio ŝi ricevus potencon super ĉio?"
"Mi povas doni al ŝi nenian potencon pli grandan ol tiu, kiun ŝi jam posedas! Ĉu vi ne vidas, kiel granda ĉi tiu estas? Ĉu vi ne vidas, kiel homoj kaj bestoj devas servi al ŝi, kiel ŝi nur sur siaj piedoj tiel malproksimen venis en la mondo? De ni ŝi ne bezonas ricevi sian potencon, ĝi sidas en ŝia koro kaj konsistas en tio, ke ŝi estas dolĉa, senkulpa infano. Se ŝi mem ne povos penetri en la palacon de la neĝa reĝino kaj liberigi de la vitro la malgrandan Kayon, tiam ni nenion povos helpi. Du mejlojn de ĉi tie komenciĝas la ĝardeno de la neĝa reĝino; tien vi povas venigi la malgrandan knabinon; demetu ŝin apud la granda arbetaĵo, kiu estas kovrita per ruĝaj beroj kaj staras en la neĝo. Ne restu tie kun longa babilado, sed rapide revenu ĉi tien!" Post tio la Finnino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kiu per ĉiuj fortoj forgalopis.
"Ho, mi ne ricevis miajn botetojn! Mi ne ricevis miajn pugnogantojn!" kriis la malgranda Gerda, kiu komencis senti la akran malvarmon. Sed la cervo ne kuraĝis halti, ĝi kuris tiel longe, ĝis ĝi atingis la grandan arbetaĵon kun la ruĝaj beroj. Tie ĝi demetis Gerdan, kisis ŝin sur la buŝo, kaj al la besto sur la vangoj ruliĝis malsupren grandaj varmegaj larmoj; poste ĝi ekkuris tiel rapide, kiel ĝi povis, returne. La kompatinda Gerda staris nun sen botetoj kaj sen gantoj meze en la neloĝebla malvarma Finnmarko.
Ŝi ekkuris antaŭen tiel rapide, kiel ŝi nur povis. Subite aperis tuta regimento da neĝaj flokoj. Ili tamen ne falis de la ĉielo, kiu estis tute klara kaj brilis de nordaj lumoj, la neĝaj flokoj flugis rekte super la supraĵo de la tero, kaj ju pli proksimen ili venis, des pli grandaj ili fariĝis; Gerda memoris ankoraŭ, kiel grande kaj artoplene ili aspektis sub la pligrandiga vitro. Sed ĉi tie ili montriĝis ankoraŭ en tute alia grandeco kaj terura aspekto; ili estis vivantaj estaĵoj, ili estis la autaŭkurantoj de la neĝa reĝino. Ili havis la plej strangajn formojn; unuj aspektis kiel malbelaj grandaj histrikoj, aliaj, kiel serpentaj tordobuloj, el kiuj elstaris la kapoj, ankoraŭ aliaj kiel malgrandaj dikaj ursoj, sur kiuj la haroj stariĝis; sed ĉiuj briletis blanke, ĉiuj estis vivantaj neĝaj flokoj.<noinclude><references/></noinclude>
59dyly82nv99x2c61q3rn3jie4ol1pn
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/79
104
32141
126410
94371
2026-08-18T16:58:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126410
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
Tiam la malgranda Gerda ekpreĝis sian Patronian. La malvarmo estis tiel forta, ke ŝi povis vidi sian propran spiron, kiu staris antaŭ ŝia buŝo kiel fumo. La spiro fariĝis pli kaj pli densa kaj ricevis la formon de malgrandaj klaraj anĝeloj, kiuj ĉe ĉiu ektuŝo de la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, kaj ili havis kaskon sur la kapo kaj lancon kaj ŝildon en la manoj. Ilia nombro fariĝis ĉiam pli granda, kaj kiam Gerda finis sian preĝon, tuta legio estis jam ĉirkaŭ ŝi. Ili pikis per siaj lancoj la terurajn neĝajn flokojn, tiel ke ĉi tiuj diskrevis en cent pecojn kaj la malgranda Gerda povis paŝi antaŭen sendanĝere kaj gaje. La anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la malvarmon kaj iris rapide al la palaco de la neĝa reĝino.
Sed nun ni devas antaŭe vidi, kio estis kun Kay. Li certe ne pensis pri la malgranda Gerda, kaj plej certe li ne supozis, ke ŝi staras ekstere antaŭ la palaco.
{{c|Sepa rakonto}}
{{c|'''Kio estis en la palaco de la neĝa reĝino kaj kio okazis }}
La muroj de la palaco estis stararanĝitaj de la turniĝanta neĝo, kaj tranĉantaj ventoj aranĝis la pordojn kaj fenestrojn. Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia, kiel neĝa blovado ilin formis; la plej granda havis la longon de multe da mejloj. Sed ĉiuj estis prilumataj de fortaj nordaj lumoj, kaj ili estis grandaj, malplenaj, glacie malvarmaj kaj briletantaj. Neniam oni tie havis ian amuziĝon, eĉ ne ian malgrandan balon de ursoj, ĉe kiu la blovinstrumentojn povus ludi la ventego kaj la blankaj ursoj povus marŝi sur la malantaŭaj piedoj kaj montri siajn delikatajn morojn; neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj kaj piedegoj, neniam la blankaj vulpaj fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon; malplene, vaste kaj malvarme estis en la salonoj de la neĝa reĝino. La nordaj lumoj flamadis tiel regule, ke oni povis prikalkuli, kiam ili estos plej alte kaj kiam ili estos plej malalte. En la mezo de la malplena kaj senfina neĝa salono troviĝis glaciiĝinta lago. Ĝi estis krevinta en mil pecojn, sed ĉiu peco estis plej precize simila al la alia, tiel ke tio estis vera artaĵo. Sur la mezo de la lago sidis la neĝa reĝino, ĉiufoje kiam ŝi estis hejme, kaj tiam ŝi diradis<noinclude><references/></noinclude>
gwpjms027q8dhq3c5d74by6o2pskcs7
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/80
104
32142
126411
94372
2026-08-18T17:08:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126411
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke ŝi sidas en la spegulo de la prudento kaj ke ĉi tiu estas la plej bona en la tuta mondo.
La malgranda Kay estis tute blua de malvarmo, eĉ preskaŭ nigra, sed li tion ne rimarkis, ĉar ŝi forkisis al li la frostotremon kaj lia koro estis kvazaŭ bulo da glacio. Li iradis kaj trenadis kelkajn akrajn, platajn pecojn da glacio, kiujn li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo, tiel same, kiel ni interaranĝas malgrandajn pecetojn da ligno, por formi difinitajn figurojn, kio estas nomata Ĥina ludo. Kay iradis kaj kunmetadis figurojn, ili estis plej artifikaj, tio estis la glacia ludo de la prudento. Al li tiuj figuroj ŝajnis bonegaj kaj havantaj la plej altan gravecon; tion kaŭzis la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo; li kunmetadis tutajn figurojn, kiuj formis skribitan vorton, sed ĉiam li malsukcesadis en la kunmetado de tiu vorto, kiun li ĝuste deziris, de la vorto: "Eterneco" . Kaj la neĝa reĝino diris: "Se vi povos kunmeti al mi tiun figuron, tiam vi fariĝos via propra sinjoro, kaj mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj" . Sed li tion ne povis plenumi.
"Nun mi forgalopas al la varmaj landoj!" diris la neĝa reĝino. "Mi volas enrigardi en miajn nigrajn potojn." Tio estis la vulkanoj Etna kaj Vezuvo, kiel oni ilin nomas. "Mi iom blankigos ilin, tio estas necesa kaj faras bone al la citronoj kaj vinberoj." Kaj la neĝa reĝino forflugis, kaj Kay sidis tute sola en la multemejla malplena glacia salono kaj rigardis la pecojn da glacio kaj meditis kaj meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita. Li sidis tute rigide kaj silente, oni povus pensi, ke li frostiĝis.
En tiu momento tra la granda pordo eniris en la palacon la malgranda Gerda. Akraj ventoj blovis al ŝi renkonte, sed ŝi preĝis sian vesperan preĝon, kaj tiam la ventoj kvietiĝis, kvazaŭ ili volus dormi. Ŝi eniris en la grandajn malplenajn malvarmajn salonojn, kaj tiam ŝi ekvidis Kayon, ŝi lin rekonis, ŝi flugis al lia kolo, tenis lin forte ĉirkaŭprenite kaj ekkriis: "Kay, dolĉa, kara Kay! fine do mi vin trovis!"
Li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme: Tiam la malgranda Gerda ekploris per varmegaj larmoj, ili falis sur lian bruston, ili penetris en lian koron, ili disfandigis la glacian bulon kaj malaperigis la malgrandan spegulpeceton en ĝi. Li ekrigardis ŝin, kaj ŝi kantis:
:„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,
:Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“
Tiam Kay ekploris; li ploris tiel forte, ke la spegula grajneto ellaviĝis el lia okulo; li rekonis ŝin kaj ĝoje ekkriis: "Gerda! dolĉa, kara Gerda!<noinclude><references/></noinclude>
0h6m6bq2bnb0ai2td4jdlywdxw8l98w
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/81
104
32143
126412
94373
2026-08-18T17:14:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126412
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kie vi estis tiel longe, kaj kie mi estis?" Kaj li ekrigardis ĉirkaŭen. "Kiel malvarme estas ĉi tie! Kiel malplene kaj vaste estas ĉi tie!" Kaj li ĉirkaŭprenis Gerdan, kaj ŝi ridis kaj ploris de ĝojo. Tio estis tiel ĉarma vidaĵo, ke eĉ la pecoj da glacio ĉirkaŭe dancis de ĝojo. Kiam ili laciĝis, ili kuŝiĝis ĝuste en la formo de tiuj literoj; pri kiuj la neĝa reĝino diris, ke se li ilin trovos, li fariĝos sia propra sinjoro kaj ŝi donos al li la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj.
Gerda kisis al li la vangojn, kaj ili fariĝis rozokoloraj, ŝi kisis lin sur la okuloj, kaj ili ekbrilis kiel la ŝiaj; ŝi kisis lin sur la manoj kaj piedoj, kaj li fariĝis sana kaj vigla. Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio.
Ili donis al si reciproke la manojn kaj elmigris el la granda palaco. Ili parolis pri la avino kaj pri la rozoj supre sur la tegmento, kaj kien ili iris, tie kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Kiam ili atingis la arbetaĵon kun la ruĝaj beroj, la norda cervo tie staris kaj atendis. Ĝi havis apud si alian junan cervon, kies mamo estis plena kaj donis al la infanoj sian varman lakton. Poste ili portis Gerdan kaj Kayon antaŭe al la Finnino, en kies varmega ĉambro ili sin varmigis kaj ricevis informojn por la veturo hejmen, kaj poste al la Lapino, kiu kudris por ili novajn vestojn kaj rebonigis ilian glitveturilon.
La du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo; tie, kie montriĝis la unua verdaĵo, ili diris adiaŭ al la cervoj kaj al la Lapino.
"Adiaŭ!" ili ĉiuj diris. La unuaj malgrandaj birdoj komencis pepadi, la arbaro havis freŝan verdecon, kaj el la arbaro venis sur belega ĉevalo, kiun Gerda konis (ĝi estis siatempe aljungita al la ora veturilo), juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo kaj kun pistoloj en la zono. Tio estis la malgranda rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos. Ŝi tuj rekonis Gerdan, kaj Gerda rekonis ŝin, estis granda ĝojo.
"Aŭskultu, knabo, vi havas specialan talenton por vagado!" ŝi diris al la malgranda Kay. "Mi volus scii, ĉu vi meritas, ke por vi oni kuru ĝis la fino de la mondo!"
Sed Gerda karesis al ŝi la vangojn kaj demandis pri la princo kaj la reĝidino.
"Ili forveturis en fremdajn landojn!" diris la rabista knabino.
"Sed la korniko?" demandis la malgranda Gerda.
"Ha, la korniko mortis!" ŝi respondis. "Ĝia malsovaĝa amatino<noinclude><references/></noinclude>
ddru3nf2mlxbxejduuaey3dwiti588i
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/82
104
32144
126413
94374
2026-08-18T17:20:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126413
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fariĝis vidvino kaj portas nigralanan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Ŝi ploras abunde, sed en efektiveco tio estas ja nur babilaĵo! Sed nun rakontu al mi, kiel iris viaj aferoj kaj kiamaniere vi lin havigis al vi."
Kaj Gerda kaj Kay ambaŭ rakontis.
"Kaj tiel plu kaj tiel plu!" diris la rabista knabino; etendis al ambaŭ la manon kaj promesis, ke, se ŝi iam trapasos ilian urbon, ŝi ilin vizitos; kaj poste ŝi forrajdis en la malproksiman mondon. Sed Kay kaj Gerda iris mano en mano, kaj tiam estis belega printempa vetero kun floroj kaj verdaĵo. La sonoriloj de la preĝejoj sonoris, kaj ili rekonis la altajn turojn, la grandan urbon, kiu estis ilia naskiĝurbo, kaj ili eniris en ĝin, iris al la pordo de la avino, supren laŭ la ŝtuparo, internen en la ĉambron, kie ĉio staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel antaŭe. La horloĝo diris: "tik-tak!" kaj la montriloj moviĝadis. Sed trapaŝante la pordon, ili rimarkis, ke ili fariĝis plenkreskaj homoj. La rozoj floris el la tegmenta defluilo en la malfermitajn fenestrojn, kaj tie staris la malgrandaj infanaj seĝetoj, kaj Kay kaj Gerda sidiĝis, ĉiu sur sian seĝeton, kaj tenis sin reciproke je la manoj. Kiel malfacilan sonĝon ili forgesis la malvarman senenhavan belecon, kiu regis ĉe la neĝa reĝino. La avino sidis en la hela sunlumo kaj laŭte legis el la Biblio: "Nur se vi revenos kaj fariĝos kiel infanoj, vi povos eniri en la regnon de Dio!"
Kaj Kay kaj Gerda rigardis unu al la alia en la okulojn kaj subite ili komprenis la malnovan kanton:
:„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,
:Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“
Tiel ili ambaŭ sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj, infanoj koncerne sian koron; kaj estis somero, varma, agrabla somero.
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
6681jy7vhy1tqdkwm1f8i7wrlzq0r6n
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/84
104
32253
126414
94878
2026-08-18T17:28:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126414
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Jes, se, fabelo volus veni mem, sed ĝusta fabelo estas grandsinjora, ĝi venas nur tiam, kiam ĝi mem deziras!... Tamen halt'!" li diris subite; "jen venis unu! Atentu, jen unu estas tie en la tekruĉo!"
La malgranda knabo ekrigardis al la tekruĉo, la kovrilo leviĝis ĉiam pli kaj pli, kaj la sambukaj floroj eliris freŝe kaj blanke, elkreskigis grandajn longajn branĉojn, eĉ el la tubeto ili etendiĝis ĉiuflanken kaj fariĝis pli kaj pli grandaj. Tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn. Kiel ĝi floris kaj bonodoris! Meze en la arbo sidis maljuna afabla virino en stranga kostumo, kiu estis verda kiel la folioj de la sambuka arbo kaj havis garnaĵon el grandaj blankaj sambukaj floraĵoj. Oni ne povis tuj distingi, ĉu tio estas ŝtofo, ĉu vivanta verdaĵo, ĉu floroj.
"Kiel la virino estas nomata?" demandis la knabo.
"La Romanoj kaj Grekoj nomadis ŝin Driado," respondis la maljuna sinjoro, "sed tion ni ne komprenas. En la nova botanika ĝardeno ni havas pli bonan nomon por ŝi, tie ŝi estas nomata ‚Sambuka virineto’, kaj al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton. Nun aŭskultu kaj pririgardu la belegan sambukan arbon!"
„Ĝuste tia sama granda kaj floranta arbo staris tie en la nova ĝardenaro. Ĝi kreskis en la angulo de malgranda malriĉa korto. Sub tiu arbo iam posttagmeze sidis en plej bela sunlumo du maljunaj homoj. Tio estis tre maljuna maristo kaj lia tre maljuna edzino. Ili estis praavoj kaj estis baldaŭ festontaj sian oran edziĝofeston, sed ili ne povis precize rememori la daton. La sambuka virineto sidis en la arbo kaj havis tian saman gajan mienon kiel ĉi tie. "Mi scias, kiam estas via ora edziĝofesto!" ŝi diris, sed tiuj tion ne aŭdis, ili parolis pri la malnovaj tagoj.
"Ĉu vi ankoraŭ memoras," diris la maljuna maristo, "kiel ni estis tute malgrandaj kaj kuradis kaj ludadis? Tio estis ĝuste sur la sama korto, kie ni nun sidas. Ni starigadis bastonetojn en la tero kaj faradis al ni ĝardeneton."
"Jes," respondis la maljuna virino, "tion mi tre bone memoras, kaj ni priverŝadis la bastonetojn, kaj unu el ili, branĉeto de sambuko, ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn kaj fariĝis iom post iom tiu granda arbo, sub kiu ni, maljunaj homoj, nun sidas."
"Jes!" li diris, "kaj tie en tiu angulo staris tino por akvo; tie naĝadis mia boato, kiun mi mem al mi skulptis. Kiel bone ĝi velveturis! Cetere mi baldaŭ devis lerni la velveturadon en alia maniero!"
"Jes, sed antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis," ŝi diris, "kaj poste ni estis konfirmitaj. Ni ambaŭ ploris; sed posttagmeze ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon<noinclude><references/></noinclude>
ob7kuiw2svhamm4xvunfjbrkiux7ppf
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/85
104
32254
126415
94879
2026-08-18T17:34:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126415
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj la maron. Poste ni faris ekskurson al la Frederika monto, kie la reĝo kaj la reĝino en sia belega boato veturis sur la kanaloj."
"Sed al mi la sorto baldaŭ destinis ŝipveturadi en alia maniero, kaj dum multe da jaroj, tre malproksime, en longaj vojaĝoj."
"Jes, mi ofte ploris pro vi!" ŝi lin interrompis, "mi pensis, ke vi mortis kaj ripozas en la profundo de la akvo! Ofte en la nokto mi leviĝis kaj rigardis, ĉu la ventoflago sin turnas. Ĝi sin turnis, sed vi ne venis. Mi memoras ankoraŭ klare, kiel unu tagon ekbruis forta pluvego, la balaaĵĉaristo haltis antaŭ la pordo de miaj gemastroj, mi iris malsupren kun la balaaĵujo kaj haltis ĉe la pordo. Estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus! Ĝuste kiam mi tie staris, subite aliris al mi la leterportisto kaj transdonis al mi leteron. Ĝi estis de vi. Ho, kiel multe ĝi travojaĝis! Rapide mi ĝin malfermis kaj legis. Mi ridis kaj ploris, mi estis tiel ĝoja! Tie estis skribite, ke vi estas en la varmaj landoj, kie kreskas la faboj de kafo. Kia feliĉa, benita lando tio certe estas! Vi rakontis tiel multe, kaj mi vidis ĉion tion en la spirito, dum la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plue kaj mi ĉiam ankoraŭ staris kun la balaaĵujo. Subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo...."
"Kaj al kiu vi rekompence donis krakantan vangofrapon!"
"Mi ja ne sciis, ke tio estis vi! Vi alvenis samtempe kun via letero; kaj vi estis tiel bela, - tia vi estas ankoraŭ nun. Vi paradis per longa flavasilka poŝtuko kaj portis novan, tute novegan ĉapelon. Vi estis tiel eleganta. Ho Dio, kia vetero tiam estis kaj kiel la strato aspektis!"
"Poste ni interedziĝis!" li diris plue. "Ĉu vi ankoraŭ pensas pri tio? Kaj kiel ni poste ricevis nian unuan knabon kaj poste la malgrandan Marion kaj Nilson kaj Petron kaj Johanon-Kristianon?"
"Jes, kaj kiel ili ĉiuj elkreskis kaj fariĝis bravaj homoj, kiujn ĉiu estimas."
"Kaj eĉ iliaj infanoj ricevis jam infanetojn!" diris la maljuna maristo. "Tio estas pranepoj; tio havas ne malgrandan signifon! Ŝajnas al mi, ke ĝuste en ĉi tiu jartempo ni festis nian edziĝon!"
"Jes, ĝuste hodiaŭ estas la ora edziĝofesto!" diris la sambuka virineto kaj ŝovis la kapon ĝuste inter la du maljunulojn; sed ĉi tiuj pensis, ke tio estas la najbarino, kiu kapjesas al ili. Ili rigardis sin reciproke kaj tenis la manojn interplektite. Baldaŭ venis la infanoj kaj nepoj, kiuj sciis tre bone, ke tio estis la ora edziĝofesto kaj kiuj jam matene estis gratulintaj; sed dum la maljunuloj rememoradis la okazintaĵojn de la delonge pasintaj jaroj, ili pri tio denove forgesis. La sambuka arbo forte bonodoris, kaj la suno, kiu estis baldaŭ subironta, lumis al la maljunaj geedzoj rekte en la vizaĝon. Ambaŭ aspektis ruĝvangaj, kaj la plej<noinclude><references/></noinclude>
ksvz52kbjjb64pi75egdn42a782uk4n
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/86
104
32255
126416
94880
2026-08-18T18:07:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126416
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malgranda el la nepoj dancis ĉirkaŭ ili kaj kriis tute feliĉoplene, ke hodiaŭ vespere estos tre gaje kaj oni ricevos rostitajn terpomojn. La sambuka virineto kapjesis en sia arbo kaj kune kun ĉiuj aliaj kriis "hura!"
"Sed tio ja ne estis fabelo!" interrompis la malgranda knabo la rakontanton.
"Jes, tion vi certe komprenas!" respondis la maljunulo. "Sed ni demandu pri tio la sambukan virineton!"
"Tio ne estis fabelo!" diris la sambuka virineto; "sed nun ĝi venas. El la realeco ĝuste elkreskas la plej mirinda fabelo; alie ankaŭ mia belega sambuka arbetaĵo ne povas ja elkreski el la tekruĉo!" Kaj ŝi prenis la malgrandan knabon el lia lito, almetis lin al sia brusto, kaj la sambukaj branĉoj, kovritaj de floraĵoj de supre ĝis malsupre, interfermiĝis ĉirkaŭ ili, tiel ke ili sidis kiel en plej densa laŭbo. Ĉi tiu flugis kun ili tra la aeron, estis nekompareble bele. La sambuka virineto subite aliformiĝis en malgrandan ĉarman knabinon, sed ŝia jupo estis ankoraŭ el la sama verda, floraĵornamita ŝtofo, kiun la sambuka virineto estis portinta. Sur la brusto ŝi havis efektivan sambukan floraĵon kaj ĉirkaŭ la blondaj buklaj haroj tutan kronon da sambukaj floraĵoj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj bluaj, ho, estis plezuro rigardi ŝin! La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke, ili havis ja la saman aĝon kaj estis plenaj de la sama gajeco.
Mano en mano ili eliris el la laŭbo kaj staris nun en la bela florĝardeno de la hejmo. Apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo. Por la infanoj en la bastono estis vivo; kiam ili sidiĝis sur ĝi, la metala kapo de la bastono aliformiĝis en kapon ĉevalan; la longaj nigraj kolharoj flirtis, kvar graciaj fortikaj kruroj elkreskis; la besto estis forta kaj flama. Galope ili ĉirkaŭrajdis la herboplacon, kur'-kur'! "Nun ni rajdas multe da mejloj foren!" diris la knabo; "ni rajdas al la kavalira bieno, kie ni estis en la pasinta jaro!" Kaj ili rajdis kaj rajdis ĉirkaŭ la herboplaco, kaj la malgranda knabino, pri kiu ni scias, ke ŝi estis neniu alia ol la sambuka virineto, konstante kriadis: "Jen ni estas en la kamparo! Ĉu vi vidas la vilaĝanan domon kun la granda bakforno, kiu elrigardas sur la vojon kiel giganta ovo en la muro? La sambuka arbo pendigas super ĝi siajn branĉojn, kaj la koko fiere marŝas kaj gratante serĉas manĝaĵon por siaj kokinoj; rigardu, kian fieran mienon li havas! Jen ni estas apud la preĝejo! Ĝi troviĝas alte sur la monto sub la potencaj kverkoj, el kiuj unu velksekiĝis. Jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie la fajro brulas kaj la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen. Sed ni rapidu antaŭen,<noinclude><references/></noinclude>
gaq7c5lwd1y8ii3d8rffomp2xfnciap
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/87
104
32256
126417
94881
2026-08-18T18:15:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126417
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭen, al la belega kavalira bieno!" Kaj ĉio, pri kio parolis la malgranda knabino, kiu sidis malantaŭe sur la bastono, efektive preterflugis preter ili; la knabo tion vidis, kaj tamen ili nur rajdis ĉirkaŭ la herboplaco. Poste ili ludis en la flanka aleo kaj ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon. La knabino prenis la sambukan floraĵon el siaj haroj, plantis ĝin, kaj ĝi kreskis alten tiel same, kiel ĉe tiuj maljunuloj, kiam ili, estante ankoraŭ infanoj, kune ludis en la nova ĝardenaro, kiel estas rakontite antaŭe.
Kiel tiuj, ili promenis mano en mano, sed ili ne supreniris la ruĝan turon, ne promenis en la Frederikmonta parko, ne, la malgranda knabino prenis la knabon ĉirkaŭ la korpo, kaj ili ekflugis malproksimen, tra la tuta Danujo, kaj estis printempo kaj fariĝis somero, estis aŭtuno kaj fariĝis vintro, kaj mil bildoj speguliĝis en la okuloj kaj en la koro de la knabo, kaj ĉiam la malgranda knabino kantadis al li: "ĉi tion neniam forgesu!" Dum la tuta flugado la sambuka arbo odoris tre dolĉe kaj ĉarme. La knabo vidis la rozojn kaj la aliajn florojn, sed la sambuka arbo odoris pli balzame, ĉar ĝiaj floraĵoj pendis ĉe la koro de la malgranda knabino, kaj al tiu koro la malsana knabo dum la flugado ofte apogadis la kapon.
"Ĉi tie estas belege en printempo!" diris la malgranda knabino, kaj ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis. "Ho, se ĉiam estus printempo en la bonodora Dana fagarbaro!"
"Ĉi tie estas belege en somero!" ŝi diris, kaj ili preterveturis preter malnovaj kasteloj el la tempo de kavaliroj; la ruĝaj muroj kaj la dentvicaj frontonoj speguliĝis en la fosoj, en kiuj naĝis cignoj kaj rigardadis en la malnovajn malvarmetajn aleojn.
Sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro, ruĝaj kaj flavaj floroj balanciĝadis en la kavoj, ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj, kaj vespere leviĝadis la luno, granda kaj plena, kaj la fojnamasoj sur la herbejoj dolĉe bonodoris. "Ĉi tion oni neniam forgesas!"
"Ĉi tie estas belege en aŭtuno!" diris la malgranda knabino, kaj la aero fariĝis duoble pli alta kaj blua, la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo, la ĉashundoj galopis antaŭen, tutaj amasoj da sovaĝaj birdoj kun akra kriado flugis trans ta tombojn de la gigantoj, sur kiuj rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj.
Sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj, kaj en la draŝejo sidis maljunaj virinoj, knabinoj kaj infanoj kaj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon. La junaj kantis kantojn, sed la maljunaj rakontis fabelojn pri koboldoj kaj sorĉistoj. Ion pli bonan oni ne povas imagi al si!
"Ĉi tie estas belege en vintro!" diris la malgranda knabino, kaj ĉiuj<noinclude><references/></noinclude>
b7v03uwwu6lzze1fdn5ur0onqseuuv1
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/88
104
32257
126418
94882
2026-08-18T18:23:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126418
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>arboj staris kovritaj de prujno, kvazaŭ ili estus aliformigitaj en blankajn koralojn. La neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn, kaj de la ĉielo falis falsteloj unu post la alia. En la ĉambro oni ekbruligis la kristnaskan arbon, oni tie vidis donacojn kaj gajan humoron. En la vilaĝana domo en la kamparo aŭdiĝis gajaj sonoj de violono, ĝojkriante kaj ridante oni kaptadis tranĉaĵojn da pomoj, kaj eĉ la plej malriĉa infano konfesis: "Estas belege en vintro!"
Jes, estis belege, kaj la malgranda knabino montris al la knabo ĉion, kaj ĉiam odoris la sambuka arbo, kaj ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco, la flago, sub kiu la maljuna maristo estis forveturinta el la nova ĝardenaro. Kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon, malproksimen, al la varmaj landoj, kie kreskas la kafo. Sed ĉe la adiaŭo la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi. Li metis ĝin en sian preĝolibron, kaj ĉiufoje, kiam li ĝin malfermis en la fremda lando, lia rigardo antaŭ ĉio falis sur la lokon, kie kuŝis la floraĵo de memoro. Ju pli longe li ĝin rigardis, des pli freŝa ĝi fariĝis; li sentis kvazaŭ odoron el la hejmaj arbaroj, kaj klare li vidis inter la folietoj de la floraĵo la malgrandan knabinon, rigardantan per siaj klaraj okuloj, kaj li aŭdis, kiel ŝi flustras al li: "Ĉi tie estas belege en printempo, en somero, en aŭtuno kaj en vintro!" Kaj centoj da bildoj tiam glitis tra liaj pensoj.
Tiel pasis multe da jaroj, kaj jen li estis maljuna homo kaj sidis kun sia maljuna edzino sub floranta arbo. Ili tenis sin reciproke je la manoj, tute tiel same, kiel estis farintaj la praavo kaj la praavino tie en la nova ĝardenaro, kaj ili tiel same parolis pri la malnovaj tagoj kaj pri la ora edziĝofesto. La malgranda knabino kun la bluaj okuloj kaj la sambukaj floraĵoj en la haroj sidis supre en la arbo, kapjesis al ili ambaŭ kaj diris: "Hodiaŭ estas la tago de la edziĝo!" Poste ŝi prenis du florojn el sia florkrono, kisis ilin, kaj ili eklumis antaŭe kiel arĝento, poste kiel oro, kaj kiam ŝi metis ilin sur la kapojn de la maljunuloj, ĉiu el la floroj aliformiĝis en oran kronon. Kaj ili sidis ambaŭ kiel reĝo kaj reĝino sub la bonodora arbo, kiu aspektis tute kiel sambuka arbo, kaj li rakontis al sia maljuna edzino la historion pri la sambuka virineto, tiel, kiel ĝi estis rakontita al li, kiam li estis malgranda knabo, kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili.
"Jes, tiel estas la afero!" diris la malgranda knabino en la arbo. "Unuj nomis min sambuka virineto, aliaj nomis min Driado, sed en efektiveco mi estas nomata rememoro. Mi sidas en la arbo, kiu kreskas kaj<noinclude><references/></noinclude>
33chgkrln4r3pkwde3dbb8ftnl2xpdy
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/89
104
32258
126419
94885
2026-08-18T18:56:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126419
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Virineto"/>kreskas. Mi povas veki malproksimajn rememorojn, mi povas rakonti! Montru al mi, ĉu vi havas ankoraŭ vian floraĵon!"
Kaj la maljuna viro malfermis sian preĝolibron; tie kuŝis la sambuka floraĵo, tiel freŝa, kvazaŭ ĝi nur antaŭnelonge estus enmetita tien, kaj la sambuka virineto, aŭ pli ĝuste la rememoro, kapjesis, kaj la du gemaljunuloj kun la oraj kronoj sidis en la lumo de la ruĝa vespera suno. Ili fermis la okulojn, kaj... kaj... jen la fabelo finiĝis.
La malgranda knabo kuŝis en sia liteto, li ne sciis, ĉu li tion sonĝis aŭ ĉu oni tion rakontis al li. La tekruĉo staris sur la tablo, sed nenia sambuka arbo kreskis el ĝi, kaj la maljuna sinjoro, kiu estis rakontinta, ĝuste en tiu momento intencis eliri tra la pordo kaj faris tion.
"Kiel bela tio estis!" diris la malgranda knabo. "Panjo, ĉu mi estis en la varmaj landoj?"
"Jes, mi kredas!" diris la patrino; "kiam oni eltrinkas du ĝisrande plenajn tasojn da sambuka teo, tiam oni jam venas en la varmajn landojn!" Kaj ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. "Vi bone dormis, dum mi sidis kaj disputis kun nia maljuna amiko, ĉu tio estis historio, ĉu fabelo."
"Kaj kie estas la sambuka virineto?" demandis la knabo.
"Ŝi estas en la tekruĉo!" diris la patrino, "kaj ŝi povas tie resti!"
{{---|3em}}
<section end="Virineto"/>
<section begin="Flikilo"/>{{Titolo|FLIKILO}}
Estis iam flikilo, kiu estis tiel delikata kaj pinta, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo.
"Atentu nur, ke vi tenu min fortike!" diris la flikilo al la fingroj, kiuj prenis ĝin. "Ne elfaligu min! Se mi falos sur la plankon, estos tre malfacile min trovi, tiel delikata mi estas!"
"Nu, nu, nur ne tro da sinlaŭdo!" diris la, fingroj kaj prenis ĝin fortike ĉirkaŭ la korpo.
"Ĉu vi vidas, mi venas kun sekvantaro!" ekkriis la flikilo kaj ektrenis post si longan fadenon, kiu tamen ne havis nodon.
La fingroj direktis la flikilon rekte al la pantoflo de la kuiristino, kies ledo disŝiriĝis kaj devis nun esti flikata.<section end="Flikilo"/><noinclude><references/></noinclude>
gwfka8ev49cu4csfq5vgqwobib2q6gi
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/90
104
32259
126420
94886
2026-08-18T19:08:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126420
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Tio estas maldelikata laboro!" diris la flikilo, "mi neniel povos trairi, mi rompiĝos, mi rompiĝos!" Kaj ĝi efektive rompiĝis. "Ĉu mi ne ripetis ofte," ĝi plorkriis, "ke mi estas tro delikata!"
"Nun ĝi plu taŭgas por nenio!" diris la fingroj, sed tamen ili devis ĝin teni; la kuiristino alfaris al ĝi kapon el sigelvakso kaj enŝovis ĝin antaŭe en sian tukon.
"Vidu, nun mi estas brusta pinglo!" diris la flikilo; "mi sciis, ke mi atingos honoron; el io fariĝas io!" Kaj ĝi ridis interne, ĉar ekstere oni ĉe flikilo neniam povas vidi, ke ĝi ridas. Tie ĝi sidis fiere, kvazaŭ ĝi veturus en veturilo, kaj rigardadis ĉiuflanken.
"Ĉu mi povas permesi al mi demandi vin, ĉu vi estas el oro?" demandis ĝin la pinglo, kiu estis ĝia najbaro. "Vi havas bonegan eksteraĵon kaj vian propran kapon, kvankam ĉi tiu eĉ estas malgranda. Vi devas zorgi pri tio, ke ĝi iom elkresku, ĉar oni ja ne povas al ĉiu doni sigelvakson sur la pinton!" Ĉe tio la flikilo levis sin tiel alten, ke ĝi elfalis el la tuko kaj falis en la defluilon ĝuste en la momento, kiam la kuiristino elverŝis la malpuran akvon.
"Nun ni iras vojaĝi!" diris la flikilo; "ke mi nur ne perdiĝu!" Sed ĝi perdiĝis.
"Mi estas tro delikata por ĉi tiu mondo!" ĝi diris, kiam ĝi sidis en la strata defluilo. "Mi havas bonan konscion, kaj tio ĉiuokaze estas ne malgranda konsolo!" Kaj tial la flikilo tenis sin rekte kaj ne perdis sian bonan humoron.
Diversaj objektoj naĝis trans ĝin, pecetoj da ligno, pajlo kaj gazeta papero. "Vidu, kiel ili nagas!" diris la flikilo. "Ili ne scias, kio sidas sub ili! Mi enŝoviĝis kaj sidas ĉi tie. Vidu, jen naĝas peco da ligno, ĝi pensas pri nenio en la mondo krom lignopecoj kaj ŝtipoj, kaj ĝi mem estas ja ŝtipo. Jen naĝas trunketo de pajlo; vidu, kiel ĝi svingiĝas, kiel ĝi turniĝas! Ne pensu tiom multe pri vi mem, vi povus alpuŝiĝi al ŝtono! Jen naĝas gazeto! Forgesita estas ĝia enhavo, kaj tamen ĝi tenas sin larĝe! Mi sidas pacience kaj silente; mi scias, kio mi estas, kaj tio mi restas!"
Unu tagon ĝi ekvidis ĝuste ĉe sia flanko brilantan objekton, kaj la flikilo supozis, ke tio estas diamanto; sed tio estis nur simpla peceto da vitro. Ĉar ĉi tiu briletis, la flikilo ekparolis al ĝi kaj prezentis sin al ĝi kiel brusta pinglo. "Vi kredeble estas diamanto?" "Jes, mi estas io tiuspeca!" Tiamaniere ili rigardis sin reciproke kiel tre valorajn objektojn kaj interparolis pri la nuna malmodesteco de la mondo.
"Mi havis mian loĝejon en la skatolo de unu virgulino, kiu estis kuiristino," komencis sian rakontadon la flikilo. "Ŝi havis sur ĉiu mano po<noinclude><references/></noinclude>
ormht34xf1okpq7ua0r9r7h439xa8hj
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/91
104
32260
126421
94887
2026-08-18T19:15:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126421
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kvin fingroj; sed ion tiom multe pensantan pri si, kiel tiuj fingroj, mi neniam plu vidis, kaj tamen ili ekzistis ja nur por tio, ke ili min tenu, ke ili prenu min el la skatolo kaj metu min en la skatolon!"
"Ĉu ili do distingis sin per brilo?" demandis la peceto da vitro.
"Per brilo?" ekkriis la flikilo, "ne, sole nur per malmodesteco! Tio estis kvin fratoj, ĉiuj naskitaj ‚fingroj’; en rekta pozicio ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala. La plej ekstrema el ili, la ‚dika fingro’ , estis mallonga kaj dika; ĝi ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso, ĝi povis kliniĝi nur en unu direkto, sed ĝi asertis, ke homo, al kiu ĝi estas dehakita, restas libera de militservo. La ‚potlekisto’ enŝovadis sin en dolĉaĵon kaj en acidaĵon, montradis la sunon kaj la lunon kaj premadis la plumon, kiam ili skribis; la ‚longulo’ estis je tuta kapo pli alta ol ĉiuj aliaj; la ‚ringoportisto’ havis oran strion ĉirkaŭ la korpo, kaj la malgranda ‚Petro-ludisto’ faradis nenion kaj estis ankoraŭ fiera pri tio. Tie estis kaj restis nur fanfaronado, kaj tial mi ĵetis min en la defluilon."
"Kaj nun ni sidas kune kaj brilas!" diris la vitropeceto. Subite en la defluilon enverŝigis pli da akvo, kiu eliris trans la randon kaj fortiris kun si la vitropeceton.
"Vidu, nun tiu ricevis promocion!" diris la flikilo. "Mi sidas plue, mi estas tro delikata, sed tio estas mia fiero, kaj ĝi estas estiminda!" Tiel ĝi sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis.
"Mi preskaŭ supozas, ke mi estas naskita de suna radio, tiel delikata mi estas. Al mi eĉ ŝajnas, ke la suno ĉiam serĉas min sub la akvo. Ho, mi estas tiel maldika, ke mia propra patrino ne povas min trovi. Se mi havus ankoraŭ mian malnovan okulon, kiu derompiĝis, mi pensas, ke mi povus verŝi larmojn. Ne, mi tamen tion ne farus, plori ne estas nobele."
Unu tagon kelkaj strataj buboj kuŝiĝis ĉirkaŭ la defluilo kaj serĉfosis en ĝi, kie ili trovis malnovajn najlojn, kuprajn monerojn kaj alion similan. La afero ne estis pura, ĝi tamen faris al ili plezuron.
"Aj!" ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo. "Tio estas malbona bubo!"
"Mi ne estas bubo, mi estas fraŭlino!" diris la flikilo, sed neniu tion aŭdis. La sigelvakso desolviĝis, kaj pro tio ĝi opiniis sin ankoraŭ pli nobela ol antaŭe.
"Jen alnaĝas ŝelo de ovo!" diris la knaboj, kaj ili enpikis la flikilon fortike en la ŝelon.
"Blankaj muroj, kaj mem nigra!" diris la flikilo; "tio bone aspektas; nun oni min ja povas vidi! Se mi nur ne fariĝos marmalsana, ĉar tiam mi<noinclude><references/></noinclude>
a5q3bpeq7dpij7ptcbxkkohjv7q9q25
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/92
104
32261
126422
94889
2026-08-18T19:22:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126422
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Flikilo"/>ankoraŭ pli rompiĝus!" Sed ĝi ne fariĝis marmalsana kaj plu ne rompiĝis.
"Ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon kaj krom tio ĉiam konscias, ke oni estas io pli ol homo! Ĉe mi tio jam pasis; ju pli delikata oni estas, des pli oni povas elteni!" "Krak!" ekĝemis la ovoŝelo, ĉar ŝarĝveturilo ĝin transveturis. "Ha, kiel tio premas!" ĝemis la flikilo; "nun mi tamen fariĝas marmalsana; mi rompiĝas, mi rompiĝas!" Sed ĝi ne rompiĝis, malgraŭ ke ĝin transveturis ŝarĝveturilo, ĝi kuŝis laŭlonge, - kaj ĝi kuŝu tie plue.
{{---|3em}}
<section end="Flikilo"/>
<section begin="Sonorilo"/>{{Titolo|Sonorilo}}
En la malvastaj stratoj de la granda urbo, kiam la suno subiris kaj la nuboj supre inter la kamentuboj lumis orkolore, jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo, sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur dum mallonga momento. "Nun sonas la vespera sonorilo!" oni diradis, "nun la suno subiras!"
Ekstere de la urbo, kie la domoj kun siaj ĝardenoj kaj malgrandaj pecoj da kampo staris pli maldense, la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele kaj aŭdis la sonadon de la sonorilo ankoraŭ pli forte. Oni havis la impreson, kvazaŭ la tono sonas el ia preĝejo profunde interne en la silenta bonodora arbaro, kaj la homoj rigardis en tiu direkto, kaj ilia animstato fariĝis solena.
Tiel daŭris multe da tempo. Unu diris al la alia: "Ĉu tie en la arbaro troviĝas preĝejo? La sonorilo havas ja mirindan, belegan sonon; ĉu ni ne eliru kaj rigardu ĝin pli proksime?" Kaj la riĉuloj veturis, kaj la malriĉuloj iris, sed la vojo ŝajnis al ili rimarkinde longa, kaj kiam ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro, ili sidiĝis, rigardis supren al la longaj branĉoj kaj opiniis, ke ili nun ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro.
La sukeraĵisto venis el la urbo kaj starigis sian tendon, kaj poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon. Kiam la homoj iris returne hejmen; ili opiniis, ke estis tre romantike. Tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la<section end="Sonorilo"/><noinclude><references/></noinclude>
tut83ut7lnidkzmzszklhlks7crrs9r
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/93
104
32262
126423
94890
2026-08-18T19:28:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126423
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fino de la arbaro kaj ĉiam aŭdis la mirindan sonadon de sonorilo, sed ili havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas el la urbo. Unu el ili verkis longan versaĵon kaj diris, ke la sonorilo sonas kiel la voĉo de patrino en la orelo de ŝia amata kaj saĝa infano, ke nenia melodio estas pli bela ol la sonado de la sonorilo.
Ankaŭ la reĝo de la lando atentiĝis pri tio, kaj li promesis, ke al tiu, kiu povos klarigi, de kie venas la sonado, li donos la titolon de "mondsonorilulo" , eĉ en tia okazo, se montriĝus, ke la sonado venas ne de sonorilo.
La promeso de tiel franda titolo logis nun multajn en la arbaron, sed troviĝis nur unu, kiu revenis kun ia speco de klarigo. Li diris, ke neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden, eĉ li mem ankaŭ ne, li tamen asertis, ke la sonado venas de eksterordinare granda strigo en kavo de arbo; ke tio estas saĝega strigo, kiu senĉese frapas per sia kapo la arbon, sed ĉu la sonado venas el ĝia kapon ĉu el la kavita trunko, tion li ankoraŭ ne povas konstati kun plena certeco; kaj pro tiu klarigo li ricevis la titolon de mondsonorilulo, kaj li verkadis ĉiujare malgrandan traktaton pri la strigo. Sed malgraŭ tio oni ne sciis pli ol antaŭe.
Estis konfirmado; la pastro parolis bele kaj kore; la konfirmatoj estis emociitaj. Tio estis ja grava tago por ili, el infanoj ili subite fariĝis plenkreskaj homoj, la infana animo nun kvazaŭ devis transflugi en pli prudentan personon. Estis plej ĉarma suna lumo, la konfirmitoj faris ekskurson ekster la urbon, kaj el la arbaro sonis mirinde forte la granda nekonata sonorilo.
Ili tuj eksentis deziron serĉi ĝin, kaj nur tri ne aliĝis. Unu knabino devis rapidi hejmen; por surprovi sian belan veston, ĉar ĝuste la vesto kaj la balo estis la kaŭzo de tio, ke ŝi jam nun estis konfirmita, alie ŝi lernus ankoraŭ unu jaron. La dua, kiu rifuzis partopreni en la entrepreno, estis malriĉa knabo, kiu pruntis al si la konfirmacian surtuton kaj la botojn de la filo de sia mastro kaj devis redoni ilin ĝis difinita horo. La tria diris, ke fremdan lokon li vizitas nur en akompano de siaj gepatroj, ke li ĉiam estis bonkonduta infano kaj volas resti tia ankaŭ post la konfirmo; pri tio oni tute ne devus ridi, ili tamen ridis.
Tri el ili do ne iris; la aliaj trotis antaŭen. La suno lumis, kaj la birdoj kantis, kaj la konfirmitoj kunkantis kaj tenis sin reciproke je la manoj, ĉar ja ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis kaj ĝuste hodiaŭ ili en tute speciala senco estis infanoj de Dio.
Sed baldaŭ du el la plej malgrandaj laciĝis kaj tial iris returne al la urbo. Du malgrandaj knabinoj sidiĝis kaj plektis florkronojn. Ili ankaŭ ne kuniris; kaj kiam la aliaj atingis la salikojn, en kies ombro la sukeraĵisto aranĝis sian loĝejon, ili diris: "Jen ni estas ĉi tie en freŝa aero; la sonorilo ja en efektiveco ne ekzistas, ĝi ekzistas nur en la imago!"<noinclude><references/></noinclude>
02trnb8jkws7bbv680q6xhv2bdmf4sp
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/94
104
32263
126424
94891
2026-08-18T19:57:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126424
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
En la sama momento profunde en la arbaro eksonis la sonorilo tiel majeste kaj solene, ke kvar aŭ kvin decidis penetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron. Ĝi estis eksterordinare densa kaj ombra, nur kun malfacileco oni povis iri antaŭen, asperuloj kaj anemonoj kreskis tro abunde, florantaj konvolvuloj kaj trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj pendis inter la arboj, en kiuj kantis la najtingaloj kaj ludis la radioj de la suno. Ho, estis belege, sed por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. Tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko de ĉiuj koloroj, la freŝa fonta akvo vigle elŝprucadis, kaj mistere sonadis la monotona "kluk, kluk" .
"Ĉu eble tio estas la sonorilo?" diris unu el la konfirmitoj, kaj li kuŝiĝis kaj atente aŭskultis. "Tion oni devas fundamente esplori!" Kaj li restis kaj lasis la aliajn iri pli malproksimen.
Ili alvenis al domo, aranĝita el arboŝelo kaj branĉoj; granda arbo kun sovaĝaj pomoj estis klinita super ĝi, kvazaŭ ĝi volus ŝuti sian benon sur la tegmenton, sur kiu staris rozoj en plena florado. La longaj branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono, sur kiu pendis malgranda sonorilo. Eble ĉi tiun oni aŭdis? Kun escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio. Sed tiu asertis, ke la sonorilo estas tro tro malgranda kaj delikata, ke oni povu aŭdi ĝin tiel malproksime, kaj ke la sonoj, kiuj en tia maniero povas tuŝi la homan koron, estas tute aliaj. La juna parolanto estis reĝido, kaj tial la aliaj diris, ke tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj.
Ili lasis lin iri sola; kaj ju pli malproksimen li iris antaŭen, des pli kaj pli lia brusto pleniĝis de la sento de arbara soleco. Li tamen ĉiam ankoraŭ aŭdis la malgrandan sonorilon, kiu amuzis la aliajn, kaj de tempo al tempo, kiam la vento alportis la sonojn de la sukeraĵejo, li povis ankaŭ aŭdi, kiel la urbanoj tie kantis ĉe sia glaso da vino. Sed la profundaj tonoj de la sonorilo tamen sonis pli forte, kaj li havis preskaŭ la impreson, ke kune kun ĝi ludas ankaŭ orgeno, la sonoj venis de la maldekstra flanko, de la flanko de la koro.
Subite io ekbruetis en la arbetaĵo, kaj antaŭ la reĝido aperis malgranda knabo en lignaj ŝuoj kaj en tiel mallonga jako, ke oni povis tre bone vidi la longon de liaj manartikoj. Ili ambaŭ reciproke sin konis; la knabo estis ĝuste tiu el la konfirmitoj, kiu ne povis kuniri, ĉar li devis reveni hejmen kaj redoni al la filo de sia mastro la surtuton kaj la botojn. Tion li faris, kaj nun li en siaj lignaj ŝuoj kaj en siaj malriĉaj vestoj iris sola, ĉar la sonorilo sonis tiel forte, tiel profunde, ke li ne povis kontraŭstari.
"Nun ni povas ja iri kune!" diris la reĝido. Sed la malriĉa konfirmito kun la lignaj ŝuoj estis tre embarasita, li tiretis siajn mallongajn {{Vdk|manik|ojn}}<noinclude><references/></noinclude>
84kki99lgrxf4tre72xmzqbc7butt32