Leĝo de Grimm
El Vikipedio
La Leĝo de Grimm estas sona leĝo unue formulita en 1822 de Jacob Grimm (1785-1863). La leĝo montras la laŭregulan manieron per kiu la ĝermanida sonsistemo diverĝis de la hindeŭropa sonsistemo. Li montris naŭ ensemblojn de interrilatoj, kiuj aperis kiel klara fonetika modelo. Voĉaj aspiratoj (inkluzive de voĉaj plozivoj kaj frikativoj) en Hindeŭropa iĝis voĉaj plozivoj en Ĝermanida; voĉaj plozivoj iĝis senvoĉaj plozivoj; kaj senvoĉaj plozivoj iĝis senvoĉaj aspiratoj. Ĉi tiuj rilatoj klarigas, kial vortoj, kiuj latine, greke aŭ sanskrite komencas kun /p/, ĝenerale komencas kun /f/ en angla aŭ germana (pater > father, Vater). Iaj esceptoj al ĉi tiu leĝo klariĝis pli malfrue de aliaj lingvistoj.
Ĉi tiu artikolo pri "Leĝo de Grimm" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.

